Esperanta Ligilo

 

Oficiala organo de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj

 

numero 9 - Novembro 2023

 

 

 

 

        Enhavtabelo

 

Noto de la redaktinto

Kio okazas en Afriko (#b).

El rubrikestra vivo.

Li kaj sxi (rakonto).

Odo al la rugxa koro.

Cxunjo demandas pri bestoj.

Stenografia pagxo (cxi tie mankanta).

          ---------------

 

 

       Noto de la redaktinto

 

  Kiel anoncite, la aperigo de la artikolo "kio okazas en Afriko" en

la lasta numero, kaj de gxia dauxrigo

en la nuna, celis nur montri, kiel

malfacile estis "konkeri" Afrikon, cxefe pro tio, ke estis nekonataj la

lokaj kondicxoj kaj sekve oni ofte eraris en elekto de la uzotaj rimedoj.

kvankam ankaux la sekvaj pagxoj de tiu eseo estas interesaj, sxajnas

al mi, ke la parto aperinta suficxas por klarigi, kial la okazigo de UK

en afriko vekis tiom da entuziasmo!

 

 

       Kio okazas en afriko

          (dua parto)

 

  Ankaux Ernesto Sonnenfeld reagis al la artikolo de Tonkin. Li trovas

tiun cxi lastan suficxe negativa, kaj donas, laux propra diro, pli pozitivajn

sugestojn. Liaopinie propagandado ne plu estas "nia tasko".

Informado suficxas, dirante: "Jen Esperanto, via kunproprajxo; ne uzante gxin, vi

krimas kontraux via popolo". Sonnenfeld agnoskas ke Esperanto ankoraux ne

disponas pri la dezirata teknika literaturo. Sed se afrikaj aux aliaj

sxtatestroj kaj intelektuloj komprenus la avantagxojn kaj la eblojn de Esperanto,

ili ankaux komprenus ke necesas kunlabori pri la kreado de teknika kaj

porstuda literaturo. Li ankaux proponas al UEA sxangxon de metodo, nome

ne plu investi tiomajn tempon kaj monon en la sercxadon de kelkaj

centoj aux miloj da homoj kiuj estos pretaj lerni Esperanton, sed en la fondo

de speciala fako "Publikaj Rilatoj".

gxia celo estu komprenigi cxiujn sxtatojn, sed ja precipe la novajn kaj

malgrandajn sxtatojn, ke la esperantistoj estas pretaj eduki instruistojn kaj

prepari la necesan fakan literaturon, sed ke la iniciato devas esti

ilia, cxar ankaux la profito estos ilia.

  Plie, en tiu sama jaro aperis ankaux artikolo de tute alia gxenro, kiu

tusxas tiun cxi temon. Nome en "Esperanto" trovigxas la malferma parolado

de profesoro C.C. Berg, rektoro de la Internacia Somera Universitato

dum la universitata jaro 1964-65.

En gxi li tusxis la demandojn, kiuj estas la lingvaj bezonoj de la novaj

sxtatoj de Azio kaj Afriko kaj kiun  rolon la internacia lingvo povas ludi

en tiuj kontinentoj. Post klarigo de la lingvaj problemoj en tiuj cxi

landoj, li certigas ke la esperantistoj devas kompreni ke en multaj kazoj la

plej rekta vojo al plibonigo de la vivcirkonstancoj de milionoj da homoj

ankoraux ne povas esti Esperanto. Esperanto  ne solvas cxiun komunikadan problemon/

Sed li ja emfazas ke gxia enkonduko en la mezlernejojn, kolegiojn

kaj universitatojn povas plifaciligi la evoluigon de nacia lingvo kiel

instrua lingvo por largxaj tavoloj de la popolo, cxar, li asertas, simpla

internacia lingvo estas la plej malmultekosta fenestro kiun oni povas

malfermi al la ekstera mondo.

  La legado de tiuj cxi diversaj opinioj klare indikas ke la ideo

disvastigi Esperanton en Afriko estis tre vigla, almenaux cxe parto de la euxropaj

esperantistoj, sed ke la ideoj pri la tauxga maniero kaj la eblaj sxancoj

suficxe divergxis. Konsidere ke oni tiam ankoraux povis iri en cxiuj

direktoj, tio cxi estas komprenebla.

  La junularaj organizoj de la Esperanto-movado de tiu cxi periodo klopodas

procedi iom pli praktike per komisionoj.                 

     La strategio de la junularaj

     Esperanto-organizoj

  Jam komence de la 1960-aj jaroj en la euxropa E-omovado oni starigis

komisionojn por Afriko, ekzemple la Komisionon por Afriko establitan

en 1961 de la Pola Esperanto-Junularo (PEJ). En aprilo 1962 oni

anstatauxigis tiun cxi per Centro de Esploroj pri Afriko, kiu direktis sin

same al esperantistoj kiel al neesperantistoj, kaj kies celo estis:

"1: scienca esplorado de la afrikaj problemoj, precipe koncerne la eblecojn de

apliko de esperanto en Afriko; 2: publikigo de la esplorrezultoj;

3: helpo al la interesigxantoj pri Afriko".

