Esperanta ligilo
n-ro 3, marto 2021
Enhavtabelo
El Esperantujo. Inkluda strategio de UEAviva
Torino: UK 2023
Universitata publika agado en Turkio
Azia revuo - nova nomo, nova redaktoro
Yves Nevelsteen eniris la panteonon
Pure esperantuja humuro
Tamara Andrejeva. Adiaux, divano!
Tra la sortofrata mondo. Brajla ekrano
Literaturo. Avcxjo rakontas. Du renkontigxoj
Diversaj interesajxoj.
Facila legajxo. Cent sagxoj (altaja fabelo)
Enigmoj kaj problemoj (nur en brajla versio)
Por la retumantoj
Stenografia pagxo (nur en brajla versio)
Inkluda
strategio de UEAviva
Diskuto “KOVID-19, kiel gxi sxangxis
nin?”, kun Margaret
Zaleski-Zamenhof kaj aliaj, la 13-an de marto, kun
literatura konkursa fono.
Okaze de la Interkultura
Novelo-Konkurso (INK), UEAviva, la kanalo de UEA cxe YouTube, elsendis
la 13-an de marto, sabate, je 15:00 UTC la ekspertan diskuton “KOVID-19,
kiel gxi sxangxis nin?”. Dum la forumo la esperantistoj kaj sciencistoj
Jose Antonio Vergara, Margaret Zaleski-Zamenhof kaj Amri Wandel diskutis
pri la pandemio kaj gxia
influo en nia tutmonda socio, de la scienca kaj
persona vidpunkto. Nicola Ruggiero, sekretario de INK, prezentis la
konkurson, gxian prezidanton Francois Lorrain kaj gxiajn dek jxurianojn,
kaj respondis la demandojn de la spektantoj. Paulo Sergio Viana legis
novelon, kiu havas la pandemion kiel temon. Chelsea Moses kaj Marisol
Soriano partoprenis la diskuton kiel E-istoj, kiuj lernis la lingvon dum
la lasta jaro pro
la socia izoligxo.
Oni povis spekti la diskuton per
UEAviva aux rekte per Zoom. Cxeestis 70 personoj.
INK estas konkurso organizata de
Akademio Literatura de Esperanto (ALE) kaj auxspiciata de UEA. La lancxo
de INK
(https://youtu.be/8g1w_xEdZVU?t=6663) okazis en septembro 2020, dum la Printempa
Inauxguro de la Monda Festivalo de Esperanto (Mondafest' 2020): Gxin
enkondukis Nicola Ruggiero nome de ALE, Orlando Raola nome de UEA kaj
Jose Antonio Vergara kiel speciala gasto, kiu prezentis vidpunkton de
epidemiologo. La limdato por sendi verkojn al INK estas la 20-a de junio
2021, kaj la gajnintoj estos anoncitaj dum la 107-a UK en Montrealo, en
2022. Premioj por la gajnintoj estos 500, 300 kaj 200 euxroj. La gajnontaj verkoj estos eldonitaj
libroforme. Paralele estis anoncita foto- kaj bildokonkurso. La gajnonta
bildo estos sur la kovrilpagxo de la libro. La temo de la
konkurso estas “KOVID-19, kiel gxi sxangxis nin?”. Tiu temo estas
universala kaj permesas verki pri pasinteco (dum la unuaj monatoj de la
pandemio), pri nuntempo, (kiam la socio relative alkutimigxis aux
akceptis vivi kun la viruso) aux estonteco (post jaroj aux jardekoj: kia
estos nia mondo?). Anoj de la jxurio venas el diversaj
kontinentoj kaj taksos la novelojn rete.
Auxtoroj povas sendi novelojn,
verkitajn originale en E-o aux
verkitajn en iu ajn alia lingvo, kun traduko al
E-o. Tial INK estas malfermita al cxiuj auxtoroj en la mondo kaj estas
okazo konigi E-on kaj E-literaturon al la gxenerala publiko.
Pliaj detaloj pri la konkurso: https://www.akademio-literatura.org/ink. Kaj gxia regularo: https://www.akademio-literatura.org/ink/regularo. Vidu la eventon en Eventa Servo: https://eventaservo.org/e/1fe88e kaj Facebook: https://www.facebook.com/events/339641354114132
Torino: UK 2023
Michela Lipari interparolis kun
Fernando Maia, vicprezidanto de UEA kaj Orlando Raola, estrarano de UEA
pri kongresoj pri la Universala Kongreso (UK) en Torino en 2023.
