Esperanta ligilo
n-ro 1, januaro 2022
Enhavtabelo
Komuniko numero 1( korektita)
El Esperantujo. Waringhien en la memoro
Konferenco pri lingvopolitiko
Zamenhofe refoje
ILEI en italio kontribuas al nia scienca literaturo
Pola progreso kaj kongreso
Aliaj novajxoj mallonge
Lingva forumo. Scienca lingvo por Afriko
Auxskulti la saman rakonton sinkronigas korbatadon
Kiel verki furoran romanon?
Tra la sortofrata mondo. Studento inventis la sagxan bastonon /
Cxunjo demandas
Facila legajxo. Vagabondo (indonezia fabelo)k*k
Por la retumantoj
Sxako
Komuniko numero 1( korektita)
pri la 86-a IKBE okazonta en la 2022 jaro en Rusio
Estimataj samideanoj, karaj geamikoj! Ni kuragxas ree inviti vin , viajn
amikojn,
kolegojn, gekunulojn viziti neforgeseblan allogan Rusion en auxgusto de la
2022 jaro.
LIBE kune kun REAN (=Rusia Esperantista Asocio de Nevidantoj) kaj REU
(=Rusia
Esperantista Unio) pretas organizi malgraux diversaj obstakloj kaj limigoj
Esperantan
cxeestan plenprograman Internacian Kongreson de Blindaj Esperantistoj.
Datoj: la 13-20 de auxgusto 2022 jaro.
Loko: Rusio, cxefurbo Moskvo, hotelo « Reakomp » apartenanta al la Tutrusia
Blindula
Asocio.
Temo: ?Esperanto kaj muziko unuigas nin?
Programo : prelegoj, E-kursoj por dezirantoj, ekskursoj tra la urbo, al
Kremlo, Rugxa
Placo, koncertoj, renkontigxoj kaj multo alia. En aparta tago planatas
tuttaga ekskurso al
la antikva urbo Sergijev-Posad– rezidejo de rusa ortodoksa eklezio.
Partoprenkotizo: restas la sama kaj dependas de la cxambrospeco kaj
landkategorio. Por B -landoj unupersonaj kotizoj por la tuta periodo jenas:
- 250 euxroj en trilita cxambro;
- 280 euxroj en dulita cxambro;
- 310 euxroj en duonlukso;
- 380 euxroj en lukso;
- 400 euxroj en unulita cxambro.
- infanoj gxis la 14-agxo, se ili ne bezonas apartan dormlokon, pagas 130
euxrojn.
La kotizo inkluzivas logxadon, 3-fojan mangxadon dum 7 tagoj, tuttagan
ekskurson, luadon de la koncerta salono. Du pliajn ekskursojn ni proponas kontraux
aldona pago.
Al B – kategorio apartenas iamaj socialismaj landoj de Euxropo, cxiuj
landoj de Afriko, Latina Ameriko kaj Azio ( krom Israelo, Japanio , Korea
Respubliko).
cxiuj aliaj landoj apartenas al la kategorio A. Partoprenontoj el A-landoj
bonvolu aldoni al la indikitaj kotizoj 30 euxrojn.
Pagmaniero : Bonvolu gxiri la kotizojn al : SWIFT- code SABRRUMMSP1 Bank
name STAVROPOLSKOYE OTDELENIYE
N5230 PAO SBERBANK Branch address g. Pyatigorsk, ul.Oktyabrskaya, 8. Payee
account 40817978260106290019 Payee Ryabov Pavel Vasilevich. En
la kampo « Mesagxo por ricevonto » nepre skribu « IKBE –Kongreso 2022 ».
Civitanoj de Rusio rajtas pripagi la kotizon en rubloj laux la aktuala
kurzo de euxro, uzante la telefonnumeron +79187923450, kiu estas
ligita al la sberbanka karto. Nepre skribu : IKBE kaj vian nomon.
Limdato por aligxo : la 1-a de majo 2022j.
Logxkondicxoj kaj alio : la hotelo povas akcepti 60 personojn, cxambroj
enhavas 2 kaj 3 litojn.
La mangxejo situas en la unua etagxo kaj havas 80 sidlokojn. Oni priservas
la gastojn cxe la tabloj. Menuo estas ricxa, la pladoj bongustaj.
Eblos organizi vegetarajn mangxojn.
En la Kongresejo estas perfekte ekipita salono por inauxguro-fermo,
koncertoj.
En la unua etagxo funkcias bankomasxino. En la sama distrikto ekzistas
multnombraj kafejoj , vendejoj, tutdiurna monsxangxejo.
Vi estos renkontataj kaj akompanataj en stacidomoj kaj flughavenoj far niaj
samideanoj. Ankaux en Moskvo funkcias speciala senpaga akompana servo por
blinduloj kaj handikapuloj. Oni gvidos vin tra metroo ktp, se vi ekdeziros
promeni memstare. Grupaj ekskursoj okazos per mendita buso.
Pri vizoj : 2 monatojn antaux veno bonvolu sendi al la adreso de Svetlana
Smetanina (vicprezidanto de REU)
svsmetanina@yandex.ru kopion de Via vojagxpasporto kun la foto kaj
donitajxoj + Vian hejman adreson. Vi ricevos invitilon kaj laux gxi
enirvizon. La instrukciojn por vizo-ricevo havos cxiu aligxinto.
Kiu planas viziti Sankt-Peterburgon antaux au post la Kongreso, skribu pri
tio anticipe kaj planu Vian pli longan restadon.
