Esperanta ligilo
n-ro 9, novembro 2021
Enhavtabelo
Lingva forumo. Necesas lingva diverseco
Cxunjo demandas
Poezio. Bohdana Jehorova
Eta novembra tago (rakonto por la malluma sezono)
Facila legajxo. Memore al Kurt
Humuro kun serioza vizagxo. Ni ne sciis pri mediprotektado
Stenografia pagxo (nur en brajla versio)
Anonceto
Lingva forumo
Necesas lingva diverseco
Gravaj rezultoj de la scienco ofte restas nerimarkitaj, se ili ne
publikigxas en la angla. Kaj se malgrandaj lingvoj mortas, tiam perdigxas
valora medicina scio. En multaj kulturoj nome medicina scio estas transdonata
nur busxe kaj tio minacas perdigxi.
Novaj esplorrezultoj tradicie
publikigxas en fakaj periodajxoj en la angla. Nur tiel ili estas percepteblaj
internacie, cxar la angla estas la mondvasta interlingvo. Kiu volas komuniki
internacie kaj kiu volas informigxi, tiu uzas tiun lingvon.
Aliflanke ne cxiuj esplorrezultoj
publikigxas en la angla kaj tiel tiuj parte gravegaj malkovroj aux analizoj
simple ne estas perceptataj, kio estas vere tragika! Ekzistanta scio kaj
regionaj fakaj spertoj ne estas transdonataj kaj ili eble perdigxas nerevene.
Kiel ricxiga tiu partopreno ankaux
de tiuj esplorrezultoj povas esti, tion prilumigis internacia teamo de 60
esploristoj sub la gvidado de la universitato de Kvinslando en Auxstralio.
La teamo analizis 466 ne-anglajn
fakajn periodajxojn el la kampoj ekologio kaj naturprotekto en 16 lingvoj el 38
regionoj de la mondo. La rezulto de ilia studajxo (kiu aperis kompreneble en la
angla) estas tiel atendebla kiel klara: Sciencaj laborajxoj kiuj publikigxis en
aliaj lingvoj kaj tial gxis nun ofte estis ignorataj, sendube povas helpi pli
bone protekti la biologian diversecon sur la tero.
Temas cxe tio ne nur pri percepto
kaj tiel pri aprezo de ekzistanta scio kiu povas konservi la diversecon de
specioj, sed ankaux temas pri la pura kvanto de la esplorkampoj: Se oni
kunkonsideras la esploradon pri naturprotekto en aliaj lingvoj, tiam laux la
rezulto de la studajxo la esplorita geografia areo pligrandigxas je 25
procentoj.
Ankaux la nombro de esploritaj
bestospecioj plialtigxas signife: cxe la amfibioj je kvin procentoj, cxe
sucxuloj je naux procentoj kaj cxe birdoj je 32 procentoj.
La koncernajn germanajn studajxojn
prijugxe analizis sciencistoj de la universitato de Hamburgo. Ili trarigardis
2756 germanajn sciencajn eseojn el la jaroj 1965 gxis la jaro 2019 el tri fakaj
jxurnaloj pri ekologio.
Se oni konsideras nur tiujn
germanlingvajn publikajxojn, oni notas, ke estis esploritaj 65 efikaj
naturprotektaj intervenoj por la konservado de pluaj naux amfibiaj specioj, de
64 sucxulaj specioj kaj de 217 birdaj specioj. "Tiuj ekkonoj estis por la
internacia scienco tamen neatingeblaj", diras sciencisto. "Por igi la
rezultojn mondvaste alireblaj, ili nun estas registrataj en libere alirebla
datumbanko. Gxi enhavas resumojn de cxiuj ekzamenitaj studajxoj en 16 lingvoj -
jen mamuta projekto!"
Gravaj esplorrezultoj, kiuj ja estas
publikigitaj en grandaj lingvoj, sed ne en la angla, do ofte restas senatentaj.
Ankoraux pli drameca estas la situacio pri la scio, kiu estas transdonata nur
en lingvoj, kiuj estas parolataj de ankoraux relative malmultaj homoj.
Aparte atentokapte estis laux la
studajxo, ke granda parto de la esplorado devenas el regionoj kiel
Latinameriko, kie la biodiverseco estas forte en dangxero. "Ankaux ekkonoj
el indigxena scio ofte ne publikigxas en la angla. Sed se ni ignoras tiun
scion, ni maltrafas tre multe da sukcesa protekto de klimato kaj naturo",
diras sciencistino. "Ni devus profiti tiun scion kaj ne fordonaci
gxin."
