Lasta numero

 

Arkivo de EL

 

Esperanta Ligilo

 

Oficiala organo de

Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE)

 

numero 4 - Aprilo 2024

 

 

          Enhavtabelo

 

Tria komuniko pri la 88a IKBE.

Ankoraŭ pri Afriko.

Pri kaprinoj kaj citronoj.

Ankoraŭ pri Afriko, sed malĝoje kaj eĉ iom hontante.

Neordinara menuo.

Monda indiĝeno (versaĵo).

 

 

 

     Komuniko pri la 88a IKBE kaj

    paralelaj eventoj okazontaj ekde

     la 17a ĝis la 24a de aŭgusto

     2024 en Beograd, Serbio

     

     Karaj esperantistoj,

  Jen, fine venas nova komuniko pri la 88a IKBe kaj eventoj okazontaj 

samtempe kaj samloke. Jam aliĝis al la Kongreso e-istoj el

ses landoj kaj pluraj anoncis sian partoprenon. Tio donas esperon ke

la Kongreso estos bone vizitata kaj sukcesa.

  Ni proponas al vi tradician LIBE-programon kaj inkluzivitajn

kromprogramojn por via elekto:

  seminario de SEL/UEA: Trejnseminario pri interkultura komunika

kompetento, instrukapabligo kaj aktivula lertigo, prelego kaj ateliero

pri kursoj de Esperanto al nevidantoj, renkontiĝoj de instruistoj kaj

ILEI-anoj, kunvenoj de esperantistoj el Balkanaj kaj najbaraj landoj. Vi havos eblecon ĝui e-istan bel-

artan programon, prelegojn pri planlingvoj, rolo de Esperanto kiel ponto

inter diversaj kulturoj, aŭskulti pri la egipta hieroglifa skribo,

perfektiĝi pri Esperanto dum ĉiumatena konversacia rondo,

eĉ ekscii iom pri la franca lingvo, ktp.

  Pluraj el vi jam sendis sian aliĝilon, sed se vi deziras partopreni

ankaŭ en aliaj programeroj kaj evt. partopreni en stipendikonkurso pri

partopreno, bonvolu atenti pri subaj informoj.

  Aliĝilo al LIBE-kongreso kaj paralelaj eventoj (vd finan rimarkon).

  Anonco pri la Stipendikonkurso: (vd rimarkon).

  Stipendipetilo: (vd rimarkon).

 

    Instrukcioj pri pagado en eŭroj:

 

     Intermediary Bank\ Correspondent Bank

SWIFT - BIC: DEUTDEFF

Name: DEUTSCHE BANK AG

City, Country: FRANKFURT AM MAIN,

  GERMANY

 

     Account with institution \ Beneficiary's Bank

SWIFT - BIC: KOBBRSBG

Name: NLB KOMERCIJALNA BANKA AD

   BEOGRAD

Street: Svetog Save 14

City, Country: 11000 Belgrade, Republic of Serbia

 

     Beneficiary

IBAN \ Account Number: rs35205 00708 000544 97209 

Company name: UDRUŽENJE ESPERANTISTA SRBIJE

Street: KICEVSKA 9

City, Country: Beograd (Vracar), REPUBLIC OF SERBIA

--------------------------------

  Pri cĉiuj informoj bonvolu turni vin al jenaj retadresoj:

nedeljkalozajic@gmail.com  kaj

zarkovicjovan@gmail.com

 

  Bonvenon!

     Nome de la Organiza komitato:

                 Nedeljka Ložajiĉ

  (rimarko: tiun titolon sekvas reta ligilo. Vi trovas ĝin en retmesaĝo

sendita de nia prezidantino. Manke

de tio, se vi interesiĝas, petu ĝin de ŝi je la supra retadreso.

 

 

       Ankoraŭ pri Afriko

 

  Nu, en Afriko, ni scias, okazos unuafoje ĉijare la UK, sed tio ne

signifas, ke ĝis nun la afrikaj Esperantistoj neniam kongresis. Kelkaj el

ili partoprenis en diversaj UK-oj, sed la plimulto renkontiĝis en afri-

kaj kongresoj organizitaj de la Afrika Komisiono de UEA.

  Jes, ekzistas Afrika Komisiono, kaj ĝi ne estas la nura, ĉar UEA

havas krome aliajn regionajn komisionojn, nome la Amerikan, la Azian-oceanian 

kaj la Monan. Tiu lasta ne okupiĝas pri mono, sed pri Meza Oriento

kaj Norda Afriko.

  La nuna Afrika Komisiono, starigita en 2022 kaj deĵoronta ĝis

2025, konsistas el

S-ro Patrick Manirakiza: kunordiganto (Burundo),

S-ino Ranja Robertine Jeanne d.Arc Zafinifotsy: vic-kunordiganto (Madagaskaro),

S-ro Koffitche Koufionou: sekretario "Togolando),

Espoir NGOMA Kasati: vic-sekretario (D.R. Kongo),

S-ino Miora Raveloharison: komisionanino (Madagaskaro),

S-ro John E. Magesta: komisionano (Tanzanio).

  Laŭ mesaĝo sendita en 2014 de Adjévi Adjé (tiama prezidanto de

UTE, Unuiĝo Togolanda por Esperanto),

"La laboro de la komisiono estas fakte laboro por disvastigi Esperanton

kaj plivigligi la Afrikan  Esperantistaron. Tio okazas precipe rete per

plifortigo de la ligoj en Afriko per interŝanĝo de spertoj kaj opinioj.

