Esperanta ligilo
n-ro 6, junio 2015
Enhavtabelo
Financa raporto 2014
Invito al surstrata kunkantado
El Esperantujo.
UEA ELDONIS DUAN KOLEKTON DE PREMIITAJ ESEOJ
Nekutimaj kutimoj. Kiel oni salutas
Tra la sortofrata mondo. Malkasxita beleco
Literaturo. Kiel hamstro venkis la katon Makar
Diversaj interesajxoj. Naskigxo de polvosucxilo
Facila legajxo. Fabloj
Humuro. Blinduloj ridas
Enigmoj kaj problemoj (nur en brajla versio)
Stenografia pagxo (nur en brajla versio)
Financa
raporto 2014
LIBE Spezokonto por la jaro 2014
Elspezoj
Eldonado:
Esperanta
Ligilo 3.588,48
Membreco:
UEA 189,00
Transsendo de la libraro 231,00
Enigmokonkursaj premioj 75,00
Por la provizora kongresa kaso 858,85
Bankaj kostoj 119,28
Sumo de elspezoj -5.061,61
Enspezoj
Kotizoj 1.032,95
Donacoj 100,00
Kongresaj kotizoj 450,00
El la provizora kaso 858,85
Subvencio:
Fonduso Harald
Thilander 2.205,75
Interezoj 202,50
Sumo de enspezoj 4.850,09
Saldo de spezokonto -211,52
Bilanco de
LIBE 31.12.2013
Aktivoj
Deponoj 7.374,00 (limdato 28.2.2016 )
7.152,00 (12.6.2017)
15.522,00 (2018)
5.712,00 sen fiksita limdato
Sumo de depono
35,760,00
Bankkonto 42268 cxe BNL 6,774,17
Konto libk-p cxe UEA 3,061,90
Sumo de kurantaj bankkontoj 9.836,07
Sumo de aktivoj 45,596,07
Pasivoj
Kapitalo 1.1 42.929,41
Movada kaso 1.750,00
Saldo de spezokonto de antauxaj jaroj + 1.128,18
Sumo de spezokonto -211,52
Saldo de spezokonto +916,66
Sumo de pasivoj 45,596,07
Rimarkigo. La "provizora kongresa kaso" estas
sumo, kiun la kasisto cxerpas el nia konto kaj kunportas al nia kongreso por
kovri subite aperantajn surlokajn kostojn. Tuj post la kongreso la sumo,
plejofte sensxangxa cxar felicxe eksterordinaraj elspezoj gxenerale ne aperas,
ree eniras nian konton kaj do mi preferus simple ne mencii tian eliron-eniron
de la sama sumo. Cxi-foje tamen
mencio aperis, cxar la sumon mi prenis el nia konto cxe BNL, sed poste remetis
en nian konton cxe UEA. Petojn pri klarigoj kaj kritikojn mi volonte ricevos
en nia asembleo okaze de la 81-a IKBE.
Kasisto P. L. Da Costa
Invito
al surstrata kunkantado
Kanti estas socia ago. Longe kantoj
akompanis la evoluon de la social vivo. Homoj kutimis
kanti jen sole, jen familie, jen grupe. Cxu hejme, cxu
surstrate, cxu laboreje, ne gravis la loko. Okaze de festo,
de ceremonio, de funebro, kanzonoj ritmis cxies emociojn.
La kanzonoj
okupis gravan lokon ankaux en la esperanta kulturo. Tuj de la komenco la
internacia lingvo pruvis sian poeziecon ankaux dank'al
kantoj. Dum la gloraj horoj de la movado abundis la eldonitaj kantaroj kun jen tradukitaj, jen originalaj tekstoj kaj muziko, kaj
E-istoj ne maltrafis okazojn por kunkanti. Fine de la 20a kaj komence de la 21a
jarcento tro rapide perdigxas tiu kutimo.
"La
Kompanoj", teatr- kaj kant-trupo, kiun IKBE-anoj renkontis en 1998 en
Francio, bedauxras tion konstati. Instige al reveko de entuziasmiga simpla
arto, jen do propono de repertuaro por surstrate kunkanti. Prepare al la 100a
UK en Lillo, "La Kompanoj" elektis tradukojn de famaj franclingvaj
kanzonoj. Malkasxita celo estas disdoni tekstojn al pasantoj,
kiuj rekonos la melodiojn kaj estos invititaj kunkanti en E-o, kvankam tute
fremdaj al la lingvo.