Studajxo de la universitato de
Zurihxo montris antaux nelonge, kiel malvaste la ekzistanta scio pri sanigaj
plantoj en Latinameriko estas kunligita kun la minacataj indigxenaj lingvoj.
Laux tio 75 procentoj de la aplikoj de sanigaj plantoj estis konataj en nur unu
lingvo.
Por tiu studajxo, kiu, kompreneble,
same aperis en la angla, estis prilumigataj 645 plantaj specioj en la
nordokcidenta amazonia regiono kaj ilia medicina apliko laux busxa transdono en
37 lingvoj. En tiu regiono la scio pri la sanigaj plantoj ekzistas ecx je 91
procentoj en nur unu sola lingvo.
Cxar tiu scio estas tamen
transdonata cxe multaj indigxenaj popoloj nur busxe, kune kun la malapero de la
lingvoj ankaux nerevene perdigxas la tra generacioj akirita medicina scio.
"Cxiufoje kiam malaperas
lingvo, tiam malaperas ankaux parolanta vocxo, malaperas ebleco doni al la
realo sencon, malaperas ebleco interagi kun la natura medio, malaperas eble
priskribi kaj nomi bestojn kaj plantojn", diras evolucia biologo cxe la
universitato de Zurihxo.
Tutmonde aktuale proksimume 42
procentoj de la cxirkaux 7.000 ekzistantaj lingvoj estas minacataj de
elmortado. Se oni konsideras nur Brazilon, tiam, laux la lingvoesplora organizo
SIL Internacia, el la 1.000 indigxenaj lingvoj, kiuj tie estis parolataj antaux
la alveno de la portugaloj en la jaro 1500, ekzistas ankoraux nur 160.
Pro tio malkreskas samtempe la
sxancoj pri la malkovro de estontaj medikamentoj. cxar ankoraux nun multaj
medikamentoj estas produktataj el sanigaj plantoj. cxu temas ekzemple pri la
acetil-salicil-acido, kies efiksubstanco devenas el la blanka saliko aux la
morfino kiu estas produktata el papavo.
Por ke tiu potencialo ne perdigxu,
necesas protekti ambaux, la diversecon de specioj kaj ankaux la scion pri la
saniga forto de la plantoj. Biologia kaj kultura diverseco estas nesepareble
kunligitaj unu kun la alia.
"Ni ne povas nun ignori tiun
kunretigon kaj pensi nur pri la plantoj aux pri la kulturo", opinias la
biologo vide al la perdigxo de diverseco de specioj. "Ni, homoj, bone
kapablas homogenigi kulturon kaj naturon, tiel ke la natura medio cxie sxajnas
esti pli malpli egala."
Cxar en Brazilo ekde la kolonia
epoko la portugala lingvo regas, multaj indigxenaj gepatroj rezignis pri sia
gepatra lingvo, por armigi siajn infanojn por la socia sukceso.
"Lingvistoj konsideras lingvon
minacata, kiam homoj cxesas paroli kun siaj infanoj en sia gepatra
lingvo", diras lingvistino el Latinameriko kiu specialigxis pri indigxenaj
lingvoj.
Centran rolon cxe la konservado de
biologia kaj kultura diverseco ludas en Brazilo pro tio indigxenaj lernejoj en
la vilagxoj, kie la infanoj lernas la portugalan kaj la originan lingvon de la
komunumo.
"Ekzistas vivo ekster la
angla", diras la biologo el Zurihxo. Tio estas lingvoj, kiujn ni prefere
forgesas - la lingvoj de malricxaj aux nekonataj homoj, kiuj ne ludas nacian
rolon, cxar ili ne sidas en konferencoj de UNO aux en similaj lokoj.
Por konservi kaj revivigi tutmonde
la valorajn indigxenajn lingvojn, UNESKO deklaris la jarojn 2022 gxis 2032 kiel
agadjardekon por indigxenaj lingvoj.
Ni klopodu uzi tiun deklaron por
plialtigi la konscion pri la kultura diverseco kaj konsciigi al ni kiel
felicxaj ni povas konsideri nin kiel specio, esti parto de tiu mirinda
diverseco."
(laux Esperanta retradio,
ne subskribita)
Poezio
Bohdana Jehorova
Estis vi iam cxi tie
La animon postrestas nek larmoj nek gxemoj -
anstatauxe nur estas angoraj poemoj,
kaj anstataux malgxojo - lacec’ iometa...
Cxar animo graviton neniam suferas,
gxi ja estas senpeza, kaj gxi superteras.
