Esperanta ligilo
n-ro 8, oktobro 2021
Enhavtabelo
Financa raporto
Okaze de Internacia
Tago de Paco
Postelekte
Rezultoj de la Belartaj
konkursoj de UEA
Lingva forumo. Parolata
enigmo - la vaska lingvo
Vikipedio 20-jara
Interreto plibonigas
memorkapablon de pensiuloj
Cxunjo demandas
La 25-a
de oktobro - Monda Tago de makaronioj
Facila legajxo.
Kial abio kaj pino cxiam estas verdaj?
(Cxuvasxa popola fabelo)
Stenografia pagxo (nur
en brajla versio)
Por la retumantoj
Financa raporto de LIBE
por la jaro 2020
konto libk-p cxe uea
komenca saldo .....
euxroj 529,09
enspezoj:
kotizoj
................. 940,82
:::::::::
entute
.................. 940,82
elspezoj:
membreco cxe uea
....... 132,00
:::::::::
entute
.................. 132,00
fina saldo
.............. 1.337,91
konto da costa-libe cxe bnl
komenca saldo ....
euxroj 4.388,77
enspezoj:
kotizoj ............... .355,00
donacoj
................ . 50,00
subteno Thilander
..... 8.551,66
elinvestita mono
....... 22.199,31
interezo
............... . 0,16
::::::::::
entute
................. 31.112,13
elspezoj:
presado EL
........... 7.636,90
bankokostoj kaj
impostoj .223,19
::::::::::
entute
................. 7.860,11
fina saldo
............. 27.640,79
Kelkaj klarigoj. sur nia konto cxe UEA ni
havis jarkomence 529 euxrojn, kiuj farigxis jarfine 1.337
pro enveno de 940
euxroj kiel kotizoj kaj pago de 132 euxroj kiel kotizo de faka asocio de UEA.
Sur nia konto cxe BNL
ni havis jarkomence 4.388,77 euxrojn; ili farigxis
jarfine 27.640,79.
Envenis 01 399
euxroj kiel kotizoj kaj
50 kiel donaco kaj 223 euxroj forfluis kiel impostoj kaj bankokostoj, sed tri
estis la cxefaj kauxzoj
de la nekutima stato de la konto:
a) La kosto por la
presado de el, mankanta en la pasintjara raporto, aperas cxi tie,
dufoje;
b) Pro ia nereguleco
cxe niaj svedaj subtenantoj, ilia tre valora kaj konstanta monhelpo por
nia revuo aperas
cxifoje trioble;
c) Ni komencis
elinvesti monon por eviti komplikajxojn kiam nian kapitalon devos ekprizorgi
nova kasisto.
Mian longan babiladon mi finas per paradokso:
nome. petas pardonon pro nepardonebla prokrasto en la prezento de la supra
raporto
la kasisto p. l. da costa
Okaze de la Internacia Tago de Paco, la
21-an de septembro 2021, Universala Esperanto-Asocio (UEA) gratulas
Unuigxintajn Naciojn pro ties cxiutagaj klopodoj krei pli pacan mondon. Ni
vivas en epoko de grandegaj defioj por la homaro kaj por la planedo. Ni devas
unuigxi por trovi la plej bonajn solvojn.
Konfido kaj solidareco
estas la bazo por paco. Pro tio 2021 estis deklarita Internacia Jaro de Paco
kaj Konfido. En tiu cxi jaro ni celas antauxenigi la kulturon de paco per,
interalie, politika dialogo, reciproka komprenigxo kaj, plej grave, konkreta
kunlaboro. Paco estas kerna valoro, kune kun homaj rajtoj kaj dauxripova
evoluigo, por la plua prospero, ecx por la pluvivo, de nia planedo.
La cxi-jara temo de la Tago de Paco,
"Resanigxi pli bone por egala kaj dauxripova mondo", montras la
gravecon de konfido konstruata per agoj kaj ne per nuraj vortoj. Sagxaj decidoj
kaj forta solidareco fronte al la krizo de KOVIM-19 konstruos konfidon en la
internacia komunumo, kaj antauxenigos la pacon.
Sagxaj decidoj kaj forta solidareco estas same
necesaj por atingi la Celojn por Dauxripova Evoluigo. La kulturo de paco ludas
gravan rolon en la konstruado de pontoj inter la valoroj de malsamaj komunumoj
kaj la valoroj de UN, kiel justeco, homa digno kaj toleremo – kaj sekve la
principoj malantaux dauxripova evoluigo.
Lingvoj kunligas homojn kaj kunportas
kulturajn valorojn kaj sciojn. Tiel UEA klopodas disvastigi la kulturon de paco
tra la Esperanto-komunumo, kaj antauxenigi, pere de la Internacia Lingvo
Esperanto, la idealojn de interhoma komprenigxo kaj kunlaboro. Tiumaniere ni
klopodas disvastigi la spiriton de tutmonda paca kunlaboro per nia tutmonda
paca lingvo. Samtempe ni bone komprenas, ke vortoj sen agoj estas malplenaj
promesoj.
