Esperanta ligilo

n-ro 7, septembro 2017

 

 

 

Enhavtabelo

Protokolo de la Gxenerala Asembleo de Libe dum la 83-a IKBE (unua parto)

EL LA FESTPAROLADO DE LA PREZIDANTO DE UEA

Lingva forumo. Parolata lingvo influas tempopercepton

Nekutimaj kutimoj. Suda Koreio

Enigmoj kaj problemoj

Stenografia pagxo (nur en brajla versio)

 

 

 

Protokolo de la Gxenerala Asembleo de Libe dum la 83-a

IKBE en Sokobanja (Serbio)

             Unua parto

     (mardon, la 11-an de julio 2017, ekde la 10-a horo)

Enkonduke la prezidanto Anatolij Masenko informas, ke en la nuna Asembleo mankas de la estraro nur Olena Posxivana, kaj cxeestas la ceteraj ses membroj: krom li mem, la vicprezidantino Natalia Kasymova, la sekretario Dragan Stokovicx, la kasisto Pier Luigi Da Costa, kaj la konsilantoj Nedeljka Lojxajicx kaj Dimo Dimov. La prezidanto nomas poste la libeanojn forpasintajn en la lasta jaro:

Danusxe Vokacxova kaj Rostislav Strejcxek el Cxehxio, Kataoka Tadashi el Japanujo, Jean Sorel el Kanado, Leo Kawecki el Polujo, Valentina Oskolskaja kaj Vladimir Sedov el Rusio, kaj petas honorigi ilin per unuminuta silenta starado. La prezidanto listigas poste la membrojn, kiuj festis en la lasta jaro gravan vivjubileon: igxis 85-jara Harald Rader el Auxstrio; 80-jara igxis Raimo Tanskanen el Finnlando kaj igxos post du semajnoj Dusxan Angxelkovicx el Serbio kaj en auxtuno la prezidanto Masenko mem; 75-jara igxis Nikolaj Solomencev el Rusio kaj 70-jarigxis Jan Priborsky el Cxehxio; fine festis siajn 55 jarojn Tadeo Karasx el Cxehxio (pri kies agxo ekestis ia iskompreno), Veselina Stoilova el Bulgarujo kaj Pavel Rjabov el Rusio. Por cxiuj la prezidanto petas gratulan aplauxdon.

Por la nuna decidrajta Asembleo la prezidanto submetas al aprobo la tagordon proponitan de la estraro, nome:

1) malfermo (nun okazanta);

2) agadraporto;

3) financa raporto;

4) rezulto de la vocxdonado;

5) landaj raportoj;

6) E-a Ligilo;

7) venonta kongreso;

8) diversajxoj.

La tagordo estas sensxangxe aprobita.

2) Agadraporto. Kiel kutime la agadraporto jam aperis en nia organo, kaj la prezidanto demandas, cxu iu el la cxeestantoj ne ricevis la revuon kaj do ne povis gxin legi. Cxar nericevintoj fakte estas, Jxelev petas, ke oni koncize informu pri la agado de la asocio kaj do la sekretario Stokovicx vocxlegas la agadraporton, post kio la prezidanto petas intervenojn. Vladimir Jxelev ne komprenas, kial LIBE eliris de EBU, cxar certe ekzistas temoj, pri kiuj eblas kunlabori kun gxi aux aliaj similaj organizajxoj. La prezidanto klarigas, Ke nia aparteno al EBU sxajnis al la estraro, kompare kun la rezultoj, tro multekosta: pro la aligxkotizo de 385 euxroj jare kaj pro la neceso sendi delegiton al la EBU-kunvenoj, kie la laborlingvo estas la angla kaj do nia delegito povus bezoni ankaux interpretiston. Pri eventuala sxangxo de la sinteno de LIBE decidos la nova estraro. La konsilantino Nedeljka Lojxajicx sugestas, ke niaj membroj en la diversaj sxtatoj klopodu influi sialandajn reprezentantojn de  EBU favore al E-o, kaj tio ne havos apartajn kostojn. Attila Varro opinias, ke "tiu trajno jam forveturis": almenaux en Hungarujo la nunaj gvidantoj de la blindulorganizajxoj estas junuloj, al kiuj la antauxaj gvidantoj apenaux havis la eblecon transdoni siajn spertojn; la nunaj junaj gvidantoj pensas certe alie ol ni blinduloj pensis antauxe kaj certe por ili E-o ne havas signifon. Se en iuj landoj aktivas junaj E-istoj, ili eble ne apartenas al tiuj, kiuj povus influi la decidojn de la blindulorganizajxaj estraroj; sed cxiukaze, se tio eblus, ni devus celi al la monda blindulorganizajxo. Arvo Karvinen insistis pri aligxo al EBU, cxar en gxi li havis personajn kontaktojn kaj sekve la eblecon ion atingi, sed LIBE estas principe monda organizajxo kaj gxi devus do agi sur la tutmonda kampo. Manke de pliaj intervenoj la agadraporto estas unuanime aprobita.

