ESPERANTA LIGILO
Oficiala organo de
Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE)
numero 5 - Majo 2024
Enhavtabelo
Sed kulpas ĉefe UEA!
88-a IKBe kaj aliaj Esperanto-eventoj
okazontaj en Beogrado.
Maria Montessori.
Afrika medicino, mirige efika.
Du (eble veraj) okazaĵoj.
Sed kulpas ĉefe UEA!
Ŝajnas al mi, en miaj
sonĝoj, aŭdi grumbladon je la legantoj, ĉar en la revuo tro da
spaco estas dediĉita al Afriko. Tion mi ne povas nei, sed ne estas la
modesta kaj krome provizora redaktanto de nia revuo, kiu decidis okazigi la
ĉi-jaran universalan kongreson en Afriko! tamen mi promesas, ke la nuna
afrikaĵo estas la lasta, ĉijare, aŭ almenaŭ la
antaŭlasta, se post la kongreso en Tanzanio alvenos interesa
kontribuaĵo pri ĝi kaj pri la gastiganta lando. (red.)
88-a IKBe kaj aliaj
Esperanto-eventoj okazontaj en Beogrado ekde
la 17-a ĝis la 24-a de
Aŭgusto 2024
La eventon kunorganizas: Serbia
Esperanto-Ligo (SEL) kun sia Instruista Sekcio (ILEI-RS) kaj Ligo Internacia de
Blindaj Esperantistoj (LIBE).
La tutsemajnan programon
konsistigos:
- La 88-a internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (IKBE) kun prelegoj
kaj aliaj kongresaj laborformoj. ĉefteme oni diskutos pri planlingvoj kaj
rolo de Esperanto kiel ponto inter diversaj kulturoj. Oni aŭskultos
prelegojn pri "Raymond Schwartz - laŭ mia ridpunkto", pri la
egipta hieroglifa skribo, interkulturaj spertoj de instruistino de la hispana, lernos
iom pri la franca lingvo, povos perfektiĝi pri Esperanto dum
ĉiumatena konversacia rondo ktp.Pliaj kontribuproponoj venadas de la
aliĝantoj.
- IK K-seminario de SEL\UEA:
Trejnseminario pri interkultura komunika kompetento, instrukapabligo kaj
aktivula lertigo sub gvido de Duncan Charters, Francesco Maurelli, Sara
Spanò kaj aliaj fakuloj.
- Tagoj de ILEI: regiona renkontiĝo de instruistoj kaj ILEI-anoj de
Balkanio kaj malsupra Danubio,
la eventon en Beogrado por plani plifortigon de la ILEI-agado en ĉi
tiu mondoparto.
- Balkanaj tagoj: kunveno de esperantistoj el Balkanaj kaj najbaraj
landoj:
Dum la ĉeesta kunveno estos pli konkrete traktataj planoj pri
kelkaj regionaj projektideoj, ekzemple:
Balkana itinero, Panoniaj tagoj, Danubo, komunikvojo de Eŭropaj
valoroj.
- Komuna arta, distra kaj ekskursa programo.
ĉio ĉi estas alirebla
per unu aliĝilo kaj kontraŭ unika tutsemajna kotizo.
La IKK-seminario. La
trejnseminarion finance subtenas Erasmus plus, UEA kaj ILEI. Ĝi
realiĝas enkadre de Erasmus-projekto de SEL kaj de la UEA-agado: 2024, La
Jaro de Interkultura Komunika Kompetento. Ĝi enfokusigas la bazan
intereson de ILEI pri instrukapabligo kaj bezonojn de SEL kaj aliaj
Esperanto-organizoj pri aktivula plilertigo.
Per la subvencioj de UEA kaj
ILEI, minimume 12 seminarianoj ricevos stipendion por la partopreno laŭ la
stipendikonkurso publikigita inter Novaĵoj de ilei.info. La se minario
restas malferma por pliaj partoprenantoj sen stipendio aliĝintaj al la
evento. La seminario daŭros entute 30 horojn (la ekskursa tago estos
libera) kaj ampleksos diversajn temojn por instruista kaj aktivula trejnado
traktatajn tra prelegoj, atelieroj kaj laborgrupoj:
- Interkultura komunika kompetento (IKK).
- Instrumetodiko de Esperanto kun specifa emfazo de la interkultura
aliro kaj inkluzivo.
- Aktivula trejnado pri:
projektmastrumado;
planado de partneraj projektoj;
organizado kaj mastrumado de eventoj;
subvencipetado;
retkomunikado;
rilatoj kun amaskomunikiloj;
komunikiĝo kun ekstermovadaj institucioj kaj instancoj.
- Unuaj paŝoj al trejnado de trejnistoj.
Studekzemploj por seminariaj
atelieroj kaj laborgrupoj estos la
projektideoj por balkana kunlaboro,
ekzemple:
- Balkana itinero;
- Panoniaj tagoj;
- Danubo, komunikvojo de Eŭropaj valoroj
kaj internaciaj eventoj organizeblaj en la regiono.
La Kongresejo
La eventon gastigos la Lernejo
por lernantoj kun difektita vidkapablo
en Zemun (parto de Beogrado proksima al la flughaveno), Serbio.
La vasta bele ordigita korto, aranĝita por senobstakla moviĝo
de blinduloj,
proponas agrablan spacon por promenoj, kunumado kaj babilrondoj meze de
la urbo,
tamen for de la urba bruo.
La tutsemajna kotizo de 270 EUR inkluzivas:
- ĝuon de la programo inkluzive de ekskurso;
- loĝadon en komfortaj trilitaj ĉambroj organizitaj en
triĉambraj loĝblokoj
kun komunaj banĉambro, necesejo, tagĉambro, te-kuirejo kaj
sendrata retkonekto;
- tri manĝojn ĉiutage.
Se vi deziras loĝi kaj
manĝi aliloke, vi pagos nur la bazan kotizon
de 50 EUR kaj povos trovi
ĉambron en proksimaj hoteloj au gastejoj
traserĉeblaj rete.
ĝis nun aliĝis al la
evento pli ol dudek esperantistoj (inter ili dek
nevidantaj esperantistoj) el dek landoj.
