Esperanta ligilo

n-ro 5, majo 2020

 

Enhavtabelo

70-jarigxo de la deklaro de Schuman, Euxropa Tago kaj Esperanto

Interesaj faktoj pri kvaranteno

Nekutimaj kutimoj. Moskeo plibonigata

Tra la sortofrata mondo. La nuna pandemio kaj mia fig-gxardeno

Diversaj interesajxoj. Kial cxevaloj dormas starante?

Felicxa kunulo. Sindromo de bierfarejo. La plej longaj haroj

Literaturo. L. Sobolev. Barbiero Leonardo

Facila legajxo. Belulino Plagi (cxuvasxa fabelo)

Stenografia pagxo (nur en brajla versio)

Por la retumantoj

 

 

 

         70-jarigxo de la deklaro de Schuman, Euxropa Tago kaj Esperanto

 

   Universala Esperanto-Asocio bondeziras al Euxropa Unio, kies fondo

estis grandparte inspirita de la Deklaro de Schuman, diskonigita antaux

70 jaroj.

La Deklaro de Schuman de la 9-a de majo 1950 estis propono de Robert

Schuman, tiama ministro pri eksterlandaj aferoj de Francio, por krei

novan organizan formon de sxtatoj en Euxropo. La propono gvidis al fondo

de la Euxropa Komunumo pri Karbo kaj Sxtalo (EKKSx), la antauxanto de

tio, kio nun estas la Euxropa Unio (EU). La eventon oni cxiujare festas

la 9-an de majo kiel la Tagon de Euxropo kaj Schuman mem estas

konsiderata unu el la patroj de la euxropa konstruado (vidu en

Vikipedio: eo.wikipedia.org/wiki/Deklaro_de_Schuman).

   Tiu dato sendube estas kuragxigo al la plua partopreno de E-istoj por

pli forta kaj pli justa Euxropo. La euxropaj E-istoj entuziasme

akompanis la 70-jaran procedon por krei tiun komunumon de euxropaj

popoloj, festatan la 9-an de majo. Sennombraj tra la jaroj estis la

iniciatoj de euxropaj geavoj kaj gepatroj por montri solidarecon inter

la diverslingvaj euxropanoj per komunaj kunvenoj, kongresoj, eldonajxoj

kaj informaj agadoj pri la internacia lingvo Esperanto, kiu delonge

sxajnas la natura solvo por interkomprenigxo en tiu kontinento. Tial UEA

invitas la E-komunumon kunfesti la Tagon de Euxropo, speciale kadre de

la 70-jarigxo de la Deklaro de Schuman. Tiu datreveno estas okazo mencii

la multajn ligojn inter Euxropo kaj Esperanto, inter ili:

-la Alvoko al Diplomatoj de D-ro Zamenhof, publikigita en 1915, en kiu

la iniciatinto de la Internacia Lingvo pledas por fondo de Unuigxintaj

Sxtatoj de Euxropo, pacaj kaj solvantaj cxiujn etnajn problemojn por la

felicxa kunekzistado de etnoj, lingvoj, religioj kaj naciaj kutimoj:

“Plej bone estus, se anstataux diversaj grandaj kaj malgrandaj euxropaj

regnoj ni havus iam proporcie kaj geografie arangxitajn “Unuigxintajn

Sxtatojn de Euxropo”. Sed se nun estas ankoraux tro frue por paroli pri

tio, oni devas almenaux per oficiala kaj interkonsentita akcepto de la

supre dirita principo forigi tiun grandegan malbonon, tiun senfinan

fonton de konstantaj bataloj, kiun prezentas la identigado de lando kun

gento”;

-la ideoj de Hector Hodler pri kreo de sxtatligo (federacio) kiel vojo

al paco, kunigitaj en la libro “Novaj Vojoj”:

katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=261;

-la euxropismaj ideoj inter la du mond-militoj de la german-rumana

E-isto Jozef Zauner, kies verkoj enhavas multajn el la ideoj nun

realigataj, inkluzive de komuna mono.

-la agado de la belga E-isto Germain Pirlot

(eo.wikipedia.org/wiki/Germain_Pirlot), unu el la proponintoj en 1995 de

la nomo de la monunuo Euxro kaj senlaca aktivulo por E-o en EU;

-la agado de diversaj E-organizajxoj, kies agadtereno estas Euxropo: la

Asocio por Euxropa Konscio (AEK, uea.org/fakoj/AEK); Euxropa

Esperanto-Unio (EEU), kiu eldonas cxiumonate la Euxropan Bultenon

(europo.eu/eo/euxropa-bulteno); Euxropo Demokratio Esperanto (EDE, legu

gxian komunikon pri la 70-jarigxo de la Deklaro de Schuman); la Euxropa

Centro de Interkultura Edukado, organizanto de la Euxropa Festivalo de

Esperanto-Kantoj, kiun UEA auxspiciis en 2019

(ecem.com.pl/2019/03/15/7-europejski-festiwal-piosenki-esperanckiej/);

la Euxropa Komisiono de UEA, kiu kunligas la Landajn Asociojn de UEA en

Euxropo; kaj la plej juna, la asocio Esperanto pour l’Europe, kreita en

2019 (esperantoeurope.org/presentation-esperanto-europe);

-kaj, anekdote, la ekzisto de revuo por infanoj kun Esperanto-nomo: Mia

Europo (miaeuropo.eu).

