Esperanta ligilo
n-ro 3, marto 2022
Enhavtabelo
El la estraro
Grava jubileo de Eblogo
Literaturo
Dimitrije Janicxicx: Pri Esperanto en aliaj lingvoj
Frantisxek Langer: Malsato
Marjorie Boulton: Printempo
Aleksandr Malenkov: Kazo el la geeddza vivo
Esploroj
Nostalgio povas mildigi doloron
Stenografia pagxo: Pri la
Akademio de Esperanto
(nur en papera versio)
Virtualaj eventoj
El la estraro
La estraro de LIBE cxiumonate skajpe kunvenas kaj pritraktas aktualajxojn
kaj envenintajxojn.
Dum nia lasta kunveno ni ankaux diskutis pri sekvontaj IKBE-oj.
Covid-19 jam dufoje igis nin prokrasti la okazigon de niaj kongresoj.
Nun alia malbonajxo malhelpas nin senprobleme organizi la Internacian
Kongreson de Blindaj Esperantistoj.
Esperantistoj el Rusio jam faris cxiujn kontraktojn kaj serioze agas por
gastigi nevidantajn Esperantistojn en Moskvo.
Tamen, vojagxoj en nuna situacio ne estas facile realigeblaj.
La estraranoj konsentis denove trakti pri okazigo de la Kongreso dum sia
aprila kunveno.
Bedauxrinde, la redaktoro de "E.L.", Olena Posxivana, devis
forlasi sian hejmon.
Sxi ne kunportis sian komputilon kaj ne povas sendi materialon por la
marta numero de "Esperanta Ligilo".
Estis decidite, ke la martan numeron redaktu la estraro kaj gxin korektu
iama redaktoro de la revuo, Attila Varro.
Ni esperu, ke nia redaktorino havos eblecon baldaux reveni al sia hejmo
kaj redakti la aprilan numeron.
La estraro
Grava jubileo de Eblogo
En decembro 2021 Esperanta Blindulligo de Germanujo (EBLOGO) festis sian
centjaran jubileon.
Bedauxrinde la festo povis okazi nur virtuale, sur la platformo
jitsi.meet.
La arangxon gvidis Werner Groen, prezidanto de EBLOGO.
En siaj salutvortoj li substrekis la signifon de la blindulorganizajxo.
Li konstatis, ke partoprenis 25 geesperantistoj el 8 landoj.
Ni povis auxdi salutvortojn de Germana Esperanto-Asocio =GEA), Ligo
Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE), Germana Ligo de Blinduloj kaj
Vidhandikapitoj (GLBV) kaj gratulojn i.a. de la plej agxa partoprenanto, Tamara
Andrejeva el Sankt-Peterburgo.
Theodor Speckmann raportis pri la komencoj de Eblogo en 1921 menciante
la meritojn de Baldomero Zapater kaj Joseph Kreitz, kies vocxon li auxdigis kiel
sondokumenton.
La programon ricxigis esperantaj kantoj diverslandaj.
Heinz-Peter Engels
PRI ESPERANTO EN ALIAJ LINGVOJ
(Okaze de aperigo de la Historio de la Esperanta literaturo en la serba
lingvo)
Mi scivolas kiom da esperantistoj propagandas "sian" lingvon
en sia gepatra lingvo. Kiom da legantoj de gazetoj kaj revuoj en sia gepatra
lingvo, negrave en kiu lando, havas la eblecon legi belajn tekstojn pri
Esperanto, Esperanto-poezio kaj literaturo? Cxu cxi tiu lingvo restas interesa
fenomeno, kiu portis kaj gardis generaciojn post la Granda (Unua Mondmilito).
Tiuj cxi demandoj levigxis, kiam lastatempe aperis libro de la
publicisto kaj esperantisto Zlatoj Martinov en la serba kun la titolo
"Historio de la Esperanta Literaturo".
Mi do skribis pri gxi informan recenzon en la plej granda taggazeto.
Interese, la redakcion kontaktadis legantoj kun demandoj kiel:
"Cxu tiu lingvo ankoraux vivas? La ekzisto de literaturo en tiu
lingvo estas novajxo por mi!"
"Cxu esperantistoj ne estas sekto?"
"Kiu skribas en tiu lingvo? De kie venis legantoj de tiuj
libroj?"
Kaj prefere mi ne listigu pli.
Eble estus pli tauxge en aliaj medioj, mi ja ne rajtas gxeneraligi.
La libro "Historio de la Esperanta Literaturo" aperis
pasintmonate, dum la pandemio, kiam oni legas pli, tial la titolo de la libro
povis veki intereson cxe iuj kaj surprizon cxe aliaj pri tiu specifa
literaturo, pri gxiaj verkistoj, iliaj atingoj. Kaj la historio dauxras jam
preskaux jarcenton kaj duonon.