Aliĝu!
Vin atendas riĉa programo kaj internacia etoso.
Bonvenon!
La respondeculoj
Por pliaj informoj, komentoj, proponoj skribu al la
ĉefrespondeculoj:
Pri la tuta evento: Nedeljka
Loĵajiĉ <nedeljkalozajic@gmail.com>,
prezidantino de LIBE, vicprezidantino de SEL;
Jovan Zarkoviĉ <zarkovicjovan@gmail.com>, prezidanto de SEL;
Pri la ILEI-rilataj eroj
(IKK-seminario kaj Tagoj de ILEI):
Radojica Petroviĉ <radojica.petrovic.rs@gmail.com>, estrarano
de
ILEI, kunordiganto de la Erasmus-projekto de SEL;
Aranka Laslo
<laslo.az@gmail.com>, sekciestrino kaj komitatano de
ILEI el Serbio, kontakt-persono de SEL ĉe Erasmus plus.
Gravaj dokumentoj:
Aliĝilo,
Stipendi-konkurso,
Stipendi-petilo.
(pri rekta aliro al tiuj dokumentoj petu retan ligon ĉe nia
prezidantino).
Maria Montessori
Maria Montessori estis fama
itala pedagogino kaj psikiatrino, kiu
naskiĝis en 1870 kaj mortis en 1952. Ŝi vivis en instruita
familio
kaj havis progresemajn ideojn kiel virino por tiu epoko. jam ekde la
bazlernejo, ŝi interesiĝis pri natursciencoj. Pro tio, ŝi
vizitis
teknikan lernejon malgraŭ la opono de sia konservativa patro. Post
tio,
ŝi volis studi medicinon, sed ŝi ne farintis
abiturientekzamenon en la
liceo, do ŝi devis unue studi natursciencojn dum du jaroj. Nur
poste,
ŝi povis frekventi medicinan universitaton en Romo. Ŝi
doktoriĝis en
psikiatrio kaj laboris kiel asistantino en psikiatria kliniko pri
edukado de menshandikapitaj infanoj.
En 1898, ŝi eklaboris kiel
specialistino pri terapia pedagogio kaj
pli poste, ŝi gvidis katedron pri antropologio en roma
universitato.
En 1907, ŝi malfermis en
Romo la tielnomatan "Domon de la infanoj",
sian unuan lernejon, kaj poste, ŝi komencis sian prelegan laboron.
Ŝi fondis asocion por disvastigi internacie sian metodon, kiu
helpis paroligi
kaj alfabetigi infanojn kun malfacilaĵoj. hodiaŭ, ĝi
estas adaptita por
ĉiuj infanoj en diversaj lernejniveloj. G
xi baziĝas je memstaro de infanoj kiel kompetentaj estaĵoj kaj
perfekta egaleco inter ili.
La metodo estis rapide konata en Usono.
Maria Montessori havis unue
apogon de Mussolini, kiu poste interkonsentis kun Hitler,
ke ŝia metodo estas en malakordo kun ilia reĝimo.
Pro tio, ili decidis fermi la lernejojn en iliaj landoj.
En 1934, Maria Montessori devis
forlasi Italion kaj translokiĝi en
Hindion, kie ŝi estis trafita de la dua mondmilito. Tie,
Ŝi estis internigita ĉar ŝi estis civitanino de malamika
lando.
Ŝi fondis tamen internacian montessori societon.
Ŝi estis liberigita en 1944
kaj tiam ŝi revenis al Italio.
Ŝi mortis en Nederlando, kie ŝi estis translokiĝinta.
Sophie
Renault
La afrika medicino, mirinde
efika
(ĉi sube vi legos kelkajn
paĝojn el libro portanta la supran titolon,
verkita de franca naturscienca kaj medicina doktorino, kiu,
malkontenta pri la maniero rilati al malsanuloj kaj pri la uzo de
kuracado
planita por daŭri la tutan vivon, engaĝiĝis en longa kaj
peniga batalo
por enkonduki en Senegalion vere efikan kuracadon de lepro, tie grave
trafanta la loĝantaron. La tiamaj oficialaj medicinaj
aŭtoritatoj,
ankoraŭ sub la franca regado, malgraŭ la politika
sendependiĝo atingita en 1960,
por konservi sian (finance) tre fruktodonan monopolon de la lepra
kuracado, ĉiarimede kontraŭis ŝin kaj interalie instigis
la vilaĝanojn
forpeli la kuracajn centrojn starigitajn apud iliaj vilaĝoj.
Kiam tamen fariĝis evidente ke la malsanuloj kuracataj en tiuj
centroj
resaniĝas, ili eĉ disvastigis la informon, ke en tiuj centroj
oni planas
detranĉi la kapon de la malsanuloj por esplori ilian cerbon kaj el
tio ricevi sciojn por estonta kuracado. Tiel ili celis ke la tuta
iniciato
fiasku ĉar neniu malsanulo kuraĝos konfidi sin al ĝi.
La libro en bita versio estos disponebla, post fina korektado, por
dezirantoj.)
La studoj temis pri la homa
korpo, ĉu kun ĝiaj normalaj aspektoj,
anatomio, fiziologio, histologio, bioĥemio, ktp..., ĉu
patologiaj, kun la
kaŭzoj responsaj pri tiuj malordoj. Sed tiu korpo, senigita de
ĉio, kio
akompanas ĝin, animo, spirito, fariĝis objekto sur kiu eblis
ĉiaj
manipuladoj: piki, tranĉi, esplori, anstataŭigi, transplanti.
La malsanulo tiel perdis sian veran personecon, malgraŭ la
ricevitaj flegoj.
La hospitala lingvo nomis lin "subjekto", fojfoje
"timema", kaj de
tempo al tempo "interesa kazo". Tiuj vortoj ŝokis min,
pro manko de homa dimensio.
Aliflanke, la malsanulo, jam reduktita al sia korpo, ŝajnis al mi
tute izolita de la universo.
Estiel istino pri Naturo, la minerala, vegetala, animala medioj estis
al mi bone konataj. ŝajnis al mi, ke la homo, for el ĉi tiu
kunteksto,
studata kvazaŭ izolita ero, ŝvebis en la malpleno, sen
gvidsigno.
