Esperanta ligilo
n-ro 10, decembro 2021
Enhavtabelo
Bondeziro
Sekretoj de longa vivo
Tra la sortofrata mondo, Blindaj tomatoj
Diversaj interesajxoj. Vakcino kaj bovino. Ne nur al infanoj. Kristnasko en
Danio
Cxunjo demandas
Literaturo. La Kristnaska arbo stando
Facila legajxo. La plej bela donaco
Por la retumantoj
Forpasis Jaap Wieringa
Karaj gelegantoj! Al vi cxiuj mi deziras felicxan, gajan aux almenaux
trankvilan, pacan Kristnaskon kaj novan jaron 2022! Mi levas pokalon je via
sano, kaj la sekva artikolo estu siaspeca longa tosto.
Sekretoj de longa vivo
Bel Kaufman estas fama usona
verkistino, auxtorino de la fama romano "Up the Staircase Leading
Down" (Supren laux la sxtuparo? gvidanta malsupren), instruistino, nepino
de Sholom Aleichem.
Sxi vivis 103 jarojn. Gxis la fino de siaj tagoj sxi konservis klarecon de
menso, aspektis bonege, vestita lauxmode, sxatis altajn kalkanojn kaj
elegantajn okulvitrojn. Sxi neniam forlasis hejmon sen sxminko, frekventis
dancstudion unufoje semajne, kaj en la agxo de 100 jaroj instruis kurson pri
juda humuro en Hunter College en Novjorko.
En unu el la intervjuoj, respondante
la demandon "Kio estas la sekreto de via sencxesa juneco?", Bel
respondis per la vortoj de sia avo: "Vi devas vivi, ecx se tio
mortigas", kaj poste aldonis: "Vi devas esti scivolema kaj voli scii
cxion: aliajn homojn, arton, librojn. Kaj ne pensi la tutan tempon pri vi mem
kaj pri tio, ke vi baldaux mortos. Oni devas cxiam supreniri la sxtuparon. Kien
ajn gxi konduku."
Alia fama longvivulo estis la francino Jeanne Kalman. sxi mortis en 1997 en
la agxo de 122. Sxi vidis Van Gogh-on, prenis skermadlecionojn estante
85-jaragxa, biciklis cxe 100, publikigis la muzikan KD-on "Time's
Mistress" cxe 121. Sxi nomis la ingrediencojn de sia longa vivo
"Fortigita vino, tunoj da olivoleo kaj sento de humuro." "Mi
mortos ridante", - diris Kalman.
Brita aktorino Tilda Swinton, kiu
jxus farigxis 61-jara, konigis siajn opiniojn pri agxo: "Mia avino, kiu
mortis en la agxo de 97 jaroj, cxiam diris, ke cxiujare la vivo nur
plibonigxas. Nun mi sentas same. Agxo estas tre amuza afero. Ni vivas en la
socio, kie oni kredas, ke estas tempo por cxio. Kaj se vi maltrafis la sxancon
fari ion, tiam vi neniam povos atingi gxin. Mi certas, ke cxio cxi ne estas
vera: se vi ne suficxe frenezigxis je dudek, vi povas fari tion je kvardek. Se
vi ne povis je kvardek, do faru tion je sesdek. Neniam estas tro malfrue!"
Mi aldonos: laux fiziologoj nia humoro tre gravas. Estas
homoj, kiuj sentas sin pli junaj ol ili agxas. Cxi tiu aliro devigas ilin esti
pli aktivaj, kaj rezulte ili havas pli longan vivdauxron. Alivorte, ni trudas
iujn limigojn al ni mem, kaj ili ne cxiam rilatas al maljunigxo. Krome,
maljunigxo havas siajn avantagxojn:
Kaj kio helpas virojn vivi longe?
Emiliano Mercado del Toro, amerika veterano de puertorika deveno, kiu mortis en
la agxo de 115 jaroj, ligis sian longvivecon al tradicia puertorika mangxajxo (
maizkacxo, moruo kaj kokosa lakto). Kaj liaj parencoj - kun la fakto ke li ...
neniam edzigxis.
Do, geamikoj, cxiu havas sian
propran vojon al longa vivo. Ekzemple, la angla filozofo George Moore
argumentis: "Mi sxuldas mian sanon kaj longvivecon al tio, ke mi neniam
tusxis cigaredon, aux kaliketon, aux virinon gxis mi estis dekjara."
La verkisto Andre Maurois
argumentis, ke maljuneco estas malbona kutimo, kiun homoj tre okupataj ne havas
tempon akiri.
Do, vivu ni longe!
Via multjare juna Oma.
Tra la sortofrata mondo
Blindaj tomatoj - cxio, kio
bongustas!
