Esperanta Ligilo
Oficiala organo de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj

numero 10 - Decembro 2022

           Enhavtabelo

Noto de la redaktanto.
Kongresa raporto.
87-a IKBE, Italujo, Junio 2023 - dua komuniko
Interesa prologo.
150-jarigxo de Vladimir arsenjev.
Hilda Dresen (1896-1981).
Stenografia pagxo (cxi tie ellasita).
Forpaso: Walter Wagner.
Por cerbumado nur ioma.
Grava atentigo.


       Noto de la redaktanto

   Cxar mankas al ni la promesitan duan parton de la raporto aperinta en la novembra kajero de Esperanta Ligilo, ni aperigas cxi tie alian raporton, kiu koncernas ankaux la parton de la arangxo, kiu mankis en la antauxa
raporto. Pardonu, ke gxi komencigxas per ripeto de multaj informoj pri la okazintajxoj de la vendredo kaj de la sabata mateno, kaj ke pri la ceteraj gxi limigxas al iom tro rapida informado. Tamen oni plezure legas la
vervajn frazojn de nia redaktorino.
   Pri nia dumkongresa Asembleo ni ankoraux atendas protokolon.


          Kongresa raporto

La 87-a internacia kongreso de blindaj esperantistoj okazis virtuale,
pere de zoom-konferencejo, sub la prezidanteco de s-ano Pier Luigi da Costa, la 23-25-an de septembro 2022. En gxi partoprenis entute 57 personoj el 21 landoj de Euxropo kaj Azio. Tio atestas pri la plensukceso de la iniciato. En la pasintaj “realaj” kongresoj partoprenis proksimume la sama kvanto de homoj, sed tiam ni kalkulis ankaux akompanantojn. Krome, pli ol 200 personoj auxskultis la dissendojn de la radio "Brjanskaja volna”, kiu disauxdigis la plimulton de la programeroj de la kongreso. Koran dankon al Aleksandr Kacxanov kaj aliaj kunlaborantoj de tiu cxi
radiostacio!

La eniro estis tre simpla, kvankam por kelkaj el ni uzado de Zoom estis io tute nova kaj kauxzis problemojn. Fojfoje teknikaj rimedoj malobeis nin, sed po iomete ni lernis.

Vere, la evento estis mirinda! Ni venis al kongreso, kaj la kongreso venis al ni. En niaj cxambroj eksonis karaj vocxoj de niaj geamikoj. Homoj eniris kaj eliris. Nu, mankis brakumoj kaj kisoj, sed certe estis vera kongresa etoso. Dum la unua vespero cxeestis 37 homoj. Cxiujn programerojn cxeestis pli ol tridek partoprenantoj. Cxiuj estis sen maskoj, kvankam inter ni estis malsanaj je kronviruso, eblis infektigxi nur je gxojo kaj optimismo, karakterizaj por tiaspecaj arangxoj. Cxiam je nia dispono estis niaj karaj teknikistoj, kiuj prizorgis la bonan funkciadon de la tuta kongreso: Gradimir Kragicx, Dragan Sxtokovicx, Vjacxeslav Suslov. Al ili apartan dankegon!

La programon komencis Pier Luigi da Costa, kiu, vendrede, la 23-an de septembro, je la deksepa horo laux mezeuxropa somera  tempo invitis cxiujn delegitojn saluti la cxeestantaron kaj fari etan memprezentajxon. Plenumis tion delegitoj el diversaj landoj kaj regionoj, de la iberia duoninsulo gxis Koreio. Sekve, la prezidanto prezentis LIBE al novaj esperantistoj  kaj interesigxantoj, parolante pri la agado kaj celoj de la organizajxo, substrekante la bezonon adaptigxi al (kaj profiti el) novaj teknikaj kondicxoj, favorante la legadon, la konversacion kaj la Esperanto-kulturon inter blinduloj. Poste venis la vico de Nedeljka Lojxajicx, kiu gvidis programeron titolitan "Novaj Esperantistoj sin prezentas", en kiu grupeto da bravaj sxiaj gelernantoj parolis pri si mem, deklamis poemojn kaj kantis. Poste okazis koncerteto de Fabrice Morandeau, suficxe konata muzikisto, kiu rakontis al la cxeestantoj pri siaj spertoj muzikkampe kaj auxdigis kelkajn siajn kantojn en diversaj lingvoj.

La vendreda programo finigxis per interkona vespero. Dum pauxzoj kongresanoj povis libere interparoli. Multaj plendas, ke mankas al ili eblecoj praktike uzi la lingvon dum simpla babilado, sed ne multaj kongresanoj uzis tiun eblecon. Estis arangxitaj specialaj salonoj por tiu celo, sed oni apenaux uzis ilin. Kiel vera kongresejo, la nia virtuala havis kafejon, vendejon kaj ecx necesejon (preskaux neuzitan).

  Sabate kaj dimancxe okazis “Konversacia rondo”, kiun lerte kaj brile gvidis Natalia Kasymova. Gxin volonte vizitis ne nur novaj Esperantistoj. Nun ili scias, ke langorompiloj povas esti puno kaj regalo.

Sabate, la 20-an de septembro, Otto Prytz prezentis la prelegon „Atendita kaj neatendita muziko el landoj kiujn mi vizitis”. Admirinda kolekto da muzikaj perletoj el diversaj mondopartoj!

