Esperanta
ligilo
n-ro 5, Majo 2022
Enhavtabelo
Virtuala IKBE.
Kial mi kredas je Esperanto?
Literaturo: foino (rakonto).
Pri Rolo kaj SES (humuro).
La plej pura rivero en la mondo...
en kiu estas nenio viva. (natura
kuriozajxo)
Stenografia pagxo: Esperanta radio 100-jara
(II/II) ''''''
(nur en la brajla versio)
sxako: etudoj, problemoj, solvo.
(nur en la brajla versio)
Korektendo.
Virtuala
IKBE
Dum la lasta estrarkunveno de LIBE,
okazinta la 8-an de majo,
estis decidite, ke LIBE cxi-jare, tamen organizu
virtualan Kongreson.
gxi okazos de la 24-a gxis la 26-a de junio.
Membroj de la Prepara
komitato estas cxiuj estraranoj de LIBE.
Temo de la Kongreso estas:
"Esperanto kaj muziko unuigas nin".
Do, tio estas temo kiu antauxe estis planita por
la 86-a IKBE.
La Kongreso estos realigita pere de Zoom.
Pri aligxo, anonco pri partopreno en la
programo, teknika helpo kaj
aliaj demandoj bonvolu skribi al jena retadreso:
Libe@slikom'info'.
Provizora programo
Vendredo, la 24-a de
junio
Teknikaj provoj pri aligxo kaj
partopreno.
Malfermo de la Kongreso - Salutoj de la
partoprenantoj.
Interkona vespero.
Sabato, la 25-a
de junio
Konversacia rondo - Gvidas: Natalia Kasymova.
Prelegoj
Ni havas anoncon de jenaj prelegontoj:
Galina Lukjanenko, Jir"i Jelinek,
Vjacxeslav Suslov, Attila Varro, Natalia
Kasymova, Joaquim Lagartixa,
Gradimir Kragicx.
Novaj anoncoj pri prelegoj pri la
kongresa temo kaj ankaux aliaj prelegoj
estas bonnvenaj.
Gxenerala asembleo de LIBE
Arta vespero - Kontribuajxoj prefere estu
sendataj al supra retadreso.
Dimanccxo, la 26-a de
junio
Konversacia rondo - Gvidas Natalia Kasymova.
Prelegoj
Invito al IKBE, okazonta en Italio
sekvantjare
kaj prezento de la kongresloko.
Fermo de la Kongreso.
Dum la tuta tempo ekzistos ebleco, ke la
kongresanoj renkontigxu kaj
interparolu.
Bonvenon!
la estraro de LIBE
Kial mi kredas je
Esperanto?
(teksto de prelego)
cxio povas esti elmetata al objektiva,
scienca analizo.
Ecx io tute subjektiva. Do ankaux tiu demando.
Rimarku, ke, kvankam la kialoj de mia
kredo je Esperanto estas subjektivaj, la fakto, ke mi kredas, estas objektiva.
Ke mi tenas min cxe tiu opinio, kaj ne alia, tio
estas objektiva fakto.
Se iu sciencisto el ekstere observos min, li
konstatos, ke mi kredas je Esperanto.
Tiun objektivan fakton mi proponas, ke ni provu
science, objektive analizi.
Kion tio signifas, kredi je? Tio
signifas, ke por mi Esperanto estas io
ekzistanta, ne projekto, ne ideo,
sed fakto. Fakto socia, fakto lingva, fakto
historia.
Sed tio signifas ankaux, ke mi ne estas
indiferenta rilate al tiu fakto, por mi tiu fakto havas valoron.
Krome, kiam mi diras, ke mi kredas je Esperanto,
mi volas diri, ke mi kredas je gxia estonteco,
mi kredas, ke gxi ne estas nur efemera,
portempa, suprajxa okazajxo en la historio de la lingvoj.
Tio signifas ankaux, ke mi kredas je gxia
boneco,
je la fakto, ke gxi estas pli bona solvo al la
problemoj de interkultura komunikado ol iu ajn alia nuntempe observebla.
Rimarku, ke kiam mi diras tion, mi ne
diras, ke mi pravas.
Pri tio, cxu mi estas prava aux ne, mi scias
nenion.
Mi nur konstatas la fakton de mia kredo je
Esperanto, kaj trovas gxin interesa
(eble ne por vi, sed por mi jes; se gxi ne
interesas vin, sciu,
ke mi ne ofendigxos, se vi cxiuj foriros).
Kial mi trovas gxin interesa? cxar gxi
estas io speciala, io aparta,
mi diru, io malofta en nia socio.
La grandega plimulto el la homoj sur
nia planedo aux ne konas Esperanton aux,
se ili auxdis pri gxi, ili ne kredas je gxi, tio
signifas,
ke ili ne kredas je gxi kiel je io valora, io
kun sxancoj sxangxi la mondon.
sxangxi la mondon, cxar ankaux tio estas
parto de mia kredo.
Mi kredas, ke Esperanto estas por la homaro io
same grava, kiel estis la apero de la skribo.
Ek de kiam homoj ekskribis, multego sxangxigxis
en la homaro.
Mi ne bezonas tion klarigi, vi cxiuj jam
scias.