Krom sia blogo pri mangxajxoj kaj
trinkajxoj, la blindulo Andreas Goerdes nun administras ankaux retan butikon.
Tie estas cxio, kio bongustas: cxokolado, kafo, marmelado, spicaj miksajxoj,
nuksoj, nugatkremoj ktp.
La nomo estas facile memorebla: Blindaj tomatoj. Andreas Goerdes, kiu
logxas en Vieno, devenas el la Ruhr-regiono. Tie estas la diro: cxu vi havas
tomatojn sur la okuloj? - kiam iu ne vidas ion evidentan. Li mem estas
viddifektita ekde infanagxo kaj tute blindigxinta antaux 25 jaroj, sed la
handikapo ne malhelpas lin. Jam du jarojn li blogas pri kuirartaj temoj cxe
https://blindetomate.at kaj, krom multaj receptoj, ankaux publikigis artikolojn
pri restoracioj, produktoj kaj pli. La malgranda sed bela retbutiko kun
elektitaj bongustajxoj certe estas vizitinda.
La reta komercisto ofertas tre specialan servon por blindaj kaj
vidhandikapitaj klientoj:
laux peto, produktoj kiuj aspektas identaj (ekzemple nugato kaj marcipana
cxokolado) povas esti etikeditaj per brajlo aux, por klientoj, kiuj ne legas
brajle, estas markitaj per kauxcxukaj ringoj. Se vi malfacilas mendi interrete,
vi ankaux povas fari vian mendon per telefono.
BlindeTomate Butiko: https://blindetomate.at (en la germana).
Kun bongustaj salutoj
Andreas Goerdes
E-igis Oma.
Diversaj interesajxoj
Vakcino kaj bovino
La latina vorto "vaccinus"
signifas ion kiel "apartenanta al la bovino". fine de
19-a jarcento kuracisto Edward Jenner inventis vakcinadon, Li faris riskan
eksperimenton: li injektis knabon kun sendangxera bovvariolo por protekti lin
kontraux dangxera homa variolo. Al
fino de la 19-a jarcento, esploristoj evoluigis aliajn vakcinojn kontraux
rabio, hxolero kaj la pesto.
Ne nur al infanoj, sed ankaux al
plenkreskuloj respondas Sankta Nikolao
Ne nur infanoj sed homoj de cxiuj
agxoj povas partopreni en la
"Nikolaus skribas": "Ecx 'grandaj infanoj' ricevas respondon
de Nikolauspostamt ", anoncis la festa komitato St.Nikolaus en Sarlando.
En la korona pandemio ili ankaux
konscie volas, ke maljunuloj
- ankaux en maljunulejoj - alparolu tiujn, kiuj sxatas ricevi posxtajxon de
Sankta Nikolao.
La posxtoficejo estas malfermita
ekde la 5-a de decembro. Gxis nun jam cxirkaux
7000 leteroj de infanoj el la tuta mondo alvenis al la Posxtejo Sankta
Nikolao, oni diris.
Kristnasko en Danio:
Kristnasko estas festata iom
speciale en Danio. Ja ekzistas
Kristnaskaj merkatoj kaj arboj kaj ankaux feinoj en Danio, sed
kelkaj tre propraj tradicioj ankaux estas kultivitaj, kiel la jenaj: Lucia
Festivalo kaj la Kristnaskaj koboldoj, konataj kiel Nisser.
Kristnaskaj koboldoj kaj la Lucia festivalo en Danio estas konsiderataj
partoj de la festo de amo.
La etajn kristnaskajn koboldojn "Nissen" oni povas trovi en cxiu
logxejo en Danio. En kamparaj regionoj, dauxre estas konservita la tradicio
meti la koboldan rizpudingon en la subtegmenton. Cxar se vi malbone traktas
nitojn bone, li petoloskun vi kaj ne prizorgos la hejmbestojn kaj
terposedajxon, kiel kutime.
Alia amuza afero estas la kristnaska koro, en la dana Julehjerte, konata
ankaux en Germanio, ofte farita de malgrandaj infanoj. Oni prenas brilan
paperon, tradicie blankan kaj rugxan, kaj plektas gxin tiel, ke kvadratetoj videblas
sur la koro.
La eta Kristnaska vespero. En Danio
la 1-an de decembro oni unuafoje lumigas kandelon kun 24 streketoj sur gxi.
Cxiu linio signifas tagon. Se la kandelo estas duonbruligita, cxiuj scias ke la
Lucia festivalo staras antaux la pordo. cxar la 13-an de decembro la plej agxa
filino portas blankan robon
kun rugxa zono kaj havas kandelojn sur la kapo. Malantaux sxi svarmas aliaj
knabinoj kun kandeloj en la manoj kaj foje ankoraux Stelhavaj knaboj, zingibraj
hometoj kaj liliputoj. La festivalo komencigxas matene
en la familio kaj poste dauxras en la laboro, en lernejoj kaj en
infangxardeno.
