Esperanta Ligilo
N-ro 4 Aprilo 2012
Enhav-tabelo
La 78-a Internacia Kongreso de blindaj Esperantistoj (tria komuniko).
Nia rondo familia. Neordinara nuptofesto.
Tra la sortofrata mondo.
Nekutimaj kutimoj. M. Bialostocki. Homoj de la rivero.
Lingva forumo. Ankaux.
Diversaj interesajxoj.
Paulo Sergio Viana. Homoj kaj cxevaloj.
Poezio. Gian Piero Savio. Lauxdo de la revo.
Wislawa Szymborska. Kiel mi fartas.
Kongreslanda literaturo. Sagxa bofilo (Vjetnama fabelo).
Por la retumantoj.
78-a Internacia Kongreso de blindaj Esperantistoj (tria komuniko).
Cxu vi forgesis aligxi al la kongreso? Ret-uzantoj havis bonsxancon, cxar en la
retejo lineckij.org.ua jam delonge aperis la la unua komuniko kaj informo pri
pagmanieroj. Tiuj, kiuj ankoraux ne aligxis, sed volas fari tion, bv. skribi al
ni, indikante vian nomon, sekson, naskigxjaron, jaron de esperantistigxo,
adreson kaj aliajn kontakt-eblecojn (e/mail, skajpo), cxu vi estas vegetarano
aux cxionmangxanto, kion vi kontribuos al la kongresa programo. Retmesagxojn bv.
sendi al la adreso: renkontigxoj@ukr.net. Ordinarajn leterojn bv. sendi al:
Olena Posxivana, Ul. Brativ Trofimovyhx 22, kv. 226, UA/49068 Dnepropetrovsk,
Ukrainio.
Kiel atingi la kongresejon? De la stacidomo veturu per metroo gxis la stacio "Lisova",
de tie gxis Zazimje veturas auxtobuso n-ro 320 kaj buseto (marsxrutka) n-roj 325
kaj 328. Ili veturadas cxiuhore. kosto de la veturo per metroo- 1,50 hrivnoj,
same per auxtobuso.
Nome de la Prepara Komitato Olena Posxivana.
Nia rondo familia
Neordinara nuptofesto.
La 8-an de januaro 2012 en cxirkauxtergloba atmosfero en la grandega palaco
kolektigxis gastoj el 9 landoj por festi la geedzigxon de la blindaj
geesperantistoj Elena kaj Nikolao Solomencev. Ne, ne opiniu min freneza. Mi mem
trovigxis inter la gastoj, kaj laux rusa kutimo kriis "gorjko!" (amare), kaj
auxdis la novbakitan paron interkisigxi. Ili konatigxis dank'al Esperanto en
Interreto. Sxi logxis en la antikva urbo Jaroslavlo, situanta cxe la rivero
Volgo. Lia logxloko trovigxas en la urbo Baksan de la Nordkauxkaza regiono. Ili
rendevuis en la Esperanto-salono de la intelekta palaco "Ventrilo", konsistanta
el multaj salonoj pri diversfakaj interesoj: sxako, muziko, libroj, manlaboro,
lingvoj ktp. En la Esperanto-salono kolektigxas blindaj esperantistoj el multaj
rusaj urboj kaj aliaj landoj. Por trafi "Ventrilon" necesas havi "sxlosilon",
t.e. specialan programon. La agadon gvidas administrantoj, kiuj informas la
ventrilanojn pri diversaj arangxoj. Do, la 8-an de januaro 48 gastoj alvenis la
Esperanto-salonon por gratuli du gefelicxulojn okaze de la geedzigxo. Ne cxiuj
gastoj scipovis Esperanton, pro kio ni uzis ankaux la rusan. La geamikoj
prezentis ricxajn valorajn donacojn. la geedzoj ricevis 999 botelojn da vino el
Francio, Italio, Hispanio, Moldavio; bulgaranoj supersxutis ilin per rugxaj kaj
blankaj rozoj. Iu donacis palacon sur la mara bordo. Ni amase frandis kuirajxojn
de la juna edzino. La vino kaj kantoj fluis kiel rivero, sxercoj kaj rido
plenigis Interreton. Cxio dauxris 3 horojn. Nu, kredu, mi partoprenis tiun
neordinaran geedzigxfestenon, ecx mi drinkis vinon, laux lipharoj gxi fluis, sed
en la busxon nenio gutis. Nun eblas trovi gefiancxojn en Interreto, sed,
versxajne, terlogxantoj de la 22-q jarcento povos sercxi siajn duonojn sur
malproksimaj planedoj.
