Esperanta Ligilo
Oficiala organo de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj
N-ro 9 - Novembro 2022



      Enhavo

De la redaktoro.
Amika memorigo.
Membrokunveno de EBLoGo.
El nia sortofrata mondo.
Literumaj alfabetoj.
Tra subtera rivero.
Stenografia pagxo (nur en la brajla eldono).
Por cerbumado nur ioma.



         De la redaktoro

   Karaj legantoj, oni distrumpetadas ke novaj teknologioj kaj komputiloj
tute speciale, multe faciligas diversajn laborojn kaj sxparigas multe
da tempo. Ofte tio estas vera, sed foje ne, kaj kiam ni trovigxas gxuste
cxe ne-fojo ni (aux almenaux mi) emas
bedauxri, ke ni, tro fidante la novan teknologion, forlasis kaj ne plu
povas uzi niajn malnovajn rimedojn pli malrapidajn sed eble pli
fidindaj. Sed
cxesu la ploroj! pro teknikaj damagxoj unue cxe mia komputilo, sed poste
ankaux
cxe aliaj, la nuna numero de Esperanta Ligilo aperas tre malfrue kaj
maldike.
Bonvolu pardoni kaj pacienci!


      Amika memorigo

   Karaj legantoj, bonvolu memori, ke estas tempo anonci sian partoprenon
en la 87-a Ikbe okazonta en Italujo en junio 2022. Mi ne scias, cxu eblos
tiam arangxi, ke almenaux parto de la programo estu gxuebla ankaux virtuale,
sed, ecx se tio eblos, ne kontentigxu per tio. De viaj geamikoj, en virtuala
renkontigxo, vi povos ricevi salutojn, komplimentojn, informojn, eventuale
konfesojn, sed neniam kisojn, karesojn kaj brakumojn... kaj cxiuj scias,
ke la
tala suno kisas kaj la itala maro karesas kaj brakumas nur gastojn fizike
cxeestantajn. Cxu vi pretas rezigni pri tio?


      Membrokunveno de EBLoGo

La lauxstatuta membrokunveno okazis la 8-an de Oktobro en la urbo Moers
apud
duisburg. Partoprenis gxin 6 personoj. Nia kunveno okazis tuj post la
kunveno
de Revelo (Rejnland-Vestfalia Esperantoligo).
Tial ni renkontis niajn amikojn, kiuj estas membroj de Revelo.
  Estis vere agrable, havi eblecon paroli kun malnovaj amikoj aux
konatigxi kun aliaj esperantistoj.

Mi persone alvenis jam unu tagon antauxe, kaj niaj membroj Werner,
Heinz Peter kaj Andreas ankaux venis fruvespere. Do ni povis komune
vespermangxi kaj tre agrable babili.

Sekvontmatene ni cxiuj iris al la domo, kie okazis komence kunveno de
Revelo kaj post tagmezo de EBLoGo.
Sed dum la Revelo-kunveno ni ankaux ricevis la parolon kaj konatigis
vidantajn esperantistojn kun brajla skribsistemo, montris al ili
skribmasxinon,
brajlan linion, rakontis pri multaj eblecoj, kiujn donas al ni modernaj
posxtelefonoj. Ankaux membroj de Revelo auxskultis rakonton pri
centjarigxo de
EBLoGo. Ni miris pri tio, kiom granda estis intereso de cxiuj
cxeestantoj pri la temo.

Post la komuna tagmangxo ni havis nian kunvenon. Nia prezidanto Werner
Groen sukcesis tiom bone organizi gxin, ke gxi
dauxris nur unu horon, kvankam ni havis tre gravajn temojn.
Ni akceptis sxangxojn en nia statuto kaj elektis novan estraron.

Niaj multjaraj membroj de la estraro Theo Speckmann kaj Heinz Peter Engels
decidis ne plu kandidatigxi por la estraro. Ili multe kontribuis por la
laboro de EBLoGo.
Theo apartenas al EBLoGo ekde la jaro 1956. Li estas nia plej sperta
samideano,
kiu cxiam scias respondojn al niaj demandoj kaj cxiam helpas nin.
Heinz Peter bone kontribuas al la instruado de la lingvo.
Do nia kunlaboro dauxras.
La estraro dankas Theo kaj Heinz Peter pro ilia kunlaboro en la estraro
kaj deziras al ili
ankoraux multajn jarojn de aktiva agado sur esperanto-kampo.

