Esperanta ligilo
n-ro 7, septembro 2020
Enhavtabelo
El la estraro. Venontjara balotado
Financa raporto de LIBE
MONDAFEST’ 2020
Tra la mondo iras forta VK (kongresa raporto)
Taden 25-jara
Nia rondo familia. Enigma kaj modestega jubileulo
Enigmoj kaj problemoj
Stenografia pagxo (nur en brajla versio)
Forpasoj
El la estraro
Venontjara balotado
Laux
LIBE-statuto (vd. paragrafon 11), la estraranoj estas nomataj por periodo de
kvar jaroj. En 2021 finigxos la dejxorperiodo por la nuna estraro, do, okazos
balotado, kiun prizorgos kelkaj aktivuloj de LIBE. Ni alvokas tiujn, kiuj konas
la movadon kaj deziras agi por plivigligi kaj antauxenigi gxin, ne heziti
kandidatigxi. Bonvolu Sendi vian nomon kun mallonga
biografio al nia gxenerala sekretario:
Olena Posxivana: Velika Dijivska 22 - 226, UA-49068
Dnipro; Ukrainio;
retadreso: amatalena@ukr.net .
Vi
povas kandidati ankaux iun alian, kondicxe ke tiu konsentas.
Viaj kandidatigxoj estos akceptataj gxis la fino de
decembro. La datumoj de la kandidatoj aperos en la januara numero de “Esperanta
Ligilo” kaj tiam estos dissenditaj ankaux la vocxdoniloj al LIBE-delegitoj.
Kolektanto kaj kontrolanto de la vocxdoniloj akceptos ilin gxis la fino de majo
2021. La rezultoj estos anoncitaj dum la Gxenerala asembleo dum sekvantjara
IKBE.
Amike,
Nedeljka Lojxajicx
prezidantino de LIBE.
Financa
raporto de LIBE
por la jaro 2019
konto libk-p cxe $uea
komenca saldo ........... 303004,30
enspezoj:
kotizoj ...............
335,79
donacoj ...............
46,00
--------------
entute ................
381,79
elspezoj:
membreco cxe UEA ..... 132,00
premioj ...............
25,00
---------
entute ................
157,00
fina
saldo .............. 529,09
konto 42268 cxe BNL
komenca saldo ..... euxroj 2.295,69
enspezoj:
kotizoj ...............
590,00
donacoj ...............
30,00
el investajxo .......... 4.683,56
interezo ..............
0,81
-------------
entute ................ 5,304.37
elspezoj:
subteno (? IKBE ..... 1.000,00
subteno (+ IKBE ..... 2.000,00
bankkostoj kaj impostoj 158,43
interezo ..............
52,86
-----------
entute ................ 32.211,29
fina
saldo .............. 4.388,77
sur nia konto cxe UEA ni havis, komence de 2019, 308,30
euxrojn. Envenis 335,79 euxroj kiel kotizoj kaj 46 kiel donaco kaj ni elspezis 132
euxrojn por nia membreco cxe UEA kaj 25 euxrojn kiel premion. Jarfine ni havis
cxe UEA #529,09 euxrojn.
Cxe BNL ni
havis 2295,69 euxrojn. jarkomence/
envenis 590 euxroj kiel kotizoj kaj 30 euxroj kiel donaco; kiel aktiva interezo
envenis 0,81 euxroj; krome mi transprenis el deponajxo 4.683,56 euxrojn/ la
elspezoj, krom 52,86 euxroj kiel pasiva interezo kaj 158,43 euxroj kiel bankaj
kostoj kaj impostoj, estis trimil euxroj por subteni nian (?n kaj nian =poste
prokrastitan= (+n. sur niaj du kontoj ni havis sume 2.603,99 euxrojn jarkomence
kaj 4.917,86 jarfine/ envenis sume 925,79 euxroj kiel kotizoj kaj 76 kiel
donacoj/
pardonpetante pro la malfrua apero de la jena raporto,
restas je dispono por klarigoj kaj precizigoj la kasisto
P. L. Da Costa
MONDAFEST’ 2020
La Monda
Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) komencigxis promesplena en junio. La julian programon ankaux inauxguris tre specialaj okazajxoj.
La 1-an de julio la Kanada Virtuala Kinejo omagxis la Tagon de Kanado per la
filmo Momentum, de la ikonaj kanadaj filmfaristoj Colin Low kaj Tony Ianzelo! . La 4-an de julio UEA okazigis pere
de sia Komisiono MONA la Mezorientan kaj Nordafrikan Tagon (MONAT), respektebla
cxe la jutubkanalo UEAviva: youtu.be/7zYlNCCpC_o. Kaj la 5-an de julio TEJO
okazigis realtempan debaton inter kandidatoj al la nova estraro de la organizo,
sub la devizo "Kia estonteco?”. Tiu iniciato de TEJO rilatas ankaux al la
Festivala Temo, "UN 75-jara", cxar al la junularo ligigxas granda
partopreno en la estonteco de Unuigxintaj Nacioj mem. Ne hazarde gvidis la
programon la junulo Rakoen Maertens, ano de la teamo zorganta pri la Festivala
Temo.
