Esperanta Ligilo

Oficiala organo de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj

numero 4 - Aprilo 2023

 

 

 

        Enhavtabelo

 

Atentigo de la redaktinto.

Kristnaska nokto (fabelo).

Ritmo (en poezio).

Nekredeble, kaj tamen vere.

Pri la sagaca cxino Afanti.

Al rozpetalo trovita sur la vojo (poemo).

Stenografia pagxo (cxi tie forlasita).

 

 

     Atentigo de la redaktinto

 

  Cxi-sube mi prezentas fabelon verkitan de fama Esperantisto antaux pli ol 115 jaroj. Atentu, kiel nia lingvo aspektis komence de la dudeka jarcento en la verkoj de niaj pioniroj.

 

      Kristnaska nokto

          Fabelo

 

  Supre sur la Alpaj altajxoj, cxe la nudaj rigidigxintaj montaroj, malgxoje fluadas la vintro. Dum longaj monatoj, la tero restas kovrita de negxo, kaj cxio malaperas sub gxia blindige blanka sxutajxo, kiu formortigas cxiujn vivajn estajxojn. La montaj krutajxoj fiere enprofundigxas en senviva, timiga silentado, sekigxas torentoj kaj kovrigxas per glacioj. En la vilagxeto, homoj kaj bestoj trankvile kunvivadas en la kajutoj (*), kie cxiam brulanta fajro dissendas iom da fumo kaj varmo. Pri vivo ekstera nur sciigas malofte alvenanta leteristo, kaj kontraux la mizeroj kaj prizorgoj, kiuj naskigxas en la mondo malsupra, sxirmas la izolulojn amasoj de negxo kaj teruraj profundegajxoj, kien engxemas la vento. Plej ofte, superkovras la dezertajn vastajxojn densa, seka, malvarma nebulego, kiu gxisvenas la domojn kaj ellekas la fumojn malrapide flugantajn el la tegmentoj.

  Sed ne cxiam dauxras tia malgxojeco. Iafoje, sunradio pli brila ol ora somersuno, pli dolcxa ol dia rigardo, forpelas grizajxon, kaj enportas regxojon en la dometojn, dum, super la ebenajxoj, cxe la malproksimaj, profunde kusxantaj homejoj, cxion rigidigas la nevenkebla premado de l' vintra sezono.

  Malgxoje, trankvile, pasadas la vivo sur la Alpaj altajxoj. La tieularo estas fortika, brava, pacienca; la akra malvarmo, kiu tie-supre regxadas dum ses monatoj en jaro, fortigis la rason, gxin kutimigis al tiu sxajne mizera vivado; kaj la vintro estas por la montanoj la plej bona kaj kara sezono, cxar, nur dum gxia dauxrado, ili estas ree liberaj. Somere, ilin konfuzis fremduloj, ilian landon trapasadis bandoj de turistoj, la monton malpie, sentime esploradis homoj nekonataj; sed, nun, dum la vintraj tagoj, la monton ili denove posedas; gxi refarigxas ilia mem proprajxo; sole ili konas gxiajn sovagxajn profundegajxojn, gxiajn blankajn, puregajn negxkampojn, gxiajn minacajn furiozojn, gxian ensorcxan cxarmon, kiu iafoje kaptas mizerajn vagantojn kaj ilin perfideme tiras al morto.

  Dum la vesperoj, la familianoj arigxas en la kuirejo de la kajuto, cxirkaux la tablo, kaj dormeme auxskultas rakontojn, dum ilin nekontrauxstareble allogas la litoj, kie varme estos al la homoj.

  Malgxoje, trankvile fluadas la vesperoj sur la nudaj altajxoj..., kaj pri la bruado en la urboj, pri la movado de la cetera homaro, neniu precize scias, neniu klare pensas, cxar cxiam sama, de la fortikaj malnovaj prapatroj gxis la fortikaj junaj nepoj, forpasis la vivado; kaj cxiam samaj estis la vesperoj, meze de l' negxa naturo, en la malgranda kuirejo, kie ronketas la fajro.

  Sed, kiam proksimigxas la jarfino, iom da movado, iomete da bruado naskigxas cxe la kajutoj. Baldaux okazos Kristnasko! Baldaux cxirkaux tablo, najbaroj kunvenos, gxoje festenos, kunridos, kunkantos, kaj estos rakontataj belaj historioj pri la pasintaj $Kristnaskoj, dum la gefiancxoj kisos sin unu la alian, dum la maljunuloj trankvile disrevos pri la estintaj jaroj. Tage, la geknaboj iras en la arbarojn por dehaki la abion, kaj vespere, la kunvenintaj familioj gxin ekbruligos, dum, tre malproksime, cxe la profundajxoj, kie sin movas la ceteraj homoj, eksonos la ĥoroj, kaj ekbrilos miloj da lumetoj por festi la naskigxon de Kristo.

  gxuste tiun tagmezon dekok-jara junulino sola pasxadis tra la arbaro.Antaux kelkaj horoj, jxus diris al sxi la patro: Manjo, iru en la arbaron kaj deportu la abion; gxi jam estas dehakita.

  sxi do iris, gxoja pro tiu festo, ne nur cxar vespere cxeestos sxia fiancxo, sed ankaux cxar okazos ia sxangxeto en la unutona, senlime sama vivado de l'domanoj.

