Esperanta ligilo
n-ro 6, junio 2017
Enhavtabelo
El Esperantujo. Diamanta jubileo de
geedzeco de E-istoj
Lingva forumo. Lerni lingvon por peti
bieron
Nia rondo familia. Omagxo al Raimo
Tanskanen
Diversaj interesajxoj. Fruktoj evoluis
la cerbon de primatoj
Financa raporto por la jaro 2016
Karaj
Libeanoj! malgraux mia granda deziro prezenti al vi
financan raporton kun la kutima aspekto, la difektigxo de mia brajla linio
malebligis al mi tion fari, kaj mi ecx ne povis ekspluati la xciaman helpemon
de nia senkompara Ritva Sabelli. Mi do simple informas vin
pri la cxefaj okazintajxoj de nia malgranda financa mondo.
En nia konto
cxe UEA ni havis, komence de la jaro, 85,04 euxrojn.
Ni elspezis 192 euxrojn por nia membreco cxe UEA, sed ricevis 747,50 euxrojn de kotizoj, 880 euxrojn pro la vendado de la
porvidula (Historio) de nia movado, kaj 45,50 euxrojn kiel donacon. Fine de la
jaro nia konto enhavis 1566,04 euxrojn.
Cxe BNL nia
konto enhavis komence de la jaro 8203,53 euxrojn. 3000
mi forprenis por investado, 3788,19 pagis al la presejo, 1750 pagis por la
starigo de nia biblioteko en Germanujo kaj fine 75 euxrojn por la
premioj de nia enigma konkurso kaj 40,91 por bankaj kostoj. La enspezoj estis
la jenaj: 5480 euxroj de kotizoj,
15 de librovendado, 2573,10
kiel subvencio de Fonduso Thilander, 950,35 kiel restajxo de la pasintjara
kongresa kaso kaj 207,66 kiel interezo. Fine de la jaro estis en nia konto cxe
BNL 8681,97 euxroj.
Mi rimarkigas,
ke la eksterordinara enspezo pro kotizoj sxuldigxas al tio, ke nia itala asocio
kvitigxis per unufoja pago kvinmileuxra de siaj sxuldoj al LIBE.
Mi pardonpetas
pro la nekompleteco de cxi tiu raporteto, sed mi
esperas, ke vi indulgos min, ecx dum nia asembleo, kiam tamen vi rajtos peti
pliajn klarigojn!
la kasisto P' L' Da Costa
-- Pier Luigi Da Costa
via
di S. Maria del Giudice 2369
IT-55100 Lucca Italujo
Telefono kaj fakso (+39)-0583-379057
Posxtelefono 346-0691906
En la pasinta
jaro Libe-estraro laboris konkorde kaj harmonie. Dum cxiumonataj
skajp-konferencoj ni en amika etoso pridiskutis
aperantajn problemojn. Temis plejparte pri la organizo de la IKBE83 en
Sokobanja, brajla E-biblioteko en Herzberg, partopreno de bl.j E-istoj en la Universala kongreso en Seulo k.a.
Ni klopodis starigi kontaktojn kun bll.j en tiuj
landoj, kiuj gxis nun ne havas reprezentantojn en LIBE, nome el Vjetnamio,
Koreio, Afganio kaj Irano, sed tiuj kontaktoj estis nur sporadaj kaj ne eblas
fanfaroni pri iuj specialaj sukcesoj tiurilate.
Rimarkindas,
ke ofte landaj asocioj realigas bonajn iniciatojn internaci-skale, ne limigxante
sin per nur landa agado. Specialan dankon meritas finnaj s-anoj kaj persone
Ritva Sabelli pro la libro "Historio de Esperanto-movado inter la
blinduloj", kiu jam estas rete alirebla. Ni kore dankas japanajn s-anojn
pro tio, ke ili faris la duan bultenon de la cxi-jara
Universala kongreso alirebla por blindaj partoprenontoj. Apartan dankon meritas
niaj estimataj cxehxaj s-anoj, kiuj presis kelkajn ekzemplerojn de la
lernolibro de Stano Marcxek laux mendoj el kelkaj landoj.
Nia revuo
"Esperanta ligilo" aperas regule brajle kaj elektronike, dezirantoj
povas ricevi ankaux vocxlegitan version, kelkfoje gxi estis ecx pli ampleksa,
ol antauxe. Malgraux tre bedauxrindaj teknikaj eraroj gxi estas legata.
Dezirindus havi pli da kontribuajxoj de blindaj auxtoroj.
Fine mi volus
turni min al vi: meritaj kaj ordinaraj kolegoj! Ni ne
faru elefanton el formiko, priskribante nian "atingojn" kaj
"sukcesojn" sur la verda kampo! Ni estas malfortaj, disigitaj kaj ne
tre laboremaj!!! Karaj geamikoj! Se ni
vere amas E-on kaj volas dedicxi al gxi nian volon, pasion, talenton, memoru,
ke LIBE estas ni, kaj ke la vera forto estas nur cxiuj ni kune. Memoru, ke nia
asocio ne estas proprajxo de iu, kiu surprenas sur sin
tiun pezon! La sukcesa agado de la asocio dependas de cxiu el ni, de niaj etaj, abelaj kontribuoj, diligente portataj
al
la komuna abelujo. Ni, niaj iniciatemo kaj vervo estas garantio de nia, mi
kredas, pli hela
estonteco.
Olena Posxivana.
Diamanta
jubileo de geedzeco de E-istoj
Estas sciate,
ke nuntempe la geedzeco dauxras malpli longe, ol en la pasinteco. Ekz., en
Germanio la averagxa dauxro de geedzeco de la paroj, kiuj divorcis en 2011,
estis 14 jaroj kaj 8 monatoj. Malgraux tio, el la 20 milionoj da paroj en tiu
lando 10 milionoj jam festis la argxentan jubileon de geedzeco, 1 miliono la
oran jubileon kaj 10.000 la feran (t.e., ili kunvivis almenaux 65 jarojn). Pri
la diamanta jubileo (60 jarojn de geedzeco) mi ne
vidis statistikon, sed evidente ne estas multegaj paroj, kiuj sukcesas alveni
al gxi.