Tamara Andrejeva.
De la red. - Pri la interreta urbo "Ventrilo" ni rakontos en la sekvonta numero.
Al la geedzoj Solomencev ni deziras multajn jarojn de felicxa, plenvalora vivo,
reala, sed ne virtuala!
Tra la sortofrata mondo
Brajla etikedilo.
Gxi nomigxas 6dot. La aparateto estas simpla: fakte, tio estas miniatura elektra
brajla skribmasxineto, kiu tajpas etikedojn sur speciala strio. La enkonstruita
gilotineto ebligas precizan fortrancxon de surskribitaj fragmentoj sen uzi
tondilon. Por korekta laboro la aparato postulas 4 pilojn Aa. gxi havas
tradician klavaron de brajla masxino, sed krome eblas aldoni la eksteran
klavaron, dank'al kio ecx persono, kiu ne scipovas brajlon, povas krei la palpe
legeblajn etikedojn.
Nun 6dot estas vendata nur en Usono. Gxia prezo estas 329,99 usonaj dolaroj.
Nova brajla linio
La internacia korporacio Hims estis fondita januare 1999. En 2002 gxi prezentis
sian unuan produktajxon. Tio estis Braille sence, kiu rapide igxis populara
inter blinduloj. Ekde tiam cxiujare la firmao produktas kaj distribuas iun novan
elektronikan aparaton por blinduloj kaj malfortevidantoj. Cxi-jare gxi proponas
novan brajlan linion. Gxi nomigxas Braille Edge 40. Tio estas 40-signa brajla
linio, kiu havas notlibron, horlogxon, kalkulilon kaj alarmilon. Per okpunkta
klavaro oni povas enskribi la tekston. Kun komputilo la aparato povas konektigxi
per blue tooth aux usb-porto. Gxojigas ankaux gxia prezo. Nun tio estas la plej
malmultekosta el tiuspecaj aparatoj.
Nekutimaj kutimoj
Miroslaw Bialostocki
Homoj de la rivero
(La auxtoro laboris dum kelkaj jaroj kiel korespondanto en Papua Nova Gvineo. La
libro, kies fragmenton ni proponas al vi, nomigxas "Lando de paradiza birdo en
cxiutageco")
Sepik estas rivero. Sepik estas lando. Sepik estas homoj kun la vivritmo stirita
de la rivero, alia ol tiu de la tuta imsulo. Tio estas la scenejo de paganaj
ritoj kaj ega diverseco de rekvizitoj, necesaj por ilil cxizajxoj, maskoj kaj
ornamentoj, pentritaj per naturaj farboj, paradizo por sxatantoj de primitiva
arto. Tio estas kulta loko de puk-puk (krokodilo).
Kiel la unua mi ekkonis Tosliivu. Li estos nia akompananto dum du tagoj. Forta,
muskoloza, kun elokventa largxa rideto. Hela nuanco de lia bronza hauxto brilas
per sanpleno. Senmanika gxinsa bluzo malkovras la bildon de densaj elstaraj
cikatroj sur liaj brakoj. Li estis la unua homo, kiun ni vidis proksime,
distingita per signo de krokodilo. Ne sen fiero li konfirmas, ke li trapasis la
version de iniciacio, praktikatan de lia klano en la tuta cxirkauxajxo. Unu el
la proceduroj de river-vira iniciacio estas farado de multnombraj vundetoj sur
la braka hauxto, iam per bambua trancxilo aux konko, nun per razklingo. Poste
oni enfrotas en vundetojn grizan argilon, kiu prokrastigas cikatrigxon, por krei
malglatajn elstarajxojn sur la supra parto de la torso. La torso de vera
sepik-viro devas havi la fakturon de krokodila hauxto. Sepik-virinoj sxategas la
krokodilan hauxton kaj ofte mem trancxetas sin kasxe, kvankam por ili tio estas
malpermesita. La riton de iniciacio trapasas foje ankaux blankaj dezirantoj,
kiel Benedict Allen kaj Cristin Doddwell, kiu dokumentigis plenumon de tiu
proceduro je sxi mem en la filmo por BBC.
