Esperanta ligilo
n-ro 2, februaro 2022
Enhavtabelo
El
Esperantujo. Ebloj financi agadojn kaj reklami nin
Galina
Gorecka - Esperantisto de la Jaro
Aliaj
novajxoj mallonge
Lingva
forumo. Internacia Tago de gepatra lingvo
La
14 de Februaro - la Internacia Tago de Librodonaco
Virinoj
en muziko. Duval
Simfonio
de malbono
Diversaj
interesajxoj. La plej agxa ludanta aktoro
Literaturo.
Bohdana Jehorova. En la polmoj de mia avinjo
Morto
de fabelrakontisto
Literatura
konkurso
Cxunjo
demandas
Stenografia
pagxo
Por
la retumantoj
El Esperantujo
Ebloj financi agadojn kaj reklami nin
Google Grants ofertas subvencion gxis 10 mil
dolaroj monate por neprofitcelaj organizoj je la formo de senpagaj reklamoj cxe
Google Adwords.
Tio
signifas, ke la asocio ne ricevos monon, sed krediton por fari reklamojn en
Google gxis la menciita valoro. Per tiu
granda sumo, vi povos amase disvastigi E-on en via lando.
Jam
de monatoj mi okupigxas pri la esplorado de tiu rimedo kaj zorgas pri la
akreditigo de Brazila E-Ligo, kiu jam estas aprobita en du fazoj (el tri) de la
procezo.
Se vi interesigxas pri tiu ebleco, bv.
kontakti min kaj mi volonte sendos pliajn klarigojn.
Emilio Cid, Estrarano de UEA kaj
Komitatano B.
Stefan
Macgill komentas: En la posta diskuto ni konstatis, ke pliaj similaj iniciatoj
estas. Eluzo de tiuj povos kontribui al la urgxe bezonata rejunigo de niaj
komunumoj, precipe tra Euxropo, Azio kaj partoj de Ameriko.
Galina Gorecka - Esperantisto de la Jaro
La
premio “La Esperantisto de la Jaro” estas interesa iniciato en la E-movado. Se
oni povus kompari, gxi estus nia Nobel-premio... sen tiom da mono. Gxia vera
valoro estas morala, kaj tio certe gravas same (aux pli) ol mono. La
respondeculoj pri la tradicia revuo "La Ondo de Esperanto" komencis
la premiadon en la jaro 1998, kiam oni omagxis neniun alian ol la eminentan
William Auld. La celo estas elstarigi la agadon de kompetentuloj, kiuj
kontribuas en eksterordinara maniero al la E-kulturo. Kompreneble, oni ne
intencas per tio simple kultivi la koncernan personecon, sed nepre agadojn,
kiuj antauxenpusxas la vivon en nia komunumo. Cxar ankoraux ekzistas multaj
misinformitoj en la mondo, kiuj asertas, ke "E-o estas lingvo sen
kulturo".
En 2021, la laureato estis la rusa
intelektulino Halina Gorecka, multjara eldonanto kaj administranto de la
eldonejo Sezonoj kaj de la revuo "La Ondo de Esperanto". Unuafoje oni
povis indiki sxin por la premio, cxar dum multaj jaroj sxi laboradis kiel
sekretario mem de La Esperantisto de la Jaro.
En unu artikolo ne eblas suficxe reliefigi la
gravecon de la eldonejo "Sezonoj". La premio al Halina Gorecka
simbole inkluzivis ankaux premion al sxia edzo Aleksander Korjxenkov, la
redaktoro de la revuo, kiu nuntempe aperas kvarfoje jare en elektronikaj,
ampleksaj, ricxenhavaj kajeregoj.
Cxiujare
publikigxas ankaux literatura suplemento senpage liverata al abonantoj, en
formo de bitlibro.
Krome,
"Sezonoj" jam eldonis pli ol cent librojn, kaj disponigas amason da
literaturajxoj en sia retejo, kaj originale verkitaj en E-o, kaj tradukitaj.
Multajn valorajn verkojn gxi liveras tute senpage en virtuala formato. Gxi
cxiutage aperigas tekstajn informojn pri la
E-movado en sia retejo kaj de tempo al tempo podkastojn en sia “Radio
Esperanto”. En pasintaj jaroj, gxi organizis ankaux literaturajn konkursojn kaj
fotokonkursojn.
Kaj
plej grave: cxio, kion Sezonoj publikigas, aperas en alta lingva nivelo, tute
sendepende de iu ajn alia institucio, kaj kun zorga etika sinteno. Vere
nemezurebla, longjara kontribuo al la kulturo de E-o.