La Lillaj
kongresontoj estas invitataj ekprepari sin por gvidi la surlokan publikon per
tekstoj kaj sondosieroj facile elsxuteblaj el: http://lakompanoj.free.fr
Tiu granda
publika kunkantado okazos lunde, la 27-an de julio
posttagmeze sur la Operejo Placo, urbocentre de Lillo.
Fabrice Morandeau.
El
Esperantujo
UEA ELDONIS
DUAN KOLEKTON DE PREMIITAJ ESEOJ
Post "Pri
homoj kaj verkoj", aperinta en 2012, UEA eldonis novan kolekton de verkoj,
premiitaj en la brancxo Eseo de la "Belartaj Konkursoj", starigita
memore al la itala E-isto Luigi Minnaja. La eseoj de la unua volumo temis pri
la E-kulturo, dum la nova kolekto, "Interlingvo inter lingvoj",
prezentas tekstojn pri lingvo kaj lingvaj demandoj, aperintajn en la periodo
1979 gxis 2012. Tiu temkampo estis cxiam populara inter la konkursantoj, pro
kio rezultis libro duoble dika (271 pagxoj) kompare kun
la unua volumo. Ankaux la nova kolekto estis redaktita de
Humphrey Tonkin kaj Michela Lipari, respektive la prezidanto kaj sekretario de
la "Belartaj Konkursoj".
Inter la
enkonduko de Tonkin kaj postparolo de Carlo Minnaja aperas dekses eseoj. Tri auxtoroj reprezentigxas per pli ol unu verko. Christian
Riviûre kontribuis ecx per kvar: "Vortfarado kaj radikfarado", "Tamen
kompreni: Rolo de la kunteksta redundanco", "Mezuro de
informo-kvanto", kaj "La pluralo". Sten Johansson estas la
auxtoro de "Cxu fundamenta evoluo aux neologisma glosolalio?" kaj
"Uzi interreton kiel tekstaron por lingvaj esploroj". Ankaux el la
plumo de Bernard Golden devenas du eseoj: "La suahila lingvo kaj E-o -
komparo kaj kontrasto" kaj "Pighinoj, kreolaj lingvoj kaj
planlingvoj".
La aliaj
verkoj en "Interlingvo inter lingvoj" estas "Komo" (Marie
Bartovsk?), "La lingvajxo de porinfana literaturo" (Zsuzsanna Csisz?r), "Lingvo kaj dialekto" (Geraldo Mattos),
"Leksikaj novismoj kaj neologismoj: Anatemi au odi?" (Aleksandro
Melnikov), "Niaj verboj sen veproj" (Gon?alo
Neves), "Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo"
(Nikola Rasxicx), "Konfuzigaj faktoroj en lingva komunikado" (Jan
Werner) kaj "Kiom da cxina en E-o?" (Xu Daorong).
Fine de sia
analiza antauxparolo Tonkin resumas la mesagxon de la esearo: "E-o estas
ne nur lingva fenomeno sed ankaux fenomena lingvo. Ni studu gxin, ni analizu gxin, kaj ni utiligu gxin konscie kaj
konsekvence. Alproprigante eldiron de alia eseisto fama, Samuel Johnson, ni diru, ke tiu, kiu lacigxas pri E-o, lacigxas
pri la mondo."
"Interlingvo inter lingvoj" estas mendebla cxe la Libroservo
de UEA por 15,00 euxroj. Cxe
samtempa mendo de minimume tri ekzempleroj oni ricevas trionan rabaton. Aldonigxas
la sendokostoj (10%; minimume 5 Euxr) kaj ene de EU
imposto de 6%. La prezo de la antauxa volumo, "Pri homoj kaj verkoj",
estas 9,00 euxroj.
Euheno
Kovtonjuk.
Nekutimaj kutimoj
Kiel oni
salutas
Kie kaj kiamaniere oni salutas. En
diversaj lokoj de nia planedo?
En Tunezio, salutante unu la alian surstrate, licas unue riverenci,
poste meti la manon al frunto, lipoj kaj koro. "Mi pensas pri vi, mi parolas pri vi, mi estimas vin", - tio estas
senco de cxi-saluto.
Logxantoj de Tonga-lando, situanta sur la insuloj de Pacifiko, rimarkinte
konatulon, haltas je distanco, kapbalancetas, piedfrapas kaj klaketas per
fingroj.
