Esperanta ligilo
n-ro 9, novembro 2017
Enhavtabelo
84-a Internacia
kongreso de blindaj esperantistoj en Kroatio (Unua komuniko)
El Esperantujo. UEA sxangxas sian gxeneralan direktoron, celas financan resanigon
Faktoj kaj personaj impresoj pri Seulo
Pledo por brajlo gxenerale kaj por E-brajla
stenografio speciale
Por muziksxatantoj. Kvindek pundoj por
simfonio
Diversaj interesajxoj. Ranidoj servas kiel modelo
Facila legajxo. Fabelo por plenkreskuloj
Stenografia pagxo (nur en brajla versio)
08-15.07.2017, Sokobanja, Serbio
La 83-a
IKBE okazis de la 8-a gxis la 15-a de Julio en termobaneja urbeto Sokobanja,
situanta en la centro de Sudorienta Serbio. Partoprenis 48 personoj el 13 landoj:
Auxstrio, Brazilo, Bulgario, Cxehxio, Germanio, Hungario, Italio, Japanio,
Kroatio, Kubo, Pollando, Rusio, Kaj Serbio. La kongreson organizis agentejo
"Orbis Pictus", gvidata de s-ino Visxnja Brankovicx kaj la estraro de
LIBE.
Dimancxe, la 9-an
de Julio je la 10-a horo en la salono de tristela "Hotel Moravica"
okazis la oficiala malfermo de la kongreso. Levigxintaj, la kongresanoj
ekkantis la esperantistan himnon "La espero", kiun akompanis gitare
Jiri Jelinek. La kongreson malfermis Anatolij Masenko, kiu estis prezidanto de
82-a IKBE en Nitra, Slovakio. Nome de la estraro de
LIBE li salutis la cxeestantojn kaj proponis estraron de la kongreso: Nedeljka
Lojxajicx - prezidanto, Antun Kovacx kaj Anatolij Masenko - vicprezidantoj,
Dimo Dimov kaj Isxtvan Kabok - sekretarioj. Aplauxde la kongresanoj esprimis sian konsenton.
La unuan kunsidon gvidis Nedeljka
Lojxajicx. Sxi salutis la kongresanojn, dezirante al ili
agrablan restadon, bonegajn travivajxojn kaj fruktodonan laboron. La kongreson
salutis reprezentantino de Turisma agentejo de Sokobanja. Sxi bonvenigis la
partoprenantojn kaj dankis s-inon Visxnja Brankovicx, ke sxi elektis
Sokobanja-n kiel lokon por okazigo de nia kongreso.
Nome de la Internacia Ligo de E-istoj Instruistoj kaj de Serbia E-ligo la
partoprenantojn salutis Radojica Petrovicx. Sekvis salutparoladoj de
reprezentantoj de la partoprenantaj landoj.
La enkondukan prelegon pri la temo
de la kongreso: "Rolo de sxatokupo en la vivo de nevidantoj"
prezentis Nedeljka Lojxajicx. Sxi substrekis, ke sxatokupo estas tre grava en
la vivo de cxiu homo, cxar gxi helpas al evoluigo kaj plenumo de cxiuj liaj
bezonoj. En la vivo de nevidantoj sxatokupoj estas speciale gravaj, cxar se oni
okupigxas pri tio, kion oni sxatas, tio povas multe kontribui al la evoluo de
la personeco kaj al
efektivigo de iliaj talentoj. Sxatokupoj pri kiuj okupigxas nevidantoj en Serbio,
estas precipe en la sferoj de sporto kaj kulturo. Lastatempe plej ofte tiuj
aktivecoj realigxas kadre de diversaj projektoj. En la sfero de kulturo krom
regulaj konkursoj pri kantado, pri diversaj manlaborajxoj kaj literaturaj
konkursoj, kiuj okazas cxiujare, oni havas ankaux projektojn pri dramo, poezio,
muziko ktp. Bedauxrinde, tre ofte post la fino de la projektoj, tiuj grupoj
cxesigas sian agadon. Krom tiuj kulturaj aktivecoj oni
okazigas ankaux sportajn kaj rekreivajn aktivecojn. Bedauxrinde, en Serbio oni
pli malofte okupigxas pri atletiko, kiu estas tre utila sporto por nevidantoj.
Estas tamen aliaj brancxoj, en kiuj nevidantoj estas suficxe bonaj. Inter la
sportoj, praktikataj de nevidantoj, estas skermado, gxudo, karateo ktp.
Pri la temo "Mia sxatata
astronomio" prelegis Gilberto Buckman el brazilo. La preleganto emfazis,
ke li ekinteresigxis pri astronomio en sia nauxjara agxo kaj okupigxas pri
esploroj en tiu sfero jam 40 jarojn. En la jaro 2006
li jam disponas pri suficxe ricxa materialo por komenci la preparon de ampleksa
"Kronologio de la historio de astronomio". En 2010 li aperigas
romanon pri Galileo Galilej. La prelego vekis viglan intereson.
"E-o pli ol sxatokupo"
estis temo de la prelego de Radojica Petrovicx. Laux li, E-o por iuj homoj
estas sxatokupo. Ili kolektigxas por babili, legi, sxerci. Kelkaj uzas gxin por
plilargxigi la kampon de siaj sxatokupoj (ekz., por legi
librojn, kiujn ili ne povas trovi en aliaj konataj lingvoj). Estas ankaux tiuj,
kiuj utiligas E-on por starigi profesiajn kontaktojn, kiuj helpos plifirmigi
siajn profesiajn poziciojn. Por alia grupo de homoj E-o estas rimedo por koni
homojn el foraj landoj kaj iliajn kulturojn. Por iuj E-o ecx sxangxis ilian
vivovojon. Por nemalmultaj E-o estigxas familia lingvo. Ekzemplo pri tio estas
Radojica Petrovicx mem kaj lia familio - liaj filino kaj bofilo estas dua
generacio de E-istoj, liaj genepoj - la tria generacio. Estas ecx kvar
generacioj de E-istoj. Por Radojica Petrovicx mem E-o ne estas sxatokupo, nek io alia krom vivmaniero.