Koncerne la spiritecon, kiu povas esti helpaĵo por multaj
pacientoj, ĝi ne
nur forestis, sed estis forpelita sub la nomo superstiĉo.
Ankaŭ la terapeŭtiko
ofte alportis al mi konfuzosenton.
Kio estis tiuj ĥemiaĵoj priskribitaj en la Vidal aŭ la
Blanka Libro (1) haste
konsultitaj dum niaj noktaj deĵoroj?
Nekonataĵoj, kies nomoj vekis neniun profundan resonon. Disdonataj
laŭ
modelaj preskriboj, por kiuj la kuracisto havis nur malmultan iniciaton.
La medicina arto restis ankoraŭ viva en la kliniko, sed ege
plietiĝis en la terapeŭtiko.
Redakti recepton ne vere kontentigis mian deziron kuraci, mankis al mi
io, kion
mi ne sukcesadis difini. [...]
Ofte mi ankaŭ havis la
okazon paroli kun Yoro Ba pri miaj maltrankviloj
koncerne la malsanajn leprulojn, kies sorto restis priplorinda
malgraŭ la ricevitaj terapioj. Mi ankaŭ eldiris deziron
apartenantan
al utopio, t.e. renkonti tradiciajn terapeŭtojn, famajn en la lepra
fako,
kiuj konsentus instrui al mi siajn kuracmanierojn. [...] (Kaj, post
longa trejniĝo kun unu el ili):
Certiĝinte, ke mi estis
bone sorbinta la nociojn lernitajn dum la
pasintaj monatoj, la majstro povis nun alpaŝi alian etapon, tiun de
la
unuaj farmaciaj aktivecoj, la preparadon de la medikamentoj preskribataj
je la komenciĝo de la lepra kuracado.
La ilaro estis plej simpla kaj
facile akirebla: grandaj emajlitaj vazoj
kun kovrilo, entenantaj dek ĝis dudek litrojn, kaj abundege
vendataj
en la butikoj ĉirkaŭ la bazaroj, kribrilo. lignaj
kuleroj, funeloj, boteloj.
Ilin Yoro Ba rapide akiris. Malgranda ĉambro disponebla ĉe
la Centro de Prilepraj Biologiaj Esploroj estos la apoteko.
Dadi Diallo (la majstro), sciigite, ke ĉio pretas, la morgaŭon
alvenis.
Ĉiu emajlita vazo ricevis determinitan volumenon da akvo, kaj la
konvenan
kvanton da plantoj. Temis pri herbecaj kreskaĵoj kaj iu frukto kun
glueca pulpo. Post bona alĝustigo de la kovriloj, mi skribis Iliajn
nomojn
kaj la daton. La macerado devis daŭri ok tagojn.
Post tiu tempo, Dadi Diallo
revenis al la universitato kaj petis
nin kribri la preparaĵojn.
Mi suprenlevis la kovrilon de la ujo
entenanta la fruktojn kun glueca pulpo, kaj ekkriis pro miro.
Abunda blanka ŝimo kovris la tutan surfacon, maskante la
likvaĵon kaj la
sedimentitajn fruktojn. Maltrankvile mi demandis: "ĉu ni ne
venenos la malsanulojn?"
Tuj post mia diro mi ekkonsciis
la impertinenton kaj ofendon de la diro,
sed la tro forta kontrasto kun miaj kutimaj okupoj kaŭzis tiun
reagon.
De multaj jaroj, la laboro okazis en sterila ĉambro, kun kitelo,
botoj, ĉapeto kaj gantoj, tiel permesantaj la plej grandan asepson
cele al bakteriologiaj kultivaĵoj malfacilaj kaj kun longa
irkubaciado.
Mia konfuzo estis ekstrema. Tamen la majstro montris nenian
ĉagrenon.
Eble li antaŭvidis tiun konfuzegon.
Li nur diris al mi, ke tiuj medikamentoj estos bonfaraj por la
pacientoj.
Post kribro de ĉiuj
preparaĵoj la likvaĵoj enboteligitaj estis tenataj
en rezervejo. Ili baldaŭ uziĝos kaj montros sian efikecon.
Novaj medikamentaj
preparaĵoj
La novaj preparaĵoj
montriĝis pli kompleksaj. Temis pri dekoktoj.
Dekduo da plantoj sub la formo de ŝeloj, radikoj aŭ folioj,
devis boli,
ĉu aparte, ĉu duope aŭ triope asociitaj, dum diversaj
tempoj de kelkaj
minutoj ĝis tri aŭ kvar horoj. Dek- aŭ dudek-litraj
marmitoj bolis sur
grandaj kuiriloj. El ili eliĝis odoraj vaporoj, kiuj plenigis la
laboratorion
kaj ŝajnis strangaj en tia loko. Pli poste, tiuj diversaj
dekoktaĵoj estis miksotaj laŭ difinitaj
proporcioj kaj la tuto riĉigota per miksaĵo de pulvoroj
aldonataj por
macerado. Tiu kompleksa preparaĵo pli poste estigos nian admiron,
ĝi
estis vera panaceo. Dadi Diallo vere estis granda afrika sciulo.
Sed maceraĵoj kaj
dekoktaĵoj ne estis la solaj tipoj de medikamentaj
preparaĵoj. Ni ankaŭ disponis pulvorigitajn plantojn, kiuj
estis
uzotaj tiaj aŭ en diversspecaj miksaĵoj. Post la sekiĝo
la plantoj estis
konfidataj al pististinoj, instalitaj sur ombra loko de la botanika
ĝardeno. La ritma bato de la pistiloj en la pistujoj ascendis
ĝis la
laboratorio, tiele akompanante la vojiron, flankon ĉe flanko, de du
scioj, iu veninta el okcidento kaj
la alia, naskita de la genio de Afriko.
La pististinoj poste kribris la obtenitajn pulvorojn kaj ilin
disigis en tri partojn: la fajnajn, mezajn kaj la
"restaĵojn",
kiuj pohavis sian terapeŭtikan rolon.
