Esperanta Ligilo

Oficiala organo de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj

N-ro 8 - Oktobro 2022

 

 

     Enhavo

Miaj unuaj impresoj pri jxus pasinta 86-a IKBE.

  Raporto pri la 86-a IKBE, okazinta virtuale

de la 23-a gxis la 25-a de septembro 2022. Unua parto.

Psikologiaj reagoj al Esperanto =dua parto=.

Letismart, nova mirindajxo.

Teknikaj evoluoj dum iom pli

  ol tridekjara Esperantisteco.

Sur praarbara tanko..

Grava alvoko.

Stenografia pagxo: Auxtun-meza festo

  (nur en la brajla eldono).

f

Sxako:

  Por teama mondcxampionado.

  Etudoj.

  Problemoj.

  Solvoj de la etudoj kaj problemoj proponitaj

    en (la papera eldono de) EL n-ro 5/2022

 

Por cerbumado nur ioma.

 

 

       Miaj unuaj impresoj

    pri jxus pasinta 86-a IKBE

 

  Ekde la 23-a gxis la 25-a de septembro, pere de Zoom-platformo okazis unuafoje virtuale  Internacia kongreso de blindaj Esperantistoj.  La estraro de LIBE kaj sperta kaj kunlaborema teknika teamo klopodis fari cxion eblan, ke gepartoprenantoj vere gxuu la eventon, ke la programo estu abunda, interesa kaj utila kaj ke ankaux ekzistu ebleco interparoli dum pauxzoj inter diversaj programeroj.

  Temo de la Kongreso „Esperanto kaj muziko unuigas nin“ vere estis bona elekto. Fine, estis pruvite, ke muziko kaj Esperanto povas unuigi nin ecx se ni havas diversajn opiniojn pri iuj aferoj.

  Pere de Zoom la Kongreson partoprenis pli ol sesdek geesperantistoj el dudek unu landoj, sed pluraj sekvis la

programon ankaux pere de Radio Brjanskaja volna. Iumomente la Kongreson pere de la Radiostacio sekvis pli ol 200 auxskultantoj. Kompreneble, ne cxiuj estis esperantistoj, sed tio farigxis ebleco auxdigi nian lingvon al ekstera

publiko kaj informi homojn pri niaj aktivecoj.

  Mi mem partoprenis gxis nun preskaux tridekon da Kongresoj de blindaj Esperantistoj kaj mi povas diri, ke tiu

cxi ne estis malpli interesa kaj malpli sukcesa kvankam gxi dauxris nur iom pli ol du tagoj.

  Neniam antauxe mi havis eblecon dum tiom mallonga tempo auxskulti tiom da bonega muziko kaj ekkoni tiom da

elstaraj, precipe, nevidantaj komponistoj kaj interpretistoj.

  Konversaciaj rondoj estis amuzaj kaj la cxeestantoj estis aktivaj.

  En la Gxenerala asembleo partoprenis pli da membroj ol kutime. Ni pritraktis

agadon de la Ligo kaj auxdis proponojn pri novaj aktivecoj.

  Kiam ni ne havas eblecon vojagxi, certe estas bone uzi ankaux eblecon fari tion virtuale. Pluraj kongresanoj proponis, ke ecx kiam ni havas cxeestajn Kongresojn, ni havu eblecon aligxi virtuale. Do, rekomendinde estus ke

hibridaj renkontigxoj estu planataj por doni eblecojn al cxiuj , kiuj tion deziras,  por gxui iamaniere etoson de internacia rondo.

  Fine, mi diru, ke la Kongreso por mi estas memorinda, ne nur pro bonkvalita programo, sed ankaux pro la etoso kaj ebleco interparoli kun homoj, kun kiuj mi me havas okazon renkontigxi alimaniere.

     Nedeljka Lojxajicx

 

 

     Raporto pri la 86-a IKBE,

     okazinta virtuale de la 23-a

     gxis la 25-a de septembro 2022.

 

La 86-a internacia kongreso de blindaj esperantistoj okazis virtuale,  pere de zoom-platformo, ekde la 23-a gxis la 25-a de septembro de la 2022-a jaro. En gxi partoprenis entute pli ol kvindek aligxintoj el 21 landoj, apartenantaj

al Euxropo kaj Azio. En cxiuj programeroj prezentigxis pli ol tridek partoprenantoj, kio atestas pri la plena sukceso  de la iniciato. Al la sukceso multe kontribuis laboro de teknika teamo   de spertaj blindaj samideanoj, kiuj lerte prizorgis la bonan teknikan funkciadon de la tuta kongreso. Enkondukan parolon al la Kongreso faris Attila Varro, unu el vicprezidantoj de la lasta IKBE kaj li proponis, ke prezidanto de cxi tiu Kongreso estu Pier Luigi da Costa. Tio estis akceptita kaj gvidadon de la programo dauxrigis da Costa, kiu, vendrede, la 23-an de septembro, je la deksepa (mezeuxropa somera  tempo), dum la malfermo invitis po unu  cxeestanton el cxiu  partoprenanta lando saluti la

cxeestantaron kaj fari etan memprezentadon. Plenumis tion  reprezentantoj el diversaj landoj kaj regionoj de la iberia duoninsulo gxis Koreio.

  Sekve, la prezidanto de la Kongreso prezentis LIBE al novaj esperantistoj  kaj interesigxantoj, parolante pri la agado kaj celoj de la organizajxo, substrekante la bezonon adaptigxi al (kaj profiti el) novaj teknikaj kondicxoj, favorante la legadon, la konversacion kaj la esperantistan kulturon inter blinduloj.   Poste venis la vico de Nedeljka

Lojxajicx, kiu gvidis programeron titolitan "Novaj Esperantistoj sin prezentas", en kiu grupeto  da bravaj sxiaj gelernantoj parolis pri si mem, deklamis poemojn kaj muzikis.

  Fine de tiu rubriko, elpasxis Fabrice Morandeau, suficxe konata muzikisto, kiu kolokve parolis al la cxeestantoj pri siaj spertoj muzikkampe kaj auxdigis kelkajn siajm preferatajn muzikajxojn.  La vendreda programo finigxis per i

nterkona vespero dum kiu la gepartoprenantoj libere interparolis.

