Esperanta Ligilo

 

Oficiala organo de

Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE)

 

numero 10 - Decembro  2023

 

 

          Enhavtabelo

 

El la estraro:

  retlisto de LIBE.

Alvoko al niaj legantoj.

Literaturo: buntaj intervjuoj

  pli malpli seriozaj:

  skeptikulo.

  cxarmulino.

  kontentulo.

  grumblulo.

Nekutimaj novjaraj tradicioj

  el la tuta mondo.

Du togolandaj fabeloj:

  la sekreto de auxguristo.

  Edzinigxo de regxidino.

Stenografia pagxo

Lingva enigmo.

 

 

 

 

 

 

 

        El la estraro       

      Retlisto de LIBE

 

  La estraro de LIBE, dum sia lasta skajpkunveno decidis fondi retliston kies celo estas informi la membrojn  pri gravaj Esperanto-eventoj kaj novajxoj el Esperantomovado kaj decidoj de la estraro. 

  cxefadministranto de la listo estos Dragan Sxtokovicx, estrarano de LIBE. Membroj de la listo estas cxiuj estraranoj de LIBE kaj al la listo aligxu aliaj LIBE-membroj. Pere de la listo ni intersxangxu informojn kaj ideojn por evoluigi nian movadon.

  Adreso de la retlisto estas: libe-ligilo@googlegroups.com. Pri aligxo al la listo bonvolu skribi al retadreso de Dragan Sxtokovicx: draganstokovic@gmail.com .

 

 

  Ni deziras al vi  sanon, felicxon, pacon kaj oftan restadon

en Esperanto-rondoj dum la sekvanta jaro!

                Nome de la estraro: Nedeljka Lojxajicx

 

 

     Alvoko al niaj legantoj

 

  Parolante gxenerale pri Esperanto, pri  la stato de la movado kaj pri la rimedoj por plifortigi gxin gxenerale, aux pli specife inter blinduloj, cxiu el ni havas versxajne proprajn ideojn, kiuj tamen restas neesprimitaj pro manko de tiutemaj diskutoj. En la literatura parto de cxi tiu numero kaj ankaux de la sekvonta vi trovos intervjuojn al personoj de Esperantujo tute fikciaj, sed kiuj prezentas ideojn efektive cirkulantajn en nia movado. La auxtoro rakontas kun humuro, sed traktas interesajn temojn. se la legado de tiuj tekstoj vekos en vi la deziron esprimi viajn opiniojn pri la temo, ne hezitu verki kontribuajxon kun komentoj, propraj spertoj, proponoj. Eble alia samideano respondos per sia aproba, kompletiga aux kritika kontribuajxo kaj tiel povus komencigxi aktiva partopreno de niaj legantoj en la pliricxigxo de nia revuo. Bonvolu Reagi, mi petas, ecx se nur por malaprobi la proponon!

                    (atendanta Red.)

 

 

       Buntaj intervjuoj Pli-malpli seriozaj

 

     Skeptikulo

  "Cxu vi permesas, ke mi sidigxu cxe via tablo?"

  Per eta kapklino li konsentis. Kun siaj longaj haroj kaj grandaj okulvitroj li aspektis kiel maljuna universitata profesoro. Li interesis min pro tio, ke li tiel diferencis de la kutimaj kongresaj "entuziasmuloj", jes, mi havis ecx senton de respekto al lia persono. Tamen mi kuragxis demandi lin, cxu li estas kontenta, ke li farigxis esperantisto?

Li turnis siajn strigajn vitrojn al mi  mirigite pro mia demando kaj respondis post mallonga pauxzo: "Jes kaj ne!"

  Tia respondo vekis en mi duoblan scivolon. Aha, mi pensis, versxajne ia skeptikulo, eble seniluziigita samideano? Homo, kiu pro personaj kauxzoj malkontentis pri sia esperantisteco, viktimo de intrigoj, ofendita eksprezidanto?... Li sxajnis diveni miajn pensojn, cxar li diris:

  "Neniel tio, kion vi eble suspektas. Mia negativa sinteno al Esperanto bazigxas sur konkludoj, kiujn mi faris post jaroj. Vi kompreneble havos tute alian opinion, se mi diros al vi: bedauxrinde Esperanto ne plenumos tion, kion la esperantistoj atendas de tiu cxi lingvo."

  "Kiel mi tion komprenu?" mi scivolis.

  "Esperanto estas lingvo kiel cxiu alia, nur kun la diferenco, ke gxi estas internacia komprenilo, do, se tiel diri, lingvo-tehxnika eltrovajxo. El tio rezultas la konsekvenco ke Esperanto, Ido, Interlingua kaj aliaj lingvaj kompreniloj estas nuraj eltrovajxoj samrangaj kiel presarto, filmo, radio, televido kaj multaj estontaj teknikaj mirakloj..."