Miaopinie, la apero de Esperanto havas la saman
gravecon. gxi povas sxangxi la mondon.
Eble mi malpravas, sed tio estas mia firma
opinio.
Nun, ni aliru la demandon kial?
Oni povas fari pri tio diversajn hipotezojn. Mi
prezentos al vi kelkajn.
Eble mi kredas je Esperanto, cxar mi
estas naiva.
"Kredema kiel infano", diras PIV en
sia difino pri la vorto _naiva.
Estas tute klare, ke io en mi estas infaneca.
Mi ege sxatas ludi. Mi sxatas fantazii, uzi
gxisekstreme mian imagon.
Mi sxatas kredi je bono kaj belo, kaj tio estas
karakterizo de multaj infanoj,
kiuj ankoraux ne suficxe travivis por elrevigxi.
Mi sxatas ravigxi, miri, admiri. Kiam mi vidas
belan floron, aux papilion,
kiam mi auxdas kanton aux muzikon, kiuj tusxas
mian koron,
aux renkontas iun, kiun mi amas aux pretas ami,
mi sentas tiun senton de mirindeco, de admiro,
de raviteco, kiu kreas en mi grandan felicxon,
plenon de kontentigxo, kiu al mi ege placxas.
Mi sxatas cxokoladon, kiel infano, kaj tiom da
aliaj aferoj!
Eble mia rilato al Esperanto radikas en tiu
fakto, ke mi neniam tute plenkreskis.
Versxajne estas io vera en tiu hipotezo.
Eble mi kredas je Esperanto, cxar mi
estas stulta. Idioto. Malsagxulo.
cxar mankas klapo en mia kapo, kiel diris
Zamenhof.
PIV difinas _stulta kiel "ne
inteligenta".
Estas multaj kampoj, en kiuj mi scias, ke
mi estas ne inteligenta.
cxiufoje, kiam iu klarigas al mi ion pri
komputiloj, mi ne komprenas aux miskomprenas.
Kiam mi estis studento, multon pri filozofio aux
matematiko mi ne sukcesis kompreni.
Multon en la aferoj de la mondo mi ne komprenas.
Ekzemple, kial la grandaj firmaoj nepre
devas cxiam kreski, sorbi la
rivalojn, restrukturi sin, kiel ili diras,
maldungi grandan parton de la dungitaro, strecxi
maksimume tiujn, kiuj restas,
kaj rezulte la aferoj funkcias pli malbone.
En Svislando, la du plej grandaj bankoj
kunfandigxis, kaj ekde tiam ili funkcias
acxe, multe malpli efike ol antauxe.
Jes, multon mi ne komprenas. Se tiom da
aferoj restas fermitaj al mia
menso, al mia pens- kaj rezonkapablo,
tio sendube signifas, ke mi ne estas
inteligenta.
Eble pro tio mi ne komprenas, kial
Esperanto estas io misa, fusxa, senperspektiva, ne inda je konsidero.
Eble mi kredas je Esperanto, cxar mi
estas nerealisma.
Tion oni ofte diras al mi, kaj se multaj
personoj akordas pri unu jugxo,
estas sxancoj, ke ili pravas, kaj ke mi solulo,
escepto, estas la malpravulo.
Akcepti la realon, ili diras, estas akcepti, ke
la angla venkis, ke cxio internacia funkcias en la angla,
ke estas unuanimeco en la mondo pri tio.
Suficxas rigardi, kiun lingvon oni instruas kiel
unuan fremdan lingvon en la tuta mondo: en preskaux cxiuj landoj,
kun kelkaj esceptoj kiel Svislando, la unua
fremda lingvo instruata estas la angla.
Tion volas la gepatroj, tion volas la registaro,
tion volas la dungontoj de la juna generacio,
tion volas la firmaoj, kiuj bezonas
kunlaborantojn.
Estas vera unuanimeco en la mondo. Aux vi havos
duarangan pozicion en la socio, aux vi devos scii la anglan.
Kaj, se cxion konsideri, la sistemo funkcias ne
tiel malbone.
Kompreneble gxi ne estas perfekta, sed nenio
estas perfekta sur cxi tiu planedo, kaj mi tre bone scias, ke ankaux Esperanto
ne estas perfekta.
Realismo postulas, ke oni akceptu la
neperfektecon de la mondo.
Eble realismo postulus ankaux, ke mi rezignu pri
Esperanto
kaj klinu min antaux la nekontestebla
venkinto en la konkuro de la lingvoj: la angla.
Kaj tamen mi plu tenas min cxe mia kredo
je Esperanto. Eble cxar mi estas obstina.
PIV difinas _obstina kiel "firme restanta
cxe sia propra opinio aux volo
malgraux cxiaj kontrauxaj admonoj".
Estas vere, ke jam de multaj jardekoj mi auxdas
multegajn admonojn pri tio,
ke estus sagxe rezigni mian esperantistecon,
rigardi la faktojn fronte,
kaj liberigi min je tiu utopio, kiel ili diras.
