Esperanta ligilo
n-ro 1, januaro 2021
Enhavtabelo
Virtuala renkontigxo
El Esperantujo. Scivolemo - la scienca retejo
Kvin jaroj da ekspoziciado en Litovio
Fernando Maia - E-isto de la jaro
250 fakaj E-vortaroj
Universitato de Shiraz, okazis tritaga seminario
Turka kurso en <edukado.net>
Slovenio tamen plue aktivas
Lingva forumo. Bizaraj lingvoj de teranoj
Tra la sortofrata mondo. De la strato al la monda
scenejo
Domo, kiun konstruis blindulo
Literaturo. Vintro
Facila legajxo. Bopatrino
Enigmoj kaj problemoj. Grava korekto
Stenografia pagxo (nur en brajla versio)
Por la retumantoj
Virtuala renkontigxo
La 19-an de decembro pasintjare okazis
la evento, pri kiu ni longe revis, nome, virtuala renkontigxo de bl'aj
E-istoj, dedicxita al Zamenhof-tago. Gxi okazis en la vocxbabilejo
Teamtalk, en la portalo, kiu havas romantikan nomon
"Esperantolando". Partoprenis E-istoj el 14 landoj. Kiom da?
Nu, estas ja facile eniri la kanalon kaj eliri sen
allogi ies atenton, sed maksimume samtempe tie
trovigxis 35 personoj. La arangxo dauxris pli ol tri horojn.
Nin salutis prezidantino de LIBE
Nedeljka Lojxajicx. Pri la vivo kaj agado de Zamenhof kurte rakontis
Igor Fedin el Samara. A.I. Masenko deklamis versajxon pri E-o. Gxenerala
sekretario de LIBE O. Posxivana vocxlegis la mesagxon de UEA okaze de
Zamenhof-tago. Nia honora prezidanto Theo Speckmann igis nin lerni la
Zamenhoffestan kanton. Kaj poste sonis kontribuajxoj el diversaj landoj.
Kun kelkaj el ili vi povos konatigxi en cxi revuo. Longan promenadon tra
la rusa arbareto kun deklamado el rusaj klasikuloj kaj prezentado de
rusaj romancoj proponis nia veteranino Tamara Sergejevna Andrejeva.
Sonis kantoj kaj versajxoj originale verkitaj kaj tradukitaj en E-on.
Partoprenis ankaux kelkaj vidantaj E-istoj. Siajn kontribuajxojn sendis
V. Melnikov (Rusio, recitado de propraj versajxoj) kaj Manuele Rovere
(Italujo, bonega kantado).[. Li mem cxeestis
dum la renkontigxo, do, oni povis kvazau persone konatigxi kun la
kantisto. Pro la teknika arangxo kaj gvidado de la renkontigxo ni kore
dankas LIBE-estraranon Vjacxeslav Suslov (Rusio). La renkontigxo pasis
en varma amika etoso.
El
Esperantujo
Scivolemo: la scienca retejo
Delonge ni priploras la neaktivecon de
nia scienca faka asocio ISAE. Tio ne signifas, ke nenio okazas! Kiel ni
konstatas en pluraj kampoj – bravaj unuopuloj kunigxas por agi pozitive,
preter la tradiciaj kanaloj. Jen pruvo pri tio! Pretas 16 filmetoj:
Dekstre klaku al: ABONU;
manke de tio klaku la krokodilan SUBSCRIBE. Momente videblaj filmoj
estas: Sanmasko, sunaj cikloj, ekesto de la alpoj, palenke: la majaa
ruina urbo, jupitero, hipokampoj, katoj. Ludlistoj estas: Medicino,
Antropologio, Historio kaj Bestoj. Mem esploru kaj subtenu! Esperanto
estas kreskanta lingvo kun multe da potenco, sed kvankam gxi floras kiam temas pri socia agado au
lingvaj debatoj, scienco estas tereno, kiu
ne sufice estas esplorata. Kiel paso en la gusta direkto, ci tiu kanalo disvastigas vidbendgitajn artikolojn
de la blogo Scivolemo. Tiel la celo unua estas diversigi la
materialon, kiun la lingvo povas oferti. Nuntempe ni estas nur malmultaj, sed tio ne
signifas ke nia teamo plenas. Ni daure sercas samideanojn kiuj emas
helpi per iliaj lertecoj. Cxu vi
volas? Kontaktu nin! Ni estas profesie nek sciencistoj nek filmistoj. Tio signifas ke kritikoj kaj
sugestoj cxiam estas bonvenaj. Gxuu la
spektadon kaj legadon en https://scivolemo.wordpress.com !
