Esperanta Ligilo
Oficiala organo de
Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE)
numero 1 - Januaro
2024
Enhavtabelo
Atentigo.
88-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj:
unua komuniko.
Retlisto de LIBE.
Alvoko de la redaktanto.
Buntaj intervjuoj:
Optimisto.
Fervora oldulino.
Fanatikulo.
Euxropano.
La plej granda vendoplaco en Afriko.
Kritiko (poemo).
Atentigo
Bonvolu ne preteratenti la parte ripetitan
informon pri la retlisto
de LIBE kaj la same ripetitan alvokon de la
redaktanto,
kiuj aperas tuj post la gxojiga unua komuniko pri
la cxi-jara IKBE.
88-a Internacia
Kongreso de Blindaj Esperantistoj
Unua komuniko
Ligo Internacia de Blindaj
Esperantistoj (LIBE) kunlabore kun
Serbia Esperanto-Ligo kaj gxia Sekcio de
nevidantaj esperantistoj decidis
organizi cxi-jare la 88-an Internacian
Kongreson de Blindaj Esperantistoj en
Serbio.
La Kongreso okazos ekde la 17-a
gxis la 24-a de Auxgusto 2024 kaj gxia Temo estas:
"Planlingvoj kiel ponto
inter diversaj kulturoj kun speciala rolo de
Esperanto tiucele".
Pri la Kongresloko Ni esploris kelkajn
eblojn kaj fine trovis solvon
kontentigan laux komforto kaj kosto.
Pri la organizado zorgos Organiza
komitato kiu konsistas el jenaj
aktivuloj:
Nedeljka Lozajicx (prezidantino de la Organiza
Komitato),
Danijela Petrovicx, Sasa Pilipovicx, Zlatoje
Martinov, kaj
Jovan Zarkovicx.
En la dua komuniko ni detale skribos
pri la programo, la kongresejo,
la kongresurbo kaj pagmaniero.
Ni kore invitas vin veni al nia lando
kaj aktive partopreni en la
Kongreso!
Pri cxiuj demandoj bonvolu skribi
al: nedeljkalozajic@gmail.com
La Organiza komitato
Funkcias
Retlisto de LIBE
Libeanoj havas nun sian retliston,
kies celo estas informi la membrojn
pri gravaj Esperanto-eventoj kaj novajxoj
el Esperantomovado kaj decidoj de la estraro.
Cxefadministranto de la listo estos
Dragan Sxtokovicx estrarano de
LIBE. Membroj de la listo estas
cxiuj estraranoj de LIBE kaj al la listo aligxu
aliaj LIBE-membroj.
Pere de la listo ni intersxangxu
informojn kaj ideojn por evoluigi nian
movadon.
Adreso de la retlisto estas:
libe-ligilo@googlegroups.com
Pri aligxo al la listo bonvolu skribi al retadreso
de Dragan Sxtokovicx:
draganstokovic@gmail.com
Alvoko al niaj
legantoj
En la decembra numero vi povis legi
kelkajn "buntajn intervjuojn" al
fikciaj kaj tamen versxajnaj samideanoj, kaj
cxi-numere vi trovas kvar
pliajn samspecajn intervjuojn. per tiuj Jean Forge
intencis humure prezenti
kelkajn specimenojn de la verda popolo, sed lia
intenco estis
ne nur amuzi, sed ankaux pensigi nin.
Do, mi ripetas: se la legado de tiuj
tekstoj vekos en vi la deziron
esprimi viajn opiniojn pri la temo, ne hezitu
verki kontribuajxon kun
komentoj,
propraj spertoj, proponoj.
Eble alia samideano respondos per sia aproba,
kompletiga aux kritika
kontribuajxo kaj tiel povus komencigxi aktiva
partopreno de niaj legantoj
en la pliricxigxo de nia revuo.
Bonvolu Reagi, mi petas, ecx se nur
por malaprobi la proponon!
atendanta Red.
Buntaj
intervjuoj, pli-malpli seriozaj
(de Jean Forge)=
Optimisto (el
Buntaj intervjuoj)
Li estis juna studento kun sudlanda
temperamento. Li parolis flue
seneraran
Esperanton kaj trinkante sian limonadon li vigle
reagis je miaj
intervjuaj demandoj.
"Cxu mi estas kontenta ke mi
lernis Esperanton? Kia demando! Antaux
unu jaro
mi lernis tiun mirindan lingvon kaj
mi ne imagas mian pluan vivon sen gxi. Mi ne povas
kompreni, ke la homoj
ankoraux cxiam hezitas enkonduki gxin en la
lernejojn. Cxiu sxtato devus
aprobi legxon punantan cxiujn gepatrojn, kiuj ne
sendas siajn infanojn
al Esperanta leciono. La "interna ideo"
pere de Esperanto venkus tre
rapide en la
tuta mondo."
"Vi do opinias, ke la diverseco de la lingvoj
estas la cxefa kauxzo de la
malpaco inter la homoj?"
"Mi estas tute konvinkita pri tio! Se cxiu
homo Parolus Esperanton, la
militoj
aspektus tute alie. Ni Prenu ekzemplon: soldatoj
de fremda nacio
enmarsxas vilagxon, ili tuj povus komprenigxi kun
la enlogxantoj. Cxu estus
kredeble, ke oni rigardus ilin kiel
fremdulojn-malamikojn, kiel tio okazis
gxis nun?"
