Esperanta ligilo

n-ro 8, oktobro 2017

 

 

     Enhavtabelo

Protokolo de la Gxenerala Asembleo de Libe dum la 83-a IKBE (dua parto)

Internacia Tago de Instruistoj.

Pedagogio de rezultoj

Lingva forumo. Doktorigxa disertacio en la kecxua lingvo

Tra la sortofrata mondo. Tusxi kison

Diversaj interesajxoj. Kiom longa povas esti la vivo?

Poezio. Mikaelo Gisxpling. Kanto pri Donkihxotoj

Facila legajxo. Cxasi kun leono

Sxako (nur en brajla versio)

Stenografia pagxo (nur en brajla versio)

Anoncetoj

 

 

          Protokolo de la Gxenerala Asembleo de Libe

          dum la 83-a IKBE en Sokobanja (Serbio)

             Dua parto

     (jxauxdon, la 13-an de julio, ekde la 10-a horo)

 

Prezidanto Anatolij Masenko malfermas la kunsidon dirante, ke oni decidis okazigi gxin pli frue, antaux la hodiauxaj prelegoj. Li anoncas, ke Nedeljka Lojxajicx farigxis prezidantino de LIBE kaj li, kun varmaj deziroj de sukceso, transdonas al sxi la oficialan stampilon de LIBE kaj la gvidadon de la Asembleo. La prezidantino dankas kaj, esprimante la deziron labori por la progreso de nia asocio, venas al la lauxvica punkto de la tagordo.

  7) Venonta kongreso. La prezidantino informas, ke la venontjara UK okazos en Portugalujo; estis jam kelkaj kontaktoj kun homoj, kiuj pretas iel kunlabori por arangxi en

tiu regiono nian kongreson, sed gxis nun estas nenio definitiva; nia hispana membro Pedro Zurita diris, ke li ne disponas suficxe da forto por organizi ion en sia lando, kaj por Portugalujo li konsilis kontakti la lokan organizon de vidantaj E-istoj. En la oktobra numero de E-a Ligilo oni esperas aperigi

iun konkretan informon. Attila Varro konsilas kontakti ankaux nian portugalan samideanon Joaquim Lagartixa, kiu eble povus ion sugesti. La prezidantino promesas, ke sxi tion baldaux faros. Visxnja Brankovicx asertas, ke Portugalujo estas gxenerale malmultekosta lando kaj tie, krom hoteloj, ekzistas certe ankaux aliaj eblecoj trovi bonprezan kongresejon; sxi tamen konsilas individue kaj tre frue acxeti flugbiletojn por sxpari  monon. La prezidantino invitas sxin esplori la eblecojn kaj prezenti konkretajn proponojn al la estraro. Attila Varro konsentas pri tio, ke tre frua acxeto de bileto sxparigas monon, sed atentigas, ke se li ekzemple acxetus nun la bileton al Lisbono por la UK, kaj poste oni decidos ke la IKBE okazos ekzemple en Slovenio, lia mono estos perdita, cxar certe ambaux kongresojn li ne povus partopreni.

  8) Diversajxoj. Natalia Kasymova raportas pri nia biblioteko en Herzberg: Niaj libroj, kiuj antauxe trovigxis cxe Rob Moerbeek, estas nun en Herzberg kaj estas jam muntita la bretaro destinita ricevi ilin. La ordigado de la libroj postulos iom da tempo, cxar cxiu libro devas esti zorge identigita kaj ricevi vidulskriban etikedon, kaj por tio necesas kunlaborado de iu blinda E-isto kun la dejxorantoj de la biblioteko, kaj ne cxiam estas facile trovi liberajn tagojn por dedicxi al tio. Tamen estas jam bone, ke la libroj trovigxas nun en sekura loko kaj ke la acxetita bretaro estas muntita kaj oportuna. Al interveno de Veronika Haupt pri kunlaboro kun aliaj blindulorganizajxoj la prezidantino respondas, ke montrigxis ke kunlaboro kun EBU estas suficxe multekosta kaj tia gxi