Tra la jardekoj E-istoj kaj subtenantoj kreis tiujn strukturojn por

kunordigi sian agadon por Esperanto kaj por Euxropo, kio gravas por

akiri subvenciojn, produkti publikajxojn, gvidi lernejajn eksperimentojn

pri lingvoinstruado, entrepreni informadon. E-ista agado ekzistas en

cxiuj landoj de Euxropo, kaj ofte la bezono de euxropanoj

interkomprenigxi sur bazo de egaleco estas unu el la gvidaj linioj de la

informado pri E-o en la kontinento.

   E-istoj sincere esperas, ke la Union ne regu pusxoj al nekunlaboro

aux atento al pure naciaj interesoj, sed ke solvoj estos bazitaj sur

egala sinteno al cxiuj euxropaj popoloj. Solidareco kaj egaleco inter

cxiuj lingvoj kaj cxiuj kulturoj triumfos, tiel ke Euxropo restu tiu

ekzemplo de socio, kiu kapablas kunteni ekonomian efikecon kaj

solidarecon, kiun homoj en la tuta mondo admiras. Nur tia Euxropo

kapablus montri al la mondo, kiel oni solvas lingvajn problemojn en

maniero justa per la internacia lingvo Esperanto.

   Omagxe al tiu dato la Libroservo de UEA proponas specialan oferton

por la tuta monato majo: "Brilu cxiu lingvo samrajte! Por multlingveco

kaj egalrajta komunikado en Euxropo". Verkita de la membro de UEA Laszlo

Gados, gxi estis eldonita en Sojtor, en 2001, de Humana Euxropa Asocio -

PLU. Temas pri eseo aperinta okaze de la Euxropa Jaro de Lingvoj kaj jam

tradukita en almenaux ok lingvojn: katalogo.uea.org/?inf=6534. Legindaj

ankaux estas la libroj “Euxropa Unio, pasxon post pasxo”

(katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9107) kaj “Kia estus la nuna Euxropo

sen EU?” (katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9649).

 

 

         Interesaj faktoj pri kvaranteno

   Kiel oni elpensis kvarantenon kaj kie gxi estis enkondukita la unuan

fojon en la historio: interesaj faktoj..

   La unua mencio pri mem-izoligxo estas en la Malnova Testamento - ekde

antikvaj tempoj la homoj sciis, ke la malsanuloj devas esti apartigitaj

de la sanuloj. Interese, ke la unua 40-taga kvaranteno estis enkondukita

en Italio, sed tiam gxi ne estis tiel mola kiel hodiau.

   La unuan fojon la 40-taga kvaranteno estis enkondukitaj dum la pesta

epidemio. En 1374, la Dojxo de Venecio Andrea Contarini ordonis, ke

absolute cxiuj sxipoj, alvenintaj al la loka haveno, ankru dum 40 tagoj,

raportas BBC Ukrainio.

   La vorto kvaranteno havas italajn radikojn kaj devenas de la vorto

quaranta. Gxia primara signifo estis "tempo, kiu dauxras kvardek tagojn"

(la itala vorto quarantena venas de quaranta giorni, kiu lauxvorte

signifas "40 tagojn").

Sed kvaranteno, kiel ni scias, estis inventita plurajn jarojn poste en

alia itala urbo.

En 1377, la urbo Ragusa (nuna Dubrovnik) aprobis la legxon por sendi nur

sxipojn alvenantajn de infektitaj regionoj al 30-tagaj kvarantenoj.

Poste la periodo de kvaranteno estis plilongigita je 40 tagoj, plej

versxajne pro tio, ke oni ne konas la gxustan dauxron de la inkuba

periodo de la pesto.

   Iuj spertuloj kredas, ke la numero 40 havis religian motivon kaj

estis asociita kun kristanaj fastoj aux bibliaj eventoj: la Granda

Inundo, la restado de Moseo sur la Monto Sinajo aux la fastado de Jesuo

en la dezerto.

