Esperanta ligilo
n-ro 7, septembro 2021
Enhavtabelo
LIBE-balotado 2021
Mendu brajlajn librojn!
Kongresaj impresoj
Kongresa limeriko
Subtenu Esperanton en
estonteco!
Pri incendio en la
tunelo
Tra la sortofrata
mondo. Brajlaj pakajxoj
Porkaj interesajxoj
Facila legajxo.
Regxo-vagabondo (indonezia fabelo)
Stenografia pagxo (nur
en brajla versio)
Por la retumantoj
Forpasoj
LIBE-balotado 2021
Por renovigo de la estraro
285 balotiloj estis senditaj al 32 landoj.
Gxis sabate, 31-an de Julio, atingis la
kontrolanton
172 vocxdoniloj, inter
ili unu senvalida.
Vocxojn ricevis:
Pier Luigi da Costa 144
Olena Posxivana 142
Natalia Kasymova 140
Nedeljka Lojxajicx 140
Vjacxeslav Suslov 127
Dragan Sxtokovicx 124
Jiri Jelinek 120
Gilberto Buchmann 115
Joaquim Lagartixa 102 .
Mi dankas por via fido kaj gratulas cxiujn
gekandidatojn sendepende de iliaj
rezultoj. Ili meritas
tion.
Th. Speckmann
Do, cxiuj estraranoj estis reelektitaj. Cxu
tio ne atestas pri nia bona laboro?
La taskoj estis
dividitaj jene: prezidanto - Nedeljka Lojxajicx, vicprezidanto - Natalia
Kasymova, gxenerala sekretario - Olena Posxivana, dua sekretario - Dragan
Sxtokovicx, kasisto - Pier Luigi da Costa, konsilantoj - Jiri Jelinek kaj
Vjacxeslav Suslov. Ankaux tiuj kandidatoj, kiuj ne estis elektitaj, rajtas
partopreni la cxiumonatajn virtualajn estrarkunvenojn. Ni gxojas, ke ili
esprimis deziron partopreni en la laboro de la estraro.
Mendu
brajlajn librojn!
Karaj Amikoj!
Vi scias, ke aperis
katalogo de brajlaj libroj, disponeblaj en la biblioteko de la Esperanto-urbo
Herzberg (Germanio). vi povas mendi tiujn librojn laux la jena adreso:
Grubenhagenstra?e 6
DE-37412 Herzberg am
Harz (Esperanto-Stadt)
Germanio.
Viajn mendojn Bv. sendi
nur en platskriba formo (ne en brajlo).
Adreso por elektronikaj
mendoj:
esperanto-zentrum@web.de
Libe-estraro esperas,
ke niaj membroj aktive uzos servojn de la biblioteko.
Nome de la estraro
Natalia Kasymova
Kongresaj impresoj
Cxi-foje mi ne pretendas skribi la plenvaloran
raporton pri la 2-a Virtuala Kongreso, okazinta la 17-24-an de julio cxi-jare.
Por mi la vortoj "kongreso" kaj "io bona" jam dekomence
estis sinonimoj. Dum mia suficxe longa E-vivo mi neniam spertis malbonan kongreson.
Eble, gxuste tiujn mi ne partoprenis. Do, la cxi-jara ne estis escepto.
Kompreneble iuj deziras reveni al cxeestaj renkontigxoj, sed ja eblas agnoski
la gajnojn, kiujn ni kolektive sukcesis atingi, restante hejme, solidare al la
mondo. Ankaux mi plene gxuis E-istan Retan Kongresumadon Endome. Laux kelkaj
kongresanoj, la cxefa malavantagxo estis manko de tiu speciala soleneco,
deflankigxo de rutinaj aferoj favore al la kongreso. Ne eblas deflankigxi de
cxiutagajxoj, profesia laboro, nepoj, hejmbestoj, najbaroj ktp.
La 2-an Virtualan Kongreson partoprenis 1829
personoj el 105 landoj aux teritorioj. La kongresa temo estis "Paco kaj
konfido: universalaj valoroj".
Cxi-jare la "Movada foiro" estis
organizita novmaniere: cxiu faka asocio povis sin prezenti dum la tuta semajno.
La prezentadon de nia asocio gvidis Nedeljka Lojxajicx. Sxi tre kompetente
rakontis pri LIBE, pri gxia fondigxo, gxia historio, gxiaj celoj. Bedauxrinde,
cxeestis nur kelkaj interesigxantoj, kiuj venis pro scivolemo, ne cxiuj deziris
ecx sin prezenti. Ankaux la dua kunveno de bll.j, gvidata de mi, pasis en la
amika etoso. Ni parolis pri niaj atingoj kaj problemoj.
La “Tago de Lernado” cxi-jara igxis eble unu
el la plej longaj programeroj de la VK2. Preskaux kvinhora programo kun pauxzeto
kaptis atenton de kongresanoj, inter kiuj multaj cxeestis la tutan programon.
Post la bonvenigaj
salutvortoj de la prezidanto de UEA Duncan Charters kaj de la prezidantino de
ILEI Mireille Grosjean, sekvis la unua bloko da prelegoj. Ili cxefe estis
ligitaj al la kongresa temo.
Duncan Charters aliris
la temon per la prelego "Paco kaj konfido en la mondo de edukado”. Sekvis
Mireille Grosjean kun la atentigo "Ne okazas lernado sen fido".