Lunde, la 10-an
de Julio, la kunsidon gvidis Antun Kovacx.
La unuan prelegon "Pri sxatokupoj de miaj
geamikoj" prezentis Galina Lukjanenko el Rusio. Fakte tio ne estis
prelego, sed simpla rakonto pri la sxatokupoj de sxiaj geamikoj el Bijsk.
Valerij
Neverov estas denaske blinda. Antaux multaj jaroj li finis muziklernejon. Lia
fako estas bajano. Dum pli ol 40 jaroj li gvidis amatorajn rondetojn en
diversaj urboj de eksa Sovetunio: korusojn, malgrandajn kantgrupojn kaj
ensemblojn. La rondetoj, kiujn li gvidis, partoprenis multnombrajn festivalojn
kadre de Tutrusia Bll-asocio kaj ricevis diversgradajn diplomojn. Post
50-jarigxo la auxdpovo de Valerij iom post iom malbonigxis. Dum pli ol dek
jaroj li devis dauxrigi sian laboron, uzante
auxdaparaton, sed kruela malsano igis lin pensiigxi. Dum la tuta vivo lia
sxatokupo estis sxako. Antaux kelkaj jaroj li komencas lerni E-on kaj nun li
estas fidela rubrikano de "enigmoj kaj problemoj". Tamen nun lia
cxefa sxatokupo igxis komputiloj. Komence li frekventis kursojn en la
rekapabliga centro en Bijsk. Poste li dauxre perfektigxis memstare. Nun Valerij
estas ne nur sperta kaj aktiva komputiluzanto, sed ankaux bona programisto.
Natalia Zinovjeva tute blindigxis
pro diabeto post sia kvardekjarigxo.
Komence sxi suficxe rapide ekposedis brajlon. Nun sxi
libere legas beletrajxojn. Poste en rekapabliga centro sxi ekposedis
komputilon. Tamen sxi mem opinias, ke sxia cxefa sxatokupo estas
perletarplektado. Sxi faras ne nur bestojn, birdojn kaj arbojn, Sed ankaux
komplikajn komponajxojn, ekzemple abion kun ludiloj
kaj avofrosto sub gxi. Natalia estas partoprenantino de multaj urbaj
ekspozicioj.
Andrej Feterov post la deviga armea
servo finis politeknikan instituton, okupigxis pri sporto. Rezulte de trauxmo
li perdis vidpovon kaj estis devigita sxangxi sian
profesion. Li igxis diplomita psikologo kaj komencis okupigxi pri socia agado.
En Moskvo li eksciis pri surtabla teniso, adaptita por
bll.j (sxoudaun). Andrej organizis teamon en sia urbo, kiu suficxe sukcese
partoprenas En diversaj konkuroj.
Pri la temo "Kio estas
Smovey" prelegis Veronika Haupt el Auxstrio. La Nomo Smovey estas farita
el du anglaj vortoj Smiling "rideti" kaj moving "movi".
Smovey estas ilo, konsistanta el du ringoj, en kiuj
estas malgrandaj globetoj. Oni prenas la ringojn en la manojn kaj movas ilin
antauxen kaj reen. Rezulte de tio la globetoj ruligxas kaj kauxzas oscilojn, kies
frekvencoj estas transportataj al cxiuj partoj de la korpo kaj plibonigas la
sanon.
Halina Kuropatnicka-Salamon el
Pollando parolis pri sia poezio kaj plenumis kelkajn poeziajxojn. La auxtorino
asertas, ke sxiaj versajxoj kutime enhavas cxiutagan realecon, sed ne povus diri, ke
verkado estas sxia sxatokupo. "Jam antaux longaj jaroj gxi estigxis mia
pasio, kiu tamen montrigxas kaj vivas laux propra volo. Dauxras semajnoj de
silento; venas ankaux
tempo abunda de esprimoj. Poezio estas kvazaux festa fajrero en
cxeno de ordinaraj tagoj. Gxi simple plibeligas niajn horojn. Aparte gravas por
mi fakto, ke esperantvorte mi povas travivadi vivvalorojn kun
geamikoj kaj nekonataj personoj".
Marde, la 11-an
de Julio je la 10-a okazis la unua kunsido de la Gxenerala asembleo de LIBE.
La lauxvica kongresa kunsido okazis
posttagmeze je la 14-a h. Gxin gvidis Nedeljka
Lojxajicx.
Bojan Nesxkovicx kaj Livis Bunda,
trejnisto pri karate en sportklubo "Euxropo" en Beogrado parolis pri
"Sporto en la vivo de nevidantoj". Livis Bunda emfazis, ke en la
sportklubo "Euxropo" oni laboras kun
diversaj grupoj de handikapitoj, inkluzive kun nevidantoj kaj la celo de tiu
prezento estas montri, kiamaniere oni laboras kun viddifektitaj personoj. En la
sportklubo Bojan Nesxkovicx okupigxas pri karateo kaj gxudo. Karateon li
trejnas jam cxirkaux kvin jarojn, partoprenis internaciajn konkurojn kaj gajnis
brunan zonon. En 2020 j. karateo farigxos olimpika sporto, kaj oni esperas, ke
Bojan estos la serba reprezentanto pri tiu sporto en
Paraolimpikaj ludoj en Japanio. Bojan Nesxkovicx substrekis, ke li okupigxas
pri sporto ekde sia 10-a jaragxo. En la lastaj 10 jaroj li okupigxas pri
batalsportoj, precipe sportoj, praktikataj de nevidantoj. Oni dividas ilin en tri grupojn: integrigxaj,
inkluzivaj kaj segregaciaj. Integrigxaj estas tiuj sportoj, en kiuj ne necesas
adaptigi la regulojn al la specifaj bezonoj de nevidantoj. Inkluzivaj estas
sportoj, en kiuj oni devas adaptigi la regulojn, por ke nevidantoj povu konkuri
kun vidantoj. Segregaciaj sportoj estas tiuj, en kiuj
nevidantoj ne povas konkuri kun vidantoj kaj konkuras
inter si.
