Esperanta ligilo
n-ro 10, decembro
2012
Enhavtabelo
Raporto pri renkontigxo de Eblogo.
El Esperantujo. Polaj senatanoj konatigxas kun
E-o.
KAEST 2012.
Lingva forumo. Starigi lingvan infrastrukturon.
Tra la sortofrata mondo.
La unua blinda urbestro.
Subtera festo por bll'j.
Robotigita skanilo.
Nia rondo familia. Ni gratulas.
Facila legajxo. A. Bach. Araneo.
Poezio. Petro
Palivoda.
A. Mori.
Por via sano. Regxino de medikamentoj.
Enigmoj kaj problemoj (nur en brajla versio).
Por la retumantoj. Parolanta mapo.
Malgranda raporto pri la
membrokunveno de Eblogo
en
$landschlacht
La 10-an de novembro la
membrokunveno unuafoje en la pli ol 90-jara historio de Eblogo okazis ekstere
de Germanio, kiel Theodor Speckmann rimarkis en sia
antauxparolo.
Landschlacht
estas malgranda urbo en Svislando. La Internacia Centro por bll'j (Izb)
estas hejmeca domo kun belaj cxambroj, granda
vintrogxardeno, afabla personaro kaj bongusta mangxaro.
Sep membroj
venis, por elekti novan estraron. Post tridekkvar jaroj Theodor
Speckmann ne plu kandidatis por la posteno de la unua prezidanto. nova prezidanto farigxis Norbert M{ller. Dua
prezidanto nun estas Theodor Speckmann. Reelektitaj estas Heinz-Peter
Engels, Bruno Bleyer kiel sekretarioj kaj Manfred
Herrman kiel malnova kaj nova kasisto. Pro subita malsano li
ne partoprenis la kunvenon.
Norbert proponis,
ke Theo estu honora prezidanto. La tuta estraro dankis lin pro la bona kunlaboro. Theo raportis, ke la venonta UK
okazos en Islando kaj
IKBE en Bulgario.
Heinz-Peter Engels.
El Esperantujo
Polaj senatanoj konatigxas kun E-o.
La 17-an
de oktobro en la supera kamero de la Pola senato oni diskutis pri E-o. Estis fondita la parlamenta grupo por apogi E-on, estis prezentita
ekspozicio pri historio de la Lingvo Internacia kaj okazis konferenco "E-o
125 jaroj".
La ekspozicion en parlamentejo
inauguris la vickamerestro Jan Wyrowinski. Elpasxis ankaux
vicsejmestrino Wanda Nowicka. Ekspozicio kaj konferenco estis preparitaj
fare de la Pola asocio "Euxropo-demokratio-Esperanto". Sub la sama titolo agas politikaj organizajxoj en Germanio kaj
Francio.
Dum la konferenco oni parolis,
i.a., pri altrudo de la angla lingvo en Euxropo, kio privilegiigas 13 procentojn
de la EU-logxantoj, por kiuj la angla estas la gepatra lingvo. Estis deklarite,
ke Pollando kiel "lulilo de E-o" povas
proponi tiun lingvon kiel "parte oficialan" lingvon de EU, simile al
la baska, katalana kaj irlanda.
La senatano Edmund Wittbrod, subtenante
la fondigxon de la parlamenta grupo por apogi E-on, proponis sin deteni de
kritikado de la angla lingvo, koncentrigxante cxe instruado de E-o.
La eksdeputito Tadeo Iwinski
atentigis komplikecon de popularigo de E-o, la lingvo, kiu apartenas al neniu
sxtato, kaj alvokis renovigi E-elsendojn de la pola radio internacia.
La konferencon partoprenis
parlamentanoj, sciencistoj, polaj kaj eksterlandaj E-istoj, inter kiuj estis
ankaux la fama japana entreprenisto kaj mecenato Ecuo Mijoshi, konata pro siaj
mediaj akcioj en la euxropaj amaskomunikiloj.
(laux
la retejo "Balta ondo").
KAEST
2012.
