"Fonduso Vasilij Erosxenko", fondita de LIBE en 1983 omagxe al la fama blinda
rusa E-verkisto, celas havigi senpage brajlajn E-librojn al tiuj organizajxoj
(asocioj, bibliotekoj, lernejoj, kluboj) aux ecx individuoj, kiuj bezonas ilin
sed pro diversaj kauxzoj ne povas pagi ilin. La fonduson administras
LIBE-kasisto, al kiu bv. sin turni la organizajxoj aux personoj, kiuj deziras
aux ricevi helpon de tiu fonduso, aux mem helpi la fonduson per mondonacoj.