Estus versxajne kun similaj organizajxoj; pli fruktodona estus eble kunlaboro kun E-istaj organizajxoj de vidantoj, kaj ni devus ne nur pligrandigi la nombron de blindaj E-istoj, sed ankaux instigi ilin integrigxi en tiajn organizajxojn. Visxnja Brankovicx diras, ke sxi ricevis bonan impreson de niaj kongresoj kaj sugestas informadi pri ili ankaux la vidantajn E-istojn, cxar IKBE, ordinare kun interesa programo, suficxe da libera tempo por ripozo kaj malaltaj kostoj, estus certe alloga ankaux por ili. Antun Kovacx rimarkas kun bedauxro, ke el nia diskutado montrigxas ke LIBE estas fermita asocio; necesas gxin malfermi al novaj fortoj, al junuloj, cxar nia membraro malkreskas; necesas trovi rimedojn por sxangxi tion. Vishnja Brankovicx revenas al sia antauxa argumento pri allogo de vidantaj E-istoj kaj citas la ekzemplon de Boris Arrate, kiu,

akompaninte unufoje samideanon Kunio Tanabe, estis tiel kontenta pri sia sperto en IKBE, ke li farigxis kvazaux konstanta partoprenanto; ni do ne timu ke vidantaj E-istoj ne sxatus niajn kongresojn. Attila Varro diras, ke estas facile paroli pri malfermo de nia asocio, sed tion malhelpas la granda brecxo inter la meza agxo de niaj membroj kaj la atingendaj junuloj. E-o per si mem ne estas konsiderata de ili kiel allogajxo; por altiri ilin oni devus trovi en cxiu lando iun nian membron kun tia personeco, ke li kapablus allogi ilin al si kaj al la movado. La prezidantino rimarkigas, ke ankaux malgrandaj iniciatoj povas doni fruktojn: hieraux okazis matcxo inter blindulsxakista grupo el Nisx kaj sxakistoj el nia kongreso. Niaj sxakistoj estis venkitaj, sed la prezidanto de la grupo el Nisx trovis la sperton interesa kaj proponis kunlaboron, en kiu ni instruos al ili E-on kaj ili instruos al ni sxakon; dume oni akordigxis por komuna partopreno en internacia sxakturniro. Kunio Tanabe asertas, ke la spertoj, kiujn li povis gxui danke al E-o estas tiel belaj, ke li konsideras sian devon sciigi pri tio la junajn blindulojn de sia lando. Elcxerpinte la diskutadon, la prezidantino kore dankas Anatolij Masenko pro lia senlaca laborado dum lia prezidanteco, kaj, fine de la konsenta aplauxdo kaj post la dankon de Masenko, fermas la asembleon.

     Protokolis: Pier Luigi Da Costa

 

 

         Internacia Tago de Instruistoj 5-a de Oktobro

  La celoj de la tago estas altiri cxies atenton al la stato de la instruistoj en la socio, ilia rolo en edukado kaj evoluigo. La tago estas festata de pli ol 100 sxtatoj de la mondo. Jen do la kontribuo de la teamanoj de LBV-retejo por anonci kaj propagandi tiun mondan feston.

  Unue, aparte ni kore kaj anime aplauxdas kaj brakumas cxiujn Instruistojn kaj edukistojn de E-o.

  Due, ni tre sxatus kundividi kun la E-istaro la belan, kortusxan historion pri unu el la miloj da lernantoj de Legio de Bona Volo (LBV). Tiun artikolon, kies nomo estas "Pedagogio de rezultoj", skribis la verkisto Paiva Netto.

  Rilate al edukado, asertas la edukanto Paiva Netto: "Kiam gxusta, Edukado liberigas. Kaj kune kun Spiritualeco, gxi sublimigas". Nian varman gratulon al cxiuj Instruistoj kaj Edukistoj en la tuta mondo! Kaj nian apartan, varman gratulon al cxiuj Instruistoj kaj Edukistoj de E-o! El la centra sidejo de LBV en urbego San-Pauxlo de Brazilo, salute, plej amike,

              Maria Aparecida da Silva

 

         Pedagogio de rezultoj

  La brazila instruisto kaj edukisto pri korpekzercoj Douglas Pereira Dias ricevis diferencigitan instruadon, kies fundamentojn plifortigis la Pedagogio de Amo, kiun ni elvolvis kun infanoj gxis la 10-jara agxo, kaj poste kompletigis - ekde la 11-jara agxo - per Pedagogio de Ekumena Civitano.