Je la 11:30 h. prelegis Galina Lukjanenko: “Balalajko – la muzika simbolo de Rusio”, kaj je la 12:30 Jiři Jelinek: “Jaroslav Jejxek – cxehxa viddifektita komponisto”, 13:30 Attila Varro: “Hungara kontribuo al la muzikliteraturo en la unua duono de la dudeka jarcento”.

Je la 15:30 okazis la Gxenerala Asembleo de LIBE.

Sxajne, la plej sxatata kaj atendata parto de cxiu nia kongreso estas Internacia arta vespero, kaj la cxi-foja ne estis escepto. Gxin partoprenis pli ol 20 personoj. Gvidis la vesperon Natalia Kasymova.

Dimancxe prelegis Joaquim Lagartixa: "Portugala muziko – interkrucigxo de kulturoj", Vjacxeslav Suslov: "Ivan Panickij - La unua emeritita viddifektita aktoro", Natalia Kasymova: "Blindaj muzikistoj el Tagxikio". Nia veteranino tamara Sergejevna Andrejeva el Sankt-Peterburgo prezentis “Promenadon tra la Jesenin-arbaro”.

La kongreso ne imageblas sen ekskursoj. Moskvaj Esperantistoj preparis por ni ekskurson tra Moskvo.

Sendube, multaj el ni interesigxis pri la prezento de sekvantjara IKBE. Ecx se oni ne intencas partopreni, revi ne estas malpermesite. Pier Luigi da Costa informis nin, ke la kongreso okazos en la pitoreska  cxemara urbeto San Benedetto del Tronto. Plie pri tio vi legos en kongresaj komunikoj. Italaj samideanoj esperigis nin, ke eblos partopreni la kongreson ankaux virtuale.

Dum la fermo de la Kongreso estis diritaj multaj dankvortoj al la organizantoj, teknikistoj, prelegantoj.

Resume, la virtuala kongreso de blindaj Esperantistoj, pri kiu multaj el ni revis dum jaroj, malgraux kelkaj neeviteblaj malglatajxoj,estis plensukcesa. Ni esperas, ke okazos ankoraux multaj similaj arangxoj, cxar la ideo mem placxis al multaj el ni. Espereble, en la venontaj kongresoj oni povas partopreni ankaux virtuale.
       Kongresa limeriko
Jen okazis kongres’ virtuala.
Ni ne tintis per niaj pokaloj,
sed cxe l’ fin’ de l’ kongres’
drinku ni je sukces’,
longa vivo kaj sano reala!
          Olena Posxivana,
          Joaquim Lagartixa.


