Esperanta Ligilo
N-ro 6 junio 2012
Enhav-tabelo
Ni vivtenu Esperanton. Arvo Karvinen.
El Esperantujo. Prelegvojagxo en la patrujo de Esperanto. A. Bach.
Tutmonda KER-ekzameno. R. Sabelli.
Bicikla sistemo "Veturilo". L. zebrowski.
Lingva forumo. Dulingveco.
Tra la sortofrata mondo. En biblioteko tagnokte.
Literaturo. Min gastigis A. S. Pusxkin. T. Andrejeva.
E. Korsakova. La floranta abrikoto.
Enigmoj kaj problemoj.
Diversaj interesajxoj.
Por la retumantoj.
Ni vivtenu Esperanton!
La cxisomeran IKBE-on en Kijivo partoprenos grupo da novuloj, inter ili kelkaj
gejunuloj. Dum la kongreso ili dauxrigos studadon kaj konatigxos kun
Esperanto-kulturo. Espereble ni povos doni al ili ekzemplon pri tauxgeco de la
Internacia lingvo kiel komunikilo inter diverslandanoj.
La kuniganta elemento de solidareco estas prelegoj kaj diskutoj al kiuj
partoprenontoj sin pretigas.
Tia bazo de programo estas tradicia ekde la komenco de niaj kongresoj.
Partoprenantoj estas scivolemaj pri alilandaj kulturoj.
Muziko kaj kantado estas la esenca parto de Esperanto-kulturo. Niaj amikoj
Anatoli Masenko kaj Mikaelo Lineckij kompilis kongresajn kantaretojn. Jiri
Jelinek redaktis la tekston de la internacia kantareto, kompilita de A. Masenko.
La brajla versio aperos en Prago kaj la platskriba en Helsinki. La kantareto de
ukrainaj kantoj estas presota en Kijivo.
Cxifoje finnaj Esperantistoj pretigis modestan trejn-kompaktdiskon enhavantan
vocxojn de du finnaj kantoj. Tiu KD estas la ekzemplo, kiel viddifektito povas
trejni vocxojn kaj tekstojn jam hejme por komuna kantado en koruso. Ni esperas,
ke kunkantado pliigos ne nur intereson al Esperanto, sed ankaux al diverslandaj
kantoj, kaj dauxrigos la malnovan tradicion de komuna dumkongresa kantado.
En Svedio Esperanto vekigxas. Muzeo de la sveda blindul-asocio en Enskede apud
Stokholmo enhavas la arkivon de Göte Linghede (1916-2010). Esperanto videblas
ekde Harald Thilander. S-ino Gilda Stiby Pelkonen, estrino de la muzeo
partoprenos la kongreson en Kijivo por intervjui kaj filmi. Sxi interesigxas pri
Esperanto kaj dauxre studas.
Deziras plej bonan sukceson al la Prepara komitato en gxiaj streboj arangxi por
ni agrablan kongreson.
Arvo Karvinen.
El Esperantujo
Prelegvojagxo en la patrujo de Esperanto
La 6-an de majo sian lauvican turneon komencis la famulo de Esperantujo - Etsuo
Miyoshi. Lia deziro estas apogi Esperanton en Pollando, kaj mi nur menciu, ke la
japana esperantisto kaj industriisto ricevis jam plurajn polajn distingojn pro
la disvastigo de la pola kulturo kaj Esperanto en la mondo. Lia prelegvojagxo
ligigxas kun la 125-jarigxo de Esperanto, kaj gxi dauxris gxis la 22-a de majo.
Kiel kutime, gxi estis propra iniciato de Etsuo Miyoshi. Liaj prelegoj por polaj
gestudentoj kaj cxiuj laborkunsidoj kun polaj politikistoj okazis en la
internacia lingvo traduke en la polan. La ricxa programo de la arangxo povis
okazi kunlabore kun la Pola Societo Euxropo Demokratio Esperanto kaj helpe de
polaj esperantistoj. Mi povas jam nun rakonti pri kelkaj eventoj, kiujn mi povis
cxeesti surloke.