  Kelkajn jarojn poste, en 1968, ankaux TEJO fondis Komisionon por

Afriko. La intenco estis ke ties programo validos por cxiu afrika lando,

gxis nacia sekcio de TEJO estos starigita. Tiu cxi programo distingis

tri pasxojn, el kiuj la unua estis informado. Por tio cxi oni povos utiligi

cxiajn metodojn, kaj estis konsilite ke la komisionanoj dauxre restu

en reciproka kontakto.

Por helpi en tio la komisiono eldonis bultenon titolitan "Esperanto en Afriko".

La redaktado, same kiel la gvidado de la komisiono, kusxis sxajne en la manoj

de Eugène Raveloson en Madagaskaro, sed efektive cxio estis en la

manoj de euxropanoj. La bulteno, ekzemple, estis multobligita de la

junulara grupo en Bjelovar, (tiama)

Jugoslavio.

La euxropaj membroj de TEJO ankaux multe korespondis kun la afrikaj esperantistoj,

kiuj taksis korespondadon inter si ne suficxe prestigxdona.

Raveloson ankaux sendis cirkulerojn al la komisionanoj kiuj reprezentis

dek unu aliajn afrikajn landojn, nome Algxerio, Angolo, Egiptio, Malio, Reunio, Senegalio,

Sud-Afriko, Sudano, Tanzanio, Togolando kaj Tunizio.

  La dua pasxo estis la instruado de la lingvo. Pro la situacio en Afriko

(tion cxi la auxtoro tiuvorte prezentis, sen ajna klarigo)

oni konsilis perkorespondajn kursojn. Versxajne tio estis pro la malfacila atingeblo

de kelkaj regionoj kaj pro la grandaj distancoj inter urboj kaj inter esperantistoj.

Tie kie tamen estas lernigantoj, parolaj kursoj devos

esti organizataj.

  La praktikado de Esperanto en la cxiutaga vivo estis la tria pasxo.

Por helpi al la novaj esperantistoj en tio la komisionano povas kunigi ilin,

okaze de kio eventuale grupoj povas esti fonditaj en diversaj regionoj.

Iliaj membroj povos tiam konversacii, legi aux korespondi kaj se eble starigi

bibliotekon.

Kiam tiaj grupoj estos maturaj, oni kunigos ilin en federacion;

pli poste oni kreos Landan Sekcion de TEJO.

  Du jarojn poste la Komisiono pri Afriko de TEJO informas

al la esperantistoj pri siaj novaj ambiciaj planoj, precipe pri la enkonduko de

Esperanto-kursoj en la afrika radio.

Tiuj cxi estos preparitaj en ses lingvoj kaj disvastigataj tra la tuta Afriko.

Konsidere ke pri tio, kiom konate, ne aperis informoj, tiuj cxi planoj supozeble neniam efektivigxis.

Same versxajne estas ke la Komisono post tio trafis en silentan morton,

aux ke gxian laboron transprenis la Komisiono pri regiona agado de TEJO,

kiu havis kiel celon prizorgi la evoluigon de la Esperanto-movado en la

landoj de la tiel nomata Tria Mondo.

  Pro la fakto ke en la fruaj 1970aj jaroj la okcidentaj gejunuloj

montris specialan interesigxon pri la Tria Mondo, kaj ankaux pro tio ke Renato Corsetti

(la gvidanto de la Komisiono) konsideris TEJOn (kaj UEAn) tro euxropeca,

li provis konvinki TEJOn ke gxi devos agadi por la disvastigado de Esperanto en tiu parto de la mondo.

Por li Esperanto estas, aux povus esti, armilo por sin liberigi de kultura kaj lingva imperiismo.

La stato de la movado en Afriko en tiu periodo estis eksterordinare malbona,

cxar la antauxa generacio de euxropaj esperantistoj kiuj rezidis en Afriko,

estis malaperinta kaj postlasis vakuon. Esceptoj je tio estis nur Madagaskaro kaj Sud-Afriko.

Estis kolektitaj adresoj de afrikaj esperantistoj kaj de homoj kiuj petis informojn

aux estis petintaj ilin, ekzemple el la tempo de la Karavano de Amikeco.

TEJO korespondis kun ili kaj sendis instrumaterialon.

Kiam junaj euxropaj esperantistoj vojagxis al Afriko, ili kunportis

materialojn por distribui kaj kelkfoje gvidis kursojn

kiel ekzemple en Tunizio kaj Ebura Bordo.

  En 1974 Corsetti verkis relative longan kaj gxisfundan artikolon pri

la lingva situacio de Afriko, en kiu li kritikeme esploras la sxancojn

de la movado en tiu kontinento. Nepra kondicxo por la kreskado de la

nombro de esperantistoj en Afriko, laux li,

estas informado, kio necesigas klarajn respondojn al la demando kial afrikanoj eventuale lernos Esperanton.

Corsetti sin demandas cxu en la tuta movado jam estis iu kiu pensadis pri

tiu cxi demando. Post tio li mem provas doni kelkajn respondojn.

Esperanto povus kontribui al la kresko de la interafrika solidaremo, pro tio, ke

la diversaj landoj nun malfacile interrilatas, kaj al pli da fruktodonaj intersxangxoj

inter Afriko kaj la cetera mondo.