Apud la budeto el ondforma lado kun muroj el fera reto magra viro diligente
mezuras longecon kaj largxecon de krokodilaj hauxtoj, fresxe demetitajn kaj nur
provizore konservitajn per dika sal-tavolo. Cxi tie trovigxas acxetejo de
malgrandaj, dusemajnaj krokodiletoj kaj hauxtoj de cxasitaj grandaj reptilioj.
Ilin acxetas Alan. Liajn manojn trapasas cx. 20 mil vivantaj krokodiloj jare.
Hauxt-acxetado estas lia krom-agado. Surbrete inter diversspecaj iloj blankas la
cxefa trofeo de Alan - Gxi estas unu metron longa kranio de puk-puk-kanibalo.
Nun cxasado de tiaj gigantoj estas malpermesita. Lauxlegxa longeco de la
kaptitoj ne povas superi du metrojn. La prezo de krokodila hauxto dependas de
tali-largxeco. Du metrojn longa krokodilo havas talion je 50 cm-ojn. Dolcx-akva
krokodilo kostas duoble malpli, ol tiu mara. Ambaux specimenoj logxas en
Sepik-rivero. La diferenco inter ili estas negranda kaj postulas majstran okulon.
Alan diferencigas ilin senpene. Tiuj maraj havas pli malgrandan skvamon, povas
vivi kaj grasigxi en la oceana akvo, fifamas ankaux pro kanibalismo.
Ni trarigardas la varon de Alan. En marcxa flako, cxirkauxita de metala reto,
kusxas 30-centimetraj krokodiloj.
Parto de ili flugos aviadile al krokodil-bredejo.
Ne mirigita per multnombraj prikrokodilaj demandoj, Alan praktike pruvas al ni,
ke krokodiloj ne atakas subakve. En duonplena lada barelo senmove kusxas
maldikaj krokodiletoj kun akregaj dentoj. Sen ajnaj malbonaj konsekvencoj li
metas la manon en la barelon, sxovelas dum momento kaj eltiras unu krokodilidon,
kunpremante gxian muzelon. Kaj nenio okazas, gxis kiam longa busxego de la
rabobesto povas malfermigxi. Tiam la etulo mordas cxion, kion kapablas atingi.
Ni rigardas tiun furion kun respekto, kvankam la estajxo ne superas la grandecon
de karoto. Kun iom da timo mi mem kaptas unu kaj remetas en la barelon. Jes, ne
mordis. Nek li, nek iu el liaj kolegoj.
Krokodiloj estas grava enspez-fonto de la riveraj homoj. Multaj vilagxetoj,
situantaj cxeborde, havas proprajn krokodilbredejojn. Certaj partoj de krokodila
viando, cxefe vosto, estas mangxeblaj. Mi havis la okazon gustumi krokodilan
voston. Trancxita lauxlargxe, gxi konsistas el ringoj de blanka fibra viando kaj
galantinoza graso. Lauxaspekte fisxo, gxi gustas kiel kokinajxo. Se forpreni la
grason, gxi povas esti ecx luksa viandajxo.
Oni kaptas krokodilojn perrete aux - Dio helpu - permane. Kuglotruita ledo
valoras multe malpli. Tempo de nokta cxasado igxis jam pasinteco. Nun krokodiloj
nokte petolas kaj estas kaptataj tage, kiam ili kusxas en marcxa akvo.
Indigxenoj palpas perpiede iliajn trabsimilajn korpojn kaj elakvigas, mortigante
per piko en la okulon aux senmovigante la sang-avidajn muzelojn.
Ni vidis ankaux krokodilajn ovojn kaj nestojn, konstruitajn el herbo kaj
brancxetoj. Ili similas platajn formikejojn. Ovo estas samgranda kiel tiu anasa,
en kruda blanka sxelo. En la nesto trovigxas 20-40 ovoj.