Universalaj Kongresoj: kio, kia, kiel? La evento okazis per Zoom kaj nun
spekteblas cxe: https://youtu.be/JlOXCPtiLug
Universitata
publika agado en Turkio
Kadre de la prezenta serio de
"Simpozio pri Kultura Memoro" organizita de Esplorcentro pri
Historia kaj Kultura Heredajxo de la Universitato Hacettepe (HUTKAM),
okazis frue en februaro informplenaj prezentajxoj:
n D-ro kaj universitata preleganto s-ino Basak
Aray faris prezenton pri "Diskutoj pri Internacia Helplingvo"
(cxefe pri E-o) n D-ro s-ino P?nar Sel faris prezenton pri “La
historio de E-o en Turkio”. En la prezento partoprenis preskaux 100
homoj, kiuj plejparte estis akademianoj. Ili estis malfermitaj al cxiuj
kaj dauxris preskaux 2 horojn en la turka lingvo pere de la platformo
Zoom.
Azia
revuo – nova nomo, nova redaktoro
Pretas la numero 110 de ’Esperanto en
Azio kaj Oceanio’, la bulteno de la Azia-Oceania Komisiono de UEA. La
numero estas relative mallonga (24-pagxa) kun kontribuoj el 8 landoj en
Azio kaj neniu el Oceanio. Gxi enhavas precipe raportojn pri eventoj
okaze de la Zamenhofa Tago kaj en la lastaj 2-3 monatoj de la jaro 2020.
La bultenon malfermas la redakcia
artikolo, titolita ‘La jaro 2020 ja estis bona
jaro por ni.’
Vi povas legi ankaux la antauxajn numerojn cxe esperantoazia.net/index.php?mid=bulteno.
Mi bonvenigas kontribuojn al la venontaj numeroj.
Se vi havas demandojn,
sendu privatan mesagxon al mi
(albertstgarrido@gmail.com) aux alternative al Nisinaga Atusi
(acero@an.email.ne.jp), prezidanto de la Azia-Oceania Komisiono.
Albert
Stalin Garrido, Filipinoj
Cxefredaktoro, Esperanto en Azio kaj Oceanio.
Yves Nevelsteen eniras la Panteonon
Yves Nevelsteen estas unu el la
gajnintoj de Edukado.net. Okaze de la
19-a datreveno de Edukado.net gxi diskonigis la
nomojn kaj vivresumojn
de la ok kolegoj, kiujn Edukado.net cxi-jare, laux
la tradicio, enirigas
en sian Panteonon.
Edukado.net elektis la gajnintojn pro
diversaj kialoj, valorigante
foje multjardekan agadon, foje eksterordinarajn
atingajxojn, faritajn
lastatempe por la komunumo. Yves Nevelsteen estas
eldonisto,
enpagxigisto, komputilisto, tradukisto kaj
volontulo cxe Flandra
Esperanto-Ligo kaj Esperanto Valonio. Ekde 2018,
li estas ankaux unu el
la instruistoj dum la Stud-semajnfino en
Nederlando. Cxi-jare li
provlegis la Manlibron pri Instruado de E-o.
Vivresumo de Yves Nevelsteen:
https://edukado.net/biblioteko/panteono?iid=285
Pure
esperantuja humuro
Marsa Esperanto-Asocio (MEA) petas
aligxon al UEA
cxu nia titolo estas iomete antauxtempa?
Argumenteble jes, sed la temo
riskas ne plu esti aktuala en la unua de aprilo.
Nun ege aktualas, kun
tri veturiloj/esploriloj atinginta la rugxan
planedon en la lastaj
semajnoj. cxu timeble, ke la Komitato de UEA
akceptos la peton nur
kondicxe, ke la orbo estu renomumita ‘la verda
planedo’. Plia dilemo por
ili: al kiu regiono de UEA apartenos la nova vere
universala Asocio –
cxu Ameriko, Azio aux MONA? cxu la statuto de MEA
adekvatos? cxu ili
respektos la rajtojn de la indigxena logxantaro de
la teritorio?
Ni rapidas certigi al vi, ke la informoj ekde la
sekva alineo estas
seriozaj.
“Pri tiu plej granda kaj kompleksa misio iam
sendita de NASA al Marso,
videblas mia hierauxa prelego en la
jutuba kanalo de ELI, registrita dum
la Israela Virtuala Eo-Kunveno, kun demandoj kaj
komentoj de la
auxskultantoj, pluraj el eksterlando.
La draman misio-alvenon al Marso indas sekvi kun
E-komentario en
la YouTube kanalo, D-ro Locxjo registrita du
horojn antaux la planita
alveno de Perseverance sur la marsa surfaco. Pliaj
informoj pri la
jutuba kanalo’D-ro Locxjo’ aperos en mia rubriko
’Fake, Science,
Profesie tra la mondo’ en la marta n-ro de
Esperanto.
Amri Wandel, estrarano de UEA pri Faka Agado
Dilemo por UEA: kiu el la tri
februaraj alvenoj al la provizore rugxa
planedo: Unue alvenis la cxina esplorilo
Tianwen (‘demandoj al la
cxielo’), kiu por nun restas en orbitado, due
‘Espero’ de Unuigxintaj
Arabaj Emirlandoj (ankaux orbitanta) kaj laste
‘Persisto’ de NASA, kiu
ja almarsigxis. Efektive, persisto kaj espero
estas lauxdindaj ecoj por
aspiranta asocio de UEA.
