Esperanta Ligilo
N-ro 5 Majo 2012
Enhav-tabelo
Skizo de agadraporto de LIBE
La 78-a Internacia Kongreso de blindaj Esperantistoj (kvara komuniko).
Esperanto-salono trijarigxas.
Literaturo. Tamara Andrejeva. Jugxistaro iras por interkonsiligxi (rakonto).
Diversaj interesajxoj. La plej dika virino edzinigxos.
Avinoj el Buranovo
Anonceto.
Skizo de Agadraporto de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE) pri la
jaro 2011
1. Enkonduko.
2. Oficoj kaj funkciuloj
2.1. Estraro
Arvo Karvinen (FI), prezidanto
Nedeljka Lojxajicx (RS), vicprezidantino
Dragan Sxtokovicx, (HR) gxenerala sekretario
Anatolij Masenko (RU), dua sekretario
Pier Luigi Da Costa (IT), kasisto
Natalia Kasymova (DE), konsilanto
Vladimir Jxelev (BG), konsilanto
La estraro havis du kunsidojn dum la IKBE en Olomouc, Cxehxio. Cetere la estraro
laboris pere de reta korespondado. La prezidanto sendis 34 cirkulerojn (23 en la
jaro 2010) al la estraro, honora prezidanto Theodor Speckmann (DE) kaj Attila
Varro (HU) redaktoro de Esperanta Ligilo (EL), organo de LIBE.
2.2. Laborgrupoj. LIBE havis sekvajn laborgrupojn:
Edukado kaj junularaj renkontigxoj, gvidantoj instruistino Natalia Kasymova kaj
vicprezidantino Nedeljka Lojxajicx, Anatolij Masenko.
Delegita reto, gxenerala sekretario Dragan Sxtokovicx.
Ekonomio, gvidanto kasisto Pier Luigi Da Costa, Arvo Karvinen.
Regiona kunlaboro, gvidanto honora prezidanto Theodor Speckmann, Vladimir Jxelev.
2.3. Apartaj komisiitoj:
UEA (Universala Esperanto-Asocio),
Komitatano Rob Moerbeek (NL) trijara periodo gxis julio 2013.
EBU (Euxropa blindul-unuigxo),
Arvo Karvinen, delegito de LIBE cxe EBU 2007-2011.
3. Membraro: LIBE havis 401 membrojn en 38 landoj, kaj delegitojn de LIBE kaj "Esperanta
Ligilo" en 25 landoj. Honora membro estas Rob Moerbeek kaj honora prezidanto
Theodor Speckmann. Honora membro Jacques Tuinder (NL) forpasis 18.6.
4. Interna agado.
En marto nin sxokis la terura tertremo kaj cunamo en Japanio. LIBE-anoj sendis
kuragxigajn leterojn por montri solidarecon.
IKBE. La 77-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (IKBE) kun 60
partoprenantoj el 12 landoj okazis en Olomouc, Cxehxio 14-21.07 2011. En Olomouc
kunvenis ankaux la gxenerala asembleo de LIBE.
La kongreso estis organizata de Blindulsekcio de Cxehxa Esperanto-Asocio. Gxi
efektivigxis sub auxspicio kaj kun financa subteno i.a. de Unuigxinta
organizajxo de nevidantoj kaj malfortevidantoj de Cxehxa respubliko. En
kongresaj preparlaboroj gastigantoj efike utiligis informadikon por atingi
ankaux viddifektitojn. La unuan fojon la kongresa programo kaj prezentoj aperis
en retejo, skribe kaj auxskulteble.
La protokolo pri la gxenerala asembleo, verkita de Dragan Sxtokovicx aperis en
la novembra kaj decembra numeroj de Esperanta Ligilo.
La cirklo fermigxis: la unua internacia kongreso de blindaj esperantistoj okazis
en 1921 en Prago, en tiama Cxehxoslovakio. La 90-jara Esperanto-movado estis
observata en la kongresa programo en prelegoj kaj muzeaj ekskursoj. La cxeftemo
estis “Plibonigado de aliro al kulturaj arangxoj por blinduloj”. Krom prelegoj
ni spertis alireblecon ankaux mem dum vizitoj kaj ekskursoj en Olomouc kaj en
gxia cxirkauxajxo.
Al kongresanoj ofertita, zorgeme preparita kultura programo estis multflanka. La
kongreso restas en memoroj kiel plej grava evento en nia Esperantomovado. Koran
dankon al prezidanto Jan Priborsky kaj liaj afablaj gekolegoj kaj asistantoj.