Laste, ankaŭ okazis la
preparado de pomadoj, antisepsaĵoj, kolirioj,
miksaĵoj por inhaloj, fumigacioj kaj banoj. La laboroj necesigis
ĝisfundan trejnadon.
Iom post iom mi adaptiĝis al tiuj novaj konoj kaj enirigis min en
medicinan arton rekte
profitantan de la naturaj riĉofontoj. La revo, kiun mi longtempe
sed
nealireble enfosigitan estis kunportinta, iom post iom fariĝis
realaĵo.
Tamen la transpaso de iu kulturo
al alia necesigis grandan strebadon,
Maltrankvilo fojfoje turmentis min antaŭ la komplekseco de la
operacioj
kiujn mi entreprenis. Kio okazos, kiam alvenos la momento apliki tiujn
kuracilojn?
La unuaj malsanuloj
La medikamentoj plenigis nian
malgrandan apotekon. Ni estis en aprilo
1980. Dadi Diallo konis niajn provizaĵojn kaj diris sin preta por
la kuracado de la malsanuloj.
Ni vivis nian strangan aventuron pensante nur pri la hodiaŭa tago
sen preciza ideo pri la estonteco. Kaj jen estis necese rapide solvi la
konkretajn
problemojn. En kiu loko akcepti la malsanulojn kaj ankaŭ kiel trovi
tiujn, kiuj konsentos sin konfidi al nia flegado?
Feliĉe restis al mi kredita
saldo el subvencio, kiun donis al mi Prezidento Senghor
por miaj prilepraj esploroj. Tiel oni povis prepari la
unuajn necesaĵojn kaj antaŭ ĉio lupreni domon en
vilaĝo proksima al Dakaro.
Poste, ĉiam estos tempo: al ĉiu tago ĝia plago.
Kun ia senkonscio, ni antaŭeniris, nur gravis la atingota celo.
Kiam pli poste mi informis
Prezidenton Senghor pri la uzo de la
monrestaĵo, li havis iom surprizan mienon, sed la elekto ne estis
malaprobata
kaj kuraĝigoj markis la finon de la aŭdienco.
La lepraj malsanuloj, en
Senegalio, estis pli multnombre arigitaj
en vilaĝoj nomataj "de socia reklasado", sub la
aŭtoritato de la
Servo pri la Grandaj Endemioj. Ili ricevis la kuracadon bazitan sur
sulfonoj kaj sur longdaŭre aktivaj sulfonamidoj.
Por la tuto de la loĝantaro, inkluzive de la malsanuloj,
la ĥemiaj kuraciloj estis modernaj kaj tiel valorigis tiujn, kiuj
uzis ilin.
Tiuepoke, la tradicia medicino, sinonimo de obskurantismo,
de "sovaĝeco" estigis la malŝaton de la
"civilizitoj".
En tiaj kondiĉoj, ŝajnis malfacile oferti al la malsanuloj la
kuracadojn
sub la medicina arto de Dadi Diallo. La priplorinda stato, kiu ilin
afliktis
ne povis pripensigi ilin, ĉar alvenas momento, kiam la troa sufero
forigas
ĉiun ajn klarvidecon. Tamen estas esceptoj al la regulo.
Kelkaj pacientoj fidis je ni kaj malfermis por multe da aliaj bondonan
vojon.
Ni ankaŭ disponis valoran
atuton. La malsanuloj memoris pri tiu korvarma fratino Lenaïk, kiu
alportis al ili
flegadon, lumon kaj konsolon en ilian malĝojan vivon. Ili
ankaŭ ne
forgesis la grandan amikecon, kiu kunigis nin al ŝi kaj la apogon,
kiun ŝi alportis al niaj prilepraj esploroj. La fido, kiun ŝi
ricevis
estis reŝpruconta sur nin kaj faciligonta niajn klopodojn.
En la vilaĝo "de
reklasado" de Peycouk, en la regiono de Thi>es,
tri viroj kaj tri virinoj, ĉiuj en progresinta stadio de la
malsano,
decidis forlasi siajn domojn kaj sin
konfidi al nia flegado.
Iu malsanulo dudek dujara, veninta de Peycouk al Dakaro
kaj kiu dumnokte dormis sub iu porĉo de la katedralo,
aldoniĝis
al tiu unua grupo.
Aliaj pacientoj, venintaj de diversaj lokoj, konsistigis alian grupon.
Du domoj estis luprenitaj, unu
en
Cambérène, la dua en Ouakam,
ĉiuj tre simple aranĝitaj. Tie ne estis litoj sed matracoj el
spongoplasto,
littukoj el zonotuka teksaĵo, litkovriloj. Aldoniĝis la
kuireja kaj flegada ilaroj.
La transportado de la unua grupo
de malsanuloj lasis neforviŝeblan
memoraĵon. ĝi estis samtempe pitoreska, tumulta kaj fonto de
multaj
ektimegoj. Yoro Ba, ĉe iu garaĝisto luprenis kamioneton,
postulante ke
ĝi bonege funkciu, kio evidente estis promesita.
Ŝoforo devis stiri ĝin kaj sekvi nian veturilon, eluzitan
"Renault 4" sufiĉe mizeraspektan.
Vesperfine, ni kune iris al Peycouk. La malsanuloj estis pretaj, kun iuj
magraj pakaĵoj,
malgrandaj noditaj vestaĵpaketoj metitaj apud si.
La viroj enveturiliĝis mem en la kamioneton, sed la virinojn,
tro malfortajn, oni perbrake enportis kaj plej bone lokis.
La vento blovis, la temperaturo estis malvarmeta por la sezono kaj la
ŝirmtolaĵo de la veturilo estis nur necerta ŝirmaĵo.
Je sia alveno la malsanuloj
lokiĝis en la domo de Cambérène.
La malsanulo de la katedralo jam ĉeestis, same kiel juna virino,
bonsana
sed naskiĝinta de lepraj gepatroj en Peycouk kaj kiu plenumos la
rolon
de kuiristino. ŝia dekok-monata filineto ŝin akompanis.
Kontrolinte, ke ĉio glate iris, ni forlasis la malsanulojn,
informante ilin, ke ni revenos morgaŭ kune kun Dadi Diallo
kaj la medikamentoj por komenci la kuracadon.