Kvin
jaroj da ekspoziciado en Litovio
Ekde auxgusto 2017 ekspozicio pri la vivo kaj
agado de Ludoviko Zamenhof, preparita de Pola instituto en Vilno
kunlabore kun Litova Esperanto-Asocio (LEA) okaze de la centa
mortodato de Zamenhof, jam sukcesis
esti ekspoziciita en 22 lokoj de Litovio. Gi konsistas el 22 grandformataj standoj kaj detale prezentas la
vivon kaj agadon de Zamenhof kaj Esperanton. Kvar standoj estas
dedicitaj al Esperanto en Litovio.
Cxi-jare la ekspozicio estis arangxita
en la kulturcentro de Trakai, en la publika
biblioteko de Kaisiadorys, en la publika biblioteko de Jurbarkas, en la publika biblioteko de Taurage
kaj en la publika biblioteko de Silale. En oktobro gi ekfunkciis
en la kulturcentro de Sakiai. Ekde la 10a de novembro gi estos
eksponata en la Kulturcentro de Marijampole.
La ekspozicion en cxiu urbo kaj distrikto akompanas ampleksaj artikoloj pri Zamenhof, pri
Esperanto, pri la agado de LEA, pri famaj
homoj kaj Esperanto k. s. en lokaj jurnaloj, en urbaj kaj distriktaj retejoj kaj en la retejoj de tiuj
instancoj, kie okazas la ekspozicio. Danke al tio pri Esperanto ekscias
vasta loka publiko, ne nur la vizitantoj de la ekspozicio. Lauxplane
la ekspozicio devas esti montrita en cxiuj grandaj urboj de Litovio,
inkluzive de cxiuj distriktaj centroj, entute en pli ol 60 lokoj.
Tio dauros pli ol kvin jarojn.
Povilas Jegorovas
La Ondo de Esperanto, 2020, №3 (305).
Fernando Maia - Esperantisto de la jaro
Fernando Maia Jr., 37-jara brazila
geologo kaj vicprezidanto de UEA, estas
elektita la Esperantisto de la Jaro 2020. La rezulton de la vocxdonado kadre de la 21aj Bjalistokaj
Zamenhof-Tagoj anoncis la sekretario
de la internacia elektokomisiono Pawel Fischer-Kotowski. Ni gratulas la lauxreaton, kiu estas la unua
sudamerikano kun cxi tiu honora titolo! Legu pli en La Ondo de Esperanto
250+
FAKAJ ESPERANTO-VORTAROJ
Kolekto de Esperantaj fakaj vortaroj
kaj terminaroj, troveblaj en interreto.
La vortaroj kaj terminaroj estas libere uzeblaj, legeblaj kaj elsuteblaj! La kolekto inkluzivas ankau lautemajn
vortarojn, kiel tabuaj vortoj, kuirado,
rim-vortaroj, maldecaj vortoj, jxargono, ktp. La kolekto estas parto de Scienca kaj Teknika E-Biblioteko,
STEB, gi estas daure aktualigata, se vi konas mankantan eron -
bonvenas via sciigo! Adreso de la vortara
kolekto: http://www.eventoj.hu/steb/vortaroj/ .
Szilvasi Laszlo
Universitato de Shiraz, okazis tritaga seminario
Irano agadas dauxre en la reto, i.a.
per apogo de la AMO-programo. Nun gxi
kontribuas al nia universitata agado. Tiu universitato estas ege renoma, ene de Irano kaj alilande. La filmoj de cxiuj tri tagoj estas spekteblaj
en la jutuba kanalo de UEAviva:
https://www.youtube.com/watch?v=ZAUIEIgUu50 https://www.youtube.com/watch?v=T-F6eyXZ4-A kaj https://www.youtube.com/watch?v=FA5zqgXrHQc&t=4327s
Turka kurso en
<edukado.net>
Ekde la 22-a de novembro ni komencis
serion de retaj kursetoj, ciu 30 minutojn longa, ciusemajnaj, pere de
google.meet, pri diversaj gramatikaj
punktoj de E-o. Temoj: Akuzativo, Transitiveco, Participloj, Korelativoj, Prepozicioj, Sufiksoj, Refleksiva
pronomo: si. https://edukado.net/kursejo?kid=27268
Slovenio tamen plue aktivas
Cxiuj niaj klopodoj kontakti la Landan
Asocion malsukcesis. Tamen, jen bonvena informo (prenota en <Landa
Parad’> de UEA kaj enprenota de la Euxropa
Komisiono.
Lingva forumo
Bizaraj
lingvoj de Teranoj
Cxiu, kiu iam provis lerni fremdan
lingvon, scias kiom malfacila tio estas.
Ecx en la plej simpla el ili, la studo de nur verbaj finajxoj eble dauxros bonan duonjaron. Kaj cxi tio estas
nur inter euxropaj lingvoj! Se ni iomete deflankigxas de la
hindeuxropa grupo, vi povas trovi
ekzemplojn de tiaj gramatikaj reguloj, kiuj vere povas frenezigi
vin ...