Dimancxe, la 6-an de majo, mi partoprenis kiel observanto la renkontigxon kun du
polaj politikistoj. Unu el ili estis euxropdeputito kaj la alia - pola senatano,
prezidanto de la Senata Komisiono pri EU. Dum instigaj interparoloj, kiujn kune
kun du siaj polaj amikoj kaj EDE-anoj gvidis Miyoshi, la politikistoj esprimis
intencon entrepreni pasxojn cele popularigi la ideon de Esperanto kiel komuna
lingvo de oficialaj instancoj de EU. Laux ili, necesas tiucele trovi pluajn
apogantojn de la ideo inter polaj deputitoj. Tial la reprezentantoj de la pola
EDE deklaris disponigi cxiujn informojn koncerne la jam okazigitaj interparoloj
kaj interkonsentoj tiuteme kun reprezentantoj de la pola politika vivo. La pola
sekcio de EDE forte substrekas la rolon de Pollando kaj polaj reprezentantoj en
EU pri la ebleco enkonduki la internacian lingvon kiel la polan inventajxon.
Laux antauxdiroj kreigxas ecx grupo de polaj parlamentanoj intencantaj eklerni
la lingvon. La alia celo de EDE-grupo estas ankaux la enkonduko de E-o en la
polan eduksistemon, tiel ke gxi farigxu egalrajta lernobjekto, elektebla samkiel
aliaj fremdaj lingvoj. Koncernaj preparoj jam dauxras.
Lunde mi auxskultis la prelegon por gestudentoj de la Mara Akademio, kaj marde
partoprenis similan renkontigxon en la Mararmea Akademio - ambaux en Gdinio. Kio
estis laux mi grava dum tiuj cxi tri arangxoj? La fakto, ke diversaj eksteruloj
povis ne nur ekauxdi iom pri E-o. Ili povis ankaux gxin auskulti kadre de
okazintaj prelegoj. Kaj kio estas tre grava - ili povis ekvidi kaj ekauxdi, kiel
flue povas interkomprenigxi en la lingvo veraj esperantistoj, des pli ke la
eksterlandaj interparolantoj estis japano kaj lia argentindevena sekretario.
Eble, en la kapoj de la atestantoj de la interparoloj en Esperanto ekbrilis la
penso, ke la lingvo estas io pli ol iu artefaritajxo. Por ke tiel estu. Kaj cu
la renkontigxoj ekfruktos per novaj, junaj esperantouzantoj - ni vidos. Pozitiva
interesigxo estis. La junularo starigis cxe okazo multajn demandojn, kiuj
esprimadis vaste konatajn dubojn pri Esperanto. Je tio la gejunuloj ekauxdis, ke,
kompreneble, hodiaux la angla kvazaux regas en plimulto da okazoj. Tamen valoras
memori, ke iam similan rolon ludis la franca. Kaj, eble, estonte la rapide
evoluanta cxina mastrumado cxinigos la mondon. Krome, kiu antaux nelonge supozus,
ke granda euxropa lando rezignos pri sia germana marko por akcepti euxron? Tra
la mondo okazas tiel neantauxvideblaj sxangxoj, ke cxiam pli ebla farigxas
akcepto de komuna lingvo kiel la dua apud la naciaj - firme opinias EDE. Mi
deziras audigi, kiel instigas polojn Etsuo Miyoshi finante sian prelegon: "Mi
pensas, ke, se vi kolektos la forton de via popolo, Esperanto forigos la
miljaran lingvan muron. Ecx malgranda grupo per forta volo povas okazigi
grandajn sxangxojn. Poloj, vi montru la vojon!"
Povi observi kaj analizi cxiuspecajn manifestigxojn de aktiveco de niaj
samideanoj mi trovas ege interesa. Lastatempe ankaux EEU faris sian proponon, ke
EU rekomendu la kantadon de la euxropa himno en la neuxtrala lingvo Esperanto,
laux la vortoj de Umberto Broccatelli.
Ni okupigxas pri la parola E-kulturo. Evidentigxas, ke cxiujn nin, t.n.
samideanojn, kunligas la sama uzata de ni lingvo, kiun ni deziras proponi al la
tuta homaro. Ni cxiuj esperas, ke la mondo povas kaj devus akcepti gxin por
pacaj celoj. Cxu kondukas tien malsamaj vojoj?
Andreo Bach (Gdynia, Pollando).