Jxauxde, la
13-an de Julio je la 10-a h. okazis la dua kunsido de
la Gxenerala asembleo de LIBE. La kongresa kunsido okazis je la 10,30. Gxin gvidis Anatolij Masenko.
La unua
prelego "Niaj sxatataj okupoj en la Centro por sociala rekapabligo kaj
integrigxo de homoj kun viddifektoj en la urbo
Varna", preparita de Veselina Stoilova kaj Dimo Dimov, estis prezentita de
Dimo Dimov. Li emfazis, ke la Centro estas fondita en 2008 jaro kaj estas
administrata de la fondajxo "Kunpartopreno", kies skipo konsistas el
homoj kun kaj sen
difektoj. La cxefa celo de la fondajxo estas realigadi socialan rekapabligon kaj
integrigxon en la socion de infanoj kaj plenagxuloj kun
difektoj. La centro proponas diversajn servojn kaj agadojn por nevidantoj. Tie
cxiu homo kun viddifekto havas eblecon praktiki la
sxatatajn de li okupojn. Oni disponigas 11 specojn da aktivecoj, kiujn la
uzantoj partoprenas laux siaj
preferoj.
1. Aktivecoj por utiligado de libertempo.
2. Movrekapabligo kaj kuracmasagxo.
3. kinezoterapio, kuraca
korpa kulturo kaj restarigaj agadoj en La sportsalono.
4. artterapio, aplikaj artoj
kaj metioj.
5. muzikoterapio.
6. instruado pri popola
kantarto.
7. instruado pri popolaj
muzikinstrumentoj.
8. instruado pri deklamarto.
9. instruado pri utilaj
scipovoj.
10. Konsultaj agadoj.
11. Agado en grupoj laux interesoj.
En la centro funkcias kvin grupoj laux interesoj.
1. Grupo pri folkloro. Gxi inkludas virinan koruson
"Lumo", viran kantgrupon "Revo" kaj folkloran orkestron
"Spektro". La kantgrupoj kaj la orkestro estas gvidataj de spertaj
muzikpedagogoj. Ambaux kantgrupoj kaj la orkestro partoprenas diversajn
foirfestojn, prezentas memstarajn koncertojn, gajnas premiojn en folkloraj
festivaloj kaj konkursoj.
2. Grupo pri kulturo kaj arto. Oni vizitas koncertojn,
teatrajxojn, muzeojn, arangxas renkontigxojn kun
verkistoj k.a. Enkadre de tiu grupo funkcias ankaux Rondo pri deklamarto
"Auxroro" kaj grupo pri popularaj kaj malnovaj urbaj kantoj
"Edelvejso".
3. Grupo "Naturo kaj sano" organizas
vizitojn de arkitekturaj, etnografiaj kaj historiaj objektoj, naturaj
vidindajxoj, okazigas ekskursojn, sanklerigajn prelegojn kaj diskutojn en la
cfero de la naturkonforma vivmaniero.
4. Grupo "Modernaj teknologioj". tiu grupo unuigas personojn, kiuj uzas komputilon kaj
deziras perfektigi siajn scipovojn en la komunikadaj programoj.
5. Grupo "Esperanto". Gxi inkludas uzantojn,
kiuj posedas kaj uzas la internacian lingvon. Sub la gvidado de Dimo Dimov
cxiun semajnon okazas konversacia kurso. La partoprenantoj legas kaj tradukas
e-tekstojn, lernas novajn vortojn kaj esprimojn. La kurso ebligas al ili perfektigi sian lingvonivelon kaj komunikadajn
scipovojn.
Unu el la plej
sxatataj okupoj estas la artterapio. Tiun grupon
partoprenas personoj, kiuj sxatas ellaboradi produktajxojn el papero, argilo,
vitroringetoj kaj naturmaterialoj. Kelkfoje dum la jaro oni organizis kaj
partoprenis bonfarajn bazarojn por vendi niajn produktajxojn. La celo de tiu agado ne estas nur ricevi monon de la venditaj objektoj,
sed ankaux formi pozitivan rilaton al homoj kun difektoj kiel egalrajtaj
civitanoj de la socio. Post la prelego Veselina Stoilova arangxis malgrandan
ekspozicion de objektoj, ellaboritaj de tiu grupo.
"Miaj
personaj sxatokupoj" estis temo de la prelego de Antun Kovacx el Kroatio.
