Esperanta ligilo

N-ro 7 septembro 2012

     Enhav-tabelo

LIBE Spezokonto por la jaro 2011

Prelego por la 78-a IKBE

Rezolucio de la 78-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj

El Esperantujo. Somera Esperanto-Studado (SES) en Slovakio

Cxu ankaux IKBE en Francio?

Lingva forumo. Esperanto ne estas produkto

       Tra la sortofrata mondo.

Poezio. A. Rudavcova, G. Gluhxov.

Enigmoj kaj problemoj (nur en brajla versio)

Forpasoj

Por la retumantoj.

 

 

          LIBE Spezokonto por la jaro 2011

 

ELSPEZOJ

 

Eldonado:

Esperanta Ligilo 3.750,00

Lernolibro 480,00

Sumo de eldonado 4.230,00

Membreco:

UEA 183,00

EBU 387,50

Sumo de membrecoj 570,50

Premioj:

Enigmopremioj 75,00

Literatura konkurso 100,00

Sumo de premioj 175,00

Impostoj kaj bankkostoj 123,31

 

Sumo de elspezoj 5.098,81

 

ENSPEZOJ

 

LIBE-kotizoj kaj EL-abonoj 971,62

Donacoj:

Legaco el Britio 1.097,00

Kongresa kaso 288,25

Aliaj donacoj 371,70

Sumo de donacoj 1.756,95

Subvencioj: Fonduso de

Harald Thilander (Svedio) 2.709,12

Donaco el Danio 956,88

Sumo de donacoj 3.666,00

Vendo de libroj 15,00

Interezoj 378,05

 

Sumo de enspezoj 6.787,62

Saldo de spezokonto + 1.688,81

 

Bilanco de LIBE 31.12.2011

 

AKTIVOJ

 

Deponoj:

(23.3.2013) 14.667,00

(junio 2013) 5.878,00

(20.2.2016) 7.287,00

(12.6.2017) 6.898,00

 

Sumo de deponoj 34.730,00

 

Bankkonto 42268 ce BNL 8.893,79

 

Konto libk-p ce UEA 2.108,70

Sumo de kurantaj bankkontoj 11.002,49

Sumo de aktivoj 45.732,49

 

PASIVOJ

 

Kapitalo1.1. 42.293,68

Saldo de la spezokonto + 1.688,81

 

Movada kaso 1.750,00

 

Sumo de pasivoj 45.732,49

 

 

        Bugxeto de LIBE por la jaro 2013 , inter krampoj sumoj de la spezokonto por la jaro 2011

 

ELSPEZOJ

Eldonado:

Presado de EL 3 750,00  (3 750,00)

Lernolibro 0,00 ( 480,00)

Historia verko 1.200,00 (0,00)

Edukado 1.000,00  (0,00)

Kongresoj 0,00 (0,00)

Regiona kunlaboro 0,00 (0,00)

Membreco:

UEA 187,00 (183,00)

EBU 388,00  (387,50)

Sumo de membrecoj 575,00  (570,50)

Premioj:

Enigmopremioj 75,00  (75,00)

Literatura konkurso 0,00 (100,00)

Sumo de premioj 75,00 (175,00)

Impostoj kaj bankkostoj 150,00  (123,31)

Diversaj kostoj 50,00  (0,00)

 

Elspezoj entute - 6.800,00  (- 5.098,81)

 

 

ENSPEZOJ

 

Kotizoj kaj abonoj 1.500,00  (971,62)

Donacoj 500,00   (1.756,95)

Subvencioj 2.200,00  (3.666,00)

Vendo de libroj 100,00  (15,00)

Interezoj 900,00  (378,05)

Enspezoj entute  5.200,00  (+ 6.787,62)

Saldo -1.600,00  (+ 1.688,81).

 

 

      Prelego por la 78-a IKBE

            Timo Kuoppala

Estro de internaciaj rilatoj de Finna Ligo de Vidhandikapitoj

Referajxo prezentita en la Gxenerala Asembleo de Euxropa Blindul-unuigxo en oktobro 2011 en Danio (Fredericia)

 

Kion donis al ni la norda bonfarta modelo?