Aligxilo :
1) Nomo kaj antauxnomo________________________________________
2) Vidhandikapito/akompananto/blindulamiko__________________________
3) Naskigxdato_________________________________
4) Posxta adreso_________________________________________________
5) Telefonnumero, retadreso, skajpo____________________________________
6) Mi pagas per banko........ euxrojn
7) Mi mendas.............. cxambron. Mia
kuncxambrano_____________________________________
8) Mi estas vegetarano : jes/ne
9) A. Mi partoprenos tuttagan ekskurson : jes/ne
B. Mi partoprenos busan ekskurson tra Moskvo (20 euxrojn alpago/persono
surloke), jes/ne
C. Mi partoprenos perpiedan ekskurson al Kremlo (15 euxrojn alpago/persono
surloke),
jes/ne
10) Mia kontribuo al la programo___________________________________________
11) Mi venos / foriros ( dato, tempo,
veturmaniero)_______________________________
La preparlaboron gvidas REAN kunlabore kun LIBE kaj REU en jena konsisto:
Pavel Rjabov (REAN) pvrjabov@yandex.ru ; pvrjabov@mail.ru
Telefonnumero +79187923450
Financoj, aligxo
Vjacxeslav Suslov (estrarano de LIBE) gloro59@yandex.ru
Telefonnumero +79674825119
Programo
Svetlana Smetanina (vicprezidanto de REU) svsmetanina@yandex.ru
Telefonnumero +79266083244
Invitleteroj, ekskursoj
LIBE, REAN kaj REU pretas organizi la Kongreson ecx se venos 20-30 gastoj.
Ni esperas je pli multa kvanto de partoprenontoj. Ni
esperu, ke gastoj kun cxiuspecaj vakcinoj rajtos eniri Rusion.
Gastama Rusio bonvenigas kaj atendas Vin! Ni venku cxiujn obstaklojn kaj
kolektigxu en samideana amika rondo!!!
cxiujn Viajn demandojn bonvolu direkti al membroj de la Prepara Komitato!
Ne hezitu, karaj! Aligxu! Venu, Vi ne bedauros!
El Esperantujo
Waringhien en la memoro
La 20-an de decembro mortis Gaston Waringhien (1901-1991), legenda
E-istoi.a. pro sia giganta laboro pri la Plena Ilustrita Vortaro. Memore
al tio, la #LibroservodeUEA proponas plurajn librojn, kiujn li verkis,
redaktis, kunverkis aux tradukis, kaj ankoraux aliajn librojn pri li, omagxajn
kaj biografiajn. Ni aliru:
https://mallonge.net/waringhien
Menciindas la cxi-jare reaperinta en sia 4-a eldono Parnasa Gvidlibro
(https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=1771), kaj la konciza biografio fare
de Andre Cherpillod (https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=6292), kiu
titoligxas "Heroldo de la Internacia Lingvo".
Konferenco pri
lingvo-politiko
En junio de 2022 okazos simpozio pri
»reguloj kaj instigoj en la lingvopolitiko kaj lingvoplanado« en Budapesxto. Mi
aldonas la alvokon por kontribuoj, kiu ankaux legeblas en la retejo: La limdato
por kontribuoj estas la unua de marto 2022.
https://www.andrassyuni.eu/uploads/esemeny/577-call-for-papers.pdf
Bengt-Arne Wickstrom
Zamenhofe refoje – Italio
festis
Pescara: en la sidejo de la asocio
Italia Nostra Michela Lipari intervjuis prof. Davide Astori pri liaj tri novaj
libroj: Dante in esperanto (Inedit edizioni, Castel S. Pietro,
BO, 2021) - interesa studo pri cxiuj ankau partaj tradukoj de la Dia Komedio en
Esperanto - Homaranismo (Uninova, Parma, 2021) - kiu priskribas la
esencon de la esperantismo - “Il Manifesto per la Terra”
(Athenaeum, Parma, 2020) - kiu ligas la lingvon E-o al la ekologia agado
por defendo de nia planedo. cxiuj dulingvaj, eldonitaj de ne E-istaj eldonejoj.
Tutitale: enkadre de la tradiciaj monataj eventoj de IEF, la decembra estis
dedicxita al Zamenhofoj, kun partopreno de la pranepino Margaret
Zaleski-Zamenhof, Carlo Minnaja kaj Roman Dobrzynski. Inter la plurlanda
auxskultantaro intervenis ankaux Ursula kaj Beppe Grattapaglia; kunordigis la
vesperon Michela Lipari.
Eksterenrigarde: "Stese per le tesi" kiu klopodas prezenti al sia
publiko per cxeestaj kunvenoj kaj per elsendoj per facebook la auxtorojn de
plej interesaj universitataj disertacioj, decidis omagxi al Zamenhof,
elsendante la 15an de decembro unuhoran intervjuon, en la itala, de Debora
Rossetti, respondeca pri la sociaj retejo de IEF, Mario Migliucci, auxtoro kaj
aktoro en la itala kaj en E-o, Irene Caligaris, doktorigxinta cxe la Torina
universitato per disertacio pri Esperantujo, kaj Lorenzo Di Michele,
doktorigxinta cxe la roma LUISS per disertacio pri la rolo de E-o, kaj Michela
Lipari, respondeca en IEF pri okazigo de gravaj eventoj.
ILEI en italio kontribuas al nia scienca literaturo
"cxu vi vere kredis, ke ni parolos Esperanton?" demandis
Francesco De Gregori antaux jaroj, en unu el siaj kantoj. Milionoj da E-istoj
tra la mondo dauxre kredis je tio; per etaj pasxoj oni ekviglas ankaux en
lernejoj per interesaj projektoj. La sukceso de tiuj iniciatoj montris, ke
studi la internacian lingvon faciligas la lernadon ankaux de la itala kaj de
fremdaj lingvoj.
Estas precizaj kaj ampleksaj studoj
pri la temo, kolektitaj en verko, kiun Alessandra Madella, vicprezidantino de
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), estas nun
finpreparanta por eldono. Surbaze de la datumoj kolektitaj en eksperimentoj
Italaj kaj internaciaj, Esperanto, krom esti studprepara por fremdaj lingvoj,
estas facile lernebla, utilas por plikonigo de la gepatra lingvo kaj krome
helpas la integrigxon de lernantoj kun disleksio.