  "Sed en Esperanto ja enestas ideo!" mi refutis. "Cxu vi volas nei, ke Esperanto havas gravan kulturan mision, kiun gxi iam plenumos en la historio de la homaro?"

  "La saman taskon havas aux devus havi ankaux la aliaj jxus cititaj eltrovajxoj," li diris kun amara rideto. Evidente li vidis en mi naivan entuziasmulon.

  "Mi tute komprenas vin, vi celas la Internan Ideon, certe gxi estis kaj parte ankoraux hodiaux estas la spirita motoro, kiu pusxis antauxen tiun cxi lingvon, sed envere gxi estas nura sintrompo, utopia revo de homoj, kiuj esperas kaj kredas, ke per internacia komprenilo ili povas sxangxi la homaron kaj solvi problemon, pri kiu cerbumas generacioj ekde jarmiloj, nome la problemon kiel eviti militojn."

  En la unua momento mi estis sxokita kaj konsternita. Mi ne povis kompreni, ke esperantisto povas nomi la internan ideon "utopia revo"!

  "Per mia opinio mi volas nek ofendi nek seniluziigi la samideanojn. Mi sxatas ilin kiel verajn admirindajn idealistojn, kiuj oferas tempon kaj monon por tiu nobla afero. Ili estas konvinkitaj, ke precipe la diverslingveco dividas la popolojn. Mi  mem ja estante juna homo havis la saman opinion. Sed dum jaroj meditante oni sxangxas gxin kaj bedauxrinde venas al amaraj konkludoj. Mi mem ja esperantistigxis pro tiu interna ideo kaj kredis je la granda paca misio de tiu cxi lingvo."

  "Kaj hodiaux vi dubas pri gxi? Kiel okazis, ke vi sxangxis vian opinion tiel radikale?" mi demandis skuante senkomprene la kapon. "Cxu vere tio estas via definitiva vidpunkto?"

  "Bedauxrinde jes," li respondis kaj rigardis min tra siaj okulvitroj preskaux malgaje; "mia kara, la naciismo kaj el gxi rezultanta nocio Patrujo tiom enradikigxis en la homo, ke komuna lingvo gxin neniam forigos."

  "Sed tion ja la esperantistoj tute ne celas!" mi interrompis lin indigne,

"Ni absolute ne volas ja ekstermi la naciecon, kontrauxe ni volas, ke per

reciproka interkompreno la nacioj malfremdigxu kaj proksimigxu unu al

alia, unuvorte ni volas akceli pacan kunvivadon. Sed cxion cxi vi mem ja sciis!"

  Li sentis mian indignon kaj mian kolerigxon pro tiaj strangaj ideoj de malnova esperantisto. Li faris rifuzan mangeston kaj kvietigis: "Vi miskomprenas min, mi estas en miaj plej profundaj sentoj pacifisto. Kaj mi nur konstatas, ke la naciismo montrigxas ja en la esperantisto mem, cxiu propagandas kaj reklamas sian nacion pere de Esperanto. Tio rilatas al teatrajxj, filmoj kaj antaux cxio al niaj radiostacioj. Kio min malgxojigas, estas la evoluo de la movado mem. Multo jam sxangxigxis dum la lastaj jardekoj. Malagrabla kaj maltrankviliga tendenco sentebligxas pli kaj pli evidente inter la esperantistoj, precipe en la juna generacio, kiu ofte moketas pri la interna ideo, oni malemas kanti la himnon dum la kongresoj, oni nomas Zamenhof Iniciatoro de internacia komprenilo, kaj oni flate cxirkauxsaltas la politikistojn, ne konsciante, ke ili subtenas Esperanton nur por ke gxi servu al iliaj perfidaj celoj. Kion fari? Cxiu homo ja rajtas libervole uzi, ecx misuzi Esperanton por kiu ajn celo, bedauxrinde!"

  "Jes, en multaj rilatoj vi eble pravas," mi trankviligxis vidante, ke malgraux cxio en sia koro li restis esperantisto. "Kion ajn oni parolas aux skribas por kaj kontraux Esperanto, unu  fakton ni ne povas nei kaj devas kredi, ke la gxenerala enkonduko de  Esperanto en cxiujn lernejojn de la mondo signifus grandan kulturprogreson por la tuta homaro, cxu mi pravas?"

  "Cxu Esperanto montrigxos tiu saniga malveneno, kiu povos kuraci la homojn el ilia malprudento, ni devos gxisatendi. Nuntempe la malnova latina proverbo "si vis pacem, para bellum" denove tre aktualigxis..."

  Mi komprenis, ke estas sensence kontrauxbatali lian pesimistan mondpercepton. Mi do faris al li lastan demandon: "Kial vi ne forlasas simple nian movadon, se vi kredas, ke niaj klopodoj estas sensxancaj kaj vanaj, kial vi ne rezignas pri Esperanto?"