Jen gxi estas pasia, jen estas kvieta,
ne influas gxin teraj reguloj kaj celoj,
siaj propraj inspiras gxin revoj kaj
veloj…
Kaj se volos gxi morti pro sia soleco kompleta,
krasxi pluvosimile surteren senkrie -
rememoros sxi: estis vi iam cxi tie…
***
Kvazaux iom pli - kaj mi eksplodos
per la vorto ne dirita al vi gxisfine
(legita sur la lipoj),
kvazaux iom pli -
kaj mi farigxos via luksacio,
malkongruanta kun lingvo,
silenta rimado en versoj,
nepentita gxisfine
manifestigxo de l’ fido,
rompita pregxo,
erara signo
(de maldekstre al dekstra sxultro) ...
Kvazaux iom pli -
kaj mi farigxos alia dimensio.
En la antauxparolo al malespero
grado supermezuras,
konscienco brulas.
Iom pli ... La justa kolera cxielo
ekparolos ne per la versoj -
per hajlo el sxtonoj.
Kaj mi staros sub gxi
kaj deziros esti kun vi,
kvazaux "pardonu al ni niajn kulpojn ...
Amen"...
Kontrauxtempo
Estu vi mia rev’, mia akvo viviga…
Se ekzistas aferoj en viv’
klare antauxvideblaj -
ili certe al vi ne rilatas.
Kaj se menso ekzistas,
nun gxi dormas kviete,
la okulojn ferminte plej firme,
dezirante nenion kompreni.
Se la koro ekzistas
(kiel kuploorgano de sentoj),
petas gxi lasi cxion sensxangxe;
kaj por gxi estas bone, kaj mi revas pri amo.
Sed la tempo ekzistas –
super ni gxi potencon posedas,
aux superas ni l’ tempon kontrauxe;
ni per forto de flurapideco gxin dotas.
Memorigas gxi: revo ne estas eterna,
kaj nek homoj nek vortoj iliaj,
kaj mi scias, ke pravas gxi certe,
sed ne mi bedauxrinde...
Estu vi kontrauxtempo por cxiam.
Dum la vorto poeme eksplodas -
jam nenio ekzistas,
krom la revo pri amo.
Floro
Kiam la floroj forvelkos -
vi ne hastu forjxeti ilin,
aldonu la petalojn al via teo,
Gustumu la aromon inter aliaj gustoj
de kampaj petaloj el la paseo.
Auxskultu, kiel muteco bruas,
simpleco flirtas per la plej profundaj koloroj.
Cxu vi rimarkas?
Tiu floro estas la plej viva el cxiuj vivantoj...
Se jes -
ekzistas neniu tempa distanco inter viaj koroj.
***
La luno al mi vin venigu.
Ni diros ke vi somnambulas.
La luno do kulpos pri cxio...
Elukrainigis Petro
Palivoda
Bohdana JEHOROVA estas nuntempa ukraina verkistino, poetino, pentristino,
fotistino. Sxiaj poemoj estas aperigitaj en pluraj ukrainaj eldonajxoj, kaj
esperantaj tradukoj de sxiaj poemoj - en Cxinio, Turkio, Koreio kaj Brazilo.
Sxiaj verkoj estas tradukitaj ankaux al la germana lingvo. Antaux nelonge la
mondon ekvidis sxia poezia libro "Sercxado" en la ukraina lingvo.
Petro PALIVODA estas ukraina kaj
Esperanta poeto kaj tradukisto, liaj verkoj en la ukraina, la rusa, la germana
lingvoj kaj originale en E-o kaj tradukoj aperis en pluraj eldonajxoj en
Ukrainio kaj eksterlande. Gajninto kaj laureato de multaj ukrainaj kaj
internaciaj poezi- kaj tradukkonkursoj. Liaj poemoj estas tradukitaj al la
germana, la kroata kaj la itala lingvoj. Antaux nelonge la mondon ekvidis lia
poezia libro "Kontraux la tempo" en la ukraina lingvo.
La eta novembra tago
Rakonto por la malluma sezono.
Iam estis eta novembra tago, kiu
atendis tre longe, gxis kiam ankaux al li
estis permesite iri sur la teron. Tie gxi volis ekvidi cxiujn mirindajn
kaj ekscitajn aferojn, pri kiuj gxiaj gefratoj tiom multe rakontis. Ili cxiuj
estis jam tie kaj revenis plenaj je entuziasmo. Finfine nun estis ankaux gxia
vico! Gxi tremis pro ekscito kaj antauxgxojo. Gxi iom hezitis kaj ecx iom
prokrastis sian alvenon. Cxi tie gxi nun estas. Gxi profunde enspiris kaj
cxirkauxrigardis atendante.
Kion diris gxiaj gefratoj? Ili vidis
la sunon kaj sentis varmon.
