Esperanta Ligilo

        Oficiala organo de
Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE)

      numero 8 - Oktobro 2023


           Enhavtabelo

Pardonpeto de la redaktinto.
Kio okazas en interreto.
Kio okazas en Afriko.
Cxunjo demandas: de kie venis
   fingronomoj?
Jocxjo (mikronovelo).
Rompo de legxo (mikronovelo).
sxako: Novajxoj de IBCa.

      Pardonpeto de la redaktinto

   Karaj legantoj! mi ne auxdis gxin, sed certas, ke eksonis pli-malpli
gxenerala grumblado pro la malfruigxo de tiu cxi numero de EL. Ekestis
fakte iuj malfacilajxoj, kiuj kauxzis tiun malfruigxon, kaj ni povis venki
ilin nur danke al la helpemo de s-ino Milena Jelinkova, kiu kuragxis
alfronti flanke di sia edzo la
al sxi nekonatan problemon de brajla presado. Danke ankaux al sxi do la
nuna numero povis aperi; tamen pri gxia malfruigxo mi pardonpetas.


      Kio okazas en interreto

   Nu, ni promesis doni kelkajn informojn pri tio, kio okazas en
interreto koncerne esperanton kaj specialeesperanton inter la blindaj
samideanoj.
La subaj informoj versxajne por multaj ne estos novajxoj, sed eble
utilos al aliaj, kiuj gxis nun ne gxuis la disponeblajn okazajxojn kaj eble
decidos farigxi ties pli-malpli konstantaj vizitantoj.
Kompreneble tio kio okazas en nia medio estas nur
eta parto de tio kio okazas en la gxenerala movado, sed pri tiu
"ekstera" mondo ni parolos en venonta okazo. Nun ni limigxu al tio, kio pli
rekte koncernas nin kaj en kio multaj el ni povus ecx kunlabori.
   per Zoom, serbia esperanto-ligo kaj Libe organizas regulajn kunvenoj
dimancxe je la 15-a horo mezeuxropa.
invitojn dissendas per retposxto Nedeljka Lozajicx, al kiu (per retposxta
adreso nedeljkalozajic@gmail.com) turnu vin por ricevado. Traktataj
temoj estas variaj kaj interesaj. Ekzemple la okan de oktobro tre
interese rakontis pri la urbo
Bjalistoko, naskigxurbo de Zamenhof, la elstara loka Esperantisto
Przemyslaw
wierzbowski. Krome, sed en aliaj tago kaj tempo, okazos tuta kurso
pri la Esperanta literaturo kiun tra 12 lecionoj ekde la 6-a de novembro
gxis
venonta aprilo gvidos la fakulo Zlatoje Martinov. Partopreno estos
libera. Por informoj kaj aligxo kontaktu la supran adreson.
   Alia konata programo por retaj kunvenoj estas Teamtalk kaj per gxi
funkcias kvar kunvenejoj kiuj rekte koncernas nin. El ili tri funkcias
en la Rusa Federacio.
   La unua kunvenejo, Lib-town, naskigxis jam en 2009 per esperanto-kurso
iniciatita de Aleksandr Medvedev.
Nun Esperantaj unuhoraj renkontigxoj okazas cxiumarde je la 18-a horo
laux universala tempo sub la gvido de
Olga Filippova, kaj ties temoj estas tre variaj.
   Je la sama horo, cxiumerkrede, okazas en la kunvenejo Brjanskij la
Esperantolecionoj de Vjacxeslav Suslov, precipe por rusparolantoj; krome,
merkrede kaj dimancxe je la nauxa horoIrina surovceva lingve prizorgas
niajn rusajn komencantojn. Pri la du supraj kunvenejoj kontaktu s-anon
Suslov: 
gloro59@yandex.ru'.
   Same en Rusio, ekde septembro #bjai, funkcias la kunvenejo
2019esperanto kiun prizorgas s-ano
Nikolaj Solomencev. En gxi oni instruas esperanton kvarfoje semajne kaj oni
kunvenas por paroliga renkontigxo cxiusabate je la 13-a laux universala
tempo. cxiumerkrede, je la 15-a, komencigxas esperantlingva leciono pri
la i-
tala gvidata de sam-ino Violetta de Filippo. Interese estas, ke ofte
en kunvenoj oni auxdigas esperantajn kantojn kaj ke en la kunvenejo
estas konstante ricevebla la esperanto radio
Muzaiko kaj de tempo al tempo la Polan Radion de Cristina Grochocka.
Plie el 2019esperanto oni povas elsxuti multajn verkojn en
skriba aux parola  formo. Por informoj: 
nv-solomencev@yandex.ru'.
   Fine, ankoraux per Teamtalk, oni povas partopreni la vero-jn, t'e'
la virtualajn Esperanto-renkontigxojn de la germana Eblogo, okazantajn la
15-an de cxiu monato. Ankaux iliaj temoj estas variaj kaj interesaj, sed
iom aparta estas la disvolvigxo de la kunvenoj, kiuj komencigxas kutime je
la 18-a laux -universala tempo per libera babilado kaj teknikaj
klarigoj; ekde la 20-a oni pritraktas la
aktualan temon kaj poste oni povas komenti kaj konversacii gxis la 21-a.
Por informoj kontaktu la prezidanton de Eblogo werner Groen cxe la
retadreso 
eblogo@esperanto.de'.
           ::::::::::::::::