Mi rigardis la junan entuziasmulon kun bonvolemo,
sed cxu lia teorio ne
estis tro naiva? tial mi dubeme diris:
"Mi ne kredas, ke enlogxantoj povus toleri
amike venkintojn, nur
pro la fakto, ke ili ambaux parolas komunan
lingvon, kvankam sendube gxi
mildigus la reciprokan sintenon."
Sed la junulo obstinis:
"Estas fakto, ke Esperantistoj helpis sin dum
la milito estante ecx
lauxordone
malamikoj. Mi estas konvinkita, ke tio povus okazi
en pli kaj pli granda
mezuro
dum la estonto. Mi supozas, - kaj tion kredas la
plimulto de miaj
kolegoj, -
ke venos la tempo, kiam ni ne plu havos soldatojn,
ke oni anstatauxos
ilin per internacie miksita
polico, kiu gardos la ordon kaj batalos sole
kontraux krimuloj.
La komuna polica lingvo kompreneble devos esti
Esperanto."
Jes, mi pensis, kiel agrable estas auxskulti tiun
entuziasman junulon,
kiu estas tiel konvinkita pri la paciga forto de
nia lingvo.
Mi adiauxis lin kun varma manpremo. Dio donu, ke
la estonto pravigos
liajn esperplenajn asertojn...
Fervora oldulino
(el Buntaj intervjuoj=
"Pardonu, samideano, cxu mi rajtas vin peti,
ke vi enskribu vin en mian
memorlibron?"
demandis min maljunulino sxovante sub mian nazon
albuman libron,
sur kies kovrilo brilis verda stelo kaj la aktuala
kongresa glumarko.
Sxi estis malgrasa oldulino kun iom pinta nazo.
Sxiaj ostecaj fingroj
foliumis en la libro:
"Jen estas bona loko por vi, sed ne forgesu
skribi vian plenan adreson.
Eble vi havas hazarde malgrandan foton, kiun mi
povus englui kiel
memorajxon?"
"Sed mi ja estas tute simpla
kongresano," mi protestis, "kaj vi certe
kolektas
auxtografojn de gravaj eminentuloj."
"Ne, ne," sxi insistis, "ilin mi
jam havas en la libro, rigardu!"
La libro estis plena de diversaj dedicxoj, ecx
poemojz
Multaj fotoj ornamis la skribajxojn,
inter kiuj mi ekkonis la fizionomiojn de konataj
samideanoj/
Mi enskribis mian nomon kaj laux sxia peto mi
aldonis
ian rapide elpensitan poemeron:
"Kvankam vin
mi ne konas,
tamen subskribon mi
donas
cxar amo el via
kor' resonas
kaj min je simpatio
admonas!"
"Ooo!" sxi elkriis admire, "Vi
estas ja poeto!"
"Vi tro flatas min, sinjorino," mi
rediris kaj fingrumante en mia
brustoposxo
mi eltiris pasportan bildeton. Tiun sxi gxojigite
ekkaptis.
Mi supozis, ke nun mi plenumis sxiajn petojn. Sed
ho ve!
Sxi sercxis en sia mansako kaj eltiris pakajxon da
ilustritaj posxtkartoj,
kiuj estis jam subskribitaj de multaj samideanoj,
ne mankis ecx arabaj kaj japanaj subskriboj.
Dum mi Pacience metis mian subskribon "ne
forgesu la landon!", sxi vigle
babiladis.
"Mi vizitas de multaj jaroj niajn kongresojn.
Hejme mi jam havas
memorlibrojn de 20 kongresoj"
Post mia morto, tio estas, en mia testamento mi
destinis mian bibliotekon
por la Esperanto-Muzeo. Mi estis iam instruistino,
nun mi havas etan pension. Jes, mi malsatas la
tutan jaron
sxparante por kongresa vojagxo...
jes, mi havas ricxajn parencojn, sed ili estas tre
avaraj.
Ili opinias ke mi estas Esperanta frenezulino, ke
mi cxiam vojagxas...
ke en mia agxo mi sidu hejme kaj ne vagabondu tra
la mondo...
jes, tiel ili diras kaj grosxon al mi ne donas,
tiuj avaraj kanajloj...
kaj mi sendas al ili cxiam posxtkartojn...
mi scias ke ili koler-furiozas kaj envias min
ricevante tiajn
posxtkartojn...
vi komprenas, tio estas mia eta vengxo... hihi, mi
ridas pri ili, tiuj
enviemuloj,
parenco-homacxoj...
ili estas kontraux Esperanto, mi estas pro tio tre
kontenta, cxar tiujn
acxajn personojn
ni ne bezonas en nia movado, cxu mi ne pravas?"
La oldulino amuzis min kaj mi invitis sxin al
glaso da vino.
Sxi gaje englutis la rugxan fluidajxon kaj plu
babilis.
"Mi edukas kaj instruas malgrandan dekjaran
Evinjon, sciu, sxi estas mia
nepinido, tio estas:
filineto de mia nepino... kaj sxi tre amas min/ La
gepatroj ne scias, ke
ilia
Evinjo parolas jam flue Esperanton...
mi sekrete instruis sxin kaj la infano estas tiel
sagxa,
ke sxi gardas tiun sekreton... korespondas kun
aliaj infanoj de la tuta
mondo...
imagu nur, kompreneble pere de mia adreso...
granda Dio, mi cxiam timas,
ke la gepatroj iutage ekscios la aferon...."
