Esperanta Ligilo

Oficiala organo de
Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE)

numero 2 - Februaro 2024


           Enhavtabelo

Dua komuniko pri la 88-a IKBE.
Unua reago al la buntaj intervjuoj.
Tra la sortofrata mondo.
El "Vojagxo Tra orienta Afriko".
Viro en nigra mantelo (rakonto).
Pri la naskigxo de Andreo Cseh.
La rolo de homo sur Tero.
Pri du memorindaj homoj.
Solvo de la lingva enigmo aperinta en la decembra numero.
Du poemoj de Daphne Lister:
   Al Euxropo.
   Blinduloj.


   Dua komuniko pri la 88-a IKBE

   Serbia EsperantoLigo kaj LIBE, kore invitas vin partopreni en la 88-a IKBE, okazonta ekde la 17-a gxis la 24-a de Auxgusto 2024.
   Loko: Post longa sercxado, fine, estis decidite, ke la Kongreso okazu en Zemun (Beograd), en "Lernejo por viddifektitaj gelernantoj Veljko Ramadanovicx" (Sxkola za ucxenike osxtecxenog vida Veljko
Ramadanovicx), Cara DuSxana 143, 11080 Zemun - Beograd).
La Lernejo havas longan tradicion pri edukado de blindaj kaj malfortevidantaj gelernantoj kaj gxi estis dum jardekoj dissemanto de Esperanto.
   Per pluraj busoj onif facile povas atingi centron de la urbo kaj piede aux buse veni al Danuba kajo.
   La loko estas situanta nemalproksime  de la flughaveno kaj la fervoja kaj auxtobusa stacidomoj.
   Logxado: Ni logxos kaj mangxos en sama domo kaj en la sama korto trovigxas konstruajxo en kiu estas du konferencsalonoj, ekipitaj per modernaj teknikajxoj. Cxie ekzistas retkonekto, sed pri klimatiziloj disponas nur la
konferenca kaj la solena salono.
   La korto estas kvieta kaj agrabla loko por promeni kaj sidi ekstere. En la kongresejo kaj la cxambroj ne estas permesite fumi. Cxie ekzistas detektiloj kiuj alarmas pri tio.
   Kotizo: Partoprenkotizo kiu inkluzivas logxadon tri mangxojn tage, partoprenon en la programo kaj ekskurson estas 270 euxroj. Aligxkotizo por tiuj kiuj logxos aliloke estos 50 euxroj. Pri pagmanieroj ni informos vin en la sekva
komuniko.
   Aligxo: Bonvolu plenigi suban aligxilon kaj sendi gxin al jena retadreso:
nedeljkalozajic@gmail.com
       Aligxilo
1) persona nomo:
2) familia nomo:
3) naskigxdato:
4) lando:
5) logxstrato:
6) posxta kodo:
7) urbo:
8) retadreso:
9) telefonnumero (internacie konektebla) kaj ev. skajpa nomo:
10) kongresano/akompanant(in)o:
   (menciu se vi evt. venos sen akompananto):
11) vegetarano/nevegetarano:
12) aliaj bezonoj pri mangxado:
13) numero de la persona dokumento:
14) Kontribuajxo en la programo:
   prelego
   arta programero
   alia kontribuajxo
15) Tempo de la alveno kaj foriro:

   Pri cxiuj demandoj bonvolu skribi al:
nedeljkalozajic@gmail.com
  kaj 
zarkovicjovan@gmail.com
      Bonvenon!
   Nome de la Organiza komitato:
                  Nedeljka Lojxajicx


       Unua reago al la buntaj intervjuoj

   Estimata sinjoro Da costa, Mi ege gxuis la legadon de la buntaj intervjuoj en la pasintaj du numeroj de esperanta ligilo. Ekde mi komencis lerni Esperanton mi jam interesigxis pri la reago de homoj pri mia esperantisteco. ekzemple kial lerni esperanton kiam la tuta mondo parolas la anglan? kaj iu diris: mia edzo estas maristo kaj li cxie povas uzi la anglan, demandu al li, se vi ne kredas tion. Kaj tiam mi reagis: mi volis scii pri la strukturo de la lingvo kaj mi ege sxatas la ideon. Kaj oni povas dauxre bedauxri, ke ne multe da homoj parolas esperanton, sed oni ankaux povas uzi la lingvon kaj konstati ke ankaux per esperanto oni povas havi bonajn kontaktojn. Kaj krome mi diras: oni ofte auxdas kaj legas pri malagrablaj kontaktoj inter homoj, ili kverelas, ecx ili faras krimajxojn, sed oni neniam auxdas pri agrablaj kontaktoj inter homoj, homoj kiuj parolas la saman lingvon. Kaj L. L. Zamenhof gxuste kreis esperanton
por instigi la mondanojn havi amikan kontakton. Cxar kiam oni komprenas unu la alian oni povas facile amikigxi.
        Jos ]ichmann, Nederlando.

