Esperanta Ligilo
Oficiala organo de
Ligo Internacia de Blindaj
Esperantistoj (LIBE)
numero 3 - Marto 2024
Enhavtabelo
Ankoraŭ pri Afriko.
esperantaj organizoj en Afriko.
Unuaj lernejaj spertoj.
Glacio de Kilimanĝaro.
Du memorindaj homoj.
infano de zorgo.
Ankoraŭ pri Afriko
Ĉijare la UK okazos en Afriko; sekve al tiu kontinento
turniĝis la
okuloj de ĉiuj Esperantistoj,
kaj do ne miru, se ankaŭ en nia revuo Afriko
estas nun aparte priatentata. Tute
escepte, la nuna numero enhavas preskaŭ
nur materialon pri Afriko. jen do,
post kelklinia informo pri Esperanto
en la nigra kontinento, la komencaj
paĝoj de eta aŭtobiografia verko de
konata afrika Esperantisto, kaj
poste rakonto pri bela montara aventuro.
Esperantaj organizoj en Afriko
Ankaŭ en Afriko nia movado iom post iom organiziĝas kaj
eĉ aliĝas
al la konataj grandaj Esperantistaj
asocioj. Jen ekzemple ĉisube la afrikaj
organizaĵoj aliĝintaj al
UEA.
Benina Esperanto-Asocio, fondita en
1996, aliĝinta en 2001.
Association Nationale
d'Espéranto au Burundi, aliĝinta en 2008.
Demokratia Kongolanda
Esperanto-Asocio, fondita en 1963, aliĝinta en 1966.
Ebur-Borda Esperanto-Asocio, fondita
en 1989, aliĝinta en 1987.
Esperanto-Federacio de Niĝerio.
Esperanto-Asocio de Suda Afriko,
fondita en 1962, aliĝinta en 1970.
Unuiĝo de Malagasaj
Esperantistoj, aliĝinta en 1960.
Unuiĝo Togolanda por Esperanto,
fondita en 1987, aliĝinta en 1995.
Unuaj lernejaj spertoj
Antaŭparolo
Mi ŝatis naĝi en rivero, kaj precipe en la Lago Zowla, apud
kiu situas
Anyron-Kope, mia naskiĝa
vilaĝo en la departemento Vo, en suda
Togolando.
Tie mi pasigis mian infanecon.
Mian tutan vivon, de infanaĝo
ĝis adolteco, mi pasigis en tri lokoj:
mia vilaĝo, Vogan (la
ĉefurbo de la departemento Vo), kaj Lome, la
ĉefurbo de mia lando. Do, la
ideo traktota en ĉi tiu libro temas pri
mia vivo, la vivo de lernanto. La
mia estu priskribota, samtempe plaĉa
kaj suferiga ĝi estis. Necesas
memori pri ĉio, kio oni estis, por ke
oni sciu klare, ke la vojo, kiun oni
laŭiras de la naskiĝo ĝis plenaĝo,
estas longa, plaĉa kaj dorna.
La vivo de lernanto ja ne komenciĝas tuj post la naskiĝo.
Necesas
atendí ĝis almenaŭ
la kvara jaro post la naskiĝo por brakumi ĉi tiun
aventuron.
ĉio komenciĝis en la vilaĝo, kie vivis miaj gepatroj. Tie
mi vizitis
elementan lernejon. Nur tia lernejo
ekzistis en nia vilaĝo, tial tuj
post kiam mi finstudis en tiu lernejo,
mi foriris al Vogan, kie troviĝis
duagrada lernejo. Vogan estis
akceptema, kaj tie mi restadis kvin
jarojn antaŭ ol forveturi al
nia ĉefurbo, Lome, kie
troviĝas ĉiuspecaj
lernejoj.
Kiel gekamparana filo povis sukcese
tiel "promeni" tra sia
lando? ĉu la vivo en Vogan
estis travivebla por li? Kaj en Lome la
situacio estas rakontinda. Tial
vi scios per ĉi tiu verkaĵo,
kia estas
la vivo de lernanto en Afriko,
kaj aparte Togolando.
Unua ĉapitro
Tuj kiam mi estis kvinjara, mi imitis kunulojn kiuj vizitadis lernejon.
Mi ĝojis, kiam mi aŭdis
ilin kantantaj kaj deklamantaj.
"Nekredeble, lernejo estas
plaĉa loko," mi diris al mi, "sed kion mi faru por
testi tie akceptita?" Mia
deziro estis iĝi lernanto, sed Paĉjo kontraŭstaris.
Onĉjo Kuaci, iom klera,
deziris, ke ĉiuj liaj genevoj ne estu
tiel malkleraj kiel liaj gefratoj.
Tial li ĉiam postulis, ke
infanoj ekde la kvara jaraĝo vizitu lernejon.
Mia situacio ege kortuŝis lin,
ĉar mi estis jam sesjara, sed
lernejon mi ankoraŭ ne vizitis.
Reveninte el Lome, li riproĉis miajn ge-
patrojn, kredante ke ili miszorgas
mian vivon. Tagoj pasis, ankaŭ
monatoj, kaj ankaŭ jaro, sed mi
ankoraŭ restis kun Paĉjo kaj Panjo
hejme por mastrumi. La
malkontento de Onĉjo Kuaci pri mia
situacio
pli kaj pli akriĝis. Leteron li
sendis al Paĉjo, kaj tiun tagon (mi
memoras) Paĉjo furioze
riproĉis Panjon, ĉar ŝi raportis al Onĉjo, ke
Paĉjo rifuzis permesi, ke mi
vizitu lernejon.
"Pri kio temas la letero?" demandis Panjo, sed Paĉjo
streĉe fermis
sian "faŭkon",
nevolante ellasi eĉ unu vorton.
