Esperanta ligilo
n-ro 9, novembro 2012

Enhavtabelo
79-a IKBE. La unua komuniko.
Rekapabligaj servoj en Finnlando – defioj kaj ebloj
El Esperantujo.
E-o en lernejoj.
Enkonduko de E-o en Svedio.
Lingva forumo. Lasu nin kompreni.
Tra la sortofrata mondo. Kreinto de la Korea alfabeto por bll.j.
Literaturo. Tamara Andrejeva. Felicxaj patroj (rakonto).
Por via sano. Maldikigxu kun cxokolado!
Sxako.
Anonceto.

 

79-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (unua komuniko)

Karaj geamikoj! La estraro de ANEB pridiskutis kaj akceptis la proponon de la estraro de LIBE organizi la 79-an IKBE en Bulgario. Tiucele dum sia kunsido, okazinta la 4-an de novembro 2012 la ANEB-estraro starigis Preparan Kongresan Komitaton, kies konsiston eniras: Vladimir Jxelev- prezidanto, Dimo Dimov- vicprezidanto, Keranka Milusxeva, Veselina Stoilova, Stojan Stancxev, Etien Todorov- membroj.

1. Dato kaj loko. La kongreso okazos de la 28-a de auxgusto gxis la 3-a de septembro 2013 en hotelo “Horizont”- urbo Obzor. Obzor trovigxas en la sudorienta landparto de Bulgario.

2. Kongresa temo. La jaro 2013 estas proklamita de Unuigxintaj Nacioj kiel jaro de la civitanoj. Lige kun tio ni proponass temo de nia kongreso estu: “La nevidantoj en la civitana socio”. Ni petas cxiujn, kiuj intencas prelegi anonci sin ne malpli frue ol la 30-a de junio.

3. Logxado. Ni logxos, mangxos kaj kongresos en la sama konstruajxo. Oni disponigas al ni 88 litojn en du- kaj tri-litaj cxambroj. Cxiu cxambro havas necesejon kaj dusxon, klimatizilon, fridujon, kablan televidon kaj balkonon, rigardanta orienten. En la akceptejo estas senpaga sendrata interreto. Apud la akceptejo estas kafejo, kie oni proponas kafon, teon, refresxigajn trinkajxojn, bieron, alkoholajxojn. La mangxado kaj kongresarangxoj okazos en ambaux klimatizitaj haloj dee la hotelo. Antaux la hotelo estas malgranda parko, ekipita per sporta ilaro, kie la dezirantoj povas sportumi. La hotelo trovigxas je distanco de 80 metroj de la strandostrio.

4. Kongreskotizoj. Por partoprenantoj el okcidenteuxropaj landoj la prezo estas 250 euxroj. Por partoprenantoj el orienteuxropaj landoj- 195 euxroj. Tiuj, kiuj deziras logxi en unulita cxambro devas pagi 320 euxrojn. Por infanoj gxis 14 jaroj , kiuj ne profitos memstaran liton oni pagos 120 euxrojn. La prezoj inkludas: tri mangxojn tage, ses tranoktojn,duontagan ekskurson al Varna kaj transporton de Varna al Obzor kaj reen. Se vi intencas partopreni la ekskurson nepre indiku tion en viaj aligxiloj. Gxis la 21-a de aprilo vi nepre devas pagi almenaux 50 procentojn de la kongreskotizo. En la dua komuniko ni anoncos la bankkonton, per kiu vi povos gxiri la monon.

5. Renkontado kaj veturigado de la partoprenantoj. La partoprenantoj estos veturigotaj de Varna al Obzor la 28-an de auxgusto per busoj en du grupoj. La unua buso ekiras de flughaveno Varna je la 12-a horo, trapasas auxtobusan stacidomon Varna, fervojan stacidomon Varna kaj veturas al Obzor. La dua auxtobuso ekiras je la 18-a horo laux la sama vojo. En la forirtago cxiuj partoprenantoj estos veturigotaj reen laux la sama vojo. Se necese tiu skemo povas sxangxigxi. Tiuj, kiuj intencas veni en Varna antaux la kongreso auxx resti post la fermo bonvolu sciigi nin. ni povus logxigi ilin en la lernejo por viddifektitaj infanoj en Varna.La prezon por unu tranokto en la lernejo ni anoncos en la sekvaj komunikoj.

