ĉĉ

 

 LIBE

Ligo internacia de blindaj esperantistoj

 

 

 

Historio de la Esperanto-Movado Inter la Blinduloj

 

Estraro

 

Adresaro

 

Delegitoj de LIBE

 

Statuto kaj interna regularo

 

IKBE

 

RETKONFERENCO

 

Esperantaj gazetoj en brajlo

 

“Esperanta Ligilo” rete

 

“Esperanta Ligilo” (lasta numero)

 

Arkivo de "Esperanta ligilo"

 

Fonduso de Jeroŝenko

 

Por ekzameniĝontoj

 

Utilaj ligiloj

 

Esperranta  brajla stenografio

 

 

 

 

 

 

 

 

   Ligo Internacia de Blindaj  Esperantistoj (mallongige: LIBE) estis fondita en 1951 dum la 19-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (Munkeno, Germanio). Ĝin antaŭis Universala Asocio de Blindaj Esperantistoj (UABE), fondita en 1923 dum la tria IKBE (Nurnbergo, Germanio), kiu en 1931 transformiĝis al UABO (Universala Asocio de Blindulorganizaĵoj).

    LIBE precipe celas unuigi diverslandajn blindajn kaj viddifektitajn esperantistojn por helpi al ili en studado, perfektiĝo kaj praktika utiligo de la internacia lingvo.

 

 

Novaĵoj kaj anoncoj

 

13.03.2024 Aperis la 3-a numero de "Esperanta ligilo" por 2024 j. vidu ĝin laŭ: Lastan numeron de "Esperanta ligilo.  Antaŭajn numerojn oni povas rigardi en Arkivo de EL.

 

12.03.2024 La letero de Prezidanto de Eblogo Werner Groen:

Invito al la "VERO - Virtuala Esperanto-Renkontigxo" de EBLOGO,
vendrede, la 15-an de aprilo 2024 kun prelego ekde la 20-a horo MET.
19:00 MET Konektklarigo, babilado, salutvortoj, antauxprogramo,
20:00 MET Gloro  (Vjaĉeslav Suslov) kaj Galina Lukjanenko el Rusio
rakontos multe da informoj pri la bela muzikilo balalajko kun
muzikprezentajxo.
Anoncoj, diskutado kaj babilado kun iomete krokodili maksimume gxis
22:00 (MET)
Por partopreni tiun renkontigxon, Bv. Unue Elŝuti Teamtalk kaj instalu
gxin sur via komputilo (se vi ankoraux ne faris tion).
Jen ligiloj por elŝuti:
Windows:
Mac: 
http://downloads.blindzeln.org/okz/software/TeamTalkInstaller_591.exe
iPhone kaj iPad:
https://apps.apple.com/de/app/teamtalk-5/id1069487751
Android:
https://play.google.com/store/apps/details?id=dk.bearware.gui&hl=de
Kaj nun instalu Teamtalk.
Atenton: Instalado estas bezonata nur la unuan fojon. Post la instalado
de Teamtalk vi ĉiam povas per la sekva ligilo eniri Esperanto-salonon
kaj partopreni la arangxojn:
tt://teamtalk.blindzeln.net?tcpport=10333&udpport=10333&encrypted=1&username=gast&channel=%2FEsperantosalono%2F
Krome vi povas partopreni pertelefone.
Jen la numero:
(+49)911 14898539.
Poste vi estas petata doni la numeron de Esperanto-salono. La numero estas:
124# (# estas duobla kruco, dekstre de la klavo 0).
Kaj fine klavu la konferenc-pin. Gxi estas
1973
Atenton: Por partopreno per telefono el aliaj landoj, krom Germanio,
povas ekesti telefonkostoj.
Ni kunvenas la 15-an de ĉiu monato vespere en la virtuala ĉambro
“Esperantosalono“ de EBLOGO.
Klaku nur la ligilon la 15-an de ĉiu monato vespere kaj la programo
faros ĉion mem.
La kunveno okazas en Esperanto.
Konekto:
EBLOGO@Esperanto.de
Bonvenon!
Werner Groen
(prezidanto de Eblogo)

  08.01.2024 Aperis la ebleco elŝuti de nia retpaĝo vicajn numerojn de UEA-revuoj “Esperanto” kaj “Monato”, aŭskultu la Februarajn, martajn, aprilajn kaj majajn  numerojn por 2023 .

Ankaŭ oni aldonis materialoj el junia – decembra numeroj 2023 kaj januara – 2024..

  

14.12.2023. La 25-an de novembro pro akcidento en la 72-a vivjaro forpasis nia amiko kaj samideano el Niĵnij tagil Radiz Gilmanov. Li estis la sperta esperantisto kaj partoprenanto de niaj retaj kunvenoj sub kaŝnomoj Pigrulo kaj Akcipitro. Ni por ĉiam gardos la memoron pri Radiz en niaj koroj.