  Lia vivhistorio de sukcesoj komencigxis antaux pli ol 20 jaroj, kiam li komencis siajn studojn, ankoraux tre juna, en la Elementa Antauxalfabetiga Lernejo Alziro Zarur, en la urbo Taguatingua, Federacia Distrikto. Nuntempe li partoprenas en la grupo de profesiuloj de LBV, kiu instruas je alta kvalito al la etuloj, kiujn la Institucio prizorgas en la Federacia Distrikto. "Mi sentas min tre  bone, cxar mi povas diri, ke LBV partoprenis kaj partoprenas en mia vivo. Mi envenis tre juna, 2-jaragxa. Tiutempe, tute ne venis al mi en la kapon, ke mi iam revenos kiel instruisto. Nuntempe, kiam mi instruas, mi vidas min mem en tiuj infanoj", li diris. Laux li, okaze de lia infantempo, la lernejo de LBV en Taguatinga jam havis "vastan spacon, bone organizitan, plenan de arboj, la sportejo estis granda, estis parkoj. Mi memoras ankaux, ke cxiuj instruistoj akceptis nin kun rideto, kaj mi havis plezuron iri al LBV".

  Kaj jen estas revo, kiun Douglas celas por la estonteco: "Iam, se Dio volos, mi volas renkonti lernanton kaj li diros al mi: "Vi estis mia instruisto tie, en LBV. Vi estis parto de mia vivo, instruis al mi valorojn. Hodiaux mi estas advokato, ekz., kaj mi memoras, ke vi instruis al mi respekton, laboron en grupo". Jen tia estos mia plej granda rekono." Tiel estu, instruisto! Tia estas la celo de cxiuj edukistoj en Legio de Bona Volo. Kaj kun la celo plu atingi bonajn rezultojn, ni cxiujare auxspicias Internacian Kongreson pri Edukado. En la jaro 2016, en gxia 16-a okazigo, la temo estis "Socialigo de scio en kolektiva lernado: la rigardo trans la intelekto".

  Pedagogino Maria Suela Periotto, doktorigxanta kaj magistro pri Edukado pere de Pontifika Katolika Universitato (PUC-SP), informas nin: "Tiu evento starigas prelegojn kaj pedagogiajn atelierojn, kiuj kunlaboras por la dauxra aktualigxado de esploristoj, instruistoj, lernantoj, gepatroj, profesiuloj en kampoj, ligitaj al Edukado kaj aliaj interesatoj. En la Kongreso, oni pritraktas la temojn cele al edukado, kiu kunigu bonan pedagogian kvaliton al Ekumena Spiritualeco, por konstruado de la Kulturo de Paco, laux tio, kion proponas la eduka vojo de LBV." Inter la prelegantoj, kiuj jam partoprenis antauxajn tiuspecajn eventojn, kaj aparte la 13-an, estas la esploristo de Unesko, Prof. D-ro Ivani Catarina Arantes Fazenda, doktoro pri Antropologio per USP kaj magistro pri Filozofio de Edukado per Pontifika Katolika Universitato de San-Pauxlo (PUC-SP); jxurnalisto Eloisa Bombonatti, magistro pri Metodologio de Instruado de la Portugala Lingvo, fakulo pri Lernantoj kun Lerno-malfacilajxoj kaj fakulo pri Lerneja Administrado, psikopedagogo kaj licenciulo pri Beletro; Valeria Bussola Martins,  doktoro kaj magistro pri Beletro per Presbiteriana Universitato Mackenzie kaj profesoro pri Beletro en Supernivela Instruado en Universitato Mackenzie; Prof. Vasco Pedro Moretto, magistro pri Didaktiko de Sciencoj per Universitato Laval, en Kebekio, Kanado, licenciulo pri Fiziko per Universitato de Brasilia (UnB) kaj fakulo pri Institucia Analizado per Katolika Universitato de Brasilia (UCB). Jose de Paiva Netto estas verkisto, jxurnalisto, radikronikisto, komponisto kaj poeto. Li estas direktoro-prezidanto de (LBV), efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter). Li estas membro de Nacia Federacio de Jxurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de Sindikato de Profesiaj Jxurnalistoj de la sxtato Rio de Jxaneiro, de Sindikato de Verkistoj de Rio de Jxaneiro, de Sindikato de Radikomunikantoj de Rio de Jxaneiro kaj de Brazila Unuigxo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaux Akademion de Beletro de Centra Brazilo. Li estas auxtoro por internacia referenco pri konceptado kaj defendado de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laux li estas "lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskigxas en la Animo, nome en la logxejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas cxion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekz., vero, justeco, kompatemo, etiko, honesteco, grandanimeco kaj frata amo".