Kiel diris Antonio
Guterres, en sia raporto "Nia komuna tagordo": La homara bonfarto --
kaj vere, la homara estonteco -- dependas de solidareco kaj komuna laboro kiel
monda familio por atingi komunajn celojn.
Kune kun Unuigxintaj Nacioj, ni invitas cxiujn
festi pacon, starigxi kontraux agoj de malamo, kaj disvastigi kompaton,
klarvidon kaj esperon antaux la nuntempaj defioj.
(laux "Gazetaraj Komunikoj de
UEA", N-ro 981).
Trovu antauxajn
Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA: uea.org/aktuale/komunikoj
Postelekte
Balotado finita,
rezulto konatigita, taskoj dividitaj!
Restas “monto” da
vocxdoniloj. Sed tiu monto malrapide kreskis, sxtono post sxtono.
Sxajnas, ke brajlajxoj
ne estas la plej bonaj amikoj de la posxto. Ekzemple amiko el for a lando
sciigis, ke li ricevis la vocxdonilon la 24-an de Julio, do 9 tagojn post la
15-a, limdato por vocxdoni. Diveninte tiajn malglatajxojn tiu limdato estis
forsxovita al la 31.a de Julio. Tiel la rezulto povis esti priparolata dum la
estrarkunsido de LIBE la 1-an de auxgusto.
Nekredinde, sed vere:
Dum la unua duono de auxgusto ankoraux venis dek vocxdoniloj. Cxagrenige, sed
ecx kune kun ili la rezulto ne grave sxangxigxus.
Post balotado estas
antaux balotado. Eble niaj plej spertaj inter ni pri ciferecaj aferoj por la
venonta elekto de estraro cerbumu pri (ankaux) virtuala vocxdonilo.
Alia fenomeno eble
estas interesa: Nur tre malmultaj vocxdonantoj utiligis la eblecon elekti
malpli ool sep kandidatojn. Do, karaj, venontfoje, ne hezitu uzi tiun cxi vian
rajton!
Theo Speckmann
Rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2021
La 19-an de septembro la Komisiono de la
Belartaj Konkursoj de UEA (BK) diskonigis la rezultojn de la 72-a
okazigo en premifesto
elsendita pere de la kanalo de UEA ce YouTube, UEAviva. La BK-feston kungvidis
Mi guel Gutierrez Aduriz (Liven Dek) kaj Miguel Fernandez, respektive
Sekretario kaj Prezidanto de la Belartaj Konkursoj.?En la BK partoprenis
absolute rekorda nombro de 186 verkoj el la 5 kontinentoj.
Miguel Fernandez anoncis la aperon de la libro
"Cxiuj steloj etas nokte": (https://mallonge.net/he), antologio de
mikro noveloj partoprenintaj en la Belartaj Konkursoj. Krome li deklamis la
poemon "Soneto de la Lumturo" de Suso Moinhos, el la libro
"Laminarioj". La poemon "Fratinoj" de Kris Williams (Ungar)
deklamis Sara Spano. La
BK-feston ornamis 3
kantoj:?"Ekas la nokto", kies teksto ricevis la unuan premion en la
brancxo Kantoteksto, kaj estis muzikigita de Liven Dek kaj orkestrita de Antero
Avila; "Bela rev’", kies teksto ricevis honoran mencion en la brancxo
Kantoteksto kaj estis muzikigita de Kajto;
kaj "Venu al la
kisoj" de Miguel Fernandez kaj Viktoro Sole.?La videon fermis fota
prezento de pluraj el la auxtoroj de la mikronoveloj, konsistigantaj la
kolekton
"Cxiuj steloj etas
nokte".
La Premia Festo de la
Belartaj Konkursoj de UEA 2021
re-spekteblas en
UEAviva: youtu.be/NE1Ye1eh6o4.
Jen la premioj aljugxitaj:
Brancxo Poezio
Jugxkomisiono: Krys
Williams, Istvan Ertl, Mao Zifu.
Partoprenis 67 verkoj
de 36 auxtoroj el 23 landoj [1 el
Oceanio, 6 el Azio, 1
el Afriko, 3 el Ameriko, 12 el Euxropo]
La unua premio estas aljugxita al "Koren
de mallumo" de Mihxail Frolov el Rusio.
La dua premio estas
aljugxita al "Cxe via cindro" de Benot Philippe el Germanio.
La tria premio estas
aljugxita al "Cxe la martkomenco"
de Choe Taesok el
Sud-Koreio.
Honora mencio estas
aljugxita al "La songxo" de Evgenij Georgiev el Kazahxio.
Brancxo Prozo
Jugxkomisiono: Giulio
Cappa, Tim Westover, Trevor Steele.
Partoprenis 38 verkoj de 25 auxtoroj el 17
landoj (4 el Azio, 3 el Ameriko, 10 el Euxropo).
La unua premio estas aljugxita al “Mi trinkas
vinon” de Francisco Javier Moleon el Hispanio.
La dua premio estas
aljugxita al “Parade antaux la regxo” de Anna Lowenstein el Britio.
