Esperanta ligilo
n-ro 8, oktobro 2020
Enhavtabelo
Alvoko
Tamara
Andreeva. La lingvo venigis gxis eksterlando
Diversaj
interesajxoj. Kial ni ne vidas kolombidojn?
Literaturo.
Kato-kondukisto
Al
abonantoj de la revuoj "Esperanto" kaj "Monato"
Stenografia
pagxo (nur en brajla versio)
Alvoko
Karaj
geamikoj!
La
estraro de LIBE decidis, organizi la 19-an de Decembro je la 12-a
horo laux la mezeuxropa tempo en nia vocxa babilejo “Esperantolando”
virtualan
renkontigxon, dedicxitan al la naskigxtago de L. L. Zamenhof. Tiu tago estas
mondvaste festata kiel tago de Esperanta libro. Vi cxiuj povas kontribui al la programo per versoj, kantoj
aux malgrandaj rakontoj. La dauxro de unu kontribuajxo ne devas esti pli
longa ol 7 minutoj. Vi povas proponi vian
programeron mem aux fari sonan registrajxon. Viajn kontribuajxojn bonvolu Sendi
al jena adreso
gloro59@yandex.ru Se vi
intencas prezenti ion neregistritan, bonvolu Informi pri tio, skribante pri
longeco kaj temo de la kontribuajxo. Nia babilejo funkcias surbaze de programo
Teamtalk. Se vi ankoraux ne havas Teamtalk en via komputilo, vi povas turni vin
al Vjacxeslav Suslov,
kiu volonte helpos vin. La adreso estas la sama.
Ni
atendas vin senpacience. Kore vin
invitas al la evento,
Libe-estraro
Tamara Andreeva
La lingvo venigis gxis eksterlando
Atinginte la agxon de 48 jaroj, mi sciis
nenion pri la lingvo
Esperanto,
kreita de la pola okulkuracisto Ludoviko Zamenhof ankoraux en la 1887j. Kaj jen
hazarde, elplongxinte el sapa sxauxmo, mi enigxis en la internacian torenton de
E-movado, dedicxinte al gxi kelkajn vivjardekojn.
Sen la hazarda renkontigxo kun la ploranta najbarino la tutmonda movado de E-istoj por
mi pasus nerimarkite. Sxiaj larmoj ne povis lasi min indiferenta. Evidentigxis,
ke tiun vesperon sxi devus veturi al Ukrainio, al la tutunia seminario de
E-istoj. Biletoj estis acxetitaj, mono por gastejo kaj nutrado gxirita; sed
veturi sxi ne povis: hodiaux ekmalsanis sxia akompanantino. Pri la senelira
situacio de la najbarino mi rakontis al miaj hejmanoj. La panjo, la filo kaj la
edzo unuanime decidis delegi min kiel sxian
akompanantinon, preninte el familia bugxeto la bezonatan monsumon.
Do, mi trafis sportbazejon apud Kievo, kie
kolektigxis pli ol tricent diversagxaj homoj el multaj urboj kaj respublikoj de
Sovetunio. Ili parolis la lingvon tute ne similan ecx unu el la naciaj. La unua
vorto, kiun mi eksciis kaj memorfiksis por la tuta vivo, estis « sapo », per kiu
mi naskigxis kiel E-istino. Min plenkaptis entuziasmo
de tricent homoj.
Matenoj komencigxadis de komuna kolektigxo,
kie oni anoncis portagan
agadprogramon kaj nomojn de « krokodiloj », kiuj antauxtage parolis
en la rusa lingvo. Tial mi sentis min surdomuta. Bone, ke inter la partoprenintoj
estis kelkaj nevidantoj, ni forlasadis teritorion de
la bazejo kaj «krokodilis».
Post matenmangxo cxiuj rapidis al
Esperanto - kursoj. Mi venis al grupo de komencantoj. De tagmangxo gxis
vespermangxo pasis prelegoj, disputoj. Mi elektis prelegojn...Apudaj
auxskultintoj delikate vekis min, invitante al vespermangxo. Cxiuvespere okazis
koncertoj, spektakloj, komikaj prezentajxoj, KGS (klubo de gajaj kaj spritaj).
Al mi sxajnis, ke mi trovigxas en la eta lando, kie forestas krudeco, malodoras
per alkoholo, ne auxdigxas akraj rusaj esprimoj. Krome, cxi tie mi komprenis
senlimajn eblojn de E-o, kiel literatura lingvo.
Reveninte al Leningrado, mi anigxis al dujaraj kursoj de E-o, vizitadis
arangxojn en kluboj de vidantaj E-istoj.
Unu el la celoj de E-o estas internacia
komunikado Mi komencis aktivan korespondadon kun
blinduloj el diversaj landoj, opiniante ke leterlegado perfektigos mian
lingvoposedon. Sed miaj korespondantoj estis same malspertaj kaj ni malavare intersxangxis erarojn. Kaj oni metadis al mi
strangajn demandojn, ekz.: „Cxu vere, ke en viaj urboj ursoj vagas?“ kaj
„Cxu vere, ke cxe vi oni dormas sub unu litkovrilo?“ Mi ekimagis litkovrilon je
amplekso de Kaliningrado gxis Vladivostoko*. Sed kiel
honesta homo mi devas konfesi, ke ankaux miaj leteroj brilis je „perloj“. Ekz., gratulinte unu el amikoj pri la edzina jubileo, mi konfuzis
nomojn de lia edzino kaj hundo, proponinte al la jubileanto karesi la edzinon
kaj kisi la hundon. * Alilandanoj imagis, ke geedzoj dormas sub unu litkovrilo.
En Europo tio ne eblas. En Sovetunio tiuepoke mankis eksterlandaj veturoj, oni same
mise komprenis la demandon. (Rim. de la korektinto)
Cxe nia renkontigxo la geedzoj rimarkigis,
ridante, ke tiu gratulo estis la plej originala kaj
memorinda por cxiam, elvokante ridetojn. Post la letero de viro el Hispanio, en
kiu li plendis, ke la edzino batas lin per sxranko, mi mense frapinte
lian kapon per gisa pato, cxesis la korespondadon.