       Vjaĉeslav Suslov

 

 

31.10.2023. Karaj samideanoj!

  Serbia E-Ligo kunlabore kun  libe (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj), daŭrigas organizadon  de virtualaj kunvenoj, ankaŭ ĉi-monate. La 8-an de Oktobro je la 14-a horo laŭ mezeŭropa tempo, nia gasto estis elstara esperantisto el Bjalistoko, Przemyslaw Wierzbowski. Temo de lia prelego estis: "Bjalistoko – urbo de Zamenhof".
      

La ligilo por elŝuti la prelego estas jena:

https://disk.yandex.ru/d/yawroFEX5hj2ug

 

24.01.2023. Karaj geamikoj! Konatiĝu kun materialoj de virtuala IKBE-86:

Arta Vespero (nur programeroj):
Attila Varro: Du hungaroj, kiuj signife kontribuis al la muzikliteraturo
de la 20-a jarcento
:

Galina Lukjanenko: Balalajka - muzika simbolo de Rusio:
Galina Lukjanenko: Ĉon Ĝe Dok - blinda virtuozo de buŝharmoniko el
Korea Respubliko
:

Jiri Jelinek: Jaroslav Jeĵek - Ĉeĥa viddifektita komponisto:
Virtuala ekskurso tra Moskvo:
Natalia Kasymova: Blindaj muzikistoj el Taĝikio:
Tamara Andrejeva: Du materialoj: 1. Ekskurso tra Jesenin-arbaro. kaj
Oleg Akkuratov- blinda rusa virtuoza pianisto kaj kantisto
:

            Preparis Vjaĉeslav Suslov.

       13.07.2022  Iom korektita IKBE (T. Speckmann, A. Masenko) 

  30.05.2022. Aktualigita: Estraro kaj Deligitoj de LIBE.

22.10.2021  Forpasis Jaap Wieringa (1925-2021)

 La 20-an de oktobro forpasis nia honora membro Jaap Wieringa en la aĝo de 96 jaroj.

 Jaap naskiĝis en la vilaĝo Noordhorn en la nordnederlanda provinco Groningen. Jam junaĝe li blindiĝis pro glaŭkomo kaj pro malfiksiĝo de la retino. En blindulinstituto li lernis legi per la brajla skribo. Profesie li fariĝis telefonisto en oficejo de la ŝtata imposta instanco Belastingdienst en la urbo Groningen. Tiun ĉi laboron li faris ĝis sia pensiiĝo.

 Jam junaĝe li eklernis Esperanton. La Internacia Lingvo ludis gravan rolon en la vivo de Jaap. Li multe korespondis kun homoj kiuj loĝis aliflanke de la Fera Kurteno en la periodo de la Malvarma Milito. Pere de tiu intensa korespondado Jaap akiris multajn sonmaterialojn el Orienta Eŭropo. Plurfoje li aŭdigis selektojn el tiuj materialoj en Nosobe-semajnfino.

 Parolante pri Nosobe dirindas ke ĉi tiu societo estis tre kara al Jaap. Li eĉ konis la Nosobe-fondinton Rafel Israels persone. En 1962 li fariĝis la redaktoro de 'La Kontakto' laŭ peto de Rafel Israels. Tiun ĉi funkcion li plenumis ĝis 2018. Alian funkcion kiun Jaap ĝis tre altaĝe plenumis estas la funkcio de kasisto. Dum multaj jardekoj li akurate prizorgis la financojn de Nosobe. ĉiujare, proksimume du monatojn antaŭ la jarkunveno, Jaap cirkuligis akuratan financan superrigardon inter la estraranoj. Sur la kovrilo de ĉiu poŝtaĵo kiun Jaap sendis, li koncekvente en brajlo skribis "J. Wieringa, Zuidhorn". Pro sia tre longjara, sindediĉa laboro por Nosobe Jaap ricevis la reĝan honorigon Kavaliro en la Ordeno de Oranje-Nassau.

 La 2-an de oktobro 2021 Nosobe deklaris Jaap Horona Membro. Nur dum 18 tagojn li povis ĝui tiun ĉi honorigon. Kun Jaap Nosobe perdis mildkarakteran, rakonteman personon, kiu daŭre lasis nin kunĝui pri sia esperantista vivo. Jaap estis kremaciita en la urbo Groningen la 26-an de novembro 2021. Ni malhavos lin.

           Jan Bemelmans

 

09.08.2021  Karaj Amikoj! Vi scias, ke aperis katalogo de brajlaj libroj, disponeblaj en la biblioteko de la Esperanto - urbo Herzberg (Germanio). vi povas mendi tiujn librojn laŭ la jena adreso: Grubenhagenstraße 6 DE-37412 Herzberg am Harz (Esperanto-Stadt) Germanio. Viajn mendojn Bv. sendi nur en platskriba formo (ne en brajlo). Adreso por elektronikaj mendoj: esperanto-zentrum@web.de

Libe-estraro esperas, ke niaj membroj aktive uzos servojn de la biblioteko.