Sxi volis rakonti al mi pluajn detalojn el sia
vivo kaj priklacxi sian
parencaron,
sed subite sxi interrompis sian babilan torenton,
sxiaj okuloj evidente
ion rimarkis.
Rapide sxi eltrinkis sian glason, enpakis la
memor-libron kaj
posxtkartojn en sian mansakon
kaj dankinte ekrapidis al la terasa sxtuparo por
cxasi novan viktimon.
Cxar jen... jen vidigxis la silueto de ekzotika
viro kun pajla cxapelo,
sur kiu estis fiksita flirtanta verda flageto...
Fanatikulo (el
Buntaj intervjuoj)
Mi konatigxis kun li, kiam li
enmanigis al mi sian foto-aparaton kaj
petis min foto-kapti lin antaux la kongresa
afisxo. Mi "knipsis" lin
volonte kaj komencis interparolon kun li.
Li estis tipa reprezentanto de l.hodiauxa
junularo. Lia juneca
vizagxo estis enkadrita de densa nigra barbo,
longaj haroj kovris liajn
sxultrojn. Lia bunta Pop-jako kaj lia leda dense
almetigxanta Wild-West-
pantalono kaj precipe lia kursiva granda stelo,
kiu ornamis lian bruston,
kaptis mian specialan intereson.
Mi invitis lin al glaso da biero en la angulan
bier-trinkeion.
"Jes, volonte mi akceptas, domagxe, ke mi iom
rapidas," li diris, "unu
momenton." El sia granda sako, kiu
pendis super lia sxultro, li eltiris la kongresan
libron, foliumis en gxi,
komparis kun sia horlogxo:
"Bedauxrinde mi devas ankoraux partopreni
fakan kunsidon, sed dudek
minutojn mi
volonte estas je via dispono... ni iru, bone!"
Regis tiam tre varma vetero./ Ni estis tre soifaj
kaj eltrinkis la
unuan glason per unu tiro. Mi komencis la
konversacion aludante lian
modernan stelon. Mi admiris gxin; jam de longe mi
revis pri tia
oblikva-forma
stelo. La nuna modelo ne placxis al mi.
Bedauxrinde oni nenie povis
acxeti tiajn stelojn. Li mem fabrikigis 7in de
gravuristo-
"Estas sankta devo de cxiu esperantisto, cxiam
kaj cxie porti la stelon. Mi
simple ne povas kompreni, ke la samideanoj tion
neglektas. Por mi
samideano sen stelo ne estas esperantisto!"
Li diris tion en akra tono kaj liaj okuloj
ekfulmis pro kolero.
"Mi kondamnas tiun bandon de malzorgemaj
sensteluloj!"
Hoho, dangxera fanatikulo, mi pensis kaj timigite
palpis mian bruston
por konstati malmankon de mia propra steleto.
"Oni diras kutime, ju pli granda la stelo,
des pli granda
balbutulo-komencanto estas ties portanto," mi
kuragxis oponi.
"Tio estas ja la hontiga skandalo," li
incitigxis, "ke la perfektaj
kaj spertaj samideanoj ne portas la stelon! Tiuj
maljunaj pioniraj
sagxuloj eble kredas, ke oni laux ilia
naz-pinto elsnufas en ili esperantistojn.
Jes, multaj hontas pro la verda stelo, ili forgesas,
ke tio estas la
sola videbla propagandilo por la cxirkauxa mondo."
"jhs, prave kaj brave!" mi aprobis,
"mi mem spertis, ke multaj homoj
alparolis
min pro tiu insigno. Do, vivu la verda stel'!"
Ni levis la glasojn. Kun impeto li
restarigis la glason sur la tablon.
Sxajnis ke li volis malsxargxi sian koron ankora0
de aliaj zorgoj
kaj vidis en mi bonvenan auxskultanton, al kiu li
povas
plend-konfesi siajn cxagrenojn.
"Ho, tiuj oldaj veteranoj," li dauxrige
insultis, "ili estas kancera
malsano
de la movado... pardonu, mi ne volas vin
ofendi."
tion dirante li ekrigardis miajn grizajn harojn,
"mi scias, ke mi estas malgxentila, se mi
diras,
ke mi simple malamas tiujn inertulojn!"
"Malamas? Pro kio?" mi demandis preskaux
riprocxe.
"Estas sankta devo por cxiu samideano regule
viziti la klubajn kunvenojn
kaj kuragxigi la novajn adeptojn!"
"Nu bone, sed ne cxiu havas tempon," mi
riskis malkonsenti, "krom tio
la grupaj vesperoj plej ofte estas tre enuigaj...."
"ne!", li trancxis mian frazon, "Vi
ne estas prava; gxuste pro la foresto
de bonaj esperantistoj lamas la grupkunvenoj.
Tiujn oportunemajn bojkotulojn oni devus starigi
al la muro kaj mortpafi,
jes, mortpafi! Ne defendu ilin!"
"Nu, nu, vi troigas, mia kara!" mi
trankviligis lin. Sed sxajne li havis
ankoraux pluan liston da pafendaj kandidatoj,
cxar li komencis paroli pri novaj sanktaj devoj.
"Plej kondamnindaj estas la esperantistoj,
kiuj forgesas siajn familiajn
devojn. Pripensu, ili volas, ke aliaj homoj lernu
Esperanton, sed siajn
proprajn infanojn ili ne povas aux ne volas eduki
en nia spirito...
skandalo"
Jes, okazas ecx, ke iliaj propraj infanoj estas
malamikoj de Esperanto
kaj mok-sxercas pri la Esperanto-manio de siaj
gepatroj!"