Mi legis multon pri Esperanto, sed
preskaux cxio, kion mi legis kaj ne originas el la Esperanto-mondo,
asertas, ke tiu ne estas serioza afero, ke
artefarita lingvo ne povas funkcii,
ke neniu serioza volas investi energion
en la lernadon de lingvo, kiun neniu sxtato
agnoskas,
kiun uzas neniu granda firmao aux interregistara
institucio, ecx preskaux neniu neregistara internacia asocio.
Estas klare, ke la homoj, la popoloj, la
gentoj, la civitanoj el la
diversaj landoj,
kiuj kundividas inter si nian planedon, elektis
ne uzi Esperanton.
Iu, kiu rifuzas konsideri tiun fakton, estas
nerealisma, oni povus diri blinda,
kvankam blindulo ne povas vidi, dum iu, kiel mi,
havas bonajn okulojn kaj povus vidi,
se li ne estus obstina, ke la mondo
rifuzis Esperanton kaj vocxdonis favore al la angla.
Eble mi kredas je Esperanto cxar mi estas
freneza.
Mi jxus diris, ke mi ne estas blinda, cxar mi
havas bonajn okulojn, sed estas kategorio de homoj, kiuj bone vidas teorie,
sed praktike tamen vidas aferojn, kiuj ne
ekzistas.
Tion oni nomas vidi halucinojn. Homoj, kiuj
vidas halucinojn, estas frenezaj.
Eble mi estas freneza. Eble mi vidas en
Esperanto, en la esperantistoj, ion, kio tute ne ekzistas,
kio estas pura produkto de la nekonsciaj
imagprocezoj, kiuj disvolvigxas en mi.
PIV difinas _freneza kiel perdinta la prudenton
pro mensa malsano kaj kiel perdinta la sinregadon pro pasio.
gxenerale frenezuloj ne scias, ke ili frenezas.
La fakto, ke mi ne sentas min freneza, signifas do nenion.
Kaj cxu mi perdis la sinregadon pro pasio?
Iuj faktoj favoras la akcepton de tiu hipotezo.
Ekzemple mi akceptis veni cxi tien paroli antaux
vi en tiu stranga lingvo.
Kial mi akceptis, kial mi ne kapablis regi min
kaj diri:
Tio estas senutila kaj stulta, dankon pri la
invito, sed mi ne venos, mi kondutu sagxe.
Kial mi ne regis min tiudirekte? cxar, kiel
emfazas PIV, min regas pasio.
Pasio, diras PIV, tiu neelcxerpebla fonto de
sagxeco, estas, i.a., arda kaj senbrida amo.
Estas objektiva fakto, ke mi havas ardan
kaj senbridan amon al Esperanto.
Mi rilatas al gxi pasie. Tiu, kiu pasie amas,
ofte misprenas siajn dezirojn por realo.
Eble tio estas mia kazo, eble tial mi ne estas
realisma.
Mi do tre bone povus esti frenezulo.
cxu do mi kredas je Esperanto cxar mi
estas naiva, stulta, nerealisma, obstina kaj freneza?
Multajn aliajn ecojn oni povus aldoni al tiu
listo.
Kaj ni trovus argumentojn favorajn al ili.
Sed vidu, la plej interesa afero, en cxi
tiu listo, estas la lasta.
cxar frenezuloj havas interesan karakterizon.
Ili neas, ke ili estas frenezaj,
kaj ili diras, ke la frenezeco trovigxas en la
aliaj.
Alveninte al tiu punkto en mia objektiva
analizo, mi finfine trovas la veran respondon.
Mi kredas je Esperanto, cxar la aliaj, en nia
socio, niaj kunhomoj, niaj samspeculoj,
niaj samplanedanoj, niaj najbaroj kaj
malnajbaroj, en sia grandega plimulto, konsistigas amason da homoj
naivaj, stultaj, nerealismaj, obstinaj kaj
frenezaj.
Ili estas naivaj, cxar ili senreziste
akceptas, kredeme kiel infanoj, tion, kion la lernejo,
la amaskomunikiloj, la registaroj, la potencaj
multnaciaj firmaoj ktp ktp sencxese ripetas al ili,
nome, ke la angla venkis, kaj ke al tiu fakto
ekzistas neniu alternativo.
Ili estas stultaj, cxar tion ili
akceptas sen provi kompreni la kauxzojn, la
mehxanismojn, la influojn, kiuj agas malantaux tiu aserto.
Homoj nestultaj ne aligxas tuj, en unu sekundo,
al io asertita antaux ili,
ili haltas, ili kontrolas, ili provas
alternativajn eblojn,
ili faras la hipotezon, ke eble oni trompas
ilin, kaj do esploras por scii, kie estas la vera vero, la veraj faktoj.
Tion, pri lingva komunikado, ne faras la
"malfrenezuloj" en nia socio.
Ili do agas stulte, malsagxe, neinteligente.
Ili estas nerealismaj, cxar ili ne
komparas surterene, kiel funkcias la diversaj rimedoj uzataj
por superi la lingvajn barojn. Realismulo estas
homo, kiu prenas la faktojn en konsideron, kaj
do iras sercxi ilin,
kompari ilin. Nu, se oni komparas,
kiel funkcias internacia komunikado laux tio,
cxu gxi uzas samtempan interpretadon,
la anglan aux la diversajn aliajn sistemojn, oni
konstatas, ke Esperanto estas tiu, kiu kostas malplej por plej granda efikeco,
plej granda kontentigo laux cxiuj penseblaj
kriterioj.