 

          Lingva forumo

          Doktorigxa disertacio en la kecxua lingvo

  En marto 2017 okazis en la akademieca mondo, en Hispanujo, fakto plena de ricxa simbola signifo. En la Universitato Pablo de Otavide, en Sevilo, perua antropologo Carmen Escalante prezentis sian disertacion por doktorigxo en la kecxua lingvo. Post pluraj jarcentoj, tio estis la unua fojo, kiam tiu lingvo sonis en Euxropo. La disertacio havas kiel temon la posteulojn de la inkaoj kaj la sendependigxon de Peruo. La profesorino laboras en la Universitato San Antonio Abad, en la urbo Cusco.

  Tri detaloj faras la prezenton de tiu disertacio forte simbola. La unua estas, ke profesorino Escalante mem estas rekta posteulo de inkaoj, la? dokumentoj de la kolonia tempo, konservataj de sxia familio, ekde la 16-a jarcento. La dua, ke la kecxua lingvo, en kiu sxi parolis (kun traduko al la hispana), estas antikva lingvo, alprenita de la inkaoj. La tria, ke paroli la kecxuan lingvon en la lando de koloniintoj estas ia restarigo de justeco rilate al sxiaj praparencoj. La disertacion ekzamenis tri aliaj profesoroj, el Hispanujo kaj Francujo.

  La historio estas kurioza. En la 16-a jarcento, nepino de inkao (kaj "natura" filino de la konkerinto Francisco Pizarro) estis sendita al Hispanujo, kie oni devigis sxin edzinigxi al onklo. La idoj de tiu miksado ne plu parolis la kecxuan lingvon. En cxi tiu 21-a jarcento, profesorino Escalante realportas la lingvon al tiu sama lando.

  Krome, sxia faro estas elokventa pledo por la rajto uzi minoritatajn lingvojn kaj konservi iliajn koncernajn kulturojn. Certe, tio malfermas vojon, cxar oni jam planas prezenti alian disertacion en la ajmara lingvo, en baldauxa estonteco.

  La kecxua lingvo estas grava familio de indigxenaj lingvoj en Sudameriko. Ankoraux nuntempe, gxi estas parolata en Argentino, Bolivio, Cxilio, Kolombio, Ekvadoro kaj Peruo. En Ekvadoro, Bolivio kaj Peruo gxi estas unu el la oficialaj lingvoj. Gxi fakte devenas de antaux la inkaa imperio: la inkaoj alprenis gxin kiel administran lingvon.

  Antaux la alveno de hispanaj konkerantoj, en la 16-a jc., la kecxua lingvo ne havis skriban formon. La kalkulojn oni faris per sxnurnodoj. La unuan gramatikon verkis hispana monahxo Domingo de Santo Tomas, en la jaro 1560. La kecxua kaj la ajmara havas plurajn komunajn vortojn. En Peruo kaj  Bolivio, ankaux la ajmara estas oficiala lingvo. La prezidanto de Ekvadoro,

Rafael Correa, flue parolas la kecxuan.

              Pauxlo Sergio Viana

 

 

             Tra la sortofrata mondo Tusxi kison

  Pri tio, ke estas malpermesite tusxi eksponajxojn en muzeoj, scias cxiu infano. Se temas pri palpado de bildoj, tio ecx ne havus sencon. Sed la viena muzeo Belvedere ecx bonvenigas al tio. La institucio, kiu havas la plej grandan kolekton de verkoj de Gustav Klint, decidis alirebligi lian la plej faman bildon "Kiso" al bll.j kaj viddifektitoj. Speciale por ili estis kreita miniatura tridimensia kaj interaktiva versio de la bildo. La verko estis komputile reliefigita. Tusxante gxin, oni povas palpi elementojn de kompozicio kaj auxdi informojn, la sono ensxaltigxas auxtomate.

