Esperanta Ligilo
Oficiala organo de
Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE)
numero 4 - Aprilo 2024
Enhavtabelo
Tria komuniko pri la 88a IKBE.
Ankoraŭ pri Afriko.
Pri kaprinoj kaj citronoj.
Ankoraŭ pri Afriko, sed malĝoje kaj eĉ iom hontante.
Neordinara menuo.
Monda indiĝeno (versaĵo).
Komuniko pri la 88a IKBE kaj
paralelaj eventoj okazontaj
ekde
la 17a ĝis la 24a de
aŭgusto
2024 en Beograd, Serbio
Karaj esperantistoj,
Jen, fine venas nova komuniko
pri la 88a IKBe kaj eventoj okazontaj
samtempe kaj samloke. Jam aliĝis al la Kongreso e-istoj el
ses landoj kaj pluraj anoncis sian partoprenon. Tio donas esperon ke
la Kongreso estos bone vizitata kaj sukcesa.
Ni proponas al vi tradician
LIBE-programon kaj inkluzivitajn
kromprogramojn por via elekto:
seminario de SEL/UEA:
Trejnseminario pri interkultura komunika
kompetento, instrukapabligo kaj aktivula lertigo, prelego kaj ateliero
pri kursoj de Esperanto al nevidantoj, renkontiĝoj de instruistoj
kaj
ILEI-anoj, kunvenoj de esperantistoj el Balkanaj kaj najbaraj landoj. Vi
havos eblecon ĝui e-istan bel-
artan programon, prelegojn pri planlingvoj, rolo de Esperanto kiel ponto
inter diversaj kulturoj, aŭskulti pri la egipta hieroglifa skribo,
perfektiĝi pri Esperanto dum ĉiumatena konversacia rondo,
eĉ ekscii iom pri la franca lingvo, ktp.
Pluraj el vi jam sendis sian
aliĝilon, sed se vi deziras partopreni
ankaŭ en aliaj programeroj kaj evt. partopreni en stipendikonkurso
pri
partopreno, bonvolu atenti pri subaj informoj.
Aliĝilo al LIBE-kongreso
kaj paralelaj eventoj (vd finan rimarkon).
Anonco pri la Stipendikonkurso:
(vd rimarkon).
Stipendipetilo: (vd rimarkon).
Instrukcioj pri pagado en
eŭroj:
Intermediary Bank\
Correspondent Bank
SWIFT - BIC: DEUTDEFF
Name: DEUTSCHE BANK AG
City, Country: FRANKFURT AM MAIN,
GERMANY
Account with institution \
Beneficiary's Bank
SWIFT - BIC: KOBBRSBG
Name: NLB KOMERCIJALNA BANKA AD
BEOGRAD
Street: Svetog Save 14
City, Country: 11000 Belgrade, Republic of Serbia
Beneficiary
IBAN \ Account Number: rs35205 00708 000544 97209
Company name: UDRUŽENJE ESPERANTISTA SRBIJE
Street: KICEVSKA 9
City, Country: Beograd (Vracar), REPUBLIC OF SERBIA
--------------------------------
Pri cĉiuj informoj bonvolu
turni vin al jenaj retadresoj:
nedeljkalozajic@gmail.com kaj
zarkovicjovan@gmail.com
Bonvenon!
Nome de la Organiza komitato:
Nedeljka Ložajiĉ
(rimarko: tiun titolon sekvas
reta ligilo. Vi trovas ĝin en retmesaĝo
sendita de nia prezidantino. Manke
de tio, se vi interesiĝas, petu ĝin de ŝi je la supra
retadreso.
Ankoraŭ pri Afriko
Nu, en Afriko, ni scias, okazos
unuafoje ĉijare la UK, sed tio ne
signifas, ke ĝis nun la afrikaj Esperantistoj neniam kongresis.
Kelkaj el
ili partoprenis en diversaj UK-oj, sed la plimulto renkontiĝis en
afri-
kaj kongresoj organizitaj de la Afrika Komisiono de UEA.
Jes, ekzistas Afrika Komisiono,
kaj ĝi ne estas la nura, ĉar UEA
havas krome aliajn regionajn komisionojn, nome la Amerikan, la
Azian-oceanian
kaj la Monan. Tiu lasta ne okupiĝas pri mono, sed pri Meza Oriento
kaj Norda Afriko.
La nuna Afrika Komisiono,
starigita en 2022 kaj deĵoronta ĝis
2025, konsistas el
S-ro Patrick Manirakiza: kunordiganto (Burundo),
S-ino Ranja Robertine Jeanne d.Arc Zafinifotsy: vic-kunordiganto
(Madagaskaro),
S-ro Koffitche Koufionou: sekretario "Togolando),
Espoir NGOMA Kasati: vic-sekretario (D.R. Kongo),
S-ino Miora Raveloharison: komisionanino (Madagaskaro),
S-ro John E. Magesta: komisionano (Tanzanio).
Laŭ mesaĝo sendita en
2014 de Adjévi Adjé (tiama prezidanto de
UTE, Unuiĝo Togolanda por Esperanto),
"La laboro de la komisiono estas fakte laboro por disvastigi
Esperanton
kaj plivigligi la Afrikan
Esperantistaron. Tio okazas precipe rete per
plifortigo de la ligoj en Afriko per interŝanĝo de spertoj kaj
opinioj.
La komisionanoj estas helpataj en ties taskoj de helpkomisionanoj,
kiuj disponas tiucelan komunik-liston sub la mastrumado de la
kunordigantoj.
