Esperanta
ligilo
n-ro 4, aprilo 2022
Enhavtabelo
De la redaktinto.
Komuniko pri IKBE-86.
Antun Kovacx..
Por kio Esperanto estas plej utila.
Valoraj lernomaterialoj.
Virinoj en muziko: Elisabetta de Gambarini.
Tra la sortofrata mondo:
jxudo-kurso por blindaj junulinoj.
Tago de la germana biero.
Cxunjo demandas.
Stenografia pagxo (nur en la brajla versio).
Kain kaj Abel (satira rakonto).
Forpaso.
De la
redaktinto
Lastatempe, pro la drama situacio
en Ukrainujo, nia redaktorino ne plu povas regule plenumi sian taskon. Do LIBE
trovis provizoran anstatauxan redaktoron jam por la marta numero. La nunan
redaktis mi, sed vere nia redaktorino havigis al mi preskaux la tutan
materialon. Mia tasko estis nur plenigo de malplenajxoj, kaj tion mi faris per
la satira rakonto. Pro cxio cetera (escepte de la artikolo pri A. Kovacx kaj la
stenografia pagxo) ni plu sxuldas dankon al nia o. Posxivana.
p. l. da Costa
Komuniko pri IKBE-86
Karaj geamikoj!.
La Loka Kongresa Komitato kun bedauxro informas
vin pri la definitiva malebleco de la IKBE-86 en Moskvo (Rusio).
Dum tri jaroj ni multe laboris por
prepari cxi tiun arangxon, sed en la mondo ekregis la virusa pandemio, kaj
lastatempe grave akrigxis la politika situacio.
Al multaj gekongresontoj ni jam
redonis iliajn kotizojn. cxe la unua favora ebleco ankaux la aliaj ricevos
siajn kotizojn. Estu tute trankvilaj.
Nome de LKK
Vjacxeslav Suslov
Antun
Kovacx
(28-5-1946--2-4-2022)
Profunde nin kortusxis informo, ke
la 2-an de aprilo forpasis Antun Kovacx, nia amiko, bona kunlaboranto kaj senlaca
aktivulo de Esperanto-omovado inter la nevidantoj kaj en la Movado gxenerale.
Li dum jardekoj estis prezidanto
de Kroata Unuigxo de Nevidantaj Esperantistoj
kaj dum tiu tempo, li faris multon por antauxenigi aktivecojn de la Unuigxo kaj
vigligi internaciajn kontaktojn inter la Esperantistoj. Eldonado de Esperantolibroj
en Brajlo kaj sona versio, redaktado de sonversio de revuo "Tempo",
organizado de tri internaciaj kongresoj de blindaj Esperantistoj en Kroatio kaj
lia aktiva partopreno en pluraj kongresoj de blindaj esperantistoj kaj aliaj
esperantorenkontigxoj, estas nur parto de lia agado en Esperantujo. Lia lasta,
sed ne malpli grava, aktiveco, estis organizado de regiona esperantorenkontigxo
okaze de 50-jarigxo de KUNE (Kroata Unuigxo de Nevidantaj Esperantistoj) en
Premantura en auxgusto pasintjare.
Li havis gravan rolon ankaux en la
blindula Movado, estinte cxiam bona ekzemplo pri povoj kaj eblecoj pri
sendependa vivo de nevidanta homo. Antun estis prezidanto de sxakklubo
"Polet" kaj organizanto de pluraj sxakturniroj. Li estis ankaux
sekretario de Kroata unuigxo de blinduloj (1994-1998). jxurnalismo estis lia
plurjara okupo.
Post fino de elementa lernejo,
medicina mezlernejo por fizioterapistoj, pli alta politika lernejo, li studis
politikajn sciencojn en universitato. Li laboris kiel jxurnalisto en Radio
Nasxice, poste eldonis propran gazeton "Nasxicxka nedjelja". Li
laboris en Ministerio pri Protekto de la cxirkauxajxo, spackultivado kaj
konstruado kiel faka konsilanto, sed tie li ankaux estis en redakcio de revuo
"Okolisx" (cxirkauxajxo) kiun eldonis la Ministerio.
Li blindigxis estinte trijara, sed
li estis suficxe memstara en sia laboro kaj cxiutaga funkciado. Li klopodis
memstare movigxi, uzi novajn teknologiojn, sed ankaux helpis aliajn esti
memstaraj, trovi laboron kaj vivi bonkvalite.
Kara amiko, dankon al
vi pro via agemo, kunlaboremo, toleremo kaj komprenemo!.
Dragan Sxtokovicx
Nedeljka Lojxajicx
Por
kio Esperanto estas plej utila
La mondo de hodiaux estas tute
alia, ol tiu de la jaroj 1887 aux 1905, kiam okazis la unua Universala Kongreso
de Esperanto. Tiam la eblecoj por parola komunikado inter homoj el diversaj
landoj estis tre limigitaj: Vojagxi eksterlanden eblis nur al tre malmultaj
homoj, kaj telefono ankoraux ne servis por la komunikado de simpluloj. Radio
estis ankoraux ne ekzistanta, kaj pri televido oni ecx ankoraux ne revis.