  Pri adaptigo de la verko la muzeo okupigxis dum du jaroj enkadre de la unia projekto "Ambavis". Gxia celo estas ebligo de senbara aliro de handikapitoj al artverkoj. Ne temas nur pri forigo de arkitektaj baroj. Krom la tridimensia "Kiso" de Klint aperis ankaux kopio de sarkofago de kato (el antaux 2500 jaroj) el kolekto de la muzeo en Manchester. Pli frue la avantagxojn de 3D-printado uzis la muzeo en Prado, kie ses artverkoj, inter kiuj "Mona Lise", estis adaptitaj por pripalpado.

         "Focus", n-ro 5, 2017,

               E-igis O.P.

 

 

          Diversaj interesajxoj

 

            Kiom longa povas esti la vivo

  Biologio estas rava scienco. Tiu fenomeno, kiun oni nomas "vivo", proponas veran fascinon. Inter vivuloj la vivodauxro multe varias. Ekzistas insektoj, kies vivo dauxras apenaux kelkajn horojn; aliflanke, oni trovas vegetajxojn, kiuj vivas dum jarmiloj.

  En la jaro 1964, usona  geologiisto staris sur montopinto en la sxtato Nevada. Por esplori pri glacieraoj, li boris la trunkon de speco de pinarbo, nomata "longviva pinarbo" (Pinus longeva). Lia borilo implikigxis, kaj oni devis fortrancxi la arbon por elpreni la instrumenton. Kiam la sciencisto kalkulis la internajn ringojn en gxia trunko, tiam li ekkonsciis pri sia terura misfaro: li estis mortiginta la plej agxan arbon en la mondo, gxis tiam konatan: gxia agxo estis 4900-jara. Oni nomis tiun arbon "Prometeo". La misfaro kauxzis multajn protestojn.

  Pro tiuj protestoj oni kreis en tiu regiono Nacian Parkon por protekti la longvivajn pinarbojn. Ankaux en la sxtatoj Utah kaj Kalifornio ili trovigxas. En Kalifornio vivas "Metusxelaho", kiu estas ecx pli maljuna: 4850-jara.  Tamen, la plej maljuna arbo el tiu specio havas pli ol 5000 jarojn - sed ankoraux ne ricevis propran nomon. Oni konservas sekreton pri la preciza loko, kie staras tiuj individuoj, por eviti evetualajn agojn de vandaloj. Eble iu paro de geamantoj decidus skribi siajn nomojn sur la

trunko de nobla arbo...

  Tiuj longvivaj pinarboj do jam kreskadis, kiam egiptanoj konstruis siajn piramidojn. Ili vivas en montaj regionoj, je altitudo de pli ol 3000 metroj. Tie la grundo estas arida kaj stoneca kaj blovadas frostiga vento. Tiaj vivkondicxoj transformis ilin en vivulojn rezistopovajn kaj fortikajn. Ilia trunko estas tordita kaj kovrita de rezino, kiu evitas putrigxon, parazitojn kaj fungojn. Fulmo povas bruligi ilin, sed ecx fajro ofte ne mortigas ilin: ili posedas fortan kapablon por regenerigxo. Krome, fajro ne transpasas al aliaj pinarboj, cxar la distanco inter ili estas relative granda. Rilate al la grundo, ili ne devas dividi gxin kun aliaj plantoj.

  La sekreto de longa vivo de tiaj pinarboj konsistas en tio, ke ili evitas kaj rezistas kontraux eksteraj dangxeroj.

  Ni, homoj, devus agi simile.