  "Jes... kial.." li ripetis mediteme kaj jen, amika rideto serenigis lian severan mienon, kiam li rigardis min kaj diris:

  "Cxar mi... mi enamigxis al Esperanto, gxi estas ja tiel cxarma kaj varma lingvo..."

 

     cxarmulino

  Nigraj brilaj okuloj, svelta figuro, longaj kruroj, cxarma rideto kaj perfekta Esperanto! Tiaj karakterizajxoj de knabino povas amfrenezigi ne malmultajn samideanojn. Tia fenomeno sidis cxe mia tablo kaj sucxis per pajlero sian Coca-Cola. Mi observis sxin scivole kaj riskis mian stereotipan demandon, cxu sxi estas kontenta, ke sxi lernis Esperanton?

  "Jes, nun mi estas tre kontenta, ecx felicxa," sxi respondis kaj ekfumis cigaredon, kiun mi proponis al sxi, "sed se vi volas auxdi la veron, iam mi multe suferis pro Esperanto, jes mi ecx malamis gxin, mi malamegis gxin..."

  "Vi malamegis gxin?!" mi ripetis konsternite.

  "Jes, mi estis tiam dekjara knabino, kiam mia patro kontaktigxis kun Esperanto. Li legis pri tio en gazeto kaj post mallonga tempo li farigxis fanatika esperantisto. Mi estis lia sola filino kaj post la frua morto de mia patrino mi devis toleri kaj suferi lian despotan karakteron. Mi devis lerni Esperanton, sed mi ne volis. Mi obstinis, mi kontrauxstaris, mi ploris pro kolero. La severa patro mem instruis min. Vangfrapoj sekvis, se mi ne faris mian lecionon. En tiu tempo ju pli mia patro turmentis min, des pli mi malamis tiun lingvon. En la lernejo oni mokis pri mi kaj nomis min knabino kun Esperanto-pipso. Mi estis tre malfelicxa. Mi entute estis malbona lernantino en la lernejoj kaj nun sxargxis mian cerbon ankoraux tiu Esperanto-hobio de mia patro."

  "Nekredebla historio!" mi elkriis kun mirego, "Rakontu plu! Kiel longe dauxris tiu martirado, kiam vi cxesis malami Esperanton?"

  "Tio okazis kiam mia patro kunprenis min al la unua kongreso antaux kelkaj jaroj. Kiam dum la kongresa balo mi dancis kun tiom da agrablaj junuloj, kiam mi sentis la atmosferon de samideana gxentileco... Mia patro estas tre religia kaj morala homo. Mi cxiam vespere devis sidi hejme, dum aliaj knabinoj gxuis liberecon. Esperanto malfermis al mi fine la mondón. Mia patro nun estas tolerema kaj hodiaux mi forgesis la versxitajn larmojn kaj estas al li dankema. Li estas ecx fiera pri sia Esperanta filino kaj permesas al mi vojagxi ecx sola al kongreso kaj financigas mian vojagxon!"

  "Do la vangofrapojn vi pardonas al li?" mi demandis gajhumore.  sxi ekridis montrante siajn blankebrilajn dentojn: "Mi estis malsagxa infano kaj tiam nenion sciis pri la felicxiga Esperantujo. Por mi miaj multaj Esperantaj amikoj kompare al la ne-Esperantaj hejmaj junuloj estas pli kavaliraj, romantikaj, entute pli interesaj. Mi ecx estas en embaraso, kiun el ili elekti kiel estontan edzon, pardonu  mian sincerecon..." sxi hezitis plu paroli, evidente sxi jam konfesis al mi troajn intimajxojn el sia vivo.

  "Dauxrigu nur", mi kuragxigis sxin al pluaj konfesoj. sxajnis ke mi, malgraux mia agxo, estis simpatia kaj konfidinda al sxi, cxar sxi plu sxpinis la fadenon de la edza problemo.

  "Kompreneble mi povas ankoraux iom atendi gxis edzinigxo. Mi volus ankaux iom gxui la vivon gxis tiam. Esperanto estas ideala lingvo por flirto kaj amo, ecx iom dangxera, gxi efikas kiel ebriiga vino, mi spertis jam, jes."

  sxi ridetis mallevante kun eta cxarma hontemo siajn okulojn kaj intense sucxadis je sia pajlero. Jen, mi pensis, estas nova pravo, ke Esperanto ankaux por frauxlino povas signifi la plenumon de ravaj revoj...

  Nian interesan konversacion finis grupo de gejunuloj, kiuj alkuris atake nian tablon kaj kriante: "Elinjo, kie vi restis?... Venu tuj kun ni!" kuntiris sxin ridante al apuda pavilono, el kiu jxus eksonis lauta bitmuziko...