Mi balancis malgaje la kapon: "En tiu cxi
punkto mi konsentas kun vi..."
"Mi neniam edzigxos al virino, kiu ne volas
lerni Esperanton, kaj se tamen
mi edzinigos tian virinon, mi encerbigos al sxi
nian lingvon ecx per
skurgxo-batoj kaj miajn infanojn mi edukos je
"gxisostaj) esperantistoj!""
Por emfazi siajn parolojn li pugno-batis la tablon
tiel impete,
ke la glasoj tinte eksaltis kaj la timigita mastro
alrapidis kun du novaj fresxaj bieroj.
Hoho, kia fanatikulo, mi pensis kaj iom forsxovis
min de lia flanko.
Li estus kapabla punbati min en sia fanatika
kolerego, se li ekscius, ke
mia filo ne parolas esperanton, malgraux ke mi
edzigxis kun esperantistino!
Li havis ankoraux amason da aliaj sanktaj devoj en
sia plend-repertuaro,
per kiu li sencxese min supersxutis.
Jen estis ekzemple la postulo: cxiu vera
esperantisto devas esti membro
de Esperanta organizajxo, devas cxiu-jare acxeti
minumume unu libron,
cxar kiel povas kreigxi literaturo kaj por kiu
skribu niaj verkistoj,
se neniu legas ilin? Jes, por biero kaj brando kaj
mangxoj ili elspezas
monon
dum la klubaj kunsidoj, sed ecx modestajn kotizojn
ili ne pagas...
skandalo!"
"Cxu vi ne postulas de niaj samideanoj tro
multe?" mi provis bridi lian
trofervoron.
"Tro multe?!" li ekscitigxis, "Jen
estas ankoraux tuta aro da devoj
nepre plenumendaj de cxiu samideano. Pensu pri
niaj radio-stacioj!
Estas sankta dank-sxuldo por cxiu esperantisto
alskribi de tempo al
tempo la staciojn
kaj ilin subteni...".
Li volis rakonti al mi pri pluaj "sanktaj
devoj", sed subite li rigardis
sian horlogxon kaj eksaltis:
"Pardonu, mi nun devas urgxi al faka kunsido
de pacifistoj kaj
militrezistantoj.
Cxu vi akompanos min?"
"Mi bedauxras, mi havas gravan rendevuon kun
la prezidanto de la
veterana klubo,"
mi mensogis.
Envere mi volis trinki ankoraux bieron kaj ne
intencis bremsi lian
trofervoron
eksplikante mian opinion pri la sensenceco de
fakaj kunsidoj entute.
"Jes, jes, diru nur al la veteranoj beletan
saluton de mi!") li ridetis
kun delikata mokemo;
li sxajnis taksi tiun kunsidon malserioza
ridindajxo.
(Atendu... momenton...".
li direktis siajn okulojn al mia steleto kaj
rapide eltiris el la sako
kolekton
da insignoj, el kiuj li elektis modernan kursivan
stelon.
"Mi donacas gxin al vi kiel memorajxon de nia
interesa renkonto.
Promesu ke vi gxin cxiam portos!
Pensu pri la unua devo de esperantisto!"
Ridante kaj dankante mi promesis pensi pri tio.
Rapideme li sursxultrigis sian sakon. Ni adiauxis
kun forta manpremo.
Haltante cxe la pordo li rekriis
"dankegon!" kaj malaperis.
Verdire simpatia junulo, tiu entuziasma
fanatikulo, mi konstatis
kaj fiksis la belan modernan stelon sur mian
bruston...
Euxropano (el
Buntaj intervjuoj)
Tio estis unu el la plej interesaj
renkontoj, kiun mi havis dum
kongreso.
Lia malgranda vojagxauxtobuso staris en apuda
strato proksime de la
kongresejo.
Li ne havis iajn zorgojn pro hotelo kaj ridis pri
la kongresanoj,
kiuj amase atakis la logxigan servon por
batal-akiri cxambron.
Li tranoktadis kun sia edzino en propra veturanta
hotelo. En gxi estis
suficxe da loko por lia familio.
Siajn du infanojn li lokigis dum la kongreso en la
Esperanta infan-vilagxo.
Li fieris pri siaj du buboj, kiuj parolis bone
Esperanton kaj cxiujare
partoprenis la infanan kongreseton.
Li do estis motorizita nomado, kiu kvar-rade
vagadis tra tuta Euxropo,
se tiel diri... verda vagabondo.
Kun granda gxojo mi akceptis lian inviton al taso
da kafo en lia
ruligxanta hejmo.
Ambaux pordoj de unu flanko estis vaste
malfermitaj kaj tiel
ni oportune sidis triope cxirkaux tablo, sur kiun
lia cxarma edzino
starigis krucxon da mem-brogita kafo.
Lia largxa bonanima vizagxo gxoje brilis, kiam li
diris:
"nature mi estas kontenta, ke mi farigxis
Esperantisto, jam pro la kauxzo,
ke mi konatigxis kun mia edzino pere de Esperanto,
sed auxskultu,
se mi rakontos al vi miajn proprajn iom
komplikitajn ideojn koncerne
nian movadon,
vi diros mem, ke mi estas ioma unikulo en
Esperantujo...".
"Nu jes," mi rimarkis, "jam pro
tio, ke vi estas veturanta nomado?"