Hodiaux vojagxoj eblas ankaux por
tute ordinaraj homoj, la telefona komunikado kovras la tutan terglobon, kaj la
kostoj por internaciaj telefonalvokoj estas pageblaj. Radio kaj televido
elsendas siajn programojn per satelitoj kaj fine la interreto entute forigis
landlimojn de komunikado.
Kaj hodiaux ecx ekzistas
grandmezure lingvo por internacia komunikado, nome la angla. cxio tio sxangxas
la eblecojn por Esperanto servi kiel internacia lingvo.
Zamenhof certe imagis multe pri
skriba aplikado de la lingvo, kaj dum lia vivo ja ankaux aperis multaj revuoj,
gazetoj kaj libroj en Esperanto. Post la Unua Mondmilito Esperanto ja ekfloris,
sed la monda ekonomia krizo de la jaro 1929 detruis ne nur la esperojn pri
prospero, sed ankaux pri paca kunlaboro helpe de Esperanto. Sekve la Dua
Mondmilito kaj la cxefaj diktaturoj ecx pli akre neniigis cxiujn esperojn. Kaj
post la jaro 1945 establigxis nova politika ordo, en kiu la angla lingvo akiris
la plej gravan rolon rilate al internacia komunikado.
Do, ni devas demandi nin, por kio
entute hodiaux Esperanto povas servi? La respondo estas, ke gxi ja povas servi
al homoj en la tuta mondo, sed ne kiel gxenerala
lingvo por cxiuj, sed kiel lingvo por homoj, kiuj sercxas rektan personan
kontakton kaj rektan komunikan intersxangxon por aux lerni pli pri la mondo aux
pri specifa fako, aux por havi amikajn rilatojn kun homoj el aliaj landoj.
Tio signifas, ke male al la situacio
de antaux pli ol cent jaroj, kiam oni povis plejparte nur skribe interrilati
kun homoj el aliaj landoj, hodiaux cxiu formo de rekta komunikado estas ebla,
precipe la parola.
Esperanto ne havas realan lokon,
gxi estas cxie kaj nenie. Sed gxi jam estas universala lingvo en la virtuala mondo,
nome en la interreto. Tamen tio ne suficxas: Homoj volas reale renkontigxi por
paroli rekte unu al la alia. Tial Esperanto povas eksoni en provizoraj lokoj,
kie homoj kunvenas dum kelkaj tagoj, dum semajno, aux fojfoje dum kelkaj
monatoj.
La aplikado de Esperanto havas nur
sencon, se la lingva nivelo estas suficxe alta. Balbuti oni povas ankaux en
aliaj lingvoj. La tauxga formo por altnivela parolado estas prelegoj aux
teatrajxoj. Tie prezentigxas origine skribaj tekstoj al suficxe multaj
spektantoj. Tio tauxgas precipe por internaciaj seminarioj, kursoj, laborgrupoj
ktp..
Do, la parola prezentado (aux
lauxtlegado) de antauxe verkitaj tekstoj estas la plej tauxga rimedo por vivigi
Esperanton je suficxe alta nivelo. Tio povas okazi reale en internaciaj
arangxoj, aux en la interreto, ekzemple kiel en radio Muzaiko aux en Esperanta
Retradio. Ambaux estas necesaj. Ankaux dum internaciaj arangxoj la lokaj
partoprenantoj povas esti kunligitaj kun foraj partoprenantoj helpe de la
interreto.
Kaj hodiaux la homoj sur la tuta
planedo havas ecx komunan temon: Kiel protekti la vivmedion, por ke la homaro
povu vivi sur cxi tiu planedo ankoraux post 50 aux 100 jaroj. Do, eblas serioze
labori multe helpe de Esperanto. La valoro de Esperanto ne estu subtaksata.
(bedauxrinde sen subskribo)
(laux Esperanta Retradio)
Valoraj lernomaterialoj
En 2020 la unuan (kaj solan)
premion de Fondajxo Antoni Grabo]ski (800 usonaj dolaroj) ricevis Bertilo ]ennergren
(Svedio-Germanio) pro siaj elstaraj kontribuoj al esperantologio. Per sia
"Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko", kiu en sia reta versio
(bertilow.com.pmeg) staras jam en la 15-a versio, li kreis novan referencon por
priskriba Esperanta gramatiko. Uzante novigan, simplan terminologion kaj
abundajn ekzemplojn el kvalitaj fontoj, tiu verko klarigas al komencantoj kaj
al specialistoj cxiujn aspektojn de laesperanto-gramatiko. Wennergren krome
kreis la retpagxon Tekstaro (tekstaro.com), kiu ebligas la trasercxon kaj
komparon de vasta literatura kaj gazetara tekstaro de pli ol 10 milionoj da
vortoj. Temas pri grava ilo por la analizo de la efektiva lingvouzo kaj gxia
evoluo.
Akademiano de 2001, Wennergren
dejxoris kiel direktoro de la sekcioj pri Gramatiko kaj pri la gxenerala
Vortaro. En tiu lasta funkcio li iniciatis kaj subskribis la 9-an oficialan
Aldonon al la Universala Vortaro en 2007. Eble, tiuj valoregaj materialoj povas
esti tauxgaj por niaj Esperantinstruistoj kaj por cxiuj, kiuj volas pliprofundigi
siajn ingvokonojn.