Mi do devis konstati, ke la serba literatura kaj kultura publiko scias
malmulte aux nenion pri la literatura verko de esperantistoj, kvankam inter ili
estas ecx mondfamaj nomoj. Mi kredas, ke grandan diferencon oni ne spertas
ankaux en aliaj landoj, kaj tio antauxmetas la taskon al esperantistoj skribi
pli pri nia lingvo en sia gepatra lingvo, tiel kontribuante - ecx se nerekte -
al la evoluo de la movado. La apero de novaj teknologioj plifortigis la ligojn
inter esperantistoj, kio eble malfermos novajn eblecojn por ke tiu Zamenhofa
ideo revigligxu sur pli vasta bazo ol iam antauxe.
La auxtoro de historio samideano Zlatoje Martinov (1953), esperantologo,
verkisto, eseisto kaj tradukisto, longdauxra cxefredaktoro de la svisa
Esperanto-literatura revuo "Literatura foiro" kaj ano de la Esperanto-PEN-Centro,
verkis la historion serblingve post plurjara esploro. i nepre konsultis du
gravajn librojn pri la literatura historio en nia lingvo: tiun de Geoffrey
Sutton "Consise Encyclopedia of the Original Literature in
Esperanto", eldonitan en 2008, kaj la verkon de C. Minnaja kaj Giorgio
Silfer, "Historio de la Esperanta literaturo", eldonitan en 2015.
La serba literatura kaj kultura publikoj malmulte konas (aux tute ne
konas!) la literaturajn atingajxojn de la esperantaj verkistoj, kvankam inter
ili estas mondfamajverkistoj. Tiu cxi fakto estis la cxefa instigo por
Martinov, laux liaj propraj vortoj en la
antauxparolo, por proksimigi la historian evoluon de la Esperanta literaturo,
al la serba neesperanta publiko. La diverseco de verkoj, la diverseco de kreaj
niveloj ekde tiuj modestaj gxis altkvalitaj verkoj konsiderataj de la
Nobel-Komitato, la neevitebla influo de naciaj literaturoj kaj kreado kiu
etendigxas tra cxiuj kontinentoj dum cxirkaux 140 jaroj, postulis longan
esploron, zorgeman taksadon, komparon kaj gxeneraligon por povi verki
ekvilibran historion de la monda literatura kreado en la internacia lingvo
Esperanto. Martinov akceptis unu el la ekzistantaj dividoj, (kvin periodoj) en
la evoluo de la Esperanta literaturo. Laux tiu divido, la unua periodo kovras
la periodon de 1887 gxis 1918, la dua estas la inter milita periodo gxis 1939,
la tria periodo estas la tempo de la Dua Mondmilito, la kvara periodo dauxras
gxis 1990, kaj la kvina - de tiam gxis hodiaux.
En la unua periodo dominas slavaj auxtoroj. La grandan kontribuon faris
la iniciatinto de la lingvo L. L. Zamenhof, kiu publikigis kelkajn poemojn en
la unuaj jaroj, inter kiuj la plej fama sendube estas "Espero" (1891), kiu farigxis himno
de Esperanto-organizoj en la mondo. Sed por ke la lingvo ekvivu, gxi devis esti
pruvita per tradukado de gravaj verkoj de la monda literaturo. Tiel, en tiu
periodo, estis tradukitaj interalie "Hamleto" de Sxekspiro,
"Inspektisto" de Gogolj, Ifigenio el Tauxrido de Goethe, kaj Zamenhof
ankaux tradukis la Malnovan Testamenton. Inter la verkistoj en tiu periodo,
krom Zamenhof, menciindaj estas Antoni Grabovski kaj Kazimir Bein Kabe, poste
Aleksandro Dombrovski kaj la sviso Edmond Privat, kaj la unua romano en tiu cxi
lingvo estis verkita de la franco Henri Velien ("Kastelo de
Prelongo").
En la dua periodo dominas, la tiel nomata Budapesxta skolo kies plej
gravaj reprezentantoj estis Kalman Kalocsay kaj Gyula Baghy. Per sia interesa
romano "La Vojo al Kazahxinio", Sandor Szatmari enkondukis fikcion en
la Esperantan literaturon. Dum tiu periodo aperis ankaux sovetiaj esperantistaj
verkistoj (Euxgeno Mihxalski, Nikolao Nekrasov). Ni menciu ankaux la germanon
Theodor Theo Jung, la interesan svisan verkiston Raymond Schwartz kaj la
francon Gaston Waringhien.
La tria periodo estas la tempo de la Dua Mondmilito. La germanaj
auxtoritatoj persekutis la judojn, kaj meze de 1936, la laboro de cxiuj
Esperanto-asocioj estis malpermesitaj en la Tria Regno. En 1937, ankaux en
Sovetunio estis malpermesita la agado de esperantistoj, kiuj estis deklaritaj
eksterlandaj spionoj. El tiu tempo rimarkindas la kontrauxmilita poemo kun la
tre neordinara titolo "Homojn", verkita en septembro 1939 de Tibor
Sekelj, kiu tiam logxis en Argentino.