Ne rigardi tiun fakton estas peki kontraux
realismo. Estas konfuzi siajn dezirojn kun la realo.
Ili estas obstinaj, cxar multaj homoj -
ekzemple mi! - ofte admonis ilin pri tio, ke ili rifuzas alfronti la realon,
rigardi la faktojn, informigxi pri tio, kiel
funkcias Esperanto kompare kun aliaj sistemoj.
Sed cxu ili auxdas niajn admonojn? Tute
ne! Ili obstine rifuzas pridubi sian pozicion
kaj kontroli, cxu gxi estas prava,
aux cxu alia, la esperantista, estas pli prava.
Ili estas frenezaj, cxar ilin regas
halucinoj.
Ili halucinas, ke la angla juste kaj gxuste
solvas cxiujn innternaciajn lingvajn problemojn,
dum suficxas malfermi la okulojn kaj la orelojn
por konstati,
ke tio okazas nur cxe eta-eta-eta-eta parto de
la kazoj, en kiu internacia komunikado estas bezonata.
Ilin regas halucino pri la kostoj, kaj la kostoj
de internacia komunikado, kaj la kostoj de instruado de la angla.
Ilin regas halucino pri la efikeco de la lerneja
instruado de lingvoj.
Ilin regas halucinoj pri la historio.
Ili kredas, ke situacio, kiu evoluis gxis nun,
estas definitiva, kvazaux la tuta historio ne instruus al ni,
ke apogeojn sekvas malapogeoj, venkojn
malvenkoj, superecon malsupereco.
Antaux apenaux du jardekoj, se vi diris, ke
Sovetio baldaux disfalos,
oni taksis vin freneza. Sed gxi disfalis.
Esperanto, kies baldauxa aux jama
morto estas evidenta al multaj, siaflanke plu
ekzistas.
Jen, estas tempo, ke mi finu. Mi solvis
la enigmon.
Kial mi kredas je Esperanto? cxar mi estas
freneza,
kaj kiel cxiu frenezulo, vidas, ke la veraj
frenezuloj estas la aliaj.
Sed ke Esperanto estas bona lingvo, ke
gxi solvas komunikproblemojn cxe tiuj, kiuj alprenis gxin,
multe pli bone, egalece, demokratie, kontentige,
en psike pli sana maniero,
ol la angla, tio restas fakto, ne halucino.
Cxiuj, kiuj konsentas objektive observi, tion
konstatas. Esperanto estas reala,
la amikecoj, kiujn mi havis dank' al gxi, estas
realaj,
la plezuro, kiun mi havas uzante gxin, verkante
en gxi, ridante en gxi, estas reala.
Mia amo, mia pasio al gxi estas realaj.
Kaj ili kontentigas min ege. Mi multe
legas en la angla, relative multe uzas gxin,
mi sxatas tiun lingvon, sed gxi ne alportas al
mi la korvibron, kiun alportas Esperanto.
Mi sxatas la anglan, sed Esperanton mi amas.
Kaj ke mi kredas je gxi, tio bazigxas sur
multjara esplorado pri la problemo.
Kontraste, inter la multegaj homoj, kiuj
admonis min realismi, kiel ili diras, kaj rezigni Esperanton,
neniu bazis sin sur studo de la demando.
Tial mi obstine restos cxe mia kredo je
Esperanto.
Finfine, kiom ajn raciaj la homoj provas esti,
ilia plej funda motivado kusxas en iliaj sentoj,
en iliaj emocioj, kaj la granda diferenco inter
la angla kaj Esperanto estas,
ke Esperanto tusxas la korojn, la angla ne.
Literaturo
Viktor
Astafjev
La blankbrusta foino
Viktor Petrovicx Astafjev (1924-2001)
estis rusa verkisto,
eseisto, dramaturgo, scenaristo.
Li naskigxis en vilagxo Ovsjanka de Krasnojarska
regiono (Rusio).
Kiam li igxis sepjara, lia patro dum stalinaj
reprezalioj tute maljuste
trafis en prizonon pro "sabotado".
La patrino de Viktor Astafjev, vizitante sian
edzon, pro akcidento dronis en la rivero Jenisejo.
Kiam la patro trovigxis en malliberejo,
pri Viktor Astafjev zorgis la geavoj.
Por li tiu periodo estis la plej felicxa.
Nome tiujn jarojn li priskribis en sia verko
"Lasta riverenco".
Kiam la patro revenis el la prizono, li denove
edzigxis, kaj deprenis Viktor-on de la geavoj.
Sed baldaux la patro serioze ekmalsanis. Lia
nova edzino tre negative rilatis al Viktor, kaj tute ne zorgis pri li.
Rezulte la estonta verkisto trafis en orfejon.
En la orfejo li konatigxis kun Ignatij Rojxdestvenskij
(fama rusa poeto), instruisto pri literaturo,
kiu rimarkis literaturan talenton de la knabo,
kaj helpis al li publikigi en lerneja jxurnalo
rakonton "Viva".
