Esperanta ligilo
n-ro 5, majo 2017
Enhavtabelo
83-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj
(IKBE83) (Oka komuniko)
Marteno Lutero
Lingva forumo. Pli da komunikado - pli da lingvoj
mortas
Nia rondo familia. Ni gratulas
Por via sano. Absolute samsignifaj
Diversaj interesajxoj. Legi fikcion bonfaras al la
menso.
Tempo kuras pli rapide
Viroj alie reagas je streso
Behemotoj
Cxu hundoj havas emociojn?
Poezio. Grigorij Berezin
Forpasoj
83-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (IKBE83)
Oka
komuniko
08-15.07.2017. Sokobanja, Serbio
Temo: "Rolo de sxatokupoj en la vivo de
nevidantoj"
Aktuale ni superis nombron de 50 kongresontoj, inkluzive la
helpantojn kaj provizorajn programkontribuontojn. Ni estas konsolidantaj kaj pligrandigantaj
la nombron de partoprenantoj el gastiganta lando Serbio kaj ni
plu klopodas kreskigi nombron de reprezentotaj landoj. Momente gxi estas 14. La
plej reprezentitaj estas Serbio, Bulgario kaj Rusio. Do, ni
plu plejkore bonvenigas vin aux/kaj vialandajn reprezentantojn.
Por antaux -
kaj postkongresaj tranoktoj ni rezervis kelkajn cxambrojn en Beogrado, en Hotel Slavija (gxia malnova,
simpla, bonpreza parto, Strato Svetog
Save 1-9) antaux kiu startas/alvenas flughavenaj busetoj (A1). Gxi situas
urbocentre, sur la fama placo Slavija kie haltas pluraj tramoj, busoj kaj
trambusoj. De la hotelo oni facile movigxas ankaux perpiede, urbocentre aux
gxis la stacidomoj (je cx.15 minutoj ). Kompreneble,
nia kongresa buso, post la paso de cxiuj viaj alvenpunktoj venos ankaux al la
hotelo preni cxiujn kiuj tie tranoktis, pauxzis aux tagmangxis en hotelaj
restoracio aux kafejo kaj veturigi cxiujn gxis Hotelo Moravica en Sokobanja.
Ne forgesu
komuniki al ni, kiam kaj kie vi deziras esti atendata.
Elkoran
rebonvenigon al cxiuj de la tuta LIBE estraro kaj la teknika organizanto s-ino
Visxnja Brankovic orbispictus@iol.it; visnja.brankovic@os.t-com.hr www.ipernity.com/home/orbis
posxtelefonoj: + 385 / 99 50 11 912 (kroata) + 381 / 62 82 582 76 (serba) +39 / 327
98 300 86 (itala)
Marteno
Lutero
500 jaroj estas multe da tempo.
500-a datreveno estas grava datreveno.
En 1517 okazis
gravega evento, almenaux por la tuta okcidento: komencigxis la protestanta
reformo, iniciatita de Marteno Lutero.
Pri li
ekzistas longa, informricxa artikolo en la
E-Vikipedio. Do mi ne
parolos multe pri li cxi tie.
Por ke tiuj,
kiuj scias nenion pri li havu etan ideon, mi citas kelkajn frazojn de la
vikipedia artikolo:
Marteno LUTERO
(germane Martin LUTHER) naskigxis la 10-an de novembro 1483 en Eisleben, mortis
la 18-an de februaro 1546 samloke)
augustenana monaho kaj germana profesoro, estas la fondinto de protestantismo,
unu el la tri cxefaj brancxoj de kristanismo. Pro tio, li estas unu el la plej
influaj homoj de la mondo. La 31-an de oktobro 1517 li najlis siajn 95 tezojn
al la pordego de la pregxejo de Wittenberg, lia protesto kontraux la korupteco
en la katolika eklezio. Cxi tiu ago estis la origino
de protestantismo. Kaj ankaux la origino de luteranismo, la unua protestanta
konfesio, kiu ankorau estas la precipa konfesio en Germanio kaj Skandinavio.
Plia grava
informo estas la jena:
En 1522, en la
kastelo de Wartburg, Lutero tradukis la Novan estamenton
el
la greka en la germanan lingvon. Poste li tradukis la tutan Biblion (eldonita
en 1534). Lia traduko, kaj liaj aliaj skriboj, helpis formi la germanan kiel nacian, normigitan, skriban lingvon. La germana de lia
Biblio farigis la normo.
Sendube multe
estos skribata kaj parolata pri Marteno Lutero cxi-jare, precipe en oktobro. Mi
skribis cxi tiun artikolon, cxar mi legis pri li tekston en la brazila revuo.
Kurioze, la titolo estis "Lutero kaj Trump". Kion la du homoj havas
komunan?
Laux la
auxtoro, (la usonano Norman Gall) ambaux estas pioniroj pri amaskomunikado per
la uzo de mallongaj frazoj kaj simplaj vortoj, kaj ambaux profitis de la novaj
teknikoj de sia epoko: en la 16-a jarcento la presarto (kun
moveblaj prestipoj) - reinventita kaj plibonigita de Gutenberg (vidu la koncernan
artikolon en la E-Vikipedio) - kaj nuntempe la interreto.
