n-ro 1-3 januaro-marto 2012
De la redaktoro
Karaj legantoj! Kun grandega bedauxro mi eksciis, ke nia kara Attila Varro
ne plu povas redakti la revuon. Dum 11 jaroj li akurate kaj sindoneme
plenumis tiun laboron, pro kio ni cxiuj kore dankas lin. Ni ricevadis la
revuon, haste trafoliumadis gxin, kaj oni povis havi la impreson, ke gxi
farigxas per si mem, portante al ni interesajn kaj utilajn informojn. Sed iu
ja devas fari gxin, kelkfoje kontroli cxiun literon, cxiun signon. Nun mi
devis akcepti tiun taskon. Mi konscias, ke tio estas granda honoro kaj
ankaux granda respondeco, do, kun helpo dia kaj via mi provu pravigi vian
elekton kaj vian fidon. Pri la definitiva decido doni al mi tiun taskon mi
eksciis la 3-an de marto, tio kauxzigis kunigon de tri numeroj. Por
rekompenci tiun perdon, versxajne, ni faros iun suplementon. I.a., se iu
havas iujn ideojn pri ties enhavo, bv. skribi al mi.
Mi diru kelkajn vortojn pri mia koncepto de nia revuo. Gxi devas havi tri
cxefajn taskojn> 1. Informi legantojn pri la agado de LIBE kaj E-movado
inter bll'j (tiel estis cxiam kaj tiel restos. Plu aperos tradiciaj rubrikoj,
sxatataj de multaj el v, estos rememorigitaj kelkaj malnovaj); 2. Esti
siaspeca tribuno, kie bll'j povas prezenti siajn verkojn kaj sian agadon (do,
elektante materialojn por publikigo, prioritaton mi donos al blindaj
verkistoj, jxurnalistoj, tradukistoj, por ke ne nur ni cxerpu el aliaj
revuoj, sed, ankaux la gxenerala publiko povu scii pli pri ni, cxerpi el nia
fonto kaj utiligi niajn kontribuajxojn; 3. Informi la bl'ajn E-istojn pri la
gxenerala movado. Tio, laux mi, estas la plej simpla tasko, cxar estus peko
plendi pri manko de tiaspecaj materialoj. Do, ni plu vivu kaj kunlaboru!
Via Olena Posxivana.
La 78-a Internacia Kongreso de blindaj E-istoj (la dua komuniko).
Jam multaj el vi decidis pasigi interesan kaj fruktodonan semajnon apud la
ukraina cxefurbo, cxeborde de la rivero Desna. Aliaj ankoraux pripensas tiun
proponon. Ni gxojos renkonti vin sur nia gastama tero. Oni nepre renkontos
vin cxe la stacidomo aux flughaveno, se vi informos nin pri la dato kaj horo
de via alveno. bv' kunporti bonan humoron, ridetojn por disdoni, kantojn,
versajxojn, kaj vi certe ne bedauxros pri via decido kongresi en Ukrainio.
Nun ni parolu pri la afero ne tre agrabla.
Jen kiel oni pagu Pere de la banka ?iro: BENEFICIARY (la ricevanto):
Linetskyi Mykhailo ACCOUNT (la konto): 6762 4620 3984 5091 Bank OF
Beneficiary (Banko-ricevanto): PRIVATBANK DNEPROPETROVSK, UKRAINE SWIFT CODE:
PBANUA2X INTERMEDIARY BANK (banko-korespondanto): DEUTSCHE BANK AG,
Frankfurt am Main, Germany SWIFT CODE: DEUTDEFF CORRESPONDENT ACCOUNT (konto
de banko-ricevanto en banko-korespondanto): 947j1211jjj N.B. Mi petas nepre
informi min pri dato kaj sumo de la transpago laux la adreso: lineckij@bigmir.net
Por atento de aligxontoj el Ukrainio, Rusio. Vi povas transpagi hrivnojn,
rublojn US-dolarojn (laux la kurzo) pere de la banka sistemo ANELIK al:
Lineckij Mihail Jakovlevi3, áàíêBÒÁ, Malinowskogo, 11, Êèåâ, informante lin
pri kodo kajsumo de la transpago.