La komisionanoj estas helpataj en ties taskoj de helpkomisionanoj,

kiuj disponas tiucelan komunik-liston sub la mastrumado de la kunordigantoj.

Ĉiuj intervenas en la debatoj kaj, el la konkludoj de la diskutitaj

temoj, la komisiono faras proponon aŭ konsilas al estraro de UEA

pri Esperanto en Afriko."

  Ekde 2006 la komisiono publikigas bultenon nomatan "Esperanto en Afriko".

  La Komisiono ankaŭ zorgas pri organizado de la Afrikaj Kongresoj

de Esperanto (AKE). Okazis ĝis nun:

  1a AKE en Noce (Togolando),

jarfine de 1990 kaj jarkomence de 1991 kun 104 partoprenantoj;

  2a AKE en Kotonuo (Benino)

jarfine de 1991, kun 90 partoprenantoj;

  3a AKE en winneba (Ganao)

ĉe jarŝanĝiĝo 1994-1995 kun 48 partoprenantoj;

  4a AKE en Arusha Moshi (Tanzanio)

ĉe jarŝanĝiĝo 1995-1996 kun 38 partoprenantoj;

  5a AKE en Kotonuo (Benino)

ĉe jarŝanĝiĝo 2013-14 kun 32 partoprenantoj;

  6a AKE en Bunga (Tanzanio)

ĉe jarŝanĝiĝo 2016-17 kun 76 partoprenantoj;

  7a AKE en Buĵumburo (Burundo)

en decembro 2019 kun 135 partoprenantoj;

  8a AKE en Tiese (Senegalo)

en decembro 2022; tie povis fizike ĉeesti ĉiuj membroj de la komisiono.

  La agadon de la Afrika Komisiono subtenas la Fondaĵo Afriko de

UEA. En 2021 ricevita donaco ebligis al UEA aĉeti komputilon por ĉiuj membroj de

la Afrika Komisiono.

         

 

 

          Pri kaprinoj kaj citronoj

 

  (ĉisube mi prezentas mallongan elĉerpaĵon el la verko "E-o lingvo de

paco en Burundo" de la serba ĉe-instruistino Tereza Kapista. ŝi

rakontas pri vojaĝo okazinta en la jaro 2005. El tiuj kelkaj paĝoj vi

jam ekhavos ideon pri la malfacilaĵoj por starigi kaj vivteni Esperantan

asocion en malriĉa lando (kaj ne pensu ke dume multo ŝanĝiĝis!), kaj vi

ankaŭ vidos kiel koloniintoj enkondukis ja utilajn kreskaĵojn, sed nur

por propra uzo, neniel instruante la lokan loĝantaron pri ilia utileco.)

 

  En la vespero okazis kunsido kun la kandidatoj al instrukapableco kaj

la estraro de ANEB por pritrakti la problemojn kaj la farendaĵojn. Tiu

registrado de la Nacia klubo ne iras tiom glate. Ĉiuj en estraro devas

doni la dokumentojn, kaj kopii ilin ke ili povu esti elektitaj kiel

estraranoj. Laŭ la reguloj nur ŝtatano de Burundo povas esti estrarano,

pro tio Birindwa ne estas en estraro. Ni estis informitaj ke en

Rumonge estis malfermita poŝtkesto por la Asocio kaj ili montris la seruron

kion ili mem devis aĉeti por la kesto. Do, ĉiu paŝo estas kunligita

kun elspezoj.

  La ĉeestantoj estas informitaj ke oni fondis bibliotekon, kion ili faris

pere de la libroj kiujn mi alportis, kaj kiujn ili jam havis pli frue:

ĉiu povas preni por legado.

  Ili parolis ankaŭ pri la kaproj kiujn ili jam havas kaj kiujn

prizorgas Jacqueline kun la edzo. La Asocio esperas profiti de ili. Do,

mi decidis morgaŭ aĉeti kaj donaci al ili bonan kaprinon. Post tiuj

miaj vortoj aperis granda aplaŭdo: ili vere elkore dankis mian donacon.

  Matene ni iris al la bazaro, antaŭ la instruhoroj, sed ne estis bonaj

kaprinoj ĉe la vendoplaco; pro tio kelkaj kun Japhet iris al vilaĝo

kaj  tie aĉetis vere "bonan" kaprinon, eĉ etan kapridon kun ŝi.

Mi estis ege scivolema kaj kiel senpacienca infano, mi atendis la finon

de la instruado, ke mi iru vidi la kaprinon. Mi tion faris kaj estis

kontenta.

  Eble mi klarigu la ekonomian punkton de tiu kapro-bredado: se ili

havas nun 5 kaprinojn, preskaŭ ĉiam oni havas po 2 idojn, do ili fariĝos

15, de 15 post unu jaro jam 45 ktp. do ili povus vendi kaj financi tion kion ili bezonas

kaj denove lasi kelkajn kiel bredantajn ĉaprinojn.

Ĉiuj tiuj aktivecoj indikas al mi ke ili bone kunlaboras kaj

solidare agas laŭ la celo de la Asocio. Esperiga afero!

  Mi jam havas informon ke la kaprino "Tereza", tiel oni nomis la

donacitan kaprinon, naskis du belajn idojn. Do, la donaco jam duobliĝis.

  Dum la lecionoj ni parolis pri tio kio estas dolĉa, kio acida. mi montris

citronon kaj diris ke estas bonega trinkaĵo de ĝi kiu nomiĝas limonado.

Sed, ili tuj diris al mi ke mi ne trinku tion, ĉar la citrono

"faros truon en mia stomako". Ili citronon ne uzas, aŭ nur eble kiam ili

metas sur la fiŝetojn frititajn; bedaŭrinde ili ne havas monon por aĉetadi

bonajn grandajn fiŝojn. 