Hor-ore
Misagordita Trompo (HMT)
Jen publika servo de la EKO-komunikoj.
En kolosa ekzemplo de la
malordo kaj manko de kunlaboro, la plimulto de
Usono kaj Kanado
transiros al la somera tempo en la 14a de marto,
inter la 2a kaj 3a
horo. Kontraste kaj perverse, la Euxropa Unio
transiros al ilia somera
tempo en dimancxo la 28an, du semajnojn pliposte.
Do, la orienta
marbordo de Usono transiros de EST al EDT, kaj la
euxropa transformo
estos de CET al CEST. Ni bezonas novan normon: UFT
(Universale Fusxita
Tempo). Efektive en unu jaro en la 90aj jaroj
Ameriko kaj Euxropo
unuecigis la transiran daton, sed tio bezonis
tiomajn fortostrecxojn, ke
tio neniam ripetigxis – nek antauxe, nek poste.
Kaj Britio faros tion,
kion gxi volas. cxiam ili havas Grenicxan tempon
(UTC).
La praktika sekvo de tiu primitiva ekzemplo de
rifuzo kunlabori estas,
ke miloj da Zom-kunsidoj tra tiu dusemajna
misagordo fiaskos, cxar la
partoprenuntoj alvenos horon tro frue aux tro
malfrue. Aviadilkompanioj
devos alversxi sablon al sia keroseno, por
malrapidigi iliajn flugojn,
aux aldoni raked-brulajon por rapidigi aliajn
flugojn.
Esperantistoj kaptu la okazon porti inteligentan
solvon al tiu kacxo:
klare UEA kaj ILEI devos subteni la enkondukon de
ZMT: Zamenhofa
Mondunuiga Tempo.
(El
"Gazetaraj komunikoj de UEA")
BEL invitas
Bahxaa Esperanto-Ligo (BEL) organizas
virtualajn renkontigxojn, kiuj
okazas cxiumonate, cxiam je la
11:00 horo laux UTC (Universala Tempo) la lastan
dimancon de la monato.
La februaran kunvenon partoprenis du bl'aj
E-istoj. Vere, estis interesa
interbabilado kun dudeko da partoprenantoj. Estas
invitataj ne nur
adeptoj de bahxaismo, sed cxiuj E-istoj,
dezirantaj informigxi pri la
kredo. Pri teknikaj detaloj de via eventuala
partopreno vi povas
informigxi cxe www.bel.bahai.de
Tamara Andreeva
adiaux divano
Somero! libertempo por ripozo. plezure
vi kusxigas sin sur divanon,
ensxaltas auxdilon kaj... sortoj de literaturaj
herooj emociigas kaj
devigas pense travivi iliajn personajn historiojn,
dezirante ecx helpi
ilin. sed... "La fino de romano.
legis..." Morfeo cxirkauxprenis vin,
kaj vi jam ne sidas, sed kusxacxas sur la divano.
Auxskultante fremdajn
travivajxojn vi observadas la mondon per la okuloj
de novelpersonoj,
postsekvas tien, kien ili gvidas vin.
Tiuokaze vi mem ne povas elekti
sian vojdirekton kaj vojagxi tien, kien vi dezirus?
La edzo, mi kaj la dudekjaragxa filo
decidis sekvontsomere turisti
memstare.
La tutan jaron ni serioze preparigxis, acxetinte
la auxton kaj la
ducxambran tendon. En la dormejo aperis tri
pneuxmatikaj matracoj kaj
varmaj dormsakoj.
Por la mangxejo ni akiris mebleraron kaj
teleraron. Pri kultura programo
ni ankaux ne forgesis, havante la
magnetofonon kaj malgrandan
televidilon. La filo finis auxtolernejon por
ricevi stirlicencon.
Do, nia grupo konsistis el la novbakita kondukisto
kaj du blindaj
pasagxeroj.
Komence de julio 1979 ni forlasis
leningradon, adiauxante la divanîn.
Gxis mîskvo la veturvojo estis rekta sen iuj ajn obstakloj.
Nia sxoforo sukcese kaptis ritmon de auxtomobila
trafiko kaj havis pli
da sperteco.
Jen antauxe ni ekvidis la urbeton Klin, kie
multajn jarojn vivis la rusa
komponisto
P.I. Cxajkovskij (1840-1893). Nia filo estas
profesia muzikisto,
la muzea direktoro honorigis lin, permesinte
al li ekludi la nokturnon de
Fryderyk sxopin (1810-1849) sur la senvalora
fortepiano, cxe kiu sidis
la mastro, verkante siajn kreajxojn...