Li estas homo, kiu interesigxas pri multaj aferoj, kaj pro tio li havas plurajn
sxatokupojn. Lia prelego koncentrigxis al tri sxatokupoj, kiujn li opinias plej
karaj. Unualoke li metas legadon. Por li legado estas
kaj versxajne restos lia pasio. Cxio komencigxis, kiam li ellernis brajlon en
la unua klaso de bazlernejo. Gxis tiam li atente auxskultis, kiam liaj gefratoj
legis lauxtvocxe poemojn, rakontojn kaj aliajn literaturajxojn. Post sia sepa
jaro li eklernas en blindulinstituto "Vinko Bek" en Zagreb. Li rapide
ellernas brajlon kaj estas tre felicxa preni librojn el la lerneja biblioteko kaj propramane
legi ilin. Unue li legas rakontojn kaj popolfabelojn, poste romanojn:
"Robinson Krusoe", "Tom Sojer", "Huklebery Fin"
ktp. Post la bazlernejo kaj precipe dum fakultata studado la legado estis pli
direktita al faka literaturo. Gxuste en tiuj jaroj la sonlibroj repusxis la
brajlan libron. La nevidantoj rapide akceptis la sonlibron. Antun Kovacx tamen
opinias, ke oni ne devas ignori brajlon.
Lia dua
sxatokupo estas korpekzercado. Li eksxatis gxin dum sia lernado en medicina
mezlernejo por fizioterapiistoj, kaj de tiam li ne cxesis praktiki gxin. Cxiun
matenon ellitigxinte li dedicxas 45 minutojn al korpekzercado. Ekde pli ol naux
jaroj dufoje semajne li vizitas jogokurson. La korpekzercado subtenas liajn
fizikajn kaj psikajn fortojn, helpas lian memstarecon dum movigxado sur la
strato.
Lia tria
sxatokupo estas nagxado. Por li la nagxado ne estas nur sporto, sed tre utila
rekreiva aktiveco, kiu enkondukas lin en liajn
cxiutagajn devojn. Li praktikas gxin jam pli ol 20 jaroj.
Pri siaj
sxatokupoj parolis ankaux Kunio Tanabe kaj Anatolij Masenko.
Kunio Tanabe
kvar horojn tage laboras propravole en bonfara institucio por homoj kun pluraj difektoj. Dum la libera tempo li sxatas promeni kun sia gvidhundo meze de la naturo. Tamen lia plej sxatata
okupo estas lernado de E-o. La lernado de E-o donas vivforton kaj signifon al
lia vivo kaj pliricxigas gxin.
Por Anatolij
Masenko E-o estas pli ol sxatokupo. Kun gxi estas ligita pli longa kaj pli
interesa parto de lia vivo. Sxako allogis lin ekde
juneco, kaj ne gravas, ke li ne igxis granda sxakisto; la travivitaj
sxakbatalaj impresoj, novaj amikoj grave plibeligis
lian
vivon. Ie interne en lia animo tamen firme nestas nerealigita kolektanto.
Multon li kolektadis: librojn, insignojn, monerojn, post-kaj glumarkojn, sed
pro blindeco li neniam
povis ordigi la kolektajxojn. Sub influo de vidanta amiko-filatelisto li
sukcesis kolekti pli ol cent tiflologiajn posxtmarkojn. Temas pri eminentaj
bll.j, unuavice pri
Louis Braille, pri vidantaj klerigantoj kaj helpantoj de bll.j, okulistoj,
gvidhundoj ktp.
Surbaze de la
prezentitaj prelegoj oni povas konkludi, ke la sxatokupoj pliricxigas la vivon
de nevidantoj kaj plialtigas gxian kvaliton.
Vendrede, la
14-an de Julio, okazis la oficiala fermo de la
kongreso. Tiun lastan kunsidonn gvidis Nedeljka Lojxajicx. Sxi esprimis sian esperon, ke cxiuj partoprenantoj estas kontentaj pro
sia restado en Sokobanja. Sxi esprimis ankaux sian
konvinkon, ke la kongresa temo "Rolo de sxatokupoj en la vivo de
nevidantoj" estis suficxe kvalite pritraktita kaj ke ni cxiuj
eksciis ion novan, kio evoluigos nian pensadon pri la pasigo de libertempo. Sxi
dankis al la teknika organizantino Visxnja Brankovicx kaj al la gastigantoj de
"Hotel Moravica" pro la bonegaj kondicxoj, kiujn ili
disponigis al ni. Lauxtradicie oni akceptis rezolucion, adresitan al registaraj
kaj neregistaraj organizoj kaj institucioj. Sekvis dankvortoj al la
organizantoj de la kongreso flanke de reprezentantoj de la partoprenantaj
landoj.
Nia kongreso
pasis sukcese. Ni cxiuj travivis bonegajn momentojn, renkontis malnovajn
geamikojn, starigis novajn kontaktojn kaj forportos neforgeseblajn rememorojn
pri la gastamo kaj sincera amikeco de niaj serbaj amikoj. La bonegan amikan
etoson, kiun ni gxuis trafe respegulas limeriko,
verkita de nia s-ano Attila Varro.
Kunestis ni en Sokobanja post zorga prepar' kvazaux panja.
Dum tuta kongreso varmegis sen cxeso sed ni rememoros kun am' ja.
Raportis: Dimo Dimov
84-a Internacia kongreso de blindaj
esperantistoj en Kroatio
(Unua
komuniko)
Karaj
geamikoj!
Kroata unuigxo de nevidantaj E-istoj (KUNE) invitas vin en Kroation! Laux nia propono kaj laux la decido de
LIBE-Estraro (KUNE) estos denove, post dek jaroj, gastiganto al bl.aj E-istoj,
kiuj ekdeziros agrablan kongresetoson kaj aktivan ripozon en monto. Gxuste
tiajn kondicxojn ni klopodos sekurigi al vi cxiuj,
kiuj decidos kongresi en Kroatio en 2018. Bonvenas Kroation kaj partoprenu nian
84-an IKBE-on!
La kongresa
temo estas: "Kion, kiel kaj kiom ni legas". Proponoj de prelegoj kaj
aliaj kontribuajxoj por la programo estas bonvenaj.