KAEST estas mallongigo: Konferenco
pri aplikoj de E-o en scienco kaj tekniko. Tio estas serio de
seminarioj kaj konferencoj, ekzercantaj scienc-teknikan aplikadon de E-o,
okazantaj sur teritorio de Cxehxio kaj Slovakio. Inter 1978 kaj 1989
ilin organizis la Sekcio de Cxehxoslovakaj E-istoj. Post la pauxzo en 1998 gxin
organizis Cxehxa E-Asocio kunlabore kun agentejo Kava
Pech. En 2010 KAEST okazis en Cxehxio.
La cxi-jara KAEST okazis la 15-18
de novembro en la urbeto Modra-Harmonia (Slovakio)en
Edukcentro de la Centro de plua edukado de Komenio-universitato. Gxin
partoprenis 50 personoj el 11 landoj, krome, la rusa E-isto Kostik Vento partoprenis
la konferencon per Skajpo.
La urbeto Modra-Harmonia estas
konata per siaj vinoj kaj ceramikajxoj, situanta cxepiede de la montaro
"Malgrandaj Karpatoj" (Male Karpaty) 30 km-ojn de Bratislavo kaj 25
km-ojn de Trnavo.
La cxefa temo de la konferenco
estis "Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj". La programo
konsistis el prelegoj en du paralelaj blokoj: cxeftemaj kaj alitemaj, trejnado
(vikipedio, komputila laboro, metiejoj k.s.), fakaj diskutoj pri certaj temoj,
neformala vespera programo (vingustumado, filmo-prezento, diskutoj k.s. Dum
trejnado pri Vikipedio la partoprenintoj estis dividitaj en du grupoj -
komencantoj kaj progresintoj. Ili laboris sub gvido de spertaj
E-istoj-vikipediistoj.
Oni multe
diskutis pri E-terminaroj en diversaj scienc-brancxoj. Por mi speciale memorinda estis prezento de la zona planlingvo, la
esperantido por slavaj lingvoj, t.n. slavina aux slavsky, proponita de Jozef
Konechni.
Henryk Kramarczyk.
Lingva forumo
Starigi lingvan infrastrukturon
Antaux 30 jaroj,
kiam ne jam ekzistis la interreto la eblecoj disvastigi nian lingvon per nia
propra rekta agado estis tre limigitaj. Ni povis aux varbi kursanojn kaj
instrui al ili la lingvon aux ni povis atentigi pri
E-o per disdonado de flugfolioj kaj per aperigado de artikoloj pri E-o resp.
pri E-eventoj en gazetoj aux revuoj. Hodiaux ni havas
multe pli da eblecoj, cxar cxiu el ni povas laux siaj kapabloj direkti sin al
homoj en la tuta mondo kaj krei komunumon por iu specifa celo.
Se antaux 30 jaroj la cxefa laboro kusxis en la manoj de E-organizajxoj,
nun cxiu unuopa homo povas fondi sian E-entreprenon
kaj sercxi tiucele kunlaborantojn kaj apogantojn resp. klientojn. La plej grava
diferenco tamen al la situacio antaux 30 jaroj estas la ebleco ne nur diskonigi
la skriban lingvon, sed prezenti gxin en parolata formo. Tio
havas tute alian efikon. Nome parolata lingvo invitas
al imito, parolata lingvo allogas homojn al la lingvo resp. tenas ilin cxe la
lingvo. Parolata lingvo kreas gxojon kaj tio estas
argumento, kiu superas cxiujn aliajn antauxajn argumentojn.
Entute ne havas
multe da senco konvinki homojn pri la neceso de komuna lingvo en formo de E-o.
Estas multe pli bone krei komunumon, en kiu funkcias la lingvo. Kompreneble temas komence nur pri virtuala komunumo. Por iniciati komunumon necesas pritrakti temojn, kiuj estas
interesaj por la dezirata celgrupo. Tio hodiaux bonege
eblas per blogo - reta taglibro, en kiu legantoj povas komenti. La
skriba formo tamen ne suficxas: Por alparoli homojn, oni devas vere paroli al ili kaj ne nur skribi. "Parolado
kunigas la homojn". Tio estas konata proverbo en
Auxstrio.