Konatigxinte kun la tradukita kaj originala
beletro, mi decidis turni min al plumo kaj papero, verkinte humuran dialogon
inter junulo kaj junulino, kiuj konfuzis la signifon de la vortoj « mano » kaj «mono».
Facilas
imagi, kion ili petis unu de la alia. Mia unua viktimo
igxis redaktoro de la brajla gazeto « Auxroro ». Kaj la unuafoje farata patkuko
estis glata.
Mi komencis dissendadi la enhave simplajn
rakontojn al aliaj gazetoj, revante havi publikajxojn en la plej granda kaj
diversenhava gazeto «Pola Stelo». Gxia redaktoro scipovis literaturan E-on, publikigis
siajn beletrajn verkojn. Atentigi lin pri mi igxis mia
celo...
Al la redaktoro estis senditaj tri longaj
leteroj, kie mi elversxis miajn emociojn pri vizito de Mihxajlovskoje post la
milito, kiam en tiuj lokoj estis dume sentata spirito de la pusxkina tempo
: sen gastejoj, auxtoj, cxicxeronoj. Mi
strebis esprimi miajn sentojn kaj bildigi la rusan naturon, kiu inspiris
A.S.Pusxkin-on al kreado de cxefverkoj. En du la plej proksimaj numeroj de la
gazeto mi tralegis en la rubriko «Literaturo» mian brile korektitan «Leteron el
Mihxajlovskoje». Inter ni ekis korespondado. Pli ol 50
leteroj, ricevitaj de li, igxis mia lernolibro por perfektigxo de E-scioj.
Partopreno en literaturaj konkursoj venigis
al mi multe da venkoj.
Dum
pli ol dek jaroj en Litovio mi partoprenis la konkurson „Muzo“
kaj cxiufoje kunportis diplomon de venkinto. En la konkurso „Kannel“ en Estonio mi venkis trifoje kaj estis premiita per tri
medaloj. En la 1979 jaro refunkciis la plej malnova klubo de blindaj E-istoj «Amikaro».
Mi havis honoron dum 10 jaroj gvidi la klubon, sed tio estas alia pagxo de mia
biografio...
Inter legantoj de miaj rakontoj aperis
dezirantoj korespondi kun mi.
Tiel
mi akiris amikojn en Pollando, Hungario, Auxstrio, Bulgario,
Nederlando,
Italio, Belgio kaj aliaj landoj.
Sed la skriba komunikigxo jam igxis
nesuficxa, dum «la fera kurteno» levetigxis kun granda
peno.
En la 1983 jaro en Budapesxto okazis la vica
internacia kongreso de blindaj E-istoj, sed
„la kurtenon“ eblis movi nur havante gastinvitilon, kiun sendis al mi la
hungaraj amikoj. ...En la stacidomo min atendis la unua surprizo. Estis
anoncita starto de la trajno Leningrado - Lvovo, koincidinta lauxtempe de la
foriro de tiu al Budapesxto. Kun amaso de akompanantoj
mi jxetis min sur kajon, kie estis nur unu sola lasta vagono gxis Budapesxto.
La peza kurteno dume ne levigxis por cxiuj dezirantoj enrigardi tiuflanken. En
Lvovo oni anoncis, ke cxi tie ni restos tri horojn,
atendante la trajnon Moskvo - Budapesxto, kun kiu estos kuplita nia vagono.
Miaj lauxkupeaj najbaroj estis familio, pli frue logxinta en Lvovo. La geedzoj
kaj ilia dekjara filo petis permeson promeni tra la urbo, invitinte ankaux
min. La okazon konatigxi kun la antikva urbo, ne simila al la aliaj, situanta en pitoreska
loko, mi ne povis rifuzi. Satvaginte laux la stratoj, ni
kasxigxis de varmego en malnova kafejo preskaux tute enterigxinta. Nur cxe la
plafono je mallargxa strieto penetris internen taga lumo. En la ejo estis
konservitaj meblaro kaj hejma ilaro de tiuj foraj jarcentoj. Sed la tempo
rapidigis reveni al la stacidomo. La vagonaro, kunmetita el vagonoj de diversaj
urboj kaj respublikoj, jam staris cxe senhoma kajo, gardata de milico.
Kontrolinte niajn biletojn kaj pasportojn, oni permesis al ni
pasi. Impetinte al vosto de la trajno, ni ne ekvidis
nian vagonon. La terura penso, ke la trajno povas forveturi, instigis nin kuri lauxlonge de fermitaj vagonoj al komenco de la
trajno, sercxante nur la sxildon « Leningrado – Budapesxto ». Nia grupo el la
dekjara knabo kiel cxefo, sekve kurantaj liaj
sportemaj gepatroj kaj mi, svinganta novan blankan bastonon por blinduloj, tuj
atentigis cxiujn pasagxerojn, amasigxintajn cxe malfermitaj fenestroj.
GXiskurinte kapon de la trajno kaj ne trovinte nian vagonon, ni
turnis al la vosto de la trajno, plirapidinte kaj jam pli atente legante la
sxildojn. La lasta vagono estis « Rigo – Budapesxto ».Turnigxinte je 180
gradoj, ni decidis trovi estron de la trajno kaj kun
duobligita rapideco samkonsiste kaj en la sama ordo ekkuregis lauxlonge de la
vagonaro, elvokinte ecx pli grandan intereson al nia sporta teamo. Pasagxeroj
tondre salutis nin, dezirante venkon al la cxefo,
amike subtenante min: «Onjo! Strecxigxu! Ne kapitulacu!»
Kiam mi svingetis al ili la blankan bastonon, ili aplauxdis.