      Kio okazas en Afriko

   La Esperantistaro akceptis entuziasme la informon, ke venontjare la
uk okazos unuafoje en Afriko, en
Tanzanio. Por sciigi kiom malfacila kaj necerta estis la disvastigxo de
Esperanto
en Afriko ni aperigas parton de doktorigxa verko pri la temo. Ni
forlasas gxian unuan parton dedicxitan al unuaj Esperanto-fajreroj en la
diversaj
afrikaj landoj, cxar ili gxenerale ne koncernis afrikanojn; nur pri
Tanzanio, venontjara kongreslando, ni
aperigas tiun enkondukan noton.
      Komencaj okazajxoj en Tanzanio
   Unuafoje aperas Delegito en la tiama Tanganjikio en la Jarlibro de
UEA 1930 en la Moshi-distrikto cxe
la Kilimangxaro-monto: John williamson. En 1933 li menciigxas kiel
Delegito en Dodoma, kaj poste reaperas en Kenjo. De 1929 gxis 1934
williamson korespondis kun la Internacia Centra Komitato pri
preparo de suxahila sxlosilo (laux leteroj
trovitaj en la Biblioteko Hector Hodler de UEA), sed tio sxajne
restis sen rezulto. En 1939 unuan fojon aperas delegito de la
Internacia Esperanto-ligo sur la insulo Pemba,
apud Zanzibaro: B' Heywood en Chake-Chake. En Zanzibaro en
1960 la protestanta pastoro Robert Sparks starigis Esperanto-kurson por
hindaj, arabaj kaj afrikaj studentoj de la King George VI School.
Fondigxis Zanzibara Esperanta Klubo.
   Kaj nun ni venu al la enhavo de la verko, post tiaj landaj notoj.
      Konklude
   Kvankam estas grandaj diferencoj rilate viglecon de la movado en
diversaj landoj, eblas trovi kelkajn
komunajn trajtojn. Kiel cxie, kaj dauxre, tiu vigleco dependas precipe
de unu aux kelkaj individuoj kiuj tre aktivas aux ne. Plej ofte la pioniroj
kaj unuaj aktivuloj estis koloniantoj, kiuj nur en maloftaj kazoj
(bona ekzemplo estas Egiptio) sukcesis ne nur varbi sed ankaux aktivigi
auxtoktonojn. Tio kauxzis ke la movado plej ofte, se ne malaperis, minimume
multe malgrandigxis kiam tiuj aktivuloj forlasis la landon post siaj
laboroj, pro la milito aux post la sendependigxo: bedauxrindaj ekzemploj
estas Maroko kaj Algxerio. Evidente tio ne estis la kazo en
Sud-Afriko, kie la movado ankaux konsistis plejparte el blankuloj, kiuj
plej
ofte jam de pluraj generacioj logxis tie. Sed en plejparto de la landoj,
oni ecx antaux la sendependigxo ne povis paroli pri movado; estis jen kaj
jen Delegito, kelkaj membroj kiuj ne aktivis, kaj jen la tuto. En tiuj
landoj kie ja estis iom da aktivado, estas atentokapta fakto ke oni ja
suficxe facile ekaperigis revu)et)ojn, sed plej ofte cxi tiuj havis nur
mallongan vivon. Tio ne malhelpis la redaktorojn alvoki la
esperantistojn en
Afriko utiligi ilian revuon kiel tutregionan aux tutkontinentan, se gxi
hazarde estis la sola revuo en la kontinento en tiu momento. Ekzemploj
estas "La Egipta Esperantisto" en Egiptio en 1922 kaj "Afrika Revuo" en
Maroko de 1945 gxis 1947.
      Evoluo de la movado
      inter 1960 kaj 1970
   Enkonduko. Post la sendependigxa ondo, la interesigxo pri Afriko
kreskis en la euxropa E-omovado, kio instigis la jugoslavon Tibor
Sekelj al unujara migrado tra Afriko per "Karavano de Amikeco" por
kultura intersxangxo. Aliaj esperantistoj atentis precipe pri la lingvaj
problemoj en Afriko. En diversaj Esperanto-gazetoj aperis, krom mallongaj
artikoloj aux anoncoj pri kurso aux ekspozicio, jen kaj jen pli longaj
artikoloj pri la lingva situacio en Afriko, la rolo kiun la
Esperanto-movado
tie povas aux volas ludi, kaj la malfacilajxoj kiujn gxi povas renkonti
tie.
   Oni starigis komisionojn kaj eldonis brosxurojn por esplori la lingvan
situacion en Afriko, kaj por konvinki la afrikanojn pri la utilo de
Esperanto rilate la solvon de iliaj lingvaj problemoj. Inter la euxropaj
esperantistoj tamen regis malkonkordo pri la tauxgaj strategioj por
rapide kaj
efike akceptigi Esperanton en Afriko, kio estis instigo al polemiko en la
revuo "Esperanto".
      La Karavano de Amikeco:
      la malsukcesa komenco.
   La Karavano de Amikeco ekvojagxis la 8-an de marto 1962 kun ok
partoprenantoj (el kiuj kvar esperantistoj) tra Turkio kaj Sirio al
Egiptio.
Tie komencigxis la vera vojagxo, kiu havis kiel intencon tramigri kiom
eble plej multe da landoj de Afriko, sed kiu post unu jaro tra orienta
Afriko, finigxis en Daresalamo.
   Kiam esperantistoj parolas aux skribas pri la movado en Afriko ili
suficxe
ofte referencas al tiu cxi projekto de Tibor Sekelj. sxajnas kvazaux tio
estintus la unua propagando por Esperanto en Afriko, kiu tamen estas
konsiderata nesukcesinta, cxar la afrikaj interesitoj ne estis
mentorataj kaj
poste ili ne plu ricevis multajn informojn, kaj rezignis. Estas fakto
ke lia propagandado por Esperanto en Afriko postlasis ne multajn spurojn,
sed verdire tio ankaux ne estis lia prioritata intenco. sxajnis prefere
al li en tiu momento, dum aux gxuste post la sendependigxo de la plejmulto
de afrikaj landoj, tre urgxe krei amikajn rilatojn inter afrikanoj kaj
neafrikanoj, per disvastigado de konoj pri la naturo kaj pri la homoj
de Afriko. Por tio li volis dum tiu cxi ekspedicio kolekti multajn
informojn. Krome li estis ankaux decidinta ke ne plu suficxas paroli pri la
foresto de Afriko en la movado, kaj li trovis ke la momento alvenis por
ekagi. Kaj antaux ol ekagi plenforte, iu el la aktivuloj nepre devas
konatigxi kun la faktoj pri tiuj landoj, iliaj popoloj, lingvoj kaj
problemoj,
kaj tion li vidis kiel sian taskon. Li tamen parolis pri Esperanto jen
kaj jen en universitatoj, kun ministroj pri edukado, kaj en Tanzanio
ecx kun Prezidento Julius Nyerere.
Krome li survoje donis kelkajn lecionojn. Liaopinie oni povas mezuri la
laboron de la karavano por Esperanto ne laux la nombro de novaj
esperantistoj aux
societoj, sed ja laux "la valora kontribuo al la ekkono de Esperanto sur tiu
kontinento", en la formo de "multaj centoj da distribuitaj brosxuroj pri
la Internacia Lingvo, la multaj miloj da gazetoj sur kies pagxoj oni
parolis pri Esperanto, kaj la multaj altranguloj kaj aliaj homoj al kiuj ni
persone parolis pri gxi, kiuj povis praktike vidi la funkciadon de nia
lingvo inter la karavananoj (Sekelj). En la lasta cxapitreto de lia
libro, "pri la dolcxaj rememorajxoj kaj pri tio kio nun estos farenda",
ne trovigxas ecx unu vorto pri Esperanto.
Suficxis do por li konatigi Esperanton en Afriko, sed li ne havis la
intencon,
nek en la komenco, nek je la fino de sia vojagxo, eksekvadi la
interesitojn.
Tiukaze oni gxustadire ne povas riprocxi al li ke li ne faris tion
cxi. Sed ja estis UEA, sciante oficiale pri la ekspedicio, kiu povintus
utiligi la kontaktojn faritajn, por ankaux en la praktiko farigxi efektive
"universala" asocio.
   Jarojn poste ankoraux kelkaj el liaj adresoj estis uzataj de TEJO,
sed tiam estis fakte multe tro malfrue por ankoraux povi profiti el la
entuziasmo kiun Sekelj lauxfame estis vekinta.
      UEA-ideologio en la komenco
      de la 1960-aj jaroj
   La brosxuro "Esperanto: Komuna Lingvo por Afriko, Komuna Lingvo por la
Mondo" donas ideon pri la ideologio kiun UEA uzis, gxuste post la
sendependigxa ondo, por akceptigi kaj vastigi Esperanton en Afriko. gxi
aperis
en 1962, la angla, la franca kaj la araba. La origina Esperanto-versio
de la
teksto estas verkita de Tibor Sekelj. Li komencas per mallonga
priskribo de la gxenerala lingva situacio - kiu finigxas per la konstato ke
homoj de diversaj afrikaj landoj ne povas kompreni unu la alian se ili
estis koloniitaj de malsamaj euxropaj potencoj ФЗц el kio liaopinie sekvas