Pauxlo S. Viana.
Aliaj novajxoj mallonge
Novjaro por niaj aziaj komercistoj
Jam
okazis la 51a DK (Dimancxa Kunveno) kun 56 partoprenantoj el diversaj landoj,
kiuj festas la azian novjaron. La festo apartenas ne nur al Cxinio, lauxlegxe
ankaux al Koreio, Mongolio, Vjetnamio, Indonezio, Malajzio, Tajlando,
Filipinoj, Singapuro. Gxi estas Novjaro (Njan) de Orientazio laux tre agxa
legenda kalendaro de la huna tribo el antaux 4000 jaroj. Mi kiel komercisto
opinias, ke en la mondo ju pli da festoj, des pli bonaj sxancoj por la komerco
kaj ekonomio! Mi esperas, ke cxiuj vivus en la festa mondo. La sekva 52a DK
kiel distra festokunveno okazis la 6-an de Februaro 2022. .
Esperanto en albana televido
La unuan de februaro 2022 de 9:35 gxis 9:55 la
unua kanalo de la albana sxtata televido TVSH1, invitis la junan E-iston
16-jaran Juri Andoni, kaj lian parencinon Lefta Hito, simpatianton de E-o por
rakonti pri la internacia lingvo. La elsendo sekvas tiun de alia privata kanalo
SCAN la 4-an de decembro 2021 pri la sama temo. La jxurnalistoj Elsa kaj Endri
demandis pri la naturo de E-o, deveno, lernfacileco, tradukebleco kaj
disvastigxo enlande kaj enmonde.
Kongreso de Ilei 2022: Okazos hibride en
Kebekio, Kanado. LKK-anino Suzanne Roy estas en konstanta kontakto kun la
universitato, kie okazos la Kongreso. Estas konfirmite, ke cxambroj de la
universitato povas esti menditaj nur pere de la LKK. UEA helpos pri la
libroservo. Programo kompilata. Kun almenaux komitatkunsidoj, du-taga
ILEI-Simpozio, lingva festivalo, internacia vespero, prezento de la sekva
kongreso kun buso al Montrealo fine de la Kongreso.
“Juna amiko” festos sian 50an jaron en
novembro 2022. Kampanjo en preparo.
ILEI cxe Unesko: La Ligo aperis kaj aktivis en
la 41-a Sesio de la Gxenerala Konferenco de Unesko en Parizo kaj en ligita
konferenco.
ILEI aktiva en Jutubo!:
Ekde novembro 2021 la vicprezidantino Alessandra Madella funkcias kiel unu el
la administrantoj de la ILEI-kanalo cxe Jutubo:
(https://www.youtube.com/c/EsperantoEdukadoILEI
).
Eblas
alsxuti al la kanalo cxiujn gravajn vide(et)ojn rilate al agado de la Ligo.
De
oktobro 2021 gxis januaro 2022 en la kanalo estis surretigitaj sekvaj
materialoj:
la
alparolo de Maximiliano Garcia nome de ILEI dum la 41-a Sesio de la Gxenerala
Konferenco de Unesko en Parizo;
la
priskribo de la projekto “30 Oraj Horoj”, fare de Brucxjo Kasini, estro de la
LKK de Massa 2023, dum la evento Verden en Parmo;
video
pri Hodler en Mostar fare de Mirejo Grosjean;
?
videoj pri origamo fare de Larysa Osadchuk
prezenta
filmo de la franca mezlernejo Victor Considerant;
UEA
raportas al sia Komitato kaj membroj
Du
dokumentoj estis alsxutitaj al la komitata Teko:
Raporto
pri la progresoj de la Estraro dum aprilo-decembro 2021
Raporto
pri la financa resanigo, januaro 2022
Temas
pri raportoj, verkitaj de la Estraro por la Komitato..
Unu raportas pri la progresoj de la Estraro dum la menciita periodo, la alia
raportas pri la progresoj de la Estraro post la decidoj, faritaj de la Komitato
en 2021 pri la Kongresa fako, la Libroservo, la Arkivo.
Bv.
trovi ilin en la komitata elsxutejo https://uea.org/teko/komitato
Nova Espero de Nia Movado en Cxinio
10-jara
jubileo de Shandong-a E-Klubo kaj adiauxa kunsido de Geedzoj Bak Giwan okazis
jarsxangxe en la E-Muzeo de Zaozhuang Universitato kaj hotelo Flora Marto en la
urbo Zaozhuang. Pli ol 50 membroj el Zaozhuang, Linyi, Jining kaj Xuzhou
partoprenis cxi tiujn kunsidojn, kaj pli ol 20 membroj partoprenis per
interreto.