Plie, ankaux la hobi-rilataj argumentoj (pli belaj ferioj,

amikoj en la tuta mondo, posxtmarkoj...) uzataj en aliaj kontinentoj

povas altiri homojn, sed cxe tio Corsetti certigas ke li ja "havas

kelkajn "antauxjugxojn" rilate cxi-lastajn argumentojn". Tiujn cxi

li tamen ne detalas.

Estas certe grave sercxi kontakton kaj kunlabori kun tiuj

kiuj volas sxangxi la lingvan situacion bazitan sur euxropaj lingvoj.

(cxe la samaj homoj kaj asocioj ni povos "testi" la validecon de niaj

ideoj pri la valoro de Esperanto por afrikanoj".

  Post tio Corsetti ellaboras planon kun celoj, liaopinie, atingeblaj

en mallonga kaj en longa tempodauxroj.

Dum la tri-kvar proksimaj jaroj la movado devos okupigxi precipe pri

la landoj kie jam estas esperantistoj.

Tiukaze devos ne esti malfacile arangxi kunvenon por ke la afrikaj esperantistoj

konatigxu unu kun la alia kaj lernu kunlabori.

Al Corsetti en tiu momento ankaux multe valoris ke oni

produktu informan kaj instruan materialojn en la afrikaj lingvoj, tiel

ke kiel eble plej baldaux la lernado de Esperanto per euxropaj lingvoj povu cxesi.

Nome li estis konvinkita ke la plej bona politiko en Afriko estas

alpreno de la rezolucioj de Unesko de la jaro 1954,

rilate al la uzo de la lokaj lingvoj en la lokaj lernejoj.

Pro tio, ke tiam pluraj maldekstremaj afrikaj registaroj estis

farantaj timidajn provojn uzi la lokajn lingvojn, li opiniis ke oni estus povinta

verki gramatikojn pri Esperanto en tiuj cxi lingvoj.

La fakto ke la situacio finfine evoluis alimaniere kaj la koloniaj lingvoj

konservis siajn poziciojn gxis hodiaux, laux  Corsetti

klarigas ke nun oni tamen ne uzas la afrikajn lingvojn por lerni Esperanton.

 
En pli longa tempodauxro, post dek gxis dek kvin jaroj, en Afriko

devos estigxi ia Esperanto-movado kun propra ecaro,

engagxigxinta en la progresado de la landoj en kiuj gxi estas aktiva.

Tiu cxi originaleco devos rezulti el la klopodoj adapti Esperanton al la afrikaj cirkonstancoj.

Tiel tiu cxi estonta afrika movado kontribuos al pli granda ekvilibro inter la diversaj

partoj de la Esperanto-movado kaj -kulturo.

Fine la auxtoro esprimis la esperon ke "tiam la pozicioj de la

Internacia Lingvo en Afriko estos suficxe fortaj por pluvivi

kaj progresi sen bezono de elekstera helpo".

Tiu cxi espero estas ankoraux for de plenumigxo, kvankam kelkaj landoj

havas relative memstaran movadon.

  En 1975 TEJO komencis kampanjon en kiu gxi klopodis "forigi

troan teoriismon el nia agado kaj iel certigi la necesan financan bazon

por subteni la disvastigon de la Internacia Lingvo en evolulandoj,

aparte tie, kie ni jam havas homojn pretajn labori".

Identigi tiujn homojn estis la unua tasko kiun la tiama estraro starigis al si.

Oni opiniis pli grave ekinstrui Esperanton en la izolitaj  landoj

ol provi senpere fondi tie sekcion de TEJO.

     UEA-strategio en la malfruaj

     1970-"aj jaroj

  Kvazaux dauxrigo de sia laboro ene de TEJO, Renato Corsetti,

jam Komitatano de UEA, en 1975 igxis komisiito respondeca pri regiona agado.

Lia tasko enhavis tie cxi proksimume la samon kiel cxe TEJO.

Li estis en koresponda kontakto kun grupoj kaj unuopuloj en Afriko, Azio

kaj Sud-Ameriko, kaj tiel povis konsili al UEA pri tio,

kie kaj en kiu formo helpo estas dezirata.

En tiu cxi periodo Corsetti verkis ankaux la kajeron "Por la defendado de

la afrikaj kulturoj", kiun UEA-TEJO aperigis, en 1977, en la franca kaj en la angla.

En 1979 la brosxuro aperis ankaux en la suxahila ("Kwa kulinda tamaduni za

Afrika").

  Jam el la titolo oni povas rimarki ke la argumentoj per kiuj UEA

klopodis persvadi la afrikanojn pri la utilo de Esperanto, estis

ne multe sxangxigxintaj post 1962.

La brosxuron akre kritikis Bernard Golden, interalie  cxar liaopinie

gxi misreprezentas la internaciecon de Esperanto.

  En 1977 oni konstatis ke ne estis realisme antauxvidi ke unu sola persono

(Corsetti) estos kapabla zorge atentadi la movadon en tri mondopartoj.

Tial oni proponis cxe la konsistigo de la sekva komitato ne unu personon,

sed tutan komisionon aux diversajn laborgrupojn

kiuj povos kunlabori kun Corsetti aux transpreni lian laboron.

Krome la UEA-bugxeto devos allasi pli grandan financan helpon ol en la pasinteco,

cxar gxis tiam la laboro de Corsetti estis financata precipe per donacoj de individuaj esperantistoj.