ke tiu cxi situacio farigxis neakceptebla kaj ke la afrikaj popoloj urgxe
bezonas komunan lingvon. Tiu cxi lingvo devos esti lernata tra la tuta
kontinento kiel dua lingvo, tiel ke "kultura intersxangxo de tribo al
tribo, de nacio al nacio, ekiros paralele kun la teknika progreso, por la
kreo de unueca kaj forta Afriko kun pli brila estonto". Tio krome
"signifus grandan pasxon antauxen al la interamikigxo kaj la pacigxo de la
mondo se tiu cxi lingvo aldone iam povus esti akceptita ankaux de la
cetero de la mondo, laux la ekzemplo de Afriko".
   Post tio sekvas argumentado pri la elekto de tiu dua lingvo. La francan
kaj la anglan li deklaras neakcepteblaj, cxar por povi akiri kompletan,
do ankaux kulturan sendependecon, Afriko devas liberigi sin de la lingvoj
de la estintaj koloniaj potencoj. Tial iuj proponis jam unu el la
tri plej parolataj afrikaj lingvoj, sed tio cxi estus avantagxa por tiuj
kies gepatra lingvo estos elektita
kaj do estigos sentojn de supereco kaj jxaluzon. El tio cxi sekvas la
kondicxoj por akceptebla dua lingvo:
gxi devas esti neuxtrala kaj ne malkontaktigi Afrikon de la cetera
mondo. Post tio Esperanto estas prezentata. La respondo je la fakto ke
gxi estas farita de euxropano, estas ke
ankaux la telefono, la radio kaj la auxto estas euxropaj aux usonaj
inventajxoj,
sed ke neniu afrikano pro tio rifuzos ilin. La modernaj uzobjektoj
apartenas al cxiu kiu ilin utiligas, kaj tia uzobjekto estas Esperanto por
tiuj kiuj alprenas gxin. Sekvas argumentoj rilate al gxia neuxtraleco
)koncerne kaj ideon kaj konstruitecon de la lingvo mem), la facilo kun
kiu oni povas lerni gxin, la fakto ke oni povas utiligi gxin en cxiu sfero,
kaj priskribo de tio kion Esperanto jam atingis dum sia mallonga ekzistado,
malgraux la tendenco de la homo rifuzi cxion kio estas nova. La teksto
finigxas per ebla estonteca skizo pri gxia disvastigo kaj la avantagxoj
kiujn la afrikanoj povos tiri el gxi.
Afriko povos ekzemple pli bone dedicxi siajn energion kaj disponeblajn
financojn al la evoluigo de siaj landoj kaj popoloj, pro tio ke gxi ne
estos forlogata de la batalo pri lalingvaj problemoj. Oni ankorauxfoje
emfazas ke sendube aliaj nacioj kaj kontinentoj sekvos la afrikan
ekzemplon.
sxajnas certe al la auxtoro ke (la iniciato de tiu nova erao estos
la granda kontribuo de Afriko al la solvo de grava kultura problemo de
la hodiauxa mondo". gxi donas eblon al la afrikanoj "ion kontribui
ankaux al
la gxenerala progreso de la homaro".  Post la teksto sekvas citajxoj de
sep gravuloj, inter kiuj du afrikaj ministroj, kiuj pozitive parolis pri
Esperanto, kaj listo de adresoj de la naciaj Esperanto-asocioj. Inter
tiuj cxi nur
unu estis afrika: Esperantista Asocio de Madagaskaro.
   El tiu cxi brosxuro montrigxas ke oni proponis Esperanton al la
afrikanoj kiel
lingvon kiu povas helpi al ili, pro sia neuxtraleco, por ke ili farigxu
kulture sendependaj. La fakto ke Esperanto tiam (kaj ankaux nun)
ankoraux ne
estis suficxe disvastigita por vere servi kiel internacia lingvo,
evidente ne estis konsiderata kiel problemo. Oni ecx petis Afrikon doni la
ekzemplon.
   Poste venos kritiko je tio: kelkaj asertis kontrauxe ke por afrikanoj
lerni Esperanton ne havas sencon se gxi ankoraux ne estas rekonita de
Euxropo
aux UN. Ankoraux poste afrikaj esperantistoj mem deklaros
en kongresa rezolucio ke, "neniu afrika lando povas,
sen la permeso de la koloniintoj, adopti Esperanton kiel oficialan
lingvon".
      Polemiko
   Ekde 1963 oni faris specon de polemiko en la oficiala organo de UEA
per diversaj pli longaj artikoloj pri la aplikenda strategio. Homoj
kiuj estis pasigintaj difinitan periodon en Afriko (plej ofte pro sia
profesio), lingvistoj kaj aliaj esprimis tiel sian opinion. Estas
interese rigardi de iom pli proksime tiujn cxi diversajn opiniojn, kvankam
ili ne reprezentis oficialan UEAstarpunkton. En "Esperanto" estis