Goro Christoph Kimura dum la prelego "Kio
estas interlingva diverseco kaj kial ni bezonas gxin" donis plurajn
ekzemplojn el la praktika vidpunkto, samkiel Martina Kvarantan Sxmitran per la
prelego "De aplauxdo al konfido". Monika Molnar per la prelego
"Konfido kaj memkonfido en la klascxambro” montris, kiel la lernantoj de
la frua ajxo perceptas la menciitajn nociojn.
Dum la dua parto de la
programo, oni donis atenton al la E-instruado. Por cxi-tiu okazo, Katalin
Kovats arangxis la enketilon “Per kio kion kaj kiel instrui?”, dum Dennis Keefe
parolis pri la bildoj en la instruado, kaj koncentrigxis al la adapto de la
“Praktika bildvortaro” por reta uzo.
Cxe la fino, la publiko
havis eblecon auxdi informojn de Vicente Manzano-Arrondo pri la iniciato
“Esperanta universitato”.
Laux la diskutoj kaj komentoj evidentigxis, ke
cxiuj prelegoj altiris la grandan intereson pro sia aktualeco kaj de la
pritraktitaj demandoj, kaj laux la alirmaniero.
Kiel dum la UK, merkredo estis la Ekskursa
Tago. Diference de la UK, la ekskursoj estis ne nur apud la kongresurbo (kiu
cxi-jare devus esti Belfasto) sed tutmonde. Enkonduke la ekskursa kunordiganto
Amri Wandel prezentis la diversajn ekskurslokojn sur mondmapo. Poste li
cxicxeronis la virtualan ekskurson en Jerusalemo: de la Tomba Pregxejo gxis la
Lamenta Muro.
La aliaj ekskursoj estis al la Somera Palaco
(aux la "Malpermesita Urbo") en Pekino, bicikle tra la franca insulo
Re, la usona kolegio Principia (kiun gvidis la prezidanto de UEA Duncan
Charters, profesoro en tiu kolegio) kaj E-kluboj en Benelukso.
Fine de la Tago TEJO
prezentis virtualajn ekskursojn en Belfasto kaj Edinburgo (Petro Cleaves),
Tuluzo, Bel en kaj Rio de Janeiro (Manuela Burghelea). Petro klarigis, kiel uzi
la retludon, dum kiu eblas viziti la virtualan Titanikon kaj spekti denove
cxiujn ekskursojn, organizitajn sub la projekto JuPo.
Gejunuloj de cxiuj agxoj povis gxui buntan
junularan programon (mallonge "JuPo") - prelegoj, ludoj, kvizoj ktp.
La 23-a de julio okazis la tradicia programero
de la UK-oj kaj VK-oj "Estraro respondas". Gxi dauxris cx. 1 horon,
dum kiu la cxeestantoj povis libere demandi la estraranojn pri la interesataj
temoj. Sume al la demandejo venis 19 demandoj. Temis pri multaj gravaj aspektoj
de la nuntempo kaj estonteco de UEA: pri la Jarlibro, konstruado de la nova
retejo de la Asocio, Montreala UK, kunlaboro kun TEJO, planoj okazigi UK en
Afriko, elektoj de la nova Estraro, kiu devas okazi en 2022, Strategia Plano
kaj alia.
Okazis kvar kursoj de IKU: "Nigraj truoj
kaj gravitaj ondoj" (gvidis Silvio Curtis kaj Miguel Bento),
"Fraktoj" - Miguel Bento kaj Johan Swenker, "Lunvojagxado"
- Anders Sundman, Cvi Solt kaj A. Wandel, "Komputada Kemio" - Orlando Raola. Krome okazis kvar prelegoj de
la "Scienca kafejo". Ili aperis libroforme elektronike kaj papere.
El aliaj prelegoj menciindas tiu de M. Bronsxtein
pri holokosto.
Grandan intereson elvokis la Kongresa kvizo,
gvidata de Marian Zdanovski. Absoluta cxampiono igxis konata al multaj el ni
Valentin Melnikov.
La 21-an de julio, merkrede, dum du horoj
E-istoj de diversaj partoj de la mondo montris la naciajn specialajxojn, sed
same siajn spertojn rilate la kuirarton.
Unue sur la tablon venis la festa raviolo
Jxauxzi, prezentita de Lisa el Cxinio. Helpe de la gepatroj, (kiujn sxi tre
cxarme dum la preparo instruis E-on) sxi ege interese prezentis la tutan
preparproceson.
Tradiciajn kukojn
nomitajn "spickukoj aux pipro kukoj" prezentis Martina Kvarantan
Sxmitran (Kroatio). Sxi bone ligis la kukon kun la mencio de la unua kroata
romano, tradukita al E-o "Trezoro de l’orajxisto" (de August Senoa,
tradukita en 1911), en kiu oni i.a. parolas gxuste pri cxi-tiu kuko.
Marija Belosxevicx (Kroatio) alportis la
“Zagreban menuon”. Por la antauxmangxo sxi servis la “paskan matenmangxon” kun
grassxrumpajxoj. Kiel cxefa plado sur la tablon venis "sarmo" acidbrasika
rulajxo, garnita per farcxo, kiu ja estis konata al iuj cxeestintoj, sed
alimaniere preparita. Fine, kiel deserto venis kukurbstrudelo
"bucnica", specialajxo de la cxirkauxzagreba regiono.