1. Dato kaj loko:
La 84-a IKBE okazos de la 7-a gxis la 14-a de julio 2018. en Zagrebo, en la
hotelo "Tomislavov dom". La hotelo trovigxas en montara ejo sur la
monto Medvednica apud Zagrebo. Zagrebon vi povas
atingi per: aviadilo, vagonaro, auxtobuso kaj propra auxto. El la centro de
Zagrebo gxis la hotelo trafikas regula auxtobusa linio.
2. Logxado:
Ni logxos, mangxos kaj kongresos en la sama konstruajxo - en la hotelo "Tomislavov dom".
Ni havos je dispono 30 dulitajn kaj 11 unulitajn cxambrojn. Cxiu cxambro havas
banejon kun necesejo.
3. Prezo: la
kongreskotizo por cxiuj partoprenantoj estas 230 euxrojn. La prezo de unulitaj
cxambroj estas 270 euxrojn.
4. La
kongresan temon ni difinos en la sekvonta komuniko.
Tiam ni ankaux detale informos pri pagmaniero kaj pri
hotelo. Nun ni nur aldonas, ke ni havos je dispono
hotelan nagxejon.
Niaj telefonoj: Antun Kovacx: +385 1 38-22-682,
posxtelefono: +385 98 99 35 712,
retposxto: antun2805@gmail.com kaj
Dragan Sxtokovicx, +385 52 503-627, posxtelefono: +385
98 645-976,
retposxto: stokovic@globalnet.hr
LKK
UEA
sxangxas sian gxeneralan direktoron, celas financan
resanigon
En kunsido la
31-an de oktobro, la Estraro de UEA decidis pri grava sxangxo en la
administrado de UEA, kun la konsento kaj subteno de la
Gxenerala Direktoro. D-ino Veronika Poor, kiu laboras en la Centra Oficejo ekde
la komenco de 2016, kaj kiel Gxenerala Direktoro ekde majo 2016, transdonos
sian postenon la 1-an de januaro 2018 al s-ro Martin Schaffer, la
nuna
Gxenerala Sekretario. Kiel volontula estrarano, Schaffer gvidis la financajn
analizojn kaj oficejan, konsultigxon, kiuj motivis la decidon.
Transprenante sian novan rolon, li demetos siajn
postenojn kiel estrarano kaj komitatano. "Rigardante nian malfacilan
financan situacion, kaj konsultinte niajn oficistojn, ni venis al la konkludo,
ke necesas fresxa komenco", - klarigas
d-ro
Mark Fettes, la Prezidanto de UEA. "La Asocio survojas al kelkaj gravaj
renovigoj, kiuj postulas fokusitan kaj harmonian kunlaboron. Felicxe ni havas
tiucele la plenan subtenon de d-ino Poor, kiu aktive
kunlaboros por kiel eble plej glata transiro dum kelkmonata periodo."
D-ino Poor
konsentas: "La nuntempa situacio de la Asocio necesigas Gxeneralan
Direktoron, kies fortaj flankoj estas aliaj, ol la miaj el la tre diversaj kaj
vastaj kapabloj, atendataj de la postenulo. Mi tre gxojas, ke mi povos
transdoni la taskaron al persono, kiu kaj tre bone konas la Asocion, kaj havas
profundajn konojn en la plej bezonataj laborkampoj".
Schaffer,
multjara komitatano de UEA kaj estrarano ekde 2013, laboros cxefe en siaj
kutimaj logxlokoj en Meksiko kaj Germanio, sed en konstanta kontakto kun la Oficejo. Li antauxvidas bonan kunlaboron kun siaj kolegoj en Roterdamo kaj en la Estraro. "Zorga
administrado de niaj financaj rimedoj estas unu el la cxefaj devoj al niaj
membroj", -
komentas Schaffer. "Kvankam la nuna situacio estas
malfacila, ni havas kapablajn oficistojn kaj volontulojn, kaj multajn sxancojn
por asocia evoluigo. Mia celo estos iom post iom proksimigi nin
al
ekvilibro inter enspezoj kaj elspezoj, dum ni dauxre investas en informado,
instruado kaj aktivula trejnado tra la mondo".
el "Gazetaraj Komunikoj de UEA", N-ro 713.
Faktoj kaj personaj impresoj pri Seulo
...Kiel en
cxiuj UK-oj estis multaj prelegoj kaj prezentadoj, tiel ke oni devis elekti la
plej interesajn kaj ne povis cxeesti cxiujn, kiujn oni sxatus cxeesti.
La kongresejo
estis eksterordinara. Gxi estis en granda universitato kun
grandegaj konstruajxoj kaj bonaj salonoj. Bonsxance, preskaux cxiuj kongresaj eventoj
okazis en salonoj proksimaj unuj al aliaj. La Solenaj Malfermo kaj Fermo kaj du
t.n. "Vesperoj" okazis en
grandega bela auxditorio. La Nacia Vespero estis belega, ecx kun
klasika muziko, sed ankaux kun modernaj muziko kaj danco.
La cxefurbo de
Suda Koreio (aux Korea Respubliko) havas cxirkaux dek milionojn da enlogxantoj.
Kiam oni veturas el la flughaveno (suficxe malproksima) al la urbocentro (dum
unu horo kaj duono), oni vidas multegajn largxajn auxtovojojn, sennombrajn
altajn logxdomblokojn, neniun slumon (!!!)
kaj
sennombrajn grandajn modernajn auxtojn. En neniu lando ni
vidis tiom da tiaj auxtoj. Bone, ni estas en la lando
de Hyundai, Kia kaj Daewoo, sed veturas ankaux multaj auxtoj de aliaj firmaoj.