   Dankon al samideano Ichmann pro liareago. Kiel multaj el ni li devis komenci la lernadon de Esperanto en skeptika etoso; li tamen persistis kaj nun gxoias pro tio.
  Sed ni ankaux sxatus naski diskuton pri la diversaj sintenoj de la ok intervjuitoj:
kiuj el ili sxajnas al vi pravigeblaj aux kritikendaj? kiom da revemo kaj kiom da realismo vi trovas en ili? kaj fine, kian estonton vi imagas por Esperanto inter la homoj gxenerale kaj pli speciale en la blindulmedio?
   Kompreneble oni petas de vi opiniojn, ne profetajxojn. La fama Kuma sibilo, forbrulinte la librojn entenantajn sxiajn profetajxojn, fondis profetinan lernejon, sed sxajnas, ke ecx sxi ne sukcesis transdoni al aliaj sian antauxvidan
kapablon.     (red.)

      Tra la sortofrata mondo

   De tempo al tempo aperis en tiu rubriko informoj pri novaj helpiloj aux aparatoj, sed temis plejparte pri simpla diskonigo de la reklamaj anoncoj de la produktantoj aux vendantoj. Lastatempe mi ekuzis du novajn teknikajxojn kaj trovis, ke kelkajn el la prilauxdatajn funkcioj ili plenumas tre malbone. Turninte min al la disvenda firmao, mi konstatis, ke al protesto pri misfunkciado oni ofte respondas: "sed kion vi postulas? des pli ke tiun aparaton vi
ricevis senpage!"
   Ne gravas, ke en mia kazo nur unu el la du aparatoj estis acxetita de nia sanorganizajxo; gravas ke oni atendas, ke pro eventuala senpaga ricevo vi perdas la rajton postuli de la ricevita ilo tion, kion la produktanto aux disvendanto garantias. kaj bedauxrinde, multaj blinduloj akceptas tian cxikanon kaj rezignas pri siaj postuloj pri komercaj rajtoj.
   Pro kio la supra babilado? Nu, por instigi samideanojn kiuj ekuzis novan   interesan aparaton, rakonti en la rubriko pri siaj personaj spertoj, klare parolante pri virtoj kaj malvirtoj de la ilo, tiel ke eventualaj interesitoj sciu, cxu  efektive
gxi povus tauxgi por iliaj bezonoj.
   Cxu estas jam kandidato por komenci sian prezenton kaj kuragxigi aliajn?


    el "vojagxo tra orienta Afriko"

   (La cxisubaj tekstoj trovigxas en verketo de tre konata Libe-ano partopreninta multajn blindulkongresojn kaj ukojn. en la gxenerala movado li estis longtempe delegito de UEa pri sociologio. Li estis franclingva belgo naskigxinta en La Gleize en 1927 kaj mortinta en Verviers la 16-an de novembro 2012. Se iu deziras ricevi la tutan bitversian verketon, skribu al la redaktanto, dirante sian preferon pri literoj cxapelitaj aux kun iksoj. Iuj statistikaj informoj en la verko certe ne estas aktualaj: en gxi temas pri la jaro 1982.)