Kiam la kandelo estas preskaux
forbruligita la 23-an de decembro, Dana familio en paco kaj trankvilo ornamas
la kristnaskan arbon kaj jam gustumas kuketojn. Ekzistas ankaux kristnaska
kalendaro en televido en kiu
de la 1-a de decembro gxis la kristnaska vespero 24 partoj de kristnaska
serio (La
Julekalender) estas elsenditaj. I.a., Santa Claus nomigxas en Danio
Julemand kaj venas el Gronlando.
La posxta oficisto Einar Holboll havis bonfaran ideon por Kristnasko en la
jaro 1904, kaj ekde tiam nova posxtmarko estas cxiun novembron presita. La
enspezo kolektita per cxi tiu Julem?rke estos uzata por bonfaraj projektoj. Vi
povas ricevi dek posxtmarkojn kontraux dek
danaj kronoj (1,34 euxroj).
Kristnaska muso kaj aliaj
bongustajxoj. Tipa trinkajxo cxe danaj kristnaskaj merkatoj estas Glogg, speco
de multita vino, farita el rugxa vino kaj aquavito kun spicajxoj, migdaloj kaj
sekvinberoj. Alia alkohola trinkajxo estas Kristnaska biero. Gxi povas esti
servata "nur" post la J-Dag komence de novembro kaj cxi tiu tago
estas festata tra la lando.
La kristnaska vespermangxo plejparte
konsistas el viando, cxu ansero, anaso, meleagro aux porkajxo, kun rugxa
brasiko kaj Terpomoj, bakitaj en sukero. Rizpudingo kun kremo kaj cxerizsauxco
servas kiel deserto. En granda poto estas migdalo. Kiu trovas gxin en sia
bovlo, ricevas la migdalan donacon. Kutime cxi tio estas porko farita el
marcipano, aux alian donaceton.
Cxunjo demandas
Kial ni nomas la novjaran vesperon
gxuste Silvestro?
Escepte, cxi tiu malnova tradicio ne
havas rilaton al la biblia
Rakonto. Tamen, gxi havas ion komunan kun la eklezio.
Decembro 335, la tiama romia papo
nomita Silvester mortis. Ekde
cxi tiu tago portas lian nomon en la kalendaro de la sanktuloj. Oni
ankoraux ne festis internacie la novan jaron en la sama tago en la okcidenta
kultura areo Sed ekde la mezepoko novjara tago estas devigita la 1-a de januaro
.
Novjaraj kutimoj en Germanio. Tre societema formo de silvestra vespermangxo
estas fromagxfonduo.
Vi povas plenigi viajn ventrojn dum horoj kaj permesi al la jaro finigxi.
Rakleta mangxo estas same bongusta kiel komforta. Depende de via gusto kaj
humoro plej sxatataj ingrediencoj estas metitaj en la malgrandan poton kaj
spicigitaj lauxplacxe, gratinataj kun fromagxo.
Jen venis la tempo kaj la horlogxo
sonoras 12!
Post tosto kun sxauxmvino, aperas la t.n. novjaraj berlinanoj. cxi tiuj
estas plejparte plenigitaj per marmelado, fruktopureo, cxokolado, likvoro aux,
en la plej malbona kazo, kun mustardo. Se la gastiganto estas sxercema, tio jam
estas antauxvidita: li mendis la komunan konfitajxalternativon de la bakisto,
al kiu li fidas kaj miksis iom da mustardo nerimarkite inter la sendangxeraj
klasikajxoj. Kiu kaptos tiun kun mustardo plenigitan berlinanon, li havos
felicxan novan jaron.
Amuzigxo en la silvestro: versxado
de plumbo, biskvitoj ktp. Por pasigi la tempon en Germanio gxis la jarsxangxo,
vi povas ludi tabulludojn kaj rezultoj auxguros estontan jaron.
Tradicia novjara kutimo estas la
tiel nomata plumba versxado, kiun praktikis la antikvaj germanoj. Tiel pecoj de
plumbo estas en la kulero varmigitaj super flamo gxis fandigxo. Tiam per rapida
movo oni klinas la kuleron kaj versxas la plenigajxon en malvarman akvon, kie
la reformigxinta plumbopeco malvarmigxas. Tiam gxi estas elprenita, ekzamenita
kaj la formo analizita. Nun videblas en gxi figuroj, kiuj estas esploritaj kaj
interpretitaj. Tamen, cxi tiu rito estas malpermesita ekde 2018 - almenaux kun
plumbo. La kialo de tio estas la nova limvaloro por plumbo en
Produktoj kiujn la Euxropa Unio kondicxas en la legxo pri Kemiajxoj.