Ekzistas organizajxoj, kiuj celas disvastigi
E-on en Euxropa Unio. Ili volas
konvinki politikistojn, ekz. deputitojn de la
Euxropa Parlamento, ke oni tie uzu E-on. Tamen por enkonduki Esperanton en iu oficiala institucio devas ekzisti lingva infrastrukturo
por la lingvo. La lingvo ne povas kreski el nenio. Gxi
bezonas specifan gxermon. La gxermon devas krei la aktivuloj. Ili devas
okupigxi pri temoj de la celgrupo, nome la funkciuloj de Euxropa Unio. La aktivuloj
devas iniciati komunumon, al kiu iom post iom aligxos pli kaj pli da membroj de
la celgrupo. La temojn ili trovos ekz', en la
retpagxaro de la Euxropa Parlamento. Mi mem vizitis tiun
pagxaron kaj ne trovis gxin tre alloga. Plej multaj
temoj estas tre "sekaj". Do, estus pli bone havi personan
kontakton kun deputitoj kaj prezenti temon kunlabore
kun ili.
Eble, estos pli
facile krei lingvan infrastrukturon por aliaj temaroj kaj por aliaj celgrupoj.
Dependos de la disponeblaj aktivuloj, pri kiuj temoj ili
estas kompetentaj kaj al kiu ili volas paroli. En la Esperanta Retradio ofte
aperas la temoj "Sano" aux "Dauxrigebla
energiproduktado". Eble, por iu trovigxos
sonartikoloj, kiuj povus servi kiel gxermoj por certaj novaj iniciatoj.
Mi konscias, ke,
bedauxrinde, cxio antauxeniras nur tre malrapide. Sed
por sxangxi tion, necesas unue kompreni, ke la tradiciaj receptoj ne estis kaj
ne estos sukcesaj. Ni povas mondskale kunlabori en la
interreto. Tiel ni povas antauxenigi E-on. La
ekzemplo de la Esperanta Retradio montras, ke tio povas okazi en amika etoso,
sen kutimaj kvereloj de la tradiciaj organizajxoj. Se ni
havas komunan celon kaj komunajn laborprincipojn, ni povas sukcesigi nian
aferon.
(laux
Esperanta Retradio).
Auxskultantoj komentas: Sed ne
troigu, ne forgesu, ke ecx la plej moderna tekniko ne kapablas anstatauxigi la
varman manpremon, fortajn brakumojn, tason da teo (kaj ne nur!) trinkitan kune.
Do, en la nova jaro ni deziras al vi, karaj gelegantoj, ke ne manku al vi sanon
kaj energion por novaj E-renkontigxoj!
Tra la sortofrata mondo
La unua blinda urbestro
La itala bll'o Federico Borgna
(pron. Federiko Bornia), 38-jaragxa, diplomita juristo, estas la unua nevidanta
urbestro de la itala urbo Cuneo (pron. Kuneo), cxefurbo de la provinco en
Piemonte.
Sen malutilaj parolturnoj, en la
vivo, samkiel en politiko, la fakton de sia bl'eco la nova urbestro pridiskutas
kun malfermita vizagxo. "Nun
oni multe parolas pri falsaj bll'j. Tio kolerigas min,
- diras Federico Borgna, - cxar iusence damagxas la rajtojn de veraj bll'j kaj
dubigas iliajn eblecojn kaj atingojn. Nu, pri mia
bl'eco tute ne estas duboj, - li aldonas.
- Dum infanagxo mi havis iom da vidpovo, sed ludis futbalon. Vizagxojn de
ludantoj mi ne povis vidi, sed pilkon - jes, ankaux pordegon kaj
stangojn"...
Mia difekto pusxis min konfronti kun tiu defio, mi montros, ke mi povas plenumi la taskon de
la urbestro. Sed tio ne estas mia persona venko, iusence tio
estis la venko de cxiuj bll'j. Tiun respondecon mi
sentas. Imagu: oni demandas bll'n, kiun laboron povas plenumi
nevidantoj, kaj li respondos, ke ili povas esti ankaux urbestroj", - li ridetas.
Pli frue li laboris kiel financa konsilanto kaj estis prezidanto de la Itala
Bll'-Asocio de Piemonte. Fine de majo li estis elektita kiel
urbestro de Cuneo.