  Dormis la tero sub dika negxa sternajxo, en kiun tiel malfacile internigxis

la piedo, kiel en sxtonan muron.

   Reĝadis profunda, malgajiga silentado; forflugintaj estis cxiuj vivaj estajxetoj, cxiuj mallauxtaj bruetoj, kiuj somere gxojigadis la arbaron. Oni nur vidis la longajn skeletojn de la abioj, kiuj cxi tie kaj tie metis malhelan koloron sur la blankan, puregan, unutonan naturon. Sed pri la koloreco de l. cxirkauxajxo ne atentis Manjo, cxar tion sxi cxiam vidis; laux sxi, la vintro estas la sole bona sezono, dum kiu izolaj estas la arbaroj kaj senhomaj la sovagxaj altajxoj. sxi sxatis solecon; neniu el la ordinaraj timigiloj al la urbanoj sxin kaptis. La arbaron neniam timas la cxi supruloj, cxar, en gxi, ili laboradis de la frua agxo, kaj la malvarmo, kaj la frosto, kaj la prujno kvazaux rebrilas en ilia animo, tiel ke sen tiaj maldolcxajxoj ili malfacile elportus la vivon.

  Vojirante, Manjo iomete pensis pri la vespera festo, gaje, simple nur tial, ke tiu cxi festo estas gxojiga kaj bonporta. Sxi ja lernis, ke en tiu vespero, ie, tre malproksime, al la homoj naskigxis Savonto, pri kies vivo sxi bone sciis; tion sxi tre kredis, sed tio estis tiel enradikigita en sxi, ke la penso pri gxi estis tute senutila. Sxi do preferis sin okupi per tute nespiritaj aferoj: kiajn novajxojn pri la valanoj alportos la fiancxo, kion al sxi donacos la patro, kiu venos cxe la festenon. Dume, tiel pripensante, sxi alvenis al la loko, kie kusxas la jam dehakita abieto. Brave sxi sxargxis per gxi siajn sxultrojn kaj tuj foriris, cxar jam ekvesperigxis, kaj la vojo al la domo estis malfacila kaj longa.

  Terura, akra, senkompata malvarmo reĝadis, sed pri gxi sxi estis suficxe sperta; tamen, sxin iom timigis la densa nebulego, kiu, cxe l' vesperigxo, pliakrigxas en la arbaroj.

  La pala lumo, kiu tra la nebula vualo, gxispenetradis la arbajn densejojn, netakseble klinigxis al la horizonto; timema, senbrila rugxajxo aperis cxe la sunkusxigxo, kaj, laux la pliblovo de l' vento, sxi tre bone sentis, ke venas vespero. Kaj sxi rapide iradis, cxiam kaptita de la penso pri la baldauxa festeto, pri Kristnasko, kiu en la sama horo, kunigadas cxiujn frato-homojn por festi tutmondan gxojon.

  Sxi portis la abieton sur la sxultroj, sed, cxar densigxis mallumo kaj sxian pasxadon malhelpis la trunkoj, sxi decidis demeti la arbeton kaj gxin treni. La cxielon oni jam ne vidis; super la cxirkauxa naturo nagxadis noktombroj kaj tute malheligxis la vojo. Malvarmigaj blovoj aljxetigxadis laux la aleoj; de la brancxoj pendis glacieroj, kaj la trunkojn cxirkauxis prujno. Sur la malmola negxo glitis la piedoj, kaj sxi estis devigata iri malpli rapide. Maltrankvileco sxin konfuzetis, tiom pli ke, tra la nebulego, sxi ne povis scii, cxu sxi iras laux la gxusta vojo, aux cxu sxi eraras. Tamen, sxi konfidis al la kutimo. Jam de la frua infaneco, sxi tien venadis kun la patro kaj la fratoj, en tiu sama tago por dehaki la kristnaskan abieton. Sed, tiun jaron, sxi ja volis iri tute sola. Baldaux sxi estos matura virino,

edzino, kaj tial estas necese, ke edzino estu kuragxa, kaj sxin timigu nek ventego, nek malvarmo. Tie supre, vivo estas batalado, sencxesa eterna batalado kontraux naturo tiel fiera kaj sovagxa, ke gxi ne toleras la kunvivadon de aliaj vivemaj estajxoj, kaj la braveco estas, ecx por la virinoj, io natura, necesa, pri kiu neniu fanfaronas.

  ... Envenis nokto, terure malhela nokto, dum kiu pliigxadis la frosto kaj plifuriozis la negxaj blovegoj, kiuj, de tempo al tempo, mugxadis de la montaj suproj. El la tero, aux el la brancxaro de abio, iafoje levigxis ventoturnigxoj, pelataj de l' vento, kaj cxiuflanke disflugis negxeroj, tiel multnombraj, ke la vagantino fermis la okulojn pro timo. Bruon oni ja ne auxdis. Iafoje, brancxo, tro peze sxargxita, ellasis negxan pecon, kiu mallauxte

defaletis teren.