Anstatauxe, ekzistas nun aroj faritaj el vakso aux stano. Gxi funkcias same -
sen malutilaj vaporoj. Estas popularaj ankaux
krakpizoj, tablofajrajxo kaj plenigeblaj bombonoj. Se vi tiras la lastan je
la finajxoj, dise, etaj surprizoj kaj konfetoj elfalas. Ofte enmetitaj estas
bonsxancportantaj figuroj en formo de porkidoj kvarfoliaj trifoli-floroj,
porinfanaj boteletoj aux hufoferoj. Ili cxiuj simbolas ion pozitivan en la nova
jaro. La rezulta eksplodo estas bona aldonajxo al artfajrajxoj kaj petardoj
populara rito en formo de lumo kaj cxefe genero de bruo, kiu antauxe servis
cxefe por forpeli malbonajn spiritojn. Tiam bruo estis farita per potoj,
tamburoj k.s. La unua artfajrajxo lauxdire venas el cxinio en la 12-a jarcento,
la unua germana "Knallwerk" ekzistis en 1506. Junuloj volonte iradas
dum la Silvestro cxirkaux la domoj por ekbruligi lauxtajn petardojn. Kiu
preferas ion pli trankvilan, povas spekti la klasikan nigra-blankan filmon en
la silvestra televida programo. La tradicia filmo estas "Vespermangxo por
Unu". Tiu cxi filmo efektive estis farita de germanoj, gxi estas
NDR-produktajxo. la auxtoro de la teatrajxo estis la brito Lauri Wylie, pro tio
estas la angla lingvo kaj etoso.
Novjaraj tradicioj kaj iliaj
originoj
Mi certas, ke cxiuj scias, estas la
kutimo plezurigi la aliajn en la silvestro
Por deziri "Felicxan Novjaron".
"Prosit", kiu estas ofte prononcata dum trinkado, en Novjaro
devenas el la latina. "mangxinte".
Kaj tuj antaux noktomezo cxe la
silvestra festo estos la lasta deko - kalkulado de sekundoj kaj poste kun
sxauxmvino, cxampano aux io simila oni glitas en la novan jaron. Ankaux tre
sxatata estas trinkajxo, konata el la samnoma filmo
"Feuerzangenbowle". gxi estas konsiderata frateco trinkajxo, estas
proponata kiel bonega rimedo por solida komunumo en la nova jaro. Gxi konsistas
el rumo, garofano, cinamo kaj orangxa sxelo, varmigita rugxa vino. Post la
trinkado des pli bone estas rigardi artfajrajxon aux pafi raketojn kaj senti
cxiujn cxirkauajn homojn proksimaj, kaj ne avari novjarajn bondezirojn.
Novjaro - La tagon post la festo.
La sekvan tagon, estas mirinde esti
en la lito aux sur la sofo, malstrecxigxi, gxui restantajn bongustajxojn. Se vi
emas movigxi, por vi estas la tradicia novjara promeno. Oni apenaux purigas la
cxirkauxajxon de restajxoj de
artfajrajxoj. Por tre aktivaj homoj estas Novjara kuro en formo de komuna
trotado la 1-an de januaro, kaj ecx Novjara bano, dum kiu (malgraux la
malvarmo) ofte nudaj oni kune eniras en la maron aux en la lagon.
Respondis Oma.
Literaturo
Heinz Gunter Raspe
La Kristnaska arbo stando
Dum purigado de la subtegmento
kelkajn semajnojn antaux Kristnasko la patro de familio trovis en la angulo
polvokovritan antikvan kristnaskan arbo standon. gxi estis speciala stando kun
la rotacia mekanismo kaj enkonstruita ludrulilo. Turninte gxin singarde oni
povus rekoni la kanton "Ho vi felicxa". Tio devis esti la kristnaska
arbingo, pri kiu Avino cxiam parolis kiam la kristnaska tempo alproksimigxis.
La ajxo aspektis terure, sed venis al li mirinda penso: kiom felicxa avino
estus, se sxi sidus dum la Sankta vespero cxe la abio, kiu aspektus, kiel dum
sxia junagxo. Subite gxi ekturnigxus kaj ludus "Ho vi felicxa". Ne
nur avino
la tuta familio estus mirigita.
Li sukcesis porti la antikvajxon en
sian metiocxambron nerimarkite kaj malaperis tie.