Tujuka postulas klarigi cxion
Kiam ni instruas al infanoj nian
gepatran lingvon, ni klarigas al ili simplajn aferojn ecx pli facile. En
infanlibroj, vi povas trovi frazojn kiel
"knabo ludas kun pilko."
Kiam la etuloj lernas kompreni simplajn asertojn,
ni povas pluiri al pli kompleksaj
konstruoj. Sed en la tujuka lingvo cxio tute ne similas. Ekde la unuaj frazoj necesas klarigi absolute cxion.
La tujuka lingvo estas parolata de
malpli ol mil homoj. Gxi ne permesas
simple aserti ion. Oni devas indiki kie aux kiel vi lernis cxi tion. Ekzemple, anstataux frazoj "Knabo ludas pilkon" vi devas
diri ion kiel "Knabo ludas pilkon, kaj
mi scias tion cxar mi vidas lin." Simile konstruita modelo "Knabo ludas kun pilko, mi
supozas", havos iomete alian nuancon de
signifo. Kaj cxi tio ne estas la sola trajto de la tujuka lingvo. Laux iuj taksoj, estas 140 genroj en cxi tiu
lingvo, inter kiuj estas unu speciale distingita por eroj similaj al demetita arbosxelo.
En chalkatongo demandoj
ne estas eblaj
Cxu estas io pli facila, ol fari
demandon? Pensu nun. Preskaux cxiuj el
vi rimarkas la vortordon kaj ecx memoras la intonacion. Sed se ni parolus pri chalkatongo,
vi certe sentus konfuzon. Estas
neniuj demandosignoj en cxi tiu lingvo.
El cxiuj lingvoj de la malgrandaj
popoloj de Meksiko cxalkatongo estas la plej bone studata, troveblas almenaux unu
studo pri gramatiko, sed nenie estas menciitaj iuj gramatikaj indikiloj
de gxeneralaj demandoj (postulantaj respondojn "jes" aux
"ne") en cxi tiu lingvo. Per si mem
tiaj demandoj kompreneble ekzistas, sed ne ekzistas apartajxoj de inonacio, specialaj membroj de
frazo, inversigo aux demandovortoj, kiuj helpus vin determini cxu respondo estas
atendata de vi. Cxi tio kompreneblas nur laux la kunteksto.
Auxstraliaj indigxenaj lingvoj
- freneza jxazo
La lingvoj de la auxstraliaj popoloj
estas unikaj pro sia preskaux kompleta
izoleco dum dekmiloj da jaroj. Kvankam ili ne estas la plej nekompreneblaj lingvoj, tamen por euxropanoj ili sonas tre
strange. Kaj ilia gramatika strukturo
inkluzivas multajn afiksojn tute fremdajn al la gxermanaj aux latinaj radikoj. Kiel skribas la
Enciklopedio Brita, plej multaj indigxenaj
lingvoj ankaux tute ne havas fiksan vortordon. Praktike tio signifas, ke parolado povas salti,
flui kaj sxangxigxi, kiel jxazaj improvizoj, vortoj povas aperi ie
ajn en la frazo nur laux deziro de la parolanto. T.e., a la kutima frazo
"Cxi tiu pranca lingvo estas
suficxe mirinda", vi povus diri "La lingvo estas suficxe cxi tiu mirinda pranca", aux" Pranca
bela lingvo cxi tiu mirinda", aux en
iu ajn alia variajxo. Kaj viaj kunparolantoj tutegale komprenus vin. Verdire, la reguloj en cxi tiu lingvo ekzistas.
Samkiel la bazaj strukturaj reguloj por jxaza improvizo, Auxstraliaj indigxenaj lingvoj postulas aldonon
de iuj sufiksoj por helpi homojn decxifri vian aserton. Sed post
kiam vi regos ilin,
vi povas meti vortojn en tute ajna ordo.
La taja havas specialan formon de la
pronomo "vi", kiu estas uzata nur rilate al la regxo. Estas malfacile diri kun ia
objektiveco kial la regxo estas tiel populara en Tajlando.
Unuflanke homoj parolas pri li kun granda
amo, aliflanke, - li cxesigis dek konspirojn, kaj la legxo
malpermesas paroli malbone pri li. Tamen
cxi tiu dueco ne ekestas en la lingvo, cxar la taja havas specialan pronoman formon por indiki regxon en
abstrakta konversacio aux por persona
sinturno al li.
La tiel nomata rachasap aux
"regxa lingvo" ekzistas de pli ol 700 jaroj, kaj dum cxi tiu tempo gxi praktike ne
sxangxigxis. Gxi uzas diversajn kombinajxojn De malnovaj khmeraj vortoj kaj prefiksoj, kune
kun oftaj tajaj radikoj, igante gxin siaspeca kaj ne simila al la aliaj
formoj de la lingvo.
