Esperanta Ligilo

        Oficiala organo de
Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE)

      numero 2 - Februaro 2023


 


           Enhavtabelo

carpe diem!
Pri blinduloj en Kameruno.
humuro per poezio.
La ringo de amikeco.
La Stenografia pagxo pauxzas.
Por legemuloj.
Iom el la nuna tempo.


        Carpe diem!

   Tion  konsilis la latina poeto horacio al virino, kiu per diversaj
sorcxajxoj klopodis ekkoni sian estontan vivon. Li konsilis forlasi tiujn
klopodojn kaj kapti la nunan tagon,
gxuante cxion, kion la vivo ofertas.
   Kiam vi tenos en viaj manoj cxi tiun kajeron restos nur unu monato
por aligxi al nia 87-a IKBE, kiu atendas vin cxe adriatiko, en Italujo.
   Cxu vi ne sekvos la konsilon de la poeto, ke oni devas gxui cxion,
kion la vivo ofertas, inkluzive (kaj
cxefe) kiam temas pri esperantaj arangxoj?


      Pri blinduloj en Kameruno

   Bonvolu legi raporton de membro de bonfara nederlanda organizajxo pri
sia vojagxo al Kameruno, sed antauxe legu mallongan noton pri la naskigxo
de la organizajxo mem. Kelkaj esprimoj ne estas tute klasikaj el la
lingva vidpunkto, kaj foje ricevas tro da spaco la problemoj de la
rakontanta sinjorino, sed la raporto estas tamen tre interesa.

   En 1998 Truus Jonker kaj sxia edzo Nanne ekkontaktis kiel blinduloj
kun la tiam 22-jara René el Kameruno, ankaux blinda. Pro lia korsxira
situacio Truus konsilis al li peti azilon en Nederlando, kaj
dum la semajnfinoj li tiam restados
en ilia familio. Estis lia revo
plibonigi la hom-maldignan vivsituacion de siaj amikoj en Kameruno pere de
instruado. Tiel li motivigis Truus estonte ekuzi sian kapabligan
sperton kaj akirajxojn por ili.
Kiel junulino sxi mem estis inspirita de la Jesua montara alparolo: "mi
malsatis
kaj vi mangxigis min. Mi soifis..." kaj tiel plu.
Cxe la antauxtago de la jarmilsxangxigxo sxi ekfondis Stichting Fakkel 2000
(fondajxon torcxo 2000) kiel simbolo de batalemo kaj solidareco inter si/
Krom sekretariino sxi estas la faranta
forto. Torcxo 2000 kunlaboras kun surloke aktivaj fidindaj
blindulorganizajxoj en Kameruno. Torcxo
2000 financis instrucentron en la politika cxefurbo Jaundo kaj en la
ekonomia cxefurbo Douala sed ankaux
la modernigadon de la klascxambroj en la instrucentro en Bafoussam.
Cxiujare oni sendas per markontenero grandan kvanton da lerniloj kaj
helpvaroj, kiuj cxiam estas bonvenegaj. Kaj dum la korona krizo estis
financitaj por la plej malricxaj elsavigxpakajxoj.

      Vojagximpreso pri Kameruno,
      de 25-10 gxis 11-11-2022
   Mian proprakostan flugbileton pere de Brussels Airlines mi jam tri
monatojn antauxe registrigis, cxar la
prezo tiam estas plej malmultekosta.
Amiko, kiu antauxe veturigis min al Bruselo, malkovris, ke iros ankaux
internacia vagonaro el Amersfoort
al la flughaveno Brussel-Zaventem. Do mi decidis cxi-foje uzi tion por
sxpari al li vojagxon tien kaj reen.
   La enpakado de la pakajxo postulas
singardemon. Ankaux enestu tek-komputilo, kiun mi promesis al iu, kaj
miksmasxino por la edzino de Robert, kie mi tranoktos. Kaj por cxiuj el la
intertempe ok infanoj paron de sxuoj.
   Je la forirdato, la 25-a de Oktobro, la vekhorlogxo jam sonis je la
kvara, car la vagonaro foriros je la
kvina kaj duono. Je tiu cxi tempo ne trovigxas trafiko sur la stratoj, kaj
ankaux en la vagonaro estis preskaux neniu. En Amsterdamo mi devis
      transvagonarigxi. Mi eksercxis iun, kiu povos helpi min kun cxiuj
miaj
pakajxoj, kiam je cxi tiu frua horo la asistado ne venus.
Sed hazarde montrigxis ke ankaux la masxinistino de la internacia vagonaro
estas en la kupeo. Sxi ofertis kunpreni min. Kaj do, mi alvenis je la 8.50
horo en la flughaveno. Ne estas simple por ni blinduloj disde la vagonaro
atingi la asistantejon. Sed sxi faris signon al iu de la laboristoj, ke li
alportu min tien. Post du horoj da
atendado la vojagxperanto venis al mi kun la scciigo: "Sinjorino, mi havas
problemeton por vi, la flugo al Douala
jxus estis nuligita." "kion mi nun
faru", mi demandis lin. Li donis al
mi tri elektojn. Aux mi per taksio estos hejmenveturigata kun cxiuj miaj
pezegajxoj pagotaj de Brussels Airlines. Aux mi devos dum du tagoj
atendi en
hotelo proksima. La tria eblo estis vojagxi cxi-vespere pere de Ruando al
Douala. Sed pro mia funkciado kiel
interpretisto de la Franca por la opozicia partio, kiu ekagas el
Nederlando por paco kaj sekureco en
tiu lando, ekzistas supozebla dangxero, ke oni tenos min tie.
Montrigxis, ke la hotelo jam estis plenregistrita, sed la peranto sukcesis
post intertrakto tamen arangxi lokon por mi. Kaj tiam felicxe montrigxis,
ke la flugo foriros la venontan tagon. Do mi estis akompanata al la
hotelo, kvarstela hotelo ecx. Mi ja restu en mia cxambro, cxar mankis tempo
por akompani min. Tie estis neimagebla lukso. Cxio estis cxemane, gxis
klimatizilo. Sed la instrukcion por uzado mi kompreneble ne povis legi.
Nu jes, ekzistas pli da malagrablajxoj.
La venontan tagon la aviadilo ankoraux foriris sed kun unuhora prokrasto
pro la granda nombro da pasagxeroj. Ne cxiu povis kuniri kaj kelkaj
vojagxantoj atendu la venonttagan flugon. La belga homekipo senplende
akceptis
mian pakajxkiomon, kondicxe ke cxio lokigxu sub mia sidejo. Kia
agrablegajxo
flugi. Ekscii, super kiuj landoj oni nun flugas kaj kie ni nun trovigxas.
Kaj koncerne la mangxajxojn vi estas pritraktata kiel gravegulo. Nur tiu
ligna mangxilaro, sxajne celita kiel simbolan arangxon por kompensi la
forfluigadon de malutilaj substancoj. Tio ne funkcias por vojagxantoj.
Finfine ni alterigxis du horojn post la planita alventempo en Douala. Tie
la asistantaro transprenis min.