Tiuj cxi projektoj gajnis gravajn
premiojn, kiel lastekzemple de Euxropa Unio la Multlingva akcelilo (akcelilo de
plurlingveco) elpensita en 2017 de Zlatko Tisljar, sukcese spertita en
bazlernejoj kroataj, slovenaj kaj bulgaraj. Per la studo de Esperanto eblis
akceli je 25-30% la lernadon de pliaj fremdaj lingvoj; la ‘akcelilo de
plurlingvismo’ do ricevis la Euxropunian Kvalit-Markon por lingvoj en 2021. En
cxi tiuj semajnoj komencigxas en Toskanio projekto bazita sur cxi tiuj
internaciaj spertoj, titolita “30 oraj horoj”, ankaux por plibonigi la
rezultojn de niaj mezlernejoj en la testadoj de la nacia taks-instituto INVALSI.
“30 ore d’oro” (30 oraj horoj) estas
prestigxa projekto, kiun la LKK de la ILEI-kongreso prilaboras kune kun la
Regiona Lerneja Oficejo, kaj kiu kulminos en la somero de 2023 per la monda
kongreso de esperantistaj instruistoj okazonta en Marina di Massa.
De Massimo Acciai
Pola progreso kaj kongreso en
2022
Bjalistoko festis
Malgraux la pandemio, de la 9-a gxis la 12-a de decembro 2021 en Bjalistoko
post la pasintjara pauxzo denove okazis la 22aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj kun
ricxa kleriga, kultura kaj ekskursa programo.
Aperis la sesa numero de Pola Esperantisto, en kiu inter multa valora
enhavo aperas programo por la 39a Pola E-Kongreso, kiu okazos inter la
23a kaj 26a de junio 2022 en la urbo Lodz (prononco tre proksimume ‘vugx’
Aliaj novajxoj mallonge
Informlingvoj en du malsuficxe atentataj gravaj lingvoj
La prezidanto de ILEI, Ahmad Mamduhi, komunikas pri novaj kursoj.
https://www.espero.ir/eo/esperanto-kurso-araba/ estas filmoj de
arablingva Prezenteto de Esperanto kune kun kvar unuaj lecionoj de la Rekta
Metodo de kara Stano Marcxek. La vocxo estas de arabino, kiu iam lernis
Esperanton cxe li.
***
En UEAviva (la jutuba kanalo de UEA)
estas filmoj de du serioj de instruado de Esperanto per la svahila/suxahila
surbaze de libro de kara prof. Nino Vessella: unu fare de li mem, la alia per
d-ro Byelongo Elisee Isheloke.
***
Esperanto en Afriko: jarsxangxa
eldono
La plej fresxdata numero de “Esperanto en Afriko" legeblas aux
elsxuteblas per https://www.esperanto-afriko.org/bultenoj.
***
Distancenrigarda kunveno en Tel Aviv
Rekorda nombro de cx. 50 personoj spektis la hibridan programon pri la
lancxo de la spacteleskopo Webb hieraux en la Tel-Aviva klubo. Tamen la
plejmulto estis eksterlandanoj, kiuj partoprenis per Zoom. Estis Eo-versio de
la hebrelingva prelego de Amri dum la lancxo (kiun spektis pli ol 160 personoj)
kaj komentario pri la oficiala lancxo-video de NASA, kun multaj
demandoj kaj reagoj. La tuto estis registrirta kaj haveblas en la jutubo-kanalo
de ELI: https://www.youtube.com/watch?v=dfShM2OKkRk.
Amri Wandel.
***
E-o en multlingva multtema vortaro
Multidic estas tre granda
franca-esperanta vortaro kun pli ol 50 000 kapvortoj, kiu estas kompilajo de
pluraj fakaj vortaroj (medicina, matematika, fervoja, ornitologiaktp.) kaj de
libroj de frazoj kaj proverboj. Multidic ankaux enhavas inversan
esperantan-francan vortaron. Multidic estas alirebla cxe http://www.bertin.biz/
Multidic estas ankaux instalebla en
Androida posxtelefono. gxi funkcias poste senpage sen retbezono.
***
LA 28a TEK (Togolanda Esperanto-Kongreso)
La 25-an kaj 26-an de decembro 2021
okazis la 28-a TEK (Togolanda Esperanto-Kongreso) en Instituto ZAMENHOF(IZo),
Lomeo, Togolando, kun trideko da kaj esperantistoj membroj aligxintaj al UTE
kaj pagintaj la diversajn kotizojn kaj kelkaj gelernantoj de Instituto
Zamenhof. Kongresa foto en la PDF.
La unuan tagon, la partoprenantoj
interkonatigxis, kaj poste spektis Esperanto-filmojn.
La duan tagon, la prezidantoj de UTE
bonvenigis la kongresanojn, kion sekvis la kantado de la Esperanta himno,
poste de kvizo kaj variaj programeroj. Dum tiu cxi arangxo, lernantino de IZo
11-jara kun la nomo MBA-MANTSANG Queenny ricevis premiojn. sxi partoprenis
ankau la AMO-Seminarion tre diligente. sxi mirigis cxiujn per sia
lingvo-uzo kaj aparte per siaj precizemo kaj diligenteco. La kvizon
gvidis s-ro KEDEGADZI Ezekiel.
***
Plia romano en E-o – Albanio
kontribuas
Aperis en E-o-traduko de la romano
“La Perdinto”. La auxtoro estas Fatos Kongoli. Dek jarojn antauxe aperis lia
romano “La Hunda Hauxto”. Tradukis gxin denove sinjoro Tomasz Chmielik el
Swidnik, Pollando, laux la tradukoj al la germana kaj franca kun rekontrolo
kontraux la albana originalo.
(el EKO 2022).