  Ili diras ankaŭ ke la citrono estas malsana aĵo, ĉar ĝi maldensigas

la sangon. Sed mi vidis ke en restoracio apud la lago Tanganjika oni

trinkis _bitter _lemon. Mi kelkajn da ili venigis al mia ĉambro kaj

faris limonadon kiun mi dolĉigis per bonega kana sukero, kaj ili diris:

jes, vere tio similas al la trinkaĵo en boteloj. Tiel mi montris al ili

ke unu 2-decilitra botelo da citrona trinkaĵo kostas kiel 8 citronoj kaj de

8  citronoj oni povas fari 8 litrojn da trinkaĵo. La koloniistoj

ĉie apud siaj vilaoj plantis citronojn kaj ankaŭ ĉe ĉiu preĝeja ĝardeno

estas tio plantita. sed mi vidis ke ankaŭ en mia ĝardeno la citronoj

putras sur la tero: neniu uzas ilin.

 

 

 

     Ankoraŭ pri Afriko, sed malĝoje kaj eĉ iom hontante

 

  "Mi akuzas" de Survival International en la Internacia Tago de la

monda heredaĵo de la homaro:

Unesko kunkulpas en malrespekto de la rajtoj de indiĝenaj popoloj.

  (la suba teksto estas iom mallongigita pro forigo de partoj, kiuj ne

koncernas Afrikon).

  La 18a de Aprilo estas tago dediĉita al monda heredaĵo de la homaro,

konsistanta el naturaj medioj, homaj realigaĵoj kaj kulturaj valoroj,

kiujn endas protekti kaj bonstate   transdoni al sekvaj generacioj.

  ĝuste en tiu tago Survival International publikigis la dokumenton

"decolonize unesco", kiu montras kiel tiu organizo kunkulpas en la

malrespekto de la rajto de la indiĝenaj popoloj tradicie vivantaj en pluraj el

la protektataj lokoj je propra tero kaj je humana traktado.

 Kritikataj estas la teoriaj principoj laŭ kiuj oni elektas la protektendajn lokojn

kaj precipe la protektaj rimedoj kiuj inkluzivas forpelon de la indiĝena

loĝantaro kaj tre gravajn perfortaĵojn por malhelpi ties revenon. 

  Laŭ Caroline Pearce, ĝenerala direktorino de Survival International,

tio kion Unesko nomas "natura heredaĵo de la homaro", fakte

 estas ofte praavaj loĝlokoj el kiuj la indiĝenaj  popoloj estas forpelitaj

kaj fortenataj per perforto, minacoj kaj teroro. Kaj Unesko ne kunkulpis

nur per silentado; ĝi eĉ rekte subtenis iniciatojn kaj registarojn,

kiuj malrespektas la indiĝenajn rajtojn. La titolo de la citita dokumento

aludas al tio, ke Unesko ankoraŭ agas laŭ la koloniisma koncepto, ke la indiĝenaj popoloj,

kaj aparte la afrikaj, ne havas la politikajn kapablojn kaj la sciencajn

konojn por ĝuste prizorgi siajn landojn. En la jaroj kiuj sekvis la

sendependiĝon de la afrikaj ŝtatoj Unesko aktive subtenis la neceson

konfidi  al spertuloj (kutime eks-koloniantoj) la protektadon de la afrika

naturo per apliko de la okcidenta scienco kaj kreo de parkoj-fortikaĵo

senigitaj de la indiĝena loĝantaro.

  La unua direktoro de Unesko, Julian Hŭley (posta kunfondinto de

wwf) difinis la afrikajn indiĝenajn popolojn kiel obstaklon al la protektado

de la naturo ĉar, utiligante por vivteni sin brullignon, ĉasaĵon kaj

herbojn, forigas parton de la miro kaj plezuro ricevebla de koloniuloj

kaj poste de turistoj. Tiel naskiĝis la ideo krei protektitajn lokojn sen

la konsento de la praloĝantoj; ideo kiu kondukis poste al elekto de aparte

belaj lokoj, kreitaj kaj prizorgataj dum jarcentoj de indiĝenoj, sed difinitaj

heredaĵo de la Homaro (vorto bele sonanta, sed neniel indikanta kion ĝi

signifas ĉi tie).

  Nur pli poste Unesko agnoskis, ke tia protektado kontrastas   kun la rajtoj de indiĝenoj

kaj ellaboris la koncepton de "komunuma konservado" kaj la rilatajn regulojn.

Tamen, en la praktiko, ankoraŭ daŭras la sama malrespekto kaj perfortado.

La dokumento de Survival International citas la situacion de tri afrikaj parkoj,

kie Unesko ne nur ne malhelpis la malrespekton de la indiĝenaj rajtoj,

sed ofte eĉ kaŭzis ĝin per siaj decidoj.

Venante al konkretaj ekzemploj estas citataj tri protektataj lokoj en Afriko.

  La unua estas la konservareo Ngorongoro en Tanzanio. Masaja ĉefo

plendis: "La subteno de Unesko estas uzata por forpeli nin. Ni estas

vere lacaj kaj konfuzitaj. Ni ne scias kiam ni mortos." Ekde 2010

Ngorongoro estas klasita kiel natura-kultura heredaĵo, sed tio ne helpis respektigi rolon kaj rajtojn de

masajoj. La tanzania registaro eĉ substrekis la eksterordinaran gravecon

de masajoj por efika konservado, sed Unesko en sia decido ne atentis

pri  tio; male ĝi emfazis la neceson limigi  la ĉeeston kaj agadon de masajoj

interne de la protektata areo.