6. Aligxilo. Via aligxilo devas enhavi la jenajn donitajxojn:
1. antauxnomo kaj familia nomo;
2. nevidanto aux akompananto;
3. naskigxjaro;
4. lando;
5. adreso;
6. telefonnumero;
7. retadreso;
8. skajpo;
9. mi pagis per banko... euxrojn;
10 mi bezonas oficialan invitilon;
11. a. mi partoprenos la ekskurson; b. mi ne partoprenos la ekskurson;
La aligxilojn bonvolu sendi al Dimo Dimov gxis la 1-a de majo 2013.

7. Adresoj kaj telefonoj por kontaktoj.
1. Vladimir Jxelev: tel.: +359 32 29 93 92 posxtel.: +359 898 61 58 66
2. Dimo Dimov:tel.:+359 52 51 14 94 posxtel.: +359 893 42 95 43 retadreso: dimodimov19@gmail.com
3. Veselina Stoilova: posxtel: +359 898 52 93 50 retadreso: vesistoilova@abv.bg
Nome de la prepara komitato: Vladimir Jxelev- prezidanto Dimo Dimov- vicprezidanto


Rekapabligaj servoj en Finnlando – defioj kaj ebloj
Teuvo Ruponen Estro de rekapabliga sekcio de Finna Ligo de Vidhandikapitoj (emerito)
Prelego dum la 78-a IKBE en Kijivo 2012