Japanoj cxe renkontigxo riverencas.
Eskimoj, salutante konatulon, frapetas per pugno lian kapon kaj sxultrojn.
En la tribo
Koiri, logxanta en Nova Gvineo, oni salute tiklas unu la alian sub mentono.
Homoj el la afrika popolo akamba, logxanta en la suda Kenio, por
esprimi profundan estimon... kracxas sur la renkontiton. Logxantoj de respubliko Zambio en la Centra Afriko dum salutado
manklakas kaj riverencas.
Greenlandanoj
ne havas formalan saluton, sed dum renkontigxo ili
nepre diras: "La vetero estas bona".
En Botsvano,
la sudafrika landeto, kies granda parto estas la dezerto Kalahari, la tradician
salutvorton "pula" oni povas traduki kiel "pluvu".
Cxinoj salutos
vin per la demando: "Cxu vi jam mangxis?".
En Mongolio,
ecx en la cxefurbo, salutante vin, oni nepre demandas: "Cxu estas sana via
brutaro?".
Oni opinias, ke manpremoj aperis
dum pratempo. Tiam, etendante manojn, homoj montris, ke ili
ne havas armilojn, ke ili venis pace.
Laux la alia versio, manpremo aperis dum kavaliraj turniroj.
Kiam batalo inter du rivaloj dauxris tro longe, kaj estis klare, ke iliaj
fortoj estas egalaj, la kavaliroj alproksimigxis por pridiskuti la pacan
solvon. Ili premis la manojn kaj tenis tiel gxis fino de
intertraktado, tiamaniere defendante sin de eventuala ruzajxo aux trompo de la
oponanto. Eble, gxuste tial ankaux nun manpremas
plejparte viroj.
Tra la
sortofrata mondo
Malkasxita beleco
La mondo jam
lernas, ke protezo aux rulsegxo ne povas igxi baro por esti belaj kaj allogaj. Nun, dank'al la ekspozicio "Unseen beauty" estos rompita ankoraux
unu stereotipo, cxi-foje temas pri viddifektoj.
"Beleco, kiun oni ne vidas", tiel oni povas traduki la
nomon de la ekspozicio de la renoma fotisto Bartosz Maciejewski. Sur liaj fotoj videblas du junaj kaj belaj virinoj – Kamila Wr¸blewska
kaj Dorota Ziental. Sur la fotoj oni vidas ilin en diversaj situacioj:
dum promenado aux en metroo,kaj cxiam ili aspektas
bele kaj alloge. De profesiaj modelulinoj ilin diferencigas la nura trajto: Dorota
estas blinda, Kamila estas malfortevidanta.
- Ni
konkludis, ke en la nuna mondo, kie cxiam pli dominas bilda komunikado, estas
grupo da virinoj, ekskluditaj el gxi. Sed ja gxuste al
virinoj estas adresita mesagxo pri bezono esti bela kaj atrakcia. Do, ni enpensigxis, kiamaniere bl.j virinoj zorgas pri sia
aspekto, - diras Rafa*l Grzeszkowski el la firmao "Comunication
unlimited", kiu arangxis la ekspozicion, - realigante cxi projekton, ni
konatigxis kun multaj bonegaj bl.j virinoj, kiuj scipovas cxiutage flegi sin
mem. Kiel Dorota kaj Kamila, per kies
ekzemplo ni decidis montri belecon de bl.j virinoj.
Prezento de la
ekspozicio okazis la 13-an de marto en Varsovio. La
auxtoro de la fotoj rakontas pri siaj impresoj de kunlaboro kun
viddifektitaj "modeloj":
- Nia kontakto
kun Dorota kaj Kamila estis sengxena kaj bazigxis sur
la reciproka fido. Sxajnis, ke viddifekto de la virinoj povas
malfaciligi la fotadon, sed baldaux evidentigxis, ke estas tute male. Nia kunlaboro estis utila kaj interesa sperto por ambaux flankoj.
La fotisto
substrekas, ke lia celo estis montri belecon de tiuj nevidantaj virinoj, tiun
internan, samkiel la eksteran. Krome, gxi devas esti natura, sed ne farita
speciale por fotosesioj. Laux li, ne estas diferenco inter kondutmanieroj de
bl.j kaj vidantaj virinoj antaux objektivo. Sur la foto cxiu
sxatus montrigxi lauxeble plej bela.