La kvara periodo post la stagnado dum la dua mondmilito apartenas al la
tiel nomata "skota skolo". Gxi konsistis el kvar poetoj, interkiuj la
plej fama estas William Auld (1924-2006) kun sia fama eposo "La Infana
Raso". Inter dudeko da famaj poetoj
elstaras la islandano Baldur Ragnarsson (1930-2021).
La lasta periodo estas la tempo, kiam Esperantaj verkistoj sekvas la
pasxojn de nuntempaj naciaj verkistoj al novaj esprimoj kaj al modernigo de
prozo kaj poezio. Speciale menciindas Istvan Nemere el Hungario, Jorge Kamacho,
el Hispanio, Julian Modest el Bulgario, Spomenka Stimec el Kroatio kaj
verkistoj el Japanio kaj Cxinio. El tiu lasta lando, Martinov precipe
substrekas la fortan poetan
esprimivecon de Mao Zifu.
La auxtoro dedicxis specialan sekcion al la historio de la Esperanta
literaturo en Serbio, kiu dauxras pli ol jarcenton. De tiu periodo, li precipe
mencias Stevan Jxivanovicx (1900-1938), Svetislav Petrovicx (1899-1960) kaj
Tibor Sekelj (1912-1988). Nepran atenton
li dedicxas al la tn. „beograda virina poeta triopo" al kiu apartenis
(Vesna Skaljer Race 1911-2000, Margareta
Greta Sxtol-Arangxelovicx 1912-2007 kaj Nedeljka Suboticx 1924 -2000). Same, li
mencias ankaux kelkajn nun aktivajn verkistojn.
Mi esperas, ke la libro de Zlatoje Martinov estos bone akceptita ne nur
de esperantistoj en Serbio, sed speciale de la serbaj kulturaj kaj literaturaj
fakuloj, kompreneble ankaux de simplaj literaturamantoj kiuj eble neniam auxdis
kaj nenion scias pri Esperanto, por ke ili lernu ion novan, kaj tiamaniere
ricxigu siajn sciojn. Same al tiuj kiuj havas eventualajn antauxjugxojn pri Esperanto kiel literatura
lingvo, por eterne rompi tiajn.
Dimitrije Janicxicx
Literaturo
Malsato
(de Frantisxek Langer)
Frantisxek Langer (Prago, 1882?-1965) komencis per prozajxoj kun temoj
amaj kaj erotikaj vidigantaj tuj cxe la komenco talenton epikan. En Siberio,
kie li servis en cxehxoslovakaj legioj, maturigxis lia talento kaj li verkis
kelkajn novelojn el tiama militista vivo. Nun li havas plej grandajn sukcesojn
en dramoj kaj komedioj. Kelkaj estas ofte ludataj, ankaux ekster la limoj de la
respubliko. La suba novelo estas el libro "Ora Venuso". Rakontas en
gxi ano de soldata trupo de iu mezepoka kondotiero.
----------------
Ni staris en densaj vicoj atendante atakon, kuntusxe unu apud la alia
tiel, ke ecx la nukoj de la cxevaloj sin frotis.
Lanco firme en mano kaj spasme tenata, gxis la mano doloris.
Antauxen ni cxiuj rigardis sen ektremo, rigidigxintaj, senpensaj kaj
sxtonaj.
La cxevaloj ecx ne ekhenis, nur pli firme ili enigis la hufojn en la
molan argilon.
Kaj al ni atake kuris en ritma galopo longa falango de kavalerianoj peze
vestitaj kaj post gxi denove alia kaj alia en rektaj linioj.
Lancojn ili tenis direktitajn kontraux ni kiel ni kontraux ili, kaj ties
pintoj kvazaux jam enigxis en nin.
Mi vidis viron, kiu kuregis al mi.
La cxevaloj flugis al ni pli rapide ol hirundoj, la homoj sur ili
sidantaj kreskis pli kaj pli gxis giganteco - kaj subite je du aux tri pasxoj
antaux ni - tio estis, kvazaux argxenta kordo trostrecxita rompigxus - ili kiel
akvofalo ekruligxis al ni.
Poste ekkrako de lanco, kiu rompigxas, falo al tero, cxevala
hufo ektintinta je metalgarnajxo de kasko, kiu estis frakasata, nova
frapo en tempion, kaj poste fino de cxio ... cxio ...
El la tacxmentoj komandataj de kvin bandestroj restis iom da vunditoj
kaj amasoj da kadavroj.
Tio estis fino, terura fino.
Sed antaux kelka tempo, pli frue, tio estis ankoraux pli terura.
Tio estas en tempo, kiam ni cxiuj malsatis, pli malbone ol hundoj.
La sango bolis en ni pro malsato kaj niaj pupiloj estis plilargxigitaj,
kvazaux ni estus trinkintaj venenon.
Ni malsatis ne al mangxajxo - ho, tute ne, la duko ja sendadis al ni de
tempo al tempo kun la salajro beletan brutaron - sed al virinoj ni malsatis.