Antaŭe Unesko eĉ minacis forviŝi la parkon el la listo de la monda heredaĵo

se oni ne urĝe aplikus tiujn limigojn, kaj tion sekvis multaj perfortaĵoj kontraŭ la masajoj, kiuj

fine eĉ petis mem ke ilia teritorio estu forigita el tiu listo.

   Dua ekzemplo estas la nacia parko Odzala-Kokoua en Respubliko Kongo,

kiees loĝantoj, la baka-oj, estis forpelitaj kaj fariĝis mizeruloj

riskantaj perdi eĉ sian kulturan identecon. Unu el ili tiel priskribis

la nunan situacion: "Ni bezonas la arbaron. Niaj filoj plu konas nek la

bestojn nek niajn tradiciajn kuracajn kreskaĵojn. Nun baka-oj vivas

surborde de la vojoj. Diri tion dolorigas mian koron, sed, sen baka-oj,

ankaŭ la arbaro estas malsana."

La parkon regas African Park, potenca  organizaĵo en kies stabo troviĝas

ankaŭ la brita princo Harry, kiu aplikis soldatan protektadon kiu rezultigas

ĉiutagajn kaj tre gravajn perfortaĵojn kontraŭ la indiĝenoj.

En la liston de monda heredaĵo tiu parko eniris antaŭ unu jaro, kvankam

pri la krimoj  tie okazantaj oni sciis. Oni ankaŭ sciis el la petdokumento pri la akcepto en la liston,

ke oni ne aranĝis antaŭe la devigajn interkonsentojn kun la indiĝena loĝantaro,

sed tio ja ne gravis por Unesko.

  Tria ekzemplo koncernas la nacian parkon Kahuzi-  Biega en la demokratia Respubliko Kongo. En ĝi

vivas   batwa-oj, viktimoj de tiom da perfortoj, ke virino plurfoje stuprita

de soldatoj kaj parkogardistoj denuncis: "Ni vivas en la arbaro.

Kiam ili vidas nin, ili perfortas nin. Se ni devos morti ni mortos,

sed ni restos en la arbaro."

Tiajn kaj aliajn similajn agojn estis pruvitaj de Minority Rights Group,

kiu parolis pri agado detale planita de la estraro de la parko. Pri ĉio

tio oni bone scias, kaj tamen la komitato por la monda heredaĵo rekomendis al la registaro

"plifortigi la lukton kontraŭ kaŝĉasado, daŭrigi, plioftigi kaj pliefikigi la patroladon

kaj forigi la neleĝajn okupantojn."

Tiel Unesko fakte aprobis kaj kuraĝigis la politikon de persekutado de la batwa-oj.

  Tial nun, okaze de la internacia tago de la monda heredaĵo,

Survival International petas ke Unesko:

  ĉesigu la subtenon de perforto kontraŭ indiĝenoj nome de konservado;

  nuligu la apartenon al la monda heredaĵo de lokoj, kie estas

malrespektataj la homaj rajtoj;

  subtenu manieron de konservado kiu respektu la rajtojn de la indiĝenoj.

  Tio, ankaŭ konsiderante lastatempajn sciencajn studojn, kiuj pruvas

ke indiĝenaj popoloj estas la plej efikaj gardantoj de biodiverseco.        

 

 

 

           Neordinara menuo

 

  "Ankaŭ mi povus manĝi vermojn kaj ĉiun alian naŭzaĵon se mi estus

mortmalsata", mi aŭdis ofte kiam mi menciis iun strangan manĝaĵon. Sed

al tiuj kiuj manĝus vermojn por ne malsatmorti aŭ tial ĉar iu devigas

ilin, kaj al tiuj kiuj en iu fora urbo serĉas restoracion de sia samlandano,

mi konsilus ke ili ne tro malproksimiĝu de sia hejmo kaj

laŭeble evitu la okazon esti devigata pro malsato manĝi tion aŭ jenon.

Nenio estas pli trista kaj malagrabla ol la perforto kiu ŝanĝas la regulon.

  Kiam mi troviĝas en fremda lando, mi ĉiam serĉas lokajn specialaĵojn.

Ne pro tio ĉar mi atendas ion pli bongustan ol la manĝaĵo kiun mi

kutime manĝas, sed por sperti kaj lerni ion novan. Cetere mi ne vizitadas

forajn landojn por serĉi pli bonan ol estas la mia, sed por ekkoni ion

malsaman de tio kion mi jam konas.

  Iun tagon en la amazonaj praarbaroj mi vidis Indianon manĝantan iujn

flavajn vermojn grandajn kiel dikfingro. Kiel vera frandemulo, li

prenis la vermon je unu el ĝiaj finaĵoj, levis ĝin en la altecon de

siaj okuloj kaj tiam, kun nekaŝita ĝuo, malrapide, lasis ke la bakita

delikataĵo glitu en lian buŝon malfermitan je formo de O. ĉiufoje

sekvis laŭta ŝmacado kun sendubaj esprimoj de ĝuo.

  Kiam li tiun ceremonion ripetis la kvinan fojon, alvenis la momento aŭ

ke mia stomako renversiĝu  kiel tio nun okazas ĉe multaj el miaj karaj

legantoj, aŭ... ke mi mem gustumu la vermon . Kompreneble, mi faris tiun ĉi duan.

  Responĝe al mia peto, la indiĝeno kun plej naturaj movoj deŝiris pecon

de la bananfolio servanta al li kiel telero kaj metis ĝin antaŭ min kun

tri flavetaj vermoj bone grasiĝintaj.