Bonvenon!
Nome de la Loka Kongresa Komitato
Olena Posxivana.
Kongresa raporteto
14-21 de julio 2011. Olomouc, Czehxio-
La 77-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj.
La kongreso okazis jam sepdeksepfoje, sed nur trifoje en Cxehxio. Sesdek
partoprenantoj el dek du landoj diskutis la cxeftemon de renkontigxo (Plibonigado
de aliro al kulturaj arangxoj por blinduloj), sed ili ankaux vizitis multajn
memorindajojn de la urbo Olomouc kaj de Olomouc-a regiono.
Ni komune vizitis Esperanto-monumenton kaj Esperanto-arbon en la plej granda
urba parko de la urbo Olomouc kaj ankaux la ekspozicion (Blindula kulturo)
en la Teknika muzeo en la urbo Brno kun la internacia prelego pri la
organizanto de la unua kongreso de blindaj esperantistoj en Prago en la jaro
1921 Karel Emanuel Macan, kiu estis nestoro de E-movado de bll'j ne nur en
nia lando, sed ankaux en la mondo.
Unu el la plej interesaj arangxoj estis vizito de bestogxardeno je Svaty
Kopecek (Sankta monteto), kie multaj partoprenantoj spertis neforgeseblan
travivajxon> ili havis la eblecon palpi kaj karesi, ekz., bradipodon,
formikomangxanton au krajton.
Lastan tagon de la kongreso okazis Internacia Artvespero, dum kiu sin
prezentis partoprenantoj, kiuj pruvis, ke ili scipovas ankaux amuzigxi.
Jan Przyborsky
Vjetnamio, lando de la Universala Kongreso
Vjetnamio (oficiala nomo - Socialisma Respubliko Vjetnamio( - sxtato en
Sudorienta Azio. Okcidente limas kun Laoso kaj Kambogxio, Norde - kun Cxinio.
Cxefurbo - Hanojo. La plej grandaj urboj - Hanojo, Hxosximino. Areo - 331210
kvadratkilometroj. Logxantaro - 90 mln 549 mil homoj, do, 273 homoj je unu
kvadratkilometro. Oficiala lingvo - la vjetnama. Devizo: "Sendependeco,
libero, felicxo". Monunuo - dong. Interreta domeno - vn, telefona kodo - 84.
La reganta partio en Vjetnamio estas la komunista partio, kreita en 1930.
La titola nacio - vjetoj, laux legendo, devenis de la drako kaj
feinoj-birdoj. La civilizacio de vjetoj aperis en la baseno de la rivero
Hongha dum malfrua neolito. Unua sxtato aperis tie en la III jarcento A.K.
La nomon "Vjetnam" la unuan fojon uzis la poeto Nguen Bin Khiem en la XVI
jarcento. En la dua duono de la XIX jc. Vjetnamio igxis franca kolonio. Gxis
la jaro 1945, kiam Vjetnamio akiris sendependecon de Francio, la sxtato
oficiale nomiggxis Hannam. La plej alta punkto de Vjetnamio estas la monto
Fansxipan (3143 m). Vintroj estas varmegaj kaj sekaj sude (gxis 26 celsiaj
gradoj), humidaj kaj malvarmetaj norde (15 celsiaj gradoj). En la montoj
malofte okazas frosto. Somere la tutan teritorion priversxas musonaj pluvoj.
Somerfine la cxebordajn distriktojn vizitadas detruaj tajfunoj. Religio de
Vjetnamio konsistas el popolaj kredoj, ritoj de la praula kulto, kiujn obeas
cxiuj logxantoj de la lando. Malgrandan parton konsistigas budhanoj. En la
urbo Vungtau ekzistas ecx la ortodoksaj pregxejoj. Oficiale plimulto de
vjetnamanoj nomas sin ateistoj. Vjetnamio eksportas krudan petroleon,
marproduktojn, rizon, kafon, vestajxojn, sxuojn. Ekde la 11-a de januaro
2007 Vjetnamio igxis la 150-a membro de la Tutmonda Komerca Organizajxo.
Lauxforme Vjetnamio similas al la litero "s"). La golfo Halong estas
agnoskita de Unesco kiel la tutmonda naturvalorajxo. Proksime de la urbo
Danang estas la plej longa pendovojo en la mondo.