Mi
interesigxis pri tiuj nombroj nur pro tio, ke mi cxeestis antauxnelonge en
Braziljo la diamantan jubileon de geedzeco de la paro da E-istoj. Cxar ambaux
estas vegetaranoj, la festo okazis en vegetara restoracio, aux pli ekzakte, en
vegana restoracio ("Villa Vegana"), kiu apartenas al homo, kiu estas
ilia amiko kaj forte apogas E-on.
La edzino
estas germanino, la edzo italo. Ili renkontigxis en E-arangxo kaj komunikis en
E-o. Kiam ili geedzigxis en Italio, la katolika
sacerdoto faris la meson en E-o.
Cxar ambaux
pasigis sian infanecon dum la Dua Mondmilito - unu en Germanio, la alia en
Italio - kaj do konis la hororon de la milito, de naziismo kaj fasxismo, ili
decidis lukti por la paco kaj fari ion por helpi aliajn homojn.
Kiam ili alvenis al Brazilo, ili perceptis, ke cxi tie estis bona
kampo por tia agado. En 1974 ili igxis administrantoj de la Bieno-Lernejo
"Bona Espero", kiu zorgis dum 50 jaroj pri malricxaj infanoj, i.a.
donante bonan bazan edukon kaj ankaux instruante E-on.
Dum cx. 40
jaroj, kiujn la paro laboris en tiu bieno, ili ankaux
partoprenis en multaj naciaj kaj internaciaj E-kongresoj, cxiam parolante
favore al paco kaj spiritaj valoroj kaj akirante multajn geamikojn.
Iliaj nomoj estas
Giuseppe kaj Ursula Grattapaglia.
Pri li la
E-Vikipedio informas nur la jenon: "Giuseppe Grattapaglia (naskigxis en
1933, en Italio) estas administranto, kun sia edzino Ursula, de la fondajxo
"Bona Espero" en Brazilo.
Li estas
aktivulo de Rotario kaj Rotaria Amikaro de Esperantistoj. Eks-ingeniero de la
firmao FIAT li konstruis multajn partojn de Bona "Espero".
Pri la edzino
la E-Vikipedio donas pli da detaloj. Mi citas kelkajn: "Sxi eklernis E-on
16-jara, apud aliaj lingvoj, kaj ekde tiam aktivas en la movado, i.a. en la
1950-aj jaroj en Berlino. Post sesjara korespondado sxi renkontis Giuseppe
Grattapaglia kaj en la posta jaro ili geedzigxis.
Sxi eklogxis
en Italio, aktivis pri kongreskaravanoj kaj eldonado de la itala landa E-revuo.
Grattapaglia estis komitatano (1971-1992) kaj estrarano (1977-1983) de UEA. En
sia profesia laboro kiel samtempa interpretisto en
euxropaj kongresoj, cxefe en Italio kaj Germanio, sxi utiligis okazojn por
informi pri E-o, precipe politikistojn kaj jxurnalistojn. Ekde 1974 sxi laboras
volontule kun sia edzo en Brazilo en la bieno-lernejo
Bona "Espero". Apud tiu laboro sxi dum la
lastaj sep jaroj aktivas en la internacia Rotaria Movado favore al E-o".
La vikipediaj
artikoloj ne estas gxisdatigitaj, cxar nun, je la agxo de pli ol 80 jaroj, ili
ne plu laboras en "Bona Espero", sed - inter aliaj laboroj - ili
prizorgas rotarian E-retejon, kiun ili kreis (https://rotaryclubdeesperantobrasil.org/
).
La diamantan jubileon
cxeestis multaj geamikoj, kaj la paro ankaux ricevis gratulojn de pluraj partoj
de la mondo.
Ankaux mi
gratulas - denove!
Herbert A. Welker
Unu el la auxtoroj de "Historio de la Esperanta
literaturo" gastis la 9-an de junio en sukcesa
literatura kafejo cxe la E-ista klubo de Prago, urbocentre, je kelkaj pasxoj de
la fama ponto de regxo Karolo. La kunvenon prezidis la loka klubestro, d-ro
Tomasx Boichacxek.
En plena
salono prof. Silfer enkonduke klarigis la signifon kaj la celon de Hel, kies
amplekso kaj profundeco igis gxin meriti du el la tri cxefaj literaturpremioj
en Esperantio, fakte samjare, ecx en la sama monato
(julio 2016). La verko, kiu atingis la trian represon de la unua eldono en nur du
jaroj, farigxis same grava kiel PIV aux PAG sur la
librobreto de cxiu homo, konsideranta E-on kulturlingvo, kaj ne nur helpa
planlingvo.
La debato
havis largxan spacon, kun interesaj demandoj. I.a.,
s-ro Jindrich Kostalek, kiu utiligis la libron dum siaj studoj cxe la
universitato de Poznano, demandis, cxu efektive ekzistas auxtonoma originala
literaturo aux prefere oni parolu pri multaj E-lingvaj kontribuoj al naciaj
literaturoj. La respondo de s-ano Silfer rilatis al paralelo kun alia
literaturo: ekzistas verkistoj klaseblaj kiel parto de la itala literaturo, kaj
aliaj (ekz., Italo Svevo el Triesto), kiuj estas
itallingvaj, pli ol italaj beletristoj. Simile, Rosbach, povas esti norvego,
verkanta en E-o, anstataux unu el la norvegaj lingvoj; sed certe Auld ne estas
pli ol skoto, verkanta en E-o, kaj Szathmari ne nur hungara prozisto.
S-ino Jarka
Mala enketis pri la libroj, kiujn nepre literaturemulo legu en E-o. Se temas
pri la traduka gxenro, la du referencaj klasikajxoj, per la tradukoj de Kabe -
respektive Grabowski, kaj "Infero" en la versioj de Kalocsay. En la
originala literaturo post la dua mondmilito restas poezie ne superita "La
infana raso", kaj proze grava "Vojagxo al Kazohinio" kaj
"Masxinmondo".
La tute
elcxerpita stoko da ekzempleroj, kuriere sendita al Prago, atestas la sukceson
de la vespero.
