Esperanta Ligilo

 

Oficiala organo de

Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE)

numero 7 - Septembro 2023

 

 

          Enhavtabelo

 

Kio okazas en nia medio.

Kongresa raporto.

Kulturaj aranĝoj dum la 87-a IKBE en San Benedetto del Tronto (Italio).kongreso.

LIBE funebras:

  Forpasoj.

  Kiu estis Gyula Farkashalmi.

Literaturo:

  Pri mia knabina animo.

  Versaĵoj de Valentin Melnikov.

Du matematikaj enigmoj.

 

 

 

     Kio okazas en nia medio

 

  Iuj legantoj plendis, ke en Esperanta Ligilo ne aperas informoj pri eventoj

okazintaj aŭ okazontaj kadre de la blindul-esperantista movado. Grandparte

ili pravas kaj do ni klopodos korekti tiun mankon. Sed por tio ni bezonas

vian helpon. Ni do petas ĉiujn samideanojn, kaj unuavice niajn delegitojn,

informi nin kiam en ilia lando okazis io interesa aŭ oni planas okazigi ĝin:

ni certe diskonigos la ricevitajn informojn.

  Sed, ankoraŭ pri interesaj okazaĵoj, ne forgesu ke nun multaj el ili

disvolviĝas en interreto. Tiuj, kiuj disponas la necesajn teknikaĵojn,

havas eblecon partopreni en multaj aranĝoj. Per kelkaj programoj, inter

kiuj estas $Teamtalk kaj $Skajpo, aktivaj LIBE-anoj organizas konstantajn

aŭ okazajn renkontiĝojn pri diversaj temoj. Ankaŭ pri ili ni petas detalajn

informojn por publikigo. Kaj same, sed multe pli abunde, okazas inter vidantaj

Esperantistoj, sed kial ne partopreni ankaŭ en tiuj aranĝoj?

  Verdire la redaktorino de Esperanta Ligilo enkondukis rubrikon "por la

retumantoj", kiu bedaŭrinde malaperis el la revuo. Nu, ĉar allogaj eblecoj

abundas kaj ĉar la nombro de niaj membroj kiuj jam profitas el ili ne estas

granda, ni intencas, per la aperigo de informoj, altiri novajn partoprenantoj

kaj stimuli ankaŭ la malnovajn al pli konstanta ĉeesto.

  Bonvolu alsendi informojn! Dankon.

  Sed ni venu al la nuna numero de nia revuo. Ĝi enhavas informojn pri

IKBE okazinta en Italujo; ĉeestis 40 homoj (enkalkulante akompanantojn)

el ok landoj, sed parto el ili venis por samtempe kaj samloke okazonta

Erasmus-seminario kaj ne por IKBE, kvankam ili estis Esperantistoj.

Bedaŭrinde enestas ankaŭ tro da funebraj anoncoj.

 

 

ĉĝĥĵŝŭ ĈĜĤĴŜŬ

       Kongresa raporto

 

  Ĉe la strando de adriatika maro, geesperantistoj kunvenis, en la gracia

urbeto San Benedetto del Tronto, de la 3-a ĝis la 10-a de junio.

kvankam la gekongresanoj estis iomete malmultaj, la programo estis tre

riĉa kaj interesa. Matene, oni povis aŭskulti altnivelajn prelegojn, kaj

tute libere, partopreni kunsidojn en la kadro de la projekto "plilertigu

edukistojn por inkluziveco". posttagmeze ĉiuj povis ĝui la maron, danke al bona

kaj milda vetero, aŭ promeni en tre eleganta aleo, tute proksime de la maro,

observante belegajn skulptaĵojn, aŭ gustumi en la kafejoj malvarmajn trinkaĵojn.

 Dimanĉe, la kvaran de junio, okazis la malfermo de la kongreso: post la

salutoj de la lokaj aŭtoritatoj, la prezidantino de IABe, kiel gastigantino, 

salutis la gekongresanojn, dezirante al ĉiuj bonan kaj fruktodonan laboron.

Ŝi poste transdonis la gvidadon al s-ino Nedeljka Lozajiĉ, kiel prezidantino

de la tuta kongreso, kiu klarigis la kongresan temon: "Ĉu la maro dividas

aŭ kunigas popolojn?".

  Dum la kongreso, oni povis aŭskulti  kvin prelegojn, el kiuj tiu de s-ino

nedeljka estis prezentita kadre de la seminario kiu flankumis la kongreson.

  Du prelegoj pritraktis specife la kongresan temon: la unua farita de prof.

Fabrizio Pennacchietti, la dua de prof. aldo Grassini.

  En la unua, prof. Pennacchietti klarigis kaj priskribis kiel la Maro,

 precipe mediteranea maro, estis, kaj ankoraŭ povus esti komunikilo por la

disvastigo de la diversaj lingvoj.