Tre speciala
kaj kortusxa okazajxo estis la lancxo la 3-an de julio de la sonlibro "Vi
estas mia heroo: kiel infanoj povas batali kontraux Kovid-19!":
youtu.be/piFWPLjglCg
Cxi tiu libro estas originala projekto de la Konsulta
Teamo de Inter-Agenteja Komitato pri Mensa Sano kaj Psikologia Subteno-Konsila Grupo
en Kriza Situacio (IASC MHPSS RG), ligita al UN. Gxi disponeblas en pli ol 50
lingvoj en la retejo de IASC. La versio en Esperanto aperis kunlabore kun
Unesko kaj la ! 2-a Vicprezidanto
de UEA, Trezoro, tradukita de la volontula tradukteamo de UEA, finreviziita de
la rusa E-isto Andrej Pecxonkin kaj fineldonita de Cxina Esperanto-Ligo. La sonlibron
produktis UEA, kiel simbolan omagxon al la 49-a
Internacia Infana Kongreseto, planita por okazi en Montrealo kaj nuligita pro
la pandemio. Ankaux gxi estas la unua en serio de sonlibroj, kiujn UEA preparas
kunlabore kun Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj
(LIBE) por diskonigo de literaturo en E-o al blinduloj. Volontule vocxlegis la rakonton
Elsa Torres (el la fama videokurso Pasporto al la tuta mondo). Vocxlegis la
prezenton la Estrarano de UEA pri Kongresoj kaj Kulturo, Orlando Raola.
Kunordigis kaj muntis la sonlibron Estrarano de TEJO, Luis Obando kunlabore kun
la 1-a Vicprezidanto de UEA Fernando Maia Jr. La libro tauxgas por geknaboj
agxaj inter 6 kaj 11 jaroj, kiuj devas gxui la legadon ! akompane
de gepatroj, prizorgantoj aux instruistoj.
Julio en
MondaFest’ 2020 atestis sinsekvon de interesaj eventoj. Inter la 6-a kaj la
10-a de julio okazis la dua parto de NASK 2020. Inter
la 11-a kaj la 18-a, la 76-a Internacia Junulara
Kongreso (IJK). Inter la 18-a kaj la 26-a okazis
samtempe SES kaj SEP. Kaj inter la 25-a kaj la 31-a de julio, la Virtuala
Esperanto-Konferenco de ILEI (VEKI). Kaj la cxefa evento certe estis la
Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), kiu okazis inter la 1-a kaj la 8-a de auxgusto.
El
"Gazetaraj Komunikoj de UEA".
Tra la
mondo iras forta VK
(kongresa raporto)
La unua Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) okazis
kadre de la Monda Festivalo de Esperanto de la 1-a gxis la 8-a de auxgusto
(datoj de la Montreala UK, kiu estis pro la tutmonda pandemio transmetita al
2022). VK okazis per reta sistemo, kiu permesis al partoprenantoj spekti prelegojn
kaj interagi en apartaj "cxambroj" de la VK-ejo. Temas pri unika
sperto! Cxiuj informoj pri kiel aliri tiun sistemon
estis senditaj al kongresanoj. Por la plimulto el ni
tio estis la unua virtuala renkontigxo, kaj por kelkaj – la unua E-kongreso. Ne
cxiuj tuj sukcesis bone farti en virtuala mondo. Unu el partoprenintoj sxercis:
“Cxe la komputilo mi estas ne suficxe ekzercita simio.” La
teknikan flankon de
la
afero prizorgis ok volontuloj.
Se oni
demandus iun partopreninton, kio okazis dum UK, ne esperu, ke vi ricevus klaran kaj kurtan respondon. Plie, se vi demandus kelkajn partoprenintojn, kio okazis dum UK, vi
ne ricevus ecx du samajn respondojn. Cxio cxi koncernas ankaux nian VK-n. Ne
miru do, se cxi raporto estos personeca kaj iom
senorda.
La Kongreson
partoprenis 1863 personoj el 94 landoj. La plej multe da kongresanoj estis el
Francio – 171, sekvis Usono kaj Germanio. En la tuta historio de E-movado
neniam estis reprezentitaj tiom da landoj.
Saluton al la
kongreso sendis s-ino Valerie Plante kiel nuntempa urbestrino
de Montrealo (ekde 2017).