Floroj, verdaj herbejoj kaj arbaroj, infanoj ridantaj kaj ludantaj,
felicxaj homoj, ecx enamigxintaj paroj! Kie estas cxio cxi? La eta novembra
tago frotis siajn okulojn, kuris laux la vojetoj kaj stratoj, kaj gxia koro
pezigxis kiel sxtono. Estis nenio el tio! Neniu suno, nur
griza cxielo kaj malhelaj nuboj kaj estis tiel malvarme, ke gxi tremis,
envolvigxante en sian pluvmanteleton.
Floroj? Ili estis velkintaj. Arboj
estis nudaj kaj nigraj pro humideco en la griza cxielo, jen kaj jen videblis
ankoraux malgaja flavbruna folio. Sur la vojetoj, en la gxardenoj flavigxintaj
amasoj da folioj, kiujn kruda vento pusxadis tien kaj reen. Minace sxanceligxis
la nebulo.
Ho, kie do estis la infanoj, la homoj?
Estis malplenaj la stratoj, neniu ridado, neniu felicxa hastado. Fojfoje
nur iu skurgxanta figuro, kapo kasxita profunde en la kolumon de mantelo.
Nenion, absolute nenion el cxiuj belaj aferoj, pri kiuj rakontis gxiaj
gefratoj. Kion gxi diru kiam gxi revenos, kiam gxia vizito al tero estos
finita?
Noktigxis. La pala lumo de la
stratlanternoj jxus eklumis maldense gxian vojon. Kaj gxi sciis, ke gxia tempo
baldaux elcxerpigxos. Larmoj gutis el gxiaj okuloj, fluis laux gxiaj vangoj kaj
miksigxis kun la pluvo. Preskaux blinda pro cxagreno, gxi apenaux sin trenis.
Gxiaj piedoj farigxis cxiam pli pezaj, gxi mallevis la kapon. La sxtono en lia
koro premis neelteneble.
Tie! Kio estis tio? Gxi levis la
kapon por auxskulti. Ridado, muziko, homoj, unu hele brilanta domo. Gxi kuris,
ne, gxi fulmrapidis antauxen al cxi tiu brilo. Gxi preskaux falis. Tiam,
finfine, gxi ekvidis - gxia malseka vizagxeto premigxis al la fenestro - kion
gxi tiom deziris:
felicxa ridado, babilado, dancado homoj kaj — jes, ankaux infanoj, kiuj
cxirkauxsaltis! Li sentis sin tre varma kaj malpeza. Estis tio, kion gxi estis
preta kunpreni kaj pri kio volis rakonti. Gxi vidis la vivon malgraux tiom da
cxagreno. Jen la vivo! La sxtono de lia koro falis teren kaj ruligxis for. Kaj
la eta novembra tago ridis hele, kiel sonorilo.
Cxu ankaux vi auxdis gxin?
Teksto: Eva-Maria Thoese
rakontita de mia panjo
Alexandra Thoese
Cxunjo demandas
Kial la mara akvo estas sala kaj
la fisxo ne sala?
Efektive, estante en sala akvo dum
kelka tempo, cxiuj produktoj estas salitaj, sed mara fisxo estas tute nesalita
per si mem, kial?
La saleco de marakvo dependas de
multaj faktoroj, sed averagxe unu litro da marakvo enhavas cxirkaux 35 gramojn
da salo. Tamen la koncentrigxo de saloj en la sxtofoj kaj sango de fisxoj,
logxantaj en la maroj, estas duoble pli malalta. Cxi tiu diferenco kondukas al
aparta osmota premo, t.e. premo kiam du solvajxoj kun malsama salkoncentrigxo
venas en kontakton. Cxi tiu osmota premo kvazaux elversxas akvon el la korpo de
la fisxo. Kaj malgraux la fakto, ke sxia hauxto malebligas elfluon de likvajxo,
malgrandaj akvoperdoj ankoraux okazas tra la brankoj, tegumenta muko,
rubproduktoj, ktp. Por kompensi la perdon de likvajxo, fisxoj glutas marakvon,
sensaligas gxin ene de la korpo, forigante troajn salojn ekstere, plejparte tra
la brankoj kaj parte tra la intestoj.
En la brankoj de fisxoj estas specifaj cxeloj (nomataj "cxeloj
Case-Wilmer"), kies membranoj enhavas maloftajn proteinojn, kiuj elportas
saljonojn. Samtempe, la elkovigxa procezo postulas iujn energiajn kostojn de la
fisxo (finfine, la transdono okazas al la maro, kie la akvo estas pli sala).
Tiel maraj fisxoj perforte forigas troan salon de la korpo, restante mem
nesalitaj.