Tre interesan japanan specialajxon
"Oyako-Donbu ri" (kokina viando kaj ovo) prezentis Mariko Aoshima
(Japanio/Germanio). Sed aldone, sxi prezentis aron da "Donburi", kaj
certe sxi povis tuj kapti la preferatan.
Orlando Raola (Usono/Kubo) ankaux cxi-jare
malfermis sian kuirejon, kaj tre majstre preparis krokedojn el sxinko kaj
cxorizo. La preparo estis vere realtempa, cxar en la momento de prezento la
krokedoj ja venis sur (veran) familian tablon en la domo de Orlando por la
matenmangxo!
Gejme Badenjxun (melongena kaj vianda
miksajxo), prezentita de Ahmad Mamdoohi kaj Marjam Sokuhfar el Irano al la
monda tablo, alportis apartan guston.
La kunmangxado finigxis per abunda tablo el
Svislando. Mirelle Grosjean kun siaj familianoj kaj lokaj
E-istoj pretigis la
kuniklon laux ticxina maniero kun maiza kacxo. Ili same pretigis salaton kaj
deserton "diplomato" (trinivela bongustajxo, kun unua nivelo framboj
kaj biskvitoj kun kirsxo, dua nivelo vanila
kremo, tria nivelo kremo Chantilly) kaj glacikukon kun bazo de absinto.
Dum la prezentado, kun la komentoj, rememoroj pri
iuj mangxoj aligxis pluraj kongresanoj.
Gxojigas la informo ke
oni planas pretigi la kuirlibron kun la receptoj de la pasint- kaj cxi-jaraj
virtualaj mondaj kunmangxadoj.
Kompreneble, raporto pri la Universala
kongreso, cxu reala, cxu virtuala, ne povas esti plena. Ne eblas ne nur viziti,
sed ecx mencii cxiujn programerojn. Resume, la kongreso sukcesis, kaj ni
esperu, ke la venonta kongreso, okazonta en Montrealo, estos parte virtuala,
por ke ankaux ni povu partopreni gxin.
O. Posxivana.
Limeriko pri la 2a Virtuala Kongreso
Anstataux kongreso
Belfasta
okazis arangxo
mondvasta
kun tia kapabl',
ke jenas probabl':
gxi certe ne estos la
lasta.
Otto Prytz
Subtenu Esperanton en estonteco!
(Bv. plu disvastigi al
retlistoj, unuopuloj, sociaj retoj...)
Estas kompreneble tre bedauxrinde ke ankaux
cxi-somere ne povos okazi Universala Kongreso kaj Internacia Junulara Kongreso.
La lingvo ja vivas per la homoj, kiuj gxin parolas en internaciaj arangxoj. Kaj
tial la malanonco de gravaj eventoj de la tutmonda E-komunumo estas forta bato
kontraux la vivo de la lingvo.
Sed se temas pri la disvastigxo de la lingvo
en la mondo, tiam ne nur gravas konsideri la aspekton de kvanto kaj ofteco de
personaj kontaktoj, sed same gravas atenti pri la kvalito de la praktikado de
la lingvo. Nome "facila
E-o" ja sxajnas
esti alloga argumento por homoj kiuj ne konsideras sin tre kapablaj por
lingvolernado, sed tiu argumento finfine produktas multajn E-parolantojn, kiuj
apenaux progresas en siaj lingvokonoj.
Kaj oni devas demandi sin, por kio servu E-o
al la homaro? Cxu la babilado dum kongresoj suficxas por pravigi la klopodojn
pri la enkonduko de E-o kiel dua lingvo por cxiuj? Mi opinias, ke tio tute ne
suficxas. Al la E-movado mankas celo krom la deziro, ke la lingvo estu parolata
de lauxeble multaj homoj tutmonde.
UEA ja sindevigis al neuxtraleco rilate al
politiko, ideologio kaj religio.
Tio tre forte limigis
la eblecojn okupigxi pri temaro, kiu interesas la tutan homaron. Sed nuntempe
ja ne plu regas nacia pensado, se temas pri mondaj problemoj. Pli kaj pli da
homoj en la tuta mondo agas kune por savi nian planedon. La konscio pri tio
kreskas de tago al tago. Kaj la homoj ja ne nur volas savi la planedon, sed ili
volas ankaux bone vivi en paco kaj kunlaboro.
Por tiu deziro oni ne bezonas ideologion aux
religion, cxar ja estas klaraj faktoj. La datumoj ne plu estas enfermeblaj: Ili
rapide disvastigxas en preskaux la tuta mondo. Ja estas ankoraux kelkaj landoj,
kiuj baras sin kontraux informoj el la cetera mondo, ekz., Norda Koreio estas
tia lando. Sed tiuj esceptoj neniel povas malhelpi la E-movadon ligi tiun
tutmondan temaron kun E-o.
Por ke E-o kresku kaj evoluu, la lingvo ja
devas esti aplikata por homoj de hodiaux pri temoj de hodiaux kaj morgaux. Sed
tio postulas homojn, kiuj kapablas esprimi sin pri tiuj temoj kaj homojn kiuj
regas la lingvon je suficxe alta nivelo. Do, E-o ne bezonas amason da
"eternaj komencantoj" sed klerajn homojn, kiuj estas altirataj al
E-o, cxar gxi promesas rapidan progreson de la regado de la lingvo. Tio estas
io tute alia, ol "facila lingvo".