Lingva forumo
Scienca lingvo por Afriko
Multaj nocioj de la scienca
terminologio ne estas esprimeblaj en afrikaj lingvoj. Simple pro tio cxar ne
ekzistas vortoj por tio. La projekto "Malkoloniigu Sciencon" celas
sxangxi tion - kaj igi la sciencon el Afriko pli sendependa.
Ankaux en Euxropo la scienca terminologio ne estas tute unueca. En la
germana la genmolekulo nomigxas DNS anstataux la internacia DNA. Kaj la franca
SIDA estas la virusa malsano Aidoso. Sed ni ja cxiukaze havas vortojn por tiuj
fenomenoj - en multaj afrikaj lingvoj tio ne estas tiel. En la bantu-lingvo
Zulu nek ekzistas nocio por dinosauxro, nek por la en astronomio grava koncepto
de la rugxosxovigxo. Ankaux bakterioj kaj virusoj lingve ne estas separeblaj,
kvankam temas pri tute malsamaj vivoformoj.
Similaj mankolokoj ekzistas en
multaj el la pli ol 2000 afrikaj lingvoj - kaj tiuj mankolokoj nun estu
plenigataj helpe de la projekto. Kiel unuan pasxon oni planas la tradukon de
180 fakaj artikoloj el Afriko al ses lingvoj: al Zulu kaj norda Sotho el
Sudafriko, al Hausa kaj Joruba el okcidenta Afriko, al Luganda kaj Amhara el
orienta Afriko.
Apenaux 100 milionoj da homoj
parolas tiujn ses lingvojn. Necesos ne nur simple traduki tekstojn sed krei
novajn vortojn por la scienca terminologio. Kiel oni procedu: Scienca
jxurnalisto el Johannesburgo diras: "Ni deziras ke la homoj tuj komprenu,
pri kio temas, kiam ili legas artikolon". Li pledas por tio, ke oni
orientigxu laux la deveno de ekzistantaj nocioj.
La vorto "planedo", ekz.
devenas el la malnovgreka "planetes" kaj signifas
"migranto". Tio sxajnas tauxga vorto por traduko, la migranto tra la
kosmo tiam en la lingvo Zulu estus "umhambi". Tujklaraj solvoj ne
troveblos en cxiuj kazoj, laux la jxurnalisto fosilioj en la lingvo Zulu povus
esti "malnovaj ostoj el la tero" kio plenformule estus „amathambo
amadala atholakala emhlabathini“. Sed ne tiom gravas, cxu nocio ekzistas en
skriba formo, cxar multaj nocioj ja ekzistas en busxa formo.
La traduka projekto staras en pli
granda kunteksto. La afrika scienco estas en internacia komparo gxis nun
apenaux rimarkebla. Kvankam sur la kontinento vivas 1,3 miliardoj da homoj, la
kvoto en la tutmonda faka literaturo sumigxas ecx ne al unu procento. La
problemo estas profunda, mankas klerigaj institucioj, ekipajxoj, mono.
Intersxangxaj programoj funkcias jam
de jardekoj por ebligi al studentoj el Afriko klerigxi je internacia nivelo.
Plej multajn afrikajn studentojn havas Francio. Forte kreskas la nombro de
afrikaj studentoj en cxinio. Post la studado la afrikanoj restas plej ofte en
la koncerna lando, cxar ili tie ricevos adekvatajn postenojn.
Por povi logi afrikanojn hejmen,
necesas cxiukaze scienca lingvo. Pri tio konscias ankaux Guglo. La interreta
konzerno volas plivastigi sian tradukprogramon je pli ol dek afrikaj lingvoj -
kaj tiel ankrigi ankaux tiun kulturan spacon en la cifereca mondo. Nuntempe ja
eblas paroli en multaj afrikaj lingvoj pri politiko kaj sporto, sed ne pri
sciencaj temoj. "Ni bezonas kulturan alproprigon de la scienco",
diras la scienca jxurnalisto.
(Laux Esperanta retradio).
Auxskulti rakontojn
sinkronizas korbatadon
Se homoj atente auxskultas la saman
rakonton, ilia korbatado egaligxas - kelkfoje la koro batas pli rapide,
kelkfoje pli malrapide. Pri tio raportas usonaj esploristoj, kiuj igis siajn
partoprenantojn en la studo lauxtlegi el la romano "20.000 mejloj sub la
maro" de Jules Vernes.
Inter 60- kaj 100-foje en minuto batas la homa koro. Kiom ofte precize, tio
dependas de diversaj faktoroj - ekz., cxu oni jxus travivas trankvilon aux
ekscitigxon, sporton aux malstrecxigxon.
Jam pli fruaj studajxoj montris, ke
la individua korbatado povas esti sinkronizata. Vizito en kinejo aux en
koncerto, ekz., kondukas al komuna emocia agordo kaj per tio al tendence la
sama korbatado de la homo en la salono. "Kion ni eltrovis, tio estas, ke
tiu fenomeno estas pli vaste trovebla, ol oni estis supozinta kaj ke jam povas
suficxi auxskulti la saman rakonton por disvolvi sinkronan korbatadon",
diras la unua auxtoro de la Urba Kolegio de Novjorko.
Lia teamo auxdigis por la studo al
testpersonoj auxdversion de la romano "20.000 mejloj sub la maro" de
Jules Vernes, kaj tio okazis laux partoj de po unu minuto. Oni petis la
partoprenantojn atente auxskulti la registrajxon, dum samtempe ilia korbatado
estis mezurita per elektrokardiogramo (EKG). Cxe 17 el la entute 27
partoprenantoj estis pruvebla sinkronizado de la korbatado. La koncernaj
personoj havis pli altan aux pli malaltan batofrekvencon cxe la samaj eroj de
la rakonto, depende cxu temis pri ekscita aux trankviliga tekstero.
