Esperanta ligilo
n-ro 9, novembro 2020
Enhavtabelo
Alproprigo de dua lingvo: Cxu ebla post la infanagxo?
(prelego de Grant
Goodall)
Lingva forumo. Mielportantaj abeloj dancas en dialekto
Nekutimaj
kutimoj. Kial ni festas la Tagon de Sankta Marteno?
44 jarojn ne mallevi la manon
Literaturo. Liven Dek. Mikronoveloj
Diversaj interesajxoj. Skarabego.
Fotilo por skaraboj.
Kiom da larmoj ni elversxas
Speciala banano
Stenografia pagxo (nur en brajla versio)
Sxako (nur en brajla versio)
Forpaso
Grant Goodall
Alproprigo
de dua lingvo: Cxu ebla
post la infanagxo?
(Prelego, prezentita dum la Virtuala
Kongreso de Esperanto)
Grant Goodall estas profesoro pri
lingvistiko en la Universitato de
Kalifornio, San Diego. Li estas specialisto pri sintakso kaj
studas
sintaksajn strukturojn kaj procezojn, ilian interagadon kun
aliaj kognaj
procezoj, kaj la manieron laux kiu oni alproprigas tiujn
strukturojn kaj
procezojn dum la vivodauxro. Li estras la Laboratorion pri
Eksperimenta
Sintakso en la universitato kaj regule auxtoras tiutemajn
artikolojn. Li
estas vic-prezidanto de Esperantic Studies Foundation (ESF)
kaj membro
de la Akademio.
Ni komencu per malgranda eksperimento: Transloku du homojn el
ilia
naskigxloko al eta vilagxo en fora lando, kie oni parolas nur
lingvon
kiun tiuj du homoj ne konas. Unu homo estu tri-jaragxa kaj la
alia
tridek-jaragxa. Ni lasu ilin tie dum dek jaroj. Cxu ili
ambaux scipovos
paroli la novan lingvon egale bone post tiu tempo?
Fakte, nek eblas nek necesas fari tian
eksperimenton. Ne eblas pro
etikaj kialoj kaj ne necesas pro tio ke la respondo estas
memevidenta
pro niaj spertoj en la cxiutaga vivo: la an tauxa trijarulo
parolos la
lingvon same kiel la cxirkauxanta parolantaro, sed la antauxa
tridekjarulo ne – tiu homo estos distingebla de la aliaj
parolantoj pro
unu aux pluraj lingvaj trajtoj.
Sed kial? Laux tradicia respondo, la kialo estas
ke la infanagxo estas
“krita periodo” en kiu oni gxuas eksterordinare altan
kapablon pri
lingvolernado (Lenneberg (1967)). La trijarulo en nia
eksperimento
ankoraux trovigxas ene de tiu krita periodo kaj pro tio
kapablas atingi
lingvonivelon tre similan al tiu de denaskaj parolantoj, sed
por la
tridekjarulo, tiu speciala periodo jam finigxis kaj tiu sama
lingvonivelo ne plu eblas.
Tian respondon oni tradicie proponas, sed cxu gxi
estas vera? Cxu vere
ekzistas krita periodo en la infanagxo, en kiu lernado de dua
lingvo
estas relative sukcesa, kaj posta periodo, en kiu gxi estas
relative
malsukcesa? Unuavide, devus esti facile respondi al tiu
demando. Se la
hipotezo de krita periodo proponas, ke homoj nur ene de la
periodo
kapablos lerni la lingvon gxis kvazauxdenaska nivelo, la
ekzisto de
homoj kiuj komencis lerni nur post la periodo sed kiuj tamen
parolas
kvazauxdenaske, severe endangxerigus tiun hipotezon. La
demando, do,
farigxas cxu ekzistas tiaj homoj. Tiu demando, tamen, ne estas
tiel
facile respondebla, pro pluraj kialoj. Unue, estas malfacile
scii kiel
mezuri kvazauxdenaskecon, kaj ecx se oni trovas tauxgan
mezurilon,
kiamaniere oni malpruvas la hipotezon? Cxu necesas trovi unu
parolanton
kiu kondutas kvazauxdenaske laux cxiuj aspektoj, aux cxu
suficxas trovi
por cxiu lingva aspekto, unu parolanton, kiu kondutas
kvazauxdenaske en
tiu aspekto (sed ne necese en aliaj)? Cetere, la parolantoj,
kiujn ni
sercxas, estos cxiuj dulingvuloj. Cxu vere estas pravigeble
atendi, ke
tiuj homoj kondutos, kiel denaskaj unulingvuloj kiam ni
scias, ke ecx
denaskaj dulingvuloj kondutas malsame, ol unulingvuloj? Pro
tiaj
malfacilajxoj, oni gxenerale konsideras, ke sercxi
nedenaskulojn, kiuj
uzas la lingvon kvazauxdenaske, kaj uzi la (mal)ekziston de
tiaj homoj
por (mal)pruvi la hipotezon de krita periodo ne estas tre
fruktodona
aliro (vidu Birdsong (2006, 2017)).
Multe pli fruktodona aliro estas trovi homojn, kiuj antaux
jaroj
translokigxis al nova lingvoregiono (kaj pro tio komencis la
lernadon de
alia lingvo) je diversaj agxoj kaj mezuri la nunan, atingitan
lingvokapablon. Se vere ekzistas la jam menciita krita
periodo, ni devus
trovi ian nekontinuecon, t.e., ian signon, ke la atingita
lingvokapablo
draste falas, kiam la lernado komencigxas post iu specifa
agxo. Tiu
drasta falo okazus pro la fino de la krita periodo (la
“fermigxo de la
pordo,” por tiel diri, rilate lingvolernadon); post tiu fino
oni atendus
rimarkeblan sxrumpadon en la lingvonivelo, kiun oni povus
atingi.
Ankaux tiu aliro havas siajn malfacilajxojn.
Ekz., tute ne estas
evidente, kiel oni plej bone mezuru la atingitan
lingvonivelon de homoj,
kaj cetere, ne estas klare, gxuste kiam oni faru tion. La
alproprigo de
nova lingvo (cxu unua, cxu dua) dauxras multajn jarojn kaj
estas
malfacile scii, kiam la procezo finigxas (se gxi efektive iam
finigxas).
En la eksperimento, menciita komence, ekz., cxu dek jaroj
suficxas por
vidi la plenan kapablon de la tridek jarulo? Eble jes, sed
fakte ni ne
povas esti certaj pri tio.