Interparolo kun Alan devigas nin pli atente rigardi la malklaran akvon de la
rivero, cxiu dika brancxo aux folio sxajnas al ni nodoza ?
korpo de reptilio. Ni igxis speciale atentaj dum matena lavado.
Lingva forumo
Ankaux
Ni kutime admiras pri fleksebleco de Esperanto, pri gxia libera vortordo. Sed ne
ekzistas ja reguloj sen esceptoj. Temas pri la ruza vorteto "ankaux". En la
frazo gxi trovigxu senpere antaux tiu vorto, al kiu gxi rilatas. Bedauxrinde,
dum rutina parolado ecx suficxe spertaj Esperantistoj malatentas tion.
Ekzemple, se mi dirus: "Ankaux mi mangxis supon", tio signifas, ke ankoraux iu
krom mi mangxis gxin. La frazo "Mi ankaux mangxis supon", signifas, ke mi faris
ion alian kaj krome mangxis supon. Dirinte "Mi mangxis ankaux supon", mi, eble,
volas substreki, ke mi mangxis ne nur supon, sed ankoraux ion, ekzemple, duan
pladon.
Tiu limigo celas ne krei esceptojn en nia regula lingvo, sed nur eviti
miskomprenojn.
Homoj kaj cxevaloj.
Ili starigis inter si firman amikecon de tre longa tempo. Iliaj korpoj kaj
mensoj sxajne harmonie kongruas. Multenombraj faktoj tra la Historio tion
atestas. Napoleono estus malpli majesta, se li ne rajdus sian blankan cxevalon;
Don Kihxoto estus malpli patosa sen Rocinante; Romia imperiestro ecx sidigis
sian cxevalon inter la senatanojn. La Helena mitologio kunmetis ilin en kuriozan
figuron - la centauxro.
Moderna frapanta ekzemplo de tia amikeco estas interesa metodo de terapio:
cxevalterapio. Sed atentu bone: cxevalterapio ne estas terapio por cxevaloj, sed
terapio per cxevaloj. Per specifaj, science studataj movoj, gxi celas helpi
rekapabligon de homoj, korpe kaj mense, per rajdado de cxevaloj. Gxi estas
rekonata de medicinaj instancoj. Sub gvidado de psikologoj, pedagogoj,
kuracistoj, sociasistantoj, fizioterapiistoj kaj rajdinstruistoj, oni lernigas
pacientojn rajdi kaj per tia ekzerco ili ricevas memfidon, muskolan forton,
kunordigadon de movoj kaj nervan kontroladon. Malrapida irado sur cxevalo
devigas la homan korpon firmigi la vertebraron kaj la koksojn kaj tio
konsiderinde plibonigas la korpan sintenon de pacientoj, kiuj suferas pro
nervaj, muskolaj kaj mensaj problemoj. Ecx blindaj kaj depresiaj pacientoj multe
profitas.
En mia urbo Lorena, en la sxtato San-Paulo, Brazilo, ekzistas tiaspeca faka
organizajxo. Gxia nomo estas ‘Caminhar’ (en Esperanto: ‘Iradi’). De pli ol dek
jaroj gxi akceptas infanojn kaj plenkreskulojn, kiuj regule praktikas
rajdiradon. Nuntempe frekventas la agadon pli ol nauxdek praktikantoj, inter ili
grupo da blinduloj. Akompanas kompetenta kaj fervora skipo de fakuloj, sub
gvidado de advokatino Luciola Rabello Brasil. Ili science esploras la rezultojn
de sia laboro kaj ecx jam publikigis artikolojn en internacia kongreso. Cxiu
frekventanto estas direktita de kuracisto kaj ricevas zorgan akompanon dum
komenca periodo de unu jaro. Infanoj devas esti minimume dujaragxaj. La urba
administracio kaj privataj organizoj kaj homoj finance subtenas la aferon. Gxi
funkcias de lundoj gxis sabatoj en cxarma bieneto, kelkajn kilometrojn for de la
urbo, kaj oni povas libere viziti gxin.
Ne eblas eviti mildan emocion, kiam oni vidas, kian belan rezulton atingis la
antikva amikeco inter homoj kaj cxevaloj.
d-ro Paulo Sergio Viana (Brazilo).