"Ne, ne," li ekridis, "kiel
ingxeniero mi havas multajn profesiajn
taskojn en Euxropo
kaj tiel mi kunigas amuzon kun utilo. Sed kun
Esperanto - hm... estas
tia afero...
cxu vi ne same kredas ke ni kun nia propagando
estas sur malgxusta vojo?"
"Kial sur malgxusta vojo?"
"Cxar ni propagandas Esperanton nepre kiel
mondlingvon.
Mi scias, tio estis la ideo de Zamenhof, komence
oni parolis pri
universala lingvo,
poste pri mondlingvo kaj fine pri mondhelplingvo.
Bedauxrinde mi devas
tion diri al vi:
la Esperantistoj malsanas cxiuj je megalomanio!
Jes tiel,
ili malsanas je memekzalta manio, je utopia ideo:
ili kredas, ke Esperanto
estas tiu lingvo, kiun la tuta homaro devas lerni
kaj paroli! Frenezajxo!"
!Ki-kio??" mi estis tiom sxokita kaj
konsternita, ke la kuko restis en mia
gorgxo kaj kauxzis fortan tus-atakon.
Li frapis mian dorson kaj sxercis:
"Plifortigu vin, por ke vi ne falu el mia
veturilo!" kaj enversxis
glason da vodka-brando.
"Vi nomis nian ideon frenezajxo?"
mi ripetis post plifortigxo; "kiel vi povas
aserti tiajxon kiel
esperantisto!?"
"Auxskultu min atente, tiam vi komprenos min.
Vidu, la Esperanto-cxaro
ensxlimigxis tiel profunde,
ke estos malfacile gxin denove eltiri kaj turni
gxin en alian direkton,
sur novan gxustan vojon.")
Mi fikse rigardis lin senkomprene. Kion parolacxas
tiu hometo, kiel
kuragxas
aserti, ke ni dronis en sxlimo? Tia konstato estas
por nia movado acxa
malflatajxo, ecx ofendo!
"Atendu nur, mi klarigos al vi tuj mian
opinion, paciencon!"
li preskaux ordonis kaj ju pli mirvastigxis miaj
okuloj, des pli
flamigxis liaj paroloj.
"Oni disputas kaj kverelas en la tuta mondo,
kiu lingvo estas plej
disvastigita,
kaj tiun oni enkonduku. Anglan, jes nature, se oni
ne konsideras la cxi
an...
kaj jen, en tiu cxi punkto evidentigxas la granda
eraro, kiun ni
esperantistoj faras
propagandante Esperanton kiel mondlingvon! Tio
estas tute absurda ideo,
kun kiu ni neniam pasxos antauxen, sed cxiam
marsxos, mar^ados en unu loko,
kredu al mi!"
"Ne, en tiu cxi punkto mi devas vin
kontrauxdiri. Kial do la angla lingvo
regu kaj uzurpu la tutan mondon?"
(Aha, nun niaj opinioj proksimigxas jam," li
kapjesis aprobe,
"ni devas esti pli modestaj, unuvorte antaux
cxio ni devas deklari
Esperanton
kiel euxropan lingvon! Esperanto ne nomigxu
mondlingvo sed euxropa lingvo!
En tiu cxi kazo la afero aspektas tute alie kaj
jen la angloj ruligxas
transkape de sia alta cxevalo, sur kiu ili sidas,
kaj falas sur la
nazon, nana!"
Nun mi strecxis la orelojn kaj atendegis, kiel li
motivos sian novan
teorion.
"Konsideru," li dauxrigis, "en
Euxropo oni parolas cxirkaux 70 lingvojn,
tion
montras la statistiko; sur tiu cxi
kontinento vivas #ejj milionoj da
homoj,
inter tiuj nur 50 milionoj, kiuj parolas angle, do
apenaux dek procentoj! Sur nia kontinento
vivas do 450 milionoj da
alilingvanoj.
Ke la angla en Euxropo estas plej disvastigita
lingvo, tion aserti estas
idiotajxo,
pri kiu cxiu infano ridus. Vojagxu nur foje iomete
orienten
en slavajn landojn, tie la angla estas tute
nekonata, mi tion mem spertis.
Ne, en lingva konkurbatalo, kiu okazus en Euxropo,
la anglo malvenkus
kvazaux senhelpa
kompatinda golulo en futbala macxo, en kies
golejon franco, germano, ruso
enpafus la pilkon kun timiga precizeco!"
"Kaj la aliaj kontinentoj? Ekzemple Ameriko,
Auxstralio...?"
"Diablo prenu, la puloj mordu ilin!" li
kriis incitite, (iliaj lingvoj
ne interesas min, unue ni devas fari ordon en
Euxropo, kiu plej multe
suferas pro la lingva 8aoso!
Por ke regu justeco, la multaj sxtatoj kun siaj 70
lingvoj
devos enkonduki Esperanton, cxar nek la angla, nek
la franca,
nek la germana, nek la rusa havas sxancon venki
kiel lingvo de
Unuigitaj Sxtatoj de Euxropo. Kaj, se gastoj el
aliaj kontinentoj volas
veni al Euxropo,
ili simple parolu la euxropan lingvon. Ili ja
kompare al ni
havas la grandan avantagxon uzi facile lerneblan
lingvon,
dum ni ekster Euxropo devos regi la multe
pli malfacilan anglan lingvon."
"Vi do cedas al la aliaj kontinentoj la
hegemonion de la angla lingvo?"
mi sxpinis la fadenon de lia teorio.