Ni frapis la pordon de la unua vagono por inviti la estron, sed ne ricevis
respondon. Malesperigxinte , denove, la kvaran fojon
ni ekkuris al fino de la trajno. Laux la plilauxtigxintaj salutoj kvanto de niaj
spektantoj igxis pli granda, la zelotoj skandis :
«Cxampionoj! Cxampionoj!» Oni ecx jxetadis al ni kuragxigajn premiojn. Sed ni
kuris kaj kuris. Ni haltis, kiam malantauxe eksonis mirigitaj eksklamacioj de niaj
vagonservistoj: «Haltu! Kienas vi?» Turninte
malantauxen, ni ekvidis niajn vagonservistojn cxe la
vagono. Ni apenaux sukcesis enkupeigxi, kiam la trajno startis. Ni longe ne
povis trankviligxi kaj pro tio ne kapablis admiri Karpatojn. Post severa
kontrolo cxe la limo la vagono kun mallauxtigxintaj
pasagxeroj ekveturis al Budapesxto. Mi eksentis, ke ie fore restis cxio la plej
kara, kaj mi ekdeziris hejmen. La humoro plibonigxis,
kiam mi trafis brakumojn de la geedzoj kaj ilia filino, kun
kiu mi jam renkontigxis en
Leningrado,
kie sxi praktikis en kursoj pri la rusa lingvo. Antaux kaj post la kongreso mi
gastis en tiu familio, kie la rusa kaj E-o ebligis al
mi liberan komunikigxon. Priskribo de belega Budapesxto postulas apartan
rakonton. Mian admiregon elvokis magazenoj plenaj je varoj kaj precipe de
teknikajxoj. Mia maldika monujo rapide malplenigxis: mono apenaux suficxis por
suveniroj. Sxangxo de rubloj kontraux valuto de aliaj landoj en USSR estis
rigore limigita kaj nekonsiderinde etsignifa.
Kaj jen mi estas inter kelkdekoj da
nevidantoj, venintaj el cxirkaux du dekoj da landoj de Euxropo. Cxi tie
kolektigxis bll’j, pasiigitaj de la kredo je estonto de la lingvo E-o,
ardigitaj de la espero, ke gxia simbolo – la verda stelo – estingigxos neniam.
Cxiuj renkontigxis, kvazaux ili jam delonge konus unu
la alian. Mi travivis emociigajn momentojn premi la manojn de miaj
korespondantoj. Apartan gxojon mi spertis, kiam mi kelkfoje konversaciis kun la redaktoro de la pola gazeto. Ni ecx rifuzis kelkajn
ekskursojn kaj kune kun lia edzino sidis cxe la
tableto en surstrata kafejo. Sep tagoj inter sagxaj kaj kleraj homoj konvinkis
min igxi aktiva partoprenantino de la internacia bll’-movado. Raportintoj
sciigadis interesajn informojn, muzikistoj admirigis profesiule. Semajna lingva
kurso profundigis mian lingvoposedon.
En Varsovio en la 1987 jaro la tutmonda
esperantistaro festis centjarigxon de la lingvo. 303 nevidantoj el pli ol 20
landoj venis al la jubilea kongreso, kie regis plena
unuanimeco, interkompreno kaj amikeco. La plejmulto de la partoprenantoj
alveturis el kapitalismaj landoj. Sed cxi tie homoj, kunigitaj per la lingvo
kaj amikeco, kolektigxis en la aparta lando. En la kongreso estis anoncitaj
rezultoj de la Literatura konkurso « Mia vojo al Esperanto ». Mi gajnis la
unuan lokon, pri kio estis publikigite en la resuma kongresa raporto de la gazeto
«Pola Stelo ».
La pli frua redaktoro de la gazeto jam
forpasis. Lia vidvino akompanis min al lia tombo, al la tombo de la redaktoro,
multe da jaroj gvidinta la plej popularan gazeton. Al ni
aligxis la nevidanta amiko kun la edzino el Auxstrio. Metinte florojn, ni kvarope iom sidis cxe la tombo... En la malnova varsovia
juda tombejo partoprenantoj de la jubilea kongreso klinigxis antaux la tombo de
la kreinto de E-o. Post la kongreso invitite de mia amiko kaj lia edzino mi
veturis por du semajnoj al la urbo Elblongo.Vojagxoj kaj konatigxo kun novaj homoj plivastigis miajn sciojn pri Pollando. Ni
estis invititaj al nuptofesto, al parencoj de mia amiko, logxantaj en vilagxo.
Tiel mi trafis al vilagxa nuptofesto arangxita laux malnovaj katolikaj ritoj.
En pregxejo ne estis pastroj en frokoj, brilantaj je juvelsxtonoj, desur muroj
ne rigardis sennombraj vizagxoj de sanktuloj, forestis altaro kun pordego al paradizo. Antaux pregxantoj estis granda
kruco sur pura blanka muro.Senbrilo kaj senpompo ne faris pli malgrava
solenecon de la katolika geedzigxkronada rito. En plena silento, sidante sur
lignaj benkoj, cxeestantoj auxskultis jxuron de geedzigxantoj kaj dezirvortojn
de la pastoro por longa geedza vivo de la juna paro.Cxiuj en la pregxejo faris
pregxon. Blanka robo de la fiancxino, malhela kostumo de la fiancxo kaj koraj
deziroj de la pastoro pliigis solenecon de la rito. La pastoro estis konata al
mi. En la jubilea kongreso ni auxskultis lian predikon
en E-o.
Interesa kaj sciiga estis vizito de la
malbroka mezepoka kavalira kastelo, preskaux konservigxinta netusxite kun dikegaj netrabateblaj muroj, mallargxaj altaj fenestroj,
eksteraj enkortaj sxtuparoj al la dua etagxo. En logxlokoj forestis fornoj.
Sistemo de la hejtado estis instalita en duonkelo. Varmo suprenigxis kaj tra
poroza planko varmigis la duan etagxon. Impresis portagmangxa tablo, plene
okupinta grandan ejon, enspacintan cxirkaux ducent gastojn, kiuj sidis sur
masivaj segxoj kun altaj dikaj dorsapogiloj,
versxajne, defendantaj gastojn kontraux dangxeroj de malantauxe. En la kastelo
multas mallargxaj senlumaj koridoretoj, neatenditaj turnoj, senelirejoj. En unu
el ili ni ekvidis rondan aperturon, kien fojfoje «
falis » nedezirindaj gastoj por senspure malaperi. La cxicxerono montris
antikvan sxlosilon de la kastelo, unu el kvar, konservigxintaj en la mondo...