Rekapabligo celas al restarigo aux pliigo de fizika, psika kaj socia agadkapablo. Plej gravas plifortigi memfidon kaj progresigi kapablon elturnigxi memstare. Subteno fare de samsortanoj kaj eblo identigi sin kun tiuj estas gravaj elementoj en la agado. Inter la celoj estas ankaux akcepti la difekton kaj la realan situacion kaj lerni kompensajn lertojn.
Laux nuntempa difino, invalideco estigxas per interagado de la individuo kaj la cxirkauxajxo. Konflikto inter la kapabloj de individuo kaj la postuloj de ties cxirkauxajxo kreas invalidecon. Tiel ne suficxas nur rekapabligi la individuon. Oni sxangxu ankaux la cxirkauxajxon, tiel ke gxi plej malmulte obstaklu la elturnigxadon kaj partoprenadon de difektita individuo. Socia agadkapablo signifas povon de individuo sukcese agi en diversaj cirkonstancoj kaj esti plenrajta membro de diversaj komunumoj kaj de la tuta socio.
Difekto ankaux ne estas samsignifa kun manko de laborkapablo, kiel oni ofte pensas. En medicino oni parolas pri grado de invalideco. Tiam oni rigardas la aferon el negativavidpunkto, el la vidpunkto de perdo: la grado de gxeno kauxzata de invalideco estas tiel kaj tiel granda. Rekapabligo aliras la situacion pozitive, baze de ebloj. Gravas fortigi lapropran rolon de la rekapabligato. Viddifekto estas subjektiva sperto, kiun oni ne povas mezuri per ekzakta mezurilo. Motiviteco helpas en refortigxo.
Rolo de paciento ne konvenas al rekapabligato. En la sanservo oni devas fortigi la motivitecon por rekapabligo kaj komenci la proceson de rekapabligo kiel plej eble baldaux post la difektigxo. Laux tiu vidpunkto ne estas bone, se kuracisto konstatas: “Venu denove post unu jaro kaj ni vidos, kion ni povos fari. Eble kuracmetodoj tiam estos progresintaj tiel, ke...” Tia tiel nomata teorio de pajlero malhelpas efike komenci la rekapabligon.
La rekapabligata grupo konsistas el bl'aj kaj diversgrade viddifektitaj homoj kaj iliaj proksimuloj. Difektigxo ne estas nur problemo de unuopa persono. Gxi tusxas lian aux sxian familion, amikojn kaj kolegojn. Difektigxo estas kiel sxtono, jxetita en akvon. En la punkto de falo akvo saltas alten, kaj ringoj etendigxas cxirkauxen kaj iom post iom malaltigxas gxis kiam, ie for, la akvo ne plu vibras. Same, plej forte la difektigxon sentas la persono kaj la proksima rondo. Ju pli for oni iras, des malpli la afero tusxas.
La legxoj garantias rekapabligon.
En Finnlando ekzistas relative bona legxaro pri rekapabligo. Gxi estas senpaga. La cxefa respondeco pri arangxado de rekapabligo restas cxe la komunuma sanservo. La rekapabligon de viddifektitoj prizorgas en praktiko la grandaj Centraj Malsanulejoj. Escepte, la medicinan rekapabligon de severe difektitaj personoj prizorgas la nacia Institucio de Sociala Asekuro. Gxi prizorgas la profesian kapabligon de viddifektitoj. La agadon povas kunfinanci ankaux asekuraj kompanioj.
Rekapabligon de viddifektitoj cxefe, proksimume 90-procente, financas la nacia Institucio de Sociala Asekuro.
La tri sxtupoj de rekapabligaj servoj.
En la rekapabligaj servoj por vidhandikapitoj eblas klare distingi la kutimajn "tri sxtupojn" de sanservo. En la baza sanservo la rekapabligaj servoj estas blankaj bastonoj kaj magnetofonoj, trejnado en movigxo kaj instruado de punktoskribo, kaj krome sxangxoj en la hejmo de severe handikapitaj personoj. Pere de tiuj oni strebas al plibonigo de agadkondicxoj en la hejma cxirkauxajxo por tiel malpliigi la gxenajxojn, kauxzitajn de difektoj.
La sekvan sxtupon de rekapabligaj servoj formas la Centraj Malsanulejoj. En ili rekapabligaj servoj por viddifektitoj estas gvidado al rekapabligo, rekapabligo de vidpovo kaj servoj koncerne helpilojn. Parto de ili okazigas ankaux movigxtrejnadon. Helpilojn por pli multekosta medicina rekapabligo financas la komunuma sanservo. Por viddifektitoj temas ekz., pri legotelevidiloj, komputiloj kaj ties programoj.
La trian sxtupon de rekapabligaj servoj proponas la Finna Ligo de Vidhandikapitoj. La Ligo havas en la cxefurbo centron de servoj kaj agado nomatan "Iiris", tio estas Iriso. Parto de la rekapabligo por vidhandikapitoj estas tia, ke gxi ne tauxgas por dislokado regiona aux surloka. Tia agado estas koncentrita kiel tasko de la Finna Ligo de Vidhandikapitoj.
La Iris-centro havas sekciojn por rekapabligo de infanoj kaj plenkreskuloj, por enlaborigo, trejnado pri komputiloj kaj esplorcentron. Por rekapabligo kontribuas ankaux trejnejo de gvidhundoj kaj gxiaj servoj. Servoj al cxiuagxaj.
La Finna Ligo de Vidhandikapitoj produktas rekapabligajn servojn por cxiuagxaj viddifektitaj klientoj kaj por iliaj familianoj. La servoj konsistas el persona kaj grupa adaptigxa trejnado, rekapabliga flegado, esploroj pri rekapabligo, trejnado por subteni kaj plibonigi laborpovon, studoj pri bezono de helpiloj kaj trejnado pri uzo de ili kaj servoj rilate al gvidhundoj. Ankaux rekapabligo de veteranoj estas arangxata. La Ligo de Vidhandikapitoj havas entute 200 dungitojn, el kiuj unu triono laboras en la rekapabliga sekcio. Rekapabligo de vidhandikapitoj postulas multe da homa laboro. La grupoj de gvidataj personoj estas malgrandaj kaj grandparte la gvidado estas tute persona por cxiu unuopulo aparte. Laux la naturo de viddifektoj, la gvidado kaj trejnado, ekz., pri punktoskribo, movigxado, cxiutagaj laboroj kaj uzado de helpiloj, okazas unuope, pasxon post pasxo.
Familianoj cxeestas en rekapabligo.
En rekapabligo partoprenu kiel eble plej multe ankaux familianoj. Kiam temas pri plenkreskuloj, oni celas, ke ankaux la edzo aux edzino de nova handikapito cxeestu parton de la tempo. Por tiuj gravas scii pri la efiko kaj celoj de rekapabligo de la proksimulo. Familianoj bezonas sian propran psikan rekapabligon kaj subtenon de samsortuloj.
Ofte oni pensas, ke en rekapabligo temas unuavice pri servo por jxusdifektitoj. Gxi tamen havas grandan signifon ankaux por tiuj, kiuj jam delonge havas handikapon.
Valoras rekapabligi. En la nuntempa socio pli kaj pli gravas la videbla cxirkauxajxo. Nia socio rapide sxangxigxis el
socio de servado al socio de memservado.
Bona vidpovo estas bezonata en pli kaj pli multaj taskoj. Jam relative neforta manko de vidkapablo kauxzas problemojn en laboro, en cxiutagaj aferoj kaj ecx dum libera tempo. Dum oni povis malpliigi plurajn problemojn, kauxzitajn de viddifekto per helpiloj kaj elektronika tekniko, novaj problemaj cirkonstancoj estigxas rezulte de evoluo de la socio. Tiel la gxeno de viddifekto forte ligigxas al tio, kion la cxirkauxajxo postulas de la agadpovo.

