ESPERANTA LIGILO

n-ro 8 oktobro 2010

oficiala organo de
Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj - Libe

fondita (1904) de Th. Cart;
disvolvita (1912-1958) de Harald Thilander;
longperiode redaktita (1958-1992) de Raymond Gonin

------------------------------------

(((((
Tabelo de enhavo
76-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj - Kulturaj arangxoj
Lingva forumo - aux - De la redaktoro
Rezultoj de la elekto de la estraro kaj de la direktoroj de la Akademio
Franz Kafka: Antaux la legxo
Stenografia pagxo (nur en la brajla eldono)
Lingvoplanado
UN-bezonoj kaj Esperanto
Triaagxuloj
Tradicia nacia E-renkontigxo en Varna
Legio de Bona Volo
En la mondo iras nia Faro
)))))

(((((
Raportserio pri la
76-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj
10-a - 15-a de julio
Vieno, Auxstrio

Kulturaj arangxoj

Kiel cxiam dum niaj kongresoj, ankaux en Vieno estis multaj kulturaj
arangxoj.

La unuan tagon, la 10-an de julio vespere ni povis interkonatigxi,
babili kun karaj amikoj sur la teraso de la hotelo "Kolpinghaus", kie ni
logxis kaj kongresis. La hotelo trovigxas en la centro de Vieno. Fakte gxi
konsistas el du konstruajxoj, ni logxis en ambaux, tial ne estis cxiam
facile trovi unu la alian, kaj ni plej ofte renkontigxis dum niaj
arangxoj, en la mangxsalono kaj gxuste sur la teraso.

Dimancxe okazis prelego pri la vivo kaj verkoj de Joseph Haydn, kiun faris
Henriette Etzenberger. Sxi ilustris sian referajxon per muziko de Haydn,
tial estis tre interese auxskulti gxin.

Lunde okazis tuttaga ekskurso al Eisenstadt, la cxefurbo de la plej
orienta federacia lando de Auxstrio, Burgenlando. Survoje Leopold Patek,
vidanta esperantisto, rakontis al ni pri la historio kaj geografio de tiu
federacia lando. Gxis la jaro 1920 gxi apartenis al Hungario, la urbo
Eisenstadt havas ankaux hungaran nomon, Kisxmarton.
Komence ni vizitis la domon, en kiu 12 jarojn (1766-1778) logxis Joseph
Haydn. Nun en la domo trovigxas ekspozicio "Haydn kiel civitano".
Ni supreniris laux "helika sxtuparo" sur la unuan etagxon, kie nin
salutis afabla junulino, vestita laux la modo de la 18-a jarcento. Sxi
regalis nin per pano kaj salo, tradicia salutregalo. Sxi gvidis nin tra la
domo kaj rakontis pri Haydn.
Li naskigxis en la jaro 1732 kiel filo de cxaristo kaj kuiristino. Jam en
la agxo de 5 jaroj li komencis kanti en la infana koruso kaj konatigxis
kun muzikaj instrumentoj. Post kiam lia vocxo malaltigxis, li perlaboris
monon kiel konstruisto, komponisto kaj korusgvidanto. Poste li eklaboris
cxe la domo de Esterhazy kiel orkestrestro, li acxetis tiun cxi domon,
kiun li pli frue luis. Al la domo apartenas malgranda korto, tie vagadis
kokinoj, kaj en la malgranda gxardeneto la edzino de Haydn plantis herbojn.
Sxi ne multe komprenis pri muziko, ofte sxi uzis foliojn kun muziknotoj
por enpaki plantojn.
Ni povis palpesplori vestajxojn de la 18-a jarcento kaj perukon de Haydn.
Hodiaux ni miras, ke tiam homoj portis jakojn kun tiom da ornamajxoj kaj
multaj juvelsxtonoj kaj pecetoj de vitro, pro kio vestajxoj estis tre
pezaj. Sed kion fari! Sinjorino Modo diktis siajn regulojn. Sxuoj kun tre
altaj kalkanumoj kaj brilantaj bukoj pli konvenus por virinoj, sed ilin
portis viroj! Aldone mi diru, ke la sxuoj havis rugxan koloron.
En la kuirejo estas multaj iloj: potoj, rostokrado, sur la forno staras
rostilo, kusxas lignopecoj. Mi povas imagi, ke en la tuta domo odoris
rostita viando, kiam sinjorino Haydn preparis mangxajxojn, cxar laux tiama
kutimo ne ekzistis pordoj inter la cxambroj, kaj la cxambroj mem ne havis
tiajn funkciojn, kiajn en nia tempo. Pro tio ne ekzistas dormejo en la
domo, Haydn dormis sur matraco en ajna cxambro.
Sed lia piano certe havis sian honoran lokon en la domo. Kaj ni staris
apud gxi kaj pensis, ke jen cxi tie li komponis siajn belegajn muzikajxojn.
Ni vizitis ankaux katedralon, kie trovigxas modelo de gxi, farita el
plastaj legoaj elementoj, do ni povis palpe konatigxi kun gxia aspekto.
Post bongusta tagmangxo en la restoracio "Haydnbräu" ni vizitis la
kastelon Esterhazy. En la granda festa salonego de la kastelo ni komence
auxskultis rakonton pri la historio de la kastelo kaj poste gxuis muzikon
de Haydn.