 

     Kontentulo

  Mi sidis en rondo de babilemaj samideanoj. Inter ili interesis min speciale maljunulo kun gaje ridetantajokuloj sub krispe-densaj brovoj. Je mia demando, cxu li estas kontenta pri sia Esperantisteco, li respondis:

  "Mi ne povas kompreni, ke ekzistas malkontentaj grumbluloj. Mi praktikas Esperanton jam de jardekoj kaj por mi suficxas la nuna stato de Esperanto, mi ecx konfesas, ke mi tute ne deziras, ke Esperanto disvastigxu kaj gxeneraligxu tiel rapide"

  "Cxuuu?" Mi estis mirfrapita, mi ne fidis miajn orelojn auxdante tian strangan opinion de malnova pioniro.

  "Kiel vi povas maldeziri la progreson de Esperanto?"

  "Mi konfesas, mi estas ioma egoisto," li ekridis bonkore, "sed mi opinias, ke ni travivas nun la plej interesan kaj felicxan periodon de Esperanto, gxuste pro tio ke la lingvon praktikas malgranda nombro de bonkoraj kaj noblaj homoj! Ili similas iom la unuajn kristanojn, ecx tute ne gxenas min, se oni nomas nin sekto, kies interna ideo havas religian tendencon, kun propra himno, flago, insignoj, specialaj pacaj ceremonioj cxe internacia kongreso ktp. Mi estas nun pensiulo kaj preterlasas nenian okazon por estadi en la agrabla rondo familia. Mi timas ke la Esperantomovado estonte perdos sian specialan cxarmon, kian gxi havas nun, ke venos tempo, kiam cxiu homacxo rajtos profane insulti kaj blasfemi en nia sankta lingvo, kiam perdigxos tiu intima atmosfero, kiun nun kreas niaj karaj

samideanoj. Aux cxu vi kontrauxe opinias?"

  Mi auxskultis liajn eldirojn kun kreskanta surprizigxo. Mi konis multajn strangajn tipulojn en nia Esperantujo, sed tiu maljunulo kun la ruze palpebrumantaj okuletoj estis unika kuriozulo. Ne atendante respondon li dauxrigis:

  "Rigardu, kiel multajn agrablajxojn mi havas vojagxante. Mi venas en tute fremdan urbon kaj mi scias, ke en tiu urbo mi havas amikon, la delegiton de UEA! Kaj cxu ne suficxas, ke ni havas fortan organizajxon, niajn kongresojn, librojn, gazetojn? Kion vi do volas pli? Mi ripetas: por mi suficxas la nuna stato de nia movado.""

  "Pardonu, kara samideano," mi diris ironie, "se cxiu esperantisto pensus kiel vi, Esperanto stagnus ja ankoraux pli ol gxi nun stagnas. Ne por personaj agrablajxoj Zamenhof kreis tiun lingvon!"

  "Mi komprenas, ke vi estas indigna pro mia vidpunkto kaj vidas en mi malbonan esperantiston," li senkulpigis sin kaj ne cxesante serene rideti li aldonis petante mian indulgon: "Ni ne disputu pro tio, samideano!"

  "Jes, ni ne disputu," mi konsentis kaj pensis: ne valoras riprocxi maljunan strangulon kaj malbonigi lian serenan humoron. cxu ne trakti prefere la aferon kun amuzo?

  "Kompreneble," li dauxrigis, "mi estas dankema al la unuaj pioniroj, kiuj oferis tempon kaj monon kaj rezultigis la hodiauxan disvastigxon de Esperanto. Bedauxrinde hodiaux multaj elprofitas gxin por noblaj kaj malnoblaj celoj. Ili hodiaux rikoltas la fruktojn de la nuna Esperanto-arbo, kiun iam plantis kaj flegis la unuaj pioniroj."

  "Kaj hodiaux ankaux vi apartenas al tiuj frukto-konsumantoj," mi rimarkis kun bonhumoro, "do ni gxuu Esperanton!

Sanon!""

  Li levis kontente sian glason kaj lia ronda vizagxo ekradiis kiel rugxkolora pomo, kiun li jus desxiris de  la Esperanto-arbo...

 

     Grumblulo

  Indignite mi forlasis la laborkunsidon kaj iris en la apudan trinkejon, en kiu sidis jam tuta vico da aliaj bojkotuloj sur altpiedaj taburetoj fresxigante sin per diversaj trinkajxoj. Mi svinge levis min sur la altan sidlokon cxe la bufedo kaj volis gustumi la novan Esperanto-aperitivon. Jam mi estis mendanta gxin cxe la versxknabino, kiam dika sinjoro apud mi alparolis min:

  "Ne trinku tiun fi-akvon, vi malsanigxos post gxi!"

  "Sed kial do?" mi demandis kaj esplore rigardis lin mirigite, "Cxiuj Esperantaj gazetoj ja rekomendas gxin."