Dorota Ziental estas malfrublindigxinta. Sxi delonge
okupigxas pri promociado de virineco kaj beleco inter bl.j virinoj, gvidas radioelsendojn
pri kosmetiko kaj modo. Sxi diras:
- Mi sxatus,
ke oni rigardu nin tra la prismo de nia virineco kaj
bonkoreco, sed ne vidu en ni nur viddifekton.
laux Mateusz
Rujxanski
E-igis O.P.
Literaturo
Kiamaniere hamstro venkis la katon Makar.
La verkistino
Elena Mihalkova rakontis superridegan historion pri sia obstina kato Makar, kiu
dum noktoj malhelpis dormi al sxi kaj sxia edzo.
Estas kato. La kato pezas dek kilogramojn. Estas lito. La lito havas altan molan apogilon, 10-15
centimetrojn largxa. Kaj estas mastroj de la kato, kiuj
dormas sur la lito. Nokte la kato saltas sur la
apogilon de la lito kaj promenas laux gxi. La kato havas noktan
promenadon. Sed pro tio, ke la kato en pasinta vivo estis bovino kaj iujn trajtojn
gxi transportis en la nunan inkarnacion, post la kvara aux kvina marsxo, gxi perdas
ekvilibron kaj plongxas malsupren. Se felicxo ridetos al mi,
la kato falos apude. Se fortuno malfavoros - mian kapon alkusenigas dekkilograma
kato, ial precipe cxiam per sia pugo. Demando: Kiel dekutimigi la katon de tio?
Estis
provitaj: sparadrapoj, dismetitaj sur la apogilo de la lito. (Rezulte dum
duonnokto ni forgluis ilin de la frenezigxinta kato,
apenaux ne senhauxtigis gxin).
La aromo
malsxatata por la kato Ilang-Ilang. (La kato ignoris, la malsxatatan aromon).
mandarinaj Sxeloj grandkvante. (La kato kun
abomeno jxetis sxelojn sur mian kapon, poste falis gxi mem).
Kion ankoraux oni povas fari? Kun sxprucilo sub la kuseno mi
jam dormis. La kato forkuras, poste revenas.
Antaux du
tagoj mi metis en interreton mian mesagxon kun
"Krio de animo". Mi ricevis multajn respondojn.
Du el ili estis uzitaj tuj. Kiel mi promesis, mi raportas.
Mi sxatas simplajn kaj facile realigeblajn ideojn. Tial la
proponoj albati breton al la lito, al la kato, al mia
kapo, por ke al la kato estu komforte fali sur gxin, estis forigitaj.
Por komenco mi
prenis de la infano ses balonetojn, aerplenigis ilin
kaj enpremis inter muro kaj lito. Rezultis tre bele.
Mi kaj mia edzo admiris pri ili kaj enlitigxis. Cxirkaux la noktomezo tondris pafo. Duonsongxe
mi decidis, ke mia edzo pafis kontraux la kato (kvankam unusola armilo en nia
hejmo estas akva pistolo). Kiam ni sxaltis la
lumon, la kato sidis surplanke inter pecetoj de blua baloneto kaj malkontente
fermetis la okulojn. Al gxi oni donis piedbaton, dismetis la balonetojn
kaj denove kusxigxis por dormi. Tio estis nia strategia eraro, pruvanta
kiom malmulte ni scias pri katoj. La duan kaj trian
balonetojn gxi eksplodigis post dudek minutoj kaj moke forgalopis. La edzo
insiste petis min forigi cxion kaj cxesi hodiauxajn eksperimentojn.
Dume mi kasxis balonetojn en la sxrankon la kato sxteliris al la
plej granda baloneto kaj batis gxin per piedo. Sume: Minus kvar
balonetoj, minus du horoj de dormo, minus ok metroj da nervaj fibroj por du
adultuloj, plus amuzo por la kato.
Tiam ni aplikis rezervan varianton. La apogilo de la lito estis
kovrita per kelkaj tavoloj da staniolo, por ke gxi bruetu pli lauxte. Mi
certigis la edzon, ke li povos dormi trankvile: Sur staniolon la kato certe ne
sxovos sin - gxi ektimos. Entute, preskaux tiel okazis.