Virinoj en muziko
Elisabetta de Gambarini (1730-1765)
estis talenta angla komponistino, kantistino, orgenisto, klavicenisto, orkestra
direktistino kaj pentristino de la Xviii-a jarcento.
sxi naskigxis en Londono. sxiaj
gepatroj estis Charles Gambarini, itala nobelo, kaj Joanna Stradiotti el
Kroatio; eble sxi estis
muzikinstruistino por aristokrataj infanoj.
Elisabetta estis la tria el kvar
infanoj de tiu paro, kaj la sola kiu pluvivis gxis plenagxeco. en letero de
1761 sxi skribis: "mi naskigxis en Londono, mi scipovas paroli la anglan,
la francan, la italan kaj la germanan, kaj mi komponis multajn muzikajn pecojn,
precipe odon je la naskigxtago de Lia Regxa Mosxto."
Estas neniuj specifaj informoj pri
la formala muzika edukado de Elisabetta de Gambarini, tamen oni konjektas, ke
sxi eble studis cxe la fama tiutempa komponisto Francesco Geminiani
(1687-1762), auxtoro de "La Sorcxita Arbaro" (The Enchanted Forest).
E. de Gambarini unue vekis atenton
kiel kantistino de bela mezosoprana vocxo. Kiam sxi estis nur deksesjaragxa,
sxi prezentigxis kiel kantistino en la premieraj prezentadoj de du oratorioj de
Haendel: "Occasional Oratorio" kaj "Judas Maccabaeus". Tiel
Elisabetta komencis sian karieron; sxia nomo aperas ankaux en dekoj da aliaj
prezentadoj, inter ili "Joseph and his Brethren", "Samson"
kaj "La Mesio", ankaux de Haendel.
Je sia dekokjaragxo Elisabetta jam
gxuis famon kaj reputacion kiu permesis al sxi prezenti sian propran koncerton,
kie sxi kantis kaj ludis siajn komponajxojn per orgeno. sxi ankaux publikigis
siajn unuajn du volumojn da muziko. sxi estis la unua virino komponisto en
Britio, kiu publikigis kolekton da klavarmuziko: "Ses serioj de klavicenaj
lecionoj" (The Six Sets of Lessons for the Harpsichord), agrablaj
komponajxoj por du vocxoj dedicxitaj al la Vicgrafino Hojxe de la Irlanda
Regno.
sxi publikigis tri volumojn da
kantoj kaj pecoj por klaviceno en la angla, la franca kaj la itala. Ili estas
mallongaj pecoj, la tekstoj bazigxis sur moralaj lecionoj aux klasikaj aludoj.
Poste sxi publikigis "Lecionoj por klaviceno, Intermiksitaj kun italaj kaj
anglaj kantoj" (Lessons for the Harpsichord Intermix'd with Italian and
English Songs". Sxiaj komponajxoj reflektas vocxan laboron pli ol
instrumentajn modelojn. Tio evidentigxas en tiuj cxi lecionoj, karakterizitaj
per teksta bazo kun kompakta gamo en strofa stilo de mallongigita dauxro, sen
plurmova strukturo.
Kiel aliaj pecoj de cxi tiu gxenro,
sxiaj kantoj povas esti interpretataj diversmaniere: per vocxo, fluto, klavaro,
vocxo kaj fluto kune, alternante segmentojn. sxia muziko estis verkita laux la
stilo de la malfrua baroka periodo kaj de la frua klasika periodo. sxia
skribmaniero estis simpla, vigla kaj alloga.
La 20-an de marto 1764 Elisabetta
edzinigxis kun Etienne Chazal. Sxi koncertis kiel sinjorino Chazal en majo, sed
sxi mortis hejme malpli ol jaron poste. La testamento de sxia patrino
malkasxas, ke Elisabetta havis filinon, Giovanna Georgiana Chazal. Tio
supozigas ke eble sxI mortis dum la akusxo. Kvankam ne estas certeco pri tio,
tia situacio estis ofta tiutempe.
Elisabetta de Gambarini estis
persono kun granda talento, kiel pruvas la fakto, ke sxi atingis distingon kiel
kompleta muzikisto, prezentante kaj komponante por diversaj instrumentoj kaj
vocxo. Popularaj tiutempaj muzikistoj, inkluzive de Haendel kaj Geminiani,
admiris sxian laboron.
sxi scipovis utiligi sian
virtuozecon por promocii sin kiel interpretistino kaj komponistino, kaj uzis la
komercajn kaj eldonajn agadojn, imitante tiujn de viraj muzikistoj. Versxajne,
pro sia frua morto en la agxo de 35 jaroj Elisabetta ne estas tiel fama, kiel
aliaj sxiatempaj komponistoj kaj muzikistoj.