  Jam en la komenco de la lasta jarcento en cxiuj Nordlandoj trovigxis notinda nombro da malricxaj homoj, kaj la pozicio de handikapuloj estis ege nekontentiga. Dum oni pli kaj pli vaste komencis pensi pri bonfarto, ankaux la pozicio de handikapitoj iom post iom plibonigxis, cxar la socio komencis pli preni sur sin la respondecon pri la situacio de siaj plej malfortaj civitanoj.

  Ni opinias, ke rezulte de la norda pensmaniero pri bonfarto ni ankaux atingis konsiderinde bonan bazan sekurecon por handikapitoj. Krom sekurecon alireblan al cxiuj homoj, handikapito ricevas kompenson almenaux por parto de la elspezoj, kauxzitaj de lia aux sxia difekto. Pensia sekureco de homo havanta laboran historion estas bona. Tiel malmultaj de tiuj, kiuj viddifektigxis dum ilia laborvivo, ne volas reveni al laboro.

  Se handikapito volas labori, la socio povas oferti al dunganto subvencion por pagi salajron. Auxtoritatuloj pri enlaborigo ankaux helpas trovi laboron kaj en laboro necesajn teknikajn ilojn – ekzemple akcesorajxojn kaj programaron por komputilo – senpage por la dungito kaj dunganto.

  Movigxo de unu loko al la alia estas problemo por pluraj handikapitoj. Por pliigi eblecojn de fizika movigxo kaj socia integrigxo publike financataj transportservoj je diversaj tipoj kaj gradoj disvolvigxis en Nordlandoj. Se handikapito bezonas helpon de alia persono en sia cxiutaga vivo, ankaux por tio haveblas servoj. Kelkaj teknikaj helpiloj, kiuj estas nemalhaveblaj en cxiutaga vivo, kiel blankaj bastonoj, sed je modera prezo, estas pagataj de la socio, kvankam povas ekzisti limigo koncerne kvanton de acxeteblaj iloj.

  Bona ekzemplo el la kampo de informadikaj servoj estas bibliotekoj de vidhandikapitoj, kiujn longtempe posedis aux almenaux plene subvenciis la sxtato. Bibliotekoj servas ne nur la kulturan celon provizante beletran kaj nebeletran literaturon, sed ili ankaux certigas havigon de lernolibroj kaj studmaterialoj por viddifektitaj studentoj.

  Konklude, cxu temas pri handikapito ekde sia naskigxo, cxu pri iu, kiu difektigxis poste, la sekureca reto de publikaj servoj estas suficxe bona. Tio ankaux emfazis la ideojn pri socia justeco kaj solidareco inter homoj, kio gravas el la vidpunkto de efektivigo de homaj rajtoj de handikapuloj. Longtempa evoluigo kaj solida kunlaboro kun organizoj de handikapuloj sekurigis bonan kvaliton de servoj kaj eblecon influi ties estontan kvaliton.

 

         Rezolucio de la 78-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (Kijivo, Ukrainio, la 13-20 de julio 2012).

 

  Kongresa temo: "Blinduloj por digna vivo kaj homaj rajtoj".

 

  Al cxiu homa unuopulo servas la samaj rajtoj kaj permesoj. La invalideco aperas kiel sekvo de interago inter la personoj kun vidaj misfunkcioj kaj sociaj baroj, sekvantaj el homaj kondutmanieroj, kiuj estas obstakloj dum plena kaj efika partopreno de viddifektitaj personoj en la socia vivo egalrajte kun cxiuj civitanoj.

  Iu ajn formo de diskriminacio de iu ajn persono pro ties viddifekto estas krimo kontraux digno kaj honoro de homo.

  Viddifektitaj personoj konstante konfrontas kun baroj, malebligantaj ilian partoprenon en la socia vivo.