La tria premio estas
aljugxita al “Kredi” de Sara Spano el Italio.
Subbrancxo Mikronovelo
Jugxkomisiono: Giulio Cappa, Tim Westover,
Trevor Steele.
Partoprenis 45 verkoj de 27 auxtoroj el 16
landoj [1 el Oceanio, 4 el Azio, 3 el Ameriko, 8 el Euxropo].
La unua premio – premio Paula Aduriz – estas
aljugxita al “Mia sozio” de Jorge Rafael Nogueras el Usono.
Brancxo Teatrajxo
Jugxkomisiono: Giuliano Turone, Sasxa Pilipovic,
Georgo Handzlik.
Partoprenis 1 verko de 1 auxtoro el 1 lando
[el Azio].
La jxurio aljugxis
neniun premion.
Subbrancxo Monologo aux Skecxo
Jugxkomisiono: Giuliano Turone, Sasxa
Pilipovic, Georgo Handzlik.
Partoprenis 4 verkoj de 2 autoroj el 2 landoj
[1 el Azio, 1 el Euxropo].
La ununura premio – premio Maria Cuevas –
estas ne aljugxita.
Infanlibro de la Jaro
Jugxkomisiono: Edmund Grimley Evans, Ricardo
Al bert Reyna, Jang Jeong-Ryeol.
Partoprenis 6 infanlibroj de 4 eldonejoj el 4
landoj (el Euxropo].
La premio estas aljugxita al la Eldonejo
“Dokumenta E-Centro” pro la verko “La aventuroj de Jombor kaj Miki”.
Brancxo Eseo
Jugxkomisiono: Gotoo Hitoshi, Antonio Valen,
Giri dhar Rao.
Partoprenis 8 verkoj de
6 auxtoroj el 6 landoj (2 el Azio, 4 el Euxropo).
La unua premio – premio Luigi Minnaja – estas
ne aljugxita.
La dua premio estas aljugxita al “Por ke ciu
komprenu cxiun” de Aleksandro Melnikov el Rusio.
La tria premio estas ne aljugxita.
Honora mencio estas aljugxita al “Tridek
malmortoj de Danielo” de Roman Dobrzynski el Pollando.
Brancxo Kantoteksto
Jugxkomisiono: Jak Le Puil, Ankie van der
Meer, Flavio Fonseca.
Partoprenis 19 verkoj de 12 auxtoroj el 11
landoj (8 el Azio, 1 el Ameriko, 10 el Euxropo).
La unua premio estas aljugxita al “Ekas la
nokto” de Antonio Valen el Hispanio.
La dua premio estas
aljugxita al “Kanto trista” de Richard Hable el Auxstrio.
La tria premio estas aljugxita al “Robinson’ ”
de Petro Pa livoda el Ukrainio.
Honora mencio estas aljugxita al “Bela rev’ ”
de Ewa Grochowska el Francio.
Honora mencio estas aljugxita al “La balado de
l’ kuko lo” de Sergo Sire el Francio.
La Estraro de UEA elkore gratulas cxiujn
partoprenintojn, speciale la premiitojn, kaj profunde dankas la gravan laboron
de la jugxantoj kaj de la Komisiono.
Detala regularo
trovigxas en la retejo de UEA
(https://uea.org). La
verkoj de la Belartaj Konkursoj,
premiitaj en 2022,
legeblos en la volumo Belarta rikolto
2022, eldonota de
Mondial. La premiolistoj ekde la ko menco de la Belartaj Konkursoj en 1950
trovigxgas ci tie:
http://esperanto.net/literaturo/bk/index.html.
https://www.facebook.com/esperantorevuo
https://twitter.com/revuo_esperanto
Lingva forumo
Parolata enigmo - la vaska lingvo
La vaska estas konsiderata la plej malnova
izolita lingvo de Euxropo, eble, gxi estis ecx la pralingvo de la kontinento?
La vaska lando, kun la spektaklecaj
montogorgxoj de la pireneoj gxis la sxtormeca golfo de Vizkajo, cxiam denove
skribis historion. Jam la romianoj ne sukcesis venki la tiamajn vaskonojn. Kaj
Rolando, kiu laux la legendo estis nevo de Karolo la Granda, en la jaro 778 ja
brave batalis kontraux la mauxroj en Hispanio, sed pri la vaskonoj li
senesperigxis.
La vaskoj ankaux batalis kontraux la fasxista
gvidanto Franko. La lando estis dividita en hispanan kaj francan duonojn. Grava
politika afero en tiu kunteksto estis la unikeco de la vaska lingvo. Oni punis
infanojn, kiam ili parolis la vaskan.
