Esperanta Ligilo
Oficiala organo de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj

numero 6 - Junio 2023


 

          Enhavtabelo

Noto de la redaktanto.
Agadraporto por la jaro 2022 ...
Financa raporto 2022.
Helpilo por nebitemaj legemuloj.
Longa eltirajxo el leginda verko.
Stenografia pagxo (cxi tie forlasita).
Sxako (cxi tie forlasita)

      Noto de la redaktanto

   Mi pardonpetas, ke preskaux en cxiu numero de la revuo aperas tia noto, sed paciencu! gxin skribis provizora redaktanto, kaj do restas espero pri gxia estonta (eble ecx baldauxa) malapero. Nu, ankaux cxifoje la redaktanto
petas la legantojn ne koleri, ke grandan parton de la revuo okupas unu teksto. Sed tion kauxzis ne la deziro aperigi monografian numeron, sed cxi-monataj ekstraj okupoj, kiuj malebligis pli efikan kolektadon de varia leginda materialo.


   Agadraporto por la jaro 2022

   Dum la pasinta jaro la estraro de LIBE cxiumonate skajpe kunvenis por pritrakti aktualajxojn kaj diskuti pri eblecoj aktivigi niajn membrojn.
   Lastatempe estas pli facile venigi la membrojn al virtualaj Eo-eventoj. Tion oni faris per Teamtalk, Zoom kaj Watsup.
   Pluraj nevidantaj Esperantistoj partoprenis en Esperanto-eventoj kaj kursoj, organizitaj de diversaj organizoj kaj Esperantistaj grupoj: Eblogo, grupo de rusaj Esperantistoj, Sekcio de nevidantaj Esperantistoj el Serbio kaj itala Asocio de blindaj Esperantistoj. Bedaŭrinde, Aŭstria Ligo de Blindaj Esperantistoj ne plu funkcias.
    Ankaux la 86-a IKBE estis organizita virtuale. Ekde la 23-a gxis la 25-a de septembro, pere de Zoom-platformo okazis unuafoje virtuale Internacia
kongreso de blindaj Esperantistoj. La estraro de LIBE kaj sperta kaj kunlaborema
teknika teamo klopodis fari cxion eblan, ke gepartoprenantoj gxuu la eventon, ke la programo estu abunda, interesa kaj utila. Ankaux ekzistis ebleco interparoli dum pauxzoj inter diversaj programeroj.
   Pere de Zoom la Kongreson partoprenis pli ol sesdek geEsperantistoj el dudek unu landoj, sed pluraj sekvis la programon ankaux pere de Radio Brjanskaja volna. Ni havis eblecon dum mallonga tempo auxskulti multe da bonega muziko kaj ekkoni plurajn muzikistojn. Gxi ne estis malpli interesa kaj malpli sukcesa kvankam gxi dauxris nur iom pli ol du tagoj.
   Konversaciaj rondoj estis amuzaj kaj la cxeestantoj estis aktivaj.
   En la Gxenerala asembleo partoprenis pli da membroj ol kutime. Ni pritraktis agadon de la Ligo kaj auxdis proponojn pri novaj aktivecoj.
   Kiam ni ne havas eblecon vojagxi, certe estas bone uzi ankaux eblecon fari tion virtuale.
   Nia organo, Esperanta Ligilo, aperis regule en Brajlo kaj en elektronika formo. 7ia redaktorino, Olena Posxivana, pro malfacilajxoj kauxzitaj de milito ne povis redakti la revuon. La estraro petis Pier luigi da Costa anstatauxi sxin
kiom estos necese. Jiri Jelinek probvlegis la tekston de la revuo kaj Otto Prytz redaktis rubrikojn: "Sxako" kaj "Stenografia pagxo".
   Danke al engagxigxo de nia honora membro, Rob Moerbeek, ni ricevas sonregistritan revuon "Esperanto".
  Covid-19 kaj ankaux malfacilaj socipolitikaj cirkonstancoj limigis plurajn aktivecojn al virtuala realigo. Mankis cxeestaj kunvenoj kaj eventoj kaj al tiaspeca agado ne estas facile adaptigxi.
                  Nedeljka Lojxajicx


       Financa raporto 2022
                 .......
     Konto Lib-k cxe uea

kredita saldo je la

  31-12-2021 .......... euxroj 24.255,96

enspezoj:

  kotizoj ....................    731,59 

  donacoj ....................  7.000,00

                               ---------

  entute ........... .........  8.431,59

elspezoj:

  faka kotizo al $UEA ........... 132,00

  legac-imposto ................. 150,00 

  negativa rento ................ 115,00

                              ----------

  entute ........................ 398,00

kredita saldo je la

  31-12-2022 .......... euxroj 32.290,55

 