               Pauxlo Sergio Viana

 

          La atmosfero de Edeno

  Pri la vivkondicxoj, kiuj komence regis sur nia terglobo en la biblia gxardeno de Edeno, ni cxerpas informojn cxefe danke al elfosajxoj. Baze de la aspekto de la konservitaj subtere spuroj kaj ilia kemia enhavo eblas spini interesajn konkludojn. Laux la pola sciencisto d-ro Johano Kovrilo (Jan Pokrywka) ni hodiau vivas en multe malpli favoraj kondicoj por la sana

kaj longa vivo, se temas pri la atmosfero de nia planedo. La plej novaj esploroj nome indikas, ke antau la biblia inundego la premo kaj la enhavo de la edena atmosfero diferencis, kompare kun la nuntempa, kaj ne temas nur pri la aerpolucio rezulte de la homa aktivado. La antauinundaj plantoj kreskis dekoble pli alte ol hodiau kaj la posteuloj de Adam kaj Eva povis spiri per alienhava aero.

  La nuna atmosfera premo egalas al cx. 1000 hektopaskaloj, dum la tiama al 1500.

  En Edeno en la atmosfero estis 40% da oksigeno (hodiau 25%), 1,5-2 % da karbona dioksido (nun - 0,03%) kaj ecx 0,5 % da hidrogeno, t.e. 10000-oble pli ol hodiaux. En Biblio ni povas legi, ke tiamaj homoj vivis kelkcent jarojn, kio povis okazi danke al tre alia konsisto de gasoj, grandkvante de hidrogeno en la atmosfero. Tiu lasta gaso nome likvidas la encxelajn detruojn kaj la oksigenan streson. Gxi likvidas la hidroksilajn radikalojn, danke al kio en la cxeloj multe malpli ofte okazas la dividoj de la kerno (mitozoj), pro kio homa organismo maljunigxas multe malpli rapide.

  Evidentigxas, ke la edenajn kondicxojn eblas rekrei en malpli granda skalo, por elprofiti ilin ekz. kadre de nia familio, kiu povus vivi sane kaj longe. Tiucele d-ro Pokrywka kune kun siaj kunlaborantoj konstruis la unuan en la mondo t.n. normopreman domon, en kies interno regas la plej favoraj por la homo vivkondicxoj. Gxi havas la formon de granda barelo kun fenestroj je la kapacito de 120 kubometroj. Alia formo, ol tiu ronda, ne estas ebla, cxar la pli granda, ol normale, premo tie egalas al 4-5 tunoj je 1 kvadrata metro. Tie povas logxi familio kaj pasigi tempon simile, kiel en ordinara hejmo, cxar la atmosfero  kauxzas neniujn kromefikojn aux malagrablajn

travivajxojn. Suficxas dum 2-3 minutoj trairi tra speciala kluzo kaj sxangxi la premon el 1000 je 1500 hektopaskaloj, kaj poste, dum libere longa estado ene, nenion pli oni sentas.

  Estas tiel, cxar la homa organismo facile alkutimigxas al la atmosfero dum apenaux 30 sekundoj. En tiu tempo estas iom simile, kiel dum flugo, kiam oni devas kelkfoje gluti, por kompensi la premon en oreloj. La ceterajn parametrojn kiel la enhavo de oksigeno, karbondioksido kaj hidrogeno, aux la temperaturon kaj humidecon, kontrolas aparataro, ekipita je sensoroj. La pli altan premon oni atingas, pumpante pli da aero al la ejo. La unua tiutipa domo havas du nivelojn, kiuj estas alireblaj per lifto. Gxis nun en Pollando ekzistas jam cx. kvin similaj domoj por "longevivuloj". La kostoj, kvankam suficxe altaj, ne diferencas principe kompare kun la konstrukostoj de la nuntempa domo.

  Oni povas imagi hermetikan, bone kalfatritan domon, kie tamen regas la kondicxoj multe pli favoraj ol tiuj en submarsxipoj aux kosmaj raketoj, kie la atmosfero nur imitas tiun sur la tersurfaco.

  Mi volus tamen starigi la demandon, cxu la atmosfero, rekreita laux la modelo, reganta en Edeno, favoras ankaux la mensan, psikan staton de la personoj estadantaj en tia medio? Ni ja parolas pri siaspeca "oazo", izoligo, interesa eksperimento, kiu proksimigas nin iom pli al versxajna modelo, kiu sxangxigxis pro la granda inundo kaj la posta agado de homo.

Andreo Bach

            (laux Esperanta Retradio).