Ĉiuj intervenas en la debatoj kaj, el la konkludoj de la diskutitaj
temoj, la komisiono faras proponon aŭ konsilas al estraro de UEA
pri Esperanto en Afriko."
Ekde 2006 la komisiono
publikigas bultenon nomatan "Esperanto en Afriko".
La Komisiono ankaŭ zorgas
pri organizado de la Afrikaj Kongresoj
de Esperanto (AKE). Okazis ĝis nun:
1a AKE en Noce (Togolando),
jarfine de 1990 kaj jarkomence de 1991 kun 104 partoprenantoj;
2a AKE en Kotonuo (Benino)
jarfine de 1991, kun 90 partoprenantoj;
3a AKE en winneba (Ganao)
ĉe jarŝanĝiĝo 1994-1995 kun 48 partoprenantoj;
4a AKE en Arusha Moshi
(Tanzanio)
ĉe jarŝanĝiĝo 1995-1996 kun 38 partoprenantoj;
5a AKE en Kotonuo (Benino)
ĉe jarŝanĝiĝo 2013-14 kun 32 partoprenantoj;
6a AKE en Bunga (Tanzanio)
ĉe jarŝanĝiĝo 2016-17 kun 76 partoprenantoj;
7a AKE en Buĵumburo
(Burundo)
en decembro 2019 kun 135 partoprenantoj;
8a AKE en Tiese (Senegalo)
en decembro 2022; tie povis fizike ĉeesti ĉiuj membroj de la
komisiono.
La agadon de la Afrika Komisiono
subtenas la Fondaĵo Afriko de
UEA. En 2021 ricevita donaco ebligis al UEA aĉeti komputilon por
ĉiuj membroj de
la Afrika Komisiono.
Pri kaprinoj kaj
citronoj
(ĉisube mi prezentas
mallongan elĉerpaĵon el la verko "E-o lingvo de
paco en Burundo" de la serba ĉe-instruistino Tereza Kapista.
ŝi
rakontas pri vojaĝo okazinta en la jaro 2005. El tiuj kelkaj
paĝoj vi
jam ekhavos ideon pri la malfacilaĵoj por starigi kaj vivteni
Esperantan
asocion en malriĉa lando (kaj ne pensu ke dume multo
ŝanĝiĝis!), kaj vi
ankaŭ vidos kiel koloniintoj enkondukis ja utilajn kreskaĵojn,
sed nur
por propra uzo, neniel instruante la lokan loĝantaron pri ilia
utileco.)
En la vespero okazis kunsido kun
la kandidatoj al instrukapableco kaj
la estraro de ANEB por pritrakti la problemojn kaj la farendaĵojn.
Tiu
registrado de la Nacia klubo ne iras tiom glate. Ĉiuj en estraro
devas
doni la dokumentojn, kaj kopii ilin ke ili povu esti elektitaj kiel
estraranoj. Laŭ la reguloj nur ŝtatano de Burundo povas esti
estrarano,
pro tio Birindwa ne estas en estraro. Ni estis informitaj ke en
Rumonge estis malfermita poŝtkesto por la Asocio kaj ili montris la
seruron
kion ili mem devis aĉeti por la kesto. Do, ĉiu paŝo estas
kunligita
kun elspezoj.
La ĉeestantoj estas
informitaj ke oni fondis bibliotekon, kion ili faris
pere de la libroj kiujn mi alportis, kaj kiujn ili jam havis pli frue:
ĉiu povas preni por legado.
Ili parolis ankaŭ pri la
kaproj kiujn ili jam havas kaj kiujn
prizorgas Jacqueline kun la edzo. La Asocio esperas profiti de ili. Do,
mi decidis morgaŭ aĉeti kaj donaci al ili bonan kaprinon. Post
tiuj
miaj vortoj aperis granda aplaŭdo: ili vere elkore dankis mian
donacon.
Matene ni iris al la bazaro,
antaŭ la instruhoroj, sed ne estis bonaj
kaprinoj ĉe la vendoplaco; pro tio kelkaj kun Japhet iris al
vilaĝo
kaj tie aĉetis vere
"bonan" kaprinon, eĉ etan kapridon kun ŝi.
Mi estis ege scivolema kaj kiel senpacienca infano, mi atendis la finon
de la instruado, ke mi iru vidi la kaprinon. Mi tion faris kaj estis
kontenta.
Eble mi klarigu la ekonomian
punkton de tiu kapro-bredado: se ili
havas nun 5 kaprinojn, preskaŭ ĉiam oni havas po 2 idojn, do
ili fariĝos
15, de 15 post unu jaro jam 45 ktp. do ili povus vendi kaj financi tion
kion ili bezonas
kaj denove lasi kelkajn kiel bredantajn ĉaprinojn.
Ĉiuj tiuj aktivecoj indikas al mi ke ili bone kunlaboras kaj
solidare agas laŭ la celo de la Asocio. Esperiga afero!
Mi jam havas informon ke la
kaprino "Tereza", tiel oni nomis la
donacitan kaprinon, naskis du belajn idojn. Do, la donaco jam
duobliĝis.
Dum la lecionoj ni parolis pri
tio kio estas dolĉa, kio acida. mi montris
citronon kaj diris ke estas bonega trinkaĵo de ĝi kiu
nomiĝas limonado.
Sed, ili tuj diris al mi ke mi ne trinku tion, ĉar la citrono
"faros truon en mia stomako". Ili citronon ne uzas, aŭ
nur eble kiam ili
metas sur la fiŝetojn frititajn; bedaŭrinde ili ne havas monon
por aĉetadi
bonajn grandajn fiŝojn.