  Manjo tre timis, ke sxi devojigxis; tia ideo sxin ekdoloris, cxar jxus sxin kaptis la penso pri nokta restado en tiu izolejo, tra tiu akra malvarmego, meze de l. venta batado, kaj, plie, dum kristnaska vespero, kiam cxio brilas de gajeco, kiam la plej malgxojemajn okulojn lumigas radio de espero.... Tio ja ne povis esti. sxi cxirkauxrigardis, palpis la trunkojn per siaj duonfrostitaj manoj, faris kelkajn pasxojn al cxiuj direktoj por vidi, cxu sxi staras sur la gxusta vojo. Sed la signojn pri la vojeto surkovris novaj negxamasoj, kaj pro la nepenetrebleco de l' nebulego sxi ne estis kapabla gxin retrovi. sxi tre bone konsciis, ke sxi devojigxis, kaj tiam, nevenkebla timo sxin kaptis. Kion sxi faros por retrovi la domon, kiel sxi, tra tiu terura malhelajxo, povos rekoni la vojon, kunporti la abieton gxustatempe por festi Kristnaskon? Cxirkauxe sxi palpis la arbojn, sed sxiaj fingroj nur sentis delikatajn glacieretojn, kiuj rompetigxis cxe sxia tusxo; plie, sxin treege doloris la piedoj. La malvarmo, la tiel senkompata malvarmo, sxin iom post iom penetradis, perfideme, singardeme, kvazaux ensorcxisto. sxi volis krii, sed sxia krio ne trafis trans kelkaj arboj; kaj al kio efikas krio de junulineto, en mezo de arbaro ombroplena? Senkuragxa sxi ne volis esti, kaj sxi peneme remarsxis ankoraux irante la abieton, cxar sxi esperis, ke tre baldaux sxi eliros el la arbaro kaj retrovos signojn pri la gxusta vojo. Certe mokus sxin cxiuj, kaj sxin mallauxdus, se sxi ne kunportus la abieton kaj pro sxia neatenteco malsukcesus la festo. Tiu cxi penso, pli ol la ideo pri sxia sorto, sxin doloris. Sxi antauxeniris kun granda malfacileco; cxe cxiu pasxo, sxi aljxetigxis kontraux la trunkojn; la piedojn pezigis malvarmego; kiam sxi haltis, sxajnis al sxi, ke sxi tuj mortos pro la piedoj glaciigxantaj; tial sxi marsxis lauxeble, konservante la esperon, ke sxi baldaux eliros, ke tuj ekmontrigxos la gxusta vojo kaj rapide sxin kondukos hejmen, kie sxin atendas multo da homoj por kunfesti Kristnaskon. Siajn fingrojn kvazaux ferigxintajn sxi jam ne sentis, sed ili ankoraux energie tenadis la abieton, kaj pri tio sxi jam ne precize konsciis. Nur unu penso sxin konstante elokupadis: en tiu nuna horo, kunvenas homoj en la kuirejon, kaj trinkas kunparolante, kaj maltrankvile rigardas la patro tra la pordo, cxu sxi tuj alvenos, kial sxi ankoraux ne estas tie....  Ha! sxi volas nepre eliri. Tuj sxi per sia propra volo retrovos la vojeton. Kaj ree sxi plirapidigxis, ree sxi faletis sur la glitiga tero, ree sxian pasxadon baradis la senlimaj rangoj de trunkoj. sxi sentis, ke sxia elspiro frostigxas cxe la lipoj, ke io terura detrancxas sxiajn piedojn kaj perforte volas ilin ligi al la tero. Strecxigxas sxiaj nervoj de junulino, de brava, sentima virino montana, difinita por la vivado batala kontraux naturo. Iafoje, sxi disrigardas, sed tiam sxia timo farigxas pli granda. Sxajnas, kvazaux nekonataj estajxoj sxin atentus, kvazaux io malvarma sxin kaptus kaj senbrue detirus, por ke sxi ne rapidu antauxen. Kaj antauxen sxi ankoraux volis iri; alia vigla forto sxin pusxadis, kaj tiun potencon sxi obeis, cxar sxi sciis, ke ie, eble tute proksime, eble tute malproksime, estas la celo, ke momenta senmovado por sxi estos mortiga.