Norman Gall
rilatas al la fakto, ke Donald Trump sendas multajn tviterajxojn, t.e.
mallongajn retajn mesagxojn. Poste, dirante, ke la du homoj estas tre malsamaj,
li donas kelkajn informojn pri Trump, sed tion mi volas ignori. Multe pli da
informoj li donas pri Lutero. Cetere, li lauxsxajne skribis sian
artikolon post kiam li estis leginta la anglalingvan libron, aperintan en 2015
(Brand Luther, de Andrew Pettegree), kaj li citas la jenan frazon, (tradukitan
en la portugalan): "Estas impresa la rapideco, je kiu Lutero instinkte
adaptis siajn skribajxojn por plene profiti de la grafika industrio". Plia
opinio de Pettegree estas, ke la 95 tezoj de Lutero estas "intuicia
geniajxo", pro la fakto, ke Lutero skribis ilin en simpla germana,
dividitaj en 20 sekcioj, el kiuj neniu enhavas pli ol tri aux kvar
mallongajn frazojn.
Pettegree
ankoraux informas, ke ene de malmultaj jaroj Lutero
igxis la
auxtoro, kies tekstoj estis la plej publikigitaj en Euxropo kaj ke li malakceptis
la tutan monon, gajnitan per la vendo de siaj verkoj. La auxtoro de la libro
Brand Luther ankaux asertas, ke okazis "impresa pligrandigxo de la edukado
en la lutera Germanio. Novaj lernejoj multobligxis dum la dua kvarono de la
16-a jarcento, unue en la grandaj urboj kaj poste en urbetoj".
Herbert A. Welker
Lingva
forumo
Pli da
komunikado - pli da lingvoj mortas
La komunikado
en la mondo trapasas kuriozan - kaj bedauxrindan - paradokson. La homoj atingis
mirindan kapablon komunikigxi rapide kaj vaste, danke al interreto, kaj tamen
lingvoj mortas pli kaj pli ofte, cxie. Tio estas bedauxrinda, cxar kun lingvoj mortas ankaux scioj kaj foje miljaraj kulturoj.
En februaro
2017, Unesko starigis la Tagon de Gepatra Lingvo. Tiuokaze, tiu
institucio por edukado, ligita al Unuigxintaj Nacioj, atentigis nin, ke
preskaux duono el cxiuj lingvoj, ekzistantaj en la mondo, malaperos, se oni
faros nenion por eviti tion. Pli precize, el la 6000 lingvoj, 43 procentoj trovigxas en situacio de
risko. Nur en Brazilo, preskaux 200 lingvoj agonias.
Entute, pli ol
2000 lingvoj estas endangxerigitaj. La retejo de Unesko
montras detalan mapon pri tio:
http://www.unesco.org/languages-atlas/es/atlasmap.html
. Ekde la jaro 1950, jam pli ol 200
lingvoj mortis. Brazilo, Hindujo kaj Usono estas landoj kun
plej multaj el tiaj. Tamen, ekzistas ankoraux lingvoj, pri kiuj oni ne
esploris suficxe por pli detala statistiko. Laux Unesko, 40
procentoj el la infanoj en la mondo ne havas la eblecon ricevi edukadon
en gepatra lingvo - kaj tio forte kontribuas al malaperado de
"malgrandaj" lingvoj. La socia malfavora situacio de tiuj homoj, kompreneble,
ligigxas al la lingva problemo. Oni esperas, ke la rimedoj, liverataj de
interreto, povos mildigi tian staton, pere de vortaroj kaj registroj. Solvo
povus esti multlingva edukado: laux la fakuloj, cxiu homo devus regi almenaux
du aux tri lingvojn; unu el tiuj nepre devus esti la gepatra lingvo. Unesko
pledas, ke oni plimultigu edukadon en gepatra lingvo, kiel manieron konservi
diversecon de kulturoj.
Ekskluziva instruado de lingvoj, apartenantaj al la "grandaj
potencoj" estas sekvo de sociaj malegalecoj tra la mondo.
En Brazilo,
preskaux cent lingvoj (plej ofte indianaj) estas sub risko. Ili dividigxas je
kvar kategorioj, laux la fakuloj:
- potenciala risko: kiam
infanoj ankoraux parolas la lingvon, sed en limigita regiono;
- reala dangxero: kiam
gejunuloj jam ne lernas la gepatran lingvon cxe la
familia kunvivado;
- severa dangxero: kiam nur
geavoj parolas la lingvon kaj gepatroj komprenas
gxin, sed ne uzas gxin inter si, nek kun siaj gefiloj;
- ekstrema dangxero: kiam nur
geavoj komprenas la lingvon, sed ne cxiam uzas gxin.
E-istoj estas
aparte sentemaj al malaperado de lingvoj. Laux ni, ne
devus ekzisti grandaj kaj malgrandaj lingvoj - cxiu lingvo estas valora. Kaj
por internaciaj kontaktoj, estu la vera Internacia
Lingvo.
Pauxlo Sergio Viana
Nia
rondo familia
Ni
gratulas!
Nikolao Solomencev 75-jara. Li estas unu el la plej
konataj E-istoj-veteranoj en eksa Sovetio. Dum 39 jaroj Nikolao Solomencev
instruis muzikon kaj historion en la lernejo por vidantaj infanoj. Kredeble,
eksaj instruistoj ne ekzistas. Nun li instruas E-on per skajpo kaj en vocxkonferencoj.
Ni kore
gratulas nian jubileulon! Estu vi, estimata Nikolao Vasiljevicx, cxiam sana,
same energia, laborema, maltrankvila, scivolema, malfermita al la sxangxigxanta
mondo, gxuu dankemon de viaj estintaj, nunaj kaj estontaj gelernantoj!