5. Eldona agado. "Esperanto per rekta metodo" kaj Kajereto por kursgvidanto.
En julio aperis la brajla versio de lernolibro “Esperanto per rekta metodo” de
Stano Marcxek. Gxin pretigis Attila Varro kun granda peno. Senpagaj ekzempleroj
estis senditaj al Kubo, Tanzanio kaj Vjetnamio. Lauxdinda estas projekto de
Pedro Zurita. Li pretas ekipi lernolibron per hispanaj priskriboj kaj presi gxin
private.
Kajereto pri konsiloj por kursgvidanto pretigxis por presejo.
Projekto pri la platskriba eldono de la libro "Historio de la Esperanto-movado
inter la blinduloj 1888-1939” dauxras. Intenco estas inkludi fotojn kaj
mallongajn biografiojn pri pioniroj.
Revuo "Juna amiko" estas Internacia Esperanto-revuo de ILEI por lernejanoj kaj
komencantoj. Gxi aperas trifoje jare. En la maja numero de EL aperis kelkaj
fragmentoj el la aprila numero de Juna amiko, por iomete prezenti la revuon al
la legantoj de EL. La estraro sondas eblecojn brajligi aux/kaj surbendigi la
revuon.
6 Interna informado. La plej grava informilo de LIBE, la organo "Esperanta
Ligilo" aperis en 10 numeroj brajle kaj elektronike. Redaktoro estas Attila
Varro, administranto Jiri Jelinek. La revuo estas presata kaj dissendata de
presejo en Prago (Knihovna a tiskárna pro nevidomé K.E.Macana).
Attila Varro instigis la legantojn publikigante informajn kaj edukajn artikolojn.
Espereble legantoj de EL tradukis kaj disvastigis konvenajn artikolojn
nacilingven.
EL havas 241 abonantojn en 38 landoj. Koran dankon al s-ino Milena Jelinkova,
kiu faris tre utilan korektigan laboron pri aktualigo deEL-ricevantoj. Krom
Euxropo EL estas legata en Brazilo, Cxinio, Cxilio, Hindio, Irano, Japanio,
Kanado, Kubo,Tanzanio kaj Usono. S-ro Jayrous Eliakimu en Tanzanio estis
registrita kiel senpaga abonanto de EL.
En Cxehxio, cxe "Unuigxinta Organizajxo de Nevidantoj kaj Malfortevidantoj" ekde
1998 funkcias retkonferenco, kie estas uzata nur Esperanto, kaj gxi estas
malfermita al cxiuj landoj. LIBE-anoj vizitadas gxin kaj sendas kontribuajxojn.
7. Ekstera informado. LIBE havas pagxaron en Interreto cxe la adreso http://libe.narzan.com.
La pagxaron prizorgas Anatolij Masenko kune kun Pavel Rjabov.
Dum IKBE en 2009 s-ro Jan Bemelmans proponis, ke LIBE havu propran domennomon en
interreto, kie staru la nuna pagxaro. Bedauxrinde la iniciato ne antauxeniris.
En januaro la oficejo de EBU disvastigis al siaj membro-asocioj kaj estroj de
komisionoj anoncon pri la Somera Esperanto-Studado (SES 2011) en Slovakio (Nitra).
Surbaze de tiu anonco en Belgio vekigxis intereso al Esperanto. EBU publikigis
anoncon ankaux en siaj informiloj (Newsletter 78-80) kaj en retejo. Same aperis
anonceto pri IKBE en Olomouc. ACB Radio World sciigis pri la studsemajno kaj
IKBE.
Dum la 96-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Kopenhago, Danio 23.-30.7.
LIBE sin prezentis en la Movada foiro kaj dum publika LIBE-kunveno.
8. Internaciaj kaj eksteraj rilatoj, EBU.
LIBE estas asocia membro de EBU (Euxropa blindul-unuigxo) kaj rajtas nomumi
reprezentantojn en komisionojn. Arvo Karvinen partoprenas laboron de la Kultura
kaj eduka komisiono. Intenco estas okazigi konferencon pri aliro al kulturo kaj
heredajxo en 2012 aux 2013.
Arvo Karvinen estis invitita al la gxenerala asembleo de EBU en Danio (Fredericia)
en oktobro. Li havis la eblecon mallonge paroli pri Esperanto, pri kongresoj,
speciale pri la planata kongreso en Ukrainio en la jaro 2012.