  Mi devas konfesi ke ne estis facile engluti la unuan, eĉ ne kun

fermitaj okuloj. Por la dua mi jam malfermis la okulojn, dum la trian mi

jam preskaŭ ĝuis, aŭ por esti pli ekzakta: mi ĝuis pro mia sukceso.

  Poste mi ofte renkontiĝis kun tiuj vermoj kaj unufoje mi havis la okazon

mem elpreni ilin el la interno de palmo. En ĝin iu nigra insekto

demetas la ovojn post truigo de la arboŝelo, kaj la vermoj evoluas en

ĝi manĝante la estontajn foliojn.

Kiam ajn mi atingis ilin, mi volonte manĝis tiujn ĉi vermojn, same kiel

miaj kunvojaĝantoj. Ni manĝis ilin boligitajn en akvo kaj nekuiritajn,

sed ni pleje ŝatis ilin salumitajn kaj bakitajn apud fajro, envolvitain

en bananfolion. Tiam ili fariĝis brunruĝaj kaj kraketantaj.

  En tiu sama regiono oni manĝas ankaŭ alispecajn vermojn. Ili estas

malgrandetaj kaj evoluas en putrantaj maizrestaĵoj. Foje mi manĝis

manplenon da ili, sed tiam mi definitive konstatis ke mi malŝatas

ilian odoron. Ekde tiam mi viŝis ilin el mia menuo.

  Mi manĝis ankaŭ tri specojn de raŭpoj. La indiĝenoj deprenas ilin

de la arboŝelo aŭ folio kie ili troviĝas dense unu apud la alia,

formante grandan flavan aŭ nigran makulon. Tiam tenante ilin sur bananfolio,

bastoneton similan al krajono ili apogas sur la kapon de la raŭpo,

enpuŝas ĝin kaj renverse surtiras la raŭpon sur la bastoneton por eligi

ĝian inteston. Fine ili bakas ilin apud la fajro. Tiujn ĉi raŭpojn mi

kutime manĝis kiam oni proponis ilin al mi, sed mi neniam klopodis akiri ilin.

  Kun la tribo Tupari mi lernis manĝi ankaŭ du specojn de grandaj

nigraj insektoj: lukanojn kaj unukornulojn. Ambaŭ estas grandaj kiel homa

dikfingro kaj la diferenco inter ili estas ĉefe ke la unua havas du

kornojn kiuj fermiĝas kiel tenajlo, dum  la alia posedas nur unu kornon meze

de la kapo. Kutime oni manĝas ilin vivantajn, post derompo de la kapo

kaj la malmolaj flugiloj, sed ankoraŭ sufiĉe viglajn por ke per la

piedetoj tiklu la langon.

  Foje ni marŝis laŭ praarbara pado en longa vico, unu malantaŭ la alia.

Antaŭ mi marŝis Indianino kun ŝarĝo surkape. Rimarkinte insekton sur la

pado aŭ apud ĝi, ŝi levis ĝin per la piedfingroj, tuj poste deprenis ĝian

kapon kaj flugilojn kaj diligente enbuŝigis ĝin. ĉar mi iom malsatis,

post certa tempo mi duonŝerce riproĉis al ŝi: "ŝajne vi nenion lasas

por mi!" ŝi signis per la mano ke ŝi komprenis la aludon. Post tio,

kiam ŝi vidis insekton, ŝi levis ĝin per la piedfingroj, deprenis ĝiajn

nenecesajn partojn kaj ĉiun duan ŝi transdonis al mi super la ŝultro.

Kaj mi, kompreneble, tre kontenta manĝis ilin.

  Multe da simia viando mi manĝis kaj mi ne povus diri ĉu ĝi estas pli

aŭ malpli bongusta ol la bovaĵo, se temas pri pli aĝa simio, respektive

la bovidaĵo se la simio estis juna.

Sed estis vera travivaĵo la unuan fojon manĝi viandon de nia plej

proksima parenco. Ni vidis kiel indiano mortpafis per sago la simion.

Li ĵetis ĝin sur la ŝultron kaj dum ni marŝis malantaŭ li, la simio nin

rigardis per malfermitaj okuloj, kvazaŭ akuzante nin pro sia morto.

Tiun vesperon ni rifuzis gustumi ĝian viandon. Ni iris dormi malsataj.

  La sekvantan matenon unu el la indiĝenoj alportis al ĉiu el ni pecon

de rostita viando. Ni tuj ekmanĝis. Ni estis tro malsataj por ia ajn

pripensado. Nur kiam mi finis la manĝadon, mi demandis: "ĉu vi jam ĉi-matene iris ĉasi? Kia viando

estis tiu ĉi?" "Nenie ni estis. Tiu ĉi viando estis de la sama simio kiun

vi hieraŭ ne volis manĝi." Kaj tiel mi iniciĝis en pitekofagio. Kutime

oni elprenas nur ĝiajn intestojn kaj  etendas ĝin apud la fajro kiu

forbruligas ĝian hararon antaŭ ol rosti ĝin.

  Unu el la grandaj frandaĵoj de la praarbaro estas la serpentaĵo. Mi

lernis manĝi la viandon de ĉiuspecaj serpentoj. Kaj la malgrandajn, venenajn,

kaj la grandaj kiaj estas anakondo kaj boao. Kiam oni volas

prepari venenan serpenton, unue oni detranĉas ĝiajn kapon kaj kolon, en

kiu troviĝas la venenaj glandoj. En la korpo ne troviĝas veneno.