Sonia Risso (Urugvajo)
Auxskulti komponajxon de Elisabetta de Gambarini
eblas ekzemple cxe:
https://ww/youtube.com.watch5=!5HEn6SImZYU
Tra
la sortofrata mondo
jxudo-kurso por blindaj
junulinoj
Blindaj junulinoj en Barato lernas
jxudon, por ke ili povu pli bone defendi sin.
nordfrisa
dokumenta filmo.
Stefanie Ortmann el Oldenswort
faras filmon pri tiu cxi projekto.
cxiujn tri minutojn knabino estas
viktimo de krimo en Barato. Precipe tre junaj knabinoj en la slumoj de la
grandaj urboj. Virinoj estas precipe en risko, se ili estas blindaj. Sed
ekzistas iniciato instrui jxudon al blindaj junulinoj en Barato, por ke ili
povu pli bone protekti sin.
La dokumenta
filmo.
Stefanie Ortmann el Oldenswort en
Norda Frislando nun produktas filmon pri la projekto titolita
"Aazadi", kio signifas "libereco" en la hinda.
Konfronto kun la
kondicxoj en hindaj slumoj.
Kiam la blanka frontpordo
malfermigxas sub la dika pajla tegmento, helvizagxa virino kun radianta rideto
venas al vi. Vi povas senti la pozitivan energion, kiu instigas Stefanie
Ortmann klopodi sxangxi ion. Dum sia restado en Barato por la filmado, sxi
ekkonis ambaux: la luksan vivon de la superricxuloj kiel en La "Arabaj
Noktoj" kaj ankaux la
neimageblajn kondicxojn en la slumoj de la
hindaj urboj.
Financado de la
filmo per homamasfinancado.
"Mi eksciis, ke knabinoj estas
aux seksperfortitaj, aux devigitaj edzinigxi, kiam ili estas 12- gxis
14-jaragxaj. Tiam mi estis prezentinta cxi tiun projekton, en kiu blindaj
knabinoj lernas jxudon por defendi sin," diras rtmann. sxi ne povis
forlasi la temon, sxi volis fari cxi tiun filmon. Sed por tio sxi bezonis
monon. La solvo venis:
_crowdfundng, Tio signifas: Multaj malgrandaj
kaj grandaj donacantoj partoprenis en la projekto.
Kiel komerca regxisoro kun multjara
sperto, sxi konas Dion kaj la mondon, sed sxi ankaux uzis nekonvenciajn
rimedojn: "Mi havas tiom da kontaktoj per
mia malnova laboro, mi invitis amikojn al tagmangxo kaj diris, jen la
kolektosako, nur por ke vi povu helpi min fari la filmon."
sxi volas eksciti homojn pri la
filmprojekto de Stefanie Ortmann Kaj sxi rakontis historiojn. Ekzemple, tiu de
la blinda Sudama, kiu ne nur volis mem lerni jxudon, sed konvinkas aliajn:
"Knabino, kiu estis tro maldika, sed havis volon. sxi diris:
"Akompanu min al la auxxtoritatoj, mi volas atingi, ke ni havu
stratlumadon", kaj akiris gxin. Freneza pozitiva energio!. sxia misio estis
kuragxigi aliajn knabinojn kaj ne esti pasiva."
"Sed cxiam estis malfacile,
cxar cxi tie en nia ideala, ricxa mondo, ne cxiuj volas esti alfrontitaj kun la
mizero tie ekstere" - diras Ortmann: "Precipe kiam larmoj falas, kiam
mi raportis el la slumoj. Iuj staras tie kun krucumitaj brakoj, la aliaj volas
scii pli. La homoj cxirkaux mi kuragxigis min: Eliru kaj faru cxi tiun
filmon."
Sed la filmo estas malproksima de
fino, la sekva vojagxo al Barato estas planita, kaj tiam la kompleksa produktado
komencigxos. Tio signifas: Stefanie Ortmann denove invitos vin al la
_crowdfunding-vespermangxo en sia pajlotegmenta domo sur la malgranda Warft en
Oldenswort. Kaj poste kio?
"Kelkaj estas iom
maltrankvilaj," sxi ridas" "Mi prefere ne faru tian spican
kareon, sed prefere faru pli da batatoj kun rizo!."
(Laux la germana radio, Ndr)
Esperantigis Olena Posxivana
Tago de la Germana Biero
La 23-an de Aprilo 1516, Duko
Vilhelmo de Bavario proklamis la legxon pri la pureco de biero. Nur akvo, malto
kaj lupolo estis permesitaj, la gisto poste estis rekonita kiel ingredienco.
Ekde tiam biero estas farita en Germanio gxis hodiaux. Bierfarejoj malfermas
siajn pordojn kaj provizas informojn pri gvidataj vizitoj kaj festivaloj, la
produktado kaj konsisto de la trinkajxo. Ekzistas pli ol 5000 malsamaj specoj
de biero tutlande. Ili diferencigxas laux gusto, kuirmaniero kaj ecx akvo.
Cxunjo demandas
Kial oni inventis masxinon
por lavi mangxilaron? cxu pigro instigis aux manoj doloris?
La usonanino Josephine Cochrane
sxatis arangxi grandajn bankedojn kun multaj gastoj. Sed sxin kolerigis personaro,
senzorga pri sxia mangxilaro. Tiel sxi laboris pri la solvo de la problemo kaj
inventis la unuan telerlavujon en la mondo. La 28-an de decembro 1886 sxi
patentis la inventon
je sia nomo.