Bone purigita, kun la nova risorto, la mekanismo sxajnas funkcii denove, li
pensis. Vespere li nun mistere retirigxis reen al sian sxatokupcxambron, riglis
la pordon kaj tie io tintis. Al la demandoj de scivolemuloj li cxiam respondis:
"Kristnaska surprizo". Iom antaux la Kristnasko li finfaris gxin. La
stando aspektis kiel nova, gxi estis ankaux ricevinta mantelon da farbo.
Sed nun ni iru preni belan kristnaskan
arbon, li pensis.
gxi devus mezuri almenaux du metrojn. Kun vere bela arbara gastino la patro
malaperis en sia sxatokupcxambro, kie li tuj komencis provon. cxio funkciis
bone. Ho, kiujn Okulojn havos avino!
Estis finfine kristnaska vespero.
"La abion mi mem ornamas," insistis la patro. Tiom ekscitita li ne
estis delonge. Li acxetis verajn kandelojn, cxio devus esti vera. "Ili
miros," li diris al cxiu baloneto kiun li pendigis sur la arbon. Patro
vere pensis pri cxio. La stelo de Betlehemo estis supre, buntaj buloj,
dolcxajxoj kaj fajretoj
estis gxuste lokitaj, dekorativa angxela hararo kaj brilajxoj abundis. La
festo povus komencigxi.
Patro trenis la grandan braksegxon
de la avino. Solene sxi estis alportita kaj eskortita al sia honorloko. La
aliajn segxojn la patro starigis duonronde antaux la abio. La gepatroj sidigxis
dekstre
kaj maldekstre de la avino, la infanoj sidis cxe la randoj. Nun venis la
stela horo de la patro, Tre fiera, zorge li lumigis kandelon post kandelo,
poste girlandon. "Kaj nun estu la granda surprizo," li anoncis,
malfermante la seruron sur la stando kaj rapide okupis sian lokon.
La kristnaska arbo malrapide
turnigxis, la muziktamburo hele ludis, "Ho vi felicxa ". Estis
plezuro! La infanoj gxoje aplauxdis. Avinjo havis larmojn de emocio en siaj
okuloj. Denove kaj denove sxi diris:
"Se avo ankoraux povus sperti tion! Se li ankoraux povus vidi
tion!" Patrino estis muta pro miro.
Longe la familio aspektis absolute
felicxa kaj mute rigardis la ornamitan turnigxantan kristnaskan arbon, gxis
kiam raspa sono subite elsxiris cxiujn el la beata duondormo. Tremo trakuris la
arbon, la buntaj balonetoj ektintis kiel sonoriloj. La arbo komencis freneze
turnigxi. Cxiam pli rapide! La muzikilo rapidege ektamburis. La felicxuloj el
kanteto postkuris sin mem. La patrino kriis akravocxe: "Do faru ion!"
Patro sidis sxtonigita, cxar la arbo ne sxatis malpliigi sian rapidecon. Gxi
turnigxis tiel rapide ke la flamoj sxvebis super la kandeloj. La avino faris
krucsignon kaj pregxis, sencxese murmurante: "Se avo gxin vidus."
Kiel la unua dekrocxigxis la Stelo
de Betlehemo, traflugis kiel kometo tra la cxambro, frapegis la pordokadron kaj
falis sur Felikson. La vertago dormetis tie. La kompatinda hundo forkuris el la
cxambro, kvazaux pikita de tarantulo en la kuirejon, kie oni nur povis vidi
gxian nazon kaj unu okulon strabi el la angulo. Poste brilajxoj kaj angxelaj
hararoj levigxis kaj flosis kiel karuselo super la kristnaska arbo. La patro
donis la komandon "Kasxigxu!" Ora angxelo falis dekrocxita kaj flugis
trans la cxambro, ne sciante kion fari kun sia subita libereco.
Kristnaskaj buloj, plenigitaj cxokoladaj ornamoj kaj aliaj alpendajxoj
trakuris la cxambron kiel kugloj kaj eksplodis frakasitaj.
La infanoj trovis rifugxon malantaux
la segxo de avino. Patro kaj patrino kusxis plate sur la planko, protektante
sian kapon per la brakoj. Patrino ploris en la tapisxon: "cxio vane, la
tuta laboro, cxio senutilas!" Patro estis tre embarasita. Avinjo ankoraux
sidis sur sxia braksegxo, kvazaux frostigita, kovrita de kapo gxis piedoj per
angxelaj haroj kaj ornamita de brilajxoj. En sxian kapon venis rememoroj de avo,
kiam li estis en 14-18 en Ardenoj kaj trafis sub la malamikan artilerian
fajron. Tiel devus esti . Kiam plenigita cxokolada ornamajxo eksplodis sur sxia
kapo, sxi kaptis la cxerizbombonon kaj murmuris: "Se avo povus tion
sperti!"