La kongreso
proponis buntan programon, kiu inkluzivis tradiciajn programerojn de la
Universala Kongreso, tamen en nova virtuala formato. Entute estis 800
programeroj. Okazis kunsidoj de Fakaj Asocioj Tien ankaux eblis
sendi siajn mesagxojn kaj komentojn. Ecx la tradicia Auxkcio okazis.
La Virtuala
Movada Foiro ebligis interagadon kun dekoj da
E-organizoj dum la tuta eventoplena semajno;
• diskutoj pri la Festivala Temo "UN 75-jara: dialogo kaj
interkomprenigxo en sxangxigxanta mondo" okazis tra aro da programeroj pri
Unuigxintaj Nacioj kaj la kolonoj de Paco, Homaj Rajtoj kaj Dauxripova Evoluigo
de UN, krom aliaj prelegoj pri la laboro de Eksteraj Rilatoj de UEA, kiel E-o
kaj Unesko kaj historie cxe la Ligo de Nacioj;
• Dum la
Faka Forumo renkontigxis reprezentantoj de 20 fakaj asocioj. I.a., tie mi
prezentis LIBE-n. Aparte menciindas la sinprezentoj de tri novaj
• Fakaj
Asocioj: Teamanta Esperanto-Organizo (TEO),
• kiun la Komitato akceptis kiel nova Kunlaboranta Faka
• Asocio en
junio, Monda Spiritisma Asocio (MSA), kies
• aligxpeto estas nun traktata, kaj Muzika Esperanto-Ligo
• (MEL), kiun
grupo de aktivuloj nun provas revivigi,
• post
multjara stagnado.
• La
Scienca Kafejo proponis kvar klerigajn prelegojn: “Komunikaj teknologioj en
indigxena aktivismo” (Manuela Burghelea, Rumanio/Skotlando); “La Kanada
Odiseado, Lando Bazita sur Nekompletaj Konkeroj” (Wallace George du Temple,
Kanado); “La Valoroj de E-o en sxangxigxanta Mondo” (John Huang,
Cxinio/Kanado); “Popolaj fabeloj kiel ilo por krei
dialogon kaj trovi interkomprenigxon en la sxangxigxanta mondo” (Anna
Striganova, Rusio).
Kadre de la
Jaro Hodler, prezidantoj de UEA kaj TEJO debatis kun eks-prezidantoj
pri la estonteco de E-o cxe “Esperanto: de 1887 al 2087”.
En la Faka
Forumo, renkontigxo de Fakaj Asocioj, eblis konatigxi
kun la aktuala Faka Agado en E-o. Kaj similan interagadon la publiko povis gxui
ankaux kun aliaj grupoj, kiel la Akademio de E-o,
TEJO, redaktoroj de “Esperanto” kaj “Kontakto” kaj la Estraro de UEA.
Dum la VK okazis ankaux la 73-a sesio de la Internacia
Kongresa Universitato kaj de Akademio Internacia de la Sciencoj. Sub gvidado de
la IKU-rektoro Geoffrey Greatrex okazis 7 prelegoj: “Alproprigo de dua lingvo:
cxu ebla post la infanagxo?” (Grant Goodall, Usono);
“La ora nombro” (Francois Lo Jacomo, Francio); “Romianoj kaj persoj en la
malfrua antikvo: milito, arto kaj kulturo” (Geoffrey Greatrex, Kanado/Britio);
“Veturado tra la interplaneda spaco” (Carlos Spinola, Hispanio); “Esperanto kaj
la Dua Mondmilito: postmemora aliro al transnaciaj rakontoj” (Pascal Dubourg
Glatigny, Francio); “Geopolitiko, remalkovrita fako” (Javier Alcalde,
Katalunio/Hispanio); “Genetiko kaj
Koro” (Keyhan Sayadpour, Irano).
Ricxan
programon ofertis ankaux la “Tago de Lernado”, kunlabore kun
ILEI, mardon. Kun malfermaj paroladoj de la prezidantoj D. Charters (UEA) kaj
M. Grosjean (ILEI), la Tago proponis 6 prelegojn kun
diskutoj: Mireille Grosjean (Svislando): “La kolera mangxo, leciono de cxiuj dangxeroj;
Ilona Koutny (Pollando): “Eduka valoro de Esperanto en
diversaj niveloj de instruado”; Penny Vos (Auxstralio): “Strategio por enkonduki
Esperanton en lernejoj”; Mireille Grosjean (Svislando): “Praktika Ekzercado: Ni
konatigxu konkrete kun la Homaj Rajtoj”; Monika Molnar (Svislando):
“Infanrajtoj konkrete, nia-lerneje”; Katalin Kovats (Nederlando) kaj Margaret
Zaleski Zamenhof (Francio): “La malfacila lingvo”.