Iom post iom vizitoj eksterlanden por
rusianoj plisimpligxis, sed burokratoj inventadis novajn obstaklojn.
En la 1988 jaro mi kun
la nevino pretigis veturon al Nederlando.
Tiam cxiuj
trajnbiletoj al fremdaj landoj estis vendataj nur en la centra kaso de Moskvo.
En Leningrado oni akceptis nian mendon kaj pagon, doninte kvitancon kun mendonumero. La tempo estis pasanta, sed la biletojn oni
ne sendis. Mi ekmemoris, ke oficistino, akceptinta la mendon, tre skrupule
foliumis niajn pasportojn, kvazaux sercxante ion. Kompetentaj homoj flustris al
ni, ke en pasporton necesus meti «alpagon», aliel la
biletojn ni ne ricevos. Ni veturis al Moskvo kaj vere, nia mendo ne estis
plenumita. La biletojn tamen ni ricevis.
Ankoraux dum vizo-obteno al Nederlando ni trafis kuriozan situacion. Por obteni vizon necesas turni
sin al ambasadejo de vizitota lando. Funkciojn de la ambasadejo de Nederlando
plenumis tiu de Israelo en Moskvo. Apud la ambasadejo
amasigxis centoj da homoj, venintaj el la tuta Sovetunio obteni vizon por
konstanta logxado en Israelo. Apud la pordo staris homo kun
listo, lau kiu oni enlasis nin. Ni klarigis, ke ni ne
veturas al Israelo, sed oni ne auxdis nin. Homoj cxi tie «logxis» dum monatoj.
Malfermigxis pordo, oficisto proponis plenigi demandarojn. Gxojigxinte, ankaux ni plenigis tion, sed kiam ni atente tralegis gxian enhavon,
evidentigxis, ke ni petis konstantan logxlokon en Israelo. Cxirkauxirinte la
konstruajxon, ni trovis elirejon kaj du milicanojn, kiuj
savis nin de elmigro.
Mirinda Nederlando, la bonege organizita
kongreso lasis fabelan impreson. Dum tri semajnoj de gastado en la familio de
nevidantaj amikoj ni vizitis ne nur cxiujn grandajn
urbojn, sed ankaux vilagxojn, pri kio mi rakontis aparte. Ravan impreson pri
restado en Nederlando ne malbonigis aventuroj dum la forveturo. Lastan tagon
ekfuriozis granda fulmotondro, rompinta fervojan konekton kun
la urbo Utrehxto, kie ni devus kapti moskvan trajnon. Helpis vidantaj E-istoj,
gxustatempe veturigintaj nin per sia auxto al la
trajno. Kiam venis la kunmetita vagonaro, en moskvaj vagonoj mankis liberaj
lokoj kaj ni estis sidigitaj en la varsovian. En la
kongreso polaj amikoj donis al ni por ajna okazo kelkajn
milojn da zlotoj kaj adresojn de varsoviaj bll’j. Post forveturo el Utrehxto
polaj vagonservistoj sciigis nin, ke cxe la limo inter
Nederlando kaj Germanio nia vagono estos dekuplita. Mi kuris tra vagonoj gxis
la moskva, kie dume estis du neokupitaj lokoj, rezervitaj en la germana urbo
Aahxeno. Glor’al Dio! Pasagxeroj ne venis. Nia vagono jam estis dekuplata, sed
polaj vagonservistoj gxustatempe enigis nin en la
moskvan vagonon kaj ni sukcesis fordoni al ili polan valuton.
Post disfalo de USSR rusianoj aktive
ekvojagxis eksterlanden. Mi kun la filo veturis al la
kongreso en Vieno kun halto en Budapesxto por gasti en la familio de amikoj.
Cxi-foje mi partoprenis la Universalan Kongreson, kie cxeestis 2500 E-istoj el
66 landoj, ecx el afrikaj. En randa kvartalo de Vieno situas muzeo de historio
de E-movado. Grandan lokon tie okupas eksponajxoj, rakontantaj pri la tutmonda
bll’-movado. Mi kontribuis je la nomo de mia urbo, enmaniginte al laborantoj de
la muzeo diskon kun registritaj paroladoj de
leningradanoj. Mi ne povas ne rakonti pri la antikva urbo Melko cxe elfluo de
Danubo, kie trovigxas unusola en la mondo biblioteko de biblioj en cxiuj
lingvoj, ecx en E-o. Reen ni navigis laux Danubo gxis
Vieno per antikva sxipo, plenigita de E-istoj el Euxropo, Auxstralio, Ameriko,
Japanio, Cxinio.
El Vieno ni ekis al
Budapesxto, sed lauxvoje al la stacidomo misvojis kaj malfruis al la trajno.
Cxe kajo staris kurta vagonaro. Ni turnis nin al
fervojisto, klarigante, ke ni devas veturi al Budapesxto. Li montris la
trajnon. Ni sukcesis ensalti en la vagonon kaj ekveturis. Post kelkaj horoj la
trajno haltis kaj cxiuj pasagxeroj lasis la vagonon. La filo ekvidis malantaux
fenestro limgardistojn. Ni eliris kaj nia trajno tuj ekveturis rean vojon.