Jam la kvinan monaton ni elrabadis la regionojn de ribelemaj urboj; cxie
estis jam dezerto kaj la kamparaj logxantoj estis lokitaj en urboj bone
riparitaj, nevenkeblaj por kavaleriaj trupoj.
Kiam ni rajdis sub iliaj remparoj, ni vidis virinojn kiel vizion el alia
mondo, rigardantajn al ni de sur la pinaklo.
Ofte nin ekprenis la dezirego invadi najbaran teritorion, kie virinoj
nenion antauxsupozantaj vespere venadis kun bareleto sur kapo al fontoj por
cxerpi akvon, sed tia ago estus kauxzinta sangan malutilon al la afero de la
sinjoro duko kaj al la nia.
Nu, iru plue lauxlonge de remparoj de blankaj urboj!
Unufoje ni sukcesis ordoni kontribucion.
Brilegan pagon: bovojn kaj virinojn.
La unua kondicxo estis: Ke cxiuj hetajroj eliru el la urbo al ni, kaj
kvin virginoj al niaj estroj.
Ili venis cxiuj, la publikulinoj kaj la virginoj, blanke vestitaj,
cxirkauxprenante sin je kolo kiel fratinoj.
Kvin plorantaj virginoj enpasxis en la tendojn de niaj cxefoj.
Ho, kia nokto estis tiam!
Sed en gxia mallumo la logxantoj de la urbo faris atakeliron kaj ni
forkuradis kiel lacpelataj lupoj.
Sed antaux ol ni salte eksidis sur la cxevaloj, ni murdis la virinojn,
kiujn ni havis en brakoj.
Kaj plue, plue, kiel lupoj sen kusxejo, tra fruktodonaj regionoj, kiujn
ni piedpremis tiel, ke ili similis sxoseojn, denove al iu urbo, kies oraj
tegmentoj superstaris el blanka girlando de muroj.
Sur ili staris la neakireblaj virinoj.
Mi vidis en tiu tempo kapitanojn mordantajn de malsato la ekstremajxojn
de siaj lipharoj;
iufoje ili enigis al la cxevaloj spronojn en la ingvenojn, gxis sango
elfluis, devigante tiel ilin al freneza galopo;
alifoje ili sidigxis antaux tendoj kaj trinkadisdum multaj tagoj kaj
noktoj, gxis ili falis sur la teron kiel mortaj.
Ne alimaniere fartis ni, soldatoj.
Ni eksplodadis kiel pulva mino pro cxia bagatelo.
En la tendaro okazadis interbatigxoj, dum kiuj fluis sango, kiam la plej
bonaj amikoj sin frapis per sabroj tiom longe, gxis unu el ili falis sur la
teron surversxita de sango aux de elfluanta cerbo.
Sxauxmo fluis de iliaj busxanguletoj.
Mi ridis, kiel ili vipis kaptitan kamparanon, kiu sin tro defendis, gxis
la karno defalis de lia dorso.
Mi vidis...
Ho, tio estis terura!
Cxu helpis nin la salajro akurate sendata de la sinjoro duko?
Kaj niaj argxentaj moneroj en saketoj, cxu ili ne tintis senutile?
Poste venis la printempo.
Mi rememoris pri niaj blankaj virinoj.
Iliaj orecindrokoloraj haroj briletadis en miaj songxoj ie sub la suno,
kaj estis momentoj, kiam mi ekvidis ilin starantaj antaux mi je manetendo.
Je manetendo iliaj rozkoloraj lipoj kaj okuloj grize-bluaj kun oraj haroj!
Niaj blankaj virinoj...
Mia kapo brulis kaj la lipoj krevadis kiel pro soifo al kisoj.
Estis printempo.
Sed mi piedpremis la florojn, kiuj elkreskadis en la herbo.
Cxiu el ili bruligis min en la okulo kvazaux ardajxo.
Ni ne toleris blankajn florojn.
Iufoje ni marsxante alvenis al la bordo de lago blua kiel cxielo.
Sur la bordoj kreskis arboj tute blankaj.
Ni alvenis tien vespere, kaj en luna lumo sxajnis, ke blanka negxo
kovras cxiun brancxon.
Kaj tamen tio estis floroj, blankaj floroj.
Tuj ni faligis cxiujn arbojn, piedpremis la blankajn florojn, el la
brancxoj faris amasojn, kiuj brulis dum tiu printempa nokto.
La floroj kusxantaj sur la tero estis kusxpajlajxo por niaj cxevaloj.
Ni havis unu solan pasion: volupton al detruado.
Tra la regiono ni flugadis kiel akcipitroj.
Hodiaux cxi tie, morgaux aliloke, de la remparoj de unu urbo al alia.
Almenaux ni bruligis la malplenajn vilagxojn kaj antauxurbojn.
Jam el malproksimo nin bonvenigis terurita muziko de sonoriloj sonantaj
alarmon.
Sed la blankaj ribelemaj urboj rezistis.
