Joseph Kreitz
Historio de la
Esperantomovado inter la blinduloj
Dua volumo
Tria parto:
Eminentaj pioniroj de
la Blindulesperantista movado
kun financa subteno de forpasinta
sinjorino Constanze Zapater
Eldonis en brajla
preso Esperanto-Blindulligo de Germanujo
(EBLoGo)
1981
Antauxparolo
En la antauxparolo al
la "historio" oni promesis publikigi biografiojn
de eminentaj kaj elstaraj pioniroj de
nia movado en tria parto. Oni povas
plenumi la promeson nur dank' al la fakto,
ke restis ankoraux sumo de tiu
financa subteno ofereme donita de nia
karmemora, forpasinta bonfarantino,
sinjorino Constanze Zapater, por ebligi la
eldonon de la verko.
Al sxi ni dedicxas cxi tiun volumeton kun sento de profunda dankemo
en la koroj de nia internacia
legantaro. Longtempe la auxtoro meditis
pri la lauxvica arangxo de la
biografioj: cxu ilin ordigi lauxalfabete,
lauxlande aux alimaniere. Ne trovante
kontentigan solvon, ni decidis
publikigi la biografiojn unue de tiuj karmemoraj
pioniroj, kiuj estis agemaj
en la unua periodo de nia movado,
kvankam ne estis eble agi korekte
laux cxi tiu principo, sed post la
antauxparolo vi trovas kompletan liston
de cxiuj biografioj.
Ni konscias, ke mankas
biografioj de kelkaj eminentaj gesamideanoj aktive
laborintaj en nia movado, sed estis neeble
trovi datojn ekzemple pri profesoro
G. Couillard, la unua
presisto de EL, Ella Bull, la elpensintino de nia
Esperanta Stenografio,
i.a. La auxtoro atentigas, ke li ne verkis cxiujn
biografiojn, sed nur kompilis aux kompletigis
ilin lauxeble donante la nomojn
de la verkintoj, al kiuj li diras
tutkoran kaj sinceran dankon.
Dankeme ni memoru niajn forpasintajn pionirojn promesante dum
silenta horo
imiti ilian ekzemplon, ilian fervoran
laboradon por nia sankta afero.
Tio estas la deziro de
Joseph Kreitz
Listo de la biografioj
Harald Thilander
Theophile Cart
William Percy Merrick
Karel Emanuel Macan
Johan Vulf
Agnes Melchior
Paul Kettere
Edvard Imsdahl
Henriette Zapater
Anna Friman
Baldomero Zapater
Jose Ezquerra
Angelo Raffaele Tancredi
Vasilij Jakovlevicx Erosxenko
Julius Hasselbach
Kapitano Jan Silhan
Halvdan Karterud
Miklos Bano
Constanze Zapater
Vincenzo Musella
Edgar Guilbeau
Charles Hedkvist
Joseph Kreitz
Harald Thilander
(1877-1958)
Pioniro de Esperanto
inter la tutmonda blindularo
Dum sia surtera
ekzistado cxiu homo ricevas plenumotan taskon, konforman al la
kvalitoj, kiujn li
lauxkaraktere esence ekhavas. La granda tasko, per kiu ni
estas komisiataj,
estas, ke ni en kaj per la propra vivo, en konsidero kun niaj
limigoj, evoluigu
niajn esencajn talentojn kaj niajn sxancojn al kiom eble plej
alta grado.
La vivo de Harald
Thilander, nia granda kaj amata pioniro precipe sur la kampo
de la translimaj
kontaktoj kaj kunlaborado de la tutmonda blindularo, montras
klare, ke la plenumado
de tia vivkomisio ne dependas unualoke de fizikaj
kapabloj aux malkapabloj,
sed cxefe determinigxas de la karaktero kaj la
spiritaj fortoj. Li
estis homo kun rimarkinda inteligenteco, fortaj volo kaj
energio, kun
profundreligia sento, intensa interesigxo pri la sorto de siaj
kunhomoj kaj super
cxio, kun granda homamo. Certe la homa spirito malofte
pli brilante ol cxe
tiu cxi viro montris tian povon levigxi al la lumo, spite
la plej malfacilajn
barojn, kiujn malfavora naturo povas amasigi en gxia vojo.
Harald Thilander
naskigxis la 25an de oktobro 1877 en la parohxo de Breared
en la sveda provinco
Halland, kie lia patro estis parohxlerneja instruisto,
unu el tiuj, kiuj ne
nur laboradas por la klereco, sed ankaux kun fervoro kaj
antauxenrigardo staras
en la fronto de la komunuma reformlaboro.
Pri la edukmetodo de
sia patro Harald Thilander mem rakontis jenan epizodon.
Iu sxajnas terura kaj
iel nekompreneble stranga: Du buboj en la lernejo luktis,
kiel la knaboj ja ofte
ankoraux faras, unu la alian faligis sur la teron.
Tiam la trijara Harald
ekkaptis martelon kaj alkuris por helpi la - venkinton.
Li batis kapon de la
venkito tiel, ke li eksangis. Lia patro alvenis kaj prenis
la etan kruelulon sur
la brakon kaj devigis lin longe rigardi la sangantan
vundon de la kamarado.
Estis la sola puno - sed certe efika. Tiun cxi lecionon
Harald neniam
forgesis.
Foje vizitis lian
hejmon onklo, kiu al Harald sxajnis laca kaj malgaja. Li volis
gxojigi la onklon -
kaj kredeble estis iam auxdinta iun viron paroli pri bona
medikamento en tiaj
situacioj. Li turnis sin al sia patro dirante:
„Pacxjo, donu iom da
brando al la onklo!“ Kaj jam tio helpis, la onklo farigxis
kortusxita kaj diris:
„Kiu angxelo tiu knabeto estas!“ Li donis moneron
al Harald. Alian
gaston eble li ne egale gxojigis: Lia vartistino Maja rigardis
tra la fenestro kaj
ekdiris: „Jen la klacxulino ree venas! Cxiam sxi kuras tien
cxi!“ Kiam la onklino
eniris kaj havis bonan kukon por doni al ili, la knabo
malfermis sian busxon:
„La klacxulino ja estas bona, ke sxi cxiam kuras al ni
kaj ekportas bonajn
kukojn!“ Tiam la onklino prenis sian kukon kaj foriris
klake fermante la
pordon.
La gepatroj de Harald
esperis, ke la filo farigxos pastro, kio ja tiutempe estis
plej alta celo por
filo de gepatroj. Li ankaux tre admiris pastron kaj konstante
ludis pastroludon: Li
konstruis prediksegxon el sxtonoj, kolektis la lernejajn
discxiplojn cxirkaux
la predikejon kaj ekpredikis. La auxskultantoj staris
momenton, poste
aplauxdis kaj ekridis kaj - diskuris. La pastreto postkuris ilin kaj sukcesis
atingi du knabinojn.
Je cxiu mano li prenis
unu knabinon kaj trenis ilin al la predikejo. Sed kiam li
ree staris supre kaj
ekpredikis lauxtvocxe, la knabinoj ekridis kaj forkuris.
Ankoraux multajn
epizodojn ni povus rakonti pri la juna Harald!
La etulo kreskis sana
kaj vigla kaj distingigxis jam frue per nenormala sopiro
al sciado. Jam antaux
sia kvina vivjaro li sciis legi kaj vizitadis libervole
la lernejan klason de
sia patro por partopreni en la lernado! Kvazaux lude
la patro donis al li
lernotajn taskojn, kaj rimarkante ke li suficxe facile
solvis ilin, li
plipezigadis la taskojn. Ofte, kiam la kolegoj venis en la frua
matenhoro por hejti la
lernocxambregon por la lecionoj, li sxteliris el la lito
al la „hejtisto“ por
studi kun tiu cxi geografiajn kartojn kaj bildfoliojn.
Estas kompreneble, ke
la patro alligis grandajn esperojn al tiuj cxi
klarvideblaj
naturdotoj de sia fileto. Kaj por la knabo mem estis granda
felicxo, ke li antaux
sia blindigxo akiris plurajn pli-malpli klarajn impresojn
kaj bildojn.
Sed baldaux la sorto
ekbatis! En marto de la jaro 1884 li ekmalsanigxis,
pro malboneca
skarlatino kaj eble, kiel oni poste supozis, poliomjelito
(infanparalizigxo).
Dum monatoj li sxanceligxis inter vivo kaj morto, - jes, unu
tagon li ecx estis
sxajnmortinta. Oni jam volis fari la animsonoradon por li,
sed la patro, kiu ne
povis kredi tian teruran veron, retenis ilin, kaj felicxe -
tiumomente la vivo
revenis en tiun sxajne senvivan korpon. Baldaux oni
konstatis, ke lia
vidpovo estis malpli bona, sed neniu pensis jam pri blindeco.
Sekvis ankoraux multaj
semajnoj de febro kaj deliro; kiam li fine iun tagon
vekigxis senfebra,
cxio cxirkaux li montrigxis senluma! tremante pro timo je la
nepenetrebla mallumo,
kiu ne estis distrata per la kandeloj, kiujn oni laux lia
peto metis antaux lin,
li laste konsciigxis pri la terura vero. Kaj krome,
ankaux lia auxdpovo ne
plu estis en plena ordo.
Poste, gxis cxirkaux
sia 30-jara agxo, li povis auxdi nur iomete per ia auxdilo;
tiuj aparatoj tiutempe
ankoraux estis primitivaj. Nun sekvis du jaroj kaj duona
de senokupado kaj
devigata ripozo. La laux naturo vigla knabo tiom sciema
suferis pli ol eble
estus farinta alia infano dum tiu cxi senlabora, malluma
estado, kaj ofte
agonio kaj senkuragxo atakis lin tiel potence, ke li malespere
devis elkrii en tiun
malamikan mallumon kaj mortfantazioj, alie tiel nekonataj
al infanoj turmentadis
lin.
Sola konsolo estis lia
fratineto, kiu ludis kun li kaj helpis lin. Neniu vidulo
ekpensis pri instruado
al tia por la vivo perdita estulo; nur cxe la fino de sia
nauxa jaro li lernis
trikadon kaj sxnurfaradon per iu aparateto.
Jam baldaux post la blindigxo
de sia fileto la patro malsanigxis, en kio
kredeble la korskua
cxagreno malbone efikis. antaux sia morto li deziris
kiomeble prizorgi la
estontecon de sia kompatinda filo. Cxar tiu dauxre estis
malsanema, sxajnis
neeble enigi lin en ordinaran blindulinstituton. tamen,
en Stockholm ekzistis
la Eugenia-hejmo fondita de bonfarema princino Eugenia
por kriplaj kaj
nekuraceblaj infanoj; tien Harald venis en novembro de 1886 kaj
kelkajn monatojn poste
mortis lia patro en 1887. Post la venko de la unua sopiro
je la gepatra hejmo
komencigxis por la sciema knabo, kies cerbo nun dum kelkaj
jaroj ripozis, vera
dibocxado je la frukto de scio.
Li konatigxis kun la
brajla skribo, sed ankaux tiu cxi felicxo ne estis
longdauxra. Estis
ankoraux alia komplikajxo de lia malsano: li suferis ian
ostoputrigxon, precipe
en la maldekstra mano. Transporto al flegejo porinfana
montrigxis necesa; tie
li kusxadis, blinda kaj surdeta, izole kaj malgaje en la
lito dum duona jaro,
gxis la kuracistoj opiniis necese amputi la manon.
Eksciante tion, Harald
falis denove en teruron kaj malesperon, kaj pasie
plorante li petegis al
Dio kaj al la homoj indulgi lin, ne forigi tiun
korpoparton. Kiam oni
lin enportis en la operaciejon, li ankoraux lauxte ploris
kaj per tio altiris al
si la atenton de la cxefkuracisto, profesoro Rudolf Berg,
kiu demandis lin
afable, kial li ploris. Ekgxemante la knabo ripetis siajn
petojn, ke oni ne
forigu lian manon. La scienculo klinis sin super la malsanulo
atentege ekzamenante
la manon. Subite li rapide ekstaris kaj diris gxoje:
„Auxskultu, mia knabo,
ni ne forprenos vian manon; nenecese. Ni provos alie
kuraci vin.“ Ne estas
do mirige, ke la knabo eksentis tion kiel senperan helpon
de la cxielo. Kaj
efektive li iom post iom resanigxis, kvankam la mano neniam
plene kuracigxis;
baldaux li revenis al la Eugenia-hejmo, kie li estis la sola
blindulo kun sana
menso. Nur pri la Luthera katehxismo kaj bibliaj rakontoj li
ricevis regulajn
taskojn, tamen oni permesis al li cxeesti ankaux la ceterajn
lecionojn, kvankam
neniu pripensis fari lin utila ano de la laboranta socio.
Fine, dekokjara,
revekigxis lia junagxa sopiro al sciado. En Svedujo ne ekzistis
punktskribaj libroj,
nur gazeto por blinduloj, kiu jam en 1888 komencis aperi,
tiutempe falis en
liajn manojn. En gxi li legis, ke en Francujo, la lando de
Louis Braille, ja
ekzistis tiaj libroj kaj li decidis lerni la francan lingvon.
Cxiun ricevitan
moneron li sxparis por pagi al vidanta kamarado, Axel Forslin,
kiu konsentis diktadi
al li. Senmetode li elektis sescentpagxan gramatikon.
Ne estis facile, pro
lia jam malforta auxdpovo li malfacile komprenis cxiujn
diversajn sonojn de la
helpanto, kiu ja sciis neniom pri la fremda lingvo,
sed pacience ili
laboregis kelkajn monatojn. Tiam hazarde la estrino de la hejmo
iutage surprizis lin
dum tiu cxi laboro laux sxi tute senvalora. Indigne sxi ecx
malpermesis gxin
aldonante, ke estus permeseble se li lernus la propran, svedan
gramatikon. La junulo
komence sentis malgxojon, sed iom kolerete li cedis, faris
dum kelka tempo
nenion, tamen fine li decidis eklerni la svedan; poste li
dankeme pravigis la
estrinon: li ja bezonis firman bazon por sia klerigxo.
Li elektis svedan
gramatikon, kiun oni studis en mezgradaj lernejoj. Lia
kamarado Axel Forslin,
kiu tre sxatis lin kaj kiu de la direktorino tiucele
ricevis liberigxon de
alia laboro, senlace asistis lin, kaj kun seninterrompaj
fervoro kaj persistemo
Thilander kopiadis kaj studadis monaton post monato,
jaron post jaro,
almenaux dum 12 jaroj. Post la gramatiko sekvis aliaj fakoj
de la mezgrada lernejo
kaj nur poste angla, franca kaj germana lingvoj.
Dauxre kaj cxiam pli
firme kreskis en li la konscio, ke li, por helpi siajn
samsortanojn, unue
devas prizorgi sian propran kulturan nivelon.
Dume Thilander Legis,
krom siaj studoj, la gazeton por blinduloj eldonatan
de Svedujo. Mirige
estas, kiel li per sia pure auxtodidakta studado funde
alproprigis al si tiun
vastan spiritan evoluon, kiun ni cxiuj, kiuj pli poste
ekkontaktigxis kun li,
tiom admire konstatis. Dum siaj studoj li ofte ekpensis,
ke ne nur li sin
klerigu, sed ke tio same necesas por la samsortanaro kaj li
komencis konsideri,
kiom da laboro povus esti sxparata kaj kiom plimultigxus
la rezultato de la
laboro, se cxiuj blinduloj komprenus unu saman lingvon.
La malgranda sveda
gazeto kun siaj malmultaj legantoj povus tiam atingi
legantaron de miloj el
la tuta mondo. Lia unua kaj facile komprenebla ekpenso
estis, ke la angla
lingvo kun sia kompare simpla gramatiko estus plej oportuna
kiel internacia lingvo
por la blinduloj. Li komencis koresponde instrui iujn
blindajn samlandanojn
pri tiu lingvo, sed baldaux li konstatis, ke la rezultatoj
estis malkontentigaj
pro tio, ke ili bezonus vortaron, kaj kiel akiri gxin?
lia propra vortaro
ampleksis granndformatajn volumojn; preskaux neniu el ili
havus la tempon, la
okazon kaj la paciencon same kopiadi gxin. Dum iom da tempo
li pensis je la latina
lingvo, la internacia lingvo de la instruituloj,
sed jam baldaux
konvinkigxis, ke gxi estas multe tro malfacila por tauxgi
kiel interkontaktilo
inter la blinduloj. Cxu ne ekzistas alia vojo? Ho jes,
jen estas
Volapük, kiu lingvo tiam cetere jam malprogresis;
gxia artefariteco
neniel placxis al la sercxanta Thilander.
Iutage s-rino Amy
Segerstedt, direktorino de la surdmutula instituto
en Stockholm, vizitis
lin en la Eugenia-hejmo. Sxi sciis Esperanton kaj
auxdinte pri la
sopiroj de Thilander pri fremdaj lingvoj sxi rakontis pri tiu
nova internacia lingvo
kaj por pruvi al li gxian simplecon, sxi montris al li
liston de la
korelativaj pronomoj, sed gxuste gxi faris al li la impreson
de plena artefariteco
kaj senrezerve li turnis sin for de gxi.
Pasis monatoj, antaux
ol la Zamenhofa lingvo duan fojon estis metata en lian
vojon, kaj nun de la
hazardo aux la providenco mem.
Estis en la hejmo
antaux la matenmangxo. Kamarado, kiu interesigxis unue pri
Volapük kaj
poste pri Esperanto, sciante ke Harald malsxatis tiun lingvon,
legis lauxte kaj
deklame, por veki lian atenton:
En la mondon venis
nova sento,
Tra la mondo iras
forta voko;
Per flugiloj de facila
vento
Nun de loko flugu gxi
al loko.
La bonsono de la
vortoj tuj kaptis lin kaj li petis la kamaradon, denove legi
tiujn vortojn, kiujn
li kredis italaj. Kaj mirindajxo! Li, kiu sciis francan,
anglan, germanan kaj
iom latinan lingvojn, komprenis cxiujn vortojn de la
nekonata lingvo. „Ho,
kiel facile do estas la itala lingvo!“, li ekkriis.
Sed Bernhard, la
kamarado, ekridis: „Esperanto, mia maljunuleto!“
Li kriis triumfe. Oni
povas facile imagi la efikon.
Estis sunbrila tago De
la jaro 1901. Thilander iris en lauxbon de la malproksima
angulo de la parka
gxardeno, kaj vere, tie sidante sur benko li pasigis la tutan
tagon, farante nenion
krom pensadi kaj meditadi. Lia emocio estis grandega,
solena! Li pregxis,
dankante Dion pro tio, kio laux lia sento farigxos beno
por li kaj por la tuta
samsortanaro. Sekvis kompreneble nerveca laboro.
Sinjorino Amy
Segerstedt havigis al li Esperanto-gramatikon kaj vortareton
en brajla skribo.
Kompare de liaj antauxaj studoj, tiu cxi estis ludo,
sed li neniel rigardis
gxin kiel ludon, cxar nun li komprenis ravite,
ke li estis trovinta
la tiel longtempe sercxitan internacian lingvon
de la blinduloj. Sed
tiu cxi penso, kiu ekravis lin, alportis kun si alian,
pli personan, kiu
ankoraux pligrandigis lian felicxon. Li, la mizerulo
de la socio, kiu
sxajne nur estis destinita kiel sxargxo de aliaj,
estis trovinta
vivtaskon. Gravaj propagandaj artikoloj verkitaj de Thilander
aperis en diverslandaj
brajlaj gazetoj kaj li influis preparadon de gravega
artikolo, kiun
redaktoro Ahlberg publikigis en „la lingvo internacia“
en 1901 kaj kiu
altiris atenton de multaj bonkoraj esperantistoj vidantaj kaj
blindaj, kiuj ekkonis
la gravecon de la nova lingvo por la blinduloj.
kun helpo de la sveda
gazeto porblindula li baldaux povis prezenti al sialandaj
samsortanoj
lernolibron pri Esperanto kun vortaro en brajla preso. Lia unua
provo disvastigi la
lingvon ankaux en Francujo ne sukcesis. La fama franca
asocio Valentin
Haüy, kiu en tiu lando cxefis la laboron de la blinduloj
kaj kiu nun tiel multe
faras por la diskonigado de Esperanto inter la blinduloj,
volis unue vidi, kio
farigxos el la unua lingvo, antaux ol komenci eksperimenton
per gxi, kio kauxzis,
ke en la lando de Louis Braille, kie la blinduloj ankoraux
ne uzis siajn alie
bonegajn brajlajn gazetojn por intersxangxi pensojn kaj
opiniojn, estis
ankoraux silento, gxis fine ankaux tie estis auxdita
„vocxo de vokanto“, la
vocxo de prof-ro Th. Cart, kiu estis gajnita
por la internacia
lingvo. Li gajnis por sia ideo prof-ron Edgar Guilbeau,
kiu okupis eminentan
pozicion en la blindula mondo kaj iom post iom disrompis
la glacian barilon,
kiu malhelpis la disvastigadon de la lingvo. Estis ankaux
Thilander, kiu
proponis la nunan Esperantan alfabeton tiel, ke prof-ro Cart
povis eldoni en brajla
preso la unuan numeron de Esperanta Ligilo kaj poste
kelkajn malgrandajn
librojn kaj radikarojn por diversaj lingvanoj.