Oni ankaux proponis sxangxon en la kotizpolitiko de UEA

por la multaj landoj por kiuj la tarifo ankoraux ne estis fiksita en la loka valuto,

kaj en kiuj la esperantistoj do devis pagi la kotizon

laux la tarifo en guldenoj (la tiama nederlanda valuto),

cxar tiel farigxis preskaux neeble por esperantistoj en tiuj landoj membrigxi en UEA.

Unu el la sekvoj estis ke la membronombroj en la antauxaj dudek jaroj estis dependaj

precipe de la financa stato de la Propaganda Konto kaj de Fondajxo Canuto de UEA,

kiuj pagis la kotizon por la plimulto de la esperantistoj en tiuj cxi landoj.

Tiu cxi manko de aparta kotizpolitiko por la evoluantaj landoj,

laux la auxtoro de la artikolo, Simo Milojevicx, egalis al rekta, ecx se nekonscia,

saboto de la laboro de Corsetti kaj cxiuj aliaj kiuj klopodis

firmigi la pozicion de la Internacia Lingvo en Azio, Afriko kaj Sud-Ameriko.

Fikso de favoraj kotizoj laux la auxtoro ne estos pli ol elementa bazo por krei tutan politikon

kaj ellabori detalan strategion, kies celo estos penetrigo de Esperanto en la landojn,

kie la lingva problemo estas esenca malhelpo en la progreso sur la eduka,

 kultura kaj ekonomia kampoj.

 
Unu jaron poste, dum kunsido de la Estraro de UEA oni diskutis interalie

pri Afriko. Du esperantistoj el Madagaskaro, Rakotondravao kaj Raveloson, gastis tie.

Pro tio, ke tiu cxi lando tiam estis pli-malpli la sola en kiu Esperanto floris,

sed el kiu ankaux ofte venis sinkontrauxdiraj informoj,

en tiu kunveno la stato de la movado en tiu lando estis pliklarigita al la Estraro.

Malgraux lokaj internaj problemoj, kelkcent homoj tie sekvis cxiujare Esperantokurson.

Estis tamen malfacile, pro manko de internaciaj kontaktoj, vivteni ilian interesigxon.

Tial la reprezentanto de la movado en Madagaskaro petis al UEA

okazigi unu el la sekvontaj UKoj en lia lando, sed tio ne estis akceptita.

Oni ja promesis malpli grandan internacian kunvenon, nome la ILEI-konferencon de 1980.

UEA ankaux estis preta financi apartan informilon por afrikaj esperantistoj,

kiu estis eldonota en kaj distribuota el  Madagaskaro.

Bedauxrinde la ILEI-konferenco ne povis okazi en Madagaskaro

pro tio ke la registaro ne deziris akcepti gxin,

kaj ankaux pri la ekzisto de la informilo ni ne sukcesis trovi spurojn. (....).    

                       Heidi Goes

          ---------------

 

       El rubrikestra vivo

 

  Karaj gelegantoj!

Jam de multaj jaroj mi redaktas la rubrikon "Stenografia pagxo", kaj

antaux ne tiom da jaroj mi konsentis provizore redakti ankaux la rubrikon

"Sxxako".

  En Esperanta Ligilo numero 2-2023 aperis artikolo titolita

"La stenografia pagxo pauxzas", En kiu mi klarigas la kialojn de mia decido.

La 20-an de januaro, kiam tiu artikolo atingis la respondeculon pri komputilbrajla asisto,

Jiri Jelinek, li proponis al mi la jenan proceduron:

  "1-e vi kreus kelkajn stenografiajn pagxojn,

2-e vi sendus ilin al mi per ret-letero,

3-e mi prilaborus viajn dosierojn kiel kutime

kaj printus ilin per mia brajla printilo,

4-e mi sendus la printitajn paperojn al vi por kontrolo, (estus bone sendi cxiam samtempe

kelkajn kontribuajxojn, cxar oni devas paki, skribi adreson, iri al la posxto - do ne estus oportune

fari tion cxiun monaton...),

5-e vi povus kontroli la rezulton kaj eventuale skribi al mi pri iuj eraroj,

6-e estus necese, ke ni cxiam havu preparitan ian stokon da stenografiaj pagxoj,

cxar povas malfruigxi la posxto, homo povas malsanigxi ktp."

  Mi trovis tiun procedon sekura, kvankam eble iom malfruiga.

Jam la 26-an de januaro Jiri sendis al mi materialon

uzeblan en la stenografia pagxo.

En mia danka respondo mi diris: "cxar mia artikolo pri la pauxzo de la stenografia pagxo

aperos en februaro, ni eventuale praktiku la proponitan de vi procedon

nur ekde marto."

  La 28-an de februaro mi komunikis al la "stabo" de Esperanta Ligilo,

ke mi ankoraux ne sukcesis finprepari stenografian pagxon por marto.

  La 9-an de marto, en letero, kiun mi skribis al la prezidantino de LIBE,

mi diris interalie:

"Mi intencas stenografiigi la tuton, kaj poste sendi al Jiri tauxgajn "porciojn",

sed malfacilas, ke la unua "porcio" pretigxu jam por la marta numero.