Tia ĝi estis en la mezepoko, kaj ankaŭ antaŭe, kaj, danke al ĝi, lingvoj

miksiĝis kaj pliriĉiĝis.

  Aldo Grassini alfrontis la temon precipe de la historia flanko, pritraktante

la valoron de iuj kulturaj kaj filozofiaj interŝanĝoj, sed ankaŭ la eblecon

por la popoloj, ekkoni kaj ricevi nekonatajn varojn. Do la mediteranea maro,

kiu malbonŝance nuntempe estas tombejo de homoj kiuj volus eltrovi novan kaj pli

facilan vivon transirante ĝin, estis

tiam loko de renkontiĝo kaj samtempe loko de disvastiĝo de novaj kaj neniam

antaŭe konataj ideoj. Li rimarkigis ke, se verdire la fino de Mezepoko fermis ĉi tiun eblecon, la sperto restis kaj

eble pliboniĝis malfermante novajn horizontojn.

  Tre interesa kaj tute nova estis la prelego de prof. Francesco Maurelli,

kies titolo estis "Submaraj robotoj".

Li klarigis kiel tiuj aparatoj estas uzataj en multaj fakoj, kiel ekzemple

scienca esplorado de la maroj por biologiaj, geologiaj kaj geografiaj

celoj, kontrolado de submaraj instalaĵoj kiel komunikaj kaj elektraj

kabloj kaj akvo-, gaso- kaj naftoduktoj, militaj celoj defendaj kaj atakaj ktp.

Avantaĝo de robotoj estas, ke ili povas atingi profundojn ne atingeblaj de

homoj kaj povas resti longe en la marprofundoj, kie ili laboras sub la

gvido de foraj teknikistoj. Gvidado per

radio estas tamen neebla, ĉar radiaj

ondoj ne povas penetri la marojn kaj oni devas do konekti per kablo la roboton

al surfaca ricevilo, sed kabloj, kvankam speciale produktitaj por toleri grandan

premon, difektiĝas facile, kaj krome limigas la moveblecon de la roboto.

Oni do ankaŭ utiligas sonajn ondojn por gvidi la robotojn, ĉar tiaj ondoj

povas vojaĝi en akvo, sed ankaŭ por ilia uzo estas limigoj.

La uzo de submaraj robotoj rapide disvastiĝas ĉar, malgraŭ ilia alta

kosto, ili plenumas altvalorajn taskojn. Imagu ekzemple ke el Germanujo oni science

esploras la marprofundojn ĉe Kanariaj insuloj, sed tie troviĝas nur la

robotoj: la sciencistoj kaj teknikistoj gvidas ilin kaj ricevas iliajn informojn

restante sur la solida germana grundo.

 

  La du prelegoj de Violetta de Filippo kaj de Nedeljka Lozaji3 situis iomete

ĉe la limo inter la kongreso kaj la seminario: la unua koncernis la vivon de

blinduloj en iuj afrikaj landoj, precipe en Etiopio, surbaze de la sperto de la

prelegantino; en la dua, nedeljka rakontis sian sperton en grupo de

teatraj geaktoroj. Ŝi monstris al ni bildojn kaj scenejojn, kaj ni ankaŭ

povis ŝin aŭskulti, kiam ŝi rolis en sia "pièce téatrale". Ŝi certigis

nin ke ŝia partopreno en teatra grupo multe utilis al ŝi farante ŝin pli

kuraĝema kaj pli konscia pri si mem.

  Kiel ni diris, en la kadro de la kongreso estis aranĝita seminario

pri inkluziveco de geblinduloj en la socia kaj kultura vivo. En sia

disvolviĝo la seminario havis jam du sekciojn okazintajn la unua en Toulouse

kaj la dua en Byalistok; la tria okazis ĝuste en San Benedetto. La rezultoj de

ĉi tiu laboro estis tri dokumentoj; la unua, pri inkluziveco, el la pedagogia

vidpunkto, la dua pri alireblo de blinduloj al ĉiuspecaj artoj,

la tria pri la diversaj manieroj aliri kaj helpi blindulojn precipe en kulturaj

medioj. en la seminario partoprenis tri landoj: Ffrancujo, Pollando kaj Italujo;

por ni estis la unua sperto, sed, kvankam ĝi estis tute nova, ni povis

multe lerni, kaj precipe kunlabori akceptante kaj diskutante ĉies ideojn,

por atingi sufiĉe bonan rezulton. La rezultoj estos disvastigitaj

dum la UK en Torino, Italujo. 