     Konto cxe BNL en Italujo

kredita saldo je la

  31-12-2021 ........... euxroj 7.179,32

enspezoj:

  kotizoj ....................... 480,00

  donacoj ....................... 100,00

  subteno $Thilander .......... 1.823,34

  jara interezo ................... 0,87

                              ----------

  entute ...................... 2.402,21

elspezoj:

  presejaj kostoj ............. 8.460,31

  bankaj-impostaj ............... 224,76

                              ----------

  entute ...................... 8.685,07

kredita saldo je la

  31-12-2022 .................... 796,46

 

  Sumigante la kvantojn el la du kontoj, ni povas diri, ke komence de la jaro ni havis entute 31.439,28 euxrojn; al tio aldonigxis 10.453 euxroj, sed ni elspezis 8.950,07 euxrojn, kaj do en la kontoj de nia Ligo restis entute 33.087,01 euxroj. Mi volas atentigi pri tio, ke LIBE devas oficiale danki la fonduson Thilander pro gxia konstanta subteno al nia revuo. Krome, ni estu dankemaj al s-ano Jaap Wieringa, kiu pruvis sian profundan amon al esperanto kaj aparte al LIBE per la mirinda legaco de 7.000 euxroj!

      la kasisto p. l. Da Costa

     Helpilo por nebitemaj legemuloj

   Jam de kelkaj jardekoj blindaj legemuloj povas, uzante skanilon, komputilon kaj brajlan ekranon aux vocxsintezilon, ricevi legeblan version de vidulskriba teksto. Bedauxrinde la necesa ekipajxo estas suficxe
multekosta kaj gxia manipulado suficxe komplika, precipe por homoj nespertaj pri informadikaj aferoj.
Ekzistas tamen aparatoj, kiuj celas plisimpligi la procezon. Unu el ili estas Maestro 4.0. Gxi multe plifaciligas la akiron de legebla versio de libro, kvankam gxi ne malaltigas, aux nemulte malaltigas, la kostojn. Gxi aspektas pli-malpli kiel iom malnova (do, iom pli dika ol la nunaj) skanilo, sed, kiam vi metas sur gxin tion, kion vi deziras legi, gxi tuj
ekparolas, legante por vi la tekston. La aparato kapablas legi, perunu el la 96 elekteblaj vocxoj, en 34 lingvoj. Oni povas plendi, ke la araba kaj la
hebrea mankas en la listo, sed ili estas aldoneblaj! Oni povas algxustigi lauxtecon kaj rapidecon de la legado kaj oni povas libere movigxi en la teksto kaj... ktp. Se oni preferas legi per brajlo, oni povas konekti brajlan ekranon. La aparato funkcias per hejma elektro, sed gxi povas funkcii ankaux per baterio, aparte acxetebla, kaj ebliganta sephoran funkciadon; kaj aparte acxetebla estas ankaux klavaro, per kiu eblas interkomunikigi la aparaton kun memoriloj. Tia vere interesa helpilo kostas bedauxrinde, sen la nomitaj eblaj aldonajxoj, 2.150 euxrojn, plus imposton, kompreneble!


     longa eltirajxo el leginda verko

   (La suba teksto trovigxas en la fina proza parto de "La dekdu noktoj de Satano", poezia verko nepre leginda, kvankam kristanojn kaj judojn povus gxeni aux ecx ofendi la fakto, ke en gxi sekso kaj erotiko koncernas ankaux
angxelojn kaj ecx Jehovon. La cifereca verko, en Unikodo aux kun iksoj por cxapelitaj literoj estas ricevebla, retposxte skribante al dacostapl@gmail.com, dirante cxu oni deziras la unikodan aux la iksan version.)