Okazis
neformala kunsido de grupo de universitataj profesoroj kaj esploristoj kiuj
klopodas la starigon de Internacia Reto de Universitatoj.
Ne mankis
“Auxtoraj Momentoj” kaj “Libroj de la Jaro”: vivaj renkontigxoj kun konataj verkistoj kaj eldonistoj. Pri sia verkado kaj planoj
ege interese rakontis Mikaelo Bronsxtein. Novajn librojn prezentis Petr Chrdle
(eldonejo “Kava-Pech). I.a., li montris la novan 1268-pagxan PIV-on, eldonitan
laux mendo de SAT, kaj PIV-idon por Nederlandlingvanoj. Li informis, ke la
eldonejo mem produktis 220 librojn en E-o kaj ankoraux multajn laux mendoj de
aliaj eldonejoj. “Kava Pech” eksportas librojn en 67 landojn. Tio estas i.a. romano de Zdenek Pluhar “Sen laco por paco: vivo kaj verko
de Bertha von Suttner”, E-igita de la auxtoro mem; libro pri refleksoterapio,
kies konsilojn la eldonisto provis je si mem; libroj por infanoj...
E-poezion
vaste prezentis Ocxjo Dadajev. Ni auxdis kaj spontane recitis niajn sxatatajn
versajxojn diversstilajn, diverstemajn.
“Mi verkas
tion, kio mankus al mi, se mi estus leganto”, - diris Luiza Carol, la fama
fabelverkistino el Israelo.
Kaj multis la
artaj arangxoj. Okazis ses koncertoj: Kasxi, Jxomart kaj Natasxa, Perla Mielo
(Gyongyi Mezes), profesia artistino pri perkutinstrumentoj, JoMo, Amir Naor –
judaj kantoj, Gijom’: “Kaj cxio cxesis”. Plejparte anticipe registritaj. Sed
JoMo faris sian arangxon en vidbabilejo, do, ni povis
ne nur kontakti lin, sed ecx mendi Kantojn.
Francois Lo
Jacomo interese rakontis pri la kastelo Gresiljon, ties speciala E-etoso kaj
arangxoj, organizitaj kaj organizotaj tie.
Pri la
Esperanto-urbo Herzberg informis nin Zsofia Korody
Oni povis
partopreni “Kunmangxadon tra la Mondo” kun prezento de
pladoj el diversaj kulturoj;
Dum la
Universalaj Kongresoj de Esperanto ekzistas jam la multjara tradicio eldoni la
Kongresajn Kurierojn. Cxi-jare plu portis la torcxon la Festivala Kuriero. Gxi
aperis ne nur dum la semajno de la Virtuala Kongreso.
Admiris nin Virtuala Ekskursa Tago. Mi dubas, cxu iu,
ecx la plej fervora sxatanto de ekskursoj sukcesus enkadre de la UK viziti 8 ekskursojn
dum unu tago. Kaj certe ne eblus promeni en kvin kontinentoj dum tri horoj.
Tiun-cxi miraklon organizis Amri Wandel, Turista gvidanto. Licencita de la Israela
turisma ministerio cxicxeroni (i.a.) en E-o.
Merkrede
inter la 12-15 UTC okazis ok ege variaj kaj diversstilaj ekskursoj. Amri
Wandel, la kunordiganto kaj gastiganto de la ekskursa programo jene klarigis la
ideon de virtualaj ekskursoj: “esperantistoj prezentas siajn urbojn/landojn
kvazaux reale, en la plej turismaj anguloj de la terglobo. Diference de la
tradicia Ekskursa Tago dum UK, kiam oni vizitas la kongreslandon, dum la VK la
kongreslando estas la tuta mondo.” Sekvis serio de ekskursoj, kiuj dauxre estis
spekteblaj en la kongresa programo.
- Jerusalemo (Amri Wandel): sankta urbo de tri
religioj - Montrealo (JXenja Amis): ses kvartaloj de
la kongresa urbo de 2022
- Tanzanio ( John Magessa):
la koro de Afrika naturo
- Pekino (Rafael Zerbetto): la Somera Palaco
- Venezuelo (Jezer Durante): natura juvelo en
Sudameriko
- Parizo (Francois Lo Jacomo): promeno tra la Urbo de
Lumoj kaj Unesco
- Tehrano (Keyhan Sayadpour kaj Ahmad): la cxefurbo de
Irano
- Elsah, Usono (Duncan Charters): hejma vi zito kun la prezidanto de UEA.