Marde, la 13-an de julio, okazis ankoraux unu ekskurso, cxi-foje
duontaga, en la centro de Vieno. Kaj vespere ni arangxis la internacian
artan vesperon. Denove sonis sxatataj vocxoj de karaj amikoj: Theo
Speckmann kaj Veronika Haupt gajigis nin per Sxercaj kantoj, Martin Meyer
kun Attila Varro muzikis duope, Esperantistoj el Rusio rakontis pri siaj
vojagxoj en Esperantujo, Christian Gierlinger regalis nin per auxstraj
kantoj kaj gitarludado, Natalia Kasymova kaj Petro Sxnypir kantis kune
ukrainajn kantojn. Tiuj koncertoj estas por mi cxiam granda plezuro.

Mi volas mencii interesan novajxon, pri kiu merkredon, la 14-an rakontis
al ni Anatolij Masenko. En Rusio en la vocxbabilejo "Ventrilo" la 10-an de
majo 2009 estis lancxita Esperanto-rondeto.
(Pri tio legu pli en nia antauxa numero - red.)

La ferma solenajxo ankaux cxi-foje ne pasis sen la tradicia kongresa
limeriko, kvankam cxi-foje gxin ne prezentis nia limerikmajstro, sed
Attila Varro:

"Normale en tiu cxi loko
Auxdigxus versforma postnoto.
Pro tiu kutimo,
kun iom da timo,
mi rimis, cxar mankas ja Oto."

Vespere ni vizitis tipe vienan vingastejon en Grinzing, distrikto en la
urbo. Post longa veturado per buso kaj metroo, post multaj aventuroj
survojaj pro malapero de elektro en la metroo, perdinte kaj retrovinte
kelkajn kongresanojn (inter aliaj ankaux min) ni atingis la gxustan lokon
kaj estis honorataj per tipa auxstra mangxajxo kaj bonega vino.
En la hotelon ni revenis tre kontentaj kaj gajaj.

Kaj jen, alvenis jxauxdo, la 15-a de julio, nia lasta tago en Vieno. Estas
cxiam malgxoje adiauxi karajn amikojn. Sed ni certe renkontigxos en niaj
venontaj kongresoj.

Al niaj gastigantoj ni diras "Koran dankon, karaj".

Raportis Natalia Kasymova
)))))

(((((
Lingva forumo

aux

De la redaktoro


Kara Leganto,

Cxu vi rimarkis etan sxangxon en la titolpagxo? Ekde la pasinta numero
tie staras la vorto "disvolvita", anstataux la tradicia "disvolvigita".
La formo "disvolvigita" delonge incitis min. La koncerna redaktoro ja mem
disvolvis la revuon, kaj ne igis iun ajn fari tion. Eble la enkondukinto
de "disvolvigita" pensis pri "disvastigo". Kaj vere, Esperanta Ligilo tiam
estis disvastigata, sed ne nur. Jen kial mi ne sxangxis la vortumon
tiamaniere. "Disvolvi" - laux mia kompreno - estas pli largxsignifa nocio
ol "disvastigi". Kiam ni diras "disvolvi", ni ne pensas strikte pri agado
kiu direktas sin nur eksteren, sed inkluzivita estas ankaux interna
plivastigo, ricxigo, variigo ktp. Kaj certe tiel okazis kaze de Thilander.

Kiel ajn, eble vi konsideras mian pasxon nedeca, eble ecx aroga. Kaj ankoraux venos aliaj, sed ilia pritrakto estu temo de iu venonta babilado

de via redaktoro.
)))))

(((((
El E-ujo

Rezultoj de la elekto de la estraro kaj de la direktoroj de la Akademio

43 akademianoj vocxdonis por elekti la estraron kaj la direktorojn de la
Sekcioj kaj Komisionoj de la Akademio de Esperanto.

Kiel estraranoj estis elektitaj:

John Wells, prezidanto
Probal Dasgupta, vicprezidanto
Brian Moon, vicprezidanto
Renato Corsetti, sekretario

Kiel direktoroj estis elektitaj:

Christer Kiselman, Faka Lingvo
Otto Prytz, Gramatiko
Bertilo Wennergren, Gxenerala Vortaro
Marc Bavant, Kontrolado de lerniloj
Alexander Shlafer, Lingva Konsultejo
Paul Gubbins, Literaturo
Probal Dasgupta, Prononco
Carlo Minnaja, Komisiono Historio de AdE

laux: [Oficialaj Informoj de AdE], n-ro 14, 2010-10-16
)))))