Hodiaux bonsxance funkcias universitato, en
kiu la vaska estas la lingvo de la instruado. Tio gravas ja ankaux pro tio,
cxar la lingvo estas tiel unika. Euskara, kiel gxi nomigxas en la propra
lingvo, estas la plej malnova kaj hodiaux sola ankoraux ekzistanta izolita
lingvo en tuta Euxropo. Gxia origino estas nek hindeuxropa, kiel ekz. la
latina, germana aux hispana, nek urala kiel ekz. la finna aux hungara, nek
semita kiel la araba aux hebrea. La vaska ankaux komplete malsimilas al la
aliaj euxropaj lingvoj kun sia komplika verbosistemo, kun polipersona fleksado,
dek unikaj diftongoj en la alfabeto kaj dudeknombra sistemo kiu evidente ankaux
enmigris en la francan, ekz., cxe "quatre-vingt- dix" por 90.
La ampleksa origina vortostoko de la vaska
transdauxris la epokojn. Ecx se la unua presita vasklingva teksto aperis nur en
la jaro 1545, vaskaj propraj nomoj kaj nomoj de dioj sur enskriboj kaj sur
tombosxtonoj supozigas, ke la malnova vaska estas ankoraux pli malnova kaj ke
gxi jam ekzistis kiam antaux 3000 jaroj hindeuxropaj lingvoj ekregis en
Euxropo. La nomoj de multaj riveroj en Euxropo havas vaskan originon.
Cxu la hodiauxaj 750 000 denaskaj parolantoj
de la vaska reprezentas la lastan reston de la unuaj euxropanoj? Tion indikas,
ke la genomo de la vaskoj signife diferencas de la najbaraj popoloj, sed ke
aliflanke en la genomo de la ceteraj euxropanoj ja troveblas "vaskaj"
gensinsekvoj.
Oni scias intertempe ke ankaux la
neandertalanoj kapablis paroli kaj ili, eble, ankaux formis diversajn lingvojn.
Tiel ja eblus, ke la vaska lingvo havas afrikajn radikojn, kiel tion asertas
kelkaj esploristoj. Sed tio estas nur fantaziajxo ne pruvebla.
La vaska estas malnova, kiel la montoj:
"Euskara mendia bezain zaharra
da".
Vikipedio 20-jara
En cxi tiu jaro 2021
oni festas la 20-jarigxon de unu el la plej mirindaj kulturaj fenomenoj en nia
tempo — la virtualan enciklopedion Vikipedio. Tio estis gxis antaux nelonge nur
fantazia revo de la homaro, tamen nun konkreta kaj funkcianta, je cxies dispono.
Por junaj homoj, kiuj naskigxis en cxi tiu jarcento, gxi certe aspektas tute
natura kaj memkomprenebla afero, sed por nejunuloj, kiuj travivis la
antaux-interretan tempon, gxi estas ankoraux absolute fantasta.
La “miraklon“ kreis la usonanoj Jimmy Wales
kaj Larry Sanger, en tre sagxa maniero: kunigi homojn en la tuta mondo por
komunume kolekti kaj elvolvi edukajn tekstojn libere alireblajn al cxiuj, se
eble en la lingvo de la konsultanto. Akurata sistemo de kontrolado evitas
malverajxojn. Gxi estas malferma al partopreno de cxiu kunlaborema persono,
tamen kun certaj politiko kaj reguloj, cele al utileco, kohereco, fidindeco.
Temas do pri laboro de entute 280 mil volontuloj! La servilojn prizorgas
Fondajxo Wikimedia, sen profitceloj: gxi funkcias per donacoj.
Nuntempe ekzistas
versioj de Vikipedio en pli ol 300 lingvoj, kun entute pli ol 50 milionoj da
artikoloj. Gxi estas unu el la 10 plej vizitataj retejoj en la mondo. Po 1,5
miliardo da aparatoj konektigxas al gxi en cxiu monato.
La Esperanta Vikipedio
vigle funkcias. Gxi jam atingis pli ol 300 mil artikolojn kaj en gxi laboras
349 aktivuloj. Po 150 mil vizitoj okazas monate, kio lokas gxin inter la 30
lingvojn plej uzatajn en Vikipedio.
La unuaj enciklopediistoj estis la francaj
filozofoj Diderot kaj d’Alembert, en la 18-a jarcento. Tiam, la homaro jam
estis akumulinta amason da scioj, kaj la raciisma penso decidis reagi kontraux
maljustajxoj de malamo, nescio, perforto kaj blinda fido. Ili decidis valorigi
la atingojn de scienco. Por tio, ili laboris dum 30 jaroj por redakti
35-voluman ”Racian Enciklopedion pri sciencoj, artoj kaj metioj“, kiu enhavis
la tutan konon pri naturaj kaj homaj sciencoj de tiu tempo.
Tiuj pioniroj estis
konvinkitaj, ke informado estas sxlosilo por libereco. Tio validas gxis nun.
Gratulon al Vikipedio!
Pauxlo S. Viana
La diferenco inter legado kaj auxdado
por la cerbo
La 4-an de oktobro cxi-jare en Esperanta
retradio aperis cxi-tiu artikolo, bedauxrinde, sen nomo de la auxtoro, pli
gxuste, sub la enigma pseuxdonomo Peranto. Espereble, nin, iaspecajn fakulojn
pri cxi tiu temo, gxi interesos kaj provokos al diskuto. Viaj opinioj estas
bonvenaj!