La kato venis post du horoj, kiam ni ekdormis. Gxi saltis desur la sxranko sur la staniolon. La staniolo
ekbruetis, la kato treege timigxis, ekflugis en aeron kaj falis sur la edzon.
Sume: Minus
dek metroj da staniolo, Minus kvardek gutoj da leonuro por du adultuloj. Plus amuzo por la kato.
Jen tiel gxi
rigardis matene al ni, dum ni provis prepari
matenmangxon per tremantaj manoj.
Do, mi havis
problemon, kun kiu mi alvenis al societo.
Post kiam
balonetoj kaj staniolo ne helpis, mi komencas pensi alidirekte: Kiel ne enlasi la
katon en dormejon. Unue estis uzita fortimigilo kontraux
katoj. Bedauxrinde, la kato ne komprenis, ke tio estas
fortimigilo. Tamen, komprenis la edzo, kiu grimacis,
flaretis kaj finfine petis aerumi la cxambron. Do, mi nun havas
fortimigilon kontraux edzoj, kiu bezonas, mi povas
donaci.
Proksimume la sama stultajxo montrigxis la kuveto kun akvo. ni starigis gxin, supozante, ke la kato plauxdos kaj forgesos pri la lito (gxi sxatas akvon).
Esperoj
duonefikis: La kato plauxdis, sed pri la lito ne forgesis. Nokte gxi galopis al
ni, skuante per
malsekaj piedoj. Pro duonvekigxo al mi sxajnis, ke la kato
havas dudek du piedojn. Per dek piedoj gxi surpasxis
mian vizagxon, kaj per ceteraj gxi galopis laux litkovrilo kaj littuko. Kiel
deserto gxi sxmace kisis la nazon de la edzo,, tusxis
lin per malseka muzelo, de kiu gutis akvo.
Post tio la
edzo diris:
- Diablo prenu la interjeron, mi konsentas albati breton.
Vespere li
alportis lakitan tabulon kun randeto, klopodis dum du
horoj, insultis la senkulpan liton kaj finfine
alhundigis gxin.
Mi volis diri,
ke pli bone sur ni falu la kato, ol tiu fiajxo (Elsub
gxi neniu eligxus viva). Sed rigardis la vizagxon de la edzo
kaj decidis silenti. Bone, pensas mi, unu nokton ni
ekdormos - kaj poste mi forigos gxin. Aldone antaux dormo alkuris la infano kaj
jxetis sur la breton
siajn ludilojn. Mi ne plu
atentis cxion kaj ne insultis, cxar mi pensis, kiu el parencoj kreskigos la
infanon, se ni estos sepultitaj sub la breto. Necesas
diri, ke mi emociis vane: la edzo albatis gxin konscience.
Nokte sur la breton venis la kato. Anasire gxi promenis
al mezo de la breto kaj tusxis per piedo unu el ludiloj. Tio estis la interaktiva hamstro "jxu-jxu-pec". Pro tusxo de la kata piedo, la hamstro sxaltigxis. Alvoke eksklamaciis "Abuzjujujujujuju-zyii!" kaj ekkuris
al la kato, lumigxante pro amo. Mi kun gxojo
rakontus kio okazis poste. Sed mi ne mensogos: Ni ne vidis tion. Kaj entute
gxis mateno la katon ni ne plu vidis. La hamstro kuris
gxis la rando de la breto kaj memmortigis sin,- kiel
Lemingo saltinte desur roko en kuveton kun akvo.
La rezulto: La
breton ni formetis. Sur la
litapogilo sidas nun la gardisto-hamstro. La kato en la cxambron ne
eniras. Kaj se gxi hazarde vidas la hamstron tra la
malfermetita pordo, gxi pufigxas gxis granda amplekso kaj terurigita
retirigxas.
E-igis T. Kuklina.
Diversaj
interesajxoj
Naskigxtago de polvosucxilo
La 8-an de
junio 1869 usona inventisto Iwz Mcgaffni patentigis la unuan en la mondo polvosucxilon,
kiun li nomis "Whirlwind" ("teni en la manoj kaj direkti").
En gxia supra parto trovigxis tenilo, kunigita per rimeno kun
ventumilo. La tenilon oni movis permane. La polvosucxilo estis malpeza kaj
kompakta, sed maloportuna, cxar necesis samtempe turni la tenilon kaj pusxi la aparaton
lauxplanke.