 

          La plej maldormema besto

  Sciencistoj asertas, ke elefantoj estas la plej maldormemaj bestoj en la mondo. Ili dormas averagxe du horojn diurne, sed pro tio ilia cerbo ne damagxigxas kaj ili ne suferas pro dormomanko. La konkludoj de esploristoj estis publikigitaj en la revuo "Plos one".

  Oni rimarkis, ke en zoologiaj gxardenoj elefantoj dormas 4-6 horojn diurne, do, oni decidis observi ilin en la natura medio. Tiucele estis organizita la ekspedicio al unu el la naturaj rezervejoj en Botsvano, kie logxas afrikaj elefantoj. Evidentigxis, ke elefantoj dormas malpli, ol aliaj mamuloj. La observataj bestoj dormis po du horoj diurne. Ili povis entute ne dormi dum du tagnoktoj, se ilin gxenis rabobestoj aux homoj. Elefantoj povas dormi starante aux sidante. Ili endormigxis dum difinitaj horoj, antaux tagigxo. Tio estas ligita ne kun tagnokta ciklo, sed kun sxangxoj de temperaturo kaj humideco.

             (Laux RIA "Novosti" E-igis O.P.

 

 

        Poezio

  La 26-an de septembro forpasis Mikaelo (Mihail' Ja'kovlevicx) Gisxpling

(1924-2017). E-istigxis en 1943. Rusiano kaj sovetiano, poste israelano. Ingxeniero-kemiisto. Fondinto kaj gvidinto de Moskva junulara E-klubo "Fajrero" en 1957. Auxtoro de poeziaj libroj "El sisma zono", "Eola harpo" kaj "Tie cxi tie".

 

             Mikaelo Gisxpling

         Kanto pri Donkihotoj

 

Don Quijote de la Mancha,

Ingxenia la hidalgo...

Sur la longa voj' disbrancxa

Vin minacas kruc' kaj galgo (1).

Sed kun vervo kaj fiero

Luktas vi, rajdant' naiva --

Dum vi vagas sur la tero

Konscienco estas viva.

 

Glitas ombroj sub la luna bril'

Kaj klakklakas hufoj resonante...

For de la senhonta kamaril'!

Trotu plu, fidela Rocinante!

 

Jam longega estas la distanc'

Gxis la iam forlasita hejmo...

Cxe la mano pendas akra lanc'

Sur la kap' radias kupra helmo.

 

Ne zorgante pri filistra dec'

Tra sennombraj urboj kaj anguloj

Rajdis vi, adeptoj de justec'.

Sindonemaj trampoj kaj stranguloj.

 

Kiel nigraj monstroj el delir'

Muelejoj staras cxe vojrando...

Levu lancon, brava kavalir'

Kaj galopu al la acxa bando!

 

La grandeco ne konfuzis vin --

Al kolos' vi jxetis vian ganton,

Sed vi mem pereis sub ruin',

Se vi nur faligis la giganton.

 

Vi batalis kontraux hida drak'

Kaj defiis sangavidan ogron,

Sed ne sentis antaux la atak'

Singardemon kaj hontindan sobron.

 

La mensogo sur la tuta ter'

Plektas sian reton aranean,

Sed vi amis lumon de la ver'

Certe pli ol vian Dulcinean.

 

Se viktimoj ploras pro ofend',

Se perforto premas kaj molestas,

Dum komuna timo kaj silent'

Sole vi indignas kaj protestas.

 

Kia granda estas la abund'

Da servilaj sklavoj kaj kanajloj!

Kaj doloras la malnova vund',

Kaj la mokoj vipas kiel hajloj...

 

Tre sxangxigxis nia vasta mond',

Sed gxis nun, fidelaj al la votoj,

Kiel volontuloj al la front',

Cxiam venas novaj donkihotoj.

 

Malaperis la fabela hord'

De la monstroj el la temp' obskura,

Sed aperas iu nova fort',

Cxiam pli dangxera kaj terura.

 

Pretaj al batal' kaj polemik'

Vojas vi tra jaroj kaj tra mejloj...

Glavon sor! Jen nova malamik' --

Kaj cxi-foje jam ne muelejoj!

 

Don Quijote de la Mancha,

La hidalgo ingxenia,

Kun la glavo ambauxtrancxa

Rajdas en jarcento nia.