Tiu
senprecedenca projekto estis plenumita dum
malpli ol unu monato, dank’ al la fervoro kaj sindedicxo de
miaj kunlaborantoj tra la mondo. Kelkaj el la ekskursoj estis registritaj kaj finmuntitaj
malmultajn tagojn antaux la komencigxo de la VK. Pluraj estas pro fesi-nivelaj,
aliaj amatorecaj, sed cxiuj preparitaj per amo kaj sindedicxo. Koran dankon al
cxiuj!
Triumfe pasis
nia VK. Plej gravas, ke estis amika etoso, karakteriza por UK-oj., geamikoj
povis renkontigxi, frate saluti,libere paroli, havi amason
da ideoj, kiuj, espereble, realigxos. Vivu virtualaj kongresoj!
Olena Posxivana.
TADEN
25-JARA
Komence
sendis varban leteron al pluraj E-gazetoj Jiri (Georgo) Rada, chehxa ministo el
Most, kies kolegoj fumante ankoraux pli malsanigis lin
ol la jam peze malpura mineja aero. Asistis lin nederlanda fervojisto, Bart
Ruirok, Delegito pri fervojoj kaj sindikatismo en Vlaardingen. Li ankaux volontulis en
la proksima Centra Oficejo por ordigi la gazetojn en la Biblioteko Hector
Hodler. Gxuste li jhus forpasis, jam longe devigita
dufoje en semajno viziti Roterdaman hospitalon.
Sed antaux
kvaronjarcento aperis ekde julio la unua-jaraj numeroj
1-3 sub la titolo “Ni kaj niaj PURAJ PULMOJ”. En la biblioteko trovighas preskau
kompleta serio: A4- au A5-formata, kun nefiksita
nombro da paghoj (lastatempe ofte nur 1, sed foje 20) kaj inter 4 numeroj kaj
nur unu jare (nun ech pli ol antaue mankas tempo). Dum periodo aldonighis ilustrajhoj.
Kiu forgesus la foton de indonezia tri-jaruleto, viktimigita de ludema onklo,
sed krieganta se oni ne havigis al li cigaredon. Nur post kelkaj numeroj ni povis nin konsoli, ke pedagogoj tamen sukcesis normaligi
la maniuleton.
La subtitolo
de “Puraj Pulmoj” (tiel mallonge nomis la gazeton foje Rada mem) revenis al la
origina “organo” post periodo kiel “informilo” de TADEN.Sed en tiu unua jaro
gxi prezentis “Tutmondan Agadon de E-istaj Nefumantoj”: Jiri reliefigis, ke ni
agadu. Tamen baldaux kaj la fortoj kaj la rimedoj ekmankis pro la du
iniciatintoj: Jiri iom seniluziigxis pro la malmultaj reagoj de la publiko. La
redaktoro de “Monato”, la pipulo Stefan Maul, sxerce komentis, ke temas pri
“splitita toleremo”. (Ankaux lauxstatute ni ne oponas
fumantojn, sed volas sxirmi nefumantojn kontraux la malutilaj efikoj de
tabakfumo.) Al tio la suferanto Rada reagis, ke toleremo cxiam estas splitita:
kiu toleras bubon kun
piedpilko inter siaj rozoj?
Jam antaux la
UK de Prago (1996) aperis la deziro, ke iuj pli bonstataj transprenu la
sxargxon kaj fondu veran asocion, kiu per aligxo al UEA povu enpezi kotizojn.
La relativa proksimeco ebligis al Rada mem cxeesti, kaj en la 81-a UK la
torcxon transprenis aktivulino, sed blinda: Nora Moerbeek, malgraux multaj
engagxoj, riskis kandidati kiel prezidanto,
persvadebla kiam mi promesis asisti pri la aliaj funkcioj. Dum tempo estraranis
ankaux jxurnalisto, Momcilo Krstic. Nora ja havis siajn
motivojn: la unua edzo, blinda muzikisto, profesie telefonisto, ofte lude
ennubigis ilian malsaneman filon (ja kun malforta vidpovo), kiu junagxe
forpasis, ruinigante la esperojn de la patrino. Apenaux du jarojn sxi tiel
funkciis, gxis ankaux sxin forprenis de ni kruela
morto. Sed tiam engagxis sin E-adepto sxia, Jan Bemelmans, kiu ekrolis kiel prezidanto kaj de Nosobe, la nederlanda sekcio de LIBE,
kaj de nia TADEN. Li mem iniciatis kontakti saminteresatojn per vizagxlibra
konto.
Deflanke de
UEA ni gxuas grandan helpon: jam en 1996 ni ricevis salonon
por la fonda kunveno, kaj gxenerale niaj kunvenoj ne koincidas kun aliaj nepre
cxeestendaj. Dankinde!