Mia 40--cxela brajla "ekraneto" petegas pensiigxon: multaj punktoj estas tro

lacaj por levigxi. Ekzemple, se en difinita cxelo aperu la litero "g",

legeblas nur "a". Mi devas havigi al mi novan "ekraneton", kaj tio devus esti simpla afero;

sed la instanco, kiu devas trakti la aferon, kelkrilate estas acxe burokrata."

  La 29-an de marto mi skribis al Jiri kaj al la administrantino Milena Jelinkova:

"Finfine mi sukcesis prepari unu stenografian pagxon por printo de presprovajxo.

Temas pri la unuaj dek anekdotoj de Shemer, sub la dosiernomo

"stenografia-2304.txt", kiu aludas, ke la teksto aperu en 2304, do numero 4-2023.

Tio povos okazi, se la posxto kunlaboros tiel, ke mi povu kontrollegi la presprovajxon gxustatempe.

Se ne, la teksto aperu en la maja numero.

Por la stenografiigo mi bezonis pli da tempo ol mi supozis,

sed parton de mia laboro mi konsideras kiel investon.

Nome, mi pensis, ke konvenas stenografiigi la tutan kolekton.

Tion mi faris per multaj komandoj "sercxu kaj anstatauxigu", sed kvankam

tio sxparis al mi multajn ripetojn, gxi ne superfluigis rigoran

kontroladon de la rezulto.

Poste mi detale prilaboris la tekston de la unua parto,

farante konvenajn enpagxigajn arangxojn (alineojn, fikson de lini-longo,

forvisxon de inter-anekdotaj strekegoj, meton de malplena linio super cxiu anekdoto,

forlason de malplena linio inter titolo kaj teksto de cxiu anekdoto...).

Mi supozas, ke pretigo de stenografiaj pagxoj de postaj numeroj estos malpli temporaba.

Mi ja volis sendi al vi tekstojn de pluraj numeroj per la unua mesagxo,

sed ccxar aprilo jam staras antaux la pordo, mi cxi-mesagxe sendas

nur la tekston planitan por la aprila numero. Mi esperas povi sendi al vi

la tekstojn por du-tri postaj numeroj en baldauxa estonteco."

  La 11-an de aprilo Jiri sendis al mi la "presprovajxon", sed mi ricevis gxin nur la 25-an de aprilo.

La postan tagon mi skribis al Jiri kaj Milena interalie:

  "Mi zorge kontrollegis la stenografian tekston - kaj trovis ecx ne unu eraron!

Eble jam estas tro malfrue, por ke gxi aperu en aprilo. Tamen, ecx se gxi aperos nur en majo,

mi ne tre maltrankviligxas: legante la tekston surpapere mi konstatis, ke

gxi estas pli longa ol mi supozis. Eble dek anekdotoj estas tro

por unu numero; sed por la unua numero post pauxzo la legantoj estos tauxge rekompencitaj."

  La 18-an de majo Milena komunikis al mi: "Nun mi devas informi vin,

ke viaj ambaux kontribuajxoj - kaj stenografio kaj sxako estas tro longaj.

Jiri diris al mi, ke li facile trovis lokojn, kie oni povas duonigi ilin.

Do li faris tion kaj la restantajn duajn duonojn li konservis por la junia numero.

Ni esperas, ke vi komprenas tion kaj ke vi povos sxpari vian energion por estontaj eldonoj."

  Mi trovis tion bona, cxar mi suspektis, ke ne nur la stenografia pagxo,

sed ankaux la sxak-rubriko estas tro longa por unu numero.

  Venis la maja numero, kaj mi konstatis, ke oni dishakis

nek la stenografian pagxon nek la sxak-rubrikon!

Sed kiam mi ricevis tiun numeron, jam estis tro malfrue por prepari

materialon por la junia numero.

Kaj kiam venis la junia numero, mi kun surprizo konstatis, ke en gxi ripete

aperas kaj la stenografia pagxo kaj la sxak-rubriko de la maja numero!

Pardonu, karaj gelegantoj!

  En unu el la cxi-supraj citajxoj estas priskribo de kelkaj detaloj el

la preparado de la stenografia pagxo.

Tiu laboro vere ne estas tre malfacila, tamen gxi necesigas koncentrigxon,

kaj gxi estas tiel temporaba, ke konvenas havi por gxi multan seninterrompan tempon.

Sed la stenografia pagxo aperas nur en unu versio+ Alie okazas pri la sxak-rubriko:

gxin mi devas redakti en du malsamaj formoj: unu por la reta versio de Esperanta Ligilo,

kie mi uzas la normalan vidulskriban sxaknotacion, kaj alia por la surpapera brajla versio,

kie mi uzas la brajlan sxaknotacion, kiu relative multe diferencas de la vidulskriba,

kaj kie mi ankaux devas meti lini-sxangxojn konforme al la formato de la

papera revuo, kaj tauxge indiki alineojn, intertitolojn ktp.

Ankaux tio vere ne estas malfacila, sed ja temporaba.

  La agxo estas postulema ulo, kun kiu apenaux eblas intertrakti.

La agxo diktas, ke por multaj faroj mi bezo-nu pli da tempo ol antauxe.

Do mi havas malpli da libere disponebla tempo - almenaux tiel mi sentas.

La agxo diktas ankaux, ke kiam mi ja havas iom da seninterrompa tempo,

mia koncentrigxo-kapablo ne estu tiel granda kiel antauxe.