3) financa raporto. Ankaux gxi aperis en la junia numero de nia revuo, kvankam en konversacia formo; la kasisto resumas tamen gxian enhavon, informante ke por dezirantoj disponeblas cxe li kelkaj brajlaj ekzempleroj de la financa raporto redaktita de s-rino Ritva Sabelli laux la kutima maniero. Neniu faras demandojn aux rimarkojn kaj la raporto estas unuanime aprobita.

4) Rezulto de la vocxdonado 2017. la inviton al kandidatigxo aperintan en nia organo akceptis dek samideanoj; Dragan Stokovicx pretigis la vocxdonilojn, kiuj estis senditaj al landaj delegitoj kaj al izolaj membroj, kaj Harald Rader akceptis esti denove kolektanto kaj kalkulanto de la vocxoj. La prezidanto informas, ke estis senditaj 317 vocxdoniloj al 34 landoj kaj donas la sekvajn nombrojn (cxi tie iom korektitajn) el la raporto de la kolektanto Rader: vocxdonis 208 membroj, sed 4 vocxdoniloj estis nevalidaj pro enteno de pli ol 7 nomoj. La esprimitaj vocxoj estis 1431, el kiuj 36 nevalidaj kaj 1395 validaj tiel asignitaj:

Da Costa 178,

Kasymova 172,

Stokovicx 157,

Dimov 149,

Posxivana 148,

Lojxajicx 145,

Suslov 139

(tiuj sep eniros la novan estraron);

Jelinek 132,

Karasx 91,

Priborsky 84.

Rader konservos dum unu jaro cxiujn vocxdonilojn por eventuala kontrolo. La prezidanto invitas al komentoj.  Istvan Kabok petas, ke venontfoje la vocxdoniloj estu senditaj ne al landaj delegitoj sed rekte al cxiu membro aparte; Stokovicx rimarkigas, ke tio multe pligrandigos la jam grandan laboron de la pretigo de la vocxdoniloj; la prezidanto atentigas pri tio, ke la gxisnuna kolektiva sendado havas almenaux la avantagxon, ke gxi iomete aktivigas niajn landajn delegitojn. Veselina Stoilova proponas, ke la vocxdoniloj estu ankaux vidulskribaj por faciligi la vocxdonon al vidantaj aux duonvidantaj samideanoj. Al la ironia rimarkigo, ke ekzistas ankaux blinduloj, kiuj ne regas brajlon, la prezidanto respondas, ke tamen la problemo ekzistas kaj estas ankaux propono de la japanaj membroj, ke oni povus vocxdoni ankaux retposxte. Levigxas duboj pri la sekreteco de tia vocxdonado, sed Rob Moerbeek informas, ke cxe UEA tio jam funkcias, kaj oni povus demandi la UEA-sekretarion, kiel ili solvis la problemon. Cxiukaze, por igi valida retposxtan vocxdonadon necesus statutmodifo: la propono devus aperi en "E-a Ligilo" almenaux tri monatojn antaux la Asembleo, kaj la Asembleo devus poste gxin pridiskuti kaj aprobi. La prezidanto fermas la punkton per danko al Rader pro la skrupule farita kolektada tasko kaj per gratuloj kaj bondeziroj al la novaj estraranoj en ilia laboro fruktodona kaj plezura. El ili kvin cxeestas kaj eble jam en la dua kunsido ili povos anonci, kiel ili dividis inter si la taskojn.

5) landaj raportoj.

Auxstrio. Veronika Haupt partoprenis, kun grupo de aliaj membroj de ALBE, al feria semajno organizita de niaj cxehxaj samideanoj kaj de la cxehxa blindulasocio en la banloko Podebrady, kaj pro la multaj vizititaj interesaj lokoj kaj pro la entute neforgesebla sperto sxi kore dankas la organizintojn ges-rojn Priborsky kaj la ceterajn cxehxajn samideanojn.                      Malgraux tio, ke gxis nun ne aperas junaj samideanoj, ALBE dauxre klopodas por varbi novulojn kaj samtempe kunlaboras kun la auxstra organizo de nevidantoj, kies faka asocio gxi estas.

Bosnio-Hercegovino. Laux mesagxo sendita de la landa reprezentanto Miroslav Djajicx kaj vocxlegita de Dragan Stokovicx, la nombro de blindaj E-istoj en la  lando restis konstanta en la lastaj 20 jaroj. El ili, kiuj regule komunikas inter si, kvar formas aktivan grupon, en kiu oni legas nian revuon, oni uzas Skajpon aux similajn programojn por praktiki la parolatan lingvon kaj oni diversmaniere kontaktas kun eksterlandaj E-istoj. Fine LIBE sxuldas la eblecon havi propran retpagxaron al nia bosnia membro Gradimir Kragicx.