Katalogo vidu ĉi tie :

Nome de la estraro Natalia Kasymova

  27.01.2021. Aktualigita: Adresaro de LIBE .

  05.09.2019  Forpasas amikoj. Dum tiu somero ni perdis du famajn bolgaroj: tiu estas Danĉo Danĉev kaj Dimo Dimov. Lastajn bonajn vortojn pri ilin ekskribis Angel Sotirov…

02.09.2019  Ritva Sabelli preparis detalan kongresan raporton  pri IKBE-85 en Lahtio (Finlando). Baldaŭ ĝi aperos en EL, sed dume legu gin ĉi tie :

11.02.2019 Forpaso

Post longjara grava malsano la 7-an de februaro forpasis Gennadij Gluĥov (Rusio) en sia 75-a vivjaro. Li havis superan klerecon pri filologio kaj eĉ iom da tempo laboris en pedagogia instituto. Esperantisto ekde 1979, li ĝis la lasta spiro restis fidela al la nobla ideo de Zamenhof. En sia loĝurbo Jelec ĝuste li fondis la klubon "Esperanto" por vidantoj, kaj senlace li propagandis la lingvon inter nialandaj samsortanoj. Li verkis prozon kaj poezion, kaj siatempe liaj noveloj estis publikigitaj ankaŭ en "Esperanta Ligilo".

Ni, liaj multnombraj geamikoj, por ĉiam danke konservos bonan memoron pri nia kara Gennadij.

A. Masenko.

04.10.2018. La 2-an de Oktobro 2018, en Kinŝaso, kunvenis blindaj e-istoj el Kinŝaso kaj el la provincoj Kuilu, KasaI, kaj Kongo-Central. La sola tagordo estis: Konga Ligo de Blindaj E-istoj

"KOLIBE".  Laû nia projekto, planita la 21-an de marto 2018, en Kinŝaso, estas kreita, hodiaŭ, blindula organizaĵo nomita "KOLIBE",  iniciatite de la jenaj personoj:

1- S-ro Mafuila Mavomo  Jackson, Kinshasa.

2- S-ro Kabulo Kalambay Badin, Kinshasa.

3- S-ino Lydie Makazi, Kasaï.

4- S-ino Pikana Ana

5- S-ro Olivier Ntomono, Kinshsa.

6- S-ro Bakeya Jeanne, Kuango.

7- S-ro Sam Vangu,  Kongo Central.

8- S-ro Suami Angèle, Kinshasa.

9- S-ro Onon Ediambas, kinshaso

CELO: Disvastigi E-on per brajla lernilaro, inter kongaj blinduloj, kaj informi pri la vivo de kongaj blinduloj inter la esperantistoj el la tuta mondo.

La ĉeestantoj unuanime rekomendis ke la organizaĵo, kies membroj akiris E-on per brajla materialo sendita de LIBE, aliĝu al tiu ĉi lasta, sekve al UEA, kiel fakgrupo de la landa asocio DKEA 

Aperis interkonsento ke ankaŭ neblindaj personoj interesitaj de la blindulaj aferoj, povas aliĝi.

el la 9 ĉi-supraj membroj, estas 7 geblinduloj kaj 2 bonvidantoj, nome Sam Vangu kaj Onan Diambas

  Raportis: Mafuila Mavo Jackson,   Sekretario 

       07.01.2017.  Estimataj gesamideanoj!

Dank' al afableco de la aŭtorino Ritva Sabelli, ni prezentas nun en LIBE-paĝaro retversion de ŝia libro "Historio de la Esperantomovado inter la blinduloj - 1888-2015", kiu nigre aperis pasintsomere en Finnlando.

Do, tri antaŭaj volumoj de la "Historio" ne plu troviĝos en nia paĝaro, ĉar ili eniris en la verkon de s-ino R. Sabelli.

Anatolij Masenko

 

  04.03.2016. Aktualigita: Delegitoj de LIBE.

 

 06.11.2014. Mi sciigas vin, ke la 28-an de oktobro (2014) en sia 82-a vivjaro forpasis nia esperantisto-veterano kaj eminenta muzikpedagogo Boris Bodiĉev.

Sciigis Dimo Dimov - Delegito de LIBE kaj "Esperanta Ligilo" en Bulgario".    

 

08.02.2014. Karaj geamiêoj! Kun granda ĝojo mi informas, ke s-ano Gradimir Kragiĉ tute senpage donacis al LIBE sufiĉe ampleksan ret-spacon je pli ol dek GB kun jena adreso:

http://www.LIBE.slikom.info

Nome de LIBE mi tre dankas s-anon Kragiĉ pro lia tiom malavara donaco, kaj vin mi invitas viziti nian paĝaron en la nova loko. Cetere ankaŭ en la malnova adreso ĝi funkcios iun tempon.