"Mia patro neniam vizitis lernejon; ankaŭ ne mia patrino. Kial
via
frato insistas, ke Koffi lernu
ŝteli, rabi kaj mensogi kiel blankuloj?"
diris Paĉjo plorete.
"ĉu en lernejo oni lernas ŝteli, rabi kaj mensogi?"
demandis Panjo.
Responde, Paĉjo laŭte
diris:
"Mi kontraŭstaras tian ideon, sed se vi, mia edzino,
samopinias kun
via frato, mi helpos al la subteno
de nia filo por lia studado."
Tiu letero, kiun Onĉjo skribis, ne estis respondita, ĉar miaj
gepatroj
jam konsentis, kvankam
kontraŭvole.
Iam, iun dimanĉon, mi aŭdis el la enirejo de nia hejmo
tintadon de
biciklo, Tio antaŭsignis la
alvenon de Onĉjo. Subite, "Bonvenon!" eliris
de multaj buŝoj. Mi kuris
ĉirkaŭbrakumi Onĉjon kun ĝojo, ĉar mi ŝatis
bulkojn, kiuj eble estas en lia
sako. Sen atendí eĉ unu minuton,
Onĉjo diris jene:
"Mi venis tien ĉi, nur pro Koffi, ĉar lia dommastrumado
maltrankviligas min.
Kial granda infano kiel li devas
resti hejme sen viziti lernejon?
Tio ne kongruas kun la nuna vivo.
Mi scias, ke antaŭe niaj
prauloj ne tion faris; tamen,
ili bone vivis. Sed ni devas
"danci la nunan dancon", ĉar nur per tio
blankuloj superas nin. Kial ni ne
imitu ilin, por iĝi kiaj ili?
Mi estas preta oferi ĉion por
certigi, ke Koffi fariĝu lernanto ĉi-jare;
mi eĉ volas, ke morgaŭ li
ekvizitu la lernejon. Komence, jen liaj lernejaj
vestaĵoj kaj lerniloj. Mi tuj
reen foriros, sed mi petas ke morgaŭ vi
ĉiuj konduku lin en la
lernejon."
ĉe ĉi tiuj vortoj mi tremetis, ĉar mi primemoris la vipon
de la instruisto.
Kiam ni iris al puto por akvon
ĉerpi, kunuloj, lernantoj, montris
al mi la vundojn, kiujn ili havas
pro la vipado fare de la instruisto.
Antaŭ ol foriri, Onĉjo
diris al mi:
"Nevo mia, vi scias kiel mi amas vin! Nun je vi mi kalkulas,
ĉar via
konduto speguligas estontan
eminentulon. Morgaŭ, viaj gepatroj kondukos
vin al la lernejo. Estu serioza,
saĝa, atentema, obeema kaj kuraĝa. Se
vi bone lernos, mi faros por vi
ĉion, kion vi petos de mi. Estu ĝentila."
Tiam li foriris de mi per sia biciklo, post kio mi, revoplena, ne
dormís. "Morgaŭ mi
iĝos lernanto!"
Jes, mi ĝojkriis palpante miajn
veStaĵojn kaj lernilojn. Kiom longa
estis la nokto antaŭ lundo, la
unua tago de la lerneja jaro!
Tiu lundo frue venos!
Mi pasigis sendorman nokton.
Finfine, lundo alvenis.
Frumatene mi lavis min, kaj jam pretis eliri. Kie Paĉjo
troviĝas? ĉu
li fuĝis, nevolante akompani
min al lalernejo? Mi iru sola!
Panjo, kiu sekvis ĉiujn miajn agadojn, rimarkis, ke mi tro rapidis
senpacience por iĝi lernanto;
tial ŝi vokis min, dirante:
"Kokino kiu neniam ovodemetis,
tro freneze ĝojas pri siaj unuaj ovoj."
Tion mi ne komprenis, kaj ne volis kompreni, ĉar mia unua deziro
estis
vidi blankaĵojn sur
nigraĵo tiun tagon.
Kiam mi decidis iri sola al la
lernejo, mi vidis Paĉjon kun fiŝkombilo
ĉemane; certe li revenis de
fiŝkaptejo.
Mi grumblis, ĉar Paĉjo ne
rapidis. Tiam la patron mi ne ŝatis,
ĉar li ne rapidis por
pliĝojigi min.
"Nun, ni iru!" diris Paĉjo, kaj mia koro eksaltis pro
ĝojo kaj timo.
Mi antaŭeniris, kaj Paĉjo,
malantaŭ mi, marŝis kvazaŭ li persekutus ŝteliston.
"ĉu mi atingos la lernejon? Mi esperas, ke mi vidos
lernantojn, amikojn,
kun kiuj mi ludos kaj kantos,"
mi diris al Paĉjo, kiu neniam
montris al mi eĉ rideton sed subitan
"Rapide antaŭeniru"
li diris per laŭta kaj kolera voĉo.
Li ne timigis min, ĉar mi
sciis, ke mi jam trafis mian celon.
Jen la lernejo, vasta domo kun nur unu konstruaĵo enhavanta
tri klasojn.
La lernejestro estis samvilaĝano; tial tuj post kiam li rimarkis
nin, li kuris por renkonti nin,
ĉar Paĉjo estis lia
infaneca amiko.
"Ue zon, Fo Gumenjon (bonvenon, Fraĉjo Gumenjon(", li
diris, uzante
la antaŭnomon de mia patro. Lia
voĉo tiel timigis min, ke mia sako
falis teren. Paĉjo ridegis,
ĉar li ne plu vidis en mi kuraĝon.
Jes, mi tremis kaj timis, ĉar la ĉefinstruisto estis tre
severa kaj lia rido
neniam videbligis liajn dentojn.
Apud la pordo de la klaso, neatendinte ke Paĉjo parolu, la
lernejestro
diris:
"Mi scias tion, kio instigas vin veni tien ĉi, ĉi-matene.