La unuan nokton ni dormis komforte en
hotelo kaj post bongusta
matenmangxo direktigxis suden al la Kauxkaza
montaro. Tamen post pli
ol 100 kilometroj ni tralegis defflankvoje:
“Jasnaja Poljana” - la bieno
de la fama rusa verkisto
L.N. Tolstoj. Cxu eblas ne viziti gxin? En la domo
ni trarigardis nur la
rimarkindan kabineton. Gravmiene ni hastis al la
tombo de la verkisto,
sole ripozanta malproksime en la parko.
Nek barilo, nek tombokruco kun lia foto! la tombo
similas al kvarangula
florbedo, nur tute sen floroj. Sur gxi kreskas
densa verda herbo. Tion
deziris la mortinto...
Jam vesperigxis. Elektinte la plej
oportunan lokon sur la bordo de
mallargxa rivero, ni preparigxis al nokta ripozo,
stariginte la
ducxambran tendon. Banigxinte en varma akvo, ni
vespermangxis. Poste ni
kasxis la mebleraron, nutrajxon en la auxton kaj
venis la tendan
dormejon por enlitigxxi sur la pneuxmatikajn
matracojn,
de sur kiuj ni falis kaj matene ofte trovis la
litojn apude. tamen dum
longdauxra vojagxo ni ekposedis praktikon.
Denove ni movigxis suden,
sed denove ni devos deflankigxi. "saluton,
Ivan Sergeevicx Turgenev! (1818-1883)
certe, ni ne preteriros vin". La domo ne
sxajnis interesa, sed,
promenante en la malnova zorge flegita parko,
versxajne, li iradis inter
tiuj arboj, ripozis sur la bordo de la sama rivero
kaj verkis novelojn.
Nin alvokis nia
celo, deviganta reveni sur la bruegan veturvojon,
cxar antaue nin atendos nekonata montara regiono.
Fine ni atingis montojn. Okcidente nin
salutis la kvinkapa monto,
oriente vidigxis la monto Masxuk 993 metrojn alta.
Gxian sudan deklivon
plibeligis diverskoloraj sanatorioj.
Sed ne pri ili temos. Ni hastis al la
montobazo de masxuk, dekie
videblas la alta blanka obelisko. Cxi tie
en la jaro 1841 okazis la
duelo, kiam estis mortpafita la rusa poeto M.Ju.
Lermontov (1814-1841).
De kie li lastfoje rigardis la kvinkapan monton.
Iru al la malnova
tombejo, al la malplena tombo de la poeto, cxar
lia avinjo reenterigis
la korpon de la amata nepo en la familian
tombejon. Malgraux tio sur la
malplenan tombon cxiam estas metitaj fresxaj
floroj.
Certe, ni supreniris sur Masxukpinton,
de kie ni admiradis
lanegxokovritan mason de Kauxkazo, kie altigxas
dukapa Elbruso kaj
Kazbeko. la cxefmontaro vokis kaj allogis nin.
atendu, ni iros!
Kauxkaza montaro, timigante
alproksimigxanta al ni je altega sxtona
muro sen iu ajn vegetajxaro, faris por ni la
nevideblan cxielon. La
auxto sekvis, kien kondukis gxin la unusola vojo.
Jen gxi turnis
dekstren iom suprenigante nin. Poste gxi
maldekstre faris la vican
zigzagon denove iom superiginte nin. Do,
pentrinte dekstrajn kaj
maldekstrajn zigzagojn, ni rampis obstine supren
laux mallargxaj
kornicoj. Cxirkauxe auxdeblis bruego de falantaj
sxtonoj, pretaj
cxiuminute ekpusxi nin de la sxtona muro. fine ni
surgrimpis la dorson
de Kauxkazo je la alteco 2453 metroj super la
marnivelo.
Sidante en la auxto, du geblinduloj
kaj malsperta sxoforo atingis la
kauxkazan dorson. oni Estis nekredeble!
Kiam ni forlasis la auton, nin
cxirkauprenis la plena silento. Post
kelkaj pasxoj ni ekauxdis mallauxtan brueton. Tio
estis fonto de
minerala akvo. Ni ektrinkis fresxegan puregan kiel
larmeto akvon kaj
plenigis kelkajn ujojn. Sur la monta dorso ni
multe fotis, filmis la
panoramon...
Nun ni direktis la auxtomobilon
malsupren al la suda deklivo kaj
enveturis la Darialan interkrutejon, kies longeco
dauxris je la distanco
12 kilometroj.
Komence la autovojo estis premita
inter du rokomuroj, kiuj cxiam pli
kaj pli altigxis kaj deflankigxis. Lauxlonge de la
vojo sencxese bruegis
la rivero Terek. Sur gxia orienta bordo oni
imageblis fantastikajn
rokoturojn, ruinigitajn kastelojn, aperis
verdajxoj kaj turistaj bazoj.
Okcidente gxis la cxielo mem altigxis la sxtona
muro. Ni konstante
malsuprenigxis, ofte grandegaj rokoj superpendis
nin.