"Mi fajfas je la ceteraj kontinentoj,"
li diris kun gesto de malsxato,
"vi ecx ne supozas, kiel rapide la
ekstereuxropanoj interesigxos pri tiu
euxropa lingvo,
trans la oceanoj ni ne bezonos plu fari ian ajn
propagandon.
Nature mi koncedas al la angla lingvo certajn
kampojn aux mediojn, kiujn
gxi jam konkeris,
ekzemple la aeronauxtikon aux la astronauxtikon.
La aviadistoj devos
regi la anglan lingvon,
se ili elektis tiun cxi profesion, simile kiel
kuracistoj kaj pastroj
devas studi la latinon.")
Lia vidpunkto sxajnis al mi gxusta, kompreneble ni
ne povas nun enkonduki
kaj altrudi Esperanton tie, kie jam enradikigxis
teknika interkomprenilo.
Lia projekto entute ne estis tiel sensenca, gxi
estis ecx alloga per sia
auxdaca perspektivo.
Tial mi kun intereso dauxrigis la diskuton.
"Nu bone, cxu vi kredas, ke nia Esperanto nun
plenumos cxiujn postulojn,
kiujn oni sendube pretendos de euxropa lingvo, tio
signifas en tiu okazo,
kiam la diversaj sxtatoj de Euxropo fondos
specialan ekzamenan komisionon?
Cxu oni ne postulos reformojn aux balotos ecx
novajn lingvoprojektojn?"
Li rigardis min kun grandaj mirigitaj okuloj:
"Kiel vi estante esperantisto povas starigi
tian demandon?
Esperanto estas hodiaux egalranga, mi dirus ecx
supereca al cxiuj lingvoj.
Mi parolas pri Esperanto ne nur kiel pri
traduka lingvo, sed ekzistas ja ecx originale
verkitaj poeziajxoj kaj
romanoj
eldonitaj kaj tradukitaj en naciajn lingvojn, ecx
en foran cxinan kaj
japanan.
Tio ja estas la plej konvinka pruvo, ke Esperanto
estas absolute
memstara lingvo
kun propra stilo kaj internacia spirito!
Ne ekzistas do kauxzo reformi aux fusxkorekti
gxin.")
Li boris siajn riprocxajn rigardojn en mian
vizagxon, kvazaux li suspektus
en mi sekretan lingvo-reformiston, eble duan
Saussure
kiu estis malkontenta pri la nuna Esperanto.
Tial mi rapidis trankviligi lin:
"Estus dangxere almeti manon al perfekta verko
kaj cxi tie pro egoistaj motivoj fari en gxi
plibonigajn sxangxproponojn.
Jam hodiaux oni devas bremsi la tendencon al
miskreado de neologismoj!"
"La problemo de la neologismoj -
cxu ilin favori a0 malakcepti, estas
demando.
Laux mi Esperanto, kiel cxiu lingvo, devas
submetigxi al certa evoluo
kaj akomodigxi al la tempo, alie gxi stagnos kaj
farigxos rigida lingvo
kiel la latino, per kiu oni hodiaux nur malfacile
povas interkomprenigxi.
La decidan influon havas niaj verkistoj kaj
jxurnalistoj kaj la praktiko
poste decidas
pri tauxgeco aux maltauxgeco de la nova vorto.
Estas sendube por mi, ke la euxropa lingvo, tiel
same kiel cxiu alia
lingvo,
dum jaroj aux jarcentoj disfalos en dialektojn,
malgraux tio la pura lingvo
en vorto kaj skribo konservos sian originan formon
kiel literatura kaj oficiala lingvo."
Lia edzino silentis dum tuta tempo; nun sxi turnis
sin al mi kun afabla
rideto:
"Trinku ankoraux taseton, se bongustas mia
kafo.
Vi devas pardoni al mia edzo; tiu cxi euxropa
lingvo estas lia fiksa ideo,
li cxiam ekscitigxas tiel rapide...."
"Jes, mi ekscitigxas, Cxu mi ne rajtas? cxu
mi ne devas furiozi, se niaj
gvidantoj
havas surdajn orelojn por miaj ideoj? Cxu ne estas
sensencajxo
proponi al UNO Esperanton kiel mondlingvon?+ Cxu
tio ne estas megalomanio?
Frenezajxo! Ne, ne, neniu min konvinkos, ke mia
teorio estas malgxusta.
Por la Unuigitaj Sxtatoj de Euxropo Esperanto
estas la sola tauxga solvo
de la
lingva problemo kaj... "basta!!!".
"Pensu pri via koro, kara," admonis la
edzino kaj trankvilige tusxis
lian vangon. (Vi komencas enuigi nian gaston!"
"Sed ne, kontrauxe!" mi protestis;
"Unuan fojon mi renkontas Esperantiston,
kiu gxisfunde esploris niajn celojn kaj niajn
eblecojn!"
Mia komplimento efikis kiel miela balzamo por lia
pikvundita Ahxila
kalkano,
lia tuta vizagxo ekbrilis pro gxojo, li etendis
ostente al mi sian manon.
Sxajnis, ke li fine trovis en mi kompreneman
samideanon,
kiu konsentas kaj subtenas lian teorion.
Mi suspektis, ke li gxis nun faris malbonajn
cxagrenajn spertojn kun la
samideanoj.
Nun revenis lia bonhumoro, cxar li ridis dirante:
"Niaj samideanoj estas efektive tro malsagxaj
kaj malmodernaj por min
kompreni.