La infano ricevos preventan kuracmetodon.
En la domo situanta en Ouakam,
ĉio pli simple okazis.
La malsanuloj proprarimede alvenis kaj trovis la saman organizadon.
La aventuro vere
komenciĝis. Laŭaspekte ĝi ŝajnis malsaĝaĵo kaj
jam
estigis multajn kirlojn. Peti helpon
de la tradicia medicino kontraŭbatalita de la koloniinto,
estis neelteneble por la oficiala medicino, potencega, kiu rifuzis
agnoski iun ajn
sian malfortecon.
Memkompreneble, ekster ĝi povis ekzisti nur empirismo kaj
obskurantismo.
Pro antaŭzorgemo, mi informis la Ministron pri Sano pri tiu
projekto malfermi
"domojn de flegado laŭ la tradicia medicino" por la
kontraŭlepra
batalo. Dum la aŭdienco li montris neniun kontraŭstaron, sed
eble li supozis,
ke tiu iniciato mallonge daŭros, ke ĝi baldaŭ disfalos
sub la
malfacilaĵoj. La estonteco estis nur necerteco.
La komenciĝo de la
kuracadoj
La morgaŭon de sia alveno
en Cambéréne, la malsanuloj atendis nian
venon. Ni devis pli bone konatiĝi kun ili, prepari la dosierojn kaj
starigi terapeŭtikan planon. Ĉiuj estis grave trafitaj, la
malsano
evoluis de dek, dek kvin, dudek jaroj. Dadi Diallo, ekzameninte la
pacientojn, precizigis la programon de la kuracado. Por elimini la
venenojn
akumulitajn en la organismo, forta laksigo estis necesa. Ĝin li
estis
kontrolonta kaj ĉesigonta per gluto de glaso da malvarma akvo,
post kiam li taksis la efikojn sufiĉaj. Post tiu ataka kuracado,
venos
alia etapo sufiĉe mallonga, helpe de tonikaj preparaĵoj, tiuj
maceradaj
likvaĵoj, kiuj en la malgranda apoteko tiom timigis min.
Tiuj unuaj preskriboj estis
plenumitaj. La malsanuloj diris, ke ili
sentas sin pli bone, ili sentas sian korpon "pli malpeza".
Venis la momento komenci la
fundamentan kuracadon, longedaŭran. Ĝi
baziĝis sur la dekoktaĵoj de radikoj, ŝeloj, folioj kaj
branĉetoj,
herbecaj plantoj, kiuj estis bolintaj, laŭ la kazoj, kelkajn
minutojn
ĝis pluraj horoj. Ĉar ili estis longe konserveblaj, ili estis
garditaj
en la rezervejo de la laboratorio.
Sufiĉis nur ilin transporti, same kiel la pulvorojn, kiuj estis
kompletige aldonotaj.
Granda marmito je dudek litroj
estis ricevonta dekoktojn kaj pulvorojn
laŭ precizaj proporcioj. La dozologioj estis po tri teoglasoj
trinkotaj antaŭ ĉiu manĝo. La juna paciento el la
katedralo prizorgis
la bonan distribuadon.
La ĉiutaga vivo
La vivo en la domo
organiziĝis. La suferantaj malsanuloj restis en la
dormoĉambroj aŭ venis sidiĝi en la korton,
ĉirkaŭitan de alta muro, kiu
ŝirmis ilin kontraŭ la eleksteraj rigardoj. Ili nur eliris
momenton,
postnoktiĝe, por mallonga promenado. Sciante la forĵeton, kies
viktimoj
ili ĉie estis, ili montris sin tre singardaj.
La kuiristino, juna virino vigla
kaj gaia, preparis bonegajn manĝojn,
kaj subtenis la energion de la pacientoj per siaj kantoj kaj
tamtamaĵoj
martelitaj sur kuirejaj siteloj kaj kaseroloj. La vivo kviete fluis kaj
la malsanuloj, laŭ la sinsekvo de la semajnoj, pliboniĝis.
La kondiĉoj estis malpli
feliĉigaj por la domo situanta en Ouakam.
La forĵeto
La malsanuloj estis jam
kuracataj dekkvinon da tagoj, kiam iumatene,
pluvo de ŝtonetoj ekfalis sur la tegmenton. Timigitaj, ili
aŭdacis
nek moviĝi nek eliri. Dum nia vizito, ili sciigis al ni tiun
malĝojigan
incidenton. La konkludo nepris: la ĉeesto de lepraj pacientoj estis
neakceptebla, la ĵetaĵoj estis rimedo por tion komprenigi al
ni, kiun
estis necese enkalkuli.
Yoro Ba iris serĉi alian
domon, sufiĉe izolitan kaj post kelkaj tagoj,
trovis tiun, kiu kredeble povos taŭgi. Ĝi situis en Yeumbeul.
Sed
la loĝantoj de Ouakam, verŝajne opiniante la prokraston tro
longedaŭra,
reatakis. La ŝtonĵetado estis tiel densa ĝis traboro de
truoj en
la tegmento. Avertite pri tiu grava situacio, Yoro Ba kunprenis la
junajn virojn de sia familio kaj per kamioneto venis por forkonduki la
malsanulojn, iliajn pakaĵojn kaj nian ilaron. Sed malgraŭ tio,
la
ŝtonĵetado ne ĉesis. Tre feliĉe, neniu el la
pacientoj kaj iliaj savantoj estis vundita.
La kamioneto forlasis Ouakam ĝis Yeumbeul, kie oni devis
reinstaliĝi. Tamen, en tiu
vilaĝo la kvieteco mallonge daŭris, kaj matene, denove, la
malsanuloj
aŭdis ĵetaĵojn fali sur la tegmenton. Tiu necerta
situacio ne povis
daŭri plu. Nepris trovi kiel eble plej rapide izolitan lokon, kiu
ne
kaŭzu kondamnon far la najbararo.
Tamen la violento kaj refaro de tiuj okazaĵoj surprizis nin. La
demando
ĉiam restis ĉu la vilaĝanoj spontane agis, aŭ
ĉu ili estis manovritaj de
kontraŭuloj por malkuraĝigi nin kaj ĉesigi
organizaĵon, kiun pro diversaj
kialoj, ili malŝatis, ĉar la forĵeto ja amplekse
transpasis tion,
kion oni kutime observadis.