Poezio
Lauxdo de la revoj
(pri Wislawa Szymborska)
Legi poezion estas ne neglekti sin mem, estas priatento, kuracado. Estas emi al
plua auskultado; estas ensorbi vortojn de ludo kaj malstrecxigo, de engagxigxo
kaj kuntrenigxo, de pasio kaj meditado; estas lerne alpreni tute novan rigardon
al la mondo.
Sxajnas iomete strange pensi, ke gxuste en la nunaj, tiom alienaj, tempoj, oni
bezonu poetinon kiel Wislawa Szymborska [pron. visuava Sximborska] kaj siajn
versojn.
Tiu cxi fama pola poetino, Nobel-premiita pri literaturo en la jaro 1996,
forpasis, 88-jaragxa, la 1-an de februaro en sia domo en Krakovo post longa
malsano.
Szymborska persone spertis kruelan militon kaj du totalismajn sistemojn, tamen
ne elektis silenton. Tuj post la fino de la dua mondmilito sxi renkontigxis kun
la fama pola poeto Czeslaw Milosz [cesuaf miuos], poste Nobel-premiita pri
literaturo en la jaro 1980, kiu profunde influis sxian poetikon.
Gxuste pri gxi Milosz diris: "Szymborska gajigas, cxar sxi estas tiom sprita kaj
gxojas verkante tiklajn poemetojn surbaze de komuna tradicio (kiam, ekzemple,
sxi skribas pri virinoj de Rubens kaj baroko). Naturo sxin dotis per tiom da
sento pri komikeco, ke sxi konscie endangxerigas estigante magiajn artifikojn je
la limo inter poezio kaj eseo".
Fakte legado de sxiaj poemoj vere povas esti savankro en despero kaj gusto por
gxojo. Kial? Cxar sxiaj poezioj estas nekredeble simplaj: sxi ecx tre malofte
uzas kutimajn metaforojn.
Tiu, kiu neniam legis poeziojn kaj opinias, ke li ne sxatas ilin, sentos sin
komforte tralegante sxiajn versojn. Temas pri la poetino, kiu renaskas la
vortojn, rekonstruas ilin. Oni renkontas en sxiaj versoj konatajn vortojn, jam
spertitajn sensaciojn, milfoje rigarditajn mediojn. Tamen, sxiaj poezioj
kapablas malfermi universon.
Wislawa Szymborska, en sia parolado dum la ceremonio de Nobelpremio, diris:
"Embarasas esti poeto; oni ja preferas sin difini verkisto au profesoro au
jxurnalisto. Esence poezio estas iom embarasa, iamaniere kiel perversio". Poste,
en la konkluda parto de sia parolado sxi konfesis: "Mi neniam sukcesis doni
respondojn. En miaj poezioj mi klopodas deklinacii milmaniere "Mi ne scias!",
tio estas mia itinero; se vi ja diras "Mi scias" vi alproksimigxas al la fino de
via pluiro".
Tiu cxi poetino, sendube gaja sed timida, dum intervjuo diris: "Gxenerale mi
aperas kiel legxera virino, ema al ridado kaj ludo, cxar mi cxiam gardis por mi
mem la malgajon kaj neniam rimarkigis gxin, tial al aliuloj sxajnas, ke la vivo
pasis super mia kapo kiel papilio".
Sxiaj konsideroj pri amo estas fortegaj. Amo estas la plej kompleksa afero
ekzistanta en poezio: vorto milfoje prononcita kaj versxajne la plej
antauxvidita eluzigxinta temo pri homaj travivajxoj. Por Szymborska priskribi
ekziston de felicxa amo estis vera defio.
Ege facile estas rakonti malfelicxan amon. Literaturo kaj arto estas plenplenaj
je malfelicxa amo. Sed felicxa amo, kiu kapablas zorgi pri si mem, tiu cxi estas
la plej malfacila afero por rakonti.
Szymborska verkis, miaopinie, la plej belan verson pri amo iam ajn verkitan.
Kaptinte ties signifon, oni plene perceptas, ke temas pri la maksimuma sintezo,
en cxiuj gxiaj nuancoj, de tio, kion oni dezirus diri al persono amata. Temas
pri la fina verso de tre fama poezio titolita "Cxiu kazo" kaj tiel gxi tekstas:
"Auxdu, kiel forte batas en mi via koro".