Kvankam preskaux cxiuj tajlandanoj
suficxe bone komprenas rachasap-om, sxajnas
malfacile paroli pro la manko de ebloj por plej multaj tajoj praktiki gxin. (kiom ofte vi povas babili kun
la regxo?) Tamen gxi estas ankoraux
regule uzata en la novajxoj kaj diversaj raportoj pri la vivo de la regxo.
Berik estas obsedita pri tempo.
La rusa lingvo, kiel multaj euxropaj
lingvoj, estas suficxe dubasenca. Kiam
iu demandas nin, kie ni estis, ni povas simple diri: "Sidis en la drinkejo,", precizigante, ke li sidis
"gxis li estas elpelita, kaj tial li
fartis malbone sur la strato." Sed ne cxiuj lingvoj havas tiajn grizajn makulojn. Por parolantoj de Berik en la
Nova Gvineo nur bezonas
atentigi precize kiam io okazis.
Cxi tio okazas cxar la tempo de la
frazo estas indikita per la finajxo de
la verbo, kaj plej ofte estas neeble konstrui frazon sen cxi tiuj esencaj informoj. Sekve, dum en la rusa ni povas diri: "Mi
haltis por trinki", en Berik simple
necesas klarigi "Mi haltis por trinki tagmeze." Kaj tio ne limigxas nur per tempa indiko. Se ni parolas
pri objektoj, tiam la verbaj finajxoj ankaux indikas ilian grandecon
kaj nombron, do, vi povas transdoni
la frazon "Mi donacis al knabino ses rozojn en la lunlumo" en unu vorto!
Kompletigi cxi tiun konfuzon estas la
nemalhavebla postulo por indiki lokon
por iuj verboj. Tio signifas, ke via kunparolanto tuj scios ne nur kie kaj kiam okazis
la agoj, kiujn vi priskribas, sed ankaux kiom kaj
kiaj objektoj estis implikitaj
en gxi. Kun tia specifa gramatiko iuj grizaj makuloj simple blankigxos.
Beduena signolingvo rompas
cxiujn regulojn.
Kvankam la rusa lingvo havas kelkcent
mil vortojn, la nombro de sonoj estas
tamen suficxe limigita. Fonetika aro de rusaj vokaloj kaj konsonantoj havas nur 42 sonojn, kaj ili suficxas por
konstrui, kiel el Lego-brikoj, diversajn
vortojn kaj frazojn. Cxiuj lingvoj sur la Tero estas konstruitaj tiel. Sed ne al-Sajida signolingvo. Cxi tiun lingvon parolas nur
manpleno da homoj en la Negeva regiono de Israelo,
kaj en gxi ne estas ecx ripetata signo. Se vi provas kompreni, kiom mirinda gxi estas, imagu cxiun vorton
en cxi tiu artikolo, prezentitan per unika sono kaj literumo. En cxi
tiu beduena lingvo, sonoj ne ripetigxas, ecx ne ekzistas la tiel
nomata kudro (vokalo de la meza vico
de la meza levigxo, simile al io inter "a", "e" kaj
"o"). En la al-Sajida cxiu substantivo, verbo kaj
pronomo havas sian propran unikan
geston, en kiu estas ecx ne malgranda parto de iu alia. Sed kio vere mirigas estas, ke aliaj similaj
signolingvoj uzas la saman Lego-metodon
por konstrui longajn vortojn kaj frazojn kiel La naturaj lingvoj. Iuj fakuloj supozas, ke
al-Sajida estas nur tre juna lingvo, kaj
ke cxio sxangxigxos, kiam gxiaj parolantoj cxesos uzi tiajn gestojn. Tamen gxi estas ankoraux surprize
unika hodiaux.
Ne estas tempoj en la lingvo
Pirahan.
Cxi tiun lingvon parolas nur unu tribo
en Brazilo, sed gxi estas multflanke
unika, almenau pro tio, ke gxi tute ne konceptas tempon. Tio signifas, ke estas simple neeble por la
parolanto konstrui frazon, kiu
disvolvigxas gxustatempe de la pasinteco al la estonteco. Se ni bezonas diri ion kiel "Mi promesas fari cxi tiun laboron
post kiam mi legis cxi tiun afisxon",
cxe Pirahana ni povas nur diri "Mi finas la afisxon, mi plenumas la laboron". Ne ekzistas manieroj
determini cxu vi jam finis laboron,
laboras nun aux preskaux pretas. Cxiu parolado estas profunde kaptita en la nuna momento.
La rezulto estas kulturo, kiu preskaux
nenion scias pri sia pasinteco aux
estonteco. Laux lingvisto Daniel Everett, kiu logxis inter la pirahaj homoj dum sep jaroj, "cxiu
sperto estas inkluzivita en la nuntempo."