(((((
Literaturo

Franz Kafka:
Antaux la legxo

Antaux la legxo staras pordogardisto. Al tiu pordogardisto venas kamparano
kaj petas eniron en la legxon. Sed la pordogardisto diras, ke nun li ne
povas permesi al li la eniron. La viro konsideras iom kaj poste demandas,
cxu li do pli poste rajtos eniri. "Eble", diras la pordogardisto, "sed ne
nun". Cxar la pordego al la legxo estas malfermita kiel cxiam kaj la
pordogardisto flanken pasxas, la viro klinigxas por rigardi tra la pordego
internen. Tion rimarkinte, la pordogardisto ridas kaj diras: "Se tio vin
tiom logas, provu do eniri malgraux mia malpermeso. Tamen pripensu: mi
estas potenca. Kaj mi estas nur la plej malsupra pordogardisto. De halo al
halo staras pordogardistoj, unu pli potenca ol la alia. Jam la aspekton
de la tria ecx mi ne plu povas elteni." Tiajn malfacilajxojn la kamparano
ne estas atendinta; la legxo devas do esti alirebla por cxiu kaj cxiam,
pensas li, sed rigardante nun pli precize la pordogardiston en lia
peltmantelo, lian grandan pintan nazon, la longan, maldensan, nigran
tataran barbon, li tamen decidigxas prefere atendi, gxis li ricevu la
permeson eniri. La pordogardisto donas al li tabureton kaj lin sidigas
flanke de la pordo. Tie li sidas tagojn kaj jarojn. Li faras multajn
klopodojn por esti enlasata, kaj lacigas la pordogardiston per siaj petoj.
La pordogardisto faras foje kun li etajn pridemandojn, esploradas lin pri
lia patrujo kaj pri multa alio, sed estas indiferentaj demandoj, kiel
faras mosxtuloj, kaj konklude li cxiam denove al li diras, ke ankoraux li ne
povas lin enlasi. La viro, kiu por la vojagxo sin provizis je multo, uzas
cxion, kiom valora gxi estu, por korupti la pordogardiston. Tiu ja cxion
akceptas, sed dume diras: "Mi gxin akceptas nur, por ke vi ne kredu, esti
ion preterlasinta." Dum la multaj jaroj la viro observas la pordogardiston
seninterrompe. Li forgesas la aliajn pordogardistojn kaj tiu unua sxajnas
al li la sola malhelpo al la eniro en la legxon. Li malbenas la malsxancan
hazardon, dum la unuaj jaroj senkonsidere kaj lauxte, poste, maljunigxante,
li nur grumblas antaux si. Li infanigxas, kaj, cxar dum sia longjara studado
de la pordogardisto li estas ekkoninta ankaux la pulojn en lia peltkolumo,
li petas ankaux la pulojn, lin helpi por favorigi la pordogardiston. Fine
liaj okuloj malfortigxas, kaj li ne scias, cxu cxirkaux li vere mallumigxas,
aux cxu nur liaj okuloj lin trompas. Tamen li ekkonas nun en la mallumo
brilon, neestingeble radiantan el la pordo de la legxo. Nun li ne plu
longe vivas. Antaux lia morto cxiuj spertoj el la tuta tempo kunigxas en
lia kapo al unu demando, kiun gxis nun li ankoraux ne estas farinta al la
pordogardisto. Li mansvinge al li signas, cxar sian rigidigxantan korpon
li ne plu kapablas starigi. La pordogardisto devas sin profunden klini
al li, cxar la malsamo de ilia grando sxangxigxis tre malfavore al la viro.
"Kion vi volas ankoraux nun ekscii?" demandas la pordogardisto, "vi estas
nesatigebla." "Cxiuj ja strebas al la legxo," diras la viro, "kiel eblas,
ke en la multaj jaroj neniu petis eniron krom mi?" La pordogardisto
perceptas, ke la viro jam estas je sia fino, kaj, por ankoraux atingi lian
forigxantan auxdon, li kriegas al li: "Tie cxi povis atingi eniron neniu
alia, cxar tiu eniro estis destinita nur por vi. Mi iras nun kaj fermas
gxin."

--------------------------------

Alsendis Th. Speckmann,
elgermanigis Vilhelmo Lutermano
)))))

(((((
Lingvoplanado
de Rudolf Carnap
tradukis Ralph Dumain

(I./II.)

Tra mia vivo, min sorcxas la lingva fenomeno. Jen mirinda kaj placxa fakto,
ke ni kapablas interkomuniki per parolataj sonoj kaj skribajxoj, por
priskribi faktojn aux esprimi pensojn kaj sentojn, influi la agojn de aliaj.
En lernejo min interesis lingvoj, speciale la Latina. Mi ofte pensis ke mi
igxus lingvisto. Tamen, mi pli emis al teorikonstruado kaj sistemigo ol al
priskribo de faktoj. Do min pli interesis tiuj lingvoproblemoj kiuj temas
pri planado kaj konstruado.

Estas du tute malsamaj fakoj en kiuj problemoj de lingvokonstruado cxiam
kaptis viglan mian intereson. La unua estas la konstruado de lingvaj
sistemoj en simbola logiko; la dua estas la problemo de konstruo de
helplingvo por internacia komunikado. La du problemoj kaj la eblaj metodoj
por ties solvado tute malsamas. Tamen, sxajnas ke estas psika kuneco inter
cxi tiuj du projektoj. Pluraj homoj de Leibniz gxis Peano aktive interesigxis
pri ambaux aferoj. Nun mi raportos pri miaj interesoj pri lingvokonstruado
en ambaux fakoj.