Mirinde, des pli per tiel simplaj vortoj!
Gian Piero Savio (Israelo)
Wislawa Szymborska
Kiel mi fartas
Iu min iam demandos, kiel mi fartas,
Mi gxentile respondos: “Bone, mi dankas”.
Ke mi havas l‘artriton, tio ne tutas.
Astmo, la kor’min tedas, mia spirad’ kurtas,
La pols’ febla, de kolesterolo sango plenas,
Tamen mi bonfartas, kvankam l’agxo premas!
Nun sen bastono mi pasxi ne povas,
Ecx, se vojon plejfacilan mi eltrovas.
Dumnokte, sendormeco min turmentas
Sed venas maten’ kaj mi pri l’ viv’ kontentas.
Mi havas kapturnojn, mia memor’ sxercemas,
Tamen mi bonfartas, kvankam l’ agxo premas.
El cxi mia versajxet’ jena senco venas:
Kiam maljunec’ kaj malfort’ alvenas,
Pli bonas pacigxi kun enosta knaro,
Al neniu rakonti pri sia malsanaro
Akceptu la sorton, kunpremante dentojn
Pri via feblec’ kun cxiuj silentu.
Oni diras “maljunec’ estas l’agx' de oro,
Tion mi pripensas antaux la ekdormo
”Oreloj” en skatolo, en glaso la “dentoj”,
Sur libro aperta “okuloj” atendas…
Kaj min, duondorman la penso turmentas:
Estas cxiuj pecoj, kiujn mi demetas?
En mia junec’ – mi diras sen troigi,
Tutfacilis kuri, kauxri, ekvilibri.
En mezagxo tiom de la forto restis,
Ke dancante, tutan nokton mi trafestis.
Nun, en la maljunec’ sxangxigxis la sorto,
Promene al butik’ kaj reen sen forto.
Jen bona konsil’ por oldul’-kolektivo:
Kunpremu la dentojn kaj ridu pri vivo.
Vekigxu matene la “pecojn” kunmetu
Kaj mortanoncojn tralegu en gazeto.
Do, se viaj nomoj tie ne enestas,
Signifas, ke bonfartaj kaj sanaj vi estas!!!
E+igis Helena Tylipska.
Kongreslanda literaturo
Sagxa bofilo
(vjetnama fabelo)
Dum pratempo vivis en la mondo forta, sagxa kaj bela junulo. Sed jen malgxojo:
liaj okuloj brilis, kiel tiuj de vidanto, sed nenion li vidis. Cxiuj
samvilagxanoj kompatis lin, kaj geknaboj neniam forgesis kunpreni lin cxien.
Foje vokis lin amikoj en najbaran vilagxon. Gaje ili amuzigxis kaj foriris
hejmen, kaj pri la blindulo forgesis.
La povrulo ne konis la vojon, sed kontraux amikoj ne kolerigxis. Po iomete,
palpe iris li hejmen sola. Iris li, iradis kaj erarvagis en iun domon, kie
gxuste tiam kolektigxis gastoj. La junulo konjektis, ke cxiuj rigardas lin kaj
sxajnigis, ke li mezuras longecon de la muro, kaj intertempe palpsercxis la
pordon. La mastro lin demandis:
-Diru, karulo, kion vi faras?
-Mi mezuras vian domon, kara mastro,- respondis la blindulo, -mi sxatus ekscii,
cxu gxi estas same granda, kiel la domo de mia patrino.
La mastro ekridis kaj plu demandis:
-Nu, kaj kio? Kies domo estas pli granda?
-Sxajne, via domo, mastro, estas kvin sxajojn pli longa,- respondis trankvile la
blinda junulo.
(sxajo estas mezurunuo de longeco, iom pli ol 1,5 m).
Diras tion la blindulo, kaj pordon sercxas.
Atingis li lauxlonge de la muro tiun lokon, kie la mastro sidis. Tiu levigxis,
iris preni betelon por regali la gaston. Ke la junulo estas blinda, neniu
rimarkis.
Dum la mastro forestis, palptrovis la blindulo lignan bastonon kaj feran
rastilon.