Brazilo. Gilberto Buchmann raportas, ke en la lando ekzistas kelkaj blindaj E-istoj, el kiuj li konas du kaj auxdis pri alia novulo, kiun li kontaktos. Bedauxrinde la konataj samideanoj logxas tre malproksime unu de la alia kaj renkontigxoj ne eblas. Gxis nun organizita movado de blindaj E-istoj ne ekzistas.

Bulgarujo. Dimo Dimov informas, ke en la pasinta jaro Aneb-anoj realigis ne multajn sed bone organizitajn arangxojn, kaj krome partoprenis en la agado de aliaj E-istaj organizajxoj. Komence de majo ili partoprenis en klubejo de ANEB en Plovdiv la renkontigxon kun vidantaj E-istoj, en kiu la partoprenintoj en la 68-a kongreso de la bulgara E-o-asocio informis pri sia laboro. Fine de majo en la sama klubejo estis prezentita la libro de Vladimir Jxelev "La rozo"; cxeestis estraranoj de la nacia biblioteko "Louis Braille", inkluzive de gxia prezidanto, samideano Spas Karafezov; la prezentita libro estas kolekto de rakontoj, el kiuj kelkaj koncernas E-on. Plej signifa arangxo estis la tradicia nacia renkontigxo de nevidantaj E-istoj okazinta en Obzor, en hotelo Horizont, ripozejo de la bulgara blindulasocio. Gxi estis dedicxita al la verkistoj K. Kalocsay kaj J. Baghy. Aneb-anoj partoprenis en la internacia konkurso "E-o en mia vivo" organizita de la "societo Zamenhof" de la urbo Razgrad kaj iuj estis inter la premiitoj. Aneb-anoj partoprenis ankaux en la festivalo "Balkanfolk" en Veliko Tarnovo kaj en la festivalo por malnovaj urbaj kantoj "Bojxuri" ("Peonioj") en Gorna Orjahxovica, kie ili prezentis E-ajn kantojn. La revuo "E-a Fajrero" aperis regule en la kutimaj tri formoj, brajla, vidulskriba kaj vocxlegata, kaj dezirantoj povas aboni gxin dum nia kongreso pagante 5 euxrojn. Fine, okazis ankaux lingva kurso por komencantoj en Razgrad kaj perfektiga kurso por plialtigo de la lingva nivelo en Varna, kie cxe la rekapabliga centro dauxre aktivas E-o-grupo.

Cxehxio. Laux raporto de Jiri Jelinek, la blindaj E-istoj en la lando apartenas al sekcio de la Cxehxa E-o-Asocio kaj tio ebligas al ili pli vastan agadon; ankaux en la du tradiciaj jaraj renkontigxoj de blindaj E-istoj partoprenas ankaux vidantaj membroj de CxEA. Kiel dirite, forpasis du samideanoj, sed felicxe aperis nova fervora lernantino de nia lingvo. La revuo "Auxroro" dauxre aperas brajle kaj en Mp3-formato kaj eblas renovigi cxe la parolanto sian 5-euxran jaran abonon.

Finnujo. Laux mesagxo de Ritva Sabelli legita de Anatolij Masenko, s-ino Asta Torfo partoprenis en la itala E-okongreso en Frascati (apud Romo), kies temo estis instruado de lingvoj en euxropaj landoj. En tiu kadro sxi prelegis pri siaj spertoj kiel instruisto de la sveda lingvo en diversspecaj lernejoj por plenkreskuloj kaj precipe en la universitato de Helsinki.

Germanujo. Natalia Kasymova raportas, ke la skajpkonferencoj de Eblogo-estraro okazis regule kaj ankaux funkcias interreta parolrondo, en kiu oni rakontas kaj pridiskutas diversajn aferojn: tio montrigxis tre efika labormetodo, kiun praktikas ne nur la tri novuloj de Eblogo, sed ankaux malnovaj membroj. La revuo "La blinda E-isto" aperas egule; fine estas gxojige, ke membroj de Eblogo partoprenos en la renkontigxo en Stubenberg.

Hungarujo. Istvan Kabok informas mallonge, ke okazas kontaktoj inter unuopaj blindaj E-istoj, sed nenio komuna estis organizita.

Italujo. Laux Pier Luigi Da Costa, en IABE estas kelkaj novaj membroj, sed ili estas pli simpatiantoj ol parolantoj de la lingvo; specialaj arangxoj ne okazis. "Itala Ligilo" dauxre stumblas: gxi ricevas nun sxtatan subvencionn, kaj pro tio gxi devas nepre obei la ministeriajn preskribojn; tial Iabe devis rezigni pri la aperigo de la mankantaj numeroj de la pasinta jaro kaj rekte salti de 2015 al 2017, sed gxi promesas al siaj legantoj pli kontentigan estontecon.