Tutmonda KER-ekzameno pri Esperanto
La KER-ekzameno pri Esperanto estas farita laux la Euxropa referenckadro kaj gxi
estas kontrolata en Budapesxta universitato ELTE, kiu cxiujare akceptas pli ol
mil ekzamenojn. La ekzameno konsistas el skriba kaj parola partoj je la niveloj:
baza, meza kaj supera. La 9-an de junio 2012 la Tutmondan skriban ekzamenon
partoprenis 380 kandidatoj samtempe en pluraj euxropaj landoj kaj en Brazilo,
Japanio, Malajzio, Meksiko, entute en 17 landoj kaj 29 urboj.
En Finnlando la skriba ekzamensesio okazis en Helsinki en la kunvenejo de
viddifektitoj. Gxin partoprenis je cxiuj tri niveloj naux kandidatoj, inter ili
unu membro de "Steleto". Honora protektanto de la ekzamensesio estis Arvo
Karvinen. En la malferma parolo li prezentis la renovigitan salonon. La
kunvenejo servis en la komenco de la jaro 1920 kiel pregxejo de Kristana
Laborista Asocio, kaj ekde 1930 kiel laborejo de viddifektitaj manlaboristoj.
Fresko restis sxirmita malantaux la sxranko por laboriloj gxis la 1970-aj jaroj.
Arvo Karvinen sukcesis varbi instruiston de artpentristoj por restauxri la
freskon. Profesoro Ruotsalainen kune kun liaj studentoj plenumis la taskon.
Ritva Sabelli
***
Bicikla sistemo "Veturilo" en 125 luo-stacioj kun 2100 bicikloj!
"VETURILO" - estos la nomo de sistemo de urbaj bicikloj en Varsovio -
laux la decido de interreta vocxdonado.
Post funkciigo de cxiuj 125 luo-stacioj kun 2100 bicikloj la varsovia
sistemo estos la plej granda en tiu parto de Euxropo. Gxia uzado estos tre
simpla: necesos registrigxo kaj antauxpago. Prezoj por uzado de bicikloj
ne estos altaj kaj favoros mallongajn vojagxojn: 20-minuta luo estos
senpaga, sekvaj 40 minutoj kostos nur unu zloton. Por la dua kaj tria
horo necesos pagi respektive 3 kaj 5 zlotojn. Cxiu plia horo kostos 7
zlotojn.
La nomo de la sistemo estis elektita per interreta vocxonado. La nomo
"Veturilo" en Esperanto ricevis 32 procentojn de vocxoj. Sekvis gxin
"Wawabike" kun 26 procentoj kaj la trian lokon okupis "Ziuuu" kun 12
procentoj. Sekvajn lokojn okupis "Rowerynka" (12 %), "Bajker" (11 %) kaj "Wabik"
(6 %).
Dankojn por cxiu esperantisto, kiu per sia vocxdono subtenis la venkon!
Lukasz Zebrowski.
Lingva forumo
Dulingveco trejnas la auxdkapablon
Dulingvaj adoleskuloj lauxsxajne kapablas pli bone distingi paroladon disde
gxenaj bruoj. Cxe tiurilata testo dulingvaj gejunuloj tute facile superis
unulingve edukitajn samagxulojn.
Kiu kiel infano lernas du lingvojn ne nur povas komprenigi sin pli bone, sed
plibonigas ankau sian auxdkapablon: Laux aktuala studajxo dulingvaj homoj
kapablas pli facile distingi silabon disde gxenaj bruoj. Dulingvaj gejunuloj
povis en eksperimento elauxdi pli bone la silabon "da" el tohuvabohuo de muziko
kaj vocxoj ol samagxuloj, kiuj regis nur unu lingvon.
Tiu kapablo superas la gxis nun konatajn efikojn de dulingveco: Gxi bazigxas sur
pli efika prilaborado de sonoj en la cerba kerno, kiu estas la plej primitiva
parto de la homa cerbo. Gxis nun oni konis tiajn profundajn adaptigxojn de la
auxdkapablo nur cxe profesiaj muzikistoj.
Laux la studestrino Nina Kraus de la universitato en Evanston, "dulingvaj homoj
estas naturaj jxonglistoj". La defio ekkoni kaj distingi jam de la infanagxo du
lingvojn, evidente faras la cerbon pli atenta pri cxiuj lingve tipaj impulsoj. "La
dulingveco tiel akcelas la kapablon gxenerale elfiltri la sonon de la homa
lingvo el la medio kaj ignori malgravan bruon", sxi diras.