publikigitaj en 1963 leteroj de tri esperantistoj pri iliaj travivajxoj en
Afriko. Du el ili menciis Esperanton. La
unua, Mark Starr, estis provinta vere fari ion por Esperanto kaj proponas
strategion, cxar liaopinie Afriko vere bezonas Esperanton. Lia plano
konsistas
el disdonado de la brosxuro de T' Sekelj, eldonado (por orienta
Afriko) de gramatiko en la suxahila, propono al cxiu Ministro pri Edukado
(en cxiu nova lando) ke li akceptu UEA-delegacion por diskuti la
lingvan problemon, kaj listigo de kompetentaj instruistoj kiuj estos
pretaj organizi kursojn por instruistoj. Li koncedas tamen ke ekzistas
multaj obstakloj, kiel la timo de la multlingvuloj kaj lingvoinstruistoj
perdi sian postenon.
   La alia skribinto, wim de Smet, lernis Esperanton nur post sia
restado en
Afriko, sed tamen certigis el propra scio ke afrikanoj lernos nur
tiujn lingvojn kiujn ili vere bezonas. Estis do tempo por fari kontaktojn
per Esperanto sur diversaj terenoj kiel komercado, scienco, edukado,
turismo, politiko ktp. Se Esperanto montros sin tiele sur diversaj terenoj,
liaopinie gxi ankaux vekos intereson en Afriko.
   Preskaux jaron poste aperis kvarpagxa artikolo sub la titolo "Lingvoj
en Afriko: Laikula Vidpunkto". En gxi, Humphrey Tonkin unue mencias
aferojn kiuj jam okazis en la kadro de la enkondukado de Esperanto en
Afriko
kaj poste faras al la legantaro lademandon, cxu gxi scias aux ne kion gxi
volas atingi tie, kaj cxu gxi suficxe konas aux ne la sociologiajn
faktorojn
antaux ol ekfari planojn. Li mem nee respondas sian demandon, priskribas
la komplikecon de la lingva situacio en Afriko kaj la negxustajn
ideojn kiujn liaopinie havas pri gxi la esperantistoj. Lia tezo estas ke
scienca
esplorado okazu por pruvi la ade cititajn avantagxojn de Esperanto kaj
inventari la eblojn esperantlingvigi
lernolibrojn pri cxiuj studotemoj. Nur tiam la faktoj povos esti
prezentataj
al la ministerioj pri edukado. Plue estas necese ke tio cxi okazu
rapide, cxar kiam la diversaj edukadaj sistemoj en Afriko farigxos
stabilaj,
ili malpli emos fari sxangxojn.
   Al tio venas reago de Henri Rousseau, UEA-delegito en Pointe
Noire, Kongo)-Brazavilo) en artikolo titolita: "Lingvoj en Afriko:
afrika vidpunkto". La auxtoro, kvankam euxropano, nomas sin afrikano pro
sia multjara restado en Afriko.
Post enkonduko en kiu li senkreditigas la tonon de la antauxa artikolo,
li listigas la malfacilajxojn kiuj povas malhelpi la disvastigadon de
Esperanto. Krom al evidentaj faktoroj kiel la "malricxego" kaj la "malalta
klerec-nivelo" (kvankam li ne rigardas tiun cxi lastan kiel netransireblan,
cxar liaopinie oni devos ja "ne okupigxi trans la varbado de tiuj
kiuj scipovas euxropajn lingvojn", li ankaux montras la fakton ke la
ekonomia
evoluado absolute prioritatas cxe la sxtatestroj kaj ke la novaj elitoj
interesigxas nur pri tio kio alportas senperan profiton. El tio cxi li
konkludas
ke la esperantistoj devas elkapigi la utopian ideon ke la afrikanoj
ludos pioniran rolon en la oficialigo de Esperanto. Sed eblas,
liaopinie, ja
engagxi Afrikon en la mondan Esperantistaron je nivelo komparebla al tiu de
Euxropo aux Ameriko. La plej tauxgaj homoj por realigi tiun cxi celon
estos tiam la afrikaj studentoj en euxropaj universitatoj kaj la
esperantistoj
kiuj jam estas surloke aux kiuj libervole tien iras por du aux tri
jaroj. Financaj rimedoj laux li povas veni nur el eksterlando. La agmetodoj
devas esti la samaj kiel aliloke: informado, publikaj kursoj, fondo
de asocioj ktp.
   Responde al tiu cxi artikolo, Humphrey Tonkin atentigas pri tio ke
tiuj cxi metodoj nur aldonas lingvon al la jam ekzistantaj. Kontrauxe estas
necese, post gxisfunda studado de la celo kaj la metodoj, enirigi
Esperanton en la edukadajn sistemojn de la koncernaj landoj. Liaopinie la
afrikaj registaroj reagos favore al propono subtenata per faktoj.
                         (dauxrigota)
           ::::::::::::::::