En pluaj eksperimentoj la ekspertoj
trovis kuntekston en korbatado kaj memoro. Se la partoprenantoj flankendirektis
sian atenton dum spektado de informa filmeto, tiam kaj la sinkronizo de la koro
kaj ankaux la - poste kontrolita -
memora produktivo signife mallevigxis. Evidente la korfrekvenco
respegulas, kiom forte auxskultanto interesigxas pri la rakonto kaj kiom da tio
restas en la memoro.
Fine, la esploristoj komparis per
sia metodo ankaux sanajn homojn kun pacientoj, kiuj suferis pro afekcioj de
konscio kaj kiuj, ekz., trovigxis en komato aux en dauxra vegeta stato. Al
ambaux oni lauxtlegis auxdlibrajn versiojn de porinfana libro, kaj, kiel
atendite, la pacientoj montris pli malaltan sinkronizon de la koro, ol sanaj
homoj. Laux la esploristoj tamen estis interese ke la paciento kun la plej
forta sinkronizo de la korbatado post duona jaro denove atingis la konscion.
Iliaj ekkonoj estas por la medicino
multpromesaj, opinias la esploristoj. Tiel eblas per EKG-auxdlibra testo
konkludi pri la cerba aktiveco de paciento - kaj eble apliki la metodon ecx cxe
personoj en komateca stato. Tio nun postulas plenumi pli grandajn studojn kun
pli da partoprenantoj.
(Laux "Esperanta
retradio).
Kiel verki furoran romanon
La trafa artifiko de svisa
romanisto
Antaux kelkaj jaroj eksaltis en mian
kapon, kvazaux risorto, ideo por romano. Ekde tiam, de tempo al tempo, mi
klopodegas progresigi tion, kio devus farigxi epokfara furora romano. Mi
sendube farigxis granda spertulo pri "kiel verki furoran romanon",
sed nur teorie, cxar la tiel nomata "blokado de verkisto" ne permesis
al mi progresi trans la unuajn tri cxapitrojn. Unue mi ekverkis ilin en la
itala, mia gepatra lingvo, poste denove reverkis en la hebrea kaj fine en E-o.
Sed vane. Pri mia romano kaj cxi-rilataj travivajxoj, mi rakontos en estonto.
Sendube, multaj taksindaj verkistoj
travivas nun tre malfacilajn tempojn pro la cxiam pli rimarkebla tendenco al
subkulturo, kiu karakterizas la nunepokan tutmondigxon. Do, kvankam dauxre
aperas en la mondo multegaj cxiunivelaj romanoj, ne surprizas la fakto, ke nur
tre malmultaj el ili, pro kialoj nefacile analizeblaj, farigxas vere furoraj.
Do, tamen versxajne ekzistas kelkaj trafaj receptoj por verki tutmondan furoran
romanon. Jen tikle interesa ekzemplo.
Pritraktante la romanon "La
Verite sur l'affaire Harry Quebert" (t.e. La vero pri la afero Ari Keber),
verkitan de la 28-jara advokato Joel Dicker [JXoel Diker] el GXenevo, oni devas
unue agnoski, ke temas pri bonega krimromano. Gxia intrigo ja estas admirebla detektiva
rakonto, trafe ritmita, tiel, ke malgraux gxiaj 600 pagxoj, oni povas legi tiun
cxi romanon unuspire. Dekoj da landoj acxetis la rajton de gxia traduko kaj en
Francio oni vendis du milionojn da kopioj.
Kiel Joel Dicker faris tion? Kiel li
verkis tian furorlibron en epoko de tutmondigxo? Unue, la libro celas imagaron
komunan al milionoj da legantoj, t.e. la usonan vivmanieron, kiel gxi
speguligxas en miloj da filmoj kaj televidaj serioj, kiuj trude ekposedis
cerbon kaj imagon de milionoj da mondlogxantoj. La romano ja plene disvolvigxas
en Usono. Gxia cxefrolulo estas Markus Goldman, verkisto el Novjorko, ankaux li
28-jara, kiu verkis sian unuan tre furoran romanon, sed nun estas blokita en
klopodo verki sian duan libron, kauxze de la konata "blokado de
verkisto".
Anstataux priskribi la
malfacilajxojn de svisaj verkistoj - kiu diable interesigxus pri tio? - Dicker ruze lokas sian rakonton en Usono:
komence en Novjorko, poste en norda Novanglujo, en la imaga marborda urbeto
Auxrora, kun gxiaj tre tipaj logxantoj, kiuj kasxas multajn timigajn sekretojn
kaj fine en Alabamo, vartejo de frenezaj religiaj sektoj. Tiel al la leganto
sxajnas, ke li jam konas la priskribitajn panoramojn kaj mediojn. Ecx la
dialogoj sxajnas al li konataj, kvazaux oni tradukis ilin el la usonangla.
Kaj kio pri Harry Quebert, la alia
rolulo de la romano? Li estas alia sukcesa verkisto kaj la universitata
eksinstruisto de literaturo de Markus, kiu petas lian helpon por verki sian
duan romanon kaj helpas al li sin eltiri el akuzo pri murdo. Jen cxi tie la dua
ruzajxo de Dicker. Li sukcesas renovigi tre malnovan artifikon: libro ene de
libro (aux simile: filmo ene de filmo, teatrajxo ene de teatrajxo) kaj produkti
altkvalitan krimromanon, bazitan sur la malfacilajxoj de verkado de romano.
La du verkistoj rolantaj en la
romano, multe parolas pri la teknikoj kaj artifikoj de proza verkado. La
instruisto Harry ecx specife donas konsilojn tre valorajn por cxiu aspiranta
verkisto. Sendube, cxio tio originas el la persona sperto de la auxtoro, kiu el
advokato farigxis tre sukcesa verkisto.
Brave Joel Dicker! Vi bonege kaj tre
sukcese verkis furoran romanon, des pli, ke vi ne estas privilegiita anglosaksa
verkisto.