Vi mem malfruiĝas,
ĉar via filo estas ege granda
kaj pli ol sesjara. Mi akceptas lin
kaj bone zorgos pri li. Do, ne timu;
fidu je mi, ke ĉio bone iros."
Responde, mia patro dankis lin kaj promesis viziti lin vespere.
Tiam mi vidis Paĉjon foriranta
de mi, kiam miavice mi eniris en la klason.
Multaj okuloj, el kiuj mi rekonis multajn, fiksiĝis sur mi.
Voĉoj de
kumuloj vokis min:
"Koffi, venu sidi apud
mi!"
Mi perpleksiĝis, ĉar mi ne
sciis, kie ĝuste mi restu.
Fine per sia vipo la instruisto
montris al mi lokon apud sia skribotablo.
Tie mi sidis flanke de filino de
najbara familio.
Jes, tiun tagon, lundon la 7-an de oktobro 1963, komenciĝis mia
vivo
de lernanto. Mi fariĝis
lernanto en baza, aŭ elementa lernejo, kie mi
devis pasigi almenaŭ ses jarojn
por finstudi. ĉu mi pasigis ĝuste ses
jarojn? ĉu Paĉjo subtenis
min ĝis mia finstudo pri elementa lernado?
Jen kelkaj el la temoj, kiuj estos
traktitaj en la venonta parto.
DUA ĉAPITRO
La elementan lernejon mi vizitis en mia vilaĝo. Kvankam tiu studo
daŭras ses jarojn, mi pasigis
ok jarojn en tiu lernejo. ĉio estis revo
por mi, ĉar mi ne komprenis
kiamaniere mi sukcesu pasi de unu klaso al
alia ĝis la finstudo.
La etoso estis iom ĝena,
ĉar krom la lernado mi
devis ankaŭ mastrumi hejme.
Spite de ĉio, mi klopodis fari mian plej-eblon.
ĉio vere komenciĝis la
7-an de oktobro 1963. La lernejo min bone
akceptis, ankaŭ
samvilaĝajn lernantojn.
Nia instruisto estis longnazulo kun
alta staturo. Lia raŭka voĉo ĉiam silentigis la klason.
Tiun jaron mi estis en la unua klaso
kombinita kun la dua klaso.
Mia unuasemajna lernado bone iris.
Nenian problemon mi havis,
nenian punon, kverelon kun samklasano
aŭ iu ajn.
Mi bone sekvis la lecionojn. Oni
povis diri, ke mia alveno malhelpis, ke
la
instruisto vipu la lernantojn,
ĉar, dum du tutaj semajnoj, neniu larmo
verŝiĝis. Eĉ ridego
stariĝis en la klaso, kaj mi ekpensis, ke rakontoj
pri la vipado estis falsaj. Necesis
atendí ĝis la tria semajno por atesti,
kia stormo invadis la klason.
Iun lundon, ĝuste post kiam ni eniris la klasĉambron, la
instruisto
demandis nin pri tiuj, kiuj ne
ĉeestis la lastan dimanĉan meson.
Granda silento regis en la klaso,
ĉar danĝero sin anoncis.
Plenigite de timo, la
ĉeestintoj sukcesis ne sciigi pri la neĉeestintoj.
Tiam nia instruisto malkaŝis
liston de lernantoj. Jes, tio estis la listo de
ĉeestintoj.
Mi ne kutimiĝis al meso, ĉar mia patro estis fetiĉestro,
kaj
ĉiudimanĉe ceremonio
okazis en nia domo.
Kiel knabo ege manĝema, kial mi
forlasu paston kaj viandon por eniri
kapelon malsata, soifa kaj laca?
Kial mi devis viziti katolikan
lernejon?
ĉar nur tia lernejo ekzistis en
la vilaĝo.
Mi ne ĉeestis la meson pri kiu
la instruisto demandis nin.
Alvokinte la ĉeestintojn resti en angulo apud lia skribotablo, la
instruisto turnis sin al ni por scii
kial ni ne partoprenis la meson.
Neniu rajtis paroli, nur la
instruisto, kiu mem decidis vipi nin.
Li poste elparolis:
"Nu, vi scias, vi scias bone kaj klare, ke nia lernejo estas
katolika.
Kiam vi komencis viziti ĝin,
oni diris al vi, ke ĉeesti ĉiun meson
estas devige kaj necesege. Vi
ĉion akceptis. Ni estas ĉi tie kiel veraj
kristanoj, kaj ne kiel ateistoj
aŭ paganoj. Mi plurfoje punis pro tia
afero. Kial oni devas ankoraŭ
rifuzi ĉeesti meson? Jes, kiel kutime, mi
ankoraŭ donos ses batojn per
bastono sur la sidvangojn. Venu unu post la
alia por ricevi vian punon!"
Oj! La tuta klaso tremis. ĉu mi kapablis tion akcepti? Pardonu,
Dio. La unua lernanto pasis; la dua;
la tria... Necesus esti tie
tiun tagon por kredi, ke veraj
larmoj venadis el la okuloj, kaj
maldensa muko el la nazo. Mi ne
estis la sola lernanto havanta la ideon
forfuĝi el la klasĉambro.
Kiam mi pretigis min por forkuri, longkrura
lernanto jam rapide eliris kure el
la klasĉambro, kriante "Helpu!"
ĉu mi sekvu lin? Mi decidis
resti en la klasĉambro. Sed ĝuste post la
paciĝo de la bruo devenanta de
la fuĝo de la longkrurulo,
la vipado trafis min. Estis
malfacile por mi sidi,
ĉar sango ŝveligis miajn
sidvangojn.
Mi ekkompatis min, ĉar mi
eĉ ne manĝis antaŭ ol esti vipita.