Zoma kurso por Kongo DR
Okazis
la unua leciono pri E-o en la franca de la kurso de E-o por la studentoj de la
universitato Espoir/Espero en Barako, Kongo DR. La kurson gvidas per Zoom bone
konata franca instruistino, Francoise Noireau, kaj gxi dauras 90 minutojn
cxiusemajne.
Tio povas sxajni io banala en Euxropo aux en
Cxinio, sed problemas se vi devas organizi tion en regiono, en kiu ne ekzistas
publika elektrosistemo. Danke al e-ista solidareco, tute aparte al la perado de
AVE, la komencaj problemoj estis parte venkitaj. Dankon al la E-istoj, kiuj
kontribuis solvi la problemon kaj al nia Elisee Byelongo, rektoro de tiu sxtate
agnoskita universitato, kaj al la kursaro Tibor Sekelj, kiu disponigas sian
Zoom-konton.
(el “Gazetaraj komunikoj” de UEA).
Lingva forumo
Internacia Tago de la Gepatra Lingvo
cxirkaux 6000 lingvoj estas parolataj
tutmonde. Duono de ili estas
minacata
de malapero laux Unesko. Ekz., en Germanujo
ekzistas
ankoraux 13 minoritataj kaj regionaj lingvoj - de la jida gxis
nordfrisa.
La tago estis deklarita en 2000 laux la peto
de Bangladesxo. La 21-an de februaro
de
1952, en la cxefurbo de la tiama cxefurbo de Orientpakistano, Dako,
Okazis
protestoj kontraux la tutlanda enkonduko de la urdua lingvo. en la
oriento,
la bengala estis plejparte parolita.
Unuigintaj
Nacioj festas tiun tagon cxiujare. Gxi okazas la 21-an de februaro. E-istoj
jam multe eluzas la eblon. La Tago ebligas al ni emfazi nian apogon por
minoritataj kaj minacataj lingvoj, kaj eble gajni aliancojn en la streboj por
lingva kaj komunika justeco. Ni diru al la neesperantista mondo, ke ni havas
ion por diri defende al la homaj lingvaj rajtoj.
La 14-a de februaro – la internacia tago
de librodonaco
Kiomfoje libro devas esti legita antaux ol gxi
vere ne plu estas uzebla?
Versxajne
suficxe multe! Eble, ecx pli ofte, ol vi povus imagi. Certe, pli multfoje, ol vi
povus preni gxin en la manojn. yVPrenu aferojn en viajn proprajn manojn.
Utila maniero reuzi la legitajn (aux
nelegitajn) librojn, doni al ili duan vivon estas fordoni ilin. Estas ecx
speciala tago dedicxita al tio: La 14-an de februaro, la Internacia tago de
librodonaco. Unuflanke, gxi memorigas al ni, ke ne
cxie
en la mondo homoj (precipe infanoj) havas liberan aliron al libroj. Aliflanke,
gxi ankaux ofertas bonan sxancon trovi malnovajn librojn por uzi ilin en
ekologia maniero.
Kiu elpensis la Tagon?
En 2012 la unuan fojon Amy Broadmoore,
bibliotekistino el Usono, organizis kaj celebris Internacian Tagon de
Librodonaco, kaj poste faris tion cxiujare. Sxia filo donis al sxi la ideon
donaci siajn plej sxatatajn librojn al homoj en la tuta mondo – cxu al amikoj,
konatoj aux ecx nekonatoj, sendante libron al iu aux lasante gxin en iu publika
loko.
Pro gxia dato la Tago de librodonaco estas
okazigita en rekta konkurado kun la plejparte tre komerca Tago de Sankta
Valenteno. Anstataux bombonoj kaj importitaj floroj estu libro, la plej bona
donaco. Vi spertos, kiom bela estas la sento de kundivido. Kaj, eble, vi havos
novan legmaterialon aux kialon por legi aux relegi la libron donacotan. Libroj,
pri kiuj multaj donacoricevantoj gxojos, estos legataj.
Certe, nia revuo atingos vin, karaj
gelegantoj, jam post la menciita dato, sed cxu vere necesas agi nur dum la
agotago?
O. Posxivana.
Virinoj en muziko
Duval
Mademoiselle (pron. mademuazel) Duval (1718 -
p1775) aux Mlle. Duval du Tillet, estis franca komponistino, dancistino kaj tre
kompetenta klavicenisto de la XVIII-a jarcento. Letero al la Journal des
nouvelles de Paris en 1736 raportis, ke ‘Duval’ estis sxia artista nomo, ecx
sen antauxnomo.