La gxenerala asembleo de EBU aprobis strategian planon por la nova agadperiodo
2011-2015. Eltirajxo de kelkaj punktoj aperis en la numero 8 de EL.
En Fredericia lordo Colin Low el Britio forlasis la postenon de prezidanto de
EBU post okjara sukcesa periodo. Unuavice pere de gxia prezidanto EBU lauxdinde
gardis interesojn de viddifektitoj en Euxropo. Kiel nova prezidanto de EBU
sekvas s-ro Wolfgang Angermann, prezidanto de germana blindul-organizo DBSV (Deutscher
Blinden- und Sehbehindertenverband e.V.).
ICEVI (International Council of People with Visual Impairment)
Braille21 en Leipzigo en septembro
Inter partoprenintoj en la monda brajloarangxo trovigxis Otto Prytz (Norvegio),
Attila Varro (Hungario) kaj Tanaka Tetsuji (Japanio), kiu ecx prelegis. Informa
raporto verkita de Attila Varro pri prelegoj, prezentajxoj kaj ekspozicioj
aperis en la numero 8 de EL.
Lordo Colin Low prezidas ICEVIn ekde oktobro 2011.
ILEI. Somera Esperanto-Studado (SES 2011) okazis en Slovakio (Nitra) en julio
2011. La programon de studsemajno - lernado, seminario, distra programo -
partoprenis entute 191 lernantoj el 28 landoj. Du viddifektitoj el Finnlando
partoprenis arangxojn en Nitra. Malgraux forta varbado LIBE ne sukcesis allogi
viddifektitojn el diversaj landoj partopreni la studsemajnon.
Internacia Ekzameno. Post aprobo de nova regularo fare de la Komitato de UEA kaj
la Komitato de ILEI, estis planita la unua sesio por blinduloj en julio dum la
96-a UK en Danio. Ne venis kandidatoj. Anstatauxe okazis laborkunsido, kiun
partoprenis Natalia Kasymova, Rob Moerbeek, Andrea Bertrand (Francio), s-ino Le
Thi Thien Thu (cxefdelegito de Universala Esperanto-Asocio en Vjetnamio), Alain
Delmotte kaj Mireille Grosjean, prezidanto de Internacia Ekzamena Komisiono.
Estis konstatite
i.a. , ke devus ekzisti retejo kun stoko da kulturaj konoj en adekvata formo.
IJK. La 67-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) okazis en Ukrainio (Kievo) 7-14
07 kun 311 partoprenantoj el 34 landoj, inter ili sep viddifektitoj. La cxeftemo
estis "Dauxropova evoluo – nova koncepto por homaro?".
Nordia agado. Vizito en la muzeo de sveda blindul-asocio kaj kunveno de svedaj
esperantistoj en majo.
Arvo Karvinen partoprenis la svedan Esperantokongreson en Stokholmo en majo kaj
ankaux vizitis muzeon de la sveda blindul-asocio. La muzeo en Enskede apud
Stokholmo estas nun bonege arangxita. Gxi enhavas la arkivon de Gote Linghede
(1916-2010). Esperanto videblas ekde Harald Thilander. Kompreneble la muzeo
montras plejparte la evoluon de porblindulaj servoj. Dum la vizito de Arvo
Karvinen okazis kunveno de esperantistoj. La kunveno decidis starigi Svedan
Esperanto-asocion de viddifektitoj kaj registri gxin.
Brazilo. En majo venis el Brazilo enketo pri EL. Blinda lernantino Marilza de
Oliveira partoprenas Esperanto-kurson kaj sxi volas ricevi revuojn kaj librojn
en brajlo. Sxi ricevis unu jarkolekton de EL. En decembro Gilberto Buchmann
esprimis deziron aligxi al LIBE.
Dominikana Esperanto-Ligo (DEL). En auxgusto venis peto de s-ro Rafael Despradel
Hernandez cxe Dominika Esperanto-Ligo (DEL) pri kelkaj numeroj de EL por juna
blinda Julio por montri ke eblas lerni nian lingvon pere de brajla sistemo. Li
ricevis malnovajn numerojn. Post tio venis informo, ke Julio jam skribis brajle
sinprezenton en Esperanto. Mi kredas, ke ni havas junan dominikan Erosxenkon...?
