Esperanta ligilo
n-ro 4, aprilo 2019
Enhavtabelo
85-a IKBE en Finnlando
20.-27.7.2019 (sesa komuniko)
Bonvenon al Esperanto-landon
El Esperantujo. Grava sukceso por Esperanto en Kroatio
Tra la sortofrata mondo. Tre utila aparato por komputilbrajlemuloj.
Tra la mondo helpe de lambastonoj
Diversaj interesajxoj. Aparatoj konvertas retsignalojn
Telekomandata agrikulturo
Facila legajxo. Scienca esplorado kaj lingvoj
Stenografia pagxo (nur en brajla versio)
Por la retumantoj
forpasoj
Anonceto
85-a IKBE en Finnlando
20.-27.7.2019 (sesa komuniko)
Pri mangxoj
Por plenumi
viajn dezirojn bv. sciigi, se
vi estas vegetarano aux havas specialan dieton.
Ekskurso
LKK preparis al IKBE tuttagan
ekskurson por maksimume 50 partoprenantoj. Se restas liberaj lokoj, la ekskurso akceptas aliajn
kongresanojn. Temas pri krozado kaj poste auxtobusa
veturado (ekde kaj gxis hotelo Grand). Se vi ne
volas partopreni IKBE-ekskurson, bv. konsideri, ke vi
devas proprakoste arangxi luncxon. Vi povas mendi kaj
proprakoste acxeti ekskursojn en UK-kongresejo. IKBE ne
kompensos vian elekton.
Bazo de
programo
sabato 20/7 Enlogxigo kaj havigo de kongresa materialo en Kauppahotelli Grand,
Hameenkatu 4 kaj en la kongresejo de UK (Isku Areena), Svinhufvudinkatu 29
(kongresa libro de UK, nomkarto). Isku Areena estas atingebla
piede kaj trafikas auxtobuso, sed gxi mallongigas vojon nur per unu halto.
Gicxetoj funkcias gxis 18.00.
En Isku Areena Libroservo,
Unuafojaj kongresanoj, Movada Foiro 17.30 Vespermangxo Interkona vespero de
IKBE.
Dimancxo 21/7 Matenmangxo cxiutage 21.-27.7. en hotelo Grand. Luncxoj kaj vespermangxoj
21.-16.7. aliloke.
10 - 12 Solena inauxguro de UK Luncxopauxzo 14 - 17
Malfermo de IKBE , du prelegoj 17.30 aux 18 espermangxo.
Llundo 22/7 Kleriga lundo de UK.
Mmardo 23/7 9
- 10 Prelego, 10 - 12 Gxenerala Asembleo de LIBE, unua sesio, 14 - 16 Prelegoj
Merkredo 24/7
Ekskursa tago kun luncxo; 10 - 16.30. 17.00 Kantelisto
Timo Vaananen invitas al hejma koncerto kun vespermangxo;
bileto 40 euxroj. Dum la kongresa semajno li ludos kanteleon
ekz. dimancxe en la Nacia Vespero.
Jxauxdo 25/7 9
- 10 Prelego, 10 - 12 Gxenerala Asembleo de LIBE, dua sesio Provludo de la
koncerto en salono Kalevi Aho (posttagmeze tri horoj) 19 Akcepto, festparolo de
Sakari Kauppinen (prez. de Esperanto-klubo de
Helsinki), Internacia Arta
Vespero (programon kolektos kaj gvidos Jiri Jelinek kaj Milena Jelinkova.
Vendredo 26/7
9 - 10 Fermo de IKBE, 14.00 Orgenokoncerto, bileto po 10 euroj 17.30 Adiauxa
vespero en restoracio finigxos tiel ke eblos cxeesti la Internacian Artan
Vesperon de UK en Isku Areena.
Sabato 27/7 lasta matenmango en hotelo Grand.
Programo de
UK
Cxi tie aperas nur la plej gravaj programeroj. La
Estraro de UEA rezervas al si la rajton fari sangojn. Sabato, 20 julio Malfermo de la kongresejo je 9h00. Registrigxo,
Disdonado de dokumentoj. Komitato de UEA. Unuafojaj Kongresanoj. Libroservo. Movada Foiro. Gicxetoj
funkcias gxis 18h00.
Dimancxo,
21-a de julio
Solena Inauxguro (10h00). Libroservo. Inauxguro de IKU/AIS. Kongresa Temo. E-kursoj.
Finna Eksprese. Nacia Vespero.
Lundo, la
22-a de julio Libroservo. Kleriga Lundo. IKU-prelegoj. Komitato de UEA. E-kursoj.
Finna Eksprese. Bankedo. Kongresa Balo.