La varmego malsuprenigxis sur nin kiel malseketa litkovrilo. Cxe la dogano
estis sen antauxmencio rampusxita stangeto en mian nazon, kvankam mi
du tagojn antauxe estis testita je korono. Kaj poste oni dum pli ol unu
horo okupigxis pri la elspurado de miaj pakajxoj, kiuj finfine tamen estis
trovitaj. Post varmega bonvenigo en la atendejo mi iris al la logxejo de
Robert, kie mi plejofte tranoktos.
Cxe la alveno atendis min bonveniga komitato kiel kutime. Mi estis
cxirkauxbrakata de cxiu. Poste sekvis komuna mangxado. La infanaro cxi-foje
estis pligrandigita kun knabino neplanita kiel 95 procentoj de la
afrikaj infanoj, sed same bonvena. Grace, kiu nun agxas du kaj duonajn
jarojn, sen interrompo rigardadis min. Sxajne ke sxi neniam antauxe vidis
blankulon. La patrino volis premi sxin en miajn brakojn, sed sxi pro
timo kriegis. Mi diris al sxi, ke Grace
alkutimigxos. Post kiam la komitato estis foririnta, ni pretigis nin por
la nokto. Laux mia surprizo mia cerbo auxtomate adaptigxis al la
pluvivmanieroj: kunigi viajn bazajn ajxojn, nenion forgesi, adaptigxi,
flankenmeti vian hontemon. Unue, tute lavi vin en la plasta baseno, en la
sanitara ejo, ruinigxinta remizeto. Poste la malpuracxa akvo
ennecesejujigi,
kie cxirkasxe estis inundita la planko de akvo aux ...
Poste mi sercxu la largxan liton, kiun mi devis uzi kune kun la edzino de
Robert. Sxi enkasxis je cxiuj flankoj la dissxiritan kontrauxmoskitan
gazon kaj
metis la ventolilon piedflanken, pro la malvarmegeco kaj la moskitoj, kiuj
precipe inter la 22-a horo vespere kaj
la tria nokte aktivigxas. La venontan
frumatenon cxiuj jam ellitigxis, mi tenis min kvieta, gxis la infanoj estis
cxe la lernejo, kiu jam komencigxis je la sepa kaj duono. Laux la programo
mi vizitu la novan instruejon Calisa (centro por instrui skribadon kaj
legadon kaj socian inkludigxon de blinduloj). La loka delegito de la
ministerio por sociaj aferoj estis invitita iri kun ni. La itinero ankoraux
ne plibonigxis, sed post duonhoro ni tamen alvenis. La arangxado couleur
locale (loka koloro), ne estis luksa, sed ja oportuna. Kelkaj ejoj estis
kahelitaj kiel la administrejo, la kuirejo, la flegejo kaj la dusxejo kaj
la necesejo. Aliaj ankorasx ne, kiel la klascxambroj. Posttagmeze ni
ankoraux
vizitis regionan delegiton de sociaj aferoj kaj poste ni iris hejmen.
Kiam ni ankoraux ne estis endome, ekpluvegis. Tropika pluvego, kiu tiel
forte rultamburis sur la ondumitan ladtegmenton, ke ni perdis la
orientigxon. Montrigxis, ke en la dormcxambro estis tralikita cxe mia
flanko la matraco kaj la kapkuseno, cxi cxio estis ege malseka. Sed sen
malfacilajxo estis metitaj plasta kudrotuko kaj seka litkovrilo sur gxin
kaj la matraco venonttage estos sekigota. Por tiu tago estis en la
programo vizito al la kampara komunumo Njombé, la blindulgrupo tie apenaux
havas iun instrunivelon. Ni forirus je la oka horo, sed ankoraux pluvegis.
Proksimume je la deka ni decidis tamen foriri, sed kiam ni finfine
estis ekstere, la pluvo subite cxesis.
Ni luis taksion kun sxoforo por la tuta tago 15.000 cFr, 22.90 euxroj
ekskluzive je
benzinkostoj. Cxirkaux la nauxa horo ni alvenis en Njombé. Sed la
prezidanto
de la blindulgrupo nepre volis, ke ni unue iru al lia domo, kie atendos
por ni bonveniga mangxo. Antaux nelonge li estis numumita Chef de région
(regiona cxefo) pri kvar kamparaj komunumoj kaj li portis grandan cxapon
kun insigno kaj epoletoj, pri kiuj li ege fieris. Mi ne estis felicxa
koncerne
la malfruon, cxar ne estas respektesprimo nenecese atendadigi la
anojn de la blindulgrupo. Sed oni ne povas rifuzi mangxon bonvenigan.
Proksimume je la kvara ni finfine alvenis cxe la asocia konstruajxo.
Cxiu sincere gxojis rerenkonti min denove. Post kiam estis vocxlegita la
raporto de la aktivajxoj, oni rajtis meti demandojn. Temis precipe pri
medikaj demandoj, cxar Kameruno ne havas senpagan sanzorgon.
Tiu, kiu ne havas monon por pagi sian kuracadon, mortos. Tiel simple tio
estas.
Kelkaj homoj estis helpeblaj per kuraciloj, sed por komplikaj kazoj
ni ne havis la monon. Regalite je mangxo ankaux tie, ni decidis dum la
vespero
iri al la misiejo. Al la tiea ekleziulo oni konfidis la financojn kaj kiam
temis pri urgxeco, li tuj ekalarmus.