Kial kaj pro kio brilas fulgoroj?
Dum varmaj someraj vesperoj en la
densa alta herbo vi ofte povas vidi la misteran brilon de fulgoroj. Cxi tiuj
mirindaj insektoj estas konataj al cxiuj, sed ne cxiuj scias, kial kaj kiel ili
elsendas lumon.
Kompreneble, cxi tiu demando povas
esti respondita simple: ilia abdomeno enhavas fosforeskan substancon, tial ili
brilas. Efektive, la kapablo elsendi lumon klarigas la cxeesto de specialaj
lumaj organoj, fotocitoj, en iliaj korpoj. Cxe la fino de la abdomeno de cxi
tiuj insektoj estas pluraj segmentoj, en kiuj okazas kemia reakcio, miksante
luciferinon kaj oksigenon. Plej multaj fulgoroj ecx povas regi la intensecon de
la brilo kaj krei mallongajn intermitajn fulmojn. Cxi tio okazas pro la
kontrolo de oksigena aliro al fotocitoj.
Nun ni vidu, kial la naturo premiis
fulgorojn per tiel mirinda kapablo? Rezultas, ke la brilo povas helpi la
postvivadon de fulgoroj kaj iliaj idoj. Plenkreskaj insektoj tiel plenumas
parigxan riton, eligante brilon por allogi paron. Cxe plej multaj specioj de
fulgoroj, ambaux seksoj kapablas brili, cxe iuj - nur la ino, kiu per brilo
signalas sian lokon kaj pretecon reproduktigxi, tiel allogante eblan partneron
preterflugantan.
Sed ne nur plenkreskaj fulgoroj brilas, ankaux iliaj larvoj. La fakto
estas, ke ilia gusto estas maldolcxa kaj malagrabla. Kaj rongxuloj kaj birdoj,
mangxante ilin, memoras la acxan guston gxuste kunlabore kun la brilo de la
larvoj, do ili simple evitas gxin la venontan fojon! Tiel, cxi tiu metodo
ankaux helpas la postvivadon de fulgoroj, kun protekta celo.
Kial venenaj bestoj ne mortas pro
sia propra veneno.
Kiel evidentigxis, por eviti
memvenenigxon, la naturo disvolvis tri gravajn strategiojn por venenaj bestoj.
Iuj el la plej venenaj bestoj de la mondo estas malgrandaj, buntaj ranoj,
nomataj sagetaj ranoj, kiuj logxas en la pluvarbaroj de Centra kaj Sudameriko,
skribas Live Science.
Unu rano havas suficxe da veneno por mortigi 10 plenkreskulojn. Kurioze ili
ne naskigxas venenaj, sed akiras sian venenon, mangxante insektojn kaj aliajn
artropodojn. Sed se cxi tiu veneno estas tiel mortiga, kial la ranoj mem ne
mortas, kiam ili englutas gxin?
La kapablo de cxi tiuj ranoj eviti
memvenenigxon konsternis sciencistojn delonge. En sia nova studo fakuloj
esploris venenajn foliogrimpajn ranojn, kiuj uzas venenon, nomatan
batrakotoksino. Gxi interrompas la translokigon de natriajn jonojn en cxelojn
kaj de ili - unu el la plej gravaj fiziologiaj funkcioj en la korpo.
Kiam la cerbo sendas signalojn al la korpo, gxi sendas ilin per jona kurento.
Cxi tiuj signaloj sendas instrukciojn al korpopartoj, igante tiujn partojn
funkcii, kiel membroj por movigxi, muskoloj por kuntirigxi, kaj la koro por
pumpi sangon. Cxi tiuj elektraj signaloj ebligas per la fluo de pozitive
sxargxitaj jonoj, kiel natrio, en negative sxargxitajn cxelojn. Jonoj eniras
kaj eliras el cxeloj tra proteinaj pordoj, nomataj kanaloj. Kiam cxi tiuj
kanaloj estas interrompitaj, elektraj signaloj ne povas trairi la korpon.
Batrakotoksino devigas la jonajn kanalojn resti malfermitaj, rezulte de kiuj
fluo de pozitive sxargitaj jonoj libere eniras la cxelojn. Se cxi tiuj kanaloj
ne povas fermigxi, la tuta sistemo perdas sian kapablon transdoni elektrajn
signalojn. Ili devas kaj malfermigxi kaj fermigxi por generi jonan kurenton.
Se la kanaloj simple restas malfermitaj, tiam ekzistas neniu kora agado,
neniu kuntira aux neurona agado. Tial, se vi glutas unu el cxi tiuj ranoj, vi
mortos preskaux tuj. Do kiel ili kaj aliaj venenaj bestoj sukcesas eviti tian
sorton?