Nia multjara membro Ursula Heiden estis honorigita "honora membro de
EBLoGo" pro sxiaj grandaj meritoj kaj senlaca kunlaboro.

Ni esperas, ke nia organizajxo sukcesos fruktodone labori dum nia dua
jarcento.
                   Natalia Kasymova


      el nia sortofrata mondo

   Cxi tiu rubriko kutime informas pri interesaj novajxoj en nia monda
medio,
iufoje sociaj, iufoje teknikaj. Sur teknika kampo aperas multaj novajxoj.
Cxiuj estas gxoje akceptataj, sed nur malmultaj montrigxas vere utilaj,
kvankam ili montras, ke niaj problemoj estas rigardataj kun pli da intereso
ol okazis antauxe. Oni nun auxdas ne nur pri brajlaj linioj, sed ecx pri
brajlaj
pagxoj, pri pliaj novaj aparatoj por orientigxi memstare ktp, kaj ni
atendas
ion vere gravan por diskonigi gxin. Tamen, dum nenion novan ni povas
komuniki, eble ne estas senutile prezenti la suban tekston, kiu resumas
artikolon de la blinda ingxeniero Giuseppe di Grande.
   persone mi ne partoprenas en retaj grupoj de nevidantoj gxenerale,
nek de
nevidantaj esperantistoj. Eble en cxi tiuj lastaj la priparolataj
sintenoj ne
ekzistas aux estas malpli evidentaj aux malpri distvastigitaj. Mi tamen
opinias,
ke ni devus primediti la impresojn de Di Grande, por eviti ke tiaj
sintenoj aperu ankau en la retaj grupoj de niaj
samideanoj.

      misaj perceptoj pri handikapeco
     kaj pri la helpaj teknikajxoj.
Ekde kiam mi partoprenas en retaj grupoj kie agas nevidantoj, t'e' elde
1998,
mi iom post iom ekrimarkis misan rilaton al propraj helpiloj kaj precipe
al la
specifaj komputilaj programaroj, pri kiuj oni ofte esprimas malsxaton aux
honton kiam oni devas paroli pri ili.
   Mi pensas ke ekzistas misa sento tute senbaza pri tiuj helpiloj, al
kiuj oni
atribuas negativan karakteron, dum ilia rolo estas tre pozitiva en la
vivo de
nevidantoj. Tia sinteno apartenas al la grupo, kaj manifestigxas cxefe
cxe la
grupanoj kun malforta kritika kapablo aux malemo al prijugxo de la grupaj
kutimoj. Sxajnas ke la grado de klereco ne videble influas tiun sintenon.
   La grupa malsxato estas gxenerala socia sento per kiu la grupo esprimas
sin kontraux ideo, sinteno, ilo. La nenormaleco konsistas en la esprimo de
malsxato aux honto al tio, kio en normalaj cirkonstancoj estus jugxata nur
pozitive. Pri tia sinteno mi donos ekzemplon sxajne malgravan, sed
montrantan situacion, kiun oni devas korekti, eble per la gxusta sinteno
de auxtoritatuloj kiujn la grupanoj emos imiti.
   Iu retejo listigas programarojn utiligeblajn de nevidantoj. Oni citas
ekzemple Microsoft Word, Open Office, Abbyy Fine Reader, Omni Page ktp.
Sekvas listo de specifaj programaroj por nevidantoj kiel ekzemple
ekranlegiloj,
sed tiam la skribanto precizigas, ke li simple nomas ilin, sedj neniel
intencas
ilin propagandi.
   Nu, en la grupoj okazas io simila: oni pardonpetas pro sia prefero de
iu aux
alia programero, oni kvazaux hontas pri la uzado de iu helpilo, oni
asertas ke
la propran malsxaton naskis nur la kosto. Grupanoj, pro la grupa
psikologio,
timas ke, parolante pozitive pri iu helpilo, ili ricevos negativan reagon
de la grupo; same la supre citita retejo kvazaux pardonpetis pro la
listigo de
specifaj porblindulaj programaroj.
   Versxajne tiu sinteno estas ofte nekonscia kaj eble gxi naskigxis
antauxlonge,
eble pro la influo de iu grupa auxtoritatulo, sed tiajn sintenojn oni
devas kontrauxstari, kvankam certe ne
eblas malaperigi ilin. Cxiukaze oni devas kompreni sur kiaj eraroj ili
bazigxas.
   Malgxuste estas pensi, ke oni devas iel senkulpigxi pro sia handikapo
aux pri la uzo au prefero de iu  helpilo; uzado de iu helpilo ne signifas
personan malvenkon, nek interne de sia grupo nek en la gxenerala socio.
   La menciitaj sintenoj devenas de la influo de la grupo al kiu oni
apartenas.
Multon oni lernas kaj alproprigas per imitado de samgrupano,
ofte farante el simpatiaj kungrupanoj fonton de scioj kaj imitindan modelon.
Bedauxrinde tio povas konduki al gravaj misoj: cxiun sintenon, cxiun
scion devas esti kritike analizita aparte.
La aserto ke listigi helpajn programarojn estas propagando, sed ke
listigi la ceterajn ne estas tio,
montras ke la skribanto estas viktimo de nekonscia antajugxo kiun li
transdonas
al siaj legantoj: tion ni devas energie kontraustari, por ke ni cxiuj povu
libere kaj serene pritaksi, elekti kaj uzi niajn helpilojn, ne pensante,
ke nia handikapo konsistas nur gxuste en ilia uzado.