McGafni fondis
en Boston la companion "American Carpet Cleaning Company" kaj ekvendis
siajn polvosucxilojn po 25 dolaroj (nemalgranda sumo por tiu
tempo, se konsideri, ke usona dolaro enhavis cx. 23 gramojn da argxento). La
plimulto de polvosucxiloj de McGafni estis vendita en Chicago kaj Boston. Sed parto, versxajne, forbrulis dum granda chicaga incendio.
Nur du el ili konservigxis. Unu el ili
estas prezentata en la historia centro de la kompanio la muzeo
"Noover".
Baldaux aliaj inventistoj komencis produktadi kaj vendadi siajn
mekanikajn polvosucxilojn. En 1901 anglo Hubert Cecil Booth kreis la
"snufantan Billy" kun benzina motoro.
Legendo diras, ke Booth acxetis bileton al londona muzik-halo.
Tie, por amuzi publikon, oni demonstris la jxus inventitan masxinon, kiu
elblovis el malnova tapisxo nubegojn da polvo. Dum la pauxzo Cecill Both venis al artistoj
kaj konsilis al ili ne elblovi polvon, sed, male, ensucxi gxin.
- Kiel do? - ili miris.
- Jen tiel! - li surgenuigxis
kaj enspiris pulmoplenon de polvo el la tapisxo. Tiel la
unuan fojon estis demonstrita la principo de moderna polvosucxilo.
La aparato estis
tiom grandega, ke oni parkigis gxin cxe vojrando, kaj purigotajn tapisxojn oni
elportis surstraten.
"Snufanta Billy" speciale famigxis, post kiam helpe de
gxi estis purigitaj pestaj barakoj en londonaj dokoj.
La unua grava
kliento de Booth igxis la angla regxa kortego. Necesis purigi
la grandegan bluan tapisxon de Westminster-abatejo antaux kronigo de Eduardo la
sepa.
Usonano Murrey
Spendler laboris kiel purigisto en la fabriko de
William Hoover kaj suferis pro alergio je polvo. Leginte en jxurnaloj pri la
Booth-aparato, li decides krei ties elektran version. En la jaro 1907 li faris ladan
modelon, similan al renversita zinka sitelo kun ligna
tenilo de sxvabrilo. Kiel polvujo servis ordinara
kusenkovrilo. La produktinto asertis: "Polvosucxilo ne nur bonege
forigas polvon desur la planko kaj el fendoj, sed ankaux povas esti
uzata por rapida harsekigo".
Hoover-kompanio financis ankaux prilaboradon de la klasik-aspekta usona
polvosucxilo: broso, sako kaj motoreto inter ili, cxio
sur la sama tenilo.
La kompanio
Hoover produktis elektrajn polvosucxilojn kun polvujo.
La unua
modelo kostis 60 dolarojn kaj estis
multnombre acxetata.
Speciala
populareco de polvosucxiloj en 1920-1930-aj jaroj bazigxis je la kredo de
dommastrinoj, ke kune kun
polvo ili forigas mikrobojn. En la jaro 1926 la revuo "Electrician"
informis: "La universala ideo de polvosucxilo
estas io pli grava, ol simpla purigo de ejoj. Kune kun
polvosucxilo dommastrino akceptas por sia familio novan san-standarton".
Dum multaj
jaroj polvosucxilo estis lukso, sed post la dua mondmilito gxi cxiam pli igxis
cxiutagajxo, nun gxi trovigxas
preskaux en cxiu familio.
E-igis
O.P.
Facila
legajxo
Fabloj
Beni ssxtonon.
Ie, en Ameriko
aux aliloke, mi ne scias precize, kie, logxis iu homo.
Foje li alportis al la instruisto sxtonon kaj petis beni
gxin.
La majstro
prenis la sxtonon kaj metis gxin surteren:
- Nun gxi
estas benita, cxar gxi okupas sian lokon. estante en via mano, gxi estis cxiam malstabila, cxar gxi
plene dependis de vi. Ekde kiam vi prenis gxin kaj
tenis enmane. Kusxu gxi surtere kaj okupu la konvenan lokon por
esti trankvila kaj sendependa. Kaj nun mi benas vin,
vian animon. Estu benita tiu, kiu okupas la konvenan
lokon, estas stabila, trankvila kaj sendependa.
Memorkapablo (fablo de Paolo Koeljo).