La revo pri mondlingvo fantomas en iliaj cerboj
kaj ili ne rimarkas,
kiel profunde la Esperanto-cxaro ensxlimigxis, kaj
ni amba0 beda0rinde
estas tro malfortaj por gxin eltiri el tiu cxi
sxlimo."
mi sercxis kaj kun granda gxuo sxmace sorbis mian
kafon/ Mi konfesas,
lia teorio estis bona, sed la kafo de lia edzino
estis boneeega!...
:::::::::::::::
La plej granda
vendoplaco
en Afriko
Hodiaux posttagmeze mi denove vizitis
la vendoplacon en unu el la
antauxurboj
de Adisabebo, pri kiu oni diras, ke gxi estas la
plej granda sur la tuta
afrika kontinento.
Kvankam nun gxi aspektis tute malsame ol la matena
vendoplaco,
gxi denove forte impresis min.
Sur la surfaco de proksimume unu kvadrata
kilometro vendistoj kaj
acxetantoj
intermiksigxas en viglan homamason en konstanta
movo.
La lauxta proponado de varoj kaj aliaj krioj
dronis matene en la
gxeneralan,
senkoloran bruon de miloj da homoj parolantaj
samtempe.
Viroj kaj precipe virinoj, cxar kiel en aliaj vendoplacoj,
ankaux cxi tie
abundas la virinoj, en siaj blankaj vestajxoj kaj
blankaj tukoj
kun largxa kolora bordo. Tiu cxi tuko, nomata
"Sama" estas uzata egale
de viroj kaj virinoj, cxirkaux la sxultroj,
envolvanta la torson. La virinoj ofte envolvas per
gxi ankaux la kapon,
kaj tiam iliaj delikataj trajtoj aspektas pli
noblaj kaj pli mildaj.
Cxar mi tuj diru: La etiopino estas cxarma, kaj
retenas siajn agrablajn
trajtojn
kaj esprimon gxis la malfrua mezagxo. Ankaux pri
la viroj mi povus diri,
ke malofte
mi vidis popolon kun tiom da simpatiaj vizagxoj.
Lauxdevene la etiopoj apartenas al la blanka raso,
kaj nur pro miksigxo
multjarcenta
akiris helbrunan hauxtkoloron kaj krispan hararon.
Kaj iliaj gestoj anoncas iuspecan nobelecon, ecx
cxe la logxantoj
de malproksimaj vilagxoj.
Jen du virinoj renkontigxas kaj sekvas longa
saluto: Forta manpremo;
Okfoja kisado, kvar sur cxiu el la vangoj, Kaj tuj
poste profunda klinigxo.
Aliaj nur senvorte klinas sin por saluti konaton,
kaj jam dauxrigas la vojon, por malaperi en unu
el la multnombraj butikoj sur ambaux flankoj de la
stratoj.
En unu aux du stratoj cxiuj butikoj vendadas nur
virajn vestojn.
En aliaj stratoj virina vestajxo estas vendata,
kaj antaux la butikoj,
sub longa tegmento sidas centoj da viroj kun siaj
kudromasxinoj,
preparante la robojn laux mendo.
Aliaj stratoj dedicxas sin al la vendado de
malnovaj ferajxoj,
al kuirejaj bezonajxoj aux sxuoj.
Sur cxiuj anguloj junuloj tenas en la manoj sian
tutan butikon: dikan
faskon
de densaj retoj kiujn dum la lastaj jaroj pli kaj
pli da virinoj
uzas por kovri siajn hararojn en formo de
vivkolora turbano.
En flanka strateto simpla maljunulo kun blanka
barbo diligente klopodis
kontentigi du blankrobajn klientinojn. Li
preparadis
etajn kvarangulajn amuletojn el ledo, kiuj ekde
nun por 0,10 usonaj dolaroj
pendos sur ilia kolo, kaj defendos ilin de
cxiuspecaj malsanoj.
Poste mi rimarkis kun surprizo, ke similaj majstroj
sidas unu apud la alia enlonga vico.
Iun matenon, kiam miaj kamaradoj promenis tra la
vendoplaco por filmi,
ili ekauxdis muzikon kun forta batado de tamburo.
Sekvante la sonon,
ili alvenis al viro kun granda turbano, la
muzikisto, cxirkaux kiu
amaso da auxskultantoj kauxris kaj staris.
Antaux li sidis maljuneta virino kun tre pala,
malsana vizagxo. Sendube
temis
pri eligo de malbona spirito el la malsanulino.
Kiam mia amiko preparis la filmilon por eternigi
la interesan scenon,
la sorcxisto eksaltis kun lanco en la mano, kaj
nur interveno de nia
gvidisto
el la turistoficejo povis pacigi lin.
Matene estis malfacile fari al si vojon inter la
densa homamaso.
Posttagmeze tiu problemo apenaux ekzistas.
Escepto estis la strato kie oni vendadis la
blankajn tukojn
kun koloraj, tre delikataj randoj. Tie la
vendistoj sidas
ambauxflanke de la strato, kaj por cxiu ebla
kliento ili malfermas kaj
etendas
inter la manoj lauxlonge dekon da tukoj unu post
la alia.
Sub apartaj altaj
tegmentoj, sur vasta tereno, estas la vendoplaco
por grenoj/ Altaj amasoj da sakoj kun rizo, lento,
tritiko kaj maizo
atestas pri la ricxa rikolto en diversaj provincoj.
La vendoplaco de Adisabebo estas ja la kunvenejo de
la rikolto de cxiuj regionoj de la lando.