           Cxunjo demandas
       De kie venis fingronomoj?

   Multaj el niaj korpopartoj cxeestas unuope aux duope. Ni havas unu
nazon,
unu langon, unu umbilikon. Estas du okuloj, du genuoj, du brakoj, du
kruroj. Sed la fingroj estas io escepta! Estas kvin sur cxiu mano (kaj
estas pli, kiel vi scias) kaj cxiu havas sian propran nomon.
Pentadaktilo, la kondicxo havi kvin fingrojn, estas ofta fenomeno en la
biologia
mondo, sed ni estas la sola specio, kiu havas la kapablon nomi ilin kaj
paroli pri ili. Krome, en malsamaj periodoj de la historio ili
distingigxis alie.
   Ni komencu de la dikfingro. Gxia aspekto parolas por si mem. En la
malnova angla gxia nomo signifis "grasa". Aliaj euxropaj lingvoj
emfazis la fakton, ke gxi estas potenca, forta, kvankam mallonga. La latina
termino por gxi, _pollex, estas dauxre  uzata en medicinaj kuntekstoj.
Derivita de verbo signifanta "esti forta". En la kurda lingvo cxi tiuj
asocioj kun forto kaj obstineco estas esprimitaj per la fakto, ke la
dikfingro nomigxas "sxafo". cxi tio sugestas, ke homoj ofte perceptas siajn
fingrojn kiel viglajn estajxojn kun siaj propraj personaj trajtoj. Ili
ofte estas nomitaj laux bestoj aux rilate al la socia rolo de homoj. En
iuj indigxenaj amerikaj lingvoj la dikfingro nomigxas la "cxeffingro".
Inter aliaj nacioj, gxi ofte portas la nomon de la cxefaj familianoj:
(patro", ecx "avo". cxi tio estas reflektita en la fontoj. Historiistoj
faris studojn, per kiuj ili trovis, ke komparoj de la dikfingro kun
familianoj
okazas en cxiu kvina el la 123 lingvoj, kiuj partoprenis en la analizo.
    La dikfingro havas multajn aliajn nomojn. En la greka gxi estas konata
kiel "tio, kio estas kontraux la fingroj". En pluraj turkaj lingvoj gxi
estas konata kiel "kapa fingro". En iuj lokoj de Mezoriento kaj
Mediteraneo gxia nomo venas de la malagrabla funkcio, kiun gxi plenumis:
"pedikmortiganto".
   Poste estas la montrofingro. Nomoj asociitaj specife kun la indika
funkcio trovigxas en multaj lingvoj de la mondo. Gxi estas "unua inter
egaluloj",
unue post la granda. Mezepokaj tekstoj nomas gxin "salutisto"
kaj "instruisto". En antikvaj anglosaksaj tempoj, pro nekonataj kialoj,
gxi estis nomita la "kurba fingro"; Kaj ankaux "pafanto", cxar gxi estis
uzata por tiri la pafarkon.
   Tra la mondo la montrofingro estas asociita kun aliaj funkcioj. En
iranaj lingvoj gxi estas konsiderata la fingro de alvoko, malbeno kaj
protekto. Gxi estas konata ankaux kiel la "fingro de pregxo" aux "fingro
de atesto". Gxi havas cxi tiun nomon en la
turka. Tio cxi estas pro gxia uzo en islama praktiko.
   Meza fingro. Simple meza. Gxia loko sur la mano estas fiksita en multaj
lingvoj. En turkaj lingvoj gxi estas ofte nomata "meza poplo", komparante
la fingrojn kun la aspekto de arbo.
Inter la cxoktaaj indianoj gxi estas konata kiel la "meza filo". Alia
rimarkinda aspekto de cxi tiu fingro estas, kompreneble, gxia longo. Ofte
aperas nomoj kiel "longa fingro". Estas pli poeziaj opcioj: "alta herbo",
"alta turko".
   En antikva Romo la meza fingro estis konata kiel la _digitus
_impudicus, aux _obscenus, aux "senhonta" fingro. Samtempe (kaj lige kun
gxia
obscena signifo), la gesto servis kiel talismano kontraux la malbona
okulo: en cxi tiu rolo gxi estas menciita, ekzemple, en la dua satiro de
Persio.
   Laux la antropologo Desmond Morris, montrado de la meza fingro,
simbolanta la montron de la seksorgano, estas unu el la plej antikvaj
gestoj konataj de ni, kaj ne nur. En Antikva Grekio montri iun per la
meza fingro estis konsiderata grava insulto kaj ofendo, kaj la meza fingro
mem estis nomita hontinda. En la komedio de Aristofano "La Nuboj"
(epizodo I), Sokrato, entrepreninte instrui la sciencojn al la simplanima
kamparano Strepsiades, demandas, cxu li konas la poezian grandecon de
daktilo (lauxvorte "fingro"), al kio Strepsiades volonte montras sian
mezan fingron, kio profunde ofendas Sokraton. Sokrato nomas tion nescio
kaj infaneco.
   La filozofo Diogeno diris, ke "la plej multaj homoj estas nur unu
fingron for de frenezo: se homo etendas sian mezan fingron, li estos
konsiderata freneza, sed se li etendas sian montran fingron, li ne estos
konsiderata freneza".
   La sekva, kvara fingro, estas la ringofingro. Estas kutime porti
geedzi?Шringojn sur gxi, sed ne cxiuj scias, kio precize staras malantaux