Japanujo. Raportas Kunio Tanabe. La forpaso de Kataoka Tadashi estis forta bato por la blindulE-ista movado, sed JABE reagis kaj dauxrigos sian laboron sub la gvidado de prezidanto Tanaka Teiiti. Membroj de JABE havis fakkunsidon dum la japana kongreso kaj tie ili povis auxskulti tre interesan prelegon pri la spertoj en Japanujo kaj Bangladesxo faritaj de s-ro Roy, Jabe-ano Bangladesx-origina. Jabe-anoj regule kunvenas en la sidejo de la nacia brajla biblioteko; estis eldonitaj kelkaj numeroj de la revuo "Orienta blindulo" kaj jxus aperis (gxojige!) nova lernanto de la internacia lingvo.

Kroatujo. Dragan Stokovicx raportas, ke la kroata BlindulE-ista organizajxo KUNE dauxre vivas: la nombro de membroj malkreskis gxis 15, sed felicxe lastatempe du junaj frauxlinoj eklernis la lingvon; domagxe, ke ili ne povis veni cxi tien. Aperis tri numeroj de la sonrevuo "Tempo" kaj Antun Kovacx kun aliaj samideanoj partoprenis en la renkontigxo de E-istaj verkistoj en Hrasxcxine, kaj en ceremonio okazinta en la datreveno de la morto de Zamenhof en Zagrebo, en strato Zamenhof. Bedauxrinde, ne eblis gxis nun okazigi landan asembleon de KUNE, kaj se tio ne eblos ecx en venonta auxtuno, tio endangxerigos la vivon mem de la asocio.

Pollando. Raportas Halina Kuropatnicka. En la lando nevidantoj aktivas en la medio de lokaj asocioj de vidantaj E-istoj, aparte viglaj en kelkaj urboj (Varsovio, Bydgoszcz kaj aliaj); apud ili agadas de kelkaj jaroj la Euxropa Centro de Interkultura Edukado. Danke al tio, ke s-ino Halina havas tie iujn funkciojn, sxi klopodas altiri nevidantojn kaj ecx fari, ke ili estu jxurianoj en konkursoj. En pasinta decembro ekzemple okazis du konkursoj kaj en tiu pri arta legado nia Istvan Kabok estis severa jxuriano. En majo okazis solenajxoj kaj ekspozicioj, kiujn gxue partoprenis blindaj samideanoj, kaj en la kvina konkurso de E-a kanzono estis en la jxurio Carsten Schnathorst, nia Kasxi el Germanujo. Do oni entute laboris laux la disponeblaj fortoj.

Rusujo. Anatolij Masenko raportas, ke fine de junio okazis la tradicia jxamboreo de rusiaj E-istoj kun vasta programo; krome dauxre okazas lingvaj kursoj per Skajpo kaj regule aperas E-o-rubriko en la revuo (en brajlo kaj vidulskribe por malfortevidantoj) por rusaj lernejanoj.

Serbio. Nedeljka Lojxajicx informas, ke jam de kelkaj jaroj ne ekzistas en Serbio asocio de blindaj E-istoj, parte pro la nunaj burokrataj malfacilajxoj por registrigi asocion. Tamen unuopuloj aktivas. Bedauxrinde, pro malsano de la instruisto, ne plu ekzistas kurso en la blindullernejo. Preparante la nunan kongreson, sxi klopodis aktivigi la blindajn E-istojn, kaj kelkaj el ili estas cxi tie. Tamen aliaj, kiuj povus ankaux efike kontribui en la programo, ne cxeestas pro tio, ke ili, havante ian rolon en la blindulasocio, alkutimigxis al tio, ke ili movigxas nur, se la Asocio (aux iu alia) pagas la kostojn. Oni sukcesis aperigi sondiskon kun la dramo "Konsxtana" de la serba verkisto Borisav Stankovicx kaj ekzempleron ricevos cxiu kongresano. Kelkaj membroj vizitas E-o-klubojn kaj partoprenas en ilia gado, kaj el la E-o-societo venis cxi tien kelkaj helpantoj.