  ... Noktigxis, tute noktigxis en la arbaro, kaj, en tiu horo, la domon sendube forlasis cxiuj invititoj por esplori, kial sxi ne venis. Kaj baldaux ili sxin trovos, kaj sxi honteme reiros al la kajuto, malsukcesiginte la feston, kvazaux malsagxa knabineto. Jes, tre baldaux ili venos, kaj tra la densajxo eksonos vocxoj amataj kaj paroloj konsolaj; sxi tuj reiros; la festo malsukcesos, kaj pro tio sxi emas plori. La antauxan jaron en la sama tempo, gxojis la festeneto en la kuirejo, sxercis la viroj, babilis la virinoj, kaj brilis la lumetoj sur la brancxoj. Nun, sxi mizere eraradas tra la arbaro, sen ia radio de lumo. sxin ja lacigis la marsxado; terure sxin doloris la piedoj, sed malgraux ilia malvarmeco, sxi sentis, ke vivo ankoraux fluadas en ili, ke la dangxero ankoraux ne minacas sxin. Kontrauxe, la fingroj estis rigidaj, alfiksitaj al la abieto per frosto, kaj sxian tutan korpon skuetis frostotremo pro timo kaj malvarmego. Sxi haltis, auxŭskultante, cxu ne venos iu familiano, cxu la teruran cxirkauxan silentecon tuj ne finos homa vocxo, vorto de espero. Tamen, sxiajn orelojn ne atingis ia bruo. La senlima, eterna, morta silentado sxin cxirkauxadis; nur vento gxemegis, kaj negxo defalis teren. Kaj, jen sxi rememoras pri versajxo iam lernita en la lernejo, kiam sxi estis malgranda knabino. En gxi oni parolis pri patro kun infano rapidantaj tra arbaro, kaj la infanon, oni diris, allogis regxo per dolcxaj paroloj, kaj la infano mortis. Kontrauxvole, sxi rememoras la tutan versajxon: "Rajdas nokte tra la vento'@

Unu patro kun infano,@ Knabon havas li en brakoj,@ Premas ame, varme tenas."  Kaj kvazaux en songxo, reflugas al sxia kapo cxiuj versoj, gxis la lasta: "Tre rapide rajdas patro,@ Mortigxantan filon tenas,@ Li kun peno hejmen venas,@ Jam en brakoj mortis knabo." Tion sxi ofte deklamis kaj gxuste, kiam sxi estis tute juna, dum kristnaska vespero, antaux cxiuj kunvenintaj genajbaroj. Kaj sxian unutonan deklamadon sekvis multo da lauxdoj kaj brua aplauxdado. Pri aliaj infanaj mirrakontoj sxi ankaux rememoras. La Regxo de l' Malvarmo loĝadas, laux la enlanduloj, en la plej densa loko de la arbaro; kaj, ofte, dum la vintraj tagoj, li forlasas sian regxolandon, kaj, vestita per tute blanka vestajxo, li restas cxe ia nekonata angulo, kaj, per dolcxaj, trompemaj vortoj nekontrauxstareble delogadas al sia logxejo la mizerajn vagantojn, kies korpon li ennegxigas gxis la veno de l. somero. Manjo tre bone scias, ke tia Regxo estas nur timigilo al la neobeemaj infanoj, sed, nuntempe, vero kaj malvero kunmiksigxadas en sxia deliranta kapo, kaj, cxe cxiu pasxo, sxi tre timas, ke tuj aperos al sxi la blankaRegxo.

  Ne! pri tiaj aferoj, sxi ne devas pensi. Sxi ja ne estus inda edzino, se sxin timigus tiaj sensencaj rakontoj. Kaj sxi rekuragxas, provas antauxenpasxi, ne rapide, singardeme, nur por sin movi, por ke ne frostigxu sxiaj piedoj, cxar iu familiano baldaux venos kaj sxin kunportos al la varma lito.

  Aliaj realaj okazintajxoj sxin okupas. Iu prapatro iam restis tutan nokton en arbaro kaj sencxese marsxadis, por ke la kapo ne frostigxu, kaj dum la tuta sekvanta tago, li eraradis, tra la nebulego, gxis oni lin retrovis, mortantan de malvarmo kaj malsato. Oni ankaux ofte rakontis en la vesperaj kunvenoj pri iu maljunulino, vilagxa sorcxistino, kiu nokte perdigxis en arbaro kaj estis retrovita nur multajn monatojn poste, enfosita en negxa kavajxo. Sed pri sxi la tieulinoj diris, ke tia morto estis justa revengxo de Dio, cxar iam, laux la komuna opinio, la nomita sorcxistino ensorcxis junulinon, kiu venis dehaki la kristnaskan abion. Manjo timas, ke sxi estas sur la sama vojo kiel la malbona maljunulino, kaj, kvankam, laux la diro de la vilagxaj instruituloj, la fantomoj tute ne ekzistas, al sxi tamen sxajnas, ke tuj aperos la korpo de la mortinta sorcxistino, aux la blanka mantelo de la Regxo de l. Malvarmo.

  ... Kaj nun tute ne doloras sxin la piedoj, cxar sxi jam ne sentas, ke ili estas; la abieton sxi ne forlasis, cxar sxi pri gxi jam ne pensas. Iafoje sxi provas ekrezoni, rememori la direktojn, laux kiuj sxi devas iri, sed tia pripenso alkondukas sxin al pli mizera konkludo rilate al sxia estanta sorto.