En 2010 li jam partoprenis en la
balotado kiel kandidato de la demokrata partio. Poste
li kunlaboris kun la Unio de Kristanaj Demokratoj.
Laux li, la ebleco igxi urbestro tiam ne estis inter liaj vivoplanoj
Fine oni devis konigi la fakton de
lia blindeco, sed nur kiel informon, ne tro atentis
pri tio, por eviti la impreson, ke li petas kompaton. Samtempe
li devis montri, ke bll'o, se li estas kapabla, povas plenumi ankaux tiun
laboron. Lia politika kontrauxulo, la komika aktoro Grillo, sukcesis
kolekti nur 7 procentojn da vocxoj, dum en la aliaj regionoj de Italio li
atingis ecx 30 procentojn. "La venko estas ne nur mia, sed de la tuta nia
grupo, - dauxrigas Federico, - La venko havis specialan guston. Tio estis
fantastika teama ludo, rezulte de kiu ni venkis
Nun la vivo dauxras. Revenante de la urbestrejo, ne suficxas 20-30 minutoj
por atingi mian domon. Oni salutas min, parolas kun
mi, indikas la problemojn de la urbo. Mi scias, ke la urbestro antaux cxio
devas esti kapabla auxskulti, kompreni kaj decidi. La vidpovo estas nur
instrumento, jes, grava, sed ne unika".
Pri sia difekto
s-ro Borgna parolas trankvile. Gxi estis kauxzita de
retinopatio. Li komencis perdi la vidpovon, estinte
11-jaragxa. Ekde la jaro 2004 li vidas tute nenion.
"Tio estis la vojo supren, - li rememoras,
- La blanka bastono, kiun mi prenis en la manojn, sxajnis al mi pezega, kiel
muelsxtono. Dum la tuta monato mi
marsxadis, tenante gxin enmane, kunfalditan. Malfaldi
gxin kaj iri tra la urbo signifus por mi montri al cxiuj, ke mi ne plu vidas.
Egale, kiel montri mian malvenkon. Fine mi demandis
min mem: "Malvenko kontraux kio?", kaj tiel
venis la momento, kiam mi komprenis, ke la difekto estas sperto, kiun mi devas
alproprigi. Mia malsano igis min pensi pli pri miaj limoj.
Homoj ne estas alkutimigxintaj pensi pri tio, faras ion, kio placxas al ili sen konsideri, cxu vere ili kapablas tion fari.
Evidentigxis, ke la aferoj, kiujn mi ne povas fari, ne estas tiom multaj kaj
gravaj, kiel sxajnis komence. La viddifekto helpis min
ekkoni pli bone min mem, kvazaux surmeti la vestojn de tiuj pli malfortaj. Blindeco devigis min stari firme per piedoj sur la tero".
Sinteza vocxo de
posxtelefono rapidege legas la tekstojn de sms kaj retmesagxojn. Nur la orelo alkutimigxinta povas kapti la sencon de tiuj legajxoj.
"La novaj teknologioj donas al mi la eblecon fari
praktike cxion, - diras s-ro Borgna. Cxiutage mi uzas
smartfonon kaj komputilon. La aparatoj estas miaj, mi kunportas ilin por
ne uzi tiujn komunumajn, kio kauxzigus aldonajn elspezojn".
Cxiujn
subskribotajn dokumentojn li skanas kaj legas per sinteza vocxo.
Samkiel en la
privata vivo, en la urbestrejo li sukcesis rapide kolekti teamon de veraj
geamikoj kaj kunlaborantoj. La ombro de maltrankviligxo aperas sur lia
vizagxo, nur kiam temas pri la problemoj de la urbo, speciale pri revizio de
bugxeto fare de la registaro. Laux li, Cuneo, kompare kun
aliaj italaj urboj, havas bonsxancon, sed malpliigo de la komunumaj enspezoj
nepre kauxzigos socialajn problemojn, kaj tio estas nova defio de Federico
Borgna.
Fabio Lepore.
E-igis O.P.
Subtera
festo por bll'j.