Estis varmege. Ni eksidis sur longan benkon. La filon aliris auxstra
limgardisto, kontrolis liajn dokumentojn kaj foriris. Ni mirigite retrorigardis
kaj la filo ekridis: li sidis en teritorio de Auxstrio, mi – en tiu de Hungario. Ni volis trinki. Sergeo iris kun botelo akiri akvon. Reveninte, li kun
miro rakontis, ke trovis sovetian metalan cisterneton kun surskribo «Trinkakvo»
kaj kun krucxo je cxeneto. Sensoifigxinte el nia kara
fonto, ni gajigxis. Nun nin aliris limgardistoj de ambaux landoj, la hungaro
demandis ruse: «Kien vi iras, bubo?» Poste la konversacio
dauxris kun uzo de unuopaj rusaj, germanaj, hungaraj
vortoj kaj ankaux de gestoj kaj mimiko. Pene venkinte la lingvan baron, ni komprenis, ke trajno gxis Budapesxto venos. La kajon
aliris vagonaro el novaj belaj vagonoj, havantaj apartajn kupeojn kun molaj divanoj. Oportune instaligxinte
, ni komencis trankviligxi, sed frue. En la kupeo aperis kontrolistoj.
Ili komencis ion al ni klarigi, sed ni senhelpe rigardis
ilin. Tiam ili enmanigis al ni folieton, kie estis
skribite «+580». Ili postulis alpagon. Ni arde komencis klarigi, ke ni acxetis la biletojn en Rusio kontraux dolaroj kaj nun ni
havas nek forintojn, nek sxilingojn, nek dolarojn. Ili finauxskultis nian
pasian dueton kaj silente forigxis. Poste ni eksciis,
ke per niaj biletoj ni rajtis veturi en elektrotrajno, sed ni eksidis en
trajnon de la unua klaso. Plifortigxinte per antauxvide rezervitaj bongustajxoj
de «sveda tablo», sinjorece instalinte nin sur molaj
divanoj, ni dormetis gxis Budapesxto...
Cxe disfalo de Soveta Unio pretigo de vizoj
eksterlanden plisimpligxis, sed oficistoj dum malfacilaj nauxdekaj jaroj
utiligis la situacion por «varmigi la manon». Vojagxo al Auxstrio estis ekskluzive
interesa, sed ankaux la plej aventura.
Pretiginte dokumentojn por veturo al
Auxstrio, ni acxetis la biletojn jam en specialaj
kasoj de Peterburgo. Felicxaj ni prenis cxe kasistino
stakon de dokumentoj kaj biletojn en formo de libretoj kaj ne kontrolinte,
metis cxion en tablokeston. Kelkajn tagojn antaux forveturo ni
eligis la dokumentojn kaj ekvidis, ke mia pasporto mankas. Trasercxinte la
apartamenton, versxinte sitelon da larmoj, ni impetis
en vizofakon, kie oni konsideris miajn multfojajn veturojn kaj faris por mi novan
pasporton. En vico en kason por acxeti biletojn gxis Moskvo kaj en la
ambasadejo de Auxstrio denove fari la vizon venis simpla penso suprenigxi en la
duan etagxon al eksterlandaj kasoj. Administrantino redonis mian pasporton,
kiun sxi ricevis de kasisto el alia skipo. En malicaj nauxdekaj jaroj homoj
akiradis monon kiu kiel kapablis. Laux radio kaj en
jxurnaloj oni publikigis anoncojn pri perdo de vojagxpasportoj kun peto revenigi ilin kontraux rekompenco. Kasistoj, utiligante
fidemon de homoj, tiamaniere «perlaboradis» monon. Laux opinio de oficistoj se
homo vojagxas eksterlanden, oni rajtas malplenigi lian monujon.
Ankaux
limgardistoj ne konfuzigxis. Kiam ni veturis al la
kongreso en Berlinon, en Grodno* (Belorusio, rim. de la provleganto) niaj karaj
limgardistoj kontrolis miajn dokumentojn kaj biletojn, tiujn de mia bofilino
kaj sxia dekunujara filo. Al mi oni revenigis cxion sed pasporton de Olga oni
longe foliumis kaj proponis al sxi iri kun ili. La tempo
estis pasanta, ni kun Maksimo ( la nepo)
ekmaltrankviligxis. Mi trovis larmantan Olga-n. Ne gxenante sin cxe du
vagonservistoj, limgardistoj postulis de Olga valuton, asertante, ke sxi
veturigas la filon al Germanio por vendi. Tiuj idiotoj havis potencon.
Prezentinte tri reajn biletojn, ni revenis en la
kupeon. Lime kun Germanio poloj kaj germanoj nur
rigardetis niajn dokumentojn.
Niaj landlimaj malagrablajxoj estis
rekompencitaj de la rimarkinde organizita kongreso en la hotelo en al cxefa
strato de Berlino
Unter-den-Linden
(Sub tilioj) nemalproksime de Brandenburga Pordego kaj Reichstago. Vespere post
fino de la programeroj ni kolektadis grupon de nevidantoj
kaj iris al la Placo de Respublikoj, kie surtegmente de Reichstago sub vitra
kupolo estis granda panoramplaceto. En gxia centro staris ringokukecaspekta
largxa benko,sur kiun eblis kusxigxi kaj admiri stelan
cxielon kaj dealte de la tegmento bonege cxirkauxrigardeblis centro de Berlino.
Mi memorfiksis la ekskurson al Potsdamo, al posedajxoj de Frederiko la
II-a. Mi gxis nun vidas en la angulo de
lia kabineto fotelon , en kiu li mortis kaj lian
tombon piede de la sxtuparo.
Ne eblas forgesi la negrandan rugxbrikan
konstruajxon, kie la 8-an de majo en la 1945 jaro estis subskribita akto pri
kapitulaco de la fasxista Germanio.
Kvankam necesis travivi kaj venki
malagrablajxojn kaj obstaklojn, mi kun gxojo rememoras
miajn vojagxojn al Euxropo, kien min alkondukis la internacia lingvo Esperanto.
Domagxe, ke akceptita en la 1956 jaro decido de UNESCO pri agnosko de E-o kiel la sesa laborlingvo estis forgesita. Sed multaj homoj
en nia planedo ne permesos estingigxon de la verda stelo – la simbolo de
amikeco kaj paco.
Tradukis Klara Ilutovicx (u.
Elektrostal)
Provlegis,
korektis S.Smetanina (Moskvo)
Diversaj interesajxoj
Kial ni
neniam vidas kolombidojn?