Li ofertis al ni glason da biero, sed tio ne estis laux mia gusto. Survoje
al la hejmo nia akompanantino Michèle devis aliveturiligxi al motortaksio.
Intertempe la pluvego denove amase elcxieligxis. Tial mi donis al sxi mian
maldikan plastan poncxon, kiun mi iam akiris kontraux kvindek cendoj. Sxi
gxojegis pri tio. Mi pensis pri cxiuj tiuj bonvenigaj mangxoj, kvankam
tamen
cxie estas malricxeco. Cxar la bazaj nutrajxkreskajxoj kiel greno,
heliantoleo,
arakidoj kaj nigraj fazeoloj preze multsignife plialtigxis kelkfoje je 70
procentoj. Kaj la koronmalsano en Kameruno certe ankoraux ne malaperis.
Sed nuntempe cxiuj ignoras la registarajn arangxojn. Cxar la risko esti
infektata
estas malpli granda ol morti en kvaranteno pro malsato.
La 29-an de Oktobro mi cxeestis en la Centre de jeunesse (la centro de
juneco)
en Newbell (la antauxa sidejo de Acfisa) la kunvenon de gxia sportasocio.
La sportasocio Asamc en Jaundo, kiun ni antauxe apogis, kunigxis kun la
nacia
sportasocio ANac, kiu pagis la membreckostoojn de la anoj. Pro
legxosxangxo ili estis prialtigitaj kaj la partoprenado sen kotizo ne
plu eblis. La alilokaj enlandaj
asocioj, al kiuj la membroj ne povis doni la plialtigitan kotizon, tiel
ne plu ricevis registaran kontribuon. Dume la prezidantoj de Jaundo treege
profitis el la por sporto celitan monon disde la ministerio. La
sportorganizajxo Douala decidis tial noti proteston cxe la ministerio de
sporto.
Dum la vespero mi tranoktos cxe Samba, kiu devis malhavi siajn
okulojn kaj antauxbrakojn. Li intertempe renkontigxis kun simpatiega virino
samagxa. Fine de la antauxa jaro ili geedzigxis kaj rezulte de tio lia
filino Emmanuelle denove havis sindedicxeman patrinon.
En lundo la 31-a de Oktobro ni ankoraux faris kelkajn oficialjn vizitojn.
En mardo la unua de Novembro en la programo estis vizito al la integrita
blindullernejo Cispam en Bafoussam.
Bafoussam situas en la okcidento de Kameruno, kie estas multe pli
malvarmete. Unue al la vojagxagentejo, kie ni devis longe atendi antaux ol
foriros la buso tien. Cxar la vojoj estis tre malbonaj, la vojagxo
dauxris ok horojn.
Estis malmulte da spaco, ni sidis tre proksime unu de la aliaj,
sed en la buso por la ordinaruloj ja cxiam estas suficxe da amuzigxo.
Finfine ni alvenis en Bafoussam je la sesa horo vespere, kaj de tie
ni estis prenitaj de la buso de la centro, Toyota Hyace, kiu nombris 18
sidlokojn kaj estis donita de la Liliane fonduso. Direktoro Samuel Fondop
mem estis suficxe multe malfortevidanta kaj ankaux du el liaj infanoj.
Kiel antauxa kaprinhavanto li en 1997 modeste komencis kun adaptita
instruo al tri
lernantoj, kaj nun lia integrita lernejo nombris pli ol 625 lernantojn.
Estis infanrestadejo, lernejo por bubetoj, kaj baza lernejo. Pli maljunaj
lernantoj kun vida limigo estis integritaj en la regulan mezlernejan
instruon. La centro vere donis profesian impreson. La bubetklasoj estis
modernigitaj kaj cxio aspektis bonprizorgita. La internaj lernantoj
bonvenigis nin per abunda kantado, cxar la Kameruna instruado okazas kun
deca disciplino.
La sekvan tagon Samuel Fondop nepre volis, ke ni ankaux vizitu la
mezlernejojn, kie la blindaj lernantoj ricevis konvenan lokon kaj kie
ankaux
trovigxis adaptitaj aparataroj kiel brajlaj printiloj kaj adaptitaj
personaj komputiloj. Superrigardinte cxion, ni povis nur je dek minutoj
post la dek-kvara horo preni la buson al Jaundo, kie ni finfine je la deka
en la vespero alvenis cxe la logxejo de Jean Pascal. Pro la multega
skubalancado ni estis lacegaj. Cxar mi tute ne alkutimigxis al la longa
senmova
sidado, miaj frotvundoj arddoloris.
Krome pro tiom da polvo mi plie ekmalsanigxis je konjunktivito, sekve
de tio kungluigxis la palpebroj unu sur la aliaj. Sed Robert kaj nia
akompanantino Michèle decidis nemangxinte repreni la buson al Douala,
kiu forveturos meznokte, cxar ankoraux estis restinta multe da laboro. Cxar
ne estis multe da trafiko dum tiu tempo, ili felicxe jam alvenis je
kvarono antaux la tria en Douala.
Jxauxdon, la trian de Novembro, Jean Pascal, kaj lia akompanantino Jacky
kaj mi estis invititaj cxe la club des jeunes aveugles (klubo de junaj
blinduloj) en Jaundo. La de ni financita rekapabligejo, kiu estis