Giorgio Silfer
Lerni
lingvon por peti bieron
La programo de
la Pola Retradio la 30-an de majo 2017 elsendis la enhavricxan, pensigan
intervjuon kun Maciej Jaskot. Kiel poligloto kaj
lingvoinstruisto (kaj regula parolisto en la Pola Retradio), li raportis pri
sia partopreno en konferencoj pri lingvoinstruado en Pollando kaj Bulgarujo,
antaux kelkaj semajnoj. La konkludoj, al kiuj la fakuloj venis, estas tre
konsiderindaj, ankaux flanke de E-istoj. Ili gxenerale konsentas, ke la
lingvokono malaltigxas. Kiel kauxzon de tio, ili
montras la instrumetodojn. En la moderna, rapidema mondo, instruado de lingvoj
sekvas tendencon transdoni skemajn frazojn pri la cxiutaga vivo, sen analizo
pri la strukturo kaj pri la apartajxoj de la koncerna lernata lingvo. Jaskot
amuze nomas tion "lerni lingvon por peti bieron". Tia instruado tute
ne kondukas al pli profunda kono de la unikaj ecoj de la lingvo. Rezultas tre suprajxa
alproprigo. Oni flankenlasas la gramatikan fundamenton, sur kiu cxiu lingvo
konstruigxas. Gravas nur ripeti antauxpreparitajn, ordinarajn frazojn.
Kion pensi pri
tio rilate al E-o? Gxia gramatiko estas nepre pli simpla kaj facile
komprenebla. Gxia vortfarado, preskaux cxiam logika. Cxu oni devus forgesi
tiajn faciligojn en la instruado de E-o? Cxu ignori la kapablon de lernantoj,
ke ili mem kreu siajn frazojn, uzante la strukturon de
la lingvo? Cxu tia metodo ne farus la simplecon de la
lingvo iom senutila?
Antauxnelonge,
interretaj informoj sciigis, ke unu miliono da homoj eklernis E-on per la
furora metodo Duolingo. Nepre celebrinde! Sed ankaux Duolingo estas metodo per
ripetado de vortoj kaj frazoj. Ankaux la fama, tre sukcesa malnova Ceh-metodo
funkciis iom simile: oni preskaux ne konsideras gramatikajn regulojn. Kaj
tamen, en la praktiko, ili vere funkcias kiel efikaj
enkondukoj en la cxiutagan uzadon de la lingvo.
Restas la
demando: cxu oni devas kontentigxi per tia enkonduko?
Cxu oni akceptu, ke novaj generacioj de E-istoj lernu la lingvon simple por
peti bieron? Cxu lingvoinstruantoj ne devus tuj post tiu
elementa kurso konduki la komencanton en la strukturon, literaturon kaj
kulturon de E-o? Sur tiu vojo la retejo edukado.net
jam faras gravajn pasxojn.
Neniu rajtas
kritike rifuzi modernajn lingvometodojn - ili ne estas
en si mem ia problemo. Tamen, ni ne forgesu: kio venu
tuj poste?
Pauxlo Sergio Viana
Omagxo al Raimo Tanskanen -
Muzikisto, komponisto, pedagogo, estro de korusoj, Raimo Tanskanen naskigxis en
Polvijarvi 26.3.1937. Fininte la blindullernejon en Kuopio li kune kun amikoj Arvo Karvinen kaj Aatu Moilanen vojagxis suden al
Helsinki por trovi sian lokon en la socio. Ili laboris tage, studadis vespere
kaj kantis en diversaj okazajxoj. Ekde la lernejaj jaroj en la bll.-lernejo ili kantis kune. En 1955 Raimo trapasis en la universitato
de Helsinki la ekzamenon de hum. kand. kaj sekvan jaron en Sibelius-Akademio la ekzamenon de
musikinstruisto.
Ekde
translogigo de la familio al Pomarkku en la komenco de la 80-jaroj, Raimo
gvidis lokajn korusojn, instruis en pianludado kaj kantado semajnfine
anstatauis pregejan kantiston/orgeniston.
Por Raimo la
brajla skribo havis ege gravan signifon en laboro, studoj kaj hobioj. Kiel
profesia muzikisto brajlaj muziknotoj estis kondico por lia sukcesa kariero.
Ekde la tempo en Helsinki Raimo kopiis brajlajn muziknotojn.
Post la
sukcesa venko en konkurso de komponajxoj en 1970 li pli active komponis. Pluraj
korusoj prezentas liajn kantojn.
Koncerto
honore al Raimo Tanskanen. En majo okazis en Helsinki la tradicia printempa
koncerto de korusoj "Kontrapunkti" kaj "Karelia" sub gvido
de dir. cant Arto Joutsimaki. Honore al
Raimo la duono de la koncerto konsistis el liaj komponajxoj. Bele sonis la
kantado, akompanita per piano, gitaro, trumpeto kaj tenorsaksofono.
"Kontrapunkti"-koruso estis fondita en 1975 kiel
rezulto de muziktendaroj, iniciataj de Raimo. Ankaux Raimo, Aatu kaj Arvo
kantis en gxi, nun nur Aatu.
Memore al la
jubilea jaro, centjara sendependeco de Finnlando, la concerto finigxis per la
solena Finlandia-himno de Jean Sibelius.
Raimo ne
cxeestis la koncerton, sed geamikoj honoris lin en
marto per provdisko de liaj komponajxoj.
En la fino de
la kuranta jaro estos publikata disko de gxis nun ne publikigitaj komponajxoj
de Raimo.
Ritva Sabelli
Fruktoj akcelis cerban evoluon de primatoj
Ke la homo estas
inteligenta simio, tion ekkonis Charles Darwin jam antaux preskaux 150 jaroj.
Kial la homa specio tamen devis farigxi tiom inteligenta, tio tamen por
biologoj kaj antropologoj estas ankoraux nesolvita demando. Kaj por trovi
solvon ili cxiam denove rigardas tiucele al niaj plej
proksimaj parencoj: Kiu faktoro en la evolucio de la primatoj do estis decida
por pli da inteligenteco?
La respondo je
tiu demando povus laux aktuala analizo kasxigxi en la menuo de simioj: Antropologoj de la
universitato de Novjorko kribris datumojn de pli ol 140 el la entute 400
konataj specioj de primatoj kaj tiucele
konsideris la nutradon, kiu estas tipa por la koncerna specio kaj la socian
kunvivadon. Kaj el la komparo de grandeco de la cerbo kun
la vivomaniero fine elsxeligxis decida faktoro, nome fruktoj. Primatoj, kiuj
nutras sin per fruktoj anstataux nur per folioj, havas laux tio tute klare la
plej grandajn cerbojn. La socia kunvivado aliflanke ne influis la grandecon de
la pensorganoj.