  Egale ricxa estis la tuta sabata programo. Komencis gxin Natalja Kasymova kun "konversacia rondo", kiun sxi gvidis lerte kaj sperte. Farigxis gxuindaj sxiaj langorompiloj, kiuj multe distris kaj ridigis la partoprenantojn, kontribuante al ekesto de plene senstrecxa etoso inter la gepartoprenantoj.   Poste venis  samideano Otto Prytz,

kies prelego titoligxis "Atendita kaj neatendita muziko El landoj kiujn mi vizitis". En gxi li prezentis tutan kolekton da muzikaj rarajxoj, valorplenaj laux arta vidpunkto kaj ecx etnologie. Pere de cxi tiu prezentado ni havis kontakton kun aprezindaj muzikspecoj, kiuj gxenerale ne estas disauxdigataj de la amaskomunikiloj.   En dauxrigo de cxi tiu mateno venis prezentado de “Balalajko – la muzika simbolo de Rusio” fare de samideanino Galina Lukjanenko. Ni povis konatigxi  kun veraj virtuozaj interpretistoj  de tiu instrumento, kies melankolia sono tiel trafe respegulas iajn trajtojn de la rusa popola animo.  Muziko  cxiam estas (kaj restas) kampo favora al elmontrado de kapabloj de

blinduloj. Tiusence parolis al ni Jiri Jelinek en prelego titolita "Jarodslav Jejxek – cxehxa viddifektita komponisto". La disauxdigataj komponajxoj kaj la koncernaj komentoj de la preleganto favoris intersxangxon de innformoj pri blindaj komponistoj gxenerale, kiu okazis inter la auxskultantoj cxe la fino de la programero.

  La matenan sabatan programon  finis Attila Varro parolante pri "Hungara kontribuo al la muzikliteraturo en la unua duono de la dudeka jarcento". Attila spertule elmontris la rolon de famaj muzikistoj de la hungara skolo, kiu multe influis la lauxstile klasikan muzikarton de la tuta mondo, emfazante iliajn labormetodojn kaj krean filozofion. (dauxrigota)

Joaquim Lagartixa

 

 

     Psikologiaj reagoj al Esperanto (dua kaj fina parto)

 

         3. Subkusxanta angoro

 

  La funkcio de la defendmekanismoj estas protekti la egoon kontraux angoro.

Ilia apero, tuj kiam Esperanto estas menciata, signifas, ke profunde en la

psiko tiu lingvo sentigxas kiel angoriga.

     a) Timo pri sxangxo en la situacio.

  Kelkrilate, la psikologia rezisto kontraux Esperanto kompareblas kun la

kontrauxstaro, kiun renkontis la ideoj de Kristoforo Kolombo kaj de Galileo:

stabila, bone ordigita mondo trovigxis renversita pro tiuj novaj teorioj, kiuj

perdigis al la homaro ties plurjarmilan, fortikan fundamenton. Simile, Esperanto

aperas kiel gxenanta en mondo, kie al cxiu popolo respondas lingvo, kaj kie la

komunikilo estas transdonita de la prapatroj kiel bloko, kiun neniu

unuopulo rajtas atenci. Gxi demonstras, ke lingvo ne estas necese donaco el la

pasintaj jarcentoj, sed povas rezulti el simpla konvencio. Uzante kiel kriterion

pri korekteco, ne konformecon al auxtoritato, sed efikecon en komunikado,

gxi transformas la manieron interrilati: kie estis vertikala akso, jen tien gxi

metas akson horizontalan. Gxi tiel atakas multajn profundajn aferojn, al kiuj oni

gxenerale ne inklinas jxeti lumon. Ekzemple, kio farigxas, cxe gxi, el la

lingvohierarkio? La gaela [irlanda], la nederlanda, la franca kaj la angla ne

situas samnivele en la mensoj, nek en multaj instituciaj tekstoj. Se, por

komuniki inter si, malsamlingvuloj alprenos Esperanton, tiu hierarkio

perdos sian fundamenton.

     b) Lingvo kiel sankta valoro kaj identec-simbolo.

  Lingvo ne estas nur socia, ekstera fenomeno. Gxi estas teksita en nia

personeco. "Mi sucxis la katalunan kun la lakto patrina", diris persono

pridemandita kadre de la esploro, sur kiu cxi tiu analizo bazigxas.

  Niaj konceptoj havas emocian etoson, kiun lingvistiko preteratentas, sed kiu

gravegas por la konduto. La senta nukleo de la koncepto "lingvo" situas en la

rilatado kun la patrino, pro kio, versxajne, multaj gepatraj lingvoj nomas

"patrina" la familian lingvon. Inter la bebo, kiu povas nur plorgxemi por esprimi

sian suferon, ofte ricevante neadaptitajn aux senhelpulajn reagojn,

kaj etulo trijara, kiu per vortoj klarigas, kio jxus okazis, grandega sxangxo

farigxis, kiun la infano sentas mirakla.

  Ni estis tro junaj, kiam ni lernis paroli, por konscii, ke disvolvigxas nur

plej banala lernprocezo. Ni vidis en tio kvazaux magian donacon, ludilon diecan.

Antauxe, ni ne kapablis klarigi ion ajn, kaj jen, nekompreninte kial, ni retrovas

nin havantaj talismanon, kiu plenumas cxiajn miraklojn kaj ricxigas gxis

senprecedenca grado tion, sen kio vivi ne eblus: interhoman rilatadon.

  La bezono senti sin komprenata estas unu el la plej bazaj bezonoj de infano.

Nu, sen lingvo, kio restus el gxi? La sinteno de la gepatroj, kaj post gxi la

longa influo de lernejo, kiu prezentas lingvon kiel neatencindan normon kaj

kiel la sxlosilon de cxiuj literaturaj belajxoj, nur fortigas tiun sentonukleon.

En tia kunteksto, aserti, ke lingvo "fabrikita" de kvazaux-samtempulo - oni

gxenerale konfuzas Esperanton kun la projekto de Zamenhof - povas funkcii

same bone kiel la gepatra lingvo, tio estas insulti cxi-lastan, tio estas

forrabi de gxi gxian statuson de magia talismano, kiun gxi cxiam konservis en nia

psika profundo, ecx se sur konscia nivelo ni konceptas gxin pli racie. Tio estas

netolerebla sakrilegio. Versxajne por eviti tian malsanktigon iuj Esperanto-

parolantoj, laux psikologia movo finfine plej komprenebla, diras, ke la zamenhofa

laboro ne estas klarigebla per si mem kaj devas esti atribuita al inspiro de

altaj spiritaj sferoj, superhomaj.