6). E-a Ligilo. La prezidanto informas, ke nun estas presataj 240 ekzempleroj de la revuo, sed la legantoj de la brajla EL reduktigxis al 225, parte pro forpasoj, parte pro tio ke kelkaj preferas retan version. Dankindas s-ino Milena Jelinkova, kiu kunlaboras por konstanta gxisdatigo de la adresaro kaj gxenerale por kontaktoj kun la presejo. La redaktorino plendas pro la malsuficxa kunlaborado de la legantoj: Preskaux la tutan enhavon sxi devas kunmeti el diversaj fontoj, precipe el interreto, sed sxi preferus ricevi de la legantoj interesajn informojn kaj literaturajxojn. En la revuo aperas tie kaj tie malgxustaj signoj kaj tio sxuldigxas ofte al teknikaj problemoj; ankaux prilingvajn riprocxojn kelkfoje la redaktorino ricevas de nia akademiano Otto Prytz, sed estas ja malfacile redakti senriprocxan revuon, kaj tiuj, kiuj antauxe faris tion, scias, kiom granda estas tiu laboro, des pli ke gxi estas farata tute senprofite. Estas do dankinda la redaktorino, kiu sukcesas aperigi la revuon regule. Cxe peto de intervenoj Gilberto Buchmann diras, ke li, fidela leganto de E-a Ligilo, promesas iel kontribui al gxia enhavo kaj esperas, ke cxiam ankaux estontece aperu gxia brajla versio, cxar li tre sxatas brajlon. Attila Varro atentigas, ke kvankam li regule ricevas la informon, ke li apartenas al la dissendolisto de E-a Ligilo, la revuon mem li ne ricevas. Cxar Masenko respondas, ke ankaux li rimarkis tian misfunkcion de la listo kaj tial li mem sendas la retan version al dezirantoj, Varro dankas pro tiu sendado, sed sugestas, ke la dissendoliston oni nuligu. Da Costa proponas, ke en la reta versio de la revuo aperu, kompreneble ne mallongigite, ankaux la tekstoj de la "stenografia pagxo", cxar ili ofte estas ne simplaj ekzercoj de stenografio, sed interesaj legajxoj. Vladimir Jxelev proponas, ke oni kreu reton de kunlaborantoj, po unu en cxiu lando, kiu regule sendu al la redaktorino informojn, kio okazas en sia lando, ne nur pri E-o aux pri blindulaferoj, sed gxenerale. La prezidanto respondas, ke tia reto jam ekzistas, cxar la delegitoj de LIBE estas ankaux delegitoj de E-a Ligilo. La problemo estas kiel aktivigi tiun reton. Antun Kovacx diras, ke la revuo placxas al li tia kia gxi estas, serioza kaj kun interesaj artikoloj, kaj li do deziras, ke gxi restu tia. La prezidanto aldonas, ke ni devas danki ankaux la presejon, kiu presas la revuon bonkvalite kaj sur bona papero. S-ino Milena Jelinkova informas, ke la presejo dauxre aplikas al LIBE la prezojn de antaux pluraj jaroj, cxar gxi estas fidela kliento. Do la prezidanto petas transdoni niajn dankojn al la presistoj, kaj dankas ankaux la redaktorinon, al kiu li deziras pluajn sukcesojn en sxia laboro.

Per tio la prezidanto fermas la kunsidon.

     Protokolis: Pier Luigi Da Costa

 

 

EL LA FESTPAROLADO DE LA PREZIDANTO DE UEA

D-ro Mark Fettes faris la kutiman alparolon en la 102a Universala Kongreso de Esperanto, Seulo, Suda Koreio, la 23-an de julio, 2017

Li komence skizis la unikan rolon de niaj kongresoj, gardantoj de nia komunuma vivo. La pensado pluiris pri la dezirindaj roloj de gastoj kaj gastigantoj ene de niaj kongresoj kaj en la turismo gxenerale - io, kio rilatas al la kongresa temo. Nia prezidanto ligis tiujn pensojn kun d-ro Zamenhof, ankaux kun korea eminentulo, per i.a jenaj vortoj: "Cxi-jare ni solenas la centan datrevenon de la morto de Zamenhof. Tra la mondo okazas ceremonioj, simpozioj, konferencoj dedicxitaj al lia vivoverko. Sed mi volas pledi por ankoraux pli vasta kompreno de gxia signifo, kiel elemento en la dauxranta homara strebo vivi harmonie sur nia malgranda kaj unika planedo. Sxajnas klare al mi, ke se Zamenhof vivus hodiaux, li senrezerve aligxus al tiuj, kiuj alvokas por pli ekologi-konforma konduto de niaj nuntempaj socioj. Kiel ni cxiuj povas atesti, nia industria civilizacio, inventajxo de la lastaj jarcentoj, tendencas al troa, ecx senbrida ekspluatado de la naturo, kondutante gxuste kiel la plej malbona gasto imagebla, kiu ne nur malpurigas la domon, sed en la fino detruas gxin. Tio estas precize la malo de la konduto, kiun rekomendus Zamenhof, cxar se ni sekvas lian pensofluon, homarano ne povus esti alia, ol bona samterano. Ambauxkaze temas pri bona gastado, kun identa etika sinteno: pasi legxere, ami la aliulon, celi al dauxripovaj rilatoj de reciprokeco. Se la aliulo povas esti ankaux besto, planto, rivero, dezerto, arbaro, aux kiu ajn alia parto de la naturo, tio sxangxas nenion esencan pri la dezirinda konduto". "Tiuj pensoj venis al mi kvazaux enkonduke al nia cxi-jara kongresa temo: "Turismo kaj evoluo: vojoj al dauxripovo". Unuavide tiu temo sxajnas esti malproksima de la pensaj kontribuoj de Zamenhof, cxe kiu oni vane sercxus vortojn kiel 'dauxripovo' kaj 'ekologio', cxar en lia epoko oni ankoraux ne elpensis ilin. Pli profunda rigardo tamen montras la grandan kongruon inter lia rezonado kaj tiuj nuntempaj konceptoj. Dauxripovo, ni povus diri, estas nia nuntempa maniero paroli pri ne-entrudigxemo, tiu zamenhofa koncepto, kiun ni retrovas jam en la Unua Libro. Dauxripova socia evoluo estas tia evoluo, kiu reduktas la trudigxemon de la socio al la ekologiaj kaj kulturaj sistemoj, kiuj vivtenas gxin. Kaj dauxripova turismo estas tia turismo, kiu celas disvolvigxi konforme al la bezonoj kaj kapabloj de la gastiganta lando kaj popolo, kontribuante al gxia ekonomia, ekologia kaj kultura bonfarto. Kiel bona gasto". "Bona gasto ankaux strebas lerni de siaj gastigantoj. Kaj do, por kelkaj minutoj mi invitas vin akompani min tra la vivoverko de korea pensulo, homo kiu vivis pli ol mil jarojn antaux Zamenhof, sed kiu sxajnas al mi lia spirita parenco. Lia nomo estis Choi Chiwon; poste en sia vivo li alprenis la kromnomon Go-un, 'Soleca Nubo'. Kiel Zamenhof, li naskigxis en reglando cxe la periferio de granda imperio, la cxina Tang-dinastio. Zamenhof edukigxis en la rusa, fine vojagxante al Moskvo por siaj universitataj studoj; Choi edukigxis en la cxina, irante nur 11-jara al Xian por enskribigxi en la klasika imperia studsistemo; li restos for de Koreio gxis sia 27-a jaro . Kaj ambaux homoj revenis hejmen, forte konvinkitaj pri la bezono de spirita-etika reorientigxo en la socio cxirkaux si, al kiu ili dedicxos la reston de sia vivo. Kiel Zamenhof, Choi pensis tute neortodokse. Li malakceptis la tradiciajn dividojn inter popoloj, sxtatoj kaj religioj, resumante sian sintenon per la vortoj: "La vero ne malproksimas de la homo, Por homo ne ekzistas lando fremda". Cxerpante el profunda kono de la instruoj de Konfuceo, Lauzio kaj Budho, li pledis por ilia kunigo en komuna harmonia tuto, kiun li nomis pung-nyu, lauxvorte 'vent-fluado', sed kiu esprimas specon de serena kaj malfermkora vivgxojo".