Kion signifas la vorto
"karaoke"?
Karaokeo estas japana invento. Nun
gxi estas populara distro ne nur en aziaj landoj. Bone konataj muzikpecoj estas
ludataj kun vigligistoj transprenantaj la preterlasitan kantantan parton. la
termino _karaokeo konsistas el la du japanaj vortoj _kara (malplena) kaj _oke
(orkestro), do, kune gxi signifas "malplena orkestro".
Kial gxuste infanoj
malvarmumas tiom ofte?
Ecx se infanetoj havas konstantajn
malvarmumojn, ilia imunsistemo ne estas malforta aux subevoluinta. Tion
klarigas usonaj sciencistoj en la revuo "Science Immunology". Oftaj
virusaj spiraj infektoj atakas bebojn kaj infanojn, kiam ili renkontas cxi
tiujn virusojn la unuan fojon. Cxe plenkreskuloj la imunsistemo dum la tuta
vivo havas patogenojn "memoritaj" kaj "memorcxeloj"
protektas kontraux la renovigxinta infekto.
Kiel formikoj kuracas sin?
Aux ili tute ne malsanas?
Formikoj malinfektas sin kaj siajn
stomakojn per sia propra acido. Tio estas la rezulto de studo de la
Universitato Martin Luther Halle Wittenberg (MLU) kaj la Universitato de
Bayreuth. Formikacido estas organika Acido, ellaborata de speciala glando en la
abdomeno de multaj specioj de formikoj. gxi mortigas malutilajn bakteriojn en la
nutrajxo de la bestoj kaj Tiel, gxi reduktas la riskon de malsano, oni skribas
en la jxurnalo "eLife".
cxu nur leporoj sxangxas sian
felkoloron depende de la sezono?
Rinoceroj (sed versxajne temas pri
boacoj aux nordaj cervoj, ndr) sxangxas ne nur la koloron de sia felo, sed
ankaux de siaj okuloj lauxsezone. Dum arktaj vintroj la okulkoloro de orturkisa
al malhelblua, por ke la bestoj povu pli klare vidi. Dum lumplena somero en la
norda Norvegio pli multe da lumo reflektigxas, en longa malhela nokto la okuloj
bezonas pli da eblecoj percepti la lumon. Tion malkovris sciencistoj de la
Londona Universitato.
Kion faris la firmao Opel,
kiam ankoraux ne ekzistis auxtoj?
Adam Opel efektive estis sukcesa
fabrikanto de kudromasxinoj. Sed dum fervojagxo al Parizo en 1885, li lernis la
spertojn de La tiam vaste konata Hochrads. reen en Russelsheim li decidis
fabriki ankaux biciklojn. La marko Opel rapide farigxis la merkata gvidanto en
Germanio, kaj vendis ekskursajn kaj vetkurajn biciklojn, infanajn biciklojn kaj
sxargxajn biciklojn. En la 1920-aj jaroj postulo je bicikloj multe kreskis
tutmonde kaj Opel provizore evoluas en la plej granda fabrikanto de du-radaj
transportiloj en la mondo. Fine de 1936, bicikla produktado estis transdonita
de Opel al NSU.
Respondis Oma
Kain kaj Abel
Kain kaj Abel komence vivis en
komuna groto. Kune ili iradis por cxasi. Ili cxasis multajn antilopojn. El ties
tibioj ili faris trancxilojn, per gxi ili fratece dividis la viandon, purigis la
ledon, sxmiris gxin per ostmedolo por ke gxi farigxu glata kaj pretigis el gxi
vestajxojn.
Sed la sinjoro benis iliajn
edzinojn kaj tiuj naskis multnombrajn familianojn, do, fine la groto farigxis
malvasta por
ili ambaux.
Trovigxis proksime ankaux alia
groto, en kiu vivis la glavdenta tigro kaj endangxerigis la vivon de ili
ambaux. Do, ili kune alsxteligxis, bruligis fajron antaux la fauxko de la groto
kaj kiam la tigro elsaltis, cxiuj samtempe ùkomencis gxin sxtonjxeti. Krome
cent kaj cent sxtonpintaj jxetlancoj flugis al la besto kaj fine ili sukcesis
gxin mortigi. Poste en la malplenan groton enlogxigxis Kain kun siaj
familianoj.
Cxi tiu sukceso instruis ilin, ke
pli oportune estos kune cxasadi ankaux estonte. La du familioj, kune agantaj,
povis cxirkauxstari la aron de hiparionoj, peli ilin sur la monton, kie la
timigitaj pracxevaloj unu post la alia saltadis en la abismon. Kain kaj Abel
fratece dividis inter si la multan viandon. Poste ili jam povis ataki ankaux la
mamuton kaj per la grasajxo de la lanhava kamelo, kiu grasajxo trovigxis en
gxia gxibo, ili lumigis la groton. Cetere sur la muroj de la groto ili cxizis
belajn cxasbildojn per tajlita fajrosxtono.