Ili diras ankaŭ ke la
citrono estas malsana aĵo, ĉar ĝi maldensigas
la sangon. Sed mi vidis ke en restoracio apud la lago Tanganjika oni
trinkis _bitter _lemon. Mi kelkajn da ili venigis al mia ĉambro kaj
faris limonadon kiun mi dolĉigis per bonega kana sukero, kaj ili
diris:
jes, vere tio similas al la trinkaĵo en boteloj. Tiel mi montris al
ili
ke unu 2-decilitra botelo da citrona trinkaĵo kostas kiel 8
citronoj kaj de
8 citronoj oni povas fari 8
litrojn da trinkaĵo. La koloniistoj
ĉie apud siaj vilaoj plantis citronojn kaj ankaŭ ĉe
ĉiu preĝeja ĝardeno
estas tio plantita. sed mi vidis ke ankaŭ en mia ĝardeno la
citronoj
putras sur la tero: neniu uzas ilin.
Ankoraŭ pri Afriko, sed
malĝoje kaj eĉ iom hontante
"Mi akuzas" de
Survival International en la Internacia Tago de la
monda heredaĵo de la homaro:
Unesko kunkulpas en malrespekto de la rajtoj de indiĝenaj popoloj.
(la suba teksto estas iom
mallongigita pro forigo de partoj, kiuj ne
koncernas Afrikon).
La 18a de Aprilo estas tago
dediĉita al monda heredaĵo de la homaro,
konsistanta el naturaj medioj, homaj realigaĵoj kaj kulturaj
valoroj,
kiujn endas protekti kaj bonstate
transdoni al sekvaj generacioj.
ĝuste en tiu tago Survival
International publikigis la dokumenton
"decolonize unesco", kiu montras kiel tiu organizo kunkulpas
en la
malrespekto de la rajto de la indiĝenaj popoloj tradicie vivantaj
en pluraj el
la protektataj lokoj je propra tero kaj je humana traktado.
Kritikataj estas la teoriaj
principoj laŭ kiuj oni elektas la protektendajn lokojn
kaj precipe la protektaj rimedoj kiuj inkluzivas forpelon de la
indiĝena
loĝantaro kaj tre gravajn perfortaĵojn por malhelpi ties
revenon.
Laŭ Caroline Pearce,
ĝenerala direktorino de Survival International,
tio kion Unesko nomas "natura heredaĵo de la homaro",
fakte
estas ofte praavaj loĝlokoj
el kiuj la indiĝenaj popoloj estas
forpelitaj
kaj fortenataj per perforto, minacoj kaj teroro. Kaj Unesko ne kunkulpis
nur per silentado; ĝi eĉ rekte subtenis iniciatojn kaj
registarojn,
kiuj malrespektas la indiĝenajn rajtojn. La titolo de la citita
dokumento
aludas al tio, ke Unesko ankoraŭ agas laŭ la koloniisma
koncepto, ke la indiĝenaj popoloj,
kaj aparte la afrikaj, ne havas la politikajn kapablojn kaj la sciencajn
konojn por ĝuste prizorgi siajn landojn. En la jaroj kiuj sekvis la
sendependiĝon de la afrikaj ŝtatoj Unesko aktive subtenis la
neceson
konfidi al spertuloj (kutime
eks-koloniantoj) la protektadon de la afrika
naturo per apliko de la okcidenta scienco kaj kreo de
parkoj-fortikaĵo
senigitaj de la indiĝena loĝantaro.
La unua direktoro de Unesko,
Julian Hŭley (posta kunfondinto de
wwf) difinis la afrikajn indiĝenajn popolojn kiel obstaklon al la
protektado
de la naturo ĉar, utiligante por vivteni sin brullignon,
ĉasaĵon kaj
herbojn, forigas parton de la miro kaj plezuro ricevebla de koloniuloj
kaj poste de turistoj. Tiel naskiĝis la ideo krei protektitajn
lokojn sen
la konsento de la praloĝantoj; ideo kiu kondukis poste al elekto de
aparte
belaj lokoj, kreitaj kaj prizorgataj dum jarcentoj de indiĝenoj,
sed difinitaj
heredaĵo de la Homaro (vorto bele sonanta, sed neniel indikanta
kion ĝi
signifas ĉi tie).
Nur pli poste Unesko agnoskis,
ke tia protektado kontrastas kun la
rajtoj de indiĝenoj
kaj ellaboris la koncepton de "komunuma konservado" kaj la
rilatajn regulojn.
Tamen, en la praktiko, ankoraŭ daŭras la sama malrespekto kaj
perfortado.
La dokumento de Survival International citas la situacion de tri afrikaj
parkoj,
kie Unesko ne nur ne malhelpis la malrespekton de la indiĝenaj
rajtoj,
sed ofte eĉ kaŭzis ĝin per siaj decidoj.
Venante al konkretaj ekzemploj estas citataj tri protektataj lokoj en
Afriko.
La unua estas la konservareo
Ngorongoro en Tanzanio. Masaja ĉefo
plendis: "La subteno de Unesko estas uzata por forpeli nin. Ni
estas
vere lacaj kaj konfuzitaj. Ni ne scias kiam ni mortos." Ekde 2010
Ngorongoro estas klasita kiel natura-kultura heredaĵo, sed tio ne
helpis respektigi rolon kaj rajtojn de
masajoj. La tanzania registaro eĉ substrekis la eksterordinaran
gravecon
de masajoj por efika konservado, sed Unesko en sia decido ne atentis
pri tio; male ĝi emfazis la
neceson limigi la ĉeeston kaj
agadon de masajoj
interne de la protektata areo.