Poste la auxtoro donis al gxi novan nomon
"Lago de Vasjutka".
En 1942 li libervole decidis iri al fronto. Oni
tuj direktis lin en
la urbon Novosibirsko,
kie li lernis en auxtomobila kurso. Jam en 1943
li trafis en militantan armeon.
Dum la militservo pro kuragxeco oni dekoraciis
lin per ordeno de la Rugxa stelo, kaj tri medaloj.
En 1951 Viktor igxis ano de literatura
rondeto. La agado tre inspiris lin, kaj li dum unu nokto verkis rakonton
"Civitano", kiu poste ricevis novan nomon "Siberiano".
La nomo de Astafjev igxis tre populara, kaj oni
invitis lin labori en la jxurnalo "Cxusovska laboristo".
Dum laborado en la eldonejo estis publikigitaj
pli ol dudek liaj rakontoj
kaj tre multaj eseoj.
La unua libro de Viktor Astafjev estis
eldonita en 1953. gxi enhavis liajn multajn rakontojn sub komuna nomo
"Gxis estonta printempo".
En 1955 oni eldonis lian libron
"Fajretoj", kiu konsistis el rakontoj por infanoj.
Astafjev dauxrigis verki por junaj legantoj. En
1956 estis eldonita rakonto "Lago de Vasjutka", kaj post unu jaro la
libro "Onklo Kuzja, vulpo, kato",
kaj en 1958 aperis lia libro "Varma
pluvo".
En 1958 Astafjev igxis auxtoro de sia
unua romano "Negxoj degelas".
En la sama jaro li anigxis en la Unio de
verkistoj de USSR. En 1976 Viktor ricevis sxtatan premion de USSR pro sia fama
novelo "Caro-fisxo".
En 1991 la verkisto komencis verki libron
"Malbenitaj kaj mortigitaj". Nur en 1994 legantoj povis tralegi gxin.
En la sama jaro Astafjev ricevis sxtatan premion
de la Rusia Federacio.
En aprilo de 2001 okazis apopleksio al
Viktor Astafjev, kaj en novembro de la sama jaro li mortis.
La foino
Vilagxo Vereino situas sur monto. Piede
de la monto trovigxas du lagoj.
Sur bordoj de la lagoj kusxas, iam granda
vilagxeto Zujati, kiu enhavas tri domojn.
Inter Zujati kaj Vereino okupas lokon
granda kruta montodeklivo, vidata je kelkdekaj verstoj, kiu aspektas kiel
malluma gxiba insulo.
La montodeklivo estas kovrita de
plektokreskajxoj tiom dense, ke homoj preskaux neniam vizitas la lokon.
Kiel viziti gxin, se vi deflankigxos je kelkaj
pasxoj de trifolia kampo, kiu kusxas sur la monto,
vi tuj falruligxos malsupren, kaj trafos sur
kruce kunmetitajn brancxojn,
kiuj estas kovritaj de musko, sambuko kaj
frambejo.
Mallauxtas, humidas kaj krepuskas sur la
montodeklivo.
Abiaj kaj piceaj brancxoj efike kasxas for de la
malbona okulo kaj avidaj manoj siajn logxantojn - birdojn, melojn,
sciurojn, ermenojn.
Vivas cxi-tie ankaux bonazio kaj tre ruza kaj
singarda urogalo.
Foje enlogxigxis en la densejo de la
montodeklivo, versxajne plej kasxema besteto - la foino, blankbrusta
marteso.
Du aux tri somerojn sxi vivis soleca, fojfoje
aperis cxe arbarrando.
La foino kaptis per siaj delikataj aloj de la
nazo fiajn odorojn de la vilagxo, kaj se proksimigxis la homo, tuj kugle trafis
en arbaran densejon.
Post du aux tri someroj la foino naskis
idojn, etajn kiel fabaj silikvoj.
sxi varmigis ilin per sia korpo, per lekado briligis
ilin.
Kiam do la idoj iomete elkreskis, sxi komencis
cxasakiri mangxajxon por ili.
La foino tre bone konis la montodeklivon. Krome
sxi estis zorgema patrino, kaj la idoj cxiam havis
suficxe da mangxajxo.
Sed foje la foinon ekvidis knaboj el la vilagxo
Vereino, persekutis sxin malsupren laux la montodeklivo, kaj kasxis sin.
La foino dauxre zigzagis tra arbaro, kurante de
unu arbo al la alia, kaj poste decidis, ke la homoj jam foriris
(ili ja ofte preteriras la montodeklivon), kaj
revenis al sia nesto.
Tamen kelkaj homaj okuloj gvatis sxin. La
foino ne rimarkis la rigardojn, cxar treme alpremigxis al la idoj, kaj atentis
al nenio.
sxi eklekis cxiun idon kontraux muzeleto:
"mi tuj revenos", kaj rapide eligxis el la nesto.
Post cxiu tago akiri cxasajxon estis pli
kaj pli malfacile.
Apud la nesto gxi jam mankis, kaj la foino kuris
de abio al abio, de piceo al
piceo, al la lagoj, al marcxo,
poste al granda marcxo post la lago. Tie sxi
kaptis nesingardan garolon,
kaj tuj ekkuris al sia nesto, portante en la
muzelo
la rufan birdon kun la sternitaj bluaj flugiloj.