        Literumaj alfabetoj

   Cxiu lingvo posedas propran literuman alfabeton, kiun oni uzas por
atingi
plenan kompreneblecon kiam la komunikaj cirkonstancoj estas malfacilaj
aux kiam oni devas komprenigi la gxustan skribmanieron de nekutima aux
fremda vorto aux nomo.
Ankaux por esperanto estis proponitaj kelkaj literumaj alfabetoj, sed
neniu el
ili farigxis populara, cxu pro tio, ke en esperanto komunikado estas
cxiam facila?
   Tamen estus bone koni unu el tiuj alfabetoj por uzi gxin lauxbezone.
Ni prezentas tri el ili: la unua estas
de nekonata auxtoro (el la germana-
-esperanta vortaro de Erich-Dieter
Krause); la dua de Pejno Simono aperinta en "Monato"; la tria de G. F.
Makkinks,
kiun ni varme rekomendas, cxar la elektitaj vortoj estas pli facile
memoreblaj, cxar ili estas grandparte ligitaj al la esperantista medio.

A: asfalto - Akvo - Akademio
B: Barbaro - Baldaux - Bondeziro
C: Centimetro - Cedro - Centjarigxo
Cx: Cxefo - Cxirkaux - Cxe-metodo
D: Doktoro - Dolcxa - Delegito
E: Elemento - Ehxo - Esperanto
F: Fabriko - Fajfi - Fundamento
G: Gumo - Golfo - Gramatiko
Gx: Gxirafo - Gxis - Gxisrevido
H: Hotelo - Hejme - Harmonio
Hx: Hxaoso - Hxoro - Hxorkantado
I: Insekto - Igxi - Internacia
J: Jubileo - Jahxto - Jubileo
Jx: Jxurnalo - Jxuri - Jxurnalisto
K: Kilogramo - Korpo - Kalendaro
L: Legendo - Lingvo - Ludoviko
M: Masxino - Morgaux - Modernigo
N: Naturo - Nokto - Necesejo
O: Omnibuso - Ofte - Okupita
P: Papero - Pelvo - Propagando
Q: kuo - kuo - kuo
R: Rekordo - Ricxa - Redaktoro
S: Salato - Sankta - Sekretario
S: Sxilingo - Sxauxmi - Sxatokupo
T: Triumfo - Tempo - Telefono
U: Universo - Uzi - Universala
Ux: Universo-hoko - uxa-uxa - U-supersigno
V: Vulkano - Vespo - Varsovio
W: Gxermana vo - vavo - vuo
X: ikso - ikso - ikso
Y: ipsilono - ipsilono - ipsilono
Z: Zinko - Zorgi - Zamenhofo

Por literoj kun alsignoj oni aldonas la nomon de la alsigno: tremao,
cedilo aux
subhoko, trastreko ktp; ekzemple:
centjarigxo subhoko, ludoviko trastreko.
   Provu do lerni la uzendajn vortojn kaj iom praktiku literumadon por ke
gxi farigxu por vi tute spontanea.