Laux la cxefa auxtoro de studoj
Fayal Abdereman-Ali el la Universitato de Kalifornio, San-Francisko, ekzistas
tri strategioj, kiujn aplikas bestoj por eviti memvenenigxon.
La plej ofte temas pri genetika
mutacio, kiu iomete sxangxas la formon de la cela proteino de la veneno, la
natria kanalo, tiel ke gxi ne plu povas ligi al alia proteino. Ekz., specio de
venena rano, nomata blua venena rano, enhavas venenon, nomatan epibatidino, kiu
imitas utilan signalan kemiajxon, nomatan acetilkolino.
Laux studo de 2017, la acetilkolinaj riceviloj de cxi tiuj ranoj evoluis,
iomete sxangxante formon kaj pli rezistante al veneno.
La dua strategio, uzata de venenaj
bestoj, estas la kapablo tute forigi la toksinon de la korpo.
Nu, la tria nomigxas "proteina kaptado". La besto disvolvas
sistemojn por kapti aux sorbi venenon por certigi, ke gxi ne damagxas gxin.
En sia esplorado Adbereman-Ali
rekreis la natriajn kanalojn de foliaj rampiloj kaj traktis ilin per veneno. Li
surprizigxis, vidante, ke la natriaj kanaloj malstabilas al gxia agado.
"Cxi tiuj bestoj devis morti," diris Adbereman-Ali.
Cxar la natriaj kanaloj de ranoj ne eltenis la detruajn efikojn de la
veneno, ili ne devus travivi. Surbaze de cxi tiuj rezultoj Abdereman-Ali
suspektas, ke cxi tiuj ranoj plej probable uzas strategion por sekvestri
proteinon por eviti memvenenigxon. Bestoj probable faras proteinon, kiu povas
sorbi kaj teni venenon.
Tauxraj ranoj ankaux uzas kaptadon.
Ili produktas proteinon, nomatan saksifilino, kiu povas kombini kun la venena
saksoksoksino kaj bloki gxin.
Kiu insekto flugas plej rapide?
Gxi sonas strange, sed el cxiuj
insektoj tabano probable estas la plej rapida insekto en la mondo: Hybomitra
atingas, laux mezuroj de usonaj entomologoj, ecx 90 mejlojn hore. Tamen tiu
mezurado ne estas preciza, do, eble ekzistas pli rapidaj flugantaj insektoj.
Kie estas la plej sunplena loko
sur la Tero?
La plej suna loko en la mondo havas cx. 4000 horojn da sunbrilo (340 sunaj
tagoj) jare en Yuma, Arizono, Usono. Gxi situas sur la bordoj de la Kolorada
Rivero kaj estas ne malproksime de Meksiko. Al la
Komparo: En Germanio Baden-Virtembergo havas maksimume cx. 2000 horojn da
sunbrilo.
Kiu birdo ekkantas la plej frue
antaux sunlevigxo?
Birdoj havas internan horlogxon,
laux kiu ili pepas. Multaj estas en la
tagigxo aktivaj. Dum la merlo cxirkaux 60 minutojn antaux sunlevigxo
komencas kanti, la rubekolo aligxas 10 minutojn poste. La paseroj, aliflanke,
komencas pepi nur kiam la suno aperas cxe la horizonto.
Kiu besto rompas cxiujn agxajn
rekordojn?
Spongoj ankaux estas bestoj kaj
povas atingi tre maljunajn jarojn. Laux studo en la jxurnalo "Aging
Research Reviews" ekzistas la spongospecio Monorhaphis chuni 11.000 jarojn
agxa. Norda konketo vivis pli ol 500 jarojn, dum kelkaj balenoj agxas pli ol
200 jarojn.
Respondis Oma.
Facila legajxo
Memore al Kurt
Novembro estas bela monato, sed
plena de nostalgio, la suno estas pala, gxi brilas malalte super la horizonto.
La naturo preparas sin por vintra ripozo. Falantaj folioj rememorigas la kanton
de Yves Montand "Mortaj folioj". Tiun monaton oni pensas pli ofte pri
pasinteco, pri la homoj, kiuj ne plu estas kun ni.
Mi volas rakonti pri Kurt, mia
multjara korespondanto el Norvegujo. Ni korespondis plurajn jarojn. Li foje
sendis al mi mallongajn mesagxojn en la reto, fojfoje ni parolis en skajpo. Sed
li preferis skribi tradiciajn paperleterojn, kelkfoje tajpitajn, kelkfoje
manskribitajn per bela mankaraktero, ornamitaj per malgrandaj
tusxdesegnajxoj, aux la fotoj mem faritaj. Li uzis perfektan Esperanton,
liaj leteroj havis literaturan nivelon.