Movadaj aferoj
Ni lernu de anglalingvanoj
(felietono).
Se ni demandus iun hazardan homon, kiu lingvo estas la lingvo internacia,
certe, oni respondos (la angla). Nur E-istoj mencios ankaux E-on. Oni povas
informigxi, ke nun funkcias ses lingvoj internaciaj. Bedauxrinde, la rolo de
E-o inter ili estas, ni diru, epizoda. Pri la kauxzoj de tio jam multe estis
dirite kaj skribite, mi ne ripetos tion, cxar la afero estas memkomprenebla..
Cxu ni povas plibonigi la situacion?. Mi demandis homojn, al kiuj alilandaj
lingvoj ne donas profiton, kial do ili elektis la anglan aux alian lingvon,
ecx unu el tiuj ekzotikaj, sed ne E-on, kiu estas multe pli simpla por lerni.
La respondo estis resume tia: "Tiuj E-istoj estas iaj agresemaj. Ili tro
insistas per sia propagando. Multaj el ili povas paroli nur pri Ludoviko
Zamenhof kaj verdaj steloj. Tio ne estas interesa".
Vere, tio pensigas. Jen kiun vizion de E-isto ni kreis...
Kie oni auxdis la gxisnauxze ripetatan "Vivu la, vivu la, vivu la angla stel'!"?
Cxu ofte oni klopodis nepetite konvinki vin, ke la tuta mondo devas paroli
angle? Cxu ofte vi auxdis la sloganojn, ke la angla estas la plej simpla, la
plej logika, la plej bona el inter mondaj lingvoj?. Versajxoj pri beleco de
la angla lingvo, certe, ekzistas, sed cxu oni devigis vin lerni ilin parkere?
Kaj certe tiu temo ne estas la cxefa en la angla poezio. Cxu ni legas la
verkojn de Sheakespeare, auxskultas la kantojn de "The beatles" pro tio, ke
ili estas en la lingvo internacia?. Memkompreneble, E-istoj, samkiel uzantoj
de iu ajn lingvo, estas malsamaj, havas diversajn ideojn, interesojn,
hobiojn. Kial do ni, kiel senvivaj kompakt-diskoj, tiom sxatas paroladi pri
nia dio Ludoviko? Ecx sciencon apartan oni kreis '- ludovikologion! Jen kiel
ecx la plej bonan ideon oni povas absurdigi. Tre gravas por iuj la demandoj,
cxu li estis Ludoviko aux ne Ludoviko, aux, eble, ne estis li... Temoj de "seriozaj"
esploroj estas, kie tiu povra Ludoviko trovigxis dum tiu aux alia tago,
kiujn okulvitrojn, cxapelojn, pantalonojn li portis, cxu li estis tute kalva
aux restis al li iom da haroj...
Cxu vere ni havas nenion pli por diri al la mondo? Oni diras^ "Se vi volas
atingi sukceson, lernu de tiu, kiu jam atingis gxin". Eble, ni lernu de la
parenca lingva komunumo. Estu ni diversaj^ bonaj kaj acxaj, sagxaj kaj ne
tre, sed ne estu ni tedaj kaj trudemaj. Ni jam sukcesis konvinkigxi, ke tio
provokas nur negativan reagon.
Ni lernu de tiuj, kies libroj, kantoj, versajxoj estas elektindaj pro la
enhavo, sed ne pro internacieco de la lingvo. Kiuj uzas sian lingvon ne nur
por reklami gxin okaze de la kongreso, iu agotago aux naskigxtago de...
Se vi bone kantas, kantu Esperante! Rakontu pri iuj nebanalaj okazintajxoj
el via vivo kaj porokaze menciu, se tio estis iel ligita kun Esperanto. Se
vi havas ion interesan por diri, diru tion en Esperanto. Se ecx ne tuj, iam
oni ekauxdos vin. Do, estu ni interesaj, nur tiel ni povos interesigi aliajn.