  Fakte, kiam oni esploras la psikologiajn reagojn, kiujn elvokas la

vorto "Esperanto", oni povas nur miri pri la nombro da personoj, kiuj ne

elportas la ideon, ke tiu lingvo povas esti, kelkrilate, supera al ilia gepatra

lingvo. Tiu reago devenas de emo identigi lingvon al persono: mia lingvo

estas mia popolo, mia lingvo estas mi; se mia lingvo estas malsupera, mia

popolo estas malsupera, kaj mi estas malsupera. Deklarante Esperanton apriore

senvalora, kaj eldirante tiun jugxon kiel ion evidentan, oni savigxas. Oni uzis

artifikon plejplej homan, perfekte kompreneblan, sed ne allaseblan el

scienca vidpunkto.

     c) Diversaj timoj.

  Esplori la reagojn al Esperanto per la metodo de klinika interparolo

evidentigas cxiaspecajn subkusxantajn timojn, kiujn ne eblus pritrakti detale.

Mi simple citu sep:

     I. Timo riski.

  Cxar neniu oficiala instanco, neniu prestigxa institucio aljugxas al Esperanto

valoron, deklari sin favora al gxi signifas alpreni starpunkton distancan

de tiu, kiu aperas kvazaux oficiala. Estas malpli riske ripetadi tion, kion

cxiuj diras kaj kio sxajnas kongrui kun la sinteno de la altranguloj aux de la

intelekta elito.

     II. Timo pri rekta kontakto.

  Estas io sekuriga en la fakto interkomprenigxi pere de tradukado aux de

lingvo tro malperfekte regata por ebligi intersxangxi ideojn rekte, detale kaj

nuance. Renkonti, cxe kondicxoj de perfekta komunika glateco, pensmanierojn

radike malsamajn ol la niaj povas esti sxoka, dangxere konfuziga sperto. Estas

prave tion timi, cxar Esperanto situas niamense sur nivelo pli proksima al tiu

de spontana vortigo ol la ceteraj lingvoj. Juna japano, kiu cxirkauxvojagxis

la mondon renkontante cxiuetape lokajn esperantoparolantojn, rakontis, kiom

sxokis lin tiuj rektaj dialogoj kun personoj, kiuj, nur cxar ili estas si

mem, kaj tion esprimas, sxangxas la tutan perspektivon de la mondkoncepto (Kiotaro

Deguti, 1973).

     III. Timo pri infaneca retroiro.

  "Simpla" konfuzigxas kun "tro simpla" aux kun "infaneca", kio naskas la ideon,

ke Esperanto ne povas utili por esprimi vere plenkreskulan pensadon cxe alta

abstrakt-nivelo. Oni tiel izolas la faktoron "simpleco" disde gxia

komplemento - kiu tute modifas la situacion - nome la senlima kombinpovo.

Ekzemple, la a-finajxo, kiu markas adjektivon Esperante, estas pli simpla

ol la multaj francaj sufiksoj, kiuj samrolas, sed gxi ofte ebligas gxuste

esprimi sin, cxar gxi aligxas al iu ajn morfemo, dum multaj francaj substantivoj

ne havas sian adjektivon, kiel insécurité (angle insecure, Esperante

nesekura), fait (angle factual, Esperante fakta), Etats-Unis (hispane

estadounidense, Esperante usona, kiun Esperanto distingas disde amerika kaj

nordamerika), aux pays (apud nacia, "de la nacio", Esperanto havas landa, "de la

lando"), kaj tiel plu.

     IV. Timo pri travidebleco.

  Oni imagas, ke Esperanto metos en penson netolereblan klarecon:

"L'élément affectif si important dans le langage trouve difficilement sa place

dans cette langue claire où tout est explicite, cette langue "plus precise

que la pensée". (Burney).

[La afekcia aspekto, tiel grava en lingvo, malfacile trovas lokon en tiu

klara lingvo, en kiu cxio estas eksplicita, tiu lingvo "pli preciza ol

pensado".]

  Fakte, eblas same malprecizi en Esperanto kiel en iu ajn alia lingvo, ecx

se, ofte, estas pli facile sin pli klare esprimi en la lingvo de Zamenhof.

     V. Timo pri malplivaloro rilata al facileco.

  Pli komplika solvo al problemo sentigxas kiel pli valora ol facila

solvo. Elekti la malfacilan kontentigas ian emon suprenmeti sin, kiu havigas

sekurigan kaj komfortigan senton pri la propra graveco.

     VI. Timo pri heterogeneco.

  Tiu estas aparta formo de stato klasike konata per la nomo "diserigxa

angoro". Cxar homo facile identigas sin al lingvo, Esperanto favoras projekcion

sur gxin de emocioj rilataj al la tuto de onia personeco. Nu, tiu sentigxas, je

nekonscia nivelo, kiel facile rompebla konstruajxo farita el disaj,

sinkontrauxdiraj eroj, cxiam preta disfali. Kiel simbolo de io ne suficxe

fortika cxar kunmetita el tro malsamaj elementoj, Esperanto timigas.

     VII. Timo pri malalt-niveligo kaj detruo.

  Esperanto perceptigxas kiel sxosea rulpremilo, kiu pasante premados cxion

morta, platigante cxiujn kulturajn diferencojn. Oni tiel projekcias sur la

zamenhofan lingvon psikajn erojn apartenantajn cxu al tio, kion Freud

nomis mort-instinktoj, cxu al la nekonscia afekcia nukleo, kiun

Charles Baudouin nomis "auxtomato".

 

            4. Konkludo: la funkcio de psikologia rezisto

 

  La kialo de la emociaj reagoj notitaj komence de cxi tiu studajxo nun farigxas

pli klara: la koncernato timas. Lin teruras la ideo, ke oni forsxiros aux

difektos sanktan trezoron radiantan funde de lia psiko per fea beleco, kiun

nenio rajtas superi: la gepatran lingvon, simbolon de lia identeco.

Simile al encxambrigxinta birdeto, kiu, panik-trafita, ne cxesas koliziadi al la

fenestro, ne rimarkante pordon apude malfermitan, li ne havas la necesan

serenecon por trankvile rigardi, kio, finfine, estas tiu Esperanto, kiu sxajnas

malsanktigi la koncepton mem pri lingvo. Li estas kaptita en infera [neelirebla]

cirklo: por cxesi timi, necesus rigardi alfronte la realon, sed por kuragxi

alfronti gxin, necesus ne plu timi.