  Sxian bravecon iom post iom cxesigas lacigxo kaj malvarmego. cxe cxiuj kelkaj pasxoj, sxi haltas, jxuras, ke sxi ne iros pli malproksimen, auxskultas, cxu ne lauxtigxas ia brueto, cxu ne aperas la savontoj. Sed, ja nenio.... Kaj sxi senesperigxas, sidigxas sur trunketon, ellasas malgxojajn larmojn, atendas gxis venos aux morto aux savo.....

  Jen, en cxiuj lokoj de l' tero, gxojas la festo de ristnasko. Tiun feston sxi iam vidis en la urbeto sur la ebenajxo, kaj tie gxi estis multe pli bela kaj ricxa. Abio briladis en cxambro, geknabetoj gxojeme rigardadis al la arbo, ricevis ludilojn de bela sinjorino, kaj kiam finigxis la festo kaj estingigxis la arbo, iu maljuna viro parolis per solena, strange frapanta vocxo. Li rakontis pri antikvaj okazintajxoj: "... Tie, en tre malproksima lando, antaux multego dajaroj, pasxtistoj maldormis cxirkaux fajro, en plena nokto.... Kaj, jen subite al ili aperis angxelo de la Sinjoro, kaj diris: Ne timu! gravan sciigon mi anoncas al vi. Hodiaux, al homoj naskigxis Savonto. Kaj angxeloj aperis en la cxielon kaj kundiradis: Gloro al Dio cxe la supraj altajxoj, kaj paco al la homaro."

  Ho! tian pentrajxon sxi tre bone rememoris; homoj, strange vestitaj, sidadis en la senlima dezerto; brilis meze de ili rugxa fajro, kaj, jen ekradiis senkompara brilo en la cxiela vasto.....

  £Cx al sxi ne brilos simila aperajxo, cxu baldaux sxi ne vidos konatulojn kun flamingoj en la mano. Sxi denove auxskultas..... Silentadas..... sxi volas krii, sed sxi timas, ke sxia vocxo estos tro lauxta, kaj tial vekos fantaziajn

estajxojn.

  En sxia deliranta kapo cxio kunturnigxas. Sxi cxiam revidas la iamviditan pentrajxon: homoj sidantaj en la dezerto cxirkaux fajro; bela, diafana nokto sub orienta cxielo, pli blua ol la plej blua cejano, pli vasta ol la plej vasta cxielo videbla de l' montosuproj.

  Sxi rememoras..... Neniu venas; kaj kvankam sxi auxdis pri vivo, ke gxi estas ne grava bono, tamen morti sxi ne volas, cxar la vivon sxi amas. Se sxi ekhaltas, sxi sentas, ke sxin kaptos la mortigxo per la malvarmo, sed aliparte sxiaj glaciigxintaj piedoj jam ne povas sxin subporti. Kaj malespera, sxi haltas, pensante, ke sxi eble trovos kusxujon sur la tero, tie sxi dormos gxis la mateno, aux venos la morto. Cetere, la konscio sxin forlasas; rakontoj sxin persekutas; sxi pri si mem pensas, ke sxin atendas la Reĝo de l' Malvarmo, ke sekve sxi neniel povos savigxi. Kaj sxi kusxigxas sur la teron, envolvante sin per sia robo por ne senti la maldolcxan fundon. Al sxi proksimigxas dormemo;

sxajnas; ke sxi sidas tre bone sur la negxo, ke la piedoj sxin jam ne doloras, ke agrabla sento sxin tiras al pli bona, pli felicxa vivo.

  ... Jes, ili tuj revenos, ili ekkaptos sxin kaj forportos en la hejmon.... Sed en kian hejmon? Ŝi ja ne scias, cxu pri la patro aux cxu pri la Regxo de l'Malvarmo sxi pensas..... Bone estos al sxi; iu sxin tuj kunportos kaj, kisante, sxin sxovos en la varman liton, kie sxi kunligos siajn membrojn por revarmigxi..... Sendube, sxi songxis; jen, sxi ja vere kusxas en lito. Sendube jam pasis Kristnasko; la arbeto staras sur la tablo, la lumetoj estingigxis, kaj, cxe la matenigxo, sxi cxion revidos, kun la rememoro pri tiu stranga songxo, ke sx kusxis en arbaro, ke al sxi estis tre malvarme..... Dolcxe estas al sxi, cxar sxi jxus akceptis la kison de l' fiancxo, dolcxan, tre varman kison. Li fermis al sxi la okulojn, surkisante la lipojn, kaj brako jxus cxirkauxligis sxian kolon..... Li estas tie apude, sxi estas tute gxoja; li rediras dolcxajn parolojn: Baldaux, ni kune.... Sed, kia malagrabla songxo sxin jxus tenis: sxi estis en arbaro, homo, ne homo, sed blanka demono sxin karesis, kaj dolcxe, dolcxege sxin tiradis al ia malvarma profundegajxo.