Kiam Mlle. Duval estis 18-jaragxa, sxi
komponis sian plej konatan verkon, la operan baleton ‘La genioj’ aux ‘La
karakteroj de la Amo’ (Les Genies, ou Les caracteres de l'Amour). Gxia eldono
estis sponsorita de la Princo de Carignan kaj prezentigxis cxe la Pariza Opero
en oktobro 1736. Gxi estis verkita laux teksto de Jacques Fleury de Lyon
(1730-1775) en heroa baleta stilo.
La baleto de la XVIII-a jarcento, male al
baleto de la XIX-a jarcento, estis malpeza gxenro, ecx foje komika, duone
kantita, duone dancita; gxia temo estis nur amo. Cxi tiu verko de Mlle Duval
estas komponita laux la tiutempa moda temo de la ‘genioj de la naturo’,
mitologiaj estajxoj rekte ligitaj al la naturaj elementoj, kiuj estis
konsiderataj gxiaj protektantoj.
Recenzo en la Mercure de France raportis, ke
Mlle. Duval akompanis la kompletan prezentadon de sia opero per klaviceno. La
opero havis naux prezentajxojn; la muziko estis lauxdita de la kritiko kaj la
komponistino priskribita kiel ‘tre talenta junulino’.
La Mercure de France de novembro 1736
raportis: Estas facile konvinkigxi per cxi tiu verko, ke Mlle. Duval estas
junulino kun granda
talento. (La opero) estas varia kaj ekstreme bone evoluinta je multaj flankoj.
Gxenerale la recitativoj estis aplauxditaj kaj la scenoj bone traktitaj; iuj
violonaj enmetajxoj kaj hxoroj estis bone komponitaj kaj suficxe viglaj.
Alia el sxiaj komponajxoj estas la duopo ‘De
la Dio, kiu kauxzas amon’ (Du Dieu qui fait aimer), kiu ankaux estis
publikigita en 1736.
La ario "Cxio, kion mi vidas, memorigas min’
(Tout ce que je vois me rappelle), kiu unue estis atribuita al Mlle. Duval nun
oni opinias ke gxi estas verko de Marie-Elizabeth Clery (1761- p1795).
Fonto asertas, ke Mlle. Duval koncertis cxe la
Regxa Akademio de Muziko kaj retirigxis kun granda pensio; dum alia montras
sxin kiel aktorinon kaj dancistinon cxe la Pariza Opero. Sxi eble estis la
"Mlle. Duval", kiu kantis kiel maristo en la prologo al la pasxtista
"Daphnis et Chloe" de Boismortier.
Cxu sxi estas la sama persono kiel franca
komponistino de la Xviii-a jarcento, identigita kiel Louise Duval? Kelkaj datumoj ne kongruas, ekz., la datoj de
naskigxo kaj morto. Do, cxar la familinomo ‘Duval’ estas ofta en Francio, ne
certas, ke cxiuj cxi tiuj referencoj rilatas al la komponistino.
La operbaleto "Les Genies" de Mlle.
Duval igxis la dua opero, komponita de virino kiu estis prezentita cxe la
Pariza Operejo. La unua estis kvardek jarojn antauxe! en 1694: "Cephale et Procris"
de Elisabeth Jacquet de La Guerre. Post 38 jaroj de "Les Genies", en
1784 sekvis la prezentajxo de la verko de Henriette de Beaumesnil, kaj en 1800
tiu de Jeanne-Hippolyte Devismes. Ambaux ankaux komponis operojn por la Regxa
Akademio de Muziko. La longa dauxro inter cxi tiuj prezentajxoj konfirmas, kiel
malfacile estis por virinoj produkti kaj prezenti operon al publiko.
Sonia Risso (Urugvajo)
(laux Esperanta Retradio)
Auxskulti muzikon de Duval vi povas, ekz.,
cxi-tie:
https://www.youtube.com/watch?v=HsWAQ0H45rE
Simfonio de malbono
(Mallonga
historio de uzado de muziko kiel armilo).
Sono
povas esti terura armilo. Gxi penetras cxien, de gxi ne eblas sin defendi aux
kasxigxi. Ni auxdas ne nur per oreloj, sed per la tuta korpo. Sono trairas
murojn, plenigas spacon, de gxi ne eblas fugxi, ferminte la okulojn, stariginte
panceritan pordon, aux mallevinte densajn kurtenojn.
Sxajnas,
ke uzado de muziko kiel armilo de malbono kontrauxas gxian naturon: gxi ja
purigas la animojn, unuigas kaj liberigas. Tamen, historio igas cxi ideon ne
pli ol naiva espero. Sonoj povas porti malamon, doloron kaj militon.