 

 

Kulturaj aranĝoj dum la 87-a Ikbe en San Benedetto del Tronto (Italio)

 

Ĉifoje mi alvenis unu tagon pli poste, la 4-an de Junio. Kaj ĝuste la saman

vesperon okazis la unua koncerto kadre de Ikbe. Koncertis Massimo Tagliata,

akordiona virtuozo. Post vespermanĝo ni kolektiĝis ĉe la elirejo de nia hotelo

por iri al la koncerto en alian konstruaĵon. Subite ekpluvegis, tial

niaj organizantoj aranĝis aŭtoveturadon ĝis la koncertejo. Do ni venis per

kelkaj aŭtoj, sed okazis, ke la akordionisto atendis nin. Tial la

komenco de la koncerto prokrastiĝis proksimume je la duonhoro. Sed li ludis

tiom belege, ke ni tute forgesis ĉiujn malfacilaĵojn kaj malagrablaĵojn.

Massimo Tagliata estas fama akordionisto, pianisto kaj aranĝisto.

Li gajnis multajn premiojn en diversaj konkursoj i.a. en la kanzonfestivalo de

Sanremo 2015, kie estis premiita la kanzono, kiun li akompanis. Aperis

multaj liaj sukcesaj lumdiskoj, kaj en 2012 li eĉ gajnis la platenan diskon.

Lia ludmaniero dum la koncerto elradiis tiom da pasio kaj energio, ke la publiko

ne nur aplaŭdis, sed ankaŭ kunkantis kaj eĉ sukcesis kundanci.

Koncerto de Maria Grazia Barboni estis tute alispeca. Ĝi okazis sur la teraso

de nia hotelo. La tuta atmosfero estis tre intima, kaj la sono de ŝia gitaro

kreis lirikan etoson. ŝi kantis sen mikrofono pri amo, pri feliĉo kaj

malfeliĉo, pri paco kaj Dio. En ŝia repertuaro estas kantoj de Fabrizio de André, Edit Piaf, Joan Baez kaj de aliaj aŭtoroj.

Mi aŭdis ŝin kanti dum UK en Lisbono, kaj min tuj ravis ŝia kantmaniero. Tial mi ĉifoje ĝuis ŝian kantadon, kiu rememorigis min pri Lisbono, pri belega

etoso de tiama koncerto, kiu ripetiĝis ankaŭ nun.

Duo Acefalo (Stefano Staffolani – voĉo kaj gitaro, kaj Lorenzo Cantori – voĉo

kaj diatonika balgharmoniko) prezentis al ni popolajn kanzonojn kaj popolan

muzikon en nova aranĝado. Cantori senlace serĉas tra la regiono Markio

popolajn kantojn, kiujn li majstre ludas per tradiciaj muzikiloj. Staffolani

esploras malnovajn librojn kaj la popolan memoron por trovi tekstojn por

tiuj melodioj. Ili rakontis al ni pri diversaj moroj, prezentis belegajn

italajn kantojn kaj entuziasmigis la publikon, kiu ne restis pasie sidanta,

sed partoprenis la spektaklon, kunkantante kaj kundancante.

Okazis ankaŭ ekskursoj dum la kongreso. La unua estis duontaga, al la

rekapabliga centro por la surdblinduloj "Orfadena ligo". Tio estas komplekso el

kelkaj konstruaĵoj, moderne ekipitaj, kie samtempe povas loĝi pli ol cent

homoj. Ili povas konstante loĝi tie aŭ veni nur por kelkaj semajnoj. Por unu

surdblindulo estas du edukistoj (unu antaŭtagmeze kaj unu posttagmeze).

Mi esploris unu ĉambron, destinitan por unu homo. Ĝi estas tre komforta, kun

nova meblaro. Unu tago en la rekapabligejo kostas proksimume 400 Eŭrojn,

sed gepatroj de tiuj infanoj pagas nenion, la kostojn pagas asekuro kaj

libervolaj donacantoj. Estas tie ankaŭ medicinaj servoj, masaĝejo kaj naĝejo,

konsistanta el du naĝbasenoj (unu por medicinaj celoj kaj unu por naĝi,

ĝi estas pli granda kaj pli profunda).

Kiel ĉiam merkredo estas ekskursa tago. Ni veturis komence al la tre fama muzeo

Homero. ĝi estas ŝtata palpsenta muzeo en Ancona. Mi jam la trian fojon vizitis

tiun muzeon, tamen estas same interese, kiel unuafoje, estas skulptaĵoj, kiujn

mi ne renkontis pli frue. Tie staras kopioj de diversaj skulptaĵoj, parte,

se originaloj estas tre grandaj, plimalgrandigitaj, kaj blinduloj povas

palpesplori ilin.

Post la abunda kaj bongusta tagmanĝo ni veturis al la akordiona fabriko Pigini.