Cxar tiu speco de kvaranteno rezultis justa kaj sukcesa, la tuta mondo

poste adoptis cxi tiun praktikon. Kompreneble, kun la tempo pasigita en

kvaranteno, gxi estas iom modernigita - la izoligxa periodo estas ligita

al la inkuba periodo de la malsano kaj oni povas izoligxi hejme.

               Anastasia Kushpit

 

 

         Nekutimaj kutimoj

 

        moskeo plibonigata

   Cxiujare la logxantoj de Djenne riparas la plej gravan konstruajxon

de la urbo, la Grandan Moskeon. La ricxe ornamita pregxejo en La centro

de Malio estas unu el la plej gravaj afrikaj kulturaj monumentoj.

la Alternado de humida kaj seka aero kauxzigas Fendojn  en la tero kaj

konstruajxoj. Post tiu cxiujara laboro oni arangxas la cxiujaran

"Crepissage", plibonigan feston - gxojan feston kun muziko kaj

bona mangxajxo.

 

 

         Tra la sortofrata mondo

          La nuna pandemio kaj mia fig-gxardeno

 

   En la malfrua auxtuno de 2013 mi ekplantis la unuajn kvar arbetojn,

donacitajn de mia bona amikino, same sxatanta arbojn kaj arbustojn. La

arbetoj estis unu morosujeto, unu prunujeto kaj du figujetoj. Ilin mi

situis preter du vojetoj je 15-20 metrojn de mia logxbloko. Do,  la

ideon por tiu projekto sugestis al mi Mira Popova, bone informita pri

miaj agrikulturokupoj en nia familia bieneto “Tri fraksenoj”.  La hobio

de Mia najbaro Durmusxali Halilibrjamov estas mia, imitinda modelo.

Nun mia gxardeneto konsistas el 9  figujoj, 2 morusujoj, 2 zizifoujoj, 1

sovagxa pirarbo kaj 1 nuksujo. La nuksujo kaj la malgranda morusujo

estas  memkreskintaj, donaco de la amema Dio. I.a., la prunarbeton mi

TRANSDONIS al la temata najbaro, sindonema mia helpanto, KIU tuj GXIN

translokigis sur sian teritorion.

Kial tiom multe da figarboj? Unue, mi tre sxatas iliajn dolcxegajn kaj

malsekajn fruktojn, due, la figujoj ekfruktodonas ankoraux atinginte nur

dujaragxon kaj trie, ilia fruktodonado dauxras preskaux tutajn tri

monatojn, arbo-rekordulo por nia klimato. Sed vi demandos, cxu la

preterpasantoj lasas fruktojn ankaux por mi mem? Jes, se mi vizitas

miajn sxatatajn figarbojn malfruvespere aux suficxe frumatene,

proksimume cxirkaux unu triono de ilia matura idaro. Kutime tio estas

fruktoj sur pli altaj brancxoj.

  En la tempoj de kronvirusa rigora fizika distanco al la homaj

estajxoj, mi kelkfoje dum la tago, cxiam maskita, vizitas la favoritojn,

flate komunikas kun ili, ecx iom da tempo mi eksidigxas inter ili. Mi

gxoje konstatas, ke cxiuj miaj arbetoj, malgrau la nigra masko kaj la

nigraj gantoj de kruelega rabisto tute ne timas mian mosxton. Kontrauxe,

tuj min ekkonas kaj sxajne estas kontentaj pro miaj oftaj vizitoj. Kaj

ecx ili jxojas pro miaj zorgoj pri ili kaj pro mia babilado kun ili.

   Al tiuj miaj okupoj, versxajne, min pusxas mia kamparana deveno.

Certe kaj tute la homa strebo al la viva, verda naturo. Sendube, la

bezono de fizika aktivado de mia korpo. Tiamaniere sxajne mi respondas

al la fama alvoko de la granda svisa filozofo Jean-Jacques Rousseau:

“Malantauen al la naturo”!!!

   Dank’ al la flamanta pandemio de COVID-19 ankoraux en la mezzo de

marto mi komencis prizorgi mian gxardeneton. Mi sterkas, akvumas kaj 

lauxdas la sxatatajn plantojn, neniigas la herbon cxirkaux iliaj

trunkoj. Kaj la figarboj, miaj neimageblej cxampionoj, malavide kaj

abunde nepre rekompencas min, kaj konpreneble, precipe iujn hazardajn

pasantojn preter ili!

              Angel Sotirov (Bulgario).

 

 

         Diversaj interesajxoj

 

        Kial cxevaloj dormas starante?

 

   Estas vaste konata opinio, ke nur tiam bestoj kusxigxas, kiam ili

estas malsanaj. Sed tio ne estas vero. Fakte, la kapablo malstrecxigxi

starante estas adaptigxo al la vivo en malfermaj spacoj. En la stepoj,

savanoj, prerioj, duondezertoj, kie vivas cxevaloj kaj aliaj

reprezentantoj de la gento de cxevaloj (azenoj, kulanoj, kangoj,

zebroj), estas malfacile kasxigxi de predantoj, sed eblas eskapi de ili.