La pandemio devigas nin trovi alternativon al
cxeestaj renkontigxoj kaj kongresoj. En virtualaj kunvenoj la lingva nivelo
povas kaj devas esti pli alta. Tio ja estas sxanco por nia lingvo. Ni ne
maltrafu tiun sxancon!
Kiel vi eble jam
eksciis, Euxropa Unio pripensas sian estontecon, kadre de estonteco-konferenco
kiu dauxras ekde majo 2021 dum unu jaro. En la aktuala unua fazo de la
pripensado civitanoj rajtas meti proponojn kaj subteni tiujn de aliaj.
Estas bone por ni E-parolantoj kaj por nia
lingvo, se en tiuj pripensoj oni konsideras ankaux E-on. Sekve sur la pagxoj de
la estonteco-konferenco estas multaj proponoj pri E-o. Mi alvokas vin subteni almenaux
unu el tiuj, se vi ne jam faris (bv. elteni por tio la iomete komplikan
aligxoprocezon).
Zamenhof donacis al ni sian mirindan lingvon,
kiun ni cxiuj gxuas. De tempo al tempo ni iomete subtenu lian projekton.
Diversaj proponoj celas la enkondukon de E-o,
la instruadon de E-o kiel celo en si mem aux kiel unua sxtupo por lerni aliajn
lingvojn.
Mi mem havas la impreson, ke unue necesas
bazaj sxtupoj; jen miaj proponoj.
(Ili cetere estas en la
angla por atingi, ke multaj euxropanoj povu rekte legi ilin; eblas auxtomata
traduko en la retejo.)
- Oficiale rekoni E-on
flanke de Euxropa Unio kiel unu el la lingvoj de Euxropaj civitanoj
https://futureu.europa.eu/processes/OtherIdeas/f/8/proposals/17955
Bedauxrinde gxis nun
Euxropa Unio neglektas tian rekonon kaj en la prezento de la lingva situacio de
Euxropo nia lingvo E-o kutime mankas.
- Oferti unu aux du
lernejajn instruhorojn pri E-o al kiel eble plej multaj lernejanoj en Euxropo.
https://futureu.europa.eu/processes/Education/f/36/proposals/39238
La misinformado pri E-o
estas terura kaj estus tre bone, se jam en la lernejoj oni informus almenaux
baze pri E-o kaj gxia nuna uzado.
- Objektive informi pri
E-o kaj samrajte trakti E-parolantojn pri lingvaj aferoj en EU
https://futureu.europa.eu/processes/ValuesRights/f/12/proposals/41119
Estas tre gxene legi,
kiajn misinformojn la Euxropa Komisiono disvastigis kaj plu disvastigas pri
E-o. Ili bv. i.a. akcepti, ke nia lingvo jes havas florantan kulturon - cetere
multe pli internaciecan, ol la angla.
- Konscii pri la lingva
diskriminacio ene de la Euxropa Unio kaj pri gxiaj konsekvencoj por la
demokratio en EU
https://futureu.europa.eu/processes/Democracy/f/6/proposals/44420
86 gxis 90 procentoj de
nederlandanoj, danoj kaj svedoj parolas la anglan, kontraste nur 20 gxis 33
procentoj de la hungaroj kaj hispanoj, bulgaroj kaj rumanoj, italoj kaj poloj
(laux la enketo de Eurobarometer en 2012). Cxar la angla estas la plej uzata
lingvo en EU, estas tre versxajne ke sekve la influo de la diversaj nacioj al
la decidoj de EU estas tre malsama. Tio bedauxrinde neniel kongruas kun la
celoj de demokratio.
Ne estas pura hazardo, ke la lingvokono de la
angla estas tiel malsame distribuita en la sxtatoj de Euxropa Unio - ja estas
tiel, ke ekz. la nederlanda kaj la angla estas tre proksimaj lingvoj, dum la
pola aux hungara estas multe pli malproksimaj de la angla. Sekve, la lernotempo
kaj lernopeno pri la angla estas tre malsamaj por la diversaj euxropaj
civitanoj - evidente granda maljusteco.
Ankaux por E-o la
lernotempo estas malsama depende de la gepatra lingvo. Sed cxar E-o estas
lernebla en proksimume kvarono de la tempo por la angla, la diferenco inter la
diversaj nacioj estas multe pli malgranda. E-o tial estas multe pli justa ol la
angla. En la praktiko de la E-vivo oni povas vidi, ke partoprenas multaj homoj
kun tre diversaj gepatraj lingvoj. Ankaux en la E--literaturo oni klare vidas,
ke gxin kreas homoj kun plej diversaj gepatraj lingvoj, dum la angla beletra
literaturo estas kreata preskaux nur de anglaj denaskuloj.
Mi tre sxatus, se vi subtenus unu aux plurajn
el miaj proponoj.
La proponoj cetere gxis
nun kolektis respektive (en la supra sinsekvo)
183, 62, 41, kaj 32
subtenojn; ni vidu cxu kaj kiom kreskos :)
Cxion plej bonan al vi
kaj multan gxuon de nia komuna lingvo E-o.