Legata kaj auxdata lingvo estas malsame
prilaborata en la cerbo. Tion eltrovis esploristinoj de la medicina universitato
de Vieno.
Vorto estas vorto, tute egale cxu gxi estas
skribita aux cxu parolata, cxu ne? Tio ne validas por nia cerbo. Cxar gxi
prilaboras legatan kaj auxdatan lingvon malsame. Aux pli bone dirite: Por
legado la cerbo bezonas pli da kapacitoj ol por la pura auxskultado. Tio estas
unu bildfragmento pli por decxifri la homan cerbon.
"Se vi legas ion, vi bezonas ankaux
atenton - por la auxdado de lingvo tio evidente ne necesas", klarigas
Veronika Schopf de la universitata kliniko por radiologio kaj nuklea medicino
de la medicina universitato en Vieno. Sxi estas unu el la du studestrinoj. Do
cxe legado apud la jam konataj areoj por la lingvo (kaj depende cxu por auxdado
kaj por vidado) aktivigxas ankoraux kromaj cerbaj areoj, nome tiuj areoj, kiuj
kompetentas por la tiel nomata "lauxdirekta atento".
Tion eltrovis la vienaj esploristinoj helpe de
la funkcia magnetresona tomografio - tio estas metodo kiu permesas en certa
senco observi la cerbon dum gxia laboro. Se certaj cerbaj areoj estas
provizataj per pli da oksigeno, tio signifas, ke la nervocxeloj tie estas pli
aktivaj kaj ke do tiu areo de la cerbo jxus laboras.
En la magnetresona tubo la testpersonoj devis
interalie trovi al substantivoj la tauxgajn verbojn. Ekzemple:"Domo -
konstrui, farbi, malkonstrui" ktp . Depende de la prezentado de la tasko
cxu per lauxtlegado, cxu per skribita teksto, la koncernaj areoj por la atento
aktivigxis (cxe legado) - aux ne (cxe auxdado).
Kutime la pacientoj trapasas tiajn aux
similajn esplorojn se en la regiono de la lingvaj areoj en la cerbo kreskas
tumoro kaj se la neuxrohxirurgo volas scii, kiom da gxi li rajtas fortrancxi,
sen ke la interveno alportos pli da damagxo ol utilo kaj sen malakceli la
lingvan kapablon.
La plej nova ekkono de la vienaj esploristinoj
povus nun helpi estonte pritaksi tiun tiklan demandon ankoraux pli bone - cxar
la fokuso direktigxas pli al la lauxtlegado ol al la legado de skribita teksto.
Tio okazas pro praktikaj kialoj: Por la skriba perado necesas speciala
konstrumaniero de la tubo: senmetala ekrano, sur kiu nocioj kaj taskoj estas
montrataj por legado. Nur malmultaj klinikoj disponas pri tio.
Se oni nur lauxtlegas vortojn, oni povas
atendi malpli da cerba aktiveco. La radiologoj devas prikonsideri, ke ne estas
egale, cxu oni montras tekston aux cxu oni lauxtlegas. Se tia konsidero mankas,
tiam povus aperi problemoj. Eblus, ke dum la operacio oni trancxus en areon,
kiu kompetentas por la atento, tio povus signifi, ke paciento post tio ja povus
prilabori auxdatan lingvon, sed ne plu legatan.
Interreto plibonigas memorkapablon de
pensiuloj
Surfado en la interreto dum pensiula agxo
povas plibonigi la kognan produktivon. Tion montras studajxo en kiu estis
testata la memorkapablo de pli ol 2100 pensiuloj el dek euxropaj landoj.
La sciencistoj de la brita universitata
mastrumada lernejo en Lancaster uzis por sia studajxo la datumaron pri
"sano, pliagxigxo kaj pensiuleco en Euxropo" kun informoj pri
sanstato, profesia kariero kaj sociekonomia statuso de homoj en progresinta agxo.
Cxe specimena testo de 2105 homoj en pensiula agxo el Auxstrio, Belgio,
Danlando, Francio, Germanio, Italio, Israelo, Hispanio, Svedio kaj Svislando,
kiuj gxuas la pension de almenaux la jaro 2004, la sciencistoj prilumigis ties
kognan produktivon.
Ili uzis tiucele memorteston cxe kiu estis
montrata al la partoprenantoj listo de dek vortoj, kiujn ili devis reelparoli
tuj sekve kaj tiam ankorauxfoje post kvin minutoj. Montrigxis, ke personoj,
kiuj uzas la interreton ekde sia pensiuligxo, povis rememori averagxe 1,22
vortojn pli ol personoj, kiuj ne uzas interreton.
Kiel la esploristoj raportas en faka jxurnalo,
virinoj evidente profitas pli de la interreto ol viroj: Virinoj, kiuj regule
surfas en la interreto povis rememori 2,37 vortojn pli ol virinoj, kiuj ne
konektigxas al la interreto. Aliflanke, viroj en pensiula agxo povis rememori
0,94 vortojn pli ol ne-surfantaj pensiuloj. "Niaj rezultoj montras, ke la
uzado de la interreto post pensiuligxo kondukas al signifa bremsado de la kogna
malkapabligxo", klarigis la studestro en cirkulero.