  La plimulto de viddifektitaj personoj trovigxas en malfavora socia kaj ekonomia situacio.

  Cxesigo de socia eskludo de viddifektitaj homoj estas grava defio kaj signifoplena faktoro de la socia disvolvigxo je la tuthomara skalo, socia kaj ekonomia,

kaj ankaux estas efika agadmaniero por likvido de mizereco.

  Viddifektitoj havas la rajton studi, plialtigi sian kvalifikon kaj labori en egalaj kondicxoj kun aliaj civitanoj, inkluzive la rajton vivteni sin per laboro, elektita de ili, akceptita en labormerkato kaj labormedio en maniero transparenta, nediskriminacia kaj alirebla por cxiuj personoj.

  Nepermesebla estas iu ajn formo de diskriminacio pro viddifekto rilate al cxiuj agadsferoj koncerne diversajn formojn de enlaborigo, laborkariero kaj laborkondicxoj respektive al laborsekureco kaj laborhigieno.

  Sencxesan defendon postulas la rajtoj de viddifektitoj, traktataj laux principoj de egaleco kun la aliaj civitanoj, al justaj kaj konvenaj kondicxoj de laboro, soci-agado, ripozo kaj cxiutaga vivo.

  Por asekuri tion, ni, viddifektitoj, diversmaniere (pere de amaskomunikiloj, Interreto, publikaj arangxoj, propagandaj kunvenoj, elpasxoj en lernejoj ktp.) kuragxe kaj realisme informu la vastan publikon pri la eblecoj, atingoj, sukcesoj, malfacilajxoj kaj realaj bezonoj de blinduloj.

  Blindaj esperantistoj kunlabore kun la naciaj kaj internaciaj blindulaj kaj porblindulaj organizajxoj informu internaciskale (pere de amaskomunikiloj, Interreto, publikaj arangxoj ktp.) pri novaj atingoj de blinduloj, apero de novaj blindul-helpiloj, originalaj solvoj de specifaj blindul-problemoj ktp. cele al disvastigo de tiu sperto en aliaj landoj.

  Pere de la landaj kaj lokaj organizajxoj blindulaj kaj porblindulaj ni propagandu la progresivajn atingojn kaj sperton de solvado de specifaj blindulaj problemoj, novajn blindul-helpilojn je la nacia kaj loka nivelo.

  Ni, blindaj esperantistoj, pere de informado, konkreta agado, persona viv-ekzemplo klopodu forigi la negativajn stereotipojn kaj ellabori la pozitivan bildon de blinduloj kiel egalrajtaj, dignaj, plenvaloraj civitanoj.

       Akceptita unuanime kun kelkaj stilaj amendoj la 19-an de julio 2012.

 

        El Esperantujo

 

        Somera E-Studado (SES) en Slovakio

 

  La cxijara internacia Esperanto-semajno okazis en Nitra,  la plej malnova urbo de Slovakio.  Gxi situas 90 km de la cefurbo Bratislavo.   La universitata studenthejmo Zobor ofertis tauxgajn lokojn por studado, distra programo kaj logxado. Jene skribas Asta pri la kurso:

"La 21-an de julio komencigxis la kvina internacia Esperanto-semajno en Nitra (Slovakio). Preskaux 300 partoprenantoj estis aligxintaj, sed  cirkaux 50 ne venis.  El Finnlando estis kvar partoprenantoj.

  La kurso  okazis laux la sama programo, kiel pasintjare. Novajxo estis, ke cxiuj kursanoj povis partopreni  en kantado antaux luncxo en la klaso (de komencantoj) de Stano Marcxek.

Bedauxrinde Stano kaj kelkaj aliaj personoj devis veturi al Vjetnamio merkrede.

  La kurso komencigxis per testo kaj ankaux finigxis per la sama testo. Estis agrable rimarki, ke la rezulto post unusemajna studado estis pli bona.

La instruistino de mia grupo estis Dalia Pileckiene el Litovio.  La grupo estis granda, ?. 25 personoj, kaj tial ni havis du instruistojn. Johannes Mueller el Germanio helpis al Dalia.