Lu Wunsch-Rolshoven
Komisiito pri gazetaro
kaj publikaj rilatoj
de Germana
Esperanto-Asocio
EsperantoLand,
prezidanto
Pri "incendio en la tunelo"
Kun intereso mi legis
en EL n-ro 5/2021 "dek kuriozajn faktojn pri laktajxoj". La kvina
fakto temas pri incendio de "Brunusti - norvega fromagxo, kiu estas
konsiderata bongustajxo". La priskribo de tiu "fromagxo", kiun
la artikolo donas, estas gxenerale trafa, sed tamen meritas kelkajn
komentetojn. "Brunusti" ne estas propra nomo, sed komuna nomo
kunmetita de "brun" (bruna) kaj "ost" (fromagxo). Gxia
gxusta ortografio estas "brunost". Malgraux la litera signifo
"bruna fromagxo" gxi ne estas fromagxo en la vera senco, sed
elfarajxo de la selakto, kiu restas post produktado de la veraj fromagxoj. La
lakto, el kiu oni produktas "brunan fromagxon", povas esti cxu
bovina, cxu kaprina, cxu miksita.
Laux la artikolo la incendio okazis en
"la Brattley-tunelo en norda Norvegio" "Strange", mi
pensis, "tiu nomo sxajnas ne norveglingva, sed anglalingva. Cxu la gxusta
nomo povas esti Brattli-tunelo?" "Bratt" signifas
"kruta", kaj "li" signifas "monta deklivo", do
Brattli estus tauxga nomo por loko de tunelo. Sekve per guglo mi sercxis tiun
nomon - kaj ricevis trafon en la norvega Vikipedio. Efektive, la
Brattli-tunelo, finkonstruita en 1992, situas en norda Norvegio, nur iomete pli
norde ol la loko, kie mi naskigxis! (Kaj mi ne sciis pri gxi!)
La Vikipedia artikolo enhavas ankaux mencion
de la "brun-fromagxa incendio" en 2013, kiu ial ne kaptis mian
atenton, kiam gxi okazis, sed kiu laux la artikolo vekis atenton ne nur nacian,
sed ankaux internacian. Laux la Vikipedia artikolo eniris la tunelon ne nur
kamiono, sed kamiono kun postveturilo. La sxargxo estis ne 30 tunoj, kiel oni
legas en EL, sed "nur" 27, kaj la incendio dauxris ne kvin, sed
"nur" kvar tagojn. Nu, tiaj troigetoj ne estas pli ol oni povas
atendi pri historio plu-rakontita - memoru la Andersen-an fabelon pri unu
plumeto, kiu farigxis kvin kokinoj! Plie la Vikipedia artikolo ne konfirmas, ke
la incendio ekestis "pro iu nekonata kialo", sed diras, ke gxi
versxajne ekestis en rado-lagro.
Kiel ajn kaj konklude: danke al Esperanta
Ligilo mi informigxis pri tunelo preskaux apuda al mia naskigxloko, kaj pri
grava incendio okazinta en tiu tunelo!
Otto Prytz
Tra la sortofrata mondo
Brajlaj pakajxoj
Brajlo estas grava orientiga helpilo por
blinduloj kaj malfortevidantoj. Gxi povas transdoni utilajn kaj gravajn
informojn pri produkta pakajxo. La filio de Faller Packex nun disvolvis
ekonomian metodon apliki brajle ciferece al faldeblaj skatoloj. Gxi
specialigxas pri la ekonomia produktado de pakajxoj en malgrandaj kaj tre
malgrandaj kvantoj de la unua grandeco 1 kaj dependas de ciferecaj servoj kaj
solvoj kiel la tiel nomata cifereca brajla procezo. La fakuloj de Packex
disvolvis cxi tion por apliki brajlon al pakado rapide, facile, malmultekoste
kaj tre bonkvalite. La brajla skribo estas enbatita en la materialon. Necesis
fari la kroman ilon, kiu premas la punktojn en la presitan folion de sube.
Aldone al la produktado de ekstra stampilo, cxi tiu procezo ankaux postulas
speciale adaptitan arangxon de la masxino por la respektiva presa laboro -
kosto kaj cxefe tempo-faktoro, kiujn oni ne subtaksu. Kun cifereca brajlo, la
procezo unika al la faldskatola industrio, la teksto aldonigxas al la pakajxo
helpe de speciala UV-lako. Tiucele Packex elektis la unikan kombinajxon de
integraj sistemoj bazitaj sur transportmasxino: Interalie tri preskapoj,
fotodioda sekiga sistemo kaj altpreciza brajla mezurilo. "Ni tre fieras,
ke ni povis efektivigi la ideon," diras Julian Erhard, direktoro de
Operacioj kaj kunfondinto de Packex. "Ne estis facile starigi kaj
kunordigi la kompleksan konstruon." Kun la preciza procezo, la brajlo
ankaux povas esti aplikata pli proksime al anguloj kaj randoj, kio donas al la
kliento pli grandan liberecon en la projektado de la pakajxo. Aparta mekanika
stampilo ne necesas. Tio sxparas multan tempon kaj monon.