Maljuna cxina sagxulo iris tra negxkovrita kampo kaj ekvidis la
mezagxan virinon plori.
- Kial vi
ploras?- li demandis.
- Cxar mi pensas
pri mia vivo, juneco, beleco, kiun mi vidis en la spegulo, kaj pri la viro,
kiun mi amis. Dio estis kruela,
doninte memorkapablon. Li ja sciis, ke mi
rememoros printempon de mia vivo kaj ekploros.
La sagxulo
longe staris en la negxkovrita kampo, fiksrigardis iun punkton kaj pensis. Subite la virino cxesis plori.
- Kion vi vidas tie? - sxi demandis.
- Rozkampon,- respondis la sagxulo, - Dio estis grandanima, doninte al
mi memorkapablon: li ja sciis, ke vintre mi cxiam povos rememori la printempon kaj
rideti.
Kuracista verdikto (moderna fablo).
Kuracisto decidis, ke venis tempo por rakonti al malsanulo la tutan
veron.
- mi pensas, ke mi devas diri al vi: via malsano estas tre
grava, vi plu vivos apenaux du tagojn. Eble, vi sxatus
ordigi iujn viajn aferojn? Eble, vi sxatus vidi iun?
- Jes,- respondis la paciento tremvocxe, - la alian kuraciston.
Cxu estas elekto?
Iu ricxulo en Oriento fanfaronis, ke dank'al sia ricxeco li
mem povas elekti cxion, kion li nur volas.
- Atentu, -
diris al li ermito, - kiam vi vojagxis kun aro da
kameloj kaj elektis lokon por ripozi, cxu vi konsideris belecon de la
cxirkauxajxo aux gravis por vi, ke estu multe da herbo kaj akvo por la bestoj?
- Nu, certe, abunda akvo kaj nutrajxo gravis
por mia elekto.
- Jen, vidu:
kvankam vi estas ricxulo, vi devas vivi por la bono de
la brutaro.
Al kiu apartenas donaco?
En iu japana setlejo, ne malproksime de la cxefurbo, logxis
maljuna sagxa samurajo.
Foje, kiam li instruis, venis al li juna batalanto, konata pro sia
krudeco kaj krueleco. Li sxatis provoki la rivalon per
humiligoj kaj blasfemoj. Blindigxinta pro kolero, tiu
jxetadis sin kontraux li, faris erarojn unu post la alia kaj rezulte malgajnis.
La junulo
ekofendis la oldulon: jxetadis sxtonetojn, kracxis kaj blasfemis. Sed la
instruisto restis trankvila kaj ecx dauxrigis sian
lecionon.
Fine de la
tago laca kaj kolera junulo foriris.
Mirigitaj
lernantoj demandis la samurajon, kial do li toleris tiom da humiligojn kaj ne
batalis kontraux la arogantulo.
- Cxu vi ektimis fiaskon? - ili demandis.
La maljuna
sagxulo respondis:
- Se iu venos al vi kun donaco, sed vi ne akceptos gxin, al kiu
apartenos la donaco?
- Al gxia
mastro, - respondis unu el lernantoj.
- La samo
koncernas ankaux malamon, envion kaj blasfemojn. Gxis kiam vi
akceptos ilin, ili apartenos al tiu, kiu ilin alportis.
Humuro
Blinduloj
ridas
Iun dimancxon kelkopo da blinduloj sen akompananto iris en la
pregxejon. Ecx ne malbone ili iris. Fine ili eniris la pregxejon, sed mirigis ilin iuj frapoj,
auxdataj de malproksime, kaj malgranda kvanto da homoj. Fakte,
homoj preskaux mankis. Kiam ili klinigxis, kiel
oni kutime faras cxe eniro, de malantauxe ili ekauxdis la vocxon:
- Kien vi volas iri?
- Ni venis en la pregxejon, - ili
respondis.
- Vi estas en posxtejo, - informis la preterpasanto.
***
Cxiuj scias, ke ekzistas "blindaj sxoforoj". Ne
temas pri la personoj, kiuj, estante blindaj, pro scivolemo provas sperti tion,
kion sentas vera stiristo. Tiel oni moke nomas tiujn,
kiuj vidas multe pli, ol ili montras.
Sed okazas
ankaux male: homo ne povas akcepti sian viddifekton
kaj dauxre stiras sian auxton, kvankam li
vidas tre malbone. Apenaux venas en la kapon de tiuj "kuragxuloj",
ke tio estas dangxera por ili mem, samkiel por
cxirkauxantoj.