cxi tiu tradicio. Laux mezepokaj ideoj, rekta arterio kuras de la
ringofingro al la koro, tial geamantoj metas ringojn sur gxin, kiam ili
geedzigxas. La fingro ludis gravan rolon en medicina praktiko. Gxuste pro
la fifama rekta arterio. Kuracistoj ofte uzis gxin, kiam ili preskribis
kuracadon. cxi tiuj funkcioj de la ringofingro inspiris gxiajn nomojn:
(doktora fingro", "resaniga fingro", "kora fingro" kaj "hirudofingro".
cxi-lasta aperis, cxar hirudoj ofte estis metitaj sur gxin por medicinaj
celoj.
   La esprimo "ringofingro" estas trovata cxie sur la globo. La fama
rakontisto wilhelm Grimm, unu el la gefratoj, sugestis, ke pro siaj
sanigaj proprajxoj kaj uzo en medicino la fingro havis ian sanktan
signifon,
kaj homoj ne kuragxis diri gxian nomon. Tamen, ekzistas alia
versio. La sama nomo trovigxas en hindaj lingvoj kaj en la cxina, kio
faras malprobabla, ke gxi originis de kulturaj kredoj specifaj por Euxropo.
Plej versxajne, la senringeco de cxi tiu fingro povas esti pro gxia
absoluta
senrimarkeco.
   La plej malgranda estas la etfingro. gxi estas ankaux "bebo", gxi estas
ankaux "plej juna infano", aux "plej juna filino". En la turka la etfingro
estas konata kiel la paserfingro. Pro la fakto, ke gxi estas iom
malantauxe, en iuj lokoj gxi estas nomata "orfo". Verdire, la etfingro
tute ne faras multon. Terminoj bazitaj sur gxiaj funkcioj estas malabundaj.
Unu escepto trovigxas en la latina, kie la etfingro estis nomata
_auricularis, tio estas, "orelfingro". cxi tiu asocio trovigxas ankaux
en la moderna franca kaj plej versxajne estas ligita kun la plej
rimarkinda "talento" de tiu fingro: gxi estas oportuna por purigi orelojn.
          ::::::::::::::::