Mardo, la
23-a de julio
Libroservo. E-kursoj. Tago de Lernado. IKU-prelegoj. Kongresa Temo. Estraro
sinprezentas. Finna Eksprese. Delegita Reto. Societo Zamenhof. Teatro.
Merkredo, la
24-a de julio. Tuttagaj ekskursoj.
(Kongresejo fermita.)
Jxauxdo, la
25-a de julio
Libroservo. Libroj de la Jaro. IKU-prelegoj. Kongresa
Temo. Esperantologia Konferenco. Belartaj Konkursoj. Finna Eksprese. E-kursoj. Centra Oficejo respondas.
Konkurso pri Publika Parolado. Urba Akcepto (por
invititoj). Koncerto.
Vendredo, la
26-a de julio
Libroservo. Komitato de UEA. IKU-prelegoj. KER-ekzamenoj. Faka Forumo. Auxkcio.
Piedpilka matcxo. Prezento pri la
venontaj Universalaj Kongresoj. Internacia Arta Vespero.
Sabato, la
27-a de julio
Solena Fermo (10h00). Libroservo (gxis 14h00). Fermo de la kongresejo (14h00).
Ritva Sabelli
Bonvenon al Esperanto-lando!
Karaj gesamideanoj!
La 21-an de auxgusto 2017, t.
e. antaux unu kaj duonjaro, en senlimaj vastajxoj de Interreto aperis nova
komunumo - Esperanto-lando, kiu funkcias konstante, tage kaj nokte. Cxefa celo de la tagnokta vocxbabilejo estas instrui la internacian
lingvon.
Kelkaj personoj eble demandos: Por kio ni uzu tiun vocxkomunikilon, se oni povas studi kaj instrui
E-on pere de skajpo? Tamen kompare al skajpo nia
vocxbabilejo, funkcianta surbaze de programo Teamtalk, havas gravajn
avantagxojn.
1. Esperanto-lando funkcias tage kaj nokte. Vi povas viziti gxin ajnan momenton kaj interkomunikigxi kun
cxeestantaj personoj. Por tio ne necesas sercxi ilin en skajpo aux atendi, kiam
ili aperos.
2. Dum skajpkonferenco samtempe povas konversacii iom
pli ol dek personoj, sed en Teamtalk samtempe povos interkomunikigxi mil personoj.
3. Kiam vi trovigxas en
skajpo, al vi iam malhelpas eksteraj kromsonoj (telefonsonorado, enhejmaj bruoj
ktp.),
sed en Teamtalk, kiam instruisto klarigas la temon, neniu povos fari obstaklojn.
4. Cxiuj lernokursoj en Esperanto-Lando estas senpagaj
por cxiuj. Pri la avantagxoj de Teamtalk ni povus
diskuti longe kaj multe.
En
Esperanto-Lando jam estas registritaj 118 uzantoj. Cxi
tie en kelkaj "cxambroj" la dezirantoj povas elsxuti diversajn dosierojn,
bezonatajn al ili: lernolibrojn, beletrajxojn, kantojn
kaj necesajn softvarojn por sukcesa uzado de Esperanto en Vindozo.
Nun ekzistas du ruslingvaj grupoj, kie sub gvido de kelkaj
instruistoj oni sukcese studas Esperanton.
Ni tamen
preferus krei en nia servilo ankaux diversnaciajn grupojn, en kiuj
instruistoj-volontuloj el diversaj landoj
instruos Esperanton per siaj naciaj lingvoj. Ankaux aliaj
instrumetodoj estas bonvenaj.
Ni bonvenigas
vin, karaj amikoj, aligxi al nia cxiam funkcianta Esperanto-lando.
Cxi tie vi povos ne nur instrui aux lerni nian lingvon,
sed ankaux kune okazigi diversajn arangxojn (koncertojn, artajn vesperojn,
prelegojn, solvojn de krucenigmoj), auxskulti Cxinan Radion Internacian
cxiutage, aux simple konversacii unu kun la alia aux samtempe po kelkaj
personoj. Ni gxojos al cxiuj samideanoj, al cxiuj gastoj, kiuj ekdeziros viziti
nian Esperanto-landon, nian vivantan Esperantujon! ni
ege esperas, ke nia portalo funkciados plej efike! Bonvenon! La pordoj por vi estas cxiam malfermitaj.
Por aligxi al
la portalo bv. turni vin al: Nikolaj
Solomencev, Administranto de Esperanto-lando, retposxto:
nv-solomencev=cxe=yandex.ru Skype: nikvas07
El
Esperantujo
Grava
sukceso por Esperanto en Kroatio
La 11-an de februaro Ministerio por Kulturo de
Respubliko Kroatio (Administra ofico por protekto de kulturheredajxo) dissendis
al 21 adresoj SKRIBAN DECIDON de la Ministerio pri tio ke la TRADICIO DE ESPERANTO
havas en Kroatio karakteron de nemateria kultura fenomeno kaj enskribis gxin en
Registron de kroatia kulturheredajxo. La decido estis sendita al 19
Esperanto-organizajxoj en Kroatio kaj al Instituto de etnologio kaj Instituto
por kroata lingvo.