Kubo kaj Tanzanio. El Kubo kaj Tanzanio venis en januaro kaj aprilo petoj pri
tauxga lernomaterialo por viddifektitoj. La Kuba Esperanto-Asocio pretigis
kurson por du grupoj de viddifektitoj.
En Tanzanio kvar junuloj partoprenis Esperanto-kurson. Manke de tauxga
lernomaterialo Steleto (Finnlando) sendis al Kubo kaj Tanzanio KD:n de Esperanto
per rekta metodo. Al Kubo estis
senditaj malnovaj numeroj de EL.
Vjetnamio. S-ino Lan en Hanojo petis al ?ia lerninto Pang Ngoc Cun brajlan
lernolibron por ke li refresxigu sian konon de Esperanto por partopreni la UK:on
en Hanojo 2012. S-ino Lan estas membro de LKK de UK kaj sxi prizorgas la aferojn
rilate viddifektitajn partoprenontojn. Unu ekzemplero de "Esperanto per rekta
metodo" estis sendita senpage.
9 Financoj. Aldone estas spezokonto kaj bilanco 31.12.2011.
10 Konklude. Dauxrigo de Esperantokulturo ankaux en estonteco inter
viddifektitoj postulas, ke la estraro de LIBE kaj gxia membraro havas regulajn
kontaktojn. Agado de la estraro pli forte direktigxas al konsilado kaj aktivigo
de membro-asocioj. Tio siaparte postulas refresxigon de delegita reto.
Estraro de LIBE
La 78-a Internacia Kongreso de blindaj Esperantistoj (kvara komuniko).
La sanatorio, kie okazos la kongreso, nomigxas "Hxvilja" ("Ondo"). Gxi trovigxas
en pinarbaro kun fresxa aero kaj amaso da kantantaj birdoj. La 1-an de majo mi
mem vizitis gxin kaj konvinkigxis, ke tieaj kondicxoj konvenas por bona ripozo
kaj fruktodona laboro. Jen kelkaj vortoj pri la kongresa programo. Tre interese,
serioze kaj netradicie rakontas pri Erosxenko Julia Patlanj. Japanoj trovis en
arkivoj novajn dokumentojn pri Erosxenko, Tanabe Kunio proponis prezenti ilin al
ni. Neordinarajn, interesajn okupojn pri fabel-terapio gvidos Euxgenia
Slovacxevskaja. Literaturan vesperon gvidos Tatjana Muhxamedsxina. Ni ne forgesu
ankaux pri la kongresa temo - "Blinduloj pri homaj rajtoj kaj digna vivo", ni
klopodos okazigi seriozan diskuton pri gxi. Unu el la plej sxatataj arangxoj dum
renkontigxoj de vidantoj estas intelektaj ludoj. Ni provos organizi tiaspecan
vesperon. Gxin gvidos Valentin Melnikov. Angel Sotirov promesis prezenti sian
novan libron. Eventuale mi prelegos pri misteroj de palpsenso. Vin atendas
ankaux muzika surprizo.Jen nur neplena listo de okazontajxoj. Certe, gxi
aktualigxos. Skizon de la programo vi devas vidi cxe:
http://www.lineckij.org.ua/front.files/Page909.htm
Do, aligxu, venu, gxuu! Bonvenon!
Nome de la prepara komitato
O. Posxivana.
Esperanto-salono trijarigxas.
Kie situas Esperantujo. Se vi sercxos tiun landon sur cxiuxj geografiaj mapoj,
vi ne sukcesos. Esperantistoj estas disipitaj tra la landoj, sed cxiam sopiras
pri kontaktoj, renkontigxoj, interparoloj. Dank`al gesagxuloj, kiuxj evoluigas
teknikajxojn, ebligante al diversnaciuloj proksimigxi unu al la alia, ne lasante
ne nur sian landon, sed ecx sian logxejon, aperis siaspeca internacia interreta
kulturdomo, virtuala urbo, kiu funkcias pere de la servilo de vocxkomunikilo "Ventrilo".
En virtualaj salonoj de tiu servilo kolektigxas grupoj de viddifektitoj laux
interesoj: manlaboroj, sxako, damludo, kuirarto, poezio, psikoterapio, vojagxoj,
krucigramoj, intelektaj ludoj. Cxi tie okazas festaj koncertoj, naskigxtagoj,
ecx geedzigxoj...
Do, antaux tri jaroj Esperantujo levigxis de sur la terglobo en la atmosferon.