Kaj por trovi suficxe da mangxajxo por si mem bestoj devas multe

movigxi. Tial, kun la paso de la tempo, ili farigxis bonegaj kurantoj.

Staranta pozicio permesas al ili cxiam esti pretaj kasxigxi de la dangxero.

   En la procezo de evoluo formigxis aro da specifajxoj, kiuj helpas

cxevalojn aktive movigxi. Ekz., pro la malapero de kvar el kvin fingroj,

la areo de apogo  de membroj malpliigxis, el la spina kolumno formigxis

rigida kadro, kaj kompleksa sistemo de flankaj ligamentoj aperis sur la

membroj. Gxi estas la lasta el listigitaj specifajxoj, kiu ludas la

cxefan rolon por du rekte kontrauxaj procezoj: movado kaj ripozo.

Kiam la cxevalo kuras, la kruro batas la teron per forto, helpe de

specifa sistemo de muskoloj kaj tendenoj, fontas, kiel ajn, kreante

plian impulson al la sekva pasxo. Pro tio cxiuj reprezentantoj de la

speco de cxevaloj povas sencxese kuri longe. Kulano, ekz., kapablas kuri

dum pluraj horoj kun rapideco de 40-50 km / h, cxevaloj de sportaj rasoj

je relative mallongaj distancoj atingas rapidecon gxis 70 km / h.

Do, posedante tiajn rimarkindajn kapablojn, cxevaloj facile ekas al

troto kaj galopo, provante eskapi fulmrapide en kazo de dangxero. Kiam

grupo ripozas (kaj en naturaj kondicxoj, multaj specioj de cxi tiu gento

praktikas kolektivan vivmanieron), kelkaj bestoj cxiam restas starantaj

por vidi la predanton gxustatempe. En cxi tiu pozicio la sistemo de

muskoloj kaj tendenoj sub la influo de korpa pezo blokas la artikojn de

la membroj, kaj ili ne fleksigxas. Tial la korpo ne devas elspezi

aldonan energion, kaj gxi ne lacigxas. Cxevalo povas portempe sxangxi

siajn subtenajn gambojn, sed cxiam staras sur tri piedoj.

Tamen, se la bestoj sentas sin tute sekuraj, ili povas ripozi kusxante

sur sia flanko kun kolo kaj kapo levitaj aux etenditaj laux la tero.

Ofte kusxigxas cxevalidoj kaj cxevalinoj, precipe gravedaj.  Ecx maturaj

cxevaloj - kapoj de familioj povas kusxigxi por mallonga tempo.

        Natalia Spasskaya dungito de la Esplora Zoologia Muzeo de Moskva

Sxtata     Universitato M. V. Lomonosov

 

         Felicxa kunulo

 

   La plej bona garantio de sano estas felicxa kunulo

Ni kutimis pensi, ke nia sano dependas de tio, kion ni faras kun gxi,

kiel ni zorgas pri ni mem kaj kiajn agojn ni entreprenas por konservi

gxin. Tamen la plej fresxa

esplorado indikas, ke ne indas fokusigxi nur je vi mem - pli bonaj

rezultoj venos kiam vi konsideros vian kunulon. Cxar la felicxo kaj

bonstato de la plej proksima homo vin kondukas ne nur al via kontento,

sed ankaux al via sano – do, mallonge ni resumos la rezultojn de

esplorado de William Chopin kaj Ed O ‘Brien, publikigitajn en 2017 en la

revuo “Healths psicology” (psikologio de sano). Sciencistoj determinis,

ke kontenta partnero povas esti pli subtena kaj malpli maltrankviligita

pri sia sano. Krome, li kuragxigas vin fari sanajn praktikojn (dieto,

sporto, dormado), akompanas vin kaj subtenas vin. Chopik kaj O’Brien

ekzamenis cxirkaux 2000 parojn koncerne  dumvivan kontenton kaj trovis,

ke vere, homoj, kies partneroj priskribis sin felicxaj, havis pli bonan

sanon, kaj ecx se ili suferis pro kronikaj malsanoj, ili sentis sin pli

kontentaj pri sia vivo (la paroj estis esploritaj dum pluraj jaroj).

Certe, niaj proksimuloj influas tion, kiel ni sentas, kion ni pensas kaj

kiel ni perceptas la mondon, do kial

ili ne devas influi ankaux nian sanon?

 

          Sindromo de bierfarejo

   La usona 46-jaragxulo suferis de la "bierfareja sindromo" dum ok

jaroj, malofta malsano dum kiu alkoholo formigxas en la korpo.