La oficialan
peton al la Ministerio sendis en la jaro 2015 Kroata Esperanto-Ligo kun 18 societoj kaj subteno de la prezidanto de EEU, Sean O
Riain. La peto trovigxis sur speciala formularo, kiun devas plenigi cxiu
petanto kaj kun kromaj aldonoj kaj klarigoj. En gxi
estis detala priskribo de E-movado en Kroatio dum la tuta historio ekde 1891.
La decidon
pri la peto akceptis estraro de Kroata Esperanto-Ligo kaj taskigis la
sekretariinon Spomenka Sxtimec pretigi la materialon. Pri la sukcesa procedo
kaj fina sukceso de la peto cxefe estas merita Spomenka, kiu sian
taskon plenumis plej eble konvene. Sxi kolektis la tutan
materialon, kaj pretigis la peton. Mi poste iom kompletigis tiun
materialon kaj helpis trovi fotan kaj video-materialon, per kiu ni antaux cxio montris la evoluon de la E-kulturo kaj
ekziston de denaskuloj, kiuj edukigxis en Kroatio en E-kulturo.
Post la
forsendo, Spomenka esploris dauxre, cxu trovigxas iu
el Esperantistoj en la kulturministerio aux Kroatia UNESKO-komisiono por subteni
la peton. Sxi trovis kelkajn E-istojn, kaj ili ankaux
iom helpis. Unu el ili ankaux estis membro de la Komisiono por kultura
heredajxo, kiu sendube pledis dum la kunsidoj por akcepti pozitivan decidon. Fine, post la decido li mem ricevis la taskon formuli la klarigon
de la decido.
Tiu cxi atingo estas eksterordinara sukceso de E-o gxenerale, cxar gxi
estas la dua oficiala sxtata agnosko de E-o post Pollando. Cxi tiun oni
povas konsideri kiel agnosko de sxtato Kroatio, ke E-o
estas unu el gxiaj auxtoktonaj lingvoj, kaj tio estas gravega argumento por
cxiuj, kiuj kontrauxas E-on, asertante, ke gxi ne estas auxtoktona euxropa lingvo.
EEU ricevas nun seriozan argumenton por stimuli la procezon,
ke kelkaj pliaj euxropaj landoj atingu la samon. Tiam eblos prezenti
novan planon por E-o en EU, per kiu oni provos akiri
staton por E-o de agnoskita euxropa lingvo.
Kio estas
kondicxoj por tion atingi kaj kiel E-istoj en Kroatio
tion realigis? Oni devas havi kontinuan aktivadon de la Movado dum longa
periodo. Kroataj E-istoj povis pruvi, ke ili dauxre aktivas kaj kreas sur
kultura kampo, parte ricxigante la internacian E-kulturon kaj parte perante kroatan
kulturon per E-o al E-istoj de la mondo kaj al aliaj kulturoj per retradukoj. Esperantujo havis kaj plu havas iom da profesiuloj en sia movado,
kaj tio ebligas, ke pri la Movado dauxre oni auxdas iom en la gxenerala
publiko. Tiu tre aktiva agado, aparte la kontinua aktivado de Studenta
E-Klubo en Zagrebo, kiu naskadis dauxre novajn intelektulojn kun
kono de E-o, kontribuas al relativa konateco de E-o en la lando. Tial
montrigxis ke nuntempe trovigxas en preskaux cxiuj sxtataj instancoj almenaux iu E-isto aux amiko de E-o.
La procedo kiel atingi tian rezulton estas ligita al ekzisto de profesia
sekretario de Kroata E-Ligo, kiu povis dedicxi necesan labortempon por prepari
materialojn, kontakti instancojn, informadi kaj korekti eventualajn erarojn. Tio povas esti ekzemplo por aliaj landoj, kiuj havas similajn
kondicxojn. Laux mi, en Euxropo sendube ekzistas almenaux deko da
landoj, kiuj povas pruvi la samon, kion pruvis Kroatio: ke la landoj havas pli
ol 100-jaran E-agadon kaj kulturkreadon kaj ke E-o en ili
estas uzata kiel unu el landaj lingvoj samsence kiel la roma kaj aliaj
minoritataj lingvoj. Tiu E-ista kulturkomunajxo kreis pli da kulturfaktoj,
ol plimulto da malgrandaj minoritatoj. Kaj same kiel
en cxiu lando oni konsideras verkistojn, kiuj verkis mezepoke en la latina kiel
sialandaj verkistoj, tiel same oni devas konsideri E-verkistojn en sia lando
kiel sialandajn verkistojn.