ĝi ekzistas ekde la jaro 1946. ĉi tie estas produktataj butonaj kaj klavaj

instrumentoj. La fabriko eksportas siajn produktojn en multajn landojn de

Eŭropo, sed ankaŭ en Argentinon, Pakistanon, Usonon, Kanadon kaj

Egiptujon. Ni spertis la tutan procedon de naskiĝo de harmonikoj kaj akordionoj,

kaj fine eĉ povis ĝui, aŭskultante belegan ludon de akordionisto.

Aparte mi povas mencii italan kuirarton. Ni ĉiuj scias pri la riĉeco de italaj

manĝaĵoj el faruno (spagetoj, makaronioj, tortelonoj, kanelonoj, ktp).

Sed estis ankaŭ proponitaj fiŝaĵoj, maraj estaĵoj, viando, rizo… Mi eĉ ne

povas nomi ĉi tie ĉiujn manĝaĵojn. Kaj tagmanĝoj kaj vespermanĝoj estis ne nur

tre diversspecaj, sed ankaŭ tre abundaj kaj bongustaj.

Kaj certe ne eblas ne mencii la maron. La temo de la kongreso estis "La maro.

ĉu ĝi dividas aŭ kunigas popolojn". Tial okazis kelkaj prelegoj pri ĝi, sed pri

tio rakontas alia kongresa sekretario. Mi volas mencii la veran maron,

kiu troviĝis ege proksime de la kongresejo. Bedaŭrinde la vetero ne tre

favoris nin, preskaŭ ĉiutage pluvis. Tamen mi sukcesis ankaŭ naĝi en la maro.

Belega sabla bordo, pura kaj varma akvo estas tre atraktiva por ĉiuj.

Ni vere povus resti pli longe…

Sed venis tempo por reveni hejmen. Tamen ni volonte revenos iam al tiu belega

loko, San Benedetto del Tronto.

Koran dankon, niaj karaj italaj amikoj!

ĝis revido ie en Esperantujo!

(Natalia Kasymova)

 

 

          LIBE funebras

 

       Forpasoj

 

  post tragika akcidento ene de sia loĝejo la 12-an de januaro forpasis

manfred herrmann, 88-jara, honora membro de eblogo.

  manfred herrmann blindiĝis post bombatako dum la dua mondmilito.

post vizito de la blindulinstituto en nürnberg li tie laboris kiel telefonisto

unue ĉe la firmao siemens kaj poste ĝis sia emeritiĝo ĉe la urba administracio.

  lian interesiĝon por esperanto vekis filo kaj bofilino, ambaŭ aktivaj en

la germana esperanto-asocio (gea).

 

kiel membro de eblogo manfred herrmann partoprenis kongresojn kaj aliajn

esperantoaranĝojn. Ekde la jaro 2000

ĝis 2015 li administris la kason de nia organizaĵo. en 2019 la membrokunveno

nomumis lin honora membro de eblogo.

 

  post pasko ni ricevis la komunikon, ke forpasis brigitte bukenberger.

dum la 60-aj 70-aj jaroj de la pasinta jarcento ŝi akompanis sian tiaman edzon

otto cohrs al ikbe kaj aliaj eventoj.

 

pasintjare ŝi subtenis la aktivaĵojn de nia organizaĵo okaze de ĝia

100-jara jubileo per kontribuoj kaj fotoj por la tieokaza memorlibro kaj

partoprenis ties prezentadon dum la gea-kongreso en kaiserslautern.

 

  kara manfred, kara brigitte, ripozu en paco. vi daŭre restos en nia memoro.

(th. speckmann)

 

 Kiu estis Gyula (1941-2023)?

 

Gyula Farkashalmi, filo de vidhandikapitaj gepatroj, naskiĝis blinda, en 1941, en Budapest.

Jam en la "Landa Eduk- kaj Lerninstituto por Blinduloj" (tiama oficiala nomo de la hungaria porblindula bazlernejo kaj internulejo) Gyuszi (Juliĉjo) montris superaveraĝan interesiĝon pri diversaj lingvoj.

 

Post la deviga rusa, Esperanto estis la dua ne-gepatra lingvo kun kiu li konatiĝis.

Lia mentoro estis rekte Mikloŝ Bano, tiutempe la plej aktiva kaj produktiva blinda E-isto en la lando.

Gyula transprenis de tiu dojeno entuziasmon ne nur al la internacia lingvo, sed ankaŭ al la brajla skribsistemo kaj pensmaniero.

Danke al tio, en la gimnazio - kiun li frekventis inter senhandikapaj kungelernantoj - li povis uzi la ĝustan francan brajlon, kiu estis por li la laŭvica kromlingvo.

 

Gyula formale ne surprenis superajn studojn en altlernejo aŭ universitato, kvankam intelektaj kapabloj por tio tute ne mankis al li.