Rajdu plu, por ke ekzistu

Kontrauxstaro kaj opono,

Por ke cxiam ni rezistu

Al malico kaj malbono.

  Piednotoj

(1) galgo = pendumilo.

 

          Facila legajxo

          Cxasi kun la leono

     Fablo de Marteno Lutero en du versioj

               1.

  Kunigxis bovo, kapro kaj sxafo al leono kaj kune cxasis en arbaro. Post kiam ili estis kaptintaj cervon kaj dividis gxin en kvar samgrandajn pecojn, la leono diris:

 - Vi scias, ke unu peco apartenas al mi kiel via cxaskamerado, la dua peco estas mia kiel regxo de cxiuj bestoj, la trian pecon mi volas, cxar mi estas pli forta kaj pli multe kuris kaj laboris, ol vi cxiuj tri. sed kiu volas havi la kvaran pecon perforte, devas forpreni gxin de mi.

  Do la tri pro siaj klopodoj anstataux rekompencon nur havis malutilon.

  Instruo: ne altigu vin, restu cxe viaj samspecanoj. Ne estas bone mangxi cxerizojn kun mosxtoj Ili jxetas stipojn.

              2.

  Leono, vulpo kaj azeno kune cxasis kaj kaptis cervon. La leono instigis la azenon dividi la cxasajxon. Tiu dividis gxin en tri pecojn. la leono koleris kaj sxiris la hauxton de la azeno super ties kapon, ke gxi staris tie kapsangante.

  Post tio la leono ordonis, ke la vulpo dividu la cervon. La vulpo pusxis kune la tri pecojn kaj entute donis ilin al la leono. Tiu ridis kaj demandis:

 - Kiu instruis al vi dividi tiamaniere?

  La vulpo montris en la direkto de la azeno kaj respondis:

 - La doktoro tie kun la rugxa cxapelo.

  Tiu cxi fablo instruas du aferojn: la unua: Mosxtoj volas havi

avantagxojn. Kun ili ne estas bone mangxi cxerizojn. Ili jxetas stipojn.

  La dua: Tiu estas prudenta viro, kiu plisagxigxas Per akcidento de alia.

              Elgermanigis Th. Speckmann

 

          Anoncetoj

Karaj legantoj,

Jam preskaux dudek jarojn mi provas prizorgi la songazetojn, kiujn antauxe pretigadis Nora. Bedauxrinde lastatempe mia sanstato ne estas optimuma kaj ankaux la Centra Oficejo ne plu povis teni la ritmon de asisto por la aperigo. Nun la Gxenerala Direktoro Veronika Poor proponas transiron al Interreta sendo de la sondosieroj (MP3). Tio ankaux liberigus  de kotizopagoj, kiuj cetere same postlamadis, escepte de kelkaj dankindaj personoj kaj (du) landaj asocioj kiuj fidele pagadis.

Mia zorgo nun estas, ke eble ne cxiuj abonantoj de la revuo "Esperanto" kaj de "Monato"  havas aliron al Interreto. Por sondi la eblojn mi nepre bezonas la reagon de cxiuj, kiuj NE utiligus la retan servon. Bv skribi (eventuale brajle) al "Rob Moerbeek, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, Nederlando. Kaj kompreneble de la aliaj mi bezonus la retadreson. (mia retadreso: moerbeekr@gmail.com ). Mi estas atingebla ankau per la adreso de la Centra Oficejo de UEA.

Kun espero povi ankoraux iom da tempo dauxrigi la servadon,

             Rob Moerbeek.

***

     Anonco por legemaj komputiluzantoj

  Mi deziras disponigi al dezirantoj la esperantajn verkojn, kiujn mi enkomputiligis kaj de tempo al tempo mi informos pri nova propono. Por komenci mi volas omagxi al la lando de nia cxijara kongreso disponigante du verkoj de serbaj auxtoroj:

"Songxo kaj maldormo sub la karpeneto", novelaro de Ivo Andricx, kaj "El la vivo", rakontoj de Vesna Skaljer-Race. Dezirantoj kiuj ne povas legi unikodon kaj do preferas necxapelitajn literoj bonvolu tion precizigi.

Ligilon al la elsxutebla dosiero vi petu de dacostapl(cxe)gmail.com.