Lastatempe oni multe parolis pri la efikeco kaj utileco de rekapabligo. Koncerne vidhandikapitojn, estas prave aserti, ke rekapabligo indas, de la vidpunkto de individuo kaj ankaux de la socio. Cxiu euxro, kiu estas uzata por rekapabligo, malpliigas aux prokrastas bezonon de ecx pli pezaj kaj multekostaj servoj. Je individua nivelo rekapabligo reflektigxas kiel pozitiva memstara elturnigxo kaj partopreno
en la socia vivo. Temas pri la rajto de vidhandikapitoj al rekapabligo kaj digna kaj bonkvalita vivo. Rekapabligo estas investo al estonteco. Tiu esprimo enhavas grandan veron el vidpunkto de socio kaj individuo. En praktiko tamen apenaux videblas cxi tia pensado pri investo. La finna registaro parolas pri manko de laborfortoj kaj neceso plilongigi laborperiodojn. Handikapitoj estas resurso de laborforto, kiun oni gxenerale forgesas. Per gxustatempa kaj direktita rekapabligo eblas loki plurajn difektitojn en laborvivon. Per rekapabligo eblas subteni laborkapablon de homoj kiuj difektigxis dum sia labora agxo kaj tiel grave plilongigi ilian karieron kaj subteni ilian forton labori. De vidpunkto de individuo, rekapabligo subtenas la psikan, socian kaj fizikan agadpovon kaj plibonigas la kapablon memstare elturnigxi en cxiutaga agado kaj malpliigas bezonon de aliaj servoj. Malgraux decidoj de parlamento kaj evidenta utilo rekapabligo nuntempe ne gxuas la respekton, kiun gxi meritas. En la nuna premanta ekonomia situacio oni malpliigas ankaux rekapabligadon pretekste de gxiaj kostoj. Rekapabligo estas konsiderata nur kiel elspezoj, ne kiel investo. Eblas sxpari el rekapabligo, cxar ne minacas tuja perdo de vivo. Sxparemo malhelpas situacion de maljunuloj kun viddifekto.
La proporcio de pensiuloj en la logxantaro en Finnlando estas cx. 15 procentoj, kaj la proporcio cxiam pli kreskas. Ju pli longe homoj vivas, des pli ili havas diversajn agadmankojn kaj malsanojn. Ankaux viddifekto draste kreskas kiam temas pri pli agxa homgrupo. Laux taksado en Finnlando trovigxas 80 000 vidhandikapitoj, el kiuj 70 000 havas pli ol 65 jarojn. Post 30 jaroj la respektiva nombro estos preskaux duobla.
Viddifekto de maljunuloj plej ofte konsistas el diversgrada vidpovo, ne ofte el blindeco.Tio tamen ne malpliigas la gravecon de la problemo.
Gxis nun la Nordlanda bonfarta socio sukcesis doni moderajn servojn por maljunuloj kaj invalidoj. La situacio tamen estas sxangxigxanta. Cxiutage ni auxdas novajxojn, ke komunumoj eliminas socialajn servojn kaj sanservon t.e. gxuste tiujn, kiuj servas maljunulojn.Atingebleco de servoj varias multe inter komunumoj.
Niaj legxoj ebligas rekapabligon kaj havigon de helpiloj ankaux por homoj kiuj jam trapasis la laboragxon, sed en praktiko estas malfacile ricevi tiujn servojn. Por pensiulo, akiri legotelevidilon aux komputilon aux ricevi rekapabligon estas kiel gajnego en loterio. Ecx optikajn helpilojn ne cxiam eblas ricevi, kaj gvidado en uzo de tiuj estas nesuficxa.
Ankaux pere de sxangxoj en logxejo eblas faciligi elturnigxon de viddifektitaj maljunuloj hejme.
Asistado en hejmo fare de komunumo ebligus elturnigxadon. Se eblus ricevi helpon en purigado, asistadon en negocado kaj aliajn servojn rilate al cxiutaga vivo, la vivo en la konata hejma cxirkauxajxo povus dauxri ecx longe. La fervora sxparemo de komunumoj tamen estas eliminanta tiujn servojn. Purigado kaj asistado en butikoj ne plu apartenas al la taskoj de trejnitaj hejmaj helpantoj. Tiujn servojn oni devas acxeti cxe privataj produktantoj de servoj.
Laux esploroj viddifektitaj pensiuloj plejparte estas malricxaj kaj ili ne povas pagi grandajn elspezojn por publikaj kaj privataj servoj. Tiel kreskas ilia dependeco de volontulaj servoj aux helpo fare de familianoj. Tio siaparte diserigas la memfidon kaj deprimas la menson.
Cxiu vidhandikapito sendepende de agxo kaj logxloko rajtas ricevi bezonatan rekapabligon.Bedauxrinde tiu rajto realigxos ege malforte.
La euxro farigxis cxioscia konsilisto kaj la merkato faras la decidojn. La Nordlanda bonfarta socio estas rapide malaperanta. Komuna respondeco diserigxas kaj gxin anstatauxas malmolaj valoroj. En tiu situacio invalidorganizoj devas havi atentemon kaj forte labori por gardi la rajtojn. Tiu laboro bezonas nin cxiujn.