Ni trovis oportunan lokon sur la bordo
de Terek por tagmangxi. Uzinte
la turistan meblaron, vazaron, ni preparis
mancxajxon. Mi okupigxis pri
kuirado, niaj viroj decidis iom promeni. Terek
sencxese furiozis. tamen
mi ekauxdis iajn aliajn sonojn. Returninte mi
ekvidis kelkajn porkidojn.
Svingante per visxtuko, mi atakis ilin, sed ne
sukcesis. Ili amase
reatakis nin. La kvarpiedaj banditoj renversis
cxion kaj avide
manjxacxis niajn kuirajxojn, apetite gruntante.
Kompreninte, ke ni
restos malsataj, mi ankaux kvarpiede komencis
kolekti nutrajxojn,
kasxinte cxion sub lavpelvon, kiun la rabistoj ne
povis renversi. Poste
mi ekrapidis al la auxto, kie kusxis
mangxeblajxojn. En la korbo kun
fruktoj mi trovis sucxporkidon, kiun mi ne
sukcesis teni kaj forjxetis
kune kun la korbo. La rabistoj forkuregis,
ekvidinte pomojn,
mandarinojn, ktp. Ektagmangxinte per la savita
mangxajxo, ni dauxrigis
la vojon.
Lastfoje ni tranoktis sur la bordo de la
eterne sxtormanta monta
rivero kaj forlasis Kauxkazon, kie ni spertis
neforgeseblajn impresojn
kaj riskis por cxiam resti tie...
Kelkajn tagojn ni denove ripozis en la
kuracloko Pjatigorsko, denove
supreniris sur la pinton de Masxuko, de kie ree
superrigardadis
negxokovritan Kauxkazon. Sxajnis nekredeble!!!
Reveninte Leningradon
antaux cxio ni triope diris: - Saluton, divano!
Vojagxo al Svedio - inter Gotlando kaj la Arkta
Cirklo
Ferioj en Svedio - cxi tiuj estas malgrandaj
insuloj kun rugxaj lignaj
domoj kaj regxaj palacoj, cxiumonataj festoj kaj
hundaj sleddirektoj.
Tamina Kallert kaj Stefan Pinnow havas la guston
de cinamaj bulkoj sur
siaj langoj denove kiam ili pensas pri la kafejoj
en la historia malnova
urbo Stokholmo. Ankaux ilia vizito al la Muzeo
Abba estas neforgesebla.
Kaj ili sxatus iri rekte al Gotland kun gxiaj
bizaraj rokoj, la mezepoka
festivalo en Visby kaj la Vilagxo Kunterbunt de
Pippi Longa sxtrumpo.
Por Stefan Pinnow, unu el la plej elstaraj de lia
vojagxo tra suda
Svedio estas vizito al la nostalgia gxardeno cxe
la kastelo Lacko kaj
vojagxo sur historia pasagxero cxe la kanalo Gota.
La sveda vintro en
Laponio estas blanka, frostas malvarme kaj
fascine: Tamina Kallert
memoras ame bremsan trejnadon per auxto sur frosta
lago.
Granda, bizara roko kun kontinua malfermo cxe
Gotlando apud la maro
Bizaraj kalksxtonaj rokoj kaj figuroj, lavitaj de
la maro kaj vento,
donas al Gotlando ion mistikan.
Sur la vojo en Stokholmo
La Stokholma reto prezentas ian konfuzon al la
vizitanto kun diversaj
eblecoj kaj tarifoj, se oni volas uzi publikan
transporton. Apenaux
restas paperaj biletoj, sed plejparte kartoj aux
posxtelefonaj biletoj.
Se vi multe vojagxas per metroo aux buso, la 72-hora
bileto valoras
ankaux du tagojn. Por fari tion, acxetu la bluan
SL Access Card kaj
elektu la tauxgan tarifon. Krozadoj per la publika
pasagxera pramsxipo
al la najbaraj insuloj Djurgarden kaj Skeppsholm
estas inkluzivitaj en
la prezo. Kion apenaux iu ajn scias: La vojagxo
kun la komerca trajno 36
al Marsta kaj poste per la publika buso 583 al la
flughaveno ankaux
estas inkluzivigita en la prezo. (Rapida, sed ne
malmultekosta: la
flughavenotranspago kun Arlanda Express Train
devas esti krompagita).
Alveno en Gotlando
Se vi alvenas per pramo, vi povas
sperti la mirindan vidon de la
insulo, la cxefurbo de la insulo Visby de la akvo
- la majesta
katedralo, la romantikaj pregxejoj, la bone
konservita urba muro kaj la
domoj, gardataj kiel memorajxoj. La mezepoka
malnova urbo estas Monda
Heredajxo de Unesko ekde 1995.
La Mezepoka Festivalo okazas en Visby cxiujare.
Fonto: wdr.de
Eigis O.P.
Tra la sortofrata mondo
Brajla ekrano
Canute, la unua malmultekosta multlinia
brajla ekranlegilo en la mondo
kun 360 cxeloj haveblas. Canute, la unua
malmultekosta multlinia brajla
e-legilo de la mondo kun 360 cxeloj.