La esploristoj de la studajxo kontrolis la auxdkapablon de 23 dulingve (angle,
hispane) plenkreskintaj gejunuloj kaj de 25 gejunuloj kiuj parolas nur la anglan.
En la unua parto de la testo la esploratoj auxdis en la kapauxskultilo pli ol
6000-foje je malsamaj intervaloj la parolatan silabon "da". Helpe de elektrodoj
fiksitaj sur la kapo la esploristoj registris la tipan cerban oscilogramon de la
pli primitivaj areoj de la cerbo, kiuj kunagas en la auxdado.
En la esenca testo la esploristoj plurfoje sonigis tiun silabon - foje sen
gxenaj bruoj, foje meze de senorda vocxaro de viraj kaj virinaj parolantoj, kiuj
senorde diris sensencajn anglajn frazojn. Per la elektrodoj ili registris, kiel
ofte kaj bone la esplorataj cerbaj areoj reagis sub tiuj malfavoraj
cirkonstancoj je la silabo "da".
"La cerba kerno de la dulingvaj gejunuloj reagis pli signife al la sxlosila
impulso en formo de silabo", - raportas Kraus kaj sxiaj kolegoj. Tiu diferenco
estis tre signifa dum la senorda vocxaro. "La pli granda sperto kun diversaj
sonoj faris la auxdsistemon de la dulingvuloj pli efika, pli fokusema kaj pli
fleksebla, gxi laboras pli bone precipe sub malfavoraj cirkonstancoj", -
klarigas la esploristino.
Dulingveco savas de Alzheimer-malsano.
Sciencistoj nun asertas, ke dulingveco donas pli grandan eblecon prokrasti
aperon de Alzheimer-malsano. Kanadaj esploristoj eltrovis, ke la cerbo de homo,
kiu parolas du lingvojn, estas iom protektata kontraux kogna perdo, kaj kontraux
degeneraj malsanoj. Oni supozas, ke uzado de du lingvoj stimulas cerbajn
regionojn, kiuj rilatas al atentokapablo. La koncernan artikolon publikigis en
la medicinrevuo "Trends in Cognitive Sciences", sub la titolo "Dulingveco:
konsekvencoj por la menso kaj por la cerbo". La konkludo estas, ke maljunigxo de
homoj, kiuj flue parolas du lingvojn, estas malpli riska rilate tendencon al
malsanoj kiel Alzheimer.
"Dulingveco havas ne tre intensan efikon inter junaj kaj maturaj homoj, sed pli
grandan influon dum maljuna agxo; tion oni nomas ‘kogna rezervo’"” , - diris la
auxtoroj de tiu esploro, el la Universitato de York (Kanado). Tiel oni stimulas
regionojn en la cerbo, kiuj rilatas al kogna kontrolo. Se oni devas samtempe uzi
du lingvojn, la sistemo, kiu kontrolas plenumajn funkciojn en la cerbo, devas
sencxese aktivi. Tio faciligas koncentrigxon por eviti konfliktojn inter ambaux
lingvoj. Sekve, dulingveco eble prokrastos je pluraj jaroj eventualan aperon de
Alzheimer-malsano.
Tiu grava informo memorigis min pri tre interesa artikolo de Profesoro Humphrey
Tonkin, publikigita en la Revuo Esperanto, de Universala Esperanto-Asocio,
antaux multaj jaroj. Tiam, intuicie, la eminenta Esperantisto proponis, ke oni
instruu nian lingvon al maljunaj homoj, kio estus utila por nia movado kaj por
la homoj mem. Sagxa konsilo!
(Laux Esperanta retradio).
Tra la sortofrata mondo
En biblioteko tagnokte.
Cxi-jare la Centra Biblioteko de la Pola Blindul-Asocio festas sian 60-jarigxon.