Unue ni konsideru la faceton de la laboro de logikisto kiu temas pri
planado de novaj formoj de lingvoj en simbola logiko. Kiam mi ekkonis la
simbolsistemon de Frege, kiu estis por mi la unua sistemo de simbola
logiko, planebleco ne tuj eniris mian menson, cxar Frege simple montris
sian specon de signaro kaj lingvostrukturon, pruvis teoremojn kaj montris
aplikajxojn, sed malmulte klarigis sian motivon por elekti cxi tiun specifan
lingvan formon. Nur poste, kiam mi ekkonis la tute malsamajn lingvajn
formojn de Principia Mathematica, la modalan logikon de C.I. Lewis, la
intuiciisman logikon de Brouwer kaj Heyting, kaj la sentipajn sistemojn de
Quine kaj aliaj, tiam mi konstatis la senlimajn eblajn variantojn de
lingvaj formoj.

Unuflanke, mi konstatis problemojn trovi tauxgajn lingvajn formojn por
diversaj celoj; aliflanke, mi ekkomprenis ke oni ne asertu "la gxustan
lingvan formon," cxar diversaj formoj portas diversajn avantagxojn
diversrilate. La cxi-lasta ekkompreno kondukis min al la principo de
toleremo. Eventuale, mi konstatis ke nia tasko estas planado de lingvaj
formoj. Planado signifas antauxvidi la gxeneralan strukturon de sistemo kaj
elekti diverspunkte inter diversaj eblajxoj - teorie senfinaj eblajxoj
- tiel ke la diversaj trajtoj akordigxu kaj la tuta lingvosistemo plenumu
kriteriaron. Wittgenstein iom utiligis simbolan logikon en sia Tractatus.
Mi opinias ke iuj el al plej gravaj konceptoj en lia filozofia konceptaro
estus apenaux troveblaj de li aux akceptataj de aliaj filozofoj sen studo de
simbola logiko. Temas ekzemple pri la jenaj liaj konceptoj bazitaj de
ver-funkciaj kunigiloj, kies analizadon li supozeble lernis de Frege: la
konceptoj de ver-ebloj, de la gamo ("Spielraum") de aserto, eksplikoj de
logika vereco ("tauxtologio") kaj de logika implico laux gamoj. Sed la
Tractatus malkasxas ke li ne posedis specialan amikemon al simbolaro. Kaj
sxajnas ke en posta tempo en Britio lia sinteno estis pli negativa pri
konstruitaj lingvaj sistemoj, kiel evidentas laux liaj Prelegaj Notoj
[Lecture Notes], Filozofiaj Esploroj [Philosophical Investigations], kaj
la sinteno de tiuj britaj filozofoj kiujn li precipe influis. Nur
malrapide mi konstatis la largxecon de disigxo inter la perspektivoj de la
du flankoj de analiza filozofio rilate la demandon de naturaj kontraux
artefaritaj lingvoj: la vidpunkto kiun mi dividis kun miaj kolegoj en la
Viena Rondo kaj poste kun multaj filozofoj en Usono, kaj la vidpunkto de
filozofoj kiujn precipe influis G.E. Moore kaj Wittgenstein. Laux mi, unu
ekspliko de cxi tiu disigxo estas, ke en la Viena Rondo matematiko kaj
empiria scienco farigxis modeloj de sciado je ties plej bona, sistemigita
formo, laux kio oni orientu cxian filozofian laboron pri problemoj de sciado.
Kontraste, la apatia kaj foje ecx negativa sinteno de Wittgenstein pri
matematiko kaj scienco estis akceptata de pluraj liaj discxiploj kaj do
malhelpis la fruktodonecon de ties laboro.

Je la dua speco de lingvoplanado, kiu celas internacian lingvon, mi
konatigxis multe pli frue ol je lingvoplanado en simbola logiko. Proksimume
14-jar-agxe mi hazarde trovis brosxuron La Mondlingvo Esperanto. Min tuj
fascinis la regulareco kaj ingxenia konstruo de la lingvo, kaj mi avide
lernis gxin. Kiam post kelkaj jaroj mi partoprenis internacian
Esperanto-kongreson, estis kvazaux miraklo la facileco kun kio mi komprenis
la prelegojn kaj diskutojn en grandaj publikaj kunsidoj kaj poste
interparolis private kun homoj el multaj aliaj landoj, dum ke mi ne
kapablis konversacii en tiuj fremdaj lingvoj kiujn mi studis lerneje dum
multaj jaroj. Unu kulminpunkto de la kongreso estis prezento de Iphigenie
de Goethe en Esperanto-traduko. Estis emociiga kaj edifa sperto auxskulti
cxi tiun dramon, kiun inspiris idealo de unu homaro, esprimita per nova
komunikilo kiu ebligis je miloj da spektantoj el multaj landoj gxin
kompreni kaj spirite unuigxi.
)))))

(((((
UN-bezonoj kaj Esperanto

Ban Ki-Moon, la Gxenerala Sekretario de UN, invitis Ne-Registarajn
Organizajxojn kunpensi por savi la "Global Commons" (Komunajn Valorajxojn
de la homaro kaj Naturo). Ja cxiujare ni forkonsumas 1,3-oblon de la
terproduktoj, koste al estontaj generacioj. Responde, nederlandaj
esperantistoj-mondfederistoj argumentis ke konvenas la uzo de la neuxtrala
internacia lingvo Esperanto por igi la homojn tutmonde kunpensi kaj agi
kun UN. Nur kiuj povas kundiskuti, kundecidi sentas sin koncernataj por
efektivigi la komunajn decidojn. Uzo de nacia lingvo perdigus tro da
talento. Ni do ambicias mobilizi nian motivitan Gideonan bandon.