Kial mi, tre respektata de la
adeptoj de la fetiĉo miapatra, devis esti tiel
batita? Mi decidis venĝi. Jes,
mi ĉion rakontu al la fetiĉo de mia patro,
por ke ĝi punu kompense la
instruiston. Mi pripensadis la aferon, kaj
fine decidis ne rakonti tion al mia
dio, ĉar mi timis, ke nia instruisto
estos mortigita de la fetiĉo.
Verdire, pri tiu tago mi gardu la memoron, ĉar estis la unua fojo
kiam
miaj gluteoj estis vunditaj. Se la
lernejaj kondiĉoj estus tiaj, kial
mi devis fordoni min al vizitado al
lernejo? "Se ĉio tiel daŭros mi
ĉesos esti lernanto!" mi
diris al mi.
Sed male al tio, kion mi kredis, la
etoso lerneja subite fariĝis akceptema
kaj travivebla.
Gbeglo Koffi
(el "De vilaĝo al
ĉefurbo")
Glacio de Kilimanĝaro
Tiun matenon mi aŭskultis la silenton de la neĝkovrita supro
de
Kilimanĝaro. Tiu silento ne
estis kiel la aliaj, kiujn mi antaŭe ekkonis.
ĝi ne estis tiu
frostiĝinta, jarcenta silento de glacia Himalajo,
nek ĝi similas al la metaleca,
preskaŭ sonhava, rakonta silento de
la andaj montsuproj. Tie ĉi,
sur la tegmento de Afriko, la silento estas
momenta foresto de la bruo de
praarbaroj, de krioj de birdoj, de
bleko de elefantoj. Momenta halto de
ehoj de tamburoj kaj kantoj de
generacioj. Silento saturita je
foresto de sonoj, tia estas la silento de la
kratero de Kilimanĝaro.
Nia ekspedicio eniris en Tanzanion tra Kenjo. post trairo de
20.000 kilometroj de aziaj kaj
afrikaj vojoj. Egiptujo, Sudano, Etiopio, Somalio kaj Kenjo, kun
cento da entuziasmigaj kaj
timigaj motivoj de homa historio kaj
naturaj
strangaĵoj, restis
malantaŭ niaj dorsoj.
En la granda kenja nacia parko Amboseli niaj filmiloj kaj fotiloj
pleniĝis de elefantoj,
ĝirafoj kaj zebroj, similaj al ĉevaletoj en piĵamo,
kiuj en gregoj de pluraj centoj da
bestoj transuradas la aŭtomobilan
vojon.
De tie ni eniras Tanzanion, transirante la landlimon sen kontrolo, je
konto de la iama unuiĝo, kiam
ambaŭ landoj kune kun Ugando formis la
britan kolonion nomatan Orienta
Afriko. Ni ne prenis la direkton al
Mosi, nek al Aruŝa, du urbetoj
de kie kutime ekmarŝas la montgrimpantoj
por provi sian bonŝancon frunte
al la afrika koloso. Ni haltigis la
aŭtomobilojn sur
vojkruciĝo, kie sur unu flanko staris surskribo "Montara
vojeto al Kilimanĝaro". Ni
decidis daŭrigi sur tiu vojeto.
Temis vere nur pri montara vojeto.
Niaj du terenaj veturiloj landrover
kaj zastava ruladis kaj saltadis
super truegoj kaj ŝtonoj, kun
peno evitante iun arbon aŭ rokon. Kaj ni
saltadis sur niaj sidlokoj
kvazaŭ kaŭbojo sur sovaĝa ĉevalo. Tra la
subtropika vegetaĵaro elrigardis
rondaj vilaĝaj kabanoj kun pajla tegmento.
Post duhora veturado ni
troviĝis antaŭ la montarana domo Bizmark
sur la alteco de 3000 metroj super
marnivelo, jam sur la flanko
de Kilimanĝaro, kaj en la duono
de ĝia alteco. Tiu loko estis ideala
por plenumi la lastajn preparojn
antaŭ la ascendo. Se oni al tio aldonas ankoraŭ
la fakton, ke antaŭ la
montarana domo etendiĝis tuta hektaro da libera herbejo por la lokigo
de niaj veturiloj kaj de niaj
tendoj, tiam fariĝas kompreneble kial
ni ne rezistis la tenton tie
enhejmiĝi kaj deklari la tendojn niaj
provizoraj hejmoj.
Tra la arbaro kiu komenciĝis en la proksimeco de nia tendaro, ni
povis
la unuan fojon vidi ambaŭ
montsuprojn kiuj kune estas nomataj "la
tegmento de Afriko": la
larĝa masivo de la glacikovrita kratero de la
estingiĝanta vulkano Kibo kaj
la svelta, roka pinto Mavenzi.
La sekvantan tagon ni amikiĝis kun la gardisto de la montarana
domo,
David Paul, brunhaŭta junulo el
la tribo ĉaga, tribo kiu loĝas en ĉiuj
ĉirkaŭaj vilaĝoj.
Vespere David Paul nin amuzis.
Li rakontis pri la montego, kaj
frapante laŭritme per la manoj sur la
seĝon, li kantis:
"Monto mia, Kilimanĝaro! Nenie
ekzistas tiel blua ĉielo kiel
super vi nek tiel blanka neĝo kiel sur via
supro. Ho, belulino inter la montoj
de la mondo!"
Ni distribuis porciojn de manĝaĵo, kuraciloj kaj rezerva vestaĵo en ok
dorsosakojn. Kaj kiam ni la trian
tagon antaŭ la tagiĝo eniris la arbaron,
malantaŭ ni restis la tendaro
atendanta nian revenon.