  Tia maniero reagi, nelogika, sed tipa pri la homa psikologio, ne ekzistus sen

la interveno de politikaj kaj sociaj faktoroj, kiujn la amaskomunikiloj

grandigas kaj disvastigas, sed kiujn cxi tie analizi estus neeble (mi ilin

pritraktis aliloke, vd Piron, 1986, pp. 22-28 kaj 34-36). Ili ja supozigas

subsojlan [sub-liman, subkonscian] influon kompareblan al tiu de reklamado

kaj de politika propagando, bazitan sur nevola misinformado, kiu sin reproduktas

mem, auxtomate, jam unu jarcenton. Aliel ne eblus kompreni, ke infanoj kaj

adoleskantoj preskaux neniam prezentas la apriore negativan reagon facile

troveblan cxe plenkreskuloj, dum cxiuj psikologiaj elementoj funkciigantaj la

defendmekanismojn cxe cxi-lastaj enestas ankaux en ili.

  Manipulate de siaj nekonsciaj timoj, la dudekajarcentulo ne vidas, ke, antaux

ol jugxi Esperanton, necesus studi aron da faktoj. Oni povas bedauxri tion. Sed,

laux historia perspektivo, montrigxas, ke tiuj reagoj havis pozitivan efikon. Tuja

gxenerala akceptado de la lingva embrio kunmetita de Zamenhof submetus gxin al

disstrecxigxoj, el kiu gxi ne eligxus vivanta. Tiustadie, gxi estis tro

delikata, tro nekompleta. gxi bezonis suficxe longan vivperiodon en limigita,

sed multkultura medio, por ke la necesaj algxustigxoj efektivigxu, ke la

signifkampoj [semantikaj kampoj] difinigxu, ke korektigxu la mankoj plej

nature, per uzado.

  Aliflanke, lingvaj rilatoj cxiam estis rilatoj de potenculo al malfortulo. La

ideo anstatauxigi ilin per egalecaj rilatoj, havigantaj al la plej malgrava

lingveto la saman statuson kiel al la lingvo de ekonomiaj kaj kulturaj

gigantoj, estis tro sxoka, por ke la homaro povu senvunde adapti sin rapide

al gxi. Transformoj en la gxenerala pensmaniero postulas malrapidan

asimiladon.

  El jarcento da defioj, da politikaj kaj intelektaj atakoj, Esperanto

elmergigxas rimarkinde forta, fleksebla, fajnigita. gxin karakterizas forte

stampita personeco, same vigla kiel la franca en la tempo de Rabelais. Tiun

fakton la plimulto el la homoj ankoraux neas, sed cxiam apriore. Se auxtoro

bazigxas sur la studo de dokumentoj aux la observado de Esperanto praktike uzata,

li agnoskas ties grandan viglecon. Se la socia kaj psikologia rezisto kontraux

Esperanto longtempe ege fortis, gxi aperas nun pli kaj pli spirmanka

[malvigligxanta, malfortigxanta, perdanta sian triumfan superecon]. cxu ne simple,

cxar gxi cxesis plenumi sian funkcion?

           Claude Piron

 

 

     Letismart, nova mirindajxo

 

  Imagu blankan bastonon kun aldono

de skatoleto granda kiel tualetsapa

briko; aldonu, ke en gxi trovigxas

nenio dangxera por la medio (kaj por la

uzanto: hidrargo, plumbo...) kaj vi

havos suprajxan bildon de Letismart.

  La elpensinto, la lerta kaj bonvola

italo Marino Attini, dotis gxin per du rimedoj: la

unua konsistas el lampo, kiu auxtomate

eklumas kiam la uzanta blindulo

movigxas en duonmallumo, kaj tiel li

aux sxi farigxas klare videbla kaj do

pli sekura. La dua rimedo, "revolucia",

estas elektronika: gxi povas identigi

kaj vocxe nomi cxiujn signalilojn

dismetitajn cxe plej diversaj interesaj

objektoj: vendejoj, haltejoj de publikaj

trafikiloj, enirejo de pregxejoj, parkoj,

muzeoj ktp ktp.

  En publika prezento de la aparato

ne eblis ne miri, ke uzante gxin

blindulo povas tiel rapide kaj senerare

ekscii kio trovigxas cxirkauxe kaj

atingi la objekton elektitan,

sed... por ebligi tion oni devis antauxe

instali dekojn da signaliloj en la

demonstra loko, unu cxe cxiu interesa objekto.

  Letismart estas certe interesa

helpilo (interesa estas ankaux la

prezo: pli ol 560 euxroj!), sed gxi

sekvas multajn similajn elpenzajxojn,

kiuj, post entuziasma akcepto (certe

vekita per lerta reklamado) estis

baldaux forlasitaj kaj forgesitaj,

cxar ofte nur unu malvasta urba parto

estis dotita de la necesaj signaliloj.

Oni baldaux komprenis, ke ne eblos

gxeneraligi la instaladon de la

signaliloj, des pli ke ekzistas du

gravaj malhelpajxoj: 1= la kosto de

tiaj bastonoj (kaj similcelaj helpiloj=)

estas tiel alta, ke nemultaj acxetos

ilin; 2= dauxre aperas tiaj aparatoj,

kaj cxiu postulas malsamajn antauxarangxojn

por esti utilibebla.

  Kia do estas la "mirindajxo" de la

titolo de cxi tiu informo? La0 mia

modesta opinio gxi estas en tio, ke

oni (eble iafoje tute bonintence)                                

insistas en la realigado de tiaj

miraklaj helpiloj, kiuj havas neniun

sxancon farigxi gxenerale uzeblaj. Sed

plej mirinde (sed cxifoje mi preferus 

diri hontinde) estas, ke vendejoj de

helpiloj cxiamaniere klopodas konvinki

al acxetado de tiuj multekostaj

aparatoj, kiuj funkcios, for de iu

malgranda ununura loko, ekzakte kiel

la malnova bastono acxetebla per kelkaj

euxroj. Vendejoj faras sian negocon, laux mi

nehoneste, sed oni diras, ke en komerco

ne povas ekzisti honesteco; sed kion

diri pri niaj blindulasocioj favorantaj

tiujn reklamajn demonstrojn, kaj pri la

blindulrevuoj, kiuj distrumpetas

siajn mirindajxojn, kvazaux ili estus

tio, kio por ni Esperantistoj estus

la "fina venko"?      Red.