  "Haha, permesu ke mi ridu, jes, Cxar gxi estas verdkolora kaj havas Esperantan etiketon," li mokis, dum rido skuis lian dikan ventron, "trinku préfère originalan skotan viskion, vi estas mia gasto, kompreneble." lia grasa mano kun dikaj fingretoj faris mendan geston al la versxknabino.

  "Tio estas la kvara kaj kvina," diris voco de la bufedo. Hopla, mi pensis: ebriulo cxiam estas prava! kaj mi rezignis pri la Esperanto-aperitivo.

  "Memoru bone," li klarigis post komuna"sanon!", "kion mi diros al vi: cxio kio portas la etiketon Esperanto, estas duakvalita, ne nur drinkajxoj. Mi foje proponis al gasto en mia domo por imponi al li Esperanto-cigaron kun Esperanta banderolo. cxu vi scias, kio okazis? Kia rezulto? La gasto fumante paligxis kaj elvomis tiun venenon kune kun miaj bongustaj regalajxoj, haha..."

  Kelkaj bojkotuloj sidantaj apud ni, auxskultinte la dikulon ekridis hxore. Kontenta pri la efiko de sia rakonto li plu babilis:

  "Vi pensas, ke mi sxercas? Auxskultu nur la fatalan historion de mia bofratino; al sxi, jes, al tiu bofratino mi donacis Esperantan plibeligan kremon Juneco. Cxu vi scias kio okazis? Kia rezulto? Post tri tagoj sxi ricevis tian ekzemon, ke sxi devis konsulti hauxtkuraciston, haha..."

  Denove auxdigxis la ridanta hxoro de la bojkotuloj.

  "La spiritaj komercistoj spekulacias je la naiveco kaj stulteco de niaj samideanoj, unuvorte: malpropagando!"

  "Kaj devus esti kontrauxe," mi diris, "la etiketo Esperanto devus garantii altan kvaliton: jen kia rapida popularigo de Esperanto povus rezulti!"

  Li frapis aprobe mian sxultron. El la lauxtparolilo, kiu transmisiis la laborkunsidon al nia trinkejo, nun eksonis aplauxdo kaj vocxoj de parolantoj. La gaja dikulo kap-montris al la lauxtparolilo:

  "Cxu ili ankoraux babilacxas kaj kverelas, tiuj? Ho kia malserioza bando tiuj esperantistoj? Tiuj eternaj babiluloj kaj naivaj sintrompantoj. Kaj niaj gazetoj? Ho, _sancta _simplicitas! kiam ili kaptas tridek fisxojn por kurso, tio estas sensacia novajxo, sed pri la mizera finrezulto, kiam cxiuj fisxoj fornagxis, ili silentas, haha..."

  Mi konfesas, ke mi ne trovis tuj kontrauxargumentojn, por savi la honoron de nia Esperanta gazetaro, tamen mi kontrauxdiris:

  "Sed cxu vi ne troigas, kara samideano, ekzistas ja ankaux pli seriozaj sukcesoj, pri kiuj oni raportas."

  "Jes, jes," li ekridis denove kaj faris malestiman geston, "ekzemple la eternaj disputoj kaj polemikoj precipe inter la gvidantoj de nia movado, la intrigoj kaj procesoj inter la samideanoj...  donu al ili revolverojn kaj ili mortpafos sin reciproke, haha..."

  "Bone, bone, sed Esperanto ja ne povas elpeli el la homoj envion, falsan ambicion kaj megalomanion!" mi kontrauxdiris, "kvankam mi opinias, ke Esperantistoj cxi-rilate devus iom bridi  sin, cxar ili ja predikas Pacon kaj harmonion."

  "Sed cxu oni povas trakti movadon serioze, kiu cxefe konsistas el amaso da balbutantaj hobiuloj, kiuj kolektas posxtmarkojn, bildkartojn, glumarkojn, kongresajn stampojn kaj aliajn idiotajxojn? Mi neniam forgesos maljunan sinjorinon, kiun mi renkontis dum kongreso. sxi kolektis cigarajn banderolojn kaj fiere rakontis, ke sxi posedas jam la rekordan nombron de mil diversaj ekzempleroj, sed mem sxi ne fumis ecx unu cigaron dum sia vivo, haha..."

  "Kurioza tipo, eble regxino de l'kolekt-frenezo!" mi aldonis ridante. Mi sentis min en viskia humoro kaj ne protestis, kiam nova glaso da tiu babiliga akvo staris antaux mi. La grumblado de mia gaja kongresano amuzis min kaj jam ne vekis en mi protestojn. Mi konsentis, ke li estis prava en multaj punktoj. Iom malserioza estas ja la Esperanta popolo, sed plej malserioza estas li mem, li, la ebrieta grumblulo, kiu kritikas la Esperantistojn kaj sencxese eksplodadas pro rido, tenante sian dikan ventron, falonta cxiumomente de sia alta tabureto.