Por
via sano
Absolute samsignifaj
Pri la valoro de legomoj atestas la enhavo de
vitaminoj kaj mineraloj en ili.
Nur kiam ni mangxas valorajn legomojn, ni liveras al nia korpo tion,
kio
estas necesa, t.e. vitaminojn kaj: mineralojn. Banalajxo. Kiu ne scias pri tio
cxi? Sed eble ne cxiu scias, ke kvankam legomoj kapablas elkrei iujn vitaminojn,
tamen ili neniel kapablas elkrei ecx miligramon da
ajna mineralo. Kial? Tial ke la unusola fonto de mineraloj estas la tero, alivorte
la grundo, en kiu kreskas legomoj. Kaj tial legomo povas esti nur tiom ricxa je
mineraloj, kiom multe da ili gxi povas
"elsucxi" per siaj radikoj. Kiel ni povas
facile imagi, la grundoj sur kiuj estas kultivataj plantoj, estas pli aux
malpli fekundaj. Kion signifas la vorto "fekundaj"? Cxu se ie kreskas
grandaj, pezaj, belkoloraj kaj aromaj legomoj, tie la grundo estas fekunda?
Certe jes, laux la vidpunkto de koncerna kultivisto, kiu povas tiam vendi multe
da ili kaj bone perlabori.
Alie la afero
aspektas, laux ni, mangxantoj de tiuj "imponaj
eksponajxoj". Ofte nome montrigxas, ke belaspektaj legomoj ne nur ne
gustas cxi tiel, kiel ili devus, sed ankaux mankas en
ili tio, kion ni esperis ricevi.
Krom la manko
da valora enhavo legomoj ofte posedas damagxajn elementojn, kiuj enigas ilin, ekz., dum la prisxprucado per t.n. "protektrimedoj de plantoj".
La rimedoj estas kemiajxoj tre efike protektantaj la plantojn kontraux ilia
detruo. Ili bedauxrinde ne protektas tiujn, kiuj poste mangxas ilin, kune kun la restajxoj de la kemiajxoj, kies kombinajxoj ja poste
ne plene malkomponigxas.
Ni devus
konscii, ke sen mineraloj kaj mikroelementoj ni ne travivus samkiel pro la manko da
vitaminoj, proteinoj kaj grasoj. La manko da mineraloj signifas
malbonfunkciadon de nia organismo, sekve malsanojn kaj poste: certe la finon de
niaj gojoj kaj zorgoj. Ni do memoru: por teni la
gxustan sanstaton la homo bezonas: 60 mineralojn, 16 vitaminojn, 12 specojn da
proteinoj kaj 2 specojn de nepre bezonaj grasoj. Cxiutage!
Cxie
auxdigxas, kiel tre nia sano dependas de ekz. kalcio aux magnezo. Sed kiu el vi
scias ion pli pri la temo de seleno aux jodo?
D-ro Joel
Wallach, tre penetrema kuracisto pri veterinario,á
rimarkis i.a., ke centojn da malsanoj oni eliminis cxe bestoj, donante al ili mineralojn.
Dume cxe homoj tiom multe da malsanoj estis kaj plu estos. Kial? Laux la
kuracisto, unu el la kauxzoj estas tio, ke bestoj ne posedas ajnan sanasekuron.
Kiam bovo au alia besto malsanas, veterinaro devas kuraci gxin. Homojn oni
povas kuraci senfine, cxar tiu aux alia sanasekuro
kovros la kostojn de la kuracado.
Finante, ni ne forgesu ankaux, ke por liveri al si mineralojn, kiuj
estas samsignifaj kiel la ceteraj nutrajxkomponentoj, uzu ankaux kelkajn
specojn de acxeteblaj bonaj saloj. La bonaj estas tiuj, kiuj enhavas plurajn, naturajn
mikroelementojn. Ni bezonas ilin en nia mangxo. Ni povas kaj devus trinki
ankaux iun disponeblan al ni puran akvon kun la
aldonajxo de pincxpreno da bona salo. Trovu gxin cxe vi
kaj uzu je via sano. Se vi timas, nepre demandu bonan
specialiston.
Andreo Bach.
Diversaj interesajxoj
Legi
fikcion bonfaras al la menso
Jam de longa
tempo oni elstarigas la efikon kaj valoron de legado por la mensa
sano. Novajxo estas, ke lastatempe neuxrologiaj esploroj pli kaj pli detale
montras la manieron, kiel la cerbo reagas dum legado.
Gxi funkcias ja kiel komplika, multfaceta ekzerco, kiu
tenas la cerbon aktiva kaj lerta. Antaux nelonge, la brazila versio de la virtuala
jxurnalo "El Pais" publikigis pri tio la enhavricxan artikolon, kiu
provas konvinki nin, ke ni devas legi pli multe.
Kiam oni
legas, certa kvanto da cerbaj procezoj aktivigxas: perceptado, memoro kaj
rezonado. Aktivas precipe la maldekstra duono de cerbo, kiu respondas pri
lingvokapablo kaj analizokapablo. Sed la tuta cerbo laboras. Dekodigado
de literoj, vortoj kaj frazoj estas plenumata de la cerba kortekso; la okcipita
kaj tempia regionoj rekonas la signifon de vortoj; la frunta regiono funkcias
por la sono de vortoj; hipokampo kaj la meztempia regionoj uzigxas por elvokado
de memoroj; rakontoj kaj emociaj enhavoj aktivigas la cerbajn migdalojn kaj
aliajn emociofunkciajn lokojn; rezonado pri la legata materialo koncernas la
postfruntan kortekson.