 

El Esperantujo

 

E-o en lernejoj

En junio 2011 la revuo Esperanto de UEA sciigis, ke en Brazilo grava atingo estis la aprobo de legxprojekto por subteni la instruadon de E-o en brazilaj mezlernejoj. En la komenco de auxgusto 2012 la retejo de edukado.net informas, ke la brazila parlamento baldaux konfirmos la legxproponon.
La federacia universitato oficiale aldonis E-on al la ceteraj 12 lingvoj tie nun instruataj. La 180-hora kurso estas aldona kapabligo de nunaj instruistoj de fremdaj lingvoj por la instruado de E-o. La kurso estas por la gxenerala publiko, sed kun speciala programo por lingvoinstruistoj en la tria lerno-semestro. Lauxcele la kursintoj kapablos aprobigxi en nivelo C1 de la KER-ekzamenoj.
Enmatrikuligxo jam eblas. Tiu nuna universitata atingo malfermas la vojon al ecx pli grava pasxo antauxen por la evoluo de E-instruado en Brazilo, nome la postdiplomiga kurso por lingvo-instruistoj.
(retejo d edukado.net. 3.8.2012, raporto de Josias Barboza)

 

Enkonduko de Esperanto en Svedio

Dum la printempa E-kunveno de sveda E-asocio unu prelego temis pri la nova kurso ”Homa lingvo”, okazanta en svedaj gimnazioj en la sociscienca programo. La lingvoinstruisto Folke Wedlin prezentis la kurson kaj siajn spertojn pri lecionoj de E-o en gxi. Alia prelego montris kiel eblas prezenti E-on kaj aliajn konstruitajn lingvojn en la kurso "Homa lingvo", kiu konsistas el 100 horoj dum unu lernojaro. Du instruistoj parolis pri spertoj esti ”gastinstruistoj” en tiu kurso cxe stokholma gimnazio. Unu el la komunaj konkludoj de la prelegoj estis, ke ekzistas bona sxanco fari prezenton pri E-o en la prihomlingva kurso, kiun la lingvemaj gimnazianoj trairas en Svedio ekde la jaro 2011. Gravas ellabori sagxan strategion kaj elsxuteblan studmaterialon por instigi svedajn lingvoinstruistojn doni almenaux unu lecionon pri konstruitaj lingvoj kaj E-o en la kurso "Homa lingvo", cxar tio tute kongruas kun la celoj de la kurso kaj ankaux kutime interesas lingvemajn junulojn.
("Esperanto", Julio-auxgusto 2012)

 