     87-a IKBE, Italujo, junio 2023
           dua komuniko

   Maro, suno kaj kulturo: jen la 87a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj. San Benedetto, mirinda strandurbo de la itala meza marbordo de Adriatiko, atendas de la 3a gxis la 10a de Junio 2023 la blindajn  esperantistojn el la mondo por marbani, promeni tra palmaj aleoj, gustumi italan kuirarton, gxui la kulturan programon de la Kongreso kaj renkontigxi kun malnovaj kaj novaj geamikoj per esperanto. La Kongresa temo estas: "La maro, cxu gxi dividas aux kunigas popolojn". La programo antauxvidas: inauxguron, kvar pritemajn prelegojn, Asembleon de LIBE, tri muzikajn vesperojn (kanzonoj en esperanto, folkloraj kantoj kaj dancoj, akordiona  virtuozkoncerto), kaj adiauxan vesperon kun artaj plenumajxoj de la kongresanoj, tuttagan kaj duontagan ekskursojn, kaj multe da tempo por dedicxi al la strando, al la urbo kaj al geamikoj.
   Nia logxejo kaj kongresejo estos Hotelo Bolivar, ne tre granda, sed oportune adaptita ankaux por nevidantoj. La limdato por aligxi estas la 31-a de marto, sed pro la limigita nombro de cxambroj estas konsilinde aligxi kiel eble plej frue.
   Aligxilojn, post pago de la kongresa kotizo, oni sendu al Violetta de Filippo per retposxto (violadefilippo@gmail.com), aldonante la ateston pri la farita pago; objekto de la mesagxo estu nepre kongreso87. nur cxe vera neeblo de retposxta komuniko, sendu paperan aligxilon kaj pag-ateston al Violetta de filippo, viale malta #aa, IT-#ejacg Firenze, sed tiukaze memoru, ke posxto ofte tre malrapidas.
   cxiu partoprenonto sendu apartan aligxilon    kiel la cxi-suban (en tiu de akompanantoj manku la lasta linio):
      kongreso87
1) persona nomo
2) familia nomo
3) viro/virino
4) naskigxdato
5) lando
6) logxstrato
7) posxta kodo
8) urbo
9) retadreso
10) telefonnumero (internacie konektebla) kaj ev. skajpa nomo
11) kongresano/akompananto de
12) eventuala kuncxambran(in)o
13) (ne)vegetarano
14) numero de la persona dokumento
15) akompanata de
   En la linio 13 aldonu informon, se iuj nutrajxoj estas de vi nepre netolerataj. Aldonu fine, cxu vi bezonas oficialan inviton por ricevi vizon.
   Oni ne devas pagi apartan aligxkotizon. La kongreskotizo por unu partoprenanto por la tuta arangxo estas:
euxroj 490 en unulita cxambro; 350 en dulita cxambro; 280 en trilita cxambro.
   La kotizo inkluzivas logxadon, matenmangxojn, du cxefmangxojn tage kun elekteblo inter du menuoj kaj trinkakvo inkluzivita, uzadon de kunvenejoj kaj de la strando kun sunombreloj kaj kusxlokoj, uzadon de tandemoj kaj pedalboatoj kaj cxiujn arangxojn de la kongreso. Kafo kaj trinkajxoj (vino, biero, sukoj k.s.) estas pagendaj aparte.
   La tutan sumon oni pagu cxe la aligxo al:  IABE, banko Fideuram,
IBAN IT08F 03296 01601 0000 6728 4647, S]ift FIBKITMM.
Kiam vi mendas la pagon en via banko, certigxu, ke vi pagas ankaux la bankan koston de la transpago: tiel oni evitos malagrablajn miskomprenojn.
   Ni rekomendas, ke cxiu ne tute sendependa kongresano havu akompananton, kaj cxiu akompananto prizorgu ne pli ol du blindulojn. Por klarigoj kaj pliaj informoj kontaktu telefone Danielan Bottegoni (+339-8007222) aux Violettan
De Filippo (+338-9486830).
   Hotelo Bolivar estas moderne ekipita, havas interretan konekton kaj estas bone adaptita por blinduloj per brajlo, vocxaj komandoj ktp; ankaux la vojo al la strando estas adaptita.
   En San Benedetto del Tronto la maro estas pura, kun milde dekliva fundo; la blanksabla plagxo estas vasta kaj limas gxin longa aleo kun palmoj kaj oleandroj, multaj artajxoj, cxiuspecaj vendejoj kaj pluraj lauxtemaj gxardenoj.
Paralele kuras bicikla vojo. La suda moleo de la fisxista haveno estas kvazaux subcxielamuzeo de skulptitaj rokoj; cxe la norda moleo trovigxas muzeo de la mara civilizo kaj eksterordinara kolekto de cxiutempaj kaj cxiulandaj amforoj, kiujn la lokaj fisxistoj levis per siaj retoj de la marfundo.
   Cxion tion vi povos gxui, kaj ecx pli multe da belajxoj surprizos kaj cxarmos vin. Nur aligxu kaj venu al Italujo!
   Alvenante per aviadilo, eblaj flughavenoj norde estas Bologna, Rimini kaj Falconara: de ili San Benedetto estas atingebla per rektaj trajnoj. El la roma flughaveno, pli sude, eblas atingi la lokon per rektaj auxtocxaroj aux per fervojo, sed cxi-kaze kun dumvoja sxangxo de trajno. Pli precizajn informojn ni certe aperigos.
      P. L. da Costa, sekretario de IABE


         Interesa prologo

   Legu la cxi-suban tre originalan tekston, kiu estas prologo de la sveda romano "Orm la Rugxa" de Frans Gunnar Bengtsson (1894-1954), publikigita en 1945 kaj esperantigita de Bertil Nilsson.

      Pri la stato de la razitoj en Skanio en la epoko de regxo Harald Bludenta

   Multaj maltrankvilaj viroj forlasis Skanion kun Bue kaj Vagn, sed ne trovis sukceson en Hjörungaväg; aliaj akompanis Styrbjörn al Upsalo kaj falis kun li/ Kiam sciigxis hejme, ke malmultaj revenos, oni recitis funebropoemojn kaj starigis memorsxtonojn, kaj poste cxiuj prudentaj homoj akordigxis pri tio, ke cxio, kio okazis, estas tre bona, cxar nun oni povas esperi pri pli da kvieto ol antauxe kaj malpli da disparceligoj kaj intersxangxoj de posedajxoj helpe de egxaj feroj/ Nun venis abundaj jaroj, kun sekalo kaj haringoj, kaj la plimulto bone prosperis; sed tiuj, kiuj pensis, ke la rikoltoj malfruas, ekspediciis al Anglolando kaj Irlando kaj sukcese batalis, kaj multaj restis tie.

Nun razitoj komencis veni al Skanio, kaj de la lando de la saksoj kaj de Anglolando, por prediki la kristanan instruon. Ili havis multon pri kio rakonti, kaj komence homoj estis scivolemaj kaj volonte auxskultis; kaj al virinoj
sxajnis amuze esti trempitaj de la fremduloj kaj ricevi blankan cxemizon donace. Sed baldaux ekmankis cxemizoj al la fremduloj; kaj homoj cxesis auxskulti iliajn predikojn, kiuj sxajnis lacigaj kaj ne tre kredindaj; cetere ili parolis en balbuta lingvajxo, kiun ili lernis en Hedeby aux sur la okcidentaj insuloj, kaj tial sxajnis infanecaj laux prudento/

Tial la kristanigado malmulte progresis; kaj la razitoj, kiuj multe parolis pri paco kaj kiuj antaux cxio brulis pro perfortemo kontraux la dioj, de tempo al tempo estis kaptitaj de religiaj homoj kaj pendigitaj en sanktaj fraksenoj kaj
penetritaj de sagoj kaj donacitaj al la birdoj de Odin/ Sed aliajn, kiuj venis norden en la arbarojn de Geingio, kie nur malmulte da religio estis, tiujn oni bonvenigis kaj kondukis ligitajn al foiroj en Smolando kaj sxangxis ilin por bovoj kaj kastoraj feloj/ Kiel sklavoj de la smolandanoj kelkaj kreskigis la harojn kaj sentis malkontenton pri Jehovah kaj meritis la mangxon; sed la plimulto dauxre volis faligi la diojn kaj trempi virinojn kaj infanojn, prefere ol sensxtonigi kampojn kaj mueli grenon, kaj kauxzis al siaj mastroj tiom da cxagreno, ke baldaux la geingoj ne ricevis du trijarajn smolandajn bovojn por plentauxga pastro ne pagante aldonon de salo aux fulita drapo/ Tiam regis en la
limregiono malbona humoro kontraux la razitoj.