  Sed, teruro! tio ja ne estas songxo! sxi sidas en arbaro, sxiaj membroj kusxas sur la negxo, kaj jen sxi volas movi fingron... gxi jam estas alligita al la tero per frosto; sxi ekkrias; iom da konscio sxin rekaptas. Jes, cxion sxi rememoras tute bone, tute precize. Se sxi kusxas pli longe, tuj sxi mortos, cxar la perfida Regxo de l' Malvarmo tiel detrancxas la vivon de l' homoj, kaj morti sxi ne volas, cxar la vivon sxi amas. Jen, sxi tuj restarigxos; sxi denove rapidos tra la arbaro, laux kia ajn direkto, nur por ke sxin ne prenu la frosto kaj la dormigo de l. malvarmo. Jes, tre certe sxi tuj ekstaros, kaj baldaux oni sxin trovos, cxar la tuta familio sxin nepre sercxadas..... Sxi tuj ekstaros.....

  En la urboj, sonas la gxojo, kaj bruas la gajuloj; en multegaj domoj oni festas en la kuirejo, kaj la abio lumigas la gxojantojn per siaj sennombraj fajretoj. Dio mia! kiel bela estis la festo, kiam sxi estis en la urbo. Al sxi donacis ludilojn bela sinjorino, kaj poste solene parolis maljunulo per strange frapanta vocxo:... "en dezerto, sidadis pasxtistoj cxirkaux la fajro....."

  Cxirkaux la fajro! Ho! kiel bone estas sidi cxirkaux fajro! Oni almetas la manojn super la rugxan flamon, oni apogas la piedojn kontraux la fajrujon; ĝoje ronketas la brulajxo, kaj hela flameto lumigas tra la densa nokto..... Nun, la piedoj estas tute varmaj, ankaux la manoj; cxio estas bona, kaj, jen, al sxi estas tute same kiel en sxia fantazio. La piedoj estas tute varmaj, ankaux la manoj, sxia tuta korpo tremas pro varmo. Sxiaj okuloj fermigxas, la manoj kunligiĝas, la korpo tordigxas por esti pli varma.

  Jen, subite, sxajnas, ke, en la malproksimo, el tute malproksima sonorilejo batis ia horo.... Kioma, kie, sxi ne scias. cxu ecx sonadis ie? Cxu ne okazas ia tratrancxo en sxia deliro? Tamen, sxi rememoras iomete.... Sxi kusxas sur la tero; tie estas varme; sxi povas atendi gxis la veno de l'matenrugxo, sed estus eble pli bone se sxi restarigxus, tial ke oni rakontas, ke la kusxintoj sur la negxo estas difinitaj por la morto. Tio estas ne vera. Oni rakontas tion, sed cxion rakontitan oni ne devas kredi; kontrauxe, sur la tero, estas pli dolcxe, pli varme, pli ripoze; oni dormetas tute bone, sentante nenian blovon, nenian ventoturnigxon. Sed, sxi tuj ekstaros, cxar sxi iom timas. sxajnas tute kvazaux io neatendita, io neprokrastebla tuj okazos. La Regxo prenos Manjon; tio okazas, ne nur kiam oni estas knabino, sed ankaux kiam oni estas fiancxino. Tion difinis la malbona sorcxistino kiel revengxon pri la puno de Dio, cxar la sorcxistinoj estas la estrinoj de la arbaro, kaj la potenco de Dio ne trafas trans la malbelaj, mallauxtaj densejoj..... Tial, sxi starigxu!... Kvazaux ia kiso sxin tusxetus.

  Eble, la kiso de l' fiancxo, kiu volas sxin surprizi, cxar fiancxino sxi ja estas. De longatempe sxi pensadis pri tiu venonta kunvivado kun alia viro, en alia domo, ne cxar sxin persekutis la deziro al amo, pri kiu revadas la urbaj junulinoj, sed nur tial, ke tia estis la kutimo de la prapatroj, ke gxin oni nepre devas obei. Baldaux okazos la edzinigxo, kaj jam sxi sentas kvazaux en tiu vespero farigxus pli akra la kiso de l' fiancxo... eble, cxar efektive baldauxigxas la tempo de l' geedzigxo. Post la paso de l' vintro, ili kunforiros al la valo, kie pli facila estas la vivado kaj pli gxojaj la vintraj tagoj.

  Sed, jen, iom post iom, alproksimigxadis la Regxo de l' Malvarmo, la perfida demono de la nudaj altajxoj. Tremante, lia maljuna mano malfermis la okulojn de la junulineto, li delikate kunmetis la brakojn kaj la krurojn....

Varmo! varmo! sxi nagxadis en la varmo!

  kiel bone sxi estas en la lito post la gxojigo de l' ristnaska festo. Ho! la bona lito, la dolcxa varmeco de l' cxambro, flanke de la varma stalo.....

  Sxi jam ne movis sin. La Regxo de l.Malvarmo klinis sxian tute palan kapon; sxian hararon li sxmiris per prujno, kaj sxian glaciigxintan korpon envolvis per sia blanka, purega mantelo, tiel blanka, tiel purega kiel la vualo de la junaj edzinoj. Kaj, tion farinte, li avide, gxojege, sxin kisadis, cxe la frunto, cxe la brusto, kaj al sxi sxajnis, ke lia kiso estas pli dolcxa ol la plej dolcxa kiso de l' fiancxo, pli varma ol la plej varma kareso de l amo.