  Cxiutage ni havis hejmtaskojn. Ni skribis longajn tekstojn.  Dalia  kaj Johannes kontrolis hejmtaskojn antaux lecionoj. Dank 'al du instruistoj ni povis demandi, kion ni ne komprenis dum la lecionoj.

  En la fino de la kurso eblis prezenti dezirojn por la programo de venontjara SES-semajno. Proponita estis i.a.  dramo kaj poemoj.  Cxiuj partoprenantoj  en mia grupo promesis veni ankaux al sekvonta SES en 2013.

       Asta Torpo.

         Cxu ankaux IKBE en Francio?

  La unua Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazis en Boulogne-sur-Mer, en Francio en la jaro 1905. En la julia-augusta numero de la revuo Esperanto de UEA estas interesa informo: la urbo Lille en Francio kandidatigxas por UK en 2015. Lille situas en norda Flandrio 223 km nordorienten de Parizo, kaj proksime de la landlimo de Belgio. La distanco inter Lille kaj Brukselo estas 100 km. Boulogne-sur-Mer trovigxas pli ol 100 km de Lille.

  Ni havas belajn memorojn de la 64-a IKBE en Bordozo en 1998. Cxu ni denove renkontigxu en Francio, en la kadro de UK en Lille? Espereble niaj francaj amikoj pretas helpi nin trovi favorprezajn lokojn por niaj kunvenoj kaj logxado. Programon ni ja kunportos mem.

         ***

  Francoj forte varbas kaj kampanjas por la enkonduko de E-o en la abiturientan ekzamensistemon. Unu bona paso en tiu kampanjo estis, ke deko da urboj en Francio partoprenis la tutmondan skriban KER-ekzamenon komence de junio. Notindas, ke el gxisnunaj 923 ekzamentrapasintoj francoj konsistigas cx. 25 procentojn.

              Ritva Sabelli

 

         Lingva forumo

 

          Esperanto ne estas produkto

  "La mondo ne akceptas Esperanton". Tiun plendon kaj priskribon de eblaj kauxzoj oni povas legi en "Libera Folio". Cxu vere la "mondo" ne akceptas nian lingvon? Mi forte pridubas tion.

  Se oni komparas Esperanton kun nova produkto, kiu devas akiri pozicion en la merkato, tiam tiu konkludo sxajnas esti pravigebla. Sed kiel merkatikisto, komercisto kaj esperantisto mi analizis tion kaj tio kondukis al rezulto ke Esperanto ne estas produkto. Mankas al gxi esencaj atributoj por esti konsiderata tia. Esperanto nek estas varo, nek servo. Gxi ne estas simple vendebla kaj utiligebla.

  Homo ja povas akiri Esperanton kaj poste utiligi gxin, sed tio estas longdauxra evoluprocezo, kiu nur funkcias, se plenumigas esencajn kondicxojn. Tiu evoluprocezo estas kreskado. Cxiu kreskado postulas la cxeeston de kreskofaktoroj, sen kiuj la kreskado ne povas okazi. Kaj cxiam unu el tiuj faktoroj en certa situacio estas la minimuma faktoro, kiu decidas, gxis kiu grado la kreskado povas progresi.

  Do, la lingvo estas plej bone komparebla kun vivanta estajxo. Oni ja ankaux parolas pri "vivanta" lingvo, kaj tia Esperanto sendube estas. Se ni volas plirapidigi kaj plifortigi la kreskadon de Esperanto, ni devas analizi la kreskofaktorojn, kiuj estas:

  - la kerno de la lingvo mem, do, la ecoj de la lingvo;

- la kapabloj de homoj lerni kroman lingvon;

- la sociaj, politikaj, teknikaj, juraj kaj ekonomiaj cirkonstancoj, kiuj permesas kaj akcelas la utiligadon de la lingvo;

- nombro kaj kvalito de homoj, kiuj instruas kaj disvastigas Esperanton.