           Tra subtera rivero.

   - Mian regnon por la sunbrilo! - ekkriis iu proksime al mi en la mallumo
de la kaverno, eble la centa en la vico, tra kiu ni trenis nin ekstreme
elcxerpitaj.
   Versxajne ankaux mi sentis same kiel la propranto de tiu senespera
vocxo, sed je
manko de ia ajn regno je mia dispono, mi restis silenta. Mi kontentigxis
per la
penso ke, se la suno vere ankoraux ekzistas, mi devas gxin revidi, je kiu
ajn prezo.
   Tiun tagon ni klopodis trairi lauxlonge de la rivero San Heronimo, en
Meksiko.
Tiu rivero sur la loko kie gxi kolizias kontraux monto anstataux sxangxi
sian
direkton, kiel farus iu ajn normala rivero, boras truegon en la roko.
Tra gxi
la rivero enfluas, traboras al si pluajn sennombrajn kavernojn en longo de
dekkvar kilometroj, post kiuj gxi reaperas kaj dauxrigas sian fluon,
kvazaux
nenio stranga estus okazinta.
   Tiuj cxi sciigoj estas tute suficxaj por geografo aux por alia
normala homo, sed
ne por esploristo. Ekde la momento kiam li eksciis pri tia nekutima
fenomeno, la
esploriston io konstante jukas, io ne lasas lin dormi gxis kiam li ne
trovas
sin envolvita en ian ekspedicion, vestita per ia ridinda bankostumo, kun
la korpo sxirmita per dika tavolo de grasajxo, kun dudeklitra lada skatolo
anstataux dorsosako, en kiu trovigxas pulovero, lumilo, fotilo,
horlogxo, kaj
ia mangxajxo.
   Jen, gxuste tio okazis al mi iun belan tagon de la jaro #aiec. Nia
grupo el ok
bonaj montgrimpantoj, samtempe bonaj nagxistoj staris en la fresxa
matenkrepusko antaux la fauxko de tunelo en kiu akompanata de tondra bruo
perdigxis nia rivero. Ni pli dike sxmiris nin reciproke per grasajxo kiu
devis nin
protekti de la malvarmo. Sur la kapon ni metis ministan kaskon kun
karbida aux
elektra lampo surfrunte.
   Ni estis pretaj por ekmarsxi la vojon de la nekonato. Vojon kiu
okupis nian
fantazion dum la lastaj tri monatoj.
   Ni prenis nin je la manoj kaj kiel viva cxeno ni enpasxis la tumultan
rapidfluon de la rivero largxa dekon da metroj. Sed ne estis facile
pasxadi sur
la glata surfaco de la subakvaj rondaj sxtonoj kaj la iluzio pri firme
kunligita
homa cxeno disfalis kiam kelkaj el ni perdis la ekvilibron, falis kaj
eknagxis, kaj
la ceteraj sekvis ilian ekzemplon. Post momento ekestis konfuzo de
grasaj korpoj
disruligxantaj en la duonlumo de la groto.
   Ni nagxas. La malhelo estas densa. Nur la maldikaj lumfaskoj de niaj
reflektoroj kvazaux petolemaj papilioj cxirkauxflugadas la grotajn
murojn kaj
plafonon ie en la malproksimo. Ni pasas tra la dua groto kaj tra la
tria. Tiam
ni eniras en grotegon, kies altan plafonon ne atingas niaj lumaj papilioj,
kies maksimuma atingopovo estas sesdek metroj.
   En tiu altega groto, kun proporcia larĝo, la rivero largxigxas. Ni
vadas en
akvo gxis la maleolo dum nedifinebla tempo. Stalaktitoj kaj stalagmitoj
flavaj, rugxaj kaj blankaj. Kelkaj el ili respondas al la lumo de niaj
lampoj per
diamanta rebrilo. Mirindaj, antauxe neviditaj formoj de grotornamajxoj
malfermas antaux niaj okuloj fantazian subteran mondon kiun homaj piedoj
ankoraux ne sukcesis profani.
   La fantazio luktas kontraux la realeco de la momento. La ekstazo
interrompigxas
momente kiam la piedo trafas truon aux neatenditan sxtonon, kiam la
profundeco
de la akvo postulas rean eknagxon aux kiam ni kolizias kontraux
stalagmita kolono.
La atento devas esti konstante strecxita. La muskoloj pretaj al tuja ago.