  El la lauxtparolilo sonis ekscititaj vocxoj de la laborkunsido, evidente oni disputis pri la novaj statutoj...

  "Sed mia kara," mi diris fintine,"vi kritikas cxion kaj nenio placxas al vi. Kian do avantagxon donas al vi Esperanto?"

  "Avantagxon?" li rigardis min amuzite, "mi konfesos al vi la tutan veron.

La avantagxo konsistas en tio, ke mi regule povas forvojagxi kaj viziti kongreson kaj tiamaniere liberigas min de mia edzino, haha... kiu dank' al Dio ne estas esperantistino, haha..." Kaj ridante plengorgxe li frapis mian sxultron tiel forte, ke mi sasxceligxante falis de mia alta tabureto teren...

 

 

     Nekutimaj novjaraj tradicioj el la tuta mondo

 

 Novjaro estas unu el niaj plej sxatataj festoj, sed cxiu lando havas siajn proprajn tradiciojn, kiujn gxiaj logxantoj sekvas. Ni preparis malgrandan elekton de la plej nekutimaj novjaraj kaj kristnaskaj ritoj en diversaj partoj de la mondo.

  1) Danujo. Dum la vintraj ferioj la trankvilaj skandinavaj homoj strebas forigi cxion malnovan kaj tedan, kaj ankaux multe amuzigxi. Neuzataj pladoj estas la unuaj, kiuj venas en la varmegajn danajn manojn. Ili estis zorge konservitaj tra la tuta jaro, nur por esti senkompate rompitaj dum la Silvestro "por bonsxanco", kaj certe cxe la sojlo de amikoj aux parencoj. Ankaux, kiam la sonoriloj batas en Danujo, estas kutime salti kiel eble plej alte por "gxissalti" la bonsxancon en la venonta jaro.

  2) Anglujo. La britoj ankaux ne maltrafas la okazon kapti bonsxancon je la vosto kaj felicxe sekvas siajn novjarajn tradiciojn, kiuj estas tiel malnovaj kiel la tempo. Ekzemple, pudingo estas konsiderata cxi tie tradicia feria frandajxo, kaj dum gxia preparado cxiu familiano povas miksi la mason dekstrume, pensante iun deziron. gxuste en la pudingon antaux bakado oni metis moneron aux ringon,  promesante bonsxancon aux felicxan geedzigxon al la trovinto. La britoj ankaux havas sian tradician novjaran televidprogramon, kaj ilia versio de la fama muzikisto Jools Holland estas por multaj ecx nauxziga, sed la plej multaj televidiloj dauxre regule estas ordigitaj al "Hootenanny" en

la festa vespero.

  3) Skotlando. Skotlando, kvankam parto de Britio, tamen cxiam fieras pri sia izoliteco de Britio kaj havas siajn unikajn tradiciojn. Unu el ili estas ekbruligi gudron en bareloj kaj ruli ilin laux la stratoj, kio supozeble simbolas la "bruladon" de la malnova jaro. Tuj kiam la horlogxoj sonoras, signalante la alvenon de la Novjaro, ekvalidas la kredo, ke la unua persono, kiu eniras la domon, estas antauxsigno de la feliccxo kaj bonfarto de la gastiga familio. La plej bona elekto estas iu malhelharulo kun tradiciaj donacoj.

  4) Finnlando. La finnoj, kiel vi scias, estas fieraj pro siaj famaj sauxnoj kaj dedicxas multe da spaco al ili en sia cxiutaga vivo. La plej multaj familioj cxi tie havas siajn proprajn banejetojn, en kiuj, laux legendo, logxas elfoj, protektante siajn domanarojn. Ne estas surprize, ke gxuste cxi tie nudaj finnoj komencas sian Kristnaskan feston. Banigxinte gxissate, ili dedicxas sian tempon al la alia grava rito: ili iras al la tombejo, cxar cxi tie estas kutimo viziti forpasintajn amatojn post la sunsubiro Kristnaske. La logxantoj de Finnlando ankaux havas

sian propran Kristnaskan auxguron: fanditan metalon ili metas en la akvon por vidi, kian formon gxi alprenos.

  5) Estonio. Finnoj, cetere, ne estas la nuraj, kiuj serioze zorgas pri kristnaska distro. Estonoj ankaux gxuas la vesperon de cxi tiu festo en la sauxno. Oni kredas, ke cxi tio estas la plej bona maniero por forigi cxiujn problemojn de la pasinta jaro kaj eniri la novan tute purigitaj.Krome, cxi tie logxas ankaux sxatantoj de la konata novjara tradicio: mangxi gxissate. Oni kredas, ke mangxi sep, naux aux dekdu fojojn en la Silvestro (lasante la lastajn panerojn al bonvolaj spiritoj) estas tauxga maniero por certigi al si abundon kaj prosperon en la nova jaro.