Tra la sortofrata mondo
KREiNTO DE LA KOREA ALFABETO POR BLINDULOJ

La 9-an de oktobro la korea popolo festis la tagon de ekesto de la korea alfabeto. Kaj kio pri korea brajlo?
Hodiaux vi ekscios pri Pak Tu Son, kreinto de la korea varianto de la brajla alfabeto por bll.j.
La oficiala skribo por bll.j, destinita por la okcidenta alfabeta sistemo, ne konvenis por la korea alfabeto Hangul. Felicxe, trovigxis la homo, kiu solvis tiun problemon, projektinte la korean varianton de alfabeto de brajlo.
La korean brajlan alfabeton (Hunmen Cxonum) inventis en la 1926 jaro Pak Tu Son. Ties nomo similas la originan nomon de la korea alfabeto, kiu nomigxis Hunmin Cxonum kaj estis kreita de la regxo Segxon la Granda.
Pak Tu Son naskigxis en aprilo de 1888 en la distrikto Kanhva-gun de la urbo Incxhon. Fininte la pedagogian kolegion, li komencis instrui en la elementa lernejo. La pseuxdonimon Son Am li ricevis de Li Don Hvi, la aktiva partoprenanto de la kontrauxjapana rezistmovado kaj la fondinto de la lernejo Pacxhan, en kiu lernis Pak Tu Son mem. Donante cxi-pseuxdonimon al sia lernanto, Li Don Hvi kredis, ke lia discxiplo igxos la homo je nesxancelebla certeco kaj konvinko, simile al la pino apud la kvieta klostro. Gxuste tiun sencon portas la pseuxdonimo Son Am. Pak Tu Son ne perfidis sian instruiston, dedicxinte sian vivon por servado al bezonhavantoj. En la 1913 oni direktis lin al la instruista laboro en la fako por blinduloj de la lernejo Cxesenvon, poste igxinta la sxtata blindullernejo en Seulo. Samjare li liveris el Japanio brajlan tajpmasxinon kaj komencis eldoni la lernolibrojn por bll.j en la japana lingvo. Kiam post la unuamarta rezistmovado por sendependeco en 1919 la japanaj regantoj en Koreio klopodis malpermesi la korean lingvon en lernejoj, Pak Tu Son kolere demarsxis kontraux tiaj severaj rimedoj. Li apostrofis: "La vidanto cxiam trovos eblecon por legi kaj skribi, necesas nur ekdeziri. Sed la bll.o, senigita sian propran lingvon, definitive cxesos vidi kaj paroli. Cxu vi tion volas?" Post unu jaro Pak Tu Son kune kun siaj studentoj sekrete organizis la komitaton pri projektigo de la korea brajla alfabeto. Post ses jaroj la alfabeto estis fine kreita. Oni nomis gxin Hunmen Cxonum. Gxi estis publikigita la 4-an de novembro 1926, je la datreveno de la apero de la korea nacia skribo Hunmin Cxonum, aux Hangul.
Oferinta sian propran felicxon por senfelicxuloj
Post la aperigo de la korea brajla alfabeto Pak Tu Son aktive eklaboris pri disvastigo de gxi inter la homoj kun la limigita vidpovo. Li dissendadis gxin al tiuj, kiuj ne havis eblecojn acxeti gxin. Li substrekis, ke lernado por la bll.o estas ilo por batalo je siaj rajtoj. Aliokaze la animo de bll.o estadas en obskuro. En 1936 Pak Tu Son igxis direktoro de la lernejo Jonhva en la urbo Incxhon. Li enkoreigis, uzante inventitan de li korean brajlon, 76 librojn, Inkluzive Biblion kaj fablojn de Ezop. Li mortis la 5-an de auxgusto 1963 en 76-jara agxo. Nuntempe igxas popularaj la sonlibroj, sed la lernado nur per auxdo ne eblas. Tial por la koreaj nevidantoj brajlo restas la plej grava fonto de scioj. Sen la kreita de Pak Tu Son skribsistemo tio ne estus ebla.
Kompilis V. Suslov.

 

Literaturo
Tamara Andrejeva.
Felicxaj patroj
(rakonto).