   Kunligitaj per sxnurego ni descendas tra akvofalo dek metrojn,
pasante tra
tiu senspiriga bapto unu post la alia. Miloj da litroj de malvarmiga
likvajxo
falas samtempe sur niajn kapojn.
   Centon da metroj pli antauxe ni trovas alian akvofalon, kie la rivero
kapsaltas
en abismon de eterna mallumo, resendante nur konstantan tondran ehxon. Post
mallonga diskuto ni konstatas ke nia auxdaco ne devas pereigi nin en tiu
diabla kaldrono. Ni do grimpas la flankajn rokojn por eviti la akvofalon.
La rokoj estas rondaj, glate glitaj. Apenaux ni trovas sur ili loketon por
niaj malsekaj fingroj kaj la kauxcxukaj plandumoj de niaj tenissxuoj.
   Ecx pli malfacile estis descendi sur la kontrauxa flanko. Pro la
bruego de la
akvo ni ne povis auxdi unu la alian, kaj tial cxiu devis trovi solvon
por cxiu
problemo, sen helpo de aliaj. Subite, niaj dise flugantaj lumpapilioj
denove
trovigxis kune. Ne sen kialo. Muro de dense vicigitaj pli kaj malpli dikaj
kolonoj de stalaktitoj kaj stalagmitoj baris al ni la vojon. Nenie inter du
kolonoj suficxe da spaco por ke ecx la plej maldika inter ni trasxovu
sin. Fine
ni malkovras stalaktiton kiu ne atingas la grundon kaj sub kiu ni sukcesas
trarampi la baron. Ankoraux iom da lukto kontraux la densa kolonaro, kaj
ni denove
trovas nin cxe la komencigxo de unu el la grandaj grotoj.
   Ni descendas al la rivero kaj eknagxas en gxia fresxa akvo. La
temperaturo de la
grotaro estas konstanta, kaj ankaux de la akvo: 17° Celsiaj.
   Unu el la grotoj komencis mallargxigxi iom post iom. Ekestis funelo
gvidanta al
kanalo largxa apenaux kvar metrojn. La abunda akvoamaso enpremita en tiun
stretan koridoron fluas per rapido kiun ni taksas je kvardeko da kilometroj
pohore. Kaj ni, kompreneble, portataj de la fluo flugas tra la akvo, sen
la plej
eta ebleco rezisti la fluon aux sxangxi la direkton de la nagxado.
   Altrudas sin al mi malagrabla penso: se okazus io ajn neatendita, se io
ekzemple barus nian vojon, de tiu cxi vojagxo reveno ne eblus. Ekzistas
nur du
eblecoj: aux atingi la kontrauxan flankon de la kanalo, aux perei en gxi.
   Tiaj pensoj sekvis unu la alian en mia cerbo kiam mi rimarkis ke la
plafono de
nia kanalo iom post iom malaltigxas. Kiam
mi tion rimarkis, jam gxi trovigxis je trideko da centimetroj super mia
kapo.
Kaj ankoraux io: mi rimarkis ke de la plafono kelkloke pendis etaj
stalaktitoj, kvazaux aro da spagetoj sub kribrilo. Iu ajn el tiuj
spagetoj povus
distrancxi ies kapon - mi meditas.
   La plafono plu descendas. Jam gxi trovigxas je dudeko da centimetroj
super
la kapoj. Gxis kiam tio dauxros? Se gxi ankoraux descendas, ni devos
subakvigi la
kapon kaj kiom longe ni eltenos tion? Demandoj sekvas unu la alian, kaj ni
flugnagxas tra tiu malluma mondo direkte al nia nekonata sorto, senhalte
kaj sen
la ebleco influi gxin.
   - Nagxu dekstren!... Nagxu dekstren! - ehxis subite tra nia akva
kaptilo. Tio
estis la vocxo de Hernando, la gvidanto, tre sperta speleologo. Cxar li
nagxis
senpere antaux mi, estis mia devo transmiti la mesagxon al la aliaj
kunnagxantoj. Post momento la ordono "nagxu dekstren" reehxis el cxiuj
busxoj, de
la rokmuroj kaj de la akva surfaco. Ni ne sciis la kialon de la ordono,
sed ni
faris ekstreman fortostrecxon por alproksimigxi lauxeble plej multe al la
dekstra rokmuro. Ekrigardinte malantauxen ni povis konstati ke ni
sukcesis krei