Antaŭe Unesko eĉ minacis forviŝi la parkon el la listo de
la monda heredaĵo
se oni ne urĝe aplikus tiujn limigojn, kaj tion sekvis multaj
perfortaĵoj kontraŭ la masajoj, kiuj
fine eĉ petis mem ke ilia teritorio estu forigita el tiu listo.
Dua ekzemplo estas la nacia
parko Odzala-Kokoua en Respubliko Kongo,
kiees loĝantoj, la baka-oj, estis forpelitaj kaj fariĝis
mizeruloj
riskantaj perdi eĉ sian kulturan identecon. Unu el ili tiel
priskribis
la nunan situacion: "Ni bezonas la arbaron. Niaj filoj plu konas
nek la
bestojn nek niajn tradiciajn kuracajn kreskaĵojn. Nun baka-oj vivas
surborde de la vojoj. Diri tion dolorigas mian koron, sed, sen baka-oj,
ankaŭ la arbaro estas malsana."
La parkon regas African Park, potenca
organizaĵo en kies stabo troviĝas
ankaŭ la brita princo Harry, kiu aplikis soldatan protektadon kiu
rezultigas
ĉiutagajn kaj tre gravajn perfortaĵojn kontraŭ la
indiĝenoj.
En la liston de monda heredaĵo tiu parko eniris antaŭ unu
jaro, kvankam
pri la krimoj tie okazantaj oni
sciis. Oni ankaŭ sciis el la petdokumento pri la akcepto en la liston,
ke oni ne aranĝis antaŭe la devigajn interkonsentojn kun la
indiĝena loĝantaro,
sed tio ja ne gravis por Unesko.
Tria ekzemplo koncernas la
nacian parkon Kahuzi- Biega en la
demokratia Respubliko Kongo. En ĝi
vivas batwa-oj, viktimoj de tiom
da perfortoj, ke virino plurfoje stuprita
de soldatoj kaj parkogardistoj denuncis: "Ni vivas en la arbaro.
Kiam ili vidas nin, ili perfortas nin. Se ni devos morti ni mortos,
sed ni restos en la arbaro."
Tiajn kaj aliajn similajn agojn estis pruvitaj de Minority Rights Group,
kiu parolis pri agado detale planita de la estraro de la parko. Pri
ĉio
tio oni bone scias, kaj tamen la komitato por la monda heredaĵo
rekomendis al la registaro
"plifortigi la lukton kontraŭ kaŝĉasado,
daŭrigi, plioftigi kaj pliefikigi la patroladon
kaj forigi la neleĝajn okupantojn."
Tiel Unesko fakte aprobis kaj kuraĝigis la politikon de persekutado
de la batwa-oj.
Tial nun, okaze de la internacia
tago de la monda heredaĵo,
Survival International petas ke Unesko:
ĉesigu la subtenon de
perforto kontraŭ indiĝenoj nome de konservado;
nuligu la apartenon al la monda
heredaĵo de lokoj, kie estas
malrespektataj la homaj rajtoj;
subtenu manieron de konservado
kiu respektu la rajtojn de la indiĝenoj.
Tio, ankaŭ konsiderante
lastatempajn sciencajn studojn, kiuj pruvas
ke indiĝenaj popoloj estas la plej efikaj gardantoj de
biodiverseco.
Neordinara menuo
"Ankaŭ mi povus
manĝi vermojn kaj ĉiun alian naŭzaĵon se mi estus
mortmalsata", mi aŭdis ofte kiam mi menciis iun strangan
manĝaĵon. Sed
al tiuj kiuj manĝus vermojn por ne malsatmorti aŭ tial
ĉar iu devigas
ilin, kaj al tiuj kiuj en iu fora urbo serĉas restoracion de sia
samlandano,
mi konsilus ke ili ne tro malproksimiĝu de sia hejmo kaj
laŭeble evitu la okazon esti devigata pro malsato manĝi tion
aŭ jenon.
Nenio estas pli trista kaj malagrabla ol la perforto kiu
ŝanĝas la regulon.
Kiam mi troviĝas en fremda
lando, mi ĉiam serĉas lokajn specialaĵojn.
Ne pro tio ĉar mi atendas ion pli bongustan ol la manĝaĵo
kiun mi
kutime manĝas, sed por sperti kaj lerni ion novan. Cetere mi ne
vizitadas
forajn landojn por serĉi pli bonan ol estas la mia, sed por ekkoni
ion
malsaman de tio kion mi jam konas.
Iun tagon en la amazonaj
praarbaroj mi vidis Indianon manĝantan iujn
flavajn vermojn grandajn kiel dikfingro. Kiel vera frandemulo, li
prenis la vermon je unu el ĝiaj finaĵoj, levis ĝin en la
altecon de
siaj okuloj kaj tiam, kun nekaŝita ĝuo, malrapide, lasis ke la
bakita
delikataĵo glitu en lian buŝon malfermitan je formo de O.
ĉiufoje
sekvis laŭta ŝmacado kun sendubaj esprimoj de ĝuo.
Kiam li tiun ceremonion ripetis
la kvinan fojon, alvenis la momento aŭ
ke mia stomako renversiĝu
kiel tio nun okazas ĉe multaj el miaj karaj
legantoj, aŭ... ke mi mem gustumu la vermon . Kompreneble, mi faris
tiun ĉi duan.
Responĝe al mia peto, la
indiĝeno kun plej naturaj movoj deŝiris pecon
de la bananfolio servanta al li kiel telero kaj metis ĝin
antaŭ min kun
tri flavetaj vermoj bone grasiĝintaj.