Pli granda estis la
sukceso de Thilander en Anglujo, kie la gazeto „Progress“
kun intereso kaj
bonvolo malfermis al li siajn kolonojn kaj baldaux okazis vigla
intersxangxo de
opinioj inter britaj blinduloj pri la nova ideo.
Eugenia-hejmo komence
estis nur eduka kaj lerneja instituto, sed inter la
edukitoj estis pluraj,
kiuj neniel kapablus memstare vivi en la socio.
Pro tio fondigxis en
1901 aparta azilo por tiaj korpdifektitoj, kie ili povis
restadi post la
lerneja tempo. Iun vesperon la estrino komunikis al Thilander,
ke li dum sia tuta
vivo povus restadi en la azilo. Kompreneble estis al li
trankviliga penso ke
li estonte neniam bezonus havi zorgojn pri nutrajxo
aux hejmo, sed tamen
... Profunda melankolio ekkaptis lin pro la penso,
ke li dumvive restus
senlabora, dependa, sensignifa por si mem kaj por aliaj.
Tiu prema ideo ne plu
forlasis lin, kaj ju pli li klerigxis kaj
interkontaktigxis kun
la cetera mondo, des pli kreskis en li la sopiro forlasi
la azilon, vivi kaj
zorgi por si mem kaj ... labori por la samsortanaro.
Multan apogon kaj
helpon en cxi tio li ricevis de la blinda muzikinstruistino
f-ino Karin
Höjer, ankaux esperantistino, kun kiu li konatigxis jam antaux
la jaro 1901, sed
precipe kun helpo de grafino Amanda Taube kaj s-rino Lotten
Folin. Fine en la jaro
1907 li ricevis permeson forlasi la azilon.
La estraro de la
Eugenia-hejmo decidis subteni lin dum kelka tempo, la unuan
jaron per 600, la duan
per 300 kronoj. Sed kion fari por la vivnutrado?
Li estis lerninta la
brosfaradon, sed liaj amikoj opiniis lin tro talenta
por tia profesio. Li
luis cxambron en la sama logxejo, Majorsgatan 12,
Stockholm, kie logxis
Karin, sed cxe alia familio. Poste li ricevis monsubtenon
de onklo, konsulo
Hök en Halmstad, kaj kun helpo de la fondajxo
„Lars Hiertas Minne“,
konsulino Maria Ekman, la Eugenia-hejmo kaj aliaj li
sukcesis acxeti
malnovan stereotipmasxinon kaj same malnovan presilon.
Karin disponigis unu
el siaj cxambroj kiel laborejon kaj helpite de sia amikino
nia pioniro komencis
sian presistan profesion. Unue li eldonis literaturajxojn
en la internacia
lingvo, sed dum tio kompreneble li devis batali kontraux
senhaveco, unu el la
plej gravaj baroj en tia batalo, kaj ne sukcesis produkti
tiel multe, kiel li en
sia brulanta fervoro estus dezirinta. Tial lia situacio
grave malbonigxis kaj
jam minacis la neceso reiri en la azilon, kiam ree
la _providenco savis
lin. En 1907, post la forpaso de la eldonisto kaj redaktoro
de la cxiusemajna
gazeto por la svedaj blinduloj, kiu estas subtenata
de la sxtato, oni
komisiis al Thilander la redaktadon kaj presadon. Karin kaj
la bone konata angla
blindulamiko s-ro Adams kaj aliaj ebligis al nia Thilander
acxeti germanan
stereotipmasxinon kaj anglan prespremmasxinon. De nun li havis
financan ekzistobazon,
kaj post kiam li estis ordiginta la komencajn
malfacilajxojn rilate
al la gazeto, lia tasko estis kompare pli facila,
kaj li jxetis sin kun
nova fervoro en la batalon. Li komencis eldoni propagandan
gazeton kun parte
svedaj, parte Esperantaj tekstoj kaj vortaretoj.
Jam kelkfoje aperis
artikoloj de Thilander en „Ligilo“, sed post eldonado
de kelkaj specimenaj
numeroj de la nomita gazeto en la auxtuno de la jaro 1912,
per kiuj li montris
sian kapablecon, li akceptis komence de 1913 la redaktadon
kaj enigis en gxin
fresxan, personan spiriton. Temoj de diskutado estis
proponitaj kaj la
enhavo estis elektita kun konsidero de la bezonoj kaj placxoj
de la legantaro. La
amplekso de la gazeto estis pligrandigita gxis la duoblo
kun 28 pagxoj
22-liniaj kaj 41 literoj linie. De cxiuj lokoj en la mondo la nova
redaktoro ricevis
leterojn entuziasmajn de dankemo kaj gxojo. El multaj landoj
la legantoj mem
kontribuis al la enhavo per valoraj sciigoj aux artikoloj,
naskigxis sub lia
inspira gvido nia rimarkinda blindulesperantista sfero.
Ankaux en vidula medio
kreskis la interesigxo pri nia movado. Iuj influricxaj
personoj instigis
kelkajn blindullernejojn instrui Esperanton, pro kio la nombro
de samideanoj kreskis
konsiderinde.
En 1914 eksplodis la
unua mondmilito kaj silentigis dum kvin jaroj nian amatan
„Ligilon“. Kvankam ni
ne havas informojn pri tiu terura periodo, ni povas imagi,
kiom Thilander suferis
spirite, sed lia volo tiom forta neniel rompigxis,
cxar tuj post la fino
de la milito li ree energiis. La gxenerala situacio
sxajnis senespera;
cxia kontakto perdigxis, la homoj estis skeptikaj pri
interpopolaj
kunlaboroj, la vivbezonajxoj estis multekostaj, monon oni ne havis.
Tamen nia brava
pioniro Harald Thilander kun siaj amikoj energie laboris
por reeldoni nian
internacian gazeton tiel, ke jam en la jaro 1919 povis aperi
tri „okazaj numeroj“
kun salutoj de Skandinavio, Anglujo kaj Finnlando
al la tutmonda
blindularo.
Dum la pasintaj jaroj
Karin kaj Harald konstante kunlaboradis en plena harmonio.
Kvankam ili tre amis
sin reciproke, ili ne kuragxis geedzigxi pro la necerta
ekonomia stato,
parenca kontrauxstaro kaj aliaj motivoj. Tamen en 1919 ili
decidis kunligi sian
ekzistadon kaj komencis felicxan geedzan vivon. Bofrato
de Karin, kiu estis
cxefpastro en suda Svedujo, venis por edzigi ilin
la 16an de junio.
Estus neeble raporti
pri la vivo de nia pioniro, ne samtempe ankaux parolante
pri lia admirinda
edzino Karin. Certe ne cxiuj scias, kiel sxi cxiam staris
je lia flanko,
partoprenante cxiujn liajn interesojn kaj laborojn, apogante kaj
helpante lin. Foje
Thilander mem diris: „Sen Karin mi estus ankoraux en la azilo
de Eugenia-Hemmet; se
Karin ne estus ... Se Karin ne estus, mi nenion povus
fari!“
Karin Höjer
naskigxis kiel filino de Gustaf Höjer, cxefinspektoro
de la sveda lumturaro,
en la jaro 1866. En la unuaj jaroj de sxia infanagxo
ne montrigxis difekto
en sxiaj okuloj, sed jam antaux sxia dektria vivjaro sxi
estis perdinta iom
post iom sian vidpovon. La vigla, kuragxa knabino frutempe
montris muzikan
talenton, kaj sepjara sxi jam ricevis muziklecionojn kaj kiel
okjara knabineto sxi
jam mem komponis malgrandajn, simplajn muzikpecojn
admirindajn pro tio,
ke ili perfekte kunformigxis al la legxoj de harmonio.
Sxi ankaux ofte
mirigis siajn cxirkauxantojn, kiam sxi, hejmenveninte
el koncerto, ludis
longajn fragmentojn el la nur unufoje auxditaj muzikpecoj.
Unu el la unuaj
muzikpecoj de la knabineto sxi nomis „la brueto de la arbaro“,
kaj poste sekvis
multaj belaj komponajxoj, precipe kantoj. Havante 12 jarojn,
dum somero sxi
anstatauxis la lokan orgeniston en la kampara pregxejo, kie sxia
avo estis cxefpastro,
kaj perfekte sxi plenumis sian oficon esceptinte, ke sxiaj
mallongaj kruroj ne
povis atingi la pedalojn de la malnova orgeno. La kamparanoj
multe gxuis, kiam la
„malgranda Karin“ ludis, kaj ili aparte penis por bone
kanti. Post kiam sxi
pasigis kelkajn jarojn kiel taglernantino en la
blindulinstituto en
Stockholm, ankaux lernante je aliaj instruistoj, sxi estis
akceptita, deksepjara,
en la muzikkonservatorion, kie sxi dum sep jaroj studis
orgenon, fortepianon,
kantadon, kontrapunkton kaj komponadon. Sxi akiris
la diplomon de
instruistino pri kantado kaj muziko, pri orgeno kaj pregxeja
kantado, kaj ankaux
sxi ricevis la medalon de la akademio. Dum postaj jaroj sxi
donis lecionojn pri
muziko kaj kantado.
Kiam Karin Hoejer
interkonatigxis kun Harald Thilander, tuj ambaux eksentis,
ke ili havas multajn
komunajn interesojn, pro kio ili komencis viglan kaj
regulan korespondadon.
Poste, kiam Thilander ricevis stereotipmasxinon, Karin
mem lernis uzi gxin,
por ke sxi povu helpi lin en kazo de bezono.
Dek tagojn post ilia
senceremonia eedzigxo venis eksterordinare gxojiga letero
de amiko W. P.
Merrick, ke la angla „nacia instituto por la blinduloj“
(Royal National
Institute for the Blind) estis decidinta la eldonon de „Ligilo“
subteni per suficxe
alta monsumo. Poste aliaj blindulorganizajxoj sekvis
la ekzemplon, tiel ke
la abonantaro de la gazeto kreskis de jaro al jaro
malgraux kelkaj
krizoj. Pro tio, ke Thilander presis ankoraux aliajn gazetojn,
inter ili literaturan,
porvirinan, porinfanan, religian ktp. en sveda lingvo,
li bezonis cxiam pli
da helpantoj en la presejo. Lauxeble li elektis por tio
geblindulojn kaj kiam
li krome bezonis vidulojn, li prefere dungis iun kun korpa
handikapo. Baldaux la
preseja spaco ne plu suficxis, nepre necesis pli vasta
ejo. Felicxe li povis
acxeti belan, por la celo tre oportunan vilaon Alfhem
(elfhejmo) en
Stocksund, kien translokigxis la presejo en 1926.
Jam baldaux post ilia
geedzigxo Karin ne plu povis helpi en la preseja laboro
pro kormalsano, tamen
sxi neniel cxesis asistadi, korektante la presprovajxojn
kaj helpante en la
dauxre kreskanta korespondado. Fine do sxia sanstato treege
malplibonigxis kaj en
1927 trafis lin la terura bato: Karin mortis. Neporteblaj
estis lia doloro, lia
sento de soleco, kiujn li nur povis regi per strecxa
laborado, al kiu li
per sia forta volo sin devigis dum la sekvintaj monatoj.
En artikolo skribis
nia nederlanda samideano R. Israels lauxvorte:
„Fine, kiel Joseph
Kreitz tiom trafe foje skribis: Venis al li angxelo
el Finnlando, la sindonema,
klera, praktika kaj cxiam cxarma poetino
Varma
Järvenpää“. Sxi naskigxis la 1an de majo 1899, en
finnlanda
kampara regiono, kie
sxia patro havis terkulturan kaj brutbredan bieneton,
elkreskis inter nauxo
da gefratoj kaj blindigxinte farigxis masagxistino.
Dum kvin jaroj sxi
praktikis tiun profesion en la vastaj finnlandaj kamparejoj,
kie tiu laborado por
senviduloj estas suficxe malfacila kaj strecxa. La 19an
de novembro en la jaro
1928 Harald kaj Varma geedzigxis, kaj en 1929 ili kune
vizitis la
Esperantokongreson en Budapest. Netakseble grandsignifa por la
tutmonda blindularo
fakte estis sxia kunligigxo kun nia pioniro. Same kiel li
sxi havis la spiritan
privilegion dedicxi siajn talentojn al la fratiga idealo
de Esperanto. La laboro
en la presejo allogis sxin, tiel ke sxi dekomence lian
agadon partoprenis dum
tridek jaroj de komuna kunlaborado en amo kaj harmonio.
Kun nova energio li
dauxrigis siajn okupojn, konsilante, kuragxigante,
inspirante la
tutmondan samsortanaron. Influricxaj homoj, precipe en Usono,
volonte helpis lin kaj
lian verkon; pro tio li kapablis dum kvar jaroj antaux
la dua mondmilito
eldoni grandformatan, ecx reliefe ilustritan popularsciencan
periodajxon „Nia
Mondo“ (kun subtitolo: Kultura aldono al Esperanta Ligilo);
gxi estis nova faceto
de lia kleriga laboro, tiu laboro sendube kontribuis
al la strebado ke
ankaux la senvidulo trovu sian „lokon en la socia vivo“.
Kvankam Thilander en
sia alnaskita humileco neniam celis al publika honoro, li,
kiun oni jam kiel
blindan, surdan, kriplan destinis por sennome vivi kaj morti
en azilo,
supersxutigxis per honorajxoj; multnombraj estis la unuigxoj, kiuj
elektis lin honora
membro, i.a. okaze de lia 75-jara naskigxjubileo
la „mondkonsilantaro
por la bono de la blinduloj“; kaj ne malpli estis
la oficialaj omagxoj:
Okaze de la jubilea kongreso okazinta 1937 en Varsovio
li ricevis de la pola
registaro la ordenon Polonia Restituta, la plej altan
ordenon por civiluloj,
pro „lia grandioza kultura laboro inter la blinduloj de la tuta mondo“. Kelkajn
monatojn
poste de la sveda
registaro la kavaliran Vasa-ordenon, de la norvega registaro
la ordenon de Sankta
Olavo; el Finnlando li ricevis medalon „pro benignitate
humana“ kaj de
Stockholma pacunuigxo medalon kun 840 svedaj kronoj, kiun sumon
li metis en la kason
de „Ligilo“. Saman malavaran geston li estis farinta
jaron antauxe, kiam li
heredis mil kronojn post forpaso de onklo.
Aliflanke,
bedauxrinde, de Tempo al tempo estis en nia propra rondo homoj,
kiuj en si mem ne
povis trovi kontentigxon kaj harmonion kaj pro tio
kontrauxstaris,
malaprobis, atakis aux ecx ofendis lin. Kun sincera admiro li
neniam kolerigxis aux
sentis sin ofendita, male per kelkaj mildaj vortoj li
provis kontentigi la
kontrauxulon kaj fari lin denove kunlaboranto.
Pri lia agado tiom
Sukcesa en niaj organizajxoj UABE-UABO vi legis pli detale
en aliaj cxapitroj de
cxi tiu „historio“. La dua mondmilito akre perturbis
cxian kunlaboron.
Svedujo havis la grandan felicxon denove resti ekster
la mondmilito, tiel ke
la suferado, la materia mizero, la vivdangxero, la angoro
pro la sorto de
proksimuloj, kaj cxio alia, kio akompanis la hompeladon
kaj hombucxadon en la
batalantaj landoj, ne trafis geedzojn Thilander; tamen
konante ilin ni scias,
ke ne estas priskribebla ilia spirita suferado pro terura
sorto, kiu trafis tiom
da iliaj plej amataj geamikoj kaj kunlaborantoj. Kaj ni
spertis, kiel volonte
kaj dedicxeme ili post la milito klopodis materie helpi,
kie tio eblis,
konsili, konsoli, partopreni en ne rebonigebla doloro kaj mizero.
Kun nova energio
Thilander eklaboris, kaj iom post iom restarigxis la perdita
kunagado kaj la fido
rompigxinta ankaux en nia rondo. Lia centra figuro ludis
ankaux en tio gravan,
pacigan rolon. Sed dum la plialtigxo de lia agxo, lia
sanstato grade
malplibonigxis; precipe li suferis pro malfortigxanta koro,
kiu ofte malhelpis lin
labori konforme al sia ankoraux forta menso. Tamen, li
laboradis, preskaux ne
permesante al si ripozon. Kelkfoje dum la lastaj dek
vivojaroj li ankoraux
vizitis niajn kongresojn, faris iafoje malgrandan
vojagxon, sed cetere,
dum feria periodo, kiam la asistantoj estis for, li tiom
pli forte plenumis la
necesajn aux dezirindajn taskojn. Kaj eble plej mirige
en tio estas, ke li
neniam tion kiel sxargxon priplendis, sed kiel felicxigan
okupon aprezis!
Enviinda spirita stato! Fakte cxiam li estis gaja, bonhumora,
kontenta, gxuanta la
vivon, la vivon
ankoraux konsistantan el laboro por la kunhomo. Per speciala
aparato li kapablis
auxskulti radion, sed pro sia laboremo li auxskultis nur
diservojn kaj
informojn pri novajxoj. Dum sia lasta vivjaro li plendis ofte,
ke tio lacigas lin.
Aliflanke li optimisme planis kaj revis pri rotacia presilo
por eldoni propran semajngazeton
en sveda lingvo, sed Varma, praktika kaj sobra,
ja konsciis, ke cxi
tio tamen superus lian forton, bremsis lin en tio, kiom ajn
dolorige sxi sentis
tiun neceson.
Laux instigo de kelkaj
amikoj, Thilander dum kelkaj jaroj sercxis jam kapablan
anstatauxanton por la
redakcia funkcio de EL. Kiam la unua klopodo malsukcesis,
li reprenis la taskon
al si, sed kiam li fine, kvar monatojn antaux la morto,
en plena fido povis
transdoni gxin al nia samideano R. Gonin, li volonte faris
tion.
Venis sabato, la 13a
de decembro en la jaro 1958. Dum la pasintaj auxtunaj
monatoj li fartis
suficxe bone kaj laboris energie. Tiun sabatan antauxtagmezon
li gxojis, cxar la
laboro pri EL nun estis tiom progresinta, ke gxi certe povos
aperi antaux kristnasko.
Vigle li stereotipis Informilon, la organon de EBLoGo,
kiam li vokigxis al
tagmangxo. Dum la tagmangxo li partoprenis en iu interesa
interparolo. Sed
finante la mangxadon, subite li havis atakon de apopleksio,
kiu post du minutoj,
sen agonio aux rimarkebla suferado, finis lian vivon.
Ne estas imageble,
kiel tiu neatendita batego ektrafis lian amatan kaj amantan
edzinon...! Ni ne
klopodu priskribi sxiajn sentojn de doloro kaj de izoleco.
Granda malgxojo kaj
funebro ankaux regis en la mondo de la blindularo,
kiam gxi eksciis pri
la forpaso de sia estiminda kaj de cxiuj amata amiko.
La januara numero de
„Ligilo“ tute al lia omagxo dedicxita klopodis per vortoj
esprimi cxi tiujn
sentojn Kaj pensojn.