   La dormigilo bone efikis: mi dormis naux horojn. Nun mi estas pli trankvila: mi povos noti, kio okazis hieraux.
   Elirinte promeni, mi sencele vagadis tra la stratoj. Subite mi rimarkis, ke mi staras antaux la esperantista klubo; kvazaux ia mistera forto direktis tien miajn pasxojn sen mia konscio. Nu, - mi pensis - se mi jam estas cxi tie, mi eniros kaj petos min akcepti kiel membron.
   Agrabla surprizo estis, ke en la sekretaria cxambro mi trovis mian iaman kungimnazianon kaj li ecx estis la prezidanto de la klubo mem. Li nenion sciis pri mia esperantisteco, tiom pli li gxojis, ke je liaj Esperantaj salutvortoj mi respondis Esperante, ecx se kun videbla peno.
   - Nu, vi baldaux ekzercigxos en la parolado! - li diris. - Vi vidos, kiel belajn salonojn ni havas. Mi prezentos vin al bonaj esperantistoj. Ha, ankaux Blisse nun estas cxi tie, nia fiero, la granda auxtoro! Venu, venu, ni iru al la literatura rondo.
   Ni iris en cxambreton, kaj tie li prezentis min al viro proksimume kvardekjara. Li manpremis kaj tre digne montris al mi sidlokon. Mi prezentis min al la ok personoj sidantaj krom li cxe tablo. Tuj mi vidis, ke cxi tiuj rigardas lin ia idolo. Ankaux li mem ege konsciis sian gravon, parolis cxiam emfaze, kvazaux li dirus sentencojn aux manifestojn. Li havis iel la sugestian povon de la dresisto de serpentoj, precipe serpentinoj.
   Inter la adorantoj nur unu junulo sxajnis herezulo. Li estis proksimume 16-jara. En liaj okuloj mi ne vidis tiun gluan admiron, kiel cxe la ceteraj. Ecx, anstataux mute sucxi la mielon el la vortoj de la majstro, plurfoje li komencis sentakte paroli pri siaj literaturaj planoj aux opinioj. La granda artisto tiaokaze lin alrigardis iel desupre kaj komencis paroli pri iu sia verko farita aux farota.
   Sed nun la junulo iom post iom alprenis mienon de ekstrema decidigxo. Kaj subite li diris kun vocxo nerezisteble sugestia:
   - Sinjoro samideano!
   - Nu, kio? - demandis la majstro.
   - Pardonu, ke mi kuragxas vin gxeni, sed jxus mi rememoris pri okazintajxo el mia vivo; gxi estas unike interesa, bonege tauxga por beletra prilaboro. Sed ve, mi estas diletanta fusxulo! Tia temo bezonus vian oran plumon, vian
famekonatan vervon de stilo, vian genion. Vi estas la sola, kiu gxin inde povus verki.
   La verkisto komence volis superparoli la auxdaculon, sed je la incense lauxdaj vortoj li tamen mildigxis. Li diris degne, kun instrua tono:
   - Fakte, la veraj talentuloj superas la diletantojn gxuste en tio, ke ili povas fari majstrajxon el sensignifa temo. Ekzemple, mia novelo, la "Inverse konstruita turo", estas cxefverko, kvankam gxia temo estas tute banala.
Cxar, kiu...
   Sed nun la junulo impertinente interrompis la famulon. Sxajne, lia decido estis nesxancelebla.
   - Ho, mi konas tiun novelon, tiun juvelon, sinjoro samideano! Kiu literaturamanto ne konus tiun cxefverkon! Sed bonvolu auxskulti mian temon, el
kiu, kiel mi jam diris, nur vi kapablas fari vere valoran literaturajxon. Gxi
estas okazajxo vera gxis la lasta vorto. Kompreneble, mi rakontos gxin nur tute krude. Nur vi povos el tiu kruda diamanto poluri veran brilianton.
   Mi vidis nun ian trajton de ruzo sur la junulvizagxo, cetere tre simpatia. La verkisto indiferente levis la sxultrojn, montrante, ke bagateloj lin tute ne interesas. Sed li silentis, kaj per tio li donis sian konsenton al la junulo,
komenci la rakontadon. Jen sekvas gxi, kopiita el la manuskripto.