Krome la cifereca brajla procezo impresas per
sia alta
Kvalito: Male al kutima
presita brajlo, la unuopaj punktoj ne povas krevi. Sistemo de kvalitkontrolo
kun video-ekzamenas cxiun skatolon dum gxia produktado. Difektaj pakoj tiel
povas esti identigitaj multe pli facile kaj fidinde eliminitaj. La cifereca
brajla procezo estas nur unu el la multaj ofertoj de servoj de Packex.
Faldebla skatolo kun lasero-faldado: rekonebla
per la oraj linioj.
"Ni celas brancx-malferman aliron kaj
aldone al la Farmacia kaj san-industrio, kie ni jam pasis kontrolon kaj estis
atestitaj, ankaux al fabrikantoj de aliaj sektoroj, kiel la konsumaj varoj kaj
nutrajx-industrio", klarigas Nikolaus Reichenbach, administra direktoro de
Packex. La kompanio dependas de plejparte cifereca komerca modelo kaj modernaj
teknologioj. Anstataux la tradicia maniero, la kliento mendas la deziratajn
produktojn per interreta B2B-portalo. Post registrigxo, la uzanto estas
kondukita al la klara interfaco, la tiel nomata regopanelo. De cxi tie suficxas
nur unu klako por akiri superrigardon de jam faritaj mendoj, komenci novan
mendon aux instali tute novan produkton. Gxi estas rapida, oportuna kaj facila:
Klientoj povas elekti el diversaj tipoj de pakoj kaj adapti ilin al siaj
individuaj postuloj. Laux peto eblas specialaj konstruoj, cxu gluitaj cxu trancxitaj
laux grandeco. La sistemo rekomendas tauxgan tipon de materialo kaj kvaliton al
la uzanto dum agordo kaj montras al li la prezon cxiam klare.
La portalo funkcias ankaux kiel "virtuala
magazeno": Pakajxoj jam agorditaj estas stokitaj ciferece en la
"nubo" anstataux fizike en halo. Tio signife reduktas kostojn kaj
kreas flekseblecon. La dezirata skatolo estas mendebla iam ajn per unu klako
kaj iras al la kliento kiel serio plej malfrue post 72 horoj.
Mendoj estas kombinitaj en auxtomataj procezoj,
presitaj kune sur komunaj folioj kaj "stampitaj" per lasera
teknologio.
I.a., la unika lasera teknologio sen uzo de
aldonaj iloj precipe ebligas ecx pli da rapideco kaj fleksebleco en produktado.
Ambaux ofseta kaj cifereca presa procezo estas uzataj por presado - per la unua
merkate preta apliko de la sepkolora presa sistemo. La faldeblaj skatoloj estas
finfine liveritaj en lauxmezuraj skatoloj per la
pakajxa servo. cxi tio
estas pli rapida kaj malpli komplika ol la kutima liverado per ekspedisto per paledoj
kaj ankaux ligita kun malpli da CO2-emisioj.
Inteligenta kaj ciferecigita produktado
ebligas al Packex produkti pakmaterialojn laux aparte efika, rimedsxpara kaj
malmultekosta maniero.
"Samtempe ni
ofertas al niaj klientoj multajn eblojn por individua, personigita kaj
seriigita pakado," aldonas Reichenbach.
Ekz., Packex povus uzi la laseron por apartigi
filigranajn cxeftemojn, specialajn formojn aux eltondajojn de la faldebla
skatolo, kio donas al la kliento neantauxviditan liberecon kaj projektajn
eblojn. Cxi tio ne estas farebla dum la kutima presado.
Plibonigoj de la
produktoj eblas laux peto. Kiam temas pri finaj elektoj, la juna kompanio
fokusigxas al la postuloj de siaj klientoj.
Ligo al la originala raporto:
https://www.neue-verpackung.de/65989/auf-den-punkt-haben/?fbclid=IwAR23ue1yoQ4US7Ii1COUDuF2H3sBHKlsfTm8AFu0UsMLSmxHgwo8ecMkG9k
Porkaj interesajxoj
Porkoj havas bonegan
flarsenton. En la muzelo de porko estas pli da flarcxeloj, ol en la nazo de hundo,
fama pro sia ekskluziva flarsento. Odorantaj eroj en aero cxe la tero donas al
porkoj la odorbildon de la cxirkauxajxo. La bestoj sentas radikojn, glanojn,
trufojn kaj aliajn bongustajxojn gxis 50 cm-ojn subtere. Ilia robusta muzelo
servas ankaux kiel fosilo. Pro iliaj delikataj nazoj oni uzas porkojn ecx por
drogosercxado.
En Italio kaj suda Francio, porkoj estas
uzataj por sercxi trufojn pro sia fajna nazo. Plejparte inaj porkoj sercxas la
valorajn fungojn, cxar trufoj enhavas substancojn similajn al la seksaj allogaj
substancoj de virporkoj. Sed necesas agi rapide, por ke la porkinoj mem ne
mangxu la trufojn. Male al trufaj hundoj, porkoj mangxus la trufojn tuj. Porkoj
ankaux havas bonan gustosenton.
Sed ili ne estas tiel persistaj kiel hundoj. Se
ili ne plu emas, la trufaj cxasistoj devas cxesi, cxar tiam neniu povos
konvinki la trufan porkon dauxrigi la cxasadon.
Kial islamanoj ne mangxas porkajxon?