Malgraux tiuj malfacilajxoj, sercxi nekontinuecon
en la atingita
kapablo estas multe pli pravigebla kaj realigebla tasko, ol
sercxi
denaskecon, kaj pro tio preskaux cxiuj studoj dum la lastaj
jardekoj
utiligas tiun aliron. Certe la plej konata kaj influa el tiuj
studoj
estas Johnson kaj Newport (1989). En tiu studo, la
esploristoj komparis
la lingvokapablon en la angla de homoj, kiuj almigris al
Usono (el
Koreio kaj Cxinio) en agxoj inter 3 kaj 39 jaroj kaj kiuj jam
vivis en
Usono minimume tri jarojn. Oni testis tiujn homojn rilate al
ilia
scipovo de vasta gamo de anglalingvaj strukturoj. La rezultoj
indikis
klaran kaj fortan avantagxon por tiuj, kiuj almigris june.
Pli specife,
por tiuj, kiuj alvenis al la nova lingvomedio en agxo de
antaux
proksimume 13 (do antaux la seksa maturigxo, proksimume),
ilia scipovo
de la lingvo estis en lineara rilato al la agxo de la alveno:
ju pli
alta la alvenagxo, des malpli alta la rezulto en la testo.
Por tiuj,
kiuj alvenis post tiu agxo, tamen, la rezultoj en la testo
estis
gxenerale malaltaj, sed tre variaj kaj senrilataj al la
alvenagxo.
Dum multaj jaroj, oni uzis tiun studon kiel
indikon ke ekzistas krita
periodo por lernado de dua lingvo gxuste pro tio ke gxi
sxajne montras
la sercxatan nekontinuecon: homoj, kiuj eniras novan lingvomedion
antaux
la seksa maturigxo, atingas relative altan kapablon en la
lingvo
(kvankam en lineara kaj inversa rilato al la alvenagxo), kaj
tiuj, kiuj
eniras la medion poste, ne (kvankam ilia lingvokapablo estas
tre varia
kaj senrilata al la alvenagxo). Malgraux la unuavide klara
rezulto kaj
granda influo de tiu studo, levigxis duboj pri la tauxgeco de
la
statistika analizo kaj konkludo, kaj postaj studoj ne sukcesis
reprodukti la saman rezulton (vidu, ekz., Birdsong kaj Molis
(2001) kaj
Flege, Yeni-Komshian kaj Liu (1999)). Kelkaj el tiuj postaj
studoj
trovis ne nekontinuecon, sed kontinuecon, t.e. iom-post-ioman
malkreskon
en la atingita lingvokapablo laux la alvenagxo, sed neniun
kritan
punkton en kiu la nivelo draste falas.
Tian rezulton oni vidas klare en alia tre konata
kaj influa studo:
Hakuta, Bialystok kaj Wiley (2003). Tiu studo estas
rimarkinda cxar gxi
inkluzivas datumojn de 2,3 milionoj da individuoj (kompare
kun 46
partoprenantoj en la eksperimento en Johnson kaj Newport
(1989)). Tion
ebligis la fakto, ke la esploristoj utiligis la datumbazon de
la 1990-a
usona censo, en kiu oni petis ke almigrintoj pritaksu sian
lingvokapablon en la angla, uzante kvarpunktan skalon. En la
studo, la
esploristoj inkluzivigis nur tiujn, kiuj jam logxas en Usono dum
minimume dek jaroj (tiel evitante eblan problemon en Johnson
kaj Newport
(1989), kiu postulis nur tri jarojn da logxado, kaj pro tio
preskaux
certe inkluzivigas homojn, kiuj ankoraux ne atingas la plenan
potencialon de sia lernado). Cetere, la esploristoj limigis
sian
analizon al nur tiuj, kiuj denaske parolas la hispanan aux la
cxinan, la
du plej grandaj grupoj de nedenaskaj parolantoj de la angla
en la
tiujara censo.
La rezultoj en Hakuta, Bialystok kaj Wiley (2003)
estas tre frapaj.
Estas facile videbla lineara kaj inversa rilato inter la
taksata
lingvonivelo kaj la agxo cxe la alveno al Usono. Tio estas,
tiuj, kiuj
alvenis tre junagxe, havas tre altan nivelon kaj tiuj, kiuj
alvenis
maljunagxe, havas malaltan nivelon, sed estas neniu abrupta
sxangxo
inter tiuj du ekstremoj; temas nur pri malrapida,
iom-post-ioma
malkresko inter la alvenagxoj 5 kaj 60. Jen tre klara
ekzemplo de la
antauxe menciita kontinueco. Estas neniu specifa punkto, en
kiu la
lernkapablo de la homoj en tiu studo draste falas, do la
esploristoj
konkludas ke la vereco de la hipotezo pri krita periodo en
lernado de
dua lingvo estas dubinda. Laux multaj, se la krita periodo
ekzistus, ia
drasta falo en la atingita lingvonivelo videblus, cxu en la
agxo de la
seksa maturigxo, cxu en iu alia punkto.
Tiu studo de Hakuta, Bialystok kaj Wiley (2003)
estis revolucia,
iasence, cxar la kvanto da “partoprenantoj” en la studo estis
tiel amasa
kaj la finaj rezultoj tiel klaraj kaj sxajne facile
kompreneblaj. Tamen,
la maniero, en kiu oni mezuris la atingitan lingvokapablon,
estas iom
maltrankviliga, pro tio ke oni uzis la kvarpunktan memtakson
de la
censo. Tia mezurilo ne estas tre ekzakta, kaj eblas imagi, ke
tiu
malekzakteco helpus kasxi eventualan nekontinuecon. Alivorte,
la fakto,
ke la esploristoj ne trovis nekontinuecon ne konvinke
Montras, ke la sercxata nekontinueco tute ne ekzistas.