La enterigo okazis
sabaton, la 20an de decembro, en Danderyd, apud Stockholm,
al kiu Parohxo
apartenas Stocksund. La funebrantoj kolektigxis en tiea gasthejmo
kaj veturis komune al
la bela, mezepoka pregxejo. Granda nombro da florkronoj
kovris la cxerkon,
inter ili unu de la „mondkonsilantaro por la bono de la
blinduloj“. En sia
funebra parolado teol. d-ro Bellerström skizis la verkon
de la forpasinto, kiu
tiom efikis pro lia amoplena kaj oferema koro; eminenta
kantistino Esther
Berggren kantis du himnojn, multaj reprezentantoj el blindulaj
kaj vidulaj asocioj
kaj rondoj esprimis sian funebron pro forpaso de unu el la
plej famaj blinduloj.
Okaze de la 80-jara
naskigxjubileo de Thilander li ricevis donace de en- kaj
eksterlandaj
organizajxoj kaj individuaj personoj sumon de cx. kvin mil kronoj
por acxeti eventualan
rotacian presilon, sed cxar ne efektivigxis lia plano,
li metis tiun sumon en
bankon por vidi, kiel li povus poste arangxi la aferon
pri acxeto de la
dezirita presilo, kiu kostis multe pli ol tiu sumo. Post lia
morto Varma ankoraux
aldonis mil kronojn kaj kune kun jam ekzistintaj akcioj
kaj konsiderindaj
sumoj de la sveda centra organizajxo por blinduloj
„de Blindas
Förening“ fondigxis la Thilander-fonduso kun kapitalo
de cx. 25000 kronoj,
kiun administras la menciita organizajxo kaj kies interezo
estas por „Ligilo“
tiel longe kiel aperas la gazeto.
Felicxe Varma
Thilander trovis en si forton kaj energion kontinuigi la laboron
de sia mortinta edzo
presante nian karan gazeton ankoraux tiom da jaroj
gxis tiu tempo, kiam
sxi pro manko de helpantoj en la presejo kun vera bedauxro
devis peti la estraron
de Libe transdoni la presadon al alia presejo. Tamen sxi
ankoraux presis poste
malgrandajn svedajn gazetojn, cirkulerojn ktp.
Harald Thilander ne
plu estas en nia rondo, sed lia ideo de „Esperanto inter la
blinduloj“, kiun li
kreis per sia inteligenteco kaj nobla animo, ne malaperis
kaj dumlonge ne
malaperos, spirite li mem ne malaperis. Lia vivo havis por li
mem, por liaj
proksimuloj kaj por la blindularo tian benitan signifon,
kian homo nur povus
deziri.
Laux artikoloj de John
Bergh, Raf Israels, Agnes Melchior kaj Joseph
Kreitz
Théophile
Cart
(1855-1931)
Fondinto de Esperanta
Ligilo
Kreinto de nia movado
en la unua tempo
Post la biografio pri
Harald Thilander sxajnas al ni konsilinde sekvigi ankaux
biografion pri prof.
Th. Cart, kiu ne nur estis la fondinto de nia „Ligilo“,
sed ankaux la
efektiviginto de la ideo pri Esperanto kiel internacia lingvo
por la blinduloj. Oni
pripensu, ke li kreis - kvazaux el nenio - la unuajn
lernolibrojn brajlajn,
kreis nian „Ligilon“, kreis per tio tiun kunlaboradon
kaj tiun
interamikigxon de la tuta blindularo, kiu nun cxirkauxtenas kvazaux
per retego ege multajn
landojn de nia terglobo. Ne mirige do, ke prof. Cart
estis nomita „pacxjo“
de la blindulesperantistaro dum kaj ekster la kongresoj
kaj ecx vidantaj
samideanoj diris, ke li estis „la dua patro“ post Zamenhof.
Depost pli ol unu jaro
sur lia skribotablo, cxe kiu li pasigis laborante tiom da
horoj tage kaj nokte,
kaj cxe kiu li ankaux mortis, konstante staris la bronza
statueto, kiun la
modesta dankemo de la tutmonda blindulesperantistaro estis
al li oferinta okaze
de lia sepdekkvina naskigxjubileo, kun sur la soklo
gravurita dedicxo: „AL
SIA PACxJO TH. CART, la tutmonda blinda esperantistaro.
La 30an de marto,
1930“.
Estis statueto, kiu
prezentis „semanton“, kaj vere li dissemis sian ideon pri
unueco de Esperanto
tra la tuta mondo per vortoj kaj skribado, cxar li estis
auxtoro de gravaj verkoj,
kritika, vigla kaj sagaca redaktoro de la
„vortoj de la
blankbarbulo“. Tiuj el ni, kiuj atente studis precipe la unuajn
cxapitrojn de la
„historio“, certe konstatis kun sento de dankemo, kiom nia
„pacxjo“ Cart faris
por estigi nian gazeton venkante cxiujn penseblajn
malfacilajxojn,
financajn kaj alispecajn obstaklojn per sia persista laborado.
Tial kredinde estos
interese sciigxi por multaj el ni, kion li skribis
en numero 1 1904 en
Esperanta Ligilo:
„Karaj legantoj kaj
samideanoj! Programon ni ne bezonas: Nia revueto mem estas
suficxa programo. Sed
tion ni devas tamen diri, ke ni uzos nur la Zamenhofan
lingvon kaj akceptos
nenian sxangxon, ecx plibonigantan, cxar en la nuna momento
cxia sxangxo, cxu en
la alfabeto (por viduloj aux por blinduloj), cxu en la
gramatiko povus esti
pereiga por nia bela entreprono. Ni ne faru kiel fama
kuracisto, kiu, ne
trovinte korpon de infano konforma je proporcioj jugxataj
de li normalaj,
mallongigis la krurojn, elkurbigis la bruston, rektigis
la sxultrojn, kaj
ovaligis la kapon tiel, ke la infano irinte lerte, pro sia
perfektigxo mortis.
Kontrauxe ni vivigu Esperanton tian, kia gxi estas:
Ne venis ankoraux la
tempo gxin korekti.“
Nun iom pri la vivo de
la bonfarinto de la nevidantoj kaj fondinto de EL.
Théophile
Cart naskigxis la 31an de marto en la jaro 1855 en
Saint Antoine
(Dorddogne), Francujo. Li studadis klasikan kaj modernan
filologion en
Lausanne, Basel, Berlin, Roma, Paris kaj Uppsala (Svedujo)
kaj farigxis
licenciato en beletristiko en 1880 kaj „agrégé
de
l'université de France“ en 1885 (kun „la unua loko“). Li estis
instruisto en la
„Ecole Alsacienne“ en Parizo (1881-1897), en Toulouse
(1890-1891), en
Uppsala (lektoro), sendita de la franca registaro por studi la
svedajn lernmetodojn
(1891-1892) kaj fine en Lycée Henri Quatre en Parizo
kaj en la alta lernejo
por politikaj sciencoj.
Prof. Cart publikigis
en 1881 libron pri la restado de Goethe en Italujo
(du eldonoj),
diversajn eldonojn de germanaj klasikaj verkistoj, multegon da
artikoloj pri
skandinava literaturo en „grande encyclopédie“,
lernolibrojn pri
Esperanto kaj aliajn librojn. Li estis de multaj jaroj ano kaj
poste prezidanto de la
esperanta akademio kaj direktoro de la „komuna vortaro“.
Prof. Th. Cart
edzigxis en 1888 kaj havis kun sia edzino kvar infanojn, el kiuj
du mortis ankoraux
junaj. La du pli agxaj partoprenis kiel volontuloj en la unua
mondmilito. El ili unu
estis mortigita cxe Somme kaj la alia dum longa tempo
estis kaptito en
Germanujo.
Pro siaj multaj servoj
prof. Cart ricevis la krucon de la franca honora legio.
La 20an de majo en
1931 prof. Th. Cart post trankvila vespero, dum kiu li
ankoraux korektis gxis
la 23a h. novajn presprovajxojn, post same trankvila
nokto li subite iom
antaux la sesa levigxis dirante, ke li sufokigxas kaj
sentas malvarmon. Dum
lia edzino rapidas prepari ion varman, li forlasis sian
dormocxambron kaj
aliras, kvazaux pusxite de mistera instinkto, sian
laborcxambron, sian
kutiman apogsegxon antaux sia labortablo. Sed, preskaux
sammomente li
sxanceligxis kaj subtenate de la brakoj de sia edzino li falegis
en la segxon kaj li
estis, ho ve! jam frapita de mortiga, sed sendolora
koratako. La bono, kiu
de li estis kreita en la mondo, lin rekompencu,
rekompencos certege.
„La bono estas sia propra rekompenco“ estas certe unu
el la legxoj de la
naturo.
Albert Masselier kaj
Joseph Kreitz
William Percy Merrick
(1868-1956)
Brita kaj tutmonda
pioniro de Esperanto inter la blinduloj
Certe neniu el la
legantoj de nia „historio“ kontrauxdiros kaj riprocxos nin,
ke ni provos koncize
raporti pri la vivo kaj agado de nia karmemora pioniro
W. P. Merrick, cxar li
kune kun Harald Thilander kaj prof. Théophile Cart
metis la Fundamenton
de nia ideala movado, Kies avantagxojn gxuos multaj el ni
Kaj gxuos ankoraux pli
multaj samideanoj post ni. Bedauxrinda estas nur la
fakto, ke ni scias tro
malmulte pri nia pioniro pro tio, ke ecx al la plej bonaj
kaj plej fidelaj
geamikoj li neniam rakontis pri sia vivo kaj tute silentis
pri tio, kion li faris
kaj kiom da mono el propra posxo li elspezis por nia
komuna afero kaj
precipe por nia gazeto „Ligilo“. Ni do nur povas cxerpi el du
artikoloj aperintaj en
la nomita gazeto kaj malmultaj informoj private
ricevitaj.
W. P. Merrick
naskigxis la 2an de novembro en la jaro 1868 kiel filo de
bienposedanto. Li kaj
lia same blinda frato Francis vendis la grandan patran
bienon sciante, ke ili
mem ne povos administri gxin, kaj ili ambaux eklogxis
cxiu en sia propra
domo kun komuna muro, signo de harmonia kuneco. En la jaro
1905 oni elektis nian
pioniron al la administra konsilantaro de Royal National
Institute for the
Blind, kaj kiam li emeritigxis en la jaro 1953, oni elektis
lin unu el la
vicprezidantoj de la nomita instituto. Dum tiu tempo li servis
kiel membro de la
komitatoj pri sciencaj esploroj. Kvankam li strecxe laboregis
por plibonigi la
sorton de la blindularo, cxiam li opiniis, ke edukado estas
la plej bona sxlosilo,
per kiu malfermi la pordon de sukceso. Kunlaborante
kun cxiu individuo aux
asocio, kiuj samopinias kun li, li farigxis bonkonata
kiel fervora
blindulcxampiono. Inter la jaroj 1900 kaj 1916 li kvazaux pioniris
pri la kolektado kaj
publikado de britaj popolkantoj, kaj li estis auxtoro
de la brosxuro
"La muziknotado de angloj". Merrick farigxis spertulo
pri la fonetikscienca
metodo kaj kune kun d-ro W. Potthoff li publikigis
verketon „la
internacia fonetika alfabeto“ en la jaro 1932.
En la unua cxapitro
mem verkita por la „historio“ de nia karmemora Merrick li
rakontis interalie, ke
estis nia Thilander, Kiu iniciatis lin lerni la
internacian lingvon,
tamen, kion li ne rakontis, estas la fakto, ke kiam
Thilander unue
proponis al li lerni Esperanton kaj instrui la belan Mondlingvon,
pro eta kono de
Volapük li iom malgxentile respondis al Thilander:
„Mia tempo vere ne
suficxas por infana ludilo!“ Poste Merrick disvastigis
Esperanton en sia
propra lando kun bona sukceso, sed nur post multaj jaroj
de senlaca laborado li
preparis fruktodonan terenon por starigo de brita asocio
de blindaj
esperantistoj. Jam antaux la unua mondmilito li vigle klopodis varbi
vidantojn pretajn
ellerni brajlan skribon por brajligi librojn Por National
Library for the Blind
en Londono. Tiamaniere li sukcesis aldoni multajn verkojn
al la libraro. Oni
rajtas diri, ke estis nia Merrick, kiu fondis la esperantan
fakon en la
biblioteko, kiu nun ampleksas pli ol mil verkojn esperantajn.
Nur en la jaro 1916 li
edzigxis al unu el siaj Esperanto-transskribistinoj,
Lottie. Dum multaj
jaroj nia pioniro skribis meznombre 30 leterojn cxiutage,
dum lia edzino mirinde
helpis lin dum pli ol 30 jaroj, gxis sxi tragike mem
blindigxis kaj
forpasis antaux li.
W. P. Merrick estis
kasisto de nia „Ligilo“, sed li estis multe pli ol kasisto.
Sir Arthur Pearson
trovis nian gazeton tiel utila, ke Royal National Institute
for the Blind donis po
240 pundojn sterlingajn dum du jaroj, gxis la
antauxmilitaj
subtenantoj ree povos doni sian subtenon. Kaj poste, dum regis
inflacioj en preskaux
cxiuj euxropaj landoj tiel, ke multaj abonantoj ne povis
pagi abonprezon, ree
estis nia amiko Merrick, kiu savis la gazeton
de la malapero, sed
pri tio vi ja detale legis en la oka cxapitro pri Esperanta
Ligilo.
Por la esperantaj
diservoj okazintaj en Londono la duan dimancxon cxiumonate
Merrick cxiam
brajligis himnojn por la blindaj partoprenantoj. Tiamaniere li
instigis ankaux
neesperantistajn blindulojn lerni la belan internacian lingvon.
Multaj scias pri la
verketoj, kiujn li presis per sia presilareto kaj disdonis
senpage al siaj
blindaj samideanoj. Post la forpaso de lia edzino lia sola,
sed granda gxojo estis
helpadi siajn samsortanojn. Cxiam li aspektis trankvile
gxoja, ecx dum la
tempo, kiam li devis multe suferi pro tio, ke li falis kaj
disrompigxis lia
femura osto ne plu resanigxonta. Nur dum la lasta tempo de sia
vivo li kapablis
iomete iri per helpo de ia stablo, kio tre gxojigis lin.
La 7an de novembro en
la jaro 1956 nia tiom amata pioniro forpasis post mallonga
malsano kauxze de
malvarmumo. La forpasinto ne apartenis nur al Britujo, la tuta
mondo estis lia
parohxo kaj ni parohxanoj konstante konservos korvarmigan
memoron koncerne la vivon
kaj ofereman ekzemplon de nia unika misiisto,
kiu preferis cedi
personan komforton por dedicxi sin kaj sian proprajxon
al samsortanoj tra la
tuta mondo.
Laux kompletigitaj
informoj de Harald Thilander
Karel Emanuel Macan
(1858-1926)
Fondinto de la
Esperanto-movado inter cxehxoslovakaj blinduloj kaj
iniciatinto de la unua
internacia kongreso de blindaj esperantistoj
Karel Emanuel Macan
naskigxis la 25an de decembro 1858 en la cxehxa urbeto
Pardubice kiel filo de
fama fervoja ingxeniero. Kiel lernanto de reala lernejo
(duagrada lernejo) en
Praha, kien estis translogxigxinta la familio, li perdis
unu okulon pro
eksplodigo de kapsulo trovita en tirkesto de skribtablo de sia
patro. La duan okulon
li perdis poste pro ekpusxo al egxo de infana kalkulilo
en malluma cxambro,
estante studanto de kemio en teknika altlernejo.
Jam depost sia junagxo
Macan treege sxatis muzikon bonege ludante fortepianon.
Tial li decidis studi
serioze muzikon en la jaro 1882 cxe la fama muzikpedagogo
kaj artisto Zdenek
Skuhersky en trijara orgenista lernejo, kiun li absolvis
kun eminenta sukceso
kaj jam baldaux li vekis atenton pro siaj komponajxoj.
Fininte tiun lernejon,
li dauxrigis studojn pri muzikkomponado private cxe fama
cxehxa muzikkomponisto
Zd. Fibich. Tiucele li ecx akiris sxtatan stipendion
fare de la registaro
en Vieno (nuna Cxehxoslovakio estis antaux la jaro 1918
parto de la
auxstra-hungara monarkio). Venis la unuaj publikaj sukcesoj
de la blinda
komponisto Macan. Liaj kantkolektoj ne nur estis eldonitaj,
sed ankaux kantitaj
dum koncertoj de plej eminentaj cxehxaj kantistoj,
kaj unu lia meso estis
kantita pro rekomendo de J. Brahms en viena pregxejo.
La arcxinstrumenta
kvarteto f-mol apartenis siatempe (gxi estis komponita
en 1889) al la plej
bonaj cxehxaj komponajxoj tiuspecaj.
Tamen, kiam subite
malbonigxis la materia situacio de lia familio, Macan
ne povis vivteni sin
kiel komponisto. En tiu tempo proponis al Macan la fama
prahaa blindulpedagogo
Klar instruistan postenon en blindulinstituto de li
direktita sub la
kondicxo, ke Macan por cxiam forlasu la muzikkomponadon
por ne esti pro gxi
gxenata en sia nova profesio de lerneja (do ne muzika)
instruisto. Li sukcese
partoprenis blindulinstruistan kurson en Vieno,
kaj la 5an de januaro
en la jaro 1891 li farigxis blindulinstruisto
de la blindulinstituto
de Klar en Praha, kie li cxefe instruis pri literaturo,
disdonante malavare al
nematuraj, ecx al plenkreskaj lernantoj el ricxaj domoj
de sia spirito kaj
koro. Kontrauxvole li devis cxesigi la muzikkomponadon,
des pli fervore li
dedicxis sin al sia lerneja laboro kaj al organizado
de kultura vivo de
cxehxaj blinduloj, kies plej gravaj rezultoj estis la fondo
de la asocik „Cxehxa
porblindula Preso“ (1916), la cxehxa brajlogazeto „Zora“
(1917), kiun li mem
redaktis gxis sia morto, kaj la porblindula biblioteko
en Praha (1925).
Jam tuj post la apero
de la unuaj numeroj de EL en la jaro 1904 li eklernis
Esperanton kaj
lauxdokumente jam en la jaro 1905 li arangxis la duan
Esperanto-kurson (por
knabinoj) en la blindulinstituto de Klar en Praha. Li
ankaux estis inter
tiuj blindaj samideanoj, kiuj en la jaro 1907 partoprenis la
unuan kunvenon de
blindaj esperantistoj en la kadro de la tria universala
kongreso de Esperanto
en Cambridge. Kvankam li sukcesis akiri monrimedojn
por partopreni kun
grupo de cxehxaj blindaj samideanoj la unuan jam bonege
organizitan
blindulesperantistan kongreson en Parizo 1914, la eksplodo
de la unua mondmilito
malebligis la vojagxon jam bone preparitan.
Macan mem verkis
esperantan lernolibron, kiun li poste eldonis en brajla preso
en 1918. En 1920 li
fondis la esperantan aldonajxon „Auxroro“ al la brajla
gazeto „Zora“ kaj en
1921 li organizis la unuan bonege sukcesintan kongreson
de blindaj
esperantistoj en la kadro de la dektria universala kongreso
de Esperanto en Praha,
kiun li mem prezidis. Samjare li fondis „societon
de cxehxaj nevidantaj
esperantistoj“ (Socxne).
Dum la milito Macan
farigxis „pedagogia direktoro“ de tiu lernejo, en kiu li
estis laborinta dum
proksimume kvarona jarcento kaj ankaux dum kaj post la
milito li instruis
cxehxajn blindigitajn soldatojn, al kiuj li per sia propra
ekzemplo kaj profunda
vivrigardo redonis perditan kredon je senco kaj celo
de la vivo.
El la muzikverkaro de
Macan ni citu nur la kantociklojn „juna amo“, „malgxoja
amo“, „5 kantoj“, „15
kantoj“ kaj „rugxaj sunsubiroj“, la arcxinstrumentan
kvarteton (ankaux
surdiskigitan), du mesojn, virajn kaj virinajn hxorverkojn,
melodramon „Amarus“
(recitajxo kun orkestra akompano) kaj malgrandajn
komponajxojn por
fortepiano kaj por violono kun fortepiana akompano.