La originala
dokumento pri la agnosko estas cxe la pagxaro de Kroata E-Ligo http://www.esperanto.hr/agado_nemateria_rh.htm
Mi citas el "Klarigo pri la decido".
...La kroata
kultura kaj scienca publiko el la komenco de Esperanto estis fundamente
informita pri la planlingva situacio fine de la okdekaj jaroj, cxar la fama
kroata filologo Tomo Maretic dum la solena kunveno de la Jugoslavia Scienca
Akademio en Zagrebo en 1891 dedicxis sian prelegon gxuste al strukture kompara analizo
de tiutempaj planlingvoj kritike tusxante ankaux Esperanton. Tiam la
esperantista movado, kiu sian disfloradon havos en la
unuaj
jaroj de la 20-a jarcento kaj dum la tempo antaux la 1-a mondmilito trovigxis
nur en la komenco mem kaj inter unuaj esperantistoj
estis jam kelkaj unuopuloj el la teritorio de la nuna Kroatio. Organizitaj
formoj de la Esperantista Movado aperas en la jaroj 1907, 1908 kaj en komenco
de 1909, kiam en Zagrebo estis fondita Societo de Kroataj Esperantistoj, kiujn
gvidis leksikografo, jxurnalisto, antologiisto kaj tradukisto Mavro Spicer kaj
instruistino Danica
Bedekovic, pl. Pobjednicki. Ili mem verkis unuajn kroatajn lernolibrojn de Esperanto kaj redaktis
la revuon Kroata Esperantisto kies unua numero aperis en 1909 kaj sur kies titolpagxo
estis traduko de la poemo de Petar Preradovic Mia Barko. Estis du deklaritaj
celoj de la menciita revuo: unuflanke gxi devus disvastigi Esperanton en
Kroatio kaj aliflanke
gxi devus nian ricxan sed nemulte konatan literaturon enkonduki en Esperantion,
en misteran landon, kiu trovigxas nek sur la Luno, nek en la Kosmo sed en koroj
de cxiuj esperantistoj kaj en iliaj animoj. Jam en 1912
aperas antologio de kroata poezio en esperanta traduko de Mavro Spicer.
Dum la tuta historio de esperantismo en diversaj
socipolitikaj sxtatsistemoj en kiuj Kroatio estis gxis la nunaj tagoj, kroataj
esperantistoj dauxrigis kontinue aktivi antauxenigante kroatan literaturon kaj
kulturon en la mondo kaj en tio ofte esperantaj tradukoj de verkoj el kroata
literaturo servis kiel bazo por traduko al neeuxropaj lingvoj kiel la cxina,
hinda kaj farsa. La plej nova kzemplo de la diskonigado de kroata literaturo
en Esperanto estas traduko de la konata plurfoje premiata romano Nigra Patrino
de la Tero de Kristian Novak, aperinta
en 2017).
Zlatko Tisxljar
(Laux Euxropa Bulteno Februaro 2019, N-ro 189).
Sendis Dragan Sxtokovicx
Tra la
sortofrata mondo
Tre
utila aparato por komputilbrajlemuloj
En la - ni diru - klasika periodo de Esperanta Ligilo ofte aperis sciigoj
pri novaj eltrovajxoj, precipe tauxgaj kaj oportunaj por blinduloj. Estas
kompreneble, ke lastatempe tiuspecajn artikolojn oni apenaux renkontas sur cxi
tiuj pagxoj, ja monata periodajxo ne vere tauxgas por liveri
fresxajn, gxisdatajn informojn en nia rapidege sxangxigxanta
teknologia mondo.
Nun mi tamen sxatus prezenti aparateton, pri kies havebleco mi sciigxis
nur antaux nelonge. Gxi estas lertega kombino de
brajlaj ekraneto, gxenerala navigilo kaj ok-klava tajpilo (se ne konsideri la
spacoklavon). Gxiaj mezuroj: longa 19 cm-jn, largxa 7 cm-ojn kaj dika
apenaux pli ol 2 cm-ojn. Momente gxi staras radike de miaj femuroj, apogas sin
per la subega parto de mia ventro, dum senkable gxi sendas miajn ideojn al mia
regula komputilo laux brajloklavumo. La laste tajpitajn 14 karaktrojn mi tre
oportune povas kiam ajn facile relegi palpe, sen ia
aparta manmovo. Do temas pri aparato, kiu havas nur 14 brajlajn (okpunktajn)
cxelojn. Kvankam cirkulas modeloj de cxi tiu
lertegajxo ankaux kun 40 kaj ecx kun 80 cxeloj, mi estas kaptita - kaj dauxre
ravata - gxuste per la eteco. Gxi tre oportune eniras
preskaux cxiun ajn virvestan posxon, kaj certe ankaux ajnan porvirinan
mansakon.