   Kiel vi scias, en Afriko, bedauxrinde, ne nur ekzistas senlima dezerto pro manko de verdajxo, sed ankaux pro malkomunik-ebleco, ekzemple estus ne nur dezirinde sed necese disvolvadi Esperanton tra tiu grava mondregiono. Tiucele mi petis de la Verviers-aj klubanoj ke ili kolektu la konatajn vortaretojn Esperanto-francan, Esperanto-anglan, kaj aliajn. Principe, la amikoj konsentis, sed lastmomente nenio alvenis. Do, iomete senigita je propagandaj rimedoj mi forlasis Euxropon.
   Por vojagxi de Gxenevo al Nairobi, mi sidis cxe areto da francaj fakuloj pri gemologio, nome pri altvaloraj sxtonoj.
Sabate la 31-an de julio, ni surterigxis en Nairobi, ofte nomata Urbo de Azaleoj.
   Cxi tie, rilate al marnivelo, la alteco atingas pli ol 1700 metrojn. Kvankam ni estas preskaux cxe Ekvatoro, pro tio la temperaturo ne tro varmegas. Tiel estas sur la tuta granda afrika altebenajxo.
   Mi logxos en la Tropik-Afrika Hotelo, Universitata strato, fronte al la nacia policejo.
   Dimancxe, la 21-an de auxgusto, matene je la tria, ni vekigxis pro kanonpafado. Posttagmeze, alvenantajn de la hotel-cxirkauxajxo, elsendatajn per forta homamaso, similajn al martempestaj grumblajxoj, ni ekauxdis sencxesajn kriegojn. Sur ambaux flankoj de la centra aleo, cxiuj montrofenestroj farigxis frakasitaj, la magazenoj tute senigitaj je varoj de arego da malricxuloj. Cxi tie la proporcio de senlaboruloj atingas pli ol 50 elcentojn.
   Dum kelkdeko da minutoj, sekve de tio, okazis ripetaj mitralpafadoj. Fine, farigxis silento. Poste ni informigxos ke dum tiuj strecxaj momentoj, 400 personoj, plej grandnombre studentoj, multaj pri medicino, estis mortigitaj. Oni pripensu ke en tiu lando, antaux kelkaj jaroj, trovigxis nur unusola okulkuracisto. Kia malbona sorcxisto agas malantaux la kurteno, oni sin demandas; politikistoj povus respondi. Sed kial ne moralistoj?....
   Surloke oni rapide malkovris propekajn kaprojn. Pro tio, ni ekkonis la tiel difinitajn respondeculojn. Temis pri la kenja flugmilitistaro, kiu, helpate de la universitatanoj, ribelis kontraux la oficiala registarpovo, oni diris al ni. Gxis merkrede la 4-a de auxgusto, plejofte tage, kelkfoje nokte, post unu aux du horoj, perforte bruegis auxtomataj armiloj, pafantaj jxus fronte al la hotelo, kelkfoje kontrauxe, sed cxiam tre proksime. Intertempe, la stratoj estis preskaux dezertaj. Nur sxargxauxtomobiloj plenigitaj per soldatoj, jxus pretigxantaj al pafado veturis tra la urbo.
      * * *
     Alitage, kiam mi volis viziti la nacian muzeon pri naturaj sciencoj, mi nur povis observi ekstere, antax la enirejo, gigantan elefanton faritan el plasta materialo, tradiciajn kikujuajn domojn kasxeme starantajn inter arboj popolataj de dolcxe kant antaj birdoj. En la muzeo mem, mi povis nur atingi areton da grandegaj elefantaj dentegoj, du marelefantajn skeletojn; aliaj aferoj estante tute netusxeblaj, malpermesitaj  al la kuriozemaj blinduloj. Kompreneble, cxi tie kiel aliloke en la tuta mondo tion oni faras "por la bono de la popolo), tiel kiel la karitatajn arangxojn oni faras "por la bono de la blinduloj": cxio estis envitrinigita.
      * * *
       Eta travivajxo en legendeca Afriko
   Kelkajn tagojn post la malsukcesinta kongreso, mi decidis partopreni en iu safaria tendumaro, je okhora distanco de Nairobi, por kvartaga restado en la masajmara-a rezervejo. Por tiu vojagxo, ni estis okope: du tre junaj anglinoj (krom mi cxiuj ceteraj ankaux estis suficxe junaj), unu skotino, unu germano, unu belgo francparolanta (nome mi mem), du kenianoj (la sxoforo kaj la kuiristo), kaj unu usonano. Dumvoje, ni konatigxis kun la savano; nome: arbustetoj kies alteco ne atingis pli ol unu metron, kelkfoje nur centimetrojn, proksimume senfoliaj, dikaj sekaj herboj kiujn la brutaro mangxas gxisradike. Tagmeze ni mangxis en kvazauxa arbaro entenanta ombrelajn arbojn; nur la gxirafoj povas atingi la foliojn nutrante sin tiamaniere. Tie cxi, kiel aliloke, svarmas simietoj.