I.a., s-ano Kragiĉ eĉ pretas aranĝi propran domenon al LIBE, sed ĉu tio valoros? Ĉu vi, karaj uzantoj, preferus ĝin? Bv. eldiri vian opinion.

Anatolo Masenko.

 

      21.10.2013. Informe: Arvo aperas en Panteono de meritplenaj pedagogoj kaj agantoj por Esperanto.

La prezento troviĝas ĉe adreso http://edukado.net/biblioteko/panteono?iid=128

Amike Ritva

 

Arvo Karvinen forpasis.

 

     10.10.2013. Dum la sunleviĝo la sesan de oktobro 2013 trankvile forpasis Arvo Karvinen. La funebra ceremonio okazos en silento inter familianoj kaj proksimaj geamikoj.

     La memoron de Arvo eblas honori pere de la porblindula fonduso Suomen  Nakovammaissaatio, banko: Aktia, IBAN: FI 79 4055 4020 0301 75,

BIC:HELSFIHH

    Aldone por libera uzo resumo de la vivprotokolo de Arvo.

Humile Ritva Sabelli

 

      Arvo Karvinen, magistro pri filozofio,  forpasis la 6-an de oktobro 2013.

 Li naskiĝis la 7-an de januaro 1934, blindigis 11-jara pro akcidento,  esperantigis en 1955, estrarano de Steleto, finna esperanto-asocio de  viddifektitoj ekde 1960, estrarano de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE) (1963-1967) kaj prezidanto 2009-2011, vice 2012, delegito de LIBE ĉe Eŭropa Blindul-unuiĝo kaj membro de ĝia Kultura kaj eduka komisiono 2007-2011,  membro de UEA-komitato 1994-2001.

      Laborante longe kiel la ĝenerala sekretario de la Finna federacio de  vidhandikapuloj (1972-1999) gvidis multajn internaciajn kunlaborojn kun  evolulandoj.  Aktivis kiel komitatano de EBU (European Blind Union/Europa  Blindul-unuigo) kaj de WBU (World Blind Union/Monda Blindul- unuigo).  Lia  celkonscia laboro por atingi la celojn kaj ideojn de  EBU kaj liaj servoj al vidhandikapito, kaj lia vasta kariero estas agnoskataj kaj alte aprezataj de EBU kaj giaj membroj. En 2007 li estis invitata kiel honoran membron de EBU.

     Sur la europa kampo Arvo Karvinen laboris i.a. en la EBU komisiono pri kunlaboro kun Europa unio, EBU komisiono kun evolulandoj, en komisionoj de sociala fonduso de Europa unio. Lia internacia kariero komencigis en la 1960-aj jaroj inter sporto kaj lia pli vasta mondskala kariero en 1976 kiel estrarano de Tutmonda Konsilantaro por la Bono de la Blinduloj (World Council for the Welfare of the Blind).   Ekde de 1960-aj jaroj li laboris en la finna ligo de vidhandikapitoj kie li ekde 1972 okupis la postenon de generala sekretario gis emeritigo.

     Lia agado emfazis precipe la trian mondon, i.a. li laboris plurajn fojon en Namibio por fondi rekapabligan centron pro blinduloj, por eduki personaron kaj fortigi organizon de blinduloj. En Zambio la finna ligo de vidhandikapitoj fondis brajlan bibliotekon, evoluis profesian edukadon kaj manlaborajn kondicojn. En Ekvadoro oni fondis brajlan presejon.

     Kompreneble liaj servoj kaj krea potenco estas konataj ankau sur la nacia kampo. En 1998 li ricevis de la finna prezidento la altan titolon "organiza  konsilanto"  pro sia plurjara sociala agado por handikapuloj, en- kaj  eksterlande cefe en la tria mondo. Li sprucis ideojn pri projektoj, kiun oni tiatempe taksis nekredeblajn. Tamen li ilin kurage antauenpusis kaj  efektivigis.  En la finna ligo de viddifektitoj li iniciatis novan laborstrukturon i.a.fondinte lokajn asociojn por fortigi porblindulan agadon, kaj arangis monkolektadon por fondi produktadon de sonlibroj en 1960-aj jaroj. Li establis regulajn kontaktojn kun decidfarantoj kaj aliaj organizoj. Lia krea potenco daŭris eĉ post emeritiĝo. Kiel lastaj monumentoj de lia iniciatemo en Iiris-centro staras rekapabliga  korto por infanoj, korto de travivajo, inaŭgurita de prezidentino Tarja Halonen somere 2012 kaj ekde de printempo 2013 funkcianta kleriga centro por etaj infanoj. Li aranĝis financadon pere de kunlaboro de internaciaj kaj lokaj Lions-organizoj.