Malantaux ni estis dezerto, antaux ni terurego.
Sed nenie cxirkaux ni estis virino.
Nian tutan salajron ni estus ensxutintaj al ili en la sinon, se ili
estus alvenintaj.
La regiono sen ili estis duoble dezerta.
Iufoje vespere, la trumpetistoj ektrumpetis en malprofunda valo, ke ni
ripozu.
La gardantoj staris cxirkauxe;
kelkloke sub kaldroneto ekflamis fajro.
Sed ni ne bezonis fajron, la nokto estis varmeta, luma kiel mateno.
Estis ja printempo.
Mi ne desaltis de la cxevalo, mi ne pensis pri dormo, nur pri virinoj mi
songxis, belaj, rozolipaj.
Tial la tutan tagon mia koro batis kaj mia spiro ardis en la gorgxo.
Mi liberlasis la bridon al la cxevalo kaj lasis min porti kien gxi
volis.
Gxi iris per nerapida pasxo, kaj mi ecx ne rimarkis la direkton; fine
gxi tremetigis la hauxton sur la kolo kaj turnis sian kapon al mi.
Mi ekrigardis cxirkauxen.
Grupo de arboj, sub gxi io hela, kabano...
Mi desaltas el la selo, ligas la cxevalon al trunko de arbo kaj frapas al
la pordo.
Ripete mi ekfrapis, sed ne tro; mi ne havis forton.
Kiam neniu respondadis, mi apogis min kontraux gxi.
Gxi cedis kaj mi eniris.
Malpleno, dezerto.
Versxajne cxiuj forkuris.
La fajrejo estis longe jam estingigxinta; sur gxia rando kusxis
duonbruligita keno kaj fajrosxtono kun tindro.
Mi ekfajrigis kaj la lumo lumigis la dezertajn angulojn de la cxambro.
En la fono estis ankoraux unu pordo, mi eniris tra gxi kaj - En la lumo
de finbrulanta keno, jen lito kaj sur gxi dormanta virino... knabino...
Brunaj malhelaj haroj rugxege ekbriletis kaj oni ekvidis blankan brakon.
Poste la keno eksiblis kaj estingigxis.
Sed en la cxambro ne estis tute mallume.
Fenestro super la lito enlasis malfortan noktan lumon, kiu kiel aera
vualo plenigis la tutan spacon; en blanka duonlumo mi vidis, ke sxi estas bela.
En la unua momento mi volis krii pro gxojo, kiel vulturo trovinta
kaptajxon.
Sed ecx vorto ne transiris miajn lipojn.
Poste mi sentis senliman gxojon, ke sxin trovis mi.
Mi kaj neniu alia.
Se nur scius tion miaj kamaradoj!
Mi murdos cxiun, kiu kuragxos enpasxi cxi tien.
Sxi estas mia.
Mallauxte, mallauxte...
Mi sentis timon kiel antaux io sankta.
Virino... Tiel proksime!
Mi volis fali surgenue kaj danki iun.
Kaj sxajnas al mi, ke mi... dankis Dion ...
Mallauxte, mallauxte...
Virino!
Tie sxi kusxis kaj miaj lipoj soifis al kisoj, ili estis krevintaj pro
soifo.
Sed sxi kusxis tiel konfideme, ke mi ne kuragxis sxin veki.
Mi sxin ne vekos, gxis sxi mem vekigxos.
Mi alproksimigadis la momenton de felicxo - kaj tamen malsatis al amo.
Sed kiel nesatigita mi malproksimigadis por pli granda volupto la
momenton de regalo, kiu ne maltrafos min.
Nur kiam sxi... vekigxos...
Sxi dormas tiom konfideme kaj senbrue, ke oni ne auxdas ecx spiron.
Sxargxo de felicxo falis sur min kaj mi havis la brakojn kaj krurojn
kiel ligitajn.
Ecx la spiron, se mi povus, mi estus mutiginta en sxia proksimo.
Ekstere kantis birdo, kaj nokta odoro de herboj eniris en la cxambron
tra la malfermita fenestro.
Unu- aux dufoje mia cxevalo ekhenis.
Mi revis starante, febre revis pri ia sovagxa paradizo plenkovrita de
dornaro kaj de blankaj rozoj,
sed sencxese mi vekigxadis el la revo kaj ripetis al mi: "jen, cxi
tie estas virino", tiel ke mi ne sciis, kio estas revo kaj kio realo.
Senmove mi staras kaj la nokto dauxras jam eternon.
Kvazaux gxi ne volus cxesi.
Foriri gxi ne volas kaj pasas malrapide, preskaux nerimarkeble.
Fine!
Oriente - la fenestro direktigxis al oriento - ekrozigxis la horizonto,
aroj de birdoj vekigxis kaj ie grilo ekcxirpis.
Poste strio da cxielo blankigxis kaj ekestis lumo.
El malproksimo ekauxdeblis trumpetado; jen, niaj trumpetistoj en la
tendaro kunvokas al formarsxo.