Sur parka benko sidis juna viro, leganta libron. Deflanke staris inter arbaretaro infancxareto, kie dolcxe dormis lia unumonata filo. La viro plezurigis sin, legante interesan romanon kaj samtempe plenumante la patrodevon. Tra la sabloaleo marsxadis la alia viro, antauxenpusxanta la infancxareton. El lia posxo elstaris gazeto. La novalveninto afable turnis sin al la viro kun la libro:
- CxU Vi permesos starigi mian cxareton apud la via?
- Jes, bonvolu,- diris la sidanto, ne deprenante la okulojn de la libro. La novalveninto oportune sidigxis kaj elposxigis gazeton. Sidantaj sur la kontrauxa benko virinoj kun infanoj jxetis bondezirajn kaj ecx favorajn rigardojn al tiuj sindonemaj viroj. Evidente, tiuj duopuloj montrigxis la plej unikaj reprezentantoj de la forta sekso. Felicxaj edzinoj, havantaj tiajn maloftajn ekzemplerojn de edzoj!
Tamen subite en unu el la infancxaretoj ekploris bebo. La patroj senmovigxis. Fine la viro kun la libro rimarkis:
- Ja ploras Via infano.
- Ne, mi senerare rekonus karan vocxon pro cxiunoktaj koncertoj.
Por helpi al la cxaretnajbaro kaj cxesigi la diskuton, ekkriis la dua bebo. Ambaux patroj eksaltis al la cxaretoj, komencis skui ilin, ecx ekmurmuris, opiniante, ke iliaj senmelodiaj mugxadoj similas al lulkantoj. Tamen la beboj dauxrigis plenumi sian dueton. Tiam la patroj elcxaretigis la malobeulojn kaj komencis kuradi tien kaj reen, pli lauxte kaj inspirplene murmurante. Sed tia virtuoza plenumado ne silentigis la kapriculojn. Lacigxinte, la patroj encxaretigis la kriantajn etulojn, kies plorado tuj cxesigxis. La patroj denove surbenkigxis.
- CXu Vi havas filon aux knabinon?- Ekinteresigxis la viro kun la libro.
- Mi revis nur pri naskigxo de filo, kaj la edzino plenumis mian deziron. Kiuagxa via knabineto.?"- Siavice demandis la viro kun gazeto.
- Mi havas filon. Kvankam mia filo igxis nur unumonata, li jam rekonas min kaj ridetas.- Malkontente kaj samtempe fiere respondis la felicxulo.
- Ho, ili estas samagxaj! Nun infanoj rapide maturigxas. ImaGU, Hieraux mia
fileto ekpremis mian fingron, kiam mi salutis lin".
Bedauxrinde, la agrabla konversacio subite rompigxis, kaj ni ne sukcesis ekkoni cxiujn naturdotajxojn de unumonataj talentuloj pro pluvo.
La patroj jxetis sin al la heredantoj kaj ekmovigis la infancxaretojn. Neatendite la patro kun la libro haltis kaj penseme diris:
- Miaopinie, mi erare prenis vian cxareton.
- Mia infancxareto estas blukolora,- Reehxis la dua. Tuj ili rimarkis, ke la cxaretoj similis, kiel gxemelfratoj. - Problemoj,- ekflustris la viro kun gazeto.
La pluvo plifortigxis.
- Nesolveblaj problemoj ne ekzistas,- gxoje ekkriis pli prudenta kaj konjektema viro kun la libro. Li atente komparis la sucxilojn, kovriletojn, tamen cxiuj ajxoj similis.
- Ho, ni faris acxetajxojn en la sama vendejo kaj havas similajn gustojn,- konkludis li.
- Se Vi havus knabinon, ni tuj distingus ilin,- penseme rimarkis la dua. La unua ecx ne reagis: li sercxadis elembarasigxon.
- Ni observu detale la infanajn vizagxojn kaj komparu kun la patroj,- denove proponis eltrovema patro kun la libro.
CXiu el ili fiksrigardis la vizagxojn unu de la alia, poste ili klinigxis super la infanaj vizagxoj.
- Al mi sxajnas, ke tiu cxi knabeto estas gxuste via kopiajxo!- la viro kun gazeto diris. Tamen post pauxzo li mirigite aldonis:
- Ho, tiu, la alia bebo ankaux similas Vin!
Denove ili enpensigxis... Jen la viro kun la libro silente palpadis la cxaretfundojn. Post kelkaj minutoj li konvinke deklaris:
- Tiu cxareto estas via!
La dua mirigite demandis:
- Kiamaniere Vi deduktis?
- En la cxaretfundo mi konstruis sekretejon, kie mi kasxas aferajn leterojn de unu konatino, mi konsilas uzi mian valoran sperton!
Afable adiauxinte, la viroj disigxis.
Kiam la viro kun la libro revenis hejmen, la edzino jam senpacience atendis lin kaj tuj prenis la bebon. Subite la orelojn de la edzo atingis la virina ploro:
- Kion vi alportis anstataux nia filo?
- Ho, Dio! CXu mi alportis knabinon?- Li tuj observis la kusxantan etulon, trovante virseksan bebon. Sed la edzino foriris kun la bebo al la parko. Renkonten al sxi kuris la alia patrino kun la bebo sur brakoj.

 

Por via sano.

Maldikigxu kun cxokolado!