  La serpentoj malpli ol unu metron longaj havas multe da maldikaj ostetoj kiujn estas malfacile eligi el

la viando. Aliflanke la grandaj estas tre pezaj kaj moviĝante ili

evoluigas fortegajn muskolojn, kio igas ilian viandon malmola, preskaŭ

nemaĉebla. Sed al la serpentoj de du ĝis tri metroj, al ili mi havas nenion por riproĉi.

  Alia estas la okazo de la krokodilo. Vojaĝante tra la riveroj de

Suda Ameriko mi ofte estis devigata mortigi kajmanon, tiun sudamerikan

krokodilon. Foje mi provis manĝi ĝian viandon. Mi konkludis ke la viando

de ĝia korpo havas akran, malagrablan fetoron. ĝia vosto estas

malmola kiel ligno kaj senutila. Sed inter la korpo kaj la vosto ĝi havas

tri-kvar kilogramojn da manĝebla viando, precipe se oni ĝin boligas en

sala akvo. ĝia viando similas al tiu de gado.

  La testudo, kontraŭe, havas blankan viandon, similan al tiu de kokino. Mi ne komprenas kial oni plej

ofte parolas pri "supo de testudo" kiel pri granda frandaĵo. ĝi fakte

estas tio, sed pli granda frandaĵo estas ĝia viando. La indiĝenoj de

Amazonio preparas ĝin laŭ barbara maniero. Vivantan testudon ili metas

sur la fajron surdorse, tiel ke ĝia kiraso servas kiel kaserolo.

  Tie ĉi mi devas mencii ankaŭ la testudajn ovojn. En Suda Ameriko

la arbaraj testudoj estas ĉirkaŭ kvardek centimetrojn longaj kaj

demetas dudekon da longecaj, blankaj ovoj. Tiuj kiuj vivas en la rivero

atingas la longecon de unu metro. Ili demetas eĉ ĝis cent dudek ovojn

dum unu nokto. Kompreneble nur unu fojon jare. Tiuj ovoj estas blankaj

kaj globformaj, grandaj kiel pilkoj por tabloteniso, sed ilia ŝelo estas

mola. La flavaĵo de la testudovo estas tre densa kaj havas salan guston,

tre agrablan, dum ĝia blankaĵo estas  flueca kiel oleo. ĉe kuirado la flavaĵo fariĝas eĉ pli densa kaj

la blankaĵo eĉ pli flueca. Mi ofte kuiris ilin sed kun la tempo konstatis

ke tio estas superflua, ĉar nekuiritaj ili estas same bongustaj.

Mi povis manĝi ĝis dekkvin tiajn ovojn sen malbona konsekvenco.

  Estas necesa aparta sperto por facile trovi la ovojn. La testudo dum

la nokto serĉas altan sablan riverbordon kaj en ĝi kavas rondan truon

profundan okdek centimetrojn kaj same larĝan. Post la ovmeto ĝi

kovras la truon per sablo kiun ĝi per sia karapaco glatigas en rondo kvin

metrojn larĝa. Per tio ĝi protektas la ovojn de la manĝemaj krokodiloj

kaj aliaj bestoj. Sed al ĝi ne venas la ideo forviŝi siajn spurojn kiuj

gvidas el la akvo al la supro de la riverbordo, kaj laŭ ili estas facile

malkovri ĝian neston el la boato. Se oni fosas en la centro de la ronda

glatigita surfaco, oni kutime trovas tion, kion oni serĉas.

  La proceso de naskiĝo de la etaj testudoj estas unu el la grandaj

saĝaĵoj de la naturo. La testudino ovmetas, kiel priskribite supre,

antaŭ la finiĝo de la seka sezono. Dum unu monato proksimume la suno ankoraŭ

estas sufiĉe forta por varmigi la ovojn tra la nedika tavolo de

sablo kaj prepari la idojn por la elkoviĝo. Tiam komenciĝas la pluva

sezono. Pro la konstantaj pluvoj la akvo rapide kreskas, la alta bordo

subakviĝas kaj la sablo malfirmiĝas ĝustatempe por ke la ĵusnaskitaj

estaĵoj elnaĝu. Kompreneble, se neniu malkovris ilian neston antaŭe.

  Inter la birdoj kiujn mi manĝis, mi menciu nur la papagon, ĉar al iu povas ŝajni strange, ke oni manĝas

tiel belan birdon kun multkolora plumaro. Oni forgesas ke, se oni

forigas la buntan plumaron, la papago similas al simpla kokino. Krom

laŭ la kapo, kiu tamen tute malsamas.  Kaj ankoraŭ unu sensignifaĵo.

La papago vivas ĝis cent jaroj kaj tiel povas okazi al la optimisma

ĉasisto ke li rostas kokinon okdekjaran. La viandon de tia oni ne povas

eĉ tranĉĉi per tranĉilo, kaj multe malpli maĉi per dentoj, tiel malmola ĝi estas.

  El la multspecaj fiŝoj mi menciu nur kelkajn. Antaŭ ĉio la elektran angilon longan du metrojn, kiun mi

kaptis per harpuno el boato. Mi bone trafis ĝin, sed kiam mi kaptis la

ŝnuron por altiri la fiŝon, ĝia elektra kurento tiel frapis min ke mi

falis dorsen. Tuj poste la indiana knabo kiu estis kun mi eltiris la

angilon. Lin jam ne frapis la kurento, ĉar la fiŝo elspezis ĝin por mi.

Por nova ŝargo ĝi bezonas eĉ tutan tagon. Sed antaŭ tiu tempo ni rostis

ĝin kaj manĝis kiel bongustaĵon.