La Bristol Braille Technology CIC
Canute 360 proponas
naux-linian ekranon, konsistantan el 360 brajlaj
cxeloj. Gxi povas
montri 360 brajlajn signojn anstataux nur 40 kaj
kostas duone, ol la
40-cxela brajla linio. Gxi montras informon,
aperintan sur la ekrano, en
formo de sespunkta brajlo, igante gxin perfekta
por muziko,
Matematiko, tabeloj kaj kompreneble tekstoj.
La Canute 360 ??estas memstara
plurlinia
Brajla legilo por la labortablo (vi kompreneble
povas uzi gxin ankaux
kusxante. Pro la alta pezo de preskaux 3 kg, gxi
estas
ne celita kiel movebla aparato. Krome, gxi povas
labori nur de elektra
reto. gxi ne estas iPad. gxi estas uzata por
legado de tekstoj. Por la
Canute 360, la tuta brajla biblioteko povas esti
stokita sur SDa karto
aux USB-memorilo. La aparato prilaboras BRF kaj
PEF-dosierojn. Do,
necesas krei apartajn dosierojn. Por
konverti tekston aux partituron al
la formato BRF ekzistas la
Retejo Robobraille, alsxutu la tekstdosieron kaj
sendu gxin al tiu
retejo. Konvertita dosiero venas ene de 3 gxis 30
minutoj per retposxto.
Por konvertado vi povas sendi dosierojn en tekstaj
formatoj aux
Word-dokumentoj. Laudezire la germanlingvaj
tekstoj povas esti
prezentitaj en diversspecaj mallongigaroj. Oni
povas elekti konservadon
de pagxnumeroj.Laux la impresoj de testigantoj, la
konvertado estas
senerara. Sed vi ankaux povas uzi la
Duxberry-konvertan programon, jam
acxeteblan.
Unuaj impresoj:
Kun sia alloga pakumo, gxi alvenas
sekure hejmen. Gxi estas
pli malgranda ol atendite, sed suficxe peza.
La instrukcioj estas koncizaj - nur du pagxoj. Sed
vi ne bezonas pli.
gxi estas suficxe facile uzebla. La ingo por
elektroprovizo aspektas iom
malmoderne, kiel tiu de pli fruaj tekkomputiloj.
La aparato estas
suficxe brua, do, ne tauxgas por uzado en la
klascxambro aux vocxlegado.
La aparato havas HDMI, kio permesas konekti al gxi
grandan ekranon por
kontroli la funkciadon de la brajla ekrano kaj
vidi cxion, kio aperas
brajle, kiel ordinaraj latinaj literoj.
Nuntempe la menuo por navigado estas nur
anglalingva, sed gxisdatigoj
baldauxas.
La aparato kapablas memorigi la lastan
legitan libron de gxia
biblioteko kaj la difinitan lokon en la libro.
Evidentaj avantagxoj: oni finfine povas legi sen
konstante, premadi
butonon post cxiu
mallonga linio, oni povas legi tabelojn!
La Canute360 povas fari tion, jen gxia tasko -
nenio pli.
Kompense ni akceptas, ke la aparato estas peza,
bruas,
estas firme ligita al kablo kaj iomete malrapidas.
la venda prezo de la Canute360
estas 2.100 euxroj.
Literaturo
Avcxjo rakontas... du renkontigxoj
(/koran dankon al mia kara nepino Jade pro gxia
partopreno/)
- Avcxjo! Avcxjo! Mi ne povas endormigxi. Rakontu
al mi historion, mi
petas./
- Jes, konsentite, sed poste, vi ekdormu, Jade./
- Jes, kompreneble, Avcxjo./
- Bone, enlitigxu kaj mi tuj komencos./
EN FERIKOLONIO*
Kiam mi estis juna instruisto, mi
pasigis kelkajn feriojn, laborante en
ferikolonioj.
Tiun jaron mi laboris unuafoje en printempo, kiel
grupogvidanto en
kolonio, kies direktoro estas bona amiko. Tiu
proponis, ke mi denove
kunlaboru kun li dum somero, sed cxi-foje kiel
vicdirektoro.
En julio de tiu jaro mi do trovigxis
en bela mezmontara regiono de la suda
Francio, kaj mia nova funkcio igis min konatigxi
ne nur kun la infanoj,
sed ankaux kun cxiuj gvidantoj, kaj cxiuj ceteraj
profesiuloj de la
kolonio. La infanoj, fakte antauxadoleskantoj, la
respondeculoj kaj la
gvidantoj devenis el la pariza suburbo, kiam la
kontisto kaj la
laboristoj pri kuirado aux mastrumado de la
diversaj cxambroj estis
plejparte lokaj. Cxu la malfacileco regi la
petolajxojn de la gejunuloj -
kelkajn el ili ecx relative gravajn - helpis al la
solidarigxo de cxiuj
plenkreskuloj? Versxajne, pro tio la etoso estis
bonega.