Ni i.a. proponis ke UN proprietu la liberajn marojn kaj oceanojn, el kies
produktoj UN havu la necesajn enspezojn por grandskala purigado kaj
kontrolado. Ankaux la fandakvo el Gronlando k.a. baldaux havos plian
valoron ol nafto: kiel kolekti? Kaj vegetara, prefere plejofta vegana
dieto savus enorman kvanton da energio.

UEA lancxu gxeneralan diskutadon per Landaj kaj Fakaj Asocioj por kunordigi
la diskutadon kaj kribri la rezultajn proponojn. Certe ni engagxu la
junularon per lernejaj konkursoj.

Jen la cxefaj defioj por la estonteco kaj (partaj) atingoj el
"UN ideas that changed the world" (UN-ideoj kiuj sxangxis la mondon).

Plej gxojige, en la UK de Havano Humphrey Tonkin iniciatis novan
laborgrupon ESPERANTISTOJ POR UN. Ankaux en tiu medio la teksto estis
bonvena. Sed sekvu agoj.
Rob Moerbeek.

--------------------------------

UN-ideoj sxangxintaj la mondon (prova elangligo)

La 10 cxeftemoj por UN en la sekva jardeko

- Rimedi tervarmigxon kaj klimatsxangxon

- Fortigi mondregadon en multpolusa mondo

- Subteni rompigxemajn sxtatojn

- Ekvilibrigi regionismon kaj tutmondigxon

- Moderigi malegalecon en tuttera evoluado

- Reagi al populacia kresko kaj internacia migrado

- Transponti internaciajn kulturajn kaj identecajn dividojn

- Cxefan atenton por sekureco transigi de sxtatoj al individuoj

- Integri kulturajn kaj homajn rajtojn en evoluigadon

- Tutmonde plibonigi la kvaliton de edukado/instruado.

(dauxrigota)
)))))

(((((
Triagxuloj

En la revuo Esperanto de UEA numero julio-auxgusto estas artikolo, kiun
Ritva Sabelli cxi-sube - almenaux parte - konatigas al la legantoj de EL.
(Temas pri E-seminario okazinta en Pollando, en loko kaj kun kelkaj homoj,
kiujn ni konas el nia kongreso 2009 en Muszyna.)
--------------------------------

Triaagxuloj kun juna elano

En la sudpollanda vilagxo Rytro, apud la urbeto Nowy Sacz, fine de majo
2010 okazis eksterordinara Esperanto-seminario kun trideko da personoj,
plejparte membroj de pola universitato de la tria agxo.

Tiu plenagxula edukformo estas tre populara en Pollando, plurcent mil
personoj profitas el gxiaj kursoj kaj edukprogramoj. Tra Pollando en pluraj
tiaj universitatoj funkcias Esperanto-kursoj, kaj montrigxas intereso lancxi
aliajn, kondicxe ke trovigxas por ili instruantoj.

Halina Komar, prezidanto de Pola Esperanto-Asocio, decidis kandidatigxi por
stipendio cxe Euxropa Unio por trejnado de triaagxaj Esperanto-instruistoj
por kursgvidado de triagxuloj.

Kandidatigxo akceptita, subvencio ricevita. Sekve, kadre de la Partnera
Projekto "Lernado dum la tuta vivo" de Grundtvig-programo 2009-2011
(kun partneroj kiel E@I kaj ICH kaj kunlabore kun www.edukado.net kaj ILEI)
lancxigxis la tri-jara programo, kies dua seminario okazis en Pollando.
Katalin Kováts, redaktoro de edukado.net, gvidis tutsemajnan intensivan
programon inter la 22-a kaj 29-a de majo 2010 por entute 28 polaj kaj
slovakaj partoprenantoj de la projekto.

Cxar ne povas esti bona Esperanto-instruisto tiu, kiu ne regas bone la
lingvon, la cxefa celo de la seminario estis lingva pluperfektigo, preparo
al la KER-ekzamena sesio, okazigota dum SES en Slovakio, kiun la
seminarianoj partoprenos kiel la trian gravan programeron de la projekto,
kaj en kiu ili povos sukcese trapasi ankaux la ekzamenon.