    La sociala aktiveco de Arvo Karvinen emfazas multajn kampojn i.a.li  laboris por la bono de edukado kaj dungigo kiel estro (angle ombudsman) de la fondajo por helpi vidhandikapulojn. En la socio aktivis kiel membro de "Lions club" (1973-2013). La eblecoj de la volontula kunlaboro ĉiam estis liaj fortoj precipe en la agado de la internacia Lions-organizaĵo.

 

Fidela esperantisto

     Ekde la jaro 1956 Arvo Karvinen partoprenis en Esperantokongresoj kaj asistis  en aliaj internaciaj renkontigoj kiel preleganto en Esperanto. Li partoprenis en la aranĝado de la Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (IKBE) en Finnlando en 1969 kaj 1995, estis membro de Loka Kongresa Komitato (LKK) de la Universla Kongreso de Esperanto en Tampere 1995, iniciatis IKBE-on en Litovio (Vilno) 2005 kaj kaj aktive asistis en la preparlaboroj, membro de LKK de IKBE en Svedio (Gotenburgo) 2003, konsilanto de IKBE en Ĉehio (Olomouc) en 2012.

      Grava emo estis disvastigo kaj plibonigo de kono de Esperanto inter  viddifektitoj per modernigo de lernolibroj kaj partopreno en ĝeneralaj Esperanto-kursoj. Iniciatis en 2008 kunlaboron de LIBE kaj ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj). La unua rezulto estis, ke ankaŭ viddifektitoj estis bonvenaj partopreni Someran Esperanto-Studadon (SES 2010) en Slovakio (Piestany) en julio 2010. Ĝin partoprenis kvar viddifektitoj (3 el Finnlando, 1 el Serbio). Kiel prezidanto de LIBE li koncentrigis krei strategion por fortigi la asocian strukturon por ke LIBE povu daŭre oferti al gejunuloj kaj plenkreskuloj internaciajn kontaktojn kaj novajn spertojn kaj siaparte eviti retiriĝon.

     En 2009 iniciatis platskriban eldonon de "Historio de la Esperanto-movado inter la blinduloj 1888-1939 kaj kompletigon per superrigardo de postmilita tempo. Pere de tradukoj nacilingven de la historia verko LIBE celas disvastigi la konon de la Esperanto-kulturo inter viddifektitoj.

    Esperanto ludis gravan rolon en la funkciigo de internacia kunlaboro de viddifektitoj kaj naciaj blindul-asocioj en kreado de servoj al viddifektitoj. Dum Esperantokongresoj oni parolis pri samaj termoj kiel nun en la kunvenoj de EBUkaj WBU: edukado, metioj, enlaborigo, aliro al informado, socialaj cirkonstancoj, intergriĝo en socion.

    Krom en Esperantokongresoj prelegis en Esperanto i.a. en la internacia konferenco pri profesia klerigo de viddifektitoj (problemoj, spertoj, perspektivoj) okazinta en Moskvo 2003. En Tokio 2007 En la konferenco pri enlaborigo de vidhandikapuloj Arvo Karvinen estis unu el tri invititaj eksterlandaj prelegintoj (Finnlando, Hispanio, Italio).

     Plej vaste Arvo Karvinen disvastigis konon de Esperanto ce EBU kaj WBU. Ekzemple dum la ĝenerala asembleo de WBU en Ĝenevo en 2008 partoprenintoj ricevis materialon pri Esperanto, kaj tuj post la kunveno la oficejo de WBU distribuis prezentadon de Esperanto kaj agado de LIBE al 119 landoj, entute al 800 membroj de delegacioj. Krome Karvinen estis intervjuata de reta radio ACB Radio World en Esperanto.

     En la kunveno de Tutmonda Konsilantaro por la Bono de la Blinduloj okazinta en Parizo en 1982 Esperanto evidentiĝis utila. Arvo Karvinen prezidis unu komisionon. Kun unu delegito ne eblis komunikiĝi. La problemo solviĝis kiam Arvo Karvinen proponis Esperanton kaj  povis gvidi diskutojn uzante la anglan kaj Esperanton. Same okazis en Sauda Arabio (Ryadh) en 1984 en la kunveno de WBU.

 

 

      02.08.2013. Karaj gesamideanoj! Funebran novaĵon ni ricevis el rusia urbo Rostov-Don. La 31-an de julio pro longdaŭra kormalsano forpasis Miĥail Ŝĉerbinin, fama E-veterano. Naskiĝinta en 1935, li blindiĝis en sia infanaĝo pro grenadeksplodo. Post la porblindula mezlernejo li sukcesis akiri superan filologian klerecon kaj montris sin tre talenta poeto en la rusa lingvo, ankaŭ en Esperanto. Liaj civitanaj, intimaj kaj humuraj poemoj estis eldonitaj en kelkaj literaturaj kolektoj. Ĝuste Ŝĉerbinin antaŭ tridek jaroj fondis la rostovan regionan E-klubon "Verda Velo", kiu sub lia gvidado ĉiam vigle funkciis, multfoje organizis eĉ la tutlandajn renkontiĝojn de blindaj esperantistoj. Ĉiuj, kiuj persone konis nian karan bonhumoran atamanon (tiel karese ni nomis lin), certe, bedaŭras, ke li ne plu estas inter ni. Nun li do pace ripozu en la eterneco. Anatolij Masenko.