malfermita de la Première Dame, estis proprauxtoritate transformita al
integrita baza lernejo de direktoro Coco Bertin, pri kio ni ne samopiniis.
Kun la lerneja mono de la nehandikapitaj lernantoj la lernejkostoj povis
esti
pagataj de la 115 lernantoj kun diferencaj limigoj. La plejmultaj
kompreneble kun vidaj limigoj, sed ankasx infanoj kun auxtismo,
balbutmalfacilajxoj, intelektaj limigoj, frusurduloj, kiuj ankaux
lernis tie gestolingvon, kaj infanoj kun korpaj limigoj.
Malgraux la pasintaj problemoj pro la manko de financa
klareco mi estis kore bonvenigita tie de Coco Bertin kaj Martin Luther.
Ili agnoskis, ke sen Fakkel 2000 (torcxo 2000) kaj iliaj donacantoj ne
estis atinginta tiom multe, cxar ili komencis
en ligna remizo, de kiu la tegmento likis, tiel ke dum la tropikaj pluvoj
la brajlaj libroj malsekigxis. Ili ofertis al mi oficialan "diplôme de
réconnessance" (rekonan diplomon). Poste ni ricevis ekskurson tra la
lernejo. Intertempe levigxis sur la tereno dua nova konstruajxo. La lernejo
sukcesis nome el Francujo allogi cxiajn specialistojn por kompetente
akompani
la infanojn. Bone sentigxis, ke niaj pasintaj strecxadoj tamen montrigxis
esti fruktodonaj por infanoj, kiuj alie estus malzorgitaj.
En la kvara de Novembro ni intencis viziti la energian sed konfliktan
blindulasocion Aphave en Ebolowa.
Estis varmege! Kiam la vojagxbuso finfine alvenis en Ebolowa, ni estis
atendataj cxe la haltejo de la bonveniga komitato. Afable celite, sed ne
estis
praktike, cxar nun ni devis ree arangxi por cxiuj transporton, kaj tio
postulis
tempon. En la brulbruniga suno mi timis eksveni.
Kelkaj forveturis per motortaksio, la aliaj estis pusxegitaj
en taksion. Sed la sxoforo rifuzis ekveturi, cxar li vidis, ke iu klopodis
kasxi sin en la valizujon. Montrigxis esti ebriulo, kiu volas senpage
profitpetveturi.
Post horo ni finfine atingis nian destinon. Unue iom
rebonigxi de la vojagxo, antaux ol eblis cxirkauxbraki cxiujn sxvitajn
korpojn.
Instruisto Ango Félix denove funkciis kiel sekretario, post kiam li honeste
konfesis siajn miskondutojn pasintecajn. Kaj per tio denove regis la
paco en la grupo.
De la loka eklezio Dominese Yolande estis petita asisti la grupon.
Sxi disponigis sian domon por la kunvenoj. Sxi ankaux intencis asisti
Félix kun lia sekretarieco kaj kasisto Béatrice kaj ili volonte volus
disponi
je persona komputilo por oportuna administrado.
Mi ekrimarkis kiel respektece Grandpère (avo) estis pritraktata, ecx
kiam li nun iom
demencigxis.
Post kiam cxiuj antauxmetis cxe mi siajn malfacilajxojn kaj dezirojn,
kaj post kiam ni mangxis, ni cxirkaux la kvina ree vojagxis hejmen.
Cxe la vojagxagentejo ni devis atendi dum tri horoj, gxis foriros la buso
al Jaundo. Nu, oportuneco estas afero, kiun oni ne konas cxi tie.
Kiam vi mendas "taxi dépot" (deponeja taksio) vi estos transportata
hejmen sen
intertempaj pasagxeroj, cxar tiuj povas esti krimuloj. Ecx la sxoforo
povas havi malicajn intencojn, certe kiam temas pri blankaj vojagxantoj,
cxar homrabado povas tiam esti suficxe profitdona.
En la kvara de Novembro ni intencis iri al la kampara komunumo Elig
Ngono, cxar ni, cxi-foje irante per propra transporto, decidis antauxe cxe
Marché Central fari acxetajxojn por surloke kunmeti la koronajn
postvivpakajxojn.
La tieaj blinduloj ricevis malmulte da instruo kaj cxiuj estas senhavaj,
sed la gxojo pro la rerenkontigxo tial ne estis malpli agrabla.
Ankaux cxeestis avino kun sxia sepjara nepo kiu naskigxis blinde. Li
ne rajtis iri al la lernejo, kiam li ankoraux ne estis necesejuza.
Li pusxegis sin kontraux min por palpi min.
Post la mangxo ni reiris hejmen kaj ricevis sakegon kun fruktoj. La tieaj
fruktoj estas bongustegaj pro la sukeroj dum la plej lasta
maturigxprocezo. Pensu pri papajfruktoj, bananoj kaj ananasoj.
Dimancxon, la sesan de Novembro, oni celebris la kvardekjaran prezidentecon
de Paul Biya. Ni diru sur la scenejo, cxar por la popolo tute ne estis
kialo
por festo. Dum tiuj kvardek jaroj la lando apenaux estis estrita. La
infrastrukturo cxie tute ne kontentigis.
Dum la mateno la membroj el Jaundo intencos veni. Antauxe mi parolis kun
Ndolo, kiu dumtempe estis en la domo cxe Jean Pascal, sxi ne plu havis