Dank' al la malmultaj brajlocxeloj, gxi estas pagebla
ecx fare de nericxa blinda emerito (kia mi estas). Gxi
kostas malpli ol fresxdata iPhone aux iom tauxga
modelo de Androida telefonkomputilo.
Mi rakontas pri "Focus 14 Blue".
Dan' al gxi mi ne plu devas uzi largxan komputilan
klavaron, cxar pere de tiel malmultaj tajpoklavoj (kaj iom pli multaj kromaj
servobutonoj) mi
povas plenskale stiri, komandi la komputilon, inkluzive de funkciklavoj kaj
variaj klavkombinoj.
Sed Focus 14
Blue povas funkcii ankaux kiel ekstera klavaro al diversplatformaj
telefonkomputiloj. Bonuse, kiam uzata aparte, gxi estas
ankaux oportuna brajlonotilo.
Fine (tamen ne fone) mi menciu unu el precipe oportunaj aplikebloj
de mia nova sxatateto. Se en la komputilo kuras JAWS, eblas tre facile
sxangxi inter brajlokodoj, respektive inter diverslingvaj vocxoj. Uzante la
brajloklavon por la oka punkto, mi facile povus tajpi
ankaux regulajn, porvidulajn E-ajn cxapelitajn karaktrojn. De
tio cxi-okaze min detenas nur la malcerteco, cxu tiamaniere mi ne komplikus la
tre dankindan laboron de niaj redaktoro kaj brajliganto.
Attila Varro
Tra
la mondo helpe de lambastonoj
En iu brazila revuo mi legis la tekston pri brazila viro, kiu, bezonante
piediri helpe de lambastonoj, jam vojagxis al 130 landoj.
Sendube li
povus rakonti pri multaj okazintajxoj, sed tre versxajne la revuo ne volis dedicxi pli ol
unu pagxon al lia rakonto. Mi tradukis kaj iomete mallongigis
tiun rakonton.
"Mia vivo sxangxigxis en 2003. Mi
maltrafis buson kaj prenis taksion. La sxoforo respondis sian posxtelefonon kaj koliziis kun kamiono. Mia maldekstra kruro estis kvazaux muelita.
Mi perceptis,
ke post la kolizio, kiam mi estis malfortega kaj perdis sangon, iu sxtelis mian monujon.
En la hospitalo, okazis alia katastrofo. Por
kunigi la frakasitajn ostojn, la kuracisto uzis materialon kiu kauxzis infekton.
Pro tio mi povis forlasi la hospitalon nur tridek tagojn
poste.
Mi uzis aparaton, nomatan Jelizarov, specon de ekstera kagxo uzata cxe
la traktado de malfermaj frakturoj. GXi estis fiksita
al mia osto cxe dek ok lokoj. Mi restis kun tiu
kagxo dum du jaroj kaj ok monatoj.
Dufoje la kuracistoj sugestis amputadon de la kruro, sed mi ne akceptis
tion. La konvalesko estis longa. Estis faritaj 43 operacioj por forigi
la bakteriojn el la ostoj, kaj en cxiuj el ili mi
ricevis gxeneralan anestezon. Mi prenis tiom da medikamentoj,
ke mia stomako iritigxis.
Kiam la
aparato fine estis forigita, mi devis relerni piediri. Mi ne sentis
min sekura ecx por transiri straton.
Post longa
tempo en lito kaj en rulsegxoj, mi nun movigxas kun lambastonoj.
Kun ili, mi plenumas mian promeson vojagxi tra la tuta
mondo, se mi iam denove kapablos piediri.
La vojagxoj
komencigxis en 2009, kiam mi vizitis filon, kiu studis en Irlando, kaj mi
decidis vojagxi al ses aliaj landoj en Euxropo. Tiu komenco estis tre malfacila. En la flughaveno de Parizo
negxis kaj ne estis pasagxera ponto, do mi devis piediri sur glacio.
Hodiaux, je la agxo de 60 jaroj, mi fieras diri, ke mi vizitis 130 landojn.
Pasintan semajnon en la flughaveno de Sao Luis (Brazilo), de kie
mi cxiam komencas miajn vojagxojn, estis metita tabulo por honori min. Tamen mi
estas nur meze de la vojagxoj. Mi volas viziti cxiujn
194 naciojn rekonitajn de UN.
Movas min la aventuro. Ene de unu
jaro, mi iris al ambaux ekstremoj de nia planedo: Ushuaia, en Argentino, kaj
Barrow, en la nordo de Alasko.