       La rakonto de la junulo

   La afero okazis antaux tri monatoj. Mi akompanis miajn gepatrojn al la stacidomo. Post kelkaj minutoj la vagonaro ekiris, kaj baldaux estis videbla nur la rugxa lampo en gxia malantauxo. Mi turnigxis kaj marsxis al la elirejo. Tie, cxe la elira pordo, kontrauxkuris min junulino kun kofro en la mano, kaj min preskaux renversis. Sxi estis belega, tiel ke
vole-nevole mi sekvis sxin al la fervoja kajo, kien sxi elkuris.
   Kiam sxi ekvidis la senhoman kajon kaj la nudajn relojn, sxi faligis la kofron kaj kunfrapis la manojn.
   - Terure! - sxi kriis kolere.
   Sxi senmove staris kelkajn sekundojn, poste sxi cxirkauxrigardis kvazaux helposercxe.
   Ravita de sxi jam cxe la unua ekvido, mi staris tie, glutante per la okuloj sxian ekscitan figuron. Sxi havis nigrajn harojn kaj eburan vizagxkoloron; la plej kisindaj lipoj de la mondo arkis sub delikata sxminko - krome sxi estis tute
sensxminka. Jam cxe la kontrauxkuro katenis min sxiaj mamoj, tiuj busxaltiraj fruktoj, tiel malmolaj, ke ili tute ne balancigxis dum la kuro, sed ilia pinteto, tiuj cxarmaj burgxonetoj, tiel perfide elmontrigxis tra la surstrecxigxinta bluzo, ke oni tion ne povis rigardi sen suspiro. Sxia talio estis tiel maldika, ke oni povus gxin cxirkauxpreni per paro da manoj, sed sub gxi admirinde proporcie luligxis la pompa karno de l' koksopartoj; mi sentis kvazaux elektran frapon gxin algapante. Kaj la kruroj sub la longaj elastaj femuroj estis tiel plenaj kaj tiel sveltaj, ke oni sentis apenaux rezisteblan deziron trapunkti ilin per kisoj. Entute, sxi estis ne nur belega aperajxo, sed krome sxin cxirkauxsxvebis ia mistera, cxasta kaj samtempe ekscita atmosfero.
   - Cxu tio estis la vagonaro al Lusso? - sxi demandis, kvazaux ne al mi.
   - Jes, la vagonaro al Lusso - mi respondis, cxar neniu krom mi staris proksime.
   - Terure! - sxi ripetis kaj alrigardis min per siaj brilaj, milde subombritaj okuloj. - Nu, la pesto arangxis tion.
   Kaj sxi rigardis min ree longe, kvazaux pritakse, tiel ke mi devis mallevi la rigardon. Poste sxi demandis:
   - Kiam iros la sekvanta trajno al Lusso?
   - Matene je la sepa, frauxlino.
   - Terure! - sxi diris, sed nun jam tute ne kolere. Poste sxi sin rektigis, kiel iu faranta subitan decidon.
   - Cxu estas cxi tie bona hotelo? Mi ne konas la urbon: mi transtrajnigxi volis cxi tie, iom da auxtopromeno mi faris kaj malfruigxis.

   - Tuj post la stacidomo mi scias bonan hotelon.
   - Akompanu min tien! - sxi diris, kaj en sxia vocxo estis pli da postulo ol peto.
   Min mirigis tiu cxi stranga konduto, sed vidante sxiajn strange flamantajn okulojn, sub ilia sorcxo mi kvazaux devigate prenis sxian kofron kaj ni eliris el la stacidomo. (Mi vidis, ke la verkisto iom post iom perdas sian indiferentan sintenon kaj kun vigligxantaj okuloj auxskultas la junulon. Ankaux mi sentis preskaux preman
intereson: tiu priskribo de la knabino vekis en mi dolorajn rememorojn. "Nu kaj?" - demandis la verkisto, cxar la junulo faris ruze aplikitan pauxzon.)

   Ni iris en la hotelon. Sxi iris antauxe kaj mi sekvis sxin kvazaux sxargxportisto, kun la kofro. En la halo sxi diris al mi:
   - Luu cxambron!
   Mi iris al la dejxorulo kaj petis cxambron. Li diris komplezeme:
   - Jes gesinjoroj! Cxarman apartajxon por du personoj, cxu ne?
   - Kompreneble, por du personoj! - sxi diris.
   Ni eniris la belan cxambron, kie staris du litoj apudaj.
   Sxi sidigxis kaj diris kun sia cxarma sed postula vocxo:
   - Mendu vespermangxon!
   Mi sonorigis, alvenis la kelnero kun la menukarto. Sxi elektis por du personoj la plej luksan menuon haveblan kaj cxampanon. Tute ne demandante min. Mi sentis min humiligita, mi ne povus ja pagi cxion cxi: mi estas
gimnaziano, kaj miaj gepatroj, kvankam ne malricxaj, ne sendas al mi tiom da mono. Sed kiel kontrauxdiri al tiu cxi juna diino?
   Dum la mangxado sxi plurfoje min alrigardis strange, kvazaux volante legi el miaj okuloj miajn pensojn.
   - Certe vi trovas mian konduton stranga, nekomprenebla, eble ecx skandala, - sxi diris kaj ree ekflamis sxiaj okuloj.
   - Ho, ne, tute ne, frauxlino! - mi mensogis balbute. Fakte, mi ne sciis kion opinii, vidante sxin tiel belega, tiel juna, tiel delikata kaj sinjoridina.
   - Tute ne? Nu, tion mi ne kredas, sed egale! - sxi diris degne. - Kredu, ke antaux unu horo mi ne kredus, ke mi sidos kun vi cxi tie. Aliloke mi devus, devegus esti. Cxu vi estas edzigxinta? - sxi demandis subite.
   - Ne, frauxlino!
   - Bone! Vi ankaux estas tro juna por tio. Sed kiel vi scias, ke mi estas frauxlino?