La festparolo dauxrigis la komparon inter la vivoj de la du elstaruloj, gxis la sekva fermpunkto: "Jen do nia paradoksa konkludo. Dauxripova turisto - en la zamenhofa lingvajxo, homarano - estas homo, kiu sentas sin cxiam kaj cxie samtempe hejme kaj gaste. Ni pasas zorge en la hejmoj de aliaj, cxar ni komprenas, ke ili estas ankaux niaj hejmoj. Ni traktas delikate kaj ameme la propran hejmon, cxar ni komprenas, ke ankaux tie ni finfine estas gastoj. Jes, ni cxiuj estas gastoj sur cxi tiu tero, kiun ni vizitas por tro mallonga tempo, apenaux suficxe por kompreni nin mem, por ne paroli pri la kompreno de niaj samteranoj. Tio estas nia sorto, kiel niaj grandaj antauxuloj kiel Choi kaj Zamenhof klopodis klarigi al ni siamaniere, per siaj verkoj kaj siaj vivoj". "La kongresa semajno etendigxas antaux ni. Mi esperas, ke vi jam nun komencas senti vin hejme en nia urbo de gastoj. Mi esperas, ke la multaj ricxajxoj de la programo liveros abundajn okazojn por sperti apartenon, por klerigxi pri nia kulturo, por disvolvi vian e-istecon. Kaj mi esperas, ke vi samtempe profitos la sxancon ekkoni Koreion, se vi venis cxi tien el alia lando, ekkoni gxin kiel la hejmon de la koreoj, sed ankaux de la korea naturo, sen kiu gxi ne estus Koreio. La vojo al dauxripovo iras tra miloj kaj milionoj da tiaj spertoj, per kiuj ni lernas ami la diversecon de la mondo kaj labori por gxia protektado kaj prizorgo. Kiel bonaj gastoj".

 

 

          Lingva forumo

           Parolata lingvo influas tempopercepton

La fenomeno de bilingvismo, kiam homo same bone scipovas du lingvojn, delonge interesas sciencistojn. Speciale kurioza estas la demando, kiel tiuj homoj pensas kaj perceptas informojn, cxu kaj kiujn specialajxojn ili havas de la psikologia kaj sociologia vidpunkto.

Jam estas pruvite, ke dulingvanoj havas pli bonan memoron kaj pli facile solvas problemojn. La nova esploro, realigita de fakuloj el la universitatoj de Stokholmo kaj Lancaster, montris, ke bilingvismo influas ankaux tempopercepton.