Tia multflanka
cerba laboro plibonigas la rekonkapablon kaj la inteligentecon. El la
Universitato de Toronto, en Kanado, fresxa studajxo montris, ke aparte utila
estas legado de fikciaj tekstoj. Tia literaturo estas speco de scenigo, en kiu
la leganto mem kvazaux interagas. Tiaj tekstoj pritraktas homajn mensojn kaj
faras, ke legantoj plibonigu sian kunsentemon kaj
komprenemon rilate aliajn homojn. Modernaj aparatoj montras, ke specialaj
regionoj en la cerbo, ligitaj al emocioj, aktivigxas. Inter aliaj bonaj
rezultoj, legado de fikciajxoj povas, ekz., malpliigi antauxjugxojn
kontraux aliaj homoj.
Legado influas
ankaux en la konservado de rememoroj, kiuj funkcias kiel
veraj travivajxoj.
Resume, la kutimo legi estas fakte tre saniga por la menso.
Gxi devas komencigxi en la infana agxo. Kaj maljunaj homoj devas zorgi pri siaj
okuloj, por ke tiu plezuro dauxru kiel eble plej
longe. Cxiam estas tempo
por
novaj pensoj kaj lernado.
Felicxe, vasta stoko da bonegaj libroj en E-o
estas disponeblaj.
Pauxlo Sergio Viana
(laux Esperanta retradio).
Tempo
kuras pli rapide
La restanta
vivotempo por altagxuloj sxrumpas kompare al la travivita tempo. Ofte ankaux
pli agxaj homoj prenas sur sin tro da aktivecoj.
"Kion vi
pensas pri la estonteco?" - Tion lauxdire oni demandis al Jeanne Calment
kiam sxi jam estis tre maljuna virino. "Gxi estas mallonga", - estis sxia
respondo. La francino mortis la 4-an de auxgusto 1997 en la agxo de 122 jaroj
kaj 164 tagoj kaj gxis hodiaux estas la unua en la listo de la plej
agxaj virinoj de la mondo.
Sxia respondo
samtempe indikas kauxzon, kial laux la vido de pli agxaj homoj la tempo
forkuras pli rapide, ol laux la vido de pli junaj homoj. "Al junulo la
estonteco estas malferma. Okdekjarulo ne plu senfine povas rigardi antauxen",
- diras gerontologo de la universitato de Vieno. La travivo de la tempo do
sxangxigxas laux la agxo. Tion montras ankaux la studajxo pri altagxuloj en
Berlino.
Kiel mallonga
estas perceptata unu jaro laux pliigxanta agxo, tio estas ilustrebla per la
sekva kalkulekzemplo: Por kvinjarulo unu jaro korespondas al kvinono de lia
vivo. Ce okdekjarulo tio korespondas al okdekono - do multe pli malgranda
valoro, kiu premas sur la percepton: La restanta tempo
sentigxas pli kaj pli mallonga.
Infano krome
travivas la tempon pli intense: La infano dauxre ricevas spertojn kaj lernas
ion novan. La multaj unuaj fojoj efikas pri la temposento: la unuaj pasxoj, la
unua tago en lernejo, la unua feriado kun amikoj, la
unua kiso. Iom post iom ripetigxas certaj agoj, ekestas kutimoj. Ecx se la homo
dumvive lernas ion novan, en la cxiutaga agado la homo tamen pli kaj pli
aplikas rutinojn.
Ke la tempo
forkuras, tio estas krome respondo je sociaj sintenoj. La pensiulo post la
perdo de la profesia perlaborado de mono sin okupas per diversaj aktivecoj por
ne enui kaj por doni al la tempo iun sencon. Tio kondukas al la konata
fenomeno, ke pensiuloj ofte diras, ke por simple gxui la vivon mankas al ili la tempo.
Necesas do iom
malrapidigxi ankaux dum alta agxo. Sed kiel tio estas atingebla? Kiu provas fari ion novan, ekz., kiu lernas lingvon aux kiu eksperimentas pri novaj
receptoj, kiel baki panon, tiu sentas sin ofte pli kontenta. Do,
la vojo al anima trankvileco troveblas per klerigxo.
Sin dedicxi al
iu dauxra afero, laux mia sperto, estas ege
trankvilige. La okupigxo pri la Esperanta Retradio felicxigas min, donas al mia
vivo dauxran sencon kaj tenas min sana. La afero de
E-o ja estas granda ideo. Kaj efike labori por tia afero ege plifortigas la memvalorsenton. Cxu la tempo
pasas rapide aux malrapide, tio tiam ne plu tiom gravas.
Peranto
Viroj
alie reagas je streso
Viroj pli bone
enparkumas auxtomobilojn, virinoj pli bone auxskultas. Tiaj atribuoj ofte
apartenas al la regno de la mitoj. Tamen rilate al reago je streso la seksoj
vere malsamas.
Streso povas
esti sxargxo, kaj se gxi dauxras, gxi povas kauxzi malsanojn. Kiel viroj kaj
virinoj reagas je streso, tion esploris sciencistoj de la germana universitato.
La esploristoj volis scii, cxu kutimaj seksrilataj stereotipoj estas
konfirmeblaj cxe strestestoj
kun viroj kaj virinoj. Oni jam, ekz.,
scias, ke la streshormono kortisolo en krizaj situacioj cxe viroj estas
aktivigata alie, ol en virinaj korpoj.