Sed nia
logxloko Beverwijk elstaras inter nefumantoj pro la sindedicxo de du
pulmistinoj, kiuj sencxese vane prizorgas pulmokancerulojn kun
apenauxa sxanco transvivi. Por preventi ke junuloj sin viktimigu en la jaroj de
senkonsidera eksperimentemo, ili malfermis klinikon por malkutimigi predojn de la plej mortiga, sed legxa drogacxo.
Wanda de Kanter kaj Pauline Dekker famigxis pro sia senkondicxa batalado,
ricevis premiojn, agnoskon, sed ankaux forpusxon el la alianco por senfuma
Nederlando, cxar ili – evidente pro la kunsuferado kun
siaj pacientoj – ne povis prokrasti la abolon de la tabakismo kaj tro avancis
la malgxentilajn alkutimigemulojn. Temas ja pri la
plej mortiga drogo. Lastatempe la tajdo sxangxigxis kaj la publiko pli inklinas
malakcepti fumadon, ecx sur konsumejaj terasoj, kaj 13-jaruloj mem jam malpli
emas provi sian unuan cigaredon. (Iuj emas gxeni per
lauxta uzado de sagxtelefono...) La auxtoritatoj jam transprenis iniciatojn de
unuopuloj: sur lernejaj placoj kaj cxirkaux lernejoj kaj aliaj lokoj
multinfanaj fumado estas malpermesita.
Sed la
industrio mem povas argumenti, ke neniu kondamnis ilian produkton kiel nelegxan. Loke la logxantaro (en Bergen op Zoom)
plendis,
ke
Philip Morris fermis sian fabrikegon, koste de amaso da laborpostenoj, facile
kompenseblaj en malalt-salajraj landoj. Nur por elprovi “novtipan” produkton PM varbis kelkcent laboristojn en la fabrikego: ekonomio evidente pli gravas, ol popolsano:
neniu protestis. Sed kiom ni jubilis, kiam tribunalo
malakceptis ekonomi-detruan
kompenspostulon de PM kontraux Urugvajo, kiu malpermesis reklami kaj enkondukis
“neutralajn paketojn” (2014).
En niaj
kajeretoj ni ankaux informis pri la sorto de junaj tabakkultivaj
serv-infanoj: ecx 12-jaraj en Kazahxio kaj 14-jaraj en Usonaj sxtatoj, arangxo
lastatempe “humanigita” per altigo super 16-jarigxo: kvazaux tiuj ne suferegas
per 12-hora laborado tage sub senkompata suno, kun korpa ensorbo de nikotino
kvazaux ili fumis po 50 cigaredojn tage. Nur albana regxo venkis ilin per po
100 cigaredoj diurne. Se fumantoj malpli indiferentus...
Fumantojn
provas helpi ne nur instancoj – kaj nia organo – sed en Esperantujo aktivas
prof. Robert Molimard, kiu mem tradukis sian “La Fume”
(titole sxangxante nur la lastan vokalon: 1997). Sed kial gxeni vin per malnovaj novajxoj: la tro maljuna redaktoro delonge
petas pli junan posteulon. La sencxesa deficito (tamen dankon al la dek
kotizantoj/donacantoj!) multe malkreskis, cxar krom por bibliotekoj kaj
senretuloj la retadresuloj ne kostas afrankon. Kaj la “saldo”
estas forvishebla, se necese. Interesatoj ricevos la numerojn rete ecx sen
pagi, cxar nia tasko estas informi por konsciigi ankaux aliajn. Se vi ne ricevis la unuan numeron de 2020, skribu al moerbeekr@gmail.com
kun via nomo kaj la celo. Aux alighu al la vizagxlibra “janbemelmans”.
Kvankam mi
zorgas eviti lingvajn erarojn, mi dauxre forgesas ke ecx pli gravas ke
alikulturanoj (Afriko, Azio) komentu, korektu la tekston, kiu neeviteble restas
euxropeca.
Sed mi lasu spacon por prezidant-aldono (vi ja komprenas ke aldono ne prezidas: do mi ne skribu
“prezidanta”). Kun kora sandeziro al vi kaj la viaj, Rob
Moerbeek.
DE LA
PREZIDANTO TADEN jubileas, kaj mi jam dum pluraj jaroj – mi ech ne scias kiom
da jaroj – estas ghia prezidanto. Ni estas nur malgranda societo, sed ni insistas kaj persistas en nia tasko. Tiu chi tasko estas
informi la esperantistan publikon pri chiuj aspektoj de la tabakismo. En la neesperantista
gazetaro de tempo al tempo aperas artikoloj pri nia agadkampo. Kiam mi – ofte
hazarde – trovas tian artikolon en la nederlanda gazetaro, mi diskonigas ghin
en nia grupo en Vizaghlibro.