gepatrojn. Rakontinte al sxi, ke mi, post la forpaso de mia edzo logxas
sole,
mi rimarkis, ke sxi ekplorgxemis. Sxi demandis min, kiu devus zorgi por mi,
kiam mi malsanigxus aux ekhavus akcidenton. En afrikaj landoj la
solidareco inter si estas granda.
En la posttagmezo ni denove busvojagxis al Douala, per vojagxenterpreno
Finess.
Luksa buso kun suficxe da sidlokoj kaj klimatizilo. Gxi estis pli destinita
por la plej alta segmento. Sed mi ja malhavis la kutiman hejmecon.
Dum mia restado en Douala de matene gxis vespere la kurento malfunkciis,
krome
mmontrigxis, ke ne plu estas akvo.
Pro la pluvegoj la strato farigxis nealirebla kaj granda kamiono de cxina
entrepreno, kiu fervore okupigxis pri la egaligado de la afero, neintence
tusxis la akvokondukilon, al kiuj la logxejoj estis konektitaj. Mi nur nun
rimarkis, kiel malricxeca fakte estas la domo de Robert, odoris kiel rancaj
labortuketoj.
Cxi tiun matenon mi estis invitita por intervjuo cxe radio Casmando de
Cafrad,
la organizajxo, kun kiu estis kunlaborate.
Poste Michèle kaj mi sercxis proksiman terason por superponti la tempon
gxis
la cxi-posttagmeza gazetara konferenco.
La gazetara konferenco pri la solena ekuzo de la nova instruejo, kiu en la
nauxa de Novembro okazus, estis planita je la dua horo, sed finfine
komencigxis
nur je la tria. Post nia enkonduko, en kiu ni urgxe petis la registarojn
kaj la bonvolajn homojn finance apogi nian laboron, estis metitaj al
Robert,
al mi kaj al la prezidanto de la tehxnika estraro demandoj. Post la fino
ni ankoraux havis mallongan interparolon kun la prezidanto de Lions Club
Orchidee, kiu proponis tripartian kunlaboron kun Acfisa kaj Fakkel (torcxo)
2000.
Survoje hejmen cxirkaux la sesa Michèle kaj mi prenis la motortaksion
pro cxiuj
trafikobstrukcoj, kaj per taksio tute ne eblus trairi tiel. Dum cxi tiu
tempo
de la jaro oni faras multajn acxetajxojn cxe Marché Central. Estis ondlinia
trafikamaso, kaj iumomente ni estis cxirkauxitaj de du grandegaj
sxargxauxtoj.
Kaj finfine ja estis la cxiutaga realeco por miaj confrères (kunfratoj) kaj
sœurs (fratinoj). Tial mi redirektis la tioman dangxerkomunikan
pregxeton al
mia angxela gardanto.
En la mardo, la oka de Novembro, estis nur la korona testo por la
hejmvojagxo.
Plue mi restis endome, pro malagrablajxeto kaj Robert kun lia
teamo estis multokupitaj preparante la Dédicace la inauxguro de la centro
kiu venontage okazos. Oni devis lui buson por la preskaux cent Doualaj
blinduloj. Ili tie ricevis mangxon kaj postrestos dum la nokto tie. Iu
nombro en la dudek-ses litoj en la dormsalonoj, aliaj kusxu sur la
cementa planko en la klascxambroj. Sed tio ja ne malhelpis la gajecon.
En la nauxa de Novembro ankaux ni tie alvenis cxirkaux la dek-dua horo.
La indiksxildoj montris al la vizitantoj la vojon. Cxio feste aspektis,
pro la
balonoj de Wilde Ganzen (sovagxaj anseroj) kaj profesia orkestro. Estis
tie multhoma. Cxe la oficiala parto unue la parolado de Robert, kiu
antauxe snufante ennazigis mukon, cxar naztukoj tie ne estas uzataj.
Poste mi, cxe kio niaj kvar filinoj, el kiuj la plej junaj estis identaj
dunaskitoj
kompreneble ne estu nemenciitaj, cxar tio donas al vi la statusprofiton de
"manni". (Afrika honornomo por virino kiu naskis gxemelon).
Poste ankoraux sekvis kelkaj parolantoj. Cxirkaux la vespero cxiuj estis
regalitaj je malpeza
sed bonguste preparita mangxo, post kiam la festo estis finita. Cxiuj
estis kontentaj.
En la deka de Novembro estis en Newbell la renkontigxo kun la membroj,
kiuj cxiuj
ricevis unu minuton por meti al ni demandojn. Ankaux estis kelkaj, kiuj al
mi nenion demandis, sed nin dankis pro cxio, kion ni faris en la pasinteco
por ili, kiel ekzemple la radiojxurnalisto, kiu dum la naskigxo de
sia filo perdis sian amatan edzinon. Nia apogo estis grandsignifa por li.
Donis al mi varman senton rimarki, ke niaj strecxadoj estis fruktodonaj,
precipe, kiam estis dirite: "Neniam antauxe okazis, ke iu disde la
okcidento
venis cxi tien por dividi la vivon kun ni kaj mem sperti nian konkretan
realecon".
Mi promesis al ili, se mia saneco permesos tion, denove reveni al Kameruno
en Marto 2025, kiam estos malpli varmege.
Truus Jonker.
nome de stichting Fakkel 2000 Nijkerk Nederland.