Por tia grimpado la montgrimpantoj kutime dungas portistojn,
almenaŭ po
unu por ĉiu membro de la grupo,
kaj unu gvidanton. Kontraŭe al tiu kutimo,
ni ŝarĝis sur niajn
dorsojn dormosakojn, tornistrojn kun nutraĵo
kaj sakojn kun fotiloj kaj filmiloj
kaj ekmarŝis sen portistoj kaj sen
gvidisto.
Ekde la komenco mem estis videbla la diferenco inter la unuopaj membroj
de la grupo. La aĝdiferenco
inter la plej aĝa kaj la plej juna estis
kvaronjarcento. Ni estis ses viroj
kaj unu virino. Kelkaj estis
alkutimiĝintaj al moviĝado
sur montaj altaĵoj, dum aliaj la unuan fojon
tretis montarajn padojn.
La deklivo ne estas abrupta. Sed la marŝado supren kaj malsupren
laŭ
sennombraj montetoj estas tre laciga
sur tiu alteco. Horo post horo pasis
kaj niaj piedoj estis pli kaj pli
lacaj. Ankaŭ niaj ŝultroj postulis
ĉiam pli oftajn ripozojn. Nun
komencis super ni la venĝon la monto pro
la aŭdaco kun kiu ni eniris
tian entreprenon sen eĉ unu tago de montgrimpa
trejnado, por tiel diri, post
sesmonata sidado en aŭtomobilo.
Kun la paso de la horoj la arboj fariĝis pli malgrandaj kaj
kriplaj,
dum fine, en la posttagmezaj horoj
ni marŝis inter malalta vegetaĵaro
kun dikaj harplenaj folioj, similaj
al kakto. Ni transsaltis rivereton,
la lastan sur nia vojo, kaj
surgrimpis al la "Kabano de Petro". Apenaŭ
ni eniris la kabanon, ni ĵetis
nin sur la lignajn kuŝejojn kiuj feliĉe
estis liberaj. Tiun vesperon
lulkanton ni ne bezonis. Eĉ se iu per ĝi
regalus nin, neniu ĝin
aŭdus.
La sekvantan tagon, estis la unua de novembro, la mateno aperis
sunoplena.
Cetere kiel la plejmulto de la tagoj
pasigitaj en tiu ĉi regiono.
En tiu tempo, en la komenco de la
pluva sezono, oni diras ke
Kilimanĝaro ofte akceptas siajn
vizitantojn envolvita en grizan mantelon de
densaj nuboj kaj regalas ilin per
pluvaj kaj neĝaj stormoj.
Ni ekmarŝis je la sepa horo. Nun niaj tornistroj ŝajnis multe
pli pezaj
ol la antaŭan tagon. Ili estis
vere netolereblaj. La aero estas
maldensa kaj la spirado malfacila.
La vojeto ne estas signita, sed
ĝi estas sufiĉe videbla, kaj ne ekzistas
danĝero por perdiĝi. Mi ne
havis la impreson ke ni grimpas altan monton.
La pado jen grimpas monteton, jen
denove descendas en valon. Tio
elĉerpis nin eble pli psike ol
korpe, ĉar ni konsciis ke ni nenion
progresas en la alteco.
En loko protektita de la vento, malantaŭ roko, la pli rapidaj
paŭzis
por atendi la aliajn, por ke ni
ĉiuj kune konsumu fiŝojn kaj ananasojn el
ladskatoloj. Tiun paŭzon ni
nomis tagmanĝo.
Posttagmeze la marŝo fariĝis eĉ pli malrapida. Niaj
genuoj tremis
kaj minacis per malobeo. Nia celo
estis la montardomo Kibo je la alteco
de 5000 metroj, la lasta tegmento
por la grimpantoj. Sed kiel
atingi ĝin?
Duonkilometron antaŭ la celo renkontiris al ni du britaj maristoj.
Ili de malproksime rimarkis ke niaj
fortoj estis plene elĉerpitaj kaj
venis por helpi al ni. Ili deprenis
niajn dorsosakojn de niaj ŝultroj
kaj ekportis ilin antaŭ ni, po
unu en ĉiu mano. Kompreneble, ni estis
ravitaj de tiu simpatia gesto.
Ili informis nin ke la montarana
domo estas plene okupita, kaj rekomendis
tranokti en iu proksima kaverno. Ni
akceptis ilian konsilon.
Post nokto kiun ni pasigis pli frostante ol dormante, la mateno
surprizis nin per bona tavolo de
neĝo kovrante la pejzaĝon.
Dum ni trinketis la teon faritan el
degeligita neĝo, ni decidis ke tiun tagon
ni restos en tiu alteco por
alklimatiĝi.
La evento de la tago estis la alveno de grupo de tridek ses junuloj
kiuj ĵus estis finintaj
trisemajnan kurson de montgrimpado en la kenja
urbeto Loitakitok. Tiu ĉi
grimpado estis por ili "diploma verko" por
kursofino. La gvidanto de la grupo
estis simpatia ruĝbarba angla sturmbatalisto.
Parolante kun li mi eksciis ke en sia
biografio li povas enkalkuli dudekok grimpojn sur
Kilimanĝaron. Verŝajne li
estas mondrekordulo en tiu tre mallarĝe specialigita
sporto, kiun mi nomu
"kilimanĝarismo".
Neniu el nia grupo povis ekdormi. En
la maldensa aero la
spirado estis malfacila kaj la
malalta aerpremo kaŭzis kapdoloron.
Krome ni estis ekscititaj pro la
granda provo kiu staris antaŭ ni.
Ni leviĝis je la dua matene, kaj duonhoron poste ni jam estis sur
la
pado. Kun la minimuma kunportita
pezo la kolono progresadis per
unuforma ritmo, piedpalpante la
vojeton en la mallumo. La lunlumo forestis.
La malhelgriza vulkana
ŝtonetaro eriĝis sub niaj piedoj. La monto mem staris
antaŭ ni kvazaŭ
fortikaĵo kiun ni devas konkeri paŝo post paŝo. Ni
malfacile spiradis, kaj devis
ekhalti post ĉiu kvaronhoro por ripozi.