Jen interesa temo. Al urbaj logxantoj eble
sxajnas, ke la nombro da
kolomboj iel kreskas, en iu sorcxa maniero. cxiuj
birdoj, kiujn ni vidas
surstrate, estas jam plenkreskuloj, sed nenie kaj neniam ni
vidas idojn.
Kie do ili estas
kaj cxu ili ekzistas?
Estu trankvilaj. Idoj ekzistas, kaj estas
bona klarigo pri tio, ke ni ne vidas ilin. Cxio cxi
dependas parte de tio, kie birdoj nestas: kolomboj konstruas siajn nestojn en
la lokoj, similaj al kavernoj kaj rokoj. Jen revokas la sango de iliaj prapatroj,
kiuj logxis cxe la bordoj de Mediteraneo. En urbegoj ili
konstruas nestojn en tiaj lokoj - sub fenestrobretoj, sur tegmentoj, sub
pontoj. En grandaj urboj homoj konstruis multajn bonegajn artefaritajn rokojn.
Alia kialo, ke idoj de kolomboj ne troveblas
surstrate, estas, ke ili ne forlasas la neston de kvar
gxis ses semajnoj post la naskigxo, gxis ili iom kreskos. Urbaj logxantoj emas
nomi kolombojn flugantaj ratoj, sed kolomboj estas tre bonaj gepatroj. Maskloj
kaj inoj nutras siajn idojn kune, kaj, se unu el la gepatroj mortas, tiam la
dua penas kreskigi la idaron, kvankam tio estas duoble
pli malfacila por li. Do, la kolombidoj kutime
travivas.
Post kiam la idoj forlasas la neston, ili komencas ignori siajn gepatrojn kaj mangxas sen helpo.
Junaj kolomboj aligxas al la grego de Birdoj, logxantaj proksime al la nesto, ekz., en proksima parko.
Kolomboj
havas sian propran teritorion, kie ili cxefe logxas,
kaj se vi forportas la kolombon de tie, li provos reveni al siaj kutimaj lokoj.
Sed, probable, la fakto, ke ni ne vidas la idojn, estas ecx bona - ili estas tre
malbelaj: preskaux nudaj, kun maloftaj diafanaj rozkoloraj plumoj. Sed juna
kolombo povas esti identigita laux pluraj malgrandaj lanugaj plumoj elstarantaj
cxe la nuko.
La rokokolombo (lat. Columba livia) estas
tre disvastigita birdo de
la kolombofamilio, kies patrujo estas Euxropo, Sudokcidenta Azio kaj
Nordafriko.
Ecx en la pratempo, cxi tiuj birdoj estis dresitaj de homoj, rezulte de tio
aperis la breditaj tiel nomataj hejmaj kolomboj.
En la naturo, birdoj kutime vivas ne pli ol
tri gxis kvin jarojn; en kazo de hejma bredado ili
ofte vivas gxis 15 jaroj, kaj individuoj estas ecx 35 jaragxaj.
Kiel aliaj membroj de la familio, rokaj
kolomboj estas monogamaj; paroj kunestas dum la tuta vivo. Reproduktado en la
populacio povas okazi en ajna periodo de la jaro, tamen en la mezvarmaj
klimatoj de la norda hemisfero gxi plej ofte okazas en marto - oktobro.
Populacioj, kiuj adaptigxis al la vivo en
setlejoj, elektas por konstrui nestojn la lokojn, kiuj similas al naturaj
pejzagxoj – kornicojn kaj malplenojn sub tegmentoj, nevizititajn subtegmentojn,
trabojn sub pontoj kaj aliajn similajn anguletojn. Fermitaj spacoj estas preferataj.
Kvankam cxi tiuj birdoj nestas proksime de homoj, ofte iliaj nestoj estas
malfacile troveblaj. La nesto mem estas suficxe primitiva.
Tio
estas malgranda amaseto da maldikaj brancxetoj kaj herbotigoj kun kaveto. Dum konstruado la devoj de la gepatroj estas
strikte distribuitaj - la masklo okupigxas pri akiro de materialo, dum la kolombino
metas gxin en gxustan lokon. Ofte la sama nesto estas
uzata plurfoje sinsekve, cxiufoje pligrandigata.
Ambaux gepatroj kovas lauxvice, sed la ino
pasigas plej multan tempon en la nesto. La masklo
kutime sidas meze de la tago, atendante revenon de la ino de akvofonto. Se la kolombino ne revenas delonge, la patro
malpacience kveras, vokante sxin.
Dum la unuaj tagoj ambaux gepatroj mangxigas
la idojn per ruktajxo de la kropo, la tiel nomata "kolomba lakto" -
nutra miksajxo produktita en la kropo de birdoj (karakteriza por cxiuj specoj
de kolomboj. La miksajxo entenas multe da graso kaj ricxas je proteinoj, sed
malricxas je karbonhidratoj. Dum la idoj kreskas, al ilia menuo aldonigxas
plantaj semoj: unue kiel aldonajxo al lakto, kaj poste
en solida formo. Foje, ecx dum la mangxoperiodo de la idoj, la ino ekas la
kovadon de la nova ovaro, dum la masklo dauxre prizorgas la idojn. La idoj
komencas flugi post cxirkaux 35-37 tagoj, kaj jam en cxi tiu
agxo similas al iliaj gepatroj.
Junuloj en la unuaj 6-8 monatoj de vivo
aspektas pli senkoloraj, sen brilo, kaj iliaj okuloj estas brunaj aux
grizbrunaj. Ili ankoraux ne kveras, sed pepas.
Kiam vi jxetas
panon al kolomboj en la parko, vi versxajne pensas, ke cxi tiuj "stultaj
birdoj" nur sekvas la vokon de instinkto. Tiam vi
ekmiros scii la jenon: kolomboj estas tiel inteligentaj, ke ili zorge elektas,
kiu panpeco tauxgas por beki kaj kiu ne.