Eble 80 procentoj el tiuj veturiloj ne nur estas grandaj, sed ankaux havas tre
similan formon, tiu de, ekz., la modelo Sonata de
Hyundai aux E350 de Mercedes. Poste ni perceptis,
ke
tiaj auxtoj trovigxas ecx en sxajne malpli ricxaj logxkvartaloj kun tre
mallargxaj stratoj antaux malgrandaj kaj malnovaj domoj. Juna koreano konfirmis
al ni, ke posedi tian auxton estas la revo pri
konsumado de multaj liaj samlandanoj.
El la grandaj
avenuoj eliras en multaj kazoj mallargxegaj stratoj, en kiuj trovigxas tre
simplaj domoj, metiejoj kaj vendejoj.
Figuro de la
Seula reto de metroo montras, ke tiu reto estas
grandega. En iu retpagxo oni informas, ke la urboj kun
la plej grandaj tiaj retoj estas Londono, Novjorko kaj Tokio. Sed en pagxo pri
Seulo mi konstatis, ke la korea cxefurbo estas je la
tria loko: 330 kilometroj da metroo, dum Tokio havas 304 km-ojn. En Seulo la
metroo funkcias tre bone. La tre longaj kaj puraj trajnoj veturas cxiujn tri
minutojn, kaj unu afero estas aparte impresa: La reloj estas separitaj de la
pasagxerkajo per 3 metrojn alta vando el travidebla
materialo (sendube, ne temas pri vitro), tiel ke la pasagxeroj ne povas fali
sur la relojn. Kiam la metroo alvenas kaj gxiaj pordoj malfermigxas,
malfermigxas en la sama loko la pordoj de tiu vando.
Sed estas unu malbona afero: Gxenerale ne ekzistas rulsxtuparoj, kaj preskaux
ne ekzistas liftoj. Oni vidas maljunulojn, kiuj tre malfacile kaj
penige supreniras la sxtuparojn. Sxerce ni diris, ke
eble pro tiu
suprenirado en la metrooj la seulanoj ne suferas je trodikeco.
Fakte
trodikeco sxajnas ne esti problemo en Koreio (male al multaj okcidentaj
landoj). Ni vidis malmultajn dikajn seulanojn kaj malmultegajn trodikajn. Kio
estas la kauxzo? Cxu la koreaj mangxajxoj?
La enlogxantoj
de la cxefurbo estas bone vestitaj; aparte la junaj
virinoj surhavas modernajn cxarmajn kaj tre variajn vestajxojn. Cxe la viroj la
nuna okcidenta modo havi barbon ne alvenis. Ni vidis neniun viron kun barbo. Ni ankaux ne vidis tatuajxojn, pircingajxojn nek
punkulojn.
Kiel mi diris,
la metrooj estas puraj, kaj tio ankaux validas gxenerale por la stratoj. Kaj
oni vidas neniun grafitiajxon (kiuj tiom malbeligas multe da okcidentaj urboj).
Ankaux tute mankas almozuloj kaj malricxaj senhejmuloj.
La urbo sxajne
estas tre sekura. Ecx nokte oni (ankaux virinoj) povas piediri sola sen timo.
La publikaj
necesejoj estas puraj kaj - male al la plejmultaj euxropaj - senpagaj. Ankaux
kontrauxe al Euxropo, maljunuloj ne pagas en muzeoj kaj palacoj.
Ni piediris
multe, sed ni vidis neniun (!) superbazaron aux
pli-malpli grandan bazaron (por acxeti mangxajxojn). Cxiuj vendejoj estas
malgrandaj.
Evidente, mi
povus rakonti multe pli, sed cxi tiu teksto ne estu
tro longa. Pro tio nur unu afero
ankoraux:
Kiam ni vizitis konfucean sanktejon, la cxicxeronino diris, ke
cxiuj koreanoj estas konfuceanoj. Ni pensis, ke tio ne eblas. En alia loko
cxicxerono asertis, ke nur 8 procentoj estas konfuceanoj, sed ke fakte cxiuj
koreanoj estas mense konfuceanoj. Poste en kongresa prelego estis asertite, ke
33% el la koreanoj estas kristanaj protestantoj kaj 15% estas katolikaj, kaj
oni menciis ankaux uxonbulismon, kiu estas religio, naskigxinta en Koreio. Kiam
iu demandis pri konfuceismo, unu el la koreaj
cxeestantoj konfirmis, ke cxiuj liaj samlandanoj estas mense konfuceanoj.
Herbert A. Welker
Pledo por brajlo gxenerale kaj por E-brajla stenografio speciale
En la protokolo de la Gxenerala Asembleo de LIBE dum la 83a
IKBE, unua parto, aperinta en EL n-ro 7/2017, mi legas sub punkto 6:
"Da Costa
proponas, ke en la reta versio de la revuo aperu, kompreneble ne mallongigite,
ankaux la tekstoj de la "stenografia pagxo", cxar ili ofte estas ne
simplaj ekzercoj de stenografio, sed interesaj legajxoj."
Unue mi dankas
pro la pozitiva takso de mia redakta laboro, kiu kusxas en tiu
propono. Sed due mi devas averti kontraux ebla sekvo
de la realigo de la propono.
Per la
"stenografia pagxo" mi volas ne nur _ekzercigi_ la legantojn, mi
volas ankaux _instigi_ ilin perfektigxi pri stenografio. Se ni donas al la
legantoj la eblecon aliri la interesajxojn de la "stenografia pagxo"
per la reto, sen bezono klopodi por enprofundigxi en la stenografion, ni
forprenas
de
ili unu instigilon.
Simila
konsidero validas por la tuta revuo: mi preferas legi gxin
surpapere kaj ne surrete, i.a. cxar tiel mi havas regulan kontakton kun gxusta
E-brajlo. Mi ja povas legi ankaux la retan version
brajle, t.e. per brajla ekraneto, sed tiu brajlo ne estas la gxusta E-brajlo.