Eble mankis tamen kuraĝo, li ja estis eksterordinare modesta homo.

Li do eklaboris kiel telefonisto, kaj en la 70-aj jaroj oni invitis lin al la presejon de la hungara blindulasocio por provlega/korektista laboro.

Tiu posteno estis tre adekvata por li, klerulo.

 

Jes, li estis klera, kaj tra la tuta vivo li pluklerigadis sin mem nature pri tre diversaj fakoj, tamen speciale pri lingvoj.

Li altnivele alproprigis la hispanan, sed "ne eblus lin vendi" ankaŭ en la ceteraj latinidaj lingvoj.

 

La budapeŝta IKBE en 1966 estis ekstreme signifa por Gyula koncerne ne nur Esperanton, sed - pli vastasence - internaciecon.

Ne eblas ne mencii, ke li tiam konatiĝis i.a. kun nia nelacigebla, ankoraŭ  multmaniere malferma samideano Anatolij Masenko.

Tiu amikeco restis tre grava kaj aparte frateca por ili ambaŭ, kun aktiva leter-interŝanĝado kaj reciprokaj personaj vizitoj.

 

Por ne ellasi ion, ni menciu, ke al la lingvoj de Gyula poste aldoniĝis ankoraŭ la germana, kaj fine ankaŭ la angla.

Li bone uzadis la ellernitajn lingvojn, multe foliumante diverslingvajn revuojn, magazinojn, kiujn li ricevadis de eksterlandaj konatoj.

 

Rememorante, ni povas diri, ke Gyula Farkashalmi ne apartenis al plej vojaĝemaj blinduloj.

Kompreneble li partoprenis en kelkaj eksterlandaj kongresoj, tamen la gepatran landon li forlasis relative malofte cetere, krom tiuj, jam menciitaj amikaj vizitoj.

Dumvivan amikan rilaton li flegis ankaŭ kun geedzoj Da Costa.

 

Ĝenerale dirite, Gyula estis societema, amika homo.

Kiam li ricevis gastojn, li fartis tre bone, kaj foj-foje li volonte variigis la amikan etoson per sia akordiono, kiun li ja ne ludis faknivele, sed ĉiam bonhumore.

 

Gyula kolektis en sia loĝejo aron de valoraj, diverslingvaj brajlaj libroj, vortaroj.

Kiam li sentis la alproksimiĝantan vivofinon, lia plej granda skrupulo estis, kio okazos kun tiu valora kulturkolekto.

Kaj tiu bedaŭrinda fino venis tamen subite, sen iu antaŭsigno.

Iun julian tagon li subite eksentis sensentiĝon, kvazaŭ sensangiĝon en la maldekstra brako, kiun li ne plu kapablis levi.

Li devis tuj enhospitaliĝi, kie oni konstatis apopleksion, de kiu li baldaŭ mortis.

 

La forpaso de Gyula Farkashalmi estas dolora por ĉiuj ni, kiuj lin konis.

Lia librokolekto nun estas transportata en la brajlan bibliotekon de la hungara blindulasocio.

Kara amiko, ripozu en paco.

 

Attila Varro

 

 

     Pri mia knabina animo

 

  Antaŭ ol komenci tiun ĉi rakonton mi devas rimarkigi ke la antaŭnomo de la

aŭtoro "Ferenc" estas virnomo, kaj la historio ne estas novelo, naskita de la

profesia fantazio de la verkisto, sed vera okazintaĵo. Sed se oni estas viro,

oni ĝenerale ne havas knabinan animon.

  Kio estos tio? - vi volas demandi - ĉu fantomhistorio pri ŝanĝitaj animoj en la

stilo de Stevenson? Kalkulema kaj malica

verkisto nun komencus petolan divenludon kun la scivolemo de la afabla leganto,

sed mi volas pruvi al la tuta mondo, ke mi estas nek kalkulema nek malica kaj

tial sen pluaj zigzagoj kaj nervmilito mi komencas la rakonton.

  Sidante apud skribotablo en la bela kaj ĉiam paca Svedlando oni malfacile

rememoras la komencon de la tria jardeko en tiu ĉi ĝis nun tre malfeliĉa

jarcento.

Ĉu temas efektive nur pri tiel malmulte da jaroj? oni prefere kredus,

ke tiu tempo estis antaŭ tuta jarcento.

  Tute grandaj landoj dronis intertempe, landoj iĝis nerekoneblaj kaj ĉio

transformiĝis surface kaj interne en la vivo de la homoj.

  Estis antaŭ longa tempo...! Ekzakte sep jarojn antaŭ la dua kaj ĉiun antaŭan

militon superanta mondkonflikto.

  Eŭropo ne estis eĉ tiam loko de idilia trankvilo, sed oni ne kuraĝis antaŭvidi

tion, kion oni devis kaj oni prefere trompis sin per la revoj pri la

iompostioma pliboniĝo de la mondfebro.