"Nu, kiun oni mirigos per biblioteko?" - vi povas demandi. Ekzistas bibliotekoj
multe pli malnovaj, pli grandaj. Skeptikuloj ecx diras, ke nun, kiam regas pli
kaj pli la novaj teknologioj, do, vere, grandega biblioteko povas lokigxi en la
posxo, la informo tiom abundas, ke ne eblas percepti ecx parteton de tio, kio
interesas, kaj entute, cxu multe oni legas nun? Do, tiuj "kutimaj"
bibliotekoj... kiel diri pli delikate? - igxos pasinteco.
Sed tiu cxi biblioteko estas vere mirinda! Mi ne scias, cxu en iu alia lando
ekzistas io simila. Cxi tie oni povas ne nur pruntepreni librojn brajlajn aux
sonlibrojn sur kasedoj aux kompaktdiskoj, muzikan kd-on.
Ekde la jaro 2007 aperis la ebleco elsxuti librojn el la biblioteko per
Interreto. Je dispono de legantoj estas miloj da verkoj de pola kaj alilanda
literaturo ne nur en la pola, sed ankaux en la aliaj lingvoj. Tio estas
digitaligitaj tekstoj, sonlibroj en formato Daisy aux legeblaj per speciala
legoaparato. La sonlibroj estas legataj de bonaj vocxlegantoj, ofte de konataj
aktoroj, foje de la auxtoroj mem, aux de sinteza vocxo. Leganto povas mem
elekti, kiujn librotipojn li preferas, kaj nur tiuj libroj estos montrataj.
Cxiuj libroj estas ordigitaj en diversaj katalogoj: auxtora, titola, lauxtema,
laux vocxlegantoj, katalogo de novaj libroj. Oni povas fari propran katalogon de
elektitaj libroj por elsxuti ilin poste. Cxiu leganto povas taksi la libron, kaj
el tio formigxas katalogo de la plej alte taksataj libroj. Auxtomate formigxas
katalogo de laste elsxutitaj titoloj.
Libraro de la biblioteko rapide kreskas, cxiuj katalogoj dauxre aktualigxas.
Antaux du jaroj oni komencis skani la librojn lauxdezire. Krome, homoj povas
sendi al la servilo skanitajn librojn kaj preni tiujn skanitajn de aliaj.
Krom libroj, oni povas elsxuti la son-trakojn de 26 filmoj kun auxdiopriskribo,
sonregistrajxojn de diverstemaj prelegoj, kiuj regule okazas en la biblioteko,
kaj kelkajn popularajn periodajxojn, adaptitajn por viddifektitoj.
Dauxre aperas novaj, cxiam pli kuragxaj ideoj. Legantoj povas aktive partopreni
en la agado de la biblioteko pere de enketo kaj diskut-forumo.
Mi deziras pliajn sukcesojn al cxiuj, dank'al kiuj tiu pionira iniciato povas
prosperi. Kaj al cxiuj legantoj de nia revuo mi deziras, ke ankaux en iliaj
landoj aperu samspecaj bibliotekoj.
O.P.
Literaturo
Min gastigis A.S. Pusxkin.
Nun mi trovigxas en la vilagxo Mihajlovskoje, kie en la jaroj 1824-1826 logxis
A. Pusxkin kaj kie en la jaro 1837 li estis enterigita. Mi provos pervorte
esprimi miajn pensojn kaj sentojn, kiujn mi spertis dum la ekskurso al la domo
de la poeto. Mi ellitigxis hodiaux tre frumatene kaj ekiris tute sola renkonten
al mia amata poeto. Mi deziris atingi lian domon antaux ol aperos tie amasoj da
vizitantoj. De la hotelo gxis la biendomo de A. Pusxkin kondukas la tri
kilometrojn longa vojo. La suno jam levigxis, sed cxie, sub cxevoja arbofoliaro,
herboj kaj floroj, sur sablo kaj sxtonoj brilis ankoraux grandaj matenaj
rosperloj. Cxirkauxe ecx ne unu homo... Nur diverstona kantado de birdaj korusoj
plenigadis la mondon, cxiu arbo, arbusto, cxiu floro kaj cxiu kampherbo kvazaux
klopodis omagxi cxi tiun serenan, someran matenon per lauxeble plej intensaj,
plej belaj odoroj. Pasxante inter tiuj narkotaj aromoj, mi imagis la poeton. La
saman vojon ja li multfoje iris aux rajdis de sia domo al la vilagxo Sanktaj
Montoj.