La
plej bona ekzemplo de tio, kiel sonoj povas porti perforton, estas romano de
Antoni Borges “Mekanika orangxo” kaj filmo, farita laux cxi libro. En ili la
protagoniston Aleks oni kuracas de perfortemo helpe de la nauxa simfonio de
Beethoven kaj video, plena je krueleco. Sed la vivo estas pli ricxa, ol
literaturo.
Estas
konataj kazoj, kiam muziko mortigas sian kreanton. La 17-an de februaro 1852 la
edzino de la fama komponisto Robert Schumann skribis en sia taglibro: “Robert
vekigxis meznokte kaj diris, ke li devas skribi muziknotojn, kiujn angxeloj
diktis al li. Kiam matene li provis ludi tiun muzikon, rezultigxis terura
malharmonio. Mia povra edzo krucsignadis kaj falis en veran histerion. Felicxe,
kuracistoj venis rapide kaj sukcesis trankviligi lin”. Sed sxajna trankviligxo
ne dauxris longe. La 27-an de februaro, obsedita de kakofonio de muziksonoj en
sia kapo, li fugxis el sia domo, sen palto, en hejma robo, nudpieda. Decidpasxe
li strebis al unu el pontoj de Bonn. Pluvegis. Antaux ol salti en glacian
akvon, li eligis frenezan krion. Lin savis fisxisto, kiu hazarde estis
proksime. La komponisto estis hospitaligita en frenezulejo, kie li suferis dum
du jaroj kaj fine mortis.
Agnoski,
ke muziko povas esti ilo de malbono, signifas trakti gxin serioze. Cxio cxi
certe ne devigos nin rezigni pri muziko, sed ni devas lasi la miton pri gxia
senkulpeco. Iu germana duko diris: “Se oni volas havi sklavojn, oni devas verki
pli da muziko”.
Ira
Solomonova.
E-igis
O.P.
Diversaj interesajxoj
La plej agxa ludanta aktoro
La aktoro Herbert Koefer pasintjare festis
sian centan naskigxtagon. Li estis agnoskita la plej agxa ludanta aktoro en la
mondo. Atestilon pri tio li ricevis en 2017.
Koefer naskigxis en Berlino, debutis en 1940
en modesta rolo en teatro en Silezio. Al vasta publiko li igxis konata kiel
gvidanto de populara humura programo “Tie ridis la urso”.
Dum
pli ol 80 jaroj li rolis en pli ol 100 filmoj, komedioj, dramoj, kabaredoj,
telenoveloj, gvidis distrajnn programojn, partoprenis radiospektaklojn, legis
novajxojn. En februaro de 2021 oni ekvidis lin en la rolo de maljuna vidvo, kiu
diris: “Mi ne estas tiom maljuna por forlasi mian domon”. Koefer sxatas citi
sian filmheroon: “Emerituloj neniam havas tempon”. Li ne plu legas nekrologojn,
cxar, kiel li diras: “En tiu agxo apenaux iu mortas”. Dum sia centjarigxo li
deziris al si sane kaj aktive ankoraux iomete sur tiu cxi tero agadi.
Literaturo
Bohdana Jehorova
En la polmoj de mia avinjo
Mi jxus revenis de tie, kie mi estis kvinjara.
Cxio tie estas neordinara, ne tia, kiel cxie aliloke. Kaj maljunega pirujo meze
de la korto, kaj stranga rufa kato, kaj kakto cxe la fenestro gratita de la a
tempo kaj sxirmita per jxurnalo el la jaro 1985 kontraux rektaj sunradioj.
Sur
la benko en glazurita bovleto estas ne maturigxintaj maizspadikoj. La suno
kusxigxas sur ilin bunte kaj tusxas per sia rando manon de mia avinjo en la
vualo de sxia kolorricxa antauxtuko.
-
Estis malvarme cxi-nokte, mi pensis, ke mi ne gxisvivos la matenon.
-
cxu eble mi alportu brulsxtipojn? - oni cxiam anticipe zorgis pri ili, precipe
en la lastaj jaroj, kiam arbaroj estas privatigitaj kaj oni nenie povas preni
brulsxtipojn.
-
La forneto estas plena!
-
Tio ja estas bone. Vi estas tia laboremulino mia!..
La lastaj auxtunaj framboj pendas per grapoloj
malsupren. Mi rigardas la manojn de mia avinjo kaj registras en mia memoro
kvazaux per fotilo, la fendigxitajn maljunajn manplenojn da framboj. La plej valorajn
polmojn en la mondo… Mi falus per la vizagxo en ilin kaj elplorus cxion
prisilentatan.