Legado de la reta versio per vocxsintezilo signifas perdon de okazo havi
kontakton kun E-brajlo.
Komprenu min
bone! Per cxi tio mi neniel volas diri, ke nia revuo ne aperu rete. Multaj
LIBEanoj ne regas brajlon, kaj ili havu la saman
rajton informigxi pri LIBE, kiel la aliaj membroj. Krome estas oportune, ke ankaux
vidantoj _ekster_ LIBE estu informataj pri nia agado. Sed mi ja
opinias, ke la surpapera brajla versio de EL estu la cxefa, por ne diri
"primara", same
kiel
mi opinias, ke la surpapera platskriba versio de "Esperanto", kun
siaj fotoj kaj ilustrajxoj, estu la cxefa versio de la organo de UEA, kaj ke la
parolata versio estu "helpa" por doni al la vidhandikapitaj membroj
de UEA aliron al la enhavo.
Fine mi devas
doni teknikan klarigon. La plimulton el la materialo por la "stenografia
pagxo" mi rekte entajpas en stenografia formo. Gxi do ne ekzistas
plenskribe. Se realigi la ideon de Da Costa, iu devus
la materialon senmallongigi - aux "mal-mallongig-igi", se vi
preferas. Mi konsideras tian laboron ne apartenanta al mia tasko kiel rubrikestro, sed mi kompreneble metus la materialon je
la dispono de tiu, kiu plenumus tiun taskon.
Otto Prytz
Kvindek
pundoj por simfonio
Antaux precize
ducent jaroj okazis kurioza negoco en la merkato de arto, en Euxropo. En la
jaro 1817, la Filharmonia Societo de Londono pagis 50 pundojn por mendo de
simfonio al tiam fama komponisto. La komponisto laboris dum kelkaj jaroj kaj
fine, en 1824, oni premiere prezentis la verkon, en Vieno. La publiko reagis
entuziasme, vigle kaj brue. La auxtoro cxeestis la
debutan prezenton, kun la dorso turnita al la publiko. Li preskaux ne perceptis
la aplauxdegon, cxar li estis tute surda. La auxtoro: Beethoveno; la verko: la
nauxa simfonio.
Oni povas
diri, ke pago de 50 pundoj por la nauxa simfonio estis eble la plej avantagxa
pago en la historio de arto. Efektive, Beethoveno estis unu el la unuaj
komponistoj, kiuj traktis kun acxetantoj la prezon de
siaj verkoj. Gxis tiam, komponistoj ordinare ricevis financan subtenon de
mecenato aux nobelo, kaj gxenerale vivis modeste. Kaj oni povas diri, ke gxis
nun la "erudicia" muziko ankoraux ne estas abunda fonto por vivgajno.
Beethoveno ne
estis pioniro nur en la kampo de ekonomio. Lia (tre malmultekosta) nauxa
simfonio farigxis unu el la plej alte konsiderataj muzikajxoj en cxiuj tempoj.
Apud la sxekspira "Hamleto" kaj la mikelangxela "Davido",
gxi staras kiel monumento de belo, en la okcidenta
mondo. Unuafoje oni enkondukis koruson kiel movimenton
en simfonion. Vere revolucia pasxo,
siatempe. Tiu decido de Bethoveno okazis
pro tio, ke li fakte studis literaturon, kaj pro tio admiris la humanismajn
ideojn de grandaj euxropaj verkistoj. De Schiller li prenis versojn de la
"Odo al gxojo" por la kvara movimento. Nuntempe, gxi prave farigxis
la himno de Euxropa Unio, post
adapto de Herbert von Karajan. Tiu brila melodio fakte formigxis en lia menso
dum pluraj jaroj: oni trovas spurojn de gxia strukturo en iuj liaj antauxaj
komponajxoj. Inter la oka kaj nauxa simfonioj pasis
dek jaroj, kaj oni supozis, ke gxi neniam plenumigxos.
Iom korpreme
estas pensi, ke la komponisto
mem neniam auxskultis sian cxefverkon, almenaux fizike: li jam
estis tute surda. Li vane penis gvidi la orkestron laux la ritmo, sed tute
vane; alia regxisoro plenumis la taskon.
Oni pagis al
Bethoveno 50 pundojn por la nauxa simfonio. Se agi juste, kiom oni devus pagi?
500? 5000? 5000000? Jen la gloro de granda artisto: ne eblus pagi. Ni pagu per
reauxskultado, kun la sama plezuro de antaux ducent
jaroj.
Ranidoj servas kiel modelo
Ranidoj kaj
lacertuloj posedas mirindajn kapablojn: Se ili perdas
sian voston, tutsimple post kelkaj tagoj ili havas novan. Esploristoj nun
analizis la molekulajn mekanismojn de tiu regenero.
Al homo povas
jen kaj jen rapide okazi akcidenteto: Oni frotvundigxas aux pro malatento
trancxas sin en la fingron. Bonsxance, la hauxto regenerigxas kaj apenaux
restas postsignoj de la malbonsxancajxo. Sed nia korpo povas ripari nur
malgrandajn vundigxojn. Fortrancxita fingro, ekz.,
estas por
cxiam perdita se gxi ne rapide realkudrigxas fare de specialistoj.
Cxe ranidoj
kaj lacertuloj la afero statas alie: Se ili perdas
sian
voston, ene de malmultaj tagoj rekreskas nova vosto. Britaj esploristoj nun
analizis la molekulajn mekanismojn malantaux tiu
fenomeno. La surpriza rezulto estas: Reakciaj specoj de oksigeno (ROS) ludas
gravan rolon cxe la regenero.