Gxuste la 10-an de majo 2009 estis malfermita Esperanto-Salono dank'al
Vjacxeslav Suslov kaj Aleksandr Medvedev. Unuafoje geblinduloj pervocxe
kontaktis, trovigxante je malproksimaj distancoj. Baldaux aligxis alilandanoj.
Certe, necesis uzi Esperanton. Tamen simpla babilado neniun kontentigis. Tiama
ankoraux nemultnombra geesperantistaro komencis studi la anglan lingvon pere de
Esperanto. Aligxis cxirkaux 40 gelernantoj. Gvidis la lecionojn fama hispana
vidanta esperantisto Rafaelo Gonzalez. Lin helpis ukrainanino Tatjana
Muhamedsxina, posedanta Esperanton kaj la anglan. Tamen la gvidanto ne povis plu
dauxrigila instruadon, tiun taskon ekprenis T. Muhamedsxina kaj entuziasme
dauxrigas la instruadon dufoje cxiuxsemajne. La logxantaro en Esperantujo
multigxas. En la salono kolektigxas scivolemaj personoj, avidaj je la diversaj
brancxoj de scienco. O. Posxivana gvidas la grupon, kies gelernantoj studas la
polan lingvon. Sed grava nia tasko- estas disvastigi nian karan lingvon. Antaux
tri jaroj V. Suslov instruis Esperanton nur al 10 dezirantoj, kelkaj el ili
igxis spertuloj. Nun jam dekoj da samideanoj vizitas Esperantujon. La stafeton
ekprenis Nikolao Solomencev, kiux hodiaux gvidas grupojn de komencantoj kaj
progresantoj, dank`al tio kreskas vicoj da esperantistoj. Spertuloj perfektigas
siajn sciojn sub la gvido de O. Posxivana, T. Muhamedsxina, V. Suslov, JU.
Pelusxenko, V. Varzari, V. Rassohin kaj aliaj. La salonon vizitas samideanoj el
Bulgario, Pollando, Hispanio, Italio, Germanio ktp. Ni volonte akceptas gastojn
kaj estas pretaj kunlabori. SXajnas, ke dum la estontaj jaroj ni kongresos en
virtuala lando sen eksterlandaj pasportoj.
La 26-an de julio 1887 L. Zamenhof aperigis la unuan lernolibron. Vidu, la
lingvo vivas dum 125 jaroj. Ni respondecas pri tio, ke la verda stelo ne
estingigxu!
Tamara Andrejeva.
Lingva forumo
Se interparolantoj mankas
Lerni aliajn lingvojn signifas scipovi skribi, legi, auxskulti kun kompreno kaj
paroli. Se mi demandas min, kio estas la plej malfacila elemento dum mia
sencxesa lernado, tutcerte mi devas respondi, ke estas gxi, memstara parolado.
Gxi estas tiu elemento, en kiu vi povas orientigxi, kiom vi kapablas pensi en la
lingvo. Kiel cxiuj ceteraj elementoj, ankaux tiu cxi, aux pli gxuste: precipe
tiu cxi postulas praktikon. Mi ne imagas praktiki gxin sen auxskulti modelajn
paroladojn. En la nuna tempo, kiam vi havas aliron al la interreto, ekzistas
multaj eblecoj auxskulti Esperanton en la plenumo de modelaj parolantoj. Pli aux
malpli frue vi orientigxos, kiuj havas la gxustan parolmanieron. Trovu ilin,
atente kontrolu kaj klopodu ilin imiti. Cxiam kontrolu ankaux vin!
Kelkaj tamen rediros al mi: "Sed al kiu mi povus paroli?" Mi volonte respondos
al vi. Imagu ke vi kiel lingvolernanto estas aktoro. Gravege estas lauxte legi
konversaciojn pri kiuj vi disponas. Tia ekzerco de komenco donis al mi multe da
kontento. Dum legado vi ludos diversajn rolojn, vi esprimos viajn sentojn, tiel
kiel estas en la vivo. Cxu vi havas spegulon? Ju pli granda gxi estos, des pli
bone! Komencu interparoli kun la persono, kiun vi vidas tie. Demandu kaj
respondu. Rakontu ion. Se vi posedas iun sonregistrilon, registru vian vocxon -
tion ja ebligas multaj posxtelefonoj. Sekve kontrolu, kiel vi parolas. Estos
interese auxskulti kaj certe rimarki malgxustajxojn, kiujn vi faris dum via
legado aux parolado. Mi praktikis tion plurfoje jam cxe la komenco de mia lingva
aventuro. Ekzistis tiam apenaux kasedbendaj magnetofonoj, do cxio okazis tiam
multe malpli rapide.