  Strategio estas la elekto de kampoj, kie la potencialo de la faktoroj kune estas plej alta. Necesas plej bone kunligi homajn kapablojn kun organizaj rimedoj kaj vekebla bezono. Mi volas prilumigi tion per kelkaj ekzemploj:

  - Ne havas sencon instrui E-on al homoj, kiuj ne estas suficxe lernkapablaj;

- Ne havas sencon instrui la lingvon al homoj, kiuj neniam havos okazon

paroli gin kun alilingvanoj;

- Necesas oferti enhavojn kiuj estas sufice interesaj por instigi homojn almenaux al auxskultado de la lingvo;

- Necesas homoj kiuj bone, bele kaj agrable publike parolas la lingvon.

  Kreskado funkcias per dauxra stimulado. La Esperanta Retradio estas rimedo por doni tian stimulon cxiutage. Pensu kiel vi povas stimuli la utiligadon de Esperanto en via medio! Stimuli aliajn donas personan kontentigon. Do stimulu kaj gxuu!

           (Laux Esperanta Retradio).

 

       Tra la sortofrata mondo

 

  Serbio. La decembra informilo de EBU (Euxropa blindul-unuigxo) enhavas novajxon pri alireblo al informado en Bosnio kaj Hercegovino. Temas pri projekto por ekipi bibliotekojn pri teknikajxoj por viddifektitoj kaj pri nova sonrevuo.

  En la respubliko Serbio la landa bll'-unio kune kun la bll'-biblioteko decidis realigi la projekton pri legosalono en bibliotekoj (Audio Braille Internet Club Reading room). Intenco estas, ke cxiuj bibliotekoj havos legosalonojn, ekipitajn per teknikajxoj, kiel komputiloj, brajloprintiloj, Daisy-aparatoj ktp. Dum la realigo de la projekto 210 uzantoj ricevos la eblecon esti trejnitaj por farigxi kompetentaj uzantoj, kaj 2000 nerektaj uzantoj povos utiligi la servojn de legejo.

  La bll'-biblioteko de Serbio publikigis novan sonrevuon pri arto, kulturo en formo MP3 kaj Daisy. "HOMER" estas produkto de juna redaktora komisiono en Banjaluko kaj iliaj kunlaborantoj. La cxefa celo estas malfermi la mondon de arto, kulturo kaj scienco al viddifektitoj pere de vocxo.

  La unua numero de la revuo enhavas artikolojn pri verkistoj, libroj, muziko kaj interesajn rakontojn pri diversaj karieroj kaj interesoj de viddifektitaj homoj.

        EBU Newsletter 83, Decembro 2011.

          ***

  Koreio. Blindulo en televido.

  "Sudkorea blinda novajxprezentisto legas novajxojn el la aero",- tiel diris pri la 27-jaragxa Lee Changhoon iu mirigita jxurnalisto. La sxtata televida stacio de la Suda Koreio dungis lin kiel novajxprezentiston. Li estas blinda kaj uzas la brajlan linion anstataux kutima lego-ekrano. La televida stacio KBS fieras pri li, cxar nun li estas la nura blinda novajxprezentisto sur la tuta planedo. Lee Changhoon diras, ke la plej malfacila parto de lia laboro estas korektado de sia aspekto kaj vizagx-esprimo, cxar li ja ne povas vidi, kiel li aspektas. La junulo esperas, ke per sia ekzemplo li povas helpi aliajn bll'jn

malfermi la pordon al la nova, interesa profesio.

 

             Poezio

         Anna Rudavcova.

       ***

  Se miraklo min igos poeto

Kaj rimon igos frukto matura,

Mi prenos plumon el vost’ de kometo

Kaj gxin mi trempos en nokton bluan.

Kaj sur foliar’ de printempa gxardeno

Kaj sur foliar de arbaroj auxtunaj

Mi skribos de maten’ gxis mateno

Per mia elkora sang’ flua !