Ankaux mi tute vekigxis.
Sxi dormis.
Belan kapon, malgrandan, infanan, girlanditan de malhele oraj haroj sxi
havis, metitan sur la blanka brako.
Kaj la kunpremitaj lipoj estis ete rozkoloraj kiel floro.
Jam baldaux!
Post momento eklumos la suno kaj vekos sxin, cxar la lumo falas sur
sxian vangon.
Kaj poste ...
Venos la momento de regalo, sed mi ne konas kantojn, kiujn mi kantus al
sxi, kaj mi ne konas vortojn, kiujn mi dirus al sxi.
La suno lumos kaj kiel floro en suna lumo floros miaj kisoj.
Ekstere kantis birdo - cxar estis printempo - cxirpis griloj kaj la
cxielo ardis cxe la horizonto.
Kaj nun: Suno! Suno!
Gxia malgranda rando, kiel faceto de ringo.
Suno!
Ora kiel bordero de flamo.
Gxi kisis la dormantinon sur la haroj, busxo kaj blanka de-vualita brako
- kaj sxi dormis, songxis - pri kio sxi songxis?
Sxia vizagxo estis enigma, mi ne divenis, pri kio sxi songxas.
Ne plu mi komprenis la virinon.
Nun mi atendis, ke la fluego de lumo sxin vekos.
Ne, gxi ne vekis sxin.
En tiu momento enflugis tra la fenestro du musxoj, grandaj, nigraj.
Ili zumis kaj dufoje cxirkauxflugis la kapon de la knabino.
Ili vekos sxin; mi etendis la manon por ilin forpeli.
Sed antaux ol mi faris tion, ili ambaux sidigxis sur la palpebro de
fermita okulo.
Nun sxi vekigxos!
Ne, sxi ne vekigxis.
Cxu sxi ne sentis ilin?
La nigraj musxoj rampis malrapide sur sxia frunto kaj eksidis sur la
duonfermitaj lipoj - kaj la dormantino ne vekigxis.
Mi alpasxis pli proksimen, la musxoj ektimigite forflugis eksteren, ien
en la matenon.
Mi timis scii ...
Sub la fingroj mi eksentis la malvarman hauxton de la dormanta knabino.
Morta.
La suno kisis sxin per plej fajraj kisoj, estis printempo kaj mi
malsatis al virino.
Kaj tiu, kaj tiu, kiu estis preparonta al mi regalon, estis morta.
Griloj, birdoj, suno!
La cxevalo ekhenis ekstere.
Sxi estis bela, kaj mi tremis pro teruro.
Sed la dormantino estis efektive bela.
Kiam mi estis elirinta eksteren, mi ne sentis plu malsaton.
Sed mia kapo kvazaux estus kuntirita per sxtalaj ringegoj.
Mi eksidis en selon kaj rajdis gxis la senarbejo, kie la niaj estis
bivakantaj, kaj laux iliaj postsignoj post ili, gxis mi atingis ilin.
Sed malsaton mi ne plu sentis.
Poezio
Marjorie Boulton:
Printempo
Ni, en la okcident', Skandale nedankemaj,
apenaux vere spertas devigojn de la cikloj;
prauloj kreis mitojn; cxirkauxas nin mirakloj
tubaj, motoraj, drataj, pro rezonadoj homaj.
Ni ne imagas plene la mez-epokajn vintrojn,
fenditajn frostabscesojn, malsatdolorajn ventrojn.
Sxaltinte sunon vintre, kial ekdanci maje?
Ni flug-importas fragojn; unua marta verd'
aux nuptofeste fresxaj koloroj sur la bird'
apenaux rimarkindas. Ni havas cxion tuje.
Stratlampoj kaj ekranoj kaj reflektoroj helas;
ne plu la negxborulo revenojn eksignalas.
Dum ree nin salutas krokusoj, sxenoprazoj,
kaj inter mil fortunoj ni sidas nekonsciaj,
diskutas potenculoj pri sagxoj strategiaj,
venenoj vastigeblaj sur la printempaj brizoj;
jarmiloj da atingoj kulminu en klimaks' -
kvar, tri, du, unu, nul, al retro, malo, eks.
Sed, meze de angoro, enuo, malnaivo,
iel la flirtaj dancoj naturaj de narcisoj,
krokusaj pintopusxoj, sxajnas ridantaj jesoj,
sugestoj pri estontoj, asertoj pri la vivo;
flustretoj pri eblecoj, esperoj kaj degeloj,
vivemoj, komencigxoj, kaj suprenigaj peloj.
Facila legajxo
Aleksandr Malenkov:
Kazo el la geedza vivo
Mia edzino komencis viziti la familian psikoterapeuxton-konsultanton.