Cxi tiu unika kazo estis raportita de sciencistoj en Malferma

Gastroenterologio de “British Medicin Journal”.

   La problemoj de la paciento komencigxis en 2011, kiam li finis kurson

de antibiotikoj post fingra vundo. Kuracistoj skribas, ke ekde tiu tempo

la viro komencis suferi je memoraj paneoj, sentis sin deprimita kaj

batalis kontraux eksplodoj de kolero. Sekve, kun cxi tiuj simptomoj, li

estis sendita al psikiatro, sed la preskribitaj antidepresivoj ne helpis.

La polico postulis monpunon pro akvo en benzinstacio pro ebria veturado

La situacio komplikigxis en 2014, kiam la viro estis monpunita pro ebria

veturado. Kvankam li ne drinkis, la alkohol-kontrolilo montris, ke la

korpo enhavas 0,2 ppm da alkoholo - kvazaux li estus drinkinta plurajn

glasojn da biero.

Kuracistoj de la Universitato de Richmond diagnozis la viron: laux la

analizoj de la paciento, ili trovis fecxon kaj fungon, kiuj sintezis

karbonhidratojn el lia mangxo en alkoholon.

   Usonano venkis la sindromon post preni antifungajn kuracilojn kaj

ses-semajnan dieton, kiu ekskludis karbonhidratojn.

 

               La plej longaj haroj

   La 17-jaragxa junulino havas la plej longajn harojn

Post terura barbireja sperto antaux11 jaroj, Nilanshi Hat Patel

ne plu havas siajn harojn trancxitaj - nun la 17-jara indianino havas la

defenditan titolon "adoleskanto kun la plej longa hararo de la mondo".

La nova

hara longo konfirmita de la Guinness-Libro de Rekordoj estas 1,90 metroj.

   Kun tio sxi havis sian rekordon mezuritan en 2018 denove je

preskaux20 centimetroj

superis kaj defendis sian titolon. La longaj haroj estas siaj

Varmarko de siaj amikoj, Patel nomas sxin "Rapunzel".

 

 

          Literaturo

             Leonid Sobolev

 

         Barbiro Leonardo

 

   Unuafoje mi ekvidis lin en unu el cxemaraj kanon-baterioj, kien li

alveturadis per tramo (tiamaniere en Odeso oni direktis sin al fronto).

Li alvenadis cxi tien trifoje semajne laux la ordono de la urba soveto -

La vigla donaco al la rugxflotanoj, la gaja festo de higieno.

   En arbustaro apud la kanono numero du oni instalis spegulon kaj

tabuleton, la baterianoj amasigxis cxirkauxe, senpacience atendante sian

vicon kaj anticipe tusxante la mentonojn. Klaketante per tondilo,

kvazaux kastanjetoj, li kantis, zumis, shercis, liaj flekseblaj fingroj

ludis per brilaj iloj, kaj iam, kiam ambaux liaj manoj estis okupitaj

per sxprucigilo, li jxetis la kombilon al la supra lipo kaj fiksi gxin

per la nazo. La razilo rapidflugis en siaj lertaj fingroj, minacante al

nazo aux orelo per rapidaj svingoj, kaj la vica kliento timeme glitis

per rigardo tra la spegulo, observante gxian brilantan flugon. Sed

spritajxoj kaj kantoj neniel malhelpis laboron, kaj razilo glitis tra la

vangoj, preterpasante cxiujn altajxojn, kaj Leonard kvazaux fakiro

rapide demetis brusttukon.

- Garantio estas dum du semajnoj, por brunuloj - dum unu kaj duono! Kiu

sekvas?

   Eksidante sur la segxon, mi nevole admiris, rigardante al spegulo,

liajn fingrojn. Maldikaj kaj flekseblaj, ili delikate palpis tufojn,

senerare elektante tion, kion necesas tondi.

Cxiu fingro lia, pala kaj fajna, sxajne vivis sian sencoplenan sagxan

vivon, kaptante ringon de tondilo, fikspremante kombilon aux trilante

per tondmasxino, en senlaca movigxo, en gaja petolado, en konstanta

sekvo post la kanteto, akompananta laboron.

Ne detenante min mi diris:

- Per tiaj fingroj kaj auxdpovo vi povus violonludi.

Li ekrigardis min tra spegulo kaj ruze okulumis.

- Bona hararangxo ankaux estas negranda sonato. Cxu ne?