Per tiu rezulto la studajxo, versxajne, donos novan impeton en
malnovan disputon. Nome antropologoj jam de jardekoj disputas pri almenaux du
evoluciaj tezoj pri la cerbo. La unua sin apogas sur la biologio. La cerbo nome
estas tre malsata organo. Gxi povas nur pligrandigxi, se gxia posedanto macxas
ion pli nutran, ol nur verdajn foliojn. Do, decidas
pri la grandeco de cerbo la oferto pri kalorioj kaj talento por la elekto de
nutrajxo. Tiun eksplikon apogas i.a. la kuir-hipotezo de la usona
primatesploristo Richard Wrangham. Nur la kapablo boligi nutrajxon kaj igi gxin
per tio pli nutriva ebligis al la homa cerbo la lastan evolucian pusxon.
La homo kaj la
aliaj primatoj tamen ankaux havas defiantan socian vivon. Kaj tia ekzistado kun hierarkioj, divido de laboro kaj kun
kompleksa interkomprenigxo kauxzas en la evolucio apartan premon, cxar por bona
kunvivado necesas pli altaj kapabloj, kiel empatio kaj kunlaboro. Ju pli
grandaj estas la sociaj komunumoj, en kiu mambesto devas trovi sian pozicion, des pli granda estas gxia cerbo. Tio estas la
t.n. "socia cerbo" tezo de la brita antropologo Robin Dunbar. La
ekkono, ke la volumeno de la cerbo cxe bestoj pligrandigxas laux la grandeco de
la grupo, tio lastatempe sxajne favoris tiun hipotezon.
La aktuala
publikajxo el Novjorko nun inversigas la tendencon, kaj fruktoj en kunteksto kun la cerbo ofertas nun ecx du aferojn: Ili enhavas suficxe
da energio, do, ili povas provizi ankaux pli grandan cerbon. Krome, fruktoj
ankaux kogne pli forte defias la koncernan simiospecion, ol la nura konsumo de desxirita
verdajxo. Sxeloj postulas rompadon, forigon de kernoj, kaj arboj postulas
surgrimpadon. Laux tio, fruktoj eble estis por la evolucio de la simioj tio,
kio estis la kuirado por la evolucio de la homo.
La sciencistoj
tamen mem iom dubas, je kiu grado eblas konkludi el la analizoj. Ekz., la grandeco de grupo estas nur tre malklara indiko pri
la komplekseco de socia kunvivado. La esploristoj do opinias, ke estontaj
studoj kun pli ambiciaj mezurvaloroj por socia
komplekseco povus pli bone subteni la hipotezon pri socia cerbo.
La urbo Mogi
das Cruzes situas en la orienta regiono de la sxtato San-Pauxlo, en Brazilo, 60
kilometrojn for de la sxtata cxefurbo. Fondis gxin pioniroj, kiuj envenis de marbordo
en la kontinentan kamparon, sercxe de gemoj kaj oro, en la 16-a jarcento.
Antaux c. cent jaroj, japanaj enmigrintoj eklogxis en tiu
loko, kie gxis nun ankoraux vivas multaj idoj de tiuj orientanoj. Gxia altitudo
estas 700-metra kaj la klimato, subtropika. Nuntempe, pli ol 400 mil homoj
logxas en la prospera urbo. Orientanoj alportis al Mogi das Cruzes valoran
agrokulturan kontribuon.
Dum la unuaj
monatoj de cxiu jaro, tiu urbo trapasas pli viglan
vivon kaj entuziasmon. Estas tempo por rikoltado de persimonoj. Intensa laboro
okazas por plukado, enpakado kaj disvendado de tiu
mirinda frukto. La rezulto, je multaj tunoj, metas la urbon kiel
la plej gravan produktanton de persimonoj en Brazilo: el gxi venas 30 procentoj
de la tutlanda kvanto. Cxi tio faras persimonon grava ekonomia faktoro en la
urbo. Oni ecx organizas cxiujare "Feston de Persimono" en la monato
marto, kiun vizitas miloj da turistoj.
Persimono
estas bela, bongusta kaj saniga, dolcxa frukto. Gxia alia nomo estas
"diospiro", kiu signifas en la greka lingvo "nutrajxo de
Zeuxso". Versxajne, gxi divenis el Cxinujo, sed gxin alportis en Brazilon
japanaj enmigrintoj. Gxi estas ricxa je fero kaj aliaj mineraloj, proteinoj,
vitaminoj, kalcio kaj magnezio.
Gxi favoras la
sanon de okuloj, pro la enesto de karoteno kaj la sanon de la digestaparato,
pro la enesto de fibroj. Gxi protektas la korpon kontraux rubsubstancoj de la
homa metabolo, pro la enesto de vitaminoj. Gxi plifortigas la imunosistemon, la
hauxton kaj la renojn. Cent gramoj da persimono liveras al la homa korpo 70
kilokaloriojn. Jen do bonvena frukto!
Persimonon oni
mangxas prefere en natura stato - kaj nepre tute matura, por eviti pikantan
guston de tanino. Tamen, eblas per gxi prepari supon, sukon, torton, pudingon,
kompoton, jxeleon kaj ecx panon kaj kukon.
Ekzistas
diversaj tipoj de persimonoj. Tiu, konata kiel
"fort-brancxa", estas tre delikata, kaj oni devas transporti gxin
zorgeme, por eviti disrompigxon. Aliaj tipoj estas pli densaj kaj rezistopovaj.
Unu el ili havas brunajn striojn en sia karno, kaj pro
tio oni nomas gxin "cxokolada".
Mangxi
fruktojn cxiutage estas unu el la rekomendoj de medicinistoj, cele al
konservado de bona sano. Tiurilate, Brazilo estas privilegia lando. Gxiaj
klimato kaj grundo favoras plantadon kaj rikoltadon de multaj fruktospecoj.
Sekve, estas eble konstante profiti dum la tuta jaro de sezonaj, fresxaj
fruktoj. Ili certigas plezuron kaj sanon.
Pauxlo Sergio Viana.
Laux la Monda
Nutra kaj Agrikultura Organizo de UN, sekeco minacas la provizadon per
nutrajxoj de centmiloj da homoj. Tiu tendenco estas plialtigxanta, cxar la
klimata sxangxo kondukas al pli kaj pli da ekstremaj veteraj okazajxoj kiel, ekz., sekecoj.