Forpasis junio kun kelkaj vizitoj de eksterlandanoj,

forpasis julio kaj la komenco de auxgusto kun unusemajna sxakturniro

kaj unusemajna UK, kaj forpasis la resto de auxgusto kaj la tuta septembro

kun diversaj okupoj, inter aliaj kurseto pri informadiko,

kaj nun estas jam fino de oktobro!

Ho ve! Devus aperi stenografia pagxo en septembro kaj oktobro,

kaj devus aperi sxak-rubriko en oktobro!

  Por citi el "Proverbaro Esperanta",

(en cxxiu malbono estas iom da bono".

Pro malfruigxo de Esperanta Ligilo numero 8 tamen povis aperi sxak-rubriko en tiu numero,

ecx kun enhavo aktuala: fresxaj ‌novajxoj el la internacia blindul-sxaka

vivo.

Cxar por la raportado pri ili mi ne bezonis uzi sxaknotacion, mi povis sxpari al mi la laboron

produkti la tekston en du versioj!

  Cxxi tiu skribajxo ne estas intencita kiel senkulpigo pro miaj ne-plenumoj:

mi ja agnoskas mian kulpon.

Sed mi sentas bezonon doni al la gelegantoj enrigardon en parton

de mia rubrikestra vivo, sub formo de espereble placxa eseo.

Cetere mi bezonis plurajn tagojn por verki gxin.

  Mi konkludas per la Esperanta vortumo de parolturno el la Biblio,

konata en multaj lingvoj (cetere mi bezonis tempon ankaux por surrete sercxi

la gxustan Esperantan vortumon):

"La spirito ja estas fervora, sed la karno estas malforta".

                       Otto Prytz

          ----------------

 

 

          Li kaj sxi

 

  Li jxetis malfidan rigardon al la makulo sur la benko. Cxu vere gxi ne

 

estas...? Post hezito, li sidigxis.

(Lasu la birdojn... birdumi". cxu feki ne estas natura afero?

Ah, li estis laca!

  La viro flankenmetis la eluzitan tekon kaj profunde enspiris. Timida suno filtrigxis tra la arbofolioj.

Finfine printempo! cxio revigligxis...

Kaj vere li estis laca. Tagon post tago li provadis enkapigi

al nur suprajxe civilizita bubacxaro la plej elementajn sciojn pri matematiko kaj geometrio.

Senespera tasko. sxajne oni taksis lin gxena malsano, iaspeca parotidito

aux io simila; vi scias, unu el tiuj malsanoj, kiujn oni devas nepre suferi

dum infanagxo...

Kaj aliflanke, matematikaj studprogramoj estas cxiam tiel pedagogie oscedigaj...

 

  Iom pli da mono estus konsolo. Sed kiu auxdis iam pri ricxa instruisto?

Nu,bone, li neniam postkuris monon; li cxiam provis vivi samkiel civitano

de reva respubliko, kie paroli pri mono kaj aliaj maldecajxoj estas malpermesite.

En vero...

 

  Lia mano auxtomate prifosis la posxon sercxe de cigaredo, kaj li rememoris sian decidon ne plu fumi.

Li do lasis la deziron sxvebi seniluzie, samkiel mevo ne trovinta fisxojn.

  La instruisto cxirkauxrigardis, sen ia specifa celo. Tiam li vidis sxin.

  sxi sidis sur la apuda benko. cxu bela? Agrabla jes, sendube. Uf!

Kelkfoje estis por li malfacile decidi, cxu junulino rajtas esti kalkulita kun beletulinoj aux ne.

Li ecx povis entuziasmigxi kun junulino nur asimptote proksima al tia klasifiko,

kaj fakte malbeleta; tio estis jam okazinta antauxe. Cxar estas klasifiko,

aux niveloj, cxu ne? Agrabla, gracia, interesa, alloga, sperta... ktp.

La instruisto prisilentis la sekvajn adjektivojn; tio estas, mallauxte pensis ilin,

kiel estis cxe li kutimo kiam temas pri tiaj pensoj.

  Entuziasmo, soleco kaj similaj konsideroj forte influas la finan decidon.

Li ridete ludis per la ideo, ke eble ekzistus ia tribunalo, aux oni povus demandi

al spertaj gustumantoj, samkiel oni faras pri vinoj...

 

Nu, bone, sxi definitive ne estis tiom bela. Sed ja estis io...

Mmmm... eble pro tio, ke sxi memorigis lin pri iu alia, certe bela.

Sed tiom da tempo estis pasinta!  

  Certe sxia hararo origxis tusxite de la sunradioj.

La jupo estis senpretenda, ecx severa.

Ne estas ringo...

Kio pri la okuloj?

  Subite la knabino turnis sin kaj lin fulmis per malaproba rigardo,

gxenata de la inspektado.

Homoj, kiuj tiel senhonte rigardas junulinojn en parko, estas nefidindaj, forpelu ilin,

tekstas la unua instrukcio en la vivlibro legata de cxiuj patrinoj

al siaj filinoj.

  La instruisto rugxigxis kaj rigardis alien.

Fakte sxi estas brunokula, je perfektaj brovoj, konkludis li,

dum sxi (instinkte?) tusxetis sian hararangxon kaj pli bone

kovris al si la genuojn.

  Okulangule la instruisto sxin plu-rigardis.