 

 

 

 

 

     Teknikaj evoluoj dum iom pli ol tridekjara Esperantisteco.

 

  En la jaro 1990 mi malkovris Esperanton, auxdinte inviton pri

semajnfino pri tiu lingvo en revuo por vidhandikapitoj.

Pro interesigxo pri lingvoj mi decidis partopreni gxin.

Dum la arangxo mi eklernis Esperanton de la entuziasma instruistino Nora Moerbeek-Bartels,

konata en la internacia Esperanto-movado inter vidhandikapitoj.

Mi acxetis lernolibron en grandaj literoj kaj per kasedoj intersxangxis

miajn ekzercojn kaj ricevis sxiajn korektojn kaj komentojn.

En la 90-aj jaroj ekzistis en Nederlando du blindulbibliotekoj kiuj

eldonis lernolibrojn kaj legolibrojn en Esperanto, en brajlo kaj sur kasedoj.

Krome aperis la revuoj Esperanto kaj Monato sur kasedoj. Revuo Esperanto

estis vocxlegata de stabanoj kaj volontuloj de la Centra Oficejo de

Universala Esperanto-Asocio en Roterdamo. Monaton vocxlegis klubanoj de

Esperanto-Klubo Eindhoven en suda Nederlando.

Kelkajn vocxlegantojn mi persone renkontis dum malferma tago en Roterdamo

kaj klubkunveno en Eindhoven. Estis agrabla renkonti la homojn malantaux la vocxoj.

La uzo de komputiloj tiam ankoraux ne estis tia, ke cxiu havis aliron al

tia aparato. Tiutempe la papera korespondo estis populara, ankaux inter

Esperantistoj. Post partopreno de Universala Kongreso mi korespondis dum

pluraj jaroj kun Esperantistoj renkontitaj dum kongreso. Vidhandikapitoj

sendis inter si kasedojn kun 'parolataj' leteroj, ecx ekzistis

kasedrondoj, grupoj en kiuj cirkulis kasedo sur kiu cxiu partoprenanto

rakontis pri si mem kaj pli bone konatigxis kun la aliaj grupanoj.

La Nederlanda Societo de Blindaj kaj Malfortevidantaj Esperantistoj (Nosobe) eldonas

sian organon 'La Kontakto' en brajlo cxe blindulobiblioteko. En iu

momento oni ne plu kapablis enkomputiligi la tekstojn por brajla preso.

Mi proponis ekde tiam enkomputiligi la tekstojn, liveritajn en brajlo de

la multjara redaktoro Jaap Wieringa. Gxi ankaux aperis grandlitere kaj

vocxlegite sur kasedoj. Post kelkaj jaroj aldonigxis la servo sendi la

tekstdokumentojn per komputila disketo al legantoj kiuj povis legi la

tekstojn per brajla legolinio aux pligrandigi ilin sur la ekrano.

Post la jaro 2000 la nederlandaj blindulbibliotekoj transiris por siaj

eldonoj de kasedoj al lumdiskoj en Daisy-formato. Okazis kunfandigxo de

la blindulbibliotekoj, post kio bedauxrinde ne plu estis loko por la

Esperantlingvaj brajlaj eldonoj. La Esperantlingvaj revuoj estis ekde tiam

registritaj perkomputile, kaj kopiataj kaj dissendataj el Germanio.

En tiu tempo skajpo estis lancxita, komputila programo per kiu oni povas

rekte senpage paroli al alia uzanto. Ankaux inter Esperantistoj gxi estis

uzata kaj ankoraux estas uzata. Mi memoras la sloganon 'Ne tajpu, skajpu'.

La komputilo estis pli kaj pli vaste uzata. Ekaperis retpagxoj en

Esperanto, kaj en iu momento la sercxmasxino Guglo ekuzis la lingvon

Esperanto. En interreto oni povas legi (fragmentojn el) Esperanto-libroj kaj

gazetoj, aperis la retejo lernu.net, kaj Esperanto-organizoj kreis retpagxojn

por informi pri okazontaj arangxoj. Kelkajn jarojn post la lancxo de

Jutubo en 2005 (retejo kie oni povas rigardi filmetojn), ankaux aperis

registrajxoj de Esperanto-arangxoj. De la Universala Kongreso en Roterdamo en

2008 ekzemple troveblas kelkaj registrajxoj. Ekzemple UEA havas sian

propran jutuban kanalon ueaviva.

Ankaux la sociaj retejoj igxis pli popularaj iloj por informigxi pri

Esperanto-novajxoj kaj havi personajn kontaktojn kun Esperantistoj. Pere de la plej

ofte uzataj sociaj retejoj oni povas sercxi Esperantistojn, ekzemple en

Vizagxlibro (Facebook) kaj Telegram.

En 2011 estis inventita Duolingo, apo kaj retejo per kiu oni povas lerni

Esperanton pere de nacia lingvo. Per gxi nombro da lernantoj malkovris Esperanton

kaj eniris la movadon. En Nederlando okazas dufoje jare studosemajnfino

pri Esperanto. Regule venas novuloj kiuj eklernis Esperanton pere de Duolingo, kaj

poste membrigxas en la landa asocio de UEA.

Cxirkaux la jaro 2010 aperis la unua sagxtelefono de Apple. Pere de unu

el gxiaj apoj (etaj programoj sur sagxtelefono) oni povas senpage aboni

kaj elsxuti ekz.e elsenditajn radioprogramojn. Poste aperis en la apo

'Podcasts' speciale registritaj programoj, kiujn oni nur tie povas

auxskulti. La kolekto da podkastoj baldaux pliobligxis, kaj ekaperis

pluraj podkastoj en Esperanto. En tiuj jaroj kreigxis la interreta radiostacio

Muzaiko, kiu elsendas dum la tuta tago muzikajxojn kaj intervjuojn en Esperanto.

Per sagxtelefono oni tiutempe jam povis fari telefonvokojn kaj sendi

SMS-tekstmesagxojn. Komence de la 2010-aj jaroj ekestis Whatsapp. Per

tiu apo oni povas sendi ne nur tekstmesagxojn sed ankaux parolitajn

mesagxojn. Estis bona ilo por resti en kontakto kun Esperantistoj. Post iom da

tempo ekestis Whatsapp-grupoj, ankaux en Esperanto.