                       H. Hodler

(*( En la rakonto oni uzas la vorton "kajuto" por "ligna dometo".

  La rakonto estis premiita en konkurso de "La revuo", kaj aperis en la kolekto

"Lauxroj" en 1908.)

 

 

          Ritmo.

 

  Gxis la plej novaj tempoj regis pri ritmo la plej granda ordo en Esperantujo. Ne tial, cxar oni ne faris versojn kun malbona ritmo, sed cxar oni ne faris teorion pri gxi. Kaj estas terure, mi devas nun ankaux fari teorion pri ritmo, kvankam diris jam Hafiz, ke "praktiku la kison kaj ne klarigu gxin", kaj same mi volus krii: "sentu la ritmon kaj ne faru pri gxi teorion".

  Unu el la plej cxefaj karakterizajxoj de nia lingvo estas la forta akcento. Estas do evidente, ke gxi ne povas esti ignorata en la poezio, ecx la ritmo devas esti bazita sur gxi, do nek sur la mezuro, kiel en la lingvoj greka kaj latina, nek sur la silabnombro, kiel en la franca lingvo. Estas tute erare, se oni volas auxdi el Esperantaj versoj francan aux anglan ritmon. El ili devas soni Esperanta ritmo.

  Cxiu verso konsistas el piedoj. Cxiu piedo devas havi _unu akcentitan silabon, sur kiu gxi apogas sin ($) Sed nur unu! Du forte akcentitaj vokaloj ne povas stari unu apud la alia, cxar tio malagrable tusxas la orelon (II). Ekzemple: "en okul. larm. sidis...": Oni sentas kvazaux estus karambolo de vortoj.

  Cxiu piedo aux levigxas: "Homar', homar', mi vokas vin kun kri' ...", aux mallevigxas: "Venu dolcxaj rememoroj!"

  Same la trisilabaj piedoj: "Knabinet', cxu vi amas fidele?", "sxiru de vang'  la vualon.".

  El piedoj kombinigxas la verso. Cxefa principo: levigxantaj kaj mallevigxantaj piedoj ne povas stari unu apud la alia (III), cxar tiamaniere du akcentitaj silaboj renkontigxas, aaj oni ree havas la senton de karambolo. Ekzemple: "mi sidas apud forn' kun  pens. amara. Pri kruela mort. via knabin. kara." Legante oni sentas preskaux marmalsanon.

  La versoj povas havi antauxan kaj malantauxan duontakton. Severaj formoj klasikaj havas difinitajn piedojn. Sed cxiu poeto povas krei novan formon, konvenan al la enhavo de sia verso. Nur la diritajn tri principojn li devas nepre sekvi, male la verso "piedon tiros kiel lama hund.".

  Konsilinde estas, ke en la sama verso cxiuj linioj havu la saman movmanieron (levigxan aux mallevigxan(.

  Por konsolo, mi citas kelkajn poeziajn permesojn:

  Unusilabaj vortoj povas esti akcentaj aux neakcentaj.

  Pli ol trisilabaj vortoj povas havi plurajn akcentojn sur kiu ajn de la antauxaj silaboj.

  La pronomoj posedaj, la vortoj de la "Tabelo" (escepte la serion "neni-"), la vortoj "ili" kaj "unu", prepozicioj kiuj ne havas duoblajn konsonantojn ("apud", "super" antaux postsekvanta vokalo) povas perdi sian akcenton, se ili senpere sekvas akcentitan vokalon. Ekzemple: "Kaj kor' mia sangis", "Sed hom' tiu ridis", "Cxe l' font' apud arbo...".

   "La" antaux akcentita vokalo povas perdigxi kiel silabo ($Bennemann). Ekzemple: "Kiel mielon la abelo...", "mi kolektas la memorojn."

  Mi finas. Mia artikolo ne estas ia frapanta nova teorio, propre gxia rincipo estas la sama, kiel en la "$Esperanta Versfarado" de Parisot kaj Cart. Kaj laux la samaj principoj verkis Zamenhof kaj la plej bonaj Esperantaj poetoj. Sed oni auxdas nuntempe kontrauxvocxojn kaj, kio estas pli cxagrena, oni legas kontrauxversojn. Kaj, kio pikas al mi rekte en la koron, oni skribas kontrauxrecenzojn. Kion fari, kion fari? mi devis skribi la artikolon, eble tio kvietigos min iomete.

  Fakte, mi estas jam pli trankvila.