Aperis speguleto, sed kion gxi respegulis ne placxis al sxi.

Temaspri la sama, la laca mi, sxajnis diri sxia mieno.

sxi mordetis al si la lipon kaj klake fermis la pudrujon.

Punkto fina. Kvankam la deziro plu-rigardi sxin estis cxiam pli forta,

li mienis kvazauxmedite. Ne, ne plu rigardu. (Sed la deziro tion fari estis koboldo sencxese ridanta).

  cxu tiel povas esti? cxu vere eblas, ke persono nedistingebla inter homamaso,

senflugila, "sen-ia" tiel kaptu atenton?

Amo, diras vi? cxu? cxu tiel subite?

(cxu, bone, la rakontisto rezignas pri sia vidpunkto cele al pli flua

kaj vera rakonto. De nun li ne plu parolos.)

  Dum preskaux duonhoro nenio rimarkinda okazis: temis pri trancxea milito.

sxi ne petis alumeton por bruligi cigaredon, neniu forpelenda hundo bojis.

Neniu infano ridetveka alproksimigxis postkure de pilko...

(Atentu, cxar nun surscenigxos plia rolulo.)

  Tiam alproksimigxis Virino. Tiel.Majuskle.

Alproksimigxis diino, atentata de centoj da malsataj, avidaj okuloj.

Oni dirus...

nu, tiom da aferoj. Ecx ne surpagxe de revuoj videblas virino tia.

Jes, jes, eble tiaj revuoj...

  La statuo marsxis serene, konvinkita je sia povo, eble sia rajto

kateni kaj volojn kaj rigardojn.

Okulridete sxi gxuis sin mem, gxuis la fakton esti belega, juna, dezirata...

(Ah, la sango pulsas pli forte en la vejnoj de la rakontisto, sed lia devo estas resti senpartia, do antauxen1).

Dum momento ankaux li estis kaptita de la sorcxo kaj plenigis al si la okulojn per tiu rava vizio.

Sed rememoro pri iuj brunaj okuloj revenigis lin pere de fulma reflekso.

  Nur tre atenta observanto (la rakontisto, fakte) estus povinta diri,

ke dum fluga momento li forlasis sian postenon.

La instruisto denove rigardis la junulinon.

  cxu iluzio? Ankaux sxi observadis la diinon, sed per malgajaj okuloj.

Kristale klaraj estis sxiaj pensoj:

"Kial mi ne estas samkiel vi? Kial mi ne havas vian belecon, vian korpon?

cxu neniam oni rigardos min tiel, kiel oni vin rigardas?

cxu mi restos por cxiam senatenta?"

  Envio ne estis en sxia rigardo. Nur malgxojo. Jes, malgxojo.

Li sentis sin trapasita de doloro. Dum momento li restis antaux animo sola, vundita,

kiu eble neniam venkos en la vivmilito,

sed batalas brave kaj fiere...

Fine sxi sxajnis reveni el alia mondo, kaj sxia rigardo stumblis (sed ne falis,

sxi tenis la rigardon) antaux la lia.

Li ridetis, unue prove, timide, kaj poste pli fide.

La mesagxo estis klara: "Mi ne forgesis vin. Mi ne bezonas rigardi alian.

Mi restas via."

sxi palpebrumis, rugxigxis (kiu diras, ke vortoj cxiam necesas?)

kaj ankaux timide ridetis.

  Ekblovis venteto. Kaj estus onia supozo, ke la suno pli forte brilis...

            José Garcìa Fumero

          ---------------

 

       Odo al la rugxa koro

 

  Kun jubila kuro

metamorfozigxas la koncepto

kaj enfluas

la koron

kie

gxi estas akceptita

en la servon

de la amo

por konturigi

la molon

kaj la mildon.

El pulsantaj brikoj

mi konstruas

mian universon,

sen anguloj

gxi portigxas

tra la vejnoj,

en la oran nebulon

de la deziro

gxi translevigxas

sen abruptoj,

sen vertikaloj

pusxe.

 

  Grimpas

per obtuzaj

tusxoj

la rezonoj

preter konkludojn

akrajn

kvazaux vocxoj

trempitaj

en vinon

strebantaj

al esprimoj

nepraj.

 

  Duone

auxskultas la decidoj

la ordonojn

pri ekoj,

pri finoj,

dum knedebligxas

cedeme

iliaj ostoj

inter tiroj

kaj miroj

senformigaj

vive.

 

  Fandigxas

en la varma

intersxangxigxo

precizoj,

manoj

blankaj nigraj

interkrocxigxantaj

senprefere

en la tago

de la rugxa

koro.

                 Baldur Ragnarsson

          ---------------

 

       Cxunjo demandas pri bestoj

 

  Kiuj estas ornitorinkoj? - Ornitorinkoj, aux simple dirite "anasbekuloj",

estis priskribitaj la unuan fojon fare de sciencistoj en la 18-a jarcento.

En unu el la dokumentoj de 1802 tiu besto estas menciita kiel

amfibia estajxo simila al talpo.

Unu el gxiaj nekutimaj kvalitoj estas, ke anstataux normala busxo gxi havas bekon,

same kiel anaso, sed kiu aspektas kvazaux alkudrita. Gxi ne estas malmola kiel tiu de birdoj

kaj estas kovrita de hauxto kun multaj nervaj finajxoj,

kiuj kaptas elektrajn impulsojn aperantajn dum la movoj de iuj krustacoj,

tiel faciligante cxasadon.