Iun someron informo trakuris la tutan Danoregnon, ke regxo Harald Bludenta anigxis al la nova instruo. En sia juneco li jam faris provon, sed urgxe repasxis, sed nun li definitive transiris. Cxar regxo Harald estis nun maljuna, kaj jam longe lin turmentis akra doloro en la dorso, tiel ke ne multan gxojon donis al li liaj biero kaj virinoj, kaj sagxaj
episkopoj, kiujn sendis la imperiestro, jam frotis lin per ursograso plifortigita per apostolnomoj kaj vindis lin en sxafofeloj kaj donis al li benitan herbinfuzajxon anstataux biero kaj signis krucon inter liaj sxultroj kaj elsorcxis el li
multajn diablojn/ Gxis malaperis la doloro kaj farigxis la regxo kristano.

La piuloj tiam promesis, ke pli terura mizero lin trafos, se li denove sin submetos al oferado aux montros senfervoron en la kredo. Tial regxo Harald ordonis, estante denove movkapabla kaj povante preni al si junan mauxran sklavinon, kiun Olof kun la Gemoj, regxo de Cork, sendis al li kiel amikan donacon, ke cxiuj lasu sin kristanigi; kaj malgraux tio, ke tia parolo de homo, kiu mem devenis de Odin, sxajnis stranga, multaj lin obeis, cxar li longe regis kun bona fortuno kaj tial havis auxtoritaton en la lando. Tiujn, kiuj perfortis kontraux pastroj, li jugxis per plej severaj
punoj; kaj en Skanio la nombro de pastroj kreskis, kaj pregxxejojn oni konstruis sur la ebenajxo. kaj oni cxesis sin turni al la malnovaj dioj krom cxce surmaraj krizoj kaj brutmalsanoj.

Sed en Geingio oni multe ridis pri cxio tio. cxar la popolo en la arbaroj apud la limo havis pli da ridemo ol la prudenta popolo sur la argilo de la ebenajxo, kaj pri la ordonoj de regxoj ili plej multe ridis. En tiuj regionoj malmultaj havis potencon atingantan pli foren ol la dekstra mano, kaj inter Jellinge kaj Geingio estis longa distanco ecx por plej grandaj regxoj. En antikvaj tagoj, en la epoko de Harald Hildetand kaj Ivar Vidfamne kaj antaux gxi, regxoj kutimis veni al Geingio por cxasi uro-bovojn en la vastaj arbaroj, sed malofte por aliaj celoj.

Post tiam la urobovoj malaperis, kaj kun ili malaperis la vizitoj de regxoj; kaj se nun iu regxo incitigxis pro ilia malobeemo aux malabunda imposto kaj minacis, ke li venos, li kutime tiun respondon ricevis, ke neniaj urobovoj estis videblaj en la regiono, sed ke ili informos lin, kiam tiaj sin montros, kaj amike akceptos lin tiam. Tial jam longe estis proverbo cxe la logxantoj apud la limo, ke al ili neniu regxo venos, antaux ol revenos la urobovoj.

Tiel cxio restis, kia gxi cxiam estis, en Geingio, kaj nenia kristanismo   radikigxis tie. La pastroj, kiuj provis iri tien, dauxre estis vendataj trans la limon, sed kelkaj geingoj opiniis, ke oni propre devus ilin tuj mortigi kaj ekmiliti
kontraux la avara popolo en Sunnerbo kaj Allbo pro tio, ke la pagoj de la smolandanoj ne donis akcepteblan profiton en la komerco.


150-jarigxo de Vladimir Arsenjev (1872–1930)