Auxstraj
esploristoj nun eltrovis, ke tiaj sekecoj ofte rapidege movigxadas, kvazaux kiel ventegoj tra kontinento, kaj postlasas malantaux si
zonon de dezertigxo. Laux
takso en multaj landoj de Afriko, la agrikulturo gxis la jaro
2050 kun la nuntempaj kultivoplantoj ne plu funkcios pro manko de akvo.
La disvolvo de
sekecrezistaj grenospecoj estas ankaux vetkuro kontraux la tempo, por certigi,
precipe en Afriko, la nutradon de la homoj. La provizado per akvo estas
preskaux sur la tuta kontinento la malforta faktoro de la agrikulturo. Por
tradiciaj grenospecoj elsekigxo estas mortiga.
"Revivigxantaj plantoj" tamen povas perdi 95 procentojn da
akvo. Ili aspektas tiam same malgajige, kiel cxiu alia
elsekigxinta kreskajxo. Sed post nova pluvo ili
rekreskas tamen al plena beleco. La sekeco ne estas la sola faktoro, kiu
endangxerigas la rikoltojn, sed la esploristoj volas koncentrigxi unue pri tiu grava riskofaktoro.
Estas en la
tuta mondo cxirkaux 350 specioj de naturaj revivigxantaj plantoj, cxefe en
Afriko, sed tiaj kreskajxoj ankaux aperas en Ameriko, Azio kaj Euxropo. Ankaux
en Auxstrio oni trovas ilin en la alta montaro. Tie ili aparte bone eltenas froston kaj sekecon.
Cxiuj tiuj
reekstaraj plantetoj uzas mekanismon, kiun nepre bezonas la plantaro kaj ankaux
la agrikulturo en la tuta mondo. Temas pri la produktado de semoj. Ankaux semoj
estas plejgrandparte senakvaj kaj bezonas nur iomete da humideco por aktivigxi
el la stato de ripozo.
Kontrauxe al
semoj, revivigxantaj plantoj povas elsekigxi ne nur unufoje kaj reflori, sed
cxiam denove. Tiucele tia planto ensxaltas la samajn
genojn, kiel aliaj plantoj cxe la formado de semoj, kaj tio okazas de la
radikopinto gxis la folioj, kion normale neniu alia kreskajxo faras de si mem.
La esploristoj volas kvazaux rememorigi "normalajn plantojn", precipe
grenon, ke tiuj plantoj disponas ankaux pri tiu
genetika ekipajxo. Por povi fari tion, la esploristoj devis unue decxifri,
kiujn sxaltilojn uzas la revivigxantaj plantoj, kiam aktivigxas por travivi dum
periodoj de sekeco.
Post kiam la
plantoj estas perdintaj la duonon de la akvo, ili
aktivigas sxaltilon kaj ekas procezojn, kiuj preparas ilin al la neevitebla
elsekigxo. La plantoj formas gelecajn substancojn, kiuj revestas iliajn
cxelojn. Per tio ili ne perdas sian formon, se mankas
la premo de akvo, kiu alikaze apogas ilin. En tiu gelo
cxiuj procedoj frostigxas. Tial ne ekestas malkonstruaj procezoj kaj damagxaj
substancoj kiel oksigenaj radikaloj, kiuj povus
malebligi la revivigxon. La gela farcxo konsistas
cxefe el sukero, kiun la plantoj uzas por la regenerigxo, se ili denove
disponas pri akvo. Tiam ili rekreskas aparte rapide,
kvazaux ili volus regajni la perditan tempon. Krome, la cxelvandoj estas
konstruitaj tiel, ke ili dum elsekigxo kunfaldigxas
lauxlonge de antauxviditaj linioj, anstataux rompigxi, kiel aliaj kreskajxoj.
La regenerigxo de tiuj plantoj depende de la specio dauxras 12 horojn gxis tri
tagojn.
Peranto
Perseo
En soleca roka
regiono staris malpura kabano. Tie logxis tri maljunulinoj, fratinoj de la
gorgonoj. Jam de malproksime Perseo auxdis ilin kvereli. Ili havis kune nur unu
denton kaj unu okulon. Neniam ili povis interkonsentigi, kiu el ili gxuste
rajtas preni la okulon kaj la denton. Apenaux iu el la
maljunulinoj prenis la okulon kaj rigardis cxirkau si, jam dua volis preni gxin
kaj ankaux volis rigardi. Sed tuj, kiam sxi prenis la okulon, jam la tria
forprenis gxin de sxi. Kaj pri la dento ili kverelis
simile.
"Kiu iras tie?" - vokis la
maljunulinoj. Ili auxdis la pasxojn de Perseo, sed ne vidis lin,
cxar ili gxuste luktis pri la okulo kaj neniu povis havigi gxin al si.
"Kiu ajn
vi estas, - kriis la unua, - venu pli proksimen kaj estu nia jugxisto!"
"Estu nia arbitraciisto, por ke ricevu mi la okulon! - vokis
la dua. "Ne fidu al sxi, - kricxe kriis la tria, - mi nun estas en la
vico. Al mi nun apartenu la okulo!"
Perseo prenis
la okulon kaj la denton kaj diris: "Kial mi ne
estu via arbitraciisto? Mi prenos la okulon kaj la denton kaj la kverelo estos
finita".
La
maljunulinoj komencis lamenti, ili palpadis per la
manoj kaj volis kapti Perseon. Sed sen la okulo ili
estis blindaj kaj kaptis nur vakan aeron. Kiam ili
rimarkis, ke ili ne kaptos Perseon, ili komencis peti: "Redonu al ni la
okulon. Ni plenumos deziron al vi, se vi redonos la
okulon kaj la denton".
"Diru al
mi", kriis Perseo, - kiel mi venu al la nimfoj,
kiuj konservas la flugilhavajn sxuojn, la sorcxosakon kaj la kaskon, kiu
senvidebligas. Tuj kiam mi scios tion, mi redonos al vi la okulon kaj la denton."
- Deziru ion
alian", - provis konvinki lin la maljunulinoj.
Sed Perseo ne volis scii ion pri tio, li ne cedis.
La
maljunulinoj ekhavis timon, ke Perseo povus foriri kun
la okulo kaj la dento. Kun veaj lamentoj ili perfidis
al li la vojon al la nimfoj.