Fojfoje
homoj kun pliagxigxo ne farigxas tre malkasxemaj rilate al la emociajxoj. Kiam
vi estas okdekkvarulino, simple aliri kaj kisi la frunton de la tridekjara
nepino ja estus iel strange. Sed tion mi tiel volas! Krome, la dorso de mia
avinjo estas arkigita, duone fleksita, do por sxi estas oportune labori en la
bedaroj kaj eble ankaux surmeti sxuojn. Kaj krome - paroli al la vila hundeto
Misxko kaj la rufa kato. Tio estas la tuta kompanio, kiam vi estas
okdekkvarjara, ne konsiderante herdeton da kokinoj.
Ipomeo
volvigxas sur la kokejo kovrita de la fisxkapta reto de la avo. La reto estas
kovrita de musko pro la malsekeco, kiun gxi akumulis. Meze de la korto estas
budo por birdoj, kie iam logxis kuniklo, kaj nun foje logxas erinaco. Pli
malproksime estas memfarita provizora kabano por terpomoj.
Kvar
jaroj sen la avo... La nura ajxo, kiu memorigas onin pri lia antauxnelonga
cxeesto en cxi tiu korto, estas la vatecaj vestajxoj, kiuj nun protektas
terpomojn kontraux la unuaj frostoj, kaj tiu reto. La boato estis malmuntita
por brulajxo lastan vintron.
Cxu cxio pasas tiel facile? Mi ne volas kredi
tion.
La
avinjo akompanas min, malfermante la pordeton, kiu cxiam estas sxlosita per ok
seruroj ...
-
cxiuj estas fremduloj. Neniu iradas cxi tie. Foje preteras iu auxto...
-
cxu vi neniam eliras eksteren?
-
Por kio? cxu por rigardi la dumetran barilon de la najbaro? cxiuj estis
baritaj, forestas spaco. Por kio elrigardi?..
-
Jes. Certe. Gardu vin.
Mi
forlasas mian avinjon - kaj mia koro ploras.
Cxio
estas bona, sed gxi ploras.
Tie,
malantauxe, en la polmoj de mia avinjo…
Elukrainigis Petro Palivoda
La morto de fabelrakontisto.
Iam estis fabelrakontisto kaj li estis
ekmortonta. Dum sia tuta vivo li rakontis pri koboldoj kaj nun li volis antaux
sia morto ankoraux vidi koboldon, veran koboldon. Li sercxadis en la
mangxajxosxranko, en la matenmangxskatolo, sub la bufedo, sed nenie estis
trovebla koboldo. nun la fabelrakontisto ekploris. "Ho, kara Dio, li
diris, ili estas for, estas neniu plu. Mi dum mia tuta vivo kredis je la certa
ekzistado de koboldoj, sed nun mi vidas kion pensi pri tio. la proksima
spicisto tute pravis mokridante pri mi. Nun mi nenion plu povas atendi de la
vivo. Kaj la fabelrakontisto enlitigxis, blovestingis la kandelon kaj atendadis
la morton. Sed la morto ne venis. gxi estis elektinta la malgxustan vojon kaj
nun grumblante iris cxirkaux la domo. "Cxu cxi tie logxas la fabelrakontisto",
gxi vokis tra la fenestro. "Jes, morto", - respondis la
fabelrakontisto dise de sia litsxranko. "Vi envenu, sed rapide agu, cxiuj
agrablajxoj forfalis. Atentu la sojlon; estas malfiksa breto." "Vi
estas strangulo", -dauxrigis la morto, klinigxante super la lito."
"Cxu vi sopiras min?" "la homoj cxiam timas, kiam mi
envenas". Cxu vi gxojas pro mia cxeesto?" Certe
jes","respondis la fabelrakontisto ridetante. "estas por mi tre
agrable, morto. la koboldo ne volas veni, kaj tial mi gxojas, ke vi venis. Aux
unu aux alia. "Kion vi diras pri koboldoj." parolis la morto
mirigite. "Vi ja estas vera fabelrakontisto, vere, vi prefere esploru vian
konsciencon. vi pensu pri la peko kaj la eterneco. tio estas utilaj pensoj.