Ecx mi ne rimarkis, kiam mi proksimigxis al maljuna parko. Cxirkauxprenis min
ondoj de profunda kortusxo kaj ekscitigxo. Enimage mi ekvidis la poeton, stari
cxe la pordego kaj per gastama mangesto inviti la alvenantojn... Al mi sxajnis,
ke mi auxdas lian varman, korecoplenan vocxon: "Bonvolu, miaj nekonataj, sed al
mia koro proksimaj jungeneraciuloj... Bonvenu!"
Kvazaux subigxante al tiu invito, mi trapasis la pordegon kaj ekiris lauxlonge
de picea aleo, plantita ankoraux de avo de la granda poeto. Regis cxi tie
profunda, solena silento. Ecx la flugilhavaj kantistoj ne kuragxis
maltrankviligi tiujn tricentjarajn arbogigantojn. La aleo kondukis min al la
biendomo, staranta sur alta riverbordo. Singarde kaj silente, kvazaux timante
veki la mastron, mi cxirkauxiris la domkonstruajxon kaj haltis sur la pinto de
la riverborda altajxo. Mi staris kaj rigardis ravita. Cxe miaj piedoj flustris
mildaj ondetoj de la rivero, sur kies alia bordo etendigxadis vastaj,
kolorricxaj kampoj, verdaj boskoj. Mi pensis, ke sur la sama loko certe ne unu
fojon staris Pusxkin kaj rigardante la saman pitoreskan pejzagxon verkis poemojn
pri rusaj naturbelajxoj.
Reveninte al la parko, mi eniris tilian aleon, aux alie, la aleon de Anna Kern.
Eksidinte sur la plej proksima benko, mi fermas la okulojn kaj jen... Antaux mi
aperas la juna, enamigxinta poeto, kiu recitas al sia cxarma amatino: "Memoras
mi momenton ravan". La imagsceno estas tiel fascina, tiel reala, ke mi auxdas
ecx sabloknaradon sub la sxuoj de la poeto. "Bonan matenon!" - auxdigxas iu
fremda vocxo. Konsternita, mi malfermas la okulojn, kaj antaux mi staras la
maljuna grizhara viro. "Cu vi venis cxi tien tiom frue por renkontigxi kun
Pusxkin?" - Kaj ne atendante la respondon, li dauxrigis: "Mi faras la samon
cxiumatene jam de kelkaj jardekoj. Mi estas direktoro de tiu cxi muzeo".
Forlasinte la benkon, mi grimpis negrandan teraltajxon, situintan tuj cxe
proksima, pentrinda lageto. En pura kaj glata akvosurfaco respeguligxis
klinigxantaj super gxi vastbrancxaj oldaj arboj, sur kies kronoj vidigxis
cikoniaj nestoj. Oni diras, ke tiuj migraj longbekuloj de generacio al generacio
revenas cxiam en la samajn cxirkauxajxojn. Eble, do, prapatroj de cxi tieaj
cikonioj konis la poeton, eble, rigardadis lin sidantan cxe lagbordo kaj
interbabilantan kun "Ora fisxeto".
Kusxante sur mola, bonodoranta herbotapisxo, mi observis la helbluan
cxielkupolon kaj meditadis. En miaj rememoroj revivigxis la pasintaj jaroj,
eventoj, travivajxoj... Antaux multaj jaroj mi unuafoje vizitis tiujn lokojn. Mi
estis tiam gaja, vervoplena junulino. Ho, kiom da tempo pasis ekde tiuj tagoj!
Kiom da gxojoj kaj malgxojoj mi spertis intertempe, kiom da felicxaj, neniam
forgeseblaj momentoj kaj kiom da elrevigxoj, seniluziigxoj... Nun mi sentas min
trankvila, sekura, felicxa, sed... Sed kial mi ne ridas, ne kantas pro la
felicxo?
La somera matenroso iel ne malaperas, gxi trapenetras miajn vestajxojn, kaj mi
sentas surdorse gxian malvarmigan humidecon.