Maljuna grumblanto.
Lingva forumo
Mojosa
Auxskultante E-radioelsendojn, speciale tiujn junularajn, legante E-forumojn,
oni cxiam pli ofte renkontas novan, nekutiman vorton "mojosa". Kio gxi estas?.
Tiu vorto ne troveblas en klasikaj Esperanto-vortaroj. La plej novaj
vortaroj Esperanta-anglaj klarigas gxin kiel "trendy, fascionable, very cool".
Kiel sinonimojn oni indikas "moda, novstila, furorema".
Tiu cxi vorto estas mallongigo de la unuaj literoj de tri vortoj "moderna,
junulara, stila". Versxajne, gxi havas sian auxtoron, sed mi dubas, cxu iu
memoras pri tio. Cxu tiu neologismo pluvivos aux ne, tempo montros. Sed jam
nun de gxi derivas la natura vortonesto: mojosa, mojose, mojosi. Jen kelkaj
ekzemploj de gxia uzado: "Dum nia neforgesebla renkontigxo estis tre gaje
kaj mojose", "La ludo estis interesa kaj mojosa", "La vespero dauxris per
moderna dancmuziko kaj mojosaj amuzoj", "Dum tiu semajno en Esperantujo ni
preskaux ne dormis. Tagnokte ni mojosis". Aux ecx tiel: "Mi logxas en mizera
regiono de nia mojosa lando".
La lingvo disvolvigxas, kaj eniro de novaj vortoj ne cxiam estas malbona,
foje ecx mojosa!
Tra la sortofrata mondo
"Parolantaj" televidiloj
La mondfama kompanio "Panasonic" anoncis, ke baldaux cxiuj televidiloj,
produktataj de gxi, havos novan funkcion, kiu ebligas per sinteza vocxo
paroligi iliajn menuojn. Tio estos tre oportuna por blinduloj kaj
malfortevidantoj, cxar ili povos memstare sercxi bezonatajn kanalojn, ordigi
ilin, fiksi la tempon de auxtomata elsxalto ktp.
Brajlaj buterpanoj
Specialaj hamburgeroj por bl'aj personoj estis preparitaj de la restoracia
reto "Wimpy Burgers". La interesa kampanjo, bazigxanta sur bona ideo kaj nur
15 buterpanoj tuj atingis furoron. Populara restoracia reto el Sudafriko
decidis akiri ankaux blindajn klientojn. Tio estas, kompreneble, komerca
truko, sed celo de la kampanjo estis allogo de pluraj vizitantoj, informante
ilin pri tio, ke en cxiu restoracio de "Wimpy burgers" estas havebla menuo
en brajlo, do, ecx bllinduloj povas senti sin tie, kiel hejme. Sukceso de la
kampanjo grandparte dependis de precizeco kaj pacienco de la kuiristoj de "Wimpy
burgers". La cxefa kuriozajxo de la kampanjo estis 15 buterpanoj, sur kiuj
videblis la vortoj, kunmetitaj brajle el semoj de sezamo. Blindulo povas
legi sur la buterpano, el kio gxi estas farita. "100% pure beef burger made
for you" (100% da pura bovajxo estas en via hamburgero).
Per brajlaj hamburgeroj oni regalis 15 prizorgatojn de tri institucioj el
Sudafrika Respubliko, kiuj informis pri tio aliajn blindulojn, kaj la
filmeton pri tiu evento povis spekti 800 mil homoj. "Wimpy burgers" sukcesis
ne nur allogi blindajn klientojn, sed ankaux atrakciigi sian markon por la
vidantaj konsumantoj. Aperigo de tiu speciala oferto por blinduloj celis
krei la bildon de la kompanio socie respondeca. La kampanjo estis realigita
de la agentejo "Metropolitan Republic".
P. Niemysxka
(E-igis O.P.
Leteroj de legantoj
Victor Varzari.
Vivo kaj verkoj de Vasilij Erosxenko: ilia signifo kaj valoro
por nuntempa blindulo.