La sagxtelefono igxis pli populara, kaj aperis apoj en Esperanto. Precipe

temas pri vortaroj kaj apoj por lerni Esperanton. Pere de la apo FaceTime oni

povas senpage telefoni al alia uzanto kiun oni ne nur povas auxdi sed

ankaux vidi.

La kronvirusa pandemio malgraux la malfacilaj tempoj alportis la

avantagxon ke eventoj okazas virtuale. Pere de komputilo, tabulkomputilo

aux sagxtelefono oni povas sekvi la programon kaj ankaux partopreni en

la diskutoj. Ekzemple en 2022 parto de la Universala Kongreso estis

virtuala. La cxi-jara IKBE okazis tute virtuale. Kongreso okazanta

(parte) virtuale estas pli facile alirebla por tiuj, kiuj ne tiel facile

povas vojagxi.

Por mi la cxi-supre menciitaj teknikaj evoluoj estas tauxgaj por sekvi

aktualajxojn en Esperantujo kaj resti en kontakto kun konatoj. Kiel

malfortevidanto mi ofte uzas tekstojn en grandaj literoj, kaj regule

uzas vocxlegitajn materialojn. Mi estas scivolema pri la evoluoj en la

estonteco kaj volas orientigxi cxu ili por mi estos uzeblaj kaj utilaj.

La organo 'La Kontakto' de Nosobe aperas retposxte trifoje

jare, kaj estas senpage abonebla cxe eliselauwen@gmail.com .

                       Elise Lauwen

 

 

       Sur praarbara tanko.

 

  Malgaje mi staris en la oficejo de la prizorganto de la best-rezervejo

Mudumalaj en Suda Hindujo. La kauxzo de mia malbonhumoro estis ke mi vane

vojagxis el Madraso al Mudumalaj kaj ke mi, fine, tamen ne povos vidi tiun faman

rezervejon. La prizorganto klarigis al mi ke la eniro en la rezervejon estas

ebla en fermita gxipo preskaux dum la tuta jaro, cxar tigroj, sovagxaj bubaloj kaj

aliaj sovagxbestoj ne atakas fermitan veturilon. Sed nun, en majo, neniu

sxoforo estus preta riski sian veturilon kaj sian vivon en tia entrepreno.

Malbonsxance por mi, mi alvenis en Mudulamaj gxuste dum la tempo de la

grandaj migradoj de grandaj gregoj de elefantoj. En tiu tempo, je iu ajn horo

de la tago aux nokto, la elefantoj ekmarsxas, kutime en grandaj aroj,

frakasante kaj tretante cxion kio trovigxas sur ilia vojo.

  Mi provis tamen trovi iun kuragxan sxoforon kiu kontraux bona pago estus

preta min veturigi.

  - La sola ebleco estus se vi akceptus rajdi sur iu elefanto - diris la

oficisto kun certa moka rideto en la angulo de la busxo. - Nur tiel vi povus

eniri iom en la rezervejon.

  Iom nekredeme mi rigardis lin, kaj kun la sento ke li volis min primoki.

  - Kaj cxu ie proksime ekzistas tia malsovagxa elefanto kaj homo kiu pretus

gxin gvidi?

  - Elefanto ekzistas kaj koncerne lian mahuton, tio dependas en kia humoro vi

lin trovas.

  Estis facile rekoni la domon de la mahuto, la mastro kaj gvidisto de la

elefanto. Lia dikhauxta veturilo per la tuta surfaco de sia senmezure granda

dorso elrigardis el la korto super la muro.

  Post permespeto mi eniris la simplan hejmon de la mahuto kaj kiel enkonduko

mi donacis al li cxasistan trancxilon, kiun mi cxiam kunportis sed fakte neniam

uzis por io ajn. Tiu cxi komenco estis plentrafo. La mahuto post mallonga

interparolo estis tiel bonhumora, ke li senhezite komencis seli sian Dambon. Tiu

estis la nomo de la koloso sxanceligxanta de unu piedo al alia, cxenita al trunko

en korto apenaux suficxa por pli granda hundo.

  Ni interkonsentis ke post unu horo la mahuto kun la elefanto venos sercxi min

en la oficejo de la rezervejo.

  Dum mi tie lin atendis, ekauxdigxis bruo de motoro. Kamiono haltis antaux la domo

kaj el gxi oni malsxargxis du sangmakulitajn tigrojn. Ili estis du

eksterordinaraj ekzempleroj de tiu striita sovagxbesto, indaj je granda

cxasisto.

  Post kelkaj minutoj la cxasisto forlasis alvenintan landroveron. Li

estis grandstatura viro kvardekjara, kun razita vizagxo, legxere vestita, kun

flavaj botoj, malfermita verda cxemizo kaj tropika kasko surkape: la maharagxo

de jxaipur. Unu el la lastaj specimenoj de regiona reganto, kvankam sen politika

povo, kun suficxaj materiaj ricxajxoj por povi permesi al si iun ajn lukson, ecx

tiun de tigrocxasado en rezervejo kie cxiu cxasado estas malpermesata.

  cxar grandan elekton li ne havis, la maharagxo invitis min te-trinki kun li en

la parko, sub la tegmento de eta malfermita teraso. La granda regnestro

sen trono rakontis al mi ke la tigrojn li cxasis cxe la rando de la rezervejo,

cxar pli profunden li ne kuragxis iri pro la gregoj de sovagxaj elefantoj. Poste ni

interparolis pri Jugoslavio, kiun li intencis viziti iam, kaj pri lia

patrujo, Ragxastano, kiun mi travojagxis piede akompanante la filozofon Vinoba

Bhave.

  Ni adiauxis nur kiam alvenis mia mahuto kun la elefanto. La maharagxo min

adiauxis balancante la kapon:

  - Gardu vin, ne tro fidu tiun dikhauxtulon. Se gxi devos elekti inter la

sovagxaj elefantoj kaj vi, ne estas dubo sur kies flanko gxi estos!

  Mi supreniris la sxtupetaron apogitan sur la flanko de Dambo kaj okupis lokon

sur la lauxlonga benko, parto de la selego, en formo de granda ligna kadro

fiksita sur la elefantan dorson per rimenoj. Ankaux du oficistoj de la

rezervejo okupis siajn lokojn sur la benko. La lasta estis la mahuto. Li

eksidis sur la nukon de la dikhauxtulo, inter gxiaj gigantaj oreloj.

  La movigxanta fortikajxo fine ekmarsxis, sxanceligante lauxritme kaj digne.