Iun tagon, juna laboristino invitis
cxiujn plenkreskulojn, por festi sian
baldauxan naskigxdatrevenon: la dek-unuan de
julio. Kelkajn tagojn antaux
tiu dato, kiam gxi invitis min, mi tuj diris: «
Ankaux mi naskigxis tiun
tagon! La dek-unua de julio estas ankaux mia
datreveno!». La belulino
respondis: « Ho! Nekredeble! Cxu vi vere volas, ke
mi kredu tion? Cxu ne
estas rimedo por allogi min? ». Mi respondis: «
Tute ne! Mi scias, ke la
sxanco naskigxi la saman tagon estas malalta
(precize unu sxanco el tricent
sesdek kvin), sed estas fakto ». Kaj antaux gxia
nekredemo mi eltiris el
mia posxo mian identigilon, kiun mi tuj montris al
sxi. « Rigardu! Mi ne
mensogis, ecx se, bedauxrinde, mi naskigxis
kelkajn jarojn antaux vi ».
Ni do festis kune nian datrevenon, kaj
post kelke da tempo ni decidis
festi kune cxiujn sekvajn. Tiel mi renkontigxis
kun via avino, karulino.
Sxajnas, ke sxi nun dormas… Mi povos kisi sxin sur
la frunto kaj lasi
sxin dormi.../
/- Avcxjo! Mi ankoraux ne dormas. Via historio
estis tro mallonga. Mi
bezonas la duan./
/- Ho, Jade, cxiuvespere ni travivas la samon… Nu,
bone. Mi rakontas
la duan, sed estos la lasta. Poste, vi dormu./
/- Jes, Avcxjo, mi promesas./
/- Bone. Jen la dua historio. La unua estis nia
vera historio. Sed tiu
nova estos tute imaga.
/ EN
PARIZA METROO*
Kiam Marko estis studento, li cxiutage
uzis la metroon por iri al la
universitato. Metroo estas subtera fervojo,
subgrunda trajno, se vi
preferas.
Tiam la trajnoj malkomforte kaj brue
veturigis la uzantojn sed tamen la
etoso estis familiara kaj relative agrabla
malgraux la kutima neparolemo
de la parizanoj. Nur la akceptistoj - tiuj
prikantitaj de Serge
Gainsbourg, kies tasko estis « trui » la biletojn
por ilin validigi,
ofte diris kelkajn vortojn por okupi sian
versxajnan enuon.
Inter la stacioj la tuneloj dismontris
la samajn reklamojn: « Bona,
bela, Bonabelo... » (*) aux similaj celis okupi
niajn pensojn. La metrooj
estis nur movigxaj pripensejoj aux legadejoj, en
kiuj la sxanco renkonti
konatulon estis tre malalta.
Iumatene, dum halto en la stacio, kiam
ankaux la alidirekta trajno
jxus haltis,
Marko rimarkis en la alia trajno junulon, kiu
geste alvokis lin. Pro la
vitroj de la du vagonoj kaj la cxirkauxa bruo ili
ne povis intersxangxi
parole, sed Marko okulesprime demandis la alian
kaj divenis lian
intencon. Li deziris alparoli la apud Marko sidantan
junulinon, kiun sxia
libro tute absorbis.
Antaux la tuja forveturo de ambaux
trajnoj, Marko eltiris sxin el sxia
legado, kiu, versxajne, estis interesega laux la
tempo, kiun sxi bezonis por
levi siajn okulojn al li. Belegaj estis la okuloj,
mi precizigu. Li tuj
montris al sxi la junulon, kiu jxus gestis al li.
Sed tiu, neatendite,
estis trankvile leganta sian jxurnalon! Kaj liaj
apuduloj malfacile kasxis
siajn ridetojn aux ecxridojn! Kaj tuj poste ambaux
trajnoj ekveturis
disigxante.
Marko evidente komprenis la sxercon,
sed tro malfrue. La junulino
rigardis lin duonmire, duonmoke. Cxar lia mieno
certe estis ridinda.
Ankaux sxi komprenis la sxercon kaj, forlasante
sian libron, ekkonversaciis
kun Marko… Marko kore dankas tiun nekonatan
sxercemulon, cxar li kaj lia
nova amikino neniam cxesigis tiun konversacion!
Ha, finfine sxi profunde dormas. Mi
nun povas senbrue eliri el sxia
dormocxambro.../
Claude Labetaa (Francio).
Diversaj interesajxoj
***
Virinoj ridetas pli ofte ol viroj. La
diferenco videblas en
adoleskeco. aparte klare la valoroj konvergxas en
plenagxeco. Tiun
konkludon faris en sia raporto rezulte de analizoj
de pli ol 100 ridetaj
studoj la sciencisto de Universitato Yale en New
Haven, Konektikuto.