En Kambogxo,
vidante ke la sxtuparo de templo estis tro kruta por ke mi malsupreniru piede,
mi malkovris, ke mia scivolemo estas pli granda ol mia timo: mi malsuprenglitis
sur mia pugo. La mondo konspiras al favoro de tiuj, kiuj sxatas forvojagxi.
Foje mi estis deportita, en Bangladesxo. Mi
estis ricevinta la informon, ke oni povas ricevi la turistan vizon, kiam oni
alvenas en la flughaveno, sed estis okazinta regulsxangxo. Do mi devis
tuj forflugi el Bangladesxo.
En Libano,
post jxusa malkovro kaj konfisko de drogoj alportitaj de brazilano, oni testis
min: mi devis trinki tri grandajn glasojn da akvo. Mi klarigu: tiuj, kiuj alportas
kokainon en sia stomako, ne sukcesas engluti multe da likvajxo.
Mi havas pasion por Azio. Mi estis en
Srilanko, Laoso, Nepalo, Vjetnamio. La homoj tie estas felicxaj kaj
gxentilaj.
Mi gxojas scii, ke mi ne estas la sola mondvojagxanto en specialaj kondicxoj.
Mi iam amikigxis kun blindulo, kiu vojagxis tra la
tuta Euxropo akompanate de sia gvidhundo.
Cxiam mi petas rulsegxon en la flughavenoj, cxar rulante sur gxi mi
povas pasi tra la enmigrad-kontrolejo pli rapide, en speciala vico.
Mi ne konsternigxas, kiam
miaj pakajxoj perdigxas – kio okazis kelkajn fojojn. Mi povas atesti:
iam la vestoj reaperos.
En miaj vojagxoj, mi acxetas malmulte, sed mi cxiam alportas kafon.
Hejme mi ricevas geamikojn por kune gustumi la plej diversajn
tipojn. Cxu vi scias, kial mi sxatas kafon?
Cxar tio, kio plej gravas al mi estas homoj, kaj cxirkaux tablo kun kafo oni kunigxas por paroli kaj intersxangxi impresojn.
Miaj lambastonoj kaj mi havas multon por rakonti."
Herbert A Welker
Diversaj interesajxoj
Aparatoj
konvertas retsignalojn
Aparatoj konvertas sendratajn lokajn retsignalojn al elektra
kurento - por la medicino, la interreto de la ajxoj kaj por senbateriaj posxtelefonoj.
Plantoj,
rubajxo, urino... Ne plu surprizas nin, el kiuj
strangaj fontoj estas cxerpebla elektra kurento. Sed pri
sendrataj lokaj retsignaloj certe ne multaj homoj pensas spontanee.
Aliflanke jam de suficxe longa tempo ekzistas teknologioj, per kiuj ni povas utiligi la cxie disradiantajn elektromagnetajn
ondojn de sendrataj retoj. Nun esploristoj de la MIT kaj de
la Teknika Universitato de Madrido atingis trarompon. Ili per tio
alproksimigxas al la fina celo: Tekkomputiloj kaj kompufonoj povu grandparte
aux ecx tute rezigni pri elektraj kabloj aux pri baterioj.
Tiel la afero
funkcias: Anteno por radiofrekvencoj kaptas la signalon el alterna kurento kaj
plusendas gxin al konvertilo. Tie duonkonduktanto konvertas la signalon al
kontinua kurento, kiu povas funkciigi elektronikajn cirkvitojn aux povas sxargi
bateriojn. Tiaj aparatoj principe ne estas io nova. Sed la gxisnunaj estis malmolaj, la nova nun estas fleksebla - la
uzata duonkonduktanto, kiu estas unu el la plej maldikaj en la mondo, havas
dikecon de nur tri atomoj. Krome, la aparato estas
signife pli favorpreza. Tiel estas ekonomie kalkulebla grandskala apliko
por la sennombraj sensoroj en la interreto de la ajxoj, nome la kolektado kaj
utiligado de datumoj el la fizikaj objektoj de nia cxiutago.
Plej
spektakleca aperas tamen medicina apliko, kiu versxajne suficxe baldaux estos ebla: Piloloj por engluti, kiuj sur sia vojo tra la korpo kolektas,
simile al etaj laboratorioj, datumojn kaj kiuj plusendas tiujn datumojn al
komputilo por starigi diagnozon. Ankaux ili bezonas
fonton de elektro. Baterioj en tiu kazo ja estas
eblaj, sed dangxeraj: Se el ili elfluas litiumo, la paciento povus morti pro
tio. La "rikoltado" de elektromagnetaj ondoj el la cxirkauxajxo de la
korpo estas multe pli eleganta kaj pli sekura solvo.