Krome, montrigxis, ke tiuj personoj, kiuj jam
dum sia profesia vivo estis laborantaj cxe komputilo, estis kun pli granda
probableco aktivaj en la interreto ankaux post la pensiuligxo kaj pro tio estis
ankaux kogne pli produktivaj. Entute oni konstatis inter la landoj grandajn
diferencojn rilate al la uzado de la interreto: En Italio surfis nur 12
procentoj de la pensiuloj, en Danlando aliflanke pli ol 60 procentoj. En
Auxstrio estas 28 procentoj, kio situas
sub la averagxo de la partoprenintaj landoj (35,1 procentoj).
La sciencistoj akcentas, ke ili konsideris en
la studajxo diversajn aspektojn, kiuj estas agxo, klerigxa nivelo, profesiaj
kvalitoj ktp. Ili pro tio estas certaj, ke la rezultoj estas firmaj kaj ke tiuj
rezultoj koncernas nur la uzadon de interreto post pensiuligxo. Ili aliflanke
ankoraux ne scias, kio precize kauxzas la pozitivan efikon pri la kogna
produktivo, cxu estas, ekz., la interago kun aliaj homoj en la interreto, cxu
la havigo de informoj pri la partopreno en sociaj aktivecoj aux cxu estas
simplaj taskoj kiel acxetoj en la interreto.
Peranto
(laux Esperanta retradio)
Cxunjo demandas
Cxu fisxoj povas marmalsanigxi?
Fisxoj povas suferi pro marmalsano, se ili ne
estas en sia natura medio. Tiel estus, ekzemple, se fisxoj estus en la sekureca
reto rapide elakvigitaj aux transportitaj en la auxto. La simptomoj similas al
tiuj de homoj: la fisxoj turnigxas kaj provas regi ilian pozicion denove per
movoj, klarigas
Sciencistoj de la
Instituto Max Planck. Vomado ankaux komencigxas. Oni vere observis marmalsanajn
fisxojn.
Cxu oni povas friti ovon sur auxta tegmento
dum varmaj tagoj?
En niaj latitudoj, la temperaturoj ne altigxas
somere suficxe por fari fritajxon sur auxta tegmento. Al la ovoflavo por kazei,
62 celsiaj gradoj suficxas, sed por la proteino
84,5 celsiaj gradoj
estas necesaj. Tiaj temperaturoj estos sur la auxta tegmento ne atingitaj.
Cxu auxtovojo povas iri
tra la domo?
La Pordega Turo-Konstruajxo en Osako altas
preskaux 72 metrojn. Pro la konflikto de planado, urba auxtovojo devis iri
rekte tra la domo
Cxu kafeino influas virinojn pli ol virojn?
Viroj sxajne respondas
pli rapide kaj pli forte al kafeino,
kiel malkovris hispanaj
sciencistoj de la Universitato de Barcelono. Cx. dek minutojn post gxuado de
espresso kun 100 miligramoj kaj viroj kaj virinoj atingis signife pli altan
nivelon de kafeino, kiu pliigis ilian aktivecon. Tamen viroj profitas pli ol
virinoj, skribas la auxtoroj en la faka revuo
"Progreso en
Neuxro-Psikofarmakologio & Biologia Psikiatrio".
Cxu ankaux insektoj,
kiel birdoj, migras en pli varmajn
lokojn?
Vaganta libelo (Pantala
flavescens), kiu, i.a., estis nomita “libelo de la jaro 2021”, vivas precipe en
tropikoj, pasintjare havis idaron ankaux en Germanio. Gxi povas esti en la aero
dum kelkaj horoj senpauxze kaj traflugi grandegajn distancojn. Gxi venas tien,
kie la medio permesas al gxi reproduktigxi. Klimatsxangxo donis al gxi la
eblecon translokigxi en Euxropon. Sed vagantaj libeloj ne povas travivi vintron
cxi tie, do, ili devas reveni cxiujare.
Cxu ekzistas
mangxajxoj, kiuj ne havas terminon de konservado?
Por pakitaj varoj, ekz., en Germanio, funkcias la "Preskribo pri
Etikedado de Mangxajxoj". Kiu produkto ne devas esti vendata post paso de
la termino de konservado.
Mangxajxoj kiel vinagro
kaj malmolaj trinkajxoj, kiuj havas longan konservemon ne devas havi limdaton,
cxar cxi produktoj kutime ne difektigxas, do, ne povas esti damagxaj. Salo
ankaux kutime ne havas limdaton, krom tiu jodita. Tiam la fabrikanto garantias,
ke la minimuma enhavo de malstabila kalia jodato estas inkluzivita. Salo estas
ankoraux longa tempo mangxebla preter la limdato. La samo validas por
karbonataj mangxajxoj, minerala akvo.
Cxu odoras la universo?