Cxokolado estas parto de la homa kulturo, en la tuta mondo. Gxi devenis de antaux-Kolumba epoko, kiam popoloj de Centra Ameriko kulturis la belajn flavajn ovoformajn fruktojn. De tie gxi venis Euxropon, kie la klimato ne favoras gxian plantadon. Grandaj produktantoj estas Ameriko kaj Azio, sed svisaj markoj tamen farigxis meritoplene famaj. Cxokolado inspiris auxtorojn de filmoj kaj libroj, farigxis simbolo de popolaj festoj (ekz. la alproksimigxanta Pasko) kaj plezurigas homojn en formo de brikoj, ovoj, pulvoro, kukoj, biskvitoj, likvoroj, kremoj kaj trinkajxoj. Pro tio, ke la ekstraktajxo de kakao (Theobroma cacao) estas tre amara, oni preparas gxin mikse kun lakto kaj sukero.
Malofte oni trovas homon, kiu ne sxatas cxokoladon. Kontrauxe, ofte oni renkontas homojn, kiuj sin konsideras "cxokoladomaniuloj". Kaj tiuj homoj ofte havas kulposenton, cxar de longa tempo kuracistoj rekomendas, ke oni ne tro ofte kaj ne tro multe englutu cxokoladon, cxar gxi estas grasa kaj sukereca. Sed medicinaj sciencoj estas cxiam surprizaj: antaux nelonge, esploro en la Universitato de Kalifornio, en Usono, montris, ke regula mangxado de tiu bongustajxo povas helpi malgrasigxon!
Oni akompanis pli ol 1000 pacientojn, kiuj agxis de 20- gxis 85 jaroj, kiuj ne suferis pro diabeto, nek pro koraj aux angiaj malsanoj, koncerne dieton kaj korpan mason. La rezulton publikigis la prestigxa revuo ‘Archives of Internal Medicine’, kun la konkludo, ke, kvankam cxokolado estas kalorieca mangxajxo, gxi enhavas substancojn, kiuj favoras malpezigon, anstataux akumuladon de graso. Tial eble gxi povas helpi malpliigon de la korpa maso.
La esploro montris, ke cxokolado plibonigas sangopremon, korpan reagon al insulino (nome hormono, kiu ensorbigas glukozon) kaj kolesterolon. Gxi enhavas abundon da kontrauxoksidaj faktoroj - speco de ‘rubajxo’ de la korpa metabolismo. Tiaj efikoj okazas sendepende de aliaj faktoroj, kiel korpekzercoj. Tamen, oni bone atentu: cxar cxokolado enhavas kaloriojn, gravas, ke oni ne mangxu gxin grandkvante, sed modere kaj ofte. Krome, ke oni moderigu la englutadon de aliaj grasajxoj kaj sukerajxoj, por kompensi tion. La esploristoj emfazas, ke bona cxokolado estas tiu de la tipo "duone amara".
Sed antaux ol vi rapidos preni kaj mordi sian cxokoladan brikon, ni atentigu: multajn esplorojn pri tiu temo oni faris per musoj, kaj kvankam cxio indikas, ke ili validas ankaux por homoj, tamen estas prudente atendi konfirmon kaj pliajn informojn.
(Laux Esperanta retradio).

 

Sxako


Redaktoro: Anatolij Masenko, Gerojev-Medikov 15 - 1, RU-357739 Kislovodsk, Rusio; retadreso: masenkoai@mail.ru

 

Novaj sxakproblemoj

 

n-ro 1
Blankaj: R3 Ne5 CXf2 CXf3 (4);
Nigraj: Rg2 (1)
Mato en dua movo.
N-ro 2
B.: Rf6 Nh3 (2);
N.: Rh5 Pf7 Ph4 (3)
Mato en dua movo.
N-ro 3
B.: Rd5 Ng6 Kh3 (3);
N.: Rh8 CXg7 Pd+ Ph4 (4)
Mato en tria movo.

 

Anonceto

Nova delegito
LIBE-estraro informas, ke Bulgario havas novan delegiton s-anon
Dimo Dimov Penev:
JxK Mladost, bl.109, vh.6, ap.1, BG-9027 Varna;
tel.: +359 52 511494.
R.P.: dimodimov19@gmail.com;
skajpo: dimo_dimov11111 .
Nome de la estraro mi deziras al li sukcesan cxi-terenan kunlaboron, kaj samtempe mi kore dankas s-anon Dancxo Dancxev Stefanov pro lia longjara laboro.
Anatolij Masenko,
dua LIBE-sekretario.