De kelkaj jaroj
suferante pro diabeto, nia pioniro Karel Emanuel Macan forpasis
la 6an de februaro en
la jaro 1926 post sukcesplena vivlaborado ne nur por siaj
samsortanoj samlandaj,
sed ankaux tutmondaj.
Kompilita laux
diversaj informoj
Johan Wulff
(1850-1935)
Dana blindulafera
probatalanto;
pioniro de Esperanto
inter blinduloj
Johan Wulff, tre agema
kaj plej konata probatalanto en la dana blindulmovado,
naskigxis la 30an de
novembro 1850 en Kopenhago. Jam dum la lerneja tempo lia
vidpovo malbonigxis
tiom, ke li devis peti edukadon en blindulinstituto kiel
junulo. Li estis
edukita kiel muzikisto kaj agordisto. Poste li dejxoris kiel
pregxeja kantisto.
Tamen, en la jaro 1883 li estis unu el tiuj, kiuj fondis
la grandan
blindulasocion, kiu unue nomigxis „de blindes understöttelses-
og
läse-forening 1883“ (subteno - kaj lego-asocio de la blinduloj,
fondita
1883) kaj poste
sxangxis sian nomon al „foreningen for Danmarks blinde“
(asocio por la
blinduloj de Danujo), unu el la plej fidelaj subtenantoj de EL.
Jam per la unue nomita
asocio li metis la fundamenton por brajla presejo kaj
biblioteko. En la
asocio li havis la postenon de oficejestro kaj presejestro
gxis la jaro 1932,
kiam post preskaux 50-jara agado li forlasis la estraron,
kiu nomis lin honora
membro. Johan Wulff laboradis konstante por siaj
samsortanoj, kaj
meritplene kaj energie li kontribuadis al la disvolvigo
de la tuta danuja
blindulprizorgado. Li, multflanke talentoplena homo, treege
utilis al siaj danaj
samsortanoj ankaux per diversaj inventajxoj, elpensante
punktskriban tabulon
por ambauxflanka skribado kaj rapidskriban brajlomasxinon.
Kvankam la laste
menciita inventajxo nun estas superita de ankoraux pli rapidaj samspecaj
masxinoj inventitaj alilande, gxi certe
ludis gravan rolon por
la evoluigoj de tiuj masxinoj, kaj la skribtabulo estas
uzata ankoraux.
Sed por ni
esperantistoj estas plej grave ekscii, ke Wulff estis sindonema
samideano. Jam dum la
unuaj jaroj de nia jarcento, kiel redaktoro de la dana,
cxiusemajna brajla
gazeto „budstikke“ (la informilo) li enpresigis en sian
gazeton esperantajn
legajxojn, ecx jam antaux la estigxo de EL. Same frue li
eldonis la
lernolibreton de Cart en danlingva traduko kaj esperantan-danan
vortareton. Li
kunlaboradis ankaux kun vidantaj esperantistoj kaj partoprenis
la „provkongreson“
1907 en Cambridge. Ofte li rakontis, ke li renkontis
d-ron Zamenhof mem kaj
havis okazon pridiskuti kun li lingvajn problemojn.
La 25an de februaro en
la jaro 1935 forpasis Johan Wulff, unu el la unuaj
probatalantoj por
Esperanto inter la tutmonda blindularo.
Laux informoj de Poul
Glygard
Agnes Melchior
(1883-1945)
Post Johan Wulff certe
Agnes Melchior, la fratino de la mondfama kantisto
Laurits Melchior,
meritas lauxdan mencion en nia historia libreto pro tio,
ke sxi ne nur
propagandis sukcese nian internacian lingvon inter sialandaj,
sed ankaux inter
eksterlandaj samsortanoj. Dum multaj kongresoj inter 1921 gxis
1939 sxi interese
prelegis pri blindulfakaj temoj, prezentante ecx ilustrajxojn
kaj ilojn tauxgajn por
instrui cxefe blindajn infanetojn en la antauxlerneja
agxo aux iom pli
lauxbezone. Ankaux sxi estis tiu samideanino kiu petis kiel
unua financan
subvencion de la „asocio por la blinduloj de Danujo“ por nia jxus
fondita UABE kaj estis
Agnes Melchior, kiu apartenis al tiuj, kiuj kolektis
multan monon por nia
„Ligilo“ dum tempo, kiam minacis pereo al gxi pro tio,
ke regis inflacio en
multaj landoj kaj ankaux „the Royal National Institute for
the Blind“ en Londono
decidis doni monhelpon nur al britaj legantoj de EL kaj
ne al la gazeto mem,
kiel antauxe. Kune kun Johan Wulff sxi iniciatis la fondon
de „dana asocio de
blindaj esperantistoj“ (DABE), kies prezidantino sxi restis
gxis eksplodo de la
milito.
Agnes Melchior
naskigxis en Kopenhago la 15an de julio 1883. Unue sxi estis
edukita kiel
kantistino, sed post cxiam pliigxanta ekblindigxo sxi decidis
eklerni la profesion
de infanflegistino intencante dedicxi sian vivon estonte
al blindaj infanetoj
suferantaj kun sxi la saman sorton. En la jaro 1921 sxi do
kiel infanflegistino
ekdejxoris en la blindullernejo en Kalundborg, kie sxi dum
preskaux 24 jaroj kun
patrina amo ludante edukis la blindajn infanetojn tie,
kiuj sxin nomis
„onklino Agge“.
Tro frue, la 25n de
februaro en la jaro 1945 post insida malsano Agnes Melchior
forpasis dum tempo,
kiam ni bezonis sxian helpon por rekonstrui nian
Esperanto-movadon
interblindulan.
Laux informoj de P.
Glygard
Paul Ketterer
(1870-1936)
La svisa
Esperanto-pioniro Paul Ketterer estis unu el la unuaj esperantistoj
nevidantaj, unu el
tiuj, kiuj kun nia pacxjo prof. Th. Cart revis kaj planis
pri utiligo de
Esperanto por la blinduloj kaj iliaj specialaj interesoj.
Paul Ketterer
naskigxis la 13an de aprilo en la jaro 1870 en La
Ferièrere,
vilagxo en la kantono de Bern, kiel filo de terkulturisto
deveninta el la Nigra
Arbaro. Li estis nauxjara knabo, kiam li ekblindigxis
pro falego sur la
glacio. Ekde la jaro 1880 gxis 1890 li frekventis la
blindullernejon en
Lausanne, kie li dekomence estis la plej inteligenta
lernanto, sed cxar ne
ekzistis sxanco studi por blinduloj, li eklernis la
profesion de
lignoskulptisto, kiun profesion li praktikis du jarojn en
La Chaux-de-Fonds,
kien intertempe estis translogxinta lia familio.
Cxiam nia pioniro
multe legis por kompletigi siajn sciojn. En 1892 oni revokis
lin al Lausanne por
doni al li tie la bonsxancon por partopreni kursojn en
seminario kaj jam en
la jaro 1895 li farigxis instruisto pri matematiko kaj
franca lingvo en la
tiea blindullernejo. Samjare aperis la unua volumo kun liaj
poemoj sub la titolo
„rayons dans la nuit“ (radioj en la nokto) kaj jam en 1901
sekvis la dua volumo
sub la titoto „voix et brises“ (vocxoj kaj ventetoj).
En 1902 Ketterer
farigxis estro de la brajla presejo jxus nove instalita
en la
blindulinstituto. Okaze de la provkongreso de blindaj esperantistoj
okazinta en Cambridge
1907, dum unu el la oficialaj kunsidoj sub prezido
de nia angla
blindulamiko Alfred J. Adams, Paul Ketterer faris sian belan
paroladon, pri kiu vi
legis en la tria cxapitro de nia historia libreto.
Kvankam liaj vivkondicxoj
ne permesis al li multe labori oficiale por Esperanto,
li konservis tra la
jaroj sian kredon je gxia estonto kaj je gxia forto
por bori al si vojon.
En 1910 li fondis la brajlan gazeton
„le petit
progrès“, kiun li redaktis gxis 1936. 1911 li estis inter tiuj
samsortanoj, kiuj
fondis la „svisan blindulligon“, kaj 1923 li farigxis
redaktoro de la
nigrepresita revuo „le messager suisse des aveugles“.
En tiuj cxi nomitaj
gazetoj de tempo al tempo li aperigis artikolojn kaj notojn
pri la Internacia
Lingvo kaj gxia utileco por la blinduloj.
Paul Ketterer, patro
de sep infanoj, laboris por siaj samsortanoj gxis la
momento, kiam li
forpasis la 21an de novembro en la jaro 1936.
Laux kompletigitaj
informoj de Roger Cosandey
Edvard Imsdahl
(1886-1950)
Pioniro de la
blindulesperantista movado en Norvegujo
Edvard Imsdahl
naskigxis la 3an de majo 1886 en Gudbrandsdal. Kiel dekdujarulo
li ricevis baton en
okulon, kiu post longdauxra inflamo iom post iom kauxzis
kompletan ekblindigxon
tiel, ke li devis frekventi „Kläbu offentlige
blindeskole“ apud
Trondheim ekde 1899 gxis 1905, kie li sukcesis tiel bone,
ke neniu antauxa
lerninto ricevis tiom brilan ateston. Krom la edukaj objektoj
li eklernis la
sxuistan kaj ankaux iom la lignajxistan metiojn, tamen, tia
laboro estis malbone
pagita kaj cetere ne interesis lin. Tial li revenis al la
lernejo por en aldona
lingvokurso studi la anglan kaj germanan lingvojn,
pri kiuj li poste
perfektigxis auxtodidakte. Same auxtodidakte li lernis
Esperanton laux dana
brajla lernolibro.
Jam kiel tiama
lernanto en la jaro 1904 nia pioniro Imsdahl estis inter tiuj
samsortanoj, kiuj
fondis distriktan, okcidentlandan blindulasocion
„vestlandske
blindeforbund“, en kiu li gvidis multspecajn labortaskojn
dum jardekoj. En
februaro 1907 la asocio elsendis la unuan numeron de tre
malgranda, en kelkaj
manskribitaj ekzempleroj cirkulanta dumonata revuo.
Gxi ricevis la elvokan
nomon "norges blinde" kaj estis la modesta origino de la
organo de "Norges
blindeforbund" (norvega blindulligo). En 1909 Imsdahl
trovigxis inter la
fondintoj de la tutlanda "Norvega blindulligo" kaj kiam
en la konstitucia
kunveno oni decidis eldoni brajlan cxiusemajnan gazeton
„norges blinde“, estis
Imsdahl la unua elektita redaktoro. Dum la kvar unuaj
jaroj li devis ne nur
redakti, sed ankaux stereotipi kaj per manforto presigi
la gazeton. En intima
kunlaboro kun Harald Thilander li iom post iom evoluigis
modernan brajlan
presejon Bergen. Mem li estis eksterordinare lerta kaj tauxga
stereotipisto. Depost
la jaro 1911 Imsdahl ankaux redaktis dum multaj jaroj la
porvidulan cxiumonatan
revuon „blindesaken“ (blindulaferoj). Dum lia sperta
administrado la brajla
presejo multe kreskis: Cxiam pli multaj gazetoj,
cxiuspecaj lernolibroj,
beletristiko, diversfaka literaturo ktp., sed, kio
ankaux estis tre
grava, multaj muzikverkoj eliris el la presejo al la tiama
blindularo, kies
scivolemo estis neestingebla.
Kiel fervora
esperantisto Imsdahl vigle propagandis kaj jam en sia junagxo
prizorgis eldonadon de
brajla lernolibro kun la plej necesaj vortaroj por lerni
Esperanton. Poste
sekvis bonaj libretoj, malgranda propaganda gazeto „antauxen“
kaj pli ampleksaj
verkoj. Dum multaj jaroj li estis konsulo resp. delegito de
EL, UABE, UABO kaj
LIBE. Kompreneble li ankaux estis inter tiuj norvegaj
gesamideanoj, kiuj
okaze de la „dektria“ en Stockholm, dumnokte, 1934, fondis
la „norvegan asocin de
blindaj esperantistoj“ (NABE), kiun li ame prizorgis
gxis eksplodo de la
mondmilito.
Estis neeviteble, ke
nia pioniro dum tiom da jaroj devis preni sur sin treege
gravajn taskojn en la
administracio de „norvega blindulligo“. Kun entuziasmo li
partoprenis la unuan
nordlandan blindulaferan konferencon en 1920, kaj poste
fervore laboris por
krei pli bonajn kontaktojn translimajn. Imsdahl eluzis
cxiujn siajn fortojn
en strecxiga laboro por plibonigi la vivkondicxojn de la
blinduloj. Fidele li
restis en siaj gravaj postenoj kiel redaktoro kaj
presejestro gxis la
jaro 1948, kiam serioza malsano trafis lin kaj kauxzis lian
forpason la 4an de
majo en la jaro 1950.
(Cxi tiujn biografiajn
notojn ni dankas al nia veterano Halvdan Karterud,
kiu dum jardekoj kiel
gxeneralsekretario de „norges Blindeforbund“ fidele
kunlaboris kun Edvard
Imsdahl.)
Henriette Zapater
(1867-1928)
Pionirino de la
Esperanto-movado inter la blinduloj
Henriette Zapater,
naskita baronino de Chalmot, devenis el nederlanda nobela
familio kaj naskigxis
la 4an de auxgusto en la jaro 1867 en Arnhem, Nederlando,
kiel filino de supera
postadministracia oficisto. Depost sxia naskigxo, sxi jam
estis iom malbonvida,
kaj en la plej frua infanagxo sxi perdis unu okulon per
operacio, tamen sxi
povis frekventi privatan normalan lernejon por knabinoj.
Specialan intereson sxi
montris por fremdaj lingvoj tiel, ke jam en la agxo de
dekdu jaroj sxi bone
parolis, krom la nederlanda lingvo, la anglan, francan kaj
la germanan lingvojn.
Poste sxi lernis auxtodidakte la italan, latinan, laste
Esperanton kaj la
hispanan lingvojn.
En 1901 Harald
Thilander publikigis bonegan propagandan artikolon pri Esperanto
en la angla
porblindula gazeto „Progress“. Henriette de Chalmot legis gxin,
sed mem posedante tiom
da fremdlingvaj scioj, ne vidis unue la valoron
de Esperanto kaj tial
per alia artikolo publikita en la sama gazeto akre
kontrauxbatalis la
opinion de Thilander. Tamen, per privata korespondado
Thilander sukcesis
konvenki sxin pri la valoro kaj utileco de Esperanto speciale
por blinduloj;
karakteriza por sxia sincera kuragxa spirito estas tio, ke sxi
tuj publike konfesis,
ke sxi konvinkigxis pri la graveco de la internacia
lingvo. Depost tiu
tempo sxi laboris fervore por nia afero, ne nur inter
blinduloj, sed ankaux
inter vidantoj, ne nur en Germanujo, kie sxi jam logxis
kelkajn jarojn, sed
ankaux en ekstergermanaj landoj. Cxie sxi propagandis,
laboris kaj skribis
por nia lingvo, farigxante per tio vera pionirino de nia
alta ideo, al kiu sxi
restis fidela gxis la lasta spiro. sxi partoprenis
la universalajn
kongresojn de Esperanto en Cambridge, Dresden kaj Barcelona
antaux la unua
mondmilito kaj post gxi tiujn en Den Haag, Praha kaj
Nürnberg. Dum
la kongreso okazinta en Barcelona sxi interkonatigxis
kun la hispana
gitarvirtuozo Baldomero Zapater, kun kiu sxi edzinigxis poste.
De tiu tempo Esperanto
estis kaj restis la familia lingvo de la diversnaciaj
geedzoj.
En la jaro 1906 nia
pionirino faris propagandan paroladon en la auxlo de la
komerca altlernejo
(nune universitato) en Köln, kiu tiom bone sukcesis,
ke fondigxis la
„Esperanto-societo 1906 en Köln“. Alia rezulto de sxia
publika propaganda
parolado estis tio, ke sxi ricevis permeson gvidi
Esperanto-kursojn dum
tri jaroj en la nomita komerca altlernejo tiel, ke multaj
intelektuloj farigxis
esperantistoj.
Kiel konsulino de la
blindaj esperantistoj en Germanujo sxi donis multajn
informojn al
eksterlandaj gesamideanoj pri la germana blindulafero. Jam antaux
kaj post la unua
mondmilito sxi publikigis kelkajn propagandajn artikolojn
pri la utileco de Esperanto
por la blinduloj en la brajla gazeto „Mitteilungen
des Vereins der
deutschredenden Blinden“ (sciigoj de la unuigxo de la germane
parolantaj blinduloj).
Depost la fondigxo de EBLoGo, la Esperanto-blindulligo
de Germanujo, kiun sxi
kunfondis, sxi seninterrompe apartenis al ties estraro
kiel kasistino. Kiam
en Nürnberg fondigxis la „universala asocio de blindaj
esperantistoj“ (UABE),
sxi farigxis germana delegitino de la nomita organizajxo.
Post la kongreso en
Nürnberg sxi pasigis kelkajn semajnojn en Hispanujo,
sed revenante sxi jam
sentis sin iom malsana kaj de tiu tempo sxi suferis multe,
tamen nian aferon sxi
ne malzorgis gxis la morto, kaj dekdu horojn antauxe sxi
ecx subskribis cxekon
de EBLoGo. La duan kristnaskan tagon en la jaro 1928 sxi
forlasis nin por
cxiam. La cxielo ploris, kiam multaj geamikoj kaj vidantaj
esperantistoj postiris
sxian cxerkon, sur kiu kusxis la florkrono de EBLoGo
kun jena dedicxo en
Esperanto: „lasta adiauxa saluto al nia kara kasistino
kaj fidela animo de
EBLoGo, Henriette Zapater.“
Kvarteto de la Kolonja
Blindulunuigxo kantis cxe sxia tombo. Theo Jung,
eldonanto kaj
redaktoro de la cxiusemajna Esperanto-gazeto „Esperanto
triumfonta“, kaj J.
Kreitz omagxis la meritojn de la forpasintino
por nia movado.
Joseph Kreitz
Anna Friman
(1878-1937)
Finna blindulafera
probatalantino
Anna Friman naskigxis
la 14an de julio 1878 kaj blindigxis jam kiel infano.
Tre frue jam Esperanto
ektrenis sxin en sian sorcxorondon, kiel skribis pri sxi
finna brajlogazeto.
sxi partoprenis la fondon de la asocio de finnaj blindaj
esperantistoj
„steleto“ en la jaro 1919, kies prezidantino sxi estis gxis 1927,
kiam sxi farigxis
sekretariino, kiun oficon sxi administris konscience gxis la
morto. Ankaux sxi estis
la unua sekretariino de „universala asocio de blindaj
esperantistoj“ (UABE)
kaj partoprenis kelkajn blindulesperantistajn kongresojn,
sed ankaux en la hejma
gxenerala Esperanto-movado sxi agis aktive. Sxi
korespondis kun multaj
samideanoj diverslandaj cxefe pri literaturaj temoj kaj
mem sxi publikigis
proprajn kontribuojn en EL.
En 1930 sxi fondis „la
literaturan asocion por blinduloj“, tre riske-kuragxan
entreprenon en niaj
cirkonstancoj. La menciita asocio publikigis du nigrepresajn
revuojn: „varjojen
mailta“ (el la mondo de ombroj) kaj „Finlands blind-organ“
(blindulorgano de
Finnlando). La celo de la asocio estas al literature talentaj
blinduloj publikigi
siajn verkajxojn kaj doni al la blindaj verkantoj okazon
enspezi ankaux sur tiu
laborkampo. Anna Friman estis respondeca redaktorino de
tiuj revuoj gxis sia
morto, sed ankaux la brajlan gazeton de la finnaj blinduloj
sxi redaktis dum
multaj jaroj kun varma sindonemo. Multaj iniciatoj, poste
realigitaj de aliaj,
havis sian originon en la ideoricxa cerbo de Anna Friman
kaj cxiam sxi estis
preta helpi per konsilo kaj ago. Malmultajn monatojn
antaux sia forpaso la
20an de aprilo en la jaro 1937 sxi ankoraux sendis
saluton el la
malsanulejo al la legantoj de EL petante, ke cxiuj kunlaboru
fervore por disvastigi
nian internacian lingvon inter la tutmonda blindularo.