  Oni trompis sin kaj revis, malgranduloj kaj grandpolitikistoj

egale.

  Jam tiam mi estis fervora kursgvidanto en mia malproksima hejmurbo, kiun la

sorto tiel kruele torturis dum la lastaj jaroj de la dua mondmilito.

  Tiam oni ne pensis pri tio, ke la korpreme bela apuddanuba urbo iam

transformiĝos je la valo de lamentoj.

  Kvankam ankaŭ tiam ĝi estis nur ŝajna paradizo.

  Mi instruis esperanton kun ĝojo kaj volo de la optimismo, kun entuziasmo kaj

kun espero de iaspeca "malgraŭĉio".

  Ĉar tro optimisma, kiel dirite, oni ne povis esti en Mezeŭropo.

  La situacio, post la unua mondmilito estis ege malfacila en mia lando, kaj se

oni volus verki historian traktaton, oni konsumus multajn paĝojn de tiu ĉi

libro.

  Sed mi volas paroli nur tiom pri tiu ĉi temo, kiom estas necesa por tute

kompreni la formiĝon de tiu ĉi eta rakonto.

  Estis ja tiel, ke multaj dekmiloj kuradis sur la stratoj de la postmilita,

miliona kaj de ĉiu eksterlandano superlative laŭdita ĉefurbo - sen kaj

por laboro kuris tiuj dekmiloj, kaj la fakorganizoj serĉis ĉiujn rimedojn por

okupigi la amasojn, por evitigi la danĝerajn brulpunktojn.

  La senlaboreco estis speciale granda en la kontorista fako kaj ankaŭ tiu

fakorganizo aranĝis diversajn kursojn al la senlaboruloj.

  inter tiuj kursoj troviĝis ankaŭesperanto-kurso kaj mi ricevis kaj

volonte akceptis la taskon instrui ĝin al tiu, entute ne gajige interesa

publiko.

  Sed dum la kurso oni ne pensis pri la afliktiga motivo de la kurso. Ĉar la

publiko efektive estis tre interesa kaj tre varia.

  Ili estis senlaboraj kontoristoj, pli bone dirite gekontoristoj, sed plej bone

dirite junaj, ĉarmaj kontoristinoj, en kies amaso nur malofte oni povis

malkovri iun aŭ iujn sensignifajn virojn.

  Mi ne povas diri, ke mi fartis malbone pro tio, eĉ... La knabinoj volonte

lernis esperanton, foje-foje unu aŭ alia malaperis el la kurso pro okaza, aŭ

definitiva laboro, kelkaj reaperis post provizora okupo, kaj la instruisto

ĝojis, kvankam tia reapero signifis samtempe malĝojon, ĉeson de laborokazo,

kaj parte ankaŭ tiun de la espero.

  Sed oni trovas ion bonan en ĉio malbona, oni estas egoisto kaj oni ĝojis

pro la reaperinta dekoro, kiun tia vizaĝo signifis al tiu ĉarma kaj vigla

kurso.

  Laŭ mia scio kelkaj restis fidelaj al esperanto kaj uzis la lingvon en

diversaj rilatoj en la lando kaj dum estis eble ankaŭ al la ekstera mondo.

  Unu el ili povis danki eĉ sian edziniĝon al esperanto, juna

esperantisto, komercisto edzinigis ŝin kaj sekve post tio ŝi ĉesigis ĉiun

interrilaton kun la lingvo kaj movado.

  Mi vere ne scias, ĉu ŝia geedzeco estis malpli sukcesa ol ŝi atendis, aŭ

- pli verŝajne - ŝi opinias, ke esperanto finis sian taskon:

"La maŭro faris sian devon, li foriru! Kvankam estas suspektinde, ke poste

ankaŭ la edzo, pli frue tre fervora samideano, malaperis el la esperantista

mondo.

  Inter la fraŭlinoj estis juna, ĉarma blondulino, cetere tre malriĉa knabino,

kiu estis tre fidela al la kurso.

  La plej ridemaj sunradioj, la plej ambicia kaj persista flirtemo de

virseksa samsortano ne povis ŝin forlogi de la lecionoj.

  Ŝi estis diligenta kaj ŝia interesiĝo ne konis limon. Por eĉ stimuli kaj

premii ŝian ambicion jam frue mi proponis al ŝi komenci korespondadon.

  "Eble vi povos trovi iun bonvolan kaj influhavan samideanon, per kies helpo vi

povos veni eksterlanden."

  Ĉar tio estis la pinto de ŝiaj sopiroj. Ni studis diligente la Heroldon

kaj inter la anoncoj baldaŭ ni trovis jun promesan kaj allogan.