Dum la semajno en Rytro oni lertigxis pri solvado de cxiu ekzamentipo kaj
pri gramatikaj tiklaj punktoj. Por preparigxo estis uzataj la libroj
"Esperanto de nivelo al nivelo" kaj "Cxu vi auxdis, ke...?", krome ekzercoj
de edukado.net. Fine de la preparsesio Katalin donis proksimuman takson
pri la niveloj de la kursanoj, el kiuj jam 23 surloke aligxis al la somera
KER-ekzamensesio. La kursmaterialo inkluzivis ankaux metodikajn partojn:
teorian kaj praktikan. La lingva trejnado okazis kun aktiva metodika
subteno, cxiam kun klarigoj de pedagogiaj kaj instruaj flankoj. Okazis
modelleciono, gvidata de Katalin al 9-persona loka grupo, prezentoj de
pluraj metodotrajtoj, ekzercotipoj kaj aliaj aktivajxoj. Al la seminario
kontribuis ankaux Stano Marcxek, kiu prezentis sian libron Esperanto per la
rekta metodo kaj la kun gxi aplikendan metodon. Tiun libron elektis la
projektanoj por posta uzo dum sia instrulaboro...
--------------------------------

Kaj pri la ekzameno: Jes, per buso al Piestany alvenis gajaj
ekzamenigxontoj, inter ili Jolanta Kieres, kiu lastjare cxicxeronis dum nia
kongresa ekskurso. Sxi trapasis la ekzamenon perfekte. Gratulon!
Ritva Sabelli
)))))

(((((
Tradicia nacia E-renkontigxo en Varna

De la 20-a gxis la 22-a de julio 2010 en Varna okazis tradicia
jarrenkontigxo de Aneb. Partoprenis 26 E-istoj kun akompanantoj. La
renkontigxo estis dedicxita al la 120-jarigxo de Vasilij Erosxenko.

La 20-an vespere okazis interkona vespero. La partoprenintoj de la 76-a
IKBE rakontis pri siaj kongresaj impresoj, kaj oni prezentis la kongresan
rezolucion. Marinka Marinova lauxtlegis la artikolon aperintan en EL pri
Fondajxo S.B.S.l. Etien Todorov demonstris E-kantojn el la disko de
"Auxroro".

La 21-an tagmeze okazis solenajxo. Post la Esperanta Himno Vladimir Jxelev
prezentis referajxon pri Erosxenko kaj enmanigis nome de la estraro de
Aneb honorajn diplomojn al la multjaraj aktivaj membroj de la societo el
Varna: Boris Bodicxev, Veselina Stoilova, Elena Nikolaeva.

Kun honora diplomo estis distingita la direktoro de la lernejo de la
viddifektitaj infanoj en Varna, s-ro Petar Petrov, pro lia aktiva helpo
al la agado de Aneb. Etien Todorov estis premiita per disko kun E-kantoj.
Okazis varia kultura programo organizita de Radka Stojanova. Dimo Dimov
lauxtlegis la informon "Unua bulgara rozo" el "La Kontakto", Ivan Sxopov
kaj Ivalina Donova kantis, Stojan Gospodinov deklamis, virina grupo el
Razgrad prezentis versajxojn de Erosxenko en Esperanto kaj en la bulgara
kaj plenumis E-kantojn. Al cxiuj akompanis piane Boris Bodicxev. La
versajxojn de Erosxenko bulgarigis la konata E-poeto Venelin Misev. Estis
organizita amuza loterio "cxiu bileto gajnas".

La 22-an, dimancxe, cxiuj banigxis kaj nagxadis en la maro, neordinare
varma je 30 celsiusaj gradoj.

Vladimir Jxelev
)))))

(((((
Legio de Bona Volo

Antaux iom da tempo via redaktoro ricevis Jenan retmesagxon:

Kara S-ro
Attila Varro
Chefredaktoro de Esperanta Ligilo
Saluton!

Lau' peto de s-ro Arbo Karvinen, mi alkrochite sendas al Vi koncizan
tekston pri Legio de Bona Volo (LBV), por ke Vi bonvole aperigu ghin en
via bonfama revuo Esperanta Ligilo. Mi petas, ke kiam Vi aperigas la
artikolon, b.v. avizu min.
Al via koro, ni dedichas chi tiujn vortojn de la direktoro-prezidanto de
Legio de Bona Volo, la edukanto José de Paiva Netto, per kiuj ni Vin
anticipe dankas.
--------------------------------

kaj jen la alkrocxita artikolo:

La koro kiu pulsas por la Homaro de 60-jaroj

Legio de Bona Volo (LBV), fondita en Brazilo de la karmemora
radikomunikanto Alziro Zarur (1914-1979) en la 1-a de januaro 1950,
estas bonfara, filantropia, eduka, klereca, filozofia, ekumena kaj
altruisma, senprofitcela. Gxi estas cxefgvidata de la jxurnalisto,
radikomunikanto, verkisto, komponisto kaj poeto José de Paiva Netto
(www.paivanetto.com.br). La Institucio, kiu gxuas internacian prestigxon
sur la kampo pri Edukado kun Ekumena Spiritualeco, kunlaboradas ekde sia
apero por plibonigi la vivo-kvaliton de popoloj en situacio de
damagxebleco aux socia risko. Gxia misio: Promocii Edukadon kaj Klerecon kun
Spiritualeco por ke estu Nutrado, Sekureco, Sano kaj Laboro por cxiuj, en
la formado de la Ekumena Civitano.