Usona kompanio ellaboris parfumon, kiu
sentigas, kiel la Spaco devas odori. Gxi estas priskribita kiel amara kun
bruligita
Noto, kvazaux iu pafis
el pistolo. La spaca parfumo ("Eau de Univers") supozeble preparas
astronauxtojn por la speciala odoro en la spaco. La kompanio nun volas alporti
gxin al merkato kaj fari gxin alirebla por cxiuj. Laux la kompanio, la parfumo
cxefe celas al gepatroj kaj instruistoj, kiuj volas, ke infanoj interesigxu pri
eksperimentado kaj motivigi ilin al lernado.
Cxu vere, cxevaloj ne povas vomi?
Fakte cxevaloj kutime ne povas vomi. La
anatomio de la
Stomako malhelpas ilin
gluti kontraux la natura direkto de glutado kaj malplenigi gxin. Unue la
ezofago kunigxas laux tre akra angulo kun la diketa stomako, kiu malfaciligas
la refluson. Aliflanke la enirejo al la stomako estas cxirkauxbarita per forta
ringoforma muskolo, kiu subtenas gxin. Gxi malhelpas al mangxajxo flui reen tra
la ezofago. Kial naturo instalis tion, do, ankoraux ne estis klarigita.
Cxu ekzistas besto pli
nigra, ol nokto?
La altamara ranofisxo (Oneirodes) estas unu el
la plej nigraj bestoj en la
mondo. Gxia hauxto
absorbas preskaux la tutan lumon, igante gxin nevidebla. Nia okulo ne povas
fokusigxi. Nur 0,05 procentoj de la lumo estas reflektita, kiel klarigis la
sciencistoj de la Smithsoniana Nacia Muzeo de
Naturhistorio en
Vasxingtono. Tiel la fisxo estas por predantoj preskaux nevidebla. Gxia nigreco
estas komparebla nur kun tiu de Paradiza Birdo de Nov-Gvineo, kies plumoj
reflektas nur 0,05 gxis 0,31 procentojn de la radiado.
Cxu iom da lakto en teo blankigas niajn
dentojn?
Nigra teo enhavas
taninojn, kiuj povas makuli dentojn. Iom da lakto en teo ligas la taninojn kaj
ne nur efikas kontraux denta senkolorigo, sed ankaux povas nature blankigi la
dentojn. Pri tio cxi respondecas Lakta proteino-kazeinino. En eksperimentoj la
efiko estis egala aux ecx pli granda, ol tiu de “blankiga dentopasto”, klarigis
sciencistojn de la Lernejo pri Dentokuracado en la Universitato de Alberto,
Kanado.
Cxu vere ekzistas tiuj
arboj: Pralinarbo, kukarbo, kuketa arbo?
La japana kukarbo (Cercidiphyllum japonicum)
estas specio de arbo
el la genro de kukarboj,
kiu nombras nur du speciojn. Sian nomon la arbo danksxuldas al la odoro de
gxiaj falintaj folioj.
La mangxebla rokpiro Amelanchier laevis estas
konata pro siaj grandaj, dolcxaj fruktoj, ankaux nomata la pralina arbo.
"Kuketa arbo" haveblas nur kiel Kristnaska
bakajxo.
Respondis Oma.
La 25-a
de oktobro - Monda Tago de makaronioj
Spagetoj, nudeloj, makaronioj: ili venas en
diversaj variajxoj. Cxu en supoj kiel en Azio, la itala maniero kun sauxcoj aux
kiel
Maultaschen kiel en
Germanio - la plado estas unu el la plej popularaj
tutmonde.
La nudelo versxajne estis farita sendepende
en pluraj lokoj
evoluinta. La unuaj
indikoj devenas de Cxinio antaux 4000 jaroj. En Euxropo
De pratempoj aperis
pastaj pladoj. La tago estis cxe kongreso
lancxita de fabrikantoj
de nudeloj en 1995.
Facila legajxo
Kial abio kaj pino cxiam estas verdaj?
(Cxuvasxa popola fabelo).
Tio okazis tiom
delonge. ecx neniu memoris, kiam. Foje, en unu el jaroj tro frue venis auxtuno.
Ecx folioj el arboj ne forfalis, igxis tre malvarme. Birdoj komencis kolektigxi
po are kaj ekrapidis al varmaj landoj. Serpentoj, lacertoj, gxenerale, ajnaj
arbaraj bestetoj savinte sin de malvarmo, engrimpis en siajn ternestojn kaj
arbotrunkajn kavojn.
Cxiuj animaloj aux jam
forflugis, aux kasxigxis. Nur malgranda
birdeto kun vundita flugilo ne sccipovis forflugi kaj restis en malplena kampo
kie blovis abrupta kaj malvarma vento.
Sidas birdeto cxe la
arbusteto de absinto kaj ne scias, kion fari. Cxu devas gxi pereii?
Kaj flanke de kampo trovigxis densa arbaro.
"Eksaltu mi en tiu
arbaro, eble, arboj ekkompatos min kaj permesos travintrumi inter siaj
brancxoj"- pripensis la eta birdeto kaj, gardante sian vunditan flugilon,
eksaltetis al la arbaro.