En nekutima cxirkauxajxo, nome 320
metrojn subtere, en la karbominejo Guido apud la pola urbeto Zabrz (pron.
Zabjx) la tiflopunkto de la fondajxo "Sxanco por nevidantoj" de la
urbo Katowice organizis la 12-an de oktobro celebradon de la bll'-tago kaj 20-jarigxo
de la agado de la fondajxo
La solenajxo okazis sub la honora
auxspicio de la urba prezidantino Malgorzata Manka-Szuli. Inter la invititoj
estis komisiitoj pri la aferoj de handikapitoj en vojevodiaj organizajxoj kaj
institucioj, prezidantoj de lokaj primaraj bll'-organizajxoj de la Pola
Bll'-Asocio, prezidantoj de sportaj kluboj "Cross", agantaj sur
tereno de vojevodio.
La kunvenintoj konatigxis kun historio de la karbominejo Guido, la dudekjara agado de
la fondajxo "Sxanco por nevidantoj" kaj kun atingoj de la katowica
tiflopunkto. Okaze de la 20-jarigxo de la fondajxo gxiaj
geamikoj ricevis regalojn pro ilia senprofita agado favore al bll'j kaj
malfortevidantoj. Oni povis ankaux konatigxi kun
la ekspozicio "Tusxi, atingi, ekauxdi - novaj teknologioj por
viddifektitoj". Reprezentanto de la Instituto pri
Edukado kaj Disvolvigxo "Alfa PRIM" rakontis pri la principoj de
priservado de handikapitaj klientoj. La arangxon ornamis elpasxo de
malfortevidanta kantistino Iwona Zieba kaj gitara koncerto de la ensemblo
"Cocotier". Estis demonstrita fragmento kun
audiopriskribo "Homo sur kanato". Oni povis ankaux viziti la tutan
minejon kun akompananto.
La festo estis financata de Pola
fondajxo de rekapabligo de handikapitoj kaj urba estraro.
Karolina Sura.
Robotigita skanilo
legas 250 pagxojn
minute.
Multaj homoj plendas, ke la libroj,
kiuj gravas por ili, ne haveblas en la elektronika
versio. Plejofte tio koncernas lernolibrojn kaj speciala
literaturo diverstipa. Libroskanado estas temporaba
kaj strecxa laboro. Por transmeti tiujn librojn en
elektronikan version povas helpi la robotigita skanilo BSF-auto. Gxi estas inventita de la sciencistoj de la japana laboratorio
Ishikawa Oku. Aplikitaj teknikaj solvoj permesas skani gxis 250 pagxojn
de iu ajn libro dum apenaux 60 sekundoj. Tion oni atingis dank'al rapidaj kameraoj, fotantaj la pagxojn je
diversaj anguloj, kio ebligas havi la bildon 3D, kiu donas klaran, seneraran
skanajxon. La divid-ebleco de tiu skanilo estas
400 Dpi. Pri la pagx-renversado okupigxas speciala sistemo,
adaptita al diversgrandaj kaj diversformataj libroj, dimensioj kaj tipoj de
papero. La nova aparato speciale tauxgos por universitatoj aux
bibliotekoj, kiuj havas grandajn kolektojn de malnovaj, ofte unikaj libroj. Dank'al digitaligo tiuj libroj igxos alireblaj por pli vasta
legantaro. La nova skanilo estos acxetebla jam en 2013.
(laux
Marcin Borek)
E-igis O.P.
Nia rondo familia
Ni gratulas!
Neelpensita
dialogo.
- Ankaux mi scias unu vorton en E-o,- diris iu rusa bll'o.
- Kiun vorton?
- Masenko!
Vere, por ni,
logxantoj de eksa Sovetunio, E-o estas firme ligita kun la nomo de Anatolij
Ivanovicx Masenko. Gxuste dank'al liaj lecionoj en la porinfana revuo
"Sovetskij sxkolnik" multaj el ni konatigxis
kun la Lingvo Internacia. Gxis nun la tiamaj lernantoj
konsistigas la kernon de E-aktivularo en Rusio kaj aliaj ekssovetiaj landoj.