  La piranjojn, tiujn etajn manĝegulojn oni kutime ne manĝas, ĉar ilia

korpo estas plena de etaj ostetoj. Sed iun tagon mi ne havis alian eblecon.

Dum mia kunulino en dekok minutoj kaptis dekok piranjojn per

peceto de ruĝa tuko, mi eltranĉis palmon kaj elprenis ĝian manĝeblan

medolon. El tiuj ĉi simplaj elementoj, kun iom da salo kaj pipro, ni preparis

supon post kiu ni lekis niajn fingrojn.

  Iun tagon mi fiŝkaptadis de floso kun grupo da hindaj fiŝkaptistoj, en

la proksimeco de Bombajo. Antaŭ tagmezo ni revenis al la marbordo.

Dum la klasigado de la kaptaĵo la fiŝkaptistoj forĵetis tute junan

ŝarkon, ne pli ol kvardek centimetrojn longan. Mi bedaŭris ke tia

kaptaĵo perdiĝu. Tial mi prenis ĝin, portis al la hotelo en kiu mi loĝis

kaj petis la kuiriston ke li fritu ĝin por mi. Tiel okazis ke mi manĝis

tutan ŝarkon. Mi pensis, tamen estas pli bone tiel, ol inverse.

  Nekuiritan fiŝaĵon mi ofte manĝis en Japanujo, spicitan per sojo-saŭco.

Kiu unufoje gustumas nekuiritan fiŝon, trovas ĝin tiel bongusta, ke

li priridos mem siajn antaŭjuĝojn.

  Mi ne intencas mencii ĉiujn al fremdulo nekutimajn partojn de ĉina

menuo, kiaj estas naĝiloj de ŝarko, plantido de bambuo aŭ ovo kiu ses

monatojn "maturiĝis" envolvita en argilo. Sed mi ne povas ne memorigi

la leganton pri la supo el hirundaj nestoj.

  Iun tagon en Bruselo mi invitis amikinon al ĉina restoracio kaj

mendis du supojn el hirundnesto. La supo estis bonega kaj la laŭdoj flanke

de mia amikino estis tute ĝustigitaj. Al ŝia demando el kio ĝi estas

farita, mi klarigis, sed ŝi ne volis kredi. Je ŝia plua insistado mi

klarigis ke la supo fakte ne estas farita de la nesto mem, sed nur el la

salivo per kiu iuspeca mara hirundo gluas la koton por fari sian neston.

  En tiu momento mia amikino ĉesis manĝi, meze de grimacoj de naŭzo,

kaj estis neeble dum tiu tago konvinki ŝin ke ŝi ion ajn alian manĝu.

  Viandon de urso mi manĝis ĉe la Ajnuoj en Japanujo, kaj tiun de kamelo en Maroko.

  Dum mi studis jogon en Hindujo, mi loĝis en brahmana gastejo. ĉiuj

ĝiaj loĝantoj estis vegetaranoj, kaj ankaŭ mi. Viandon mi eĉ ne deziris

manĝi. Sed iun tagon mi sentis deziron manĝi iun ovon. Do, mi aĉetis

du ovojn en la vendoplaco kaj petis la kelneron ke oni ilin boligu por

mi. Sed montriĝis ke tio estas neebla, ĉar la ovoj malpurigus la poton.

Post mia insistado kaj konsultiĝo kun la restoraciestro ili konsentis

ke la ovojn oni boligu en iu malnova poteto, kiun ili jam ĉiuokaze intencis forĵeti,

sed kondiĉe ke mi manĝu ilin en mia ĉambro kaj ne en la komuna manĝejo,

ĉar vidante ke mi manĝas ovojn, ĉiuj eksentus naŭzon.

  Mi diru kelkajn vortojn ankaŭ pri trinkaĵoj. Estas interese kiel la

homo vivanta en diversaj klimataj kaj aliaj kondiĉoj ĉiam elturniĝis

por krei ian alkoholan trinkaĵon.

Ili ĉie trovis ian konvenan krudmaterialon.

  En la amazoniaj praarbaroj la indiĝenoj preparas ĉiĉon. Por prepari

tiun trinkaĵon, ĉiuj virinoj, de junaj knabinoj ĝis maljunulinoj, maĉas

kuiritan maizon kaj kraĉas ĝin en lignan ujon. Kun aldono de akvo tiun

kaĉon ili miksas kaj fine pasigas tra kribrilo. Sub la influo de la

salivo la ĉiĉo fermentas kaj fariĝas maizbiero. Sed plej ofte la Indianoj

ne havas tempon por atendi, sed fortrinkas la ĉiĉon la unuan tagon antaŭ ol ĝi fermentas.

Dum pluraj monatoj mi trinkis nur ĉiĉon anstataŭ akvo.

En Tanzanio oni proponis al mi vinon el banano, kiu al mi ŝajnis

multe malpli bongusta ol la banano mem.

  En Mongolio la brando nomata "arhi" estas farata el ĉevalina lakto,

krudmaterialo ĉiam havebla.

  En Hindujo oni fabrikas hejman alkoholaĵon el la suko kiu elfluas

el la palmo, kiam oni tranĉas ĝin alte, tuj sub la foliaro. Tiun sukon

oni kolektas en argilaj potetoj kiuj pendigitaj sub la folioj aspektas

kiel kokosoj.