La nesto estis malplena. La foino ellasis
el la dentoj la cxasajxon,
tuj suprenigxis laux trunko de abio,
malsuprenigxis,
denove suprenigxis al la nesto, kiu estis ruze
kasxita inter abiaj brancxoj.
La idoj forestis. Se la foino kapablus
krii, sxi nepre ekkrius.
Malaperis la foinidoj, perdigxis.
sxi atente esploris apudan lokon, kaj rimarkis,
ke cxirkaux la abio piedpremis la homoj,
kaj unu homo mallerte suprenigxis laux la
trunko, difektante abian sxelon, rompante brancxojn,
restigante post si odoron de sxvito kaj
malpurajxon en faldoj de la sxelo.
Vespere la foino jam sciis, ke oni
forportis la idojn en la vilagxon.
gxis tagigxo sxi intence sercxis la
idojn apud domo: saltis de sur tegmento sur
barilon, de la barilo sur la tegmenton.
Dum kelkaj horoj sxi sidis sur paduso apud
fenestro, kaj auxskultis cxu sxiaj idoj ekpepos.
Sed en la korto hundo tondris per cxeno, kaj
rauxke bojis.
La mastro kelkfoje eliris en la korton, kaj
severe kriis al la hundo.
La foino timeme premigxis sur la paduso.
Nun sxi cxiunokte sxtele aliris al la
domo, kasxe observis, kaj cxiam per cxeno tondris kaj furiozis la hundo en la
korto.
Foje sxi kasxe penetris en fojnejon, kaj restis
tie gxis matenigxo, sed tage ne havis kuragxon reveni en la arbaron.
Tiun tagon sxi ekvidis siajn foinidojn.
Knabo elportis ilin en malnova cxapo sur
peronon, kaj komencis ludi kun la idoj,
turnante iliajn ventrojn supren, kaj fingre
frapetis kontraux ilia nazo.
Alvenis aliaj knaboj, kaj komencis nutri la
idojn per kruda viando.
Poste alvenis la mastro, kaj montrante en la
direkto al la foinidoj, diris:
"Kial vi turmentas la bestetojn? Forportu
ilin al la nesto, alie ili mortos."
Poste venis terura tago, kiam la foino
denove kasxis sin en la fojnejo, kaj denove atendis la knabojn.
Ili aperis sur la perono, kaj interdisputis pri
io.
Unu el ili elportis la malnovan cxapon, kaj
rigardis enen: "He, unu el ili mortis...".
La knabo prenis la mortintan idon je la
piedo, kaj jxetis gxin al la hundo.
La pendorela korta hundo, kiu dum la tuta
vivo estis cxenita, kiu kutime mangxis cxion, kion oni donas,
priflaris la idon, turnis gxin per la piedo, kaj
ekis malrapide mangxi gxin,
komencante de la kapeto.
En la sama nokto en la vilagxo estis
strangolitaj multaj kokinoj kaj kokidoj,
kaj sur alta barilo sufokigxis la maljuna hundo,
kiu formangxis la foinidon.
La foino kuris sur la barilo, kaj tiom
kvereligis la stulteman hundon,
ke tiu postsekvis sxin, transsaltante la
barilon, krocxigxis al gxi, kaj ekpendis.
Sur stratoj kaj en legomgxardenoj oni trovis
sufokitajn idojn de anaso kaj ansero.
En domoj, kiuj trovigxis proksime al arbaro,
birdaro tute malaperis.
Dum longa tempo la homoj ne povis
konjekti, kiu do nokte rabas en ilia vilagxo.
Sed la foino igxis pli furioza, kaj komencis
aperi apud domoj de vilagxanoj ecx tage,
kaj mortigis cxiujn bestojn, kiujn sxi kapablis
mortigi.
Virinoj ahxis kaj krucosignis sin, viroj
insultis: "Tiu do estas satano!
Oni alvokis malfelicxon!"
Oni embuskis la foinon, kiam sxi
trovigxis sur poplo apud malnova pregxejo,
kaj pafis plumberojn al sxi.
Sed la foino ne mortis, cxar nur du plumbaj
grajnoj trafis sub la hauxton.
Post tio sxi dum kelkaj tagoj kusxis en la nesto,
kaj lekis sian vundon.
Kiam la foino resanigxis, sxi denove
aliris al tiu domo, kien kvazaux nevidebla kondukilo tiris sxin.
La foino ankoraux ne sciis, ke oni vipis la
knabon, kiu kunprenis la foinidojn,
kaj ordonis forporti ilin reen al la nesto.
Sed la senzorgema knabo pro sia pigreco rifuzis
penetri en la densejon,
kaj lasis la foinidojn en ravineto apud la
arbaro, kaj foriris.
En tiu loko vulpo trovis la idojn, kaj
formangxis ilin.
La foino igxis orfo. sxi komencis aktive
sufoki kolombojn, anasojn ne nur sur la monto, en Vereino, sed ankaux en
Zujati.
sxi estis kaptita en kelo. Malferminte
kovrilon de la kelo, mastrino de la lasta domo en Zujati ekvidis la foinon.