  Se miraklo min igos poeto,

Mi komencos vojagxon en cxielo.

Mi elpafos la verson- raketon

Gxis la plej malproksima el steloj.

  Kaj, se kreskos al mi la flugiloj

Kaj malfermigxos facile je vento,

En nuboj mi festos per scintiloj

De ?a?manta aer-torento.

  Kaj, se la miraklo ne alvenos

Se rimo-sparkoj ne ekbrulos,

Mi gxuos printempajn gxardenojn

Kaj arbarojn auxtunajn sub suno.

  Mi vagos ie en bluo de l’ cxielo

For de homoj, de l’ tero lontana,

Min nutros la sun’ varma kiel mielo,

Min nutros la lun’-lakto malvarma.

        E-igis Helena Tylipska.

 

               Gennadij Gluhxov.

              ***

Mi gxenerale estas homo tre modesta.

Sxategas arde mi lirikan poezion,

Kaj sub influo arda de l'inspirtempesto

Kuragxas mi auxdace verse verki ion.

Mi amas senescepte, plene, la homaron,

Mi estas preta malsanulojn forajn helpi.

Se spektas mi teatre baledistinaron,

Pro l' art' ilia povas mi admire jelpi.

Printempe sxatas mi plantadi arbojn junajn,

Infanojn sxatas mi per cxokolad' regali,

Kaj, kiam vidas mi surplagxe la sunbrunajn

Junbelulinojn, pretas pro la ravo fali.

Observi en silento pia sveltajn krurojn...

Neniam drinkas mi. Reziste al la tento,

Ne malpurigas mi per tabakfumo murojn.

Sed, se l' edzinon iu korte per rigardo

Aux per parolo, aux per kondut' maldeca

Ofendos - mi trankvile por moralogardo

Per la grenado tuj dissxiros lin je pecoj.

 

          Forpasoj

 

       Anastasija Jxukova.

 

  Kun malgxojo mi informas, ke la 29-an de julio matene post longdauxra grava kancera malsano forpasis s-ino Anastasija (Nadja) Jxukova (Kislovodsk, Rusio).

  Sxi naskigxis la 28-an de oktobro 1928 en laborema kamparana familio kaj tute blindigxis pro morbilo en sia kvina vivjaro. Dank' al persisto kaj elstara laborkapablo sxi akiris superan klerecon, unue pri filologio kaj poste ankaux pri difektologio. Sian pedagogian agadon Nadja komencis en malproksima norda vilagxo en Komi-respubliko, poste sekvis sxia sukcesplena 40-jara dejxorado kiel instruistino pri rusa lingvo kaj literaturo en la blindullernejo en Kislovodsk. Centoj da sxiaj ekslernantoj konservas bonan memoron pri sxiaj emociplenaj lecionoj. Emeritigxinte en 1997, sxi dauxre helpis private al vidantaj gejunuloj, kaj ili cxiuj brile studentigxis.

  Tre modesta en cxiutaga vivo, Nadja neniam plendis pri io, kaj sian veran ricxecon konsideris multajn geamikojn, inter kiuj sxi gajnis reputacion de zorgema patrino kaj gastama hejmmastrino: sxi preparis bongustajn mangxajxojn kaj lerte trikis.

  Ekposedinte Esperanton en 1975 sub influo de la bulgara amikino Tanja Mileva, Nadja baldaux farigxis nia aktiva movadanino. Fruktodone sxi kunlaboris en brajlaj E-revuoj, gajnis premiojn en kelkaj literaturaj konkursoj. Dum dudek jaroj sxi gvidis la lernejan E-rondeton, kiu dufoje cxiujare elpasxis kun variaj koncertaj programoj ne nur en la propra lernejo, ankaux en tiuj por vidantaj samagxuloj. Entute Nadja partoprenis en 19 IKBE-oj, ankaux en multaj E-renkontigxoj,

kaj ne cxiam kiel pasiva auxskultantino, ofte sxi mem prezentis interesajn referajxojn.