Jen la konkludo atingita de kunlaborantoj de
la Universitato de Iovao (Usono): Edward Wasserman kune kun
kolegoj faris serion de laboratoriaj testoj, kiuj montris, ke kolomboj ne estas
tiel indiferentaj al mangxajxoj kiel ekzemple pigoj, kiuj sxtelas cxion, kio
kusxas malbone, sed tute ne estas stultaj. La esploristoj arangxis tian eksperimenton:
du linioj aperis sur la tusxekrano antaux la kolombo, klakoj sur unu el kiuj
kondukis al la plenigo de la bovlo kun bongusta rekompenco;
birdoj devis solvi la "rebuson" kaj, sekve, ricevi frandajxon. La
kolomboj sukcese traktis cxi tiun taskon en 90% de kazoj. Do ili
sxajnas ecx pli inteligentaj ol katoj, por kiuj tia testo estas tro malfacila, kvankam
ili ofte cxasas kolombojn.
Oni devas rimarki, ke tio estas malproksima
de la unua scienca esploro, pruvanta la altan "IQ" de kolomboj - ekz., antauxe oni trovis, ke la intelekto de cxi tiuj birdoj
suficxe kompareblas al la intelekto de 3-jara infano. Krome kolomboj perfekte
orientigxas en la spaco, do dum longa tempo ili
laboris kiel "posxtistoj" kaj ankaux povas rekoni sin en filmetoj.
Surprize, kolomboj povas distingi
pentrajxojn de Monet, Renoir,
Picasso,
Braque, Matisse. Sxajne birdoj povas rekoni objektojn sur impresionisma
pentrajxo. Ili, kiel plej multaj el ni, trovas sin surprizitaj
de la konfuzo de kubismaj bildoj. Kolomboj ankaux povis rekoni karikaturajn
rolulojn. Ankaux similaj eksperimentoj kun muziko
montris, ke kolomboj trovas diferencojn inter komponistoj Bach kaj Stravinsky,
kaj precize klasifikas muzikajn stilojn. Pro partopreno en eksperimentoj birdoj
estis rekompencitaj per mangxajxo, se ili premis
levilon indikantan la gxustan respondon. La trejnado de kolomboj de cxi tiu tipo unue estis proponita de psikologo BF Skinner, kiu
montris, ke birdoj povas plenumi kompleksajn taskojn por akiri mangxon.
Fine, ankoraux unu ekzemplo: la filmeto
estis farita de Wolfgang
Kohler,
la fondinto de la populara Gestalt-psikologio en nia tempo, filmita en 1980 jaro
- sur gxi kolombo sukcese solvas la problemon: kiel akiri alte pendantan
bananon sen uzi flugilojn.
Literaturo
Kato-kondukisto
Mi dufoje renkontis sur strato homon kun malhelaj okulvitroj kaj hundo kun kondukilo. Sed iel ne
venis al mia kapo aliri lin kaj konatigxi, gxis mi
kunpusxigxis kun li naz-al- naze. Kaj kunpusxigxinte
mi ekvidis, ke li estas blinda. Sed kondukis lin tute
ne hundo, sed nekredeble grandega kato. Ne, li estis ne meinkun. Ordinara korta
kato. Pro kombino de nesciataj cirkonstancoj, igxinta dimensie preskaux
duonhundo. Malferminte la busxon por miro mi kiel
alligita iris post tiun cxi duopon kaj igxis atestanto, de kiel la kato,
alirinte transirejon kaj haltinte, postuleme miauxis. Lia homo obeeme haltis,
kaj la kato atendinte, kiam cxiuj auxtoj traveturos, denove eligis apartan
miauxon. Post tio ili ekiris. "Ne, tio ja tute ne
eblas", - pensis mi kaj dauxrigis sekvi ilin, cxiam pli konvinkigxante, ke
neeblo fojfoje okazas. post cxu cent metroj la viro
haltis kaj, turnigxinte al mi, diris:
- Vi sekvas min jam
delonge. Cxu ni eksidu kaj parolos? Mi konfuzigxis kaj,
pardonpetinte pro mia insisto, eksidis apud la viro, kaj li rakontis al mi
jenan historion. Antaux multaj jaroj li averiis kaj ricevis fortan frapon sur
la kapo. Cxio pasis kvazaux normale, sed la vidkapablo komencis tre rapide
fali. La parencoj kondukis lin al kuracisto, kaj tiu
post esploro komunikis la malfavoran diagnozon. Dum la viro ne blindigxis
plene, oni komencis venigi al li hundojn-kondukistojn, sed ecx ne unu hundo
restis en lia hejmo pli ol tri tagojn. Kaj ne temas pri tio, ke la kato,
logxinta cxe li al tiu tempo jam tri jarojn, atakis
ilin. Ne, li simple faris histeriojn, tio estis kriegis tiel, ke malfelicxaj
hundoj kasxigxis sub lito kaj rifuzis eligxi. Tiel do hundoj sxangxigxis gxis
trajnisto de hundoj-kondukistoj kaj parencoj de la viro prezentis la ultimaton.
Vidante, ke la afero malbonas, la viro sidigis la katon apud si kaj klarigis al
li, ke la tielo ne eblas. Se la zorgato opinias, ke li mem povas konduki sian mastron laux stratoj, kaj hundon ili ne bezonas, li devas
pruvi tion. Aliokaze la kato logxos cxe la fratino de la mastro, cxar alia
solvo mankas. La viro kun okulvitroj ridetis kaj post
ioma silento dauxrigis sian rakonton:
- Mi metis sur Djua-n kondukilon, konsiderinde
prilaborinte gxin, kaj ni iris sur straton. Alirante
cxiun obstaklon, vojon, magazenon, mi detale klarigis al la kato, kio estas
atendata de li. Cxiuj ridis pri mi, kaj ankaux mi mem ne kredis je sukceso de
mia intenco, sed... Sed post semajno Djua absolute precize ripetis cxion, kion
mi klarigis al li. Ecx pli, enirinte en buson, li komencis postuleme kriegi,
kaj la homoj saltis desur lokoj, konsterninte de la ekvidita bildo. Baldaux ni igxis loka vidindajxo.