  Iom post iom mi alkutimigxis al la ritma luligxo de la bastiono sur kiu mi

sidis. Mi alkutimigxis ankaux al la rapida klino de la kapo kiam ni pasis sub iu

malalta brancxo.

  Mi sentis min kvazaux en la galeria logxio de iu teatro. La sovagxbestoj kiuj

timas de la nekutima bruo de motoro kaj eskapas antaux gxi en la densejon, je la

alveno de nia elefanto kondutis nature, kiel en familio.

  Al tiu fakto mi devas danki belegan spektaklon, kiam kelkai pavoj deflugis

desur arbo, alterigxis je kelkaj metroj de ni kaj la pavokokoj dismetis sian

plumaron en belegan ventumilon.

  Gazeloj kun blanka strio lauxlonge de la tuta korpo en granda grego petole

trasaltadis la vojeton antaux ni per grandaj saltoj, kvazaux sur lantfilmo.

Familio de vulpoj sunumis sur klarejo, ecx ne jxetante rigardon al ni,

preterpasantoj. Birdoj kaj simioj alvokadis unuj aliajn kaj kelkaj el ili

scivole sekvis tra la foliaro niajn movojn.

  Familio el deko da aproj alvokis mian atenton. Tiuj aproj kun tuberplena

vizagxacxo kiu lokigas ilin sur la plej malaltan sxtupon de la besta beleco,

havas specialajxon pri kiu mi antauxe ne sciis. Dum la kurado iliaj vostoj staras

vertikale, kvazaux antenoj. cxu ili per tiuj antenoj interkomprenigxas aux ne, mi

ne povis konstati. Mi rimarkis tamen, ke la tuta grupo kuras unuece en la saman

direkton. Subite, en iu momento cxiuj haltas kaj post sekundo cxiuj kune

ekkuras en alian direkton. Tion ili ripetis kvin aux ses fojojn antaux ol la

familia grego malaperis en la densa praarbaro.

  Du sovagxaj bubaloj pigrumis cxe la rando de marcxeto, sen degni ecx jxeti

rigardon al ni.

  Subite ni ekauxdis iun kraketadon en la malproksimo. Je mia demando la mahuto

etendis la brakon montrante en la direkton de iu arbarkovrita monto bone

videbla de la klarejo sur kiu ni staris.

  - Kio okazas tie? - mi demandis, kaj la mahuto lakone respondis:

  - Ili descendas.

  Iom fikse rigardante mi povis rimarki ke sur la montsupro arboj malaperadas,

iuj por reaperi post momento kaj aliaj por lasi malplenon malantaux si. Mi nun

komprenis ke la grego de sovagxaj elefantoj descendas de la monto kaj

rompadas antaux si la arbojn kontraux kiuj ili kolizias. Kelkaj nur fleksigxas kaj

restarigxas poste, dum aliaj rompigxas kun

krakbruego, aux estas eltiritaj de la elefantoj kune kun la radikoj.

  Nia veturilo haltis kaj akrigis la orelojn, laux sia maniero. gxi ekbalais

per la rostro kaj eligis terurajn sonojn.

  Iom post iom la krakado descendis la deklivon, pli kaj pli proksime kaj

transformigxis en krakbruegon akompanatan de blekego de centoj da elefantoj. La

piedo de la deklivo povis esti je unu kilometro de ni kaj komencis al ni

farigxi klara la fakto ke la grego movigxas gxuste en nian direkton aux tre proksime.

  Nia Dambo farigxis pli kaj pli maltrankvila. gxi Stampfis senpacience

per siaj kolonodikaj piedoj ellasante de tempo al tempo longajn ululsonojn

similajn al tiuj de lupoj en la nokto. La mahuto tenis siajn piedajn

dikfingrojn forte premitajn sur la plej sentemaj punktoj malantaux gxiaj oreloj.

Kutime per premetoj de la dikfingroj li sciigadis al la bestego cxu gxi devas

ekmarsxi aux halti, cxu ekkuri aux malrapidigi la marsxon, cxu iri dekstren

aux maldekstren. Sed nun, kontrauxe al cxiu nórmala mahuta etikedo, krom la forte

premitaj dikfingroj li uzis ankaux la ferstangon kun hoka finajxo klopodante

trankviligi nian skuigxantan tankon.

  Tra la foliaro mi ekvidis movigxon. Dek elefantoj. Dudek. Cento da ili. Ili

kuregis senbride frakasante antaux si arbegojn kaj hurlante kvazaux centoj da

trumpetoj. La nehaltigebla detrua forto ekregis la praarbaron.

  La mahuto sin turnis al mi kaj preskaux senspire diris:

  - Se nun ni ne reiras, Dambo aliros al la grego kiu nin distretos kiel

insektojn.

  - Turnu Dambon tuj kaj ni eliru el la rezervejo.

  Kaj dum la aro da sennombraj sovagxaj elefantoj, je ne pli ol cento da metroj

de ni, kun infera bruo trarompadis al si vojon tra la praarbaro, nia mahuto ne

sxparis fortostrecxon por reteni la estradon super nia eksovagxigxinta tanko,

kiu subite eksentis potencan alvokon de la libera naturo.

  Je la eliro el la rezervejo mi turnis min por certigxi cxu la sovagxa grego ne

kuras post ni.

               Tibor Sekelj

     (el "Mondo da travivajxoj")

 

 

       Grava alvoko

 

  Kiel volontulino, ek de kelkaj jaroj, kiam mi estas en Italujo,

mi instruas italan lingvon al enmigrintoj de unua aux dua generacio.

Kelkfoje, oni petas min instrui al blindaj enmigrintoj: se temas pri gejunuloj,

ili vizitas lernejon, kaj mi nur helpas ilin dum la studado;

se, male, temas pri plenkreskuloj, mi nur instruas la italan, klopodante

ilin prepari por eniri en labor-mondon.

Ili, verdire, ne havas multajn eblecojn, sen longdauxra formado, kaj cxiam bezonas viziti universitaton,

cxu por fisioterapistoj, cxu instruistoj

auxkulturperantoj.

Preskaux ne plu ekzistas postenoj kiel telefonistoj.

kutime, ili havas jam familion, kaj urgxe bezonas labori.

Do jen mia peto: kiajn laboreblecojn havas blindaj enmigrintoj en orienta

kaj okcidenta Euxropo?

Cxu iu povas doni al mi tiukoncerne kelkajn novajn ideojn?