La mastro, evidente, faris por gxi tenilon, sed ne sukcesis fini la laboron. La
blindulo metis rastilon sur la tenilon. Eniris la mastro kun betelo kaj vidas la
rastilon finfaritan, gxia rabotita tenilo brilas, kaj surplanke rabotajxoj
kusxas. Tute forgesis li, ke mem la tenilon rabotis, kaj decidis, ke la gasto
tiom lerte kaj rapide tion faris.
- Cxu vi tiun bonan rastilon faris? - demandis la mastro.
+Mi, kiu do?+ respondas la blindulo.
Ekplacxis la gasto al la mastro: dum laboro lerta kaj vizagxe bela, kaj li
proponis al tiu kiel edzinon sian filinon-belulinon.
Eklogxis la blindulo en la nova domo. Matene eliris li eksteren, stumblis kaj
falis en la puton. Felicxe, la akvo tie malmultis. Ne dronis nia blindulo, nur
malsekigxis, kiel muso dum pluvo.
Sidas li en la puto, eliri ne povas.
Felicxe, iris lia edzino por akvo. Ekvidis sxi la edzon en la puto, miris kaj
demandis:
- Kial do vi, edzo mia, enputigxis?
La blindulo tuj trovis, kion diri:
- Rigardas mi - la puto ne estas en ordo. Tro multe da koto akumuligxis. Jen mi
decidis purigi gxin. Portu vi, karulineto, sxtuparon al mi, cxar la mian najbaro
prunteprenis kaj ne redonas.
Dirinte tion, la blindulo klinigxis kaj elputigis kelkajn manplenojn da koto.
Kompatis la edzino sian edzon: tiom laborema li estas, cxiam laboron sercxas.
Kuris sxi, alportis la sxtuparon kaj diris:
- Suficxas, karulo. Laboristoj mem tion faros, elputigxu tuj, cxar vi
malvarmumos.
Frostotremas la blindulo, sed sxajnigas, ke ne volas laboron lasi. Nevolonte li
elputigxis.
Post kelkaj tagoj edzino de la blindulo iris al merkato, kaj bopatrino kuiris la
glueman rizon je vaporo.
Metis sxi plenan tason sur portilon kaj alportis por la bofilo. Sed nenion sxi
diris al li, silente lasis la mangxajxon kaj foriris pro aliaj okupoj.
Subite venis hundo kaj formangxis la tutan rizon el la taso. Revenis la
bopatrino, ekvidis malplenan tason.
+Cxu vi jam cxion mangxis? Cxu ne volas ankoraux iom da rizo?- sxi demandis la
bofilon.
Ekauxdis blindulo pri la rizo, konjektis, kion la hundo macxis, kaj rapide
respondis:
- Dankon, patrineto, mi jam satmangxis.
Sekvatage la edzino denove foriris al merkato, kaj bopatrino denove kuiris la
glueman rizon je vaporo kaj portis gxin al la blindulo, sed tason forgesis.
Kuris sxi por la taso en kuirejon, portis gxin, starigis sur portilon, donas al
la bofilo. Auxdas la blindulo ion movigxi apude. Decidis li, ke denove hundo
venis la rizon frandi. Volis la junulo hundon forpeli, mansvingis kaj trafis
gxuste en la okulon de la bopatrino. Tiu falis, ekgxemis, ekkriis, helpon petis.
Kiam la edzino el merkato revenis, la bopatrino rakontis cxion al sxi, nomis la
bofilon senhonta malklerulo. Kolerigxis la edzino, sed la blindulo trankvile
diras al sxi:
- Laux niaj kutimoj nur edzino povas doni rizon al la edzo. Krome, la bopatrino
estas tro juna. La unuan fojon mi toleris, sed sxi la duan fojon la kutimon
malobeis. Jed devis mi bati la estimindan virinon, por ke en la domo estu ordo,
por ke najbaroj vane ne klacxu.
Ekauxdis tion la edzino kaj bofilino, decidis, ke li pravas, kaj cxesis
ofendigxi kontraux li.
Post kelkaj tagoj la edzino sendis lin kun laboristoj en arbaron por akiri
lignajxon por fari plugilojn.