   (*) En la supra teksto la vorto motortaksio signifas ver^ajen
motorcikla taksio.


        Humuro per poezio

        De Marjorie Boulton
   Antaux jam pli ol kvin jaroj forpasis tiu brita verkistino sxatata pro
sxiasentemo pri la cxarmoj de naturo,
pri la beleco kaj vivmaniero de katoj, pri esperanto kaj pri cxio
koncernanta
la knabinojn kiujn sxi edukis.
Siajn verkojn sxi ofte spicis per la
tipa brita humoro, kiel montras la subaj du versajxoj, kie sxi asertas,
ke nenio erotika influis sxian decidon verki la poemaron "du el" kune
kun Poul Thorsen, kaj miras, ke bestoj komprenis la valoron de esperanto
pli frue ol homoj.

          Pri cxi-tiu libro
   Ho! jen letero, cxi-matene
propono interesa, ene,
ke kun Poul Thorsen mi komune
volumon novan faru kune
- litera turo malbabela!
Nu, per laboro paralela
kun brava Thorsen ion formi -
honoro huraiga por mi!
Longe rilatis ni kolege;
longe mi lin estimis ege.
Jes, mi prizorgos la duonon,
jam krize kaptas globkrajonon.
Ek al! nun dano kaj anglino
ordigos varojn por vitrino;
nun de anglino kaj de dano
aperos intelekt-infano
- sed nur pro klisxo metafora
mi igxas iom roz-kolora;
cxu iu volos miskompreni,
kaj klacxi konjekteme, ke ni...
Fi al fulguloj! ni du, fine,
ja scias en certec' ke ni ne...
Ni pri piedoj pensojn havas,
sed jamboj kaj ne gamboj gravas,
io trokea aux daktila,
do, ni neniam pensis pri la...
Kaj cxiuj scias ke, laux klisxo,
anglino estas frida fisxo,
dum pri la dano klisxo fama
estas versxajne tre malsama.
Aperu do la eta bebo
post nia cerbopara strebo;
gxi foje ploros, foje ridos,
kaj, se bizare gxi hibridos,
por tiu frukto de redakto
neniam plu necesos lakto,
nek seka tuk'; gxi nur surbrete'
dormos kontente kaj kviete;
do, brave venu tuj acxete!

         Apud afrika lago
   Hipopotamo hipokondria
kaj elefantin' en humor' elegia
alvenis al akvo afrika printempe,
por purigi sin plene, prudente, sintrempe.
Ne estis la hipopotam' hipokrita;
kvankam tre deprimita, ne pote malsprita;
kaj la elefantin' estis ecx
eleganta,
kun piedo belforma, sengante giganta,
kaj ambaux konstatis, ke konversacio,
intersxangx' interesa pri sceno aux scio,
konsolus solulojn. Sed venis malhelpo.
Sen mugxo aux miauxo aux pepo aux jelpo,
la hipopotamo, nur unuprograme,
kapablis paroli nur hipopotame,
kaj nur elefante la elefantino,
do, antaux komenco jam venis la fino.
La bestoj malgajaj en lago sin banis;
la vol' al parolo dum vado nur vanis.
Sed dum ambaux meditis malgxoje en muto,
subite alvenis sur sablo la Struto,
kiu donis libreton al Hipopotam'
pri - sed, leganto, pri kio vi jam
divenas, cxu ne? Jes, vi pravas, leganto,
unuan libreton pri, jes, Esperanto.
Kaj ankaux aperis sxlosil' esperanta
por la elefantino, en lingv' elefanta.
Ekpasxo, plisx-plosxo, el! ambaux rapidis,
kaj Struto stimule la studojn ekgvidis.
Jen! Hipopotamo la vivon ekgxuis,
kaj Elefantino neniam enuis;
ili ekkorespondis kun cxamo auxstria,
bizono usona kaj urs' sovetia,
gruntbovo tibeta, araba kamelo,
kun lamo perua kaj franca pudelo.
Ili ne nur profitis, sed helpis honeste.
(Diris Struto, "Ni agu ne home, sed beste!")
El folioj farita nun flirtas la flago
kaj floras la Grupo de Apud-la-Lago,
kun multaj gxirafoj kaj hipopotamoj,
kaj zebroj en siaj striitaj pijxamoj,

kun gnuoj, leonoj, kaj birdoj tre
multaj,
kun bonaj kunvenoj neniam tumultaj.
Sed homoj forrestis; kaj Elefantino
iam skribis al Esperantista merino:
"Apenaux mi kredas, sed sxajne gxi veras:
la dupieduloj sen plumoj preferas
konfuzojn kaj kostojn kaj gxenojn kaj barojn,
miskomprenojn, malhelpojn, milopajn malsxparojn
Se ili alvenos al penso racia
mi svingos la rostron en gesto gracia
  por gxoje saluti, en tiu okazo
ke ili ekvidas nun preter la nazo."

       kaj de mikaelo bronsxtein:
          Tago de Zamenhof
   Akceptu, karaj, krede aux malkrede:
la Majstro mem vizitis min merkrede.
Ne gravas, ke ensongxis la vizito,
sed gravas ke mi estis elektito
de l' Majstro nia, por eksperimenti -
la Dek Ordonojn novajn testamenti.
Li komisiis, ke mi vin informu
pri tiuj, kaj trankvile poste dormu.
Mi faras do:
   1) Mi estas homo, sed ja Majstro
via,
delogu vin neniam majstr' alia
nek Ido feka, ecx ne Toki Pona
ekziston vian faros same bona.
   2) La verda stel', la flag' kaj
La Espero
ja estu nur simboloj de l' afero,
sed, savu Dio, tute ne feticxoj,
alie trafos ni al sekto-nicxoj.