  6) Cxilio. La cxilianoj ankaux havas ion komunan kun la finnoj: ili ankaux iras al la tombejo dum la festa nokto. Ekde pli ol 20 jaroj logxantoj de la cxilia urbo Talca komencas siajn novjarajn festojn per solena procesio al la urba tombejo, gvidata de la loka urbestro. Cxxilianoj ankaux kredas, ke antaux la Novjaro necesas forpeli cxiun negativan energion el la domo, kaj ordinara balailo helpas ilin pri tio; per gxi cxio superflua estas forbalaita sur la straton. Male, por altiri cxiujn bonajn fortojn, oni rekomendas mangxi kuleron da lentoj dum cxiu horlogxa sonoro.

  7) Filipinoj. Laux filipinanoj, simbolo de prospero estas ajna ronda objekto aux formo, do, polkpunkta vesto cxi tie estas ideala novjara kostumo. Ili ankaux klopodas plenigi siajn posxojn per rondaj moneroj kaj plenigi la tablon per perfekte rondaj fruktoj. Oni kredas, ke ju pli da mono homo havas en la Silvestro, des pli da mono li havos dum la tuta jaro. Ne miru, ke en la novjara nokto filipinaj domoj lumigxas, kiel kristnaskaj arboj: oni sxaltas la lumon en cxiuj cxambroj por fortimigi malbonajn spiritojn. Ankaux estas kutime malfermi cxiujn pordojn kaj fenestrojn largxe antaux noktomezo por rapide fermi ilin, tiel ellasante la elirantan jaron kaj bonvenigante la novan.

  8) Japanio. En Japanio anstataux la kutimaj sonoriloj estas plurvocxaj sonoriloj, kiuj anoncas la alvenon de la Nova Jaro. En lokaj budhismaj temploj oni sonorigas 108 fojojn. La japanoj distingigxas ankaux per sia originaleco en la elekto de tradiciaj novjaraj pladoj. Ekzemple, Kristnaskaj kaj Novjaraj kremaj kukoj kun ricxaj ornamoj estas tre popularaj cxi tie.

  9) Peruo. Kaj fine, la cxerizo sur la novjara kuko por niaj legantoj. Ni oficiale rekonas Peruon kiel la plej bonan lokon por pasigi la Novjaron por cxiuj, kiuj ne povas imagi vivon sen vojagxoj. gxuste cxi tie ekzistas speciala tradicio por tiuj, kiuj volas pasigi sian vivon vojagxante al diversaj lokoj: por ke viaj vojagxplanoj realigxu, en la Silvestro vi devas promeni laux la strato kun malplena valizo.

 

 

      Du togolandaj fabeloj

 

      La sekreto de auxguristo

 

  En mirinda vilagxo nomita Domo-Dordi vivis granda antauxdiristo. Li ne nur antauxdiras la malfelicxajn okazajxojn, la alvenon de malamikoj aux de fremduloj, sed li antauxdiras ankaux la bonajn rikoltojn. Tiel, cxe la komenco de cxiu nova sezono la tuta vilagxo konsultas lin pri la kulturoj. Dum cxiu unua kunveno de la jaro, li cxiam petas al la popolo reveni la okan tagon. La okan tagon, la vilagxanoj reiras al li: Tiujare li konsiladas, ke oni kulturu en la altebenajxo, ne en la ebenajxo, nek en la valo. La sekvantan sezonon, li rekomendas la samon aux la malon. La  vilagxanoj cxiam obeas je liaj rekomendoj. Rekompence, la granda sorcxisto ricevadas tiom da milio kaj produktajxoj same kiel la farmistoj.

  Iam, la granda sorcxisto mortante venigis sian unusolan filon:

  "Mi konfidos al vi sekreton, kiu faris mian felicxon en tiu cxi vilagxo. Sed antauxpromesu al mi, ke vi diru ion al neniu."

  "Mi jxuras al vi, patro; ecx mia patrino scios nenion."

  "Cxiufoje, kiam la terkulturistoj venos vin kuxnsulti pri la kulturoj, petu ke ili revenu post la sepa tago. Vi tiam iros al riverbordo. Vi atente observu la nestojn de la mili-mangxantaj birdoj. Se la nestoj trovigxas malsupre de la brancxoj, proksime de la tero, tio signifas, ke okazos dum tiu jaro la malsekeco, la birdoj sxatas kaj sercxas la fresxecon; vi tiam rekomendu al ili envalan kulturon. Se male, la nestoj estas supre de la arboj kaj ties enirejoj orientigxas al cxielo, signo de abundaj pluvoj kaj la kavajxoj estos inunditaj dum la jaro: la birdoj forkuras la ekscesan malsekecon, vi tiam konsilu al la popolo la altebenajxan kulturon. Fine, se la nestoj lokigxas inter la supro kaj malsupro de la arba foliaro, la pluvoj estos regulaj. Farinte tiujn etajn esplorojn, vi reiru al la vilagxo kaj vespere, post la pregxo vi kunvenigos cxiujn plugistojn kaj laux la pozicio de la nestoj, vi al ili rekomendu altebenajxan aux ebenajxan aux envalan kulturon. Tiel vi havos grandan prestigxon kaj vivos felicxe kiel mi."