Por la
eksperimentoj la esploristoj detrancxis la voston de ranidoj de la specio
Xenopus kaj observis sekve la sxangxigxojn en tiu
korpa zono de la bestoj. El antauxaj eksperimentoj la esploristoj jam sciis, ke
post la fortrancxo de la vosto aktivigxas genoj, kiuj gravas por produktado de
reakciaj oksigenajxoj.
Reakciaj
oksigenajxoj estas grupo da substancoj, kiuj enhavas oksigenon, al tio
apartenas, ekz., liberaj radikaloj, (kiuj estas tre
reakciemaj), sed ankaux kemiaj kombinajxoj kiel hidrogenperoksido (H2O2). Sub
stresaj kondicxoj kiel UV-radiado aux varmego la
koncentrigxo de reakciaj oksigenajxoj signife pliigxas. Ankaux en la procezo de
kadukigxo, versxajne,
ili
ludas gravan rolon.
La teamo
detale esploris per mikroskopaj kaj molekulbiologiaj metodoj la kunligejojn cxe
la ranidoj. Por tio la sciencistoj uzis substancon, kiu en cxeesto de
hidrogenperoksido en la cxeloj sxangxas sian koloron.
Per tiu metodo ili povis jam ses horojn post la
detrancxo pruvi pli altan koncentrigxon de hidrogenperoksido. Ili tre miris
trovi dum la regenero de
la
ranidaj vostoj tiel altajn koncentrigxojn de reakciaj oksigenajxoj.
Plue la
esploristoj eltrovis, ke reakciaj oksigenajxoj havas reguligan efikon je certaj
signalvojoj, kies aktivigo kondukus al kreskado kaj dividado de cxeloj. Se oni
malebligis la produktadon de reakciaj oksigenajxoj per la aldono de certaj
substancoj, la aktivigo de la t.n. WNT-signalvojoj ne funkciis kaj la
reformigxo de la ranidaj vostoj ne okazis.
La esploritaj
signalvojoj estas konataj cxe multaj specioj. La samaj mekanismoj kondukas laux
la esploristoj ankaux cxe homo al kreskado kaj dividado de cxeloj - kaj gxuste
tio igas la aferon tiom interesa. Tiuj rezultoj sxangxas la pensmanieron -
reakciaj oksigenajxoj sxajne ludas gravan rolon cxe resanigxo kaj regenerigxo.
Ili povas konduki al novaj terapiformoj en la kuraco de vundigxoj cxe homo. Nun
la esploristoj pliprofundigos ankoraux siajn esplorojn.
(Laux Esperanta retradio).
Fabelo
por plenkreskuloj
Jam delonge
vivis viro, kiu havis tri infanojn. Cxiujn li tre amis.
Li ne devenis de ricxa familio, sed dank'al sia sagxeco kaj diligenteco li
sxparkolektis pli da mono kaj acxetis fekundan grundon. Maljunagxe li
pripensis, kiel dividi sian posedajxon al siaj
infanoj. Iam, kiam li estis jam multe maljuna kaj malsana, li decidis provi,
kiu el tri filoj estas la plej sagxa.
Li vokis
cxiujn tri cxe la lito, sur kiu li kusxis, kaj donis al cxiu kvin grosxojn. Ili
devis acxeti ion, kio plenigus lian vakan kaj nudan cxambron.
La filoj prenis
monon kaj foriris plenumi la deziron de la patro. Cxiu laux sia volo.
La plej agxa
filo pensis, ke tio estos facila. Li acxetis en foiro garbon de pajlo, la unuan
ajxon, kiun li vidis. La dua filo momenton cerbumis. Li kruc-kruce trairis la
foiron kaj finfine li acxetis belan plumaron.
La plej juna
cerbumadis: "Kion oni povas acxeti je tiel malmulta mono kaj plenigi per
tio la tutan cxambron?" Dum horoj kaj horoj li cerbumis, kiam li kaptis
ideon: Li foriris al butiko en unu flanka strateto kaj por kvin grosxoj li tie
acxetis kandelon kaj alumeton. Gaje li hejmrevenis kaj li scivolemis, kion
acetis liaj fratoj.
Venontan tagon
la filoj kunvenis cxe la patra lito. Cxiu portis sian
donacon. Kiel la unua montris gxin la plej agxa frato. Li sternis la pajlon
teren, sed unu garbo de pajlo suficxis nur por kovri
unu angulon. La meza filo prezentis la plumaron. Gxi estis bela, sed gxi ne
plenigis ecx la duonon de la cxambro. La patro estis de ili
tre seniluziigita.
Fine en la
centro de la cxambro ekstaris la plej juna. Du pli agxaj scivoleme okulumis
lin. Kion plej supozeble alportis lin?
La plej juna
filo ekflamigis la kandelon kaj gxia lumo plenigis la tutan cxambron. Cxiuj
ridetis.
La donaco de
la plej juna filo tre gxojigis la patron. Li cedis al la plej juna tutan
grundon, ecx monon, cxar li konvinkigxis, ke la plej juna bone traktos ilin kaj
ke li prizorgos ankaux siajn du fratojn.
Jarka Mal
Anonco
por legemaj komputiluzantoj
Dauxrigante en
la oferto de la esperantajxoj, kiujn mi enkomputiligis, mi volas cxifoje omagxi
al la jxus malaperinta granda verkistino Marjorie Boulton kaj do proponas sxian
cxarman poemkolekton "Cent gxojkantoj" kaj la libron "Du
el" de sxi verkitan kune kun Poul Thorsen. Dezirantoj kiuj ne povas legi unikodon
kaj do preferas necxapelitajn literojn bonvolu tion precizigi. Ligilon al la
elsxutebla dosiero vi petu de
dacostapl(cxe)gmail.com.