Antaux tiu cxi pogranda vendoplaco sidas en longa
vico virinoj
kun nur eta amaseto da verdaj grajnoj de kafo, de
lentoj, de pizoj,
klopodante vendi sian minusklan varon. Evidente,
ili kolektis sian varon
el la forfalajxo sub la sakoj.
Sur alia eta tereno sidas sur la tero la
panvendistinoj/
Ili vendas "ingxira", la sekalan panon,
kiu estas la cxefmangxajxo en
Etiopio.
Gxi estas ronda kaj maldika, kiel grandega patkuko
kun duonmetra diametro.
La virinoj havas sian bru an varon en malalta
kovrita korbo,
sed cxiujn dek minutojn ili malkovras la korbon
por iomete manumi la
panojn,
turni, sxangxi ilian ordon/ Eble tio plibonigas
ilian acidetan guston.
Nur malgranda spaco, cxirkauxita per etaj butikoj
estas dedicxita al vendado de fruktoj kaj legomoj.
Por alveni al gxi, oni devas pasi tra la vendejo
de hejme farita butero,
kun iom kapturniga odoro.
Inter la fruktoj mi menciu nur du specialajxojn:
La papajo estas simila al nia melono, sed
malsamgusta, kaj tre aprezata
de tiuj kiuj alkutimigxas al gxi.
La mango havas grandecon de piro, estas tre flava
interne,
kaj havas unu grandan semon. Mi jam delonge
atendis por denove
gxui gxian eksterordinaran guston post Brazilo kaj
Hindujo.
En la malproksimo, sur unu angulo mi ekvidas
grandan tumulton. Tien mi
direktas min por vidi kio okazis.
Sed alveninte mi vidis ke nenio okazis. Centoj da
homoj staris trankvile
aux malrapide movigxadis. reskaux cxiu homo havis
ion por vendi.
Aux unu cxemizon, aux paron de sxuoj, du
okulvitrojn
aux virinan horlogxon, unu segxon aux kadron por
bildo
novan, malmulte uzitan aux eluzitan.
Mezagxa viro proponadis uzitajn kauxcxukajn
sxuojn. Li mem estis nudpieda.
Kompatinda, mi pensis, certe tiu ne estis la plej
bona tago en lia vivo.
Tra la cxefaj stratoj konstante trafikas
malgrandaj, malmultekostaj
taksioj.
Mi eksidas en unu, por forlasi la vendoplacon.
La taksio transiras longan straton kun senfina
vico de etaj
unucxambraj dometoj. En cxiuj vespere rugxa lumo
brulas, kaj en la pordo
staras bele vestita junulino.
Eble tiu cxi strato ankaux iel apartenas al la
merkato. Sed mi ne
intencas paroli pri gxi.
Enirante en gxin finigxas mia vizito al la plej
granda vendoplaco de
Afriko.
Kaj unu el la plej interesaj, sendube.
Tibor Sekelj
(el "La
karovano de amikeco")
Kritiko
(poemo de reto
Rossetti,
la0 Tomas de iriarte)
Dresita Urso de cigano
eklernis danci dupiede.
Gxi sin ekzercis laux la plano
fiere, dauxre kaj obsede.
Jen al Simio gxi demandis:
"Cxu Homon mi ne rolas lerte?"
Kaj cxi fakulo tuj respondis:
"Ho, nur malbone, tute certe!
La Urso diris nekontente:
"Vi ja kritikas min envie!
Cxu mi ne gestas elokvente?
Cxu mi ne pasxas do gracie?"
Cxeestis Porko, kiu donis
aprobon vigle senhezitan:
"Belege! Mi neniam konis
artiston tiel rafinitan!"
Nu, kiam tiu lauxdo sonis,
la Urso pauxzis konsidere.
Jam pli modeste gx rezonis,
kaj fine gxi konkludis: "Vere,
kiam Simio min mallauxdis,
en mi la dubo sin balancis;
sed kiam Porko min aplauxdis,
do certe mi malbone dancis!"
Verkisto, lernu do admone
el tiu fabla histori':
Se Kler' kondamnas - jam malbone;
se Stulto lauxdas - tiom pli!
Kompletigaj
informoj pri Esperanta Ligilo
redaktoro: Olena Posxivana
Velika Dijivska 22/226
ua-49068 Dnipro
Ukrainio
(r.p.: amatalena(cxe)ukr.net)
komputilbrajla asisto: j. Jelinek
Roztocka 1001
cz-514 01 Jilemnice, Cxehxio
(r.p.: lunalumo(cxe)atlas.cz)
(tel.: +420-481 543 200)
administrantino: Milena Jelinkova
Roztocka 1001
cz-514 01 Jilemnice, Cxehxio
(r.p.: lunalumo(cxe)atlas.cz)
(tel.: +420-481 543 200)
kasisto: Pier Luigi Da Costa
via di S. Maria del Giudice 2369
IT-55100 Lucca, Italio
(r.p.: dacostapl(cxe)gmail.com)
posxtcxekkonto
IT67C 01005 13702 0000 0000 2799
je la nomo "Da Costa Libe")
cxe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en
Lucca
UEa-konto de Libe: libk-p
jarkotizo: 15 euxroj
la lasta numero de esperanta Ligilo
legeblas ankaux en la retejo de Libe:
http:\\libe/slikom/info
Por ricevi la revuon retposxte skribu al:
masenkoai(cxe)mail.ru
---------------