Patrinoj Piraha ne rakontas fabelojn, viroj ne fanfaronas pri siaj pasintaj venkoj, kaj infanoj preskaux tuj forgesas pri geavoj
tuj kiam ili mortas.
Kvankam cxi tiu kulturo nun
malfermigxas kaj sxangxigxas danke al la eduka projekto de la brazila registaro, oni ne
scias, kiel cxiuj cxi novaj tendencoj influos la lingvon pirahan.
Germanaj frazoj similas
maratonon.
Kvankam la germana estas relative
proksima al la angla, kiun ni cxiuj lernas
de infanagxo, gxi sendube donas al studentoj multajn problemojn. Unu el cxi tiuj koncernas uzadon de kunmetitaj
vortoj. En la germana estas tute
normale diri ion kiel: Rindfleischetikettierungsuberwachungsaufgabenubertragungsgesetz Cxi tiu 63-litera vorto signifas "La Legxo
pri Delegado de Respondecoj por
Superrigardo de Brutaro kaj Bova Etikedo". Sed ecx tiel malfacile elparoleblaj langotordiloj cedas al germanaj
frazoj, kiuj ne nur povas dauxri por
cxiam, sed ankaux tenas vin strecxita gxis la fino.
Sintakse, ironie, germanaj verboj
aperas cxe la fino de frazo. Do, anstataux
diri "Mi ludis futbalon hejme de mia patro jxauxde," vi farus ili diris ion kiel "Mi ludis futbalon cxe
la domo de mia patro jxauxde." Cxi tio
facile kompreneblas en mallongaj frazoj, sed farigxas malfacila en pli multaj longaj, kaj iuj el la germanaj dirajxoj sxajnas
dauxri por cxiam. Unue vi devas trarigardi cxiujn detalojn pri kiam,
kie, kiel, kial kaj por kiu io okazis antaux ol finfine malkovri, ke
gxi nur estas io. Kaj por komplete lacigi la leganton, la neado
estas finita, tiel ke vi povas pasigi du tutajn minutojn analizante
kompleksan historion nur por konscii, ke
nenio el cxi tio efektive okazis. Estas kiel auxskulti longan, komplikan rakonton nur por auxdi cxe la
fino, ke oni vere nenion rakontis al vi.
Burushaski estas nekredeble
sentema al bruo.
La nord-pakistana lingvo Burushaski,
parolata de cxirkaux 90.000 homoj,
estas tute unika. Lingvistoj ankoraux ne sukcesis trovi genetike similan lingvon, kio impresas ecx pli, kiam vi
konstatas, ke ecx la plej strangaj
lingvoj apartenas al iu ajn lingva familio. Burushaski havas kelkajn ecojn, fremdajn al la kutima
parolmaniero, kies plej fama eble
estas gxia sentemo al bruo.
En la rusa, ni emas uzi sonon por
plifortigo kaj priskribo. Ni povas diri
"la pordo malfermigxis kviete" aux "la pordo knaris" aux ecx "li auxdis la pordon
malfermigxi." Por parolantoj de Burushaski, tio ne eblas. En cxi tiu lingvo, la vorto mem
sxangxigxas depende de tio, cxu gxi
signifas ion lauxtan aux la ago estis kviete plenumita.
Prenu ekzemple la saman pordon.
Burushaski havas tri apartajn vortojn por la pordoperacio: unu estas uzata kiam gxi
estas malfermita tre kviete, la alia - kiam gxi estas nur trankvila, sed ne tro
trankvila, kaj tria - kiam la pordo
lauxte malfermigxas. Tiel ofte oni atingas tre precizajn signifojn de asertoj, precipe parolante pri io tre brua.
Kiu lingvo estas la plej
malfacila?
Apenaux ekzistas iuj kriterioj de
malfacileco. Certe, cxio dependas de la lernanto, ties antauxa sperto, jam posedataj
lingvoj, motivigxo k.s. Tamen... Ekzistas lingvoj, kiujn euxropanoj ecx
ne kapablas paroli, cxar ili havas sonojn, nekutimajn por parolado:
klakado, fajfetado, kraketado ktp. Kaj
ili alternigxas kun la kutimaj parolsonoj. Kiu scias, eble, por parolantoj de tiuj lingvo nia E-o estas
malfacila, ecx bizara.
O.P.
Tra la sortofrata mondo
De la strato al la monda scenejo
Cxu vi auxdis pri Dona Rosa, blinda
kantistino el Portugalio?