Varma Thilander
Baldomero Zapater
(1883-1961)
Probatalinto de la
Esperanto-movado inter blinduloj
Nia pioniro Baldomero
Zapater naskigxis la 11an de marto 1883 en Candiel,
vilagxo en la provinco
Castelon de la Flana, Valencia, kaj ekblindigxis
en la kvina vivjaro.
Kauxze de tio liaj gepatroj translogxigxis al Barcelona,
kie trovigxis
eminentaj okulistoj kaj la Regxa Instituto porblindula. Jam la
gxojo, kiun la sono de
la patra gitaro enportis en lian mallumon, konvinkigis
liajn gepatrojn pri la
talento de la knabo, des pli multe, kiam li sur malgranda
propra instrumento
montris konsiderindan lertecon perfektigxintan dank' al la
instruo per la fama
gitarvirtuozo Nogués en la nomita instituto
porblindula, kie li
post elementa instruado ekde la 13a gxis la 24a vivjaro
studis muzikon,
muzikteorion kaj la grandan hispanan gitartradicion de
Sor-Aguano kun granda
sukceso tiel, ke poste dum du jaroj li mem instruis pri
gitaro, muzikteorio
kaj literaturo en la Regxa Instituto porblindula.
En la jaro 1907 li
dank' al fama vidanta samideano Sabadell en Barcelona
konatigxis kun
Esperanto, kies lernado estis por li tre facila pro lia bona
lerneja instruo. Jam
en la jaro 1909, okaze de la kvina universala kongreso
de Esperanto en
Barcelona, li konatigxis kun la nederlanda samideanino baronino
Henriette de Chalmot,
kiu ankaux ne estis normalvida kaj poste tute blindigxis.
El tiu cxi
interkonatigxo rezultis ilia geedzigxo. Sxi logxis en Kolonjo kaj
cxar la arto de
gitarludado tiutempe en Germanujo estis en stato de evoluo,
por li estis favore
logxi en granda urbo. Li ne sciis unu vorton germanan kaj
lia edzino ne jam
sciis la hispanan lingvon; tial al ili estis nur eble kunvivi
per Esperanto. Per
Esperanto sxi instruis lin pri la germana lingvo, sed la
internacia lingvo
restis ilia familia lingvo gxis la forpaso de lia edzino
en la jaro 1928.
En Kolonjo li komencis
sukcese sian agadon kiel instruisto pri la gitarludado
kaj ne troigante oni
povas aserti, ke multaj, ecx la plej multaj postaj famaj
gitarkoncertistoj
germanaj estis lernantoj cxe la gitarvirtuozo Baldomero
Zapater. Li koncertis
ne nur en preskaux cxiuj pli grandaj germanaj urboj,
sed ankaux germanaj
radiostacioj kaj i.a. tiuj en Londono, Prago kaj Vieno
disauxdigis liajn
koncertojn. Ne miro do, ke multaj tag- kaj fakjxurnaloj
raportis pri lia
sukcesa kariero, sed li konfesis pri si mem, ke cxiujn
sukcesojn li sxuldas
grandparte al Esperanto, cxar sen tiu cxi lingvo li
malgraux
eksterordinaraj muzikaj kapabloj estus restinta nekonata ekster
Barcelona.
Jam antaux kaj dum la
unua mondmilito geedzoj Zapater publikigis valorajn
artikolojn en du
germanaj brajlaj gazetoj pri la utileco de Esperanto por la
blinduloj, kaj dank'
al ilia varbado kompare multaj germane parolantaj
samsortanoj lernis la
internacian lingvon. Baldomero Zapater estis unu el la
fondintoj de EBLoGo,
kaj estis li, kiu donis la nomon al cxi tiu organizajxo.
Ne nur hispanajn, sed
ankaux multajn germanajn kantojn li esperantigis vere
modele, ne parolante
pri la rakontoj, kiujn li tradukis el la hispana lingvo.
Post sukcesa koncerto
disauxdigita de la radiostacio BBC en Londono nia pioniro
decidis geedzigxi kun
sia iama lernantino, la posxtoficistino Constanze Saxer,
kiu entreprenis kun li
multajn koncertvojagxojn kaj ecx kunagis en kelkaj
koncertoj kiel
kantistino: Sur Ballu-tabulo li desegnis planon, laux kiu
arkitekto konstruigis
ilian domon tute moderne instalitan en Rodenkirchen apud
Kolonjo, kie ili pasigis
felicxan tempon gxis eksplodo de la dua mondmilito.
Estis la cxefa hobio
de nia pioniro formi el kartono cxiuspecajn ludojn
porblindulajn (damo,
paciencludo), kaj ecx li bindis malgrandajn brajlajn
libretojn modele, sed
ankaux li sin volonte okupis pri matematiko kaj aliaj
sciencoj. Cxio
interesis lin.
En la jaro 1943
aviadilaj bomboj ankaux difektis lian domon tiel, ke geedzoj
Zapater devis forlasi
gxin, sed cxie ili spertis la sekvojn kaj dangxerojn
de la milito, precipe
en Köniksberg post koncerto en la tiea radiostacio,
kiam ili estis
enfermitaj en hotela kelo. Post vagado tra kelkaj urboj kaj
urbetoj dank' al
helpado de usonaj oficiroj ili povis jam reveni hejmen
en junio 1945. Post
forigo de la cxefaj damagxoj cxe la domo, nia pioniro ree
instruadis kaj
koncertadis gxis kormalsano longdauxra faris finon al la agema
vivo de la
gitarvirtuozo Baldomero Zapater la 18an de oktobro en la jaro 1961.
J. Kreitz
José
Ezquerra Berges
(1880-1965)
Hispana blindulafera
probatalanto
José
Ezquerra Berges naskigxis la 25an de junio en la jaro 1880 en la
vilagxo Benachite,
regiono de Aragon, ekblindigxis pro okula malsano en la 13a
vivjaro kaj en la jaro
1898 li farigxis lernanto de la blindullernejo Escuela
municipal de ciegos en
Barcelona, kie li edukigxis kaj farigxis metiisto
en 1907. Ekde la jaro
1909 li mem instruis pri manlaboraj metioj kaj brajla
presado al blinduloj
en la nomita instituto. Eble tiu lia profesio estis la
cxefa kauxzo de la
granda interesigxo, kiun li montris pri la problemoj rilataj
al la plibonigo de la
ekonomiaj kaj moralaj vivkondicxoj de la hispana
blindularo. Sukcese li
arangxis tiucele kaj estris prizorgajn societojn de aux
por blinduloj, lokajn
aux provincajn, verkis dekojn da artikoloj por lokaj kaj
naciaj jxurnaloj kaj
gazetoj koncerne la blindulproblemojn, kreante la 26an de
februaro en la jaro
1931 la unuan federacion de hispanaj blinduloj “federacion
hispanica de ciegos“,
kiun li prezidis seninterrompe gxis gxia nuligo
en 1938 kauxze de la
hispana dekreto pri la starigo de la „nacia organizajxo
de blinduloj de
Hispanujo“ „organisacion nacional de ciegos de España“
(ONCE), kiu estis
fondita en Burgos, urbo tiutempe apartenanta al la fasxisma
teritorio hispana, sed
José Ezquerra tiam logxis en Barcelona apartenanta
al la respublikana
teritorio dum la hispana civilmilito kaj sekve li ne povis
cxeesti la fondigxon.
Ezquerra fondis kaj redaktis la brajlan blindulfakan
gazeton „el
tiflofilo“, kiun presis nia altsxatata Harald Thilander, kvankam
gxi estis
hispanlingva; tio pruvas, ke nia samideano neniam perdis la kontakton
kun la
Esperanto-movado. Tamen, li tute dedicxis siajn energion kaj talenton
al la organizo kaj
envojigo de la hispana blindulmovado por atingi la realigon
de la gxusta kaj homa
idealo de la socia renormaligo de la blindularo en
Hispanujo. Tial
„tutmonda konsilantaro por la bono de la blinduloj“ (TKBB)
distingis lin per
honora membreco.
Post la starigo de
ONCE la tiama estro
de tiu asocio, Javier
Gutiérrez de Tobar, donis al José Ezquerra
la oficon de provinca
delegito de Barcelona, kaj tiuteppe li fondis kaj redaktis
la gazeton „Relieves“
(reliefoj), enkondukis en gxi esperantan pagxon poste
farigxanta aldona
esperantista bulteno, kiu finfine malaperis, sed nuntempe
ONCE ree gxin eldonas
en la madrida presejo. En 1949 la hispana registaro donis
al nia fervora
samideano la oficon de nacia estro de ONCE. Per sia oficiala
influo kaj persona
agado li ege kontribuis al la restarigo de la
Esperanto-movado
enlanda, kiu travivis malfacilegajn momentojn pro la
civilmilito kaj la
atmosfero de la dua mondmilito. Konsekvence kelkaj
esperantistaj grupoj,
i.a. Madrida Esperanto-liceo, Bilbaoa Esperanto-grupo kaj
Hispana
Esperanto-Auxroro (HEA) por danki kaj konstatigi sian efikan agadon
nomis lin honora
membro aux honora prezidanto.
José
Ezquerra faciligis la kreon de HEA, la hispana blindulesperantista
asocio, kaj la
disvolvigxon de la Esperanto-movado inter blinduloj. Tiucele li
havigis monhelpon por
la blindaj cxeestantoj de hispanaj Esperanto-kongresoj,
se ili petis gxin
oficiale. Li sendis partoprenanton al la internaciaj kongresoj
en Lyon kaj Mainz, kaj
li mem cxeestis la kongreson en Muenchen.
En la jaro 1959 li
rezignis la altan oficon de estro de ONCE pro sia agxo.
La hispana registaro
distingis lin per „cruz de oro del orden de beneficencia“
(ora kruco de la
ordeno de bonfarado) por premii liajn meritojn kaj klopodojn
favore al la hispana
blindularo.
La 17an de auxgusto
1965 forpasis nia pioniro José Ezquerra en la cxeesto
de siaj filo kaj
filino, kiuj kun neordinara sindonemo helpis lin en cxiuj
cirkonstancoj, ekde
kiam ili estis tre junaj.
Angel Figuerola
Angelo Raffaele
Tancredi
(1878-1955)
Iniciatinto de la
Esperanto-movado inter italaj geblinduloj;
fondinto de „Itala
Asocio de Blindaj Esperantistoj“ (IABE)
Filo de malricxaj
gepatroj, Angelo Raffaele Tancredi naskigxis la 19an de aprilo
1878 en San Marmo in
Lamis (suditala provinco Foggia); post normala infanagxo
kaj fruktoricxaj
studadoj, li, scivola junulo, farigxis fervoja ingxeniero kaj
trovis okupon cxe la
sxtata fervojaro. Sxajnis, ke naturo donis al li cxion
plej bonan, kion
malricxa homo povas deziri: Li sukcesis atingi kontentigan
laboron, edzigxis kaj
havis infanojn; cxio ja prosperis, gxis oni komisiis
al li taskon cxe
laboro, kies ekstrema humideco igis lin malsana pro
reuxmatismo. Estis
tagoj teruraj, tiuj en marto de 1910, kiam, vekigxinte iun
matenon, li konstatis,
ke li plu ne povis vidi sunlumon. Pripensu, kiel
konsternige senespera
devas esti kondamno de kuracistoj por klera 32-jarulo, kiu
plenan felicxon povis
atendi el la vivo: „Senutila estas espero, ke via
vidkapablo
renormaligxos! Vi cxiam estos blinda.“ Kelkaj homoj cxi
tia-cirkonstance
frenezigxus; aliaj ecx rezignaciante, ne trovus en si mem
kapablon suficxan por
sxangxi kaj rekonstrui sian vivon; li, kontrauxe, cxerpis
el filozofio forton
por bataladi kaj volon por venki la obstaklojn ensxovitajn
de la malbona sorto.
Jam antaux tiu tempo
Tancredi auxdis pri Esperanto kaj ties movado; sed nur tiam
li konsciis la utilon
kaj neceson de tia granda ideo, cxar gxuste per nia
internacia lingvo li
povis ricevi helpon el eksterlando, kiun la tipaj
kondukantoj de
blindula intelekta mondo ne sciis oferti en lia lando. Dume li
studis, studadis, gxis
en 1914 li doktorigxis pri filozofio kaj beletro.
Por blindulo la
instruado en ordinara mezlernejo tiam estis revo, kiun eble nur
vidinto povis ecx
konjekti. Fakte, neniu blindulo okupis tian postenon;
ecx al la plej agemaj
kaj progresemaj tio sxajnus utopia. Nia pioniro, tamen,
sukcesis ricevi
provizoran katedron, nur poste konfirmitan de la instancoj,
por kontentiga
dejxoro.
De tiam gxis en 1944
Tancredi cxiam instruis en mezlernejoj - en liceo, en t.n.
komplementa kaj
komerctipa lernejo - sxatata de siaj superuloj kaj kolegoj,
amata de siaj
lernantoj. Apud li, lia edzino ne nur estis la patrino de liaj
infanoj, sed ankaux la
helpantino bona kaj komprenema, gxis sxi kormalsanigxis
kaj mortis en 1945,
kio lin jxetis en profundan izolecon. Kvazaux tio ne
suficxus, kelkajn
jarojn poste ankaux mortis la filino, kun kiu li kunvivis
post la forpaso de sia
edzino - akra, profunda sortobato, al kiu aldonigxis
pli kaj pli kreskanta
surdigxo. Denove li enprofundigxis en la studadon -
cxia problemo nome lin
allogis. Tamen, sendube nia Esperanto cxiam estis
lia cxefa agokampo
gxis la lasta momento. Plene taksante gxian valoron cxiel li
helpis tiujn, kiuj
deziris ellerni la lingvon. Jam en 1914 li sukcesis presigi
la lernolibron de Cart
en itala, sed nur en 1930 li verkis kaj presigis
en brajlo radikaron,
kiu ankoraux nun estas uzata. Cxi tiuj estas elstarantaj
rezultoj en lia laboro
rilate al Esperantoinstruo en lia lando. Sed aliajn
rezultojn ne malpli
trafajn, kvankam eble malpli evidentajn, li atingis tiel
en internacia kiel en
nacia medioj.
Internacie li estis
vere konata cxe universalaj kaj blindulesperantistaj
kongresoj, trovante
vastan ehxon en la blindula medio: Li estis ja dua
sekretario de UABO
gxis la militeksplodo, altirante al si cxies simpation.
Specialan mencion
meritas tio, ke per cxiaj rimedoj - ofte uzante propran
monon - nia pioniro
kapablis starigi, gvidi kaj defendi la italan asocion
de blindaj
esperantistoj en la plej malfacila periodo de la landa historio.
Ankaux en la
matematika kampo - precipe en la brajlonotacio - li ellaboris
interesan sistemon de
li nomatan „Arit“, sed menciinda ankaux estas la fakto,
ke li dum multaj jaroj
estis redaktoro de la sxakfako de EL, gxis la milito
malebligis la aperadon
de la gazeto, sed la fundamenton de tiu fako li
konstruis. Li ecx
verkis italan gramatikon en Esperanto por tiuj gesamideanoj,
kiuj deziras lerni la
italan lingvon. La kialo de tio, ke tiu gramatiko ne estis
presita, estas - ha!
kiel kutime! - manko de monrimedoj.
La 12an de januaro
1955, matene, gxuste ellitigxinta, kiam, tre frue kiel
kutime, nia pioniro
d-ro ingx. prof-ro A. R. Tancredi intencis komenci sian
taglaboron, atakis lin
terura paralizo kaj - ho ve! - saman vesperon li
forlasis nin por
cxiam.
Guglielmo Vassio
Vasilij Jakovlevicx
Erosxenko
(1890-1952)
Verkisto, poligloto
kaj mondmigranto
Apenaux oni trovus pli
konvinkigan pruvon pri praktika utileco de Esperanto
ol tiun, kiun al ni
prezentas la mirinda vivkariero de tiu cxi rusa blinda
verkisto, poligloto
kaj mondmigranto, kiun ebligis sole Esperanto.
Sole la scipovo de
lingvo internacia ebligis al li plenan disvolvigxon de lia
inteligento, liajn
mondvojagxojn kaj ellernon de multaj lingvoj. Certe,
ke multaj neordinaraj
hazardoj, neordinaraj mondpartoj kaj neordinara epoko
helpis formadon de tiu
neordinara, preskaux nekredinda vivhistorio.
Vasilij Jakovlevicx
Erosxenko naskigxis la 12an de januaro en la jaro 1890
kiel filo de malricxa
kamparano en rusa vilagxo Obuhxovka en regiono de urbo
Bjelgorod. Kvarjara li
blindigxis pro okulmalsano kaj dekjara li farigxis
lernanto de la
blindullernejo en Moskvo. Post forlaso de la lernejo li ludis
violonon en blindula
dancorkestro. Dum tiu tempo li versxajne ellernis
Esperanton, cxar en
februaro 1912 li entreprenis vojagxon al Londono
por perfektigxi pri
scio de la angla lingvo, kiun li tiam ankaux ekstudis.
La vojagxon tra
Berlino, Kolonjo, Calais kaj Dover li povis efektivigi nur
helpe de esperantistoj
en la traveturaj urboj kaj cxefe helpe de esperantistoj
londonaj, kiuj akiris
por li akcepton por dumonata restado en la „Normala
Kolegio por Blinduloj“
en la tempo de la 20. De majo gxis la 23. De julio 1912.
En tiujara septembro
li revenis Moskvon kaj dauxrigis sian agadon en la
dancorkestro. En la
sekva tempo li versxajne okupigxis pri la japana lingvo
kaj en aprilo 1914 li
forvojagxis al Tokio. Tie li rilatis kun la progresemaj
japanaj verkistoj kaj
jxurnalistoj. Onidire li tie kontaktis ankaux
kun la grandfama hinda
poeto Rabindranath Tagore, kiu tiam vivis certan tempon
en Tokio. En januaro
1916 aperis jam unuaj fabeloj de Erosxenko en japanaj
gazetoj. Tamen en
julio de tiu jaro li forvojagxis por duonjara restado
en la tajlanda
cxefurbo Bangkok. En Tokio Erosxenko multe interrilatis
kun japanaj
esperantistoj. Cxu tio okazis ankaux en Bangkok, tion oni ne scias.
Onidire la kauxzo de
lia tajlanda restado estis studoj pri tiea folkloro.
En januaro 1917 li
forvojagxis al Birmo, kie li farigxis direktoro
de novfondita
blindullernejo. En samjara novembro li forlasis la avantagxan
postenon kaj
forvojagxis al Hindujo, kie li eklogxis en Kalkuto. Onidire
la motivo de lia
forlaso de Birmo estis lia sopiro pri partopreno en la politika
vivo de lia patrujo,
kiu komencigxis per la detronigo de la rusa imperiestro.
(Pri la komencigxo de
venkoplena socialisma revolucio li certe tiam ankoraux
ne povis scii.) Tra
Hindujo li esperis atingi Rusujon. Pri tio li ne sukcesis
kaj li farigxis
suspektinda por la britaj koloniaj auxtoritatoj. Li do revenis
komence de 1918 al
Birmo, sed la direktora ofico estis jam okupita de alia
persono kaj Erosxenko
devis akcepti nur oficon de instruisto.
En septembro 1918 li
ree forvojagxis al Kalkuto vojagxante tra Hindujo.
La celo de tiuj
vojagxoj estas nenie konkrete indikita, sed la fakto, ke li
estis en la jaro 1919
fare de britaj koloniaj auxtoritbtoj ekzilita al Japanujo,
supozigas nin, ke
temis pri agado politike revolucia. Cxar li kelkfoje esprimis
sian admiron pri la du
rusaj teoriistoj de anarhxismo, Bakunin kaj Kropotkin,
oni povas konkludi, ke
li propagandis anarhxismon.
Cetere, iujn
anarhxismajn trajtojn oni povas observi en lia rilato al la
ideologio reganta en
Sovetunio, kun kiu li de tempo al tempo konfliktis.