Honeste dire, problemojn ni ne havis. Dum sep jaroj ni kunvivis trankvile,
felicxe, sed nome tio komencis nin maltrankviligi. Cxiuj niaj konatoj dum tiu
tempo sukcesis divorci, denove geedzigxi kaj denove divorci. En aliaj familioj
interbatigxo, jxaluzo, drinkado, iu nia konatino ecx lesbino farigxis. Nur cxe
ni okazis nenio. Ni ecx ne kverelis. Ni komprenis, ke niaj problemoj havas
kasxitan karakteron. Ili estas elpusxitaj en subkonsciencon. Niaj amikoj
konsilis al ni multekostan fakulon, kiu trovos problemojn ecx en la plej
felicxa familio.
Post unua vizito mia edzino revenis pensema. Lauxvoje hejmen mi, kiel
kutime, acxetis por sxi florojn. La edzino rigardis bukedon kaj demandis:
- Pro kiu preteksto?
- Sen preteksto, - respondis mi. - Tio estas viaj amataj floroj.
- Vi manipulas min, - ekkriis la edzino. - Mi ecx ne supozis, ke vi
estas tia ruza manipulanto.
Evidentigxis, ke kiam mi donacas al sxi florojn sen preteksto, Mi
plialtigas mian memvaloron kaj malplialtigas la ssian. Tiel ni unuan fojon
kverelis pro la bukedo da kamomiloj. Ne vane tiu psikologo mangxas sian panon.
Post kelkaj tagoj mia edzino ternis.
- Estu sana, mia karulino, - diris mi.
- Pri kio vi aludas? - demandis sxi.
- Pri nenio, - respondis mi. - Mi deziras, ke vi ne malsanigxu.
- Ho, mi ekmalsanigxis, sed por vi tio ne gravas. Vi estas egoisto! -
indignis sxi.
La edzino ne plu ternis, sed ekmalsanis mi. Mi petis sxin doni al mi
naztukon.
- Mi komprenis vin, - respondis la edzino. - Vi bezonas kompaton.
- Mi bezonas naztukon, - diris mi. - Sed iomete da kompato ne estus
troa.
- Ho Dio! - eksklamaciis la edzino. - Dum multaj jaroj mi vivas en la
etoso de emocia cxantagxo!
Denove ni kverelis. Mi translokigxis en alian cxambron kaj decidis ne
plu ion peti. Post du tagoj la edzino diris:
- Mia psikologo asertas, ke tio estas lasta guto. Vi du tagojn sidas en
aparta cxambro, ne lasante gxin. Tian intensan ignoradon mi ne toleros. Vi
estas regxo de ignorado, genio de manipulado, egoisto! Ni divorcu!
Tiel ni disigxis. Dank' al la fakulo ni eksciis, ke ni estas unu por la
alia malamikoj.
Nun cxiu el ni vizitas sian psikoterapeuxton trifoje en semajno, solvas
siajn problemojn kaj ekscias multajn interesajn vortojn. Kasxe de psikologoj mi
iam renkontigxas. Ni atendas, kiam elcxerpigxos mono por psikologoj. Tiam neniu
helpos al ni en nia persona vivo kaj ni denove geedzigxos kaj vivos kiel
antauxe trankvile kaj felicxe.
Tradukis Galina Lukjanenko
Esploroj
Nostalgio povas mildigi dolorojn
Fotoj el "bona pasinta epoko" vere povas mildigi dolorojn: Se
oni sentas nostalgion, tiam mekanismo en la cerbo prizorgas ke la sentado de
doloroj malkreskas. Tion montras studajxo.
Nostalgio estas priskribita en enciklopedio kiel "animagordo kun
nedifinita sopiro kiu esprimigxas en la retroorientigxo al pasinta, en la imago
heligxinta epoko". Oni atribuis al la dolcxamara sed plejparte pozitiva
sentimento jam en la pasinteco dolormildigan efikon.
Tiel ekzemple montris studajxoj ke nostalgiaj sentoj ne nur varmigas la
koron, sed ke ili kontribuas ke oni vere malpli sentas malvarmon. Kial tamen la
rigardado de bildoj el la infanagxo influas la dolorsenton, tion nun eltrovis
esplorista teamo de la instituto pri psikologio de la Cxina Akademio de
Sciencoj. Nostalgiaj sentoj ensxaltas mekanismon en la kortekso de la talamo
kiu influas la dolorsenton.
Por povi prilumi kiel la cerbo reagas pri dolorstimuloj, oni mezuris la
cerban aktivecon de testpersonoj helpe de funkcia magnetresona tomografio
(fMRT). Helpe de fMRT aktivigitaj cerbaj areoj povas esti prezentataj je alta
tridimensia detaleco. Dum la mezurado oni stimulis la partoprenantojn al
nostalgia animagordo: Ili rigardis bildojn kiuj celis memorigi ilin pri sia
infaneco - tio estis fotoj kun siatempe populara dolcxajxo, sceno el malnova
desegnofilma serio kaj ludo kiun la infanoj sxatis ludi en la lerneja korto.