Delonge, en la fino de pasinta jarcento, juna oficiro Vladimir Klavdievicx Arsenjev alvenis la Ekstrem-Orienton.
En tiu tempo Vladivostoko estis tre juna urbo. Tie, kie nun situas grandaj sxtonaj domoj, kie laux vastaj stratoj movigxas tramoj kaj auxtobusoj, tiam kreskis arbaroj, kiujn vizitis tigroj. Ekde infanagxo Arsenjev interesigxis pri
geografio. Nome tiu intereso pri foraj landoj kondukis lin al marbordoj de Pacifiko. Trupo, kie li militservis, gardis sxtatlimojn. La juna oficiro konatigxis kun cxirkauxurbo de Vladivostoko, kaj vizitis cxiujn montopintojn, kiuj trovigxis cxirkaux la urbo. Regimentestro rimarkis, ke la nova oficiro sxatas vagadi tra montetoj kun fosilo enmane, kaj nomumis lin estro de cxasista tacxmento. Gxi konsistis el volontulaj pafistoj, kiuj amis tajgon kaj cxasadon. Arsenjev
organizis dauxrajn marsxadojn, esploris vojojn kaj padojn. Sed tiuj ankoraux ne estis ekspedicioj, sed nur sondoj. Sed la esplorado formis karakteron de estonta vojagxanto, kaj helpis konatigxi kun tajgo kaj gxiaj logxantoj. Antaux Arsenjev kusxis granda, ricxa, preskaux neesplorita regiono kun interesa naturo kaj multnacia logxantaro. Li ekamis la regionon, gxian unikan naturon, kaj esploris gxin dum tridek jaroj. Li trapasxis la Ussurian regionon lauxlonge kaj lauxlargxe, multfoje transiris la montaron Sihxote-Alino, navigis boate laux montaraj sojlaj riveretoj, kun tornistro surdorse vagadis tra la virga tajgo. Vojagxoj de Arsenjev estis tre dangxeraj: multfoje memfaritaj boatoj de lia tacxmento renversigxis, kaj inter riveraj sojloj dronis tuta provianto de la ekspedicio; ofte malsatmorto minacis al la vojagxantoj. Tigroj, ursoj kaj aproj sentis sin mastroj de la tajgo. Por legantoj la aventuroj estas nura plezuro, sed por la vojagxantoj mem – dangxero, minaco kontraux vivo. En la tajgo ne necesas sercxi aventurojn, sed lerte
eviti tiujn. Estro de ekspedicio ne nur respondecas pri si mem, sed pri vivo de siaj kunvojagxantoj.
Arsenjev akiris grandan kaj severan sperton de vojagxanto. En la junagxo Arsenjev ne ricevis sisteman klerigon, sed li lernis dum sia tuta vivo. Li lernis de ordinaraj rusaj homoj, sciuloj de la regiono, malnovaj logxantoj kaj bestobredistoj. Tiuj estis duonsovagxaj cxasistoj kaj fisxkaptistoj, por kiuj naturo estis viva, kaj havis propran animon. Iliaj cxasistaj supersticx oj estis transdonitaj de unu generacio al la alia. Tamen la supersticxoj ne malhelpis al Arsenjev vidi ilin kiel kuragxaj, bonanimaj kaj honestaj homoj. Soifo je scioj, scivolemo, intereso al la vivo neniam lasis lin. Arsenjev kunigis librajn sciojn kun tio, kion vidis en la vivo, kun spertoj de aliaj personoj, kaj tio helpis al li igxi sciulo de la regiono, senlaca esploristo pri gxia natura kaj kultura ricxoj. Malkovro kaj esplorado de la regiono estas rezulto de laborado farde multaj homoj. Gxis Arsenjev la Ussurian regionon esploris maristoj, topografoj, zoologoj. Fama vojagxisto Prjxevalskij vizitis la regionon pli frue je tridek jaroj antaux Arsenjev, kaj verkis por posteuloj libron “Vojagxoj en la Ussuria regiono”. Arsenjev havis antauxulojn, tamen li mem kreis direktojn de la regiona esplorado por aliaj homoj. Laux liaj vojoj direktis sin sovetiaj geologoj, kaj trovis tre valorajn mineralajn resursojn en la montaro Sihxote-Alino. Dum sovetia periodo Arsenjev plivastigis siajn esplorojn. En 1927 li organizis grandan ekspedicion de la urbo Sovetskaja Gavanj gxis la urbo Hxabarovsko, kaj priskribis gxin en la libro “Tra tajgo”. Li vizitis la insulon Iono en la maro Ohxotskoje. En la insuloj Komandora lokaj logxantoj – aleutoj – transdonis al li spadon kun gravuritaj literoj “V.B.”, kiu kusxis sur tombo de fama rusa vojagxisto Vitus Bering. Arsenjev vizitis la duoninsulon Kamcxatko, kaj estis la unua homo, kiu malsuprenigxis en krateron de la vulkano Avacxinskij. Li vintre trairis senhoman tundron, kaj poste rakontis pri mirinda kapablo de siaj kunvojagxantoj – evenkoj – trovi vojon en negxa dezerto. Deziro koni sian landon, helpi reorganizi gxin – jen tio devigis la
senkvietan vojagxanton transpasi marojn, negxajn dezertojn kaj senhomajn arbarojn. Arsenjev laux sia profesio estis topografo. Li fiksis sur mapoj fluojn de nekonataj kurbigxemaj riveroj, konturojn de marbordoj, direktojn de
montaj dorsoj, mezuris alton de intermontoj. Li cxiam havis kun si mapujon, cxu pluvas en somero, cxu blovas forta negxvento. Kiucele gxui belecon de naturo, se necesas dum ajna vetero fiksi sur mapo direkton de vojo kaj reliefon! Sed Arsenjev estis poeto. Konstanta skrupula laboro ne malhelpis al li vidi belecon de cxirkauxajxoj, observi
kondutmanierojn de bestoj. Kun sama intereso li priskribas etan auxtunan pluvon kaj egan teruran ciklonon en maro. Li interesigxas ne nur pri tigroj kaj pantero, sed ankaux pri milito de formikoj kontraux abeloj. Cxiutempe li estas atenta observanto kaj senlaca esploristo pri sekretoj de naturo. Libro de Arsenjev “En sovagxejoj de la Ussuria regiono” igxis tre konata. Cxefa persono de la libro – Dersu Uzala, kondukanto de Arsenjev, maljuna sperta cxasisto. La eldonitan libron en la Ekstrema Oriento rimarkis fama rusa verkisto Maksim Gorkij, kiu tiutempe logxis en Italio. “…Kia belega legado por junularo, kiu devas scii sian landon” – li skribis pri tiu libro. Arsenjev por tre multaj legantoj denove malkovris nian Ekstreman Orienton. Lin interesis cxio: naturo, homoj, bestoj, birdoj. Li prezentis al ni
neforgeseblan priskribon de la regiono, rakontis pri cxio, kion vidis propraokule. Kaj ni, legante liajn librojn, kvazaux vojagxas kun li tra Ussuria tajgo, renkontigxas kun arbaraj cxasistoj, auxskultas rakontojn. Pasis multaj jaroj post vojagxoj de Arsenjev. Tie, kie iam estis malfacile videblaj arbaraj padoj, aperis sxoseoj. En sovagxa tajgo oni konstruis fabrikojn, urbojn. Indigxenoj ekhavis konstantajn logxlokojn. Libroj de Arsenjev, en kiuj li kun granda amo priskribis popolojn de la Ekstrema Oriento, kaj prezentis belegajn priskribojn de naturo, estas vaste konataj
en nia lando. Mi persone konis V.K. Arsenjev-on. Dum konversacioj kaj en leteroj li kelkfoje diris pri sia deziro eldoni libron por infanoj. Plenumante lian deziron de la bonega vojagxanto, mi elektis fragmentojn el liaj diversaj verkoj kaj
rememorajxoj, kaj prilaboris tiujn je rakontoj por infanoj. Ivan Hxalturin  (esperantigis G. Sxlepcxenko)
  Ivan Hxalturin (1902-1969) – literatura redaktoro de, precipe, porinfanaj libroj kaj revuoj, jxurnalisto. Intercetere, li adaptis por infanoj librojn de Vladimir Arsenjev.