Virinoj ankaux klopodas trakti strecxajn
situaciojn kun rideto pli ofte,
kaj tio malstrecxigas.
***
Gxemeloj povas havi malsamajn patrojn.
Nuntempe estas registritaj nur ses paroj da
gxemeloj, kiuj estas
naskitaj de malsamaj patroj: po unu en Hispanio
kaj Pollando, po du en
Hindujo kaj Usono. Por katidoj kaj hundidoj tio
estas afero ordinara,
sed por homoj - grandega maloftajxo.
***
Oni opinias, ke Alexando la Makedona,
nomata ankaux Alexandro la
Granda, spertis sian plej grandan fiaskon en
Sirio, kie li okazigis
konkuron pri vindrinkado. Kiel premio estis
promesita la ora krono, kiu
pezis dudek ok kilogramojn. Startis kvardek unu
partoprenantoj. Venkis
makedono Promahxus, eldrinkinta cxirkaux kvar
litrojn da vino. Tamen la
gaja afero finigxis malbone: cxiuj partoprenantoj
mortis - tridek kvin
mortis dum konkurado, la venkinto - post du tagoj.
Finfine, mortis cxiuj
kuragxuloj. La oran kronon ricevis neniu.
Sendis Galina Lukjanenko.
Facila
legajxo
Cent sagxoj (altaja fabelo)
Kiam igxis varme, alflugis gruo
Altajon kaj mallevigxis al la gepatra
marcxo. Pro gxojo la gruo per piedoj dancetas, per
flugiloj svingas.
Preterkuris la malsata vulpo. Ekvidis gxi la gruon
gxoji kaj enviis tiun:
- Mi rigardas kaj ne kredas miajn okulojn: la gruo
dancas, malgraux ke
gxi havas nur du piedojn.
Haltis la gruo, rigardis la kvarpiedan
vulpon kaj malfermis sian bekon.
- Ho! - ekkriis la vulpo, - en tia longa beko ne
estas ecx unu dento! -
ridetas la vulpo kaj montras siajn dentojn.
Fermis la gruo sian bekon kaj mallevis
la kapon.
- Ha-ha-ha! - ekridacxis la vulpo, -
Kie estas viaj oreloj? Kien vi
kasxis ilin? Nenio estas sur tiu kapo. Cxu en la
kapo estas io?
- Se mi trovis la vojon cxi tien, trafluginte
grandan distancon, tio
signifas, ke en mia kapo estas iu ajn sagxo.
- Ho, malfelicxulo! - diris la vulpo,
- Du piedoj kaj unu sagxo!
Rigardu min: kvar piedoj, du oreloj, busxpleno da
dentoj, cent sagxoj
kaj luksa vosto!
Pro malgxojo la gruo eltiris sian
longan kolon kaj ekvidis
alproksimigxantan homon kun paf-arko kaj sagoj.
- Estimata vulpo, - diris la gruo, -
vi havas kvar piedojn, du orelojn
kaj luksan voston. Vi havas busxplenon da dentoj.
Vi havas cent sagxojn.
Rigardu, iras la cxasisto. Kiel ni povas savi nin?
- Miaj cent sagxoj cxiam donos al mi
cent konsilojn, - respondas la
vulpo, - vi petu konsilon de via ununura sagxeto.
Dirante tion, gxi rampetis melan
kaveton.
"La vulpo havas cent
sagxojn", - ekpensis la gruo kaj sekvis tiun.
Neniam la cxasisto vidis, ke gruo
persekutu vulpon. Li sxovis la manon
en la kavon kaj eligis la gruon. Gruaj flugiloj
mallevigxis, la okuloj
igxis kvazaux vitraj, ecx la koro ne pulsis.
- Versxajne, la gruo sufokigxis, -
ekpensis la cxasisto kaj jxetis
gxin sur terbulon. La cxasisto denove sxovis la
manon en la kavon kaj
eligis la vulpon. Gxin helpis nek oreloj, nek
piedoj, nek dentoj, nek
vosto. Gxi trovigxis en la cxasista sako.
Kiam la cxasisto rigardis la terbulon
por preni ankaux la gruon, li ne
trovis gxin tie: flugis la gruo en la cxielon, kaj
neniu sago povus
atingi gxin.
Tiel pereis la vulpo, kiu havis cent
sagxojn, busxplenon da dentoj,
kvar piedojn, du orelojn kaj luksan voston. La
gruo strecxis sian
ununuran sagxeton, sukcesis savi sin.
E-igis
Galina Lukjanenko.; y
Por la retumantoj
Por tiuj, kiuj volas legi la biblion:
www.esperantobiblio.org
Tie vi ekz. povas legi la Malnovan testamenton,
kiun tradukis Zamenhof.
Vi ecx povas vocxlegigi la tekstojn. Eble vi povas
plibonigi vian
lingvajxon, komparante E-tradukojn kun
tekstoj en via lingvo.
Jos Wichmann.