Al kontrolgrupo aliflanke oni prezentis bildojn kun aktualaj scenoj kaj
objektoj. Samtempe oni traktis la partoprenantojn ankaux per stimuloj de varmo
kaj malvarmo. Tiujn stimulojn la partoprenantoj tiam devis same prijugxi sur
skalo kiel la efikon de la bildoj.
La esploristoj eltrovis: Nostalgiaj sentoj reduktas la aktivecon en tiuj
areoj de la cerbo kiuj estas kompetentaj por la percepto de doloroj. La
partoprenantoj ne nur prijugxis la stimulojn de varmo kaj malvarmo malpli
intense, dum ili memoris pri sia infanagxo, ankaux en la fMRT la efekto estis
konstatebla: En du cerbaj regionoj kiuj kompetentas pri la percepto de doloroj
- t. e. la gyrus lingualis kaj la gyrus parahippocampalis - konstatigxis
reduktita aktiveco.
Kaj en la talamo, tio estas la cerba regiono kiu partoprenas en la
transmisio de informoj inter la korpo kaj la kortekso, estis videbla konekto al
la memorstimuloj sed ankaux al la stimuloj de varmo kaj malvarmo. "La
talamo kiel centra konektilo ludas cxe la mildiga efiko sxlosilan rolon",
diris la cxefa auxtorino de la studajxo.
La veko de nostalgio povas laux la auxtoroj esti ebleco mildigi
legxerajn dolorojn sen medikamentoj, konkludas la esplorista teamo.
(Esperanta retradio)
Sendis: Vjacxeslav Suslov
Virtualaj eventoj
Invito al Virtuala
Esperanto-Renkontigxo" de EBLOGO en la nova Esperantosalono per Teamtalk
la 15-an de cxiu monato kun prelego ekde la 20-a horo.
Gxis januaro ni kunvenis pere de programo „Jitsi meet".
Pro la forta deziro de multaj amikoj ni sxangxis la platformon.
Ekde februaro 2022 la 15-an de cxiu monato je la 19-a horo (lau mezeuropa
tempo) ni kunvenas pere de "teamtalk.blindzeln.net" kaj
"Maulwurfshügel" en la nova, konstante disponebla virtuala cxambro
„Esperantosalono" de EBLOGO.
Antaux kaj post la prelego estas libera tempo por "paroliga
rondo".
Venu komencantoj kaj spertuloj ekde la 19-a horo.
La konferencprogramo estas tre facile uzebla.
Klaku nur la ligilon la 15-an de cxiu monato je la 19-a horo laux
mezeuxropa tempo, kaj la programo faros cxion mem.
La kunveno okazas en Esperanto.
Mi rekomendas al vi, aligxi kelkajn minutojn antaux la komenco de la
evento.
Cxiuj rajtas partopreni kaj esprimi sian opinion pri la temo.
Tamen tiuj, kiuj volas diri iom pli, bonvolu sendi informon al
EBLOGO@Esperanto.de
pri tio.
Por ricevi detalajn informojn skribu al
wernergroen@t-online.de
Por ricevi helpon pri la instalado kaj uzado de la programo skribu al
Vjacxeslav Suslov laux la jena adreso:
Gloro59@yandex.ru
Aux
Famo1128@gmail.com
Vi povas elsxuti pretan porteblan programon por Windozo laux la ligilo:
https://drive.google.com/file/d/1BoCYS6z52xgJiitM2sQ6Af55BW-NjxXp/view?usp=sharing
Amike,
Werner Groen
(Prezidanto de EBLOGO)
Virtualaj eventoj pere de Zoom
Ekde la 7-a de julio la unuan merkredon de cxiu monato je la 20-a horo
(laux mezeuropa tempo) okazas virtualaj kunvenoj pere de Zoom. Ilin organizas
Serbia E-Ligo kunlabore kun LIBE.
Gxis nun estis prezentitaj prelegoj pri diversaj temoj: E-literaturo,
fado-muziko, rusaj popolinstrumentoj, tradukado, novaj teknologioj en la vivo
de la nevidantoj, jxurnalismo en Esperanto ktp.
Gravas substreki, ke la prelegoj vekis viglan diskuton. Do, ne hezitu
aligxi! Bonvenon!
Ligilo por la kunveno:
https://us02web.zoom.us/j/89241243517
ID: 892 4124 3517
Pasvorto: babilejo
Nedeljka Lojxajicx
Noto de la kontrolinto
En la ricevita materialo mi trovis efektive malmulte da gxustigotajxo.
Tamen mi faris kelkajn modifojn.
Krom mistajpoj mi klopodis redukti min nur je evidentaj gramatikaj
problemetoj.
Sed foj-foje mi ne sukcesis rezisti la tenton iom sxangxi ekzemple la
vortordon, precipe en longaj frazoj, por fari ilin pli bone sekveblaj.
(Kompreneble, la filtrilo estis subjektiva, cxiu povas havi malsaman
pensiron.)
Stile (aux sintakse) mi intence ne tusxis literaturajn tekstojn, ecx se
en certaj lokoj mi sentis fortan deziron.