Pro tiu kaj aliaj kialoj, Hartshorne, Tenenbaum
kaj Pinker (2018)
lastatempe entreprenis multe pli ambician studon, provante
eviti kelkajn
el la problemoj en antauxaj esploroj. En ilia studo
partoprenis pli ol
duonmiliono da parolantoj, sed ni enfokusigos nian atenton
cxi tie al la
45 000 partoprenantoj kiuj lernis la anglan kiel duan lingvon
pro
almigro al anglalingva lando (simile al la studoj de Johnson
kaj Newport
(1989) kaj Hakuta, Bialystok kaj Wiley (2003)). Tiuj
lernintoj/lernantoj
de la angla havas tre diversajn lingvojn kiel sian denaskan:
la finnan,
la turkan, la germanan, la rusan, la hungaran k.t.p. Ilia
tasko en la
studo estis partopreni en “gramatika testo.” En unu ero de
tiu testo,
ili devis elekti (inter du ebloj) la bildon kiu pli klare
montras la
signifon de frazo. Ekz., la partoprenantoj vidis anglalingvan
ekvivalenton de frazo kiel (1) kaj ili devis elekti inter du
bildoj,
unu, kiu montras tigron kiu brakumas simion, kaj alian kiu
montras
simion, kiu brakumas tigron.
(1) La tigron la simio brakumas.
En alia ero, ili vidis frazon kiel (2) kaj devis elekti la
plej tauxgan
finon por tiu frazo inter kvar ebloj:
(2) Mi diris al Sally ke mi maltrankvilas pro la ekzameno.
Sxi diris:
“Ne maltrankviligxu.
“a. Li estos gxusta!
b. Sxi estos gxusta!
c. Cxio esti en ordo!
d. Cxio estos en ordo!
Kaj en alia ero, la partoprenantoj devis simple elekti el
listo la
frazojn kiuj estas gramatike eblaj. En (3) oni vidas
Esperantan
ekvivalenton de tia tasko.
(3) Elektu la gramatike eblajn frazojn.
a. John konsentis la kontrakto.
b. Sally apelaciis kontraux la decido.
c. Mi skribos mian fraton.
d. Mi jxus poste dirante al vi.
e. La registaro ne kapablis doni sian konsenton pri la
bugxeto.
k.t.p.
En la rezulto de la 45 000 partoprenantoj kiuj
faris tiun teston, du
konkludoj estas tre klaraj kaj facile videblaj: Estas
malabrupta kaj
inversa rilato inter la atingita nivelo en la testo kaj la
alvenagxo
(simile al tio kion ni vidis en Hakuta, Bialystok kaj Wiley
(2003)) kaj
cetere, estas rilato inter la atingita nivelo kaj la dauxro
de la
logxado en anglalingva lando. Alivorte, ju pli juna oni
almigras, des
pli multe oni lernas, kaj ju pli longe oni logxas en la nova
lando, des
pli bone oni regas la lingvon. Tiu rezulto versxajne
surprizos neniun,
cxar gxi harmonias kun tio, kion ni vidis antauxe kaj kun nia
cxiutaga
sperto, sed tamen gxi levas malfacilan demandon: Cxu tiuj, kiuj
alvenas
pli frue, lernas pli cxar infanoj simple lernas pli bone aux
cxar
infanoj kutime vivas pli longe kaj havas pli da jaroj por
lernado?
Simpla alrigardo al la rezultoj ne suficxas por respondi al
tiu demando.
Ili sxajne kongruas kun ambaux ebloj, t.e. ke infanoj estas
pli kapablaj
lernantoj aux ke infanoj lernas dum pli da jaroj. Pro zorga
statistika
analizo kaj modeligado, tamen, Hartshorne, Tenenbaum kaj Pink
er (2018)
disigas la du faktorojn kaj konkludas, ke la efikeco de
lernado draste
kaj subite malpliigxas en la agxo de 17,4 jaroj. Antaux tiu
agxo, oni
lernas lingvon relative rapide kaj efike, sed post tiu agxo,
la lernado
estas multe malpli sukcesa. Tio estas, ili trovas
nekontinuecon en la
evoluanta lernopotencialo dum la vivodauxro. Se oni aldonas
al tio la
fakton, ke alproprigo de lingvo dauxras plurajn jarojn, oni
konkludas ke
infano devus komenci la lernadon longe antaux la agxo de
17,4, kaj la
esploristoj taksas, ke infano devus komenci minimume en la
agxo de 10.
En tiu agxo, oni ankoraux lernas tre efike kaj ankoraux havas
plurajn
“bonajn” jarojn en tiu stato dum kiuj oni povas efike
alproprigi la
lingvon. Pro tio, laux ilia analizo, oni vidas disdividon (ne
tre
drastan, sed statistike percepteblan) en la atingita
lingvokapablo inter
tiuj homoj, kiuj almigris antaux kaj post sia deka jaro.
Se la rezultoj kaj analizado de Hartshorne,
Tenenbaum kaj Pinker
(2018) estas fidindaj, tio signifas, ke ja estas ia krita
periodo por
lernado de dua lingvo, sed la bildo estas iom pli komplika ol
tio kion
oni povus pensi. La krita periodo laux ili estas relative
longa, cxar
gxi finigxas inter la deksepa kaj dekoka jaroj, sed pro la
kvanto da
jaroj bezonataj por la lernado, praktike oni devas komenci la
procezon
antaux la deka jaro, proksimume. Gravas substreki, cetere, ke
en iliaj
rezultoj oni klare vidas, ke cxiuj homoj kapablas lerni kaj
fakte lernas
multon, ecx se ili ne lernas tiel efike kiel infano. Se tia
krita
periodo aux io simila estas vera, kial do estas tiu grava
sxangxo en nia
lernokapablo gxuste inter 17 kaj 18 jaroj? La plej simpla
respondo estas
ke ni ne scias, sed estas pluraj konsiderindaj kialoj kaj
povas esti, ke
pli ol unu ludas rolon. Unu kialo povus esti socia kaj kultura.
En
multaj kulturoj oni komencas aux labori aux studi en
universitato gxuste
en tiu agxo, kio signifas, ke oni kutime tiam alprenas pli
grandajn
respondecojn kaj forlasas la pli ludajn kaj amuzajn aspektojn
de la
infana/adoleska vivo. Estas imageble, ke tio influas la
eblojn por
lernado. Infanoj, ekz., ofte ludas aux pasigas tempon kun
geamikoj ecx
se ili ne regas la lingvon perfekte, sed por plenkreskulo kiu
laboras,
la situacio kutime ne estas tia. Se oni ankoraux ne bone
parolas la
lingvon, la plej probablaj disponeblaj laborpostenoj estas
gxuste tiuj,
en kiuj ne necesas paroli (aux necesas paroli nur en la
hejmlanda
lingvo). Unu “infana jaro” da lernado kaj unu “plenkreskula
jaro” do
povas esti tre malsamaj, cxar la infana jaro enhavas multe
pli da horoj
da aktiva uzado de la lingvo, ol la plenkreskula jaro.