"Jen kie vi trovigxas, satano!" la
mastrino kunfrapis la manojn, kaj jxetis sin por kapti la foinon.
cxiuj bokaloj, argilaj laktokrucxoj, tasoj estis
renversitaj kaj frakasitaj,
antaux ol la foino estis kaptita.
La foinon oni enfermis en kesto. sxi furioze
rongxis lignon en splitojn.
Alvenis la mastro. Li estis cxasisto, kaj kiam
la edzino informis lin, ke sxi kaptis la foinon,
li diris: "Estas vane. sxi ne kulpas.
Oni ofendis sxin", kaj liberigis la foinon,
esperante, ke sxi ne aperos plu en Zujati.
Sed la foino ekis rabi pli aktive ol
antauxe. Pro tio la cxasisto devis mortigi sxin
ankoraux antaux cxassezono.
Foje en legomgxardeno apud varmejo li
ekvidis sxin, pelis sur solecan arbuston, kaj ekpafis.
La foino falinte en urtikon, ekvidis bojantan
kaj kurantan al sxi hundon
kun malseka fauxko. sxi simile al serpento
levigxis el la urtiko,
perbusxe krocxigxis al gorgxo de la hundo, kaj
tuj mortis.
La hundo ruligxis sur la urtiko, kaj tre
forte hurlis. La cxasisto per trancxilo penis malfermi la fauxkon de
la foino,
kaj rompis sxiajn du tre akrajn dentegojn.
gxis nun oni memoras en Vereino kaj
Zujati la blankbrustan foinon.
gxis nun oni admonas geknabojn, ke ili ne tusxu
idojn de bestetoj kaj birdoj.
Nun senzorge vivas kaj reproduktigxas
inter la du vilagxoj, proksime al la domoj, sur la kruta arboricxa montodeklivo
multaj sciuroj, vulpoj, diversaj birdoj kaj
bestetoj.
Elrusigis Gennadij
Sxlepcxenko, Vladivostoko.
(El la revuo
"Cerbe kaj kore",
n-ro 23, decembro 2021)
Pri Rolo kaj SES
(teksto de prelego)
(Rolle, Svisa urbo, kie SES (svisa Esperanto-societo)
estis fondita en 1903.)
Mia rolo en Rolo (france Rolle), alivorte
mia rola rolo, estas roli
parole. Mi promesis al Clauxde (ne
al mi, al la alia Claude) (*), ke mi parole
rolos en Rolo, sed kiom
ajn mi trasercxis mian cerbon, neniu ideo tie
troveblis. gxi estis malplena, vakua.
Tiam mi pensis: "Nu, mi petos helpon
de mia edzino." Sed ankaux sxi ne havis ideon. Tial ni ne povas par-roli,
mi devas paroli tute sola
(tute malgee, se vi preferas).
Turmentate de la ideo, ke mi devos
publike paroli, kaj havas nenionpor
diri, mi faris kiel mia samnomulo la alia Claude
en similaj cirkonstancoj:
mi pregxe turnis min al Zaza:
"SOS!" mi kriis.
"SES!" li respondis.
Kaj li aldonis: "Kial vi simple ne
gvidus vian publikon al tiu unua tago de la vivo de SES?"
Tiam li afable montris al mi, kiel disvolvigxis
la fondo de la societo, montrante je
cxiu etapo, kiel la fondintoj rolis.
Por la ekstera mondo, ili estis stranga
bando. Vidu, kiel tamen bele
kaj bone ili bande rolis.
cxar estis tre bela vetero, ili decidis
lui barkon por kune navigi
kelktempe sur la lago. Kaj la fondejo de SES
farigxis barka Rolo.
Sed kompreneble necesis reveni sur la
firman teron kaj aliri seriozajn aferojn.
Decidi pri la enspezoj, la elspezoj, la kostoj,
la kotizoj ktp.
Trovi iun, kiu akceptos zorgi pri la
kontoj. Tiel la lulejo de SES igxis kont-Rolo.
cxiuj jam tuj akceptis havigi al la jxus
naskita societo la fiksitan kotizon. Sed kien meti la monon?
En kason, kompreneble! Tiel komencigxis
la gravega kas-rolo de la respondeculo pri
financoj,
kun celo klare difinita: kiel plej honeste kaj
efike kase roli.
Kontentaj pri la bona laboro, kiun ili
plenumis fondante la societon,
ili iris kune mangxi - tio estas preskaux
deviga, kiam oni vizitas Rolon
- frititajn fileojn de lagaj perkoj,
similajn al tiuj, kiujn vi jxus mangxis.
Kaj cxar la fileojn oni fritis en pato, kaj ili
estis bonegaj, niaj
fondintaj patroj entuziasmigxis pri la pat-rolo
de Rolo.
Kaj jen unu el ili ekhavis ideon.
cxiuj ja estis fervoraj esperantistoj, ili
tutkore deziris, ke Esperanto disvastigxu,
kaj ili pensis, ke por tio nepre necesas instrui
la lingvon en la lernejoj.