La vivo farigxis cxiutage pli bona,
ili benis la nomon de Adonajo kaj la fratecan kunsenton, la pacon, al kiu ili
povis danki cxion cxi.
Cxi-tempe okazis, ke la Serpento
ekenuis la solecan vivon en la senhoma Paradizo kaj ekiris por sercxi la
homojn. Tiel li venis al la groto de Kain.
"Diru al mi Kain," gxi
komencis, "cxu vi ne timas pro Abel?"
"Kial mi timus pro mia
sampatrano?"
"Nu, pro tio, cxar li havas
cxiutage pli da sxtonpintaj jxetlancoj. La pintoj de liaj sagoj pretigxas el la
kornaroj de la cervoj kaj ili estas tiom akraj, ke ili trapikas ecx la
hauxtegon de la arbara elefanto. Ecx vi mem jam vidis!."
"Kiel do cxasfaligi la
elefanton, se lia sago ne estas akra?"
"Nunu! Bone!." diris la
serpento. "Mi nur menciis."
Kaj poste gxi iris al Abel kaj tie
rakontis la samon pri Kain.
Kain kaj Abel tiutage malfacile
endormigxis. Sekvonttage Kain kunvokis siajn familianojn kaj ekparolis al ili
jene:
"Miaj familianoj!. Nenia afero
estas pli malbenita, ol la dispartiigxo kaj malkonkordo. Inter la homoj devas
regi paco kaj kunsento. Tiu, kiu endangxerigas tiujn, riskas la vivon kaj
felicxon."
"Prave patro!." respondis
la familianoj.
"cxar imagu nur," li
dauxrigis, "kio okazus, se ni malpacigxus inter ni. Se ni devas uzi parton
de nia laboro, por pretigi lancojn kaj sagojn kontraux la alia familio ke gxi
ne povu nin kasxataki. Se ni ne cxasadus kune kun la abelanoj, sed ni disigxus
al du partioj, nur ties duonoj povus iri cxasadi, cxar la aliaj duonoj devus
observi la malamikon. cxu ne, tiel ni povus cxasi malpli multajn
antilopojn?"
"Ni malsatmortus"
respondis unu el la filoj.
"Kaj intertempe ekstermus nin
la glavdenta tigro" aldonis la dua.
"Nu" dauxrigis Kain,
"mi ricevis bedauxrindajn informojn pri tio, ke la abelanoj intencas
perturbi cxi tiun kunsentan pacon. Laux certaj famoj ili pretigas armilojn
kontraux ni."
"Domagxe," ili
respondis. Ni devas nepre subteni la pacon."
"La saman intencas ankaux
mi," jesis Kain. "Tiel decas al pacema familio. Ni neniokaze rompos
la pacon, ni ecx garde observos por malebligi, ke inter ni iu ajn malamikigxu
kontraux la abelanoj. Mi tre bedauxrus, se la abelanoj tamen atakus nin, cxar
tiuokaze ni povus la pacon restarigi nur per armiloj, kiu jam ne estas paco.
Sed kiel ajn mi cerbumas, mi ne povas eltrovi alian rimedon. Tiu, kiu volas pacon,
vole-nevole devas batvenki tiun, kiu volas interbatadi. Mi estus tre malgxoja,
karaj gefiloj."
Pro tio cxi ili tre cxagrenigxis
same kiel ilia patro. Kelkaj proponis kunveni kun la abelanoj, arangxi la
aferon kaj atingi pacan interkonsenton. Sed aliuloj pridubis la sukceson de
tiaspeca intertraktado.
"cxar," ili diris,
"se la abelanoj pretigas la armilojn, vere kontraux ni, tion ili nepre
neos. Ili diros, ke la armiloj pretigxas kontraux la glavdenta tigro. Kaj se ni
petus, ke ili ne faru tion, ili pensus, ke gxuste tial ni petas, cxar ni mem
intencas ilin ataki, do, des pli intense ili preparigxus por la atako, ecx se
ili gxis nun ne faris. Plej oportune estas diri nenion pri la afero, sed kasxe
pretigi pli multajn kaj pli akrajn sagojn por sekurigi la pacon de nia
popolo."
Pri cxi tio ili interkonsentis.
Poste iu el la filoj eltrovis, ke,
se oni sxmiras la pinton de la sago per la veneno de la akonito, la
sovagxbesto, trafita per gxi, rapide mortas ecx pro la plej malgranda vundo kaj
tiu estis tauxga armilo kontraux la glavdenta tigro.
Dum la unua momento gxi vekis
grandan gxojon: kiom multe da felo estos kaj kiom multa oleo por la mecxoj! Sed
Kain, per la sagxeco de la maljunuloj tuj komprenis la situacion kaj ties
konsekvencojn.
Li ordonis, ke la aferon oni severe
devas sekreti. Dum la komunaj cxasadoj oni ne rajtas uzi la venenon de la
akonito por eviti, ke tion ekkonu la abelanoj. Sed en kasxita angulo de la
groto estu poto, plena de tiu cxi veneno, por ke ili tuj povu preventi cxiaspecajn
ekagojn por rompi la pacon.