   Vespere, ni alvenis cxe la rabobesta rezervejo. Ni preterpasis multajn dromedarojn, kamelojn. La sxoforo kaj la kuiristo elirante el la Landrover, kolektis mortintajn brancxojn, sxargxante tiujn sur la veturila tegmento. Poste ni alvenis en suficxe vastan herbejon cxe la arbarlimo. Tie ni konstruis nian tendareton. Ni logxis duope. Cxiutage, desur granda lignofajro, konstruata de la kuiristo kaj la sxoforo, ni ricevis mangxajxojn kaj trinkajxojn. Dum ni mangxis, regule vizitis nin la simietoj. Neatendite, la Afrikanoj, la kuiristo kaj la sxoforo kriegis, bastonfrapante ilin: "Foriru sxtelistacxoj!"
   Eksplodante mi diris intuicie: "Cxu vi hontas pri niaj prauloj? Pripensu kiu uzurpe alproprigis al si la praarbaron, forrabante gxin de la aliaj naturaj estajxoj, inkluzive la simiojn."
   Vespere kaj nokte, dum multaj horoj, en sankta etoso, ni auxdis strangan diversspecan bufan orkestron; dum la dormado okazis ke ni vekigxis pro sovagxbestoj blekantaj proksimege. Nur la rivero kun la montareto apartigis nin de ili. En la malproksimo, dum la nokta silento, ni klare perceptis la preteriradon de senfinaj brutaroj, akompanataj de hundaj bojoj kaj pasxtistaj incitoj.
   Cxiutage ni trairis la rezervejon kun multe da emociemo, timemo, strangemo. Je mia peto, senbruigante la motoron kaj kun la veturilaj vitroj tute malfermitaj, iufoje ni haltis cxe leonoj, sidantaj distance de malpli ol du metroj. Oni intime auxdis la animalajn spirojn kaj gxemojn. Alifoje ni preterpasis leoninon kun ido sur la dorso. Aliparte, estis du rinoceroj aux cxe iu turnigxo de la vojo, ni alvenis fronte al rapida kaj bruega galopado de 30 zebroj. Tien kaj reen fulmflugante nia grupo surprizis gazelojn.
   Preterpasante je la vojrando, alvenante de kie oni ne scias, irante laux la horizonto, longa vico da gnuoj sinsekvis kaj vokis unu la aliajn. Tiufoje ni kalkulis gxis pli ol 130. Lasttage, inter montaretoj, arbarigitaj, ni vizitis lagon en kiu peze movigxis tondrobrue hipopotamoj kaj krokodiloj Surprize ni preterpasis leonon atakantan gnuon. Poste, repasante tie, ni vidis la gnuan kadavrajxon kun 25 vulturoj malsataj, kiuj sovagxe, persiste, nutradis sin.
   Cxiumatene vizitis nin masajmara-aj virinoj, diversagxaj, razit-harulinoj, longe kaj bele vestitaj, juveligitaj. Ili disvendis diversspecajn memorajxojn.
      * * *
   Antaux ol dauxrigi mian raporton, mi faros al vi demandon: "Cxu vi jam auxdis pri Lucy, la tre fama, netusxebla, gxenerale nevidebla ino?" Bonsxancege, mi konatigxis kun sxi, dank' al la inteligenteco kaj gxentileco de la same famkonata Uoldesenbet, muzeestro de la Etiopia Nacia Muzeo. Mi povis tusxi tiun dezirindan, sateman, oni povus diri sovagxeman frauxlinon, kusxantan en singarde sxlosita kofro. Cxu vi povus kredi ke sxi mortis antaux 3,5 milionoj da jaroj, nome antaux 35.000 jarcentoj! Kiam sxi estis 25-jaragxa. Lucy estas grava cxenero inter simio kaj homo. Tute eksterordinara afero estas ke sxia skeleto estas la plej rara, la plej malnova, kaj la plej bone konservata.
   En tiu muzeo, Uoldesenbet montris al mi ankaux unumetrajn mamutajn makzelojn enhavantajn dekcentimetrajn dentegojn, kiuj datumas de preskaux du  milionoj da jaroj. Poste mi povis aprezi multege da regxaj, veluraj kostumoj kaj sxuoj, argxente kaj ore broditaj, kiujn oni jxus eligis el bagagxaro kiu formas dauxran vojagxantan tutmondan ekspozicion. En angulo mi povis vidi elefantidon akompanatan de grandega sovagxa anaso kaj de krongruo.
   En la elireja koridoro refoje mi rigardis tre antikvajn sxtonajn skulptajxojn, unu el ili estante kaf-orostilo; oni sciu ke la kafo, monduzata trinkajxo, devenas el Etiopio. Pruvas tion la fakto ke en tiu lando trovigxas tre malnova urbo nomata Kafa. Surprize ankaux, tiuj sxtonoj enhavas skribajxojn kies alfabeto ezistis jam kelkajn jarcentojn antaux Kristo, malfacile uzebla pro siaj 200 literoj.
                      José Starrck