La vivrakonto de Dona Rosa similas al
fabelo de 1001 noktoj:
Antaux ol la portugala fada kantistino
atingis mondan famon, sxi estis senhejma
kaj kantis sur la stratoj de Lisbono. Kiel rosa
Francelina Dias Martins sxi naskigxis komence de 1957 en la urbeto Ovar norde de Portugalio, en granda,
multinfana kaj tre malricxa familio. Kiam sxi estis kvarjara, sxi malsanigxis je
meningito kaj perdis la
vidpovon. Sxiaj gepatroj devigis sxin almozpeti
surstrate. Sed sxi ne sxatis tion, do, ofte
sxi revenadis hejmen batmakulita, malsata kaj sen mono. La fakto, ke sxi restos blinda, ne estis facile
akceptebla por sxia familio. Tamen sxi ricevis certan edukadon: en
la agxo de naux jaroj Rosa estis lokita en la blindullernejon de
Lisbono, kie sxi lernis legi kaj skribi,
kaj ankaux fari simplan manan laboron, kaj, la plej grave, sxi ekkonis la tradiciajn kantojn de Portugalio. Kiam sxi plenkreskis, Donna Rosa
decidis resti en Lisbono. Sxi ne plu volis esti
sxargxo por sia familio. Kun la aliaj blindaj senhejmuloj, kiuj lernis
elteni la vivon surstrate unue sxi
okupigxis pri almozpetado kaj vendado de revuoj, floroj kaj loterioj Tiam
iu sugestis, ke sxi uzu sian belan vocxon por gajni ekstran enspezon kantante.
Ekde tiam la malgranda kaj diketa
virino sidis sur sia segxo tagon post
tago en la piedira zono de la portugala cxefurbo kaj kantis, akompanante sin per trianguloj, sxi rakontis en
siaj kantoj pri malfelicxa amo, sociaj maljustajxoj kaj cxefe
pri la mankanta lumo, eldiris la sopiron al pli bonaj tempoj. Tiel
pasis pli ol dudek jaroj. La
viena artisto kaj komercisto Andre Heller rimarkis sxin, malkovris sxian talenton, kaj subite sxi igxis mondfama. En 1999 aperis sxia unua kompaktdisko
"Historias Da Rua". La unuaj pecoj
por gxi estis registritaj en la Pregxejo de
Lisbono "Igredja do Menino-Deus".
Pli da kantoj estis kreitaj kune kun la koruso "The Bulgarian Voices Angelite" kaj kun la
Akordionisto Ricardo Dias. Sxin aplauxdis
publiko en Los Angeles kaj Moskvo, sxi kantis en Sicilio, Tajvano, Kanado, Estonio. Sxi neniel perdis
sian optimismon kaj
entuziasmon por la vivo.
"Sou Luz" la kvara albumo de
Dona Rosa estis eldonita komence de somero
de 2012. Samjare sxi partoprenis la brajlofestivalon en Berlino. Sxi neniel perdis sian optimismon kaj
entuziasmon por la vivo.
Laux Ursula Wurzer
JARO Medien GmbH
E-igis O.P.
Auxskulti la vocxon de la blinda kantistino vi
povas, ekz., cxi tie: https://www.youtube.com/watch?v=vk7rji0OXcs
Domo,
kiun konstruis blindulo
Wolfgang Hermann el Malsupra Bavario
estas blinda de 41 jaroj – sed tio ne malhelpis lin realigi sian revon pri la
propra, memkonstruita domo. Demandite,
kiel eblas propramane konstrui domon de 930 kvadratmetroj, estante blindulo, Wolfgang respondas laux sia
kutima senkomplika maniero.
"Unue kaj cxefe, mi estas
kaplaboristo, cxeflaboristo kaj nur due metiisto," li ridetas. La nun 73-jaragxa estas konvinkita, ke sen cxi
tiu aliro ne estus eble realigi lian projekton.
Sed ni komencu de la komenco. En la
agxo de ses jaroj, Wolfgang suferis
plurajn frakturojn de la bazo de la kranio. Rezulte, vejno sxvelas kaj premas liajn optikajn nervojn. En
la agxo de 17 jaroj li apenaux povas vidi ion. Tamen, baldaux poste
Wolfgang laboris en metalfandejo. Cxi tie li jam multe lernas, kion
signifas esti 100% koncentrita.
"Mi konsciis, ke mi ne plu povas uzi miajn
fingrojn kiel okulajn anstatauxajxojn
cxe temperaturoj gxis 1300 ° C."
Kiam Wolfgang tute blindigxis en la
agxo de 32 jaroj, li estis devigita
forlasi sian laboron en la fandejo. Cxar rezigni estas ekster pridemandado por li, li sercxas alian okupon.
Do li ekkonstruis sian propran domon fine de la 1990-aj jaroj. “Iusence oni povas diri, ke la domo estis
konstruita hazarde. Finance mi neniam
povintus pagi domojn, kiujn mi sxatas – do, restis nenio krom fari gxin mem. "
Pli ol 20 jarojn poste aperis tiu cxi artverko, en
kiu la loka logxanto Schwelmer
metis pli ol kilometron da elektraj kabloj, estis instalitaj cxirkaux 3,5 km da tegmentaj kovriloj kaj
uzitaj 110 kg da najloj, interalie. Li nur gvidis la konstruadon de
portantajn partojn de la domo, realigitan de metiistoj. Cxirkaux 300
kvadratmetroj estas uzopretaj, Wolfgang dauxre laboras pri la
ceteraj 630 kvadratmetroj cxiutage.