   Mi embarasigxis kaj ne povis respondi, ne kuragxis sxin ecx alrigardi, sed sur mia vizagxo mi sentis bruli sxiajn flamajn okulojn.
   - Trankviligxu - sxi dauxrigis - mi estas frauxlino, jes, virgulino.
   Mi rugxigxis. Tiu vorto "virgulino" sonis iel lascive el sxia busxo; sxi prononcis la vorton malrapide, kun takta akcento. Poste sxi levis la palpebrojn kaj ree rigardis min, sed nun mi povis kontrauxrigardi: sxiaj okuloj nun eligis
ne flamojn, sed ian ravan varmon. Kaj sxia tuta korpo elradiis ion magian. Freneza amdeziro min kaptis.

(Cxi tie la junulo ree faris pauxzon, kvazaux transdonante sin al sorcxaj rememoroj. Mi vidis, ke la fama verkisto ekscitigxe atentis liajn vortojn, ecx ne povante kasxi sian scivolemon.
   - Nu, kaj kio okazis poste? - li demandis hastigante, postule.)

   Poste? Poste la kelnero forportis la mangxilaron kaj ni trinkis cxampanon. Mi estis ne nur ravita de sxia beleco kaj cxarmo, sed ankaux altirita kaj samtempe timigita de sxia mistera konduto. Sub la influo de sxia magia potenco mi
jam cxion trovis natura. Mi ne pensis pri tio, ke cxi tiu junulino pagos mian mangxon kaj drinkon, tiel superregata mi estis de sxia sorcxo kaj de la strangeco de la situacio. Tamen, sxia sinteno igxis iom post iom intima kaj sengxena,
kvazaux ni estus delonge geamikoj, ecx geamantoj. Ankaux tio min helpis senembarasigxi kaj ankaux la cxampano trinkita. Mi komencis babili, kaj ankaux sxi babilis gaje, petole, kaj nun sxi estis ankoraux pli cxarma, kiel senbrida bubino.

(- Grandioze! - ekkriis la verkisto. - Via prezento estas tute artisma, knabo! Kvazaux vi legus libron de vera verkisto! Ecx mi mem ne povus pli bone priskribi la aferon. Dauxrigu, dauxrigu!)

   Nu, mia kapo iom jam vaporis de la cxampano, sed al sxi, sxajne, gxi tute ne efikis. Sxi babilis facile, mi ne sciis, pri kio, sed sxia vocxo lirlis tiel agrable, kvazaux mian nudan korpon karesus varmaj ondoj de lago. Cxioforgese mi fiksis la okulojn al sxiaj delikataj manoj, ripozantaj sur la tablo kiel du grandaj florkalikoj.
   - Pri kio vi meditas, amiketo? - sxi demandis, kaj min korfrapis la vorto "amiketo".
   - Pri nenio. Mi admiris viajn manojn; mi diras nur "manojn", cxar, por ili, cxiu epiteto estus mizera.
   - Cxu tiel al vi placxas miaj manoj? Do prenu! - sxi diris kaj etendis ilin al mi trans la tablon.
   Frenezume mi kaptis la manojn kaj kovris ilin per kisoj.
   - Ho, vi eltiros miajn brakojn! Malagrable, ke cxi tiu tablo estas inter ni! - sxi ridis, saltlevigxis kaj sidigxis en mia sino.
   Mi rugxigxis kaj paligxis kaj tremis en terura embaraso. Sxi rimarkis tion, kaj:
   - Sxajne mi estas al vi tro peza, - sxi diris desaltante el mia sino.
   Ankaux mi starigxis. Kaj tiam mi vidis sxian vizagxon tre dolcxa, tre karesa, preskaux patrina, tamen kun ia tre bonvola petolemo.
   - Kio estas via nomo, karuleto?
   -  Gabriel Belze.
   - Ha! - sxi ridis. - Unu tuta angxelo plus unu duona diablo. Ecx tuta, cxar vi estas bubo, do Belze-bubo. Kaj kion faris gxis nun tiu diablo? Kiom da virinoj li bruligis?
   - Neniam mi estis kun virino, - mi konfesis sub la sugestio de tiu patrina rigardo.