dume mi iom promenas en la gxardeno. Vi voku min, kiam vi estas preta." la
fabelrakontisto nun kusxis sur sia dorso rigardante la subtegmenton. li vere
faris sian eblon pensi pri la peko kaj la eterna puno, sed gxi
ne progresis. cxiufoje intervenis la penso pri la koboldo. "Kara
sinjoro", li finfine pregxis, "mi nur estas malricxa
fabelojrakontisto havante malmulte da intelekto. ne kolerigxu pro tiu sola
deziro. la solan kiun mi havas. bonvolu montri al mi koboldon. Sed la koboldo
ne venis. La fabelrakontisto atendis kaj atendis. tiam li turnis sian kapon kaj
rigardis tra la gxardena fenestro. la morto staris tie apud la rozujo kaj
kapsalutis lin. "Vi do venu", vokis la fabelrakontisto. "vi
venu, morto." kaj la morto venis. Kaj li prenis gxin en siajn brakojn kaj
metis gxin antaux la piedojn de Dio. "Kiu estas tio" - Dio demandis.
"Jen fabelrakontisto" respondis la morto. "Li jxus estis
forpasinta". "Kio estis lia lasta penso" - Dio demandis.
"Li volis vidi koboldon." la morto honteme respondis. Dio ridetis.
"tio estas tre bona penso." li diris. "Do tial enlasu lin."
Godfried Jan Arnold Bomans (1913-1971).
E-igis Jos Wichmann, Nederlando.
Internacia Literatura Esperanta Konkurso
"Hristo Gorov-Hrima" – 2022
Hristo
Gorov – Hrima estis unu el la plej elstaraj bulgaraj esperantistoj, talenta
Esperanta verkisto, poeto, tradukisto kaj publicisto. Bulgara Esperanto-Asocio
anoncas Internacian Esperantan Literaturan Konkurson. En la konkurso povos
partopreni geesperantistoj el cxiuj landoj.
La
konkurso estos por rakonto kaj eseo.
cxiu
auxtoro rajtas partopreni per unu rakonto aux per unu eseo, originale verkitaj
en Esperanto. La konkurso ne havas konkretan temon. La verkoj estu tajpitaj
komputile kaj cxiu auxtoro nepre uzu Esperantan alfabeton per supersignoj. La
auxtoroj indiku sian sekson (inan aux viran). La verkoj estu subskribitaj per
la vera nomo de la auxtoro, estu plena posxtadreso, telefono kaj
interretadreso. La rakontoj kaj eseoj estu maksimume 3-pagxaj, formato A4, la literoj
estu Times New Roman - 12 punktaj
La
gajnintoj ricevos valorajn premiojn.
Bv.
sendi viajn kontribuojn gxis la 31-a de oktobro 2022 al adreso: e-mail:
modest@abv.bg aux per la posxto al adreso: Georgi Mihalkov, Sofio – 1229,
“Vrabnica” 1, bl. 529 vh. A et. 9 ap. 33, Bulgario.
Cxunjo demandas
Cxu birdoj povas dormi en la cxielo?
Apusoj
nur pasxas sur solidan grundon por reproduktigxi. En la krepusko ili iom post
iom levigxas por noktumi en altecoj de gxis 3600 metroj.
Cxu elefantoj iun timas?
Plenkreskaj elefantoj ne havas naturajn
malamikojn, sed ili timas abelojn. Cxar la pikoj de la defendopretaj insektoj
povas esti tre dolorigaj, precipe sur la mola histo cxirkaux la okuloj aux la
rostro. Laux la studo de la Universitato de Havajo, la odoro de abeloj, t.n.
feromonoj, povas teni elefantojn for de la kampoj en Afriko. Pri tio informis
la revuo "Current Biology". Cxi tio havas sencon, cxar la sentimaj
dikhauxtuloj vere povas kauxzigi grandan damagxon.
Kial gxirafo havas blu-nigran langon?
Gxirafo etendas sian longan kaj tre fortan
langon por atingi burgxonojn, foliojn, fruktojn kaj junajn brancxojn. Gxi povas
levigxi gxis duonmetro. La malhelblua, preskaux nigra koloro protektas la
gxirafon kontraux sunbruligo de tiu cxi sentema korpoparto.
Kiom da harojn ni perdas tage?
Sana persono havas cxirkaux 80000 gxis 120000
harojn sur sia kapo, kaj ili kreskas cxiutage. Ilia dikeco estas cxirkaux 0,3 milimetroj. Iam,
tamen, haroj cxesos kreski kaj elfalas. Sanaj homoj perdas inter 20 kaj 200
harojn cxiutage. La averagxa valoro estas 100 gxis 150 tage.
Respondis Oma.