Laux la Korano, islamanoj ne rajtas mangxi
porkajxon. Nur remacantaj hufuloj kun "disigitaj ungegoj", t.e. ec
hufuloj, tauxgas por konsumo. La porko estas hufhava besto, sed ne remacxulo
kaj tial estas konsiderata malpura.
Bovoj, sxafoj kaj kaproj, kiel cxiuj
remacxantaj hufobestoj, estas puraj plantomangxantoj, ilia viando estas
prilaborita kiel mangxajxo de islamanoj.
Laux Korano, iu ajn viando de bestoj mortintaj
nature, t.e. ne bucxita, ne devas esti mangxita, cxar viando tauxga por konsumo
devas esti tute sensangita. Sangon estas malpermesite mangxi aux trinki. Por
devotaj islamanoj, cxiu viando, kiu kontaktis trancxilon, kiu antauxe trancxis
pecon da porkajxo, estas malpura.
Cxu orikteropoj rilatas
al porkoj?
La afrika orikteropo
eble havas muzelon, kiel porko, sed cxu ili estas parencoj? Orikteropoj
apartenas al la ordo de la "tubformaj dentoj", de kiuj ili estas la
solaj ceteraj reprezentantoj.
La orikteropo evidente
havas porkan nazon
Ili estas rigardataj
kiel la lastaj postvivantoj de la praaj hufuloj, kvankam ili ankoraux havas
ungegojn kaj neniujn hufojn, cxar hufoj kreigxis poste en la evoluo. La plej
malnovaj fosiliaj trovajxoj de cxi tiuj bestoj agxas 20 milionojn da jaroj.
Tamen oni supozas, ke ili jam ekzistis en la tempo de la dinosauxroj, antaux
pli ol 60 milionoj da jaroj.
Hodiaux la grupo de hufuloj konsistas el
artiodaktiloj, kun reprezentantoj kiel cxevaloj, zebroj kaj rinoceroj; kaj
ekvedoj, kiuj inkluzivas porkojn kaj hipopotamojn. La termino artiodaktiloj
devenas de tio, ke iliaj hufoj dividigxas en du partojn, kiel ni scias pri
porkoj, bovinoj kaj sxafoj.
Porkoj estas proksime rilataj al hipopotamoj
kaj la sudamerikaj porkoj aux pekarioj, cxar cxi tiuj tri familioj estas la
solaj hufohavaj familioj, kiuj ne estas remacxuloj.
Kameloj, bovoj, sxafoj kaj gxirafoj apartenas
al la sama ordo (hufohavaj) kiel porkoj, sed cxar remacxuloj estas malpli
proksime rilataj al ili ol
hipopotamoj.
Facila legajxo
Regxo-vagabondo
(indonezia fabelo)
En la regxlando Majapahit estis regxo nomata
Prabu Brawijaya, kiu sagxe regis. Li havis birdeton, kiu povis kanti tre bone.
Sed iun tagon, kiam li volis nutri la birdon,
gxi forflugis.
La sekvan tagon la regxo alivestis sin kiel
malricxa por ne esti rekonata. Kaj Vaganto iris sercxi sian birdon kun sia
nigra hundo. Post multaj tagoj li venis al dometo, kie maljunulo, Ki
Wangsayuda, kaj lia edzino vivis. Ki salutis Prabu Brawijayan kaj raportis, ke
li havas ties birdon, kiun li trovis. Prabu Brawijaya demandis: "Kiel vi
scias ke mi estas la posedanto de la birdo?" La maljunulo simple diris: "Antaux
kvin tagoj la birdo alflugis, kaj mi prizorgis gxin. Kaj tiam kiam mi dormis,
diris la sorcxa vocxo: "La posedanto de la birdo estos kun nigra hundo.
Venu li en vian domon kaj vi devas redoni al li la birdon. ‘De tiam mi
malakceptis multajn ofertojn por vendi la birdon."
Poste li redonis la birdon kaj petis la regxon
maskitan veni al sia domo por ripozi. Ki malmulte sciis Ki kaj lia edzino
konjektis, ke la Vaganto estas regxo.
La sekvan matenon, antaux foriri Prabu
Brawijaya diris: "Vi helpis min multe, kiam vi redonis al mi la birdon kaj
min kiel lian posedanton akceptis. De
nun vi estas mia frato. Mi lasas mian hundon cxi tie. Bonvolu zorgi pri mia
hundo, kaj se vi amas min, se vi volas viziti min en la urbo, la hundo gvidos
vin al mia domo".
Du jarojn poste, Ki sopiris al sia
"frato". Li adiauxis sian edzinon kaj iris al la urbo. En la urbo li
devis sekvi la nigran Sekvu hundon, cxar li ne konis la domon de sia amiko.
Kiam ili estis alvenintaj al la palaco, la hundo kuris en la palacon. Kvankam
Ki timis, li sekvis gxin. Cxiu, kiu venis al la palaco sen invito, povus esti
punita.
Poste li renkontis la regxon. La maljunulo tre
timis kaj riverencis antaux la regxo. Li ne havis kuragxon rigardi en la
vizagxon de la regxo.
Poste li auxdis ridon kaj vocxon, kiu diris:
"Levigxu, ni ja estas fratoj, cxu ne? ”Ki ekstaris kaj vidis la regxon
efektive, li estis la vaganto. La regxo amuzis lin kaj donis al li unu gigantan
kukurbon.