Pauxlo Sergio Viana
Tra la sortofrata mondo
Studento inventis ciferecan
blankan bastonon
Al la 26-jaragxa studento el
Saarbrucken estis aljugxita la dezajno-premio de 10.000 dolaroj. Lia ideo: movebla
orientigxa helpo por blinduloj.
Christa Maria Rupp scias, kion
signifas esti dependa de blanka bastono dum la irado. "Estas multaj
malbonajxoj, kiuj povas okazi al vi", diras la prezidanto de la Asocio por
Blinduloj kaj Vid Handikapuloj en Sarlando. cxar la bastono kun sia ruligxanta
pinto helpas percepti malebenajxojn aux obstaklojn sur la tero. Sed "gxi
farigxas senutila de la umbiliko," diras la 69-jaragxa virino. Lastatempe
sxi promenis sur trotuaro, kie hegxo ne estis tondita. "Mi havis la
brancxojn gxuste sur mia vizagxo," sxi diras. La blanka bastono ankaux ne
povis montri al sxi la deklivirejon kiu estis mallevita sur parkumita kamiono:
"gxi estis sub la sxargxareo kaj mi klakbatis plenan ladskatolon antaux la
kamiono." La 26-jaragxa Lukas Hartz sxatus helpi eviti tiajn situaciojn.
Tial li evoluigis ciferecan blankan bastonon kun radarteknologio cxe la
Saar-Kolegio de Belartoj (HBKsaar).
Helpe de lenso en la tenilo, la blinduloj estas avertitaj per vibrado, se
objekto devus alproksimigxi cxe brusto aux kapo alteco. Krome, la tenilo povas
esti forigita kaj - kiel posxlampo - ankaux povas esti uzata kiel movebla
orientigxa helpilo endome kaj ekstere.
Por sia projekto, kiun li prezentis kiel tezon en la kampo de produkta
dezajno, li ne nur ricevis la maloftan gradon de 1.0, sed ankaux ricevis
plurajn premiojn por gxi. Interalie, kun la internacia BraunPrize
dezajnopremio. Lukas Hartz estis unu el ok gajnintoj en la kategorio
"Students" por sia diplomprojekto "Orto".
Por HBK Rektoro Christian Bauer
estas "granda sukceso, precipe, cxar Lukas Hartz estis elektita el inter
pli ol 1000 kandidatoj kaj HBKsaar estas perceptita internacie en la
dezajnomondo kiel forgxejo de grandaj talentoj".
La internacia dezajna premio
@braunprize estas donita al aspirantaj dizajnistoj el la tuta mondo ekde 1968.
La diplomigxinto de HBKsaar Lukas Hartz estis honorita per la cxefa premio en
la cxi-jara eldono kiel unu el 8 gajnintoj. pli ol 1,100 dezajnistoj tutmonde
petis la sponsoran premion, kiu estas dotita per entute 100,000 usonaj dolaroj.
Gratulon, kara Lukas, tio estas bonega sukceso! Pliaj informoj cxe
www.HBKsaar.de <http://www.HBKsaar.de>
En gxia evoluo, la studento okupigxis pri pli ol "nur" dezajno.
"Ankaux estis grave por mi kovri koncernan temon per mia laboro kaj krei
socie akcepteblan novigon kaj ne la 400-an lampon aux la 50-an tablon."
Ecx en teorio, li intense traktis la temon de dezajno kaj kripligxo / handikapo
kaj la demandon de kie ekzistas kontaktopunktoj. Lia sento pri tiaj aspektoj
ekestis post diplomigxo de mezlernejo kiam li faris libervolan socian jaron en
laborrenkontigxo por handikapuloj.
La temo por lia diplomo-tezo kaj lia
prototipo disvolvigxis el konversacioj kun blinduloj: Unuflanke, li rimarkis,
ke blanka bastono "bone funkcias en sia analogio", cxar gxi permesas
percepti malebenecon sur la planko. Aliflanke, tamen, gxi atingas siajn limojn
kiam temas pri obstakloj cxe brusta alteco. Dum esplorado Hartz finfine
ekkonsciis pri esplorprojekto en la Ruhr-universitato en Bochum. La fokuso cxi
tie estis sur la demando de kiel teknologio povus esti uzita por orientigxo
krom por distancdetekto en la auxtindustrio. La ingxenieroj el la Ruhr-regiono
subtenis la Sarlandon per scipovo.
Samtempe, Lukas Hartz – ecx post la
intersxangxo kun la blinda fizioterapiisto Annette Wagenbreth – aparte emfazis
la dezajnon kaj senton. La milde kurba plasta tenilo enhavas korkan sekcion,
kiu malpezigas la manon. Kaj anstataux la kutima blanka, la bastono havas
neonflavajn partojn.
Dezajno estas nedisigebla de
utileco. Gxi estas uzo kaj funkcio - alie gxi ne estas bona dezajno, ”diras la
studento. Cxi tio estas precipe grava por handikapuloj. "Multaj helpiloj
havas certan estetikan aspekton de subtensxtrumpoj, kiuj estas tre rudimentaj
kaj simplaj", li emfazas. "Sed ecx se la blinduloj ne vidas gxin, ili
havas la rajton kaj volas bone sin prezenti al la ekstera mondo." Por li
lia laboro do ankaux rilatas al malstigmatigaj helpoj kaj al aprezo.
Xxiukaze cxi tiu engagxigxo estis bone akceptita de la blindula asocio.
"Tute felicxa," sxi diris kiam la studento kontaktis sxin kun sia
ideo, diras Christa Maria Rupp. Ecx se sxi komence estis iom skeptika pri tio,
kion precize li faris. sxi sxatus dauxre akompani la junan dezajniston en la
projekto: "Ni havas multajn junajn, blindulojn, kiuj estas tre aktivaj
survoje kaj povas vere aprobi lian orientigan helpon kun koro kaj mano",
diris Rupp.