Facila legajxo
Tuta sagxo de la mondo
(Ganaa fabelo)
Kvaku Ananse, la araneulo, rigardis la mondon
kaj venis al la konkludo, ke homoj tre
senzorge
kaj malsxpare traktas la sagxon, donitan al ili de Dio. Do Kvaku Ananse decidis
kolekti
kaj administri la tutan sagxon de la mondo.
Li
ekvojagxis, vizitis cxiujn landojn kaj kolektis cxiujn ecx malgrandajn pecetojn
da sagxo. Li pridemandis cxiujn homojn, ecx la plej etajn, flustris iliajn
sciojn singarde en grandan kukurbon kaj plenigis gxin gxis la rando. zorgeme
Kvaku Ananse kovris la kukurbon, firme ligis gxin kaj iris reen en Ganaon. Kwaku Ananse
ekpensis kien kasxi kukurbon kun la sagxo kaj fine decidis ke la plej sagxe
estas porti la altvaloran trezoron al la plej alta palmo kaj tie kovri gxin
inter la brancxojn.
Li forte ligis la kukurbon, kaj gxi estus
kasxita tie supre tiel ke
neniu
povos vidi gxin. Neniu suspektus ke la tuta sagxo de la mondo povus esti sur
kokosarbo en Ganao. kwaku
Ananse
ligis la kukurbon antaux sia ventro, pendigis longan sxnuron sur sian sxultron
kaj malrapide ekgrimpis sur la palmarbon. Sed la kukurbo estis tre granda kaj
tre peza, Kwaku Ananse devis multe peni. Li zorge metis unu piedon antaux la
alian kaj grimpis la balancigxantan palmon.
Dum
li grimpis, li subite rimarkis, ke la bendo, kiun li uzis por alligi la
kukurbon al sia ventro malfiksigxis. Do li firme tenis la kukurbon per ambaux
piedoj. Sed nun la grimpado farigxis ecx pli malfacila.
Li
decidis mallonge ripozi.
Subite li rigardis malsupren kaj rimarkis tie
sian plej junan filon, kiu
ridante tenis sin je la ventro. Tiam li ekkoleris kaj kriis
malsupren: "Filo, kial vi ridas pri via patro, kiu tiom penas
por
alporti la tutan sagxon de la mondo en sekuran lokon?"
Tiam la knabo ecx pli ridis kaj vokis Kwaku
Ananse: "Diru al mi
Patro,
se vi volas savi la tutan sagxon de la mondo, kial vi portas gxin sur la
ventro, sed ne sur la dorso? Tio ja estus multe pli facila kaj oportuna!” Kwaku
Ananse komprenis sian stultecon. Li estis cxagrenita pri si mem kaj tiel
kolerigxis pro la impertinentaj vortoj de la filo, ke sen pripensi deprenis la
brakon de la kukurbo kaj minacis al la knabo per pugno.
Antaux ol Kwaku Ananse povis diri la vorton,
li eksentis, ke la kukurbo glitis suben. Li ne sukcesis teni gxin per unu
brako.
Gxi
trafis la malmolan teron kaj frakasigxis en mil pecojn. Kwaku Ananse rigardis
malsupren, glaciigxinta.
Li
vidis la tutan sagxon de la mondo forflui jeriveretoj kaj malrapide ensorbigxi
en la teron.
Homoj kuris de cxiuj flankoj, tenante en la
manoj grandajn kaj malgrandajn lignajn bovlojn aux kukurbojn. Ili tiom hastis,
ke iu nur desxiris folion aux nur alportis supkuleron. Kaj cxiuj provis kapti
kiel eble plej multe da elfluanta sagxo.
Sed Kwaku Ananse, malrapide komencante
malsuprengrimpi la palmarbon, jxus divenis, ke apenaux guteto restos por li.
Jen kial sagxo estas tiel malegale distribuita
inter homoj.
Iuj
havas multe da gxi, aliaj malmulte. Kaj Kwaku Ananse? Li foriris malplena
cxi-foje.
Por la retumantoj
Poema
recitado per la reto
Petro
Palivoda recitas siajn du poemojn: "Muziko de via anim' " kaj
“Violonisto”, por la "Galerio de gepoetoj".
https://youtu.be/L15Hyzd1Vw8
Ondo
intervjuas la Esperantiston de la Jaro
En
la reto estis publikigita intervjuo kun Halina Gorecka (Kaliningrado,
Ruslando), la Esperantisto de la Jaro 2021. Cxi tiu intervjuo, arangxita de
Pauxlo Fischer-Kotowski, premiere aperis antaux unu monato en la decembra
(vintra) eldono de "La Ondo de Esperanto". Legu gxin cxe
https://sezonoj.ru/2022/01/gorecka-11/