Parolantoj de du lingvoj havas du malsamajn modelojn de tempopercepto. Profesoro Panos Atanasopulos kaj profesoro Emanuel Bilund malkovris, ke homoj, libere parolantaj du lingvojn, pensas pri tempo malsame, depende de la lingva kunteksto, en kiu ili pritaksas la dauxron de eventoj. Tio estas la unua atesto de kognitiva fleksebleco de dulingvanoj. Ili ofte kaj rapide transiras de unu lingvo al la alia, foje tio okazas senkonscie. Tiu cxi fenomeno estas siaspeca rekodigo.

Sed diversaj lingvoj inkludas malsamajn vidpunktojn, manierojn de spac-orientigxo ktp. Jen bona ekzemplo: parolante en la sveda aux angla lingvo, homo indikas la eventodauxron kaj referencas al fizikaj nocioj pri distancoj: longa - mallonga, male, en la greka lingvo oni ankaux referencas al fizikaj nocioj sed al tiuj, kiuj signifas amplekson: granda - malgranda.

La esploron partoprenis dulingvanoj, parolantaj hispane kaj svede, kaj unulingvanoj, parolantaj en unu el tiuj lingvoj. Oni montris al ili sur la ekrano diversajn videojn, en kiuj de maldekstre dekstren plilongigxis linio, aux de malsupre supren plenigxis ujo. Post la trarigardo oni petis la partoprenantojn nomi longecon de la linio aux amplekson de la ujo kaj pritaksi la tempodauxron de la ago. Evidentigxis, ke hispanoj pli precise pritaksis la tempon de plilongigxo de la linio, kaj svedoj - la tempon de ujplenigxo. Versxajne, kauxzo de tiu cxi fenomeno estas, ke por hispanparolantoj estas pli malfacile pritaksi samtempe amplekson kaj tempon, por svedoj, male, longecon kaj tempon.

Dulingvanoj en la samaj testoj flekse uzadis ambaux manierojn, de longec-signifoj de eventolongecoj, depende de la lingva kunteksto. Precizeco de iliaj respondoj ne dependis de la video surekrane. Versxajne, ili samgrade posedas ambaux modelojn de tempopercepto kaj povas funkciigi ilin same facile, kiel transiri de unu lingvo al la alia.

"Lernante novan lingvon, vi subite agordigxas al percepto de mezuroj, pri kiuj vi antauxe ne sciis. La fakto, ke dulingvanoj facile orientigxas inter tiuj malsamaj pritaksomanieroj, ankorauxfoje pruvas, ke lingvo influas niajn bazajn sentojn, ankaux emociojn kaj vidpercepton, nun estas pruvite, ke ecx tempopercepton", -  konkludas prof. Atanasopulos. Laux li, dulingvanoj estas pli fleksemaj pensuloj. Oni povas supozi, ke dank'al konstanta mensa transirado inter du malsamaj lingvoj homo kapablas trejni siajn mensopovojn kaj pli facile adaptigxi al ajna laboro en kondicxoj de multtaskado.

              (laux Vesti.ru)

              E-igis O.P.

 

          Nekutimaj kutimoj

 

            Suda Koreio

Seulo, la urbo, kies agxo proksimigxas al 2500 jaroj, estas tre bela kaj allogas cxiujare tumultojn da turistoj el cxiuj mondopartoj.

Koreanoj estas mirinda popolo, kiu sukcesis konservi multajn unikajn tradiciojn, malgraux la premo de globalismo, forvisxanta nacian diversecon. Iuj el tiuj kutimoj kaj tradicioj sxajnas al euxropanoj tre specifaj, ecx strangaj.

Neceseja humuro en la Suda Koreio estas tre populara. Sxercojn, ridindajn kaj ne tre, pri la neceseja temo oni povas auxdi cxie. La procezo de defekado mem estas konsiderata tiel amuza, ke al gxi ecx estas dedicxita la tuta parko sub la nuda cxielo kun diversspecaj tre realismaj skulptajxoj kaj instalajxoj. En dolcxajxvendejoj oni nemalofte povas vidi bakajxojn kaj aliajn bongustajxojn, faritajn en formo de fekajxoj. Ankaux memorajx-vendejoj ne preterlasas la "necesejan temon". Neniun lokanon tio indignas aux sxokas. Neniu nauxzas, cxiuj amuzigxas.

Karesoj kaj amikaj brakumoj de junaj paroj en publikaj lokoj estas konsiderataj tre maldecaj, sed amikoj samseksaj povas promeni, tenante unu la alian je la manoj, sidi sur genuoj unu de la alia, karese ludi per liaj\sxiaj haroj. Tio tute ne estas malestimo al publiko aux signo de netradicia seksa orientigxo.

Plastikaj operacioj en la Suda Koreio estas tre popularaj. Bonaj plastikaj kirurgoj estas tiom multaj, ke iliajn servojn uzas ecx eksterlandanoj, kiuj kunigas atrakcian turismon kun sxangxo de sia aspekto. Krome, la prezoj de tiuj operacioj estas pli malaltaj, ol en Euxropo kaj Usono. Tial la afero cxiam pli prosperas. La plej popularaj estas operacioj de palpebroj (blefaroplastiko). Gejunuloj riskas sian sanon kaj submetigxas al kirurga skalpelo por akiri la euxropecan aspekton de siaj okuloj.