   3) Ne elparolu vane mian nomon,

por tio trovu pli modernan homon,
se lezas vin palavra juk' malbena.
parolu do pri Tonkin kaj Lapenna.
   4) Adoru cxiam kun anima vibro
       humuro per poezio          #ca
la helan tagon de l' Unua libro,
sed ke l' adoro estu kontinua,
ektostu, certe, ankaux je la Dua.
   5) Samkiel pacxjon-panjon nur kun beno
estimu UEA-on en mateno,
ankaux Civit' aspiras al prospero -
estimu ankaux tiun - en vespero.
   6) Kolegojn viajn ne kritiku vane -
kritik' maljusta murdas viamane
kreivajn sentojn en senkulpa koro,
ne revivigos ilin ja doktoro.
   7) Se regas vin al kontrauxseks.
inklino,
vizitu UK-ojn nepre sen
edzino.
Senmoralulon cxies moko punu -
kongresedzinon trovu. Sed nur unu"
   8) Ideojn fremdajn sxtelu tre singarde,
ja sxtel' entute estas tikla far. de
sterilaj uloj, senkapablaj naski
ideon propran. Spertu tion maski.
   9) Atesto falsa pri l' akuzativo -
ag' malprudenta kaj sen perspektivo.
  Mi hontas, ke, kaptante la okazon,
ne lasis al vi unu plian kazon.
   10) Ne ekdeziru, ecx se venas famo
sidejon ie ekster Roterdamo,
nek sxangxon de libroservist' amata,
nek kison de la direktoro Martin.
   ... Vekigxis mi, visxante l' frunton sxvitan,
  kaj tuj enskribis cxion jxus auxditan -
gxin lernu - estas grava kompendio
por viv' esperantista kaj medio,
sed se vi tion legis kun nekredo,
forgesu. Ja mi drinkis en merkredo.
   (el "cerbe kaj kore", dec. 2022)
   ("Esperanta Civito) estas la nomo de asocio, kiu celas farigxi ia
senteritoria sxtato de diaspora esperantista popolo, kun sxtata statuso
sankciita laux internacia juro.
   "Toki pona" estas "filozofia lingvo" lancxita en #bjja en interreto
de la kanada Esperantistino sonja Lang,
ne kiel lingvo internacia, sed kiel kvazaux logika ludilo. gxi havas nur
14 fonemojn kaj 123 vortojn nesxangxeblajn; do, esprimi per tiu materialo
ion ajn ne tupe simplan postulas evidente strecxan cerbumadon.)



        La ringo de amikeco

   Komercisto, kiu estis amiko de Afanti, devis foriri por longa vojagxo.
Antaux ol ekiri for, li venis viziti sian amikon, por diri al li
varman, plej amikan gxisrevidon.
   Li apenaux eksidis kaj komencis paroli pri sia baldauxa vojagxo, kiam
li rimarkis, ke Afanti havas belan
oran ringon cxe la ringofingro.
   "Mi tre bedauxras, ke mi devas foriri, cxar mi tre sxatas nian
rilatadon,"
li diris. "Vi estas mia plej bona amiko, Afanti, cxu vi tion kredas?"
   "Mi certe kredas vin, kara," Afanti respondis. "Tial mi havas por vi
simplan, sed bonan, konsilon: ne foriru."
   La alia eligis profundan spiron, zorgvizagxe.
   "Mi devas, Afanti, mi devas. Miaj komercaj aferoj ne ebligas
al mi ne foriri. Mi bezonas monon por vivi, cxu ne? Por ricevi
monon, mi bezonas komerci. Kaj por mia komerco mi devas vojagxi for."
   Afanti nenion respondis.
   "Sed la ideo resti tiel longatempe sen vidi vin igas min ege malgxoja.
gxi sxiras mian koron. Kiel mi elportos? Ne estos facile/"
   Afanti plu restis silenta.
   "Jen mi havas ideon," la amiko diris kun ekbrilo en la okuloj."
Lasu min havi vian ringon. Mi metos gxin al mia fingro, kaj konstante vidos
gxin. cxiufoje, kiam mi gxin rigardos, mi sentos, kvazaux mi vidus vin
envere.
gxi estos mia animpacigilo."
   Afanti rigardis sian ringon. gxi estis bela. gxi estis valora. Estis
ecx la sola valorajxo, kiun li iam ajn havis.
Per serioza vocxo li ekparolis:
   "Min tusxas la sentoj, kiujn vi esprimas. Kio estas pli valora ol
amikeco?
Kaj gxuste mia amikeco al vi kauxzas al mi problemon. cxar ankaux mi
ne povos havi pacon enkore, dum vi estos for. Ankaux mi bezonus vidi vin."
   Same kiel lia kunulo antaux minuto, Afanti eligis profundan spiregon,
bruan, malgxoj-espriman. Dum momento silento okupis la  cxambron.
La komercisto sin demandis, pri kio pensas Afanti. cxi-lasta aperis
profunde
enpensigxinta, kvazaux sercxante solvon al suferiga problemo.
  Sed la esprimo de Afanti subite sxangxigxis: largxa rideto formigxis
sur liaj lipoj.
   "Jen! Ankaux mi finfine ekhavis ideon, bonan, solvan ideon. Certe vi
bonvolos agi kompate al mi:
lasu min konservi la ringon. cxiufoje, kiam mi rigardos gxin, mi
memoros, kiel
mia plej bona amiko deziris gxin havi pro varmaj amikaj sentoj al mi.
Tio varmigos mian koron. Mi memoros, kiel vi petis gxin, kiel gravis por vi
havi ion, kio tenu viva en vi mian memoron, kaj kiel vi tamen plej
grandanime akceptis,
ke mi gxin konservu. Tiel mi ne povos ne pensi pri vi konstante.
Vi pravas. Amikeco estas io ege valora, kaj cxi tiu ringo estos por mi
porcxiama signo de nia porcxiama amikeco."