Kompreneble,
la teknologio devas ankoraux farigxi pli efika. La gxisnunaj neflekseblaj
kontinuigiloj el la duonkonduktantoj silicio aux galiumarsenido ja jam povis
elsucxi 50 gxis 60 procentojn de la energio el la signalo. La nun aplikata
molibdena sulfido, kiu pro sia ekstreme maldika strukturo apartenas al la
kategorio de la dudimensiaj" materialoj, povas rikolti nur maksimume 40
procentojn de la energio, cxe tipa sendrata loka retsignalo tio estas ecx nur
30 procentoj. Pri la plibonigo de la efikeco laboras ne nur
esploristoj de ambaux universitatoj. Ankaux la usona
armeo subtenas la esploradon - kio permesas konkludon pri militara apliko.
Telekomandata agrikulturo
Kiam dum la
pasinta jarcento la traktoroj anstatauxigis cxevalojn kaj virbovojn en la
laboro sur la kampoj, tiu sxangxo signifis bruon kaj rubgasojn.
Nun denove okazas signifa sxangxo en la agrikulturo kiu tamen cxi foje alvenas
pli mallauxte, kun robotoj, telestirataj flugmasxinoj,
sensoroj kaj kameraoj. La cifereca tekniko helpu sxpari pesticidojn, sterkajxojn,
akvon kaj pezajn agrikulturajn masxinojn. Kaj gxi povus zorgi
pri tio, ke post kelkaj jaroj la agrikulturistoj ne plu aperu sur la kampoj.
Tion prognozas sciencistoj de la universitato de Florido en Usono.
Laux ili oni estonte apenaux vidos agrikulturistojn
sur kampoj, cxar oni bezonos ilin por kompreni teknikon, por regi datumarojn
kaj por meti strategiajn celojn.
En la scenaro de la usonaj agrosciencistoj ruligxos robotoj
anstataux pezaj agromasxinoj super la kampoj, kaj eltiros damagxajn plantojn
aux dissxprucas pesticidojn kaj prenos la rikolton. Sensoroj
sendos aktualajn datumojn el la grundo pri temperaturo, humideco, pH-valoro kaj
enhavoj de nutraj substancoj. Ankaux flugrobotoj (telestirataj
flugmasxinoj) kaj satelitoj, kiuj estos ekipitaj per kameraoj kaj mezurtekniko
liveros informojn pri problemecaj zonoj sur la kultivejoj.
Tiuj informoj
povus esti sendataj al centra sistemo, kiu legas el la informoj, cxu kaj kiel necesos agi, kaj tiu sistemo disvolvos decidoproponojn
aux memstare iniciatos kontrauxbatalajn pasxojn. Se ekzemple telestirata
flugmasxino konstatas invadon de damagxaj bestetoj, tiam tia
sistemo tuj elkalkulus eblajn pasxojn kaj ties kostojn, gxi plenumus sur tiu
bazo decidon kaj tiam ekzemple forsendus roboton aux telestiratan flugmasxinon
por kuraci la invaditan planton. Ankaux veterprognozoj,
prognozoj pri la merkato kaj la konsumo povus enkalkuligxi en tiujn
decidoprocezojn. La teknologioj estas plejparte jam disponeblaj, sed ili devus ankoraux esti inteligente kunplektitaj.
Eblus ankaux
agordi la semadon al la loke sxangxigxantaj cirkonstancoj de la grundo kaj
planti diversajn plantospecojn sur la sama kampo.
Entute la esploristoj prijugxas la eblecojn de la cifereca agrikulturo
pozitivaj, ankaux cxar la apliko de robotoj ebligas la rezignon pri grandareaj
monokulturoj kaj pri grandegaj agrikulturaj masxinoj. Kreskus
per tio la biodiverseco.
Tial la sciencistoj estas konvinkitaj ke la "agrikulturo
4.0" enkondukigxos. Kritikantoj ja diras,
ke tio estas ankoraux utopio kiu eble realigxos post cent jaroj. Sed, versxajne, la afero realigxos tre rapide kaj jam post kvar
gxis kvin jaroj la unuaj agrikulturaj entreprenoj aplikos grandan parton de la
teknikoj.
(Laux Esperanta retradio).
Facila
legajxo
Scienca
esplorado kaj lingvoj
Unu el la plej cxefaj kaj gravaj
taskoj de sciencisto estas publikigi siajn esploradajn rezultojn al la plej
granda nombro da internaciaj medioj. Kial tio estas tiom grava? Unue,
cxar sciencaj konoj ne havas limojn. Scienca fako, kiu
kreskus en ununura lando, sen konsideri alilandajn konojn, kaj sen kritikigi
siajn rezultojn, estus nekredebla. Due, cxar tiel
sciencaj konoj pli rapide kreskas. Oni ne esploras de nenio
kiam oni komencas novan esploron. Trie, cxar cxiuj
povas komenti la rezultojn kaj plibonigi aux plicertigi ilin, faronte novajn
esplorojn.