Levigxinte, mi ekiris al Sanktaj Montoj. Dumvoje mi kolektis kampflorojn kaj
faris kolorricxan bukedon. En la tombejo svarmis jam homamaso. Proksimigxante al
la tombo de la poeto, mi rimarkis, ke gxin kovris dekoj da fresxaj florbukedoj,
pezaj pro abundaj, larmosimilaj, sed gxojflagrantaj rosgutoj. Mi metis ankaux
mian modestan bukedon kaj, rigardante la monumenton, mi pensis: tiom da
historiaj tempestoj, tiom da uraganoj furiozis super nia lando, super tiu cxi
terangulo... Kaj cxe la monumento dauxre staras, la arboj vivas kaj dauxre ilia
foliaro lulkantas al la dormanta poeto. Starante cxe la tombo de A. Pusxkin,
rigardante la monumenton, florojn kaj homojn, mi ankorauxfoje konvinkigxis, ke
nek tempo, nek iuj ajn uraganoj aux barbara frenezajxo kapablas neniigi tion,
kio estas senmorta...
T.Andrejeva.
Elena Korsakova
La floranta abrikotarbo
- Panjo, mi jxus priklis la arbon! - Gxoje anoncis la juna fileto al sia
patrino, ekkurante hejmen.
- Kie? - Demandis panjo, ekrigardinte tra la fenestron.
- Tie, en la grundo.
- Tamen kiamaniere vi faris tion?
- Mi enterigis la abrikotkernon.
- Tiamaniere arbojn oni ne priklas, - ridetis la panjo. - Necesas enfosi la
arbidon, sed ne kernon.
- Oni priklas! - Forkurante en la korton, kriis la knabeto.
- Panjo, min ekamis la plej bela knabino el la tuta klaso! - Flustris la junulo
al sia patrino.
- Cxu sxi dirist tion al vi? - Precizigis panjo.
- Ne, sed mi scias tion.
La patrino nur ridetis.
- Patrin'! Mi ricevis laboron en la firmao, kie mi direktorigxu! - Auxdace diris
la filo al la patrino pertelefone.
- Vi ja antauxnelonge finis la studadon, kiu do vin imputos? - Miris sxi.
- Sed mi sentas, ke ricevos la imposton!
Longan tempon la filo ne vizitis sian oldigxantan patrinon. Nun li estas tre
okupita, la direktoro ja:
Kiel do li povis antauxscii pri tio? Miris la panjo, rigardante la florantan
abrikoton.
E-igis O. Cxirkova.
Enigmoj kaj problemoj
Redaktoro: Anatolij Masenko,
Gerojev-Medikov 15 - 1,
RU - 357739 Kislovodsk, Rusio;
r.p.: masenkoai@mail.ru .
Vortocxeno.
Trovu 25 trisilabajn vortojn, kiuj formas cxenon tiamaniere,
ke cxiu vorto komencigxas per la meza silabo
de la antaua vorto.
La sesliteraj vortoj havas jenajn signifojn:
1. vira nomo;
2. edzinejo;
3. kreskajxo kun bonodoraj floroj;
4. agrabla venteto;
5. kriptogama kreskajxo;
6. bela fluganta insekto;
7. arbo;
8. vojo tra monto;
9. tempon neanta vorto;
10. metalo;
11. angxela speco;
12. balkanano;
13. tagero;
14. mangxilo;
15. longorela besto;
16. kemiajxo cxe la fabrikado de vitro kaj sapo;
17. lerneja meblo;
18. sovagxa bovo;
19. bongusta frukto;
20. malzenito;
21. neniam plu ripetota puno de Dio;
22. skarabo kun kornegoj;
23. eskima boato;
24. vira nomo el Malnova Testamento;
25. amerika lupo.
Viajn solvojn la rubrikestro atendos gxis mezo de septembro 2012.
Solvo de la krucigramo el: EL-10/2011
(gxin verkis nia fidela kunlaborantino Valentina Kudinova).
ekstravaganca
lake-revizii-
eter-ateliero
komao-ond-lop
tlaspo-topazo
ri-oretu-l-or
iks-erarvag-t
f-mis-pietatu
iridi-infanan
kure-grot-tra
argon-o-o--i-
da--ul-a-r-fi
o-radioskopio
: : :
Entute venis 18 solvoj el kvin jenaj landoj:
Rusio 14, kaj po unu el Germanio, Hispanio, Pollando kaj Ukranio.