Ekde 1994, LBV tenas partnerajn rilatojn kun Unuigxintaj Nacioj (UN),
pere de la Departemento pri Publika Informado (DPI). En 1999, gxi farigxis
la unua brazila civila organizo, kiu akiris cxe UN la statuson de gxenerala
konsulto en la Ekonomia kaj Socia Konsilantaro (Ekosok).

La laboron de LBV oni plenumas, per sendependaj sidejoj, en sep landoj
(Argentino, Bolivio, Brazilo, Paragvajo, Portugalio, Urugvajo kaj Usono).

LBV, ekde sia fondigxo, apogas Esperanton per cxiaj disponeblaj rimedoj,
tiel efektivigante unu el siaj celoj: "Batali por la plej granda
disvastigado de la internacia lingvo Esperanto, altvalora ilo por la
interfratigxo de la popoloj, laux la konsidero ke LBV estas la Esperanto
de la religioj, samkiel Esperanto estas la LBV de la lingvoj". Kreita en
la 1960-aj jaroj, la Departemento de Esperanto de LBV celas disvastigi
gxian ekumenan mesagxon al cxiuj, uzante por efektivigi tion la internacian
idiomon kiel pova ilo de unuigo. De tiam oni tradukas plurajn
publikigajxojn, kiel ekumenajn pregxojn, literaturajn tekstojn, revuojn,
gazetojn, faldfoliojn, librojn por infanoj, k.a. La uzado de Esperanto
ankaux okazas en la Templo de Bona Volo (TBV), la Templo de Paco, fondita
de Paiva Netto, kaj aklamita de la popolo kiel unu el la sep mirindajxoj
de la cxefurbo de Brazilo. La Ekumena Piramido de LBV - kiel gxi ankaux estas
konata ekde sia inauxguro (la 21-an de oktobro 1989) - jam proksimume
ricevis 20 milionojn da vizitantoj kaj pilgrimantoj el pluraj landoj.
TBV situas cxe SGAS 915, Lotes 75/76, en Brazilio/DF, Brazilo.

Vizitu la retejon www.bonavolo.com kaj konu la agadon de LBV plenumatan en
Brazilo kaj en la mondo!
)))))

(((((
En la mondo iras nia Faro

Tri bulgaraj televidkompanioj du tagojn elsendis novajxon pri mondfama
japana vojagxanto-esperantisto. Sep retejoj prezentis tekstojn en bulgara
lingvo kun fotoj pri Harada-san, vestita en somera kimono. Ankoraux kelkaj
bulgaraj revuoj, ankaux iom da retejoj pretas publikigi artikolojn,
intervuojn kaj fotojn pri la neimageble interesa eksterlanda strangulo.
Eble en la lastaj kelkaj jardekoj neniu faris tiom fortegan reklamon de
Esperanto en Bulgario.

Kvar kontinentoj kaj dudek kvar sxtatoj - jen la gxisnuna vojagxbilanco de
Tsukuru. Malgraux siaj du gravaj handikapoj - vidpova kaj neuxrologia
(epilepsio) - la nelacigebla vojagxanto per Esperanto vagas tra la mondo
kantante, ridante kaj sxercante pri aliaj, sed ankaux ofte pri si mem.
La preskaux cxiujaraj vojagxoj estas por Tsukuru Harada efektiva
medikamento, precipe kontraux la epilepsio kiun li ricevis kiel sekvon de
sia tro peza nasko. Nevizititaj gxis nun de Tsukuru estas nur Afriko kaj
Antarkto. Sur la lasta kontinento sxajne neniu ankoraux komencis instrui
la internacian lingvon al pingvenoj (nia amiko, krom sian japanan, scias
nur Esperanton)...

La dekjara Tsukuru faras provon lerni la lingvon, sed la gepatroj ne
permesas al li tiajn okupojn. Tamen post kvin jaroj, jam 17-jara, li
komencas lerni denove la internacian lingvon, memstare.

En 1988-1990 Tsukuru logxas en Germanio cxe franca amiko, Jxako Lagatineri,
profesia tradukisto kaj verkisto, kiu helpas al li plialtigi la
esperantolingvan nivelon. Sciate estas, ke orient-azianoj ofte havas
malfacilajxojn prononci certajn sonojn de esperanto, i.a. "bo", "lo" "ro"
aux "zo", sed mia japana skajpamiko havas perfektan Esperanto-prononcon.
Versxajne al lia bonega lingva nivelo kontribuis ne nur liaj pluraj
eksterlandaj vojagxoj okcidenten, sed ankaux la fakto, ke Faro (lia
Esperanta kromnomo), jam la sepan jaron, cxiutage organizas duhorajn
skajpkonferencojn kun geesperantistoj, kelkiam el kvin kontinentoj.
Cxi tiuj Faro-skajpkonferencoj estas tre sxatataj kaj atendataj kun granda
malpacienco de pluraj niaj samideanoj. La nombro de partoprenantoj en
Tsukuru-skajpkonferencoj estas ordinare inter 15 kaj 30. La temoj estas
plej variaj, iam la partoprenantoj ludas per diversaj muzikiloj, kantas,
deklamas poemojn.