        Ussuria pantero (1)
En 1902 kun cxasista tacxmento mi iris supren laux rivero, kiu enfluis en la
golfon Ussurijskij. Mia grupo konsistis el ses siberiaj pafistoj kaj
kvar cxevaloj kun pakajxoj.

Valo, tra kiu fluas rivero, nomigxas Steklanaja (Vitra). Tiutempe en la
Ussuria regiono tute forestis fabrikoj por produkti vitron, kaj en
malproksimaj
lokoj la vitro tre valoris. En foraj montoj kaj arbaroj vitran botelon
oni povis sxangxi
kontraux faruno, salo kaj ecx felo de besto. Lokaj olduloj diras, ke
kiam homoj
interkverelis, tiuj penis penetri en domon de malamiko, kaj antaux cxio
frakasi plej
valoran ajxon - vitran vazaron.
En cxinaj kabanoj sur kradfenestrojn oni surgluis maldikan paperon. Pri
vitro ecx ne temis. Sed cxi tie, en la valo, staris kabano, en fenestro
de kiu brilis
natura vitro. Tiu peco de vitro tiom impresis enmigrintojn, ke ili donis
nomon
Steklanaja (Vitra) ne nur al la kabano kaj la rivero, sed ankaux al la
cxirkauxajxo.
En la arbaro kiel orientilo por ni servis padeto, piedpremita de cxasistoj.
Post du tagoj ni atingis tiun lokon, kie iam trovigxis la $Vitra kabano,
sed trovis nur gxiajn restajxojn.
Poste la padeto farigxis cxiam pli kaj pli malbona. Estas klare, ke
homoj jam
delonge ne iradis laux gxi. La padeto preskaux estis kovrita de herbo,
kaj en multaj
lokoj estis barita de falintaj arboj kaj brancxoj. Baldaux ni tute
perdis gxin. Ofte ni vidis bestajn padetojn; ni uzis tiujn gxis kiam ili
koincidis kun nia direkto, sed ofte
ni iris antauxen sen deflankigxi. Post tri tagoj vespere ni atingis la
piedon
de montocxeno.
Miajn piediradojn mi cxiam finis antaux krepusko, kaj haltis por fari
bivakon
dum lumas la suno. Tio necesis por anticipe surterigi tendojn, kaj kolekti