Ni vidas ke
tre malrapide la gxenerala sinteno pri tabakismo sxangxigxas. En la
amasmediumoj oni en diversaj landoj estas pli kaj pli negativa pri fumado. En
vendejoj la tabakvaroj pli kaj pli malaperas al kasxitaj lokoj, nevideblaj por
la butikumantoj. Ofte tio estas la rezulto de pli severa legxaro cxi-kampe. Kaj
mi ankaux menciu la
devigajn fotojn de malpuregaj pulmoj sur la cigaredaj pakajxetoj. Konsiderante
tion, mi povas kun cxiuj TADEN-anoj esti fiera, ke ni disponas
pri Puraj Pulmoj!
Jan
Bemelmans.
Nia
rondo familia
Enigma
kaj modestega jubileulo
Jes,
silentema kaj enigma. Certe mi ne pravas… Sed al mi sxajnas, ke lia persono
estas suficxe enigma. Eble, cxar li tre ofte solvas sukcese enigmojn en nia
sxatata revuo EL. Sxajne ankaux, ke mi ne scias multe pri li, pri lia vivo, pri
liaj okupoj, hobioj, pri liaj legomatingajxoj. Miaj informoj pri li estas
malabundaj, kvankam mi lin renkontis en Varna antaux 5
jardekoj. Apenaux en la lastaj semajnoj mi konstatis, ke li estas ekskluzive
modesta kaj rimarkinde hontema sociaganto.
Li naskigxis
la 17-an de auxgusto, la dato, je kiu aperas sur la blankan
mondon mia pli juna filino Neda. Forte impresita de tiu fakto mi decidis nepre
provi verki bonan tekston pri tiu iomete sxajne stranga, laux mia opinio,introverto. Stranga, sed sendube ege inda kaj interesa homo.
Liaj gepatroj donis al li la bonegan bulgaran personan nomon stojan, t. e.
staranto, staranto firme sur la peka tero.
Li estas lernanto en sia naskigxvilagxo Ajdemir. 12-agxa pro la
malfelicxa akcidento li perdas ïàðòîí de ñèà vidpovo kaj 3 fingrojn de sia maldekstra
mano. Multajn jarojn li laboras en blindul-entrepreno en la urbo Varna. Tie li igas
sian familion, kies rezulto estas du bonegaj filoj,
same portantaj belajn bulgarajn nomojn Rosen kaj Milen.
Stojan
Stancxev e-istigxis en 1972. Lia unua E-profesoro estis lia samurbano kaj
kolego Marin Iliev. Poste Stojan finis dunivelan E-kurson cxe varna E-istino
Sasxa Nedeva. Versxxajne pro lia silentemo en 2014 oni elektis lin por kasisto de ANEB. Aux pro sia åñòîíòà bankista rolo
li farigxis silentemaulo
Estas ia proverbo, ke la mono sxatas silenton. En 2019 li dufoje
estis elektita por ANEB-prezidanto. Ekde cxijare Stojan Stancxev estas nia
ANEB-deligito por LIBE kaj EL.
Mi estis agrable surprizita, ke mia rolulo kiel mi mem, kultivadas sur sia apartamenta logxio diversajn
kreskajxojn, inkluzive paprikojn. Ecx li promesis donaci al mi plenrugxan
brulgustegan paprikon, kies semojn nepre mi plantu en mian surlogxian
gxardenon. Alia lia hobio estas la farado de bongustega kaj tre aroma abrikota brando. Pli ol tridek jarojn li provas produkti tiun
eliksiron por la bezonoj de sia kvarpersona familio kaj gxiaj gastoj kaj amikoj.
Duonlitron da tiu eliksiro stojan promesis donaci al
mia mosxto, post kiam li komprenis, ke nur tiun Brandon mi volonte trinkas.
Okaze
de70-jara jubileo , de, Stojan Stancxev, ni salutu
lin, bondezirante al li bonan sanon, altajn atingajxojn en liaj hobioj kaj sociaj
roloj!!!
Angel
Sotirov (Bulgario).