Trovi lokon, kiu finfine
alportos la pacon, iĝis absolute urĝe. Yoro
Ba do, frumatene foriris, kaj en la regionoj de Dakaro kaj Rufisque
trakuris ĉiaspecajn irejojn, kamparajn aŭ veprejajn. La tutan
tagon li
estis vane veturinta. Li estis revenanta lacega kaj senkuraĝigita,
kiam ĉirkaŭ la 18-a, alveninte apud la vilaĝo Keur
Massar, li ekvidis
grandan aleon, borderitan per filaoj, kiu ŝajnis antaŭeniri
foren
inter la kampoj.
Forlasante la ŝoseon, li
tien enŝovis sin. Kelkajn centojn da metroj
pli malproksime staris kaduka domo, kiu tamen aspektis loĝebla kaj
sufiĉe vasta por ŝirmi la malsanulan grupon de Yeumbeul.
Malgraŭ sia laceco,
Yoro Ba iris viziti la vilaĝestron de Keur Massar, por peti la
nomon kaj adreson
de la homo de kiu dependis la bieno. ĉi tiu, ekkontaktite, tuj
konsentis ludoni la
domon. Tre malfrue en la vespero, mi eksciis tiun rekuraĝigan
informon.
Grava turnopunkto: Keur Massar
En julio 1980, la translokado de
la malsanuloj de Yeumbeul al Keur
Massar kaj la instalado en la kaduka domo, sine de la veprejo, okazis
sen problemo. Tiu domo inkludis grandajn dormoĉambrojn kaj
ĉambron
uzatan kiel kuirejon. Alia estis rezervata por la medikamenta preparado.
Ekstera galerio, tegmentita, estis destinata al la medicina konsultado.
Fine, bone ĉirkaŭbarita
korto kompletigis tiun ne plu esperitan loĝejon. La
ĉirkaŭbarila muro
dumtage ŝirmis kontraŭ la vagantaj gregoj, kaj nokte sekurigis
la mal-
sanulojn. ĝi ankaŭ malhelpis la eblan eniron de serpentoj,
ĉiam multaj sur la veprejo.
Tute proksime al la domo, puto kun abunda akvo sufiĉos por la
bezonoj,
kaj ĉirkaŭe, verdantaj nimoj (2) donos ombron ŝatatan de
ĉiuj.
Esplorado pli malproksimen sur
la bieno montris, ke antaŭ multaj jaroj,
tie estis bredejo de bovoj, ŝafoj kaj kaproj. Fine de la longa aleo
de filaoj staris granda konstruaĵo, ankaŭ
ĉirkaŭbarita per muro, sed
ki es nefirma pordego ebligis eniron.
Temis pri forlasitaj staloj, senpordaj, ŝutroj tie, kie aperturoj
fenestre servis, kaj kun preskaŭ neekzistanta tegmento.
Malantaŭ tiu kaduka
konstruaĵo, tra la faŭkantaj aperturoj, oni vidis la
ruinaĵojn de multaj
staloj, ĉirkaŭitaj per muro, kiu estis plimalpli rezistinta al
la
tempo. Tio estis aflikta vido, kun sovaĝa vegetalaro lokiĝinta en ĉiuj
fendetoj kaj inter la ŝtonaj blokoj
kaj la ruboj. Oni ankaŭ rimarkis du
malgrandajn domojn, sur alia parto de la tereno. Kredeble ili estis
ŝirmintaj la gregajn gardistojn.
Putoj, tie kaj ĉi tie fositaj, cementaj trogoj uzitaj kiel
bestotrinkejoj
kompletigis la ekipaĵon de tiu forlasita bieno. Sed el tiu ejo
eliĝis ia pacosento, kiu ne retroviĝis sur la
ĉirkaŭaj kampoj. ĉu tie estis
loko, kie blovis iu spirito? Eble, ĉar agigite per subita impulso,
mi
eldiris tiujn strangajn parolojn:
"Yoro, ĉi tie ni faros hospitalon".
Kiel kaj per kiuj rimedoj estintus tute neeble respondi. Sed tiu ideo
neniam plu forlasis nin.
La medicinaj vizitoj ĉe
niaj malsanuloj okazis tri fojojn semajne.
La pliboniĝo de la simptomoj, perturboj kaj lezoj ĝojigis nin.
Sed la
vojiro Dakaro-Camb"er>ene-Keur-Massar-Dakaro estis malfacile
eltenebla,
kaj okazigis grandan
laciĝon. Estintus ideale gastigi ĉiujn
pacientojn en Keur Massar, sed la ĉambronombro en la kaduka domo ne
sufiĉis. Projekton ni gardis en la koro: restaŭri la grandan
kadukan
konstruaĵon, situantan fine de la aleo de filaoj. Ni jam estis
antaŭvidintaj
ĉiujn aranĝojn. Meze estus granda kuirejo kaj manĝejo por
la pluvsezono.
konstruotaj ĉe la ĉirkaŭmuro, la iamaj staloj, grandaj
kaj pli etaj,
fariĝus dormoĉambroj, konsultejo, flegejo, ĉambro por
pansaĵoj,
provizejoj por la proviantoj kaj ilaroj. Ve, la financado ne
vidiĝis.
Restis nur pacienci kaj esperi pli bonajn tagojn, kiuj neniel antaŭvidiĝis.
La financaj
malfacilaĵoj
La vivo fluadis en Keur Massar
kaj Cambérène. La malsanuloj, loĝigitaj, nutrataj, flegataj
kaj
amike ĉirkaŭataj montriĝis malpli elĉerpitaj. Ili
reprenis kuraĝon post
la pliboniĝoj, kiujn laŭ la kuro de la semajnoj alportis la
kuracado de
Dadi Diallo: rekoloriĝo de la haŭtai makuloj, cikatriĝoj
de la ulceroj
kaj de la plandaj traboraĵoj, iompostioma reveno de la sensiveco.
La doloroj de la ulnaj neŭritoj senfortiĝis ĝis malapero.