En arbarrando staris
krispa betulo-belulino. La birdeto petis gxin:
-"Betulo, betuleto, densa kaj krispa,
permesu al mi travintrumi cxe vi!"
-"Mi havas multojn
da brancxojn, kaj foliojn mi havas pli kaj pli multe, mi devas gardi ilin, cxu
mi povas zorgi ankaux pri vi?"- respondis la betulo.
Eksaltetis birdeto kun
sia vundita flugilo plu, rigardas gxi kaj vidas: staras longbrancxa
kverko-grandegulo. La birdeto petegis gxin:
-"Kverko-potenculo, estu bonkora, enlasu
min logxi inter viaj densaj brancxoj gxis printempo!"
-"Se mi permesu al cxiuj travintrumi, cxe
mi, vi formangxos cxiujn miajn glanojn! Ne, ne, mi ne enlasu, iru laux sia
vojo!"-diris la kverko.
Birdeto eksaltetis plu
tra la arbaro, gardante sian vunditan flugileton. Proksimigxis gxi al rivereto
kaj vidas cxe la bordo: faligante gxis
la akvo siajn brancxojn, staras potenca saliko.
- "Potenca saliko, bonkora saliko, vi
havas densan brancxaron, enlasu min logxi inter ilij gxis varmaj printempaj
tagoj!"- petas la salikon la povra
birdeto.
-"Iracxu plu! mi parolas kun rivero, kaj
paroli kun iuj preterpasantoj al mi ne tauxgas!"- fiere respondis la
saliko. La povra birdeto ekmalesperigxis. Kaj
estis kauxzo por tio: Neniu enlasas gxin travintrumi, cxiuj parolas kun
gxi orgojle.
Laca kaj malsata,
ekiris gxi plu, en denson de arbaro, singarde
pasxante, ke ne dolrigu vunditan flugileton. Kompatindan birdon rimarkis
verda abio.
-"Ho, povrulino, kien vi iras?"-
demandis gxi birdeton.
-"Mi mem ne scias, kien mi iras"-
respondis gxi.
-"Kiel vi ne scias?"- miris la abio.
-"Ne pro bona vivo mi iradas sole tra la
arbaro- triste diris la birdeto,- mi iras, kien miaj okuloj rigardas".
-"Kaj kial vi ne forflugis kun viaj
amikoj?"
-"Mia flugileto estas vundita, ne povas
mi flugi. Mi petis arbojn enlasi min travintrumi, sed neniu permesis".
-"Neniu vin kompatis, ho, povrulino-
ekkriis korfavora abio. - Logxu cxe mi! sidu en tiu vila brancxo, gxi estas la
plej varma!"
Apud la abio staris
maljuna pino. Gxi ankaux ekkompatis birdeton kaj diris:
-"Mi havas ne tre densajn kaj varmajn
brancxojn, sed mi sxirmos vin de malvarmaj nordaj ventoj," -diris gxi.
La birdeto engrimpis en
denson de abiaj brancxoj, kaj la pino sxirmis gxin de la malvarma vento. En la
sorto de malgranda birdeto partoprenis junipero, kiu kreskis inter abio kaj
pino. Gxi diris:
-"Ne maltrankviligxu, eta birdeto, dum
vintro mi nutros vin per miaj beroj".
Kaj la vivo de malgranda vundita birdeto
suficxe plibonigxis.
Foje nokte ekfuriozis
vento. Gxi tiel tremigis brancxojn de arboj, ke de ili kvazaux pluvo, sxutigxis
folioj. Ekplacxis tio al vento, ekvolis gxi cxiujn arbojn senvestigi gxis nude.
Sed komence gxi decidis demandi pri tio de Frosto:
-"Pacxjo Frosto, cxu el cxiuj arboj mi
rajtas desxiri foliojn aux en iuj necesas restigi?"
Caro de malvarmo- Frosto diris:
-"El betuloj, kverkoj, el cxiuj arboj,
kiuj vestitaj je folioj, desxiru, kaj tiuj arboj, kiuj prenis sub sia defendo
malgrandan birdeton, vi ne tusxu. Restu ili ecx vintre verdaj".
La vento ne kuragxis
malobei pacxjon Froston kaj ne tusxis abion. pinon kaj juniperon. tial ili
restis cxiam verdaj.
Olga Filippova,
u. Cxeboksary,
Cxuvasxio, Rusio.
Por la retumantoj
Aperis la ebleco
elsxuti de nia retpagxo vicajn numerojn de UEA-revuoj “Esperanto” kaj “Monato”,
auxskultu la septembrajn numerojn por 2021 .
https://www.libe.slikom.info/
La IKU-libro de 2021 estas senpage
elsutebla. cxi-jare gi estas iom pli ampleksa, i.a. pro la aldono de
la SUS-prelegoj. Trovu gxin je la retadreso: http://iku2.trovu.com
Tra tiu retejo
alireblas ankaux la lastjara IKU-libro
kaj krome du pliaj
interesaj libroj, kiuj senpage elsxuteblas.