                   Namillab Major

 

 

       Nekredeble, kaj tamen vere

 

  La plej granda besto sur nia planedo vivis eble en prahistoria tempo; partoj de elfositaj skeletoj supozigas tion, sed mankas kompleta skeleto ebliganta taksi suficxe precize la grandecon de iuj gigantaj prahistoriaj sauxroj. La plej impona estajxo nun vivanta estas iu balenoptera specio (Balaenoptera musculus). Gxi estas 30 metrojn longa (kelkfoje ecx pli ol 33) kaj pezas inter 150 kaj 180 tunojn (kaj eble ecx 200)(. gxia busxo, provizita per bartoj, povas enteni gxis 90 tunojn da akvo, kiun la besto poste eligas tra la bartoj, tiel retenante la krilon kiu estas gxia cxefa nutrajxo. Da etaj krustacoj el kiuj konsistas la krilo, 40 milionoj povas esti glutitaj en unu tago de unu balenoptero. Sed ne timu: kvankam en la busxon povus eniri dekoj da homoj samtempe, la besto ne povus engluti ilin pro tro mallargxa faringo. Male, la lango pezas meze pli ol 2.5 tunojn, la koro 180 kg kaj la aorto havas diametron de 23 cm. La ido naskigxas sep metrojn longa kaj 2,7 tunojn peza; kiel sucxinfano (dum sep monatoj( gxi cxiutage trinkas 400 litrojn da patrina lakto kaj farigxas 90 kg pli peza. Da tiuj mirindaj estajxoj restas eble nur kelkaj miloj, kaj ilia estonto, malgraux tio ke ili ne plu estas cxasataj, estas riskoplena.

  Alia giganta estajxo, sed apartenanta al vegetajxoj, kaj prezentanta unikajxon gxis nun konatan, pezas proksimume 6.000 tunojn. gxi trovigxas sur la Roka Montaro de Usono, en la sxtato Utaho. Temas fakte pri arbareto el 40.000 poploj kreskintaj el la sama radika sistemo (kaj do cxiuj apartenantaj al nur unu individuo(, kiu agxas lauxsupoze proksimume 80.000 jarojn, do versxajne la plej longviva estajxo konata.

  Sed ni venu al la homa specio. Kiu povus esti, laux vi, la agxo (science dokumentita) de la plej juna patrino? Vian respondon mi ne auxdis, sed preskaux certe gxi estas malgxusta. Knabino (Lina Medina) naskigxinta en 1933 (la 23-an de Septembro) kaj ankoraux vivanta, estis enhospitaligita pro nenormala ventrodikigxo en sia kvina vivjaro. Oni trovis, ke sxi estas graveda jam je la sepa monato. Sxi suferis je tre malofta misfunkcio de la organismo pro kiu ekestis tre frua puberigxo. Nu, sxi naskis per cezara operacio sanan infanon, Gerardo, kiu tamen mortis kvardekjara pro grava malsano. Oni ne povis certigxi pri la identeco de la patro.

 

 

     pri la sagaca cxino Afanti

 

  La regxo foje demandis al Afanti:

  "Afanti, se oni diras al vi: vi povas ricevi unu el du aferoj, monon aux justan koron, kion vi elektus?"

  Afanti ecx ne prenis la tempon pripensi. "monon," li tuj respondis.

  La regxo ege miris. "cxu vere tion vi farus?" li diris. "Mi ne komprenas vin. Mi tute certe elektus justecon. Mono, mono, tio estas plej ordinara. Sed justeco estas io alia. Vi povas travojagxi la mondon: vi rimarkos, ke justajn korojn oni ne trovas facile."

  "Ho granda regxo!" sonis la vocxo de Afanti. "Homo cxiam deziras havi tion, kio mankas al li, cxu ne? Kion vi elektus, tio povas esti nur, kio al vi mankas...."

 

 

         Al rozpetalo

      trovita sur la vojo

 

  Nur senutila, desxirita rozpetalo!

sxajne nenion vi valoras,

kusxanta antaux mi sur vojo kota

post via falo.

Tamen ankoraux dolcxe vi odoras,

kaj via belo, sub piedoj subpremota,

(malgaja vivfatalo!)

estas ankoraux kotlibera,

kvankam vi kusxas en malpura lito tera. 

 

cxu   vere sen utilo?

Ne diru tion! Niajn korojn tusxas

gxis felicxeco, cxia belo.

Kaj vi, ecx difektita, kies kolorbrilo

sur fono de kotgrizo kusxas,

(simile al flaveta stelo

sur nigra noktcxielo)

min plezurigis dum cxi-horo,

kiel, en la somermonatoj,

vi, sur patrina brusto kun gefratoj,

estis por mia koro,

fonto de gxuo kaj felicxo,

fonto de l' vera ricxo. 

 

Permesu do, estajxo kompatinda,

ke mi vin levu for de la malpuro,

en kiun jxetis vin la vento blinda.

inter la herbon apudvojan mi vin metos,

kie sur vin kruduloj ne surtretos,

kaj kie vi en paco kaj sekuro,

for de l' piedatenco,

en porvon velkos, kia vivan vin subtenis,

el kia vi mem ankaux venis

en la komenco.

               John S. Din]oodie

                    (el "Kvaropo")

 

 

        Stenografia pagxo

(Cxi tie forlasita).   

 

     -----  Fino  -----