Ekzercu vian busxon ecx dum viaj cxiutagaj vojagxoj. Plej tauxgas por tio
auxtobusoj, tramoj aux trajnoj, ecx kiam vi atendas ilin en haltejoj. "Lauxte
paroli al si en auxtobusoj? Vi jam plene stultigxis." - vi miregos. Tute ne. Mi
nur volas proponi, ke vi ekzercu vian busxon, kvazaux vi parolus, cxiam tiam,
kiam vi havas iom da senproduktiva tempo. Kiam vi senvocxe klopodas paroli, viaj
lango kaj kelkaj muskoloj de via parolaparato komencas labori, kio poste ege
helpas. Profitu cxiujn okazojn. Via parola uzo de la lingvo plej gravas. Cxi
tiuj kelkaj ekzemploj de ekzercoj certe helpos al cxiu, kiu deziras pli flue
paroli.
Kaj fine mi diros kelkajn vortojn pri persono, kiun certe multaj el vi konas tre
bone. Mi gxis nun disponis nur pri ne tro bonkvalita registrajxo de iu lia
prelego pri E-parolarto, kies temo tamen tre konvenis al mi. La cetero kiun mi
sciis pri li, tio estis nur kelkaj sekaj faktoj. Inter ili estis la fame konata
afero de Montevideo. Kaj jen, tute hazarde mi malfermis la pagxaron de YouTube
kaj trovis ampleksajn filmojn kun paroladoj de la famulo. Temas cefe pri serioj
de filmoj pri la poresperanta Rezolucio de Unesko en 1954, en kiuj prof. d-ro
Ivo Lapenna malkovris trakuron de la stranga kunsido kaj ankaux pri la temo "Cent
jaroj de parola Esperanto Kulturo". Mi nun deziras nur pritaksi ilian lingvan
enhavon. Tiuspecaj kapabloj de apenaux nemultaj personoj povas nur ravi, kaj mi
devas konfesi, ke por mi, povi auxskulti tian internacian lingvon estas grandega
travivajxo. Certe por atingi tian nivelon ne suficxas nur bone regi la lingvon.
Oni devas havi krome kompreneble ion interesan por diri. Mia revo estas ne nur
mem kapabli tiel flue paroli, sed ankaux havi multajn partnerojn por interesaj
konversacioj. Eble, kiam ni, cxiuj esperantistoj, fine serioze pritraktos
paroladon, estos necesaj neniuj politikaj agoj, krom akcepti la fakton, kaj
elprofiti ne nur ekzistantan sed efektive vivantan Esperanton en multaj brancxoj
de la homa vivo. Cxu ne al tio cxi ni hodiaux strebas?
Andreo Bach (Gdynia, Pollando).
Literaturo
Tamara Andrejeva.
La jugxistaro iras por interkonsiligxi.
"Oni jugxas la divorcon..." - Ekauxdis mi la vocxon de jugxistino. Kiel povas la
jugxistino, tiu simpatia, jam nejuna virino paroli trankvile, ecx indiferente.
tiu proceso ne estas ordinara eksedzigxo. Ja pereas, mortas nia familio!
Neimageble, kiel mi, filino, kaj du miaj pli junaj fratoj vivos sen nia patro!
Kioman amon kaj zorgon donis al ni li! Dekokjarojn dauxris nia familia felicxo,
li ekinteresigis nin al muzikaj kaj literaturaj klasikaj kreajxoj. Al la patrino
ofte mankis libertempo. La instruado en lernejo, hejmaj klopodoj lacigis sxin.
Ofte mi konfidis al li miajn knabinajn sekretojn, petis konsilojn kaj tuj
ricevis ilin. Sed la fratoj! La patro edukadis ilin kiel virojn, scipovantajn
memstare solvi siajn problemojn. Cxu ili sukcesos sen li?" "Malaperis la amsento
al la edzino",- diris la patro. "O Dio! Tio ne povas esti!"- Ekkriis mia animo.
Ni cxiam opiniis, ke nia patrino belaspektas, estas la plej sagxa kaj klera.
Multajn jarojn ni observis, kiel ame kaj gxentile la patro rilatis al sia edzino.