Vivon travivi estas art’ malfacila.
(proverbo).
Meze de sesdekaj jaroj de la pasinta jarcento mi unuafoje eksciis pri la
nevidanta verkisto Vasilij Erosxenko. Mi informigxis pri li dank'al brajle
eldonita ruslingva libro "Koro de aglo", kiu estis hazarde trafinta en miajn
manojn. Mi memoras, ke mian atenton allogis ne tiom liaj verkoj, kiom lia
biografio: mi estis sxokita, ke tute nevidanta homo voiagxis memstare tra la
mondo. Kio koncernas liajn verkojn, el ili mi komprenis, ke ili havas la
alegorion kaj figuran sencon.
Post dudek jaroj mi esperantistigxis, kaj po iomete komencis legi la
fabelojn de Erosxenko en Esperanto. Iom post iom mia traktado de lia verkaro
sxangxigxis. Cxi-jare mi relegis cxiujn akireblajn liajn verkojn, kaj
finfine mi komprenis la tragedion de tiu eksterordinara homo, des pli kiam
mi tralegis ruslingve la mirindan libron de Aleksandr Hxarkovskij "La homo,
ekvidinta la mondon". Versxajne mi estas banala, sed kiam la blinduloj el
eksa Sovetunio havas materialajn kaj moralajn problemojn, la vivo estas ege
komplika, tiam konatigxo kun la libro de jam menciita hxarkovskij, laux mia
opinio, estas tauxga afero, cxar gxi helpus al multaj samsortanoj pripensi
kaj trovi sian nicxon, lokon en la tempo de tute ne simplaj kondicxoj. Same
pri Erosxenko povus diri la Latinamerika verkisto Paulo Coeljo tion, kion li
skribis en sia verko "Alkemiisto", ke al homo, se li ion forte deziras,
helpos la naturo kaj ecx la universo.
Vasilij Erosxenko ofte sxercis, ke li estas nekorektebla vagabondo, tamen li
havis la deziron disvastigi sian komprenon pri la mondo. Sed pli grava kialo
estis lia granda amo al la homoj. Li havis grandan intereson al ilia vivo,
la kunsenton al la malfortaj kaj afliktitaj.
Kiel sciate, komence de la dudeka jarcento granda parto de progresema
intelektularo apartenis al maldekstrulaj konvinkoj, ekzemple: Henri Jid,
Romaind Rolland, Istrati Panaiti, Maksim Gorjkij kaj multaj aliaj. Inter ili
estis ankaux nia heroo. Li arde revis vidi la homojn felicxaj kaj liberaj.
Kiel Don Quijot, laux sia povo, li revis neniigi maljustecon en la mondo.
Cxiuj, kiuj lin konis kaj poste skribis pri li, rimarkis, ke la amo al la
homoj estas lia karakteriza trajto. Li traktis la homojn tiel, kiel li mem
dezirus esti traktata de ili; okazis tamen la perfido, senanimeco. min
frapis, ke la homo, kiun Erosxenko siatempe helpis, povis forbruligi lian
tutan arkivon! Vere:
"ne ekzistas ja sorcxado kontraux fatala mort'.
Ne ekzistas talismano kontraux malbenita sort'".
("Antauxdiro de ciganino").
Jes, La nereciproka amo de Erosxenko al japana jxurnalistino estis lia anima
tragedio, sed lian tragedion mi vidas alie: Vasilij Erosxenko dek jarojn
vivis ekster sia patrio, kaj en sudorientaziaj landoj, precipe en Japanio
kaj Cxinio, li farigxis fama, liaj verkoj estis publikigataj. Li sindoneme
eniris la socipolitikan vivon, lin sxatis la geamikoj kaj malamis reakciuloj.