- Nur jen kion mi ne povas sxangxi, - la viro
denove ridetis kaj glatumis la katon, surbenkigxintan apud li, - Vidu, li cxiam
iras al unu el magazenoj, kaj atendas siajn "batalajn cent gramojn" -
krakovan kolbason.Kaj tio ne sxangxeblas, ecx krevu. Dekommence oni vendis al ni kolbason, sed poste, kiam la vendistoj kaj mastro de la
magazeno komprenis la aferon, ili komencis elporti kolbason trancxita sur telereto
kaj starigi antaux mia belulo, - la viro, klinigxinte, kisetis la katon sur la
verton. Poste li ekstaris kaj invitis min en sian
hejmon, promesante surprizon. Suprenigxinte per lifto kaj konvinkigxinte, ke la
kato povas tute precize sciigi sian homon pri ajna
obstaklo, mi en profunda meditado trovis min antaux pordo de ilia apartamento. Kaj
kiam la viro malfermis gxin, mi rigidigxis sur la sojlo. Tiuflanke sidis
absoluta kopio de Djua.
- Estas lia filo, - klarigis la homo, - Imagu,
Djua instruas lin zorgi pri mi. Dirinte tion, la viro
eliris el la apartamento jam kun du zorgantoj. La kato-filo iris apud sia
pacxjo kaj rigardis al li plej atente. Li ripetis absolute cxion, kion faris Djua,
ecx eligis samajn sonojn.
Adiauxante
la viron kun malhelaj okuloj mi volis kaj volis fari
al li la dolorigan demandon, sed ne kuragxiss. Sentinte tion, li diris:
- Ne maltrankviligxu. Mia familio estas bona
kaj granda. Kaj se io malbona okazos al mi, la
parencoj prenos tiujn cxi du belulojn, - klinigxinte, li glatumis du kategojn,
premigxintajn al liaj kruroj.
- mi kun ili ja estas
kiel familio, mi kaj miaj katoj,- klarigis li, Ili igxis por mi la plej
proksimaj estuloj en la mondo. Ili estas ne nur miaj okuloj, sed ankaux mia dua
mio. Mi etendis manon al li por adiauxo kaj subite komprenis, ke mi faris mison.
"Oj, nu, stultulo! - mi pensis,
- Li ja ne vidas mian
manon", - kaj rugxigxinte jam komencis forigi gxin. Kaj Djua subite eligis
ian tintacxan sonon, kaj la blinda viro, etendinte
manon antauxen, trovis la mian kaj forte premis gxin. Poste li turnigxis kaj
iris por siaj aferoj. Kaj antaux li iris la kato. Kaj homoj dissxovigxis kaj
retrorigardis al ili. Cxar kato-kondukisto, tio, mi
diru al vi, estas io tute nekredebla.
Oleg Bondarenko.
El la revuo "Odnako, jxiznj,
numero 10, 2020.
Tradukis
Klara Ilutovicx.
Al abonantoj de la sonrevuoj
"Esperanto" kaj "Monato"”
Karaj
legantoj,
Bonsxance
alvenas denove fakturoj el la kopia servo ATZ, kiu prizorgas la lumdisketojn
por "Esperanto" kaj “Monato”. Nun mi scias ke 32 abonantoj de
"Esperanto" regule ricevas sian disketon kun
enhavo fidinde prizorgata de brazilanoj (unue UEA-estrarano Emilio Cid, nun
Obanda). Pri "Monato" mi havas novan esperon: jxus la volontulo
Renato petis min legi la dorskovrilon de la cxi-jara januara numero por
kompletigo kaj li mem legis aliajn numerojn. Terure, cxar antauxaj volontuloj
regule enkomputiligis la vocxlegajxojn de tri legantinoj kaj mi por senmanke cxiuj
numeroj: evidente ili ne estas troveblaj. Nia Centra
Oficejo ricevas la lumdiskojn, sed la serio stagnas post julio
2016: tion mi ekkonsciis malfrue. Ne efikis plendo ke oni ja
pagis!
MISKALKULO
Vi
scias ke numero kostas po 1,45 euxrojn. ATZ neniam
sxangxis la prezon. Do mia peto pri 14,50 jare ne
gxustas: devas esti (por 11 numeroj) po 15,95 kaj tio ekde la komenco de la
servo antaux proksimume tridek jaroj. Krome ne malmultaj donacintoj kiel Jan Verheule forpasis kaj sxajnis ne dece malhavigi la
abonon al iliaj favoratoj. Sume perdigxis do cx. 30 mil
euxroj. Sed se valoris, neniu grumblu. Sed bv sciigi
pri la dato kaj maniero de viaj kotizpagoj, aux se vi ricevas donacabonon, cxu
vi plu deziras legi lumdiske.
Nun el la heredajxo de Nora kaj du mil
euxroj ricevitaj el Eblogo por
"Monato"
restas preskaux 540 euxroj. Precize la sumo por jaro da
"Esperanto"
sur disketoj. Sed eble alvenos kotizoj
(po 15,95) kaj tiam
eblos elteni ankaux la pagojn por "Monato". Kiel mi jam sciigis, la
liverado dependis de oficisto, kiu ne povis daurigi pro reorganizoj en la
Centra Oficejo. Poste venis bonvolaj volontuloj, kiuj evidente ne plu sendis
“Monato” al ATZ malgrau promesoj. Nun mi kredas je la bonvolo de nova
volontulo, kiu videble okupighas. Mi nun havas 84 jarojn kaj versxajne malgraux
la pandemio ne tuj bezonos adiauxi. Tamen ankaux por la administrado utilas jam
sercxi posteulon.
Necesas
ja iam pensiigxi.
Bv
skribi rete, platskribe au brajle al Rob Moerbeek,
Zwaansmeerstrat
48,
NL
1946 AE Beverwijk,
Nederlando
au prefere al <moerbeekr@gmail.com
>