O, patro, patro, ekmemoru, kiel Vi admiris rigardante la edzinon, nagxantan en
la maro! Dum sxia malsano Vi flegis sxin tagnokte".
"Jes, mi konsentas por divorci",- ekauxdis mi la vocxon de la patrino.
Antaux unu jaro okazis akcidento, la patrino konstante trovigxis en hospitalo
kun la edzo, flegante lin kiel bebon, plenumante liajn dezirojn kaj kapricojn.
Kiel sxi gxois pro lia resanigxo! Kaj nun sxi konsentas?"
"La jugxistaro foriras por interkonsiligxi", - deklaris la jugxistino.
"Atendu! Ne foriru! - Ekkriis mi kaj kuris al la jugxistaro, - Vi ne rajtas
ruinigi nian familion! Vi! Vi!"
Subite cxio malaperis... Poste mi ekvidis blankajn kitelojn, odoris kuraciloj.
La rememoroj kaptis min, mi ektimis kaj fermis la okulojn. La konata vocxo
revenigis min al la realeco: "Mi volas vidi la filinon".
Min rigardis la okuloj karaj kaj konataj de la infanagxo. "Pardonu min, amata
filinjo! Vi helpis min ne fari viveraron. Via patrino ne kontrauxstaris pro sxia
virina fiereco. Nur Vi komprenigis min, ke la familiaj radikoj estas ne hakeblaj,
ke la alia virino restos por cxiam fremda al mi. Mi kulpas pro la kauxzitaj al
Vi suferadoj".
Tute mi ne atentis, pri kiux virino temis. Grave, ke la pacxjo kunvivos, ke nia
familio ne disfalos. Cxirkauxbrakinte kaj kisante la plej karan homon, mi
ploretis kiel etulino pro la felicxo.
Avinoj el Buranovo.
En la euxropa televido okazas cxiujare Euxropa Kanzon-Konkurso, organizita de
Euxrovizio. Gxin partoprenas reprezentantoj ankaux el ekster-euxropaj landoj
kiuj estas membroj de kunlabora rondo de euxropaj radio- kaj televidostacioj.
Kaj gxuste cxi-jare la konkurso okazas en la cxefurbo de Azerbajgxano - Baku.
Cxiu lando, sendepende de gxia grandeco, povas sendi tien unu kantiston aux
kant-grupon. En cxiu partoprenanta lando okazas naciaj konkursoj por elekti la
reprezentanton de la koncerna nacia televida stacio.
Kutime kantistinoj estas junaj kaj belaj, kaj ili malavare montras sian belecon.
Tio certe kontribuas al iliaj sxancoj pri venko, cxar ja ne nur la kvalito de la
kanto decidas, sed ankaux la allogeco de la prezentado. Tamen estas esceptoj:
Rusio sendas cxi-jare al la festivalo... ses avinojn. Ili jam venkis en la
tutrusia konkurso kaj, eble - kiu scias - ili venkos en la tutkontinenta
konkurso.
La ses avinoj venas el la vilagxo Buranovo en la respubliko Udmurtio. La popolo
de la udmurtoj estas finn-ugro-devena kaj nombras nur 1,5 milionojn da homoj.
Ili alte honoras siajn tradiciojn kaj tial ili ankaux portas tradiciajn
vestajxojn.
Do, kion la ses avinoj kantas, kaj kiel, tio tute ne estas lauxmoda, sed, eble,
gxuste tio elstarigas ilin. Cxiukaze ili estas tre simpatiaj, kaj ankaux la
motivo por ilia partopreno vekas simpation: Nome ili volas donaci la premion -
se ili venkos - por la rekonstruo de ilia vilagxa pregxejo. Ili mem vivas en
modestaj domoj kaj mastrumas la proprajn gxardenojn kaj bredas bestojn.
La kanzono temas pri la preparado de pasto por la tradicia udmurta plado
perepeci, kio estas pli-malpli la udmurta versio de pico. Kaj tiujn "perepecojn"
ili volas pretigi por granda festo.
Jen traduko de la teksto de la kanzono:
Mi dismetas la tablotukon kaj atendas la filojn,
la kirlita pasto rapide sxvelas, la koro antauxgxojas
Festo por cxiuj!
Venu, dancu ni!
La domo estas plena je la infanoj.
Ili revenis, miaj karaj.
Mi vestos verdan jupon, surmetos rugxan kaptukon,
vestos verdan jupon kaj iros al dancado.