Mi devas konfesi ke ne estis
facile engluti la unuan, eĉ ne kun
fermitaj okuloj. Por la dua mi jam malfermis la okulojn, dum la trian mi
jam preskaŭ ĝuis, aŭ por esti pli ekzakta: mi ĝuis
pro mia sukceso.
Poste mi ofte renkontiĝis
kun tiuj vermoj kaj unufoje mi havis la okazon
mem elpreni ilin el la interno de palmo. En ĝin iu nigra insekto
demetas la ovojn post truigo de la arboŝelo, kaj la vermoj evoluas
en
ĝi manĝante la estontajn foliojn.
Kiam ajn mi atingis ilin, mi volonte manĝis tiujn ĉi vermojn,
same kiel
miaj kunvojaĝantoj. Ni manĝis ilin boligitajn en akvo kaj
nekuiritajn,
sed ni pleje ŝatis ilin salumitajn kaj bakitajn apud fajro,
envolvitain
en bananfolion. Tiam ili fariĝis brunruĝaj kaj kraketantaj.
En tiu sama regiono oni
manĝas ankaŭ alispecajn vermojn. Ili estas
malgrandetaj kaj evoluas en putrantaj maizrestaĵoj. Foje mi
manĝis
manplenon da ili, sed tiam mi definitive konstatis ke mi malŝatas
ilian odoron. Ekde tiam mi viŝis ilin el mia menuo.
Mi manĝis ankaŭ tri
specojn de raŭpoj. La indiĝenoj deprenas ilin
de la arboŝelo aŭ folio kie ili troviĝas dense unu apud
la alia,
formante grandan flavan aŭ nigran makulon. Tiam tenante ilin sur
bananfolio,
bastoneton similan al krajono ili apogas sur la kapon de la raŭpo,
enpuŝas ĝin kaj renverse surtiras la raŭpon sur la
bastoneton por eligi
ĝian inteston. Fine ili bakas ilin apud la fajro. Tiujn ĉi
raŭpojn mi
kutime manĝis kiam oni proponis ilin al mi, sed mi neniam klopodis
akiri ilin.
Kun la tribo Tupari mi lernis
manĝi ankaŭ du specojn de grandaj
nigraj insektoj: lukanojn kaj unukornulojn. Ambaŭ estas grandaj
kiel homa
dikfingro kaj la diferenco inter ili estas ĉefe ke la unua havas du
kornojn kiuj fermiĝas kiel tenajlo, dum la alia posedas nur unu kornon meze
de la kapo. Kutime oni manĝas ilin vivantajn, post derompo de la
kapo
kaj la malmolaj flugiloj, sed ankoraŭ sufiĉe viglajn por ke
per la
piedetoj tiklu la langon.
Foje ni marŝis laŭ
praarbara pado en longa vico, unu malantaŭ la alia.
Antaŭ mi marŝis Indianino kun ŝarĝo surkape.
Rimarkinte insekton sur la
pado aŭ apud ĝi, ŝi levis ĝin per la piedfingroj,
tuj poste deprenis ĝian
kapon kaj flugilojn kaj diligente enbuŝigis ĝin. ĉar mi
iom malsatis,
post certa tempo mi duonŝerce riproĉis al ŝi:
"ŝajne vi nenion lasas
por mi!" ŝi signis per la mano ke ŝi komprenis la aludon.
Post tio,
kiam ŝi vidis insekton, ŝi levis ĝin per la piedfingroj,
deprenis ĝiajn
nenecesajn partojn kaj ĉiun duan ŝi transdonis al mi super la
ŝultro.
Kaj mi, kompreneble, tre kontenta manĝis ilin.
Multe da simia viando mi
manĝis kaj mi ne povus diri ĉu ĝi estas pli
aŭ malpli bongusta ol la bovaĵo, se temas pri pli aĝa
simio, respektive
la bovidaĵo se la simio estis juna.
Sed estis vera travivaĵo la unuan fojon manĝi viandon de nia
plej
proksima parenco. Ni vidis kiel indiano mortpafis per sago la simion.
Li ĵetis ĝin sur la ŝultron kaj dum ni marŝis
malantaŭ li, la simio nin
rigardis per malfermitaj okuloj, kvazaŭ akuzante nin pro sia morto.
Tiun vesperon ni rifuzis gustumi ĝian viandon. Ni iris dormi
malsataj.
La sekvantan matenon unu el la
indiĝenoj alportis al ĉiu el ni pecon
de rostita viando. Ni tuj ekmanĝis. Ni estis tro malsataj por ia
ajn
pripensado. Nur kiam mi finis la manĝadon, mi demandis:
"ĉu vi jam ĉi-matene iris ĉasi? Kia viando
estis tiu ĉi?" "Nenie ni estis. Tiu ĉi viando estis
de la sama simio kiun
vi hieraŭ ne volis manĝi." Kaj tiel mi iniciĝis en
pitekofagio. Kutime
oni elprenas nur ĝiajn intestojn kaj etendas ĝin apud la fajro kiu
forbruligas ĝian hararon antaŭ ol rosti ĝin.
Unu el la grandaj frandaĵoj
de la praarbaro estas la serpentaĵo. Mi
lernis manĝi la viandon de ĉiuspecaj serpentoj. Kaj la
malgrandajn, venenajn,
kaj la grandaj kiaj estas anakondo kaj boao. Kiam oni volas
prepari venenan serpenton, unue oni detranĉas ĝiajn kapon kaj
kolon, en
kiu troviĝas la venenaj glandoj. En la korpo ne troviĝas
veneno.