Alia kialo povas esti la fakto, ke la lernado de
la unua lingvo
dauxras multajn jarojn. En la studo de Hartshorne, Tenenbaum
kaj Pinker
(2018), ekz., partoprenis ankaux pli ol 240 000 denaskaj parolantoj
de
la angla, kaj en ties rezultoj oni vidas, ke ili atingas sian
kulminon
en la scipovo de la lingvo nur iom antaux la dudeka jaro,
multe pli
malfrue ol tio, kion oni kutime pensas. Se enradikigxinta
unua lingvo
gxis ia grado blokas alproprigon de nova lingvo, tio
signifus, ke
infanoj havus grandan avantagxon gxis la fino de la dua
jardeko. Dua
lingvo povus relative facile “eniri” la cerbon de infano cxar
la unua
lingvo ankoraux ne firme okupus tiom da tereno, sed por 17-
aux
18-jarulo la lernado farigxas malpli facila, cxar la unua
lingvo estas
jam tiel profunde enradikigxinta.
Alia ebla kialo estas, ke la cerbo dauxre spertas
neuxrokognajn
sxangxojn fine de la dua jardeko de vivo. Malgraux tio, kion
oni pensas
tradicie, sxajnas, ke homoj ankoraux ne estas plene
maturigxintaj en la
neuxrokogna aspekto fine de la seksa maturigxo; estas
relative grandaj
sxangxoj, kiuj okazas ecx poste (vidu, ekz., Mills, Lalonde,
Clasen,
Giedd kaj Blakemore (2014), Pinto, Hornby, Jones kaj Murphy
(2010), kaj
Shafee, Buckner kaj Fischl (2015)). Pri la rilato inter tiuj
sxangxoj
kaj ilia efiko en lingvolernado, oni ne povas multon diri
nun, sed
almenaux spekulative oni povas imagi, ke tia rilato eble
ekzistas kaj
kondukas al malpli sukcesa lernado de nova lingvo.
Kion diri nun pri la demando en la titolo de tiu
cxi artikolo: Cxu
alproprigo de dua ling vo eblas post la infanagxo? La
respondo certe
estas jes. Cxiuj el la studoj, kiujn ni priparolis cxi tie,
koincidas en
tio, ke eblas atingi atentindan nivelon en nova lingvo, ecx
se oni
komencas malfrue, malgraux la fakto, ke la nivelo estos
malpli alta ol
tiu, kiun atingus infano. Sed cxu estas krita periodo, dum
kiu oni povas
profiti je elstare alta lernkapablo sed post kiu oni vidas
drastan kaj
abruptan disfalon de tiu kapablo? Ne eblas respondi kun plena
certeco,
sed laux la lastatempaj eltrovoj de Hartshorne, Tenenbaum kaj
Pinker
(2018), sxajnas, ke ankaux al tiu demando la respondo estas
jes.
Farendaj taskoj abundas, tamen, por sciencistoj,
kiuj interesigxas pri
tiuj demandoj. Certigi cxu vere ekzistas krita periodo por
alproprigo de
nova lingvo kaj se jes, malkovri la kialojn malantaux gxi kaj
la
rimedojn, utiligeblajn por mildigi gxian efikon por
plenkreskuloj, kiuj
lernas duan lingvon, restas kiel tre aktivaj esplorkampoj kun
sekvoj,
kiuj povas esti gravaj en la scienco, la socio kaj la
praktiko.
Lingva forumo
Mielportantaj abeloj dancas en dialekto:
Germana-barata esplora teamo nun pruvis tion,
kion iuj spertuloj
suspektis de jardekoj: mielportantaj abeloj dancas en
dialekto. Diversaj
specoj de abeloj uzas malsamajn "dancajn
dialektojn" en siaj
dancosimilaj movoj, per kiuj ili informas siajn samgentanojn
pri la
direkto kaj distanco de mangxajxfonto, kiel anoncis la
Universitato de
Wurzburg.
Esploristoj en la biocentro de la universitato
kaj la Nacia Centro de
Biologiaj Sciencoj en Bangalore, Barato, nun klarigis cxi
tiujn
malsamajn danc-stilojn en la faka revuo.
Nekutimaj kutimoj
Kial ni festas la Tagon de Sankta Marteno?
Kion komunan havas la ansero kun
Marteno?
Cxiujare cxirkaux la 11a de novembro, amasoj da
infanoj kun buntaj
lanternoj vagas tra la malhelaj stratoj, kantante kantojn pri
Marteno
kaj lanternoj. Sed kiu efektive estis sankta Marteno, kiun ni
rememoras
cxiun jaron la 11-an de novembro - precipe en katolikaj
regionoj per
paradoj kaj rostitaj anseroj de Sankta Marteno?
Marteno estis romia soldato, kiu naskigxis
cxirkaux la jaro 316 pK.
Laux legendo, en malvarma vintra tago li veturis preter
malsatanta kaj
frostanta almozulo. marteno sentis sin tiel malgxoja pro la
viro, ke li
dividis sian varman mantelon per la glavo kaj donis duonon al
la
almozulo. Dum la nokto la almozulo aperis en songxo de
Marteno kaj
deklaris sin esti Jesuo Kristo.
Post cxi tiu sperto Marteno baptigxis kaj
instruis la kristanan fidon.
Poste la homoj de la urbo Tours (nun Francio) petis lin
farigxi ilia
episkopo. Sed la modesta Marteno ne konsideris sin inda je la
ofico kaj,
laux legendo, kasxis sin en anserejo.
La babilemaj anseroj per sia lauxta krakado perfidis lin,
tiel ke
finfine li devis akcepti la oficon. Li estis konsekrita
episkopo.
Laux alia legendo, la anseroj vagis en la
pregxejon kaj interrompis la
predikon de Marteno per sia krakado. Kiel puno ili estas
rostitaj dum la
festo.
Marteno estis Episkopo de Turneo dum cxirkaux 30
jaroj kaj lauxdire li
faris multajn miraklojn. Li estis entombigita la 11an de
novembro 397
kaj poste kanonigita. Hodiaux Sankta Marteno estas la patrono
de kelkaj
profesiaj grupoj, inkluzive de vinistoj, teksistoj kaj
tajloristoj. Laux
la pia tradicio, li ankaux prizorgas almozulojn, soldatojn
kaj hejmajn
bestojn.