        viro en nigra mantelo

   Ni multe ridis, la okan de marto, en la Tago de la Virino, cxijare, en la granda institucio, kie mi laboras. Iu, kies devo estis honorigo de tiu tago, forgesis pri gxi. Tutsimple. Nenio estis preparita.
   Iu alia, kiu provis savi la situacion, faris, kion li povis. Li alarmis, kiun li darfis alarmi, kelkaj personoj cerbumis intense, poste rapide agis. La rezulto de la priskribitaj okazajxoj estis jena: cxiu kolegino ricevis unu jonkvilon, unu kukon, kaj unu saketon da seka teo. La jonkvilojn ni metis en florvazojn kaj ni lasis ilin poste en niaj laborejoj.
La kukojn ni donis al la kolegoj, kiuj malsatis, cxar iliaj edzinoj ne preparis kutimajn sandvicxojn. Koncerne la teon... oni nur ridis pri gxi. Mem prepari teondum sia festo - ne, neniu el ni tion faris. Estis la propono eluzi tiun teon por la purigago de tapisxoj, kaj aliaj sxercaj ideoj. La tago pasis gaie, vere, tre gaie.
   Posttagmeze, irante al mia hejmo mi pensis, ke ankaux tie oni nur sxercos pri la virina festo. Ja, mi mem sxercas. Mi renkontos do neniun, kiu serioze traktus la solenan tagon, kiu farus, honore al mi, iun belan, romantikan geston....
  Mi eraris.
   Venis rapida auxtobuso, kiun mi atendis. Mi vidis liberan lokon cxe magra, altkreska viro en nigra mantelo. El mia mansaketo mi elprenis konvenan bileton kaj mi iris al laperforilo. La mansaketon mi lasis sur la benko, por okupi la lokon. Mi revenis kun la truita bileto, mi eksidis.
   "Kiel vi povis?" diris mia najbaro. Mi rigardis lin. Nigra, felta cxapelo, profunde ensxovita, duonkasxis lian malbelan, variolozan vizagxon. En la okuloj, nigraj, inteligentaj, mi ekvidis miron kaj riprocxon.
   "Kiel vi povis?" li ripetis. "sinjorino. Kiucele vi faris tion? Tiel... oni ne devas... Mi havas longajn fingrojn. Longajn."
   Li demetis siajn gantojn por montri al mi la manojn. La fingroj fakte estis longaj, certe ankaux movigxemaj kaj lertaj. Li resurmetis la ledajn gantojn, elegantajn, molajn, iom malpurajn. Cxio sur li: la mantelo, la cxapelo, la sxuoj, estis tia - eleganta, bonkvalita, sed ne tro pura.
   "Sinjorino," li dauxrigis; (Li parolis mallauxte, felicxe la auxdokapablon mi havas bonegan. Malstrecxa igis lin brando, tio vci estis videbla. Sed la vocxon li ne levis. Lia parolmaniero estis specifa, stranga; li apenaux malfermis la busxon.)
   "Sinjorino, cxu vi vidis miajn fingrojn? Mi ne povas... Tiamaniere... tio doloras min. Lasu vian cxapelon, Mi ne prenos gxin. Kio estas cxapelo... Aux la gantojn. Sed la mono... Vi komprenas. La mono estas io tute alia. Via monujo... Mi vidis gxin. Tia okazo. Malsukceson... mi ne sxatas. Se vi estus viro... Aux Hieraux vi ne plu havus vian saketon. Nu, hodiaux mi estas in-te-li-gen-ta. La festo de virinoj."
   "Ho, dankon, sinjoro." Mi gxojigxis sincere. Fine iu faris por mi tiun belan geston, kiun mi opiniis malebla. Mi ridetis al la sxtelisto-kavaliro. Li dauxre, mallauxte parolis. El liaj kurtaj frazoj, el unuopaj vortoj mi komprenis, ke iam li laboris en internaciaj trajnoj.
   "Tre bona specialigxo. Gxis kiam via vizagxo ne estas konata al tiuj uloj... Vi scias..."
   En lia vivo grandan rolon ludis certa Zonjo.
   "Kia sxi estis?" mi riskis la demandon.
   "Ruza. Rufhara. Tre bone konis homojn. Neniam eraris. Sxi elektis min... Poste sxi fugxis. Kun tiu... Simeono, mia kunulo. Mi tiam sidis. Sxi ne alportis al mi bonsxancon. Kvankam... sxi avertis min: Se iun tagon malsukceso trafas vin dufoje, ne provu la trian. Mi provis..."
   "Cxu sxi... ankaux?" denove mi riskis.
   "Jes. La kontrabando. Dum la milito. Sxtrumpojn sxi portis trans la limo. Silkajn, delikatajn... Virinoj cxiam volas esti belaj..."
   "Sxi  ne timis?"
   "Sxi timis. Iun fojon... sxi promesis sxtrumpojn, tri parojn, al la sankta Antono. Li estis en kapeleto, en arbaro, proksime al la limo. Tia figuro... Sxi diris: "Mia sankta Antono, plej sankta, plej bona, permesu al mi reveni felicxe, faru, ke oni ne kaptu min, mi donos al vi tri parojn da sxtrumpoj."
   "Sxi revenis felicxe?"
   "Jes.")
   "Sxi tenis la vorton?"
   "Neniam. "Ho, mia sankta Antono, ne koleru, mi trompis vin. Kiucele vi havu la sxtrumpojn?" Tiel sxi diris. Tia sxi estis. Ecx la sanktan Antonon sxi trompis. Min ankaux..."
   Ni silentis dum momento. Poste li turnis sin al mi kun solena mieno:
   "Sinjorino, promesu al mi... Nepre promesu. Ke vi ne lasos tiel vian saketon. Neniam plu. Mi jam devas iri. Vi promesas?"
   "Jes, bone. Mi promesas."
   "Dankon. Mi drinkos hodiaux je la sano de cxiuj virinoj, ankaux je la via, cxe "Kibernetikisto"."
   Li eliris rapide, dum la auxtobuso estis haltanta. Cxiu movo de tiu altkreska viro estis lauxcela, facila. La katoj tiel movigxas. Mi eliris, cxar, hazarde, tiu haltejo estis ankaux la mia. Ankoraux dum momento mi rigardis la viron en nigra mantelo. Li, sxajne, provis ion gajni, cxar li proksimigxis diskrete al junulo en leda pantalono kaj pelta jako, atendanta la verdan lumon, cxe la strat-krucigxo. Iu akra, knabina soprano ekkriis: "Hanjo!"
   La junulo retroturnis sin. Kia surprizo! Li - ne, sxi! - estis knabino. La pelta jako estis malbutonumita. Sub la pulovero elstaris la mamoj. Negrandaj, sed tamen... La viro en nigra mantelo etendis al sxi la manon.
   "Frauxlineto, vi perdis vian monujon", mi auxdis lian morozan flustron. Sxi dankis kaj kuris al la vokanta kolegino.
  "Atentu morgaux", mi pensis. Li (mi cxirkauxrigardis), li ne plu estis. Limalaperis. Lauxvorte. Mi sciis tamen, ke post momento li estos en la mangxejo "Kibernetikisto" ... aux en iu alia... Nur tie restas, se malsukceso trafis iun jam duafoje. Li tostos je la sano de cxiuj virinoj, ankaux je la mia, kaj li rememoros sian rufharan Zonjon, kiu ne alportis al li bonsxancon...
                 Barbara Sokalowna


      pri la naskigxo de Andreo Cseh

(La nomo de Andreo cseh estas tre konata en la Esperantista medio: cxiuj scias pri lia senlaca kaj tre sukcesa agado de instruisto kaj propagandisto de la lingvo kaj pri la ekzisto de instituto je lia nomo, kiu dauxrigas lian agadon uzante lian instrumetodon. Sed eble surprizos vin ekscii, legante la suban tekston, kiel lia patro Otto
konkeris lian patrinon. tion legante, memoru tamen, ke karakterizas la rakontojn de Andreo Cseh la fakto, ke ili estas cxiam spicitaj per kuriozaj, mirindaj, kelkfoje ecx tute fantaziaj detaloj. Gxuste per tio li kapablis alkateni la atenton de la lernantoj.