regulan kolonon de lumfontoj apud la dekstra flanko de la kanalo.
   En iu momento mi ekauxdis potencan bruegon en la distanco antaux mi.
Kiam mi
levis la rigardon en tiun direkton, mi ne povis vidi la gvidanton antaux
mi. Mi
ne povis imagi kio okazis al Hernando. Sed mi ne atingis ecx formuli iun
penson
pri tio, mi trovis min antaux malpleno kaj malgranda akvofalo eljxetis
min sur
platformon unu metron sub la nivelo de la kanalo. Mi falis sur
Hernandon. Tie
li kusxis senmove kaj lia ladskatolo trovis sin gxuste sub mia ventro. Mi
provis levigxi, kion cetere ankaux mia kamarado klopodis fari, sed ni ne
havis
tempon. Post kelkaj sekundoj malseka korpo sin jxetis sur min. Tuj venis
ankaux
la aliaj, lauxvice, por pligrandigi la kusxantan amason de homaj korpoj. Mi
estis kunpremita inter korpoj kaj ladskatoloj. Apenaux mi povis spiri.
   La homa bulo komencis fine disfaladi. Unu post la alia ni sukcesis
eltirigxi el
la amaso kaj ekstari. Iu palpadis sian kolon, alia la kruron. Ni cxiuj
estis
vivaj kaj sanaj. Nur unu el la kolegoj havis skrapajxon sur la gambo.
   Dum ni tiel staris ekzamenante niajn korpojn kaj la ladskatolojn,
meze de la
bruo mi demandis Hernandon kial li kriis ke ni nagxu dekstren. Kial li
igis nin
tiel fali, cxu li volis fari al ni iun krudan sxercon?
   - Neniukaze - respondis la gvidanto. - Kial mi kriis, mi ne kapablas
justigi
ekzakte. Mi scias nur ke en iu momento mi vidis du lumojn en la malproksimo
antaux mi: maldekstre rugxan kaj dekstre verdan. Cxar mi estas sxoforo,
tuj estis
al mi klare ke la dekstra flanko estas permesata, kaj la maldekstra
malpermesata.
   - Kaj tiun dekstran flankon vi nomas libera vojo? Dankon!
   Auxdinte fortan bruon en la proksimeco, ni decidis esplori la
cxirkauxajxon.
   Kion ni trovis estis pli ol interesa.
En la mezo de nia kanalo staris akra
roko dividanta la pasejon en du duonojn. Se ni kolizius kun la akra
roko, neniu
el ni postvivus la okazajxon.
   Maldekstre de la sxtono trovigxis akvofalo profunda proksimume dekkvin
metrojn. La falo de tiu alteco disrompus niajn korpojn kaj versxajne oni
neniam
iliajn restajxojn trovus.
   La instinkto de la speleologo, pli ol lia konkreta scio, savis niajn
vivojn,
transformante lian subkonscian antauxsenton de dangxero en lumojn tuj
kompreneblajn al lia sxofora konscio.
   Post ioma trankviligxo de la fortostrecxo kaj la ekscitigxo, ni
dauxrigis la vojon. Tra unu groto, tra la dua, tria kaj kiu scias kiu
lauxvice. La
bruego de la akvofalo delonge ekmutis kaj ni vadis tra malalta akvo de
sensona
rivero. Ankaux ni silentis, enprofundigxintaj cxiu en siajn pensojn.
   La eterna subtera silento estis kompleta. Tie jam ne ekzistis la subita
flugilfrapo de erarvaganta vesperto kiu nin surprizadis dum la unuaj
horoj. La
solaj vivantaj estajxoj estis la grandaj, vilaj, venenaj araneoj. Je la
hazarda
tusxo de tiu logxanto de la subtera mondo niaj haroj hirtigxis.
   La horoj pasis. Ni ripozas en iu vasta placo ornamita de la naturo per
grandnombro da kaldronegoj lokigitaj unu super la alia. La rondformaj
kaldronoj,
altaj gxis du metrojn, estas formitaj per la gutado de akvo el la
plafono. Cxiu
guto je falo disigxis kaj en regula rondo sedimentigis siajn mineralojn.
Milojn
kaj milojn da jaroj, eble ecx milionojn, la naturo konstruadis tiun cxi
sian majstroverkon.
   El la ladskatoloj aperas sandvicxoj. Nun apenaux, kiam ni eksidis, ni