Historiistoj havas aliajn klarigojn pri la
tradicio de Sankta Marteno.
Unuflanke, la 11-a de novembro, estis la tago, kiam oni pagis
impostojn,
redonis sxuldojn luantoj. Cxi tiuj kutime estis provizitaj en
formo de
naturaj produktoj, kiel anseroj, tre sxatataj de nobelaro. La
ansero
estis speciale valora ankaux pro tio, ke el gxiaj plumoj oni
faris
skribilojn. Samtempe la 11-a de novembro estis la lasta tago
antaux la
komenco de la 40-taga fastado antaux Kristnasko. La homoj
uzis la lastan
okazon por la momento gxui sxatatajn rostajxojn kaj konsumi
mangxajxojn
tabuajn dum la fastado.
Sankta Marteno estas festata cxefe en
protestantaj areoj, ekzemple en
Orienta Frislando. La memoro ne estas de Sankta Marteno
(Marteno de
Tours), sed de la naskigxtago de la reformisto Martin Luther.
Luther
naskigxis la 10an de novembro 1483 kaj estis baptita la 11-an
de
novembro, ricevis la nomon de Sankta Marteno.
Sankta Marteno denove havis sian funebran tagon la 11-an de
novembro. Do
kiam ni festas "Martentagon", ni festas la bapton
de Martin Luther. Kiam
ni festas "Sanktan Martenon", ni honoras Sanktan
Martenon.
De la rikolta fajro gxis la lanterna parado
La helkoloraj lanternoj estas laux la tradicio
parto de la lumaj
procesioj dum tiu cxi festo.
Kaj kio estas la rilato inter Sankta Marteno kaj la
pitoreskaj lanternaj
paradoj? La fruaj kristanoj jam konatigxis kun procesioj de
lumoj, kun
kiuj ili supozeble ankaux honorigis Sanktan Martenon en ties
memortago.
Krome homoj ofte ekbruligis fajrojn sur la rikoltitaj kampoj
en
novembro, kiel dankon pro la rikolto kaj kiel simbolan
adiauxon de la
rikolta jaro. La infanoj faris torcxojn el pajlo kaj
posxlampoj el
kavajxaj napoj kaj aliaj materialoj, kun kiuj ili tiam
trairis la
stratojn simile al la origine keltaj rikoltaj moroj, kiuj
naskis Halloween.
Dum 44
jaroj ne mallevi la manon
En Rusujo, se iu konsilas ne rezigni pri iu
afero, ne submetigxi al
malfavoraj cirkonstancoj, oni diras - "ne mallevu la
manojn". Sed la
hinda sadhu (sankta asketo) Amar Bharati dum 44 jaroj tenas
sian
dekstran manon levita - en la nomo de paco sur la tero. Dum
preskaux
duonjarcento lia mano tute atrofiis, igxante senutilaj
hauxtokovritaj
ostoj, gxi fiksigxis en nenatura, preskaux vertikala
Pozicio, kaj la fingroj estas kronitaj per spiraloj de
torditaj ungoj,
kiujn neniu trancxis dum tiu periodo.
Iam cxi tiu viro estis ordinara oficisto en
Nov-Delhio kaj lia nomo
tiam estis Mahant Amar Bharti Ji. Li ecxc havis familion, sed
en 1970 li
forlasis cxion kaj dedicxis sin
mem al Dio Sxivao. Tri jaroj poste, la hindo rimarkis, ke lin
konstante
turmentas mondaj tentoj. Por liberigi sin de ili, li levis la
manon, kaj
tiel li tenas
gxin gxis nun. Pli gxuste dirite, gxi jam ne mallevigxas
delonge, cxar
gxi perdis sian funkcion.
“Unue gxi doloris”, - la sankta viro konfesas,
sed poste li
alkutimigxis al cxi tiu stato, kaj la mano iom post iom
liberigis lin de
fizika sufero.
Malgraux lia sekulara pasinteco, en la urbo
Haridwar, dum la pilgrimaj
ritoj de Kumbh Mela (unu el la plej grandaj amasaj religiaj
eventoj en
la mondo), Amar Bharati estas respektata. Plie,
li inspiris aliajn Sadhuojn levi la manojn por harmonio kaj
paco, iuj el
ili eltenis dum sep, dek tri kaj ecx dudek kvin jarojn.
Iuj kredas, ke Amar Bharati levis la manon en la
nomo de paco sur la
Tero, cxar li tre maltrankviligxis pri la multaj militoj kaj
cxiaj
malpacoj sur nia
bela planedo. Cetere ankaux multaj el liaj sekvantoj levis la
manojn en
la nomo de paco kaj nun vivas en cxi tiu stato. Iuj jam dum
25 jaroj, do,
Amar havas indajn discxiplojn.f
La Sadhuo mem klarigas sian agon jene:
“Mi faras tion, kion multaj sanktuloj faris antaux mi. Cxi
tio estas
urdhaman tapasya, speco de servo al Dio, kiam vi dedicxas kaj
donas al
li parton de via fizika
korpo. Mi donis mian manon, Gxi estas nur spirita tradicio. "
Amar Bharati estas de temp’al tempo intervjuita,
sed li ne volas
paroli pri sekulara vivo, kiel aliaj asketoj. Lia spirita
mesagxo
fokusigxas je krueleco de la moderna mondo, pri gxiaj
kvereloj kaj
militoj, kaj ankaux pri kiel homoj detruas siajn amatojn. Kaj
la plej
grava afero estas vivi en paco kaj harmonio. Kiam oni
demandis la
sadhu-on pri la mano, cxu gxi doloras, Amar respondas, ke dum
la unuaj
jaroj muskoloj kaj artikoj tre doloris, sed li alkutimigxis.
Klarigante
sian agon, li diras, ke li faras la samon, kion faris
multajsanktuloj
antaux li, tiel Amar dauxrigas la tradicion.
En hinda kulturo, "Sadhuoj" estas
sanktuloj, joguloj kaj asketoj, kiuj
ne strebas atingi tri celojn en la vivo laux hinduismo:
atingi darmon
(devo), artha
(materia ricxigxo), kama (senta kontentigxo).
Unu el cxi tiuj sanktuloj estas Amar Bharati Baba.