Persona amiko de
Erosxenko, la blinda rusa poeto Sxojev, diris al mi en jaro
1956 en Moskvo, kun
pardonanta rideto: „homo li estis ege bona,
sed politikisto - ege
malbona.“
La 3an de julio en
1919 Erosxenko revenas al Tokio. Tiam kulminas lia
verkado en japana
lingvo kaj lia agado revolucia. En julio de la jaro 1921,
li estis arestita kaj
ekzilita al Vladivostok. Tiun cxi fojon tamen ne logas
lin Rusujo, sed
Cxinujo. Tra HXarbin li alvenas en oktobro 1921 al Sxanhajo,
kie li eldonas sian
esperantlingvan kolekton de prozajxoj: „gxemo de unu soleca
animo“. En februaro 1922
li venis al Pekino, kie li akceptis oficon de profesoro
pri Esperanto en la
pekina universitato. Sed tiun altan postenon li ne okupas
longe. En auxgusto de
la sama jaro li reprezentas la universitaton
cxe la dekkvara
universala kongreso de Esperanto en Helsinki, kie li partoprenas
ankaux la duan
internacian kongreson de blindaj esperantistoj.
En Helsinki li ricevis
telegramon de la pekina universitato, ke li tuj revenu
Pekinon kun la
rimarko, ke malobeo de tiu ordono signifos cxesigon de
salajropagado. Erosxenko
telegrafis, ke ne ricevonte la monon, li ne povos
reveni. Oni do sendis
la monon, kaj en novembro 1922 Erosxenko revenis Pekinon.
Nun logis lin Euxropo.
En aprilo 1923, tra Moskvo, li vojagxis al Germanujo,
kie li farigxis gasto
de germana blinda violonisto samideano Fritz Bunge.
Lia celo estis
partopreno en la 15. universala kongreso de Esperanto kaj
la tria
blindulesperantista kongreso en Nürnberg, okazintaj en auxgusto 1923.
Tuj post la kongreso
li forveturis al Parizo, kie li interrilatis kun la rusaj
elmigrintoj,
verkistoj, artistoj, kaj li auxskultis prelegojn en la pariza
universitato. Volonte
li pli poste rakontis al siaj lernantoj pri siaj rilatoj
al la mondfama rusa
sxakmajstro Aljehxin. Tie li ankaux interrilatis
kun G. Raverat, sekretario
de la pariza brajla presejo de la amerika
organizajxo „the
american braille press“.
Komence de la jaro
1924 li revenas al Germanujo. Li auxskultas kelkajn
universitatajn
prelegojn en Göttingen kaj pli poste li vivas en Leipzig,
kie li paroladas pri
Cxinujo kaj Sovetunio en kunveno de laboristaj
esperantistoj.
De la 6a gxis la 13a
de auxgusto 1924 li partoprenas la 16an universalan
kongreson kaj la
kvaran blindulesperantistan kongreson. Tie mi persone
konatigxis kun li. Li
iradis cxie sola, sen akompananto. Li portis la tipan
rusan cxemizon (ne
cxiam tute puran), kiun oni ne metas en la pantalonon.
Vienaj tagjxurnaloj
alportis lian foton kaj intervjuojn kun li. Sxajnas, ke li
sciis por si fari
reklamon. Li estis tre vigla, parolis per alta tenora vocxo
kun tipe rusa mola
prononcado. Mi multe babilis kun li pri rusa literaturo.
Eta okazintajxo el unu
laborkunsido de la cxefkongreso restis klare en mia
memoro. Reprezentanto
de la internacia ligo de policanoj-esperantistoj komencis
raporti pri ties
agado. Erosxenko ekstaris, frapis per pugno forte la tablon
kaj kriis: „Hontu
paroli pri polico! Mi ne povas cxeesti kunsidon, kie oni
parolas pri polico!“
kaj li foriris frapante kolereme la plankon per sia
bastono. Mi rememoras,
ke mi auxdis lin cxiam diskuti en la koridoroj,
en la gxardeno de la
viena blindulinstituto, kie ni logxis, sed pri lia
partopreno en la
diskutoj de „nia kvara“ mi ne rememoras. Li havis neniun
referaton.
En la jaro 1924 li
forvojagxis al Moskvo kaj jam ne forlasis Sovetunion.
En la jaroj 1924-1927
li laboras kiel interpretisto de la japana sekcio
de la komunista
univhrsitato por la studantoj de la malproksima oriento
en Moskvo. Li ankaux
instruas Eesperanton kaj en la jaro 1926 li partoprenas
internacian kongreson
de laboristaj esperantistoj en Leningrado.
Dum la jaroj 1929-1930
li entreprenas vojagxon al la duoninsulo Cxukotka,
kies literatura
rezulto estas tri esperantlingvaj rakontoj:
„la blindaj cxukcxoj“.
Dum la jaroj 1930-1932
li instruas matematikon kaj rusan lingvon en profesia
blindullernejo en
Nijxnij Novgorod. La sekvajn du jarojn li laboras kiel
korektisto de moskva
brajla presejo.
En novembro de la jaro
1934 li forveturas al Asxhxabad en la turkmena
respubliko kiel
gvidanto de grupo, kies celo estis la „likvido de brajla
analfabetismo“ inter
la turkmenaj blinduloj. Tie li gajnis la postenon
de direktoro de la
blindullernejo en Kusxka, proksime de la sxtata limo
al Irano. Tie li
pasigis plenajn dek jarojn (1935-1945), kio estis sendube
la plej longa tempo,
kiun Erosxenko en sia vivo pasigis samprofesie kaj samloke.
Sed ecx la 48-jarulon
ree logis la malproksima mondo. Laux rakontado de Sxojev
(en la oficialaj
materialoj mi ne trovis tiun fakton) Erosxenko volis sekrete
transpasxi la sxtatan
limon, kion li tamen ne sukcesis. Kompreneble li ne povis
plue okupi la
direktoran postenon, sed oni ebligis al li pluajn okupo-sxancojn.
Li revenis al Moskvo.
En 1945-1946 li instruis matematikon kaj rusan lingvon
en muziklernejo por
militblindigxintoj en Zagorsk apud Moskvo. Dum sekvaj du
jaroj li instruis la
anglan lingvon en moskva blindullernejo. Fine de 1949
li venis al uzbeka
cxefurbo Tasxkento por lernigi tie blindajn plenkreskulojn.
En la jaro 1951 li
ankoraux entreprenas vojagxon al la orientsiberia urbo
Jakutsk, sed baldaux
li revenas al Moskvo.
Malsana, sola,
forgesita, li revenas al sia naskigxvilagxo Obuhxovka,
kie li mortis la 23an
de decembro en la jaro 1952. Li kunportis tien ecx sian
arhxivon, kiun oni
post lia forpaso volis dedicxi al la plej proksima filio
de la tutrusia
blindulasocio, sed tiu tute ne interesigxis pri la afero.
Oni do forbruligis la
amason da papero.
En la lastaj 15 jaroj
de la vivo de Erosxenko ni jam malmulton ekscias pri la
esperantista agado.
Ankoraux en 1935 li sercxas en „Esperanta Ligilo“ blindan
muzikinstruiston-esperantiston
por sia blindullernejo en Kusxka.
Jen la vivhistorio de
Vasilij Jakovlevicx Erosxenko, la blinda mondmigranto,
servanta ne nur per
vortoj, sed per agoj al revoluciaj ideoj, al Esperanto kaj
al blinduloj.
Por tiu cxi skizo mi
utiligis la faktojn publikigitajn en antauxparolo
al la ruslingva libro
„koro de aglo“, ankaux la novesplorojn pri Erosxenko
de Pankov kaj Masenko.
Rudolf Krchnak (Krchňák)
Julius Hasselbach
(1874-1936)
Iniciatinqo de
internacia organizajxo de blindaj esperantistoj kaj
kunfondinto de
Esperanto-Blindulligo de Germanujo (EBLoGo)
Julius Hasselbach
naskigxis la 28an de aprilo 1874 en Berlino kiel filo
de simpla laboristo.
Kiam li estis frekventinta la popollernejon, li eklernis
la lignajxistan metion
kaj kiel migranta metiisto dum kelkaj jaroj li tramigris
tutan Germanujon kaj
ecx la najbarajn landojn. Pro tio, ke post lia edzigxo
ankoraux estis grava
manko de laboro en la lignajxista metio, li elmigris
Brazilon, kie li
laboris unu jaron kaj duonon. Mallongtempe post reveno
al Berlino, li tute
ekblindigxis dum unu nokto. Tamen, ankaux tiam li ne perdis
la kuragxon kaj la
esperon farigxi utila ano de la homa socio kaj mem perlabori
vivnutron por si kaj
sia familio. Rapide li lernis la brajlan skribon kaj
samtempe li eklernis
novan profesion farigxante agordisto de pianoj, en kiu
metio li laboris
multajn jarojn. Jam en 1913 li lernis Esperanton auxtodidakte
kaj havis la firman
intencon partopreni la blindulesperantistan kongreson en
Parizo, 1914, sed
intervenis la terura mondmilito, kiu detruis cxiujn liajn
esperojn. Dummilite,
li ankaux estis unu el la partoprenantoj de la rondira
leteraro kaj li vigle
pridiskutis aferojn kaj projektojn realigendajn
dum venonta paca
tempo. Jam en 1920 li konfesis, ke li vivas _nur _por
_Esperanto. Dum la
unua blindulesperantista kongreso okazanta en 1921 en Prago,
li kun Ignaz Krieger
iniciatis fondon de internacia organizajxo de blindaj
esperantistoj, kiu
tamen realigxis nur en la jaro 1923. Kun kelkaj germanaj
blindulkongresanoj li
fondis la Esperanto-Blindulligon de Germanujo (EBLoGo),
kaj li estis inter
tiuj, kiuj en la logxejo de geedzoj Zapater en Kolonjo
kunverkis statuton de
la nomita organizajxo, kies dua prezidanto li estis
gxis 1933, kiam la
bruna regximo kontrauxbatalis nian internacian lingvon.
Pro senvalorigxo de la
germana mono Julius Hasselbach ne povis partopreni
„nian duan“ en
Helsinki, 1922, sed li ne mankis en niaj kongresoj
en Nürnberg,
Wien, Edinburgh, Danzig (nun: Gdansk [Polujo]), Antwerpen,
Budapest, Oxford,
Krakovo, Paris kaj Köln. Certe, cxiuj nejunaj samideanoj,
kiuj havis la bonsxancon
interkonatigxi kun nia „gaja berlina kongresbabilanto“,
memoras lin. Li estis
la cxefa kunlaboranto de Eugen Reiche, kiu verkis
„instruajn leterojn de
Esperanto“ eldonitajn en brajla preso. Lia auxtobiografio
finigxas per la
vortoj: „unu solan deziron mi havas ankoraux antaux mia morto:
Mi sxatus denove
cxeesti internacian kongreson esperantistan, mi volus renkonti
kaj interbabili kun
karaj geamikoj el multaj landoj.“
La 23an de auxgusto en
la jaro 1936, Julius Hasselbach forpasis post longa kaj
suferplena malsano,
unu el tiuj, kiuj laboris por niaj idealistaj celoj.
Joseph Kreitz
Kapitano Jan Silhan
(1889-1971)
Pioniro de Esperanto
inter pola blindularo,
fondinto de la revuo
„Pola Stelo“
Jan Silhan naskigxis
la 1an de novembro 1889 en Kievo, kie lia plene matura vivo
ligigxis kun liaj
ingxenieraj studoj en la tiea politeknika lernejo kaj poste -
post lia translogxigxo
- en la politeknika lernejo de Lvovo (tiama Lemberg).
Liajn studojn interrompis
la enarmeigo. Ankoraux dum la soldatservo eksplodis
la unua mondmilito.
Sur la militfronto, jam en novembro de la jaro 1914,
ege vundita, li perdis
la vidpovon. En la hospitalo en Vieno, li ekkonis sian
postan edzinon Margit,
asistantinon en la kirurgia hospitalo. Pro la blindigxo,
Jan Silhan elektis la
profesion de blindulinstruisto, cxar ne estis eble
finstudi politeknikon,
kaj helpata de sia vivkamaradino Margit, laux alvoko de
vienaj auxtoritatuloj
li establis en Lvovo, 1917, rekapabligan centron por
militblindigitoj, kiun
li administris ankaux post la transpreno de polaj
auxtoritatuloj gxis
1926 kun granda sukceso, donante al pli ol 200 militviktimoj
multflankan
rekapabligon kaj novan vivkuragxon. Dumtempe li profundigis la
filozofiajn studojn. Poste
li dum dek jaroj plenumis agrikulturan agadon ne nur
en la propra farmo,
sed samtempe li gvidis la regionan terkulturistan asocion,
samkiel la regionan
ligon de la polaj militinvalidoj.
Post la dua mondmilito
Jan Silhan ankaux apartenis al tiuj, kiuj devis forlasi
sian hejmregionon,
perdinte sian tutan havajxon. Tamen, li ne perdis la
kuragxon, sed male
post la milito, kiu alportis al la povra pola nacio tiom da
nedireblaj suferoj kaj
perdoj, Jan Silhan tuj kunagis, helpante la rekonstruadon
de la tutlanda
blindulmovado, mem aktive kunlaborante en cxiuj fakoj. Li
redaktis apartajn
rubrikojn en la asocia cxeforgano, en „virina vocxo“,
„nevidanta
kooperativisto“, krom sia partopreno en la kunagado kun diversaj
asociaj instancoj kaj
en la komisiono vojevodia por saneco kaj sociala protekto.
Kapitano Jan Silhan,
kiu jam sciis sep lingvojn, farigxis esperantisto en la
jaro 1931, kaj jam en
1933 li farigxis vicprezidanto de UABO kaj dank' al liaj
klopodoj la pola
asocio de militblinduloj aligxis kiel unu el la unuaj
neesperantistaj
organizajxoj al UABO. La „dektrian“ en Stockholm li cxeestis
persone jam aktive
kunlaborante en komisiono, kies grava tasko estis verki
rezolucion, kiu
instigu la blindulorganizajxojn tutmondajn energie batali por la
principo pri kompenso
pro malpliigxinta laborkapablo pro blindeco, pli simple
dirite, al cxiu
blindulo doni monhelpon. En la jaro 1936 kapitano Jan Silhan jam
farigxis prezidanto de
UABO dum ege malfavora tempo por internaciaj
organizajxoj.
Venis la jaro 1937, la
plej brila en la kariero de nia pola pioniro, cxar li,
kune kun sia edzino
Margit, modele organizis la „dekkvaran“ en Varsovio kaj kiel
prezidanto li povis
saluti 114 partoprenantojn kaj reprezentantojn de 14
blindulorganizajxoj el
14 nacioj. (Legu la 29an cxapitron sur pagxo 185 en la
unua volumo de la
„historio“!)
Estis ankaux li, kiu
en 1959 organizis en Varsovio sub pli malfavoraj kondicxoj
la „dudeknauxan“, sed
en la vivo de nia pioniro la plej brila punkto estis la
kreado de tre ampleksa
brajla revuo sub la titolo „Pola Stelo“, kiu jam de
multaj jaroj kiel
bonvena gasto venas al kelkcento da legantoj en multaj landoj,
kun sciigoj aktualaj
pri la blindula movado tutmonda. Cxi tiun revuon li
redaktis dum 12 jaroj
kun ege granda sukceso.
Dank' al liaj klopodoj
en la jaro 1957 la pola blindulasocio eldonis en brajlo
la unuan lernolibron
poresperantan, fundamentan vortaron esperantan-polan kaj
fine de la jaro 1971
aperis 9-voluma pola-esperanta vortaro. Dum multaj jaroj
nia pioniro ankaux
estis redaktoro (moderatoro) de „anguleto por la nevidantaj
esperantistoj“
disauxdigita de Pola Radio unufoje cxiun monaton.
Dum la gxeneralkunveno
de LIBE, okazinta en 1969 en Helsinki, laux propono de la
estraro la
kunsidantaro decidis per unuanima aplauxdado nomi kapitanon Jan
Silhan honora membro
de LIBE, okaze de lia okdekjarigxo. Tamen, li ne nur estis
honora membro de LIBE,
sed li estis distingita per plej alta sxtatordeno, kaj la
cxefestraro de Pola
Blindulasocio honorigis lin per ora distingo kiel
rekonesprimo pro lia
vasta laboro. Per similaj distingoj li estis dekoraciita
de la Ligo de Polaj
Militblinduloj, de Pola Esperanto-Asocio, kaj de la nacia
urba konsilantaro en
Krakovo.
Ne troigante oni povas
diri, ke cxio, kio en Pollando estis farita sur la kampo
„blindulesperantista
movado“, - preskaux cxio estis farita de kapitano Jan
Silhan.
La 29an de junio en la
jaro 1971, posttagmeze je la 12 h., forpasis kapitano
Jan Silhan, unu
semajno post operacio en la agxo de 81 jaroj. Li ripozas en la
krakova tombejo
Hakowice. Liapersone forpasis unu el niaj plej elstaraj
pioniroj de nia
movado.
Jozef Sxmietanko
Halvdan Karterud
(1894-1972)
Probatalanto de la
blindula afero kaj la Esperanto-Movado en Norvegujo
Halvdan Karterud
naskigxis la 4an de decembro 1894 en Löten, kampara
distrikto 12
kilometrojn nordoriente de Oslo. Lia patro, iama instruisto, poste
estis terkulturisto,
kaj lia patrino estis instruistino. Li estis blinda de sia
naskigxo kaj en 1904
farigxis lernanto de la blindullernejo en Oslo (tiama
Kristiania).
Precipe lin interesis
muziko kaj lingvoj, kaj fininte la elementan lernadon,
li ekstudis pian- kaj
orgenludadon cxe la muzika konservatorio en Oslo. Sian
orgenistan ekzamenon
li sukcese plenumis en 1912, kaj poste li komencis studi
cxe instruista lernejo
proksime al sia hejmo. Tiutempe la blinduloj devis peti
la ministerion pri
permeso realigi instruistan edukadon, - permeso kiun li
ricevis, sed li mem
devis pagi la instruadon.
Laborante en la hejma
komunumo kiel orgenisto, li havigis al si la bezonatan
monon tiucele. En 1916
li finis siajn studojn en la instruista lernejo kaj poste
dum unu jaro i.a.
gvidis hxoron en Löten. Samtempe li preskaux tute
auxtodidakte preparis
sin por la ekzameno por la mezgrada lernejo, kiun li
plenumis brile en la
jaro 1917, kaj ekde auxtuno samjare li dejxoris kiel
instruisto cxe
Dalen-Blindullernejo apud Trondheim en la centra parto de
Norvegujo, - gxis en
1965, kiam li emeritigxis.
Jam en 1912 Karterud
havis kontakton kun la relative nova blindulorganizajxo,
kaj en 1916 oni
elektis lin membro de la Reprezentantaro, decida instanco de la
centra
blindulorganizajxo, de kiu li ecx estis prezidanto mallongtempe, sed dum
29 jaroj li okupis la
prezidantecon de la regiona blindulasocio. Tiu ofico
auxtomate donis al li
sidlokon en la estraro de la centra asocio, kies
sekretario li estis
dum multegaj jaroj. Ankaux profesie li plenumis eminentan
blindulaferan agadon,
instruante blindulojn kaj krome informante la gxeneralan
publikon pri
blindulafero.
Do, ne Estas mirige,
ke en la jaro 1960, okaze de la 60-jara jubileo de „lia“
regiona blindulasocio,
oni honorigis lin per la Regxa Ora Medalo pro Merito.
Tamen, la pure
blindulafera laboro ne suficxis por Karterud. Jam estante
lernanto de la
elementa lernejo, li legis brajlan danlingvan lernolibron pri
Esperanto, sed li
konsideris sin vera esperantisto nur ekde la jaro 1909, kiam
vidanta esperantisto
instruis la lingvon al kelkaj blindullernejanoj, inter kiuj
ankaux estis Karterud.
Jam tre frue li kontaktigxis kun Thilander, kaj li multe
kontribuis al la
disvastigxo de la internacia blindulesperantista movado.
Precipe lin interesis
UABO, kiu estis asocio de blindulorganizajxoj kaj tial
havis internacian
karakteron, dum LIBE, laux lia opinio, ne havas suficxan
auxtoritaton. Nia
pioniro faris grandegan klopodon por enkonduki Esperanton
en la blindullernejon.