brullignon por nokto. Dum la pafistoj klopodis en la bivako, mi, uzante
liberan
tempon, foriris por esplori cxirkauxajxojn. Cxiama mia kuniranto dum similaj
ekskursoj estis Polikarp Olentjev. Farinte necesajn ordonojn, ni
kunprenis fusilojn,
kaj foriris por la esplorado.
La suno jxus malaperis post horizonto; dum sunradioj ankoraux origis
montopintojn, en la valoj aperis krepuskaj ombroj. Sur fono de pala
cxielo tre
kontrastis arbopintoj kun flavigxintaj folioj.
Cxie, ecx en la aero, oni jam sentis proksimigxon de auxtuno.
Transirante malaltan montocxenon, ni trafis en najbaran valon, kovritan de
densa arbaro. Vasta kaj seka fluejo de montara rivereto krucis la valon.
Ni disiris.
Mi direktis min maldekstren laux la rivereta gruza malprofundajxo, kaj
Olentjev – dekstren. Post malpli ol du minutoj mi ekauxdis pafon de lia
flanko. Mi turnis la
kapon kaj rimarkis, ke iu fleksebla kaj bunta aperis por unu momento en
la aero.
Mi tuj jxetis min al Olentjev. Li haste sxargis fusilon, sed misfortune,
cxar unu
kartocxo estis blokita en magazeno, kaj pro tio kulasbloko ne fermigxis.
– Kontraux kiu vi pafis? – mi demandis.
– Sxajnas kontraux tigro, – li respondis. – La besto sidis sur arbo. Mi
lerte
ekcelis kaj, probable, sukcesis trafi.
Finfine la blokita kartocxo estis eligita. Olentjev denove sxargis la
fusilon,
kaj ni singarde ekiris al tiu loko, kie la besto malaperis el la
vidkampo. Sango sur
seka herbo indikis, ke la besto efektive estis vundita. Subite Olentjev
haltis kaj ekis atente auxskulti. Antauxe, iomete dekstre de ni, estis
klare auxdata ronko.
Tra densajxo de filikoj nenio estis videbla. Granda falinta arbo baris
al ni la
vojon. Olentjev jam volis transgrimpi la arbon, sed la vundita besto
anticipis lin,
kaj flugrapide sin jxetis al li renkonte. Olentjev haste ekpafis ne
celante, kaj tre sukcese. Kuglo trafis gxuste en la kapon de la besto,
kiu falis sur la arbon, kaj
ekpendis sur gxi; la kapo kaj antauxaj piedoj pendigxis sur unu flanko
de la arbo, kaj malantauxa parto de la besto – sur la alia. La besto
faris ankoraux kelkajn konvulsajn
movojn, kaj komencis rongxi teron. Tiutempe pezocentro translokigxis,
korpulenta
korpo de la besto malrapide ekmovigxis antauxen, kaj falis antaux la
piedojn de la
cxasisto.
Unuavide mi ekkonis mancxurian panteron, kiu inter lokaj logxantoj nomigxas
barso (2). Tiu bonega reprezentanto de ordo de felisedoj estis tre
granda. Gxia korpo
ekde la nazo gxis vosto estas unu kaj duona metron longa.
Felo de la pantero, blankkolora sur dorso kaj rust-flava cxe la flankoj,
estis
kovrita de nigraj makuloj. La makuloj lokigxis laux vicoj, kiel strioj
de tigro. Cxe la flankoj, sur la piedoj
kaj kapo tiuj estis kontinuaj kaj etaj, sed sur la kolo, dorso
kaj vosto – grandaj, ringoformaj.
En la Ussuria regiono la pantero vivas nur en suda parto de la lando. Gxi
plejparte cxasas makulajn cervojn, sovagxajn kapreolojn kaj fazanojn.
La besto estas tre singarda kaj ruza. Savante sin de la homo, la pantero
grimpas sur arbon, kaj
elektas tian brancxegon, kiu situas kontraux gxiaj piedsignoj surtere.
Kusxante lauxlonge
de la brancxego, gxi premas la kapon al la antauxaj piedoj, kaj cxesas
movigxi.
La pantero tre bone komprenas, ke deflanke de la kapo, gxia korpo,
premita al la brancxego estas malpli videbla ol de alia vidpozicio.
Kiam ni senfeligis la panteron, jam estis profunda krepusko. Ni dauxre iris,
kun malfacilo vadis tra dornarbustoj kaj falintaj brancxoj. Jam estis
tre mallume,
kiam ni, finfine, ekvidis lignofajron de la bivako. Hundoj renkontis nin
kun akorda
bojado.

1. La vorton “pantero” en la rakonto V. Arsenjev uzas por leopardo,
kvankam kutime tiun
vorton oni uzas precipe por nigra variajxo de leopardo.

2. Bars estas malnova rusa vorto por nomi leopardon.
Nun oni pli ofte uzas tiun vorton por alia felisedo – uncio (negxa barso).

(el la rusia esperantista revuo "Cerbe kaj kore, n.27, oktobro 2022)



      Hilda Dresen (1896-#1981)

   jen kelkaj poemoj de cxi tiu estona poetino, elstara pro sia traduka
laborado, sed ankaux sxatata pro
siaj cxarmaj versajxoj pri naturo kaj sentoj/

            Betulo
   Malmulton bezonas okulo
por esti ravita:
jen tegis sin nuda betulo
per verdo subita.

Ho, kia belec' senmezura:
betul' beltalia
sur fon' de l' cxielo lazura
en rob' fresxfolia.

Kaj kvazaux amaton atendas
gxi nun ornamite,
renkonte la brancxojn etendas
sopire kaj fide.

           Arbo
   La printempaj arboj fresxfoliaj

kun burgxonoj dolcxe odorantaj
memorigas nin pri beltaliaj
junulinoj rave ekflorantaj.

Dum en florabundo ili dronas
en floraro roz- kaj blankpetala,
ja ilian bel-abundon kronas
senkulpeco, ne vantec' banala.

En auxtun' la arboj kiel damoj
portas robojn pompajn, silksusurajn
kaj paradas sxike per ornamoj
kupraj, bronzaj, oraj kaj purpuraj.

Tiel sorcxsusure min ekscitas
tiuj rafinitaj belulinoj,
ke nevole el memoro glitas
la printempaj cxastaj junulinoj.