      La stenografia pagxo pauxzas

   Kiel redaktoro de la rubriko "stenografia pagxo" mi auxtokrate decidis
pauxzigi la aperadon de la rubriko. Mi havas miajn kialojn:
   En kvar sinsekvaj numeroj de Esperanta Ligilo la stenografia pagxo
prezentigxas kun pli-malpli gravaj
difektoj.
   En numero 7-2022 gxi prezentigxas kvazaux titolo: cxiuj linioj aperas
"centrigitaj", do ecx la maldekstra margxeno ne estas rekta. Tia enpagxigo
grave gxenas la legadon tute gxenerale, kaj en cxi tiu konkreta okazo
temas pri kuirrecepto, en kiu la enpagxigo grave malfaciligis distingi
la diversajn punktojn de la prepara procedo. Tamen la teksto mem estas
senerara, kaj konsiderante la tempopremon, sub kiu tiu numero estis
ellaborita, mi akceptis la fusxon.
   La stenografia pagxo de numero 8-2022 aperis senerare, sed sur pagxoj
48 kaj 49 estas ripetita la teksto
de pagxoj 46 kaj 47!
   En la stenografia pagxo de numero 9-2022 mistere aperas multloke
punktoj 16 (la stenografia simbolo de "aux")
anstataux interspaco. gxi aperas en tiom da lokoj, ke estus neoportune
listigi cxiujn kiel korektoj.
   En la stenografia pagxo de numero
10-2022 kombinigxas la fusxoj de
numeroj 7 kaj 9: cxiuj linioj estas
centrigitaj, kaj aperas pluraj
superfluaj punktoj 16 anstataux interspacoj.
   En retmesagxo sendita al kelkaj homoj engagxitaj en la produktado de
Esperanta Ligilo mi avertis, ke
post tiom da sinsekvaj iom fusxaj
stenografiaj pagxoj mi ne kuragxas
sendi novan antaux ol havi ioman garantion pri la probableco, ke gxi
aperu tia, kia mi formatigis gxin.
Tian garantion mi ankoraux ne ricevis, do mi pensas, ke la plej sagxa
elturnigxo estas provizore cxesigi la
aperadon.
   Cetere, ankaux en plenskribaj partoj de Esperanta Ligilo jen kaj
jen aperas eraroj: la diferenco inter krampoj kaj citiloj ne cxiam
estas observata; kelkfoje "sx" prezentigxas kiel punkto 6 anstataux
punktoj 2346;
vavo kelkfoje estas redonata kiel punktoj 12356 anstataux punktoj 23456;
en ret-adresoj oni ne cxiam scias, cxu simbolo apartenas al EuroBraille
aux al Esperanto-brajlo, ktp.
Tamen, kun cxiuj tiaj eraroj, krom eble la laste menciita, ni povas
relative bone vivi.
Male, en stenografio, same kiel en muziko, unu punkto troa, mankanta aux
mislokita
povas kauxzi gravajn miskomprenojn. Jen alia kialo por fari pauxzon
en la aperado de la stenografia pagxo.
   Pri cxi tiuj malglatajxoj mi kulpigas neniun homon, sed
cirkonstancojn kiel
auxtomatajn procezojn malfacile kontroleblajn, la ekziston de pluraj
brajlo-tabeloj k.s.
Jxus mi atentigis pri eraraj prezentoj de brajlosignoj en parto de norvega
publikajxo, kaj oni respondis, ke oni sukcesis trovi la fonton de la eraro:
unu presilon!
   Konklude mi povas konstati, ke la auxtomatigo de partoj de la
brajlo-produktado
tute ne superfluigis kontrollegadon. Problemo estas, ke pro
la sama auxtomatigo kelkaj trovitaj
eraroj ne estas facile korekteblaj!
                        Otto Prytz


        Por legemuloj

   Pli kaj pli malfacile farigxas akiri novajn brajlajn librojn en
esperanto,
kvankam legemuloj ne mankas.
Tion sxangxi estos tre malfacile, sed dume felicxe aperas multaj verkoj
en cifereca
formato, kiun almenaux la uzantoj de komputilo kaj brajla linio
povas legi.
Por iom pliricxigi la akireblan libraron, ankaux mi disponigis en jxus
pasinta tempo kelkajn
verkojn de mi enkomputiligitajn kaj anoncitajn en nia revuo.
Mi intencas estonte proponi pliajn verkojn, laux mia disponebla tempo,
sed antauxe
mi denove prezentas la liston de la jam
anoncitaj verkoj, por iom taksi lainteresigxon de niaj membroj.
La petitajn verkojn oni ricevos per retposxto; oni precizigu cxu oni povas
legi brajle la cxapelitajn literojn aux cxu oni preferas ilian indikon per
posta ikso. Nu, jen kio jam estas
ricevebla de nia kasisto (retposxta adreso sur la lasta pagxo).
   rakontoj.
originalaj:
"el la vivo" de Skaljer-Race;
"Nomoj" de Rosbach.
Tradukitaj:
"Songxo kaj maldormo sub la karpeneto. de Andricx.

   Romanoj.
originalaj:
"Brilo de fantomo" de Thoraeus-ekstrom;
"Cxu sxi mortu tra-fike" de Balano;
"kiuj semas plorante" de Oldrich-Topalvi.
Tradukitaj:
"La sentimulo" de Cooper-Imbert (por komencantoj).

   Poezio.
Originala:
"Cent gxojkantoj" de Boulton;
"Ezopa sagxo" de Kalocsay;
"Memkritiko" de Sadler;
"Du el" de Boulton-Thorsen.
"Esploroj) de Ragnarsson.
Tradukita:
"La sonetoj" de Sxekspiro (kun la anglalingvaj originaloj apude).

   Aliaj:
"Elektitaj paroladoj" de Lapenna;
"Kaptitaj de la glacirokoj" de Omelka;
"La alaska stafeto" de Omelka;
"Unu tago post la alia" de Conterno;
"La dekdu noktoj de Satano" de Imby.
P. L. da Costa



      iom el la nuna tempo
   Hugo veturas per auxtobuso. Apude
sidas belaspekta, juna virino kun
sucxinfano, kiun sxi tenas surgenue
per la manoj. Hugo provas amindumi sxin:
"Kiel bela bebo!" li diras; "Kiel cxarma nazeto! Kiel belaj haroj!
La pacxjo versxajne estis blondulo!"
"Mi ne scias, sinjoro, li ne demetis tiam la cxapelon"..."
   Dimo iam revenas  hejmen kaj diras al la edzino: "Liza, la pedelo
de la domo fanfaronas, ke li seksumis jam cxiujn virinojn en nia
blokdomo... escepte de unu..."
Sinjorino Liza sen longa pripenso diras:
"Versxajne li celis tiun acxan ulinon de la tria etagxo..."