Poste aperis verkita de li E-lernolibro por ruslingvanoj, kiu, miaopinie, estas
la plej simpla kaj viveca el inter cxiuj, gxis nun ekzistantaj ruslingvaj
E-lerniloj. Dum jardekoj li gvidis la E-rubrikon en la sama porinfana revuo,
kiun, plejparte gxuste pro tiu rubriko, legis ankaux plenkreskuloj. Multaj el ni konservis varmajn rememorojn pri organizitaj de li
E-seminarioj en Kislovodsk. Fakte, ne imageblas iu
renkontigxo de blindaj E-istoj aux IKBE sen li.
Anatolij Ivanovicx cxiam estis por ni instruisto, pli agxa amiko, nur la vorto
"maljuna" por li ne konvenas. Juneco ne estas agxo.
La ekzemplo de Anatolij Masenko konfirmas, ke eblas esti juna, atinginte
75-jarigxon.
Nome de cxiuj legantoj ni kore gratulas nian karan Anatolij Ivanovicx, deziras al
li firmansanon kaj cxiaman junecon!
Facila legajxo
Andreo Bach
Araneo
Iufoje kiam mi revenis hejmen post
mia laboro, mia edzino diris al mi:
- Vi devas tuj iri al la kelo, kaj
murdi monstron, kiun mi tie hodiaux ekvidis! - sxi petegis.
- Pri kio temas? - mi trankvile demandis.
- Mi ne scias. Gxi estas terure grandega! - sxi
klarigis al mi kun timego.
- Mi petas vin,
iru tuj, kaj kontrolu! - sxi dauxrigis.
- Kie mi trovos tion? - mi demandis ne tro sciante, cxu kunpreni iun bastonon aux
suficxos mia sxuo.
- Do eble montru al mi, kie gxi
estas - mi proponis, sed sxi rediris kun tremanta
abomeno:
- Neniukaze mi iros tien! Vi trovos gxin en la koridoro malantaux la papera teko kun
miaj desegnajxoj.
Mi malgrauxvole klopodis imagi la
aspekton de io, kio tiel timigis sxin. Kiam mi malsupreniris al la kelo, mi sxaltis lumon kaj okule trovis
la paperan tekon. Mi alrigardis malantaux gxin.
Sur la betona planko kusxis iu nigra etajxo. Mi devis kauxri por povi rekoni tion. Kaj
konforme al mia antauxvido gxi estis negranda araneo, delonge malviva kaj seka,
kaj gxuste gxi tiel timigis mian karulinon.
Neniu sxatas mallumon, kiu kovras kelkan
misteron, en kiu oni povas renkonti ion neesperitan. Ne cxiu hejmano cxe mi emas aux prefere kuragxas
enrigardi ekzemple al la kamero, kie oni konservas portempe malbezonatajn
objektojn. Kiam de tempo al tempo oni devas eligi ion de tie kaj kiam iu malfermos gxian negrandan pordon, la logxantoj de tiu cxi
ejo fulmrapide forkuras, surprizite pro la neatendita lumo el la ekstero, aux
sxajnigas, ke ili estas nevideblaj restinte en senmovo. Sed kiam estas mallume,
malpure kaj multe da polvo, regas perfektaj kondicxoj por kasxigxi kaj
trankvile atendi sian lauxvican viktimon kaj samtempe
pladon. Por ke tio okazu, la kaptanto, pri kiu mi parolas, devas spini siajn
delikatajn kaj gluecajn retojn. Kaj gxi faras tion vere
majstre. Gxenerale araneoj estas opiniataj kiel
acxaj, vilaj kaj malpuraj. Preskaux cxiam ili disponas
pri veneno, kiu tamen en apenaux 3 elcentoj da kazoj povas esti dangxera por la
homo. La tusxeton de araneo kelkaj resentas kiel
malagrablegan, dum por la aliaj gxi estas apenaux delikata tiklado. Sed kiam la
besteto hazarde eniros ekzemple sub nian veston, en la plena mallumo, nia
imagokapablo sufloras al ni, plej diversajn bildojn,
cxu ne?