Fido kaj
respekto ĉirkaŭis la maljunan majstron,kiu saĝe kondukis
la terapion.
Plurfoje li rediris, ke la longdaŭraj kaj gravaj malsanoj
kuracendas
pacience, profunde, evitante ĉiun ajn malĝustatempan
trorapidecon, kiu
povus fariĝi noca por la pacientoj.
La medicinaj kontentiĝoj
tiel estis multaj, sed laŭ la financa vidpunkto
la problemoj ekhantis nin.
Fine de decembro 1980, la domoj funkciis ok monatojn. Sed ĉu ni
povos pludaŭri? La fermominaco
angordone stariĝis. ĉu ni devos reirigi al siaj vilaĝoj,
tiujn pacientojn,
kies esperon ni revivigis kaj kiuj komencis renaskiĝi? Tutevidente
ili
refalos en la abismon, el kiu ni deziris eligi ilin. La komenca
ŝparaĵo
etiĝis kaj atingis krizan sojlon. La kelkaj ricevitaj donacetoj nur
ebligis
pludaŭrigi la vivon. Laŭ la plej optimismaj konjektoj la
organizaĵo
ne transvivos la monaton aprilo 1981. Do, nur kvar monatoj restis
por trovi la financadon kapablan sekurigi la estonton. Alidirite, nur
miraklo povus savi nin, des pli neprobabla, ke ĝi konsistus en
helpo
al organizaĵo de tradicia medicino, forte misfamigita kaj atakata.
Kaj
tamen la horizonto estis heliĝonta, spite al la malaj emocioj, kiuj
pasos de espero ĝis plej profunda
senkuraĝo, poste al la malpeziĝo kaj retrovita konfido.
1981
La jaro 1981 estis kontrasta,
alportanta bonajn novaĵojn kaj
ne antaŭviditain malfacilaĵojn.
La espero
Komence de januaro, unu el niaj
amikoj, Edouard Diatta, reportero-fotisto
ĉe la ĵurnalo "Le Soleil" (La Suno), veninta por
saluti Yoro
Ba-n, estis informata pri niaj financaj problemoj.
Lia profesio konatigis al li ĉiujn dakarajn eminentulojn.
Li sugestis al ni renkonti la direktoron de
"Caritas-Senegalio", kiu eble havos proponindan solvon.
Tiu ĉi perspektivo estis esperiga.
Rendevuo estis aranĝita por la 14-ade Januaro. Mi prezentis la
celojn
de la Centro por Kontraŭlepra Flegado de Keur Massar, ĝiajn
problemojn kaj malfacilaĵojn. La direktoro, kiu estis atente
aŭskultinta ekkriis:
"Vi alvenas en la ĝusta momento. Germana organizaĵo por
helpo al lepruloj,
Aktion Canchanabury, el Bochum, ĵus skribis al mi kaj proponas
apogi projekton en
Senegalio. Pretigu dosieron kaj mi ĝin transdonos".
Mi estis en miro. ĉu la
miraklo estis antaŭ ni? Ege dankinte la direktoron de Caritas-Senegalio,
mi promesis, ke la raporto estos rapide redaktita. ĝi estis en lia
mano la 21-an de januaro.
Tiam komenciĝis la atendo, miksita kun espero kaj maltrankvilo.
ĉu la peto estos akceptata?
La malbonvena eraro
Dum februaro mi ricevis
telefonan alvokon el Thiès. Nekonata germana
kunparolantino varme anoncis al mi, ke nia projekto estis konsiderata
de la organizaĵo Aktion Canchanabury, Sed ĝia neperfekta
regado de
la franca lingvo kaŭzis eraran tradukon. Tiu komuniko ne alportis
feliĉon, sed senfortiĝon, malesperon.
Oni povis dedukti ke la projekto, favore akceptita, estas pli poste
ekzamenota kaj la financado riskos esti malproksima. ĝis tiam estos
tro
malfrue, la Centro por Flegado de Keur Massar ne plu ekzistos.
Mi vokis Yoro Ba-n, kiu laboris
apud la flordomo. La elreviĝo estis
tiel forta, la aflikto tiel intensa, ke ni restis silentaj. Finfine
ekskurso
tra la veprejo estis decidata por akiri en la plena aero iom da
kvietiĝo.
Tiun tagon la korboj restis
preskaŭ malplenaj. La plantoj, kiujn ni
serĉis ja estis sur la tereno, sed kun la spirito zorgoplena, ni
marŝis
sen rimarki ilin. Estante ankoraŭ iom pli senkuraĝigitaj pro
tiu
malabunda rikolto, restis al ni nur iri returne.
Alveninte fronte al la vojo al Rufisque, Yoro Ba sin preparis por turni
dekstren, direkte
al Dakaro, kiam mi subite diris al li: "Ne, turnu
maldekstren!"
Surprizite pro tiu peto, li rigarde demandis min. Mi tiam aldonis:
"Ni iru en la arbaron de Bandia". ĝi estis la loko de nia
unua ekskurso kun Dadi Diallo,
kaj mi ne sciis tion, kio instigis min tien reveni.
Post alveno surloke nekutima
spektaklo sin prezentis al ni.
Grandega senegalia mahagono estis faligita. Ni konis la medicinajn
povojn de la
ŝelo de tiu arbo. Kun malespera energio kaj tre malfacile, ĉar
ni ne
havis la necesan ilaron, ni elprenis grandajn ŝirpecojn, kiuj
amasiĝis en
la korboj, restintaj malplenaj dum la mateno. ĉu la ŝeloj
estos uzataj,
oni ne povis respondi, sed tiu laciga aktivado kvietigis nin,
kaj poste ni revenis al Dakaro.
[...]
La retrovita espero
Iom poste alvenis granda
novaĵo.
La germana organizaĵo akceptis la projekton kaj la unuan financadon
transdonos Caritas-Senegalio. La Centro de Keur Massar estis savita.
La estonteco malfermiĝis antaŭ ni. Post aflikto kaj malespero
sekvis la ĝojo.
La ŝeloj de senegalia mahagono, kiuj vidis nian konfuzegon,
fariĝis nun atestantoj de nia kvietiĝo.