Cetere, decidis imiti lin aliaj religiemaj
fanatikuloj, kiuj tenis
sian manon levita en la gloro de Sxivao. Sed praktike neniu
eltenis cxi
tiun provon. Estas nur tri viroj en la mondo, kiuj tenas
siajn manojn
dum 25, 13 kaj 7 jaroj.
Iuj povus pensi, ke tio estas facila. Sed
ordinara homo ne eltenas
tion ecx se li tenas sian manon dum 10 minutoj. Post iom da
tempo li
komencos sperti turmentan muskoldoloron.
Laux Amar. en cxi tiu situacio li gajnis multe
pli ol li perdis.
Cxiukaze li sukcesis harmonii kun sia propra memo. Nu, krome,
kiu estis
Amar antauxe? Nekonata oficialulo, patro kaj edzo. Nun li
estas fama tra
la tuta Hindujo, li havas dekojn da adeptoj, kiuj admiregas
Amar-on
preskaux same. kiel Sxivaon. Vere, ripeti lian heroajxon
signifas vivi
44 jarojn kun la mano supren. - neniu sukcesis ankoraux. Sed
temas ja ne
pri la rekordo mem!
Kvankam ekzistas neniu dokumenta indiko ke Amar
Bharati tenis sian
manon levita la tutan tempon dum 44 jaroj, estas konata ke
hindaj Sadhuoj
plenumas nekutimajn taskojn en la nomo de fido, kiel dormi
starante aux
fasti dum longaj periodoj. En Hindujo estas sanktulo Prahlad
Jani, kiu
dum 70 jaroj nenion mangxis kaj trinkis. Lia kazo estis
kontrolita kaj
dokumentita de kuracistoj.
Literaturo
Liven Dek
Mikronoveloj
Cirklo
Konfuzita kaj senhelpa jxusnaskito, vi ploras en
la teneraj brakoj de
via patrino. Nur eta pauxzo, kaj jen... vi denove ploras kiam
viaj
brakoj —cxu same teneraj?—lule brakumas sxian agonion.
Ne ekzistas verdaj
steloj1
Li deliris:
— Mi ne timas la morton, cxar mi dauxre vidos vin.
Sxi ploris, kaj per sia mano ame karesis lian frunton.
— Mi farigxos stelo - li plu deliris.
— Stelo — sxi ripetis.
— Mi farigxos stelo — li insistis,—por vacxe gardi vian
dormon cxiunokte.
— Stelo... — denove sxi ripetis konfuzita.
— Kaj mi povos vidi vin, kiam vi aperos cxe la fenestro.
“Stelo. Kiel mi povus rekoni vin inter tiom da steloj?” sxi
pensis, kaj,
kvazaux li estus auxdinta sxiajn pensojn, li flustris:
— Duopa stelo2.
— Duopa stelo... — sxi ripetis nekonscie.
— Jes. Verda — li aldonis antaux ol morti.
cxiunokte, kun senfina pacienco, sxi esplore rigardas la
cxielon,
kvankam jam delonge sxi lernis, ke ne ekzistas verdaj steloj.
Kaj
cxiunokte, senescepte, en la gxardeno, sub la sovagxa rozujo,
eta kato
nigra atendas en silento sxian aperon, fikse rigardante al la
fenestro
per largxe malfermitaj okuloj, vive smeraldaj.
*1 estas la titolo de prelego prezentita de la astronomo
David Galadi,
kunauxtoro de la verko “La kosmo kaj ni”, okaze de la 59a
Hispana
Kongreso de Esperanto.
*2 la plej multo el la steloj, observeblaj de cxe nia
fenestro, estas
duopaj steloj, ecx se ni vidas ilin kiel ununura brilanta objekto.
Senespero
Ili tostas, englutas unutire la likvoron, kaj arde fordonas
sin unu al
la alia per lasta brakumo el kataklisma sento.
Tiel, hauxto kontraux hauxto, la paro efemere intuas1 oazon
de felicxo
por ilia senespera amo, dum avancas en iliaj vejnoj, pelata
de cxiu
korbato, la jxus trinkita veneno.
1 Intui : intuicii (PIV).
Ana
La tempo ne mizerikordis tiun nokton, kaj
tagigxis.
Kun hasto de malfidela edzino, sxi forlasis miajn brakojn,
postlasante
en mia lito la varman spuron de sxia korpo, kaj sur la breto
de la
tualetejo, apud mia razilo, bastoneton el liprugxo.
Delonge fridas jam la lito, sed en la noktoj mi
sxminkas miajn ardajn
lipojn per sxia forgesita liprugxo, por songxi, febre songxi
sxiajn
kisojn, gxis la tagigxo.
Malfrue
Malfrue li komprenis ke sxi estas nur maro da
malgxojo, sekve li dronis.
Atendo
Multajn horojn poste, kiam cxiuj jam foriris, sxi
ankoraux atendis cxe
la pordo de la pregxejo, meze de la vespera krepusko,
absolute sola en
sia blanka edzinigxa robo.
Amo
"Mi amas vin", li konfesis, kaj lian
gorgxon mi trancxis kun kolero de
ofendita masklo.
Pirata
Fascinas min sxia huligana belo. Kiel fermita
kofro kusxanta en la
kelo de ankrita sxipo, mi atendas jam de jaroj ke sxi prirabu
min. Sed
sxi preferas persekuti, sxturmi kaj forrabi proprietojn kaj
havajxojn de
imponaj suroceanaj sxipoj. Ne vane, kiam sxi agxis apenaux 8
jarojn, sxi
diris: “Mi estos pirato”, kaj sxi eltiris el si unu okulon.
Infano kaj fisxo
Sur muro de la koridoro pendis granda ceramika
fisxo. Gxia korpo,
konstruita el pluraj pecoj, estis tiel arangxita ke la fisxo
nagxis tuj
kiam aerblovo riveris.
Cxiutage, la infano rigardis gxin, longe, kelkfoje
dum horoj, kun
largxe malfermitaj okuloj fiksitaj sur la brilaj skvamoj, la
rigidaj
nagxiloj, la vosto, kaj tiu granda okulo kiu silente spionis
la movojn
de la tuta familio.
Jaron post jaro la infano kreskis obsedita de la
ceramika fisxo. "Gxi
malgajas", li diris al sia patrino. Sed, anstataux
respondi, la patrino
ridetis aux karesis la kapon de sia kortusxita filo.
Tagon, la infano prenis decidon. Li dekrocxis la
fisxon kaj portis
gxin al la haveno. Tie, kun facila koro, la infano jxetis la
fisxon en
la maron, ke gxi libere nagxu.