La ordonon cxiuj akceptis aprobe,
nur unu filo, Hanok auxskultis gxin kapskue:
"Neniel placxas al mi cxi tiu
afero, cxar pli-malpli frue gxuste el cxi tiu farigxos la interbatado."
Nature, la sekreto de la akonitveneno
dum mallonga tempo malkasxigxis. Abel foje demandis Kainon, kial ili amasigas
cxi tiun dangxeran venenon.
"Bone vi scias,"
respondis Kain, ke en cxi tiu groto logxis iam la glavdenta tigro. Neniu scias,
kiam revenos gxia raso."
Abel profunde cxagrenigxis. Tamen
do pravintus la serpento? Kaj tiatempe li nenion kredis al gxi!.
Li kunvokis sian familianaron kaj
komunikis sian sperton. Multaj el ili proponis pretigi pli multajn sagojn por
la sekureco. Aliuloj timis, ke tio vekos malbonon, cxar eble la kainanoj
miskomprenus, pensante, ke la abelanoj intencas ataki ilin. Precipe Abel mem
akcentis, ke ili nepre devas subteni la bonan kontakton kun la gefiloj de sia
frato kaj eviti ecx la sxajnon de la malbonigxo de la interrilato.
cxi tiun opinion cxiuj akceptis.
cxiuj sentis fratame al la kainanoj.
Fine ili decidis, ke por certeco,
ankaux ili plenigas poton per la veneno de la akonito kaj pretigos pli multajn
sagojn, sed la afero restu severa sekreto, cxar la fratecan interrilaton oni
nepre devas subteni kaj la tuta armigxo estas nur, por ke transflanke oni ne
povu perturbi la familian konkordon.
Kaj post mallonga tempo Abel havis
pli multajn armilojn, ol Kain.
Kiam Kain eksciis tion cxi, li
certigxis pri sia malnova timo. La kainanoj kunvenis por interkonsiligxo kaj
konstatis, ke la abelanoj vere klopodas rompi la pacon kaj oni devas timi pro
atako. Do, pro tio ili devas cxesigi la komunajn cxasadojn por eviti la okazon
de intermalamikado. Ekde nun la kainanoj solaj iris al cxasado, sed nur la
duono de la
popolo, cxar la alia duono gardis la groton kaj
pretigis armilojn por sekurigi la pacon. Sed ili zorge atentis, ke neniu
perturbu la bonan interrilaton.
Jes, tiel okazis. Nature, la predo
malmultigxis, ili distribuis gxin inter si per pli granda pedantemo kaj al la
filoj oni klarigis, ke la malpli abunda distribuo estas severa necesajxo, cxar
aliokaze endangxerigxus la hejma fajrujo kaj la cxiutaga antilopviando.
cxi tion cxiuj komprenis kaj
aprobis, nur Hanok grumblis:
"Mi ja diris, ke iom post iom
naskos la aferoj malbonon. Lauxesence same Kain, kiel Abel incitas la
familianojn
unu kontraux la alia. Ambaux estas lupoj en
homaj hauxtoj, kiuj ne domagxas bucxigi siajn familianojn por siaj propraj
acxaj interesoj."
Pluraj aprobis la vortojn de Hanok,
kaj Kain per dolora koro vidis, ke la forto de liaj filoj malgrandigxas
kontraux la ekstera dangxero. Tial li komence milde atentigis Hanokon pri liaj
eraroj kaj poste severe punis lin.
La amikoj de Hanok el cxio cxi konvinkigxis
nur, ke Kain nepre intencas forbucxigi sian popolon, cxar li spasme volas
manenteni la potencon.
La samo
okazis cxe Abel: la duono de la familianoj cxasis, la alia armile gardis la
pacon. La malkontentulojn ili
punis.
Kain kaj Abel fine konvinkigxis, ke
ili mem vane klopodas vivi en fratece bona rilato al la alia, se tiu alia
sencxese pretigas nur armilojn, dume li vid-al-vide atestadas sian fratecan
bonintencon, por forturni la atenton pri siaj malamikaj ka*intencoj. Ili devis
per profunda cxagreno konstati, ke la paco estas savebla nur, se ili neniigos
la pacrompantan alian familion. Ili jam ecx sopiris la eksplodon de la
interbatado, cxar jam ankaux interne trovigxas tiuj, kiuj malalte taksas la
eksteran dangxeron, kaj por tio malfortigas la familion. Tiuj vekigxos nur
tiam, kiam ecx ili vidos la dangxeron. Sed ambaux amis unu la alian kaj ili
povintus interbatali nur pro ekstrema neceso. Kaj cxi tiun neceson ili jam
avide atendis.
Fine ankaux tio alvenis. La
abelanoj vundis hiparionon, kiu trakuris al la kainanoj. Tiuj mortigis gxin kaj
hejmenportis, pro kio la abelanoj alvenis kaj repostulis la predon. La
kainanoj, por defendi sin, pafis kelkajn sagojn al la atakantoj kaj ambaux
familioj komencis la militon, altruditan de la alia familio.