Lia imago bazigxas, unuflanke, je tio,
kion li povis vidi en la pasinteco
kaj tial povas rekonstrui vidajn bildojn pri kiel domoj povas aspekti kaj esti projektitaj.
"Mi jam promenis tra la domo mense, por tiel
diri, kiam gxi ecx ne ekzistis." Unue aperis la modelo de sia revodomo en la
skalo 1:50, kiun li mem konstruis. Sentante la modelon, li sentas la
proporciojn, kiujn Wolfgang tiam
transdonas al realeco per eksterpolado.
La 73-jaragxulo ankaux havas la
sxatatan ilon - la tablosegilon. La spektantoj
detenas spiron, kiam la blinda domkonstruanto ekuzas gxin kun vera gxojo.
"Sen cirkla segilo vi povas fari nenion sur
la konstruejo." Li ne timas
la masxinon, sed li havas sanan senton de sekureco. “Mi ne povas permesi al mi esti senzorga, do mi
cxiam laboras 100%. 99,9-procenta koncentrigxo ne suficxas. "
Krome Wolfgang pruvas sian felicxan
kaj humuran sintenon al la vivo dum
laborado kun la cirkla segilo. Krom la 100-procenta koncentrigxo gravas por li la devizo "Fermu ambaux
okulojn kaj ek!", kiun li sekvas. La
fascina atingo de la viro el la vilagxo de 7.000 homoj en Ruhstorf an der Rott proksime de Passau nun estas
registrita en la Guinness-rekordlibro. Sub kiu titolo? Nu,
kompreneble: "Fermu ambaux okulojn kaj
ek!" Kiam Wolfgang volus, ke la domo estu tute
finita? "Se estas io, kion mi trovas
ekstreme malutila, gxi estas strecxo - do mi ne hastas kaj ne difinas al mi tempolimon." El la revuo Barrierefrei E-igis O.P..
Literaturo
Koloman Kalocsay
Vintro
Lamentas la arboj, cxielen etendas
La brakojn skeletajn frostante kaj treme.
Gxis fine la bona cxiel' kompateme
Al ili sxirmantan tapisxon subsendas.
Kaj flokoj por blanka cxiela kovrilo
Jen falas kaj falas, kaj falas sencxese,
gxis sub cxi kovrilo, sxirmanta karese,
La arboj ekdormas en bona trankvilo.
Kaj dormas la arboj, kaj dormas la Tero,
Kaj kvazaux morttuko la negxo sin sternas,
Sed sube jam gxermas la nova espero.
Cxar nasko kaj morto sencxese alternas,
kaj gxermas la semo, kaj falas la bero,
sed vivas la Vivo, la Vivo eternas.
Facila legajxo
Bopatrino
La kortohundino Nyunjo kaj la katino
Munjo logxis en nia domo tre amike. Tiam
Munjo patrinigxis, kaj du monatojn poste sxi pereis sub la radoj de auxto. Sxia fileto Kocxjo restis orfo.
Kaj Niunjo adoptis lin. Sxi estis patrino karesema kaj zorgema. Sxi amis sian filon. Kaj Kocxjo amis
sxin, ne hezitante demonstri siajn sentojn.
La tempo pasis, la katido farigxis
plenkreska kato. Kaj tiel li ekflamis de
pasio.
Liaj korsxiraj noktaj krioj vekis nin
cxiunokte, kaj la patrineto Niunjo
entute perdis la dormon. La batalojn de sia fileto sxi partoprenis la plej aktive. Sxi distingis lian
vocxon de cxiuj kataj vocxoj, kvankam en cxi tiu periodo ili estas nauxze samaj. Laux sxia
konduto ni povus jjugxi pri tio, kiel
fartas Kocxjo: se sxi, starante per siaj antauxaj piedoj sur la fenestrobreto, trotetante per ili kaj
balancigxante, krietis, tiam oni povus
esti trankvilaj: Kocxjo batas iun. Se sxi grumblis kaj bojis, pusxante antauen la tutan korpon kaj frapante
sian nazon kontraux la vitro, tiam restis nenio krom kompati nian
kavaliron - lin evidente sxiris iu pli forta.
Dum cxi tiu periodo ni ne lasis
Niunjon vagadi libere, timante, ke sxi implikigxos en katkonflikton kaj restos sen
okuloj. Do, kiel la vera patrino de militisto, sxi atendis la
maloftajn revenojn de sia filo kaj,
grumblante, lekis liajn batalvundojn.