Poste ĉiam pli kaj pli ofte.
Ni ne bezonis uzi ian ajn montgrimpan teknikon aŭ lertecon. La
progresadon baras nur la granda
diferenco en la alteco kiun ni devas
venki en relative mallonga tempo.
Post unuhora marŝado unu el la kunuloj komencis senti
montarmalsanon,
kiu turmentis lin ankaŭ du
tagojn pli frue. Li vomis, sentis kapturniĝon
kaj bruon en la oreloj. Post kriza
momento li decidis ke estas
plej bone ke li reiru al la kabano.
Tie troviĝis ankaŭ la sola
virino de nia ekspedicio. Kiel ŝi sentis sin,
plej bone ilustras ŝia deklaro:
"Tiu ĉi estas la unua kaj la lasta monto
en mia vivo".
La temperaturo estis kelkajn gradojn sub nulo, kvankam ni troviĝis
tre proksime al la ekvatoro. Kiam ni
haltis, ni sentis intensan malvarmon
ĉe la piedoj. Precipe la
kuracisto de la ekspedicio plendis kaj timis
ke liaj piedoj frostiĝos.
ĉirkaŭ la kvina kaj duono komencis tagiĝi. Malantaŭ
niaj dorsoj aperis
sur la ĉielo larĝa
violkolora strio super densaj nigraj nuboj. Sur tiu
strio, kiel ĝi fariĝis pli
larĝa kaj pli hela, iom post iom klare videbliĝis
la konturoj de monto Mavenzi.
ĝi aspektis kiel grandega
fortikaĵo kun sennombraj turetoj kaj bastionoj.
ĉiufoje kiam mi haltis por iom
ripozi, mi turniĝis por observi la
spektaklon ĉiam pli ravan. La
larĝa violkolora tavolo sur la ĉielo
ŝanĝis sian koloron al
purpura, poste en ĝin enŝoviĝis fajraj langoj,
ruĝaj kaj oranĝkoloraj.
Fine, malantaŭ la monto Mavenzi mem aperis fonto
de intensa flava lumo kiu nur laŭgrade akiris la formon de
inkandeska
disko. Estis ekzakte la sesa horo.
Tiu ĉi majesta spektaklo estas unu el la kialoj pro kiu ĉiuj
grimpantoj
ekmarŝas por tiu ĉi lasta
etapo meze de la nokto. Valoras!
La plua grimpado okazis malrapide kaj pene. La pado nin kondukis zigzage
sur preskaŭ vertikala deklivo.
Post ĉiu kvin-minuta etapo ni
haltis spiregante kaj elĉerpite. La lastajn
cent metrojn, sub la rando de la
kratero, oni paŝas sur rokoj sur
kiujn necesas sin treni kun elĉerpo
de la lastaj restaĵoj de forto. Sed
kiam ni fine ekvidis la metalan
maston por standardo super niaj kapoj,
ne ekzistis forto kiu nin povus
reteni. La unuaj du ekspediciuloj
surpaŝis la tegmenton de Afriko
je la 7.15, mi mem duonhoron poste. Iom
antaŭ la naŭa alvenis la
kuracisto
kun la kvina membro de nia grupo.
Nur tiam ni eksciis ke unu el la
kruroj de la kuracisto estis frostparalizita,
tiel ke eĉ ne tuta horo de
frotado per neĝo kapablis restarigi la sangocirkuladon. Nur kiam li
donis al si injekton de novokaino en
la arterion, la sango denove ekcirkulis
kaj li povis daŭrigi la
ascendon. Eĉ en tiaj cirkonstancoj li ne
povis rezisti la vokon de la
"tegmento de Afriko" kun ĝiaj 6.010
metroj super marnivelo kaj ĝia
blanka girlando ĉirkaŭ la kapo, kiu igas
ĝin aparte alloga.
La alveno al la rando de la kratero plenigis nin per feliĉo.
ĝi estis
la krono de granda fortostreĉo
kaj de granda deziro kiun ni portis en
ni ekde la komenco de nia
ekspedicio.
Ni staris sur pli ol dudek metrojn dika glacitavolo, en eterne
glaciiĝinta
mondo meze de la ekvatora Afriko.
Estas klaraj la konturoj de
la kratero de tiu estingiĝinta
vulkano, kvazaŭ giganta kaldrono, kun
malfermo larĝa kvin
kilometrojn. De ĉiuj flankoj la glacia maso descendas
en la profundon de la vulkana
gorĝo, kiel en grandegan funelon kaj
tavoliĝas per helbluaj kaj
verdecaj strioj. De la elstaraj punktoj de
tiuj tavoloj pendas glaciaj
stalaktitoj dikaj kiel homa korpo.
La spektaklo estis majesta kaj timiga. Sur la fundo de la kratero ne
estis videbla eĉ la verdeca
lageto, kiujn mi vidis en krateroj de aliaj
vulkanoj, kaj kiuj tiel trankvilige
efikas sur la lacajn nervojn de la
grimpanto. ĉirkaŭ ni nuraj
glaciflosoj ankritaj en la jarcentoj, kaptitaj
en haveno sen eliro. En la
malproksimo, ie sub niaj piedoj, en
milda nebulo, etendiĝas vasta
ebenaĵo, ĉirkaŭita de montoj kaj montetoj.
Meze de ebenaĵo brilas la ladaj
tegmentoj de la urbeto Mosi.
Sed ankaŭ tiun ĉi fojon la kompenso por la klopodoj ne estis
tio,
kion ni povis vidi de supre, sed en
tio kion oni sentas en momento de
venko en la lukto inter la grandioza
naturo kaj tiu eta, senhelpa estaĵo,
kiu tiel fiere sin nomas homo.