   - Ha, jen do ni estas: virga paro, kiel Adamo kaj Eva antaux la enkulpigxo. Cxu vi logxas kun viaj gepatroj?
   - Ne, mi vivas sola en malgranda cxambro. Miaj gepatroj logxas vilagxe.
   - Mi volas vidi, kiel vi vivas kaj mastrumas hejme.
   Mi ree embarasigxis. El sxiaj okuloj radiis tiom da bubina pureco, ke sxia parolo sxajnis nur naivajxo. Sed post mia hezitado subite sxangxigxis sxia mieno: gxi prenis spite decidajn, preskaux kolerajn trajtojn kaj sxi, rigardante
min fikse, demandis postuleme:
   - Nu, cxu vi mutigxis? Gvidu min en vian logxejon.
   Min kvazaux trafis alterne dusxoj varmegaj kaj fridaj: brula ekscitigxo kaj lamiga embaraso. Kiam sxi vidis, ke mi ne povas respondi, sxi dauxrigis:
   - Vi nun opinias eble, ke mi estas lascivulino, eble publika virino. Sed mi ankoraux hodiaux pruvos al vi ke mi estas gxis nun netusxita! Ni iru!
   - Frauxlino, - mi balbutis.
   - Ne nomu min frauxlino! Mia baptonomo estas Zizinjo. La familian nomon vi ne devas ekscii, neniam vi ekscios gxin, - sxi diris. Poste sxi min karesis tre tenere, prenis miajn vangojn inter la du manojn kaj tusxis per sia nazo la
mian.
   Sentante sxian varman spiron, mi ekbolis, kaj volis kisi sxian busxon, ecx tiris sxin al la kanapo.
   - Tiel do vi kuragxigxis, dolcxuleto? - sxi diris mokete, sed mi vidis, ke ne senekscite. Sxi liberigis sin el miaj brakoj, delikate, tamen decide.
   - Ne cxi tie, sed en via logxejo. Ni iru! Arangxu la kostojn! Kaj preninte sumon da mono el sia retikulo, sxi premis gxin en mian manon. Kiel somnambulo mi iris kaj pagis kaj reiris kaj poste kun Zizinjo mi ekmarsxis al mia logxejo.
   Mi ne volas vin tedi per la priskribo de miaj sentoj. Mi preskaux sxvebis de la felicxo, dum tiu belega estajxo babile marsxis kun mi, plektante sian brakon en la mian. "Adamo kaj Eva", mi memoris sxiajn vortojn, kaj fakte mi sentis
ke ni nun venos en Edenon. Kiam mi malsxlosis la pordon, mi sentis, ke sxia brako ektremas, sxi faris momente ecx movon de forkuro, sed tamen sxi cedis al mia delikata sxovo. Sxaltinte la lumon, mi vidis timon en sxiaj belegaj okuloj.
   - Zizinjo, trezoro, jen do la cxambro, kien vi volis veni, - mi diris. Kaj nun longe-longe mi kisis sxian busxon. Sxi donis sian tuton en tiun kison, sed poste sxiris sin el miaj brakoj kaj forsaltis, kvazaux volante rifugxi. Sxajnis, ke sxi nun subite hontas pri sia situacio.
   - Zizinjo, Zizinjo, - mi ripetis, ne povante diri alion.
   - Vi pravas, Gabricxjo! Mi ne rifugxos, mi deziris alveni mem. - Poste, kun granda gxemo sxi dauxrigis: - Ho, se mi povus resti cxi tie por cxiam!
   - Zizinjo, angxelino! Restu cxi tie kaj estu mia feino gxis la morto, - mi kriis preskaux ekstaze.
   - Kaj via agxo? Kaj viaj studoj? Kaj viaj gepatroj? Cetere, ankaux al mi mem estas maleble, absolute maleble. Sed mi volis kaj volas esti felicxa la unuan kaj la lastan fojon, - sxi diris kun emocia vocxo kaj tiris min ambauxma-ne al sia brusto.
   - Kial maleble, dolcxulino?
   - Cxar postmorgaux mi edzinigxos al homo duoble agxa, - sxi kriis jxetante sin sur la kanapon.
   Mi alkusxigxis kaj sxi prenis min en siajn brakojn. Subite sxi liberigis sin, prenis plejdon el sia kofro kaj kovris la Kristo-bildon pendantan sur la muro.
   - Ne miru, mi ricevis klostran edukon, kaj mi ne volas peki antaux la okuloj de Kristo, - sxi diris reveninte al mi. - Mi ne estas malbona knabino, nur unufoje mi volas esti felicxa. Mi volas al vi donaci mian virgecon. Kaj poste pruvigxis, ke sxi estis floro ne vizitita ankoraux de abelo.

(- Belega temo! Mi eble prilaboros gxin, - diris la verkisto. - Domagxe, ke mi ne faris notojn. Kaj diru, cxu sxi forvojagxis matene?)