En la jaro 1924 li por cxiam revenas en Sovetunion. En la lando okazis
grandaj sxangxoj. Li alvenis en la novan, tute ne konatan al li landon. La
revulo-poeto, li naive imagis la novan sovetan sociordon, kiu disfloris por
unu nokto, kiel "La floro de l' justeco" en lia fabelo. La realeco
sxangxigxis ege severe. Kiel verkisto li estis konata al malmultaj. Li ja ne
havis iun universitatan diplomon, atestantan pri lia supera klereco, kaj nia
burokratia masxino ne komprenis, ke li helpe de memstara klerigo atingis
grandajn sciojn, pli ricxajn ol cxe diplomitaj fakuloj. Post kiam la sxtataj
sekurecorganoj proponis al li informi pri interparoloj de la japanaj kaj
cxinaj geamikoj, li indigne rezignis, kompreneble tio plimalfaciligis lian
vivon. Versxajne kiel esperantiston lin ne trafis la reprezalioj de Stalin
fine de tridekaj jaroj, nur tial, ke li estis en malproksima Kusxka (Turkmenio).
Versxajne, pro tio Vasilij malofte parolis pri siaj vojagxoj tra la oriento,
li ne rakontis pri la amikeco kun Lu Sin. Li estis ekskluzive modesta, kaj
pri sia literatura agado li rimarkis: "Mi skribadis orientajn fabelojn por
infanoj, gxenerale mi estas malforta, nekompetenta literaturisto".
Pri literatura majstreco de la verkisto mi ne jugxu, tio estas tasko de
literatursciencistoj.
Mi volas iom tusxi signifon de la lingvo Esperanto ne nur en la vivo de
Vasilij Erosxenko, sed ankaux gxiajn perspektivojn por nia nuna informplena
epoko. Jes, li mem substrekis gravan rolon de la internacia lingvo,
skribante, ke la lampo de Aladeno ne povus lin helpi pli ol la verda steleto,
kiu estas la simbolo de Esperant-o. La studado de Esperanto helpis lin "ekvidi"
la mondon, kaj tio ne estas malmulte.
Esperantistojn pli frue kaj nun oni nomas romantikuloj, deflankigxantaj de
la realo, ke tiu lingvo ne havas estontecon, ke gxi estas mortenaskita
lingvo. Al mi sxajnas, ke la skeptikuloj frue enterigas la ideojn de
Zamenhof.
Mi rememorigu kelkajn ekzemplojn, pruvantajn mian pravecon.
En la jaro 2005 komencis funkcii la internacia televido en Esperanto. Kun
apero de la novaj interretaj teknologioj PODCASTING multaj esperantistoj
ricevis la eblecon memstare disauxdigi en Interreto. Unu el la plej
popularaj podkastoj en la lingvo Esperanto estas "Radio Verda", kiu elsendas
ekde la jaro 1998. Aparte placxis al mi kaliningrada Podcasting.
Pritraktante influon de la Interreto al la disvastigo de la lingvo Esperanto,
oni ne povas ne rimarki, kiel sukcese estas kompilitaj du vortoj "Interreto"
kaj "Esperanto"). Ili ambaux signifas universalajn komunikadrimedojn,
unuigantajn la homaron. Unu el ili ekzistas cxirkaux 123 jarojn, la alia-
cxirkaux 30. Mi konsentas, ke nia Esperanto vivis, atendante lainterreton,
kiu faris gxin vere internacia. Nun esperantistoj en la Interreto faris sian
Vikipedion, tio estas libere redaktitan enciklopedion. Kurioze, ke Esperanto
okupas la dekan lokon laux disvastiteco inter cxiuj lingvoj, en kiuj estas
kreata Vikipedio. en tiu lingvo haveblas grandega virtuala biblioteko. Oni
devas nur bedauxri, ke tekstaj vocxsinteziloj en Esperanto dume ne estas
tute perfektaj. Ekzistas ankaux kelkaj televidaj konferencoj en tiu lingvo,
kie oni povas fari ajnajn demandojn.
Laux mi, grandan perspektivon havas la projekto "Ventrilo", kie la
nevidantaj esperantistoj okazigas siajn okupojn dufoje semajne. Tie oni
intencas malfermi propran radion en Esperanto.
en tiu lingvo estas kreitaj kelkaj grandaj retpagxoj, laux mi, la plej
perspektiva el ili estas retpagxo "Interkulturo". Versxajne Ludoviko
Zamenhof kaj, certe, Vasilij erosxenko restus kontentaj pri tia evoluo de
Esperanto.