  Por eviti komplikaĵojn ni ŝanĝu nun lian hejmlandon kaj ni diru ke li estis

portugalo.

  Li estis ĉefoficisto, estro en iu akcia societo. La anonco plaĉis al la

knabino, estis tia fidovekanta, solida anonco, kiu forigis eĉ la plej etan

suspekton pri aventuremulo.

  Ĝi ne estis tia "Hej knabinoj, mi estas ĉi tie"" anonco kun plena

despotismo de la fripona kaj facilanima junaĝo, sed estis serioza anonco de

solidiĝinta, agrabla kaj ĝentilhoma sinjoro en solida kaj agrabla lando.

  La knabino havis emon al la korespondado.

  "Sed kiel mi povus korespondi. Mi estas ankoraŭ ĉe la komenco. Apenaŭ mi

scias iomete el esperanto."

  "Ne gravas, tute ne gravas" mi trankviligis ŝin; "komence mi helpos vin

kaj poste dum la turno de la leteroj vi progresos kaj povos iom post iom mem

korespondi."

  La korespondado komenciĝis. Verdire ne estis multaj la kontribuoj de la

knabino. La plej granda parto de la pli kaj pli amasiĝintaj kartoj kaj leteroj

estis miaj verkoj.

  Neniam en mia vivo mi vidis tiel fervoran korespondanton kiel la

portugalo estis. Kaj liaj leteroj plilongiĝis de semajno al semajno. Lia

individueco plijuniĝis de letero al letero.

  Dum kelkaj semajnoj li juniĝis almenaŭ dek jarojn. Sed dirante tion mi kalkulis

tre singarde.

  Ankaŭ niaj respondoj plilongiĝis. Li petis ankaŭ portreton kaj ni sendis, sed

ĉiokaze tamen ŝian kaj ne la mian.

  Ankaŭ li sendis sian portreton. Li estis simpatia kaj honestaspekta

kvardekjarulo en tiu periodo de la harperdo, kiam oni tre zorge provas

geometrie aranĝi la reston de la hararo. Simpatia aspekto kaj tre konvena al la

bazaj motivoj.

  Post la reciproka ŝanĝo de la portretoj la amo subite ekflamis. Li

sendis ardan, okpaĝan leteron kun amaso da laŭdoj pri la ĉarmo de la blondulino,

kaj la ĉarmulino reciprokis la laŭdojn kun mia tre aktiva helpo en preskaŭ

same longa letero.

  Tiel daŭris la afero dum kelkaj monatoj. Reen ne plu estis vojo, kvankam

la knabino, estante honesta animo provis memstarigi sin.

  Ŝi jam konis bone la lingvon kaj provis skribi sen mia amika helpo, sed

la rezulto estis tre malesperiga. Li angore demandis: "Ĉu eble vi estas

malsana? Via lasta letero impresis laca! Skribu tuj!"

  Ŝi devis vole-nevole reveni al mi kaj mi daŭre faris novajn kaj novajn

leterojn, prenante helpon de mia profesia fantazio.

  La sukceso fariĝis iel tro bona. La portugalo iom post iom plene - ĝis la

oreloj - enamiĝis al la knabino. Pri tio ni estis ja plene kontentaj, sed-sed -

post proksimume duonjara korespondado venis la granda, vera, senmanka

amkonfeso.

  Laŭ mia memoro la portugalo skribis proksimume jene:

  "Kiam antaŭ kelke da monatoj vi sendis al mi vian portreton, mi estis feliĉa.

Vi ja estis tiel ĉarma, juna sur la bildo. Sed mia impreso tamen ne restis

daŭra. Ĉarmaj junulinoj troviĝas ĉie. Ankaŭ ĉi tie.

  Sed iom post ion laŭ viaj leteroj elvolvis sin via ĉarma, rava, knabina,

vere knabina animo kaj nun mi sentas, ke mi amas vin, jes mi amas vin, ne tiel

multe vian eksteraĵon, kiun realigas al mi momente nur via portreto, sed tiun

individuon, kiun viaj leteroj prezentis al mi tiel konvinke kaj aminde..."

  Ankaŭ la punktoj viciĝis fine de la frazo kun la honesta intenco, ke ili

malkaŝu la sentojn en tiu sfero, kie la vortoj ne plu povas servi pro siaj

materiaj mankoj, sed en la konkreta okazo tiuj punktoj aspektis kiel malicaj

diablidoj, montrantaj sian langon al mi kaj eĉ pli al ŝi.

  Jen tiel ekamis portugala direktoro mian veran, junan, knabinan animon kaj

li eble eĉ nun miras (se ĉiu strangaĵo, okazinta en la mondo ne fortiris lian

atenton en alian direkton), kial li ne ricevis respondon al sia vera, granda,

senmanka amkonfeso.