  Skribu al violadefilippo#gmail.com

 

 

         Stenografia pagxo

       Auxtun-meza festo (cxi tie ellasita)

 

 

          Sxako

Sxako

 

Provizora redaktoro:

Otto Prytz,

Hovseterveien 42B,

NO-0768 Oslo (Norvegio)

r.p.: pilotto@online.no

 

Por-teama mondcxampionado

 

La 9a por-teama mondcxampionado de IBCA (Internacia Blindul-Sxaka Asocio) okazis de la 30a de junio gxis la 8a de julio en Ohrid, Norda Makedonio. En tiaj cxampionadoj rajtas partopreni po unu 4-kapa teamo el la 16 landoj plej sukcesaj en la lasta IBCA-olimpiko. Cxi-foje, tamen, rusa partopreno estis malpermesita, kiel en aliaj sportaj eventoj.

 

Unue la teamaro estis dividita en du grupojn, unu “rugxan” kaj unu “flavan”. En cxiu grupo cxiu teamo ludis kontraux cxiuj aliaj de la grupo, do en 7 fazoj. Tiu parto rezultigis jenan rangigon:

 

“Rugxa” grupo: 1. Serbio, 2. Hispanio, 3. Barato, 4. Israelo, 5. Germanio, 6. Italio, 7. Norda Makedonio, 8. Kroatio.

 

“Flava” grupo: 1. Pollando, 2. Ukrainio, 3. Hungario, 4. Rumanio, 5. Francio, 6. Bulgario, 7. Slovenio, 8. Kosovo.

 

Poste oni ludis duonfinalojn, en kiuj la du unuaj teamoj de cxiu grupo konkuris pri la lokoj 1-4, la du postaj pri la lokoj 5-8, ktp.

 

La 8 paroj de la finalo ludis, respektive, pri la unuaj du lokoj, pri la postaj du, ktp. Gxis la lokoj 15 kaj 16. Tiuj paroj estis: Serbio – Pollando, Ukrainio – Hispanio, Barato – Hungario, Rumanio – Israelo, Italio – Germanio, Bulgario – Francio, Slovenio – Norda Makedonio, Kroatio – Kosovo. Pluraj el tiuj bataloj, i.a. la du unuaj, finigxis per egala poentonombro (2-2), kaj la fontoj, el kiuj mi cxerpis la informojn, ne donas klarigon pri la sistemo de diferencigo de egalpoentaj teamoj, nek kompletan finan rezultaron. Pri la medaluloj mi tamen povas informi, ke Pollando gajnis la oran medalon, Serbio la argxentan kaj Ukrainio la bronzan.

 

Etudoj

 

Por komencantoj:

Blankaj: Re4 Kc4 h2

Nigraj: Rf6

Demando: Cxu la pozicio estas venka por la blankaj, aux remisa?

 

Por progresintoj:

Blankaj: Ra5 Tb8 Tc2 c5

Nigraj: Rg1 Dh2 Tf2 a7 c7 h6

Blankaj movas kaj kauxzas remison.

 

Problemoj

 

Por komencantoj:

Blankaj: Rb6 Ke6 Cxb4

Nigraj: Rb8

Blankaj matas en dua movo.

 

Por progresintoj:

Blankaj: Rh1 De7 Kh2 d4

Nigraj: Rh3 Cxh5 d5 f4 g4 h4

Mato en tria movo.

 

Solvoj de la etudoj kaj problemoj proponitaj en (la papera eldono de) EL n-ro 5/2022

 

Etudo por komencantoj:

Blankaj: Re4 e2

Nigraj: Re6

Sendepende de tio, kies vico estas movi, la pozicio estas venka por la blankaj. Ni provu: 1. E2e3 Re6f6 2. Re4d5 Rf6e7 3. Rd5e5 Re7f7 4. Re5d6 Rf8e8 5. Rd6e6 Re8f8 6. Re6d7, kaj nun la nigraj ne povas malhelpi, ke la blanka peono plu-iru al la oka trabo kaj damigxu. Oni povas rapide konvinkigxi, ke la pozicio estas venka ankaux, kiam la vico movi estas de la nigraj, kaj sendepende de tio, al kiu flanko movigxas la nigra regxo.

 

Etudo por progresintoj:

Blankaj: Rd7 Tb5 Ke3

Nigraj: Rf8 Tg8 e7 h7

Blankaj movas kaj venkas: 1. Ke3h6+ Rf8f7 2. Tb5f5+ Rf7g6 3. Tf5g5+ Rg6f7 4. Tg5xg8 Rf7xg8 5. Rd7e6 Rg8h8 6. Re6f7 e7e5 7. Kh6g7#.

 

Problemo por komencantoj:

Blankaj: Re6 c5 d7

Nigraj: Rd8 d6 g7

Blankaj matas en tria movo: 1. Re6xd6 g7g5 2. c5c6 g5g4 3. c6c7#.

 

Problemo por progresintoj:

Blankaj: Rg1 Dg3 Kh2 Cxa4 Cxd5

Nigraj: Ra8 Dd8 Ta7 Th8 Kb7 Kc7

Blankaj matas en tria movo.

Evidente, bedauxrinde, estas iu eraro, eble en la diagramo.

En mia fonto la solvo tekstas:

1. Cxa4b6+ Kc7xb6 2. Dg3b8+ Dd8xb8 3. Cxd5xb6#.

Se la blanka regxo staras sur g1, la unua nigra movo sxakas,

kaj la dua blanka movo estas kontrauxregula.

Se anstatauxe la blanka regxo staras sur h1, la tria blanka movo estas kontrauxregula,

cxar Kb7 sxakus la blankan regxon.

Eble la blanka regxo devus stari sur f1. Mi pardonpetas!

 

 

      Por cerbumado nur ioma

 

  Trovu, laux la subaj difinoj, ses

grupojn de po tri vortoj; en cxiu

grupo la tri vortoj konsistas el la

samaj literoj.

  1) funkciulo en partio; kunmetajxo

el stang=et=oj; fabela besto.

  2) tenilo kun dentoj; speco de

valizo; longa monahxa vesto.

  3) regula interarangxo; fondinto

de helena gento; eksterhavena parto

de maro.

  4) pivotradiko de legomo; brusta

parto de vertebruloj; ludkarto.

  5) dikhauxta dombesto; el sekigita

tropika nukso; la malo de spirito.

  6) fekundiga materialo; surkapa

elkreskajxo; postsigno de krajono.