Jam frue sporade li instruis la novan lingvon al
interesigxintoj en la
blindullernejo, sed nur en 1933 li atingis sian celon:
ke Esperanto estu
devige instruata en tiu lernejo. Escepte de la militaj jaroj,
la instruado dauxris
gxis en 1965. Kiam oni reformis la elementan instruadon,
la ceteraj instruistoj
sukcesis cxesigi la devigan instruadon de Esperanto,
sed kvankam la decido
estis farita antaux ol Karterud finis sian laboron,
li instruis Esperanton
gxis sia emeritigxo.
Ankaux sur la
internacia tereno Karterud batalis por enkonduki Esperanton en la
blindullernejojn, kaj
nur dank' al lia sindonemega laboro aprobigxis la tiutempa
rezolucio dum la
konferenco de blindulpedagogoj en Hannover, 1961. Poste li
farigxis honora membro
de LIBE. Tamen, en la jaro 1952, li sukcese kunorganizis
kaj prezidis la 22an
internacian kongreson de blindaj esperantistoj en Oslo.
Laux lia instigo en
kunlaborado kun eminenta vidanta samideano la brajla presejo
en Bergen eldonis jam
la unuan volumon 140-pagxan de esperanta-norvega radikaro
kompilita laux la
„Plena Ilustrita Vortaro“. Post la forpaso de nia pioniro
Karterud lia edzino
Aslaug dauxrigis lian laboron energie tiel, ke povis aperi
tri volumoj de la
nomita vortaro. Por sxi estis vere malfacila, sed dankinda
laboro. Tutajn tagojn
dum kelkaj monatoj sxi intense laboris memore al sia edzo
forpasinta.
Pri la edzino de
Karterud estas menciinde, ke en 1922 li edzigxis kun Borghild
Adde, kun kiu li vivis
gxis sxi forpasis en 1939. Tri jarojn poste li edzigxis
kun Aslaug Wiggen,
instruistino en la sama blindullernejo, en kiu li mem
instruis. Aslaug
farigxis esperantistino dank' al sia edzo. Ambaux vivkunulinoj
multe helpis grave
nian pioniron kaj pro tio ankaux meritas lauxdon.
Ankaux en la gxenerala
esperantomovado Karterud estis aktiva: li estis
prezidanto de Grupo
Esperantista en Trondheim, kaj li estis honorigita per
diversaj insignoj pro
meritplena laboro en la movado. Ne nur en la
blindullernejo, sed
ankaux al vidantoj li instruis pri muziko laborante kiel
muzikrecenzisto por
jxurnalo en Trondheim, kaj fine li havis postenon en la
estraro de tutlanda
asocio de muzikinstruistoj, kies honora membro li estis.
Interalie, li fondis
klubon de blindaj sxakludantoj en Trondheim, do, li laboris
sur multaj terenoj.
La 20an de Junio 1972
forpasis Halvdan Karterud, unu el la plej elstaraj
pioniroj de nia
movado, post laborplena vivo.
Otto Prytz
Miklos Bano
(1890-1973)
Pioniro de la
blindulesperantista movado,
fondinto de
organizajxo de hungaraj blindaj esperantistoj
kaj probatalanto de la
blindulafero en Hungarujo
Miklos Bano naskigxis
la 4an de januaro 1890 kiel filo de ingxeniero en la
hungara urbo Miskolc,
kie li estis lernanto de la popollernejo gxis la jaro
1898, kiam lia familio
translogxigxis al la cxefurbo Budapest. Tie li lernis en
gimnazio gxis 1907.
Post grandsukcesa maturekzameno, li komencis ingxenierajn
studojn en la
universitato gxis la jaro 1912, kiam li akiris la ingxenieran
diplomon. Poste li
laboris en Transsilvanio kiel ingxeniero kaj konstruis
pontojn, reguligis
riverojn, planis fervojliniojn kaj ferkonstruajxojn.
Jam kiel studento,
Miklos Bano konatigxis kun la brajla skribo kaj ecx legis
franclingvajn
brajlajxojn, ne sciante, ke ankaux en Hungarujo li povus trovi
tiujn librojn.
Tiutempe li ankoraux vidis perfelte per unu okulo, tamen, en 1914
li perdis sian
vidkapablon kaj kiam li samjare ekpartoprenis universitatan
kurson pri ekonomia
scienco, li per franca posxa brajlotabulo faris siajn notojn
dum la prelegoj, laux
de li elpensita mallongigara sistemo. En 1917 oni
promociis lin doktoro
pri ekonomiaj sciencoj. Poste li laboris kiel komercisto.
Kiam en 1918 fondigxis
hungara blindulligo, unu el la plej aktivaj fondintoj
estis nia d-ro Miklos
Bano. Unuafoje nia pioniro renkontigxis kun Esperanto kiel
triaklasa gimnaziano,
sed tiam li ankoraux ne interesigxis pri la nova lingvo.
En 1911 li eksciis el
jxurnalo, ke ekzistas esperantista kunveno en budapesxta
kafejo. Li vizitis
gxin, kaj post lego de la tiutempe populara gramatiketo -
„sxlosilo“ - li
partoprenis la kunvenojn auxskultante tie la prelegojn. Cxar li
sciis jam kelkajn
fremdajn lingvojn, unue li opiniis, ke tio suficxis, sed
baldaux li spertis, ke
li devas lerni la lingvon fundamente. Tiam li ne havis
konkretan celon.
Dum la unua
mondmilito, nia pioniro instruis pri Esperanto en du laboristaj
sindikatoj, laux la
metodo de Robicsek, kiu redaktis tauxgan kurson en ses
lecionoj. La sama
lernolibro, kompletigite kaj revizite, poste aperis ankaux
en brajla preso en la
jaro 1920 kun ministra permeso, kaj laux gxi instruis tiam
en la instituto
porblindula la karmemora samideano Elek Tolnai, lia frato Pauxlo
kaj ties edzino
Rozinjo Göngör. Tiutempe oni ne permesis, ke blindulo
instruu ion, escepte
de muziko, al blinduloj. Poste Miklos Bano mem instruis pri
Esperanto en la
Societo de Blinduloj. Al liaj lernantoj en privata
blindulinstituto
apartenis Stefano kaj Mihxaelo Lantos, Ludoviko Ulmer,
la fama jam forpasinta
pianvirtuozo Imre Ungar, kaj - Iren Antal, lia posta
edzino.
Nia biografio ne estus
kompleta, se ni ne mencius la fakton ke Miklos Bano jam
en la jaro 1912
cxeestis la Universalan kongreson de Esperanto en Krakovo, kiu
ege impresis lin
donante al li la impulson, estonte agadi kaj varbi por nia
movado. Tamen, nur en
la jaro 1918 li konatigxis kun la nevidanta auxstra
samideano Ignaz
Krieger, kiu entuziasme rakontis pri Harald Thilander,
la eldonanto kaj
presisto de „Esperanta Ligilo“. Lia amikeco kun Thilander
efikis tre fekundige
por la blindulesperantista movado dum jardekoj.
En 1921 Miklos Bano
partoprenis la unuan kongreson de blindaj esperantistoj en
Prago. La sekvan jaron
li fondis la blindulesperantistan grupon „Belhoro“, kiu
kun siaj preskaux
kvindek membroj aligxis al Hungara Esperanto-Societo. Miklos
Bano sukcesis akiri
brajlan presmasxinon, per kiu li presigis lernilojn,
vortaretojn,
bulteneton kaj ecx dum 15 jaroj kalendaron por blinduloj. Kun
Harald Thilander nia
pioniro renkontigxis unue post la kongreso en Helsinki en
1922 en lia sveda
hejmo.
D-ro Bano kunfondis la
unuan internacian organizajxon de blindaj esperantistoj
sub nomo UABE okaze de
la tria blindulesperantista kongreso, 1923, en
Nürnberg. Li
farigxis redaktoro en la provizora estraro kaj li redaktis kaj
presigis en Budapest
tri numerojn de la organo de UABE sub la titolo „ligilo
por vidantoj“ en nigra
preso. Tamen, lia plej granda merito estis la verkado de
„naciaj literoj“,
kajeroj eldonitaj de Harald Thilander, kiuj montras por la
blinduloj la skrib-
kaj presliterojn de la diversaj popoloj, sed li ankaux
kunlaboris
plivastigante la nunan esperantan stenografion brajlan.
Koncerne stenografion,
estas sciinde ke Miklos Bano post la abiturienta ekzameno
jam en la jaro 1907
akiris la rajton instrui stenografion al vidantoj. En 1925
li instruis al eta
grupo brajlan stenografion adaptitan de li mem al la hungara
brajla skribo.
La adepto de nia
movado verkis iom pli ol 200 poemojn hungarlingve kaj en nia
internacia lingvo.
Liaj poemoj parte estis okazaj versajxoj, tradukajxoj,
salutpoemoj, modaj kaj
klasikaj kantoj, rimaj ludoj, kaj tradukoj el la hungara
lingvo presitaj sub
diversaj pseuxdonimoj. Kune kun aliaj nevidantoj li
partoprenis la
literaturajn konkursojn „floraj ludoj“ en Katalunujo. Tie lia
poemo „renkontigxo“ en
la jaro 1926 gajnis la „naturan floron“. La nomita poemo
estis svata poemo al
Iren Antal, kun kiu li edzigxis en 1929. Ankaux lia filino
parolas Esperanton.
Sxi ecx havas esperantan nomon: Klara Varma Bano. Varma
estas laux la finna
baptopatrino kaj gxi signifas finne „certeco“ aux
„pruvajxo“.
Cxeforganizinto kaj
prezidanto de la 8a internacia blindulesperantista kongreso,
okazinta en 1929,
estis d-ro Miklos Bano. La kongreso, en kiu li ankaux aktive
kunlaboris, estis nia
16a en Bern, 1939, do la lasta kongreso antaux eksplodo
de la dua mondmilito.
Post tiu terura milito
li dauxrigis sian benoplenan agadon cxefe en Hungarujo
donacante la
samlandanojn per du tre utilaj libroj: „reguloj de la hungara
brajlouzo“ kaj
„brajlouzo en la matematiko kaj kemio“. Kun la helpo de la edzino
kaj samideano
Farkashalmi li pretigis la brajlan presigon de la vortaroj
esperanta-hungara kaj
hungara-esperanta. Dank' al liaj klopodoj la biblioteko
porblindula en
Budapest povis envicigi ne nur hungarlingvajn librojn, sed ankaux
multajn en la
internacia lingvo. Multajn jarojn li instruis brajlan skribon al
blinduloj pliagxaj dum
52 horojn monate kaj zorgis la fremdlingvan korespondadon
de la asocio, cxar li
sciis krom Esperanton la lingvojn anglan, germanan,
francan kaj iom
serban, turkan kaj
hebrean.
Ankoraux multe ni
povus rakonti pri nia pioniro, sed unu aferon ni ne forgesu:
Kiam en la jaro 1956
okazis la popola ribelo kontraux la tiama registaro,
kaj gxia konsekvenco,
regis granda mizero inter la hungaraj blinduloj: Mankis
nutrajxoj, mankis
cxio, kaj estis (certe vi devenas) d-ro Miklos Bano, kiu
dissendis helpkrion al
la blindulesperantistaro tutmonda kun bona sukceso,
kaj el Germanujo kaj
multaj aliaj landoj venis nutrajxoj, ecx plektokano,
al la suferantaj
hungaraj samsortanoj.
En 1958 la hungara
registaro rekonis la grandajn meritojn de nia pioniro kaj
distingis lin per
„honora medalo por socialisma laboro“. li estis honora
prezidanto de Hungara
Blindulligo kaj honora membro de LIBE. Estis granda gxojo
por li, ke li povis
helpi per bonaj konsiloj la preparon de „nia tridekkvina“
en Budapest en 1966.
Netroigante oni povas
diri, ke niaj hungaraj samsortanoj-samideanoj vere amis
nian neforgeseblan
pioniron, al kiu ili aldonis la nomon „Miklos bacsi“ (onklo
Nikolao). La eminenta
vidanta hungara samideano Pauxlo Balkanyi, kiu intervjuis
nian veteranon okaze
de lia 75-jara naskigxjubileo, finis sian cetere interesan
intervjuon per la
vortoj: „Oni nomis inter si lian cxambron „tutmondan
plendoficejon“, kaj
vere li povis plenumi cxies plendojn, demandojn, donis
konsilojn,
trankviligis animojn, akiris por ili la deziritajn librojn aux
aliajn objektojn. Pri
si mem li ne pensis, neniam plendis, kaj cxion eltenis,
cxiam helpante al
aliaj.“
Dum la lastaj semajnoj
li multe suferis pro kormalsono tiel, ke oni devis lin
porti en malsanulejon
la 12an de aprilo, kie li forpasis la 16an sammonate
en la jaro 1973. Kun
d-ro Miklos Bano la tutmonda blindulesperantistaro perdis
unu el la plej
eminentaj, plej fervoraj pioniroj. Nenia miro do, ke ne nur
Hungara Radio, sed
ankaux la budapesxta gazetaro lauxde akcentis lian sinoferan
agadon en la intereso de
la blinduloj kaj liajn meritojn por Esperanto.
Multnombraj blinduloj,
nevidantaj kaj vidantaj esperantistoj cxeestis lian
enterigan ceremonion,
dum kiu estis faritaj multaj funebraj paroladoj omagxe
al d-ro Miklos Bano,
tre konata persono en Budapest.
Laux biografiaj
artikoloj de Gyula Farkashalmi, Pauxlo Balkanyi kaj kompletigoj
de Joseph Kreitz
Constanze Zapater
(1890-1973)
Gxenerale ni ne
raportis pri vidantaj samideanoj laborintaj por disvastigo
de nia internacia
lingvo inter la blinduloj, escepte de prof. Théophile
Cart, al kiu ni,
nevidantaj esperantistoj tutmondaj, sxuldas senliman dankon
pro tio, ke li fondis
la unuan internacian gazeton en brajla preso sub la titolo
„Esperanta ligilo“ nun
irantan al kvardeko da landoj por gxojigi multnombrajn
gesamideanojn el cxiuj
profesioj. Ni faras duan escepton dedicxante malmultajn
biografiajn notojn al
kaj pri Constanze Zapater. Al sxi ni ja sxuldas koran
dankon pro tio, ke ni
povis eldoni la unuan volumon de la „historio“ kaj
disponigi senpage kompare
multajn ekzemplerojn al diverslandaj gesamideanoj
post pagado de la
modestaj preskostoj al la hispana brajla presejo el sxia
subvencia sumo, kiu
suficxas por malaltigi la prezon de la dua volumo nun
trovigxanta en viaj
manoj. Constanze Zapater ankaux alimaniere finance helpis
nian movadon, kvankam
sxi ne aktive partoprenis en gxi, sed sxi meritas nian
dankon!
Constanze Zapater,
naskita Saxer, naskigxis la 9an de decembro 1890 en Bonn
kiel filino de
oficisto. La familio Saxer translogxigxis al Kolonjo, kiam
Constanze ankoraux
estis infano. Post plenumo de la mezlerneja finekzameno sxi
dejxoris cxe la
posxtcxeka oficejo; tamen, post la dejxora tempo sxi studis
kantarton kaj lingvojn
en vesperaj kursoj. Post la unua mondmilito sxi hazarde
cxeestis en la angla
frontteatro koncerton de la gitarvirtuozo Baldomero Zapater
kun la rezulto, ke sxi
decidis studi gitarludadon cxe li. Ok jarojn poste, sxi
koncertis kun sia
instruisto Zapater komune en la radiostacio en Kolonjo. Sxi
sub pseuxdonimo Else
Fröhlich kantis kantojn de Schubert, Brahms k.a.,
kiujn li akompanis
gitare, kaj li ludis hispanajn koncertpecojn.
Post la unua
mondmilito komencigxis la koncertkariero de Baldomero Zapater,
kaj post forpaso de
lia unua edzino en 1928 estis Constanze Saxer, kiu prizorgis
lin kaj ankaux estis
lia konstanta akompanantino dum koncertvojagxoj.
Post unu el la plej
brilaj koncertoj donita en la brita radiostacio BBC
en Londono ili decidis
geedzigxi. Jam antauxe, la direkcio de la posxtcxeka
oficejo devige
eksoficigis sxin pro malfidindeco, cxar tro ofte sxi ne cxeestis
la dejxorajn horojn
dum sxi akompanis la koncertvirtuozon en liaj
koncertvojagxoj.
En la jaro 1943, dum
la dua mondmilito, la dometo de geedzoj Zapater estis ege
difektita per kelkaj
elaeraj bombatakoj tiel, ke la geedzoj devis forlasi cxion.
Por ili komencigxis
vera odiseo tra multaj germanaj urboj, pri kio Constanze
emocie rakontis en
nigrepresa libreto, en kiu sxi skizis la vivlaboron de sia
edzo. Kiam ili revenis
al Rodenkirchen, estis la unua tasko de Constanze
Zapater, helpi en
forigo de cxiuj cxefaj damagxoj, sed poste sxi diktis
muziknotojn al nia
pioniro, kiujn li adaptis por gitaro.
I.a. sxi verkis
multajn sxercajn kaj seriozajn poemojn en kolonja dialekto por
gazeto aperanta en
Rodenkirchen.
La 14an de aprilo 1973
Constanze Zapater mortis post longa sufero. Sxi restas
en luma memoro de
cxiuj siaj geamikoj.
Joseph Kreitz
Vincenzo Musella
(1894-1973)
Pioniro de la itala
esperantistaro kaj
kunfondinto de Itala
Asocio de Blindaj Esperantistoj (IABE)
La veterana
esperantisto Vincenzo Musella naskigxis en Napoli (Italio) la 2an de
aprilo en la jaro
1894. Jam en la plej frua infanagxo, tre grava akcidento
blindigis lin. Estante
nur kvarjara knabeto, li eniris la blindulinstituton en
Napoli por ricevi
elementan instruadon.
Kiam li estis dekjara,
li havis la bonsxancon eklerni Esperanton sub la sperta
gvidado de sia blinda
instruisto, kiu ankaux estis esperantisto. Sekve tiu
felicxa okazintajxo
ludis gravan rolon dum lia tuta vivo. Ja Esperanto ne nur
faciligis al li la
ellernadon de diversaj lingvoj, klasikaj kaj modernaj, sed
ankaux aperigis antaux
li sukcesplenan vojon. La inteligenta kaj studema knabo
Vincenzo, post
epizodplena batalo kontraux la gepatra volo, kiuj estus
dezirintaj por li
muzikajn studadojn, sukcesis frekventi publikan gimnazion kaj
liceon kune kun
vidantoj por sin dedicxi al la plej sxatataj klasikaj studoj.
Poste li dauxrigis
sian studadon cxe universitato kaj brile doktorigxis
pri klasika filologio
kaj, poste, pri filozofio, akirante du diplomojn
(en pedagogio kaj
lingvoj: franca kaj angla). en 1918 li ree eniris la
blindulinstituton en
Napoli, sed, cxi-foje, kiel instruisto!
Tie li restis dum naux
jaroj, precize gxis la momento, en kiu li atingis
katedron por filozofia
kaj historia instruado cxe supera lernejo en Roma,
postenon, kiun li
gardis dum pluraj jaroj, gxis li estis nomita „bibliotekisto
cxe la nacia
(porvidula) biblioteko“ en Roma.
Tuj post la dua
mondmilito li helpis la renaskigxon de la brajla presejo en
Firenze (Florenco) kaj
de la nacia brajla biblioteko en Monza, kiel membro de
konsulta komisiono por
elekto de transskribendaj kaj presendaj libroj.
Ne estas eble, en
mallonga skizo paroli pri cxio, kio koncernas la intelektan
produktadon de
profesoro Vincenzo Musella, sed estas grave remarkigi, almenaux,
ke li aparte kaj
profunde studadis pri Dante, mondfama auxtoro de „la Dia
Komedio“, kaj, sekve
de tio, li verkis gravan komentarion, farante multajn
interesajn prelegojn
pri Dante. Sur la speciala kampo de Esperanto li akiris
naciajn kaj
internaciajn diplomojn, kaj en 1950 li gajnis la unuan poezian
premion donitan de la
Universala Kongreso de Esperanto, estante la sola
konkursano nevidanta.