   Komence de la nauxdekaj jaroj, eble post la morto de la patro, Otto translogxis al la urbeto Ludus, tiutempe nombranta cxirkaux 1000 enlogxantojn. Vakis tie la posteno de aktisto cxe la distrikta tribunalo. Li ricevis gxin kontraux malalta salajro kaj unu el tiuj kauxrantaj dometoj, kiuj ne povis rektigxi pro la ripetitaj tataraj, turkaj kaj auxstraj atakoj. Tiuj oficistaj kabanoj tieaj apartenis al la grafa familio Bethlen kaj kune nomigxis Korto de Bethlen. Post iom da tempo Otto estis fikse instalita cxe la jugxejo kaj li konsideris edzigxon. Liaj enspezoj ankoraux modestegis, sed li estis sana, relative juna kaj havis bonajn perspektivojn kiel regna oficisto.
   Kiamaniere trovi tauxgan kunulinon? Li elkovis ekstravagancan planon. La jenan historion mi notis el la busxo de la 83-jara Andreo Cseh.
   en  Ludus Otto ne konas allogan kandidaton. Antaux nelonge li auxdis pri knabina internulejo de la monahxinof de Sankta Francisko en Sibiu. Kial ne sercxi tie? Li vojagxas al tiu urbo kaj post mallonga sercxado trovas la lernejon. Li revenas iom antaux la fino de la posttagmezaj lecionoj kaj proksime de la konstruajxo atendas.
   Subite la kradopordo malfermigxas kaj inoj svarmas el la korto. La junaj forkuras, sed la pli agxaj kelkope kaj digne surpasxas la trotuaron. Tiujn cxi Otto speciale observas. Inter ili trovigxas adoltino, kiu trovas placxon antaux lia vizagxo.
   La sekvan tagon la frauxllo denove ekstaras sur la sama loko kaj jen ree elvenas la knabino. Nun li en certa distanco postiras sxin. Je tiu momento sxi malaperas en simplan domon. Evidente sxi logxas tie. Kiel dauxrigi? Otto volas unue konsideri  la situacion kaj elpensi adekvatan strategion. Li foriras.
   La trian tagon li revenas gxuste antaux la vespermangxo. Li sonigas la pordofrapilon kaj aperas mezagxa virino. Je la komuniko, ke li havas seriozan aferon por priparoli, nia heroo estas enlasita.
   En la cxambro kolektigxas la domanaro. Nur tri personoj: la patrino kun sia 18-jara infano Gabriella, kaj la avino. La svatigxanto tuj prezentas sin kaj mallonge donas informojn pri sia agxo, familio, logxloko, laboro kaj financa situacio. Fine post pauxzeto la vizitanto diras la kialon de sia veno, abrupte konkludante: "Pro tio, ke mi nun povas vivteni familion, mi sercxas edzinon. Mi petas la manon de la frauxlino."
   Granda konsternigxo ekregas! La trio, versxajne por defendi sin,'ade rifuzas. En tiu momento Otto tiras el la posxo pistolon kaj surtabligas gxin. Emocie li akcentas: "Se mi ne ricevos vian filinon, mi mortpafos min cxi tie."
   La virinoj ektimegas kaj subite la patrino krias: "Akceptite, vi edzigxos kun Gabriella."
   Kunludis en tio versxajne la penso, ke la fremda, bone vestita sinjoro povus elimini la mizeron, en kiu ili vivis. Sen regulaj enspezoj pro jama morto de la edzo kaj patro, sen la sxanco pri socia refortigxo, la ligo de Gabriella al oficisto almenaux signifis plibonigxon de ties vivkondicxoj. Ne ekzistis obstakloj por la geedzigxo.
   La hungara fiancxino Gabriella  Komaromy de Belényes devenis el malricxigxinta familio transilvana, kiu tradicie logxis en la cxirkauxajxo de Sibiu. Gabriella,naskita en 1876, estis konsiderinde pli juna ol la amanto. Tio okazis ne malofte en tiu epoko. Viro devis prizorgi solidan ekziston, antaux ol sercxi vivkunulinon. Ambaux apartenis al la romkatolika religio kaj aktive praktikis gxin. Otto suficxe parolis sxian lingvon, por fari gxin la hejma lingvo. Krome por regna oficisto, laboranta en la hungara regxlando, sxajnis plej oportune edzigxi al tiunacia junulino. Estis decidite, arangxi la geedzigxon en Sibiu post la fino de la lerneja studo de la knabino.
   Je la festo de Sankta Katarino, la 24-an de novembro 1894 okazis la ceremonio. LA nova paro eklogxis en Ludus, kie Otto panlaboris.
   Laux la gregoria kalendaro la 12-an de septembro 1895 inter la 12-a kaj 13-a horo Gabriella akusxis je sia unua filo Andreo. La helpanta kuracisto antauxtimis la baldauxan estingigxon de la vivo, cxar la etulo estis ekstreme febla. Li misauxguris. Li ne supozis, ke la novnaskito dum sia tuta vivo laboregos por alta idealo kaj atingos la  konsiderindan maljunecon de 83 jaroj.
   En la tiama Transilvanio la enskribado de civitanoj estis tasko de la eklezia administracio. La romkatolika pastro enmatrikulis la idon sub la latinaj nomoj Andreas Gregorius Joannes. La bapto baldaux okazis.
   Hazarde 1895 estis la jaro de cxi-koncerne grava evento: la registaro enkondukis ekde la 1-a de oktobro 1895 la
civilan registradon. Kvankam ne devige, cxar la bebo naskigxis antaux tiu dato, Otto evitis cxian riskon kaj komence de oktobro ekstre enmatrikulis lin en la magistratejo de Ludus. Tie oni notis lin sub la hungarigitaj nomoj Andras Gergely Janos.
                      Ed Borsboom
      (el "vivo de Andreo Cseh")