Krome, la muziktamburo hurlis en la
glita akordo: "Ho vi felicxa" gxis la stando fine haltis kun gxema
sono, kvazaux gxia spirito subite lasus gxin.
Pro la subita halto, la kristnaska
arbo malrapide klinigxis, falis sur la bufedon, perdante la lastajn pinglojn.
Morta silento!
Avino ekstaris, ornamita kiel post novjorka konfetiparado, silenta. Skuante
la kapon, sxi iris, portante la brilajx-girlandon kiel portata de trajno, al
sxia cxambro. Starante en la pordo sxi diris: "Kiel bone, ke avo ne
spertis tion!"
Patrino, tute cxagrenita al patro:
"Kiam mi rigardas cxi tiun malordon, mi pensas, ke via granda surprizo
estas vere sukcesa." Andreas diris: "Ho, pacxjo, tio estis vere
forta! cxu ni cxiam faros gxin tiel por Kristnasko nun?"
El la germana tradukis Oma.
Facila legajxo
La plej bela donaco
Nur du tagoj mankas. Hodiaux pacxjo ankoraux devas labori, sed morgaux en
sankta tago
Li estos hejme vespere. Kaj li promesis, ke ili cxiuj iros kune en la
arbaron. Ili volis esti tie kune por elekti belan kristnaskan arbon: pacxjo,
panjo, Tom kaj lia fratineto Sara.
gxi estu bela arbo: alta, tiel ke
gxi atingu la plafonon de la cxambro. Kaj largxa, por ke li povu stari meze de
la cxambro. Oni volis senti sin preskaux kiel ekstere, nur multe pli varme.
Kompreneble la abio devas havi multajn fortajn brancxojn, alie oni ne
povus gxin gxuste ornami.
Tom kaj Sara jam hodiaux iris en la
arbaron – sed ili iris ne malproksimen, cxar ili tro timis. Ili volis vidi cxu
estas ie la tauxga arbo, por morgaux surprizi la pacxjon. Eble ili kiel la
unuaj trovos gxin. Kaj efektive, nur kelkajn metrojn de la rando de la arbaro
estis bela rekta abio, gxuste kiel oni gxin imagis.
La du infanoj zorge cxirkauxiris la
arbon kaj ekzamenis gxin de cxiuj flankoj, iomete skuis la brancxojn. Kompreneble
ili ne povus vidi tute supren, ili estis tro malgrandaj por tio, sed Tom diris:
"Vere, cxi tio estos nia kristnaska arbo!" Kaj Sara konsentis kun sia
pli agxa frato. Li ja sciis, kio estas gxusta. Nu, foje li ankaux faris multajn
sensencajxojn, ekzemple, kiel li forjxetis la sukerajxujon el la sxranko. Sed
plejparte li pravis, por tio li estis finfine sxia granda frato!
Subite ili auxdis la vocxon, gxi
sxajnis susuri mallauxte, sonis kiel la susuro de folioj. "Dankon,” diris
la vocxo, "pro tio, ke mi placxas al vi."
"Kio estis tio, Tom?"
"Mi ne scias, eble nur la vento." Ecx Sara
rimarkis, ke Tom estas iom konfuzita. Kaj tiam denove auxdigxis la vocxo,
cxi-foje iom pli forta: "Estas mi, la abio. Pardonu se mi timigis vin, mi
ne intencis. Mi estas nur felicxa, ke vi pensas, ke mi estas bela. Plej multaj homoj ecx ne vidas
min cxi tie."
La infanoj miris. Pri kristnaska
arbo kiu povas paroli neniam ili auxdis. Sed por Tom tio estis la cxerizeto sur
la kuko: "Ho, ni havos parolantan kristnaskan arbon en la cxambro. Cxu tio
ne estas la plej bona.” Sara trovis tion iom stranga.
Kaj la arbo sxajnis ne konsenti:
"Pardonu, mi esperas, ke vi ne volas forporti min? Mi volas diri, ke mi
apartenas al la arbaro, sed ne al la domo. Ankaux mi ankoraux ne estas maljuna,
nur 10-jara... "
Sara diris al Tom: "Vi, mi pensas, ke la arbo timas." "Ho,
kio estas tio, nur arbo. Pacxjo segos gxin kaj panjo ornamos gxin bele. tiam ni
havos belan arbon en la cxambro."
"Sed tio ne estas bona,"
susuris la abio, "mi volas esti pli maljuna, same kiel vi. Cetere, mi
tamen ne povus plu paroli se mi ne estos fiksita al miaj radikoj."