En la beko trovigxas sakoj kie ili kolektas mangxajxoj.

sciencistoj rimarkis, ke cxi tiuj trajtoj helpas ilin mangxi en la akvo, kiel birdoj.

Tiuj estajxoj vivas grandnombre en Auxstralio kaj estas noktaj. Ili pasigas la pli grandan parton

de sia tempo en malprofundaj nestkavernoj surborde de naturaj akvujoj.

Ili mangxas malgrandajn akvajn bestojn, kiel moluskoj kaj insektaj larvoj.

La korpolongo de ornitorinkoj estas proksimume 40 centimetroj, kaj la longo de la vosto atingas 15 centimetrojn.

La Korpa pezo kutime ne superas 2 kilogramojn. Iliaj kruroj estas tre mallongaj,

kaj ilia vosto estas preskaux sama kiel tiu de kastoroj.

Interesa fakto: hauxto de ornitorinko unue estis alportita al Anglio en 1797.

Tiutempe cxi tiu besto ankoraux ne estis malkovrita, kaj oni kredis, ke iu

cxasisto simple alkudris anasan bekon al la hauxto de kastoro.

  Kiuj estas la ehxidnoj? - Samkiel ornitorinkoj, ehxidnoj estis science priskribitaj en la 18-a jarcento.

Ili logxas en Auxstralio kaj Nov-Gvineo. Kvankam ehxidnoj apartenas

al la sama ordo, kiel ornitorinkoj, aspekte ili pli similas al histrikoj.

Iliaj korpoj estas kovritaj per kruda felo kun abundo da akraj pikiloj.

La korpa longo kutime ne superas 30 centimetrojn, kaj la pezo averagxe estas 2-3 kilogramoj.

Ili havas malgrandan busxon sen dentoj kaj cxefe mangxas formikojn.

Ili uzas sian gluecan langon por kapti insektojn. Iliaj kruroj ankaux estas mallongaj,

sed ili havas potencajn ungegojn, kiuj helpas ilin fosi en la grundo&.

Ehxidnoj aspektas kiel dormemaj histrikoj.

Sciencistoj dum longa tempo ne povis kompreni,

kiel la naturo povis krei tiajn strangajn bestojn.

Ornitorinkoj kaj ehxidnoj estas la nuraj mamuloj, konataj de scienco,

kiuj demetas ovojn. Por ekscii kial gxuste cxi tiuj mamulaj estajxoj

reproduktigxas en tiel nekutima maniero, sciencistoj decidis esplori ties genojn.

La rezultoj de ilia scienca laboro estis publikigitaj en la scienca revuo "Nature".

Esploristoj jam scias, ke la komuna prapatro de modernaj mamuloj kaj birdoj

havis tri genojn, respondecajn pri la produktado de vitelogenino.

cxi tiu estas la nomo de la antauxulo de ovoflavo. Dum evolucio birdoj retenis cxiujn tri genojn

kaj tial reproduktigxas demetante ovojn.

Sed mamuloj, inkluzive de homoj, tute perdis cxi tiujn genojn, kaj tial demeti ovojn ne povas.

Sed ornitorinkoj kaj ehxidnoj ne perdis cxiujn siajn genojn, tial ili konservis

la kapablon demeti ovojn.

Kelkaj el la perditaj genoj estis anstatauxigitaj per la kapablo

produkti la proteinkazeinon, kiu estas parto de lakto. Pro tio montrigxis,

ke ornitorinkoj kaj ehxidnoj demetas ovojn kaj donas lakton.

Vere, ili ne havas cicojn, kaj lakto estas produktita de glandoj

tre similaj al sxvitglandoj. Rezulte,, cxi tiuj estajxoj "sxvitas" lakton.

                     Respondis Oma

          ---------------

 

          stenografia pagxo

          ::::::::::::::::

Cxi tie mankanta.

 

 

      Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo

 

redaktoro: Olena Posxivana

Velika Dijivska 22/226

ua-49068 Dnipro

Ukrainio

(r.p.: amatalena(cxe)ukr.net)

 

komputilbrajla asisto: j. Jelinek

Roztocka 1001

cz-514 01 Jilemnice, Cxehxio

(r.p.: lunalumo(cxe)atlas.cz)

(tel.: +420-481 543 200)

 

administrantino: Milena Jelinkova

Roztocka 1001

cz-514 01 Jilemnice, Cxehxio

(r.p.: lunalumo(cxe)atlas.cz)

(tel.: +420-481 543 200)

 

kasisto: Pier Luigi Da Costa

via di S. Maria del Giudice 2369

IT-55100 Lucca, Italio

(r.p.: dacostapl(cxe)gmail.com)

 

posxtcxekkonto

IT67C 01005 13702 0000 0000 2799

je la nomo "Da Costa Libe")

cxe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca

 

UEa-konto de Libe: libk-p

 

jarkotizo: 15 euxroj

 

  la lasta numero de esperanta Ligilo

legeblas ankaux en la retejo de Libe:

http:\\libe/slikom/info

 

Por ricevi la revuon retposxte skribu al:

masenkoai(cxe)mail.ru