Fine, mi permesas al mi citi la cxinan verkiston Lu Sin pri Vasilij
Erosxenko:
"Mi komprenis la tragedion de la homo, kiu revas, ke la homoj amu unu la
alian, sed li ne povis efektivigi la revon, kaj mi malkasxis lian naivan,
belan kaj realan revon.
Eble tiu revo estis vualo, kasxanta la tragedion de la artisto? Ankaux mi
estis revanto, Sed mi deziras al la auxtoro ne disigxi kun sia infana bela
revo. Mi alvokas la legantojn eniri tiun revon, ekvidi la veran cxielarkon
kaj kompreni, ke ni ne estas somnambuloj".
Bonege dirite!
Poezio
Klara Ilutovicx
La printempa mateno
Velkas cxiam pli
La malfrua stel'
En alteco de firmament'.
Venas nova tag',
Venas nova bel'
En tenere paca silent'.
Vigle svebas jam
Spiro de printemp'
En auxrora blu' super ter'.
Venas nova tag',venas nova temp'
En bongusta frida aer'.
Kusxas en kviet' la fidela plum',
Hele sonas vok' de labor'.
Venas nova tag', venas nova lum'.
Gxin salutas danke la kor'.
Facila legajxo
Ruza kato
(Burjatia fabelo)
Vivis.logxis en la mondo kolerega urso. Estis li regxo de la bestoj en la
granda arbaro.
Sed jen maljunigxis la urso, kaj ne plu povis moveti piedegon. Tamen musoj
ektedis gxin. Senigis ili nian urson je dormo kaj trankvilo.
La urso kolektis lastajn fortojn, eldonis jenan ukazon: "Neniigi cxiujn
musojn".
Bestoj trovis bonan katon, kaj devigis gxin gardi la urson.
Tre ruza igxis la kato: En sia ofico gxi ne tre diligentis. Kaptas li unu
museton, por timigi la aliajn, tiuj ecx ne forlasas siajn hejmojn. Sed jxus
la kato forlasas la domon por iom da tempo, kaj la musoj denove aperas,
kuragxigxas kaj ekgxenas la maljunan urson. por ke tio ne plu okazu, la urso
proksimigis la katon al si, komencis pri cxio kun gxi konsiligxi, cxiun
tagon kaj cxiun nokton tenis gxin apud si.
Sed foje kato ekmalsanis, kaj devigis sian filon flegi la urson. Komencis
katido gardi ursan trankvilon: ekvidas muson - tujtuje gxin kaptas. Dum unu
nokto forkaptis li cxiujn musojn.
Sekvatage alvenis la maljuna kato kaj ege kolerigxis, sed ankoraux pli
malgxojigxis.
- Malsagxa kapacxo! - diris gxi al la filo, - dum multaj jaroj mi mortigis
ecx ne unu superfluan muson, por ke restu la ebleco gardadi la bestan caron,
kaj vi dum unu nokto pereigis ilin. Pro lojala servado la urso alproksimigis
min al si. Kaj vi, mia propra filo, forprenis de mi tiun laboron.
Post iom da tempo la ursajn orelojn atingis anonco: "Al nia granda felicxo
en la arbaro ne plu restis ecx unu museto!"
- Kaj se estas tiel, - diris la urso, - devas esti neniu katino kaj neniu
kato.
E-igis A. Medvedjev.
Interesajxoj
La plej granda fervoja maketo en la mondo.
Por grandaj infanoj, sxatantoj de grandaj ludiloj jen la informo pri la plej
granda maketo. Gxi vere impresas.
La plej granda fervoja maketo en la mondo trovigxas en Hamburgo kaj nomigxas
Miniatur Wunderland. Gxi okupas la surfacon de pli ol 1800 kvadrataj metroj
kaj havas preskaux dudek kilometrojn da miniaturaj reloj, laux kiuj
veturadas pli ol 1300 diversspecaj vagonaroj el diversaj epokoj, el kiuj la
plej longa estas pli ol dekkvarmetra.