Nun Sara volis rapide hejmeniri, sxi
havis larmojn en la okuloj. Ne nur cxar sxi timis, sxi ploris pro la kompatinda
arbo, kiu volus esti pli agxa, ol Tom. Kaj sxi ne volis malhelpi tion. "
"Mi bedauxras, ke vi nun ploras, etulino. Mi ne volis vin malgxojigi.
Vi bonvenas viziti min denove kaj denove kaj paroli kun mi. sed tio ne funkcias
en via cxambro."
"Kaj kio pri nia bele ornamita abio, "kriis Tom," cxu ni
eble ricevu alian?"
"Ne, kompreneble ne, ”respondis la abio terurigita,” sed mi havas tian
Ideon. Kion pri, se vi ornamas min cxi tie kaj poste kun mi festos
Kristnaskon cxi tie? "Tom pensis momenton, Sarah rigardis lin petegante,
tiam li diris: "Tio estus bone. Kaj ni povas pacxjon
surprizi."
Apenaux dirite, Tom kaj Sara rekuris
al la domo kaj interkonsentis pri cxio kun panjo. Poste ili cxiuj iris,
sxargxitaj de kristnaskaj bulkoj, brilajxoj, angxeloj kaj dolcxajxoj al la abio
kaj komencis ornami gxin.
La sekvan tagon ili tenis Pacxjon en
la domo, promesinte al li surprizon. Panjo malaperis nur baldaux antaux la
mallumo. Kaj tiam pacxjo prenis sian grandan, pezan posxlampon.
"Nu, nun ni devas rapidi, alie ni ne trovos arbon!" Tom kaj Sara
palpebrumis unu la alian, sed cxiam restis tre proksime al Pacxjo, por ke li ne
elektu malgxustan arbon.
Subite ili ekvidis antaux si paron
da lumoj, Pacxjo miris, volis vidi, kio okazas. Ili nun iris rekte al sia arbo
- kaj tiu brilis en belega grandiozeco, bele ornamita per multaj, multaj
kandeloj. Kaj la donacoj estis sternitaj cxirkaux la arbo. Panjo havis cxion
bongustan preparitan, tiel ke pacxjo estis vere surprizita.
Sed Sara palpebrumis al la arbo kaj
flustris: "Ni diros al neniu, ke vi povas paroli Kaj venontjare ni denove
festos Kristnaskon apud vi!" La arbo mallauxte susuris reen, vortoj estis
nekompreneblaj, sed Sara ja sciis, kion li diras.
Ankoraux hodiaux, Sarah mem farigxis
patrino kaj sxia filino jam havas infanon, sxi venas cxiujare al la abio, kiun
sxi sxatas. Mirakle, gxi ankoraux staras en la sama loko. Tiam ili rakontas,
kio okazis en la pasinta jaro – kaj antauxgxojas multajn pliajn kristnaskajn
festoj kune.
Auxtoro: nekonata
Por la retumantoj
Cxu vi auxdis serion da podkastoj
pri la vivo en Madagaskaro? En la plej fresxa, la 114-a elsendo lanoncisto
rakontas pri rizplantoj, pri ordinara komunvivo de loka Malgasanoj Pri
blinduloj kiuj uzas elektronikan bastonon, pri loka luktarto.
Fine de la elsendo sonas lirika
kanto kaj poste- lecioneto de malagasa lingvo.
https://youtu.be/p9pi4IxERlM,j
Folifalo en poezia kunteksto
Amira Chun + Liven Dek + Petro Palivoda + Antero Avila kune en unu
kanto: Folifala elegio: https://youtu.be/3fwkAvTdZCY
mga
Sukcesis la 79-a Hispana Kongreso de E-o. Krom la omagxo al Lorca, la
cxi-jara Hispana Kongreso de Esperanto prezentis varian programon, kun
aktivajxoj instituciaj, distraj, kulturaj, sciencaj kaj artaj. La evento
disvolvigxis en du malsamaj platformoj, kaj estis sekvata sen teknikaj
malfacilajxoj de internacia partoprenantaro. Se vi ne povis gxin rekte sekvi,
granda parto de la programoj estas nun alireblaj en Youtube en tiu cxi
ligiloj:
https://www.youtube.com/watch?v=Msd2VK2hLkc
https://www.youtube.com/watch?v=7arZixSkvno
Speciale amuza prelego:
https://www.youtube.com/watch?v=Vvl_YsL-9PY
La radio en Svislando donas al ni
vocxon
Estas bezonataj 12000 gis 15000 horoj por lerni la anglan lingvon kaj
praktiki gin en bona nivelo. Neniu stato sukcesas konstrui tian studon en sia
instruprogramo. » Jen aserto de Francois Grin, la 10an de novembro 2021 ce
la Svisa Romanda Radio en la elsendo « Forum » (en la franca).