Largxa, tre largxa rideto gajigis la vizagxon de la infano,
kiam,
liberigita, la fisxo rapide sercxis la profundon.
Mi havis
biciklon
Mi havis biciklon, sed mi ne memoras gxin. Eble
mi agxis ses aux sep
jarojn, estis tempo de severaj mankoj, kaj biciklo devis doni
al mi
apartan prestigxon en la okuloj de la ceteraj infanoj. Sed mi
ne memoras
gxin. Kiukolora gxi estis? Kiaj estis la stirilo, la selo, la
reflektoro? Cxu gxi havis postlumon? Kaj kotsxirmilon? Nu, mi
ne havas
la respondojn. Cxi aferoj, versxajne gravaj por mi en tiu
tempo, mutas
jam perditaj por cxiam en la labirintoj de mia subkonscio,
kaj nur eta
epizodo, bobelo febla nun en mia memoro, gardas la solan
spuron kiu
restas pri tiu biciklo.
Iam, eble estis somera vespero, mia patro
malmuntis la du stabiligajn
radojn de la biciklo. Nu, vere ne la radojn mi memoras, sed
la fakton ke
li demetis ilin, kaj mi, per titana strebo, supreniris la
deklivon de la
kvartala placo. Cxu mi pedalis? Por triumfe descendi poste
laux la
kontrauxa flanko. Nenion alian mi memoras krom la aero sur
mian
vizagxon, kaj unika sento: la fragila sento de malgranda
animo, kiu
tangxas la cxielon.
Jes, mi havis biciklon. Kaj mi certas pri tio,
cxar el la profundo de
mia memoro ankoraux venas al mi, de tempo al tempo, la fresxa
blovo de
tiu momento da infana felicxo.
La malsama infano
Cxiam li sopiris esti ordinara infano, simila al
la ceteraj samagxaj
infanoj. Li vestis sin kiel ili, imitis iliajn gestojn kaj
irmanieron,
uzis ilian palan leksikon, iliajn fivortojn. Nokte, li
pregxis kun la
espero ke Dio elauxdu lin kaj forigu lian insidan diferencon.
Sed Dio
surdis al lia deziro kaj li devis vivi sub la pezo de sia
malsama naturo.
Cxi-matene li aligxis al grupo da petolemaj
kunlernantoj por sturmi
persikejon. Sed, kiam li volis imiti siajn kamaradojn, kiuj
gaje mangxis
la sxtelitajn persikojn kaj gardis la kernojn por semado, li
rimarkis
kun malgxojo ke, anstataux kernojn, liaj persikoj entenas
diamantojn.
Facilaj taskoj
Sparke brilas la okuloj de la infano kiam la viro
parade montras al li
monbileton. La tasko tiel facilas ke la bubo senhezite
kapjesas, etendas
la manojn kaj kaptas la pakon. Liaj nudaj piedoj lerte vojas
en la
vivoplena bazaro, kaj neniu atentas lian magran figuron kiam
la pako
ricevas lokon meze de aliaj mimetismaj pakoj.
Iom poste, englutita de la homsvarmo, la infano hopos for kun
sia
bileto, la viro farigxos hasta ombro, kaj la pako sxiros la
tagmezon.
Mi
fartas bone
Li strikte cxirkauxkovras la kapon de la bebo per
plasta sako, kaj
atendas... ne longe.
Liaj okuloj rigardas senemocie kiel la bebo lasas fali sian
plusx-urseton, angore svingas siajn brakojn kaj konvulsie
stamfas.
Fine, kiam la eta korpo inertas, li zorge demetas la plastan
sakon,
prenas la plusx-urseton el la lulilo, kaj forlasas la silentan
duonombron de la cxambro.
Korsxiraj krioj, teruraj veoj kaj lamentoj vekas
lin.
Konfuzita, li ellitigxas kaj, nuda, pasxas al la pordo.
En la streta koridoro, virino, freneza de doloro, iras kaj
revenas kiel
sovagxa besto en kagxo, veante, kriante:
— Mia filo! Mia filo! Ve! Mia filo estas morta!
Ankoraux duondorme, preskaux senvocxe, li
protestas: —Sed..., panjo,
mi fartas bone...
Murmuro en sxtormo.
Sur la koridoro, surdas kaj blindas la sufero,
dum li, sojle de sia
obskura cxambro, brakumas ankoraux pli forte sian novan
plusx-urseton.
Pasero
Eta pasero vizitas cxiutage la minimuman korton
de miaj najbaroj, kaj
mi ne povas eviti pensi pri ilia filo.
Li estis speciala infano, kiu neniam parolis, neniam ridetis.
Lia
patrino sidigis lin sur eta segxo en la apenauxa korto de sia
mizera
dometo, kaj tie la infano travivis siajn tagojn.
Iam mi donis al lia patrino, por li, desegnokajeron
kaj
kolorkrajonojn. Longe la donaceto kusxis sur la korto, apud
la senmova
infano, sed iun tagon mi rimarkis ke li desegnas ion. Malnova
binoklo
helpis min satigi mian scivolon: iom post iom, sur blanka
paperfolio,
aperis la konturoj de pasero.
Dauxre, tagon post tago, mi kontemplis plene
ravita, kiel li
prilaboris sian desegnon aldonante al gxi cxiam pli kaj pli
da detaloj.
Iun matenon, neniu scias kial, la koro de la
infano ne plu volis bati.
Bruna kolorkrajono forruligxis de lia maneto, kaj lia kapo
falis sur la
desegnokajeron, el kiu, subite, forflugis pasero.
(El la libro
"Verdaj steloj ne ekzistas").
Liven Dek (naskonomo Miguel Gutierrez Aduriz)
naskigxis en 1950 en
Kantabrio (Hispanio). Verkisto, tradukisto, vortaristo,
eldonisto,
eksmembro de Akademio de Esperanto, kunlaboranto de kelkaj
revuoj,
membro de la komisiono de "Belartaj konkursoj".
Diversaj interesajxoj
Skarabego
Herakla skarabo (Dynastes hercules), apartenanta
al la familio de
lamelaj skaraboj, kun karakterizaj distingaj trajtoj, kun
speciala formo
de la antenostrukturo,
kapabla disvolvigxi en la formo de ventumilo. La insekto,
apartenas al
la specimeno Dynastes. Temas pri grandaj skaraboj, vivantaj
en la
tropikaj arbaroj de Centra kaj Suda Ameriko,
trovita sur la Karibaj insuloj. Kiel la plej granda tiaspeca
estajxo gxi
estas agnoskita kiel la plej granda skarabo sur la planedo.