Iu ajn manifestigxo de intimaj sentoj en publikaj lokoj estas maldeca, gepatra kontrolo tradicie estas tre severa. Pro tio junaj paroj interkisigxas ne sur benko en parko, sed en malgrandaj moteloj, kiuj en la Suda Koreio estas multegaj.d   "K-pop" - tiel oni nomas korean popularan muzikon. Gxi havas multajn specifajn trajtojn kaj furoras ne nur en Koreio, sed ankaux en aliaj aziaj landoj. Dum koncertoj adorantoj de k-pop tiel ekscitigxas, ke ecx svenas. Plenumantoj de tiu cxi muzikspeco estas tre junaj, tekstoj sonas plej ofte ne en la korea, sed en la angla lingvo. Gxi enprenis elementojn de modernaj ritmoj de rock kaj hip-hop. Sxatantoj de tiu- cxi stilo estas tiom multnombraj, ke oni agnoskas gxin kiel novan internacian junularan subkulturon.

Tiu cxi lando okupas la unuan lokon pri konsumado de alkoholajxoj. Vespere stratoj estas plenaj je ebriuloj, kiuj, verdire, kondutas trankvile, skandaloj estas tre maloftaj. Iuj tiamaniere ripozas post la strecxa labortago, aliaj, kvankam tio sxajnas stranga, dauxrigas sian laboron drinkante. Laux la koreia korporativa kulturo, se cxefo invitas subulojn drinki post labortago, rezigni tute ne eblas. Novuloj drinkas komence nevolonte, sed poste alkutimigxas.

Havi similajn vestajxojn estas en la Suda Koreio moda tendenco. Gejunuloj intence emas vesti sin, kiel gxemeloj. Tiamaniere ili montras al cxiuj, ke ili estas bonaj amikoj. Vestajxvendistoj ja scias pri tiu cxi modo kaj helpas siajn klientojn akiri la samajn vestajxkompletojn.

Sxajnas, ke mallongaj jupoj mirigas neniun, sed sudkoreaninoj sukcesis. Iliaj jupoj estas tiom kurtaj, ke, grimpante sxtuparon ili devas kovri sin per saketoj aux gazetoj por ne tre eksciti preterpasantojn. Al tio cxiuj rilatas trankvile. Male, dekolto, ecx tre modesta laux euxropaj normoj, elvokas malestimon. Oni povas ecx kracxi malantaux tiu, kiu havas gxin.

Menditajn mangxajxojn el restoracio oni liveras hejmen tre rapide. Malpuran mangxilaron oni simple starigas antaux la pordo, poste kuriero venas kaj prenas gxin.

Unu el specifaj trajtoj de la sudkorea kulturo estas tre estima rilato al pli agxaj membroj de la socio, speciale al maljunaj sinjorinoj. "Agxuma", kiel oni nomas ilin, havas tre altan statuson kaj povas fari cxion, kion ili deziras. Ili vaste uzas tion. Ekz., en plenplenaj trafikiloj ili senceremonie antauxenpusxigxas, cxiuj ja devas cedi al ili la vojon. Sengxene ili komentas kaj kritikas konduton de cxiuj pli junaj. Se iu ne atentas, ili povas ecx kracxi sur lin, kaj neniu kuragxas indignigxi aux protesti.

 

       Enigmoj kaj problemoj

Redaktoro: Anatolij masenko,

Gerojev-medikov 15 - 1

RU-357739 Kislovodsk, Rusio;

r.p.: masenkoai@mail.ru

 

          Kalkulproblemoj

 

I. Patro havas certan nombron da bombonoj, per kiuj li regalas siajn kvar filojn tiamaniere, ke la unua filo ricevis duonon de cxiuj dolcxajxoj plus unu bombonon, la dua kvaronon plus unu, la tria okonon plus unu, kaj la kvara deksesonon plus unu.

Kiom da bombonoj havis la patro kaj kiom da ili ricevis cxiu infano?

II. Karlo kaj lia patro havas hodiaux sian naskigxtagon. La patro havas 11-oblan agxon de sia filo. Post ses jaroj li estos nur kvinoble pli agxa, post dek ses - trioble kaj post tridek ses - nur duoble.

Kiom da jaroj havas la filo kaj patro?

III. Unu kokino demetas unu ovon kaj duonon en unu tago kaj duono. Kiom da ovoj ellasos sep kokinoj en ses tagoj?

IV. Kiu nombro inter 2000 kaj 3000 povas esti dividata per 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9 kaj 10 tiamaniere, ke oni ne havu reston?

Limdato por la solvoj (skribu brajle aux rete): fino de novembro 2017.