La serpentoj malpli ol unu
metron longaj havas multe da maldikaj ostetoj kiujn estas malfacile eligi el
la viando. Aliflanke la grandaj estas tre pezaj kaj moviĝante ili
evoluigas fortegajn muskolojn, kio igas ilian viandon malmola,
preskaŭ
nemaĉebla. Sed al la serpentoj de du ĝis tri metroj, al ili mi
havas nenion por riproĉi.
Alia estas la okazo de la
krokodilo. Vojaĝante tra la riveroj de
Suda Ameriko mi ofte estis devigata mortigi kajmanon, tiun sudamerikan
krokodilon. Foje mi provis manĝi ĝian viandon. Mi konkludis ke
la viando
de ĝia korpo havas akran, malagrablan fetoron. ĝia vosto estas
malmola kiel ligno kaj senutila. Sed inter la korpo kaj la vosto ĝi
havas
tri-kvar kilogramojn da manĝebla viando, precipe se oni ĝin
boligas en
sala akvo. ĝia viando similas al tiu de gado.
La testudo, kontraŭe, havas
blankan viandon, similan al tiu de kokino. Mi ne komprenas kial oni plej
ofte parolas pri "supo de testudo" kiel pri granda
frandaĵo. ĝi fakte
estas tio, sed pli granda frandaĵo estas ĝia viando. La
indiĝenoj de
Amazonio preparas ĝin laŭ barbara maniero. Vivantan testudon
ili metas
sur la fajron surdorse, tiel ke ĝia kiraso servas kiel kaserolo.
Tie ĉi mi devas mencii
ankaŭ la testudajn ovojn. En Suda Ameriko
la arbaraj testudoj estas ĉirkaŭ kvardek centimetrojn longaj
kaj
demetas dudekon da longecaj, blankaj ovoj. Tiuj kiuj vivas en la rivero
atingas la longecon de unu metro. Ili demetas eĉ ĝis cent
dudek ovojn
dum unu nokto. Kompreneble nur unu fojon jare. Tiuj ovoj estas blankaj
kaj globformaj, grandaj kiel pilkoj por tabloteniso, sed ilia ŝelo
estas
mola. La flavaĵo de la testudovo estas tre densa kaj havas salan guston,
tre agrablan, dum ĝia blankaĵo estas flueca kiel oleo. ĉe kuirado la
flavaĵo fariĝas eĉ pli densa kaj
la blankaĵo eĉ pli flueca. Mi ofte kuiris ilin sed kun la
tempo konstatis
ke tio estas superflua, ĉar nekuiritaj ili estas same bongustaj.
Mi povis manĝi ĝis dekkvin tiajn ovojn sen malbona
konsekvenco.
Estas necesa aparta sperto por
facile trovi la ovojn. La testudo dum
la nokto serĉas altan sablan riverbordon kaj en ĝi kavas
rondan truon
profundan okdek centimetrojn kaj same larĝan. Post la ovmeto
ĝi
kovras la truon per sablo kiun ĝi per sia karapaco glatigas en
rondo kvin
metrojn larĝa. Per tio ĝi protektas la ovojn de la
manĝemaj krokodiloj
kaj aliaj bestoj. Sed al ĝi ne venas la ideo forviŝi siajn
spurojn kiuj
gvidas el la akvo al la supro de la riverbordo, kaj laŭ ili estas
facile
malkovri ĝian neston el la boato. Se oni fosas en la centro de la
ronda
glatigita surfaco, oni kutime trovas tion, kion oni serĉas.
La proceso de naskiĝo de la
etaj testudoj estas unu el la grandaj
saĝaĵoj de la naturo. La testudino ovmetas, kiel priskribite
supre,
antaŭ la finiĝo de la seka sezono. Dum unu monato proksimume
la suno ankoraŭ
estas sufiĉe forta por varmigi la ovojn tra la nedika tavolo de
sablo kaj prepari la idojn por la elkoviĝo. Tiam komenciĝas la
pluva
sezono. Pro la konstantaj pluvoj la akvo rapide kreskas, la alta bordo
subakviĝas kaj la sablo malfirmiĝas ĝustatempe por ke la
ĵusnaskitaj
estaĵoj elnaĝu. Kompreneble, se neniu malkovris ilian neston
antaŭe.
Inter la birdoj kiujn mi
manĝis, mi menciu nur la papagon, ĉar al iu povas ŝajni strange,
ke oni manĝas
tiel belan birdon kun multkolora plumaro. Oni forgesas ke, se oni
forigas la buntan plumaron, la papago similas al simpla kokino. Krom
laŭ la kapo, kiu tamen tute malsamas. Kaj ankoraŭ unu sensignifaĵo.
La papago vivas ĝis cent jaroj kaj tiel povas okazi al la optimisma
ĉasisto ke li rostas kokinon okdekjaran. La viandon de tia oni ne
povas
eĉ tranĉĉi per tranĉilo, kaj multe malpli maĉi
per dentoj, tiel malmola ĝi estas.
El la multspecaj fiŝoj mi
menciu nur kelkajn. Antaŭ ĉio la elektran angilon longan du metrojn,
kiun mi
kaptis per harpuno el boato. Mi bone trafis ĝin, sed kiam mi kaptis
la
ŝnuron por altiri la fiŝon, ĝia elektra kurento tiel
frapis min ke mi
falis dorsen. Tuj poste la indiana knabo kiu estis kun mi eltiris la
angilon. Lin jam ne frapis la kurento, ĉar la fiŝo elspezis
ĝin por mi.
Por nova ŝargo ĝi bezonas eĉ tutan tagon. Sed antaŭ
tiu tempo ni rostis
ĝin kaj manĝis kiel bongustaĵon.