Krom gxia ega
grandeco, la skarabo, kiel la mita Heraklo, distingigxas per
granda
forto, kapablas levi kaj transporti pezon 850 fojojn plia ol
la propra
pezo de la insekto.
Laux la donitajxoj, prezentitaj de oficialaj
esploroj, la korpa longo
de la plej granda masklo estis 17,1 centimetroj, kaj la ino
estis 8
centimetrojn longa. La grandeco de cxi tiuj skaraboj ce
maskloj varias
de dek du kaj duono al 14 kaj duono da centimetroj, kun
enverguro de
gxis 22 centimetroj.
La korpo mem, de cxi tiu reprezentanto de cxi
speco havas malmolan
bruston, estas kovrita per malabundaj haroj, brunflavaj. La
kapo, nigra,
havas
la kornon, kiu minace elstaras antauxen, estas sufice granda
kaj havas
plurajn dentojn. La dua korno, kurbita malsupren, havanta du
dentojn,
kreskas
sur la antauo de la dorso. Cxi tiuj iloj estas uzataj en la
batalo
kontrau konkurantoj, sercado de mangxajxo aux bataloj por ino.
Uzante siajn potencajn kornojn, la skarabo kaptas
la kontrauxulon per
tentakloj, kunpremas siajn elitrojn kaj asertas sian
superecon. Depende
de mediaj kondicxoj - humideco kaj temperaturo, La kolora
gamo povas
variigxi de nigra gxis nuancoj de flava. Male al maskloj, la
ino,
kiu estas nigra, ne havas kornojn. Entute estas priskribitaj
12
subspecioj de ci tiuj reprezentantoj de la besta regxlando.
Ilia habitato estas: Martiniko en Karibio,
Bolivio, Brazilo, Belizo,
Venezuelo kaj Gvadelupo. Krome, goliatajn skarabojn vi povas
renkonti en Honduro, Dominika Respubliko, Peruo kaj Panamo,
Nikaragvo,
Kostariko, Meksiko kaj Trinidado.
La mangxajxo por la Herakla skarabo estas la tro
maturaj fruktoj,
kiujn gxi trovas sur la tero. Foje, unu frukto povas suficxi
por kelkaj
tagoj gxis kiam gxi ne estos tute elsucxita de la insekto.
Se necese, cxi tiu insekto povas surgrimpi arbon. Por tio, li
uzas
ungegoj sur gxiaj artikoj. Se necese, sercxante
fonto de nutrajxo, la insekto transflugas.
Fine de la seksparigxa procezo la ino kapablas
demeti gxis cent ovojn.
Por la procezo, sxi uzas kavojn en la ligno
de putraj arboj. Ligna polvo servas kiel nutrajxo por la skarabaj
larvoj, kiuj, atinginte sian plenan disvolvigxon, longas gxis
18
centimetroj,
kaj pezas gxis cent gramojn. Laux tempaj parametroj, la
evoluaj stadioj
estas: ovoj - ene de unu monato, larvoj - unu kaj duono gxis
du jaroj,
kaj krizalidoj - cxirkaux ses semajnojn. La imago
(plenkreskulo) vivas
gxis ses monatojn - cxi tie finigxas la vivciklo.
Fotilo por
skaraboj
Estis kreita fotilo, kiu povas esti alligita al
insekto
Usonaj ingxenieroj kreis miniaturan fotilon kun
blutoeth-modulo, kiu
povas esti alligita al la dorso de skarabo por fari bildojn
de la vivo
de la insekto je distanco de gxis 120 metroj.
La sendrata fotilo pezas nur 250 miligramojn,
do, insektoj povas
facile movigxi kun cxi tiu sxargxo.
La inventajxo jam estis provita sur skaraboj. Ili estis
observataj dum
la tuta jaro.
Skaraboj kun gvatosistemo sur la dorsoj rampis sur gruzon,
grimpis
arbojn kaj sukcese venkis aliajn obstaklojn. Laux la auxtoroj
de la
studo, inteligentaj telefonoj havis mikrokameraojn dum longa
tempo, sed
la cxefa malfacilajxo de la projekto "GoPro por
Skaraboj" estis la
elektroprovizo - la fotilo bezonas miniaturan baterion, kiu
ne tiel
facile reduktigxas al la bezonata grandeco.
Sed la scienculoj sukcesis solvi la taskon kaj ecx ekipi la
fotilon per
rotacia mekanismo, kiu ebligas insektojn pafi sensaciajn
panoramojn.
Estonte, helpe de tiaj sistemoj, eblos fari esploradojn de la
sovagxa
naturo je fundamente nova nivelo.
Kiom da
larmojn ni versxas?
Gxi ne suficxas por "larma lago", sed
70 gxis 100 litroj povus esti
kunigita. La gutoj de larmoj konsistas el akvo, proteinoj,
enzimoj kaj
cxirkaux naux procentoj da salo. Veraj emociaj larmoj enhavas
pli da
proteino ol refleksaj larmoj kiuj aperas en niaj okuloj, kiam
ni
sensxeligas cepojn. Kaj ili povas ruligxi laux la vangoj,
kiam grandaj
emocioj kiel malgxojo aux gxojo efikas la vegetativan
nervosistemon.
Speciala banano kreskas en Havajo. La Java banano, ankaux
konata kiel
Glacia banano, havas bluan hauxton, argxentajn bluajn foliojn
kaj
grandajn rugxajn
florojn. La matura karno estas hel-flava kaj havas kreman
konsistencon.
La gusto similas al tiu de vanila glaciajxo. La
ekskluziva planto kreskas ankaux en Filipinoj kaj
Figxiaj Insuloj.
Forpaso
La 4-an de novembro pro la damnita koronvirusa
malsano en sia 80-a
vivjaro forpasis Boris Aleksejevicx Zozulja (Rostov-Don),
vidanta fidela
esperantisto, dumviva membro de UEA. Li estis vera
blindul-amiko, kiu
partoprenis preskaux cxiujn niajn esperantajn arangxojn, kaj
li cxiam
ion interesan kontribuis. Tiu vivogxoja, bonhumora kaj tre
helpema
persono por cxiam restos en niaj koroj.
A. Masenko