En mia geografia sfero araneoj gxenerale ne
estas dangxeraj. Tamen malgraux tio multaj
personoj suferas grandan timegon pro ili. Kiel oni scias, temas pri araneofobio, kiu havas siajn radikojn
ofte en nia infanagxo. Okazas, ke oni timigas infanojn fermitajn en
sxranko, dirante ke trovigxas tie araneo kaj gxi povas formangxi ilin. Alikaze infano estas atestanto de panikaj reagoj de aliaj ecx
plenkreskaj personoj. Kelkfoje oni timas, ke araneo povas mordi kaj uzi sian venenon. La kauxzoj de cxi-specaj timoj povas esti
diversaj. Multaj personoj vidante araneon reagas kriante
"Murdu gxin! Murdu gxin!" Kelkaj reflekse piedpremas gxin surplanke aux dispremas gxin
surmure. Estas al mi konata jena antauxjugxo. Nome kelkaj kredas, ke kiam oni mortigos araneon, tiam estos pluvo.
Ne diru tion al mia edzino, sed mi gxenerale toleras araneojn
en mia kelo, ne pro la jxus menciita antauxjugxo. Mi simple opinias, ke ili estas maldangxeraj kaj utilaj kunlogxantoj, kaj tio, ke
ili ne estas tro belaj, tute ne gxenas min. Tamen, mi legis ie, ke oni kuracas
la araneofobion laux du manieroj: sxtupe aux rekte. En la dua
kazo, oni ekzemple uzas grandegan, vilan araneon, kiun oni metas sur la
vizagxon de la paciento. Mi dezirus eviti ion similan.
Ecx tiel tre mi ne sxatas ilin. Ili vivu plu. Ili
estas tiom multnombraj kaj malgrandaj, ke ni devas
simple akcepti ilin, kaj iliajn noktajn promenadojn sub niaj kusxejoj aux
malantaux niaj sxrankoj.
Poezio
Petro PALIVODA
(Ukrainio)
Pordo
Infaneco...
Homoj surstrate
pri io debatas.
Estas pordo farbata
de l’ suno
orkolore.
Mi miras:
kiom da jaroj
trakuris –
restis la pordo
ora.
Radioricevilo
Mi sentas planedospiron
en rauko de
ricevilo.
Sur cxiu diapazono
embuskas por mi
eventoj.
El nigra kesteto fluas
kaj vocxo sola,
kaj bru’ de
tribunoj.
Per turno facila de agordilo
mi sxangxas
planedohumoron.
***
Luno kaj steloj
parolas pri io.
mi iras
silente.
Amo ne havas nomon,
Gxi havas sunon
sur la tuta
cxielo,
blindigan.
Gxi havas venton,
okulojn per sablo
kovrantan.
Al kiu mi iras,
blindulo?
De nun ne videblas.
A. Mori (Usono)
Sxtonumo!
Virino
gxis la brusto
entere!
Sxtonoj
frapadas sxin
pluvere!
Sxi forpasas
en hororo
sufere!
Jen honto
por la homaro
envere!
Por
via sano.
Regxino
de medikamentoj.
Se inter
cxiuj medikamentoj oni devus elekti regxon, tiam oni certe devus elekti
aspirinon. Aux, se vi preferas, regxinon, konsidere
gxian nomon mem. Gxi estas ja la plej uzata kuracilo
tra la mondo, kaj kvankam pasadas la tempo, gxi ne perdas sian utilecon; male,
tago post tago, novaj esploroj montras pliajn bonfarojn de tiu tre sukcesa
substanco. Lastatempe aldonigxis al la listo de gxiaj favoraj efikoj en la homa
korpo grava eltrovo: aspirino preventas kanceron kaj ecx metastazojn.
Esploristoj en Oksfordo trovis, ke
post kelkjara englutado de nealtaj dozoj de aspirino malpliigxas la kazoj de
morto pro kancero, precipe de la digestaparato: je 37 procentoj post kvin
jaroj. Ili sekvis milojn da pacientoj, kiuj uzis tiun drogon por preventi
korajn problemojn, kaj observis, ke ili krome
protektigxis kontraux kancero. Kaj plej mirige: ili
suferis je malpli da recidivoj kaj metastazoj.