   Neniam en la vivo mi forgesos tiun nokton. Tion oni simple ne povas priskribi. Angxela kaj satana miksigxis en tiu knabino, mi ne komprenis, kiel sxi estas tiel sperta en amo malgraux sia nedubebla virgeco. Kaj kiel sxi povis esti tiel nesatigebla, kvankam sxi devus senti dolorojn. Frenezigxinte mi petegis al sxi:
   - Restu cxe mi, restu por cxiam, estu mia gxismorta parulino!
   - Maleble, dolcxuleto, maleble, absolute maleble, - sxi ripetadis. - Per tiu edzigxo mi savos miajn gepatrojn.
   Kiam alvenis la tempo de foriro, sxi vestis sin kun larmo en la okuloj. Dumvoje sxi estis trista kaj silenta. En la atendocxambro sxi diris, ke mi lasu sxin iomtempe sola. Mi vidis de malproksime, ke sxi skribas ion, prenas ion
el sia retikulo kaj cxion metas en skatoleton.
   Venis la abomena lokomotivo, kiu sxin forrabos de mi. Ree mi komencis peti, petegi, ke sxi ne forlasu min, sed sxi restis nefleksebla, nur sxiajn ombritajn okulojn sxi fiksis sur mi. Mi rigardis sxin ia tera sanktulino.
   Tiam sxi devis jam envagonigxi. Mi iris kun sxi kaj nun sxi brakumis min kaj donis al mi frenezan kison. Longan, longan, tiel ke dume ekiris la vagonaro, sed ni ne povis la kison cxesigi. El la proksima stacio mi reveturis. Kiam tie
sxia vagonaro ekiris, sxi premis en mian manon la skatoleton, dirante:
   - Cxi tion malfermu nur hejme!
   Hejme mi malfermis gxin. Enestis mallonga adiauxletero, sen adreso, sxia foto, kaj fajreranta brilianto. La juvelisto gxin pesis trikarata.
   Neniam plu mi vidis sxin. Trifoje mi ricevis posxtkarton kun la sola litero «Z», cxiam el alia urbo. Sed jam de unu monato nenio venis. Tamen, la afero ne finigxis, ecx dauxrigxis ege strange.

(- Kiel do, - demandis la verkisto ekscitite.)

   Dum semajnoj mi flegis en mia koro la memoron de tiu fea estajxo, kaj de tiu cxiela nokto. Sxia portreto gxis nun staras sur mia tablo, la brilianton mi portas en ringo, jen! - kaj li briligis gxin sur sia fingro. - Mi vivis en mondo de
sopiroj kaj revoj.
   Antaux nelonge vizitis min amiko de mia infanagxo. Li ekvidis sxian portreton sur mia skribotablo.
   - Kiel venis al vi cxi tiu portreto? - li demandis. - Mi konas cxi tiun virinon.
   - Kiel? Kie sxi estas? - mi demandis ekscitite.
   - Stranga virineto sxi estas, - diris la amiko kun enigma rideto. - Sxi estas la edzino de maljuna kaj ricxa komercisto en nia urbo. Ili aspektas kiel patro kaj filino. La bela edzineto ofte forvojagxas por tagoj, plejofte por du
semajnoj. Kaj foje mi renkontis, pli gxuste vidis sxin en pipra situacio.
   - En kia situacio? - mi demandis sxajnigante indiferenton, kvankam pro la sento de premo en la gorgxo mi apenaux povis elgxemi la vortojn.

   - Mi pasigis kelkajn monatojn en Takospo. Sidante en restoracio mi ekvidis paron, kiu envenis kaj sidigxis cxe la apuda tablo. La viro estis fortika, belstatura kaj proksimume tridekjara, la virino, nu, kiu estis la virino? Sxi estis la originalo de cxi tiu portreto. Mi auxdis ke la viro sxin titolas frauxlino, kaj sxi tute ne protestis, kvankam sxi havas pli ol adoleskajn filon kaj filinon. Ambaux infanoj estas belegaj kaj tute ne similas al sxia edzo. Mi miras nur, kiel sxi povas esti tiel juna, vere knabina, malgraux tiuj grandaj idoj: sxi sxajnas pli juna ol sia filino. Nu, la fino de la
mangxado-trinkado estis, ke ili foriris; mi auxdis, ke la virino diras: "...via logxejo..." La viro prenis sxian kofreton kaj ili iris en la vespero brakoplekte, kun varma interpremigxo. Havante tempon, mi sekvis ilin. Ili eniris sub la pordegon de domo; mi haltis sxtelauxskulte cxe la pordego. Ili certe longe interkisis, cxar poste mi auxdis viran gxemon, preskaux stertoron: "Sxisxinjo, mia animo!" Poste mi iris al la transa flanko de la strato kaj atendis, kie eklumos la fenestroj. Ili eklumis en la teretagxo. Iom mi gapis tie, poste jam mi volis foriri, cxar la fenestroj estis tro altaj por vidi, kio okazas en la cxambro. Sed tiam mi vidis strangan aferon, mi ekvidis la virinon: sxi starigxis sur segxo, kaj per ia plejdo kovris la Kristo-bildon pendantan sur la muro. Jen kia religia takto, ha, ha, ha!
   Terura estis mia animstato. Mi sentis min rompita. Kio estis gxis nun tiel sankta kaj pura antaux mi, nun estis makulita, sakrilegiita. Sed mia amiko, tiu sentakta bubo, sxajnis nenion rimarki el mia malespero. Gaje, kun
ridacxa mieno li dauxrigis sian abomenan babiladon.
   - Grandioza virineto sxi estas, mi diras al vi, admirinda virineto! Vi certe havis ion kun sxi, se vi gardas sxian portreton sur via skribotablo, nu,
vi estas bonsxanca bubo, kaj povas fieri pri tio, amiketo! Mi konfesas al vi, ke
min iom frenezigis sxia proksimeco en tiu restoracio. Ne el nura scivolo mi sekvis sxin kaj sxian kavaliron, sed el ia mikso de altirateco kaj jxaluzo. Kaj tiu sento min revenigis cxiutage al tiu domo. Mi ne estas sentimentalulo, vi konas
min, sed tiam efektive doloris al mi la koro; kelkfoje ecx tre malagrable doloris, ke sxi amumadas kun iu alia. Cxiuvespere mi promenis preter tiu domo kaj spionis tra la fenestro: dum dekdu tagoj la Kristo-bildo estis
kovrita. Je la dektria la kovrilo malaperis.
   - Cxu tiun viron vi konas? - mi demandis, obtuzvocxe. En tiu momento mi povus murdi tiun felicxan kavaliron.
   - Mi konas lin, sed persone mi neniam interrilatis. Tiun saman vesperon, kiam la Kristo-bildo malaperis, mi renkontis lin en kafejo: li trinkis plurajn
tasetojn da kafo. Li estis palega kaj marsxis kun sxanceligxantaj genuoj. La
virino certe jam forvojagxis. Cxu de tristo pro la disigxo li aspektis tiel aux de elcxerpiteco? Cxiuokaze - grandioza virino!