Sur la metala masto ni hisis kelkajn flagetojn. Unue la tanzanian,
de lando sur kies teritorio ni
troviĝis, sub ĝi la flageton de la
internacia lingvo Esperanto, lingvo
kiu kunligis la membrojn de la ekspedicio.
Sekvis tiuj de la hejmlandoj de la
ekspediciuloj: jugoslava,
pola, brita kaj svisa.
Post unuhora restado sur la plej alta pinto de la afrika kontinento,
ni komencis descendi. Ni verdire
kuregis la deklivon malsupren,
senkonsidere al la zigzaga vojeto,
kiu ĉe la supreniro tiom faciligis al ni la
grimpadon. La scio ke ni la taskon
plene kompletigis, entuziasmigis nin
kaj samtempe igis nin apatiaj. Ni
fariĝis sensentaj al tio ke ni per
la piedoj ekmovis ŝtonojn kiuj
poste brue rulas al la valo. Sensentaj al
la tremo de la genuoj pro la
ekstrema laco kaj al la piedfingroj jam
vundoplenaj de la frotado kontraŭ
la ŝuoj. Grave estis nur laŭeble plej
frue alveni al la valo kaj tie
ripozi. Atinginte la plej supran kabanon,
post bruega kurdescendo, atendis nin
ankoraŭ tridekkilometra marŝo
malfacilega en la kondiĉoj en
kiuj ni troviĝis. Kun granda peno ni
atingis la lokon kie ni lasis niajn
aŭtomobilojn kaj tendojn.
La morgaŭan tagon dum ni sidis antaŭ niaj tendoj en la
proksimeco de
la urbeto Mosi, antaŭ mia
rigardo leviĝadis Kilimanĝaro en sia plena
beleco, banita en matena
sunlumo.
Apud ni pasas malhelhaŭtaj homoj el la tribo ĉaga.
"ĝambo, bŭana! (Bonan tagon, sinjoro!("
"ĝambo, rafiki! (Bonan
tagon, amiko!("
Ili memorigas min al legendo pri iama reĝo de ilia tribo, el la
tempoj kiam historio miksiĝas
kun legendoj. La legendo rakontas ke la
reĝo tiom admiris la blankan
kovrilon de Kilimanĝaro, ke li sendis
ekspedicion por alporti el tiu
"arĝento" kiom ajn ili povas. El la
cent nudpiedaj kaj duonnudaj viroj
kiuj ekmarŝis, nur la duono atingis
la glacikovrilon. La ceteraj
forfaladis, pro la malvarmo kaj la altecmalsano.
Sed tiuj kiuj alvenis plenigis siajn
korbojn per la nekonata
trezoro kiu brulas je tuŝo,
kiel fajro.
Ili komencis la descendon.
Sed, ho ve! Kiel ili
alproksimiĝadis al la valo, en la korboj restis ĉiam
malpli da tiu
"arĝento". Antaŭ la reĝo de la popolo ĉaga
liaj senditoj alvenis kun la korboj
malplenaj, venkitaj, hontantaj.
Oni diras ke la reĝo neniam
eksciis pri la vera kialo de la malsukceso
de liaj bravaj senditoj. Sed ĉe
li naskiĝis filozofa penso
pri tio, kiel estas sensence strebi
al foraj, nekonataj riĉaĵoj.
ĉe la vilaĝrando, kie ni preterpasis, gaja grupo de viroj kaj
virinoj
dancis iuspecan rondodancon kun
boteloj en la manoj kaj kantis per
raŭkaj voĉoj. Ili insistis
ke ankaŭ ni trinku iom da ilia banana vino.
Poste laŭte ridegante ili
kaptis nin subbrake kaj trenis en sian
rondodancon. La frotvundoj sur la
piedfingroj kaj inflamo de muskoloj
apenaŭ permesis al ni treni
niajn krurojn. Sed indulgon ili ne konis.
La regulo validas eĉ en Afriko.
kiu eniras en rondodancon, devas danci!
Blankaj nuboj sin tiris antaŭ Kilimanĝaron kiel densa kurteno,
metante finan punkton post unu el la
epizodoj de mia vagado tra la nigra
kontinento.
Tibor Sekelj
(el "mondo de
travivaĵoj"(
:::::::::::::::
du memorindaj homoj
La 6-an de marto en Lviv naskiĝis la pola poeto, satiristo
Stanislav
Jerzy Lec (1909-1966). Eble, la plej
okulfrapa epizodo de lia
biografio okazis dum la Dua
Mondmilito.
Lec estis en koncentrejo apud
Ternopil, provis eskapi dufoje, sed ambaŭ
provoj estis malsukcesaj, kaj en
julio 1943 la verkisto estis kondamnita al morto. La SS-gardisto
devigis la kondamnitan kaptiton fosi
sian propran tombon, sed li
malstreĉiĝis kaj estis
trafita en la kolon per fosilo kaj mortis. Vestite en la
uniformo de la naziisto, kiun li
mortigis, Lec iris al Varsovio.
Atinginte ĝin, li establis
kontakton kun la subteraj membroj de unu el la
taĉmentoj de la Popola Armeo.
Post la milito Lec loĝis en
Aŭstrio, poste en Israelo,
sed finfine revenis al Pollando, kie
ĝis 1956 li
ne povis eldoni eĉ unu sian
verkon, ĉar li estis en opozicio al la tiama
registaro. Sintenoj al la verkisto
ŝanĝiĝis post la morto de la pola
prezidanto Boleslaw Bierut, kaj
periodo de "degelo" komenciĝis en la
lando. Lec estas unu el la plej
brilaj majstroj de aforismo. Oni diras,
ke liaj aforismoj havas la saman
efikon sur la cerbo kiel vigliga
pluvo sur la korpo. Juĝu mem:
Ne ĉiu griza substanco havas ion komunan kun la cerbo.