La piranjojn, tiujn etajn
manĝegulojn oni kutime ne manĝas, ĉar ilia
korpo estas plena de etaj ostetoj. Sed iun tagon mi ne havis alian
eblecon.
Dum mia kunulino en dekok minutoj kaptis dekok piranjojn per
peceto de ruĝa tuko, mi eltranĉis palmon kaj elprenis
ĝian manĝeblan
medolon. El tiuj ĉi simplaj elementoj, kun iom da salo kaj pipro,
ni preparis
supon post kiu ni lekis niajn fingrojn.
Iun tagon mi fiŝkaptadis de
floso kun grupo da hindaj fiŝkaptistoj, en
la proksimeco de Bombajo. Antaŭ tagmezo ni revenis al la marbordo.
Dum la klasigado de la kaptaĵo la fiŝkaptistoj forĵetis
tute junan
ŝarkon, ne pli ol kvardek centimetrojn longan. Mi bedaŭris ke
tia
kaptaĵo perdiĝu. Tial mi prenis ĝin, portis al la hotelo
en kiu mi loĝis
kaj petis la kuiriston ke li fritu ĝin por mi. Tiel okazis ke mi
manĝis
tutan ŝarkon. Mi pensis, tamen estas pli bone tiel, ol inverse.
Nekuiritan fiŝaĵon mi
ofte manĝis en Japanujo, spicitan per sojo-saŭco.
Kiu unufoje gustumas nekuiritan fiŝon, trovas ĝin tiel
bongusta, ke
li priridos mem siajn antaŭjuĝojn.
Mi ne intencas mencii ĉiujn
al fremdulo nekutimajn partojn de ĉina
menuo, kiaj estas naĝiloj de ŝarko, plantido de bambuo aŭ
ovo kiu ses
monatojn "maturiĝis" envolvita en argilo. Sed mi ne povas
ne memorigi
la leganton pri la supo el hirundaj nestoj.
Iun tagon en Bruselo mi invitis
amikinon al ĉina restoracio kaj
mendis du supojn el hirundnesto. La supo estis bonega kaj la laŭdoj
flanke
de mia amikino estis tute ĝustigitaj. Al ŝia demando el kio
ĝi estas
farita, mi klarigis, sed ŝi ne volis kredi. Je ŝia plua
insistado mi
klarigis ke la supo fakte ne estas farita de la nesto mem, sed nur el la
salivo per kiu iuspeca mara hirundo gluas la koton por fari sian neston.
En tiu momento mia amikino
ĉesis manĝi, meze de grimacoj de naŭzo,
kaj estis neeble dum tiu tago konvinki ŝin ke ŝi ion ajn alian
manĝu.
Viandon de urso mi manĝis
ĉe la Ajnuoj en Japanujo, kaj tiun de kamelo en Maroko.
Dum mi studis jogon en Hindujo,
mi loĝis en brahmana gastejo. ĉiuj
ĝiaj loĝantoj estis vegetaranoj, kaj ankaŭ mi. Viandon mi
eĉ ne deziris
manĝi. Sed iun tagon mi sentis deziron manĝi iun ovon. Do, mi
aĉetis
du ovojn en la vendoplaco kaj petis la kelneron ke oni ilin boligu por
mi. Sed montriĝis ke tio estas neebla, ĉar la ovoj malpurigus
la poton.
Post mia insistado kaj konsultiĝo kun la restoraciestro ili
konsentis
ke la ovojn oni boligu en iu malnova poteto, kiun ili jam ĉiuokaze
intencis forĵeti,
sed kondiĉe ke mi manĝu ilin en mia ĉambro kaj ne en la
komuna manĝejo,
ĉar vidante ke mi manĝas ovojn, ĉiuj eksentus
naŭzon.
Mi diru kelkajn vortojn
ankaŭ pri trinkaĵoj. Estas interese kiel la
homo vivanta en diversaj klimataj kaj aliaj kondiĉoj ĉiam
elturniĝis
por krei ian alkoholan trinkaĵon.
Ili ĉie trovis ian konvenan krudmaterialon.
En la amazoniaj praarbaroj la
indiĝenoj preparas ĉiĉon. Por prepari
tiun trinkaĵon, ĉiuj virinoj, de junaj knabinoj ĝis
maljunulinoj, maĉas
kuiritan maizon kaj kraĉas ĝin en lignan ujon. Kun aldono de
akvo tiun
kaĉon ili miksas kaj fine pasigas tra kribrilo. Sub la influo de la
salivo la ĉiĉo fermentas kaj fariĝas maizbiero. Sed plej
ofte la Indianoj
ne havas tempon por atendi, sed fortrinkas la ĉiĉon la unuan
tagon antaŭ ol ĝi fermentas.
Dum pluraj monatoj mi trinkis nur ĉiĉon anstataŭ akvo.
En Tanzanio oni proponis al mi vinon el banano, kiu al mi ŝajnis
multe malpli bongusta ol la banano mem.
En Mongolio la brando nomata
"arhi" estas farata el ĉevalina lakto,
krudmaterialo ĉiam havebla.
En Hindujo oni fabrikas hejman
alkoholaĵon el la suko kiu elfluas
el la palmo, kiam oni tranĉas ĝin alte, tuj sub la foliaro.
Tiun sukon
oni kolektas en argilaj potetoj kiuj pendigitaj sub la folioj aspektas
kiel kokosoj.