Ni ekbabilis. Liaj okuloj, grandaj kaj nigraj, igxis revemaj. Li

rakontis pri sia profesoro, kiu nomas lin juneska talentulo, pri la

violono, pri tio, ke post fino de la milito li studos en teknikumo kaj

lasos frizadon, pro kiu oni nomis lin Leonardo, kvankam li estas Leo. Li

parolis pri la muziko, pri liaj plej sxatataj muzikajxoj. Liaj fingroj,

kvazaux fiksauxskultante, cxesis petoli. Liaj fingroj, esprimivaj kaj

lertaj, ili tenis nun la kombilon kapteme kaj forte, kvazaux stangon de

violono.

   Ordiginte hararojn de cxiuj dezirantoj, li prenis la violonon, kiun

li cxiam kunportis al la baterio, kaj rugxflotanoj denove cxirkauxis

lin. Versxajne, tiuj postrazaj koncxertoj igxis tradiciaj por la baterianoj.

La suda auxtuna suno lumis sur gxisbrile razitaj glataj junaj vangoj, La

vasta maro logis al si tra verdaj brancxoj de arbustoj, kaj enorrma

korpo de la kanono numero du, etendinte longan rostron, silente

fiksauxskultis en melodiajn ukrainajn kantojn, en dissxutitajn perlojn

de Sarasate, en mildajn enspirojn de la mendelsona koncxerto. Leonardo

violonludis, rigardante antaux si tra la kanono kaj arbustojal maro,

imitante nevideblan orkestron kaj de tempo al tempo memorigante pri gxi

per plensona gxusta vocxo. kaj sxajnis, ke vidas sin mem sur granda

estrado, meze de ondigxanta arbaro de arcxoj kaj milita kupro de trumpetoj.

   Lauxvica rumana obuso, eksplodinta post la arbustoj, cxesigis la

koncerton. Leonard kun suspiro mallevis la violonon.

- Denove ebria timbalisto lasis fali bastonon. Ili bezonas severan

dirigenton. Cxu ne?..

   Alian fojon mi renkontis Leonardon en hospitalo. Li kusxis, kovrita

gxis la mentono per litkovrilo, kaj liaj nigraj humidaj okuloj estis

tristaj. Mi rekonis lin kaj salutis. Li kapjesis al mi kaj provis

sxerci. La sxerco fiaskis. En la koridoro mi demandis la kuraciston, kio

okazis al Leonardo.

Estis alarmo. Cxiuj el la perukejo ekkuregis al rifugxejo. Gxi trovigxis

sub kvin etagxoj de granda domo. Bombo falis sur la tegmenton, kaj la

domo, farita el odesa rompebla kalksxtono, falegis. La rifugxejo estis

sursxutita.

En gxi estis mallumo kaj sufoka  aero, plena je polvo. Neniu estis

mortigita, kaj la homoj jxetis sin por sercxi elirejon. Ekkriis virinoj,

ekploris infanoj. Kaj tiam auxdigxis lauxta vocxo de Leonardo.

- Sxa! Silenton! Kio okazis? Nu, negrava alarmo, oni jam bombis... Nenio

okazos plu... Silentu, mi diras! Mi staras cxe ventoltruo. Ne malhelpu

min kontaktigxi kun la ekstera mondo!

   Cxiuj en la rifugxejo ekxilentis kaj trankviligxis. Leonardo

ekparolis tra la ventoltruo, kaj cxiuj auxdis, kiel li alvokis iun,

versxajne, unu el tiuj, alkuris al la ruinoj, nomis la adreson de la

domo (estintan adreson, diris li), alvokis helpon kaj fajrobrigadon.

Sola cxe sia ventoltruo, cedante al neniu sian komandpunkton, li

ordonis, konsilis, kiel pli bone atingi lin. Li demandis, kiel pasas

foslaboro, kaj parolis pri tio en mallumon. La homoj trankvile kusxis

kaj atendis. Cxiuj soifis - Leonardo diris, ke oni jam tiras akvohoson

al la ventoltruo. Farigxis sufoke - li promesis aeron, cxar de sia loko

li jam auxdis batojn de hojoj kaj fosiloj. Li anoncis en mallumon, kioma

horo estas, informigxante pri tio tra la ventoltruo, kaj al cxiuj

sxajnis, ke tempo pasas terure malrapide. Laux lia informo, pasis

cxirkaux ses horoj. Fakte ffoslaboro dauxris pli ol diurnon, kaj helpo

venis tute ne flanke de la ventoltruo, tra kiu li parolis. La ventoltruo

ne estis, samkiel ne estis dum longaj horoj fajrobrigadanoj, kiuj

disjxetadis sxtonojn ie alte sur amaso da ruinoj, nek hojoj, nek

fosiloj. Tion cxi elpensis la gaja barbiro Leonardo, por cxesigi

panikon, trankviligi la pereantajn homojn, kaj esperigi ilin.