  La nova sezono alvenis. Kiun konsulti, la vilagxanoj sin demandis. "Iru vidi la filon de la granda sorcxisto; certe li herede posedas la sekreton de sia patro".

  La vilagxanoj tiam la filon vizitis. Tiu cxi, post atenta observado de la pozicio de la nestoj de la mili-mangxantaj birdoj, kontentigis la deziron de la farmistoj. De tiam li famigxis kaj ricevis nekalkuleblajn donacojn.

 

          Edzinigxo de regxidino

 

  Iam regxo volis koni junulon, kiu deziris edzigxi kun lia filino. Tiam li kunvenigis la logxantojn de sia vilagxo, kaj demandis: "Kiuj junuloj ne jam havas edzinojn?"

  Oni tiam auxdis flustradon tie kaj tie cxi: "Cxu la regxo deziras doni sian filinon al iu inter ni?", la junuloj tiam demandis unu la alian. Kuragxulo levis sin kaj diris:

  "Regxo, kion vi deziras, ke ni faru? Mi estos ege felicxa, se mi edzigxus kun via filino".

  La regxo rebatis:

  "Junulo, venu antauxen, kaj ne timu antaux mia venonta demando! Vi deziras edzigxi kun mia filino, cxu ne? Tio ne estas problemo. Sed antaux ol edzigxi kun mia filino, necesas, ke vi alportu al mi unusolan ajxon: junan sxafon, kiu estas nek vira, nek ina. Kiam vi kapablos tion alporti, tiam vi samtempe iros hejmen kun mia filino.".

  La kuragxa junulo respondis tuj:

  "Tio tute ne estas problemo! Mia edzino, la filino de la regxo, venu tuj resti apud mi, cxar mi jam havas hejme kion vi deziras. Bopatro mia, nun ni, via filino kaj mi iras hejmen; sendu al mi unu el viaj servistoj por preni la sxafon nek viran nek inan, sed li estu nek viro, nek virino, kaj venu al mi nek tage, nek nokte, kaj li ricevos la sxafon."

  Tiam la regxo pensadis kaj fine diris: "Kuragxulo, vi estas pli inteligenta ol mi. Tial mi vin nomas Regxo de tiu vilagxo, kaj finfine mia filino kaj vi, ekde hodiaux, estas geedzoj."

 

 

            Stenografia pagxo (Xxi tie forlasita).

 

 

        Lingva enigmo 

 

  cxu vi sukcesus, uzante la sube listigitajn silabojn, kunmeti 20 nomojn: 5 floroj, 5 birdoj, 5 arboj  kaj 5 mamuloj? la nomoj estas tute ordinaraj, sed atentu, ne cxiuj havas la saman nombron da silaboj!

  a a a ba be bi co e ga jo ju ka kan ko ko ko ku le le li li li li lo lo lo lo lo me mo na naj ne ni no no o o pa pa pe pi plo po po po ri ro ro ro ro ro sa se tin to tu tu vo ze zo.

  La solvo aperos en februaro, sed la sendintoj de la solvo estos tuj informitaj pri gxia kvalito.

 

 

      Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo

 

redaktoro: Olena Posxivana

Velika Dijivska 22/226

ua-49068 Dnipro

Ukrainio

(r.p.: amatalena(cxe)ukr.net)

 

komputilbrajla asisto: j. Jelinek

Roztocka 1001

cz-514 01 Jilemnice, Cxehxio

(r.p.: lunalumo(cxe)atlas.cz)

(tel.: +420-481 543 200)

 

administrantino: Milena Jelinkova

Roztocka 1001

cz-514 01 Jilemnice, Cxehxio

(r.p.: lunalumo(cxe)atlas.cz)

(tel.: +420-481 543 200)

 

kasisto: Pier Luigi Da Costa

via di S. Maria del Giudice 2369

IT-55100 Lucca, Italio

(r.p.: dacostapl(cxe)gmail.com)

 

posxtcxekkonto

IT67C 01005 13702 0000 0000 2799

je la nomo "Da Costa Libe")

cxe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca

 

UEa-konto de Libe: libk-p

 

jarkotizo: 15 euxroj

 

  la lasta numero de esperanta Ligilo

legeblas ankaux en la retejo de Libe:

http:\\libe/slikom/info

 

Por ricevi la revuon retposxte skribu al:

masenkoai(cxe)mail.ru

          ---------------