Ankaux por Lukas, ke kompanio povu transformi la prototipon en seriomodelon
estus "la absoluta revo, cxar mi estas vere idealisto". gxis la
deziro vere realigxos kaj tauxga firmao estos trovita, la junulo dume laboras
pri alia projekto kun du samideanoj.
Ideo: En sia startfirmao, ili
disvolvas biciklajn sxuojn, kiuj adaptigxas al la geometrio de la piedo.
(L'essentiel / dpa)
El la germana tradukis
Oma.
Cxunjo demandas
Kie oni festas la Novjaron unue?
La pacifika insula arkipelago de
Kiribato etendigxas por preskaux 5,000
km-ojn en direkto orient-okcidenta. Ekde 1995 estas ankaux per rezolucio
gxiaj plej orientaj insuletoj okcidente de la datlinio. Do tio estas la
sxtato, kiu la unua festas la jarsxangxon. La plej orienta el la insuloj, la
nelogxata Caroline Atoll, estis renomita Millennium Island en 2000.
Kial la urbo en Kanado sercxas novan
nomon?
Longe la plej granda asbesta minejo en la mondo trovigxis proksime al la
kanada urbo Asbesto,
tial la nomo de la urbo. Nun la urbo sercxas iun novan nomon, cxar la
substanco nun havas malbonan reputacion kaj kiel kanceriga estas malpermesita
en multaj landoj. Tutmonde estas cxiujare pli ol 100.000 mortoj pro
asbest-rilataj malsanoj.
Cxu iu birdo povas flugi
malantauxen?
La kolibro povas flugi malantauxen
pro sia nekutima flugmaniero. Gxi batas siajn flugilojn 80 fojojn sekunde por
generi la sxveban flugon. Por produkti cxi tiun kvanton da energio, gxia koro
batas 1000 fojojn minute.
Respondis Oma.
Facila legajxo
Vagabondo
(indonezia fabelo)
En la regno de Majapahit estis iam
regxo, nomita Prabu Brawijaya, kiu
regis sagxe. Li havis birdeton, kiu povis kanti tre bone.
Sed unu tagon, kiam li volis nutri la birdon, gxi forflugis.
La sekvan tagon la regxo alivestis sin kiel malricxa vagabondo kaj iris
sercxi sian birdon kun sia nigra hundo. Post multaj tagoj li venis al la
dometo, kie vivis maljunulo, Ki Wangsayuda, kaj lia edzino. Ki salutis Prabu
Brawijaya-n kaj raportis, ke li havas la birdon, kiun li trovis. Prabu
Brawijaya demandis: "Kiel vi scias, ke gxuste mi estas la posedanto de la
birdo? ”La maljunulo simple diris: "Antaux kvin tagoj la birdo alflugis,
kaj mi prizorgis gxin. Kaj foje, kiam mi dormis,
diris la vocxo de sorcxisto: "La posedanto de la birdo kun nigra hundo
venos en vian domon, kaj vi devas redoni al li la birdon. ‘De tiam mi
malakceptis multajn proponojn por vendi la birdon."
Tiam li redonis la birdon kaj petis
la regxon alivestitan veni en sian domon por ripozi. Ki kaj lia edzino ecx ne
suspektis, ke la vagabondo estis regxo.
La sekvan matenon, antaux ol Prabu
Brawijaya revenis, li diris, "Vi multe helpis min, kiam vi redonis al mi
la birdon kaj akceptis min kiel sian gaston. De nun vi estas mia frato. mi lasos
mian hundon cxi tie. Bonvolu zorgi pri mia hundo kaj se vi volas min viziti
en la urbo, la hundo gvidos vin al mia domo”.
Du jarojn poste, Ki sopiris pri sia
"frato". Li adiauxis
sian edzinon kaj iris al la urbo. En la urbo li devis sekvi la nigran hundon
cxar li ne konis la domon de sia amiko. Kiam ili estis alvenintaj al la regxa
palaco, la hundo kuris en la palacon. Kvankam Ki timis, li sekvis gxin. Cxiu,
kiu venis al la palaco sen invito, povus esti punita.
Tiam li renkontis la regxon. La maljunulo tre ektimis kaj riverencis al lia
mosxto. Li ne havis la kuragxon rigardi lin en la vizagxon.
Tiam li auxdis ridon kaj vocxon, kiu
diris: “Levigxu, ni
estas gefratoj, cxu ne?” Ki levigxis kaj vidis la regxon
efektive estis la vagabondo. La regxo afable akceptis lin kaj donis al li
gigantan kukurbon.
Survoje al sia domo, Ki estis tre
kolera pro la kukurbo, cxar gxi estis granda kaj peza. Reveninte hejmen, li
diris al sia edzino: "Jen estas la donaco de nia amiko, jen estas dankemo
de la regxo!", kaj li jxetis la kukurbon sur la plankon. La virino estis
sxokita cxar la kukurbo enhavis multe da oro kaj juveloj.
Kiam Ki vidis tion, li petis pardonon por havi malgxustan opinion pri Prabu
Brawijaya.
Ekde tiam, li kaj lia edzino vivis
kiel tre ricxa paro, sed ili restis
modestaj dum la tuta vivo.
Por la retumantoj
Cxu vi scias, ke jam delonge aperadas la bulteno Esperanto por UN. La
bultenoj aperadas en tri versioj – en Esperanto, la angla kaj la franca.
https://esperantoporun.org/en/home/
Brazilaj verduloj poemas honore al Zamenhof
https://www.youtube.com/watch?v=AbCRtnhSAa4
Tiujn, kiuj interesigxas pri
bahaismo, gxoje mi atentigas, ke la nova filmo pri ‘Abdu’l-Baha kun la titolo
„La Modelo“ (angle: Exemplar) spekteblas ankaux kun subtitoloj en E-o – same
kiel jam tiuj pri Baha’u’llah kaj la Bab!