  Ĉar li ne plu ricevis respondon. Ĉiu penado lia fariĝis vana.

  Kaj ankaŭ mi faris gravajn konkludojn kaj submetis min al la konsekvencoj: Mi

ĵuris solene, ke mi gardos min ĉiam kaj nur en nepra neceso skribos leteron en

la nomo de bela, blonda knabino.

  Kaj tiel malaperas mia rava, milda, knabina animo inter miaj multaj

rememoroj el mia heroa epoko en Esperantujo.

(Ferenc Szilágyi)

 

          Versaoj de Valentin Melnikov

 

Valentin Melnikov

 

sonetoj el la ciklo "Sonetoj al mia Muzo":

 

     VI

Por fuĝi el la marĉo de banal',

singarde iru ni laŭ pado streta.

Se malkonvene sonas vort' konkreta,

fabelon krude rompas la real'.

Subtila sento, kvazaŭ florpetal',

tuj velkas pro ektuŝo maldiskreta...

Do vera majstro en poemo preta

ne krios vane: «Jen la ideal'!»

 

Je l' vortoj nia lingvo estas riĉa,

sed, elektante ion por deklam',

patoson ŝparu, por ne esti kiĉa.

Pro misa blovo estingiĝas flam'...

Verkante, mi fariĝas superstiĉa:

neniam uzas mi la vorton «am'».

 

     VII

De homamaso fore, en izol',

obsedas min serena hela tristo:

La sorto de «poeto sen popol'»

neeviteblas por esperantisto.

Jen – iu parkerigis kun bonvol'

dek ses regulojn laŭ konata listo

por elementa skribo kaj parol'.

Sed estas maniero de l' ekzisto

 

por mi la lingvo. Do ĉagrenas min,

ke mia kara samideanin'

en ĝia rego laŭnivele mezas.

Kaj eble superfluas mia pen'

la versojn zorge ĉizi por kompren',

ĉar... tutegale ilin ŝi aprezas.

 

 

     Penseroj

 

Viv’ jen karesas nin, jen batas,

Varian sorton hom’ ricevas:

Ja optimisto vivi ŝatas,

Kaj pesimisto vivi devas.

 

Do en medit’ filozofia

Perceptas vivon mi sen tristo –

Se la problem’ ne estas mia,

Mi certe estas optimisto.

     * * *

Kiu malsan’, eĉ se akute,

Nin suferigi ja ne povas?

– Alzheimer! Sendolora tute,

Kaj ĉiutage ĉio novas!

     * * *

La vir’ al multaj ĝuoj emas:

Li fumas, drinkas kaj blasfemas.

Kaj poste sekvas kiso ama

Per la buŝo sama.

 

     Eroj (anstataŭ taglibro)

Anstataŭ banala liriko,

pli bonas por leg’ – limeriko.

En ĝi absurdeco

kaj same maldeco

utilas por bona efiko.

 

Mia miskonduto kaŭzas ŝokojn:

Mi blasfemas kaj skandalas bole.

Do ne rajtas mi viziti lokojn,

Kien mi ne irus eĉ laŭvole.

 

Asertas oni: “Vidis mi, en ver’,

Neniun, kiu scius Esperanton.”

...Eliru foje straten dum somer’

Kaj provu ie vidi glitkuranton.

 

Ĉu glaso duonplenas aŭ duonmalplenas –

Demando estas de filozofi’.

Por ĝi la solvo tamen neatendita venas:

Botelon en rezervo havu vi.

 

Forestas rimoj, melodi’,

Kaosas vortoj sur foli’.

Sed laŭ moderna opini’

Poeto estas ankaŭ vi.

 

– En Esperanto ĉu aktivas vi?

Jen mi – kotizon ĉiujare pagas!

– Ne. Alimaniere faras mi:

por Esperanto mi aktive agas!

 

El vidpunkto de la kul’

Homo estas Eternul’.

 

 

       Du matematikaj enigmoj

 

  Eŭraj monbiletoj ekzistas nur kun valoro de kvin, dek, dudek, kvindek,

cent kaj kvincent eŭroj. Luizo havas 195 eŭrojn, sen moneroj. Kiam Ludoviko

petas, ke li ŝanĝu kontraŭ samvalora aro de malpli valoraj biletoj sian

bileton de dek, dudek, kvindek aŭ cent eŭroj, Luizo ĉiam respondas, ke li ne

povas tion fari.

Kiom da 20-eŭraj biletoj li havas?

  La sumo de 14 plus la kvadrato de du sinsekvaj paraj nombroj egalas

la duoblon de la kvadrato de la pli malgranda el la du nombroj plus la

trioblo de la sumo de la du nombroj.

Bonvolu diri, kiuj estas tiuj du nombroj!

          ---------------