Por la esploro
la testpersonoj devis solvi du taskojn. Unue ili devis
sub tempopremo solvi kalkultaskojn, kaj poste ili devis ludi virtualan pilkludon,
cxe kiu la kunludantoj dauxre estis trafitaj de elimino. Tiel oni celis, ke
partoprenantoj de la studajxo travivu socian streson.
Cxiuj
testantoj laux propraj indikoj travivis la taskojn kiel
strecxaj, tute egale, kiom bonaj estis iliaj ludrezultoj. La esploristoj
mezuris antaux kaj dum la plenumo de la taskoj la nivelon de kortisolo de la testpersonoj
kaj konstatis, ke la valoro plialtigxis nur cxe viraj testantoj. Tiu rezulto
indikas, ke viroj kaj virinoj ja sentas la streson, sed
ke la korpaj reagoj je tio estas malsamaj. Tio estis krome subtenata per rigardo
en la cerbon de la testatoj, cxar nur cxe viraj partoprenantoj certaj areoj dum
la taskoj estis pli aktivaj.
La rezultoj
estas argumentoj por tio, ke viroj kaj virinoj malsame traktis la donitajn
taskojn. Kaj gxi montras, ke streso ne nepre devas konduki al plialtigxo de la
nivelo de kortisolo. Kial tio estas tiel, pri tio la esploristoj gxis nun nur
povas konjekti.
Estas eble, ke
viroj en stresaj situacioj emas sekvi la principon "batalu aux
fugxu", dum virinoj aliflanke sekvas la strategion de "trovu arangxon
kaj
amikigxu".
Helpe de plua
tasko la esploristoj volis eltrovi, cxu ekzistas seksospecifa reago je streso.
Oni ordonis al la testpersonoj ne sxargxi sin dum la plenumo de certaj taskoj
per negativaj emocioj. Tion viroj pli bone kapablis, ol virinoj. La virinoj
kontrauxe al la supozoj de la esploristoj ne tiel bone kapablis regi siajn
emociojn.
La esploristoj
resumas, ke rilate al streso ekzistas efikoj, kiuj estas specifaj por la seksoj
kaj kiuj estas decidaj por la reago kaj traktado de streso. La kauxzoj kaj
mekanismoj por tio estas multflankaj, tamen necesas ankoraux esplori ilin.
Arto
por cxiuj
En februaro
2017, unu el la plej grandaj, famaj kaj gravaj muzeoj en la mondo, la
"Metropolitan", en Novjorko, anoncis epokfaran decidon. Per oficiala
komuniko, gxi decidis liberigi cxirkaux 375000 verkojn el sia cifereca katalogo
kiel bildojn por publika aliro. Pro tiu
nova sinteno flanke de la institucio, la artajxoj jam estas disponeblaj en
interreto la? sistemo de "Creative Commons
Zero". Tio permesas, ke iu ajn homo, ie ajn, elsxutu,
uzu kaj ecx sxangxu la verkojn laux sia gusto. Oni ecx ne estas devigata
informi la nomon de la originala auxtoro.
Tiu pasxo
fakte komencigxis en la jaro 2014, kiam la muzeo ekpermesis aliron al la verkoj
per interreto, sub certaj kondicxoj. Nun, la alirebleco estas plene libera. La
katalogo inkluzivas grandan panoramon da verkoj je alta
bildkvalito, nome skulptajxoj, gravurajxoj, fotoj kaj pentrajxoj. La estraro de
la muzeo klarigis, ke tiu pasxo faras gxin unu el la
plej grandaj kaj ampleksaj kolektoj de artajxoj, tute malfermitaj al la mondo.
Tio signifas 5000 jarojn da historio pri arto en la tuta mondo. Estas facile kalkuli,
kiom da horoj da sencxesa laboro estis necesaj por ciferecigi tian grandegan
trezoron. En tia giganta laboro partoprenis
fotografiistoj, teknikistoj, ekspoziciistoj kaj stagxantoj. Per tio,
"Metropolitan" ekstaras apud la aliaj gravaj muzeoj en la mondo, kiuj
faris la samon, sed je iom pli modesta kvanto: en la usona urbo Baltimore ( 18 000 bildoj), Amsterdamo, Londono kaj la prestigxa
novjorka MoMA (120 000 bildoj).
Ne eblus pensi
pri pli eminentaj artistoj, kiuj cxeestas la kolekton: Botticelli, Degas,
Hokusai, Rodin, van Gogh, kaj multaj aliaj. La eduka signifo de tia iniciato estas apenaux imagebla. Temas pri vera demokratigo de kulturo. Oni kalkulas, ke tia rimedo trafos 30 milionojn da klientoj.
"Metropolitan Museum", karese nomata "Met" fondigxis
en la jaro 1872 kaj situas cxe la Centra Parko. Gxi akceptas po 6 milionoj da
vizitantoj cxiujare, kio faras gxin unu el la plej popularaj turismaj lokoj en
la mondo. En gxi staras pli ol du milionoj da artajxoj. Inter tiuj, la kolekto de
egipta arto kaj la impresionismaj pentrajxoj estas plej imponaj. De sur la
cxarma kafejo, sur la supra etagxo de la majesta konstruajxo oni povas gxui
belan panoramon de la insulo Manhattan.