Perseo redonis
la okulon kaj la denton al ili kaj forlasis la Tristan
regionon sur tiu vojo, kiun la maljunulinoj montris al li. Ju pli li
malproksimigxis de la maljunulinoj, des pli bela farigxis la regiono. Unue
montrigxis nur tie kaj tie herbeja loketo, sed baldaux etendigxis al cxiuj
flankoj verdaj herbejoj. La solecaj kriplaj arboj estis sekvataj de belegaj
odorantaj boskoj kaj en la plej granda bosko, plena de odorantaj kaj florantaj
arbustoj dancis sur senarbejo nudpiedaj nimfoj. Perseo petis ilin pri la sxuoj,
la sako kaj la kasko, kaj la bonaj nimfoj volonte alportis
cxion al li.
Perseo ligis
la flugilhavajn sxuojn al siaj piedoj, surmetis la kaskon, kiu senvidebligas
kaj jxete pendigis la sorcxosakon sursxultren. Poste li depusxigxis de la tero
kaj levigxis en la aeron. Cxiu el liaj pasxoj estis kiel
flugilbato kaj portis lin rapide antauxen. Nenio malhelpis lin
dum la flugo. Li migris super la arbokronoj kaj montopintoj. La odorantaj
boskoj kaj fresxaj herbejoj ekmalaperis kaj Perseo denove flugis super Trista
regiono. Morne levigxis en gxi malgrandaj kaj grandaj rokoblokoj de strangaj
formoj. Kelkaj similis bestojn, aliaj homojn. Cxiuj cxi roko-blokoj iam estis
vivantaj estajxoj. La rigardo de la gorgonoj transformis ilin en sxtonojn. Ankaux
misvojaj birdoj falis teren antaux la gorgonoj kaj rigidigxis, transformitaj en
nigrajn sxtonopecojn.
Perseo
deturnigxis de la malgxojiga sxtonpejzagxo kaj rigardis sur sian
radiantan sxildon. En gxi li vidis la saman malgxojigan bildon kaj post certa
tempo aperis ankaux la gorgonoj. Ili dormis cxe la rando de spegule glata lago.
La teruraj kapoj de la gorgonoj kun hararaj tufoj el
serpentoj anstataux hararo disvastigis ecx dum la dormo teruron.
"Ne
hezitu,- diris
mallauxte kaj kuragxige la diino Atena al li, - la meza el la gorgonoj estas
Meduzo".
Perseo flugis
malsupren al la dormantaj monstroj. La serpentoj sur iliaj kapoj siblis. Ili
flaris la enpenetrinton.
Li rigardis en la spegulon de sia sxildo kaj celis
Meduzon. Li levis la akran serpon kaj detrancxis la
kapon de Meduzo per unu trancxo. El la gorgxo de la Meduzo saltis la flugilhava
cxevalo Pegazo, gxi batis per la flugiloj kaj la vosto kaj malaperis antaux la
surprizita Perseo en la nuboj.
Nun Perseo
devis forporti la kapon de Meduzo. La kapo estis tiel granda, ke li dubis, cxu
gxi trovos lokon en la sako, ecx kvankam gxi estis la sako sorcxa. Sed la sako
akceptis la sxargxon kvazaux gxi estus sxtoneto el siliko kaj gxi restis tiom
malpeza, kvazaux gxi estus plu malplena. Perseo levigxis helpe de siaj
flugilsxuoj en la aeron kaj forflugis.
La susurado
vekis la du aliajn senmortemajn gorgonojn. Ili rigardis supren kaj ekvidis la
mortan fratinon kaj ekkolerigxis. Ili disetendis siajn drakoflugilojn, cirklis
super la lago kaj sercxis la kulpinton. La serpentoj sur iliaj kapoj baraktis
kaj klinigxis minace. Sed por Perseo ili restis
nedangxeraj. Li estis nevidebla, cxar li surhavis la kasxigan kaskon. Vane la
koleraj gorgonoj raspis la aeron. Perseo fugxis de ili.
Li flugis kaj
jam gxojis, kiel li surprizos la patrinon kaj la
regxon. Per siaj flugilhavaj sxuoj li baldaux estos hejme. Subite levigxis
sxtormvento, ekkaptis la flugantan Perseon kaj forportis lin
en mala direkto. Perseo batalis kontraux la vento, sed tiu
estis pli forta ol li. Gxi blovis lin gxis Afriko.
La lacigita
Perseo sidigxis sur herbejon. Liaj okuloj brulis de la vento, kaj la tuta korpo
doloris. Volonte li ripozus.
"Kion vi
faras cxi tie?" - eksonis super li tondra vocxo.
Cxe la arbara rando staris la potenca giganto Atlaso kaj liaj piedoj fosigxis
profunde en la teron.
"Lasu min
cxi tie, - petis la lacigxinta Perseo, - mi volas iom ripozi kaj poste flugi
plu." "Do, iru tien, de kie vi venis, -
kriis Atlaso. Misfideme li observis Perseon. - Eble vi
celas la orajn pomojn, kiu sciu? Rapide forigu!"
Perseo
kolerigxis kaj vokis: "Tia kara gastamikeco
meritas donacon!" Li turnigxis flanken kaj tiris el la sako kapon de
Meduzo.
Apenaux
ekvidis Atlaso la teruran kapon de Meduzo, li transformigxis en rokan monton.
Liaj barbo kaj hararo krocxigxis al la montaj deklivoj kiel
arbaroj kaj veproj. La monto kreskis pli kaj pli alten gxis lia kresto tusxis
la cxielon. Ankoraux hodiaux en Afriko trovigxas montaro, kiu havas la nomon
Atlaso.
Perseo kasxis
la kapon de Meduzo en la sakon, sternis sin sur la herbejo kaj ekdormis. Li
dormis la profundan dormon de la herooj gxis la radiantaj briloj de la suno de
l'varmega Afriko vekis lin. Apenaux spireto de aero movigxis, kaj Perseo
esperis revidi ankoraux je la sama tago sian patrinon. Li dauxrigis sian aervojagxon. Dum li flugis super la lando, gutis el la
kapo de Meduzo sangaj gutoj, penetris tra la sako kaj falis teren. Apenaux ili tusxis la teron, ili sxangxigxis en venenajn serpentojn.
De tiam en Afriko vivas tiom da dangxeraj serpentoj.