Diversaj interesajxoj
***
La transdono de la genetika kodo al lauxeble multaj idoj estas grava principo de
la naturo. Tio validas ankaux por homo. Dum virino nur cxiam post 9-monata
gravedeco povas naski novan infanon, viro povas teorie cxiutage generi novan
idon. Pro nia socia ordo kaj la specifaj vivocirkonstancoj ni, homoj, tamen
kutime havas nur kelkajn idojn. Escepto okazas cxe altaj potenculoj kiel regxoj
kaj tute nerimarkite en kazoj kiel la jena:
Sciencisto, kiu naskigxis en Auxstrio laux raporto de la brita jurnalo "Sunday
Times", supozeble generis 600 idojn. Antaux 40 jaroj mortis la auxstro Bertold
Wiesner, kiu en la jaro 1943 en Britio estis malferminta kune kun sia edzino
Mary Barton fekundecklinikon. La esploristo tie fervore aktivis kiel donacanto
de spermo.
La brita gazeto ricevis la informon de du filoj de Wiesner. Inter 1943 kaj 1962,
laux tiuj indikoj, li kaj lia edzino helpis al proksimume 1500 virinoj
gravedigxi. Dum tiuj 19 jaroj almenaux 600 infanoj estigxis el la spermo de
Wiesner. La biologo el Auxstrio nur disponigis sian spermon, seksan kontakton
kun la koncernaj virinoj li ne havis.
Cxion tion eltrovis la kanada dokumenta filmisto Barry Stevens kaj la londona
advokato David Gollancz. Laux la raporto Stevens estis generita en la jaro 1952
en la londona kliniko. Sendepende unu de la alia ambaux eksercxadis sian patron.
Iliaj sercxadoj finfine kunkondukis ambaux. Kune ili trovis 18 pluajn personojn,
kiuj estis generitaj en la kliniko. Per testoj ili eltrovis, ke du trionoj havis
Wiesner kiel patron.
Gollancz malkasxis al la gazeto, ke, supozeble, lia patro cxiujare proksimume
20-foje donacis spermon. Stevens ecx supozas, ke povus esti 1000 infanoj de
Wiesner. La kliniko evidente estis konata pro gxia malgranda nombro da
donacantoj, kiuj estis elektitaj de Wiesner kaj lia edzino. Se la indikoj estus
gxustaj, tio estus monda rekordo de fekundeco.
Se ni, esperantistoj, emas disvastigi nian lingvon, ankaux ni transdonas ion al
la sekva generacio. Jam Zamenhof diris en sia poemo "La Vojo": "Cent semoj
perdigxas, mil semoj perdigxas, ni semas kaj semas konstante". Kaj mi aldonas:
"Se ni agas laux principo de fekundeckliniko, plej multaj semoj gxermos".
(Laux Esperanta Retradio).
***
Naskigxis unu el la plej malgrandaj hundidoj en la mondo. La hundo, kies nomo
estas Miraklo, naskigxis de chihuahua kaj Jack Rassel. Gxi estas unu el la plej
malgrandaj hundidoj en la mondo. La hundido naskigxis, pezante 60 gramojn, dum
la normala novnaskita chihuahua pezas 150-170 gramojn. Nun gxi pezas 400
gramojn. Miraklo estis nur 5 centimetrojn alta. La patrino rezignis la hundidon
tuj post ties naskigxo, do, la 10-jara mastrino de Miraklo Kaily May Couls
nutris la etulinon per lakto helpe de sxprucilo.
E-igis S. Bondarenko.
Por la retumantoj
Tabelo de kemiaj elementoj
Se vi eniros la retpagxon
www.polimedia.pl/tablica
vi vidos la konatan de infanagxo tabelon de kemiaj elementoj. Elektu iun kaj
klaku. La vocxo diros gxian nomon, simbolon, atom-mason kaj densecon. Se temas
pri metaloj, la vocxo estas vira. Dum priskribo de gasoj auxdigxas siblado. Ne
gravas ja, cxu oni faris tion, pensante pri blinduloj, sed cxiukaze por
viddifektitoj la pagxo estas facile alirebla. La vocxaj priskriboj estas en la
pola lingvo, sed, kiu scias, eble, la ideon kaptos iu el programistoj kaj faros
ion similan en sia lingvo... aux en E-o. Kial ne?