   Kiam oni atingis lin, li kusxis en la fora angulo, kaj liaj manoj

estis premitaj per peza sxtono. La fingroj estis frakasitaj. Ambaux

manojn devis esti amputotaj gxis karpoj. Dum la unua semajno post la

ektomio li petis elsxalti la radioaparaton, kiam eksonis muziko. Poste

li jam auxskultis gxin trankvile, nur fermante la okulojn.

1942

          Tradukis la partoprenantoj de la virtuala E-rondeto en la

vocxa babilejo "Esperanto-lando".

 

           Facila legajxo

         Belulino Plagi

            (Cxuvasxa fabelo)

 

   Unu viro havis tri filojn. Du pli agxaj filoj estis edzigxantaj, sed

plej malagxa filo ne havis edzinon. kaj venis tempo por edzigxi Por li.

la patro elektis plej belan junulinon en vilagxo, kiu nomigxas Plagi.

- Cxu placxas al vi Plagi?- demandis li la filon.

- Certe, placxas, sed oni diras, ke sxi estas tre pigra - respondis

Ivan, - sxi cxiam  rigardas spegulon, nur sin mem amas.

- Fileto,- diris la patro,- ni instruos sxin labori.

   Kaj edzigxis Ivan kun la belulino Plagi. La edzigxfesto estis tre

grandioza.

   Jen unua semajno pasas, poste- la dua... Ivan laboras kun pli agxaj

fratoj, diligente laboras ankaux pli agxaj bofratinoj, nur Plagi nenion

faras. Cxiutage sxi iras gxardenon kaj sidas en ombro de arboj.

   Foje post la laboro cxiuj venis hejmen, sidis cxe la tablo por

vespermangxi, kaj la patro demandis:

- Diru al mi, knaboj, kiun laboron plenumis vi

hodiaux?

- Ni elradikigis arbostumpojn- respondis la filoj.

- Kaj vi, bofilinoj, kion faris?

- Ni sarkis en la terpoma kampo- respondis pli agxaj bofilinoj.

- "kaj kiel pasis via tago, kolombineto?- demandis la patro la plej

malagxan bofilinon.

- Mi sidis sub la pomarbo - sxi respondis.

   La patro versxis por cxiuj supon, metis apude pecon da pano kaj

viandon, sed apud la telero de Plagi nenion metis. Sxi mangxis nur supon.

   Matene cxiuj iris labori, nur Plagi restis hejme. Sxi restis kaj

ekpensis: "Mallaboremajn homojn cxitie oni ne estimas. Necesas ion

fari". Sxi ordigis cxion en la domo, lavis plankon.

   Vespere la patro denove demandis:

- Kion vi faris, filoj?

Ili respondis:

- Ni dauxre elradikigis arbostumpojn.

- Kaj vi kion faris?"- demandis la patro pli agxajn bofilinojn.

- Ni dauxre sarkis,- respondis ili.

- "Kaj vi, Plagi, kion faris? Cxu vi denove sidis cxe la pomarbo?

- Ne, mi ordigis la domon, lavis la plankon!,- diris Plagi.

   La patro versxis al la plej malagxa bofilino supon kaj metis apud

sxia telero pecon da pano. Mangxas Plagi supon kun pano kaj pensas: "En

cxi tiu domo ricevas bongustan mangxajxon nur tiuj, kiuj bone laboras

  Morgaux mi ankaux iros sarki en terpoma kampo".

   Sekvatage sxi ellitigxis frumatene, kaj pasxis kun pli agxaj

bofratinoj en la terpoman kampon kaj dum la tuta tago sarkis.

   Vespermangxe la patro denove demandis:

- Kiun laboron plenumis vi, filoj?

- Ni finis elradikigi arbostumpojn,- respondis ili.

- Kaj vi, pli agxaj bofilinoj?

- Ni sarkis.

- Kaj vi, bela junulino Plagi?- lauxvice demandis la patro.

- Ankaux mi sarkis, diris Plagi.

Kaj unu el pli agxaj bofilinoj aldonis:

- Plagi laboris pli rapide kaj diligente, ol ni.

La patro metis apud la telero de Plagi kaj panon, kaj viandon!

   Tiamaniere Plagi alkutimigxis labori.

            E-igis Olga Filippova.

 

 

          Por la retumantoj

       ILEI alvokas al artistoj kaj aliaj

   ILEI devas kunveni rete en julio anstataux cxeesti cxiuj kune en

Kebekurbo kiel planite.

Ni planas vekigxon, ni planas VEKI, la 53-an Virtualan E-Konferencon

ILEI. Vidu detalajn informojn en EKO 21. VEKI okazos en la sama semajno,

tio estas de la 25-a gxis la 31-a de julio 2020. Vi povas vidi la

programskizon cxe www.ilei.info. Videblas, ke ni estos kune dum 13 horoj

tage, vespere kaj nokte, tra la tuta mondo samtempe de Kalifornio gxis

Japanio.