Survoje al sia domo, Ki tre koleris pro la
kukurbo, kiu estis granda kaj peza. Reveninte hejmen, li diris al sia edzino:
"Cxi tio estas la donaco de via bofrato" - kaj li jxetis la kukurbon
al la planko. La virino estis sxokita, cxar la kukurbo enhavis multe da oro kaj
juveloj.
Kiam Ki vidis tion, li petis pardonon pro
malgxusta opinio pri Prabu Brawijaya.
Ekde tiam li kaj lia edzino vivis kiel tre
ricxa paro, sed ili restis modestaj dum la resto de iliaj vivoj.
Por la retumantoj
Cxu vi scias, ke Unuigxintaj Nacioj proklamis
2021 Internacia
Jaro de Paco kaj
Konfido. Vi povas trovi la tekston de
la rezolucio, kiun
akceptis la Asembleo, en la oficiala
retejo de Oficejo de
Universala Esperanto-Asocio ce Unu igintaj Nacioj:
https://mallonge.net/dq
"Esperanto kaj scienco@ estas titolo de filmo,
kiun vi povas spekti cxi tie. https://youtu.be/_3Wz25IEO_A Multaj fakuloj pri
la plej diversaj sciencbrancxoj, plejparte junaj, i.a., en tre bona E-o,
prezentas siajn ideojn kaj esplor-temojn. Speciale mi rekomendas la filmeton al
tiuj, kiuj opinias, ke E-o estas mortanta lingvo. Kredeble, vi devos sxangxi
vian opinion. Se la filmeto placxos al vi, sercxu gxian duan parton.
Turka frandajxo
Turka Stelo nun havas sian propran kaj simplan
retejon.
https://turkastelo.wordpress.com/
Uzu la retejon por elsxuti
cxiujn malnovajn numerojn aux legi la lastan numeron rete.
En la retejo trovigxas
ankaux helpoj pri kie kaj kiel legi la diversajn versiojn de la revuo, kiel
aboni gxin ktp. Bv. disvastigi gxin al viaj geamikoj. Restu sane!
Vasil Kadifeli
Interlingvistoj
interesigxu
Trovu la novan numeron
(3/2021) kaj pli fruajn numerojn cxe:
http://www.esperantic.org/eo/publikajoj/ipi/.
Tie vi trovos detalan
enhavtabelon. Inter la eroj en la 20-pagxa bulteno:
Retoso – nova ambicia
projekto de TEJO.
PLPLE21: Seminario pri
Lingvopolitiko, Lingvoplanado kaj Taksado en Mezameriko kaj Karibo
Seminario cxe la
Doktoriga Lernejo en la Universitato de Tours, Francio.
Nia Esperanta Trinkejo
Reta kunveno, kiu nomigxas “Nia Esperanta Trinkejo”
havis jam 53 sesiojn. Gxi estis fondita somere de 2020. Ni babilas, trinkas,
drinkas, kantas! Se vi parolas en E-o, venu kaj trinku kun ni. Ion ajn: teon,
kafon, akvon, bieron,
ion ajn kion vi sxatas, aux tute ne
trinku. Parolu pri io
ajn, sed respektu la aliajn.
Bonvenon!
Nun ni kunvenas
cxiusabate. Sekvu la horaron cxe
https://eventaservo.org.
Dima Sxevcxenko
Forpasoj
La 4-an de auxgusto en la agxo de 71 jaroj en
unu de hospitaloj de Ekaterinburgo forpasis Galina Knjazeva pro la kronvirusa
malsano.
Galina naskigxis en
Omsk en la jaro 1949. Sxi lernis en la porblindula lernejo en la urbo Verhnjaja
Pisxma apud Ekaterinburgo. Post la lernejo sxi finis la filologian fakultaton
de la ekaterinburga universitato. Sxi dum multaj jaroj instruis la rusan
lingvon kaj literaturon en la blindullernejo. Pli poste sxi akiris la profesion
de masagxisto.
Galina esperantistigxis
en la jaro 1914. Tiu bonkora kaj helpema virino estis aktiva esperantistino.
Sxi cxiam partoprenis
en la virtualaj kaj realaj renkontigxoj de esperantistoj. Galina ankaux estis
bona edzino, patrino kaj avino.
Ni, cxiuj sxiaj amikoj,
funebrras pro la forpaso de Galina kaj kondolencas al sxiaj familianoj kaj
parencoj.
Ripozu en paco, kara
Galina.
Olga Filippova, Cxeboksary
(Rusio)
Vjacxeslav Suslov,
Samara (Rusio)
La 8-an de auxgusto en la respublika
malsanulejo de la respubliko Cxuvasxio pro la kronvirusa malsano forpasis
Klementjev Gennadij Pantelejmonovicx.
Li naskigxis en
auxgusto 1946. Laux profesio li estis matematikisto kaj historiisto. Li
instruis en la konsultejo por la plenkreskaj gelernantoj. Li estis fondinto de
Esperanto-movado en Cxuvasxio. Gennadij estis bonkora kaj helpema homo. Li
havis la familion: bonkoran edzinon Raisa, kvar gefilojn kaj kelkajn genepojn.
Ripozu en paco, kara amiko.
Olga Filippova,
Cxeboksary (Rusio)
Vjacxeslav Suslov,
Samara (Rusio)