           Junipero
   Al la ter' sin krocxas junipero forte;
kverkojn pli facile povus rompi vent'.
Gxin malalt' ne gxenas, fartas 7i komforte
sub la ofte griza norda firmament'.

Gxi sur ebenajxo dum somer' modestas,
preter gxi ni iras senrimarke for,
sed ecx vintre plu gxin verdaj pingloj vestas,
fresxe al okuloj, placxe al la kor'.

Kaj se ni oferas gxin en nia domo,
kaj kraketsusure fajromortas gxi,
per la elsuspiro de l' animaromo
fresxon de arbaroj al ni portas gxi.

Svarmas sur la brancxo erinace pika
butonetoj nigraj: bero apud ber';
por nordanoj cxiam kamarad' amika
estas la tenaca simpla juniper'.

           Negxeroj
   Ho kiel cxarme+
Flirtas nun svarme
en la aero
flokoj petole,

helas sur tero
negx' moltavole.


Kvazaux konkuro,
vigla vetkuro,
estas la bela
flugo senbrida
de la negxera
falo rapida.

Blankidilia
balo gracia+
Flokoj sxutigxas
pli kaj pli glite,
cxio mutigxas
kvazaux sorcxite.

           Hepatiko
   Jen vi, floret' bluvesta
de la printempo frua,
vi, hepatik' modesta,
printempsalut' unua.

Ho, kiel multe gxuas
la koro cxiujare,

se ree vi ekbluas
en la arbar' grandare.

Cxiele vi lazuras,
cxielon vi konkuras,
kaj mi ecx ne divenas,
cxu vi de gxi aux gxi de vi'
koloron sian prenas/

            Turmenta soleco
   Ni ecx en soleco nia
nin ne sentos tute solaj,
kaj en kor' melankolia
ne farigxos senkonsolaj,

se en kor. ni povas gardi
iun, kies kara bildo
sxajnas ame alrigardi

kaj kun komprenema mildo.

Sed nin vere ekturmentas
tiam la solec' anima,
se solecon ni eksentas
apud homo plej proksima.

           Tamen...
   Diras la sagxo,
ke amfelicxo
estas miragxo'
kaj supersticxo,
sapvezika iluzio,
nur kreajx' de l' fantazio.

Tamen la koro
restas infano
kaj el la foro
kaptas per mano
florkalikojn pompe brilajn,
sorcxajn birdojn bluflugilajn.

            Konsolo
   Malfelicxon vivo sxutas
malavare,
la felicxo de gxi gutas
tre-tre sxpare.
Sed jen por konsolo
eta orakolo:
Ju pli io estas rara,
des pli gxi farigxos kara.

            Pomoj
   Ankoraux pomoj
en la densej' folia
acide verdas.
Cxu ne parencas ili
al kor' melankolia?


      Stenografia pagxo
      (cxi tie ellasita)


       Forpaso: Walter Wagner

   Mi devas informi Vin, ke nia kara amiko kaj samideano Walter Wagner
je la
26-a de Novembro forpasis post forta malsano.
   Walter estis tre sxatata membro de nia grupo Albe, li estis bonega
esperantisto,
nia plej bona tradukisto, esperantisto en sia tuta koro, vera amiko.
Li partoprenis en kelkaj kongresoj kaj multaj esperantistoj bone konis lin.
   Li lasas grandan truon en nia grupo.
   Walter, ni cxiam memoros vin, ripozu en paco.
       Veronika Haupt, Estrino de Albe


      Por cerbumado nur ioma

  Cerbumintoj dezirantaj kontroli, cxu vi sukcesis, jen la 16 triopoj,
kiujn vi devis trovi por solvi la ludon de la novembra numero:
   peki, peti, pesi
   relo, ralo, rulo
   ofta, orta, orfa
   galo, gulo, gelo
   reto, rito, rato
   elo, alo, ulo
   sano, sino, sono
   oleo, ileo, aleo
   peno, pano, puno
   emo, amo, umo
   robo, ribo, rabo
   sepo, supo, sapo
   tilo, tolo, tulo
   uro, aro, ero
   duno, dono, dano
   ogro, agro, ugro
kaj jen la sagxa konsilo: progresu per studo/
   Certe vi ne multe penadis por trovi tiujn 16 triopojn kaj do, jen iom
pli malfacila tasko:
trovu vorton el kiu, aldonante la saman silabon komence, meze kaj fine, oni
ricevas tri pliajn vortojn. Estas akcepteblaj cxiuj gramatikaj formoj
kaj ankaux kunmetajxoj; necesas nur,
ke ili havu klaran sencon.
se la sercxado allogas vin, trovu tri el
tiuj diablaj vortoj, sed cxifoje, mi
petas,
informu min pri viaj eltrovoj, antaux la publikigo de la solvo!



        Grava atentigo

   Bonvolu memori, ke ekde la 14-a de
januaro 2023 la konto de LIBE cxe
la banko BNL en Lucca, Italio,

havos novan numeron. Kontrolu gxin atente en la revuo, se vi devos pagi
ion al LIBE pere de tiu konto.


   Al vi, fidelaj legantoj, kiuj diligente tralegis la tutan kajeron
gxis cxi lasta pagxo, ni deziras amikan kaj gxojan etoson dum la
jarfinaj kaj
jarkomencaj festoj kaj, ke la venonta jaro estu por vi paca kaj kontentiga
en cxiuj viaj vivmedioj.
             ------------