konsciigxis kiom malsataj kaj kiom lacaj ni estas. Kelkaj el ni estas tiom
elcxerpitaj ke ili ne sukcesas engluti la mangxajxon. Tie kie ni
trovigxas, ni
ekkusxis sur la rokon aux sur puloveron kaj la songxo senprokraste
ekregis nin.
Iuj mallumigis siajn lampojn, dum aliaj ecx tiom da tempo kaj energio ne
havis.
   La vekigxo komencigxis post kelkaj horoj. Kiom ekzakte, neniu povis
diri ecx
proksimume. Kelkaj el niaj horlogxoj estis haltintaj. Aliaj montris la
unuan
kaj duonon. Sed cxu frumatenan, cxu posttagmezan? De kiu tago? Cxu de la
sama
tago en kiu ni ekmarsxis, cxu de la sekvanta? Ekestis gxenerala diskuto kiu
fine ne alportis solvon.
   Ni estis perdintaj la orientigxon en la tempo. Nur pli kaj pli forte
ni sentis
la limigon en la spaco.
   Denove ni estas survoje. Ni descendas de rokoj kaj grimpas sur
aliajn. Ni
vadas malprofundan akvon kaj eknagxas la dekan, la dudekan fojon, gxuste
kiam la
cxemizo komencis sekigxi sur la korpo.
   La centan fojon ni trasxovas nin tra baro el kolonoj por trovi antaux ni
denove vastan groton en kiu niaj lumfaskoj interkrucigxas. Ni pasas apud
eksterordinare delikata punta draperio el kiu sub la lumo de niaj lampoj
aperas
homa profilo.
   Sed cxio cxi ne plu emociigas. Nia estetika sento atingis senfine
malaltan
koeficienton.
   Ununura demando okupas nian elcxerpitan ekspedicion: cxu taglumo
entute ankoraux
ekzistas? cxu ankoraux la suno ie brilas sur la blua cxielo? cxu io tia
fakte iam
ekzistis, aux ni nur songxis tion?
   En iu momento, dum ni en peza silento trenis niajn turmentitajn korpojn,
grasajn, tie kaj jene sangomakulitajn, tra la cent kaj mi-ne-scias-kioma
groto,
unu el la kamaradoj ekkriis: "Mian regnon por la sunlumo!"
   Liaj vortoj plurfoje reehxis tra la inter si ligitaj kavajxoj de la
subtero.
   Ni cxiuj pense aligxis al li, oferante ankaux niajn imagajn regnojn
por la tiom
dezirata taglumo.
   Plua deko da salonoj kaj koridoroj kun sennombraj grotaj ornamajxoj.
Poste, tute neatendite, kiam ecx la plej granda optimisto jam nenion
esperis, ie
en la malproksimo aperis truo en la rokaro, kun brilo de vera taglumo. Gxi
ekbrilis en nia subtera nokto, pli konvinke ol la plej bela juvelsxtono.
   Jes, gxi estis por ni diamanto kun sennombraj karatoj.
   Mi profunde spiris kaj levis la kapon. Mi ekfrotis la okulojn. Ne,
tio ne
povis esti optika trompajxo. Nek halucinajxo de tro lacaj nervoj.
   Ni ekrapidis al tiu punkto, saltante de sxtono al sxtono. Ni faladis kaj
levigxadis. La ladskatoloj brue koliziadis kun rokoj, sed ecx tia bruo ne
plu gxenis nin.
   Ni flugis kvazaux frenezaj. Kuris tra la akvo, trasaltadis
sxtonegojn, kvazaux
ekposeditaj de supernaturaj fortoj. Aux cxu tio nur sxajnis al ni?
   Cxar malgraux cxio, la brila malfermo tiel malrapide pligrandigxadis,
tiel
malrapide alproksimigxadis! La lastajn ducent metrojn ni konkeris
sturme, cxerpante la lastajn fortojn el la
elvcerpitaj korpoj.
   Kaj tiam subite, ni devis fermi la okulojn, tiom da lumo brilis de
cxiuj flankoj.
   Ni jxetis nin sur la molan verdan tapisxon, kiun ni ne donus por cent
persaj tapisxoj.
   Neniam en la vivo mi spertis tiom da beleco en la bluo de la cxielo.
La arboj
neniam estis tiom smeraldverdaj kiel tiun matenon. Dudek kvar horojn
post la
ekmarsxo de nia ekspedicio.
   Dudek kvar neforgeseblaj horoj kusxis malproksime malantaux niaj dorsoj.
                                Tibor Sekelj
El "Mondo de travivajxoj"