"Creative
Commons" estas neregistara organizo, funkcianta en Kalifornio, fondita en
la jaro 2001, kun la celo disponigi sciencajn, artajn kaj aliajn verkojn por
pli libera uzado de la gxenerala publiko. Alivorte, gxi laboras por fleksebligo
de la t.n. auxtoraj rajtoj. Per gxi eblas viziti la vastan, mirindan trezoron
de "Met".
Facila
legajxo
Behemotoj
Rigardante cxi tiujn bestojn, homoj kutime pensas, ke
iliaj plej proksimaj parencoj estas porkoj, sed scciencistoj pruvis, ke iliaj
familianoj laux komuna praulo estas, imagu! - balenoj!
Tion sciencistoj pruvis antaux 20 jaroj, sed ili devas
solvi ankoraux multajn enigmojn, kiujn tiu cxi besto kasxas sub la akvo.
La vorto
"behemoto" - el la malnovhebrea "bestacxo, monstro", aux "hipopotamo"
- el la malnovgreka "rivercxevalo". La angla verkisto Mayne Reid
miris pri tiu nomo. Li diris, ke apenaux troveblas en
la mondo la alia kvarpiedulo, tiom malsimila al cxevalo.
En zoologia
gxardeno, nome en la londona, behemoto la unuan fojon
aperis en 1850, duobliginte la nombron de gxiaj vizitantoj.
Gxi estas la
mambesto, kiu realigis la malnovan revon de homoj. Gxi estas amfibio, do,
logxas en du medioj, du elementoj.
Grandan parton
de sia vivo hipopotamo pasigas en la akvo, dormas aux duondormas, elirante nur
nokte por kelkaj horoj por mangxi. Gxi vivas cxe dolcxa akvo, kvankam de
temp'al tempo povas trafi en la maron, kiam atingas insulon aux transnagxas
golfojn (gxis 30 km-ojn). Ne nepre gxi vivas cxe grandaj riveroj aux lagoj. Por
behemotoj suficxas ankaux relative malgrandaj sxlimaj lagoj en savano, gravas
nur, ke la akvejo estu suficxe granda, por ke la tuta grego povu lokigxi en
gxi, kaj ne sekigxu dum la tuta jaro, do, hipopotamoj povu uzi gxin ankaux dum
la seka sezono. Ili bezonas ankaux bonajn, herboricxajn valojn por sin nutri,
cxar behemoto estas herbomangxa. Sed, mirinde, gxi neniam mangxas algojn, tamen
fojfoje konsumas bestan karnon.
Se la akvejo
sekigxas, behemotoj povas vojagxi al la alia akvejo, sed ne tre malproksimen.
Krom maloftaj esceptoj, ili ne kapablas fari longajn piedmarsxojn.
Behemoto estas
unu el la plej grandaj surteraj bestoj. Gxi dividas la duan lokon laux pezo kun rinocero. La plej peza estas elefanto. Pezo de maljunaj virbestoj
ofte superas 4 tunojn, ilia alteco atingas 165 cm-ojn, longeco - de 3 gxis 5,5
metrojn.
Nur en la jaro
1997 oni pruvis, ke behemotoj havas la komunan praulon kun
balenoj. Krom la genetikaj, ili havas multajn aliajn
komunajn trajtojn: ambaux naskas kaj nutras idojn en la akvo, preskaux ne havas
har-kovrajxon, el inter cxiuj mamuloj nur behemotoj kaj balenoj povas eligi
sonojn kaj intersxangxi signalojn subakve. Estas ankaux kelkaj aliaj signoj, ekz., behemotoj, samkiel balenoj, povas elnazigi
fontanetojn.
Malgraux sia
populareco, behemoto ne estas suficxe bone esplorita. Malhelpas malfacileco de
observado, behemotoj ja pasigas helan tempon
subakve.
En la natura
medio behemoto vivas gxis 40 jaroj, en zoologiaj gxardenoj -
multe pli, unuokaze ecx gxis 60.
Hipopotamo
havas grandegan, barelsimilan korpon kaj mallongajn, dikajn piedojn. Ili estas
tiom kurtaj, ke dum irado la ventro de hipopotamo apenaux ne tusxas teron.
Grandega obtuza kapo profile aspektas kiel kvarangulo
kaj atingas kvaronon de la tuta pezo de la bestego (gxis 900 kg-ojn). Naztruoj,
okuloj kaj oreloj estas iom levitaj kaj trovigxas sur la sama
nivelo, do, la besto povas spiri, vidi kaj auxdi, restante preskaux tuta
enakve, eligante nur la plej supran parton de la kapo. Kolo estas tre mallonga,
preskaux nerimarkebla. Okuloj estas malgrandaj, cxirkauxitaj de karnozaj
palpebroj. Tre largxaj naztruoj, direktitaj supren, kapablas firme fermigxi
dank'al karnozaj randoj kaj bone disvolvitaj specialaj muskoloj. Oreletoj estas
movigxemaj. Estante en la akvo, la besto konstante svingadas per ili, forpelante insektojn kaj trudemajn birdojn, kiuj
sidigxas sur gxian kapon.
La cerbo de
behemoto havas suficxe grandan mason, sed rilate al pezo de la korpo gxi estas
nekredeble malgranda, do, supozeble, gxi estas ekstreme malsagxa.
Nur behemotoj
havas glandojn, kiuj eligas rugxkoloran pituiton, pro tio sxajnas, ke ili havas sangan sxviton. Tiu cxi pituito servas ne nur por defendo
kontraux sunradioj, sed ankaux seninfektigas kaj cikatrigas vundojn, delogas
sangosucxantajn insektojn.