           Jocxjo

   cxi-matene mi ne ellitigxos. Mi sentas min kvazaux giganta rulpremilo
estus draste prilaborinta mian korpon dum la tuta nokto' Doloras min
ecx la apendico, kiun fakte mi ne havas jam de antaux longe. Kaj tamen,
malgraux cxi matena torturo, mi felicxas.' Hieraux posttagmeze mi ricevis
   la viziton de Jocxjo. Mi tre sxatas ke oni vizitu min, sed la vizitoj de
Jocxjo estas miaj preferataj. La tutan tempon ni bubacxis en la
kvartalo. Ni mimis moke al la preterpasantoj,
kuris kaj kriis kiel frenezuloj, sonorigis cxe ?лiu pordo de la

granda strato, pafis per katapulto al la florpotoj kaj stamfis sur cxiuj
flakoj de la vojo. Estis superbe.
   cxe la horo de la vespermangxo, Jocxjo foriris, kaj mi, elcxerpita,
sxvitoplena kaj plene trempita en koto de la kapo gxis la piedoj,
revenis al
la maljunulejo. Vi ne povas ecx imagi kiel skoldis min la direktoro! Kian
predikon pri moroj mi ricevis! Komuna sagxo? Kio estas ja komuna sagxo?
Ba! Mi fajfas pri gxi kaj pri cxiuj stultaj skoldoj pri bona konduto.
Ili tusxas min kiel akvo anseron. La direktoro ne povas malpermesi ke
Jocxjo vizitos min. Fi! Oni ne povas malpermesi ke kompatinda okdekjara
oldulino ricevu la viziton de sia kara nepo.
                         Liven Dek

           Rompo de legxo

   Mi solis antaux gxi, la senkompata Spirito de la Malbono, tute
senhelpe, konsternite, paralizite de timo dum gxi rigardis min provoke,
fie, malice, cxar hazarde mi jxus surprizis gxin cxe la fresxa faro,
kiam gxi
ludis fari bonon.
                         Liven Dek
    (el "ne ekzistas verdaj steloj")
           ::::::::::::::::


           sxako
Provizoraredaktoro: Otto Prytz,
Hovseterveien 422, NO-0768
Oslo (Norvegio),
r'p' 
pilotto@online.no
      Novajxoj de IBCA (Internacia      Blindul-sxaka Asocio)
   Individua mondcxampionado
   El germana novajx-letero mi cxerpas la cxi-subajn informojn pri la
individua
monda cxampionado de IBCA, okazinta de la 9-a gxis la 10-a de
oktobro 2023 sur la greka insulo Rodiso. Partoprenis 82 ludantoj, kaj
oni ludis 9 fazojn. En la listo de la fina rezulto la novajx-letero
indikas la ELO-poentojn de cxiu ludanto, kiujn mi ellasas en la cxi-suba
listo. Mi donas nur la poentojn akiritajn per la ludo, ellasante la du
poentonombrojn, kiuj servas por rangigi ludantojn egalpoentajn. Kelkaj
nomoj el ne-latinaj alfabetoj estas transskribitaj en la novajx-letero
laux germana sistemo. Tiujn mi kuragxas transskribi laux E-aj reguloj,
bazante min sur miajn supozojn pri la originalaj ortografioj.
La latinliterajn nomojn la novajx-letero donas sen kromsignoj (diakritoj).
Mi aldonas kromsignojn al literoj, kiuj laux mia scio estu kromsignitaj.

1. Tazbir, Marcin, Pollando, 8
2. Nikac, Predrag, Montenegro, 7,5
3. Strelcov, Aleksej, Israelo, 6,5
4. Djakasxov, Kuralbaj, Uzbekio, 6,5
5. Kolpakov, Vladyslav, Ukrainio, 6,5
6. Jandricx, Damjan, Serbio, 6,5
7. Bibikov, Jurij, Kazahxio, 6,5
8. Adiyaman, Renй, Germanio,  6,5

9. Stachanczyk, Jacek, Pollando, 6
10. Dukaczewski, Piotr, Pollando, 6
11. Clemente Llamero, Roberto,
   Hispanio, 6
12. Magnusson, J:orgen, Svedio, 6
13. Nizam, Rasim, Bulgario, 6
14. Maklusxov, Serik, Kazahxio, 6
15. Grybas, Gintaras, Litovio, 5,5
16. Janjicx, Stefan, Serbio, 5,5
17. Kofidis, Spyridon, Grekio, 5,5
18. Jacisxin, Ivan, Ukrainio,  5,5
19i. Gulamov, Ilhxom, Uzbekio, 5,5
20. M:uller, Thorsten, Germanio, 5,5
21. Saez Gabikagogeaskoa, Oscar,
   Hispanio, 5,5
22. Dima, Mihai, Rumanio, 5,5
23. Chojnowski, Marcin, Pollando, 5,5
24. sxepelev, Igor, Ukrainio, 5
25. wolanski, Michal, Pollando, 5
26. Vrioni, Bersan, Italio, 5
27. Falkowski, Dawid, Pollando, 5
28. Perttula, Juha, Finnlando, 5
29. Schellmann, Frank, Germanio, 5
30. Zanoletty Garcмa, David,