   - Kaj kiam okazis tio? - apenaux mi povis paroli, tiel seka estis mia gorgxo.
   - Ho, jam antaux unu jaro, proksimume, - li diris kaj tuj poste jam parolis pri io alia, pri rekordoj atendeblaj en la Olimpiaj ludoj: Fine, malfacile, mi povis de li liberigxi.
   Kaj mi restis sola, kun mia malespero, kaj kun la multaj enigmoj, pri kies solvo mi vane rompas al mi la kapon.
           * * *
   - Jen mia travivajxo, samideanoj! - li finis sian rakontadon. – Mi devis gxin fine eldiri, cxar male gxi dissxirus mian bruston.
   - Bonega rakonto! Grandioza temo! - kriis la verkisto. - Mi nepre prilaboros gxin, donos al gxi la artan kadron.
   Dum tempeto cxiuj silentis enpensigxinte. Nun la junulo starigxis, adiauxis, kaj, jam cxe la pordo, returnis sin kun jenaj vortoj:
   - Pardonu, sinjoro samideano. Vi ne bezonas verki la novelon. Mi jam verkis gxin mem, kiel mi gxin eltrovis. Mi vidis el via interesigxo, ke nenion necesas aldoni. Jen la manuskripto!
   Preninte el sia aktujo grandan koverton, li jxetis gxin sur la tablon.
   - Vi eltrovis? - kriis iu. - Kaj la brilianto?
   - Lerta falsajxo, - ridetis la junulo kaj malaperis. Cxio cxi trafis la verkiston kiel malvarma dusxo sur la kapon. Tiu nazmukulo mistifikis lin, rakontis, kvazaux prezidis en lia cxeesto dum la tuta kunveno, kaj li katenis cxies
atenton, ecx lian propran. Gape li rigardis post la junulon, poste ekfulmis liaj okuloj, pli kaj pli rugxigxis liaj oreloj, lia kolo. Fine li regis sin, trudis al si rideton kaj diris orgojle:
   - Neniam li estos verkisto. Anemia prezentmaniero. Ankaux la temo estas seninteresa, triviala, kaj la tuta historio estas konfuza. Mi mem ne povus fari el tio bonan novelon. La verk-arto, samideanoj, estas privilegio de malmultaj esceptuloj.
   Li eksilentis, prenis volumeton el la posxo kaj komencis legi. La cxeestantoj unu post la alia forlasis la cxambreton. Mi auxdis flustri:
   - Ni ne gxenu lin; li legas siajn proprajn poemojn.
   Fine mi restis duope kun la verkisto. Sur la tablo kusxis la koverto, la manuskripto. Neniu kuragxis gxin tusxi, kvazaux anatemitan. La verkisto ne
degnis gxin ecx alrigardi. Tiam mi, tremante de ekscitigxo, starigxis, iris al
la tablo, prenis la manuskripton, decidigxinte, ke mi akiros gxin ecx uzante perforton. Sed la verkisto ecx ne suprenrigardis el sia libro. Li legis siajn proprajn poemojn.



      Stenografia pagxo (cxi tie forlasita).



      Sxako (cxi tie forlasita)