Dum multaj jaroj li estis redaktoro de „Itala Ligilo“,
oficiala organo de
IABE, kiun li pliricxigis per memtradukitaj kaj originale
verkitaj artikoloj kaj
poemoj. Ankaux nia EL publikigis kelkajn el liaj poemoj
(aparte karaj al li
restis lia „kanto al la gxojo“, en kiu li prikantis
blindecon kiel fonto
de interna gxojo kaj spirita levigxo). Ankaux li estis
eksterlande kaj
enlande konata publicisto kaj prelegisto. Multajn jarojn Radio
Roma havis lin kiel
cxefan kunlaboranton en disauxdiga Esperanto-programo.
Resume ni povas diri,
ke prof. Musella por spertaj malnovaj samideanoj estis
aktiva kunlaboranto
kaj vigla kamarado dum multaj internaciaj kongresoj,
kie liaj paroladoj
cxiam trovis merititan aplauxdon.
Bedauxrinde, la
lastajn kvin jarojn nia pioniro Musella farigxis pli kaj pli
surda kaj kaduka, kaj
la 18an de auxgusto en la jaro 1973 li serene forpasis
post vere aktiva
ekzistado.
Laux artikoloj de
Carla La Manna (s-rino Da Costa) kaj Guglielmo Vassio
Edgar Guilbeau
(1850-1930)
Filantropo, verkisto,
esperantisto
Edgar Guilbeau
naskigxis en Angers (cxefurbo de departemento Maine-et-Loire)
la 19an de januaro
1850 kaj perdis la vidpovon, kiam li estis kvarjara.
Li eniris la Nacian
Instituton por junaj Blinduloj en Parizo (1858) kaj bone
lernadis, cxefe
muzikon. En 1872 li estis nomita profesoro en la lernejo, kie li
estis edukita. Dum
tridek jaroj, helpeme kaj multpacience, li instruis historion
kaj geografion. Certa,
ke lernado de geografio estas neperfekta sen mapoj, li
farigis multe da ili,
donante pli da valoro al tiu instruado kaj plibonigante la
palpan kaj direktan
senton de siaj lernantoj.
Tre agema kaj havante
multe da sciajxoj, Edgar Guilbeau multe partoprenis la
filantropian agadon,
kiu pli kaj pli kreskis de 50 jaroj favore al blinduloj.
Amiko de Maurice de la
Sizeranne li estis membro de la administra konsilantaro
de Asocio Valentin
Haüy tuj depost gxia fondo. En 1886 li ekstarigis la
muzeon Valentin Hawy,
la plej abundan kolekton tra la tuta mondo pri la
intelekta kaj manuza
ilaro por la blinduloj.
Li konis lingvojn
anglan kaj germanan, kaj Esperanton, vigle partoprenis multajn
kongresojn, multe
vojagxis tra Francujo kaj eksterlande, kaj amikigxis kun multe
da personoj. Li ofte
skribis al blinduloj kaj tiflofiloj tra la mondo.
Edgar Guilbeau multe
verkis. Li skribis multe da artikoloj por brajlaj kaj
nigraj jxurnaloj kaj
gazetoj. En 1906 li eldonigis historion de Nacia Instituto
ekde gxiaj devenoj.
Ankaux li verkis cxiujn specojn de poezioj, ecx unuaktan
teatrajxon,
„Metellus“, faritan kvazaux dum antikvepoko, kaj longan poemon,
„Eugénie“,
en kiu li priskribis sian programon por blindulin-instruado.
La poema verkaro de
Edgar Guilbeau „kantoj kaj legendoj de la blindulo“ havas
specialan aspekton: la
verkisto forjxetis cxiun aferon nepercepteblan de
blindulo. Tio-cxi
donas al liaj tre malsamaj poezioj sincerecan aspekton, kiu
honorigas lin tiom,
kiom liaj verkistaj kvalitoj. Muzikigis plurajn el liaj odoj
kaj kantoj blindaj
majstroj (Lebel, Marty, Syme k.a.).
En 1911 Edgar Guilbeau
forlasis instruadon. Li vivis en kamparo, kie li rapide
kaj bone alkutimigxis,
mastrumis vastan bienon, kulturis legomojn kaj
vinberujojn, kaj
ankaux intelekte laboris. Cxiam sciante la novajxojn rilate al
blinduloj, li restis,
preskaux gxis la forpaso, por niaj jxurnaloj utilega kaj
lerta kunlaboranto. Li
multe okupis sin pri la surdblinduloj, li nomigxis ilia
„aveto“, kaj sub tiu
aminda subsigno ilia bulteno, „ni helpu unu la alian“,
publikigis la plej
sagacajn konsilojn.
Cxe la fino de
septembro 1930, post vojagxo tra Pireneoj, li suferis la unuajn
simptomojn de la malsano,
kiu mortigis lin post malpli ol du monatoj. Dank' al
sia fido al Dio li
toleris kruelegajn dolorojn kaj forpasis la 23an de novembro
1930 en
Savennières (Maine-et-Loire).
Dum sia vivo, li tute
sindonemis al blinduloj, donante al ili sagacajn konsilojn
kaj helpon.
Pierre Chaillet
Charles Hedkvist
(1910-1975)
Elstara figuro en
internacia, nordlanda, cxefe sveda blindulafero,
kaj subtenanto de
Esperanto inter blinduloj
Charles Hedkvist
naskigxis la 14an de marto 1910 en Boden en norda Svedujo kiel
filo de la
terkulturistoj Petrovia kaj Erik Hedkvist. Estante sucxinfano, li
perdis la vidpovon pro
okuldifekto kauxzita de la sunlumo.
Kiel tiom da
blinduloj, tiel ankaux Charles Hedkvist devis „elekti“ inter la
malmultaj
profesiedukaj eblecoj, kiuj ekzistis cxe la blindullernejoj. Li devis
dum kvin jaroj lernadi
brosfaradon kaj korbfaradon, fakoj, por kiuj li havis tre
malmultan
interesigxon. Sed en 1934 li „devojigxis“ kaj ekfrekventis gimnazion.
Li faris tre bonan
abiturientan ekzamenon en du jaroj.
Kaj Charles Hedkvist
tre baldaux trovis aplikon de siaj scioj. En la gimnazio li
speciale interesigxis
pri lingvoj. Tio utilis al li dum la milito, per tio, ke
la ministerio pri
eksterlandaj aferoj dungis lin kiel „radio-observiston“,
t.e.: Li ekhavis la
taskon auxskulti fremdajn radiostaciojn kaj raporti pri
aferoj kiuj interesis
la ministerion. Li havis tiun laboron gxis 1947. Poste li
fondis kaj mastrumis
sian propran firmaon, kiu faris diversajn formojn de
sekretaria servado por
kunvenoj, kongresoj k.s.
En 1942 Charles
Hedkvist farigxis sekretario de „de blindas förening“,
(la sveda
blindulasocio) kaj en 1957 li elektigxis prezidanto kaj dungigxis
direktoro de la organizajxo.
La oficojn de prezidanto kaj direktoro li okupigis gxis sia morto.
Charles Hedkvist lasis
dauxrajn postsignojn sur multegaj kampoj de la
blindulafero. La spaco
ne permesas detalan mencion de cxiuj entreprenoj, kiujn
li iniciatis kaj
antauxenpusxis. Tamen estu menciita lia pionira laborado por
krei modernan
sonlibran bibliotekon kun ampleksa priservado de la blinduloj kaj
malfortevidantoj de
Svedujo. Li estis la cxefa forto de la granda monkolektado,
kiu havigis la ekonomian
bazon de revolucio en la biblioteka servo de la sveda
blindulorganizajxo.
Sed Charles Hedkvist
ne kontentigxis, ludante historian rolon en la sveda
blindulafero. Li
ankaux estos memorata kiel centra figuro de la sveda
handikapula movado,
kie li havis vicon da honor-oficaj postenoj kaj partoprenis
la ellaboradon de
multaj gravaj raportoj signifoplenaj por cxiuj kategorioj de
handikapuloj en
Svedujo.
En 1969 Charles
Hedkvist elektigxis al la plej alta honor-ofica posteno de la
blindulafero, tiu de prezidanto
de Tutmonda Konsilantaro por Bono de la
Blinduloj (TKBB). Dum
lia prezidanteco, gxis en auxgusto 1974, la organizajxo
trapasis preskaux
kompletan metamorfozon. Antaux cxio, dank' al la personaj
laborado kaj lerteco
de Charles Hedkvist, TKBB estas forta komuna organizajxo,
kiu gxuas estimon kaj
cxe naciaj kaj cxe internaciaj politikaj auxtoritatoj.
Arne Husveg
Jam frue Charles
Hedkvist havis kontakton kun nia pioniro Harald Thilander, kiu
kuragxis lin studi kaj
ankaux proponis al li logxejon en sia hejmo. Ne estis do
mirige, ke Charles
Hedkvist ankaux farigxis esperantisto. Dum lia tuta vivo li
montris grandan
simpation al la internacia lingvo. Sed por partopreni kongresojn
li nur havis malmulte
da okazoj. Partoprenante, li faris atentindajn prelegojn
pri la blindula afero.
Regule li abonis kaj legis nian gazeton „Esperanta
Ligilo“, kies aperadon
li cxiam apogis, influante je kompare forta financa
subtenado de sialandaj
organizajxoj.
Tuj post la forpaso de
nia memorinda pioniro Harald Thilander, Charles Hedkvist
faris konsiderindajn
proponojn pri dauxrigo de nia gazeto EL, kiu laux lia
opinio estas kanalo de
internaciaj informoj. Fakte liaj proponoj multe helpis
venki malfacilajxojn.
Dank' al lia propono, TKBB finance subtenis la eldonadon
de EL, pro kio li
meritas nian dankeman memoron.
Joseph Kreitz
La 14an de aprilo 1975
d-ro Charles Hedkvist mortis en malsanulejo. Restas
ankoraux kelkaj
aldonindaj detaloj. En 1971, sveda universitato honordoktorigis
lin. Tiun distingon li
rigardis distingo al la sveda blindulorganizajxo, cxar
modesta kaj realisma
li cxiam restis. Du el liaj gvidaj maksimoj estis, ke
„politiko estas la
arto pri tio, kio estas ebla“ (certe ne lia inventajxo, sed
cxiam bona gvidlinio),
kaj „dezirante ion farita, oni prefere faru gxin mem.“
Bedauxrinde ni ne
scias ion pri liaj personaj cirkonstancoj, en la de la
auxtoro, Joseph
Kreitz, postlasitaj manuskriptajxoj ni trovis nenion, kaj ni
pietate forlasas tiun
flankon. Li havis du gvidhundojn, ambaux el Anglujo,
la unuan helpe de nia
angla Esperanto-pioniro William Percy Merrick. Al mi, li
impresis tre (se ne
tro) paceme, dum ununura oportuno lin renkonti, en
Kopenhago, 1970, dum
kunsido de Euxropa Regiona Komitato de TKBB.
Hans Breitenbach
Kaj nun, finfine, la
auxtoro mem:
Joseph* Kreitz
(1897-1977)
Kunfondinto-sekretario
de EBLoGo,
multjara gvidhava
ofichavinto en UABE, UABO kaj LIBE
La taskon skribi
cxapitron de libro, kies auxtoro jam estas mortinta, kaj skribi
gxin gxuste _pri _li,
ja ne akompanas agrablaj sentoj. Tiom pli, cxar sen kelkaj
malhelpoj li mem
ankoraux estus povinta teni la libron en siaj manoj. Sed ecx
_li kelkfoje bremsis
esprimante la deziron enlibrigi ankaux tiun aux tiun
biografieton.
Konsolo estas ke li
aliflanke rikoltis multe da aplauxdo pro siaj agadoj, laux
la cirkonstancoj
pli-malpli modestaj. Laux eksteraj observoj, li havis _nur
_amikojn.
Li naskigxis la 29an
de januaro 1897, la plej juna el ok gefratoj, en Kreuzau
apud Düren
(Rejnlando). Lia patro estis cxarpentisto.
En la unua jaro de sia
vivo li jam blindigxis de morbiloj. Post la tiama kutima okklasa „kuriklo“
en blindullernejo, li
lernis segxplektadon kaj brosfaradon. Tiujn laborojn li
poste faris en
Kreuzau.
Esperanton li lernis
estante adoleskulo, kaj gxi baldaux eksxovis sin en lian
sorton. En la domo de
Baldomero Zapater, li renkontis frauxlinon Anna Eversheim.
El renkontigxo
farigxis gefiancxigxo kaj, finfine, en somero 1929, geedzigxo.
La nupta paro vojagxis
Budapesxton por tie, interalie, partopreni la kongreson.
Esperanto trovis duan
vojon por ensxovi sin en la sorton de nia „Jocxjo en
felicxo“: kun helpo de
bonaj (transbaltmaraj) amikoj li sukcesis eskapi la
tristan mondon de
segxplektado kaj brosfarado, kaj malfermi propran vendejon de
nutrajxoj en
Ehrenfeld, antauxurbo de Kolonjo.
Nu, kion faras
blindulo en sia vendejo? Hodiaux iu tia apenaux ekzistas. Sed ni
ja trovigxas cxi tie
en la tempo de antaux kvindek jaroj. Tre, tre frumatene, li povis,
prefere kun vidanta
helpanto, marsxi al grandmerkato, acxeti kaj surcxarigi
tomatojn, bananojn,
terpomojn, brasikojn k.a., kaj poste sxovi la plenplenan
cxaron hejmen.
Matenmangxi, kaj poste porciumi cxiujn varojn en plej ofte
bezonatajn kvantojn...
Kaj poste fari Esperanto-laboron.
Sed, ho ve, la
historio ne iras plu tiel glate supren. Dum la milito: _tri-_foje
_elbombite! Cxio for!
Vestajxoj for! Cxambroj kun cxiu enhavo - for! Eble nur
kofreto kun plej
gravaj dokumentoj, iom da mono, nutrajxkuponoj... „Logxado“
en bunkro kun
densigita amaso da homoj; malbona aero, pedikoj...
Post la milito:
laborado en fabriko. Malgranda pensio pro militdamagxoj. Aktiva
kunlaboro en la
estraro de la kolonja blindulunuigxo. Kaj antaux cxio:
Esperanto.
Subite: argxenta strio
cxe horizonto. Adopta filo, fajrobrigadisto,
konstru(ig)as domon
iom for de la granda urbo, kun aldonajxo por Gekreitz.
Sed ho ve, la felicxo
ne estis por longe: Post grava malsano Anna mortis la
13an de decembro 1968,
kaj Joseph restis sola, zorgate de la adopta filo kaj
ties familio. Ankaux
lia sanstato pli kaj pli malbonigxis.
La 29an de januaro
1977, oni festis kun li, en bone arangxita kadro, la 80an
datrevenon de lia
naskigxo (li bone sciis, kaj ankaux publike diris, ke estis
la lasta fojo ke li
povis festi sian naskigxtagon). Iom pli ol tri monatojn
poste, la 7an de majo,
li mortis en malsanulejo.
Hans Breitenbach
*Kiel montrigxis cxe
la rutinaj postmortaj formalajxoj, en la registrejaj aktoj
estis skribite:
„Josef“.
Datoj kaj faktoj el la
esperantistaj vivo kaj agado de Joseph Kreitz
En la unua volumo de
„historio“ oni povas legi la jenajn citajxojn skizajn
pri la
blindulesperantista pioniro Joseph Kreitz:
Neforgesebla en mia
vivo restos memorinda tago dum la monato marto en la jaro
1919, kiam mi
plenatende kaj scivole havis la grandan plezuron la unuan fojon
interkonatigxi kun mia
hispana amiko Baldomero Zapater... (p. I - dedicxo - 1.
frazo)
La germanaj
partoprenantoj de la unua blindulesperantista kongreso en Prago
decidis fondi germanan
blindulesperantistan organizajxon, tamen nur poste la
samideanoj Julius
Hasselbach, Joseph Kreitz kaj Adolf Selten kunvenis
en Köln en la
logxejo de la blindaj geedzoj Zapater ne nur por pridiskuti
kaj fiksi
statutproponon, sed ankaux por interkonsenti pri provizora estraro
konsistanta el: Adolf
Selten, unua prezidanto, Julius Hasselbach, dua
prezidanto, Joseph
Kreitz, unua sekretario kaj afergvidanto, Kurt Filss,
dua sekretario, kaj
Henriette Zapater, naskita baronino de Chalmot,
kasistino... (p. 61
malsupre, dauxrigo p.67)
Jam en la jaro 1920,
Joseph Kreitz eldonis manskribitan gazeton („La Blinda
Esperantisto“), kiu
enhavas rakontojn, novelojn, poemojn k.t.p., sed post la
fondigxo de EBLoGo li
kiel unua sekretario transprenis la redakcion de la
oficiala organo, kiu
post la inflacia tempo povis aperi kvaronjare kun
literatura felietono
titolita „la bona amiko“ ... (p. 64 lasta triono, kaj
komenco de p. 65)
Pro malpermeso de
Esperanto en Germanujo fare de la nacionalsocialisma regximo,
ankaux EBLoGo en 1937
devis cxesigi sian agadon. Do gxis refondo post la dua
mondmilito, cxiuj
aktivecoj de J. Kreitz haltis (pp. 65-67).
La sekvantaj citajxoj
el la unua volumo montras la rolon de Joseph Kreitz en
UABE-UABO.
Belga tiflofilo Victor
Hendrick kune kun Joseph Kreitz denove pristudis la tutan
materialon pri la
intencita fondigxo de UABE inkluzive de bona statutpropono
verkita de rumana
samideano Prezenti Levy por la pariza kongreso
(ja ne okazinta) en
1914. Ili kompilis novan, ne tro ampleksan statutproponon
prezentotan de Joseph
Kreitz al „nia tria“ en Nürnberg. (ekde la mezo
de p. 78)
La 3an de auxgusto,
1923, posttagmeze, estis akceptita la statuto de UABE,
okaze de „nia tria“ en
Nürnberg. Prezidanto farigxis Joseph Kreitz.
(pp. 78-79)
En 1931 sxangxigxis la
nomo de UABE al UABO. Joseph Kreitz farigxis denove unua
prezidanto de la
organizajxo kun sxangxita statuto. (p. 97, malsupre)
En 1936, Joseph Kreitz
demetis la oficon de prezidanto de UABO, pro malpermeso
de Esperanto en
Germanujo. Lin anstatauxis Jan Silhan (Polujo). (p. 113, supre)
Dum la tempo de la
„tria regno“ Joseph Kreitz kelkfoje havis malfacilajxojn
fare de la lokaj
auxtoritatoj pro esperantoaktivecoj, sed li neniam perdis
la esperon pri fino de
nacisocialismo kaj milito kaj pri renaskigxo de
la Esperanto-movado en
Germanujo. Kompreneble li apartenis al la novfondintoj
de EBLoGo post la
milito kaj restis unua sekretario kaj afergvidanto gxis la
jaro 1969. Dum multaj
jaroj li redaktis la oficialan organon de EBLoGo,
kiu kvaronjare aperis
sub titolo „Informilo“. Kaj en gxi kaj en EL Joseph Kreitz
ofte publikigis
memtradukitajn literaturajxojn kaj poemojn propreverkitajn.
En 1951 okazis la
Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj en Munkeno,
kie fondigxis LIBE.
Dum kelkaj jaroj Joseph Kreitz estis prezidanto de cxi tiu
organizajxo. En 1969,
la gxeneralkunveno de LIBE faris lin honora prezidanto.
Tiam lia sanstato jam
malbonigxis tiom, ke li, kiu partoprenis la plej multajn
postmilitajn
kongresojn, jam ne prenis sur sin strecxajn vojagxojn
al kongreslokoj. Dum
siaj lastaj vivjaroj li multe laboris por finigi
la „historion de la
Esperanto-movado inter la blinduloj“, kies unua volumo
aperis en 1974.
Joseph Kreitz dum
suficxe longa tempo estis la motoro de la Esperanto-movado
inter germanaj
blinduloj. Granda nombro el la germanaj blindaj esperantistoj
hodiaux vivantaj de li
ricevis la motivacion por lerni la internacian lingvon.
Agante tiamaniere, li
neforgeseble eniris la historion de la Esperanto-movado
inter la blinduloj.
Theodor Speckmann kaj
Karl-Heinz Hoffmann