       La rolo de homo sur Tero

   "Gxis kiam la homo ne lernos respekti la bestojn kaj komuniki kun ili, li neniam kapablos kompreni kiu estas lia vera rolo sur Tero."
   Tion diris Enzo Maiorca fine de rakonto pri iu sia travivajxo, kiun vi legos cxisube. Maiorca (1931-2016) estis sportisto el Sirakuzo, la helena urbo en Sicilio. Li  praktikis subakvan cxasadon gxis 1967, sed famigxis pro siaj sinsekvaj mondrekordoj pri mergigxo en apneo inter 1960 kaj 1989 kiam li fine atingis la profundon de 101 metroj. Sed jen kiel li rakontis iun sian travivajson.
   Mi nagxis en la varma sirakuza maroapud la boato sur kiu sidis mia filino Rossana. Iu tusxis mian dorson. Mi turnigxis kaj vidis delfenon, sed tuj komprenis, ke gxi ne intencis ludi kiel ofte delfenoj faras. Gxi volis ke
mi sekvu gxin, kaj mi tion rapide faris, mergigxante gxis dekmetraprofundo. tie, implikita en reto, kusxis alia delfeno. Mi tuj revenis al la surfaco kaj kriis al la filino alnagxi kun la specialaj cxastrancxiloj. Per ili ni sukcesis kiel eble plej rapide liberigi la delfenon: delfenoj ne povas rezisti pli ol deko da minutoj sen aero. Felicxe nia delfeno tamen estis ankoraux vivanta kaj sukcesis suprennagxi kaj iom post iom reakiris la fortojn kaj... surprizon! gxi estis ino kaj akusxis idon.
   Ni estis kortusxitaj. Patrino kaj ido fornagxis. Tion faris ankaux la alia delfeno, versxajne la patro, sed antauxe gxi venis tusxi mian vangon per sia busxo por danka kiso."
   Eble Enzo Maiorca jugxis la aferojn iom tro unuflanke, sed eble ankaux de li ni povas ion lerni, cxu ne?


        Pri du memorindaj homoj

   La 15-an de februaro 1564 naskigxis Galileo Galilei, itala sciencisto, kreinto de teleskopo, fondinto de eksperimenta fiziko. Dum longa tempo neniu kredis la fizikajn kaj astronomiajn malkovrojn de Galileo, cxar ili forte kontrauxdiris la bildon de la mondo, establitan en la mensoj de homoj. Pro siaj libroj, en kiuj Galileo pruvis, ke Tero rondiras cxirkaux Suno, la sciencisto estis jugxita de Inkvizicio. Li estis akuzita je subtakso de la auxtoritato de Biblio. Tamen  la sciencisto mem cxiam konsideris sin religia homo, kaj gxenerale bona katoliko. Oficiale Vatikano agnoskis la persekuton de Galileo pro liaj ideoj kiel eraron nur en 1992.
   Galileo uzis sian teleskopon por vidi kraterojn kaj montojn sur la surfaco de Luno. Antauxe oni kredis, ke cxiuj cxielaj korpoj havas tute glatan surfacon. La sciencisto sxatis diskuti ecx pri aferoj, kiujn li ne bone komprenis kaj li ne agnoskis auxtoritaton.Eble, pro sia inklino al konfliktoj Galileo postlasis kelkajn trafajn deklarojn:
   La plej alta sagxo estas koni sin mem. Vera scio estas scio pri kauxzoj. Nescio estas la patrino de kolero, envio, avideco kaj cxiuj aliaj malaltaj kaj krudaj malvirtoj same kiel pekoj. Nenio bonega en la mondo iam estis plenumita sen pasio. Mi neniam renkontis homon tiel stultan, ke mi ne povus lerni ion de li. Cxiuj povas paroli konfuze, sed malmultaj povas paroli klare. Mi pensas, ke la homa scienco neniam decidos cxu la Universo estas finia aux senfina.
Naturo mokas la decidojn kaj ordonojn de princoj, imperiestroj kaj monarkoj, kaj laux iliaj postuloj gxi ne sxangxus siajn legxojn ecx unu joton. Kaj tamen gxi turnas sin!