 

       01.07.2013. Dum la 22-30 de junio tre sukcesis la Ĵamboreo de REAN (Rusia E-Asocio de Nevidantoj). Same kiel Pasintjare, ĝi okazis en Nigramara urbo Gelenĝik, kaj ĉi-foje ĝi estis dediĉita al 20-jara jubileo de nia ĉefa organizaĵo REAN kaj ĝia vigle funkcianta filio ANEKO en Krasnodara teritorio. Inter 52 partoprenintoj ni havis gastojn el Ukrainio kaj Moldavio. Fruktodone laboris tri lingvaj kursoj, gvidataj de  A. Masenko, A. Kudinov kaj A. Ĉiĉkan. Pri ĉiuvesperaj kulturaj programoj lerte zorgis Valentina Kudinova, kaj ili ĉiuj brile sukcesis. La agrabla marbanado, kompreneble ne estis forgesita.

A. Masenko.

  

 

       20.09.2012   Karaj geamikoj, kun granda malĝojo mi sciigas vin, ke la 09-an de septembro forpasis en tutmonda blindulesperantista movado tre konata aganto s-ro Jiri Vychodil. Li estis multjara redaktoro de la ĉeĥa esperanta bl.gazeto Aŭroro kaj administranto de la organo de LIBE - Esperanta ligilo. Baldaŭ nuna redaktoro de Aŭroro Jiri Jelinek preparos kune kun mi artikolon, priskribantan tutvivan fervoran klopodon de s-ro Vychodil pri disvastigado de specifaj informoj el blindula movado esperantista eĉ ĝenerala. Honoro al lia memoro!

Jan Priborsky, nome de la Blindulsekcio de ĈEA

 

         04.08.2012.  Kongresa temo: "Blinduloj por digna vivo kaj homaj rajtoj".

Al ĉiu homa unuopulo servas la samaj rajtoj kaj permesoj. La invalideco aperas kiel sekvo de interago inter la personoj kun vidaj misfunkcioj kaj sociaj baroj, sekvantaj el homaj kondutmanieroj, kiuj estas obstakloj dum plena kaj efika partopreno de viddifektitaj personoj en la socia vivo egalrajte kun ĉiuj civitanoj.

    Iu ajn formo de diskriminacio de iu ajn persono pro ties viddifekto estas krimo kontraŭ digno kaj honoro de homo.

Viddifektitaj personoj konstante konfrontas kun baroj, malebligantaj ilian partoprenon en la socia vivo.

    La plimulto de viddifektitaj personoj troviĝas en malfavora socia kaj ekonomia situacio.

Ĉesigo de socia eskludo de viddifektitaj homoj estas grava defio kaj signifoplena faktoro de la socia disvolviĝo je la tuthomara skalo, socia kaj ekonomia, kaj ankaŭ estas efika agadmaniero por likvido de mizereco.

    Viddifektitoj havas la rajton studi, plialtigi sian kvalifikon kaj labori en egalaj kondiĉoj kun aliaj civitanoj, inkluzive la rajton vivteni sin per laboro, elektita de ili, akceptita en labormerkato kaj labormedio en maniero transparenta, nediskriminacia kaj alirebla por ĉiuj personoj.

    Nepermesebla estas iu ajn formo de diskriminacio pro viddifekto rilate al ĉiuj agadsferoj koncerne diversajn formojn de enlaborigo, laborkariero kaj laborkondiĉoj respektive al laborsekureco kaj laborhigieno.

    Senĉesan defendon postulas la rajtoj de viddifektitoj, traktataj laŭ principoj de egaleco kun la aliaj civitanoj, al justaj kaj konvenaj kondiĉoj de laboro, soci-agado, ripozo kaj ĉiutaga vivo.

Por asekuri tion, ni, viddifektitoj, diversmaniere (pere de amaskomunikiloj, Interreto, publikaj aranĝoj, propagandaj kunvenoj, elpaŝoj en lernejoj ktp.) kuraĝe kaj realisme informu la vastan publikon pri la eblecoj, atingoj, sukcesoj, malfacilaĵoj kaj realaj bezonoj de blinduloj.

   Blindaj esperantistoj kunlabore kun la naciaj kaj internaciaj blindulaj kaj porblindulaj organizaĵoj informu internaciskale (pere de amaskomunikiloj, Interreto, publikaj aranĝoj ktp.) pri novaj atingoj de blinduloj, apero de novaj blindul-helpiloj, originalaj solvoj de specifaj blindul-problemoj ktp. cele al disvastigo de tiu sperto en aliaj landoj.