Do, estis iu tia (la nomo ne gravas) fervora auxtosxatanto, kiu ecx
kolorojn ne plu povis diferencigi.
Gxuste tio, laux li, ne estis problemo: li simple
sekvis iun. Se tiu bremsas cxe lumsignalo, ankaux li bremsas.
Foje li veturis tiamaniere, kaj cxio sxajnis esti en ordo. Subite li rimarkis, ke la antauxa veturilo staras tro longe.
Fine el gxi eliris la sxoforo kaj
demandis:
- Kien, damne, vi veturas? Vi jam estas en mia garagxo!
***
Foje vizitis
min kolego kun sia gvidhundo. Salutante lin, mi volis ankaux karesi la beston. Klinigxinte, singarde mi tusxis ion vilan.
- Grandan
hundon vi havas!
- Tio ja estas mia kapo, - ekridis la junulo, kiu gxuste
tiumomente klinigxis por demeti hundan rimenon.
***
Mia edzino kaj mi atendis trajnon en la stacidomo. Ni havis tempon, do, sidis kaj babilis. Mia
edzino diris al mi, ke sxi tuj revenos, nur kontrolos, al kiu perono venos nia trajno.
Post kelkaj minutoj mi auxdis sxin ree sidigxi apud mi.
- Ho, kiom
malsata mi estas! – mi diris, klinigxinte al sxi.
- Mi havas
kelkajn buterpanojn, do, mi povas dividi ilin kun vi,
- auxdigxis nekonata virina vocxo.
Cxu indas
priskribi, kion mi eksentis! Bonsxance revenis mia edzino.
La fremda virino, male, tuj foriris, kaj kune
kun sxi tute malaperis mia apetito.
***
Mia edzino sxategas vizitadi la lokojn, atrakciajn por sxi kaj maloportunajn
por mi, ekz', bazarojn. Aldone, malgraux nian suficxe
longan kunvivon, sxi fojfoje forgesas pri mia blindeco.
Iun belan tagon sxi decidis acxeti por mi cxapon. Por tio
sxi bezonis mian kapon, do, vole-nevole mi trenis gxin al bazaro kune kun mia karulino, kiu infane gxuis la gapadon.
Nu, bazaro
estas bazaro: cxapo aux ne cxapo, sed jen brasiko, kiel
kapo, jen bela tapisxo, jen grandega fisxo, jen
cepo cxipa, jen porkaj ripoj, - kiel do ne trarigardi cxion-cxi! Kaj pri mi
sxi tute forgesis...
Subite mi
sentis mian genuon
bati ion molan kaj varmetan. Samtempe mia gapulino kaptis
mian brakon kaj tiris min for. Estante jam suficxe malproksime, ni ekauxdis korsxiran krion.
Nur poste,
ridinte gxissate, mia edzino diris, ke tio, kion mi batis per genuo, estis
postajxo de iu legommastrino. Pro mia pusxego sxi
falis sur sian keston, plenan je maturaj tomatoj.
***
Foje mi volis veturi trajne aliurben kaj venis en la stacidomon.
Singarde mi iris tra la halo, orelumante por ne pusxi iun, kiu
eventuale starus sur mia vojo kaj porokaze ekauxdi, kie trovigxas kaso.
Subite
auxdigxis lauxta rauxka vocxo: "Hej, fratacxoj, kial do vi gapas blindulon,
kvazaux homon vi neniam vidus? Atentu, mi estas krimulo! Por mi homon mortigi
estas, kiel fingrojn klaki! Ci, cxi tiu,
akompanu homon al la kaso! Helpu lin acxeti
bileton!"
Iu prenis min je la brako, kaj jen mi estas jam apud la kasa
fenestreto. La tuta vico silente donis al mi lokon. "Ci,
tiu cxi! Akompanu homon al perono! Helpu lin
trovi latrajnon! Kaj mi ne volus esti en via hauxto, se vi
eraros!" estis cxe la kasa fenestreto. Kiam mi acxetis bileton, iu senprobleme gvidis min sur peronon.
Sidante en
vagono, mi pensis: "Cxu vere estas tiom malbone, ke krimuloj regas
tumulton. Cxu nepre ili devas instrui
al ni decan konduton?"
(El
polaj revuoj)
E-igis O.P.