  En simpatia agema personeco de Nadja Jxukova sendube la movado perdis veran verdan batalanton, kaj por cxiam sxi restos en bona memoro de tiuj, kiuj sxin konis. Ripozu en paco, nia kara samideanino.

           Anatolij Masenko.

        Stefan Paskulov, mondfama E-isto kaj talentega solkantisto.

  Preskaux 50 jarojn li estis aktiva E-isto. Sxajne la sofia IKBE, okazinta en la somero de 1963 jaro, en kies kulturprogramo partoprenis la bulgara profesia Koruso de la bll'j, aligis lin al E-movado. Kune kun Tanja Mileva, alia mondfama bulgara nevidanta E-istino, kaj Sultanka Mineva, fresxproduktita solkantisto komencis partopreni en IKBE, en kies kulturprogramoj Stefan êàé Ñóëòàíêà prezentis popularajn operajn ariojn. Ecx en Rimini (Italio) kaj stokholmo (Svedio) Stefan Paskulov kaj Sultanka Mineva havis koncertojn ne nur por la samideanaro, sed ankaux  por la neE-ista publiko.

  La unua IKBE ekster Bulgario, en kiu Stefan partoprenis, estis la kongreso okazinta en Budapesxto (1966, la dua IKBE, organizita en Helsinki (1969). Denove la triopo estis la sama: Stefan, Sultanka kaj Tanja. Baldaux aligxis al ilia grupo ankaux alia fama E-isto kaj eminenta bulgara muzikisto Mihail Karamihajlov, la triopo igxis kvaropo. Cxi tiuj kelkaj felicxuloj tre ofte sukcesis penetri okcidenten trans la „fera kurteno”, ecx  en la plej malhelaj tempoj de tiel nomata "malvarma milito"”. Multaj blindaj geE-istoj el Ameriko, Euxropo kaj Azio, prezentantaj pli maturajn generaciojn,  konas Stefan, memoras lian profundan basan vocxon, admiradis lian solkantistan talenton. La partoprenantoj en IKBE, realigita en Albena (Bulgario) en 2007 jaro havis bonan sxancon senpere gxuadi lian grandan kantistan talenton. Tie Stefan disdonadis al siaj bonaj amikoj diskon kun liaj kantoj, preparitan en la antauxa jaro.

  Stefan Paskulov naskigxis en cxedanuba vilagxo Ostrov la 10-an de auxgusto 1938 j. Li perdis la vidpovon ankoraux kiam li havis apenaux sep jarojn pro malagrablega akcidento. Tri knabetoj, Preskaux liaj samagxuloj,  trovis bombon-ludilon, jxetitan de angla-usonaj aeroplanoj, flugantaj al naftaj kampoj de Rumanio, por bombardi ilin. Tiuj aeroplanoj havis kutimon disjxeti ne nur bulgar- kaj rumanlingvajn flugfoliojn, ankaux allogajn bombojn-ludilojn por maltrankviligi logxantaron. La infanoj provadis „esplori” sian trovajxon, frapante gxin per sxtono. Tiu kuragxa „esploranto” estis Stefcxjo kaj ttiamaniere senigxis je siaj okuloj kaj tri fingroj de la dekstra mano,  li farigxis unu el milionoj da viktimoj de la Dua mondmilito. Stefan lernis en la blindullernejo.  Fininte gxin, li iom da tempo (kvin jarojn) estis korbplektisto en la urboj Varna kaj Sofio.   

  En 1961 li eklaboris kiel

artisto en la Profesia koruso de blinduloj, kies elstara solkantisto li estis dum pli ol tri jardekoj.