Tia impresa eltrovo aldonigxis al la jam longa listo de indikoj por uzado de aspirino:
kontraux febro, kontraux kapdoloro kaj aliaj doloroj, kontraux artrito kaj
aliaj inflamoj, kontraux diverslokaj trombozoj, kontraux kormalsanoj, kontraux
demenco kaj arteriosklerozo, kontraux tro dolora menstruo.
Kompreneble, aspirino, kiel cxiu alia medikamento, povas kauxzi damagxon, kaj al
kelkaj pacientoj oni devas eviti preskribon. Plej gravaj
estas stomakaj malsanoj kaj problemoj rilataj al sangokoaguligxo. Krome,
iuj homoj suferas alergion kaj astmon, se ili prenas
aspirinon.
Kial mi diras, ke
aspirino estas regxino? Cxar gxi estas konata de
jarmiloj. Fakte, Hipokrato, kvin jarcentojn antaux Kristo, jam menciis
la sanigajn povojn de la sxelo de blanka saliko – la arbo, el kiu oni elprenas
la bazan substancon. En 1897, laboratorio Bayer unuafoje
preparis gxin kaj en 1899 oni ekproduktis gxin komerce. Kurioze, ke nur en 1971 John Vane, en Londono, eltrovis kaj
priskribis la kemian manieron, laux kiu gxi funkcias en la korpo. Gxis tiam, oni uzis la drogon tute empirie. Li gajnis Nobel-premion pro tio.
Mi havas cinikan, maljunan kolegon,
kiu kutime sxercas: "Medikamentojn oni devas uzi
tuj, dum ili estas lauxmodaj! Poste ili perdas sian efikon..." Versxajne, aspirino estas escepto, cxar post jarcentoj, ecx post
jarmiloj, gxi plu sin montradas utila kaj efika. Kiel
eterna regxino.
(Laux Esperanta
Retradio).
Por la retumantoj
Parolanta
mapo.
Grmapa estas
komputila programo, produktita de polaj programistoj, kiu ebligas senvidpovan
trarigardon de ggeografiaj mapoj dank'al apliko de sonoj kaj tekstoj anstataux
bildoj. por prezenti informojn pri la tereno. Gxi funkcias en la vindoza madio kaj postulas instalitan sonkarton
kaj ekranlegilon. Nun gxi povas kunlabori kun
Nvda, Jaws for Windows kaj Window-eyes. Se ecx tiuj programoj
ne estas instalitaj, la tekstoj povas esti sonigataj per la instalita
vocxsintezilo Sapi5. La programo ebligas trarigardon de mapoj de kelkaj
polaj kaj euxropaj urboj kaj pli grandaj teritorioj.
Post instalado de Grmapa estas
bezonataj mapoj de urboj aux terenoj, elekteblaj sur la retpagxo de la
programo.
La mapon oni povas imagi, kiel gigantan sxaktabulon el kvadratoj kun dekmetraj
flankoj. Grandecon de kampoj kaj direkton lauxdezire oni
povas sxangxi. Oni povas enskribi la elirpunkton.
La uzanto staras vizagxe al nordo. Cxiu movo de kursor-klavo portas lin je unu kampo. La objektoj estas ilustrataj per diversaj
sonoj. Vi auxdas plauxdon de rivero, bruon de arbaro,
bruon de trajno, tramo aux buso, knaradon de malfermigxantaj pordoj, sonoron de
la pregxeja sonorilo, tintadon de mangxilaro ktp. Ju pli
lauxta estas la sono, des pli proksime trovigxas la objekto. Tiel vi povas trovi ne nur arbaron aux riveron, urbon aux
vilagxon, sed ankaux konkretan objekton, ecx bezonatan domon en la urbo.
Tiu cxi programo
tre rapide disvolvigxas. Kiam bl'aj entuziasmuloj prezentis la unuan
version de Grmapa, ili nomis gxin Grmapa0,5,
klariginte, ke tio estas nur duonvojo al vere bona produkto. Pasis
cx. unu jaro, kaj jam aperis la versio 9,1, kaj
la programo cxiam plibonigxas. Vi povas mem gxui la
programon Grmapa cxe:
http://grmapa.loadstone-gps.pl;