    Pere de la landaj kaj lokaj organizaĵoj blindulaj kaj porblindulaj ni propagandu la progresivajn atingojn kaj sperton de solvado de specifaj blindulaj problemoj, novajn blindul-helpilojn je la nacia kaj loka nivelo.

    Ni, blindaj esperantistoj, pere de informado, konkreta agado, persona viv-ekzemplo klopodu forigi la negativajn stereotipojn kaj ellabori la pozitivan bildon de blinduloj kiel egalrajtaj, dignaj, plenvaloraj civitanoj.

        Akceptita unuanime kun kelkaj stilaj amendoj la 19-an de julio 2012.

 

         30.07.2012. Hieraŭ forpasis virino, al kiu mi ŝuldas mian esperantistecon, mian konon de Esperanto kaj mian amon al Esperanto - Anastasija Ivanovna Ĵukova, kiun e-istoj nomis Nadja. Ŝi estis tre bone konata en la blindula E-movado kaj hodiaŭ multaj esperantistoj kunploras kun mi. Verŝajne, sola maniero kiel mi povas omaĝi al ŝia memoro, estas skribi iom pri ŝi.

  Ŝi estis blinda ekde infaneco kaj ŝi instruis la rusan lingvon kaj la rusan literaturon en blindula lernejo en mia naskiĝ-urbo Kislovodsko. Estante ankoraŭ lernejano, mi eksciis pri E-o kaj baldaŭ trovis E-klubon en Kislovodsko. Anastasija Ivanovna ne nur instruis al mi E-on, ŝi traktis min kun patrina amo, zorgante ankaŭ pri mia ĝenerala evoluo. Ŝi helpis min pri la rusa lingvo kaj instruis min ami kaj kompreni la rusan literaturon. Ŝiaj lecionoj de Esperanto estas neforgeseblaj: tio estis ne nur parkerado de reguloj kaj vortoj, sed ankaŭ vera aventuro tra Esperanta poezio kaj beletro. Mi ĝis nun memoras la momenton, kiam en mia menso naskiĝis kaj el mia buŝo elsaltis unua flua frazo en Esperanto - kaj ŝi ĉeestis tiun momenton, kaj al ŝi apartenas ĉi tiu merito. Kompreneble, eĉ post la fino de la baza kurso ŝi zorge direktis mian progresadon kaj legigis al mi la modelajn verkojn de Kabe, konatigis kun la brila poezio de Kalocsay, enkondukis en la rave humanisman mondon de Baghy.

    Esperanto estis ŝia vivo, Esperanto estis ŝia ĉio. Kaj Esperanto fariĝis ankaŭ mia vivo. Mi estas feliĉa, ke mi havis ŝin kiel instruistinon. Ĝis nun mi aŭdas ŝin diri al mi: "Neniam kabeiĝu, kara!". Ne, kara mia Anastasija Ivanovna, eĉ se mi malaktivadas polonge, tamen mia koro ĉiam apartenas al Esperanto. Kaj tiel estos, mi ĵuras je via hela memoro.

    Kiam ni festis ŝian 70-an jubileon, mi verkis je ŝia honoro odeton, jen parto el ĝi:

    Per sankta am' dissaltigante

    obstinajn barojn de l' vantec',
    Ŝi verdulidojn kovis kante,
    Versaĵe, lude, kaj laŭ dec'
    Nomiĝas Nadja esperante.

    "Nadja" en la rusa signifas "Espero". Ŝi do estis samnomulino de Esperanto. Kaj mi esperas tutkore, ke la Sinjoro akceptos ŝin en Sia regno.
            Ilija Smykov (Rusio).

 

            18.06.2012. Karaj estraranoj, karaj amikoj, Sube  estas la spezokonto kaj bilanco por la jaro 2011 kaj buĝeto por la jaro 2013. Bedaŭrinde scioj por la financa raporto haveblis nur en la komenco de junio kaj kelkaj detaloj bezonis precizigojn. Mi ne scias ĉu ankoraŭ aperos EL antaŭ la IKBE por ke la financa raporto kaj buĝeto aperu en ĝi. Bilanco/Movada kaso La sumo 1750 en pasivoj venas el la hazardaj enspezoj. El donacoj kovras 288,25 kongresan kason. Estus rekomendinde ke estraro pripensu kaj decidu al kia agado Movada kaso estu dediĉata. Salute Ritva Sabelli

         12.03.2012. Karaj legantoj! Kun grandega bedaŭro mi eksciis, ke nia kara Attila Varro ne plu povas redakti la revuon. Dum 11 jaroj li akurate kaj sindoneme plenumis tiun laboron, pro kio ni ĉiuj kore dankas lin. Ni ricevadis la revuon, haste trafoliumadis ĝin, kaj oni povis havi la impreson, ke ĝi fariĝas per si mem, portante al ni interesajn kaj utilajn informojn. Sed iu ja devas fari ĝin, kelkfoje kontroli ĉiun literon, ĉiun signon. Nun mi devis akcepti tiun taskon. Mi konscias, ke tio estas granda honoro kaj ankaŭ granda respondeco, do, kun helpo dia kaj via mi provu pravigi vian elekton kaj vian fidon. Pri la definitiva decido doni al mi tiun taskon mi eksciis la 3-an de marto, tio kaŭzigis kunigon de tri numeroj. Por rekompenci tiun perdon, verŝajne, ni faros iun suplementon. I.a., se iu havas iujn ideojn pri ties enhavo, bv. skribi al mi.