-Hodiaux ni iras en arbaron,- diras la blindulo al laboristoj. -Survoje ni kantu
kaj nin voku por ne timi.
Laboristoj tiel faris. La blindulo iris inter ili, auxskultis la vocxojn kaj
felicxe atingis necesan lokon. Laboristoj elektis la konvenan arbon, hakis gxin,
metis sursxultren kaj ekportis. La blindulo subite malsanigxis. Ordonis li al
laboristoj porti la arbon al la domo, mem kusxigxis.
Baldaux survoje aperis du rajdantoj. Ekvidis ili homon kusxi kaj gxemi,
demandis:
- kio okazis al vi, junulo?
Tiu respondas:
- Iris min en arbaron por haki la arbon, plugilon fari. Nenion mi sukcesis fari
kaj jen malsanigxis.
La rajdantoj kompatis la junulon, hakis la arbon, faris bonegan plugilon,
donacis al li. Poste surcxevaligxis kaj forveturis.
Intertempe venis laboristoj al la edzino de blindulo, rakontis, ke sxia edzo
malsanigxis kaj restis en arbaro cxevoje.
Prenis sxi kuracilon kaj kuris por helpi la edzon. Atingis sxi la lokon, kie li
restis. Alvenas sxi, sed la blindulo ja sxin ne vidas, ne renkontas, ne gxojas.
Ofendigxis sxi, riprocxis la edzon.
+Pardonu min, karulino,+ diris la blindulo, +mi jxus
fibfaris la plugilon, admiris mian laboron kaj ne rimarkis vin.
Ekvidis sxi la plugilon. Bona gxi estis. Cxesis sxi kolerigxi, prenis la edzon
je la mano, kaj ili kun la nova plugilo hejmen revenis. Kiam la bopatro ekvidis
la plugilon, longe li lauxdis la bofilon, kaj cxiuj miris pri bona laboristo en
la domo. Baldaux okazis festo de rikoltofino. En la domon de la blindulo venis
multaj gastoj. Cxiu prenis en sian tason placxan mangxajxon el diversaj pladoj.
La junulo sidis sen mangxi. Pripensis li kaj diris:
-Cxu ne estus pli bone, ol atingi cxiun pladon kaj meti por si mem,
miksi mangxajxojn kaj dividi inter cxiuj - tiel estos pli oportune kaj pli
bonguste.
Decidis homoj, ke pravas la mastro, miksis cxiujn mangxajxojn kaj dividis je
egalaj partoj.
Sidas la blindulo kaj mangxas kune kun la gastoj. Kaj kiam li mangxis la sorcxan
pecon da bubalajxo, okazis miraklo- li ekvidis. Sed jen anstataux gxojo en la
animo de junulo aperis maltrankvilo: kiu el virinoj estas lia edzino? Kaj
elpensis li ruzajxeton: sxajnigis ebriulon kaj ekflirtis kun cxiuj virinoj. La
edzino lia pro jxaluzo paligxis, ekstaris kaj forkondutis la edzon. Tiel la
junulo ekkonis sian edzinon.
Rakontis la sagxa bofilo mem.
Por la retumantoj
Se vi sxatas lerni la lingvojn, tiu retpagxo estas por vi. http://www.book2.de
Tie vi povas konatigxi kun pli ol 40 lingvoj. Unue vi povas elekti vian gepatran
lingvon, poste elektu la lingvon, kiun vi sxatus lerni. Eblas uzi cx. 1600
lingvajn kombinajxojn. Bedauxrinde, inter la lingvoj proponataj dume ne estas
Esperanto. Cxiu el 100 lecionoj konsistas el skribita teksto kaj son-dosiero,
kiun oni povas auxskulti. Se vi klakas la mesagxon :Auxskultu du lingvojn:, vi
povas elsxuti cxiujn 100 lecionojn en arkivo. Oni proponas ankaux acxeti
lernolibrojn pri koncernaj lingvoj. Certe, 100 lecionoj ne suficxas por serioze
lerni la lingvon, sed ili povas esti utilaj, ekyemple, por vojagxantoj, cxar
enhavas la plej bezonatajn vortojn kaj esprimojn, uzeblajn en diversaj
situacioj: konatigxo, restoracio, hotelo ktp.