Li jam flugis
longan distancon, kiam li vidis sub si amason da
homoj. Cxiuj forkuris de la mara bordo, kvazaux ili
fugxus de tertremo. Perseo sxvebis malsupren, miksigxis en la hastantan amason
de homoj kaj demandis,
kial
kaj kien ili kuras.
"Malfelicxo
trafis nian landon, - konfidis la plagataj homoj al
Perseo. - Nia regxino Kasiopejo fanfaronis esti pli bela ol cxiuj nimfoj de la
maro. La kolerigita dio Pozidono punis la tutan regnon pro tio. Cxiutage
elgrimpas de la maro terura monstro. Gxi neniigas niajn gregojn kaj voras
homojn. Hodiaux oni oferu la regxinan filinon Andromedo. Oni jam kondukis sxin
al roko cxe la bordo. Ni akompanis sxin, sed nun ni
forkuras por ne devi rigardi sxian pereon. La monstro estas tuj aperonta el la
maro".
Auxdante tion,
Perseo kuris al la bordo kaj levigxis super la maron.
Cxe klifo
staris katenita Andromedo kaj cxe la fino de sablobenko sxiaj regxaj gepatroj.
La regxo kaj la regxino ne povis disigxi de sia amata filino. Subite la maro
eksxauxmis kaj komencis boli. Grandega monstro levigxis de la mara grundo,
disigis la ondojn kaj montris al Perseo sian skvaman
glitigan korpon. Andromedo ekkriis, kaj sxiaj desperaj gepatroj komencis lauxte
lamenti. La monstro sxovis sxauxman ondon antaux si kaj nagxis al la klifo, kie
Andromedo terurigite kovris siajn okulojn per blankaj manoj.
Perseo sxvebis
malsupren al la monstro kaj tiu provis kolere kapti
ties ombron, kiu falis sur la akvon. Jen jam la glavo de Perseo estis pusxita
en la korpon de la giganta marserpento. La monstro saltis el la akvo alte
supren, sed Perseo per siaj flugilaj sxuoj evitis flanken. Denove kaj denove
Perseo pusxis la glavon en gxin, gxis la sango de la monstro kolorigis la maron
rugxa. La serpento baraktis kaj defendis sin. La glavobatoj de Perseo sxajne ne
povis damagxi gxin, la ekimozaj okuloj de la monstro persekutis cxiun movon de
la heroo. Tiuj okuloj memorigis Perseon pri Meduzo. Rapide li tiris la kapon de
Meduzo el la sako kaj montris gxin al la monstro.
Jen la giganta
serpento transformigxis en sxtonon kaj la maro glutis gxin. Vortico kruta kaj
profunda montris la lokon, kien la monstro sinkis surgrunde de la maro.
Andromedo
forprenis la manojn de la vizagxo. Kaj por Perseo estis tio, kvazaux ekbrilus la
matena rugxo post sxtorma nokto. Li metis la sakon kun
la kapo de Meduzo, la protektsxildon kaj la glavon sur la bordon kaj rapidis al
la junulino por liberigi sxin de la katenoj. Li ankoraux neniam vidis pli belan
inon.
Jam
proksimigxis la regxo kaj la regxino kaj dankis la kuragxan Perseon:
"Deziru al vi oron, argxenton kaj juvelojn, tiom da, kiom vi volas",
diris la regxo. "Mi donos al vi cxion, kion vi postulas, ankaux sklavojn
kaj
cxevalojn el nobla deveno."
"Pli
prefera ol oro, argxento kaj valorsxtonoj, respondis Perseo, - estus por mi, regxo, via filino
Andromedo. Permesu al mi edzinigi sxin, se sxi deziras tion."
Al Andromedo
placxis la juna heroo kaj sxi konsentis kun gxojo.
"Mi
gxojas, - diris la regxo, "ke tia kuragxa viro
volas edzinigi mian filinon. Kiel triopo kaj plena de malgxojo ni venis, sed
kiel kvaropo kaj plenaj de gxojo ni reiros en la burgon."
Perseo levis siajn armilojn kaj la sakon kaj miris. La plantoj kaj
brancxoj, sur kiuj kusxis la sako kun la kapo de
Meduzo, sxangxigxis en sxtonecajn koralojn. Kaj kelkaj, kiuj estis tusxitaj de
la meduza sango kolorigxis rugxaj. La koraloj komencis kreski kaj la maraj
nimfoj pliigis la miraklon sub la akvosurfaco. En la maraj profundoj kreskis
koralaj arbustajxoj.
Perseo iris kun la regxo, la regxino kaj Andromedo en la burgon kaj tie
oni festis pompan geedzigxon. La regxo havigis al la popolo festmangxon kaj tiu, kiu venis en la urbon, trovis plenan tablon kaj povis
mangxi kaj trinki
lauxplacxe.
En la burgo
bankedis la plej elstaraj nobeloj kun la regxo kaj la
regxino kaj en ilia mezo sidis la felicxa Perseo kun Andromedo. Gaje tintiladis
la argxentaj pokaloj, la domo odoris per incenso kaj floroj kaj la sonado de
liroj plenigis la cxambrojn. Sed meze de la gaja babilado, ridado kaj kantado
subite miksigxis el la direkto de la korto armila tintado, bruo kaj batalkrioj.
En la festenan
halon sturmis, sekvata de militistaro, la pli frua amiko de Andromedo, Fineo.
Li iam petis edzinigi Andromedon, sed kiam minacis sxin la pereo, li ne
defendis sxin kontraux la monstro.
Nun li staris kun levita lanco antaux Perseo kaj kriis: "Mi venas por
vengxi la rabon de Andromedo! Mi estas sxia gxusta fiancxo!" Per kiel eble plej granda forto li jxetis la lancon, sed ne
trafis Perseon, kaj la lanco boris sin en kusenon. Tio estis la signo por la
batalkomenco. La militistoj de Fineo komencis kruelan sangoversxigxon, ili cxirkauxis Perseon kun sia supereca forto kaj premis lin
al la muro. Kuragxe Perseo defendis sin kontraux la malamikoj per sia glavo,
gxis la armilo en lia mano farigxis varmega. Kiam li vidis, ke minacas lin malvenko, li kriis: "Kiu estas mia amiko, tiu
forturnigxu!" Kaj poste li tiris la kapon de Meduzo el la sako. Li etendis
gxin al la malamikoj kaj mem forturnis la kapon. Per unu fojo la adeptoj de
Fineo rigidigxis. Iliaj levitaj kaj forte armitaj brakoj farigxis sxtonaj,
tiel, kiel ankaux la manoj kun la eltiritaj glavoj.