Post komunikado kun iuj homoj, mi
havas evidentan komplekson de utileco.
Homoj estas solecaj, ĉar ili
konstruas murojn anstataŭ pontojn.
Ju pli malhele estas, des pli facile
estas iĝi stelo.
Mi kredis, ke mi subiĝis al la
fundo, kiam subite aŭdiĝis frapado de malsupre.
Vi trabatis la prizonan muron? Nu,
kaj kion vi faros en la ĉelo de najbaro?.
Por atingi la fonton, vi devas
naĝi kontraŭ la fluo!
Paca garantio: enterigi la hakilon
kun la malamiko.
Teknologio estas teknologio, sed la
lifto rompiĝas pli ofte, ol la ŝtuparo.
Al multaj nuloj ŝajnas, ke ili
estas la orbito, laŭ kiu la mondo turniĝas.
Ni nomas situacion senespera, se ni
neŝatas la eliron.
Dividita personeco estas grava
mensmalsano, ĉar ĝi reduktas la sennombrajn estaĵojn, en
kiuj persono estas kutime
fragmentigita, ĝis nur du.
Kelkfoje oni devas silenti por esti
aŭskultata.
Se la arto de konversacio
pliboniĝus, la naskoprocento malpliiĝus.
ĉu mi estas kredanto? Nur Dio
scias.
Dio estas humuristo: se vi ne
kredas,rigardu vin en la spegulon.
La aŭtoro de la Teorio de Relativeco, Albert Einstein (1879-1955)
naskiĝis la 14-an de marto. La
sciencisto senescepte petis unu dolaron
por sia aŭtografo. Ne mankis
petantoj, kaj li tiam donacis la monon
por bonfarado.
Li fuĝis de Germanio al Usono
en 1933, post kiam Hitler ekregis,
ĉar li timis, ke li estos
devigita labori pri militaj projektoj.
Malgraŭ tio, ke Albert Einstein
loĝis en Usono
dum longa tempo, li preferis paroli
la germanan.
La antaŭmortaj vortoj de
Einstein, diritaj en la hospitalo tuj
antaŭ korhalto, restis
nekonataj, ĉar li diris ilin en la germana, kaj
nur anglalingva kuracisto estis
apude.
Einstein permesis esplori sian
cerbon post sia morto.
Sep horojn post ĝi lia cerbo
estis forigita, sed la patologiisto
kiu faris la nekropsion ŝtelis
ĝin.
Einstein havis bonegan senton de humuro. Kiam oni demandis, kie
troviĝas
lia laboratorio, li ridetis kaj
montris sian fontoplumon.
Albert Einstein preferis pasigi la
plej grandan parton de sia libera
tempo sole. Laŭ li, li lernis
paroli nur en la aĝo de sep jaroj, ĉar li
ne volis komuniki kun iu ajn. Tamen,
tio ne malhelpis lin elpensi geniajn
aforismojn:
Mi naskiĝis, kaj nur tion mi bezonas por esti feliĉa!.
Mi ne scias per kiaj armiloj la tria
mondmilito batalos, sed la kvara batalos per
bastonoj kaj ŝtonoj.
La vivo estas kiel biciklo: Por
konservi ekvilibron, vi devas moviĝi.
ĉiuj scias, ke tio estas
neebla, Sed poste venas naivulo, kiu ne scias tion: ĝuste li faras
malkovron.
Nur tiuj, kiuj faras absurdajn
provojn, povos atingi la neeblan.
ĉe la koro de ĉiu defio
kuŝas ŝanco.
Se vi volas vivi feliĉan vivon,
vi devas esti ligita al celo, ne al homoj aŭ aferoj.
Estas nur du senfinaj aferoj: la
Universo kaj stulteco, Tamen mi ne estas tute
certa pri la Universo.
Per koincidoj Dio konservas
anonimecon.
Neniam enmemorigu ion ajn, kion vi
povas trovi en libro.
Olena Poŝivana
Infano de zorgo
"Sinjoro doktoro, mi miras, ke
mia edzino naskis ruĝharan infanon, ĉar
nek ŝi nek mi havis
ruĝharajn prapatrojn."
"ĉu vi havas rilatojn kun via edzino ĉiutage?"
"Ne."
"ĉiusemajne?"
"Ne."
"ĉiumonate?"
"Ne."
"ĉiujare?"
"Jes, proksimume."
"Tial la haroj de la infano estas rustkoloraj."
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo
redaktoro: Olena Poŝivana
Velika Dijivska 22/226
ua-49068 Dnipro
Ukrainio
(r.p.: amatalena(ĉe)ukr.net)
komputilbrajla asisto: j. Jelinek
Roztocka 1001
cz-514 01 Jilemnice, Ĉeĥio
(r.p.: lunalumo(ĉe)atlas.cz)
(tel.:
+420-481 543 200)
administrantino: Milena Jelinkova
Roztocka 1001
cz-514 01 Jilemnice, Ĉeĥio
(r.p.: lunalumo(ĉe)atlas.cz)
(tel.: +420-481 543 200)
kasisto: Pier Luigi Da Costa
via di S. Maria del Giudice 2369
IT-55100 Lucca, Italio
(r.p.: dacostapl(ĉe)gmail.com)
poŝtĉekkonto
IT67C 01005 13702 0000 0000 2799
je la nomo "Da Costa
Libe")
ĉe Banca Nazionale del Lavoro
(mallonge BNL) en Lucca
UEa-konto de Libe: libk-p
jarkotizo: 15 eŭroj
la lasta numero de esperanta Ligilo
legeblas ankaŭ en la retejo de
Libe:
http:\\libe/slikom/info
Por ricevi la revuon retpoŝte
skribu al:
masenkoai(ĉe)mail.ru
---------------