Enigmoj
kaj problemoj
----------
Redaktoro: Anatolij masenko,
Gerojev-medikov 15-1,
RU-357739 _Kislovodsk, Rusio;
R.P.: masenkoai@mail.ru
Cxifrajxo
Cxiu nombro
en la jenaj linioj signifas literon de la esperanta alfabeto. Cxiu linio
prezentas landnomon de membrosxtato apartenanta al Euxropa Unio:
N-ro 1. 17 1 21
16 15 7
N-ro 2. 2 12 7
10 9 15 7
N-ro 3. 18 15 17
22 10 6
15 7
N-ro 4. 14 13 4
23 10 12
15 7
N-ro 5. 8 21
5 15 7
N-ro 6. 6 21 16
21 12 4
10 6 16 7
N-ro 7. 23 12 21
2 15 7
N-ro 8. 17 4 7
1 10 2
15 7
N-ro 9. 12 13 3
10 6 15 7
N-ro 10. 3 10 4
9 7
N-ro 11. 4 15 9
7 1 15 7
N-ro 12. 15 12 4
10 6 16 7
N-ro 13. 17 4 7
1 21 6
15 7
N-ro 14. 14 21 4
23 15 7
N-ro 15. 2 15 22
12 7
N-ro 16. 15 9 10
4 15 7
N-ro 17. 23 21 12 3 10
6 15 7
N-ro 18. 20 15 6
6 4 10
6 16 7
N-ro 19. 16 10 6
4 10 6
16 7
N-ro 20. 18 13 6
23 10 12
15 7
N-ro 21. 4 10 9
1 15 7
N-ro 22. 4 13
2 17 21
3 14 13
12 23 15 7
N-ro 23. 10 19 17
9 12 15 7
N-ro 24. 21 17 9
7 6 15 7
N-ro 25. 20 12 10
6 11 15 7
N-ro 26. 22 7 4
4 10 6
16 7
N-ro 27. 22 7 12
9 13 23
10 4 15 7
Do, karaj, via tasko estas decxifri la nombroenigmon, tio estas
nomi cxiujn landojn lauxorde.
Viajn solvojn
mi atendas gxis mezo de novembro.
Solvo de la kalkulproblemoj proponitaj en EL3/2020.
I. Hodiaux mi
havas 35 jarojn, kaj la filino havas 15. (Antaux 5 jaroj mi havis 30 kaj la
filino havis 10, Sekve mi estis trioble pli agxa ol la filino. 10 estas nauxono
de 90.
Tiun agxon mi esperas atingi post 90 - 35 = 55 jaroj, kaj
tiam la filino igxos 15 + 55 = 70-jara,
kio
estas la duoblo de mia nuna agxo).
II. Unu libro
kostas 50 rublojn, kaj mi disponas la sumon de 650
rubloj.
III. La lasta
cifero de la produto de la cent unuaj neparaj nombroj estas 5.
: : :
Cxi-foje
alvenis 17 solvoj el 9 landoj: Rusio 5, Germanio 3, po du el Cxehxio kaj
Hungario, kaj po unu el Brazilo, Italio, Moldavio, Norvegio kaj Svislando.
Forpasoj
Mi ricevis
malgajan informon, ke nia amikino Edeltraud Kammerhofer forlasis nin post grava malsano la 21-an de majo.
Edeltraud
naskigxis en 1940, vizitis la blindullernejon en vieno, poste laboris kiel tajpistino je la urba registraro Steyr. Edeltraud jam kiel knabino lernis E-on kaj estis valora kaj fidela membro
de nia organizajxo Albe. Okaze de la Ikbe en Stubenberg sxi kunlaboris je la
tradukado de la libro de Peter Rosegger. Sxi partoprenis kelkajn kongresojn kaj renkontigxojn kaj estas bonkonata en
esperantujo. Sxiaj du sxatokupoj estis nia lingvo E-o kaj la bestoj. Sxi zorgis
pri kelkaj bestoj, kiel leporoj, birdoj kaj musoj,
ofte
akompanis sxin bonedukataj gvidhundoj.
Edeltraud
lasas malplenajxon en nia organisajxo, sed cxiam havas belan lokon en nia koro.
Veronika Haupt
La 4-an de
auxgusto por cxiam nin forlasis Ljubovj Rajkova (Krasnodar,
Rusio), jxus igxinta 79-jara. Zorgema patrino, avino kaj praavino, sxia
neelcxerpebla amo varmigis korojn ankaux de multaj sxiaj geamikoj. Ljuba estis
tre sincera, societigxema homo, fervore sxi aktivis en arta agado de sia
blindul-entrepreno. En 1997 sxi esperantistigxis, aligxis al ANEKO (Asocio de
Nevidantaj Esperantistoj en Kubanio), sxi vigle partoprenis cxiujn gxiajn
arangxojn, kaj sendube sukcesis sxiaj provoj verki ankaux en Esperanto.
Hela memoro
pri vi, kara Ljuba, por cxiam restos en niaj koroj.
V.
Rassohxin.
La 2-an de septembro en sia 92-a vivjaro forpasis s-ano Eugen
Cighir (Rumanio). Kiel simpla brosisto li en 1956 estis kunfondinto de Rumania Blindul-asocio.
En 1989 li fondis propran privatan firmaon, tiamaniere enlaboriginte siajn
sortofratojn. Li esperantistigxis dum la 1950-aj jaroj, kaj dufoje li kongresis
en Hungario. Ripozu en paco, kara samideano.
Livi
Ciobanu.