La plej bona taktiko, ili pensis, estas sendi al
la auxtoritatoj peticion tiucelan.
La vorto _peticio ne ekzistis en la lingvo de
1903. Oni diris petskribo, cxar temas pri skribo por peti.
Tiel, la 28-an de septembro 1903, la naskigxejo
de SES riveligxis pet-Rolo.
Ilin tre impresis tiu rivelo, sed, sagxe,
ili decidis esti plej diskretaj pri la afero.
Pri tiu pet-rolo de Rolo ili promesis silenti.
Tial vi hodiaux povas trankvile pasxi sur
la Rolaj trotuaroj. Ecx ne unu usonan soldaton
vi renkontos.
(*) Claude Gacond, redaktoro post Edmond
Privat, de la
Esperantaj radioelsendoj de la svisa radio kaj
aktivulo de la kultura centro "la kvinpetalo" en lasxauxdefono.
La plej
pura rivero en la mondo...
en kiu estas
nenio viva
Naturo kreis multajn nekredeblajn lokojn,
kiuj ankoraux estas mistero
por multaj. Naturaj vidindajxoj estas tiel
belaj, ke ili kreas grandegan konkurencon kun tiuj homfaritaj.
Estas cxiam interese, kiu loko estas la
unua inter similaj vidindajxoj,
ekzemple la plej alta, plej malalta, plej pura,
plej malpura, ktp.
Nia scivolemo ofte superas nin kaj ni malkovras
pli kaj pli da nekredeblaj lokoj, kiuj iel superas aliajn en sia propra
kategorio.
Hodiaux ni decidis rakonti pri la plej
pura rivero sur la planedo.
La plej pura rivero en la mondo nomigxas
Verzasca. gxi situas sur la teritorio de Svislando,
pli precize, gxi devas esti sercxata en la valo
de la Svisaj Alpoj, en la itallingva parto de la lando, nomata Ticxino.
La rivero fluas sur la monto Pizzo Barone, je
altitudo de 2864 metroj.
La kurso de la rivero iras direkte al la suda
direkto, fluante en la lagon Maggiore.
La longo de la nekredebla rivero Verzasca estas
preskaux 30 kilometroj.
La plej grava kvalito de la Verzasca
Rivero estas gxia nekredeble klara turkisa akvo.
La akvo en gxi estas tre malvarma kaj ecx en la
plej varma vetero ne superas 10 gradojn.
La profundo de la rivero atingas kelkloke gxis
10 metroj.
La rivero estas interesa pro tio, ke
estas absolute neniu vegetajxaro kaj
subakvaj logxantoj en gxi, dume sciencistoj ne
povas doni klarigon pri tio.
Komence, oni diris, ke la acideco en la rivero
estas suficxe alta, sed cxi tie gxi estas en la normala gamo, ne pli alta ol la
nivelo de aliaj similaj riveroj.
Tamen, eble estis cxi tiu fenomeno, kiu donis al
la rivero tian nekredeblan vidon, kiun oni longe volas rigardi.
Pro la malalta temperaturo banado en la rivero
estas malpermesita, sed la nombro de plongxistoj en specialaj ekipajxoj,
kiuj konkeras cxi tiujn lokojn, pliigxas
cxiujare, malgraux la subfluoj, kiuj ekestas cxe la profundo de la rivero.
La fluo de turistoj al la Verzasca Rivero
pliigxas cxiujare.
Ja dum longa tempo la rivero ellavis la
tiel nomatajn lagetojn, en kiuj oni povas
plongxi'
Kaj ankaux sur la bordoj de cxi tiu rivero estas
kelkaj altirajxoj,
kiujn gastoj de cxi tiuj lokoj ne povas preteriri.
cxefe oni rigardas la grandegan digon, altan 220
metrojn, kiu reduktas la elfluon de akvo en lagon Maggiore.
Sed gxi altiras la vidojn de turistoj ecx ne per
sia aspekto, sed per la fakto, ke en unu el la partoj
pri la legenda spiono, James Bond mem faris
salton de cxi tiu digo.
Alia atrakcio de Verzasca estas la romia
ponto, kiu bonege harmonias kun la pejzagxo de cxi tiuj lokoj.
gxi konsistas el du sxtonaj arkoj kiuj estas
reflektitaj en klara akvo, farante neforvisxeblan impreson sur cxiu vizitanto
al cxi tiu loko.
La rivero mem situas en tiel nekredeble
belaj lokoj, ke gxi kaptas
la spiriton de la naturo cxirkauxe.
sxajnas, ke la tempo frostas cxi tie.
Vi sentas, ke vi estas en fabelo kreita de la
naturo.
Se oni volas profunde spiri, gxuante la belajn
pejzagxojn, kvazaux el bildo,
oni nepre bezonas viziti la riveron Verzasca.
stenografia pagxo
(forlasita)
Sxako
(forlasita)
Korektendo
En la aprila numero, sur pagxo 24, pro
mistraduko kaj miskontrolo aperis,
en la teksto pri sezona sxangxo de felkoloro de
kelkaj bestoj,
la vorto _rinocero; gxin oni sxangxu per
_rangifero aux _norda _cervo:
per tio la informo igxos kredebla. Pardonu!