Kiel homo, behemoto
dikigxas dum la tuta vivo. Hauxto de behemoto estas dikega - gxis 4 cm-oj, tial
en bestogxardenoj en kazo de neceso oni kunkudras gxin per metala drato,
injekti behemoton estas granda problemo, cxar trapiki gxian hauxton eblas nur
cxe la bazo de vosto. Surtere la besta hauxto rapide perdas akvon. Se behemoto
dum longa tempo ne havas eblecon enakvigxi, gxi trosekigxas kaj krevas.
Sonoj,
eligataj per behemotoj, ne estas tre variaj: mugxado, ronkado, snufado kaj
henado - eble gxuste pro tio oni nomas gxin "rivercxevalo". La vocxo
de behemoto estas tre lauxta. Dum senventa vetero gxia mugxado
auxdeblas je centoj da metroj.
Kaninoj de
behemotoj estas pli valoraj, ol tiuj de elefantoj, precipe pro
tio,
ke dum tempopaso ili ne flavigxas. Dentoprotezoj de la unua prezidento de Usono
George Washington estis faritaj el behemotaj kojnodentoj.
Viando de
behemotoj estas mangxebla, ekde pratempo gxi estas mangxata de afrikanoj. Laux
koloro gxi similas porkajxon, laux gusto - bovidajxon, gxi ne estas grasa kaj,
onidire, estas tre bongusta. En 1950-60-aj jaroj en diversaj landoj oni
konsideris la eblecon malsovagxigi hipopotamojn por havi viandodonajn
dombestojn, sed tio restis nur teorio.
Konduto de
hipopotamo estas evidente agresiva. Bataloj de maturaj virbehemotoj ofte
finigxas per la pereo de unu el la partoprenantoj. Okazas, ke behemotoj batalas
ecx kun elefantoj kaj rinoceroj. Ankaux atakoj
kontraux homoj estas tre oftaj. Onidire, gxi estas la plej dangxera afrika
besto. Pro gxiaj atakoj pereas pli da homoj, ol de la atakoj de leonoj, bubaloj
kaj leopardoj.
En la naturo
behemoto havas malmultajn malamikojn, seriozan dangxeron por gxi povas prezenti
nur leonoj kaj nilaj krokodiloj,sed pro siaj grandegaj
dimensioj kaj dentegoj plenkreska behemoto povas kontrauxstari ecx kelkajn leonojn,
precipe se gxi povas retirigxi al la akvo.
Nuntempe
behemotoj logxas nur en Afriko, sude de Saharo, sed dum antikva epoko tereno de
ilia logxado estis multe pli vasta. Ekde pratempo afrikanoj cxasis behemotojn,
sed pro la primitiveco de iliaj armiloj tio ne
endangxerigis la populacion. En 2006, kiam la internacia naturprotekta unio agnoskis,
ke behemotoj estas en dangxero, oni pritaksis ilian kvanton de 125 gxis 150
miloj da kapojn kun tendenco al malpliigxo.
Malgraux sia
grandeco kaj forto, behemotoj estas tre malsanemaj. Speciale dangxera por ili estas antrakso. En 1987 pro tiu
cxi malsano mortis pli ol kvar mil bestegoj.
Cxu
hundoj havas emociojn?
Versxajne,
cxiu el ni jam observis hundojn, kiuj antauxgxojas pri
frandajxo kaj kiuj ekscitite saltas supren al sia mastro, aux kiuj dum jarfina
artfajrajxo hurletante sin kasxas sub la tablo. Juna biologino el Vieno, kiu
esploras la konduton de bestoj, gxuste tion volas kompreni: Sxi okupigxas en
sia esplorado pri la hundo kaj volas pruvi, kiun espriman konduton hundoj
montras en diversaj emociaj situacioj.
Dum longa
tempo estis en scienca medio malpermesite mencii la vorton "emocio"
en kunteksto kun hundoj. Sed intertempe estas bone
pruvite, ke ankaux bestoj sentas emociojn. Sed rilate al la esprima konduto de
emocioj cxe hundoj apenaux ekzistas scienca literaturo.
La
esploristino volas testi diversajn hundorasojn en diversaj situacioj kaj volas
eltrovi, laux kiuj indikoj emocioj estas plej bone distingeblaj. Por tio oni en
testlaboratorio registras konduton, korpan lingvon, vizagxesprimojn kaj
fiziologiajn mezuradojn.
Ke la juna
esploristino science okupigxas pri hundoj, tio havas malgrandan kauxzon. Tiu
kauzo nomigxas Niko kaj estas unu el sxiaj du hundoj. Sxi prenis la hundon el
slovaka bestoprotekta hejmo. La hundo dum pluraj monatoj estis tenata en kesta
kagxo kaj dum tiu tempo ne povis ekkoni ion novan. Pro
tio la hundo timis homojn kaj aliajn hundojn. Per multe da empatio la tiama studentino
atingis, ke Niko intertempe cxe homoj, tamen ne cxe hundoj, kondutas plene
sentime. Jen personaj spertoj, kiuj inspiris sxin por sxia esplora laboro. Tiuj
personaj spertoj kondukis al la intereso verki disertacion pri la evoluo de
personeco cxe hundoj.
Sxi okupigxis
en sia esplorado ankaux pri aliaj hundorasoj.