Ecx la kato gxojas, kaj la hundo estas gaja.
La etoso estas serena, kaj cxiuj gxojas.
Ni kantu lauxte-lauxte, por forpeli la enuon,
kun vi kune ni kantas lauxte-lauxte.
Feston por cxiuj!
Venu, dancu ni!
Premu la dikfingron! Eble, la ses avinoj venkos en Baku la 22-an resp. la 26-an
de majo en la granda finalo.
(laux Esperanta retradio).
Noto de la red. La materialo estis preparita laux sugesto de la udmurtia
esperantisto s-ano Jurij Sxarafutdinov.
Diversaj interesajxoj
La plej dika virino edzinigxos... al kuiristo.
La plej dika virino en Grandbritio, la 33-jara Susanne Eman pezas 343
kilogramojn! Susanne revas atingi sian celon, starigitan pasintjare, nome
farigxi la plej dika virino en la tuta historio de la homaro. Helpi sxin pri tio
konsentas la 35-jara fiancxo Parker Clarc, kiu laboras kiel cxefkuiristo. S-ron
Clarc el la urbo Casa Grande (Orizona) ne minacas senlaboreco. Li cxiam havos
laboron, cxiukaze, en la proksima estonto, cxar li farigxis la fiancxo de
Susanne Eman. Gxuste sxi estas tiu, kiu anoncis farigxi la plej dika virino sur
la Tero. Nun la pezo de Susanne alproksimigxas al 3,5 centneroj, sed sxi planas
atingi la pezon de 7 centneroj! Por tio sxi bezonas altkaloriajn mangxajxojn.
Jen tauxgis Parker Clarc, kuisristo lauxprofesie. Kuiri la mangxajxojn por
Susanne estas por li plezuro, cxar sxi ne suferas pro manko de apetito. Ili
konatigxis pasintjare pere de Interreto, kaj post la vigla korespondado decidis
geedzigxi.
Parker jam kelkajn monatojn logxas en la hejmo de Susanne kun sxi kaj sxiaj
filoj - la 17-jara Gabrel kaj 13-jara Brandin, kies pezo, bonsxance, estas en
ordo. "Nia geedzigxo estas konsentita en la cxielo, - asertas Susanne, kiu
sxatas mangxi, kaj Parker sxatas kuiri. - Mi, kiel antauxe, revas esti la plej
peza virino en la mondo, kaj li subtenas min pri tio. Al li placxas grandaj
virinoj; al li placxas vidi, ke li plezurigas min, kiam mi mangxas. Li estas
bonega kuiristo. Cxu mi povas rezigni la viron, kiu tiel lerte regas la
kuirarton?.. Niaj gustoj plene koincidas: li sxatas prepari la spagetojn
bolognese. Gxi estas mia sxatata mangxajxo".
Krom tio, Clarc faras grandajn hejmlaborojn, li helpas sxin fari tion, kio estas
malfacila por sxi pro sxia granda pezo. Li admonas la fiancxinon promeni, banas
sin kun sxi. Cxiutage ili kune promenadas en la parko, sxi veturas en speciala
fotelo.
"Mi subtenas Susanne-n kaj sxian deziron farigxi lla plej granda virino, - diras
Clarc, - cxar tio felicxigas sxin. Certe, min maltrankviligas sxia sanstato, sed
mi klopodas, ke sxi mangxu nur sanajn mangxajxojn, ekz., pli da salatoj. Mi igas
sxin fari gimnastikon. Pasintjare sxi submetigxis al plena medicina ekspertizo.
La kuracisto diris, ke sxia sanstato estas en ordo, kvankam li, certe, estas
kontraux sxia revo. Tial, gxis kiam kuracistoj ne alarmos, mi subtenos sxin.
Esperantigis S. Bondarenko.
anonceto
Mi sercxas aboneblajn brajlajn revuojn. Ili povas esti pagendaj. Mi nur sxatus
peti la legantojn doni al mi kontakt-manierojn (retadresojn, normalajn adresojn),
por ke mi skribu al la revuo por aboni. Mi kapablas legi en la angla, germana,
hispana, itala kaj franca lingvoj. Skribu al:
Gilberto Buchmann, Rua San Luiz, 847
Bairro Celeste
Campo Bom - RS - Brasil
CEP 93700-000.
Retadreso: gihb@terra.com.br aux gilbertohb@gmail.com.