  En Meksikio mi ne nur gustumis sed ankaŭ vidis kiel oni preparas

pulkvon. ĉe agavo, iuspeca kakto kun grandaj sabroformaj folioj, oni

eltranĉas la junajn, mezajn foliojn. Ĉiun matenon la mastro de la agavoj

aliras ĉiun el la "funkciantaj" agavoj kaj kolektas la dumnokte

kolektiĝintan sukon, ensorbante ĝin per longa kukurbo. Tiu suko estas dolĉa sed

post kelkaj tagoj ĝi fermentas kaj fariĝas pulkvo aŭ agavovino. Per

distilado el ĝi ekestas la fama brando tekilo.

  La japanoj estas amantoj de sakeo, la rizvino. Iun tagon mi promenadis

kun japana amiko en iu antaŭurbo de Tokio. Al lia demando ĉu mi ŝatas

sakeon, mi respondis ke mi eĉ ne gustumis ĝin, ĉar mi ĝenerale ne trinkas

alkoholaĵojn.

  "Sed la sakeo estas eksterordinara. Malsama ol io ajn alia".

Li konvinkis min ke mi devas ĝin gustumi kaj post dek minutoj ni jam sidis

en iu tetrinkejo.

  Porcelana botelo kun varma sakeo kaj du glasetoj staris antaŭ ni.

Mia amiko Macumoto enverŝis al mi sakeon kaj kuraĝigis min trinki.

Mi eltrinkis la glaseton sen ia ĝuo, nur por kontentigi mian amikon.

Li enverŝis al mi la duan glaseton kaj atendis ke mi ĝin eltrinku.

Mi provis iniciati konversacion, por deturni la pensojn de la sakeo, sed

Macumoto enverŝis ankoraŭ la trian fojon. Dum mi kun granda peno kaj

sinofero konsumadis la trian porcion, mi rimarkis ke la glaseto de

mia amiko staras malplena.

  "Kial vi ne trinkas?" mi demandis. "Ĉu vi ne ŝatas la sakeon?"

"Ho, mi ŝategas ĝin. Sed ĉe ni estas kutimo ke neniu trinkas sakeon ĝis kiam

alia persono ĝin ne enverŝas al li."

  Mi komprenis mian fatalan eraron, kaj ekde tiam mi klopodis korekti

ĝin per diligenta verŝado.

  La plej malbongusta el ĉiuj trinkaĵoj kiujn mi provis estas la tibeta

teo. Por ĝin prepari oni unue boligas la teon ĝis kiam ĝi fariĝas

nigra kiel nigra kafo. Tiam oni en ĝin metas pecon de sala butero de

poefago, ranca pro la dusemajna sunumado.

  Iun tagon mi sola vagadis sur vojetoj de Himalajo sur la nepala

flanko sed proksime al la tibeta limo. Subite mi vidis maljunan tibetanon,

pilgrimanton kiu venis renkonte al mi, de la tibeta flanko.

Ni salutis unu la alian per elmontrado de la lango, laŭ loka kutimo.

Tiam ni eksidis sur ŝtonon kaj ridetis unu al la alia, kun reciprokaj ŝultrofrapetoj.

Komunan lingvon ni ne havis.

  Mi elprenis ladskatolon kun sardinoj kaj biskviton kaj li ladbotelon

kun tibeta teo. La manĝaĵo kaj trinkaĵo kreis inter ni amikecan ligon.

  Se la teo estus iom pli trinkebla, eble ankaŭ la amikeco estus daŭrinta

pli longe.

                     Tibor Sekelj

        (el "mondo de travivaĵoj")

 

 

 

          Monda indiĝeno

 

Mi jam delonge daŭre de iuj aŭdas,

kiel ili fanfarone parolas

kaj pro siaj naskiĝurbegoj sin laŭdas.

Mi miras, kiel pri beno tio rolas.

Mi diras, mia kara leganto, al vi,

mi ŝatas amikiĝi al milion'

se ĉe ili ĝojon mi povus ektrovi,

ĉar havi grandan familion estus bon' 

 

ĉie por mi ja sufiĉos kiel hejmo,

kie mi povados pace ripozi;

kie min ĝoje ricevos ĉiu homo,

kaj ne nur kiel bonulo penos pozi.

 

ĉu do, al iu, mi estas vagabondo?

Verege, kie al mi mankas ĝeno,

al tie min forpelu la fata ondo,

ĉar mi jam fariĝas monda indiĝeno.

          Oliwabunmi Osho-Davids

 

 

      Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo

 

redaktoro: Olena Poŝivana

Velika Dijivska 22/226

ua-49068 Dnipro

Ukrainio

(r.p.: amatalena(cxe)ukr.net)

 

komputilbrajla asisto: j. Jelinek

Roztocka 1001

cz-514 01 Jilemnice, Ĉeĥio

(r.p.: lunalumo(cxe)atlas.cz)

(tel.: +420-481 543 200)

 

administrantino: Milena Jelinkova

Roztocka 1001

cz-514 01 Jilemnice, Ĉeĥio

(r.p.: lunalumo(cxe)atlas.cz)

(tel.: +420-481 543 200)

 

kasisto: Pier Luigi Da Costa

via di S. Maria del Giudice 2369

IT-55100 Lucca, Italio

(r.p.: dacostapl(cxe)gmail.com)

 

poŝtĉekkonto

IT67C 01005 13702 0000 0000 2799

je la nomo "Da Costa Libe")

ĉe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca

 

UEa-konto de Libe: libk-p

 

jarkotizo: 15 eŭroj

 

  la lasta numero de esperanta Ligilo

legeblas ankaŭ en la retejo de Libe:

http:\\libe/slikom/info

 

Por ricevi la revuon retpoŝte skribu al:

masenkoai(cxe)mail.ru

          ---------------