En tiu programskizo aperas tri sesioj en cxiu tago. Nia intenco estas,

ke cxiu sesio finigxu per koncerto. Ni alvokas al artistoj, petante, ke

ili sendu filmeton kun hejma koncerto por ILEI gxis la 30-a de junio.

Dauxro : inter 30 min kaj unu horo. Ni deziras havi en cxiu sesio la

lastan horon kun koncerto. Tio estas, ke ni devus akiri 30 kontribuojn.

Ankaux povos esti koncertoj en rekta enreta partopreno ; por tio iu

artisto aux artista grupo povas skribi al ilei.prezidanto@gmail.com,

dirante : mi pretas ludi je tiu tago je tiu horo ! Bonvenon ! Pro tio ni

ne havos Internacian Vesperon, cxar ni ne vesperumos samtempe  kaj cxar

ni estos internacia grupo daUre tra la semajno.

Bv. anonci vian partoprenon gxis la 15-a de junio, kun nomo, nomo de la

grupo, kiuj instrumentoj, titoloj, autoroj, dauxro. CXu antauxe filmita,

cxu en rekta dissendo.

Mi povas informi vin, ke la unua sesio "cxefplado" de la unua tago, la

inaugura "ceremonio" jam havas sian muzikan kulminon. Do mi kalkulas je

via kontribuo por buntigi niajn kunvenojn, kiuj okazos sur nova

platformo nun en konstruo, io kiel zomo au skajpo. Mi estas je dispono

por respondi viajn demandojn.

Plie ILEI alvokas al lingvemuloj por la Lingva Festivalo (27-an de

julio) al universitataj

profesoroj por la Tago pri Universitata Agado (28-an de julio), al

mangxemuloj por la Gastronomia Rondo (29-an de julio) kaj al pedagogoj

por la Pedagogia Tago (30-an de julio). Detaloj sekvos en la retejo de

ILEI: www.ilei.info.

Mireille Grosjean, prez de ILEI, 2020-05-09

Cervantes kaj Don Kijxoto (Qujiote) por vi

Ekde la Internacia Tago de la Libro, la 23an de aprilo, datreveno de la

morto de Miguel de Cervantes, Hispana Esperanto-Federacio regalas vin

per dosiero kun la plena versio en Esperanto de lia majstra verko “La

ingxenia hidalgo Don Quijote de La Mancha”. Elsxutu gxin en la formato

ePub el tiu cxi ligilo:

https://www.esperanto.es/hef/index.php/295-don-quijote-en-esperanto.

Gxi estas la perfekta okupo por tiu cxi tago en tiu cxi speciala periodo

de deviga enhejmigxo. Kaj ni povas fari tion kolektive: ni proponas al

vi ke vi kunhavigu vian sperton kun la esperantistoj en la mondo. Filmu

vin legante pecon de Don Quijote, vian preferatan aux iun hazardan.

Sendu gxin al la adreso hef@esperanto.es, kaj ni provos fari filmeton

kun selekto de tiu kolektiva legado. Aux mem alsxutu vian legadon al la

reto aux al sociaj retoj, kun la etikedo #DonQuijoteEnEsperanto.

Jen 3-minuta filmeto kun tri deklamoj el la verko Don Quijote kun eta

surprizo por ke vi ridetu.

https://youtu.be/DZLnDkm7VXk

Federacion Espanola de Esperanto / Hispana Esperanto-Federacio

Rodriguez San Pedro, 13, 3. ES-28015 Madrid (Hispanio)

Tel: (+34) 914 468 079 / (+34) 638 547 104; http://www.esperanto.es

 

Esperanto en Azio kaj Oceanio dumtempe nur rete

Pro la pandemio ni ne presos nek sendos surpaperan (nigrablankan)

eldonon de "Eo en Azio kaj Oceanio" al la kontribuintoj/abonantoj, cxar

ni volas eviti kunvenon por la ekspedo, kaj ankaux cxar intertempe

fermita estas la domo de Japana Esperanto-Instituto, kie niaj helpantoj

laboras.

KAWAMOTO Hiromi (Kauxa): anatiti.7@gmail.com

<Edukado.net> pri Cxinio

Bv. rigardi cxi tiun filmeton de www.edukado.net, ne tiom pro la krona

viruso [cxiuj parolas pri gxi lastatempe], kiom pro la instruado de

Esperanto en lernejo  [malmultaj parolas pri gxi lastatempe]. La temo:

"Kronvirusa intervjuo kun Wei Yubin - ..." de Katalin Kovats kaj aliaj.

Vi trovos gxin rekte en la pagxo:

https://edukado.net/biblioteko/filmejo?iid=364