Kiam Tsukuru ne "cukuras", li prizorgas siajn maljunajn kaj malsanajn
gepatrojn, laboras por du japanaj sonrevuoj. En JABE li respondecas pri
la rilatoj de tiu organizajxo kun UEA.

Tsukuru Harada ankaux auxtoras esperantolingvan libron "La verkaro de
J. Lagatineri", eldonita en Italio. La titolo de la libro klare indikas
gxian enhavon. Jam estas preta la manuskripto de alia lia libro kaj la
auxtoro intense sercxas por gxi konvenan eldonejon.

Bulgario estas la dudekkvara sxtato vizitita de la nekredeble talenta
japano, laux invito de lia tute fresxa skajpamiko, la E-veterano Angel
Sotirov (t.e. mia ne tute modesta mosxto). Aliaj bulgaraj gastigantoj de
la gaja Tsukuru estis la geesperantistoj Svoboda Damjanova, Pavlin
Bojevski kaj Keranka Milusheva, dank' al kiuj Harada-san vizitis, krom
urbon Plovdiv, ankaux urbojn Kazanlak, Trojan kaj Sofio.

En Bulgarion Tsukuru alvenis de Brasxovo (Rumanio), kie okazis la
cxi-jara SAT-kongreso, kune kun grupo da bulgaraj esperantistoj el
Kazanlak, la cxefurbo de Rozvalo. Gxi estis la unua bulgara urbo vizitita
de la sxercema japano, granda sxatanto de la bulgara oleodona rozo kaj
gxiaj produktoj. Bedauxrinde en Kazanlak la scivola vojagxanto pasigis nur
unu nokton kaj unu antauxtagmezon, sed li eksentis la etoson de tiu
interesa bulgara urbo, situanta inter du montoj - Stara planina kaj
Sredna gora.

En Plovdiv, Trojan kaj Sofio estis organizitaj renkontigxoj kun la loka
esperantistaro, pri kiuj la amasinformiloj, precipe tiuj elektronikaj,
havis grandan intereson. Pro granda jxurnalista intereso en Plovdiv la
kunveno komencigxis kun kvardekminuta malfruigxo, ecx okazis kverelo inter
televidkompanioj, dezirantaj preni intervjuon de la mondkonata verdstela
vojagxanto. La renkontigxo en Plovdiv - dank' al ties organizantoj Vladimir
Jxelev kaj Georgi Genov - estis la plejmultnombra kaj la plej longdauxra.
Gxi okazis en la nacia blindula rekapabligcentro. Je la fino de cxi tiu
rimarkinda renkontigxo, la gasto el Japanio salutis la cxeestantojn kun
japana kanto kantata de li mem. Post la renkontigxo Tsukuru Harada vizitis
la klubejon de Asocio de Nevidantaj esperantistoj en Bulgario, kie la
prezidanto de cxi tiu organizajxo Vladimir Jxelev salutis la gaston kaj
enmanigis al li specialan donacon, diskon kun bulgaraj kantoj en
esperanto. En Plovdiv kaj Sofio nia karega samideano vizitis iujn
rimarkindajxojn. Dum la dek unu tagoj kaj dek noktoj, kiujn nia japana
amiko pasigis en Bulgario, li plukis multajn impresojn, kaj donis al ni
cxiuj bonegan ekzemplon kiamaniere transiri embarasojn kaj obstaklojn.

Post Rumanio kaj Bulgario, Tsukuru vizitis ankaux Hungarion, kie li
gastis dek du tagojn sukcese kaj fruktodone, kaj finis sian cxi-jaran
euxropan vojagxadon.

Tsukuru Harada estas imitinda modelo por cxiutaga skriba kaj parola
praktikado de Esperanto.

Angel Sotirov
)))))

(((((
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo

Redaktoro: Attila Varro
Ajtosi Durer sor 39,
HU1146 _Budapest_,
Hungario
(r.p.: a.varro@chello.hu)
(tel.: +36-30-612-08-88)

Administranto:
Jiri Vychodil,
Zandovska 304,
CZ-190 31 _Praha_ 9,
Cxehxio
(r.p.: vychodil@braillnet.cz)

korespondanto: Olena Poshivana
Brativ Trofimovyh 22b, kv. 226
UA-49068 _Dnepropetrovsk_,
Ukrainio

Kasisto: Pier Luigi Da Costa
It-55100 S. L. a Vaccoli,
_Lucca_, Italio
(r.p.: dacostapl@lunet.it)

Posxtcxekkonto: IT09T0100513701000000042268
je la nomo "Da Costa Libe"

cxe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca.

UEA-konto de LIBE: libk-p

jarkotizo: 15 euxroj

Por ricevi la revuon retposxte
aligxu al nia tiucela interreta
dissendolisto per sendo de retmesagxo (kun ajna enhavo) al:
Ligilo-Subscribe@tiflo.info

La lasta numero de Esperanta Ligilo legeblas ankaux en la retejo de LIBE:
http://libe.narzan.com
)))))