Ili estos bonvenaj en nia farado: ili eniros la preparadon de
multaj medikamentoj.
Alia ekskurso al Bandia estis organizata por alporti tion, kion ni ne
elprenis sur
la trunko kaj la ĉefaj branĉoj de la faligita arbo.
Ligiloj interplektiĝas:
la rilatoj kun Aktion Canchanabury
S-ro Helm Böodeker, tre
agema membro de tiu organizaĵo, vizitis
nin la umuan semajnon de marto. Kun multe da afableco, favora atento,
spirita kaj kora vasteco, li ekkontaktis nian strukturon de tradicia
afrika medicino. Neniel mallogis venantan de grandkomforta lando, nia
tiel malriĉa vivokadro, nur kortuŝis lin la esperoj de la
malsanuloj.
Je sia reiro li povis klarigi la rezultojn jam akiritajn. Tio estis la
komenciĝo
de longa kaj fruktodona kunlaborado kun tiu germana organizaĵo
fondita en 1961 de s-ro Hans Reinhardt, li mem trafita de grava
malsano kaj kiu, kun admirindaj forto kaj malavareco, estis transpasinta
sian propran malfeliĉon.
Li nekonis la iniciaton de Keur Massar, sed kun dankemo ni honoras lian
memoron.
Asocio estas kreata
La financado ricevita de bonfaraj organizaĵoj kaj la transdonado de
personaj donacoj neprigis la kreadon de asocio disponanta bankan konton
kaj plenumanta la monan administradon. La prepara etapo konsistis en
trovo de nomo, kiu elvokos la apartan karakteron de la agado en la
Centro de Flegado de Keur Massar. Geamikoj, gekolegoj serĉadis
kune kun ni la nomon, kiu plej bone esprimos la spiriton, kiu animis
nin.
Post multaj proponoj, ĉiuj malakceptitaj, unu el ili kaptis la
atenton
kaj estigis unuanimecon. ĝi estos la asocio "Renkontiĝo
de la Medicinoj".
Tiuj vortoj montris la komunan vojon, kiu unuigis la inspiron de la
afrika medicino
kaj tiun de la okcidenta kulturo. Sed ekde la komenco
alia deziro ĝermis: iam vidi ĉiujn medicinojn en la mondo
teksi inter
si multajn ligojn.
Post adopto de la nomo, restis
la plej malfacila tasko: alfronti ĉiujn
administraciajn etapojn. Ili multis kaj riskis esti longegaj: onidire
du jarojn aŭ eble pli. Aliflanke niaj oponantoj povis ankoraŭ
plilongigi
sur diversaj niveloj tiun limtempon.
Post organizo de la provizora
estraro, ni proponis la dosieron en
junio 1981. Yoro Ba, ĉiam vigle atenta, decidis kontroli la
sinsekvajn transdonajn etapojn.
La periodo estis favora. La ferioj de julio ĝis oktobro disigis
kaj malproksimigis ĉiujn, kiuj povus obstakli.
Post paso de oficejo al oficejo,
la dosiero atingis la lastan etapon,
la sekretariejon de la prisana ministrejo, kie ĝi povus resti sub
stako
de aliaj petoj dum nedeterminita tempo.
Nia kunlaboranto tiam prenis aŭdacan iniciaton. Al tiu varmkora
homo,
naturdotita por favori la bonajn celojn kaj posedanta grandan
persvadkapablon, estis malfacile oponi. Oni tiel konsentis,
spite la regularon, transdoni al li la dosieron.
Provizite per la valora dokumento, li tuj petis aŭdiencon ĉe
la
ministro. Malgraŭ la hezitemoj kaj obĵetoj, li insistis kaj
akiris kontentigon.
Post sia akcepto, li detalis sian peton. La ministro, kiu bone konis
nin,
tuj donis sian subskribon. En oktobro 1981, la asocio
"Renkontiĝo de la Medicinoj" fariĝis oficiala.
Nia tasko tiel estos multe pli facila.
Yvette
Parès
Piednotoj:
1= Tabelaro de la oficiale
uzeblaj medikamentoj, laŭ la franca regularo.
kun preskriboj, kontraŭpreskriboj, eblaj kromefikoj kaj
laŭmodelaj dozologioj.
2= Bela arbo origina el Barato (
Azadirachta indica, el meliacoj).
du (eble veraj"
okazaĵoj
La pola verkisto Tadeusz
BoyZelenski sidis en kafejo. Venis al li
kelnero kaj diris: "Sinjoro, ĉi tiu tablo estas
rezervita!" "Do bonvolu
forpreni ĝin - trankvile diris la verkisto - kaj alportu al mi
alian."
Alfred Hitchcock rakontis al
siaj amikoj: "Iutage reĝisoro demandis min,
ĉu mi volas ludi la rolon de Dio en unu el liaj filmoj.
Mi respondis, ke mi eĉ ne
scias, ĉu mi estas simila al Dio."
Kompletigaj informoj pri
Esperanta Ligilo
redaktoro: Olena Poŝivana
Velika Dijivska 22/226
ua-49068 Dnipro
Ukrainio
(r.p.: amatalena(ĉe)ukr.net)
komputilbrajla asisto: j. Jelinek
Roztocka 1001
cz-514 01 Jilemnice, Ĉeĥio
(r.p.: lunalumo(ĉe)atlas.cz)
(tel.: +420-481 543 200)
administrantino: Milena Jelinkova
Roztocka 1001
cz-514 01 Jilemnice, Ĉeĥio
(r.p.: lunalumo(ĉe)atlas.cz)
(tel.: +420-481 543 200)
kasisto: Pier Luigi Da Costa
via di S. Maria del Giudice 2369
IT-55100 Lucca, Italio
(r.p.: dacostapl(ĉe)gmail.com)
poŝtĉekkonto
IT67C 01005 13702 0000 0000 2799
je la nomo "Da Costa Libe")
ĉe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca
UEa-konto de Libe: libk-p
jarkotizo: 15 eŭroj
la lasta numero de esperanta
Ligilo
legeblas ankaŭ en la retejo de Libe:
http:\\libe/slikom/info
Por ricevi la revuon retpoŝte skribu al:
masenkoai(ĉe)mail.ru
---------------