Miniatur Wunderland testas tamen ne nur fervojaj modeloj, sed ankaux
nekalkulebla kvanto da auxtomobiloj, sxargxauxtoj, auxtobusoj, plej ofte kun
propraj stiriloj, sxipoj, aviadiloj kaj pli ol tricent mil homfiguretoj.
Prezento de la maketo enkludas plenan simuladon de la tagnokta ciklo. Unu
tago en la mondo de la maketo dauxras cxirkaux kvindek minutojn.
Necesas memori, ke la maketo estas nur ludilo, ne estas hiperrealisma
respegulo de la realeco, do, al gxi mankas iu ajn pretendo al valorigo.
Vagonaroj estas la samaj, kiujn oni povas acxeti en ludilvendejoj, modeloj
de domoj, arboj, arbustoj estas fabrike ellaboritaj.
E-igis O.P.
Humurajxoj
Sxercoj pri geedzaj paroj.
***
Edzo atente rigardas la geedzigx-atestilon.
-Kion vi sercxas tie? - demandas edzino.
-finon de uzebleco.
***
Edzino al la edzo:
-Kara mia, morgaux ni havas la datrevenon de nia geedzigxo. Kiel ni celebros
gxin?
La edzo respondas:
-Eble, per minuto de silento?
***
-Hej Zencjo, Venu al mi! Ni sxakludu.
-Mi ne povas, mia edzino mortis.
-Nu, tiukaze vi ludos per la nigraj.
***
Kolera edzo revenas hejmen kaj diras al sia edzino:
-Cxu vi scias, tiu Waldek dormis kun preskaux cxiuj virinoj el nia domo,
escepte de unu.
La edzino, post momenta pripensado:
-A-a-a, versxajne, tiu estas la okdekjaragxa sinjorino Kowalska.
***
La pastro dum sankta meso en la pregxejo:
-Geedzigxo estas kvazaux du sxipoj renkontigxis en la porto...
La viro flustras al sia najbaro:
-Mi, eble, renkontis la milit-sxipon.
***
-Mi tiom multe ridis hieraux en la teatro, ke revenis hejmen duonviva! -
diris la edzino.
-Nu, kara, vi devas ankorauxfoje spekti tiun teatrajxon.
***
Du amikoj interparolas:
-Auxskultu, Pecxjo, hieraux en la tramo via edzino rakontis al mi tian
anekdoton, ke mi apenaux ne falis de sur la lito.
***
Francjo plendas al zbycxjo:
-Mia oldulino diris, ke sxi lasos min, se mi ne cxesos drinki.
-Nu, kaj kion vi?
-Jes, finfine mi komprenis... ke sxi mankos al mi...
***
La duopo en la lito. Sonoras telefono. La virino respondas. Post momento
remetas la auxskultilon kaj diras neglekte:
-Mia edzo telefonis, diris, ke fisxkaptas kun vi.
***
-Se mi foriros al la alia viro, cxu vi bedauxros? - demandas la edzino. La
edzo sen pripensi:
-Kial do mi bedauxros pri fremda viro?
***
Edzino revenas malfrue.
-Kie vi estis? - demandas la edzo.
-Mi vizitis mian amikinon. Ne maltrankviligxu, viroj tie ne estis.
Sekvatage la edzo revenas malfrue.
- Ankaux mi vizitis mian amikinon. Ne maltrankviligxu, ankaux tie viroj ne
estis.
***
Edzino, rigardante la spegulon, demandas la edzon:
-Cxu vere, kara, mi ne aspektas kiel tridekjarulino?
-Ne, kara, jam delonge ne.
***
Edzo al sia edzino:
-Se vi ne gxemos dum seksumado, mi divorcos.
-Bone, mi gxemos, sed vi diru, kiam mi komencu.
Dum la plej interesa momento de amoro la edzo diras:
-Nu, komencu, sed lauxte!
-Ho, dio mia! Mono mankas! Infanoj vintrajn sxuojn ne havas! Robon malnovan
mi havas! Sukero igxis pli multekosta!..