Mi rakontis al li pri la historio de
mia lando, pri pola muziko kaj pri polaj komponistoj. Li amis muzikon kaj li
rezignis pri la fako de bankisto por studi en muzikaltlernejo. Li laboris kiel
muzikinstruisto kaj li amis sian fakon. Kelkfoje li sendis al mi mallongajn
filmojn kun infanoj dum la lecionoj.
Cxiun novjaran tagmezon ni samtempe
auxskultis en televido la koncerton en Vieno kaj ni poste intersxangxis niajn
impresojn.
Antaux ol li translokigxis al
Norvegujo, li vivis en Groenlando, kiu estis ligita kun Danlando, cxar li
origine estis dano. Li naskigxis en Kopenhago, la gepatroj estis E-istoj, sed
li nur maturagxe reinteresigxis pri E-o. Dum li vivis en Groenlando, li helpis
al sia bopatro cxe fisxkaptado kaj multe rakontis pri peza laboro sur la maro
en severa klimato.
En Norvegujo li havis bonan
familion, la edzinon, gefilojn kaj genepojn. Cxiuj ludis diversajn muzikilojn.
Kiam la familio renkontigxis, en la domo ludis orkestro. Nur la edzino ne
muzikumis. Sxi teksis belajn teksajxojn sur tradiciaj teksiloj. Mi
havas hejme kelkajn tablotukojn,
donacitajn de sxi.
Kurt ludis ankaux en amatora teatro.
Lia sxatata verkisto estis Johano Kristiano Andersen. Andersen estas precipe konata
kiel fabelverkisto, sed li estis ankaux auxtoro de teatrajxoj, rakontoj,
romanoj kaj poemoj. Kurt rakontis al mi pri dana kaj norvega literaturo.
Dank’al li mi ekinteresigxis pri skandinavaj landoj.
Li partoprenis E-Kongreson en
Rejkjaviko, oni rakontis al mi, ke li belaspektis vestita je norvega popola
jako. Li estis fascinita pri Islandaj Sagaoj, kiujn li vidis en la muzeo.
Same kiel muzikon, li amis la
naturon. Li skiis, piedmarsxis en tiu montara, kruda tereno. Akompanis lin
kutime la edzino aux la genepoj. Li intencis viziti la
Sxafinsulojn. Sudeuxropa klimato sxajnis al li tro varma.
Li vivis felicxe pro bonaj familiaj
rilatoj kaj siaj sxatokupoj.
Sed....
Iun tagon mi ricevis lakonikan
informon: "Mi ne plu korespondos kun vi".
Sxoko, malgxojo, kolero! Kial ? Li ja certigis min ofte pri la
interesa interkorespondado. Li intencis viziti min en Pollando. Do, kio
okazis?
Nun mi bedauxras, ke mi ne
respondis, ne demandis pri la kialo. Eble okazus tiu “papilia efiko” kaj tre
malgranda ago povas multe sxangxi. Sed mi ne reagis, mi atendis dum pluraj
monatoj lian leteron. Sed gxi ne alvenis.
Mi iam parolis pri la afero kun mia
kunlogxanto, kiu scipovas la norvegan. Li trasercxis la reton kaj li trovis en
malnova, loka, norvega gazeto informon kun la foto de Kurt: montara savteamo
sercxis perditan viron en montara regiono. Oni trovis lian biciklon cxe vojeto,
sed oni ne trovis lin. La dato konvenis la daton de lia mesagxo al mi. Post du
tagoj la gazeto informis : oni trovis la korpon en abrupta abismo...
Akcidento. Cxu hazarda?
Tiu demando ne forlasas min.
La tagon de mortintoj mi lumigos la kandelon. Memore al Kurt.
Jadwiga Zakrzewska (Pollando)
Humuro kun serioza vizagxo.
Ni ne sciis pri mediprotektado
Pagante cxe la kaso en la
superbazaro, mi ekauxdis, kiel kasisto sugestas la antaux mi starantan
maljunulinon, ke sxi venu acxetumi kun sia plurfoje uzenda sako, cxar tiu
plasta damagxas la medion. "Vi pravas pri tio," pardonpetas la
maljunulino, "sed bedauxrinde mi rapidis kaj forgesis mian acxetosakon
hejme kontraux mia kutimo". La juna virino respondas:
"Jes, vi scias, nia problemo estas, ke via generacio ne pensis pri la
malbona stato de la medio kaj lasis problemojn por estontaj generacioj.