  En marto de 1962 Dank’al Stojan Babekov Stefan Paskulov plenumas la solistan partion de la kanto "La tago de la libero", kiu post iom da tempo estas sonregistrita en la Bulgara nacia radio. Vokalaj pedagogoj de Stefan estas Katja Spiridonova, Hristo Brambarov kaj Boris Hristov. Iuj el ni MULTFOJE gxuadis "Kupletojn de toreadoro" el la opero "Karmen" de g. Bizet, "Rondo de Mefistofelo" el la opero "Mefistofelo" de A. Bojto, “Ario de Grenin” el la opero "Damo Piko" de P. Cxajkovski k. a., PREZENTATAJ DE NIA TALENTA SAMIDEANO. Nacia brajla biblioteko en Bulgario cxijare oficiale eldonas duoblan diskon kun kantoj, plenumitaj de Stefan Paskulov.

  Kiel vera artisto, Stefan havis du edzinojn – Bonka kaj Ivanka, nature, en diversa tempo. Ili donacis al li du bonegajn filojn – Jurij kaj Milen. Apud cxiu sukcesa viro cxiam firme staras virino. Sendube por Stefan tiu virino estis Ivanka: tridek jarojn sxi estis lia muzo kaj fidela gvidhundo, diligenta laboristino kaj sagxa konsultanto, nelacigxema sxoforo kaj bonkora kritikanto.

  La talentega solkantisto estis ankaux sukcesa entreprenisto. Dum preskaux kvaronjarcento Stefan havis etan firmaon, vendantan diversajn varojn, en kiu laboris ankaux lia dua edzino. Per siaj komercaj okupoj sxajne li dementis la faman miton, ke la artistoj ne estas suficxe praktikaj homoj.

  Stefan Paskulov translogxigxis tre urgxe en la pli bonan mondon, antaux atingi 74-jaragxon, la 25-an de junio, post tritaga restado en sofia malsanulejo. Ni, liaj samideanoj, amikoj kaj sxatantoj de lia granda muzika talento profunde ñóôeðàñ pro lia subita forpaso.  Ripozu en paco, karulo nia!!!

              Angel Sotirov - Bulgario

 

           HARRY HARRISON

  La renoma verkisto Harry Harrison forpasis la 15-an de auxgusto en Crowborough (Anglio). Li naskigxis la 12-an de marto 1925 en Stamford (Konektikuto, Usono). Harrison lernis E-on en sia junagxo kaj estis membro de UEA jam ekde 1945. En 1985 li estis elektita al la Honora Patrona Komitato de UEA. Li estis ankaux honora prezidanto de E-Asocio de Irlando kaj honora membro de la usona landa asocio Esperanto-Ligo de Norda Ameriko (nun Esperanto-USA).

  Harrison famigxis pro siaj sciencfikciaj romanoj, en kiuj ofte aperas mencioj pri E-o kiel lingvo de la estonta mondo kaj ankaux specimenaj tekstoj en E-o, kvankam ne cxiam en ortodoksa formo. La plej fama parto de lia verkaro estas la serio pri la "Rustimuna Sxtalrato". Unu libro de la serio, "La naskigxo de la Rustimuna Sxtalrato", aperis en E-traduko en 1996 cxe Sezonoj kaj estas senpage elsxutebla cxe http://esperanto.org/Ondo/Libroj/Libroj.php. Jam pli frue Sezonoj eldonis lian novelon "La stratoj de Asxkelono" (1994). La unua Esperanta traduko de la verko de Harrison estis "La verda estonteco", sciencfikcia novelo pri Irlando, kiu aperis cxe E-Asocio de Irlando en 1984. En 2001 Impeto eldonis tradukon de lia romano "La kaptita universo", kiu, vocxlegita de la tradukinto Andrej Grigorjevskij, en 2004 aperis ankaux sur kompakta disko.

           

         Por la retumantoj

 

  Se vi volas auxskulti bonajn kantojn en E-o, tiu cxi retpagxo estas por vi:

http://www.ipernity.com/doc/79333/home/audio

 Mariusz Domaszewicz, aktoro kaj kantisto el Wroclaw (Pollando) plenumas la kantojn, tradukitajn el diversaj lingvoj. Agrabla vocxo, klara prononco, bona lingvajxo karakterizas lian kantadon. Krom E-o, li kantas pole, france, ruse. Agrablan auxskultadon! i