Tial scienca mondo havas apartan funkcimanieron. Sciencisto, kiu skribas artikolon, publikigu gxin en sciencan
gazeton. Antaux la publikigo aliaj spertuloj relegu la artikolon kaj
decidu, cxu gxi estas suficxe scienc-valida aux ne. La
spertuloj cxu proponas plibonigojn, cxu simple kritikas la neklarajxojn. La
eldonisto poste decidas cxu la artikolon oni publikigu aux ne.
Cxiukaze la eldonisto resendu gxin al la verkintoj por plibonigi gxin. Cxiu sciencisto kaj publikigu, kaj relegu artikolojn. Tio estas tre longa, malfacila, kelkfoje teda laboro, sed tiel la
kvalito de la artikoloj estas multe pli bona.
Kiel organizi tiun internacian sciencan mondon pro tiom da diversaj
lingvoj en la tuta mondo? Gxis la deknauxa jarcento
plejofte sciencistoj skribis en sia denaska lingvo. Ili
multe klopodis por kompreni la alilingvajn esplorojn. Poste apartaj
lingvoj altrudigxis : unue la latina, poste la franca
kaj germana, kaj fine post la dua mondmilito la angla. Hodiaux
nedenaskaj anglaj parolantoj havas malavantagxojn. Tiuj
sciencistoj ne skribu en sia denaska lingvo, aux pagu multekostajn tradukistojn.
Ecx post pluraj jaroj da studado alta nivelo en la
angla lingvo ne estas certa. La sciencaj gazetoj ofte petas al la sciencistoj, korektigi
siajn artikolojn de denaska parolanto, cxar iliaopinie la
angla ne estas suficxe denaska.
Sciencistoj trans la jarcentoj traktis la lingvajn problemojn. Je la komenco de la dudeka jarcento, sciencistoj el multaj landoj
kunigxis tiucele. Ili kreis la Delegacion por alpreno
de la lingvo internacia. Cxiuj konsentis elekti solan
lingvon. Ili ne volis nacian lingvon, cxar la homoj de tiu nacio, denaske parolante la lingvon, havus pli da facilajxoj
ol la aliaj. Plie, naciaj lingvoj estas malpli facile lerneblaj
ol konstruitaj lingvoj. En 1906, pli da 1.200 sciencistoj kaj
300 sciencaj organizoj subtenis
la Delegacion. La Delegacio traktis
precipe Esperanton, Idon kaj Idiom Neutral. Finfine, ili
elektis Idon. Bedauxrinde pro malkonsentoj inter Idistoj kaj Esperantistoj,
forpaso de la pli influa gvidanto de la Delegacio kaj komenco de la unua mondmilito,
la projekto haltis
Nelly Darbois (Francio)
Por la retumantoj
103-a UK -
LISBON O 2018 - PORTUGALIO - FRAGMENTO XXVI - INTERNACIA
ARTA VESPERO - CYRUSGOFRE.
REALIGIS: Ciro Gomes de Freitas.
DAUXRAS: 1 Horo.
LIGILO: https://youtu.be/DCyqsmdIJCE
ASESOROJ: Emilio Cid, Janaina Gomes de Brito kaj
Raquel Gomes Lopes.
KROMAJ BILDOJ: Interreto libera kaj Esperantistoj.
REVIZIO: Jair Salles kaj Amarilio Carvalho.
BV. NE FORGESI GXUI/SXATI/OPINII/DISVASTIGI CXI-VIDEON
KAJ MEMBRIGXI AL
NIA KANALO.
Ciro Gomes de Freitas
Forpasoj
La 11-an de marto post longa malsano forpasis OdOn bodor, LIBE-delegito
de Hungario. Li farigxis E-isto en 1957, kvankam ankaux pli
frue li okupigxis pri la internacia lingvo. Li
doktorigxis pli juro. S-ano Bodor partoprenis multajn
IKBE-ojn. Li estis bona, helpema amiko. Kara
Odon, ripozu en paco!
Gyula Farkashalmi
***
Denove perdon havis ukraina E-istaro.
La 17-an de marto mortis
Volodimir Nagornyj, unu el la plej aktivaj E-korespondantoj, poligloto,
radioamatoro. Pro grava hauxtmalsano li ne povis partopreni
E-renkontigxojn, sed lia senlaca entuziasmo mirigis. Ni kondolencas al
cxiuj liaj parencoj ! Volodja forpasis de cxi mondo
sed li restos hele en nia memoro! Ripozu en paco, kara
Samideano!
O.P.
Anonceto
mi alvokas cxiujn legantojn informi min cxu en via lando (aux en lando pri
kiu vi scias), ekzistas la ebleco akiri anglalingvajn filmojn kun porblindula priskrio b de la
silentaj scenoj La informojn bv komuniki al: