ESPERANTA LIGILO
n-ro 5 majo 2010
oficiala organo de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj - LIBE
fondita (1904) de Th. Cart;
disvolvigita (1912-1958) de Harald Thilander;
longperiode redaktita (1958-1992) de Raymond Gonin
------------------------------------
(((((
Tabelo de enhavo:
Raporto de prezidanto de LIBE pri la agadperiodo julio 2009- printempo 2010
Anonco
Por abonantoj de sonrevuoj
Lingva forumo - Vi trovos tion tre oportuna!
Esperanto kaj Euxropa Unio: cxu miragxo, cxu perspektivo? (III./III.)
Auxskulti brajlon - Cxu blinduloj pli perdas ol gajnas pro nova teknologio? (III./III.)
Esperanto, matematiko kaj malnova kastelo
Nekrologo
)))))
(((((
Raporto de prezidanto de LIBE
pri la agadperiodo julio 2009- printempo 2010
1 Enkonduko
Personaj kontaktoj kun s-ro Radojica Petrovicx, prezidanto de ILEI
(Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kaj letero de LIBE sendita
al la kongreso de ILEI en Krakovo, Pollando en julio rezultigis, ke ILEI
afable akceptis la peton pri kunlaboro. Agadplano de LIBE koncerne
edukadon realigxas pere de decido de ILEI; povi sekvi la evoluon de
instrumetodoj kaj lernomaterialoj. Cxu eblas disvastigi kunlaboron al
nacia nivelo, dependas grandparte de LIBE-anoj mem.
La nova estraro havis du kunsidojn dum la IKBE en Muszyna, Pollando.
Cetere la estraro laboris pere de reta korespondado. Ek de auxgusto la
prezidanto sendis dek cirkulerojn al la estraro, al la honora prezidanto
Theodor Speckmann kaj al Attila Varro (HU), redaktoro de Esperanta Ligilo
(EL), oficiala organo de LIBE.
Oficoj
2.1 Laborgrupoj
En auxtuno la estraro starigis sekvajn laborgrupojn:
Edukado kaj junularaj renkontigxoj, gvidantoj instruistino Natalia
Kasymova kaj vicprezidantino Nedeljka Lozxajicx, Anatoli Masenko
Delegitara reto, gxenerala sekretario Dragan Sxtokovicx, Olena Posxivana
Ekonomio, gvidanto kasisto Pier Luigi Da Costa, Arvo Karvinen
La laborgrupo pri ekonomio komencis trovi fontojn por apogi agadon de
membro-asocioj de LIBE.
Regiona kunlaboro, gvidanto Honora prezidanto Theodor Speckmann,
Vladimir Jxelev
2.2 Apartaj komisiitoj
UEA (Universala Esperanto-Asocio)
Komitatano Rob Moerbeek (NL) 3-jara periodo gxis julio 2010
EBU (Euxropa blindul-unuigxo)
Arvo Karvinen, delegito de LIBE cxe EBU 2007-2011
3 Membraro
LIBE havis 392 membrojn en 36 landoj, kaj delegitojn de LIBE kaj de
"Esperanta Ligilo" en 26 landoj. Honoraj membroj estas Rob Moerbeek,
Jacques Tuinder (NL) kaj honora prezidanto Theodor Speckmann.
4 Interna agado
La 75-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (IKBE) kun 94
partoprenantoj el 16 landoj okazis en Muszyna, Pollando 18.-24.7.2009 kaj
dum la IKBE okazis ankaux Gxenerala asembleo. La kongreso estis organizata
sub auxspicio de Pola Asocio de Nevidantoj, kunlabore kun Pola
Esperanto-Asocio (PEA). Prepara komitato: nome de LIBE: Anatolij Masenko,
nome de PEA: s-ino Halina Komar, Robert Kaminski kaj s-ino Jolanta Kieres.
Raporto de kongresa sekretario Pawel Wilkniewski kaj la protokolo pri la
Gxenerala asembleo, verkita de Anatoli Masenko aperis en septembra kaj
oktobra numeroj de EL.
Projekto pri la serio "Historio de la Esperanto-movado inter la blinduloj"
(de Joseph Kreitz, Raymond Gonin kaj Rudolf Krchnak);
Jiri Jelinek (CZ) enkomputiligis la brajlajxon. La unuan volumon korektis
Anatoli Masenko, la duan Martin Meyer (CH) kaj la trian korektas
Attila Varro.
Interna informado
La plej grava informilo de LIBE, la organo Esperanta Ligilo aperis en 10
numeroj brajle kaj elektronike. Redaktas Attila Varro, administras
Jiri Vychodil kaj koresponde kunlaboras Olena Posxivana.
La revuo estas presata kaj dissendata de presejo en Prago (Knihovna a
tiskarna K.E.Macana).
Por kovri kostojn de la presado la Fonduso de Harald Thilander donacis en
oktobro 15.000 SEK (en euxroj cx. 1.500).
Attila Varro instigis la legantojn publikigante informajn kaj edukajn
artikolojn. Espereble legantoj de EL tradukis kaj disvastigis konvenajn
artikolojn nacilingven.
En Cxehxio, cxe "Unuigxinta Organizajxo de Nevidantoj kaj
Malfortevidantoj" ekde 1998 funkcias retkonferenco, kie estas uzata nur
Esperanto, kaj gxi estas malfermita al cxiuj landoj. LIBE-anoj vizitadas
gxin kaj sendas kontribuajxojn. En tiu retkonferenco aperis la unua kaj
dua oficialaj komunikoj pri IKBE kaj alvoko al Somera Esperanto-Studado
(SES-2010) en Slovakio.
Ekstera informado
LIBE havas pagxaron en la interreto cxe la adreso http://libe.narzan.com.
La pagxaron prizorgas Pavel Rjabov kune kun Anatoli Masenko.
Dum IKBE en Muszyna s-ro Jan Bemelmans sugestis, ke LIBE havu propran
domennomon en la interreto, kie staru la nuna pagxaro. La iniciato
maturigxas.
Dum la 94-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Bjalistoko, Pollando
25.7.-1.8. LIBE sin prezentis en la Movada foiro kaj dum publika
LIBE-kunveno.
Internaciaj kaj eksteraj rilatoj
EBU
LIBE estas asocia membro de EBU (Euxropa blindul-unuigxo) kaj rajtas
nomumi reprezentantojn en komisionojn. Arvo Karvinen partoprenas laboron
de la kultura kaj eduka komisiono. Laborgrupo pri edukado, kiun gvidis
s-ro Ion Podosu el Rumanio, kolektis informojn de naciaj EBU-membroj pri
legxdonado kaj situacio de edukado de viddifektitoj. Enketado celis
havigi bonajn ekzemplojn, por ke naciaj membroj povu lobii sian registaron
legxdoni konforme al bona praktiko. La raporto estos publikigita sur la
EBU-pagxaro kaj disvastigita al plej eble pluraj EBU-membroj.
Preparlaboro por konferenco pri aliro al kulturo kaj heredajxo dauxras.
ICEVI (International Council of People with Visual Impairment)
Partoprenantoj de ICEVI-konferenco en Dublino, Irlando en la komenco de
julio ricevis kune kun materialo de la konferenco unupagxan informilon pri
Esperanto kaj alvokon pri instruado de Esperanto en blindullernejoj. Dum
la konferenco oni ne multe parolis pri Esperanto, tamen la informilo
montras, ke Esperanto vivas ankaux inter viddifektitoj.
Internacia Kongresa Universitato
Otto Prytz prelegis dum la 94-a UK en Bjalistoko pri la temo "La invento
de la jubileulo Louis Braille - dauxrigebla kaj dauxriginda".
ILEI
La unua konkreta rezulto de kunlaboro kun ILEI estas, ke ankaux
viddifektitoj estas bonvenaj partopreni la Someran Esperanto-Studadon
(SES-2010) en Piestany en julio 2010. Nedeljka Lozxajicx estas komisiita
dauxrigi la preparlaborojn. La unua komuniko pri SES-2010 aperis en la
deka numero de EL.
Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA
Regularo pri ekzamenoj por blinduloj estis aprobita en Krakovo dum la
ILEI-konferenco, kaj en Bjalistoko dum UK en somero 2009.
Financoj
La financa raporto de la kasisto aperas aparte.
Scioj pri la komenco de la jaro 2010
Okaze de la 120-a naskigxdatreveno (la 12-an de januaro) de la fama rusa
E-isto, verkisto kaj mondvojagxanto Vasilij Erosxenko, LIBE kaj REAN
(Rusia E-Asocio de Nevidantoj) anoncis en la januara numero de EL
literaturan konkurson pri la temo "Vivo kaj verkoj de Vasilij Erosxenko:
ilia signifo kaj valoro por la nuntempa blindulo". Anatolij Masenko
akceptas eseojn gxis la fino de oktobro 2010.
Studsemajno en Slovakio
WBU (tutmonda blindul-unuigxo) publikigis artikolon pri la studsemajno
(SES-2010) en Slovakio kaj pri LIBE-kongreso en Auxstrio en sia
informilo januaro-februaro (Newsletter 72) kaj en la kalendaro. Ankaux
viddifektitoj aligxis al la studsemajno.
Konklude
La estraro de LIBE konstatas, ke gxi ne sukcesis krei regulan komunikadon
kun gxiaj delegitoj.
La estraro antauxvidas, ke eblas plibonigi komunikadon kun la membraro kaj
kuragxigi membro-unuigxojn.
Arvo Karvinen
Prezidanto de LIBE
)))))
(((((
Anonco
Karaj legantoj!
La estraro de Libe akceptis decidon, kompili katalogon de haveblaj
lernolibroj pri Esperanto en Brajlo. Ni bezonas vian helpon. Bv. Informi
pri tiuj libroj en via lando. Bv. Indiki:
a= Nomon de la libro; b= Nomon de la auxtoro;
c= Jaron de la eldono; d= Eldonejon.
Viajn informojn akceptas Natalia Kasymova.
Adreso:
Natalia Kasymova
Am Schützenplatz 2b
DE-35039 Marburg
Germanio
Elektronika adreso:
Nataliakasymova(heliko)freenet.de
)))))
(((((
Por abonantoj de sonrevuoj
Karaj abonantoj de la sonrevuoj "Esperanto" kaj "Monato",
Tre povas esti ke iuj el vi ricevis kompaktdisketojn ne uzeblajn: la
fakturo de nia kopiejo montras triobligxon de la abonantaro kompare kun la
ricevintoj de kasedoj. Ecx jam la sumo por la unua jarkvarono estas la
duoblo de la tutjaraj pagoj ricevitaj: 522,20 euxroj. Tio signifas
baldauxan bankroton kaj do cxesigon de la servo. Tial bv. informi la
administranton cxu vi povas utiligi la senditajn disketojn (MP3/Daisy).
Nur malmultajn donacabonojn mi povas plu pagi: la vivo pli kaj pli
kostas. Se vi mem pagis, bv. informi kiom, kiam kaj kiel. La konto cxe UEA
estas noor-f kaj la jarkotizo estas 11-oble 1,40 euxroj (prezo por unu
disketo), do po 15,40 euxroj. (Kompreneble ankaux malpli altaj kontribuoj
bonvenas. Miajn kostojn mi neniam kalkulis.) La Jarlibro de UEA donas
jenajn pagmanierojn al la bankkonto de UEA:
ING Bank, Postbus 1800, NL-3000 BV Amsterdam, Nederlando, kontnumero de
Universala Esperanto-Asocio (Nwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam): 37
89 64; IBAN NL72INGB0000378964, BIC/SWIFT: INGBNL2A.
Ekzistas ankaux bankkontoj cxe Mees-Pierson kaj ABN-Amro kaj en Belgio,
Germanio, Svedio kaj Svisio. (demandu min, se bezone.)
Se vi logxas ekster Euxropo, cxu vi dezirus ricevi la sonrevuojn
interrete? UEA eksperimentas pri tio. Tio povus sxpari multan sendotempon.
Pri la kvalito ni provos post nelonge uzi pli modernan teknikon kaj mi
pardonpetas pro nunaj fusxoj.
Pluraj el vi kaptis la okazon transdoni la kotizojn en la IKBE. Se la
LIBE-kasisto aux iu alia povus kolekti la monon kaj noti cxies pagon kun
detaloj pri kiu revuo, por kiu(j) jaroj, kaj transpagi tion al UEA-konto
noor-f, tio sxparus multan monon: la bankoj postulas po 10 euxrojn.
Mi bedauxre ne povos kun vi gxui la IKBE cxi-jare.
Kun amika saluto,
la administranto Rob
Moerbeek, Zwaansmeerstraat 48,NL-1946 AE Beverwijk, Nederlando;
r.moerbeek@online.nl. Aux per UEA.
)))))
(((((
Lingva forumo
Vi trovos tion tre oportuna!
El la LERNILOTEKO de "edukado.net"
Auxtoro: Christophe Chazarein
Solvoj
1. Pacxjo supozas sin tre amuza. (alia ebleco: ...lin tre amuza)
2. Hodiaux mi trovis sxin iom pala.
3. Mi kredas tion neutila.
4. Cxiutage ni faras la klascxambron pura.
5. Cxu vi pensas lin prava?
6. La kuracistoj deklaris sin nekompetentaj (alia eblo: deklaris ilin
nekompetentaj).
7. Mi volus vin pli seriozaj!
8. Cxu vi povas imagi lin tiel kolera?
9. Ankorauxfoje, liaj diroj evidentigxis malveraj.
10. Oni elektis sxin nova direktorino.
11. Ili farbis la klubejon verda.
12. Mia patrino deziras min bone edukita.
13. Cxu vi opinias cxiujn homojn tiaj?
14. Mi ne sxatas la kafon tro forta.
15. La farbistoj refaris la domon blanka.
16. Li konsideras liajn pentrajxojn ridindaj. (alia ebleco: ...siajn pentrajxojn
ridindaj)
17. La policistoj trovis la malantauxan pordon malfermita.
18. La instruistino prezentis ion novan.
19. La aliaj lernantoj konsideras lin idioto.
20. Vi? Mi ne pensis vin jam reveninta!
21. Luko cxiam opiniis sin la plej malstulta.
22. Sxi akceptos nenion alian.
23. Cxiuj kredas tiun maljunan virinon frenezigxinta!
24. Oni anoncis la auxtoron preparanta novan verkon.
)))))
(((((
Esperanto kaj Euxropa Unio: cxu miragxo, cxu perspektivo?
(III./III.)
La rilato al multlingveco
La "euxropa esperantismo" sxajne ne havas klaran ideon pri la rilato inter
siaj strategio kaj taktiko. Se la strategia celo estu unulingveco aux
malpli-mult-lingveco kun Esperanto en la cxefrolo, kiel atingi tion per
taktika subteno al la oficiala multlingveco?
Se, male, strategie la esperantistoj celu plibonige konservi la
multlingvecon de EU: cxu ili havas ion specifan por proponi? Atentinda
helpilo por solvi cxi tiun kontrauxdiron trovigxas en lastatempa tezaro
de Kataluna Esperanto-Asocio , kiu "volas kontribui al la vivtenado de la
kultura diverseco kaj, aparte, de tiu lingva". Cxi-rilate sxajnas utila
koncepto gxia "lingva subsidiareco".
Preter la miragxo, cxu perspektivo?
Ne estas facile antauxvidi kiaj povas esti realismaj perspektivoj de
Esperanto en la Euxropa Unio. Cxu pensi kun la optimismemuloj ke povos
okazi lingvopolitika sxangxigxo same abrupta kiel abruptis la falo de la
Berlina Muro? Fakte, lingvaj realoj modifigxas malpli rapide ol politikaj:
certe malfacilas kunigi du landojn, kiel okazis al la du Germanioj, tamen
malpli malfacilas ol kunigi du lingvojn... aux atingi ajnan radikalan
sxangxon lingvostatusan kiu implicus la nepron ke hommilionoj amase kaj
samtempe modifegu siajn lingvajn kompetentojn, repertuaron kaj uzkutimojn.
Aux cxu pensi ke, "ju pli malbone des pli bone", t.e. ke kiam la bugxeta
kaj organiza sxargxo de la EU-multlingveco kreskos gxis neelteneblo, la
portantoj de tiu sxargxo ekvidos nerezisteble racian solvon en Esperanto?
Tio siavice implicus rezignon je la oficiala multlingveco validanta ekde
1958 - sed, se iam tia rezigno venus, pli realisme gxin sekvus oficialigo
de angla unulingveco, aux, ecx pli versxajne, tia kelklingveco kiun
François Grin nomas oligarkia lingva regximo.
Pli realisma eblo sxajnas ia akceptigo de Esperanto kadre de la
ekzistantaj EU-politikoj, gxia utiligo en manieroj konformaj al la nun
validantaj celaroj de EU. (Pli bone reformi de interne ol revolucii de
ekstere...) En tiu senco plej evidentas la eblo proponi Esperanton kiel:
- faciligilon de lingvolernado, fosante specife euxropan sulkon sur la
de longe plugata propedeuxtika kampo. Esperanto ja povas esti helpilo al
pli efika atingo de la oficiale alcelata multlingveco, pere de projektoj
kiel la brita Springboard. Sed eduka politiko restas (bonsxance) nacia
decidkampo, tiel ke la cxi-koncernaj bataloj devas esti venkataj malpli
en Bruselo ol je nacia nivelo;
- pontlingvon. La angla, nuntempe plej ofte uzata en tiu funkcio, ne
aparte tauxgas tiurole. Laux sia struktura flekseblo, Esperanto povas
garantii malplian inform-perdon ol okazas cxe la angla (kaj ne nur), por
ne paroli pri la malplia tempo bezonata por gxin regi je alta nivelo;
- krome oni povas pensi pri ensxovo de Esperanto en diversajn
intersxangxojn, specife kulturajn kaj edukajn.
Tamen, ecx por povi lauxiri tiujn relative modestajn padojn al sukceso,
unue necesas signifa plivastigo de nia lingvokomunumo, kaj esenca
plifortigo de gxiaj infrastrukturoj. Sen tio, ni restos je la nivelo de
revoj kiel la "Propono de procedo por enkonduko de esperanto kiel oficiala
lingvo en Euxropan Union", akceptita de kongreso de kroatiaj esperantistoj
en 2005 aux cxe tiaj duonsukcesoj kiel la Esperanta programo Euroscola,
organizanta viziton de lernejklasoj al Strasburgo: en EU trovigxas
multoble pli da klasoj kapablaj partopreni similan viziton per la angla
(kaj ecx per aro da aliaj lingvoj) ol per Esperanto, tiel ke similaj
esperantistaj agadoj riskas pli simili al iniciatoj de etnaj malplimultoj
ol de grupoj konvinke internaciaj.
Estas tre utile ke disponeblas en Esperanto bonkvalitaj tradukoj el
diversaj tekstoj de EU, sed ilia entuta kvanto multe malplias ol tiuj
cx. 90 mil pagxoj kiom ampleksas "la jam akirita kaj valida legxaro de
la Unio", la acquis communautaire, kies X-lingva ekzisto estas unu el la
antauxkondicxoj por aligxo de X-lingva lando al EU. La kompleta
esperantigo de tiu acquis estus la minimumo necesa por povi plenfunkciigi
Esperanton kiel pontlingvon en la traduklaboroj de EU. Cxu tasko ebla, se
konsideri ke ecx la esperantigo de la "nur" cx. 500-pagxa Euxropa
Referenckadro, teksto ne de EU sed de la Konsilio de Euxropo, eblis nur
dank' al subvencio de la fondajxo ESF (sed apenaux eblus trovi 180-oblon
de tiu sumo) kaj al la alta profesieco de la tradukinto, Roel Haveman
(sed apenaux eblus trovi 180 tradukistojn kun liaj kapabloj)?
Ni fosu la sulkon memkritikan
Evidente, la celo de la cxi-supraj relativigaj rimarkigoj ne estas ia
semado de defetismo, nek senkreditigo de la (gxis)nunaj agadoj de
esperantistoj cxe EU. Ne, tute male: ni konsideras ke antauxkondicxo de
sukceso en ajna kampo estas funda kono de la tereno en kiu oni laboras,
kaj kritika aliro al cxiuj iniciatoj kiujn oni entreprenas.
István Ertl
Dankon al Hèctor Alòs i Font, Thomas Cordonnier, Aleksander Korjxenkov,
Brian Moon, André Ruysschaert kaj Daniele Vitali pro komentoj, korektoj
kaj kompletigoj al malneta versio de cxi tiu teksto. Cxiuj malkorektajxoj
kaj malkompletajxoj venas de la auxtoro mem. La kompleta eseo aperas
en la festlibro "La arto labori kune".
)))))
(((((
Auxskulti brajlon
Cxu blinduloj pli perdas ol gajnas pro nova teknologio?
(III./III.)
Neeviteble, ni devas redifini kion ni komprenas sub la nocio "klereco",
laux evoluo de niaj iloj por skribado/legado, sed la mallonga historio de
skriba kulturo de blinduloj estas aparte pripensiga koncerne la estontecon.
Ekde la 1820-aj jaroj, kiam Louis Braille eltrovis sian skribsistemon
- por ke la blinduloj ne plu estu "subtaksataj aux humilige, desupre
traktataj, kompate patronadataj de viduloj", kiel li mem skribis - lernado
de brajlo cxiam havis politikan, ecx moralan dimension inter la blinduloj.
Brajlo, por multaj, estas simbolo de sendependeco, signo de tio, ke la
blinduloj eliris el iu busxa kulturo, konsiderata primitiva kaj izola.
Tamen en la proksimaj pasintaj jaroj la situacio malsimpligxis. Lernejanoj
en evoluintaj landoj, kiaj Britujo aux Usono, ricevas brajlon je malpli
alta nivelo, ol tiuj en evoluantaj landoj, kiaj Indonezio aux Bocvano,
kie brajlo apenaux havas alternativon. Tim Connell, estro cxe Auxstralia
entrepreno pri helpproduktajxoj diris, ke tion iuj konsideras kiel
"avantagxon de malricxeco". Brajlolegantoj ne neas ke la nova teknologio
transformis multon, tamen brajlo staras tiel alte en la mitologio de
blindeco, ke oni povas paroli pri "talismana statuso". Tiuj, kiuj havas
vidreston kaj klopodas legadi platskribajxojn - tre malrapide aux tenante
la folion nur unu-du colojn for de la nazo - kutime estas malfavore
taksataj de la Usona asocio de blinduloj, kiu konsideras sin la gvida
reprezentanto en la movado por civilaj rajtoj de blinduloj. Gxia
prezidanto Marc Maurer, vorema leganto, komparas Louis Braille al Abraham
Lincoln. Dum la pasintjulia jarkunveno de la asocio en Ditroit mi auxdis
multloke - de en komisiono pri la brajlokrizo gxis en societo de
mezlernejaaninoj - diradi la "mantraon": "auxskultado ne estas klera
legado". Cirkulis en la kunveno hororaj rakontoj pri infanoj, kiuj ne
scias kion signifas alineo, aux kial oni uzas majusklojn, aux ke la
parolturno "happily ever after" konsistas el tri vortoj.
Deklari propran legi-ne-povon sxajnis vera rito. Vicprezidanto de la
asocio, Fredric Schroeder, kiu dum la Clinton-a administrado dejxoris kiel
komisionano cxe rekapabligaj servoj, apogas sin primare je auxdoteknologio.
Li malkasxe pentis sian senpraktikecon pri legado. "Mi havas pli ol 50
jarojn - li diris - sed estis nur antaux apenaux du monatoj ke mi
konsciigxis pri la diferenco inter "dissent" - do malkonsenti - kaj
"descent" - t.e. descendi (k.a.) (la du vortoj havas saman prononcon en la
angla - red.). "Mi estas funkcie senalfabetulo. Iuj konsole diras: ho ne,
sed mi bedauxre scias ke jes, kaj min ne embarasas tion rekoni."
Kvankam iuj - kiel Laura Sloate aux la guberniestro de Nov-Jorko, David A.
Paterson, same leganta per auxskultado - kapablas esti sukcesaj sen uzi
brajlon, iliaj sukcesoj tamen necesigas tian specialan eksteran subtenadon,
kian ne multaj povas havigi al si. Samkiel Sloate, ankaux Paterson diktadas
siajn notojn, kaj liaj stabanoj selektas por li la gravajn artikolojn el
la gazetaro kaj sendas ilin vocxlege al lia elektronika vocxposxto
cxiumatene. (Li diras sin mem "superasimilita", kaj kiel infano li estis
integre edukata tiugrade, ke tio mesagxis al li psikologie, ke lin oni
devus ne konsideri vere blinda.) Inter tiuj kun malpli da rimedoj
brajloleguloj tendencas formi la blindulan eliton, parte cxar ja por
blindulo trovi intelektan laboron estas pli nature ol fizikan.
Studo pri blindaj adoltoj en 1996 montris, ke la probablo je dungigxo cxe
tiuj, kiuj infanagxe lernis brajlon estas duobla, kompare al tiuj, kiuj
lernis gxin plenkreskintaj. Tiu statistikajxo estis tiel ofte kaj fiere
citata dum la kunveno, ke "senbrajlaj" partoprenantoj foje devis sin senti
kvazaux eksteraj. "Definitive senteblas iuspeca premo flanke de la pli
agxa samsortanaro" - diris la 35-jara James Brown, kiu uzas nur komputilan
ekranlegadon. "Se ni povus vivi en nia propra brajla mondeto, estus
perfekte - li aldonis - sed ja ni vivas en vida mondo."
Kiam fine de la 1980-aj jaroj surduloj ekpovis ricevi orelajn
enplantajxojn, multaj el ilia komunumo sentis sin perfiditaj. La nova
teknologio pusxis ilin redifini sian handikapon, konsideri gxin kiel
identigilon kaj kulturon. La teknologio sxangxis la naturon de multaj
korpaj difektoj, plivastigante la eblecojn kaj samtempe komplikante la
komprenon pri tio kio estas fizike natura, la korpon oni povas ja
plurmaniere tordi antaux ol "ripari". Arielle Silverman, jxus fininta la
studadon, diris en la kunveno, ke se iu nun proponus al sxi vidpovon, sxi
ne certe akceptus gxin. Antauxnelonge sxi acxetis posxmezuran
leg-aparateton, kiu fotas la tekston kaj poste lauxtlegas la vortojn. Tia
sxi konceptas vidon entute, kiel simplan aldonan teknikajxon.
La moderna historio de blinduloj pluraspekte estas historio de legado,
cxar la gravecon de la handikapo - kiugrade oni estas konsiderata senscia
aux civilizita, senpova aux memstara - grandparte determinas la alirpovo
al presajxoj. Dum 150 jaroj brajlajn librojn oni faris tiamaniere, ke ili
plejeble plenumu la funkcion de vidulskribaj libroj. Komputiloj nun
esence forigis cxiujn formajn limojn, ja se teksto enkomputiligxas, de tie
gxin oni povas akiri ankaux vocxe aux tusxe. La transiro de presita teksto
al cifereca relative ne estis granda por viduloj, sed sxangxi al komputila
parolo por multaj blinduloj estas nebonvena kaj nedezirata eksperimento.
Klopodante rekapti, kio estas jam perdita, kelkaj asocianoj citadis al mi
en pluraj vortumoj la klasikan dirajxon: "Scripta manent, verba volant",
t.e. skribajxo restas, parolajxo flugas.
Rachel Aviv
Originala titolo de la artikolo:
Listening to Braille
With New Technologies, Do Blind People Lose More Than They Gain?
)))))
(((((
Esperanto, matematiko kaj malnova kastelo
Cxu Esperanto tauxgas por priskribi matematikajxojn? Cxu matematiko
tauxgas por analizi Esperanton? Por trovi respondon al tiaj demandoj ni
=Martin Meyer kaj Benno Frauchiger, juna vidula E-isto el Svislando) fine
de aprilo vojagxis al 5-taga seminario "Esperanto kaj matematiko" en la
kastelo de Grezijono. Certe vi almenaux lauxnome konas tiun Esperanto-
Mekaon en Francio. Por ni ambaux estis la unua vizito al tiu loko. Gxi
situas en tre cxarma cxirkauxajxo meze de granda tereno, kiel decas por
kastelo. Tamen tiu cxarmo ja havas sian prezon: jam komplikas la alveno.
Por atingi gxin tra la urboj Angers-St-Laud aux Le Mans vi devos kapti unu
el la maloftaj busoj al la vilagxo Baug`e. Kiam ni alvenis en Baug`e kun
kvaronhora malfruo, nia Grezijona "taksio" jam estis for. Ne konante la
vojon al la kastelo ni demandis homon cxe la apuda merkato pri la aliro
tien. Felicxe virino pretis auxte veturigi nin, cxar ja estus ankoraux
duonhora piediro de la vilagxcentro.
Kvankam temas pri iama kastelo, oni ne atendu multe da konforto. Temas pri
ja granda, sed multrilate renovigenda domo tre malbone sxirmita kontraux
malvarmo kaj nur parte hejtebla. Por nevidulo orientigxo en la granda,
labirinteca domo cetere ne facilas, nelaste ankaux pro la fakto ke pordoj
de neuzataj dormocxambroj preskaux cxiam restis vaste malfermitaj.
Grezijono do tute ne estas hotelo, sed simpla stagxejo ne plentempe
logxata de dommastruma personaro. Tio certe ne efikas favore al la ejo.
Tamen ni mangxis bonege kaj kompreneble ankaux gustumis bonprezajn
francian vinon kaj bieron.
Certe maloftas en E-ujo prezentajxoj pri natursciencaj aux matematikaj
temoj. Gxenerale iom konataj estas tiaj prelegoj dum UK-oj, sed plurtaga
seminario? Ni do ege sciemis kiel la temo estos prezentata. "Esperanto kaj
Matematiko" - tia titolo ebligas plurajn alirmanierojn. Kiel esprimi
matematikajxojn en Esperanto? Kiel analizi E-lingvajn vortojn, esprimojn,
frazojn per aplikado de matematika regularo? Cxefprezentanto de la tuta
temaro estis la franca informadikisto Christian Rivieere.
Cxu el via lerneja tempo vi rememoras traktadon de geometrio? Certe vi
rilate triangulojn iam auxdis pri mediano, bisekcianto aux alto. Sed tre
versxajne ne cxiuj el vi konas tiujn E-lingvajn vortojn. Nu, verdire
almenaux por la du unue menciitaj oni eble prefere uzu pli facile
kompreneblajn esprimojn: ekz. por "mediano" mi dirus "latera duonigilo"
kaj la "bisekcianton" mi simple nomus "angulduonigilo"; sed cxie en E-ujo
regas PIV-a auxtoritateco, kiu tamen kelkfoje savis nin el senfinaj
leksikaj diskutoj.
Inter la matematikaj temoj kiujn ni pritraktis estis pluraj matematikaj
teoremoj, kiel la teoremo de Pitagoro, kiun ni diversmaniere pruvis. Ni
studis fenomenojn rilate al la ora nombro kaj diversajn aplikadojn de
nombroserioj kiel la triangulo de Pascal. Ni tusxis ankaux aliajn temojn
el trigonometrio, analitiko kaj logiko, kiujn ni rememoris el lerneja
tempo. Sed cxi-foje ili estis pritraktataj en Esperanto.
El lingva vidpunkto estis analizataj krom matematikaj esprimoj ankaux la
vortfarado en Esperanto kaj la lingva redundanco. Oni parolas pri
redundanco kiam sama informo estas plurmaniere transdonata. Eblas distingi
inter leksika, sintaksa kaj kunteksta redundanco. Ili trovigxas en cxiuj
lingvoj kaj utilas - ecx necesas - en la cxiutaga komunikado cele al bona
interkompreno, ekz. kiam la interparolantoj sin erare esprimas aux en
akustike malfacilaj situacioj.
Plie ni priparolis la vortfaradon de Esperanto per kunmetado de radikoj.
En kunmetitaj vortoj la antauxaj elementoj cxiam precizigas la sekvantan
parton de la kunmetajxo. Kiam la kunmeto konsistas el pli ol du radikoj
ofte nur la kunteksto permesas decidi cxu la preciziga parto mem estas
kunmetajxo. La fervojisto do ne estas vojisto el fero sed isto pri fervojo.
Matematika logikscienco utilas por kategoriigi la diversajn eblajn
rilatojn inter frazoj, kiuj povas esti veraj aux falsaj, sed tiu afero
cxi-okaze iom tro detaligus nian rakonton kaj al multaj legantoj estus
eble "tro seka pano"...
Kompense al la kelkfoje iom elcxerpa dumtaga programo, dum la vesperaj
horoj ni gxuis diversajn elpasxojn: prezentadon de versajxoj kaj muziko
per multspecaj instrumentoj, ekzemple klarnetoj de cxiuj grandecoj inter
soprano kaj baso, bastonfluto, sakfajfilo kaj tiel plu.
Dum la lasta vespero malfermigxis la libroservo en la doma biblioteko. Tie
oni al mi (Martin) prezentis brajlskriban kajeron. Divenu pri kio temis!
Estis eldono (unu el la lastaj pro la milito) de Esperanta Ligilo el
novembro 1939, kiun mi grandinterese tralegis. Interalie temis pri diskuto
al kiu utilu nia gazeto. Cxu gxi prezentu gxeneralajn informojn aux
fokusigxu precipe je blindulaj aferoj. Kvazaux cxiuj esprimigxis favore al
specialaj temoj por neviduloj. La tiama "Ligilo" estis ankoraux eldonata
de la fama redaktoro Harald Thilander, kies maniero redakti kaj prezenti
la revuon tre placxis al la plejmulto de la legantaro. Nur eta sed tamen
interesa detalo, kiu "fingrofrapis" min: Supre de anonco pri forpaso
montrigxis bone palpebla kruco formita el brajlaj punktoj. Tra la tuta
revuo kompreneble jam vagadis teruraj ombroj de la wus komencigxinta dua
mondmilito.
Nia vojagxo hejmen al Svislando komencigxis suficxe drame: Cxar unua de
majo estas festotago en Francio, busoj ne veturis. Samtage estis
organizita granda bicikla manifestajxo, pro kio kelkaj stratoj estis
netrapaseblaj. Aldona ioma malfruigxo de nia ekveturo devigis nian
sxoforinon iom grandanime interpreti permesitajn rapidecojn... Finfine
ni do tamen gxustatempe atingis nian trajnon en Le Mans kaj hejmvojagxis
sen pluaj problemoj.
Mi (Martin) ankaux cxi-okaze sxatus tutkore danki mian novan E-konatulon
Benno Frauchiger, kiu bonege akompanis min kaj praktike sen specialaj
klarigoj miaflanke agis plenkonforme al miaj bezonoj.
Martin Meyer
kun
Benno Frauchiger
)))))
(((((
Nekrologo
"Kelkaj generacioj de blindaj geesperantistoj el Ameriko, Euxropo kaj Azio
konas sxin. Versxajne ne estas alia bulgara blinda esperantisto kun tiom
multe da geamikoj inter nia samideanaro. Sxiaj bonaj amikoj estis plej
eminentaj nevidantaj samideanoj." - komencas sian funebran retmesagxon
Angel Sotirov. Ecx se ne tiom eminenta, tamen unu el tiuj amikoj, mi
- via redaktoro - permesas al mi kelkajn personajn rememorojn.
Laux la bildo kiu vivas en mi pri sxi, Sultanka ne apartenis al la
"formala" E-movado. Sxi "nur" estis Esperantisto. Dum la periodo konata de
mi tute ne, sed - versxajne - ankaux antauxe ne ofte, sxi intervenis ekz.
en Gxeneral-Kunvenoj de LIBE. Tamen, laux la konate moderaj kondicxoj de
orient-euxropano, kun granda intereso sxi partoprenis eblajn IKBE-ojn.
Mi ja ekkonis sxin ne en tia kunveno, sed okaze de budapesxta elpasxo de
la tiam ankoraux vigle funkcianta profesia blindulhxoro de Sofio.
Estis al mi agrable gxui en mia logxejo la societon de E-istaj membroj de
tiu artista grupo, al kiu ankaux sxi apartenis. Kiel dum kelkaj pli
postaj okazoj, Sultanka tre cxarme spicis la amikan etoson.
Pasis jaroj, kiam sxi kortusxe surprizis min pere de hungara junulo, kiu
tiam jxus revenis post studoj en Bulgario. "Cxu vi memoras pri iu
Sultanka en Sofio?" li demandis. Kompreneble, mi ja memoris. "Jen por vi,
botelo da bona bulgara trinkajxo. Sxi enmanigis gxin al mi kun la dedicxo:
"Kunportu cxi tion al tiu hungara virincxasanto"." - li diris komente, ja
uzante iom pli sukan esprimon, kiun li kredeble prenis el la bulgarlingva
originalo de la sendintino mem.
Denove post jaroj (eble en Plovdiv 2000), konsternis la informo pri
incendio, kiu jxus trafis sxian logxejon. Sxi travivis gxin kun sereno:
okazis, kio okazis.
Nun donitajxoj, surbaze de la mesagxo de Angel Sotirov:
"Sultanka Mineva naskigxis la sesan de decembro 1930 en Plovdiv.
Sxi studis en blindul-lernejo, kie sxi lernis ankaux E-on. Fininte la
lernejon, Sultanka komencis labori en profesia blindul-koruso, en kiu sxi
farigxis eminenta solkantistino.
Sxajne la sofia LIBE-kongreso, okazinta en 1963, en kies kulturprogramo
partoprenis tiu hxoro, tre helpis al Sultanka aligxi tre aktive al la
E-movado. Kune kun Tanja Mileva kaj Stefan Paskulov, sxi komencis
partopreni en LIBE-kongresoj, en kies kulturprogramoj Sultanka prezentis
popularajn operajn ariojn. En Rimini (Italio) kaj Stokholmo (Svedio)
Sultanka Mineva kaj Stefan Paskulov donis koncertojn ecx ne nur por la
samideanaro, sed ankaux por neesperantista publiko."
Kaj jen, la 22-an de marto, post longa kaj peza malsano, Sultanka
forpasis... unu plia rompo en niaj vicoj...
Kara Sultanka, ne rezignu pri gajeco ankaux en tiu transa loko.
Tio instigos ankaux nin esti gajaj cxi tie.
Angel Sotirov
kaj
Attila Varro
)))))
(((((
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo
Redaktoro: Attila Varro
Ajtosi Durer sor 39,
HU1146 _Budapest_,
Hungario
(r.p.: a.varro@chello.hu)
(tel.: +36-30-612-08-88)
Administranto:
Jiri Vychodil,
Zandovska 304,
CZ-190 31 _Praha_ 9,
Cxehxio
(r.p.: vychodil@braillnet.cz)
korespondanto: Olena Poshivana
Brativ Trofimovyh 22b, kv. 226
UA-49068 _Dnepropetrovsk_,
Ukrainio
Kasisto: Pier Luigi Da Costa
It-55100 S. L. a Vaccoli,
_Lucca_, Italio
(r.p.: dacostapl@lunet.it)
Posxtcxekkonto: IT09T0100513701000000042268
je la nomo "Da Costa Libe"
cxe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca.
UEA-konto de LIBE: libk-p
jarkotizo: 15 euxroj
Por ricevi la revuon retposxte
aligxu al nia tiucela interreta
dissendolisto per sendo de retmesagxo (kun ajna enhavo) al:
Ligilo-Subscribe@tiflo.info
La lasta numero de Esperanta Ligilo legeblas ankaux en la retejo de LIBE:
http://libe.narzan.com
)))))