Mi diru kelkajn vortojn pri mia koncepto de nia revuo. Ĝi devas havi tri ĉefajn taskojn> 1. Informi legantojn pri la agado de LIBE kaj E-movado inter bll'j (tiel estis ĉiam kaj tiel restos. Plu aperos tradiciaj rubrikoj, ŝatataj de multaj el v, estos rememorigitaj kelkaj malnovaj); 2. Esti siaspeca tribuno, kie bll'j povas prezenti siajn verkojn kaj sian agadon (do, elektante materialojn por publikigo, prioritaton mi donos al blindaj verkistoj, ĵurnalistoj, tradukistoj, por ke ne nur ni ĉerpu el aliaj revuoj, sed, ankaŭ la ĝenerala publiko povu scii pli pri ni, ĉerpi el nia fonto kaj utiligi niajn kontribuaĵojn; 3. Informi la bl'ajn E-istojn pri la ĝenerala movado. Tio, laŭ mi, estas la plej simpla tasko, ĉar estus peko plendi pri manko de tiaspecaj materialoj. Do, ni plu vivu kaj kunlaboru! Via Olena Poŝivana.

        12.03.2011. Karaj blindaj esperantistoj. 10 marto, posttagmeze, granda tertremo atakis la nordan parton de la ĉefinsulo de Japanio. La tertremo (M 8.8) estas nekredeble forta. Sed pli terura estis cunamo (ondegego) kaŭzita de la tertremo, kies kerno estas en la maro. Cunamo kuris teren tiom rapide kiel Sinkansen (superpekspreso kuranta je 250-300km/horo) kaj mortigis plurajn ĉemarajn urbojn komplete. Ankaŭ la urbego Sendai estas forte damaĝita. Pri a ĝenerala stato de la katastrofo mi raportos al vi, kiam la afero kvietiĝos kaj ni ekscios diversaĵojn de la afero. Eventuale tio povos okazi nur monaton poste... Mi en Tokio, 500km sude de la centro de la unua, la plej forta, tertremo, sentis nespertitan ŝanceliĝon dela tuta domo, sed en mia hejmo ne okazis tro gravaj damaĝoj. Poste tre ofte ni sentis tertremojn sufice fortajn kiel la postefikojn de la unua plej granda. Tiu postefiko daŭros monatojn, aŭ eĉ jarojn.
    Laŭ mia esploro naniu el la blindaj membroj de JABE estas damaĝita forte. Estu trankvila. De iuj el vi mi persone aŭ JABE ricevis konsolajn kaj zorgemajn mesaĝojn. Se aliaj bonvolus skribi al JABE (sed ne al mi persone) ion kuraĝigan por japanaj blindaj esperantistoj, oni kun danko aperigos viajn mezaĝetojn en la organo de JABE. jabe@esperanto.ne.jp  Tia kuraĝigo internacia valoros al japanaj blindaj esperantistoj.

Kun antaŭdankoj pro viaj kuraĝigaj mesaĝoj al JABE,

KIKUSIMA Kazuko (Krizantemo)

 

         06.03.2011. Rezultoj de Eroŝenko-konkurso

        KARAJ GESAMIDEANOJ,

    Kiel vi legis en januara numero de "Esperanta Ligilo" 2010, la estraroj de LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj) kaj de REAN (Rusia Esperanto-Asocio de Nevidantoj) anoncis literaturan konkurson okaze de 120-a datreveno de fama rusa blinda mondvojaĝinto s-ano V. Eroŝenko kun la temo: "Vivo kaj verkoj de Vasilij Eroŝenko: ilia signifo kaj valoro por la nuntempa blindulo".

    Ĝis la limdato (komenco de novembro 2010) alvenis entute 9 kontribuaĵoj: 4 el Rusio, 3 el Bulgario, po unu el Japanio kaj Moldavio.

    Post detala pritrakto la internacia ĵurio, konsistinta el: d-ro Mine Yositaka (Japanio), Rob Moerbeek (Nederlando), Julija Patlanj (Ukrainio), Ritva Sabelli (Finnlando), Attila Varro (Hungario) kaj Anatolij Masenko (Rusio), decidis aljuĝi la unuan prejmion al s-ano Tanabe Kunio (Japanio), la duan-trian premiojn dividis rusiaj ges-anoj Nadja Ĵukova kaj Nikolaj Osipenko.

    Anatolij Masenko.