Mediprotektado estas certe fremda vorto por vi ".
"Prave. Nia generacio ne sciis pri mediprotektado – tio
ne necesis, cxar ni reportis limonadajn kaj bierajn botelojn al la butiko,
kie ni vendis ilin. De tie ili iris al la fabrikanto, kiu faris la trinkajxojn.
Boteloj estis lavitaj, steriligitaj kaj replenigitaj, farante cxiun botelojn
dum sennombra
tempo uzataj. Ni ricevis la lakton de la laktisto en la nia
propra laktujo. Sed ni ne sciis pri mediprotektado.
Ni uzis butikretojn por niaj legomaj
acxetoj kaj por la resto de niaj acxetoj. Ho, niaj acxetsakoj! Se ni forgesus
gxin, la komercisto havigus gxin por ni
Butikumado en brunaj paperaj sakoj, kiujn ni dauxre uzis hejme por multaj
celoj, ekz. por paki la lernejajn librojn, kiujn ni ricevis de lernejo senpage
kondicxe, ke ni traktu ilin bone. Post kiam la lerneja jaro finigxis, ili
revenis
kolektitaj kaj en bona stato por la sekva jaro. Sed ni ne sciis pri
mediprotektado.
Ni grimpis sxtuparojn cxar mankis
liftoj aux rulsxtuparoj kiel
hodiaux en cxiu magazeno aux oficeja konstruajxo. Ni promenis paron da
pasxoj al la plej proksima nutrajxvendejo kaj ne uzis 300 cxp
forta ekster-voja veturilo. Vi pravas, ni ne sciis pri mediprotektado.
Tiutempe ni lavis la bebajn
vindotukojn, cxar ne estis forjxeteblaj vindotukoj. ni
ne sekigis la lavotajxon en elektra sekigilo, sed per vento kaj sunenergio
sur la kanabsxnuroj. Infanaj vestoj cxiam iris al la pli junaj gefratoj, cxar
cxiam novaj infanaj vestajxoj ni ne povis pripagi. Sed ni ne sciis pri
mediprotektado.
En la domo ni havis nur unu radion
kaj poste malgrandan televidilon kun malgranda ekrano. En la kuirejo ne estis
elektra masxinaro. cxio estis trancxita, raspita, sensxeligita permane. Kiel ni
uzis malnovajn gazetojn? Kiel mildigan materialon por pakajxoj anstataux pakajxoj
el stirensxaumo aux plastaj korbetoj. La gazontondilo estis pusxita permane,
faris nenian bruon kaj nenian odoron. Tio estis nia trejnado. Tial ni ne havis
gimnastikejojn kun elektraj trejniloj kaj aliaj aferoj, sensence
energio-malsxparaj. Sed ni ne sciis pri mediprotektado.
Ni trinkis la akvon de la krano kaj
ne bezonis plastan tason aux plastan botelon. Niaj malplenaj fontoplumoj
revenisal ni replenigitaj per inko anstataux acxeti novajn. Papero estis
ambauxflanke skribita. Senbrilaj razklingoj estis anstatauxigitaj, kaj malofte
oni acxetis novan razilon. Sed ni ne sciis pri mediprotektado.
Tiam niaj infanoj veturis per buso,
tramo, biciklo aux piediris al lernejo. 24-hora taksia servo de la patrino ne
veturigis nin per auxto, kiu kostis 50.000 euxrojn. Sed ni ne sciis pri
mediprotektado.
Estis ingo en cxiu cxambro kaj
neniuj elektraj presiloj por sennombra kopiado, kaj ni ankaux ne bezonis unu el
35.000 kilometrojn for satelite kontrolita sistemo al la cxiam pli nova
portebla telefono. Tamen ni ne sciis pri mediprotektado.
Sed konsideru: estas malgxoje, kiam
la juna generacio plendas pri kiel
malsxpareme ni maljunuloj vivis nur cxar ni ne havis mediprotektadon. Ne
sciis? Cxu vi vere kredas, ke ni maljunuloj bezonas instruadon de vi? Verdaj
popkornuloj? Kaj ankaux de knabino, kasistino, kiu ecx ne kapablas doni al mi
la reston sen konsulti la elektronikan monregistrilon.
Bonan tagon - kaj ne forgesu protekti la medion!
Elgermanigis Oma.
Anonceto
Nia revuo bezonas gvidantojn de la
rubrikoj "Sxako" kaj "Enigmoj kaj problemoj". Se iu
kapablas kaj deziras transpreni tiujn taskojn, bv. turni vin al la redaktorino
laux adreso: amatalena@ukr.net