           Stenografia pagxo
      (cxi tie ellasita)



      Por  cerbumado nur ioma

   Por tiuj, kiuj cerbumis ĉe la oktobra numero kaj deziras kontroli,
ĉu sukcese:
1) kadro; krado; drako.
2) forko; kofro; froko.
3) ordo; Doro; rodo.
4) karoto; torako; taroko.
5) porko; kopro; korpo.
6) sterko; kresto; streko.
   Kaj tiuj, kiuj ^atas plue cerbumi:
   Per la difinoj trovu dek ses triopojn da vortoj:
en ĉiu triopo la tri vortoj egalas, krom per unu litero;
skribu ĉiun triopon sur apartan linion.
Se ili estos diligentaj, fine ili trovos, ke legante de supre
malsupren la unuan literon de ĉiu linio, ili ricevos bonan konsilon.
1) malobservi religian ordonon; esprimi deziron al iu; mezuri pezon.
2) nemankipova ĉe fervojo; malgranda vadbirdo; cilindroforma aĵo.
3) multfoja; eco de linio aŭ ebeno; sengepatra.
4) amara, verde flava likvaĵo; mamulo el musteledoj; poezia termino por
frosto.
5) speco de teksaĵo; tradicia procedaro; malutila ronĝulo.
6)  angla biero; flanko de la nazo; sufikso indikanta individuon.
7) plej valora posedaĵo; en sian propran oni metu la manon unue; aŭdebla
aervibrado.
8) por manĝaĵoj kaj pentraĵoj; parto de la intesto; arbumita strato.
9) sen ĝi oni nenion akiras; por ĝi kristanoj preĝas; ofte ĝi sekvas
malobeon.
10) daŭra inklino; kion ĉiu bezonas; nomo por io forgesita.
11) virina vestaĵo; eta bongusta arbara frukto; ŝtelo.
12) grupo el sep; malvarma ĝi ne bongustas; necesaĵo el graso kaj alkalo.
13) ilo por disfibrigi kanabon; el ĝi konsistas littukoj; malpeza
travidebla teksaĵo.
14) formortinta bovospeco; mezurunuo por kampoj; elemento de tutaĵo.
15) sablomonteto; tio kio estas donita; loĝanto de Jutlando.
16) fabela infanmanĝulo; kulturata kampo; antikva tribano ĉe Volgo.