"Nu," diris Hanok,
"cxu mi ne diris? Homoj, kiuj neniam pekis unu kontraux la alia, nun estas
devigataj mortigi sin per la alia grupo kaj kial cxio cxi? Nur, por ke ni
certigu la sangavidan regadon de niaj patroj. Ni bone konas la rezulton de la
batalo: Abel estis mortigita. La venkinta Kain priploris sian fraton, sxutis
cindron sur sian kapon kaj lauxte anoncis al ambaux familioj, ke la malpaco
estas finita, la pacrompanto jam ne vivas, estonte ili cxasos kune, cxiu el la
du familioj havos abundan viandon kaj mielon de sovagxaj abeloj. La malkonkordo
finigxis, la mondo atingis la eternan pacon."
"Sed el la pasinto ni
ellernis," li dauxrigis, "ke la paco estas granda trezoro kaj ni
devas gxin gardi pli bone, ol gxis nun. Ni ne plu rajtas disigxi al du grupoj,
kaj tiun, kiu ne povas aligxi al la nova grotregximo, ni nepre punos."
"Jen!" diris Hanok.
"Mi jam diris, ke cxio okazas nur por certigi lian tiranecon. Sango, kaj
sklav-kateno, cxi tio estas nia sorto. Paco ja ne povas alveni gxis ni ne
sukcesos rompi cxi tiun sangan tiranismon."
Pri cxi tio konsentis liaj amikoj,
kiuj nun plimultigxis, cxar kun ili konsentis la abelanoj, kiuj sentis sin
subjugitaj. Ili publike mallauxdis la kainanojn, post kio, la kainanoj
deklaris, ke la amikoj de Hanok estas pacrompantoj kaj plurajn el ili
mortbatis.
cxi tio kolerigis la amikojn de
Hanok tiel, ke ili foje sxtelis la poton de la veneno, mortsagadis la tiranon
kaj liajn adeptojn.
Hanok do, transprenis la gvidadon.
Li kunvokis la popolon kaj anoncis, ke la longa kaj sanga malharmonio cxesis
kaj post tiom da suferoj ekrugxis por la mondo la krepusko de la eterna paco.
"La tiraneco estas
frakasita," li diris. "Per tio cxesis la kauxzo, kiu incitis homon
kontraux homfrato. Fine la homaro alvenis havenon kaj estas savita. La mondo
atingis la eternan pacon. Ni jam devas gardadi nur, ke regu nur la reciproka
fratamo kaj paco. Por ni trovigxas jam nur unu- sola malamiko, tiu, kiu volas
rompi la fratecan amon. Sed tiujn ni devas tute venki, por eviti, ke la adeptoj
de la tiranismo malharmoniigu nian anaron kaj semu malpacon. Tiujn ni devas senpovigi, antaux ol ili povus
subfosi nian fratan harmonion."
Pri cxi tio ili konsentis, nur iu
malnova amiko de Hanok skuis la kapon:
"Mi konjektas," li diris,
"ke ni esence nur sxangxis la tiranon, sed nenio vere modifigxis. cxu ne,
cxi tiu Hanok parolas ankaux pri tio, ke ni devas venki iujn kaj senpovigi
ilin? gxis nun cxiu nia estro kredis, ke li posedas la panaceon, kiu alportos
la eternan pacon. Sed cxi tiu panaceo estis cxiam iaspeca venko, kiun ni devas
atingi super iu alia. Sed akiri venkon ni povas nur, se antauxe ni trovas al
tio malamikon. Lauxesence la malamikon ni mem kreis, por ke ni povu gxin venki.
Almenaux, se ni ekskrapis la ideon de la paco, sub la ekstera sxelo, cxiam
putrigxis sangaj bataloj. La eterna paco estas naiva hximero."
"Kaj cxu ne trovigxas
savigxo?" ili demandis.
"Ne. La interbatado estas en
la homa naturo. Oni devus modifi la homan naturon, por ke la malamo mem
cxesu."
"Kaj kiel vi imagas la
solvon?"
"Nu, atentu vi: cxu vi ne
ekvidis, ke Hanok kaj liaj intimaj amikoj estas cxiuj blondaj?"
"Vere."
"Nu, ni devas sperti, ke la
malamon disvastigas la blonduloj. Do, la brunuloj devas solidari, venki la
blondulojn, kaj tio cxi alportos la eternan pacon. Sed gxis tiam cxio estos
vanta hximero. Ek! brunaj amikoj, ni organizu nin por elbatali la venkon de la
frateco, por ke jam fine cxesu la malbenita spirito de la malpacigxo!."
Sed en tiu tago ankoraux neniu
konsentis.
S"andor Szathmari
(el "Satiroj")
Forpaso
Forpasis Antun Kovacx, tre aktiva
esperantisto dum sia tuta vivo. Ecx en la lasta tempo li dauxrigis sian laboron
por Esperanto, batalante kontraux kancero. Bedauxrinde, post la dua
kemioterapio lia korpo jam ne plu povis rezisti.
La 7-an de aprilo en la tombejo Mirogoj zagrebaj
Esperantistoj adiauxis nian karan amikon. Ripozu en paco, kara
Antun!
(pri tiu nia senlaca samideano legu
cxi-numere en aparta artikolo je lia nomo).