Kaj fine tio okazis. En la bataloj,
Kocxjo akiris amatinon. La katido estis cxarma: lanuga, tigro-kolora, kun lasciva verdo
de okuloj. La kato kondukis sxin en nian korton, fiere marsxante
antauxe. Ni lauxdis lian guston, sed Niunjo malamis sxin unuavide. Laux
sxi, probable, sxia bela filo povus trovi la pli bonan. Niunjo vokis nin
al la fenestro, kiam ili
amindumis en la korto, bojis, turnante la kapon al ni kaj kvazaux vokante
cxesigi cxi tiun indignajxon. Sed ni ne
pravigis sxiajn esperojn, nur karesis sxian kapon kaj konsolis:
"Ne zorgu, ne dauxros longe, li baldaux
revenos al vi." Sxi Ofendite
hurletis responde kaj iris en la angulon, kie endormigxis, volvigxinta kiel pilko. Sxi havis malbonajn songxojn. Sxi senorde movis
siajn piedojn, bojis malaltavocxe kaj frapis la dentojn, probable
subpremante sian bofilinon.
Post iom da tempo la lasciva filo
revenis en la sinon de sia patrino. Panjo
demonstris sian ofendon dum du tagoj, poste pardonis lin, kaj la vivo fluis kiel
kutime.
Sed nia bonkora Niunjo montrigxis
vengxema. Du monatojn poste mi auxdis
sxian bojadon, en kiu estis tiom da kolero kaj furiozo, ke gxi igis min forlasi la domon. La hundo dresita por
ne tusxi katojn kaj gxenerale la vivantajn estajxojn de iu ajn
najbaro, rapidis al la arbotrunko, elstarigante blankajn dentegojn kaj
tremanta pro ekscitigxo. Sur tre maldika brancxeto cxe la supro de la
arbo sidis la eksedzino de Kocxjo,
sxia felo hirtigxis.
Kun granda peno mi prenis la hundon
hejmen. Mi neniam plu renkontis nian
verdokulan belulinon - Sxajne, la bopatrino sukcesis forturnigi sxin de nia pordego. En la estonteco,
probable kompreninte, ke siajn amatinojn
Kocxjo sxangxas kiel gantojn, la patrino Niunjo trankviligxis pri sxia dominanta pozicio en lia vivo kaj
postajn sinjorinojn simple ignoris...
El la
letero de E. V. Kuzin, Skopin
E-igis O.P.
Enigmoj kaj problemoj
Grava
korekto
Bedauxrinde, iom post iom mi maljunigxas, kaj mia
cerbo ne cxiam bone
funkcias. Do, tute mi ne memoras kiel
okazis, Karaj gesolvantoj
de la "Enigmoj kaj
problemoj"!
Humile mi petas vian indulgemon, cxar
en decembra krucigramo
mi tute forgesis enmeti la enigman kradon.
Do, jen gxi estas:
abcdefghijklm
a ,,,,,,,,,,,,,
b ,,,,,,,`,,,,,
c ,,,,,,,,,,`,,
d ,,,,,,`,,,,,,
e ,,,`,%,,,,,,`
f ,,,,,,,,``,`,
g ,,,`,,,,,,,`,
h ,,,,`,,,,,,`,
i ,,,,```,,,,,,
j ,,,,,,,`,`,,,
k ,,,,,`,,`,,,,
l ,`,,,,,,,`,,,
m ,,,`,,,,,,`,`
Kompreneble, la limdato por viaj
solvoj nun estas prokrastita gxis fino
de marto 2021.
A. Masenko.
Por la retumantoj
Cxiuj vocxlegitaj numeroj de la
revuo "Esperanto" antaux pli ol unu jaro estas libere auxskulteblaj: http://uea.org/revuoj/sono – http://uea.org/revuoj/sonokune kun
la vocxlegita aprila numero de 2020. La vocxlegado estis reprenita de la pasinta Estraro de UEA,
sub kunordigo de la tiama estrarano Emilio Cid, kaj pro tio ne cxiuj numeroj estas vocxlegitaj.
Nuntempe kunordigas la vocxlegadon Luis Obando kun teamo de volontuloj. La cxefa celo de tiu grava
laboro estas provizi la enhavon de la revuo al
vidhandikapitoj.
***
La revuo Esperanto kaj la Reta Revuo nun havas la
propran kanalon en Telegramo
https://t.me/revuoesperanto
Nova Auskultejo
Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen kaj Stano Marcek decidis donaci al la
esperantistaro, en tiu ci malfacila tempo, kiam multaj el ni devas
esti hejme, novan Auskultejon, kie oni povas trovi
libere auskulteblajn sonlibrojn kaj kantojn: https://t1p.de/auskultejo1 Vi jam
povas auskulti La Negan blovadon de Aleksander
Puskin, La Strangan Butikon de Raymond Schwartz,
fabelojn de fratoj Grimm kaj de Andersen kaj
multajn aliajn tekstojn kaj kantojn.