Plej simple vi povas aliri cxiujn tri filmojn pere de la hejmpagxo – vidu
tie tuj sur la enira pago https://bel.bahai.de/ au iru al
https://bel.bahai.de/2019/10/27/3filmoj/
La ligoj tie gvidas al la YouTube-ejo, kie ili trovigxas. Jen ankau la
rekta ligo al „La Modelo“: https://www.youtube.com/watch?v=cRfnqSGfJc0
Sxako
Provizora redaktoro:
Otto Prytz,
Hovseterveien 42B,
NO-0768 Oslo (Norvegio) r.p.:
pilotto@online.no
Karaj gelegantoj!
En EL n-ro 9/2021 oni anoncas bezonon de
gvidantoj de la rubrikoj "Sxako" kaj "Enigmoj kaj
problemoj". Responde al tiu anonco, kaj ankaux al demando de la estraro de
LIBE, mi deklaris min preta _provizore_ transpreni la redaktorecon de la
rubriko "Sxako". Tiun decidon mi faris humile, cxar ne estas facile
transpreni la torcxon, kiun Anatolij Masenko lerte kaj sperte portadis dum
multaj jaroj. Koran dankon al li pro lia akurata plenumado de tiu laboro, kiu
donis al ni, la solvantoj de la sxakproblemoj, kiujn li proponis, multan
cerbumadon rekompencatan per ecx pli multa gxuo kaj amuzo, kiam ni finfine
sukcesis trovi la solvojn!
Mi pretas transpreni la redaktorecon nur
provizore, cxar mi konscias, ke mia agxo estas preskaux same alta, kiel tiu de
Anatolij. Sekve mi povas esperi nek pri forto nek pri sano por okupi la
postenon dum multa tempo. Tial mi preferus, ke pli juna homo baldaux forpelu
min el gxi.
Tamen, transprenante la redaktorecon, mi
trovas konvene enketi cxe vi, karaj gelegantoj, pri tio, kian materialon vi
sxatus legi en la sxak-rubriko. Dum la lastaj jaroj gxin konsistigas
sxakproblemoj, t.e. pozicioj, ekde kiuj unu ludanto matu en difinita kvanto da
movoj. Se vi volas, ke la rubriko plu-dauxru same, mi disponas pri
sxakproblemoj kaj por komencantoj kaj por progresintoj. Sed mi disponas ankaux
pri "etudoj", t.e., laux difino en Plena Ilustrita Vortaro (PIV),
"Speco de sxakproblemo, en kiu la celo povas esti ne nepre gajno, sed
nulo, la movonombro ne estas preskribita kaj la solvon atingas ne nepre mato,
sed plejofte evidente venkonta figurdispozicio." De tempo al tempo mi
povas doni ankaux novajxojn el la blindulsxaka mondo: ja ekzistas
"International Braille Chess Association", IBCA, kiu okazigas por
vidhandikapitoj sxak-olimpikojn por teamoj kaj individuajn sxakcxampionadojn
tutmondajn kaj regionajn. Ankaux lokaj sxakturniroj por vidhandikapitoj estas
malfermitaj al eksterlokaj partoprenantoj. Eble la legantoj mem povas kontribui
per materialo. Viajn dezirojn bonvolu direkti brajle (paperposxte) aux
retposxte al la cxi-supraj adresoj.
Gxis nun la sxak-rubriko aperas nur en la
papera brajla versio de EL, ne en la reta. La cxefa kialo de tio estas, ke la
brajla sxaknotacio iom diferencas de la platskriba. Cxi tiun tekston mi tamen
liveras en du formatoj: unu por brajligo kaj unu por surretigo. Se la legantoj
de la reta versio de EL deziras gxui la sxak-rubrikon, mi pretas same fari
ankaux estonte.
Gxis nun la sxak-rubriko normale aperas en
la februara, maja kaj oktobra numeroj de EL. Tiun ritmon mi intencas dauxrigi
post cxi tiu "debuta" teksto ekster-seria, en kiu mi prezentas ne
sxakproblemojn, sed la rezultojn de la lastaj IBCA-olimpikoj. En la venonta
(februara) numero mi intencas prezenti sxakproblemon iom apartan, kaj la
solvojn de la laste aperintaj problemoj, tiuj de EL n-ro 5/2021.
Rezultoj de la 16aj Olimpikoj de IBCA
De la 17a gxis la 27a de oktobro 2021 la
16aj Olimpikoj de IBCA okazis sur la greka insulo, kiu laux PIV nomigxu en
Esperanto Rodiso. La ludo ampleksis 9 fazojn laux svisa sistemo, kaj por cxiu
lando ludis kvaropa teamo. Jen la fina rezulto. Por cxiu lando estas donataj
tri poentonombroj: unue la nombro da teamaj poentoj, due la nombro da
individuaj poentoj, kaj trie la nombro da "kvalitaj" poentoj.
1. Rusio 18 284,0 29,5
2. Pollando 14 226,5 26,0
3. Serbio 14 212,5 24,0
4. Germanio 11 154,5 19,5
5. Rumanio 11 132,5 18,5
6. Ukrainio 10 237,0 22,5
7. Hispanio 10 149,0 20,0
8. Barato 9 167,5 17,5
9. Hungario 9 165,0 19,0
10. Bulgario 9 136,0 18,0
11. Norda Makedonio 9 124,5 16,5
12. Svedio 9 120,5 17,0
13. Italio 9 114,0 15,5
14. Slovenio 9 98,5 19,0
15. Francio 9 96,0 16,0
16. Litovio 8 128,5 19,0
17. Israelo 8 89,5 18,0
18. Kroatio 8 78,5 16,0
19. Finnlando 5 72,0 13,5
20. Kosovo 4 44,0 9,0
21. Grekio 3 42,5 9,5
22. Kanado - Kebekio 2 81,5 12,0