Perseo pasis tra la aro da sxtonigitaj militistoj kaj sercxis Fineon. La
malkuragxa iama fiancxo kasxigxis, forturnis la kapon kaj petis Perseon pri
kompato.
"Vi estis
suficxe kuragxa disversxi fremdan sangon kaj mortigi pacemajn homojn",
diris Perseo, "tia kuragxo meritas monumenton." Li etendis al Fineo
la kapon de Meduzo kaj Fineo silentigxis kaj rigidigxis.
Ankau la
sxtona Fineo havis timeman vizagxesprimon kaj kauxris malkuragxe en angulo.
Perseo ne
restadis longe en la fremda lando. Li esperis revidi sian
patrinon. Tial li grimpis kun Andromedo sur sxipon kaj
velis al la insulo, kie li ekvagis por aventuroj.
La regxo povis
nur malfacile kasxi sian cxagrenon, kiam li vidis, ke
Perseo revenas sana kaj havas junan edzinon cxe sia flanko.
"Cxu vi eble finfine ankaux kunportis la kapon de Meduzo?" -
li demandis mokeme.
"Mi
kunportis gxin", respondis Perseo ridete.
"Mi
sciis, ke vi estas auxdaca", mokis la regxo, "sed mi ne sciis, ke vi
ankaux povas mensogi tiel auxdace."
"Cxu vi, regxo, volas vidi la kapon de Meduzo?" demandis
Perseo. "Mi ne konsilas tion al vi. Kiu vidas
gxin, farigxas sxtono". "Scias nur la dioj, de kiu vi detrancis la
kapon", mokegis la rego, "eble de virsafo au de safo."
Perseo
kolerigxis pro la vortoj de la regxo. Li deturnigxis, malfermis la sakon kaj
montris la kapon de Meduzo al la regxo. Kaj tiumomente transformigxis ankaux la
malfidema rego en stonon.
La patrino
auxdis de la servistoj, ke Perseo revenis kaj rapidis renkonte al li. Gxojplene
sxi cxirkauxbrakis la filon kaj bonvenigis ankaux lian edzinon.
"Gardu
vin kontraux la regxo", - sxi avertis Perseon kaj rakontis, ke la regxo
volas pereigi lin.
"Ne estas
plu kauxzo por zorgo", - diris Perseo kaj rakontis al la patrino, kio
okazis.
Perseo
farigxis regxo. Li vivis kun Andromedo kaj sia patrino
sur la insulo. Sed de la malnova antauxdiro li ne povis fugxi.
Amika regxo
invitis Perseon al festaj ludoj en sian urbon. Perseo
partoprenis la konkursojn kaj jxetis la diskon tiel mistrafe, ke gxi falis en
la spektantaron kaj frakasis la kranion de maljunulo. La maljunulo estis lia
avo Akrisio, kiu multajn jarojn antauxe ordonis jxeti sian
filinon kaj la nepon en kesto en la maron. Pro timo pri la orakolo la avo
fugxis el sia burgo kaj vagadis kamuflite tra la mondo. Sed la sorto trovis lin kaj la antauxdiro plenumigxis.
Profunde
kortusxite Perseo enfosis sian malfelicxan avon kaj
reiris al sia regno.
Sagxe regis regxo Perseo. La sorcxodonacojn li redonis al la diino
Atena. Nur la sakon kun la kapo de Meduzo li ankoraux
retenis dum certa tempo. Neniu malamiko kuragxis ataki lian landon.
La kapo de Meduzo protektis
dolcxan pacon.
Prilaboris kaj E-igis Vladimir Turk kaj Jarka Mala
Redaktoro:
Anatolij Masenko,
Gerojev-Medikov 15 - 1,
RU-357739 Kislovodsk, Rusio;
r.p.: masenkoai@mail.ru
Metagramoj
Cxar tia enigmospeco jam delonge ne aperadis en la rubriko, Ni
klarigas, ke _metagramoj estas tiuj vortoj,
kiujn oni ricevas sxangxante unu- aux plurfoje la saman literon aux alterne diversajn literojn de la komenca
vorto.
Ekzemple:
1. forko-korko-porko;
2. lano-mano-mono-modo.
Cxi tie ni proponas kvar seriojn de metagramoj, kies sxangxoj
koncernas nur la vokalojn. Ni ne indikas la liternombron de la vortoj, sed la
solvon plifaciligos la difinoj kaj la scio, ke la vokaloj aeiou prezentigxos
laux
ilia
alfabeta ordo.
N-ro I.
1. grupo; 2. elemento; 3. translokigxo; 4. metalo; 5. besto.
N-ro
II.
1. malmolajxo; 2. domparto; 3. sxip-spino; 4. korpoparto; 5. insekto.
N-ro
III.
1. kolormanko; 2. antauxen-aux forpusxo; 3. energifonto;
4. euxropano; 5. insekto.
N-ro
IV.
1. pezo; 2. planedo; 3. ago movi al si; 4. elstarajxo; 5. konstruajxo.
Viajn solvojn (surpapere aux rete) ni
atendos gxis la 15-a de oktobro.
La 23-an de aprilo en Moskvo
(Rusio) forpasis Vladimir Sedov en sia 83-a vivjaro. En E-movado li estis tre
agema dum 1975-1990, partoprenante multajn enlandajn E-renkontigxojn, la
IKBE-ojn en Varna 1978 kaj en Varsovio 1987. Li gvidis E-sekcion cxe Tutrusia
Blindul-Asocio, organizis brilajn konferencojn en Sxcxerbinka, Bikovo, Moskvo
kaj Belgorod. Cxar profesie li kunlaboris en la brajla eldonejo, ni danksxuldas al li aperigon de 9
E-verkoj, inter kiuj plej gravas, certe, la dekvoluma
E-a-rusa vortaro, kiu gxis nun fidele servas al nialandaj ges-anoj. Kvankam
sian lastan vivperiodon Sedov pasigis ekster nia movado, tutegale ni respekte
kaj dankeme memoros nian karan forpasinton.
Anatolij Masenko.