   la 26-an de februaro naskigxis la franca verkisto Victor Hugo (1802-1885). La patro de la estonta verkisto estis generalo en la armeo de Napoleono. Kiam Victor-on Hugo kaptis krizo, li enfermis sin en malplena cxambro kun plumo kaj papero kaj kreis siajn verkojn tute nuda, por ke ecx liaj vestajxoj ne malhelpu lin. Victor ankaux estis tre talenta pentristo, kvankam li ne disvolvis cxi tiun kapablon. La verkisto ne distingigxis per modesteco, deklarante sin "la nura klasikulo de sia jarcento", kaj asertante, ke li scipovas la francan pli bone, ol iu ajn. La kauxzo de lia morto estis pulminflamo. En la agxo de 84 jaroj, li partoprenis en la parado je lia honoro, kie li malvarmumis; tio poste kauxzis pulminflamon. Sxajne, necesus esti pli modesta... Ni memorigu "la nuran klasikulon de lia jarcento" per brilaj citajxoj el liaj verkoj:
   Phoebus de Chateaupert ankaux finis tragedie: Li edzigxis. Se homo povas diri, kio estas amo, tio signifas, ke li amis neniun. La sorto neniam malfermas unu pordon sen frapfermi la alian. La cxielo de la ricxuloj estas kreita el la infero de la malricxuloj. Ho, kun kia plezuro mi dronigus min, se la akvo ne estus tiel malvarma. Mi havas la felicxon pasigi tempon de mateno gxis vespero en kunesto de genia homo, tio estas kun mi mem, kaj cxi tio estas tre agrabla. Nenio igas homon pli inklina al riskaj entreprenoj ol la sento de senpezeco en sia monujo. Morti ne estas timiga; Estas terure ne vivi. La unua signo de vera amo cxe junulo estas timemo, cxe juna knabino, ke gxi igxas kuragxo. La plej alta felicxo en la vivo estas la certeco, ke vi estas amata; ke oni amas vin pro vi mem, aux pli gxuste, oni amas vin malgraux vi mem. Cxiuj homoj estas mortkondamnitaj kun nedifinita prokrasto kaj malliberigo. Rido estas suno: gxi forpelas vintron de la homa vizagxo.


      Solvo de la lingva enigmo
      aperinta en la decembra numero
   Jen la 20 kunmetendaj nomoj:
   floroj: anemono, lekanto, lilio, rozo, tulipo.
   Birdoj: kukolo, najtingalo, pasero, pavo, pirolo.
   Arboj: abio, betulo, junipero, poplo, saliko.
   Mamuloj: azeno, erinaco, kamelo, kobajo, leporo.
   Nur unu leganto sendis sian solvon (dankon!), ecx atentigante (plia
merito!),
ke foje eblis aliaj solvoj.



      du poemoj de Daphne Lister

            Al Euxropo

   Blanka vampiro, kiu vivsangon sucxas,
pro "civilizado" pie bucxas,
Blanka vampiro, rampas dekadenco
Inside, al vi sxrumpas la potenco.
Kaj tiel tarde, tiel feble,
Ke apenaux percepteble,
Palisopinton ni akrigas por traboro
De via koro.

            Blinduloj

   Blindulo ne komprenas
La limojn de vidivo,
Por li vidpovo estas
Sola perspektivo
ampleksa;
Se naturo benas
Nin per tiu doto,
perpleksa
La blindulo, kiam ni eraras,
kaj ni simile faras;
Malforton de fortuloj ne konstatas,
Aux, ke papili' interne blatas,
Do, kun obtuza mir'
ni emas moke ridi:
"Cxu li? Neeble! Tiu povas vidi."


       Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo

redaktoro: Olena Posxivana
Velika Dijivska 22/226
ua-49068 Dnipro
Ukrainio
(r.p.: amatalena(cxe)ukr.net)

komputilbrajla asisto: j. Jelinek
Roztocka 1001
cz-514 01 Jilemnice, Cxehxio
(r.p.: lunalumo(cxe)atlas.cz)
(tel.: +420-481 543 200)

administrantino: Milena Jelinkova
Roztocka 1001
cz-514 01 Jilemnice, Cxehxio
(r.p.: lunalumo(cxe)atlas.cz)
(tel.: +420-481 543 200)

kasisto: Pier Luigi Da Costa
via di S. Maria del Giudice 2369
IT-55100 Lucca, Italio
(r.p.: dacostapl(cxe)gmail.com)

posxtcxekkonto
IT67C 01005 13702 0000 0000 2799
je la nomo "Da Costa Libe")
cxe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca

UEa-konto de Libe: libk-p

jarkotizo: 15 euxroj

   la lasta numero de esperanta Ligilo
legeblas ankaux en la retejo de Libe:
http:\\libe/slikom/info

Por ricevi la revuon retposxte skribu al:
masenkoai(cxe)mail.ru
           ---------------

Ответить всем

Ответить

Переслать

Предложить звонок