Mireille Grosjean.
Vidu kaj auxskultu la rakonton de s-ino Osxoka Taeko, kiu sola kolektis 110
000 subskribojn kontraux nukleaj armiloj. Kelkajn jarojn sxi staradis antaux la
atombombita kupolo en la centro de Hirosximo, Japanio. Ni lernu de sxia kuragxa
agado kaj ni mem laboru por la sennuklearmila mondo.
Bv. disvastigi la filmon.
https://www.youtube.com/watch?v=YnjegL-DAjs--
Jasuo Hori hori-zonto@r.water.sannet.ne.jp
Dostojevskij – elsxutevskij
Okaze de la ducenta naskigxdatreveno de Fjodor Dostojevskij la eldonejo
"Sezonoj" (Kaliningrado, Ruslando) je la jubilea tago (la 11an de
novembro) publikigis “Kvin rakontojn” de Dostojevskij en tradukoj de Grigorij
Arosev kaj Aleksander Korjxenkov. La nova bitlibro estas senpage elsxutebla
(laux la normoj “pdf” kaj “ePub”) en la virtuala biblioteko de
"Sezonoj". Legu pli en la novajxretejo “La Ondo de Esperanto”
https://sezonoj.ru/2021/11/dostojevskij-2/
Edukado.net nin konstante subtenas
La redaktoro de edukado.net informas vin ke aldonigxis nova ero
cxe la Kursejo.
Nomo: Jiangsu-a Teknologia Universitato.
Gvidantonomo: S-ro Longarko ZHANG Changsheng, tipo:
Nova lerneja kurso, lando: Cinio,
Changzhou
Kiel anoncite en gxiaj planoj, la Afrika Komisiono de UEA dauxre donas
subtenon por kreo de E-filmoj. Gilbert Niyukuri, vickunordiganto de la
komisiono, kiu dauxre gxuas ankaux bonan laborrilaton kun siaj kolegoj,
produktis cx. 4-minutan filmon en kiu oni vidas infanojn flue paroli
Esperanton. Bv. mem spekti kaj sxati la filmon per
https://www.youtube.com/watch?v=JYwodaBmInk
Forpasis Jaap Wieringa
(1925-2021)
La 20-an de oktobro forpasis nia
honora membro Jaap Wieringa en la agxo de 96 jaroj.
Jaap naskigxis en la vilagxo
Noordhorn en la nordnederlanda provinco Groningen. Jam junagxe li blindigxis
pro glauxkomo kaj pro malfiksigxo de la retino. En blindulinstituto li lernis
legi per la brajla skribo. Profesie li farigxis telefonisto en oficejo de la
sxtata imposta instanco Belastingdienst en la urbo Groningen. Tiun cxi laboron
li faris gxis sia pensiigxo.
Jam junagxe li eklernis Esperanton.
La Internacia Lingvo ludis gravan rolon en la vivo de Jaap. Li multe
korespondis kun homoj kiuj logxis aliflanke de la Fera Kurteno en la periodo de
la Malvarma Milito. Pere de tiu intensa korespondado Jaap akiris multajn
sonmaterialojn el Orienta Euxropo. Plurfoje li auxdigis selektojn el tiuj
materialoj en Nosobe-semajnfino.
Parolante pri Nosobe dirindas ke cxi
tiu societo estis tre kara al Jaap. Li ecx konis la Nosobe-fondinton Rafel
Israels persone. En 1962 li farigxis la redaktoro de 'La Kontakto' laux peto de
Rafel Israels. Tiun cxi funkcion li plenumis gxis 2018. Alian funkcion kiun
Jaap gxis tre altagxe plenumis estas la funkcio de kasisto. Dum multaj jardekoj
li akurate prizorgis la financojn de Nosobe. cxiujare, proksimume du monatojn
antaux la jarkunveno, Jaap cirkuligis akuratan financan superrigardon inter la
estraranoj. Sur la kovrilo de cxiu posxtajxo kiun Jaap sendis, li koncekvente
en brajlo skribis "J. Wieringa, Zuidhorn". Pro sia tre longjara,
sindedicxa laboro por Nosobe Jaap ricevis la regxan honorigon Kavaliro en la
Ordeno de Oranje-Nassau.
La 2-an de oktobro 2021 Nosobe
deklaris Jaap Horona Membro. Nur dum 18 tagojn li povis gxui tiun cxi
honorigon. Kun Jaap Nosobe perdis mildkarakteran, rakonteman personon, kiu
dauxre lasis nin kungxui pri sia esperantista vivo. Jaap estis kremaciita en la
urbo Groningen la 26-an de novembro 2021. Ni malhavos lin.
Jan Bemelmans