Sxi esploris, cxu la personeco de hundo dum gxia vivo sxangxigxas. Sxi
konkludis fine, ke ecoj kiel timemo, agresemo kontraux
homoj aux aliaj bestoj kaj la trejnebleco kreskas laux la agxo.
Principe la
personeco de hundo, laux sxia studajxo, jam manifestigxas en la agxo de ses monatoj. Tio estas por la esploristino signifa indiko,
ke frua pozitiva interveno en la edukadon de hundo estas aparte karakteriza por
la hundidoj. La unuaj vivosemajnoj gxis la agxo de tri monatoj estas tre grava
fazo en hundovivo. Dum tiu tempo negativa travivajxo
povas esti aparte impresa: Tiu fazo, laux sxi, estas la tikla fazo, la ensociiga
fazo.
Scii iom pli
pri hundoj certe ankaux helpas pli bone kompreni homojn. Oni
ja
diras, ke hundoj estas la pli bonaj homoj.
Poezio
Grigorij Berezin
***
La vero estas, ke angor'
El gaja koro iras for
Ne restos tristo apud rid',
Cxar bonkorec' as sub egid'.
RENKONTIGXO KUN LA PAPILIO
- Papilio kara, flugilparo rara,
papili' tenera, en sufera mond'!
Cxu en viv' surtera trovas vi
esperon,
havas vi liberon en l'kruela mond'?
- Mia mondo brilas, varmas kaj jubilas,
bunte floras gxi,
florvizagxe ridas, la felicxon vidas
tutatage mi.
- Ne kredeblas tio! Mi ja vin
apudas,
ankaux mi bezonas iom da kares':,
sed
anstataux tio - trist', melankolio -
dolorige sonas de l' malbon' sencxes'.
***
- Kial forveturis vi,
bonkorulino?
- La milit' proksimas, cxu ne scias vi?
- Sed en nia urbo ja ne pafas oni !?
- La milito stulta scii ne kapablas
:
Gxi neelteneblas por l'tenerulin'.
***
Malfelicxa, ho, animo,
kiom
longe vi suferas
en
prizono cxi, sen krimo?!
Cxu la lumradi' aperas?
Havas ja animon Lingvo,
kiel
homo gxi suferas,
nia
turmentata Lingvo...
Je la paco gxi esperas.
Vivi ja al gxi malhelpas
la
malbono, la militoj.
Ili gxin ja sufokigas
longe, malgrau la meritoj.
Je la sxangxoj ni esperu
sur
la tero, bonaj, helaj...
Verda lum' por ni aperu
sur
la vojo ! Revoj belaj !
Forpasoj
Kun granda bedauxro mi devas informi al vi la sxokan fakton, ke japana blinda E-isto s-ro KATAOKA
Tadasi forpasis en la vespero de la 16-a de aprilo.
Li estis plej
bona, lingve kaj movade, el japanaj blindaj e-istoj aktualaj. Li estis
majstrege lerta akupunkturisto konata en tiu mondo. Li
bone komprenis la socion kaj kiel gvidanto de la
blindula movado por plibonigi la bazon de la vivo de bll.j kaj aliaj handikapuloj.
Gxuste li, tiel bone fidata en la gxenerala socio, gvidis la E-societon en la
urbo Koti, kies membroj krom li estas vidantoj, por grandaj eventoj povis gajni
kunlaboron de ne-esperantaj organizajxoj. Mi, KIKUSIMA, kun
s-ino MATIMURA Terumi, brajliganto por japanaj blindaj e-istoj, vizitis lin
jxus la 9-an de aprilo kaj promesis denove viziti en la komenco de junio. Sed,
sed, sed... S-ino KATAOKA Satiko, malfortevidanta, telefonis al mi por anonci la
forpason. Dum tiu vizito en Koti mi vizitis ankaux lian
hejmon kaj babilis multe kun la sinjorino. Sxi parolis, ke s-ro KATAOKA ne
deziras restadi en hospitalo. La unua filino, arkitekto, planis arangxi spacon en
la unua etagxo, por ke li povu rulsegxe vivi tie. Li jam de antauxe suferis
medolan kanceron. Lastatempe la malsano atingis la spinon kaj li perdis eblon
movi malsupran duonon de la korpo. Li do estis en hospitalo nur por malfortigi
la doloron, cxar jam ne estas kuraceblo. Sed li ne perdis sian intelekton.
La funebra ceremonio por li okazis la 19-an de aprilo en la urbo Koti.
Jean Sorel - Johano 1928-2017
Haiti-devena Kanadano, Johano Sorel mortis aprile en
Montrealo. E-isto ekde 1965, li aktive instruis la lingvon al nevidantoj pere
de Hadley School for the Blind (Lernejo por blinduloj). Li regule cxeestis
UK-ojn kaj la kongresojn de blindaj E-istoj. Li dedicxis grandan parton de sia
vivo helpe al bll.j en sia devena lando Haitio. Li fidele cxeestis lokajn kaj
regionajn E-kunvenojn kaj ofte kontribuis en ili per
legado de anekdotoj aux poemoj. Li estis cxiam bonhumora, ridema kaj estis
plezuro renkonti lin kaj babili kun li. Li estis
dumviva membro de Kanada E-Asocio kaj honora membro de E-societo kebekia. "Por
mi, homo estas homo, cxu blankulo, nigrulo aux rugxulo, mi ne vidas la diferencon".
Jean Sorel 1994, citajho el la libro Vivprotokoj.
Normando Fleury, prezidanto de ESK