En Meksikio mi ne nur gustumis
sed ankaŭ vidis kiel oni preparas
pulkvon. ĉe agavo, iuspeca kakto kun grandaj sabroformaj folioj,
oni
eltranĉas la junajn, mezajn foliojn. Ĉiun matenon la mastro de
la agavoj
aliras ĉiun el la "funkciantaj" agavoj kaj kolektas la
dumnokte
kolektiĝintan sukon, ensorbante ĝin per longa kukurbo. Tiu
suko estas dolĉa sed
post kelkaj tagoj ĝi fermentas kaj fariĝas pulkvo aŭ
agavovino. Per
distilado el ĝi ekestas la fama brando tekilo.
La japanoj estas amantoj de
sakeo, la rizvino. Iun tagon mi promenadis
kun japana amiko en iu antaŭurbo de Tokio. Al lia demando ĉu
mi ŝatas
sakeon, mi respondis ke mi eĉ ne gustumis ĝin, ĉar mi
ĝenerale ne trinkas
alkoholaĵojn.
"Sed la sakeo estas
eksterordinara. Malsama ol io ajn alia".
Li konvinkis min ke mi devas ĝin gustumi kaj post dek minutoj ni
jam sidis
en iu tetrinkejo.
Porcelana botelo kun varma sakeo
kaj du glasetoj staris antaŭ ni.
Mia amiko Macumoto enverŝis al mi sakeon kaj kuraĝigis min
trinki.
Mi eltrinkis la glaseton sen ia ĝuo, nur por kontentigi mian
amikon.
Li enverŝis al mi la duan glaseton kaj atendis ke mi ĝin
eltrinku.
Mi provis iniciati konversacion, por deturni la pensojn de la sakeo, sed
Macumoto enverŝis ankoraŭ la trian fojon. Dum mi kun granda
peno kaj
sinofero konsumadis la trian porcion, mi rimarkis ke la glaseto de
mia amiko staras malplena.
"Kial vi ne trinkas?"
mi demandis. "Ĉu vi ne ŝatas la sakeon?"
"Ho, mi ŝategas ĝin. Sed ĉe ni estas kutimo ke neniu
trinkas sakeon ĝis kiam
alia persono ĝin ne enverŝas al li."
Mi komprenis mian fatalan
eraron, kaj ekde tiam mi klopodis korekti
ĝin per diligenta verŝado.
La plej malbongusta el ĉiuj
trinkaĵoj kiujn mi provis estas la tibeta
teo. Por ĝin prepari oni unue boligas la teon ĝis kiam ĝi
fariĝas
nigra kiel nigra kafo. Tiam oni en ĝin metas pecon de sala butero
de
poefago, ranca pro la dusemajna sunumado.
Iun tagon mi sola vagadis sur
vojetoj de Himalajo sur la nepala
flanko sed proksime al la tibeta limo. Subite mi vidis maljunan
tibetanon,
pilgrimanton kiu venis renkonte al mi, de la tibeta flanko.
Ni salutis unu la alian per elmontrado de la lango, laŭ loka
kutimo.
Tiam ni eksidis sur ŝtonon kaj ridetis unu al la alia, kun
reciprokaj ŝultrofrapetoj.
Komunan lingvon ni ne havis.
Mi elprenis ladskatolon kun
sardinoj kaj biskviton kaj li ladbotelon
kun tibeta teo. La manĝaĵo kaj trinkaĵo kreis inter ni
amikecan ligon.
Se la teo estus iom pli trinkebla,
eble ankaŭ la amikeco estus daŭrinta
pli longe.
Tibor Sekelj
(el "mondo de
travivaĵoj")
Monda indiĝeno
Mi jam delonge daŭre de iuj aŭdas,
kiel ili fanfarone parolas
kaj pro siaj naskiĝurbegoj sin laŭdas.
Mi miras, kiel pri beno tio rolas.
Mi diras, mia kara leganto, al vi,
mi ŝatas amikiĝi al milion'
se ĉe ili ĝojon mi povus ektrovi,
ĉar havi grandan familion estus bon'
ĉie por mi ja sufiĉos kiel hejmo,
kie mi povados pace ripozi;
kie min ĝoje ricevos ĉiu homo,
kaj ne nur kiel bonulo penos pozi.
ĉu do, al iu, mi estas vagabondo?
Verege, kie al mi mankas ĝeno,
al tie min forpelu la fata ondo,
ĉar mi jam fariĝas monda indiĝeno.
Oliwabunmi Osho-Davids
Kompletigaj informoj pri
Esperanta Ligilo
redaktoro: Olena Poŝivana
Velika Dijivska 22/226
ua-49068 Dnipro
Ukrainio
(r.p.: amatalena(cxe)ukr.net)
komputilbrajla asisto: j. Jelinek
Roztocka 1001
cz-514 01 Jilemnice, Ĉeĥio
(r.p.: lunalumo(cxe)atlas.cz)
(tel.: +420-481 543 200)
administrantino: Milena Jelinkova
Roztocka 1001
cz-514 01 Jilemnice, Ĉeĥio
(r.p.: lunalumo(cxe)atlas.cz)
(tel.: +420-481 543 200)
kasisto: Pier Luigi Da Costa
via di S. Maria del Giudice 2369
IT-55100 Lucca,
Italio
(r.p.: dacostapl(cxe)gmail.com)
poŝtĉekkonto
IT67C 01005 13702 0000 0000 2799
je la nomo "Da Costa Libe")
ĉe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca
UEa-konto de Libe: libk-p
jarkotizo: 15 eŭroj
la lasta numero de esperanta
Ligilo
legeblas ankaŭ en la retejo de Libe:
http:\\libe/slikom/info
Por ricevi la revuon retpoŝte skribu al:
masenkoai(cxe)mail.ru
---------------