   Hispanio, 5
31. Harnandan, Sergio, Nederlando, 5
32. Bursuc, Mihai, Rumanio, 5
33. Prpicx, Milan, Kroatio, 5
34. Mikulec, Martin, Slovakio, 5
35. Georgiev, Todor St', Bulgario, 5
36. Saltik, Suleyman, Turkio, 4,5
37. Meyer, Eric, Francio, 4,5
38. Cajzler, Hinko, Kroatio, 4,5
39. Tonteri, Ari, Finnlando, 4,5
40. Dobierzin, Olaf, Germanio, 4,5
41. Riegler, Dieter, Germanio, 4,5
42. Bindzus, Ernst, Danio, 4,5
43. Spinu, Evgeny, Moldavio, 4,5
44. Vela Ignacio, Josй Manuel,

   Hispanio, 4,5
45. Boer, Jan, Nederlando, 4,5
46. Stimec, Marjan, Slovenio, 4,5
47. Polnar, Josef, cxehxio, 4,5
48. Bozicx, Sasxa, Serbio, 4
49. Deville, Olivier, Francio, 4
50. Dyballa, Gerhard, Germanio, 4
51. Balci, Muhammet, Turkio, 4
52. Bratu, Gheorghe, Rumanio, 4
53. Novikovas, Anatolijus,
   Litovio, 4
54. Selcuk, Umit, Turkio, 4
55. Lambert, Pierre, Kanado, 4
56. Bogatu, Vasile, Moldavio, 4
57. Horbal, Jozef, Slovakio, 4
58. Molnarova, Tatana, cxehxio, 4
59. Hogan, Gary, Anglio, 4
60. Mahxsudova, Mohigul, Uzbekio, 4
61. M:uller, Oliver, Germanio, 3,5
62. De Jong, Lucas, Nederlando, 3,5
63. Gundogmus, Alaettin, Nederlando, 3,5 #c,e
64. Berginas, Sigitas, Litovio, 3,5
65. Madjericx, Miroslav, Kroatio, 3,5
66. Blecicx, Jovan, Serbio, 3,5
67. Spoelstra, Jan, Nederlando, 3
68. Knafo, Michael, Israelo, 3
69. Ikromalieva, Sabohxat, Uzbekio, 3
70. Kapnakis, Konstantinos, Grekio, 3
71. Chiriboga, Dennys, Ekvadoro, 3
72. Gooijers, Richard, Nederlando, 3
73. Chudoba, Bozena, Pollando, 3
74. Horbalova, Ivana, Slovakio, 3
75. Bourdeau, Yvan, Kanado, 2,5
76. Spychala, Jozefa, Pollando, 2,5
77. Barba Cepeda, Julio Cйsar, Ekvadoro, 2,5

78. Makkinje, Jeroen, Nederlando, 2,5
79. Sahrane, Juba, Kanado, 2
80. Bland, Marilyn, Usono, 2
81. Sarantidis, Gavriil, Grekio, 2
82. Christensen, Dan, Danio, 1
      Nova estraro de IBCA
   El mesagxo de IBCA al gxiaj membro-
asocioj mi cxerpas la jenon:
   La Kongreso de IBCA, okazinta di-
mancxon la 15-an de oktobro 2023 sur
Rodiso, Grekio, elektis la jenan
estraron: J:orgen Magnusson (Sve-
dio), prezidanto; Piotr Dukaczewski (Pollando), unua vicprezidanto;
Nikos Kalesis (Grekio), dua vic-
prezidanto; Olivier Deville
(Francio), gxenerala sekretario;
Thorsten M:uller (Germanio), kas-
isto; Johannes Grib (Sud-Afri-
ko), kontinenta reprezentanto de A-
friko; Fernando Daza (Kolombio),
Kontinenta reprezentanto de Ameri-
ko; James Infuesto (Filipinoj),
kontinenta reprezentanto de Azio;
Vladyslav Kolpakov (Ukrainio),
kontinenta reprezentanto de Euxropo;
Marilyn Bland (Usono), estrarano;
Nomin Erdenebat (Mongolio), estr-
arano; Harrison Nyaga (Kenjo),
estrarano.
           ---------------


       Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo

redaktoro: Olena Posxivana
Velika Dijivska 22/226
ua-49068 Dnipro
Ukrainio
(r.p.: amatalena(cxe)ukr.net)

komputilbrajla asisto: j. Jelinek
Roztocka 1001
cz-514 01 Jilemnice, Cxehxio
(r.p.: lunalumo(cxe)atlas.cz)
(tel.: +420-481 543 200)

administrantino: Milena Jelinkova
Roztocka 1001
cz-514 01 Jilemnice, Cxehxio
(r.p.: lunalumo(cxe)atlas.cz)
(tel.: +420-481 543 200)

kasisto: Pier Luigi Da Costa
via di S. Maria del Giudice 2369
IT-55100 Lucca, Italio
(r.p.: dacostapl(cxe)gmail.com)

posxtcxekkonto
IT67C 01005 13702 0000 0000 2799
je la nomo "Da Costa Libe")
cxe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca

UEa-konto de Libe: libk-p

jarkotizo: 15 euxroj

   la lasta numero de esperanta Ligilo
legeblas ankaux en la retejo de Libe:
http:\\libe/slikom/info

Por ricevi la revuon retposxte skribu al:
masenkoai(cxe)mail.ru
           ---------------